Paĝo 6 el 16

Trafa respondo estas:

Por korekti la eraron, uzu Notepad kaj korektu la fontdosieron.

Korekti Erarojn

Kutime vi havos du fenestrojn malfermitaj sur via ekrano: la unua por DOS-komanda interpretilo (la nigra DOS-fenestro) kaj la dua por Notepad (aŭ alia tekstoredaktilo).

Por korekti la sintaksan eraron, ŝanĝu "C" al "c" kaj denove konservu la fontdosieron. Nun uzu la komandon javac por traduki la fontdosieron, kaj, se ne ĉeestas aliaj eraroj, uzu la komandon java por ruli la programon.

DEMANDO 6:

Kio okazos, se korektinte la eraron vi forgesas konservi la dosieron kaj vi enigas la komandon
javac Saluton.java?