Instruilo por la programlingvo Pitono

Bonvolu sendi korektojn, proponojn, kaj sugestojn al vilcxjo ĉe esperanto-me.org

Interpretilo

Interaĝa Reĝimo
Traktado de Eraroj
Lanci Pitonan Skripton
Fontkodaj Kodoprezentoj
Esperantaj signoj en fontkodo

La programo IDLE estas grafika interfaco por atingi Pitonon. Gi estas parto de la instal-pakaĝo. Per la programo IDLE vi eble povas uzi ĉapelitajn literojn (vidu sube).

Interaga Reĝimo

La interpretilo invitos komandon/instrukcion per la ununivela invito, kiu estas kutime tri "pli ol" signoj (`>>> '); Se la komando/instrukcio ne estas kompleta, Pitono invitos la ceteron per dunivela invito, kiu estas kutime tri punktoj (`... ').

IDLE videbligas bonvenan mesaĝon, kiu enhavas versian numeron kaj kopirajtan avizon antaŭ la unua invito, ekz.:

python
Python 2.3.4 (#53, May 25 2004, 21:17:02)
Type "copyright", "credits" or "license()" for more information.
>>>

Traktado de Eraroj

Kiam eraro okazas, la interpretilo videbligas eraran mesaĝon kaj stakan spuron, kaj revenos al la ununivela invito. (Esceptoj traktitaj sukcese en la programo ne estas eraroj en tiu situacio.) Iom da eraroj estas nepre fatalaj, kaj la interretilo ĉesiĝis kun nenula rezulto: tiaj eraroj okazas pro internaj malkonsistoj aŭ manko de sufiĉa memoro.

Fontkodaj Kodoprezentoj

Oni povas uzi kodoprezentojn krom ASCII-o en Pitona fontkodo. La plej bona metodo fari tion estas meti specialan komenton je la supro de la skripto, kiu definas la kodprezenton:

 # -*- coding: iso-8859-1 -*- 

Rimarku , ke oni komencas komenton en Pitono per la signo "#".

Per ĉi tiu deklaro, Pitono traktas ĉiun signon en la dosiero kiel iso-8859-1, kaj vi povas skribi Unikodaj ĉen-literaloj per la elektita kodoprezentoj. La listo de eblaj kodoprezentoj estas trovebla en la Python Library Reference, en la sekcio nomita codecs.

Per la uzo de kodoprezento 'UTF-8', oni povas uzi la litersignojn de la plejparto da lingvoj en la mondo en literaloj kaj komentoj. Kompreneble, via redaktilo kaj sia fontoj devas apogi kodoprezenton 'UTF-8'.

Esperantaj signoj en fontkodo

Kvankam Pitono apogas Unikodon en fontkodon, la uzo de ne-ASKII-aj signoj estas malfacila. Ne estas Pitona grafika interfaco kiu akceptas kaj montras Unikodajn signojn kiel unopajn signojn.

La programo IDLE subtenas la uzon de latin3-aj literoj en fontkodo, kaj interaktive kaj en skripto. Tamen, ci tie ankaŭ estas malfacilaĵoj.

En Vindozaj sistemoj (32-bitaj), pelil-programoj (ekz. 'EspType' kaj 'EK') provizas metodojn por eniri Esperantajn signojn Latin3-ajn en redaktilon. Ili funkcias bone en multaj redaktiloj (ekz. MS Word, TextPad, k.t.p.) sed ili fuŝas dum uzo en la programon IDLE. Tamen, la programo 'Keys +' funkcias bone kaj per tio vi povas uzi latin3-ajn literojn en ĉenoj aŭ en nomoj de variobloj. Por pli da informo, petu min (vilĉjo ĉe esperanto-in-maine.org).

En *NIX-aj kaj Makintoŝaj sistemoj, la situacio estas iom ĥaosa, sed la samaj problemoj okazas.

Supren