Paĝo 7 el 15

Ĉeloj en cifereca bildo estas specifitaj per numero de linio kaj numero de kolumno (ambaŭ ili estas entjeroj). La dimensioj de specifa cifereca bildo estas 1024 linioj je 1024 kolumnoj, kaj ĉiu ĉelo enhavas unu bajton. Kiom da megabajtoj estas en tiu bildo?

Trafa respondo estas:

1024  *  1024  =   210  *   210   =   2(10+10)  =   220  =  unu megabajto

Ilustraĵoj de la Ĉefmemoro

La ĉefmemoro konsistas el tre longa listo de bajtoj. En la plejmulto de modernaj komputiloj, ĉiu bajto havas adreson kies celo estas lokalizi la bajton mem. La ilustraĵo montras malgrandan parton de la ĉefmemoro:

Ĉiu ĉelo en la desegno prezentas unuopan bajton. Ĉiu bajto havas adreson. En tiu ĉi ilustraĵo la adresoj estas la entjeroj maldekstre de la ĉeloj: 0, 1, 2, 3, 4, ... k.t.p. Kutime la adresoj por la plejmulto de komputilaj memoroj komenciĝas de 0 kaj sinsekve plialtiĝas ĝis ĉiu bajto havas sian adreson.

Ĉiu bajto enhavas aranĝon de ok bitoj. Kiam la komputilo estas ŝaltita, ĉiu bajto enhavas iun kombinacion aŭ alian, eĉ tiuj bajtoj kiuj tute ne estis uzitaj. (Rememoru la karakteraĵon de duuma sistemo: kiam duuma aparato funkcias, ĝia stato estas aŭ "ŝ-ita" aŭ "m-ita", neniam io intera).

La adreso de bajto ne estas parto de ties enhavo. Kiam la procesoro bezonas aliri al la bajto kiu troviĝas je specifa adreso, la komputila elektroniko "scias kiel" trovi tiun bajton en la memoro.

 


DEMANDO 7:

Decidu kiu el la jenaj asertoj estas vera: