Iom da kemio - un peu de chimie...

Iom da Kemio


La Granito estas kristala roko, kiu komponiøas el

  1. Kvarco
  2. Feldspato
  3. Glimo
  1. Kvarco: silicia oksido SiO2

  2. Feldspatoj: natria, kalia aý kalcia aluminosilikatoj.
    Ni do havos:



  3. Glimo: aluminosilikatoj de la familio de la filitaj aluminosilikatoj (folietformaj).
    La du æefaj Glimoj estas :

"Konstante frapanta....", la akvo solvas la Kvarcon kaj la jonojn Na, Ka, Ca, etenatajn en la Granito Tiu procezo de Granita malkomponiøo donos Filitajn Aluminajn Silikatojn kies øenerala formulo estas (OH)4 Al2 Si2 O5, kaj kiuj konsistigos la argilajn mineralojn.

Tekstan komencon

La Argilo kaj la argilaj mineraloj.

La Argilo estas knedebla roko, formata de diversaj argilaj mineraloj, rezultanta de la malkombiniøo de rokoj, inter alie Granito eble entenantaj diversajn oksidojn, pli ofte de Fero Fe, kiu donas al Argilo øian ruøan koloron.
Tiuj Filitajn Aluminajn Silikatojn formos sedimenta¼ojn æe la fondo de lagoj kaj oceanoj.
Iuj argiloj tiel nomata reziduaj, restis æeloke post la malkombiniøo de la origina roko.

Les movoj de la tera þelo (æefe la movoj de subdukcio) translokos la argilajn tavolojn en lokojn, kie la temperaturo kaj la premo retransformos ilin al metamorfaj aý erupciaj rokoj similaj al la "patrinaj rokoj".
Tiu geologia ciklo efikas kontinue kaj certigas la æiaman æeeston de argiloj æe la tera supra¼o.

La argilaj mineraloj konsistiøas el tre malgrandaj kristaloj de filitaj hidrataj aluminosilikatoj faritaj el folietoj, komponitaj el tavoloj de oktaedroj el alumino kaj de tavoloj de tetraedroj el silicio.

Oksigeno
Aluminio
Silicio
Oktaedro Tetraedro

Estas multenombraj varia¼oj de argilaj mineraloj, kun belaj nomoj kiel: Agalmatolito, Atapulgito, Beidelito, Bentonito, Cimolito, Folerito, Glaýkonito, Glosekolito, Halojzito, Ilito, Kaolinito, Klorito, Kolirito, Lenzinito, Litomargo, Melinito, Montmorijonito, Nakrito, Pagodito, Sepiolito, Severito, Sinopito, Smektito, Sfaragido, Vjerzonito ... kaj eæ "mestizaj" formoj kiel la Ilito-Montmorijonito aý la Ilito-Klorito (tieldiritaj "intertavoligitaj").

La argiloj komune uzataj en potfarado aý skulpto estas pliofte variaj miksa¼oj de Kaolinito Al4[Si4O10] (OH)8, de Ilito Kx Al2[Si4-x AlxO10] (OH)2 kaj de Montmorijonito, en kiu Kaolinito superas.
Krom aliaj argilaj mineraloj (Atapulgito, Halojzito, Sepiolito, Smektito), troviøas tie Kvarco kaj diversaj organaj materioj.

La argiloj uzataj por fari ceramika¼ojn kaj nefandeblajn materiojn estas nomataj noblaj argiloj, kiel la Halojzito .

La Halojzito estas Argilo kun kristala strukturo malsimila al tiu, de Kaolino, kaj kun pli grandaj blankeco kaj kemia pureco. Oni uzas øin interalie por fabriki la francan "Porcelaine de Limoges" (Porcelanon de Limoges).

La Atapulgito kaj Sepiolito estas argiloj entenantaj magnezion kaj kiuj estas karakterizitaj per ilia grandaj ebleco de sorbo kaj de adsorbo.
En la XIX jarcento, Oni faris per øi porcelena¼ojn... kaj nun fek-sterna¼oj por katoj. ili ankaý utilas por fari sterkon, drilþlimo, kosmetika¼oj....)

Ni ankaý parolu pri la sorbantaj argiloj kiel la kalcia Bentonito kapabla sorbi oleon kaj pro tio uzataj por la malgrasigo de la lano sub la nomo de feltista tero (kaj kiel sorbanto en la kataj fek-sterna¼oj).

Necesas fine mencii gravan propra¼on de la argiloj: Kapablaj sorbi kaj adsorbi multenombrajn kemiajn speciojn kaj katalize plifaciligi kompleksajn kemiajn reagojn, ili sendube ludis gravan rolon en la sintezo de molekulegojn de karbaj hidratoj kiuj estas... la origino de la Vivo.


Tekstan komencon

Fizika-kemiaj fenomenoj ligataj je la argila
sekiøo kaj bakado

      Se oni konsideras malsekan argilon, taýge knedebla per manoj, æirkaý unu kvarono el øia maso konsistas el libera akvo (opone al la konsistiga akvo, kiu estas kemie kombinata kun la alumini-silikataj kristaloj). Dum la sekiøo, tiu akvo vaporiøas, la argilaj eroj, ne plu æirkaýataj de mufo da akvaj molekuloj, pliproksimiøas kaj malmoviøas unu rilate al la aliaj; tio klarigas, kial la Argilo, sekiøante, malgrandiøas kaj perdas sian knedeblecon.
      Jupli la argilaj eroj estas fajnaj, des pli la malgrandiøo estos granda, æar la materio entenas pli da akvo. Kiam oni almetas al la tero pli grandajn erojn el neknedebla materio (sablo aý þamoto), tio estigas kanalojn kaj porojn, per kiuj la akvo povas facile eliri. Tia Argilo estas nomata "kun malfermita pasto", Øia malgrandiøo kaj knedebleco estas pli malgrandaj, øi sekiøas pli rapide, kaj øi malpli riskas eksplodi dum la bakado.
      Æe la ordinara temperaturo, la Argilo entenas ian kvanton da libera akvo (nomata "higrometria akvo"). Tiu-æi foriras nur dum la komenco de la bakado, kiam la temperaturo atingas 100 °C.

Je 100 °C La akvo iøas vaporo, kiu devas havi la eblecon eliøi el la Argilo tiel rapide, kiel øi kreiøas, se ne oni devas timi eksplodojn. La temperatura haltigo en la bakejo do estu malrapida kaj grada.

Je 350 °C Ankaý la konsistiganta akvo (la kemie kombinata akvo) ekvaporiøas; la Argilo perdas 14% el sia maso. La plivarmigo devas resti grada.

Je æirkaý 500 °C La Argilo estas tute senakvigita kaj ne plu povas reiøi knedebla. Øia kemia konsisto neretroeble þanøis, sed, øis nun, neniu kroma malgrandiøo okazis. Je tiu-æi stadio, la argila¼oj estas ege rompeblaj.
      Oksidadoj okazas øis æirkaý 900 °C. Tiuj-æi malkombinas æiujn substancojn (organikajn aý mineralajn) ne jam oksiditaj. Se la bakejo ne esta sufiæe aerumata, neoksidita karbono povas resti kaj doni nigran koloron al la argila¼oj.

Je 573 °C okazas la fenomeno de inverto de la kvarco entenata en la Argilo. La alfa kvarco iøas beta kvarco. La krisala reto þanøis, sed, øis nun, neniu kroma malgrandiøo okazis. Je tiu-æi stadio, la argila¼oj estas rompleblegaj.

Preter 600 °C la varmado povas sendanøere plirapidiøi. La fenomeno de kvarca vitriøo komencas æe tiu temperaturo parte þanøas argilon en vitro. La materio malmoliøas, malgrandiøas, plidensiøas kaj pli malpli komplete iøas netralasiva.
      Tiu procezo estas grada, kaj dependas de la fanda temperaturo de æia Argilo. Se la temperaturo superas ian nivelon, la Argilo povas fandiøi kaj la argila¼o tute misformiøi aý flui.
      La malmoleco de la bakita Argilo estas do þuldata al la æeesto de vitro, kiu kunligas la malpli fandeblajn granojn, kaj ankaý al æeesto de novaj kristalaj retoj, ekzemple, de mulito (alumina silikato, de formulo Al6 Si2 O13). Kiu formas nadloformajn kristalojn.
      La argiloj vitriøas æe temperaturoj dependentaj de iliaj konsistoj.


Tekstan komencon reiro Paøon de Terano


Al la esperanta teksto

2001 junio 28a