Paĝo 6 el 17

Trafa respondo estas:

Jes.

Nombraj Primitivaj Datumtipoj

 

Entjeraj Primitivaj Datumtipoj
Tipo Grando Amplekso
byte 8 bitoj -128 ĝis +127
short 16 bitoj -32,768 ĝis +32,767
int 32 bitoj (proksimume) -2 miliardoj ĝis +2 miliardoj
long 64 bitoj (proksimume) -10E18 ĝis +10E18

Nombroj estas tiel gravaj en Java, ke 6 el la 8 primitivaj datumtipoj estas nombraj tipoj. Ekzistas kaj integer (entjeraj) kaj floating point (glitpunktaj) primitivaj tipoj. Entjeraj tipoj ne havas frakcian (dekuman) parton; glitpunktaj tipoj havas ĝin. Surpapere, entjeroj ne havas dekuman punkton, kaj glitpunktaj tipoj havas ĝin. Sed en ĉefmemoro, ne estas dekumaj punktoj: eĉ glitpunktaj valoroj estas prezentitaj per bitĉenoj. Estas fundamenta diferenco inter la metodo uzata por reprezenti entjerojn kaj la metodo uzata por reprezenti glitpunktajn nombrojn.

 

Glitpunktaj Primitivaj Datumtipoj
Tipo Grando Amplekso
float 32 bitoj -3.4E+38 ĝis +3.4E+38
double 64 bitoj -1.7E+308 ĝis 1.7E+308

Ĉiu primitiva tipo uzas konstantan nombron da bitoj. Tio signifas, ke por specifa datumtipo la sama nombro da bitoj estos uzata ne gravas kiom granda la valoro reprezentata. Ekzemple, ĉiuj valoroj reprezentataj per la datumtipo short, uzas 16 bitojn. T.e. en datumtipo short, kaj la valoro nulo kaj la valoro tridek mil uzas ĉiam 16 bitojn.

Ĉiuj valoroj uzantaj la datumtipon long uzos 64 bitojn. En datumtipo long, kaj la valoro tridek mil kaj la valoro ok trilionoj uzos 16 bitojn.

Valoroj, kies grandeco (negativa aŭ pozitiva) estas granda, bezonas pli da bitoj por ilia reprezentado. Tio similas al skribado de nombroj surpapere: grandaj nombroj bezonas pli da ciferoj. Se iu valoro bezonas pli da bitoj ol tiuj uzataj de specifa datumtipo, tiam ĝi ne povas esti reprezentita per tiu datumtipo.

N.B. Kvankam en Esperanto, sekvante la plej internacian kutimon, oni prefe uzas la "komon" kiel dekuman markilon, en tiu ĉi kurso, ĉar Java-tradukilo funkcias laŭ la anglosaksa sistemo, ni estas devigitaj uzi "punkton" kiel dekuman markilon.

Glosoj: amplekso: intervalo inter la plej malgranda kaj la plej granda valoro (angle: range) / dekuma (decimala) komo kaj dekuma (decimala) punkto: en la plejmulto da landoj, oni uzas "komon" por marki la dividon inter la pozicio de la unuoj (maldekstre) kaj tiu de la dekumaj ciferoj (dekstre) dum punktoj apartigas milojn, milionojn ktp. En la anglosaksaj landoj (kaj en malmultaj aliaj) oni uzas la inversan sistemon.

DEMANDO 6:

Supozu, ke vi volas trakti la nombron 1,023,004 en via komputila programo. Ĉu la datumtipo short estus taŭga elekto?