Paĝo 10 el 17

Al la demando "Ĉu vi opinias, ke jeno estas laŭleĝa?",

double steloj = 8912D ;

trafa respondo estas:

Jes. La litero 'D' faros la literalon double (eĉ se ĝi ne enhavas decimalan punkton).

Scienca Notacio

Ankaŭ ambaŭ jenaj deklaroj funkcios:

double steloj = 8912 ;

aŭ

double steloj = 8912.0 ;

La unua supra deklaro funkcios, sed temas pri "malzorga" kodado. La tradukilo devas konverti la entjeran literalon en literalon double antaŭ ol atribui ĝian valoron al la variablo, kies nomo estas "steloj". En la dua deklaro, la tradukilo rekte atribuas la literalon de datumtipo double al la variablo.

Kelkfoje vi renkontos sciencan notacion. Jenaj estas ĉiuj literaloj je duobla precizo:

1.23E+02     -1.235E+02      -1.98234234E+05    3.81E-06

La granda "E" signifas "multiplikite per 10 je la potenco de" . La sekvanta entjero indikas per kiu potenco de dek multipliki la maldekstran nombron.  

Alimaniere oni povas diri, ke la entjero post "E" difinas en kiu direkto kaj je kiom da ciferoj deloki la dekuman punkton. Positivaj entjeroj signifas deloki dekstren; negativaj entjeroj signifas deloki maldekstren.

Glosoj: notacio: skribmaniero (france: notation, angle: notation)

DEMANDO 10:

Kiel oni kutime skribas la nombron 1.9343E+03 ?