Paĝo 2 el 16

Via respondo povus esti:

Amuza filmo!

Aparataro kaj Programaro

Pripensante la filmon pri Harry Potter, vi pensas pri io abstrakta, io ne tuŝebla. Ne eblas dividi ĝin fizike en du partojn aŭ pesi ĝin per pesilo. La filmverko ne havas fizikajn ecojn. 

Vi povas surbendigi "La ŝtono de la Saĝuloj" per vidbendaparato. La videobendo estas io fizika sed la filmdramo estas io abstrakta. Parolante pri la filmo vi aludas filmverkon, ne iun specifan bendon enhavantan la surbendigitan filmon. Kelkfoje oni uzas la frazon "intelekta produkto" celante filmojn, televidajn programojn, romanojn, muzikon kaj komputilajn programojn. Samcele kelkfoje oni uzas la vortojn "programaro" aŭ "softvaro", kvankam kutime ili rilatas komputilajn programojn kaj datenojn.

La televidilo kiun vi uzas por rigardi "La ŝtono de la Saĝuloj" estas io palpebla. Ĝi havas fizikan ekziston. Vi povas pesi ĝin per pesilo aŭ forŝovi ĝin, vi eĉ povus dispecigi ĝin per martelo (kaj tiel farinte sendube viaj lernejaj notoj rimarkinde pliboniĝus!).

Televidiloj utilas ĉar ili kombinas ion tuŝeblan (la televidilon mem) kaj ion netuŝeblan (la televidajn programojn). Komputilaj sistemoj same funkcias kombinante tuŝeblajn komponantojn (t.e. aparataron) kaj konceptajn komponantojn (t.e. programaron).


Glosoj: softvaro: programaro (angle: software)

DEMANDO 2:

Ni supozu, ke vi havas kopion de la libro "La Eta Princo". Se iu infano ŝirus ĉiujn ĝiajn paĝojn kaj dispelus ilin per vento al la kvar ĉieldirektoj, ĉu ĝi tiel neniigus "La Eta Princo"-n?