Instruilo por la programlingvo Pitono

Bonvolu sendi korektojn, proponojn, kaj sugestojn al vilcxjo ĉe esperanto-me.org

Unikodaj ĉenoj

Komencante per Pitono 2.0 nova datumtipo estas havebla al la programisto: la objekto "Unicode". Oni povas uzi ĝin teni kaj manipuli datumon Unikodan. Unikodo integraliĝas bone kun la ekzistaj ĉen-objektoj, provizante per aŭto-konverto kiel necese.

Unikodo havas avantaĝon, ke ĝi provizas unu ordanumeralon por ĉiu signo en ĉiu skripto uzita en modernaj kaj antikvaj tekstoj

La kreado de ĉenoj Unikodaj estas tiel simpla kiel kreado de ordinaraj ĉenoj.

   >>> u'Saluton, Mondo!'
u'Saluton, Mondo!'

La malgranda u antaŭ la apostrofo indikas, ke la ĉeno estas Unikoda. Se vi volas inkludi specialajn signojn en la ĉeno, vi povas fari tion per uzo de Pitona Unikod-Eskapa kodoprezento. La jena ekzemplo montras metodon.

   >>> u'Saluton,\u0020Mondo!'
u'Saluton, Mondo!'

La eskap-sekvenco \u0020 indikas, ke Pitono enmetos la Unikodan signon kiu havas la ordanumerala valoro(deksesuma) 0x0020 (la signo 'spaco') en tiu pozicio.

Pitono interpretas aliajn signojn per uzo de iliaj respektivaj ordanumeralaj valoroj rekte kiel Unikodaj ordanumeraloj. Se vi havas normalan kodoprezenton 'Latin-1' (kiu estas uzita en multaj okcidentaj landoj), vi trovos, ke oportune la unuaj 256 signoj de Unikodo estas la samaj kiel la 256 signoj de Latin-1.

Por spertuoj, estas ankaŭ kruda modalo simila al tio por ordinaraj ĉenoj. Prefiksu la ĉenliteralon per 'ur' por uzi la kruda-Unikoda-Eskapan kodoprezenton. Ĉi tiu modalo nur aplikas la konverton \uXXX se estas nepara nombro de maloblikvoj antaŭ la malgranda 'u'.

   >>> ur'Saluton,\u0020Mondo!'
u'Saluton, Mondo!'
>>> ur'Hello\\u0020World !'
u'Saluton,\\\\u0020Mondo!'
Aparte de ĉi tiuj normalaj kodoprezentoj, Pitono provizas per aro de aliaj metodoj por krei Unikodajn ĉenojn bazitajn je konata kodoprezento. Kontrolu la Pitonajn dokumentojn 'Library Reference' kaj 'Language Reference' por pli da informo.

Supren