Paĝo 9 el 15

Trafa respondo estas:

En altnivela programlingvo. Uzante ĝin, programistoj povas verki programojn multe pli rapide, do ili malpli kostas al la firmao .

Font-programoj

Programistoj verkas programojn skribante komandojn en altnivela programlingvo. Altnivela programlingva programo konsistas el tekstaj linioj skribitaj helpe de teksta redaktilo, enhavantaj programajn frazojn kaj staplitaj en dosiero sur la fiksa disko. Ekzemple, jen kompleta programo en "C" (Ni pritraktos la programlingvon Java poste):

#include <stdio.h>
main()
{
  int sumo = 0;
  sumo = 2 + 2;
  printf( "%d\n", sumo );
}

Ni staplos tiun programon sur la fiksa disko en dosiero nomata adicio.c. Same al ĉiuj dosieroj, ĝi konsistas el sinsekvo da bajtoj. Ĉar temas pri teksta dosiero, tiuj bajtoj enhavas signajn datenojn. Vi povas redakti la dosieron per teksta redaktilo kaj printi ĝin per printilo. Ĝi ne enhavas maŝinajn komandojn. Se tiaj bajtoj estus kopiataj en la ĉefmemoron, ili ne povus ruliĝi kiel programo sen antaŭa plenumado de aldona prilaborado.

Font-programo (aŭ fontdosiero) estas teksta dosiero enhavanta komandojn skribitajn en altnivela programlingvo. Oni ne povas ruli ĝin en procesoro sen kelkaj interaj paŝoj.

Kutime fontprogramo estas tradukata en maŝinlingvan programon. Aplika programo nomata tradukilo prenas la fontdosieron kiel enigaĵon kaj produktas plenumeblan programon (maŝinlingvan programon) kiel eligaĵon . Ekzemple, la "C"-programo adicio.c povas esti tradukata en plenumeblan programon. Ni povas nomi tiun plenumeblan dosieron adicio.exe kaj stapli ĝin sur la fiksa disko. Nun la plenumebla versio de la programo povas esti kopiata en la ĉefmemoron kaj rulata.

Glosoj: fontprogramo: programo prezentita (aŭ konservata) en programlingvo kaj por kies plenumado estas necesa traduko (angle: source program) / redakti (tekston): entajpi, movi, kopii, forigi, ŝanĝi partojn de teksto, ŝanĝi ĝian aranĝon (angle: edit) / teksta redaktilo: komputila programo por redakti tekstajn dosierojn (angle: text editor) / tradukilo: aplika programo, tradukanta fontlingvan programon en maŝinlingvan programon (angle: translator, compiler)

DEMANDO 9:

Supozu, ke fontprogramo estis tradukita en plenumeblan programon. Post kiam la programo ruliĝis kelkfoje, la programisto decidas ŝanĝi la programon. Kie la programisto faros la ŝanĝojn? En la fontprogramo aŭ en la plenumebla programo?