Aperis en la numero 40 de

LUKTO KONTRAŬ FAJRO EN STALKONSTRUADO

Rémy BOUCHET (Francio)

 

 

 

 


Sekve al incendioj okazintaj en domoj ŝtalstrukture konstruitaj, oni konstatis en pluraj kazoj surteran ŝtalan interplektaĵon; Tio estas tre spektinda kaj la publika opinio rapide kunligis tiujn bildojn al ĉiuj ŝtalkontruaĵoj kaj do parte forĵetis tiun specon de konstrutekniko.

Fakte, stato de strukturo post incendio ne reflektas sian konduton dum incendio. Plue ne eblas scii, kia estis la ŝarĝostato de la strukturo, la stokita kaloria ŝarĝo, la evoluo de la incendio, la atingitaj temperaturoj... tiel ke la faritaj konkludoj estis ofte eraraj. Pro tio ekestis eŭropa programo de serĉado komence de 1970 por studi la konduton de ŝtalkontruaĵoj dum incendioj. Tiu Eŭropa programo komencis per konstruo de granda provforno en Maizières-les-Metz (Francio) kaj daŭris per provoj de statikaj traboj, plurspanaj traboj, traboj el betono kaj ŝtalo kunefikiĝantaj ktp. Tiel eblis evidentigi influon de iuj parametroj, kiuj ĝis nun estis ignoritaj. El tiu serĉado rezultis ellaborado de dokumento: " prognozmetodo por fajra kondutkalkulo de ŝtalaj strukturoj ".
La kalkulmetodo ebligas ekkoni la ĉefajn faktorojn, kiuj influas la fajro-stabilecon de ŝtalaj strukturoj protektitaj aŭ ne. Kiam incendio ekokazas, el la temperaturo-plialtigo, kiu rezultiĝas, la rezistokapablo de la ŝtalprofiloj fariĝas malpli alta. La ĉi supra kurbo montras la temperaturan variado-influon rilate la ŝtalan elasteco-tension.
Sed antaŭ ol pluen iri, necesas klarigi kelkajn mekanikajn detalojn, temas pri masiveco de ŝtalaj profiloj kaj normita incendio.

 

La masiveco indikas la varmiĝorapidecon de ŝtalaj profiloj.

Ni konsideru la du profilojn : Ili havas samajn sekcoareojn: 78.54cm2 kaj iliaj perimetroj estas: 31.4cm por la ronda (minimuma perimetro por maksima areosekco) kaj 82.54cm por la rektangula kaj nun, ni konsideru la kociento Sekco/Perimetro : - 1-a : 78.54 /31.4 = 2.501, 2-a 78.54/82.54=0.95 - Tio estas la masiveco de la 1-a kaj 2-a profilo kaj ĝenerale oni skribas tiel :

1-a) m = 250.1 m-1
2-a) m = 95 m-1

uzante metron kiel unuon.

 

Oni tuj vidas ke la ronda profilo varmiĝos malpli rapide ol la rektangula (la surfaco submetita al fajro estas malpli granda) do la konkludo estas:
Ju pli la masiveco estas granda (malgranda masivecovaloro S/P) des pli la temperaturo estas malalta.
Profilo kies masiveco estas: 80m-1 atingos temperaturon de 500°C post 15mn da normita incendio kiam profilo kies masiveco estas 220m-1 atingos 700°C.

 

Normita incendio indikas temperaturon atingitan laŭ tempovariado. La temperaturovariado sekvas logaritman kurbon kiel vi vidas sur la sekvanta desegno.

Normita incendio La ĉi-apuda kurbo montras la variadon de la temperaturo dum provoj faritaj pri rezistokapablo de struktur-elemento al fajro.

Estas du parametroj kiuj permesas malpliigi la rapidecon de varmiĝo dum incendio.

- La masiveco de la profiloj kiu karakterizas la varmiĝorapideco de ŝtalprofiloj.

- La protektado de la profiloj : tiu protektado povas esti dumaniera 1-a) per forigo de kalorioj transdonitaj al la ŝtalprofiloj, 2-a) per izola materialo metita inter la ŝtalprofilojn kaj la fajron.

La varmiĝorapideco de protektita profilo dependas de la dikeco kaj de la izolpovo de la uzita materialo.

 

Unu el la metodoj, kiuj permesas havi strukturon fajrorezitokapablan estas adapti la masivecon de la profiloj, por ke ĉiuj havu sufiĉan rezistokapablon, kiam la temporezisto estas atingita. Oni tuj vidas sur la kurbo de la normita incendio, ke tiu metodo valoras nur por ege limigita tempo. La temperaturo rapide atingas valoron, kiu postulas masivecon tiel grandan ke la ŝtalokvanto postulita estas neakceptebla.
La metodoj kiuj konsistas en forigo de kalorioj, ekzemple per traakvigo de la strukturo, mi ne parolos ĉar mi tute ne havas sperton pri tiuj metodoj.
La metodo plej uzata estas protektado, kompleta aŭ parta, de la strukturoj. Kompletan protekton oni povas atingi per ŝprucigo de fajro-eltena materialo, fibra aŭ pasta, kies dikeco estas kalkulita laŭ rezistotempo antaŭe decidita. Ankaŭ eblas fari barilon el fajroeltenaj materialoj kiel gipsoplato kies rezistokapabloj estis determinitaj per rezistoprovoj. Tiukaze la strukturo estas dimenciita kiel neprotektita strukturo.
La rezistotempo de la strukturoj estas leĝe decidita laŭ la uzado farota de la kontruaĵoj ĉu loĝejo, oficejo, ĉu publika aŭ ne ktp. Partan protekton oni atingas per apliko de farbo, de speciala farbo, kiu reagas al fajro per tuja dikiĝo, dikiĝo kiu fariĝas barilo kontraŭ fajro. Tiu metodo estas la plej ofte aplikata, ĉar eblas precize adapti la tavolodikecon de farbo al la krita tensio atingebla dum incendio. Estas tri kriterioj: masiveco kaj krita tensio de la ŝtalprofiloj kaj rezitokapablo de la farbo. El la du unuaj, masiveco kaj krita tensio, kiuj estas facile kalkuleblaj, oni tuj trovas pere de diagramoj, determinitaj per provoj, la tavolodikecon de la farbo.
Alia metodo, uzata ĉefe por tubaj kolonoj, rondaj aŭ kvadrataj, estas plenigi tiujn tubojn per armita betono kiu, kiam okazas incendio, transprenas la rezistokapablon al fajro.

 

Krom tiuj rektaj strukturprotektoj, oni ankaŭ dispartigas la konstrusurfacon per bariloj el betono tiel ke se okazus incendio, tiu ĉi difektus nur parton de la kontruaĵo. Protekti strukturon gravas, sed gravas ankaŭ la materialoj, kiujn oni uzas. Ĉu ili estas fajroeltenaj materialoj aŭ ĉu ili disvastigas fajron ?

 

Rémy BOUCHET (Francio)