Redaktita: aprilon 2004


Kvizo pri Ĉapitro 8

Temas pri ekzercada kvizo, kies rezultojn oni ne registras ie ajn. Do ili neniel influas viajn notojn, des pli ke en tiu ĉi kurso tute ne ekzistas notoj. La sola kontrolo de via progreso baziĝas sur memtaksado. Ne estu tro cedema al vi mem!

Instrukcioj: Por ĉiu demando, elektu kiel solan la plej bonan respondon. Elektu alklakante ĝian apudan butoneton. Ĉiumomente vi povas ŝanĝi viajn elektojn . Kiam vi alklakos la butonon "Taksu la respondojn" kiu troviĝas en la kvizofino, la literoj indikantaj la koncernajn ĝustajn respondojn aperos en la kadro post ĉiu demando.



1. Kio estas datumtipo?

a. Parto de la procesoro kiu plenumas aritmetikon
b. Parto de la ĉefmemoro uzata por konservi datumojn
c. Specifa aranĝo por prezento de valoroj per bitaj aranĝoj
d. Aro de variabloj uzataj de programo

2. Kiom da aranĝoj oni povas krei per unuopa bito?

a. 1
b. 2
c. 4
d. 8

3. Kio estas primitiva datumtipo de Java?

a. Metodo por prezento de valoroj, kiu estas tiel utila, ke ĝi estas fundamenta parto de la lingvo
b. Kruda maniero por prezenti nombrojn
c. La parto de Java kiu estas la sama kiel en malnovaj lingvoj
d. Datumtipo ne uzebla kiel parto de objekto

4. Ĉu ĉiu Java-variablo uzas datumtipon?

a. Ne---nur nombraj variabloj uzas datumtipojn.
b. Ne---datumtipoj estas laŭvolaj.
c. Jes---ĉiuj variabloj havas la saman datumtipon.
d. Jes---Oni devas deklari ĉiun variablon kune kun ĝia datumtipo.

5. Kiu el la jenaj NE estas nomo de primitiva datumtipo de Java?

a. int
b. float
c. double
d. String

6. Ĉu la valoro UNU estos ĉiam reprezentita per la sama bita aranĝo?

a. Jes---ekzistas nur unu "unu" do estos ununura aranĝo.
b. Ne---"unu" povas esti reprezentata per pluraj entjeraj datumtipoj aŭ glitpunktaj datumtipoj.
c. Jes---ĝi estos ĉiam konservata en ununura bito.
d. Ne---la aranĝo ŝanĝiĝos ĉiufoje kiam la programo rulas.

7. Supozu, ke specifa datumero NE uzas primitivan datumtipon. Kio ĝi nepre devas esti?

a. Objekto
b. Nombro
c. Literalo
d. Boolean

8. Kiom da ciferoj de decimala precizo estas en jena nombro: +1200004.5?

a. 4
b. 5
c. 8
d. Pli ol miliono

9. Ĉu oni povas konservi signajn datumojn en komputila memoro?

a. Ne---komputiloj povas konservi nur nombrojn.
b. Ne---komputila memoro povas konservi nur aranĝojn
c. Jes---signoj estas konservataj en speciala memoro.
d. Jes--- oni uzas primitivan datumtipon por konservi signojn.

10. En kiu el la jenaj kvaropoj da datumtipoj, kies nomoj devige estas en la angla, la nombro da bitoj pliiĝas el plej malmultaj (maldekstre) al plej multaj (dekstre)?

a. byte  long  short  int
b. int  byte  short  long
c. byte  short  int  long
d. short  byte  long  int

Nombro de trafaj respondoj:       % da trafaj respondoj:     Via noto:   (De "A"=tre bone ĝis "nu nu"=malbone)

Notu Bone: Se vi ĵus revenis ĉi tien el alia paĝo, aŭ vi reŝargis ĉi tiun paĝon, vi devos denove alklaki ĉiujn viajn elektojn, alimaniere la taksado ne estos ĝusta.


Alklaku!  Reen al la kursa enhavo