Z
Zabilon D’her Ranfaing (zabilong-der)
Jeanne (ps. Evidino), francino, prof. de korekta prononcado. Nask. 26 jan. 1868
en Limoges. Interesiĝas pri dekoraciarto. Dediĉas sian vivon al la
malfavoritoj de la naturo: surdmutuloj,
balbutuloj, blinduloj. E-iĝis en 1895, tuj apostolis per paroladoj,
artikoloj, kursoj. Instruis la blindan Hélène Giroud. En 1897 publikigis
kurson specialan por stenografiistoj kun granda sukceso. En 1898 organizis la
unuan prop. paroladon en Lyon. Pro senlaca propagando kaj sindonemo ricevis la
medalon de „Tauring-Club“ (1902). Organizis sola int. loterion por la tutmonda
blindularo (tri reĝinoj kotizis), kaj ricevis la titolon „Bonfaranta
Feino“. Zorgis pri la blinduloj en kongresoj. Krom noveletoj en E-aj gazetoj
kaj poezio, ŝi tradukis de Serre: „La hipotezoj pri Lourdes“, 1912.
Zakrzewski
(zakŝevski) Adam, (ps. Z. Adam), polo, scienculo, en siaj lastaj jaroj
estro de l' statistika sekcio ĉe l' Varsovia Magishato. Nask. 1856 en
Podola gubernio (Rusujo), mortis 1 nov. 1921 en Varsovio pro aŭtomobil-akcidento.
Finis la fizikmatematikan fakultaton de la Peterburga Univ. Verkis multajn
librojn, kunlaboris al la pola „Granda Enciklopedio“, ktp. Unue studis Volapükon
pri E okupis sin ŝajne jam en 1894-95. Poste studis ankaŭ aliajn
lingvoprojektojn, eĉ kreis en 1896 „Lingva International“. Fine li revenis
al E kaj partoprenis la l-an UK-n. Apartenis al la unua Varsovia ES kaj en 1908
estis kunfond. de PES. Verkis valorajn artikolojn pri E por gravaj polaj ĵurnaloj.
Fervore kunlaboris ankaŭ por la E-a gazetaro. Speciale frapantaj per
multscio kaj trafa inteligenteco estas liaj artikoloj refutantaj Idon, Antidon
kaj alian reformprojektojn. La unua tuŝis
la demandon „Pri transskribo de propraj vortoj.“ Verkis profundan gramatikon
kun sintakso. Ankaŭ pri E kompilis statistikan verketon: „E en unua dudekjaro“,
1908. Lia ĉefa verko: Historio de E“ (1887-1912). Pollingve aperis lia
granda studverko: „L. I.- Historio - Kritiko - Konkludoj.“ Estis L.K.
E. WIESENFELD
Zamenhof
Adamo, filo de Z, ĉefkucacisto de la okulpavilono de hebrea hospitalo en
Warszawa. Nask. 11 jun. 1888. Multe skribis pri sia specialeco.
E. W.
Zamenhof
Aleksander, (ps. AZO aŭ A. Z.),
d-ro, la plej juna kaj plej amata frato de Z, kuracisto. Nask. en 1877, mortis
kiel kolonelo de la rusa armeo en 1916 en Dinaburg. Eisto de la unua jaroj de
E. Kunlaboranto de IMR.
E. W.
Zamenhof
Felikso, (ps. FeZ, aŭ Zef), farmaciisto, frato de Z. Nask. 6 nov. l868 en
Bialystok, mortis 9 dec. 1933 en Varsovio. Estis varmkora amiko de la orfoj.
Unu e1 la unuaj en la familio de Z, kiu lernis E-n. Kiel juna knabo li konatiĝis
kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de E havis iun, kun kiu li povis
konversacii en la nova lingvo. F. Z helpis ankaŭ al la disvastigo de la
Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la
afero: li pakis, adresadis kaj
dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj.
Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis
multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la
literatura kampo kaj jam en „La E-isto“
(Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn
originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, ĉefe en „La Revuo“,
„Ondo de E“, „Pola E-isto“, L. M. Dediĉe al 1a UK en Boulogne, li verkis
la poemon „La Homa Doloro“. Du poemoj ankaŭ en „Fund. Krestomatio“.
E. W.
Zamenhof
Klara, edzino de Z. Nask. kiel f-ino Silbernik 6 okt. 1863 en Kowno, mortis 6.
dec. 1924 en Varsovio. Senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la
Unua broŝuro, 1887. Estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo,
ofte plenumis liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ankaŭ post la
morto de Z aktive partoprenis la movadon. Dank' al ŝia kunhelpo, fondiĝis
la E Rondo „Konkordo“ en V. Ĉeestis ĉiujn UK ĝis la Viena 1924,
kiu estis ŝia lasta renkontiĝo kun la E-istaro.
E. W.
Zamenhof
Leono, (ps. Lozo, aŭ Zetel), polo, d-ro, frato de Z, kuracisto de
malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Nask. 31 okt. 1875 en Varsrovio,
mortis 7 febr. 1934 en V. Ampleksa faka verkado: ekz. „Historio de medicino“
kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo): E-isto de 1898.
Partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka E-movado. Fondinto de ES „Konkordo“
en V. Kelkan tempon estis vicprez. de PES. L. K. kaj korespondanto de la
Akademio, ĉefkunlaborinto de L. M. Red. de „P E-isto“, 1908-13. Li verkis
multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj:
„Aspazio“ de Swietochowski; „Protesilas kaj Laodamia“ de Wyspianski; „Mia
Liro“ (kolekto) kaj aliaj.
E. W.
Zamenhof
Lidja, plej juna filino de Z, Cseh-metoda instruistino de E. Nask. 29 jan.
1904. Ŝi lernis E-n kiel 9 jara knabino. Fininte en l925 la universitaton
(jura fakultato), ŝi fordonis sin tute al E. Ŝi fariĝis sekr.
de ES „Konkordo“ en Varsovio, aranĝis
ofte paroladojn kaj kursojn. Ekde la UK en Vieno, 1924, ĉiun UK ŝi ĉeestis, faris prop. vojaĝon
kaj gvidis en diversaj landoj multajn
kursojn. Literatura agado: la tradukaĵo de la ampleksa libro pri
Bahaismo: „Baha' u'llah kaj la „Nova Epoko“ de Esslemont, „Parizaj Paroladoj de
Abdul Baha“; originale verkita: „Homo, Dio, Profeto“. El ŝia pure
literatura agado estas menciinda ŝia
traduko de „Iridiono“ de l' klasika pola aŭtoto Krasinski, kiel ankaŭ
noveloj de B. Prus, kaj „Quo Vadis“, de Sienkiewicz. Kunlaboranto de multaj
E-aj gazetoj („P. E-isto“, L. M., k. a.). Kunlaboranto de la Enciklopedio.
E. W.
Zamenhof
Ludoviko Lazaro: Vivo. Kiu povus pli
bone rakonti la vivon de Z, ol li mem? Tial mi ne faros alion, krom kopii
leteron, kiun Z sendis al Michaux, prez. de la Bulonja Grupo la 21. feb. 1905,
kaj kiu ne estas ĝis nun publikigita.
„Kara sinjoro - Vi petas, ke mi donu al
Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre
volonte mi tion ĉi faros, kiom mi
povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kaŭzoj:
por la estontaj generacioj mia
biografio eble estos ne seninteresa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la
plej frua knabeco ĝis nun prezentas unu konstantan kaj senintetrompan
serion da diversaj bataloj: a) interne
en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj
ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiun reciproke interkonsentigi estis
ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ
diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi
mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tre multe da jaroj havis grandajn kaj tre turmentajn
klopodojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pri la pano tre
venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jam al mi
ne mankas; sed ho ve, la longa batalado min tre lacigis, kaj nun, ne havante eĉ
plenajn 46 jarojn, mi jam sentas min kiel homo 60-jara.
Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15.
de Decembro 1859. Mia patro (marĝene:
kiu ankoraŭ vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej
kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata,
t. e. la lingvon rusan; mi lernadis ĝin kun plej granda plezuro; mi revis
iam fariĝi granda rusa poeto (marĝene:
en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia
vivo mi skribis 5-aktan tragedion.). Mi kun plezuro lernadis ankaŭ
diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi
neniam havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam
legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libere parolis nur en tri lingvo (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan
mi legas libere, sed parolas ĝin tre
malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ
8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie.
En mia infaneco mi amis tre pasie la
lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis,
ke mian amon oni pagas per malamo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj
lando nomas sin homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan
fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj ka praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi
lando), ĉiuj malamas, malestimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis, ke
ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj
en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas. . . kaj mi multe
suferis de tio ĉi, kaj mi komencis revadi pri tia feliĉa tempo, kiam
malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj
plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj
kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn.
En la jaro 1869 mi eniris en la
Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro rava
malsano (en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove
kaj mi lernis kun grandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara daŭro
de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, kiel poste, en Varsovio, mi estis ĉiam
la unua en mia klaso; la instruantoj rigardadis min kiel treege kapablan kaj
miaj kolegoj profetadis (marĝene:
sen ia envio, sed tre bondezire, ĉar neniam mi havis inter la kolegoj ian
malamikon), ke mi havos en la vivo ĉiam la plej grandajn sukcesojn; tio ĉi
tamen poste tute ne plenumiĝis kaj mi longe devis batali ĝis mi
ellaboris al mia familio modestan panon). En 1873 miaj gepatroj transloĝiĝis
Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en
la reala gimnazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj
grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi
finis en la jaro 1879. Tiam mi forveturis Moskvon kaj eniris tie en la
medicinan fakultaton de la tiea universitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis
reprezentanto de tre multaj plej diversaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en
mi la celadon al unuigita homa familio. Baldaŭ la financa stato de miaj
gepatroj fariĝis tre malbona, ili ne povis jam tenadi min en Moskvo, kaj
tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi
finis en la komenco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝon Vejseje,
por komenci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4
monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas,
ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj
(precipe de la mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam mi revenis Varsovion
kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6
monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovia malsanulejo, poste mi
lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Aŭstrujo) kaj en la fino de
1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun
mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (ŝi tiam gastis ĉe sia
fratino, loĝanta en Varsovio). La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis.
Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de
mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi
sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta
dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la
eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem (marĝene: en julio 1887) miajn
unuajn kvar broŝurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola,
germana kaj franca). Baldaŭ poste mi eldonis la „Duan libron“, „Aldonon“,
„Neĝan Blovadon“ kaj „Gefratojn“ (verkitaj de Grabowski), Tradukon de „Dua
Libro“ kaj „Aldono“, Mezan Vortaron Germanan, plenan vortaron rusan, anglan
kaj svedan lernolibron, Princinon Mary, Adresaron ktp., kaj mi ankaŭ donis
la necesan monon por la eldono de la
verkoj de Einstein kaj H. Phillips. Mi ankaŭ donis multajn anoncojn en la
gazetoj, dissendis grandan nombron da libroj ktp.
Esperanto baldaŭ forglutis la pli
grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis,
ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj. En la
fino de 1889 mi restis sen kopeko!
Tre malĝoja estis tiam mia vivo. Mi
devis forlasi Varsovion kaj serĉi
mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia
patro kaj mi veturis (en Novembro 1889) en la urbo Ĥerson (suda Rusujo), kie ne estis okulistoj (marĝene: tie estis nur unu
okulistino), kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero
min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian
farnilion, sed eĉ por mi mem ili
ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado!
Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi
restadis sen tagmanĝo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri
tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj
mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn
esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin
al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al
mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por
akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojego kaj la insistaj petoj de
mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiam kaj
ankaŭ poste neniam rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi fre
multe da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista
praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.
Ankaŭ tiun ĉi fojon la espero
min trompis. Miaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, miaj ŝuldoj
kreskadis. Fine ne havante jam la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 transloĝiĝis
kun mia familio en la urbon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en
Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaŭ en Grodno miaj
enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn kaj mi devis ĉiam ankoraŭ
prenadi subtenon de mia bopatro, tamen mi pacience tenis min tie en la daŭro
de 4 jaroj. Sed ĉar miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli
kostan edukadon kaj la urbo Grodno estas tiel malriĉa, ke okulisto neniam
povos tie multe pligrandigi siajn enspezojn, tiel laŭ la insista deziro
de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari
tie ĉi la lastan provon.
La stato de mia animo estis tiam terura.
Mi sentis tre bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo, kaj se ĝi ankaŭ nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la daŭro de la
unua jaro mi preskaŭ freneziĝis de malespero. Sed fine, dank' al la
lasta streĉo de mia energio, la sorto komencis esti por mi pli favora.
Baldaŭ mia kuracista praktiko komencis pli kaj pli grandiĝadi kaj jam de la jaro 190l, ĝi estas tiel
granda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elpezojn. Mi estas savita. Post
multaj jaroj de granda suferado kaj batalado mi nun fine ricevis pli
trankvilan vivon, kaj havas tute sufiĉan panon por mia familio (kvankam
kompreneble mi devas vivi tre modeste kaj kalkuli ĉiun kopekon). Mi loĝas
en unu el la plej malriĉaj stratoj de Varsovio, miaj pacientoj estas
nomoj malriĉaj kaj pagas al mi tre malmulte; mi devas akceptadi 30-40
pacientojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de
5-10 pacientoj; tamen mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon
kaj bezonas jam nenies helpon.
Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj
du filinojn.
Mi estas tre laca kaj lacigis ankaŭ
Vin per mia longega letero Adiaŭ!
Via L. L. Zamenhof.
Al la supra letero nur malmulto estas
aldonenda. La gepatroj de Z nomiĝis Marko kaj Rozalio (naskiĝinta
Sofer), lia unua filo, Adamo, naskita en 1888, fariĝis okulisto, kaj
anstataŭis sian patron, je la fino de lia vivo, en la domo de la strato
Dzika; lia unua filino, naskita en 1889, fariĝis kuracistino; lia dua
filino, Lidya, naskita en 1904, plej fidele sekvis la vojon de sia patro,
instruadante E-n kaj partoprenante la religian movadon Bahaismo.
La primitiva formo de E estis preta en
la komenco de la vintro 1878 kaj Z kun siaj gimnaziaj kolegoj aranĝis en
sia ĉambreto feston, kiun ili nomis „tago de vivigo de la universala
lingvo“. Sed li ne ĉesis prilabori ĝin: nur ĉe la jaro 1881 ni
konas tri formojn malsamajn de la lingvo, kaj nur en 1885 li donis al ĝi ĝian
definitivan aspekton. Poste li devis atendi ankoraŭ du jarojn antaŭ
ol trovi eldoneblon.
De Nov. 1897 li loĝis en Varsovio,
strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Kaj nur en 1905, la unuan
fojon post 20 jaroj, li havis la eblon ĝui kelksemajnan libertempon kaj entreprenis
kun sia edzino vojaĝon al la Bulonja kongreso. Poste dank' al la sumoj,
kiujn pagadis al li La Revuo pro lia
konstanta kunlaborado, li povis ĉeesti ĉiujn kongresojn, eĉ tiun
de 1910 en Vaŝington (Ameriko). De 1905 ĝis la milito lia vivo fluis
trankvile kaj laboreme; la tutan tagon lin okupis lia profesio, nur la vesperon
li povis dediĉi al siaj ambaŭ
idealoj, internacia lingvo kaj sennacia religio; inter ili du li dividis
siajn fortojn kaj tempon.
Sur la E-kampo, liaj tradukoj aperadis
regule, kun ĉiam pli granda sukceso.
Klopode al la homunuigado, li publikigis
en 1906, en Rusujo, anoniman broŝuron pri „Homaranismo“, titolo per kiu
li anstataŭigis „Hilelismo“. De Beaufront kritikis ĝin tre akre en
„L'Esperantiste“, kaj Z respondis al li, sed ĉiam anonime. En jul. 1911
li prezentis al la Int. Kongreso de Rasoj, en London, memuaron, en kiu li
asertis, ke „la intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la
tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion“. Poste, por povi pli facile
defendi siajn ideojn, ne kaŭzante malprofiton al la E-a afero, li en
1912, ĉe la Kongreso en Krakovo, rezignis ĉian oficialan rolon en la
aferoj de E, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“. Kaj ekde la sekvanta
jaro li publikigis sub sia nomo novan, pli ampleksan eldonon de la antaŭa
broŝuro, sub titolo „Deklaracio de Homaranismo“: evidente li volis aludi
kaj kompletigi la „Deklaracion pri Esperantismo“, kiun li voĉigis en
Bulonjo. En tiu momento, li ekpensis pri kongreso inter homaranoj kaj komencis
klopodojn pri tio kiam subite eksplodis la milito. Ĝi surprizis Z-on en
Köln, survoje al Parizo. Li devis reatingi Varsovion tra Svedujo kaj Finlando.
Enfermite en sia urbo pro la batalego, baldaŭ en sia ĉambro pro la
malsano, li daŭrigis sian nelacigeblan agadon. Li finis la tradukadon de
la 4 volumoj de la Andersen-fabeloj, kaj de la tuta Malnova Testamento;
samtempe li pretigis cirkuleron, alvokantan kunvenon de intelektuloj, kiu
estus preparonta ĝeneralan universalan kongreson por neŭtrale-homa
religio; li skizis grandaniman „Alvokon al la Diplomatoj“, publikigotan „post
la Granda Milito“. Meze inter tiuj zorgoj, la morto kaptis lin, la 14 Apr.
1917. Ĝis la fino li restis fidela al tiuj idealoj, kiujn tiel bele
esprimas la letero al Michaux.
Z estis malaltstatura, kun brunegriza
barbeto, granda frunto, kaj kalva kapo; li portis pormiopajn okulvitrojn; li
misprononcis la siblantajn konsonantojn; jam de ĉ. 1900 li suferis je
malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Li estis pedante ordama en la ordinara vivo, naiva en
aferoj, timema antaŭ publiko, malinklina al ĉiuj oficialaj
ceremonioj, nature modesta kaj pacama,
li penis mildigi ĉiujn konfliktojn; li havis plej profundan senton pri
justeco: je la 1a kongreso li memorigis en sia malferma parolo pri Schleyer, aŭtoro
de Volapük, kies disĉiploj tamen siatempe akre atakis lin; je la 2a
kongreso, li invitigis, pere de Michaux, siajn rivalojn, interalie Peano, aŭtoro
de „Latino sine flexione“. Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estas la
volo, per kiu li ĉion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obstino,
per kiu li laboris por ilia efektivigo; cetere tiun volon kaj tiun obstinon
li ĉerpis el la senmezura amo, kiu puŝis lin alporti, per ĉiuj
fortoj de sia korpo kaj spirito, iom da helpo al tiu fizike kaj morale blindiĝanta
homaro.
Bibliografio: E. Privat. Vivo de
Zamenhof; E. Drezen. Zamenhof; A. Oberrotman. La lastaj tagoj de Dro L. L.
Zamenhof; Wiesenfeld, Galerio de Zamenhofoj; Dro Leono Zamenhof. Biografio de
Dro L. L. Zamenhof (Universo, 1910); Zamenhof-numero de La Nova Epoko (SAT
1929). (Bonan kompendion oni havas ĉe „Zamenhofa
Legolibro“ de Kidosaki - J. E. I. -, tekstojn en „Originala Verkaro“ de Zamenhof“ k. de
Dietterle).
G. WARINGHIEN.
Zamenhof
Ludoviko Lazaro: Verkaro.
La verkoj de Z dividiĝas en tri kategorioj:
1e la prilingvaj verkoj; 2e la tradukoj; 3e la originalaĵoj.
1e) En la prilingvaj verkoj rimarkindaj
estas unue la prudento kaj toleremo de Z. La natura emo de elpensinto al arta
lingvo estas plej detale elmontri ĉiujn flankojn de sia elpensaĵo
tiel faris Schleyer, provizante sian Volapükon per kompleta gramatiko kaj
dika vortaro. Male Z liveris unue nur la minimumon, 16-regulan gramatikon kaj
917-radikan vortareton: „lasante ĉion alian al libera iom-post-ioma
ellaboriĝado.“ Ĉiam li evitis aldoni al la primitiva fundamento
novajn devigojn; li timis ĉiujn troajn precizigojn, kiuj fariĝus
katenoj. Preskaŭ sur ĉiu paĝo de Lingvaj Respondoj oni trovas la saman ideon: „nur la uzo iom post
iom ellaboros definitivajn regulojn. . . Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni
estu tro pedantaj. . . Ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar
tiam ni nin mem nur katenus. . . En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas
al ni neniam malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?. . . Se
grandampleksan vortaregon ni volus pretigi teorie kaj „en rapideco“, ni tre
danĝere enkatenigus nian lingvon. . . ktp.“
Sed tiu toleremo estis ebla, nur ĉar
la bazoj de la lingvo estis firmigitaj kontraŭ ĉia ŝancelo.
Tion li atingis, havigante karakteron de netuŝebleco al la tri verkoj Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala
Vortaro, kiun li kolektis en l905 sub titolo de „Fundamento de E“. Por ke
iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝadi estas necese, ke enestu
en ĝi ia potenca inertforto, kiu konservas al la plej granda parto de la
lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabilon, nepran kondiĉon por
interkompreniĝado. En la naturaj lingvoj, tiun inertforton prezentas la
jarcenta tradicio. En E, kie tia ne
ekzistis, Z anstataŭigis ĝin per la Fundamento, kun sia karaktero de
„dogma“ netuŝebleco. Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de E, plej
genia elpenso de Z. Ĝi certigis al ĝi senriskan evolupovon kaj
ebligis al Z tre libere proponi kaj uzi novajn vortojn (ĉirkaŭ 3
mil), el kiuj la plimulto estis poste registrita en la Oficialaj Aldonoj.
2e) La tradukoj prezentas en la verkaro
de Z la plej ampleksan parton kaj mi diros eĉ la plej gravan. Lia unua
traduko (La Batalo de la Vivo, de
Dickens) ĉar ĝi ne estis siatempe eldonita libroforme, ne havis
grandan influon. Sed la dua: „Hamleto
de Ŝekspir“, kiun li publikigis en la „Biblioteko de la L. I. E“ renkontis
senkomparan sukceson kaj pli efikis por la propagando de la lingvo, ol ĉiuj
plej lertaj teoriaj admonoj. Li pruvis la movon marŝante: certe la
publikigo de Hamleto ludis gravan
rolon en la batalo pri reformoj kaj multe helpis al la venko de la konservativuloj. Bedaŭrinde
diversaj cirkonstancoj malhelpis lin daŭrigi tiun fekundan laboron, kaj
nur ekde 1906 la fondo de la Revuo
fare de Carlo Bourlet donis al li la eblon rekomenci sisteman tradukon de
gravaj literaturaj verkoj. Oni miras antaŭ la nombro da tiaj tradukoj
aperintaj en la jaroj 1907-08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de
antaŭe kaj atendis nur eldoneblecon. Sed tamen lia rapideco estas
eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post
longa laciga labortago, oni dubos, kiel li tradukis verse la kvin aktojn de Ifigenio
en Taŭrido en la daŭro de 4 monatoj (marto-junio 1908). Cetere
tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suferas precipe pro du
difektoj: unue ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas
kontraŭsencoj (oni vidos sube, kiel profunde la anglaj teologoj devis
modifi la Z-an Biblion); due ili ne ĉiam estis ŝirmitaj kontraŭ
la invado de nacilingvaj idiotismoj (tio estas precipe konstatebla en la
traduko de Georgo Dandin). Sed oni
devas konfesi, ke tiujn difektojn klarigas ankaŭ aliaj kaŭzoj: unue
la metodo de Z, kiu neniam celis ekzaktan „kabinetan“ tradukon, sed ĉiam
preferis la pli vivan, pli rektan dirmanieron (tio klarigas, ke foje li
tradukis ne el la originalo, sed el traduko germana: Hamlet, Fabeloj de
Andersen ktp.); due la stato de la lingvo, ankoraŭ juna kaj malriĉa,
kiu ne ebligis redoni ĉiujn nacilingvaĵojn per trafa kaj int.
esprimo. Tamen kia ajn estas la absoluta valoro de tiuj tradukoj, estas klare,
ke ilia valoro rilate al la lingva evoluo estas grandega. Efektive ili pruvis
al la kontraŭdirantoj, ke „E povas servi kiel lingvo por libera esprimado
de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo“; ili kontribuis al la riĉiĝado
de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenuancojn de beletraj ĉefverkoj;
ili helpis al la ellaboriĝado de la lingvo, devigante al penado por en
tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo
nepre devas posedi“; ili progresigis
E-n al „kreskanta elasteco“ kaj fleksebleco, memorigante, „ke nia lingvo
devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo“ (rimarkinde estas tiurilate la
prefero de Z por traduko de teatraĵoj, kies vivaj dialogoj disvolvadis kaj
ekzercadis la kvalitojn de la lingvo); fine ili stabiligis kaj fiksis la
lingvon, prezentante multegan kvanton de kunmetaĵoj, vortkonstruoj,
metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinitaj parolturnoj,
kiujn leksikologoj zorge kolektis en la Enciklopedia
Vortaro kaj en la Plena Vortaro,
kaj kiujn aŭtoroj uzadas por la pli granda unuigo kaj kohero de la
lingvo. Oni vidas, do, ke oni ne troigus la rolon de la Z-aj tradukoj dirante,
ke sen ili E ne ekzistus: ĝi estus pala teoria fantomo, kiel Ido aŭ
Occidental. Per siaj gramatikaj kaj vortaraj verkoj Z estis konstruinta la
skeleton de la lingvo, sed nur dank' al sia persista traduko, li vestis tiun
ostaron per sukplena, sangriĉa, brilkolora karno. La animon cetere ni serĉu
ĉe la originalaj verkoj.
3e) La originalaĵoj konsistas ĉefe
el antaŭparoloj al liaj diversaj verkoj, el traktaĵoj kaj el
paroladoj. Du pecoj havas apartan gravecon: la traktajo pri „Esenco kaj Estonteco de la ideo de lingvo
internacia“ kaj la kolekto de la Kongresaj
Paroladoj. Oni trovas en la unua profundecon de penso, potencon de logiko,
klaron de saĝo, kiuj donas al tiu libreto eksterkutiman valoron por
klerigado. Ĝi estas verko klasika, en la plej forta kaj laŭda senco
de la vorto. La Paroladoj estis,
kvankam oficialaĵoj, plej intime pripensitaj kaj plej skrupule redaktataj;
Z penis enfermi en ilin ĉiujn siajn konvinkojn kaj esperojn, sian hom-amon
kaj di-respekton. Celante „efiki sur la sentojn“ pli ol sur la spiritojn, en
tiu granda „korekscita religia“ festo, kiel li imagis la Kongresojn, li provis
esti la Predikanto „sub la verda standardo“. De la unua parolado en Bulonjo ĝis
la lasta en Krakovo, ĉie oni sentas la entuziasmon de la kredanto, la
idealismon de la majstro, la sindonemon de la homo. Li aspektas al ni kiel alia
pli humana Moseo, gvidanta, admonanta kaj konsolanta sian popolon trans ĉiuj
malhelpoj de la vojo. Se mankas al li la kapabloj de granda oratoro, li tuŝas
nin eĉ pli profunde per la simpleco de la stilo kaj la sincereco de la
tono. Kiu volos posedi ĝustan bildon de Z, li prenu tiujn du malgrandajn
librojn, la Esencon kaj la Paroladojn,
lian tutan inteligenton kaj lian tutan koron. Ambaŭ estas el la nombro de
tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron.
(Ĉiuj citaĵoj estas Z-aj.)
Unua
libro (en lingvoj rusa, pola, franca, germana) ĉe Kelter, Varsovio
1887; E-a traduko de la antaŭparolo en F. K. kaj O. V.- Dua libro. En esperanto. Ĉe Kelter,
Varsovio 1888. Antaŭparolo represita en O. V.; ekzercaro represita sub
titolo „Dua ekzercaro“ (fakte ĝi estas la 1-a!) ĉe A. Paolet, 1921.Aldono al la Dua Libro. (Esp.) ĉe
Kelter, Varsovio 1889: fotografa reproduktaĵo, Centra Oficejo, Parizo
1925; represita en O. V. Plena Vortaro
Rusa-Internacia ĉe Kelter, Varsovio 1899. Represita de Kelter 1910. -
Meza Vortaro Internacia-Germana ĉe
Kelter, Varsovio 1889. Ĉiuj ĝis nun montritaj verkoj estas subskribitaj
de la pseŭdonimo „D-ro Esperanto“ - Artikoloj
kaj tradukoj, aperintaj en la gazeto „La Esperantisto“ de 1889 ĝis
1895, estas kolektitaj, la artikoloj en O. V., la tradukoj en F. K., krom tiu
de „La Batalo de l' Vivo“, aparte represita en Londono 1911. - Universala Vortaro de la Lingvo Internacia,
(en ses lingvoj) Kelter, Varsovio 1893. Represita en la Fundamento. -
Ekzercaro de la lingvo Esperanto. Kelter, Varsovio 1894: Represita en la Fundamento
- Hamleto, tragedio de V. Ŝekspir,
Tümmel, Nürnberg 1894. Represita de Hachette, Parizo ekde 1902 (oni atentu, ke
kelkaj modifoj estis metitaj de L. de Beaufront. La preseraroj estas sufiĉe
multaj, kaj ofte difektas la signifon aŭ la ritmon. La represo de la 1-a
akto en la F. K. estas konforma al la unua eldono. Kritika studo en Lingva Kritiko. - Granda Vortaro Germana-Esperanta, Centralnaja, Odessa 1894. (Nur
la 1-a kajero.) Fundamenta Krestomatio (= F. K.) Hachette, Parizo, 1903. De Z
mem estis verkitaj: Ekzercoj - La Novaj vestoj de la reĝo - La Virineto
de Maro - Anekdotoj (plejparte) - La hejmo de la metiisto - La karaj braceletoj
- Bagateloj (plejparte) Fingra Kalendaro - El la poŝto - La loĝejoj
de la termitoj - Kronika katara konjunktivito - El la unua libro de la lingvo
E - Plena Gramatiko de E - Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj.
. . - Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (tiu lasta traktaĵo
estis aparte eldonita sub la nomo de Unuel, kun franca traduko de Beaufront kaj
Vallienne, kaj antaŭparolo. Hachette, Parizo 1907.) Aldonis al tio la
anoniman poemon „Preĝo sub la Verda Standardo“ Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Möller und Borel. Berlin, 1904. - Fundamento de E. Hachette,
Parizo, 1905. - Kongresaj Paroladoj,
de 1905 ĝis 1912 estas kolektitaj, kun aliaj neoficialaj en O. V. Bonega
kritika eldono de Sasaki kaj Iuaŝita, Japana E Asocio Tokio, 1930 (2a korektita eld. 1932) - La Revizoro, de Gogol. 1907. De tiu verko ĝis la „Readmono“ ĉiuj
menciitaj verkoj aperis unue, komplete aŭ parte, en La Revuo, poste en
aparta eldono ĉe Hachette, Paris. - La
Predikanto, el la Biblio 1907. - Georgo
Dandin, de Molière. 1908. - Ifigenio
en Taŭrido, de Goethe. 1908. - La
Rabistoj, de Schiller, 1908. - La Psalmaro el la Biblio. 1908. La Sentencoj de Salomono, el la Biblio.
1909. - La Rabeno de Baĥaraĥ,
de Heine. 1909. La Gimnazio, de
Alejhem, 1909 (ĉi tiuj du verkoj eldoniĝis, per unu volumo, nur en
l924, ĉe la Centra Librejo, Parizo.)
- Marta de Orzesko, 1910. - Proverbaro, 1910. (La unuaj kajeroj
estis eldonitaj de Kelter, Varsovio, 1905.) - Genezo, 1911.- Eliro,
1912.- Levidoj, 1912. - Lingvaj Respondoj, 1912. (Dua eldono,
kompletigita, en 1913. Plena Kolekto, en 1925, ĉe Centra Librejo, Parizo.)
- Nombroj, 1914. - Readmono, 1914.
Je sia morto, en 1917, Z lasis,
manuskripte, la kompletan tradukon de la Fabeloj
de Andersen, kaj de la Malnova
Testamento (el la Biblio). La Fabeloj
aperis ĉe la Centra Librejo, Parizo (1a volumo, 1923 - 2a, 1926 - 3a, 1932
- 4a, en presado) - sed kun teksto tre duba: la manuskripto estis laŭ mia
konstato, en pluraj lokoj korektita de iu, kaj la preseraroj svarmas.
La
Malnova Testamento aperis en la Biblio,
eldonita en Londono, 1926, de la Brita Biblia Societo. La teksto estas la rezulto
de longa kaj tre konscienca laboro de angla biblia komitato super la Za
manuskripto: se oni komparas kun la Hachette'-aj eldonoj, oni miros pri la
nombro de la korektoj (605 nur en la 41 unuaj psalmoj!). Kiel ajn lojala kaj
skrupula estis la revizio de la komitato, oni ne povas uzi tiun tekston, en ĝia
nuna formo, por scienca studo al la Z-aj lingvo kaj stilo. Tio cetere nenion
deprenas de la literatura graveco kaj fidindeco de tiu ĉefverko.
Ĉiuj aliaj malĉefaj verkoj de
Z, liaj leteroj ktp. estis zorge kolektitaj en Originala Verkaro de Zamenhof, kompilitaj de J. Dietterle, Hirt
& Sohn, Leipzig, 1929. (al kiu libro mi aludis per O. V.)
G. WARINGHIEN.
Zamenhof.
Verkis E. Drezen. SAT, 1929, 49 p.
Enhavo: Z-a junaĝo. La interna ideo. Zionismo. Religiaj konceptoj,
Idealismaj kontraŭdiroj, Personeco, Lasta tragedio de Z. - La principoj
de racia gramatiko kaj de int. vortaro. Z kiel filologo. Kolektivismo en la
kreado de la lingvo. Z kaj reformoj en E. Lingva unueco de E-istoj, ktp.
Zamenhofaj
Vortoj. Radikoj uzitaj de Z kaj netroveblaj en la Universala Vortaro. Listo
de tiuj vortoj: 1. en Oficiala Gazeto, n-ro 2., kaj 2. en verko de P. Boulet, 1908, XV kaj 75 p., kun
franca, angla, germana, hispana, itala, rusa, pola traduko de 2126 radikoj.
Zamenhof-Radikaro,
kun derivaĵoj kaj fontindikoj, sub direkto de E. Wüster prizorgita de P.
Kirschke kaj liaj helpantoj, 1927, 84 p. „Ĝi listigas ĉiujn
radikojn neoficialajn uzitajn de Z. Necesa laborilo en mano de niaj prilingvaj
spertuloj kaj komitatoj.“ (G. S., ,E', 1928, p: 8.)
Zamenhof
Sofio, d-ro, filino de Z, kuracisto de internaj malsanoj en V: Helpadis multe
al sia patro en la aranĝado de lia biblioteko, treege multnombra.
Zamenhof
Marko, patro de Z instr. de lingvoj franca kaj germana. Nask. 27 jan. 1837,
mortis 29 nov. 1907 de Varsovio.
Kavaliro de multaj ordenoj. Verkis multajn lernolibrojn nacilingve kaj
Frazeologion seplingvan (rusa, pola, franca, germana, hebrea, latina kaj E-a).
Zauner
(cauner) Josef (ps. J. Düa), germano, libristo. Nask. 18 nov. 1895
en Engelebrunn (Rumanujo). Fondis la UŜE-eldonejon en Leipzig, 1921 kaj
depost tiu tempo estas inicianto kaj ĉefa laboranto por la UŜE-programo:
Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo. Depost 1930 eld. kaj red. la gazeton UŜE-EĤO,
organo de la eŭropanismo en Timiŝoara. En 1932 fondis la Klubon de
la UŜE-amikoj en R. Pro diversaj motivoj propagandas E-n kiel eŭropan
lingvon. Verkis: „La elvojo UŜE“ 1923 (ankaŭ germane), kaj „Der Weg
zur Europa-Partei“ (La vojo al la Eŭropa-Partio), 1931; „La Eŭropanismo“.
Zawada
Johano, polo, oficisto. Nask. 23 dec. 1891. Fakulo pri kooperativa movado. Ĉefa
gvidanto de la klasbatala ES en Polujo „Laboro“. Fondinto kaj sekr. de E-a
Eldon-Kooperativo. Vojaĝante tre multe, li aranĝis kursojn,
referatojn kaj grupojn. Kursoj ankaŭ en gazetoj. Kolektis kaj eldonis 200
paĝan „Adreslibron de Polaj E-istoj“ kaj Vortaron E-P-an. Tradukaĵoj
kaj artikoloj en multaj E-gazetoj.
Zeidlitz
(sejdlic) Otto W., svedo, paroĥa pastro en Pajala. Nask. 9 dec. 1860 en
Lit. Unu el la pioniroj en S-ujo.
Kunfondinto de EK en Uppsala. Verkis por la unuaj E-gazetoj, tradukis. Al li
apartenas la unua tradukaĵo el la sveda lingvo, aparte elirinta: „La
literaturisto kaj lia fianĉino“, de Flygare-Carlen, 1895, 24 p. Post la
Ido-krizo li silentis.
Zelenka
František, ĉeĥoslovako, poŝta sekr. en Praha, estrarano de la
lando Bohemujo. Nask. 15 sept. 1890 en Tábor. Laboras en E-a katolika movado.
Ziermans
Jan., nederlandano. Red. „Holandan Pioniron“, 1914-17. Kuntradukis „Akbar“ de
P. A. S. van Limburg Brouwer. Trad. la Koncertan Kantaron.
Zimermann
(cimerman) Oskar Edmund, sviso, komerca oficisto en Wien (fabriko de ledaj
galanteriaĵoj). Nask. 2 nov. 1879 en Gebenstorf, Svisujo. Lernis E-n dum
komercvojaĝoj, instruis en Frankfurt, fondis tie laboristan EG.
Postmilite kunfondis ALLE kaj AED, estis prez. de ambaŭ. Kas. de la 16-a
UK, poste ĉesigis la agadon kelkajn jarojn. Nun kas. de EU en Wien.
Zipernovszky
(cipernovski) Károlyné, hungarino, edzino de univ. prof. Mortis 1923 en
Budapest. Estrarano de HES antaŭmilite.
Prop. precipe inter feministoj. Monsubtenoj por la movado.
Zivanoviĉ
Stevan, jugoslavo. Nask. en 1900. Prop-isto, gvidis kursojn, sekr. de JEL.
Kunlaboras per originalaĵoj en ekster- kaj enlanda gazetoj. En 1922 aperis de li „Mizeruloj“,
sociala rakonto, en 1934 granda J-E vortaro.
Zoffmann
Peter, dano, urba ĉefkasisto en Kolding (de 1902-1920 instruisto. Nask.
25 jan. 1877 en Haderslev. Prez. de
centralbiblioteko en Kolding. Kunlaboranto de verko pri Marx. Pergazeta
propagando. Aŭtoro de lernolibro kaj E-D kaj D-E Vortaroj.
Zöldy
(zoldi) István, hungaropoŝta ĉefinspektoro. Nask. 26 dec. 1878 en
Nagyigmand. E-isto jam antaŭ la milito. Laboras precipe en katolikaj kaj
poŝtistaj rondoj. Kunfond. kaj afergvid. vicprez. de H. Katolika ES, vicprez.
de ILEPTO. Konstanta kunlab. per trad. kaj originalaj artikoloj en
ILEPTO-organo: Kunaranĝinto de la UK 1929.
Zon
Wigbertus van, nederlandano, frato-instruisto. Nask. 22 marto 1869. E-isto de
1922. Fervore propagandis inter katolikoj kaj E-istigis centojn da personoj.
Publikigis multajn prop. artikolojn kaj kelkajn broŝurojn. Gvidis kursojn.
Membro de la ekzamena komitato kaj de la gazetar-servo. Ĉefkunlaboranto de
la Enciklopedio. L.K.
Zsámboki
(ĵámboki) Mihály, hungaro, lokomotivgvidanto. Unu el la revivigantoj de
HESL kaj ĝia prez. en 1924. Ampleksa laborado por E, precipe en la
laborista grupo de Kispest.
Zschepank
(ĉepank) Johanna, germanino. Nask. 19 dec. 1883 en Dresden. E-istiĝis
en 1908. De 1911 laboris por la ĵus fondita Int. Unuiĝo de E-istaj
Verkistoj. Ofte gvidis kursojn. Red. „G.E-isto“ 1915-20. Ŝiaj artikoloj,
poemoj ofte aperis en E-gazetoj. Komence de 1924 prenis sur sin la gvidadon de
E-ista Lit. Asocio kaj en 1924 fariĝis ĝia prez. L. K. de 1927.
Zsigmond
(ĵigmond) Antal, hungaro, prof. Nask. 1868, mortis 1929. El gramatiko de
Barabas aŭtodidakte lernis E-n 1898 en Fogaras. Propagando, kurso en
Sopron, grupfondo 1912.
Zwach
(cvaĥ), aŭstro-germano, kolonelo. Nask. 29 sept. 1856 en Telzsch (Ĉeĥosl.),
mortis 21 marto 1928 en Wien. Fariĝis E-isto 1906 en Lwöw. Estis membro de
Int. Kuratora Komitato de IEMW, honora membro de diversaj E-societoj, LK.
Lernis la Braille-skribon por korespondi kun blindaj E-istoj. Tradukis: „Poeziaĵoj“
de Schiller; „Malŝparulo“ de Raimund kaj „Altarbaro“ de A. Stifter
(manusk.), tekstojn en „Katolika Kantaro“, verkis multajn zorge pripensitajn,
belstile skribitajn recenzojn en la aŭstriaj E-gazetoj. Li tradukis ankaŭ
Z-ajn poemojn en la germanan lingvon kaj verkis originalajn poemojn.
Zwet
(zvet) Hendrikus Bernardus van, nederlandano, sindikatana estrarano salajrita.
Nask. 13 marto 1879 en Delft. E-isto de 1906. Kunfondinto de NKEL kaj ĝia
sekr. en 1909-20 kaj 1925-28.
Zanoni,
ps. de Pillath Friedrich, germano, eksoficejestro ĉe firmo Krupp. Mortis 3
apr. 1932 en Essen. Antaŭmilite la animo de la E-movado en Rejnlando.
Estis kunlaboranto de „E Triumfonta“ kaj de la E-Instituto por la G Respubliko.
Estis majstro en la buŝa kaj skriba uzo de E. Tradukis tri verkojn de Heine: „Elektitaj poemoj“, 1914, kie estas
kolektitaj la plej rimarkindaj poeziaĵoj de la poeto. „Atta Troll“,
somernokta sonĝo, 1925, „Elektitaj
Prozaĵoj“, 1930. La tradukoj estas zorge faritaj, li ĉiam akcelis la
modelecon de la stilo. Kompilis: „Germanaj Kantoj E-igitaj“, el kiuj grandan
parton li mem tradukis.
HILDA DRESEN.