V

 

        Vagabonda Klubo, E-ista estis asocio de E-istaj pentristoj, literatur­istoj kaj aliaj artistoj, fondita en Skotlando en 1906 de f-ino C. Oxenford. Post la eksplodo de la mondmilito ĝi ne plu funkciis. La „Ĉef­vagabondo“ en 1914 estis J. M. War­den. Ĝia organo estis „La Vagabon­do“ (v).

        Vagabondo kaj Sinjorino. Romano de W. Kloepffer, trad. el la germana L. Goppel, 1931 204 p. „Tute nun­tempaj, postmilitaj aventuroj, eble ne tre kredeblaj, sed tre variaj, neatenditaj. Amuza distra legaĵo, ko­rekta flua stilo.“ (G. S., ,E‘, 1932, p :105.)

        Vaghinak Sarkissian, perso. Mort­is en 1931. E-isto de 1911. Multe prop-is la lingvon en Tabriz, Teher­an kaj Sultanabad.

        Vaher Villem, estono, lernejestro. Nask. 21 jan. 1873 en Otepä. Aŭtoro de la unua E-lernolibro por estonoj (1893) kaj de konversacia lernolib­ro (1930). Prez. de EAE de 1922, dir. de EIE de 1925. Gvidis kursojn kaj de 1927 regule semajne paro­ladis en la radiostacio Tallinn en E.

        Vahtkerl Johannes, estono, poŝtis­to. Nask. 4 jan. 1886 en Raukla. E­-iĝis 1908. Sekr. de la ES en Tartu 1914-15 kaj prez. 1915-16. Pro­pagandas ĉefe sur poŝtista kampo. Multaj tradukoj el E en la estona gazetaro, artikoloj en E-gazetoj. Trad. prisportan broŝuron el la estona.

        Valkov D. D., ruso. Mortis 4 jun. 1910. Estis prez. de ES „Espero“ en Peterburgo. Verkis ŝlosilon por rusoj.

        Vallienne (valjen) Henri, franco, d-ro, kuracisto. Nask. 19 nov. 1854 en Saumur, mortis 1 dec. 1908 en Malakoff (apud Paris). Estis, laŭ la atesto de Bourlet „alt-kreska, fortika, larĝŝulfra viro kun sufiĉe longaj haroj kaj harbo, griznigraj, akrevidantaj okuloj, severa mieno. En tiu korpo de mezepoka kavaliro batis plej sent­ema kaj bona koro, en tiu kapo de kaperisto loĝis cerbo de altpensema scienrulo.“ - Kvankam kuracisto, V. multe interesiĝis pri literaturo; li estis jam publikiginta volumon da poem­oj, en franca lingvo, (ĉe Dentu), kiam li ekkonis E-n en 1903. La lite­raturaj kvalitoj de E entuziasmigis lin, kaj tuj li ekuzis ĝin por traduk­ado de granda verko: „Eneido“, de Virgilio: la du unuaj kantoj, laŭverse tradukitaj aperis en 1904. Al la rip­roĉo, ke li pli bone farus propagand­ante la lingvon, li respondadis:  „Cer­te antaŭ ĉio ni devas konigi la util­econ praktikan de E, sed ĝi nur ti­am triumfos kaj venkos, kiam ĝi estos literatura!“ Kaj pri tiu punkto, li plene konsentis kiel Z, kiu skribis en 1895. „Kiam la konstanta kreskado de nia literaturo iom post iom... malaperigos ĉiun dubon pri la vivi­poveco de nia lingvo, tiam, vole­-nevole... la registaroj devos aliĝi al ni.“ En Aprilo 1905 kruela kor­malsano atakis kaj preskaŭ mortigis lin; post la krizo, li ne plu povis eliri el sia ĉambro, nek forlasi sian apog­seĝon. Sed tiun kompatindan situ­acion li profitis por akceli sian E-an laboron; en 1906, li publikigis la plenan tradukon de „Eneido“, en 1907 la originalan romanon „Kastelo de Prelongo“, en 1908 alian „Ĉu Li?“ kaj samjare la tradukon de la no­velo de Prévost  „Manon“. Intertempe, li redaktis prop. broŝuron en E kaj franca „Por kaj kontraŭ E“, li tradukis „Paco kaj Milito“ de Richet kaj verkis eseon pri „Evolucio de la Religia Ideo“. Krome li kontribuis al „La Revuo“, „La E-isto“, „Scienca Revuo“,  „Med. Revuo“, „Espero Katolika“, L. I., kie lasttempe li aper­igis longan artikolon pri „Eneo kaj la Romana Cerbeco“. Je sia morto, li lasis la tradukon de novelo de Mus­set „Margot“, publikigita kiel felie­tono en la „Franca E-isto“ (1909) kaj la sekvantajn, ĝis nun nepublikigitajn tradukojn: „Kaprico“ unuakta kome­dio, kaj „Oni neniam pri io devas ĵuri“, triakta komedio, ambaŭ de Mus­set; „Aventuroj de Telemako“ de Fenelon, kaj „La Metamorfozoj“ de Ovidio, laŭverse tradukitaj. - Tiu agemo klarigas, ke, en 1908, ĉe la konkurso organizita de La Revuo „Kiu estas la plej bona esperantista stilisto?“, li atingis la duan lokon, - malproksime - sed 1a unua post Kabe. - El tiu abunda pro­dukto, kio restas? Ne tre multe. Ni devas konfesi, ke lia stilo havas nek la vervon, nek eĉ ĉiam la korektecon, kiuj konvenus al granda verkisto. Ti­pa reprezentanto de la malnova bur­ĝa klerulo, li bone scipovis la latinan kaj francan: sed lia nesciado pri la fremdaj lingvoj faligis lin tro ofte en francismojn neakcepteblajn. Lia tra­duko de Eneido estas misformita per malbona ritma sento: dum Kofman intermetis trokeojn meze de la dakt­iloj, V., por konservi la idealan ske­mon de la antikva heksametro, uzis nur daktilojn: sed li ne konsciis, ke pro la konstruo de nia lingvo, tiuj ŝajnaj daktiloj prezentas reale nur monotonan serion da 5 anapestoj - monstra verso, kia ekzistas en neniu lingvo. - V. estis la unua, kiu skribis originalajn romanojn en E; antaŭ li ekzistis ja kelkaj noveloj, sed dikaj verkoj da 450-500 paĝoj neniam estis ankoraŭ skribitaj. Verdire la en­havo de liaj romanoj ne estas tre alt­inspira. Ili apartenas al la plej mal­bona speco de l' felietona literaturo, kun krimoj, incendio, misteroj, nobel­ino senvirgigita (Kastelo de Pre­longo), aŭ ident-konfuzoj pro ĝemela simileco, forkuroj, juĝista eraro, du­obla kaj paradokse senkulpa adulto (Ĉu Li?) - ĉio plena je neatenditaĵ­oj, sena je la plej elementara psikologio, kaj tie aŭ tie spicita de sensotik­laj aludoj. La sola neordinaraĵo estas la pecoj, kie la aŭtoro malkaŝas sian profesion per disertoj pri medicino. La stilo estas simpla, iom gazeta: evidentiĝas en tiuj libroj nesufiĉa el­lernado de la lingvo, supraĵa asimilo de la spitito de E. Malgravigas la kulpecon de V. la fakto, ke el la Z­-aj tradukoj ekzistis nur Hamleto kaj la Fundamenta Krestomatio, kaj bon­aj lingvaj studoj ankoraŭ mankis. Krome, kia ajn estas la valoro de la felietona literaturo, estis siatempe uti­la propagando montri, ke ankaŭ por tio E taŭgas; li efektive pruvis, ke la artefarita lingvo sufiĉas por esprimi ĉiujn ideojn kaj priskribi ĉiujn incid­entojn de la ĉiutaga vivo - kaj hav­as sufiĉan logon por instigi la leg­anton ĝis la 500a paĝo. Tial, en la E-a literaturo, la verkaro de V. kon­servas, se ne artecan, almenaŭ his­torian valoron.

G. WARINGHIEN.

        Noto de M. C. Butler. Mi taksas la literaturan valoron de V. iom pli alte, ol G. W. Mi tre malmulte rimar­kas ĉe li francismojn neakcepteblajn. Pli ol iu ajn alia verkinto  en E li sukcesis verki librojn simplajn kaj in­teresajn, kvankam la temoj ne estas indaj je lia talento. La tradukon de Eneido mi trovis bonega.

        Vanverts (vanver) Julien, franco, d­-ro, kuracisto, prof. de la Univ. en Lille. Nask. 10 nov. 1870. Multaj verk­oj pri ĥirurgio kaj ginekologio.Vic­prez. de SFPE, eksprez. de TEKA. Kursoj kaj konferencoj pri E. Ĉef­red. de „Int. Med. Revuo.“

        Vaona Attilio, italo, advokato, pro­kuristo. Nask. 20 sept. 1880 en Ze­vio (Verona). Ampleksa socia kaj kultura agado: konsilanto kaj depu­tita membro de la komunumo Zevio ktp. E-isto de 1911, kiam kunfondis E Asocion en Verona. Prez. de l' komitato de la tria nacia kongreso. Prez. de IEF en 1922-24. Kunor­ganizinto de la komerca konferenco en Venezia, 1923. Delegito ĉe la Ĝeneva Konferenco por la enkon­duko de E en lernejoj. Multaj kursoj kaj paroladoj en diversaj italaj urboj. Verkis prop. broŝuron kaj artik­olojn.

        Varankin Vladimir, ruso, docento de la okcidenteŭropa historio, dir. de Moskva Ped. Instituto por fremd­aj lingvoj. Nask. 12 nov. 1902 en N. Novgorod (nun Gorkij). E-isto de 1919. Prez. de la lab. ES en N. N. 1920-21, membro de CK SEU de 1921. Partoprenis la 19-an UK. Ano de Lingva Komisiono de SEU, L. K. de 1929. Ĉefred. de la „Rusa E-isto“, 1920-21. Aŭtoro de „Teorio de E“, 1929. Kunaŭtoro de lernolibro, 1930. Verkis originalan romanon „Metro­politeno“, 1933 200 p.

        Varnomoj. „Taŭga fabrikmarko, nomo por iu artiklo aŭ varo, influas notinde la disvastigon kaj aĉeton. Ne malofte la nomo de tia varo anstat­aŭas la nomon de l' objekto mem. . . La nuna tempo impresplena kaj ple­na je sensacioj ankaŭ kaŭzis la mul­te pli grandan zorgon por elekto de impresa varnomo. . . Estas fakto, ke E povus liveri multajn tre trafajn vortojn por tiaj varnomoj. La simp­leco de la lingvokonstruo permesas tujan komprenon de amaso da vortoj, eĉ ne lerninte la lingvon. Tion jam ekkonis spertaj reklamistoj, E-istoj aŭ ne, kaj uzis tiun eblecon. . . Tre ofte estas uzataj la vortoj ,Espero‘, ,Esperanto'... Pli grava  estas la nomoj simple elektitaj el E pro bel­soneco aŭ praktiko.“ Jen kelkaj ekzemploj: Alpa, Alta, Arda, Belsona, Blanka, Briko, Eterna, Forta, Mirin­da, Mortis. (Laŭ la artikolo en UEA-­Jarlibro 1931, p: 57-60.)

        Varsovio. v. Warszawa.

        Vasta Franz, aŭstro-germano, ofi­cisto. Nask. 6 aŭg. 1894 en Wien. E-isto fariĝis en rusa militkaptiteco en 1919. Bibl. 1924-27, kaj de tiam sekr. de „Danubio“. Wien. Multe var­badis ankaŭ per lumbild- kaj aliaj paroladoj.

        Vaughan (von) Rupert Falkland, (ps.  „I. K.“; Verdavalo), brito, metalurgiisto. Nask. 5 jul. 1878 en Singapore, Malajaj Kolonioj. E-isto de 1905. Fondis unu el la unuaj E­-grupoj en Hindujo en Kolar, 1906, kaj tie fondis kaj red. La Pioniro ĝis sia foriro el H. en 1907. Del. de UEA en Totok (Celebes), Tokyo, Osaka, kaj nun en Sandakan, Norda Borneo. Artikoloj kaj rakontoj pri orientaj landoj aperis en HDE.

        Vegetarano. Jam de 1908 la „Unu­iĝo de E-istaj Vegetaranoj“ eldonis specialajn cirkulerojn, kiuj fine far­iĝis V., eld. de O. Bünemann en Milano. Pro la mondmilito povis nur ankoraŭ aperi 1-a n-ro de sept.-nov. 1914 en Milano kaj oni transdonis la red. al f-ino van Rees en Ut­reht. De okt. 1920 O. B. - tiam en Hamburg - reprenis la red. kaj eld. Ĝi regule aperis ĝis 1925 kaj en 1926 (IXa jaro) estis enpresata en „Libero“ Sofia). De jan. 1927 - apr. 1933 O. B. denove prenis sur sin la eld. kaj poste donis ĝin al Jonescu Capatana en Bucuresti, 4-8 p. 29x23.

        P. TARNOW.

        Vegetarismo. Jam de la komenco de la E movado partoprenadis en ĝi multaj vegetaranoj, ankaŭ grafo Leo Totstoj, kiu donis fortan moralan subtenon al E, estis fervora vegetar­ano laŭ etikaj principoj. „La Funda­menta Krestomatio“  enhavas du im­presajn artikolojn pri V, el kiuj „La Hejmo de la Metiisto“ estas tre kon­ata. - Dum la UK en Dresden, 16 aŭg. 1908, laŭ iniciato de René Ladevèze el Agen (mort.  en 1913), estis fondata Int. Unuiĝo de E-istaj Vege­taranoj, kiu kelkajn jarojn poste pli­simpligis sian nomon al Vegetara Ligo E-ista (VLE). Tolstoj, per spe­ciala skriba konfirmo, akceptis ĝian hon. prez.-econ. Administranto kaj animo de VLE estis Ladevèze, tiu­tempe en Hamburg. La ligo eldonis flugfoliojn en E pri V kaj en tri naciaj lingvoj pri E. Oskar Bünemann en jul. 1914 ekeldonis modestan dumonatan bultenon „Vegetarano“ kiel ligilon in­ter la membroj kaj prop-ilon inter E­-istoj por V, inter vegetarano por E. Tiutempe Rudolf Rajczy en Budapest estis kasisto kaj J. A. Gill en Tun­bridge, Anglujo, sekr. de la ligo. Jam dum la 4-a Int. Vegetarana Kongreso en Hago, 1910, E ludis gravan rol­on. Kelkaj parolis E-e, i. a. Gill (La du verdaj aferoj) kaj s-ino Van der Vet-Dirksen (Kio devas aparteni al la tuta homaro). Pro la milito la re­daktanto en Milano devis transdoni en majo 1915a sian laboron al f-ino

Maria van Rees en Utrecht, kiu kon­dukis la aferojn ĝis fino de 1916. Ti­am la ligo ĉesis funkcii. En 1920, dum la UK en Hago, V ludis grav­an rolon, multaj el la kongresanoj, i. a. ges-roj Isbrücker, sidis ĉe la vegetara sekcio de la tablo. VLE havis fakkunsidon kaj decidis la pluan eldonon de la bulteno. Post cirkule­ro dissendita antaŭ la kongreso, ape­ris en okt. 1920 sub red. de Bünemann, kun gvida artikolo de la liga prez., J. W. Sevenhuijsen (mort. 10 febr 1923), la unua postmilita n-ro de la „Vegetarano“, kiu nun aperas en sia 16a jarkolekto. La enhavo ril­atas ne nur al V, sed al la tuta vivreformo kaj al la radikala pacifismo. De 1927  ĝis 1932 la gazeto samtempe estis oficiala organo de la ne-E-ista asocio Int. Vegetara Unio, kiu ĉes­igis tiun aranĝon pro financaj motivoj. De okt. 1921a ĝis fino de 1926 ĝi enhavis specialan fakon „Movado por ĉasta vivo“, sub. red. de Daniel Roskes, Hago. Dum 1926 la bulteno aperis en la kadro de la revuo „Libero“ presita en Sofia, sed tiu aranĝo ne estis kontentiga. La administradon de la ligo kaj ĝia organo prizorgas Ion Ionescu Kapatzana, en Bucuresti, Rumanujo, kaj lin helpas landaj sekr.-oj. Kelkaj el ili kiel s-inoj Noll, Dresen, Royer, Blaise kaj Roskes-­Dirksen ktp., jam de multaj jaroj la­boradas por VLE, kies celoj estas: disvastigi E-n inter vegetaranoj kaj  V-on inter E-istoj, antaŭenpuŝi la int. solidarecan vegetaran movadon.

        OSKAR BÜNEMANN.

        Vejtcler A. L., ruso, d-ro. Mortis en 1913. E-isto de 1895. Estis fervora prop-isto en Rostov sur Don, del. de UEA kaj prez. de Rostova Filio de Ruslanda LE. Trifoje penis malfermi en la urbo memstaran ES-n sed la loka guberniestro ne permesis tion. Tradukis el Bunin, Dostojevskij, Gogol, Korolenko k. a.

        Velniĉ T., kroato, d-ro, monako en Dubrovnik. Verkis en 1924 prop. broŝuron.

        Velten (felten) Michael, germano, rektoro de popollernejo en Essen. Nask 18 jan. 1841 en Elberfeld, mort­is 19 jul. 1928 en Dresden-Laube­gast. E-istiĝis antaŭ la kvara UK kaj vigle laboris. Verkoj: „Elementa ler­nolibro de E“;  „Kompleta gramatiko“; „Tabelo-vortoj de Z“; „Leksikono de germanaj parolturnoj“.

        Venezuelo, Suda Ameriko. Pioni­ro estis George O. Messerl en Por­lamar, kie en 1909 estis fondata EG „Progreso“. En 1906 gazeto de Carac­as „El Dominical“ havis E-fakon, red. de li. En 1910 en San Cristobal aperis gazeto „Anda Lumo“. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 3 lokoj, UEA-del. en 1933 estis en Caracas. I. ŜIRJAEV.

        Verax (veraks) Charles, (ps. Karlo Verks), franco, fotografisto. Nask. 28 febr.. 1873 en Paris. E-iĝis en 1902. Per longa kunlaborado en Int. Scien­ca Revuo li akiris kompetentecon pri teknika terminaro, kaj fariĝis speci­alisto en tiu afero. Fondis kaj redak­tis „Foto-revuo“ (1906-1909). Fondis „Scienca Gazeto“ (1912-1914). Ver­kis: „Elementa Fotografa Optiko“, 1906. „Vocabulaire français-E des termes...  en photograhie“, 1907. „Voca­bulaire technique et technologique français-E“, 1908. „Enciklopedia Vor­tareto E-a kun franca traduko kaj difinoj en E“ 1910. (Tiuj du „vortaretoj“ fakte estas gravaj kaj funda­mentaj verkoj por studo de teknikaj vortoj). L. K. de 1909. Dir. de la Komisiono por teknika lingvo 1911.

        Verbigo Senpera. Karakteriza eco de l‘ E-a vortfarado; ĝi igas super­flua specialajn verbigajn sufiksojn.

        La senco de l' formita senpera verbo estas:

l. ĉe substantivoj signifantaj ilon: agi per. . ; ekz. marteli: agi per martelo. Kelkfoje: funkcii kiel. . , ekz. la koro martelis;

2. ĉe substantivoj signifantaj per­sonon: funkcii kiel. . . ekz. reĝi, gasti, tajlori;

3. ĉe substantivoj signifantaj ma­terialon: provizi per. . . ekz. ar­ĝenti, ori, sukeri, olei. En ĉi tiu senco oni uzas ankaŭ um: aerumi, vent­umi, kaj jen la teknika lingvo la suf­ikson iz: najlizi, ŝtonizi;

4. ĉe  kelkaj substantivoj: fari agon karakterizatan per. . . , ekz. ondi, ŝaŭmi, ordi ;

5. ĉe prepozicioj esti. . . ; ekz.: ĉir­kaŭi: esti ĉirkaŭ. . .

6. ĉe adjektivoj: esti -a, impresi -e; ekz. nigri, blanki, simili, egali, av­ari pravi, utili, rapidi, furiozi, ebli, indi, sani, inklini. En la poezio pli kaj pli vastiĝas la uzo de tiaj adjek­tivo-verboj; ekz. sobri, prudenti, ho­nesti, juni, preti, pali, modesti, forti, alii (Grabowski), certi, malboni, an­tikvi, delikati ktp. Kiel lasta konsek­venco de ĉi tiu verbigo aperas en la poezio ankaŭ la verbigo de participoj ekz. ĉe Grabowski: laŭdatu, nomatis, malpermesitas, ĉe aliaj: vidintus, nas­kitus ktp. Z provizore malkonsilis ĉi tiujn formojn, dirante, ke ili estus ĝustaj nur, se la finaĵo as havus la sencon de estas, kiun ĝi ankoraŭ ne havas, sed verŝajne iam havos. Nu, tiu ĉi profetajo realiĝis kiel montras la supra serio de adjektivo-verboj, en kiuj as signifas estas. Sed aliflan­ke oni devas akcenti, ke la particip­verboj, pro sia troa koncizeco, iom malfaciligas la komprenon, do oni devas nepre ŝpari pri ilia uzo kaj ĝin rezervi por la poezio.

KALOCSAY.

 

        Verboj transiraj kaj netransiraj. En E la transira uzebleco de la verboj estas pli larĝa ol en la naciaj lingvoj ĝenerale. Ekz. la verboj sidi, kuŝi, iri ktp. estas uzeblaj transire (mi sidas seĝon, li kuŝas liton, ni iris longan vojon). Tamen, kelkaj verboj estas uzataj nur netransire, precipe la verb­oj kun -igi, ĉe kiu oni evitas eĉ la akuzativon uzatan anstataŭ prepozicio; oni neniam diras: mi kutimiĝis ion, mi sciiĝis ion, kvankam oni povas diri: mi ekkutimis ion, mi ek­sciis ion. Aliflanke, la transiraj verboj estas uzeblaj nur transire (komenci, fini, turni, ŝanĝi ktp.): la netransira formo de ĉi tiuj estas farata kun -iĝi (komenciĝi, finiĝi, turniĝi, ŝanĝiĝi ktp). Kompreneble la komplemento de  la transiraj verboj povas esti nur subkomprenata; ekz.: ni komencu; kial vi ne skribas? li ne scias legi.

        KALOCSAY.

        Verbotempoj de dependaj propozi­cioj. En la propozicioj subjektaj, objektaj, predikativaj, epitetaj, se ili estas ekspilikaj (t. e. enkondukitaj per KE), la verbotempoj estas rela­tivaj, t. e. la estanta tempo de la subprop-o respondas al la tempo de la ĉefprop-o, la estinta tempo signas antaŭtempecon, la estonta tempo post­tempecon rilate al ĝi. Ekzemple: Mi vidis, ke li falas (estas falanta). Mi vidis, ke li falis (estas falinta). Mi vidis, ke li falos (estas falonta). Same estas en la dependaj demandoj: Mi ne sciis, kie li estas (en la tempo de mia nescio).

        En la subpropo-oj rilataj (enkon­dukitaj per relativoj - KIU, KIO, KIA la tempoj estas absolutaj, t. e. montras, sen rilato al la ĉefprop-a tempo, tiun tempon, kiam la subprop-a ago okazas. Same estas en la adjektaj subprop-oj, se ilin enkondukas relativo, aŭ speciala konjunk­cio: Li ĉeestis, kiam ŝi mortis. Mi ne renkontis tiun, kiu alportis la leteron. Mi  faris, kion mi povis.

        La diferencon inter la du kazoj lumigu la jenaj ekzemploj: Kiam mi venis (absoluta tempo) en la ĉam­bron, mi vidis, ke li skribas (relativa tempo). Kiam vi demandis (abs. tem­po) min, mi ne sciis, kiam mi estos (rel. tempo) preta.

KALOCSAY.

        Verbotempoj Kompleksaj (malsim­plaj, kunmetitaj). Ili formiĝas per la kunmeto de la aktivaj kaj pasivaj participoj kun la helpverbo esti. La pasivaj verboformoj estas formeb­laj nur komplekse, la aktivaj VK servas por la pli preciza marko de la tempo. Sed ilia ofta uzo tropezigas la stilon; Kabe, la plej bona kfasika stilisto, ĉiam evitis ilin. Ĉi tiu evito estas ebla per la vortetoj nun, jam, tuj, antaŭe, per la sufikso ad, per la konjunkcioj antaŭ ol, post ol (post kiam). Ekz. Mi skribadis (estis  skribanta) la leteron, kiam li envenis. Li jam foriris (estis foririnta), kiam mi alvenis. Antaŭ o1 li mortis (kiam li estis mortonta), li faris testamenton. Post ol (kiam) mi finis (estis fininta) mian taskon, mi iros promeni.

        v. Pasivaj participoj, Pluskvamper­fekto, Sintakso.

KALOCSAY.

        Verdaj Donkiĥotoj. De Baghy, 1933, 221 p.  „La tre simpatia aŭtoro rakontas sur 174 paĝoj fragmenton el la vivo de Paŭlo Pal, kiu havis bonŝancon fariĝi el kutima terlabor­isto -  ulo de altaj sopiroj, laboranto por ideo. Specialan atenton meritas la alia parto de 1' verko, prezentanta karikaturojn de la „rondo familia“. Ili majstre fotografas la vivon.“ (T. H, Pola E-isto, 1933, p: 171.)

        Verda Karto. Socio post 50 jaroj. Eisaburo, Isihara, el la japana trad. Jamanaka 1932, 184 p. „Imi­taĵo de l' samtendencaj eŭropaj ro­manoj, sed kun esprimiloj multe pli modestaj. La traduko ne estas mal­bona.“ (Totsche, L. M. 1932, p. 96 )

        Verda Kato. v. Francujo (p: 155).

        Verda Parnaso. Poemoj  de I. U. 1932, 126 p. Unua parto: penetraj observoj, doloraj krioj, kaj akraj sa­tiroj, elŝprucintaj el la koro de l‘ re­voluciema junulo, vestitaj per sono­rantaj rimoj. Dua parto: tradukoj de poemoj el la japana kaj ĉina lingvoj de diversaj epokoj. Stilo ĝenerale bona. MATUBA-K.

        Verda stelo v. Insigno.

        Verdkata Testamento. Originala poemaro de R. Schwartz, 1926, 126 p. „Kia lerteco en la versfarado, kia  ĵonglado kun la vortoj, kiaj nea­tenditaj vortludoj! Ĉu mokataj estas abstinenco, ĉu virino, ĉu aliaj aktu­alaĵoj, ĉiam en perfektaj versoj sen­manke ritmitaj kaj rimitaj, la aŭtoro ĉizis senĝene siajn juveletojn.“ (G. 5. ,E', 1926, p. 136.)

        Vermandere Gustave Charles, belgo­, negocisto. Nask. 5 sept. 1892 en  Gent. E-isto de 1911, helpsekr. de la EG en Gent ĝis 1914. Transloĝiĝis al Antwerpen en 1921, ties UEA-del. de 1924. Sekr. de la A-a Komitato por Int. Komerca Lingvo. Sin okupas pri regula dissendo de E-e redak­titaj prospektoj, reklamitoj, prezaroj, katalogoj, gvidfolio, ĵurnaloj, ktp. al laŭfake elektitaj belgaj E-istoj. Kun­fond. de BEI kaj la adm. Komitat­ano de la EG „Verda Stelo“, de 1921.

        Vermuyten Hector, belglandano, urba oficisto. Nask. 1 okt. 1889 en Antwerpen. E-isto de 1922. Kursgvi­danto. Deklamisto, premiita de la „Reĝa Flandra Konservatorio“, kaj  uzas sian arton en la servo por E kaj por diskonigo de la flandra litera­turo. Kompilis kaj grandparte tradu­kis la flandran parton de la „Belga Antologio“, 1928 kaj verkis por ĝi historion de  la flandra literaturo.

        Versaĵoj. Originale verkitaj de G. Deŝkin. 1912, 35 p. „Poezia ani­mo, poeta kapableco; sinceraj sentoj kun lerta esprimo.“ (Robo, La Verda  Standardo, 1912, p: 93).

        Verateeg-Graftdijk Willy, nederlan­danino. Nask. 6 jul. 1886 in Giessen­dam. E-isto de 1926. Kursoj, ankaŭ en popollernejo. UEA-del. Trad. al E la detektivan romanon  „La viro el Francujo“ de Ivans, 1933.

        Vijver Pierre Charles Marie, neder­landano. Nask. 3 okt. 1905 en Axel. E-isto de 1926. Prez. de sekcio de N. K., membro de la ekzamena ko­mitato. Gvidis multajn kursojn en Eindhoven kaj apudaj  urboj; tiujn en E partoprenas 100-130 kursanoj. In­struo laŭ propra lernolibro, kiu plene atentas la nacilingvan gramatikon.

        Vikár Béla, hungaro, membro de la H. Scienca Akademio, pens. estro de la parlamenta stenografoficejo. Nask. 1859 en Hetes. Tradukinte al hungara la georgian eposon „La leo­pardfela kavaliro“, li sukcesis fari tion nur per la E-lingva interpreto de Cik­lari. Kiel ĉefsekr. de „La Fontaine Literatura Societo“, li dufoje kun­aranĝis E literaturan matineon.

        Viktimoj. Romano, originale de J. Baghy. 1925, 162 p.; dua eld. 1930, 240 p. „En la romano temas pri la martura vivo kaj superhoma sufero de la siberiaj militkaptitoj, pri la viktimoj de la mondoskua granda kataklismo. Ilian vivon priskribas la aŭtoro kun granda realeco, li mem ja estis ankaŭ ilia samsortano. Ĝia stilo estas modela kaj tute klasika.“ (Halka, L.M. 1931, p. 16.)

        Viktorov-Ĉeĥoviĉ Demetrio, ruso, pedagogo, E lektoro. Nask. 17 majo 1888. E-isto de 1925. Gvidis multajn E-rondetojn kaj kursojn. Vasta prop. laboro, ekspozicioj per materialo el 43 landoj. En 1932 organizis „Naĝan­tan Teatron“, uzintan E-n. La teatro veturis sur speciala vaporŝipo laŭ Dnepro kaj aliaj riveroj de  Ukrainio kaj Blankrusujo kaj donis spektakl­ojn en la libera aero. Programo: teatraj verketoj kaj apartaj numeraj dediĉitaj al la int. ideo. Antaŭ la prezentadoj la fondinto faris prop. paroladojn pri E.

        Vila Francisko, hispano, fervojisto. Nask. 29 sept. 1894 en Barcelona. Verkis en hispana kaj kataluna lingvoj teatraĵojn, poemojn ktp. Fond. E  „juneco“ en B. Dir. de Verda Stelo. Prop. laboro per artikoloj, ra­dio, organizado de E-aj festoj. Gvidis multajn kursojn. Trad. al E poemojn; kelkaj originalaj poemoj.

        Villanueva Antonio Lopez, hispano, instr. en pensio. Nask. en 1857 en Molina del Segura. E-isto de 1902, dank' al la amikeco kun Codorniu, ankaŭ loĝanta en Murcia. Verkis diversajn gramatikojn kaj vortarojn (la unuan en 1902), precipe kunla­bore kun Inglada. Kunlaboris al „Tra la Mondo“, „La Revuo“, „Juna E-is­to“, L. K

        Villareal Frederiko, peruano, d-ro, prof. de astronomio ĉe la Fakultato Scienca en Lima, redaktoro. Estis pioniro de E en Peruo kaj en Sud­ameriko ĝenerale. Altirita al E per artikoloj de Méray (Francujo) li tuj  (1901) fariĝis adepto de E. Verkis du lernolibrojn por hispanoj (1901, 1902), eldonis hispanlingvan tradukon de la „Ekzercaro“. 16 jun. 1903fondis ES-n en Peruo kaj komencis eldo­nadi E-H-lingvan gazeton „Antaŭen E-istoj“: Multaj artikoloj. Ŝ.

        Vink Jan Hendrik, nederlandano, kontoristo. Nask. 9 okt. 1897 en En­schede. Kelkajn jarojn sekr. de la haga sekcio de LEEN. Prez. de LEEN. Eldonis la libreton „E-a Kantokolekto“ kaj trad. kelkajn el la kantoj. Eld. il. poŝtkartojn „La Ho­landa Muelilo“ kun E-a teksto. Arti­koloj en HDE, ktp.

        Vinzent Andrew Snider, usonano, advokato, bankisto. E-isto de 1913. Kas. de UK en San Francisco 1915. Dumviva membro de UEA. UEA-del. de 1919 kaj ĉefdel. de 1921. Prez. de EA de California. Artikolo pri „La Antikva Maja Civilizacio de Centra Ameriko“ en ,E, 1925, okt.

        Virinaj nomoj. Laŭ K. Kalocsay (1. Lingvo Stilo Formo, p: 81-83) „la virinaj nomoj apartenas al tiu ĝena flanko de la lingvo, kiu ne estas kon­tentige solvebla per la propraj reguloj  kaj sufiksoj de la lingvo.“ Kaŭzas malfacilojn precipe la fakto, ke  multaj virina  nomoj havas kon­forman virnomon. Meazzini proponas la sufikson „io“ : Emilo - Emilio, sed ĉe multaj nomoj tio ne donas kont­entigan solvon. (Julio, Paŭlio). Ĉe Z estas legeblaj: Johanino, Ludovi­kino, do estas uzata la sufikso „in“. Sed tiel fariĝus tiaj nomoj: Antoni­ino, Mariino. Sed jam Z uzis la vor­ton Marta kaj laŭ tio Kalocsay pro­ponas, ke ĉiu virina nomo finiĝu je „a“: Julia, Paŭla, Roza ktp. Kaj por esti laŭfundamenta, Kalocsay insistas tiel:  „Ĉiu virina nomo estas rigar­data, kiel adjektivo, rilatanta al la (ellasita) vorto „ino“. Tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas oficiale akcptita.

        Noto de M. C. Butler. La fatala kontraŭaĵo estas, ke oni ne povas ad­jektivigi la nomojn kun - a. Ĉu la Johanaa mano?!

        Vivo de Jesuo. De E. Renan, el la franca trad. E. Gasse. 1907, 182 p. La supersignoj anstataŭigitaj per h. „Bona, fidela traduko de famega verko!“ (Th. C., L.I. 1907, p:  569.)

        Vivo de S. Francisko el Assissi. Bio­grafio de la fama katolika sanktulo, originale de Carolfi, 1923, 64 p. „Klara, bonstila, kaj eĉ ofte poezia“. (P, ,E', 1924, p: 10.)

        Vivo de  Zamenhof. De Privat. 1920,  18 p., dua eld. 1923, 109 p. Titoloj de la ĉapitroj: La gentoj en Litva lando; Infano en Balistok; Gimnaziano en Varsovio; Studentaj jaroj; Doktoro E. Idealista profeto; Homarano; Kongresaj paroladoj ; Lingvisto; Verkisto; Etika pensulo; Homo ĉe morto. „La Majstro, jam mortinta, kun spirito vivanta estas in­ter ni kaj por funde koni ĉi-tiun animon, la plej homan en la lasta jarcento, la disĉiplo fidela prezentas ĝin al ni per majstra elokventeco en sia verko.“ (Jobo, L M 1922, p:  20). Aperis en angla (1931) kaj nederlanda (1934) tradukoj.

        Voĉdono en 1894. v. Reformpro­jekto de Z. en 1894.

        Vogt (fogt) Anton, germano, d-ro, bankisto. Nask. 13 jun. 1882 en Asch­hausen. Volapükisto, 1897. E-isto de 1903; ano de la EG Berlin, 1907. Prop. parolado en Norda Bavarujo  1909; grupfondoj en Würzburg kaj Schweinfurt. Ano de EG Bamberg, 1912. Ano de EG Augsburg, 1917. Re­organizo de la Bavara E Ligo. Ano de EG Stuffgart 1920. Fariĝis estrarano de GEA. Reprezentis germanajn komercajn ĉambrojn dum la E­-konferencoj en Venezia kaj Paris. Partoprenis multajn UK-jn. Unu el la gvidantoj de la reorganiza laboro: plano por la unuecigo 1928, poste longa batalo, prez. de la unuecigaj pritraktadoj kun fina sukceso, 1933. Verkis multajn artikolojn, prelegis dum la Someraj Univ-oj en Danzig kaj Köln pri ekonomiaj problemoj.

        Vojaĝo en Faremidon. Du ŝipoj. Du noveloj de Karinthy, el la hungara had. Totsche. 1934, 83 p. La „Vojaĝo“ estas kvazaŭ daŭrigo de la romano Gulliver de Swift. Bo­na traduko.

        Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo. Rime verkita de Uit­terdijk. 1927, 80 p. (152 bildoj kaj 162 strofoj.) „Bonega infanalbumo, kiu elvekos laŭtan ridadon ankaŭ ĉe serioza maturulo.“ (G. S., ,E, 1927, p: 162).

        Volapük. De 1881  ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lin­gvo estas tute bone uzebla ĉe la int. rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplom­itaj instruistoj,  pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de V. Sed dum 2-3 post­sekvintaj jaroj, la V.-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉes­is. La pereon influis certe la formate ­strukturaj mankoj de V., sed anko­raŭ pli gravan rolon en la disfalo lud­is la motivoj socie-organizaj. V. estis finkonstruita de unu homo, ar­bitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj  gramatikajn regulojn, ne liginta  sin tiurilate per internacie jam ekzis­tantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo „Bo­dugän“ estis ne eble diveni Portuga­lujon; sub la formo „plim“ la int. vort­on komplimento. La arbitreco de la V-konstruo antaŭdifinis  ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere         povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis  akcepteblaj por la bontrovo de Schleyr. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lin­gvoj - la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la per­sonaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris V-on „sia lingvo“, „sia“ propraĵo. Li malakcept­is ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evo­luon de  „lia“ lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis dev­ige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de re­gionaj kaj naciaj volapükistaj societ­oj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organiz­formojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata re­volucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria int. kon­greso de V. en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en V., kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis di­rekti dum la estonto la pluan evolu­on de V. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Sehleyer-a lingvo haltis en sia progreso v. Idiom-Neutral.

        Vondroušek Josef, ĉeĥo, bankofic­isto en Brno. Nask. 1 dec. 1904 en B. E-isto de 1922. Daŭre funkciulo de la EK, UEA-del., ĈAE-komitatano. 4 jarojn red. E-rubrikon en ĉeĥlingv­aj gazetoj „Ruch“ kaj „Nový Lid“.

        Vörös Cyrill, hungaro, d-ro prof. en pens. nun unu el la gvidantoj de la hungara piarista ordeno. Publikis en 1910-12 tri originalajn matema­tikajn verkojn en E. De aŭtuno 1934 li loĝas en Sátoraljaujhely.

        Vortaro de Esperanto. De Kabe, 1910, tria eld. 1925, 175 p. Aperis 8500 e-roj. „Bein nur celis doni la tute bonajn fidindajn vortojn, kiujn sentime la E-istoj povos uzi. Ĝi certe fariĝos la ĉefa fonto, el kiu la naciaj vortaristoj ĉerpos, kaj kiu tre utilos por uniformigi la diversajn vortarojn de nia lingvo“. (C. Bourlet, La Re­vuo. 1910, p : 537.)

        Vortfarado. La bazo de la E-a VF estas:

        1. La Zamenhofa eldiro: „La gra­matikaj finiĝoj (kaj sufiksoj) estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vor­toj

        2. La principo de Neceso kaj Su­fiĉo (de Saussure). (v. tie.)

        3. La Saussure-a konstato: ĉiu vor­to kaj sufikso (krom la senkarakter­aj) havas difinitan radik-karak­teron (substantivan adjektivan aŭ verban) fiksitan en la Fundamenta Vortaro. Krome la vortoj havas vort­karakteron gramatikan, dependan de la finaĵo (o aŭ a aŭ i), kiun ili havas. Se  la radik-karaktero kaj finaĵ-karaktero samas (samelementa vorto), la finaĵo estas pleonasma. En la mala okazo rnalsamelementaj vor­toj, la finaĵo havas la funkcion de memstara vorto. Homo, sana, skribi estas samelementaj; homa, sani, skribo estas malsamelem­entaj vortoj. La vortkarakteron de samelementaj vortoj ni povas ŝanĝi per simpla finaĵŝanĝo, ĉar la radiko  kunportas en la novan vorton sian sencon donitan per la radikkaraktero  (homa signifas hom-rilata, homa­partena, aŭ hom-kvalita, do en ĝi sinteziĝas la senco de la substantiva radiko hom kaj de la adjektiva fin­aĵo a; marteli estas martel-agi, do en ĝi al la senco de la subst. radiko martel gluiĝas la senco de la verba finaĵo i. Sed se ni pluformas vorton malsamelementan, kaj volas en ĝi konservi ankaŭ la sencon de la fremd­karaktera finaĵo, ni devas la finaĵon anstataŭigi per elemento samsignifa al la finaĵo. Al a (kvalita) samsignifas ec, al i samsignifas ad. Do,  dum el la samelementa (adjektiva) preciza ni ricevas precizo (kvalito) per simpla finaĵŝanĝo el la malsamel­ementa (substantiv-adjektiva) homa ni devas formi la vorton homeco (kvalito), anstataŭigante la elfalintan a-finaĵon per la sufikso ec. Same,  dum el la samelementa (verba) bati ni ricevas bato (ago) per simpla finaĵ-ŝango, el la malsamelementa (substantiv-verba) marteli ni devas fari la vorton martelado (ago), anstataŭigante la elfalintan i-­finaĵon per la sufikso ad, sen kiu ni revenus al la vorto martelo (ilo). La E-a VF do konsistas simple el la sintezo de la elementoj necesaj kaj sufiĉaj por doni la deziratan sencon al la vorto. Sekve la E-a VF estas simpla vortkunmeto. v Vort­kunmeto, Verbigo senpera, Katego­riosufiksoj.

        La kontraŭuloj de la sistemo postul­as la senkarakterecon de la radikoj. Sed tio estas kontraŭ la Fundamento, kiu klare fiksas la radikkarakterojn (broso: ilo; kombo: ago aŭ ag- rezulto). Oni kontraŭmetis, ke la ra­diko tajlor funkcias jen substan­tive (tajloro), jen verbe (tajlori). Sed ĉi tiu kontraŭdiro estas facile refut­ebla. En tajlori ne la radiko funkcias verbe, sed la finaĵo i. Se ne estus tiel, tajloro povus signifi jen personon, jen agon. Kaj evidente ĝi neniam havas la lastan signifon, kiun oni signas per tajlorado (ansta­taŭigante la elfalintan i-finaĵon per la ag-signifa sufikso ad).

        La supra sistemo estas parte ak­ceptita de la Akademio (punktoj 1 kaj 2), parte ankoraŭ ne (punkto 3). Cetere tio ŝajnas mallogika, ĉar sen la gramatika karakterfikso de la radikoj la principo de Neceso kaj Sufiĉo havas nenian sencon.

        Literaturo. Kolowrat: „Pri la derivo en Ido kaj E“, 1909; „Oficiala Gazeto Esperantista“, apr. 1911, dec. 1912; Fruictier: „Esperanta Vortfar­ado laŭ la Fundamento“, 1914; Dev­jatnin: „Esperanta afiksaro“, 1913; René de Saussure: „Fundamentaj Re­guloj de la Vort-teorio en E“, 1915; „La Vortstrukturo en E“, 1916; E. E. Ĉefeĉ: „La Elementoj kaj la Vort. farado“, 1911; Panel. „Studo pri la Vortfarado de E“, 1912; Wizster: „La tri Fundamentaj Reguladoj“ (HDE, 1922) ; Wüster: „Oficiala Radikaro, enkonduko kaj notoj“, 1923; Paul Nylén: „Sonoj kaj Vorto de E“, 1930; Kalocsay: „Lingvo,  Stilo, For­mo“, 1931. KALOCSAY.

        Vortform-riĉeco. Morfologia sistemo de esperanto faciligas esprimon de la plej delikataj senc-nuancoj. Ekz. de radiko bov oni povas derivi bovo, virbovo, bovino, bovido, virbovido, bovidino, bovaro, bovejo, bovisto, bovaĵo, bovidaĵo, ktp. En angla lingvo oni devas uzi tute diversradikajn vortojn  ox, bull, cow, calf, steer, heifa, herd (of cattle) byre, herds­man, beef, veal, bovine, ktp.

        Oni prave asertas, ke en ĉiu lingvo plej riĉe estas evoluintaj tiuj fakoj, kiuj estas plej proksimaj al ordinara ĉiutaga mastrumado kaj ekonomio de la popolo uzanta tiun lingvon.

        Tiel ekzemple en somala lingvo estas tre vaste ellaborita terminaro rilate la kamelon - ĉefan mastrium­objekton de somali-popolo.

        S. Marin en artikolo „Mortpezo kaj efikeco“ citas tutan serion da tiu­sencaj somali-vortoj, kiuj trovas nur 2-3 respondecajn vortojn en la riĉaj franca kaj angla lingvoj.

        En E ekzistas tamen ĉiuj necesaj leksikologiaj kaj gramatikaj rimedoj por esprimi ĉiujn ĉi ideojn - ĝis tiom subtilajn, kiel virkamelido, ka­melidineto, fruktigokamelo, buĉoka­melino, kamelareto, ktp.

        Do tiu eco de E montras, ke ĝi pli ol iu natura lingvo kontentigas la int. bezonojn laŭ sia esprimpovo, ke ĝi povas kontentigi tiurilate bezonojn  de kiu ajn nacia lingvo.

        Novaj vortoj povas esti derivataj kaj uzataj laŭ bezono; kaj samtempe la ĝenerala vortaro de E ne fariĝas pro tio tro ampleksa, ĉar novaj vortoj estas kreataj el la kombinoj de vortoj-radikoj simplaj, elementaj.

        DREZEN, Skizoj, p: 33-35.

        Vortkunmeto en E. En vortkunmetoj la ĉefa vorto staras en la fino (ĉefelemento); ĝi difinas la sencon de la vorto, kiun la antaŭe staranta elemento (flankelemento) nur klar­igas, nuancigas. La ĉefelemento (ĈE) difinas ankaŭ la gramatikan vort­karakteron de la flankelemento (FE).

        1. Substantiva ĈE substantivigas sian FE-on. Do: skribmaŝino estas skribomaŝino: maŝino de skribo (analizo de rilato: R); orĉeno estas: oro-ĉeno  ĉeno el oro (analizo laŭ materialo: M); membroaboanto estas membro abonanto (analizo epiteta: E). Se la FE ne estas substantiva radike, ĝi substantiviĝas laŭ vortsenco: varmenergio: varmo-energio; belkulto: belo­kulto, voluptamo  voluptoamo (amo de volupto). Do vortoj ki­aj belknabino, bluokulo, ktp., ĉe kiuj la FE estus adjek­tiva, estas kontraŭaj al la spirito de la E-a vortkunmeto.

        Tamen ekzistas kelkaj tiaj vortoj: sovaĝbesto, dikfingro, jun­edzo, etburĝo, ĝentilhomo. Ĉi tiuj parte imitas nacilingvajn for­mojn kaj estas kvazaŭ memstaraj ra­dikvortoj, parte estiĝas per la refiks­iĝo de kelkaj adjektivradikoj  sovaĝ', et', jun', nov', sol' ktp.); ili estas lernendaj aparte.

        2. Adjektiva ĈE same substan­tivigas sian FE-on, kaj rilatas al li per la prepozicio je; belriĉa: be­loriĉa: riĉa je belo; drinkema: ema je drinko.

        3. Verba ĈE faras el sia FE aŭ adverbon: bonfarti: bone farti ; aŭ (predikatan) adjektivon: ruĝigi: igi ruĝa; ŝtatigi: igi  ŝtata.

        Ĉi tiu fenomeno, nomata vort­efiko, okazas same ĉe radikoj, su­fiksoj kaj finaĵoj. Finaĵo a (adjektiva ĈE), se ĝi ne estas pleonasma, subs­tantivigas sian FE: skriba estas skribo-a (rilata al skribo), ama estas amo-a, rilata al amo. Finaĵo i (verba ĈE) adverbiĝas: marteli: martele i: agi martele.

        Ŝajnaj kontraŭdiroj estiĝas ĝuste per ĉi tiu okaza memstareco de la finaĵoj (v. Interelementa Rilato)

        Krom la supre skizita rekta vortefiko, (iranta de dekstre al maldekstre) ekzistas ankaŭ vort­efiko inversa (de maldekstre al dekstre). Ekzemple en la vorto miljaro la vorto mil postulas post si pluralon. Per tio evidentiĝas ke la finaĵo o ne povas rilati sole al la ele­mento jar, sed nur al ambaŭ ele­mentoj (mil kaj jar) kune. La analizo do estos (mil jar)o aŭ ĉar mil nepre  pluraligas, (mil  jaroj)o: tempo de mil jaroj.

        Same: en senforta la prepozicio sen postulas post si substantivon. Ĝi do memstarigas la finaĵon a, subs­tantivigas la adjektivan radikon fort (sen forto)a. La analizo de grandkuraĝa (ĉar adjektivo postulas post si substantivon) estos (granda kuraĝo)a: karakterizita de  granda kuraĝo.

        La analizo de la kunmetitaj vortoj okazas tiel, ke unue ni provas la analizon laŭ la tri vortefik-reguloj (1, 2, aŭ 3). Se tiel ni ne havas senchavan rezulton, ni memstarigas la finaĵon, kaj rilatigas la du antaŭajn radikojn inter si, kiel duoblajn flankelemen­tojn. Ĉe tio ni esploras ankaŭ, ĉu ne ekzistas inversa vortefiko.

        KALOCSAY

 

        Noto de M. C. Butler. Mi ne kon­sentas la malpermeson uzi la form­ojn „belknabino“, „bluokulo“. Ili ŝaj­nas al mi tute bonaj.

        Vastan pritrakton pri la Vortkun­meto oni trovos en mia Lingvo, Stilo,: Formo (1932).

        v. Vortfarado, Kategorisufiksoj.

 

        Ofteco de afiksoj kaj prefiksoj uzataj prepozicioj en la „Originala Verkaro“ de Z., en la  „E-historio de E“ de Privat (P) kaj en la „Hura“ de Baghy (B).

 

 

Z

%

P

%

B

%

ad

2347

9325

335

6.033

705

4.998

it

2089

8.316

402

7.239

866

6.140

mal

2072

8.254

264

4.754

983

6969

ant

1986

7920

360

6.483

938

6.650

ig

1603

6.395

392

7.059

871

6.175

1479

5.899

425

7.653

1170

8.295

ist

1255

5.006

402

7.239

416

2.949

ec

1015

4.048

220

3.962

555

3.934

el

971

3.873

81

1.458

141

1.000

ar

934

3.725

241

4.340

230

1.631

at

745

2.971

100

1.800

264

l.872

sen

666

2.656

56

1.008

328

2.325

inter

643

2.564

218

3.926

68

0.482

eg

553

2.205

33

0.594

201

1.425

ebl

547

2.181

112

2.017

266

1.886

al

526

2.098

96

1.728

179

1.269

ne

441

1.759

78

1.404

259

1.836

er  

419

1.671

69

1.242

173

1.226

366

1.459

120

2.161

374

2.651

re

342

1.364

63

1.134

371

2.630

int

322

1.284

112

2.017

348

2.467

an

269

1.073

97

1.746

193

1.368

ul

235

0.937

88

1.584

376

2.665

et

233

0.929

17

0.306

409

2.899

um

219

0.873

12

0.216

134

0.940

dis

208

0.829

105

1.898

44

0.312

ant

2114

0.814

8

0.145

48

0.340

ind

200

0.797

41

0.738

144

1.021

ism

189

0.754

43

0.774

37

0.262

uj

173

0.690

43

0.774

38

0.269

sub

165

0.658

52

0.936

79

0.560

trans

161

0.642

13

0.234

109

0.773

pri

153

0.610

22

0.396

176

1.248

kun

153

0.610

147

2.647

32

0.227

antaŭ

144

0.574

56

1.008

50

0.354

ek

117

0.466

32

0.571

364

2.381

in

96

0.382

41

0.738

1059

7.505

ej

82

0.327

133

2.395

155

1.099

kontraŭ 

80

0.319

25

0.450

32

0.227

de

64

0.255

36

0.648

37

0.262

il

62

0.247

46

0.828

117

0.829

tra

60

0.239

8

0.144

22

0.155

ol

58

0.231

19

0.180

12

0.085

em

17

0.187

68

1.224

161

1,141

ĝis

43

0.171

7

0.126

18

0.127

ekster

43

0.771 

6

0.824

37

0.262

super

36

0.144

9

0.162

27

0.191

ge

31

0.124.

17

0.306

88

0.624

on

27

0.108

8

0.144

48

0.340

anstataŭ

24

0.095

4

0.072

11

0.078

sur

24

0.095

4

0.072

23

0.163

post

20

0.080

72

1.296

61

0.432

obl

14

0.057

7

0.126

10

0.071

pri

12

0.048

1

0.018

11

0.078

taŭ

11

0.043

18

0.324

39

0.276

ĉirkaŭ

11

0.043

6

0.108

26

0.184

per

6

0.024

2

0.036

29

0.205

ĉe

5

0.020

9

0.162

23

0.163

id

4

0.016

3

0.054

33

0.234

eks

2

0.008

6

0.108

8

0.567

er

2

0.008

1

0.018

10

0.071

preter

1

0.004

4

0.072

11

0.078

io

1

0.004

1

0.018

0

-

malgraŭ

1

0.004

0

-

0

-

bo

1

0.004

1

0.018

32

0.227

ĉj

1

0.004

-

-

-

-

nj

1

0.004

-

-

-

-

op

1

0.004

0

-

4

0.028

0

- 

3

0.054

13

0.092

por

0

- 

2

0.036

3

0.021

 

        Ofteco de la korelativoj en la „Originala Verkaro“ de Z kaj en la „Hura“ de Baghy (B).    Laŭ la Z-a ofteca ordo.

 

 

 

Z

%

B

%

kiu

2598

17.016

547

11.804

ĉiu

2167

14.194

132

2.848

tiu

1967

12.883

906

19.551

tio

948

6.209

483

10.422

kial

830

5,436

104

2.244

ia

652

4.270

44

0.949

tiam

620

4.061

120

2.589

kiam

469

3.072

182

3.927

tia

465

3.045

151

3,258

tiel

437

2.862

257

5.366

tial

436

2.856

13

0.281

kio

414

2.711

309

6.668

ĉiam

373

2.443

76

1.640

ĉio

339

2.220

126

2.719

iom

310

2.030

183

3.949

kia 

216

1.415

46

0.993

nenia

214

1.378

14

0.302

nenio

196

1.284

71

1.532

neniam

191

1.251

84

1.813

neniu

190

1.244

46

0.993

ĉia

184

1,205

4

0.086

io

154

1.008

83

1.791

iu

150

0,983

113

2.437

tie

133

0.871

140

3.021

iam

117

0.766

36

0.777

kiom

96

0.629

29

0.626

tiom

88

0.576

41

0.885

kies

73

0.478

45

0.971

kie

71

0.465

102

2.201

kial

58

0.380

104

2.244

ĉie

26

0.170

1

0.021

neniel

25

0.0164

17

0.367

nenie

16

0.105

0

-

neniom

13

0,085

1

0.021

nenies

6

0.039

0

-

ies

5

0.033

0

-

ial

4

0.027

0

-

ie 

4 

0.027

7

0.151

iel

3

0.020

2

0.043

nenial

1

0.007

0

-

ĉiom

0

-

0

-

ties

0

-

15

0.324

ĉiel

0

-

0

-

ĉial

0

-

0

-

ĉies

0

-

0

-

 

 

 

        Ofteco de prepozicioj en la Originala Verkaro de Z., Ĉirkaŭ la mondon de Scherer (Sch), Viktimoj de Baghy (B), Mister Tot de Forge (MT), Eŭropo ĉe la abismo de Nitti-Kreuz (E), Vortoj de Lanti (L), La Devo de Naville (D), Legu kaj parolu de Šupichová (S), Jarmiloj pasas de Haefker (H), Historio de E de Privat (P), Vojo returne de Remarque (R)

 

 

Z

%

Sch

%

B

%

MT

%    

E

%

de

7554

28.170

1354

29380

753

17.990

965

22.195

3190

34.866

en

4139

15.440

 -

-

686

16.390

918

21.114

1909

20.865

al

3927

14.640

 -

-

712

17.020

440

10.120

748

8.176

por

2546

9.500

372

8.070

234

5.590

137

3.151

407

4.448

pri

1172

4.370

147

3.050

175

4180

130

2.990

453

4.951

kun

1007

3.750

406

8.810

279

6.660

263

6.049

183

1.900

per

908

3.388

202

4.380

147

3.510

174

4.002

391

3.727

el

820

2.960

222

4.810

193

4.610

152

3.496

141

1.541

da

693

2.580

303

6.570

73

1.740

65

1.495

213

2.328

laŭ

450

1.680

52

1.030

9

0.210

15

0.345

117

1.278

post

362

1.340

128

2.780

50

1.200

74

1.702

224

2.446

sur

346

1.280

3t8

6.900

229

5.470

185

4.251

113

1.235

antaŭ

369

l.152

78

l.690

101

2.410

114

2.622

122

1.333

inter

308

1.148

67

1.450

29

0.690

29

0.667

88

0.963

ĝis

285

1.063

60

l.300

36

0.860

31

0.713

93

1.016

pro

281

1.048

102

2.210

91

2.150

90

2.070

144

1.573

sen

266

0.992

37

0.800

18

0.420

15

0.345

48

0.529

kontraŭ

258

0,962

14

0.300

27  

0.630

33

0.759

104

1.136

je

186

0.693

76

1.650

50

1.200

69

1.587

191

2.088

sub

170

0.639

45

0.980

35

0.840

38

0.874

63

0.688

ĉe

167

0.623

135

2.930

92

2.150

66

1.518

20

0.219

anstataŭ

135

0.503

4

0.080

4

0.090

2

0.046

13  

0.142

dum

123

0.458

175

3.800

59

1.415

79

1.817

137

1.497

malgraŭ

99

0.369

0

-

1

0.024

6

0.138

21

0.229

krom

66

0.246

13

0.280

4

0.096

1

0.023

26

0.284

po

53

0.198

9

0.190

1

0.024

2

0.046

9

0.098

ekster

48

0.179

1

0.02 1

3

0.072

0

-

0

-

super

46

0.171

20

0.930

11

0.263

47

1.081

10

0.109

ĉirkaŭ

31

0.115

34

0.740

11

0.263

19

0.437

7

0.077

tra

14

0.052

167

3.620

36

0.860

113

2.599

8

0.087

apud

8

0.030

22

0.480

20

0.478

34

0.782

2

0.022

trans

2

0.007

26

0.568

3

0.072

5

0.115

3

0.033

malantaŭ

1

0.004

4

0.080

7

0.167

11

0.253

0

-

preter

0

-

5

0.110

4

0.096

5

0.115

0

-

depost

0

-

0

-

0

-

14

0.322

1

0.011

 

 

 

L

%

D

%

S

%

H

%

P

%

VR

%

de

964

24.389

922

40.742

1058

25.815

5435

36.576

2.014

33.231

732

14.705

en

595

15.053

316

13.967

710

17.324

2362

15.896

1366

21.539

726

14.585

al

166

11.789

314

13.878

458

11.175

1175

7.907

514

8.481

573

11.511

por

441

11.157

132

5.834

255

6.222

719

4.166

410

6.765

288

5.786

pri

332

8.400

112

4.950

127

3.098

260

1.750

402

6.633

165

3.314

kun

97

2.464

31

1.372

135

3.294

383

2.577

131

2.161

328

6.590

per

169

4.275

95

4.200

197

4.806

885

5.955

220

3.630

187

4.356

el

165

4.174

77

3.403

163

3.977

562

3.782

167

2.755

239

4.802

da

87

2.211

22

0.972

89

2.171

136

0.914

65

1.073

171

3.435

laŭ

39

0.986

22

0.972

26

0.634

125

0.841

75

1.237

25

0.502

post

32

0.869

19

0.840

55

1.342

309

2.080

96

1.584

139

2.792

sur

80

2.024

20

0.884

203

4.953

239

1.608

35

0.578

212

4.258

antaŭ

41

1.037

4

0.177

37

0.903

100

0.673

43

0.710

139

2.792

inter

67

1.705

16

0.707

32

0.781

221

1.487

75

1.237

52

1.044

ĝis

17

0.441

6

0.265

35

0.854

257

1.729

28

0.462

76

1.527

pro

80

2.024

41

1.812

72

1.756

165

1.110

49

0.808

93

1.868

sen

29

0.734

1

0.044

17

0.414

45

0.303

16

0.264

33

0.663

kontraŭ

31

0.784

7

0.309

19

0.463

294

1.978

21

0.347

45

0.904

je

63

1.593

40

1.768

54

1.317

300

2.019

64

1.056

108

2.168

sub

19

0.481

17

0.751

42

1.125

227

1.527

25

0.412

57

1.145

ĉe

86

2.176

22

0.972

52

1.268

139

0.935

58

0.957

170

3.415

anstataŭ

5

0.126

1

0.044

3

0.073

12

0,087

7

0.116

2

0.040

dum

57

1.452

6

0.265

78

l.903

159

1.069

75

l.237

99

1.988

malgraŭ

6

0.152

1

0.044

5

0.122

8

0.054

6

0.099

21

0.422

krom

2

0.051

2

0.088

6

0.146

47

0.316

18

0.297

10

0.200

po

0

-

0

-

2

0.048

0

-

4

0.066

7

0.141

ekster

0

-

4

0.177

2

0.048

2

0.013

4

0.066

2

0.090

super

9

0.228

5

0.221

17

0.415

78

0.525

5

0.083

52

1.045

ĉirkaŭ

1

0.025

1

0.044

9

0.219

54

0.363

7

0.116

39

0.783

tra

9

0.228

3

0.1

22

0.536

68

0.458

19

0.314

61

1.225

apud

1

0.025

1

0.044

18

0.438

25

0.168

8

0.132

66

1.321

trans

2

0.051

1

0.044

10

0.244

46

0.310

5

0.083

34

0.633

malantaŭ

0

-

0

-

1

0.024

16

0.107

0

-

21

0.422

preter

0

-

0

-

1

0.024

1

0.007

1

0.016

4

0.080

depost

4

0.101

0

-

1

0.024

0

-

23

0.380

0

-

 

        Kiel en la naciaj lingvoj, ankaŭ en E-o, iom post iom maloftiĝas certaj vortoj kaj formoj kaj ilian lokon okupas aliaj. Se oni atente observas la supran statistikon, oni povas konstati interesajn faktojn ĉi-rilatajn. Ekde la lingvaĵo de Z. longa estas la vojo ĝis la moderna „Viktimoj“, eĉ pli longa ĝis la „Vortoj de kamarado Lanti“. Kaj eĉ el tiaj malgravaj vortetoj, kiaj estas la tabel-vortoj, afiksoj aŭ pre­pozicioj, oni povas konstati ne nur la evoluon de la lingvo, sed oni povas fari konkludojn ankaŭ pri la nivelo, temorondo, ideologio de la verkisto.

        Ĉe  la korelativoj ni povas konstati unuavice la grandan malpliiĝon de la vorteto ia (ĉe Z: 4.2%, ĉe Baghy 0.9%); tio montras, ke la lingvo pli kaj pli liberigas sin de la naci-kutima surogato de la nedifina artikolo. Mal­oftiĝas tial kaj kial; anstataŭ ili plioftiĝas pro tio kaj pro kio; ti­es kaŭzo estas certe la pli drasta es­primpovo de la lastaj.

        Ĉe la afiksoj oni povas konstati la malpliiĝon de la sufikso MAL (ĉe Z 8.2%, ĉe Baghy 6.9%, ĉe Privat 4.7%.). Tio montras, ke la „mal-mal­amikoj“ rajte povas aludi al lingva tendenco. La venkon de la principo „sufiĉo kaj neceso“ pruvas la maloftiĝo de la sufikso ECO kaj precipe de ADO (ĉe Z: 9.3, ĉe Baghy 5%). Tre interese estas, ke plioftiĝas la uzo de la prefikse aplikataj prepozi­cioj (ekz. postrigardi anstataŭ rigardi post); tio do estas evi­denta tendenco en la lingvo.

        Inter la prepozicioj precipe okul­frapa estas la malpliiĝo de la prepo­zicio MALGRAŬ. Tio ne estas ĝo­jinda, ĉar SPITE DE, uzata anstataŭ ĝi, havas nuancdiferencon, kies perdiĝo estus malriĉiĝo por la lingvo. Tie ĉi do la statistiko avertas nin, ke ni gardu la lingvon kontraŭ tia perdo.

        Kvankam ne apartenas al la temo de lingvo-evoluo, tamen estas inter­esa ankaŭ la konkludo, kiun la supraj statistikoj ebligas pri la temo­sfero, ideologio, stilo de la verkistoj. Ekzemple, ĉe la verkistoj batalantaj por ideo videble plioftas la prepozicio POR kaj la multaj aludoj kaj paraleligoj plioftigas la prepozicion PRI, dum ĉe la simple priskribaj verkoj ili maloftas (POR: ĉe Lanti 11.1%; ĉe Scherer 8% ; PRI ĉe Lanti 8.4%; ĉe Scherer 3%). Ni povas konstati, ke ĉe multaj verkistoj tiu aŭ alia pre­pozicio preskaŭ tute mankas, dum ĉe la edukfaka Šupichová ĉiu  estas trovebla bonproporcie.

        Estas bedaŭrinde, ke la supra sta­tistiko de sro Stancliff ne enhavas sufiks-ciferojn pri pli multaj verkist­oj; tre okulfrapa estus la granda of­teco de la sufikso EGA en la verk­oj de Forge kaj Scherer.

        Ankoraŭ multajn konkludojn oni povas ellegi el la supraj tabeloj, sed tio ja ne estas farebla inter la kadroj de Enciklopedia artikolo. Ni volis montri nur la vojon. La legantoj ha­vas la gvidfadenon, laŭ kiu oni povas profundiĝi en la multedirajn rubrik­ojn, kiuj unuavide eble por multaj ŝajnis nur sensignifa ciferamaso.

        Vortoj de Kamarado E. Lanti, kun antaŭparolo de L. Banmer. SAT, 1931, 191 p. Kolekto de artikoloj aperintaj ĉefe en „Sennaciulo“. Tito­loj de la ĉapitroj: Mondlingvo, Orga­nizado, Edukado, Sennaciismo, Pac­ismo, Priskriboj, Polemiko.

        Vortludoj aŭ kalemburoj (laŭdire laŭ la nomo de 1a franca apotekisto Calembourg, kiu vivis komence de la 18-a jarcento) en E tute nova, antaŭ la milito 1914 preskaŭ nekonata speco de spritaĵoj. Dum la spritaĵoj ĝenerale konsistas en trovado de si­milecoj inter malsamaj objektoj, la vortludoj serĉas malsamajn signifojn inter sam- aŭ similsonaj vortoj kaj frazoj. Jen kial vortludoj estis longe malkonataj en E, kiu fieras pri sia matematika precizeco kaj logika kon­struo, ecoj, kiuj kontraŭas dusenc­econ.

        Z mem zorge evitis miskompre­nojn, kiuj povus veni pri vortoj, kiaj vipero (vip-ero), cigareto (cigar-eto), k. s. kaj anstataŭe uzis en U. V. vipuro, cigaredo, k. s.

        Tiel do okazis, ke jam la U. V. entenas tiajn vortludojn, kiaj estas ekz. aĉeti : aĉ-et-i, domaĉeto: dom­aĉ-et-o; aerolito: aero-lito; agordi: ag­-ordi, ktp.

        Sekve eĉ en la. U. V. oni trovas amason da radikoj, kiuj povas servi kiel materialo por vortludoj, kaj tiu amaso plimultiĝas, kompreneble, en la pli postaj aldonoj al la U V., ne plu tiel atente farataj vidpunkte al la principo de logiko kaj nekonfuzebl­eco, kiel faris aŭk - ĝustadire - celis fari Z.

        Tiel ni posedas amfiteatron: am-fi­-teatron, aŭtografon: aŭto-grafon, ak­cidentojn: akci-dentojn, arbaleston: arb-al-eston, ktp.

        Ne finiĝas ĉi tie la eblaĵoj de E. La senfina afiksebleco de E sen­mezure plialtigas la nombron de vort­ludeblaj esprimoj. Ekz. lekanto: lek-­anto, kaprido: kap-rido, montrilo: mon-trilo, ventregulo: kiu povas esti aŭ ventr-egulo aŭ vent-regulo ktp.

        Estas konkludeble, ke E posedas grandegan riĉaĵon da kalemburoj kaŝ­itan en sia vorttrezoro, malgraŭ la ŝajna matematika rigideco. Tial la E-aj vortludoj povas esti rigardataj kiel grava semo por kreskigi la E-an humoron.

        Ekzemplojn de vortludoj donis d-ro Dreher en „Amuzaro“, kie ni trovas jenan „anonctabulon“: Al la apartamento parte apartenas aparta port­-aparato (lifto). La plej famaj vort­ludoj en E estas tiuj de Verdkata Testamento de R. Schwartz.

        (v. Humoro.) L. DREHER.

        Noto de M. C. Butler. La plej el­stara literaturaĵo vortluda estas la verko de Inglada „Edziĝo malaranĝ­ita“, kies 44 paĝoj estas efektiva amaso da vortludoj. - Oni tre multe vortludis en E antaŭ 1914 kaj mi memoras oftajn vortludojn de la tem­po de la Bulonja Kongreso.

        Vortoj de Macue Sasaki. Kompilis „Klara Rondo“. 1934, 125 p. Kolekto de originalaj kaj trad. artikoloj de M. S. (v.) Respeguliĝas nobla, larĝ­vida animo, kiu estis malfermita por la suferoj, kiujn kaŭzas mizero, milit­arismo, virina sklaveco kaj aliaj mal­bonoj.

        Vorto  de Profesoro Th. Cart. De­diĉitaj de S. Orenkamp kaj R. Lajarte 1927, 140 p. 44 interesaj, zorge elektitaj artikoloj (precipe el L. I.) de la estinta prez. de la Aka­demio, el kiuj la „nov-generacianoj“ povas ekscii, „laŭ kiaj principoj E sukcesis eviti - kaj ankaŭ evitos, - ­la danĝerojn de deflankiĝo kaj de eventuala morto“. (El la Enkonduko.)

        Vortordo. En E la vortordo estas libera; la deviga akuzativo kaj la nombra konformiĝo de substantivo kun adjektivo permesas grandan elast­econ en la frazformado. Tamen en bona E-a stilo troviĝas certaj limigoj de ĉi tiu libereco.

        La ĉefa regulo estas, ke laŭeble ĉiuj frazeroj kunapartenaj staru unu apud la alia. Tiel ekzemple, la pre­dikato sekvu post la subjekto,  ilin apartigu maksimume adverbo. Preci­pe grava estas tio, se la subjekto estas persona pronomo. En prozo la persona pronomo staru ĉiam antaŭ la verbo, ankaŭ en la ordona modo. La subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, kompreneble oni povas tien-­reen ŝovi en la frazo.

        La vortetoj ankaŭ, nur kaj ne staru ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas.

        Se adjektivo havas komplementon, la plej uzata kaj klara sinsekvo estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz.: „La laboro postulanta grandan penon“. Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankaŭ de Z, estas uzata ankaŭ la sinsekvo: adjektivo, komp­lemento, substantivo. Se la suplemen­to estas mallonga, unuvorta, ankaŭ ĉi tiu sinsekvo estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz. „La plen­plena de homoj ĉambro“.

        En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: „Venu“, diris Johano. Sed: „Venu“, li diris.

        En ĉefprop-oj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l' de­penda frazo rilatas.

        La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de l' frazo, ĉar tiamaniere, kiel Z. rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome  estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. Ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antaŭ la verbo.

v. Sintakso.

KALOCSAY.

 

Noto de M. C. Butler. „Johano diris“ kaj „diris li“ ŝajnas al mi egale bonaj.