Paĝo 18 el 20.................................................................................................................. .................. Alklaku!indekso.. enhavo

Trafa respondo estas:

+24 + 3 * -4
      ------
+24 +   -12
-----------
     12

Indiku kion vi volas per Parentezoj

Por ekzakte specifi kiuj nombroj iras kun ĉiu operacisimbolo, uzu parentezojn. Ekz-e:

-1 * ( 9 - 2 ) * 3  

signifas komputi 9 - 2 unue. La paro "( )" grupigas kune kion vi volas komputi unue. Post komputo de la subtraho, la ( 9 - 2 ) fariĝas 7:

-1 * 7 * 3  

Nun, laŭ la regulo "el maldeskstre dekstren" por samprioritataj operacisimboloj:

-1 * 7 * 3  
------
  -7   * 3
  --------
     -21

DEMANDO 18:

Kiu estas la valoro de ĉiu el jenaj esprimoj:

(78 - 28) / 2
(2 + 6) / 2 - 9