Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

La naskiĝurbo de Esperanto

Arkivoj

Kategorioj

La maniero reagi je streso grava en la sanprogrnozado

La maniero reagi je streso influas la homan sanon. Ĝi ankaŭ permesas antaŭvidi,  kian sanstaton havos koncerna persono post la paso de 10 jaroj. 10 jarojn dediĉis specialistoj el la Ŝtata Universitato en Pensinvalio al siaj esploroj ekzameninte du mil personojn, 8 fojojn tage alvokante ilin kaj pridemand­ante pri la trapaso de ilia tago, animstato, san­problemoj kaj aperantaj stresigaj situacioj. Kvar fojojn esplorantoj prenis testoprovaĵojn de ilia salivo por ekzameni la nivelon de kortizolo – la stresohormono. Post la paso de 10 jaro ili ripetis la ekzamenadon kaj sekvis donitaĵojn pri la vivo kaj sanstato de la testataj personoj baze de la usonaj naciaj ekzamenadoj MIDUS. La rezultoj ne estis aparte surprizaj, ĉar delonge estas konata dependeco inter streso kaj sanstato. Tiel do, se homo malbone toleras streson, daŭre estas ekscitita kaj nervoza post la paso de kelkaj jaroj povos suferi kronikajn malsanojn pri la sangocirkulado aŭ artikdoloroj. Laŭ David Almeida, unu el la esploristoj respondecaj pro analizoj, homoj apartenas al du kategorioj. Al gluhomoj streso kateniĝas kaj eĉ fine de la tago tiuj homoj estas malgajaj kaj koleraj. De la alia kategorio, la t.n.  homoj-teflonoj streso forglitiĝas. La problemo ligiĝas ne sole kun la homa karakero. Iuj homoj spertas pli da stresigaj fenomenoj dumtage ol la aliaj. Plej multe endanĝerigitaj je stresaj situacioj estas junaj personoj, tre aktivaj kun altgrada klereco. Temas krome pri grizaĝuloj, aparte personoj pli ol 65-jaraĝaj, kiuj ne tiom sukcese frontas stresojn. Laŭ sciencistoj la solvo ne estas redukti streson, sed ellerni la manieron ĝin sukcese fronti.

El la elsendo 21.01.2014. Legas Zbyszek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Emocioj ligitaj kun matematiko

Maltrankvilo ligita kun la solvado de matematikaj taskoj aktivigas la samajn cerbo­sferojn, kiel la fizika doloro.  La esploristoj el la ĉikaga universitato pruvis, ke ju pli grandan timon sentas homoj lige kun la matematikaj taskoj des pli forte estas stimulitaj cerbo­regionoj respondecaj pro instinkta malkovrado de danĝero kaj pro la sperto de fizika doloro. Ĉe la testitaj personoj timo estis aperanta ne nur dum la solvado de matematikaj taskoj, sed ankaŭ dum kuntuŝigo kun la matematikaj lernolibroj kaj enpaŝado en la matematikajn klasojn. Maltrankvilo estis aperanta ankaŭ, kiam testatoj  havis la konscion, ke por fini la studojn necesos ekzameni iliajn sciojn pri matematiko.  La testitaj personoj tute ne estis timemaj en la normalaj viv­cirkonstancoj. La maltrakvilo estis aperata en situacioj, kiuj vekis asociaciojn kun matematiko.

El la elsendo 14.01.2014. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Tabletoj helpas kompreni… makakojn

Sciencistoj el  la universitato en Portsmouth instruis junajn makakojn uzi tabletojn por kompreni ilian konduton kaj la manieron komuniki. La rezultoj de la eksperimento kun partopreno de grupo de simioj el Sulawesi estis tre pozitivaj. Evidentiĝis, ke dank’ al tio, ke la gvidanto de la grupo koncentriĝis pri la uzo de la tableto la ceteraj simioj povis senti sin senstreĉaj, kio sekve influis la koherecon de la grupo kaj stimulis amikajn sintenojn. Laŭ sciencistoj tio spegulas la vivon en libereco. En la naturaj kondiĉoj makakoj vivas en malgrandaj grupoj kaj komunikas inter si helpe de rafinitaj kaj subtilaj komunik­teknikoj kiel mienado, korpo­sinteno kaj voĉado.

El la elsendo 07.12.2013. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

    Polaj malkovroj en la libro de Time

La usona semajnrevuo Time publikigis libron “100 novaj sciencaj malkovroj”. Inter ili troviĝas la esploroj de arkeologoj el la Jagelona Universitato en Krakovo kaj el la Katolika Universitato en Lublino en la iama urbo de Majaoj en Gvatemalo,  Nakum. Laŭ iniciato de doktoro Jarosław Źrałka el la Arkeologia Instituto de la Jagelona Universitato kaj magistro Wiesław Kosz el la Katolika Lublina Universitato ili komenciĝis en 2006. Dum sinsekvaj esplor­vizitoj la polaj arkeologoj malkovris la restaĵojn de la reĝaj palacoj kaj tiujn  de la loka elito, sanktejojn, piramidojn, tombejojn, bas­reliefojn kaj plurajn objektojn de la ĉiutaga uzo. En 2013 ili malkovris en Nakum objektojn servantajn por la astronomiaj esploroj, loĝ­komplekson kaj piedpilkan ludplacon. La laŭvica ekspedicio al Nakum okazos en marto 2014.

Sur Grzybowski-Placo en Varsovio ekstaros monumento de poloj savantaj judojn. La Varsoviaj urboaŭtoriatoj kaj Komitato por Protekti la Memoron pri la Bataloj kaj Martireco anoncis konkurson por la formo de la monumento. Ĝi estos lokita ĉe la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. En la samflanka navo troviĝos  omaĝmuro kun la nomoj de poloj savantaj judojn. La liston preparas speciala grupo sub la gvido de Jan Żaryn el la Komitato memoriganta polojn, savintaj judojn. Laŭ profesoro Żaryn temos pri ĉirkaŭ 10 mil nomoj kaj krome tiaj institucioj kiel ekzemple Pola Konspira Ŝtato, la Katolika Eklezio, la Pola Registaro en Elmigrejo. La konkurso daŭros ĝis la 28-a de februaro 2014. Ĝi havas internacian karakteron.

Dum la tuta novembro 4 polaj reĝaj rezidejoj estas viziteblaj senpage kaj infanoj kaj gejunuloj kontraŭ simbola unu zloto rajtos krome viziti 23 muzeojn en la tuta lando. La kampanjon partoprenas la Varsoviaj la Reĝa Kastelo, Muzeo en la Reĝa Łazienki-Parko kaj aldone la Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo. Pasintjare en novembro vizitis ilin ĉ. 260 mil personoj kaj 5 mil partoprenis la muzeajn prelegojn. Estis organizitaj ĉ. 800 klerigaj lekcioj. Tiel la 4 reĝaj rezidejoj notis kvaroble pli da vizitoj ol en la sama monato 2011. Rekorde, ĉar eĉ 12-oble kreskis la vizitoj en la Muzeo la Reĝa Łazienki-Parko. Ĉiam pli da muzeoj malaltigas la enirprezojn al muzeoj por la plej junaj vizitantoj.

La Eŭropa Komisiono petis la registarojn de la eŭrouniaj landoj permesi la kultivadon de la genetike modifita maizo 1507. Informis pri tio la unia komisaro por sanaferoj Tonio Berg. Tiu postulo fariĝos en decembro temo de la eŭropunia renkonto de la ministroj pri la medioprotektao. Se en la Konsilio ne estos atingita kvalifikita plimulto por aŭ kontraŭ  – la Komisino aŭtomate devos ĝin aprobi. La last­merkreda decido de la Komisiono estas sekvo de la verdikto de la eŭropunia Tribunalo, kiu la 26-a de septembro agnoskis, ke la Eŭropa Komisiono sindetenis sin de agadoj koncerne peton de la firmao Pioneer de antaŭ 12 jaroj pri permeso kultivi la modifitan genetike maizon 1507.  Tiu maizo estas allasita al la aplikado en la nutraĵoj kaj furaĝoj, sed ne al la kultivado. La decidon de la Eŭropa Komisiono kritikis Greenpeace.

La plej nova opinisondado pri la rilato de britoj al la Eŭropa Unio elmontras kreskantan separismon. Du trionoj de la respond­intoj en la enketo de la gazeto „Huffingston Post” deklaris volon, ke Britujo forlasu la Union. Dum iom pli ol tagnokto la sondadon partoprenis 17 kaj duona mil personoj. 36 procentoj asertis, ke Britujo restu en la Unio pro la ekonomiaj motivoj tamen eĉ 64 procentoj deklaris tion malgrava. La demando pri ekonomiaj avantaĝoj estis diktita de la starpunkto de la Konfederacio de Brita Industrio – CBI, kiu latlunde lanĉis kampanjon por resti en la Unio.

Laŭ hispanaj sciencistoj ne necesas rezigni pri frandado de ĉokolado, ĉar ĝi ne grasigas, eĉ kontraŭe – personoj, kiuj ofte konsumas ĉokoladon havas malpli da grasa histo. Kiel informis la periodaĵo „Nutrition” sciencistoj el la universitato en Grenado analizis donitaĵojn de 1458 personoj 12-17-jaraĝaj el 9 eŭropaj landoj, partoprenintaj la esplor­projekton HELENA, financitan de la Eŭropa Unio. La esplorojn aŭtoris Magdalena Cuenca-Garcia. Ŝiaopinie kvankam ĉokolado estas taksita kiel alt­grade energidona produkto, riĉa je sukeroj kaj graso la lastaj esploroj  inter plenkreskuloj sugetas, ke la konsumado de ĉokolado ligiĝas kun malpli alta risko de kor­metabolaj malsanoj. Ĉokolado enhavas mulajn flavono­idojn, kiuj rolas kiel fortaj antioksidantoj. Ili efikas ankaŭ kontraŭinflame kaj kontraŭ­trombe kaj helpas en hipertensio. Sciencistoj atentigas krome, ke la biologia efikado de nutraĵoj ne povas esti konsiderata nur laŭ la vidpunkto de ilia kolarieco, sed ankaŭ laŭ la vidpunkto de aliaj konsisteroj, kiuj en difinita maniero efikas grandige aŭ malgrandige je la risko de malsanoj, inkluzive de obezeco.

Ĝis la 20-a de januaro 2014 en Lodzo – la centra Pollando –  daŭras unika laŭ la monda skalo ekspozicio de fotoj de Johano Paŭlo la 2-a „Pilgrimanto de la Jarmilio”.  La kolekto konsistas el 300 fotoj de Papo-polo en plimulto ĝis nun neniam publikigitaj. Johano Paŭlo la 2-a ĉiam alte taksis kontaktojn kun homoj, estis homo karisma, energia kaj aktiva.  La prezentataj fotoj devenas el la riĉega kolekto de Servizio Fotografico [servicjo fotografiko] de „L’ Osservatore Romano” kaj atestas pri la eksterordinara pontifikado de Johano Paŭlo la 2-a. Ili prezentas la papon laŭ diversaj aspektoj. Kiel moralan aŭtoritatulon, kiu disvastigadis universalajn valorojn al ĉiuj homoj sendepende al ilia mondkoncepto, konfesio aŭ raso. Kiel­ politikiston, kiu dank’ al sia sindediĉo, humileco kaj amo en enorma maniero influis la formon de la hodiaŭa mondo. Kiel la  homon, kiu spertante penon kaj solecon dediĉis sian vivon al aliaj homoj. La ekspozicio konsistanta el 21 partoj – pro la temamplekso – rolas kiel eksterordinara dokumenta veturo tra la unuopaj etapoj de la pontifikado kaj agado de Johano Paŭlo la 2-a.

En novembro la pola prezidento kun la edzino­ vizitis la Bazilikon de la Naskiĝo de Jesuo en Bet Leĥem. Ili estis bonvenig­itaj de la protektantaj la Bazilikon franciskanoj [el la Katolika Eklezio] kaj reprezentantoj de la ortodoksa kaj armena Eklezioj. La pola prezidenta paro en la akompano de franciskano Seweryn Lubecki vizitis la sanktejon, preĝis ĉe la Groto de la Enmondiĝo, vizitis la preĝejon de sankta Katerina la Aleksandria kaj vizitis la groton de sankta Jozefo. Post la vizito kortuŝita prezidento Komorowski dividis la opini­ondeklaris, ke tiuloke Kristnasko daŭras la tutan jaron kaj kun rekono rilatigis sin al la kunlaboro de la protektantaj la Bazilikon Eklezioj. Ministro Jaromir Sokołowski el la prezidenta kancelario informis, ke Pollando destinos 50 mil dolarojn por la restaŭra fondaĵo de la Baziliko.

La ŝparado kaj prudento – tiel mallonge eblas sumigi la esplor­rezultojn de la konsil­firmao Deloitte pri nia butikumado lige kun la Kristnasko 2013. Malgraŭ ŝparado kaj prudento temos pri la 5-procenta kresko kompare al 2012. Entute temos pri 1126 zlotoj (ĉ. 268 eŭroj). La festaj elspezoj estas financitaj el niaj ŝparitaĵoj. Ĉiu 20-a persono planas preni por la kristnaska butikumado bankan krediton. Statistika eŭropa familio elspezas por la festoj ĉ. 452 eŭrojn – je 184 eŭroj pli ol poloj. Ĉiam pli ofte poloj festokaze butikumas en grandaj vendejretoj, ĉiam pli ofte interrete. Poloj plej ofte aĉetas kiel kistnaskajn donacojn kosmetikaĵojn kaj librojn, mem preferente ricevi koverton kun kontanta mono. La esploroj de la konsilfirmao Deloitte en Pollando okazis la 5-an fojon, en la mondo la 16-an. Partoprenis ĝin 17 eŭropaj landoj.

Ĝis la 26-a de novembro eblis aliĝi al la 20-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj Kantoj kaj Pastoraloj en Będzin en la sudo de Pollando. La finalo de ĉi tiu plej granda evento en Pollando okazos inter la 16-a kaj 19-a de januaro 2014. Antaŭas ĝin la eliminadoj daŭrantaj inter la 8-a kaj la 20-a de januaro en 38 lokoj de la tuta lando. En 2012 la eliminadojn frontis 20 mil personoj. La Festivalon rajtas partopreni amatoroj inkluzive de lernantoj kaj diplomitoj de la muzikaj lernejoj de la 1-a grado, solistoj, duetoj,  krome korusoj, preĝejaj kantgrupoj, voĉistaj kaj voĉ-instrumentaj ensembloj, ankaŭ popolaj kanttrupoj en diversaj aĝgrupoj. Będzin merite portas la nomon de la Ĉefurbo de la Pola Kristnaska Arto venigante tien la plej bonajn muzikajn ekspertojn. La jubilean eldonon de la Festivalo akompanos simpozio titolita „La kristnaskaj kantoj kaj pastoraloj en la pola kulturo”. Ĝi celas reliefigi kiom gravaj por la pola identeco, kulturo kaj religiemo estas ĉi tiuj komponaĵoj. La festivalo elkreskis ĝis la rango de la plej prestiĝa ĉi-speca aranĝo en Pollando el la regiona muzika evento en Będzin.

El la elsendo 07.12.2013. Legas Gabi

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Temperaturoj realaj kaj senteblaj

La persona percepto de temperaturo malsamas disde tiu, kiun elmontras termometroj. Tial kelkfoje, kiam estas nur 12 gradoj ŝajnas al ni, ke estas varme – aliflanke ĉe la 18-grada temperaturo ni sentas malvarmon. Ĉion ĉi klarigas la ideo de sentebla temperaturo, eksplikanta ĉi tiujn diferencojn.

Ankoraŭ antaŭ kelka tempo oficialaj informoj de la pola Instituto pri Meteologio kaj Akvomastrumado informis pri la sentebla temperaturo kaj ne tiu, kiun elmontris termometroj. Oni rezignis pri tio, kiam homoj rimarkis, ke la sciigata temperaturo malsamas disde tiu, kiun elmontris iliaj hejmaj termometroj. Sed tion kaŭzis manko de konscio pri tio, ke ekzistas gravaj diferencoj inter la temperaturoj senteblaj kaj realaj.

Interesan metodon mezuri la senteblan temperaturon, baziĝantan sur la sciencaj esploroj,  prezentis kanadanoj. Ilia meteologia instituto prilaboris specialan forumulon, baze de kiu la sentebla temperaturo estas kalkulata baze de reala temperaturo kaj humideco. Humidex ne estas tamen ideala, kvankam tre utila maniero informi pri la temperaturo,  ĉar ĝi en preciza maniero difinas la influon de humideco je la percepto de temperaturo. Tamen mankas en ĝi almenaŭ du variabloj, kiuj ebligus unusignife difini ĉu en koncerna momento  homo sentos la termo¬komforton aŭ ne.

Unue temas pri la ventoforto. Nome vento en signifa grado malaltigas temperaturon. Kelkfoje tamen, kiam regas granda varmo – pli ol 40-grada – ĝi efikas kiel harsekigilo kaj povas grandigi la senton de varmo.

Alfoniĝas al tio pluvo. Nome la homa organismo perceptas la akvotemperaturon kiel signife malpli altan ol la temperaturon de aero. Tial ĉiu pluvo aŭ neĝpluvo kaŭzas, ke homo sentas pli da malvarmo malgraŭ la sama temperaturo, kiu regas  dum la senpluva vetero.

Kial tamen oni ne konsideras la sunradiadon? Tio okazas pro la fakto, ke la reala temperaturo mezurata en la meteologiaj stacioj okazas ĉiam en la ombro. La sunradioj efektive varmigas la aeron, sed tiu faktoro ne estas konsiderata. Tial ni mem lasas nin trompi rigardante varmigitan termometron, kiu indikas eĉ je 10 gradoj pli ol estas reale. Nur konfronto kun freŝa ekserdoma aero ver¬konformigas nian senton de temperaturo

La senteblaj temperaturoj, povas esti kelkfoje ŝokaj. Kiam estas nulgrada vetero, sed vento blovas kun rapideco de 50 kilometroj je unu horo homo sentas minus 27 gradojn. Se tia vento blovus en momento, kiam ekzemple en Pollando ni havus  minus 30 gradojn ni sentus malvarmon de minus 67 gradoj.

En Britio la tieaj 7-8 plusaj gradoj en kondiĉoj de ŝira vento kaj multe pli granda humideco ol en Pollando povas esti de poloj senteblaj kiel malpli alta temperaturo ol la temperaturo en Pollando egala al nulo gradoj en la kondiĉoj de sunplena kaj senventa vetero.

Tial necesas orientiĝi pri la sentebla, perceptebla temperaturo aŭ almenaŭ kapabli taksi ĝin konsiderante donitaĵojn pri humideco kaj ventoforto. Verdire ne estis ankoraŭ prilaborita perfekta meteologia modelo ebliganta precize difini la senteblan temperatuon, sed la jam ekzistantaj modeloj ebligas ĉiam  pli bone ĝin taksi.

El la elsendo 17.12.2013. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

 Kanceron per hormono de feliĉo

Junaj polaj specialistoj fariĝis la laŭreatoj de la programo Inter, kiu subtenas la inter­branĉajn esplorojn kaj evoluigon de la kapabloj popularigi la sciencon. Unu el la laŭreatinoj, d-ino Katarzyna Kamińska okupiĝis pri la demando ĉu kanceron eblas supervenki per hormono de feliĉo. Inspiris ŝin la psiko­neŭroimunologio kreiĝinta en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Kvankam estas konate kiom ŝlosila faktoro estas la emocia stato de la homo kaj la fakto, ke la homa psiko kapablas jungi ĉiujn organojn por kontraŭbatali la malsanon,  kaze de malsaniĝo ni forgesas pri tio. La demando estis kiel alidirekti nian rezonadon en tia situacio je pozitiva pensado. Alia demando estis kiel tio okazas, ke organismo de homoj feliĉaj aŭ vivkontentaj pli sukcese frontas la malsanon. La laboranta en la Militista Medicina Instituto sciencistino konfirmis, ke pozitiva, bona pensado stimulas la nervo­sistemon al la produktado de neŭro­transportiloj. Unu el ili estas beta-endorfino, la t.n. hormono de feliĉo. Ĝia efikeco estas tre granda, nome ĝi kapablas mobilizi ĉelojn de la imunoistemo por kontraŭbatali la malsanon.

El la elsendo 03.12.2013. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Efektivaj kaŭzoj de tumoroj

Eĉ 90 procentoj de tumoroj dependas de la eksteraj kaj ne genetikaj faktoroj. Sciencistoj prilaboris liston de faktoroj, kiujn necesas konsideri por ne malsaniĝi. Al la fundamentaj risko­faktoroj apartenas tabakfumado, troa konsumado de alkoholaĵoj, narkotaĵoj, malbona vivstilo kaj malbona dieto. Laŭ sciencistoj post 10 jaroj la nombro de personoj suferantaj tumorojn duobliĝos. La Eŭropa Principaro batali kontraŭ la kanceron listigas 11 principojn. I.a. ĝi mencias obezecon – kiu rekte aŭ malrekte kondukas al multaj malsanoj – inkluzive kanceron  kaj al metabolaj perturboj, kiel diabeto.

El la elsendo 26.11.2013. Legas Tomek

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Grafeno por la medicinaj celoj

En nia bulteno ni jam plurfoje parolis pri grafeno. Nun venas informoj atestantaj, ke ĝiaj proprecoj estas pli ampleksaj ol tiuj, pri kiuj ĝis nun ni parolis. Esploroj elmontras nome, ke tiu ĉi formo de karbono havas proprecojn kontraŭ­bakteriajn kaj desinfektajn. Lastatempe evidentiĝis, ke grafeno estas helpa en la kontraŭbatal­ado de tumoraj ĉeloj. Oni testas tion aktuale en la varsovia Agronomia Altlernejo.  La rezultoj de la unuaj eksperimentoj estas esperodonaj rilate al novaj kontraŭ­tumoraj terapioj. Evidentiĝis, ke grafeno efike kontraŭbatalas la ĉelojn de unu el la cerbaj tumoroj gliomo. Dume temas pri esploroj sole sur la akademia nivelo, sed ili daŭros. Tamen la esperoj pri tuja medikamento ne estas realaj, ĉar tio povas daŭri ĝis dek kelkaj jaroj. Nun la esploroj koncentriĝas pri tia modifo de grafeno, ke ĝi estu laŭeble plej taŭga por la medicinaj celoj.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Nova sukceso de la kliniko Vekhorloĝo

Jam la kvara paciento de la kliniko Budzik (vekhorloĝo) vekiĝis dum la lastaj du monatoj el komato. La 13-jaraĝa knabo eniris tiun ĉi staton antaŭ tri monatoj pro trafik­akcidento kaj forlasis ĝin lastlunde. Laŭ la direktoro de la kliniko Andrzej Lach la re­konvalesko trapasas tre rapide. La kliniko funkcianta ĉe la Infana Sancentro en Varsovio komencis funkcii en decembro 2012. Speciala hospitala fako okupiĝanta pri la elkondukado de infanoj el komato kreiĝis dank’ al aktorino Ewa Błaszczyk kaj ŝia fondaĵo „Akogo”. Ŝi de jaroj engaĝiĝas al ĉi tiu batalo, post kiam unu el ŝiaj ĝemelaj filinoj falis en komaton.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Barbara

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Tesco varbas klientojn per moderna teknologio

La vendejreto TESCO instalas la teknologion OptimEyes ebliganta dank’ al la skanaĵo de vizaĝo de kliento atendanta en la vico al la kaso dividi ilin je tri grupoj por trafi al ili kun konforma reklamkampanjo prezentante ĝin sur monitoroj. La klientoj atendantaj en la vico rigardos serion da 10-sekundaj reklamoj  speciale al ili adresitaj. Unue la teknologio estos instalita en 450 benzinprenejoj de TESCO en Britio ĉe kiuj funkcias vendejoj de la reto. La nova teknologio konsideras ankaŭ kalendaron kaj taghorojn. Do matene al klientoj viciĝintaj al la kaso reklamo sugestos energiprovizajn trinkaĵojn, al mezaĝaj virinoj en la lunĉotempo estos proponataj reklame la kuirartaj publikaĵoj ks.

La kreinto de la teknologio OptimEyes asertas, ke ĝi povas revoluciigi la podetalan komercon. Ĝi ne funkcias kiel la stratkamerao, do ne staplas fotojn kaj ne celas identigi homojn, sed logos klientojn al pliaj elspezoj.

El la elsendo 12.11.2013. Legas Milada

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

Kromosoma terapio por personoj kun Down-sindromo

Grupo de sciencistoj el la Medicina Lernejo de la Masaĉuseca Universitato konkludis, ke la kromosoma terapio por personoj kun Down-sindromo estas ebla. La esplorrezultojn de kolektivo gvidata de Jeanne B. Lawrence aperigis la prestiĝa Nature. La terapio kaŭzos, ke aldonaj kromosomoj, kiuj elvokas Down-sindromon estos “silentigitaj”. Tio donas nun novajn eblojn por la esplorado de la malsano. Estontece tiuj ĉi esplorrezultoj povos ligiĝi kun nova terapio de la Down-sindromo, kio estas tre grava por milionoj da personoj ĝin suferantaj.

El la elsendo 05.11.2013. Legas Krystyna

Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.

1  2  3  4  5  6