La protektata naturparko Divoká Šárka (Sovaĝa Ŝaro)


1. Geologio kaj geomorfologio

  1. 1. La plej aĝa (ĉirkaŭ 1 miliardon da jaroj) rokaĵo-formacio apartenas al la proterozoika erao, kies sedimentoj estis deponataj en vasta marbaseno. Temas pri klast-rokaĵoj, nome ardezoj, polvoŝtonoj ĝis graŭvakoj. Neklastan genezon havas silicitoj, kies silicia dioksido koaguliĝis sur la marfundo, influate de tiutempa subakva vulkan-aktivado kaj de unuĉelaj mikroorganismoj. La silicitoj, konsistantaj el kvarco kaj nun formantaj morfologie okulfrapan kreston, pruntedonis al Ŝaro la nomon kompareblan kun la hispana sierra kaj korsika sarra. La nuna ĉeĥa nomo Šárka estas fakte hipokoristiko (familiara karesnomo) de virina nomo.

  2. Fine de proterozoiko kaj komence de paleozoiko okazis intensa orogenezo, la kadomia faltiĝado. Tial la pli junaj formacioj kuŝas sur la proterozoika diskordance.

  3. La paleozoika erao ĉi-loke komenciĝis per maraj sedimentoj de ordovicio, aĝaj proksimume 500 milionojn da jaroj. Dum la periodo ordovicia, la fridakva maro gastis jam riĉan animal-kunaĵon. Temis pri surfunde vivantaj trilobitoj, braĥiopodoj, eĥinodermoj, vermoj, gastropodoj, lamenbranĥuloj, hiolitoj, briozooj k.a. El aktive naĝantaj oftis cefalopodoj, dum planktono konsistis ĉefe el graptolitoj, ostrakodoj, ĥitinozooj. Tiu ĉi marfaŭno ĉirkaŭis la grandan sudan kontinenton Gondvanon, do apartenis al la frida ĝis milda sudaj klimat-zonoj. Kiom temas pri la sedimentoj de ordovicio en Sovaĝa Ŝaro, renkontiĝas nigraj ardezoj, kvarcitoj, ferolitoj lige kun subakvaj vulkanaĵoj. Mondfama fenomeno estas la vokovica kvarcito traborita de skolitoj (Skolithos): tiajn spurojn post rampado de maraj vermoj oni nomas science iĥnofosilioj.

  4. Dum la sekvaj periodoj de paleozoiko, nome silurio kaj devonio, la praga teritorio migris norden, do al la zono ekvatora. La varmakvaj kalkoŝtonoj, kiuj plenas de fosilioj, troviĝas en la sudokcidenta Prago, do ekster Sovaĝa Ŝaro. Pro ilia paleontologia esplorado famiĝis Jean Joachim Barrande.

  5. Post kiam regresis la devonia maro, venis nova intensa orogenezo, la hercinia faltiĝado, kiu trafis ankaŭ la sedimentojn de la ĉi-loka ordovicio. La komplikaj faltoj estas direktitaj sudokcidente-nordoriente. Akompanas ilin oftaj rompiĝoj laŭdirektaj eĉ transversaj.

  6. Sekvis tre longa paŭzo en la sedimentada proceso: mankas tavolaroj de pli juna paleozoiko kaj de la mezozoikaj formacioj triaso, ĵuraso ĝis malsupra kretaceo. En la stratigrafia terminologio oni parolas pri hiato.

  7. El la mezozoika erao troviĝas ĉi-loke nur sedimentoj suprakretaceaj, aĝaj proksimume 70 milionojn da jaroj. Temas pri deponaĵoj komence dolĉakvaj, sed tre baldaŭ la tutan teritorion invadis neprofunda maro, sur kies fundo deponiĝis bone sortimentita materialo. La dolĉakve ĝis duonsalakve deponita tavolaro konsistas el sabloŝtonoj, malpli el argiloŝtonoj. Temis pri sedimentiĝado en lagoj, laŭ kies bordo kreskis riĉa flaŭro. Krom pteridofitoj abundis pinofitoj (pinoj, sekvojoj, araŭkarioj) kaj magnoliofitoj (mirtoj, platanoj, eŭkaliptoj). La subtropika maro sedimentis krom sabloŝtonoj ĉefe opokojn. Tiu ĉi slavdevena termino estas vaste uzata por sablecaj marnoŝtonoj. Ilia fosili-enhavo atestas pri eksterordinare riĉa faŭno ekde protozoa (foraminiferoj) trans celenterata (spongoj), eĥinoderma (eĥinoj), artropoda (kankroj, kraboj), moluska (cefalopodoj, lamenbranĥuloj) ĝis vertebrula (ŝarkoj, rajoj, dinosaŭroj). Stratigrafie, la suprakretacea tavolaro ĉi-loka apartenas al la etaĝoj cenomanio kaj malsupra turonio. Ĉar ne sekvis plua orogenezo, ĝi restis en pozicio pli-malpli horizontala, kovrante ĉiuloke la formaciojn malnovajn.

  8. Post la regreso de la maro komenciĝis - antaŭ proksimume 65 milionoj da jaroj - la periodo terciara de la erao kenozoika. Dum paleogeno, t.e. la pli aĝa terciaro, la praga teritorio prezentis bildon de preskaŭa ebenaĵo. Nur ekde neogeno, t.e. la pli juna terciaro iomete reviviĝis erozia aktivado de fluakvoj. Jam tiutempe ekzistis Ŝara rojo, sed ĝia valo aspektis alimaniere ol la nuntempa: ĝi estis malprofunda kaj larĝa, ĝia fluo malrapida, malvigla, moviĝanta nur enkadre de la sedimentoj suprakretaceaj.

  9. Antaŭ proksimume 1,8 milionoj da jaroj, t.s. ekde la periodo kvaternara de la erao kenozoika, la periodo nomata antaŭ antropozoiko, la eroziado rimarkinde plifortiĝis. La pli aĝa kaj samtempe pli longa subperiodo de kvaternaro, nomata pleistoceno (diluvio) alportis malvarman klimaton kun tipa alternado de intervaloj pli fridaj (glacialoj) kaj pli varmaj (interglacialoj). Tio respeguliĝas en la sediment-tipoj. Dum la glacialoj, la frosta klimato intensigadis fizikan efloreskon kun granda kvanto da klastaĵoj amasiĝantaj en formo de river-terasoj. Krome abundis leŭsoj, t.e. polvecaj, per vento transportataj kaj fine deponataj sedimentoj. Kiam la ventoj disponis pri pli forta transport- kapableco, deponiĝis t.n. eolaj sablodunoj. Por glacialo, tipaj ekosistemoj estis ekz. frida stepo kaj tundro kun muskoj, liĥenoj, nanaj betuloj k.t.p. Dum la interglacialoj superregis efloresko ĥemia. Kaj la sedimentoj, kaj la flaŭro jam similegis al la nuntempaj. Enkadre de nia skizeto ja ne eblas elnombri eĉ la plej gravajn reprezentantojn de la pleistocenaj flaŭro kaj faŭno. Apud la tre famaj mamuto kaj boaco necesas mencii aperon de prahomoj (Homo erectus) antaŭ 750-590 jarmiloj, neandertaluloj (Homo sapiens neandertalensis) antaŭ 230-30 jarmiloj. La intervalon antaŭ 70-10 jarmiloj, el arĥeologia vidpunkto, oni konsideras paleolitiko. Grava paleolitika setlejo en la valo de Ŝara rojo estas dokumentita apud la nuna Jeneralko (Jenerálka). Dum pleistoceno, Ŝara rojo rapide entranĉadis sin en la formaciojn paleozoikan kaj proterozoikan. Tiel formiĝis la t.n. geologia fenestro, ebliganta rigardi sub la kretacean kovraĵon. Ĉar la proterozoika silicito kaj la paleozoika kvarcito estas ekstreme duraj materialoj, la ŝara valo fariĝis tipe kanjona kun kaskadoj ĝis etaj akvofaloj. La plej pitoreska kanjonparto estas ĝia enirejo, nomata Kruĉoroko (Dzbán), kies silueto fakte similas kuŝantan kruĉon. Ĉiu rigardanto miras, kial la rojo elektis ĝuste la plej duran silicitan kreston, se iomete pli sude ĝi estus povinta flui tra pli mola tereno. Temas pri klasika ekzemplo de la t.n. epigeneza valo. Ja la rojo komencis, kiel jam supre dirite, erozii en la molaj sedimentoj de kretaceo. Kiam ĝia valo estis jam konsiderinde profunda, ĝi trafis la subkuŝantan duraĵon, do ne plu povis ŝanĝi la fludirekton antaŭe destinitan.

  10. La pli juna kvaternara subperiodo, daŭranta ĝis nuntempe, estas holoceno (aluvio). Ĝia komenco estas datata proksimume antaŭ 10 jarmiloj. Geologie kaj klimate ĝi similas pleistocenan interglacialon. Ĝia milda klimato kulminis proksimume antaŭ 6-7 jarmiloj, kiam la mezvalora jartemperaturo ĉi-loka estis 3 C pli kaj la jarkvanto da precipitaĵoj atmosferaj 70% pli ol nuntempe. Tio instigis la neolitikajn homojn al terkultura aktivado, kiu signifas unuan gravan intervenon de la homo en la naturajn procezojn.


2. Arkeologio (plus legendo)

Pri la pleistocena paleolitika homo estas menciite jam en la ĉapitro geologia. En holoceno, la etapo antaŭ 10-7 jarmiloj estas nomata mezolitiko, antaŭ proksimume 7-4 jarmiloj neolitiko.

  1. 2.1. La plej aĝa neolitika setlejo, apartenanta al la kulturo de la voluta ceramiko, troviĝis sur la dekstra bordo de Ŝara rojo, nome sur la supraĵo de Kruĉoroko. Temis pri loko ideale ŝirmita kontraŭ eblaj malamik-atakoj. Tiu ĉi natura fortikaĵo prahistoria liveris al arĥeologoj multajn ceramikaĵojn en formo de piroj aŭ bomboj, volute ornamitaj. Foje konserviĝis sur ili peĉfarbo ruĝa sur nigra aŭ griza fono.

  2. Plian evolu-gradon de ĉi-tiea neolitika kulturo prezentas la pik-ornama ceramiko. Interese, ke sur Kruĉoroko mankas evidentaj transir-formoj. Krom ceramikaĵoj oni trovis ŝtonan ilaron.

  3. La malfrua neolitiko (eneolitiko) ĉi-tiea prezentas terkulturan etapon de la hom-aktivado. Ĉi-koncernaj ceramikaĵoj havas formon de glob-amforoj kun malgranda cilindra gorĝo kaj kun kvar ansoj sub ĝi. Akompane troviĝas ilaroj ŝtona kaj osta, ornamaĵoj k.a. objektoj.

  4. Sekvis la bronz-epoko (antaŭ proksimume 4-3 jarmiloj). El ĝia plej frua etapo, la kanjono de Ŝara rojo liveris al arĥeologoj vindaĵojn de ora drato, bronzajn kolringojn kaj braceletojn. El la meza etapo devenas la t.n. tumula kulturo. En Sovaĝa Ŝaro oni trovis tumulan ringon kun spiraloj, braceleton, tumulan ponardon, ĉion el bronzo. Setladon dum la malfrua bronz-epoko enkadre de la kruĉoroka fortikaĵo atestas vera trezoro: bronzaj orelringoj, vindaĵoj, tubetoj, ĉapeletoj, zono.

  5. En la ŝara fortikaĵo setlis homoj ankaŭ dum la frua fer-epoko (antaŭ proksimume 3-2 jarmiloj). Bohemion de okcidente invadis keltaj triboj; sekvis reciproka influado inter ili kaj la hejmuloj. Abunda ceramiko atestas tiun ĉi miksitan kulturon.

  6. Graveco de la ŝara setlejo sinkas komence de nia erao, t.e dum la frua etapo de omanio. Nur dum ĝia pli juna etapo, Sovaĝa Ŝaro reviviĝis: el tiu ĉi tempo devenas multaj trovitaj ceramikeroj.

  7. Vera disfloro okazis en la 6-a ĝis la 10-a jarcento de nia erao. Tiam sur Kruĉoroko kaj apude setlis jam triboj ĉeĥaj. Ili ekipis la fortikaĵon per novaj sekurigaj remparoj. Tiuloka slava kulturo estas unikaĵo sur la teritorio de Prago. Arĥeologoj trovis tie ĉi abundajn pecojn de forĝita zongarnaĵo kun ornamita buko, figuraj motivoj k.t.p. La ŝara fortikaĵo servis ne sole en milittempoj, sed ankaŭ kiel komerca centro, plej grava el ĉiuj, antaŭ ol estis fondita la praga burgo, surloke de la nuntempa praga kastelo Hradĉano (Hradčany). Post kiam la ĉeĥoj venkis super la ceteraj slavaj triboj, ili fondis, fine de la 9-a jarcento, la burgon. Tiam graveco de la naturaj fortikaĵoj cedis, Sovaĝa Ŝaro iom post iom senhomiĝadis kaj restis sole sporadaj soldomoj aŭ domgrupetoj en la proksima ĉirkaŭaĵo.

  8. Jen proponiĝas konvena okazo por ekskurseti en la ĉeĥan mitologion. Verdire, nia legendo situas ie inter mitologio kaj historio: En pratempo, super la ĉeĥoj regis princino Libuŝo (Libuše). Poste la regadon transprenis Premislo (Premysl), ŝia edzo kaj fondinto de la dinastio de Premislidoj (Premyslovci). Junaj virinoj, tiel perdintaj sian povon super la viroj, ne volis paciĝi kun la nova situacio, ekribelis kaj iniciatis militon kontraŭ ili. Por koncizigi la legendon, ni prunteprenu iom el la fama opero de Zdenek Fibich: Šárka. La bela junulino Ŝanjo (Šárka) malamas Ctiradon, kiun ŝi intencas pereigi. Ŝi petas siajn kunulinojn, ke ili katenu ŝin al arbego kverka, kaj atendas, ĝis Ctirado venos akompanate de sia kunularo. Tiam ŝi planas doni signalon, por ke la embuskantaj junulinoj mortigu la virojn. Sed, post kiam Ctirado liberigas Ŝanjon, ŝia malamo subite transiras en ardan amon. Ŝi perfidas la planon al Ctirado. Tamen, la virinoj kaptas lin kaj intencas pli poste ekzekuti. Ŝanjo hastas al Premislo, revenas kun lia bataltaĉmento kaj sukcesas liberigi sian amaton. Bedaŭre, la viroj plene masakras la viringrupon. Ŝanjo estas invitita akompani Ctiradon al lia hejmo, sed, persekutate de konscienc-riproĉoj, ŝi ĵetas sin de sur alta kanjonroko, ĝis nune nomata Junulina Salto (Dívčí Skok). Jam antaŭ Fibich la saman temon eternigis en sia simfonia poemo Šárka la komponisto Bedrich Smetana. Ĝi konsistigas la faman ciklon Mia Patrio (Má vlast), ĉiujare prezentata por inaŭguri la festivalon Praga Printempo (Prazské jaro). Se estas parolo pri Smetana en la konekso kun Sovaĝa Ŝaro, meritas mencion jeno: La unua filmado de lia plej fama opero Vendita Fianĉino (Prodaná nevesta) okazis en 1913 sur subĉiela scenejo proksime al la kanjonroko Junulina Salto. La operprezenton plenumis la ensemblo de Nacia Teatro (Národní divadlo). Bedaŭre, la filmo perdiĝis kaj la iama natura scenejo estas nuntempe surkreskita de arboj, tamen malgraŭ ili ĝis nun bone perceptebla.


3. Flaŭro (plus mikoflaŭro)

La kanjono de Ŝara rojo kun sia ĉirkaŭaĵo estas forte influita de hom-aktivadoj. Ja ekde pratempo loĝadis ĉi tie homoj, kiel dirite jam en la ĉapitro antaŭa. Hodiaŭ restas do nur etaj fragmentoj de origina plant-kunaĵaro. Tamen oni povas taksi nombron de la ĝis nun identigitaj specioj je proksimume mil. Memkomprene, la nombro devus konsiderinde kreski, se oni inkludus la taksonojn pli primitivajn, nome la sentraĥeajn, ekz. cianofitojn, algojn, miksomicetojn, fungojn, liĥenojn kaj muskojn (briofitojn). Nia skizeto kapablas tuŝi sole la plej okulfrapajn reprezentantojn de iuj fitocenozoj.

  1. Sur la nigra silicit-roko en majo kontraste brilas la orflava aliso (Alyssum saxatile), somere floras krasulacoj, ekz. sedoj (Sedum album, acre, rupestre). Somerfine altiras atenton la lilie floranta kaluno (Calluna vulgaris). Dum ĉiu jarsezono, nia rigardo povas ĝui la verdajn tufojn de polipodio (Polypodium vulgare) kaj asplenio (Asplenium trichomanes kaj septentrionale), tapiŝojn de muskoj (Dicranum scoparium, Grimmia montana, Hypnum cupressiforme k.m.a.), de hepatikoj, pli moderne nomitaj marĥantiopsidoj (Plagiochila asplenioides, Metzgeria furcata k.a.). Sed tiuj, same kiel liĥenoj (Rhizocarpon eographicum, Umbilicaria polyphylla, pustulata, Lecanora cinerea, polytropa, muralis, Parmelia conspersa, saxatilis, sulcata, Cetraria glauca, Ramalina capitata, Xanthoria parietina, Physcia caesia, orbicularis) allogas pli eble verajn specialistojn. Tamen, eĉ laikoj haltas konsterne antaŭ helverdaj tegaĵoj sur norde orientita roka muro. Temas pri mikroskopaj algoj (Pleurococcus vulgaris k.a.), inter kiuj enmiksiĝas ankaŭ bacilarioficeoj (PIV: diatomeoj) ekipitaj per opalŝeletoj (Melosira, Nitzschia, Pinnularia k.a.).

  2. Sur la superkanjona ebenaĵo kreskas flaŭro tipe stepeca: festukoj (Festuca ovina, pallens, vallesiaca), diantoj (Dianthus carthusianorum), eŭforbioj (Euphorbia cyparissias), el apiacoj (ekz. Seseli elatum kaj Pimpinella saxifraga), el fabacoj Ononis spinosa, el lamiacoj Thymus glabrescens, pulegioides k.m.a.

  3. Tute alispeca kunaĵo borderas, kanjonfunde, la rojon. Apud la fidelaj alno kaj saliko, dum la lastaj jaroj rapide disvastiĝis la balzaminaca netuŝumino Impatiens glandulifera kun grandaj floroj de purpura, roza ĝis blanka koloroj kaj kun kapsuloj elpafantaj semojn post eĉ plej delikata fingrotuŝo. Same reagas Impatiens parviflora, la malnova, tre ofta loĝanto laŭ la rojo kaj en la ĉirkaŭaj arbaroj. Ankaŭ la ranunkulaca kalto (Caltha palustris) tradicie ornamas la bordon per siaj flavaj floroj. Senpere el akvo kreskas glicerioj (Glyceria fluitans kaj notata) apartenantaj al poacoj, samkiel miozotono (Myosoton aquaticum) el alsinacoj.

  4. La kunaĵoj arbaraj estas la plej influitaj de hom-aktivado.

    Bedaŭre, oni tro senpripense surplantadis la deklivojn per la el Nordameriko importita robinio (Robinia pseudo-acacia), kiu plene detruis la originan arbarflaŭron. Same fremda elemento, tamen ne tiom agresema, estas la nigra pino, devenanta el sudeŭropaj landoj. Apud ĝi oftas la hejma Pinus silvestris kun la nordamerikaj Pinus strobus kaj Pseudotsuga menziesii. Eksperimente, sed apenaŭ sukcese, oni provis omorikon (Picea omorica) el Kroatio, kiu ja postulas kalkoŝtonan biotopon, ne troveblan en Sovaĝa Ŝaro. Male, bone prosperas lariko (Larix decidua), endemia oriente de Bohemio, kaj piceo (Picea abies), kiu troviĝis en nia lando jam ekde pleistoceno. Tamen ne estas konsilinde plantadi ĝin en formo de monokulturoj grundodegradaj. Male, en Sovaĝa Ŝaro superregas foliarbaroj acidofilaj, tipaj por silicoriĉa, senkalcia grundo. Temas unuavice pri kverkoj (Quercus robur, petraea, rubra). La laste nomita specio, devenanta el Nordameriko, estas konsiderata kiel grundopliboniga, do ĉiam pli ofte plantata. La kverkojn akompanas betulo (Betula pendula) kaj karpino (Carpinus betulus), sur pli bonaj grundoj eĉ fago (Fagus silvatica) kaj aceroj (Acer platanoides, pseudoplatanus, campestre). Memkomprene mankas loko por elnombri ĉiujn lignecajn reprezentantojn.

  5. Arbar-kunaĵon konsistigas inter alio fungoj. Estu mencio pri la plej okulfrapaj specioj. Por utiligo en kuirejo serĉantojn plej interesas boletoj: sub kverkoj. Boletus reticulatus, sub piceoj Boletus edulis. Seniluziigas la belaspekta, sed pro amareco nemanĝebla Tyllopilus felleus. Abundas sub piceoj ankaŭ Xerocomus chrysenteron, sub betuloj Leccinum scabrum, sub larikoj Suillus elegans. Sur herbejo kreskas agarikoj (Agaricus campestris kaj arvensis) kaj marasmioj (Marasmius oreades). Somere abundas en Sovaĝa Ŝaro la plej danĝera venena amanito (Amanita phalloides). Male, Amanita rubescens apartenas al bonkvalitaj manĝeblaĵoj. Rave ornama estas Amanita muscaria, belas ankaŭ Lepiota rhacodes. Oftas rusuloj (Russula aerugines, ochroleuca, foetens) kaj laktarioj (Lactarius rufus, helvus, turpis, torminosus, piperatus), malpli troveblas la bongusta Lactarius deliciosus. Foje aperadas enormaj kvantoj da paksilo (Paxillus involutus), manĝebla kun iuj rezervoj. Aŭtune eblas kolekti la sublarikan higroforon (Hygrophorus lucorum), vintre la sur arbostumpoj kreskantajn flamulinon (Flamullina velutipes) kaj pleŭroton (Pleurotus ostreatus), fruprintempe la majfungon triĥolomon (Tricholoma gambosum). Dum la tuta jaro oni admiras buntkolorajn ornamojn de arbo-trunkoj kaj -stumpoj: Piptoporus betulinus, Polyporus squamosus, Trametes versicolor, Daedalea quercina k.m.a. Domaĝe, ke ne eblas doni pli da loko al ĉi-tiea riĉega mikoflaŭro...


4. Faŭno

La nuntempa zoogeografia graveco de Sovaĝa Ŝaro konsistas ĉefe en tio, ke ĝia teritorio servas kiel natura rifuĝejo por animaloj, pelataj tien ĉi el la senpere najbaranta ĉirkaŭaĵo, en kiu rapide progresas la terkultura kaj urbaniza hom-aktivadoj. Estas malfacile, per kelkaj vortoj peri imagon pri la ŝara faŭno. Restas ebleco preterlasi la tre rarajn speciojn kaj limigi sin al la plej atentovekaj.

  1. El la insekt-ordo de koleopteroj, familio de buprestedoj, vekas atenton la plej eta skarabeto Trachys minutus. Nome, ĝia larveto pasigas vintron sur kverkfolio, sub blanka tegaĵo, kiu ŝirmas ĝin kontraŭ frosto. Memkomprene, da pli raraj, eĉ pli belaj koleopteroj ekzistas en Sovaĝa Ŝaro multege, sed jen kampo por specialistoj. Bedaŭre, la plej granda skarabo, lukano (Lucanus cervus) estas ĉi tie preskaŭ ekstermita fare de laikoj-kolektantoj.
  2. El la insekt-ordo de heteropteroj oni facile trovas sur apiacoj grafosomon liniitan italan (Graphosoma lineatum italicum). Ĝi estas laŭlonge striata nigre kaj ruĝe. Are troviĝas similkolora, sed kun interesa desegnaĵo, Pyrrhocoris apterus. Tiu ĉi pirokorido ŝatas, fruprintempe ĝis somere, sunplenajn arbar-randojn, kie ĝi aperas en grandaj svarmoj.
  3. El la insekt-ordo de himenopteroj certe vekas atenton Diplolepis rosae, kies larvoj estas kaŝitaj en vila tumoro sur branĉetoj de sovaĝa rozo. Sur kverkfolioj oni trovas globformajn histoŝvelaĵojn, t.n. gajlojn, en kiu sin kaŝas larvo de Cynips quercusfolii. Orname aspektas, same sur kverkfolio, abundaj oranĝkoloraj disketoj de Neuroterus numismalis. Por formikoj, Sovaĝa Ŝaro liveras geologian grundon iom tro fridan.

  1. Apartan ĉapitron bezonus tre interesa insekt-ordo: lepidopteroj, t.e. papilioj, sed estu parolo pri la plej oftaj: Aglais urticae, Inachis io, Nymphalis polychloros, Melanargia galatea, Sphinx ligustri, Macroglossum stellatarum k.a. Ĝenerale dirite, da noktopapilioj troviĝas ĉi-loke nekompareble pli ol da tag-papilioj, kiuj suferas persekutadon fare de infanoj.

  1. El moluskoj, la plej abunda gastropodo estas la ordinara heliko Helix pomatia, amase aperanta post pluvoj. Ĝia malpli granda parenco estas la bela Cepaea hortensis en pluraj formoj, kiujn distingas koloro de iliaj konketoj. Senkonka estas la limako Arion fasciatus. Da etkonkaj specioj vivantaj en akvo aŭ marĉo estas multe.
  2. Sovaĝa Ŝaro povus esti konsiderata kiel ideala rezervejo de birdoj. Ekz. ĉiujare nestas en malfacile alirebla densejo kelkaj paroj da najtingalo Luscinia megarhynchos. Estas ĉi-loke rifuĝejo de la rara silvio Sylvia nisoria. Abundas jenaj kant-birdetoj: Erithacus rubecula, Turdus philomelos, Emberiza citrinella, Turdus merula, Parus major, coeruleus, cristatus k.a. El rabobirdoj alte glisas Falco tinnunculus kaj Buteo buteo. Antaŭ 20-30 jaroj eblis observi sur herbejo arojn da koturnoj Coturnix coturnix, sed nuntempe ili estas malaperintaj. Restas nur fazanoj Phasianus colchicus.

  3. El mamuloj oni renkontiĝas kun vespertoj, sorikoj, musoj. Se oni promenas laŭeble senbrue, sur pado ekhaltas kaj scivoleme ĉirkaŭrigardas kapreolo Capreolus capreolus. Sed lastatempe tiom plimultiĝis sovaĝaj porkoj Sus scrofa, ke ĉasistoj devas draste reduktadi ties nombron. La bestoj nutras sin per glanoj kaj falintaj pomoj, sed por trovi lumbrikojn, skarabojn k.t.p., ili disfosas herbejojn eĉ padojn, farante ilin neireblaj.


5. Ekologio

Senpere antaŭ Kruĉoroko, la enirpordo en la ŝaran konjonon, estas konstruita digo, kiu ŝanĝis la fluejon de Ŝara rojo en barlagon, kies etendiĝo estas nordorienta-sudokcidenta, longo unukilometra, larĝo proksimume centmetra, areo dekduhektara. Temas pri grandega naĝbaseno kapabla ekde 1970 ripozigi eĉ ok mil vizitantojn, kiuj emas bani kaj sunumi sin, praktiki akvosportojn k.t.p. Tio okazas sur ĝia norda bordo elmetita al la sunradiado. Sur ĝia suda bordo provas sian ŝancon fiŝhokistoj. Plej ofte ili akiras belan karpon aŭ bramon. Sur la lagnivelo krozas sovaĝaj anasoj, cignoj, fulikoj. Tamen, tiu ĉi mirinda ripozejo havas bedaŭre ankaŭ la reversan flankon; ĝi malfavore influas la naturan rezervejon, kiu senpere najbaras. Temas pri troa amasiĝado de homoj, konsekvence kun troaj bruego, malpuriĝado de akvo k.t.p. Ekz. 19.6.1982 okazis amasa pereo de la fiŝoj, pro enfluo de kloak- akvo enhavanta multe da katjonoj amoniaj (NH4+). Eĉ sen konsideri tiujaran averion, la lagakvo apartenas al la plej mizeraj kvalit-klasoj. Ekz. la 5-a klaso, taŭga por nenio, estas difinita per pli da amoniaka nitrogeno ol 5 mg/l. En 1964, la praga magistrato deklaris Sovaĝan Ŝaron protektata natura kreaĵo kun striktaj reguloj de inspektado kaj kontrola reĝimo. Malgraŭ tio, oni okazigis motociklan konkuradon ĉirkaŭ Kruĉoroko. Eĉ en 1995 oni permesis konkuradon de montarbicikloj, kiuj kaŭzis konsiderindan grund-erozion. Bonŝance, nenio simila estos permesita future, laŭ aserto de oficialaj instancoj. Ankaŭ montgrimpa aktivado ne plu estos allasata. Laŭ la supre menciita deklaro, la severe protektata arealo ampleksas 25,3 ha. Temas pri la rezervejoj natura kaj arĥeologia. Ties ĉirkaŭaĵon oni difinis en 1990 naturparko ,ampleksanta 1050 ha. Ĝia protekta reĝimo estas pli milda ol enkadre de la rezervejoj. Tamen, en la naturparko ne estas permesite ekspluati mineral-krudaĵojn kaj la motorveturila trafiko estas limigita.

En la pli severe protektata arealo de la rezervejoj okazadas testado de iuj specioj, kiuj pleje taŭgas por prijuĝi la staton de la medio. Bonaj bioindikiloj estas ekz. liĥenoj, tre sentivaj al kvalito de l' atmosfero. El la traĥeaj plantoj oni identigis en 1950 520 speciojn, en 1993 sole 468 speciojn. Alia ekzemplo: en 1988 oni trovis 93 himenopter-speciojn, en 1993 sole 81, t.e. malkresko 12,9% dum la sola jarkvino! Ree alia ekzemplo: malaperis 50% de la bufo-populacio...

Malpurigadon de la grundo kaŭzas plejparte agroĥemiaĵoj,.ekz. en 1982, Pb-enteno ĉi-loka atingis 100 mg/kg, dum la limo allasita estas 65 mg/kg. La plumbo, kiel konate, lantigas ĝis haltigas reagadon de enzimoj kaj efikas tokse sur nervoj. Aparte toksa estas kadmio. En 1982 oni konstatis ĉi-loke 13 mg/kg, en 1990 bonŝance 3 mg/kg, kio estas ĝuste la limvaloro.

Eble la menciitaj ekzemploj ebligis adekvatan imagon pri aktuala endanĝerigo de Sovaĝa Ŝaro kaj dokumentis, ke ĝia severa protektado estas bone motivita. Ĉiu praga naturamiko devus kunlabori kun oficialaj instancoj kaj tiel helpi konservi la unikaĵon por la venontaj generacioj.

RNDr. Josef Kavka, CSc.

gvidanto de la kongresa ekskurso
dum la praga 81-a UK


Fonto: Josef Kavka: La protektata naturparko "SOVAĜA ŜARO" (Divoká Šárka)
(Helpa teksto por la duontaga ekskurso enkadre de la praga UK-81/1996)
Brno 27.04.1996

Scienca kaj teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/