Paĝo 14 el 15

Trafa respondo estas:

Certe. Ĉiu simbolaro povas prezenti ĝin . Ekzistas "muzikverkilaj" programoj por presita muziko kiuj laboras sammaniere kiel tekstverkilaj programoj por presita teksto.

Simboloj kaj Skemaj Sekvencoj

Memoru la lastan avantaĝon de duuma sistemo:

Supozu, ke ni deziras prezenti aĵon krom la skribitaj literaj signoj de iu lingvo. Temas pri tikla temo kaj oni jam verkis pri tio dikajn librojn. Jen tre simpla kaj surpraĵa ekzemplo. Elektu iun temon. Uzu nacilingvajn frazojn por priskribi ĝin. Traduku tiujn frazojn en Askion, t.e. signoj koditaj kiel bitaj sekvencoj). Jen, la temo estas nun prezentita laŭ duuma sistemo. Se oni povas prezenti ion per homa lingvo tiam oni povas prezenti ĝin duume.

Notu bone, ke ni tute ne parolis pri "signifo" "kompreno". Presitaj libroj ne komprenas sian enhavon. Ankaŭ cifereca versio de libro (ni diru, en lumdiska NLM) tute ne komprenas la libron. Ĝi nur enhavas la informon, atendante homan menson kiu komprenos ĝin. Tamen oni prezentis la libron kiel bitajn aranĝojn.

Neniu asertas, ke duumaj prezentadoj estas facile uzeblaj. Iuj metodoj de prezentado tre utilas por komputiloj (ekz., la uzado de duumaj aranĝoj por prezenti nombrojn), aliaj estas preskaŭ senutilaj. Sciencistoj multe klopodas kompreni duuman prezentadon de aĵoj por ke ĝi utilu. Ekz., dum la lastaj dek jaroj oni tre multe laboris pri plej bona prezentado de bildaj kaj sonaj datenoj.

Grava Punkto:

Komputila memoro (kaj aliaj komponantoj) enhavas nur sekvencojn de bitoj. Tio, kion la bitaj sekvencoj prezentas, dependas de tio, kiel oni uzas ilin.

DEMANDO 14:

Oni diras: "Komputilo povas nur manipuli nombrojn, tio estas, ĝi komprenas nenion". Viaopinie, ĉu tiu estas ĝusta eldiro?