U

 

        UABE: Universala Asocio de Blin­daj E-istoj v. Blinduloj.

        Ucunomija Haĵime, japano, meto­disma pastro. Nask. 3 nov 1906 en Ehime-ken. Studanto de Bibliaj vortoj en E; artikoloj en „La Revuo Orien­ta“, 1929-30.

        UDEV: Unuiĝo de E-istaj Virinoj. Fondiĝis okaze de la UK en Buda­pest en 1929, ĉefe per la klopodoj de s-ino Marcelle Tiard, kiu funkciis kiel prez. ĝis sia morto en 1932; s-ino Marie Borel, Lyon, sekr. por Francujo; s-ino T. Yelland, fondinto kaj mastrino de la Int. Hejmo E-ista en Aspremont, Francujo, kaj s-ino Nóra Kozma, Budapest, VI. András­sy-ut 5, ĝen. sekr. ekde ĝia fondiĝo. En 1932 s-ino Elise Jacobs, Flens­burg, Germanujo fariĝis prez. kaj pliaj membroj akceptis la delegitecon por siaj landoj. La kotizo de unu svisa franko nun fariĝis nedeviga, por ke UDEV ricevu la subtenon alme­naŭ moralan de kiel eble plej multaj E-istinoj en ĝiaj klopodoj: interesigi por E ligojn virinajn, feministajn kaj porpacajn kaj pruvi, per praktika la­boro en aŭ por tiaj organizaĵoj, ĝian taŭgecon, eĉ neceson, kiel oficiala helplingvo en ĉia int. kunlaboro, (ĉe, kongresoj, konferencoj ktp). De ĝia fondiĝo UDEV aranĝis fakkunsidojn ĉe ĉiu UK.

        (v. Feminismo.)

        AMALIA BERGER.

        UEA. - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj kla­re centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kris­taliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en mult­aj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj ­per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bon­an akcepton kaj ĉiujn postulitajn in­formojn, ne ĝenante iun.“ La UK de­cidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu no­mo ne  estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-­istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo  malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.

        Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-­ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro do­nis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.

        Alia ĝermo de UEA estis la E-ofi­cejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ pro­pono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.

        Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provi­zora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub

 la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉi­uspecaj rilatoj inter diverslingvano  kaj  la kreo de fortika ligilo de soli­dareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia  ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝ­os en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al re­ligio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom mo­dititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.

        La unua kunveno de UEA ok­azis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raport­ojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis an­taŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdele­gitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.

        Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo dis­kutita kaj akceptita. La ekstera evo­luo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan lib­reton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj en­tenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumen­tas la fakto, ke la sinteno de la gvid­antaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silen­tiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.

        La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝo­jiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repren­inta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrand­iĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.

        UEA dissendis dum sept. 1914 cir­kuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi infor­mo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ sub­ite, multaj personoj troviĝas surpriz­ataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegit­ojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La le­teroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post tradu­ko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj abso­lute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkci­ado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkup­onoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispar­tiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmi­gado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bern­hard Luis, Charles Brunet, Schwai­ger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.

        Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de gene­ralo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaral lan­doj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis perio­daĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.

        La agado de UEA sur E-ista kam­po estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭ­tralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉef­ajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis res­umon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.

            Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) sub­skribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la labor­oj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, ki­un akceptis E. Stettler kaj dum mar­to ankaŭ la Centra Oficejo trans­lokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.

        Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la do­naco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno  estis la diskuto pri la statuto, kiu estis ver­kata de Stettler.

        La UK en Helsinki en 1922 alpor­tis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis ko­lono de duflanka tutmonda organi­zaĵo E-ista. Per la kontrakto de Hel­sinki UEA fordonis certajn labor­ojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj  decide. Ĝi ĉefe de­diĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la serv­oj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro.

La membraro de 1919 kreskis ĝis  1927, poste malkreskis.

1920: 3894

1921: 5570

1922: 6253

1923: 6332

1924: 8205

1925: 9424

1926: 8687

1927: 9100

1928: 9095

1929: 9113

1930: 9062

1931: 8835

1932: 8619

 

        La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia mal­saniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.

        Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlib­ron 1934 p: 6-16.

        Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.

        Ueda Hanĵi, japano kuracisto. Nask. 15 sept. 1883 en Ĥuknoka-ken. E-isto de 1925. Fond. kaj prez de Oomota EG, kaj tiea UEA-del. Kon­silanto de Kiuŝu EL. - (Kuw.)

        Ueda Koozoo, japano, prof. de far­macia kolegio de  agasaki. Nask. 9 nov. 1900 en Hyogo-ken. Del. de UEA. Prez. de 22-a J E-Kongreso en N.

        Ueno Takao, japano, komercisto. Nask. 18 febr. 1885 en Tôkyô. E-isto de 1922. Fondis E-fakon en sia firmo Kjokko-Sa kaj multe importis E-librojn ekde aŭg. 1923. Unu el la dir. de JEI. - (Kuw.)

        UEPL: Universala E-ista Pacifista Ligo. v. Pacifismo.

        UFE: Universala Federacio E-ista, v. Organizo.

        UHA: Universala Homama Asocio.  v. Oomoto.

        Uhlmann (ulman) Fr., germano svisa, d-ro med. Verkis lernolibron, vortareton, trad. „Kulturceladoj de la nuntempo“ de Forel, 1911. Kunlaboris al ,E‘, „Monda Poŝto“,  „Int. Med. Revuo“, „Vespera Horo“.

        Uitterdijk (ojterdejk) Dreves, nederlandano, institutestro, poste korek­tisto. Nask. 25 febr. 1866 en Roodkerk. E-isto de 1898. L. K. de 1905. Pio­niro de la E-movado en Nederlando. Verkis la unuan detalan lernolibron por nederlandanoj, kiu aperis 1 dec. 1901. Fondis en majo 1902 gazeton „Holanda Pioniro“, de li red. kaj adm., kiu vivis ĝis 1905. Verkis vortarojn kaj ekzercarojn, faris parolad­ojn, gvidis kursojn, verkis prop. ar­tikolojn. Helpis al starigo de la NES. Oferinte por E en la unuaj jaroj sian tutan liberan tempon, sian energion kaj tutan ŝparmonon, post 1905 iom  malpliaktiviĝis. Tamen li prizorgis ĝis 1923 recenzrubrikon en restarigita „H. Pioniro“. En 1925-27 li redaktis „H. E-Pioniron“ kaj „Wereldtaal“, partoprenis en nova organizo NEA, verkis novan lernolibron kaj trad. amuzan libron „Longkrurulo“. UK: Universala Kongreso. v. Kon­gresoj.

        Ullrich (ulriĥ) Franz, germano. Nask. 22 jan. 1897 en Bürgstein (iam en Aŭstrujo, nun en Ĉeĥosl.). E-isto de 1920.  Gvidis multajn kursojn. Longjara sekr. kaj estro de „Nordbobema E-Distrikto“. Kunlaboris al diversaj gazetoj. Verkis: „Skizoj el E-ujo“, 1934.

        Ungár Imre, hungaro, pianovirtu­ozo. Nask. en 1909. Gajnis la unuan premion de la Chopin-konkurso en Varsovio 1932. Grandsukcesaj koncertoj en multegaj landoj. Estas blindulo, E-n uzas praktike dum siaj ek­sterlandaj vojaĝoj.

        Universala Esperantista Pacifista Ligo. v. Pacifismo.

        Universala Esperanto-Asocio. v.   UEA.

        Universala Esperanto-Asocio. „His­toria Skizo de 1908-1933“ de Hans Jakob. 1933, 110 p. Grava historia superrigardo pri la plej grava insti­tucio de E. Precipe interesa kaj de­tala estas la ĉapitro „UEA dum la milito“. La verkon kompletigas sta­tistikaj tabeloj.

        Universala Esperanto-Metodo. Ver­kita de W. Benson. 1932, 560 p., kun 11.000 bildoj. Grandioza instru­verko por memlernantoj. La unua par­to prezentas per rekta bildmetodo la gramatikon, vortojn kaj frazkonstru­on. La dua parto konsistas el am­pleksa krestomatio, la tria estas vor­taro, en kiu la vortoj estas klarigataj per bildo, difino kaj granda parto de la vortoj en 40 naciaj lingvoj. La kvara parto enhavas listojn de sam­specaj vortoj laŭ alfabeta aranĝo.

        Universala Homama Asocio, v. Oomoto.

        Universalaj Kongresoj, v. Kongre­soj.

        Universala Terminologio de la Ar­kitekturo. (Arkeologio, arto, konstruo kaj metio). De F. Azorin, 1933, 215 p. „La verko enhavas ĉ. 2000 fak­vortojn kaj 2000 desegnojn, ĉiu radik­vorto estas tradukita en 6-8 lingv­ojn. Do ĝi estas gravega gajno en nia fakvortara literaturo. . . La deseg­noj ĝin faras kvazaŭ atlaso de la arthistorio. . Sed lingvaj malkor­ektaĵoj.“.(y,   Lingvo Libro, 1934, p: 12)

        Universala Vortaro de la lingvo in­ternacia, eld. de Z en 1894, Varsovio, 52 p, 5-a eld. 1906 95 p. Ĝi entenas krom la 900 vortoj de la „Unua Libro“ 1740 novajn radikvort­ojn (kun tradukoj angla, germana, franca, rusa, kaj pola), troviĝantajn en la ĝis tiam aperintaj verkoj, arti­koloj kaj tradukoj en E. Ĉiu grama­tika finiĝo kaj afikso ludas en ĝi rolon de memstara vorto. En 1905 ĝi konsistigis la trian parton de la „Fun­damento de E“, (v.) do ĝi fariĝis netuŝebla.

M. ŜIDLOVSKAJ A.

        Universitatoj. E ankoraŭ ne havas profesoran katedron ĉe universitato. Lektoroj de E funkcias ĉe la universitatoj en Genève (Privat), kaj Liverpool (Collinson), ĉe la teknikaj altlernejoj en Praha (ĉe la germana Michal kaj ĉe la ĉeĥa Pitlik) kaj en Wien (Schamanek, poste Wollmann). E-movado inter univ. studentoj kon­stateblas ĉefe en Francujo kaj Japa­nujo. Detalojn legu pri la lektoraj katedroj en UEA-Jarlibro 1930, p: 39.

        Universo. v. La Bela Mondo.

        Unuaj libroj de Konfuciana Biblio. El la ĉina trad. Kiuĉi Nohara. 1932, 65 p. „La ĉefa enhavo estas konsiloj, instruoj, precipe - en la dua libro - al reganto de popoloj. Stilo tro seka.“ (P. B., „Bibl. Gazeto“, 1933 p : 28.)

        Unua Legolibro. De Kabe. Kvina eld. 1922, 160 p. „Anekdotoj, rakont­oj, fragrnentoj, frazlibro kaj leteroj, kunigas distron kaj instruon. La mir­inda stilo de l' verkinto ne bezonas plu rekomendon.“ (G. S. ,E', 1923, p : 45.)

        Unua Legolibro. Kompilis Bart­helmes.  SAT, 1932, 101 p. Enhavo: Anekdotoj, Pensigaj rakontoj, Paĝoj de l' rido, La lingvo kaj ĝia vivo, Priskriboj kaj La scienco kaj la in­struo. Lingvaj rimarkoj sub la leg­aĵoj.

        Unua Libro de Esperanto estis ler­nolibro por rusoj. Laŭ tiutempa rusa leĝo ĉiu presita verko povis aperi en la librovendejoj nur tiam, kiam oni ricevis permeson de la cenzuro (krom ĝia antaŭa aprobo), t. n. „bileton por ellasi“ ĝin el la presejo. Zakrzewski sukcesis trovi tiun „bileton“ inter mal­novaj paperoj de la presejo kaj ĝi havas la daton: 14 jul. 1887, do ĝi estas la tago de la apero de la unua E-libro. La libro konsistas el 40 pa­ĝoj, kovrilo kaj granda folio. Ĝia titolo: „Dr. Esperanto. Meĵdunarod­nyj Jazyk. Predislovje i polnij uĉeb­nik.“ (Traduko: D-ro E. Int. lingvo Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro.) Sur la titolpaĝo krom la titolo estis presite en E: „por Rusoj“ kaj rus­lingve: „Por ke lingvo estu tutmonda ne sufiĉas nomi ĝin tia.“ „Prezo 15 ko­pekoj“, „Varsovio. Tipo-Litografejo de Ĥ. Kelter. Strato Novolipie n-ro 11. - 1887 -„. Sur la dua paĝo estas permeso de la cenzuro kun la dato: 21 majo 1887 kaj subskribo en la rusa lingvo:  „La lingvo int., kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo - la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al  ĝi.“ Sur la tria paĝo de la kovrilo estas la ruslingva noto: „La rajto de traduko de tiu ĉi broŝuro en ĉiujn aliajn lingvojn apartenas al ĉiu.“ Sur la lasta paĝo ruslingve kaj en E: „Adreso de la aŭtoro: Al s-ro D-ro L. Zamenhof por D-ro Esper­anto en Varsovio. Ĉefa vendejo de tiu ĉi broŝuro (en rusa lingvo) en la librovendejo de V. A. Istomin en Varsovio.“ Enhavo de la libro: l. Antaŭparolo (28 p.), en kiu estis la unuaj E tekstoj: a. Patro Nia (preĝo), b. El Biblio, c. Modelo de letero, ĉ. Mia penso (originala poezio) d. traduko el Heine, e. Ho, mia kor' (originala poezio); 2. 8 kartetoj „pro­mesoj“ (v.) kun deklaro, enhavanta promesojn ellerni la lingvon, se dek milionoj da personoj donos publike la saman promeson; 3. plena lerno­libro de la lingvo int., konsistanta el la alfabeto, dekses gramatikaj kaj sin­taksaj reguloj (6 p.) 4. Sur aparta folio estis aldonita E-rusa vortaro kun klarigoj pri ĝia uzo. (Antaŭparolo; I kaj II ĉapitroj represitaj en Fund. Krestomatio, p: 241-56. - Antaŭ­parolo kun klarigoj de Dietterle en OV, p: 17-21.) I. ŜIRJAEV.

        „La ruslingva „Unua Libro“ entenas kelkajn formojn, restojn de antaŭaj Z-aj provoj, kiuj malaperas en la franca, pola, ktp. Jen ili estas: speri (esperi), vinki (venki). Aliaj radikoj havas sencon nun ne uzatan: erari (vagi) militi (batali), forko (fork­ego), stalo (ŝtalo), ŝtofo (materio, ke­mia principo), vaksi (kreski), tombi (fali). Vortoj ian, kian, nenian, . . . en ĉiuj kvin naciaj „Unuaj Libroj“ sig­nifas iam, kiam, . . . La ruslingva „Unua Libro“ enhavas 947 radikojn, el kiuj 11 estas propraj nomoj. Sur la aldonita folio ni trovas 917 radikojn absorditajn kaj 10 ekster la ordo. Preserara folieto donas ankoraŭ 2, sed nuligas la radikon „sper“. En la teksto kaj titolpaĝo ni trovas ankoraŭ 19 radikojn. Entute 947.“

        (STOJAN, BIL, p: 287.)

        Unua adresaro: 1889 en Varsovio kun 1000 nomoj de E-istoj, inter kiuj estas Beaufront, Demonget, Dom­brovski, Einstein, Frollo, Geoghegsn, Grabowski, Henriclundquist, Kana­loŝŝy-Lefler, Kofman, Marignoni, Phil­lips, Runstrom, Schmidt, Solovjov, Trompeter, Wahl, ktp.

- artikolo pri E: 7 aŭg. 1887 en pola ĵurnalo „Kurjer Godzienny“ en Varsovio kun la titolo „Anti-Volapük“ subskribita de Wl. S. (Wladyslaw Sabowski), en kiu la aŭtoro montris superecon de E

- diservo kun E-lingvaj kantoj: 26 okt. 1896 en la katolika preĝejo de Smolensk (Rusujo).

- dramo originala: Gustaf Vasa de R. Schmidt en 1910.

- ekzameno pri kapableco: 1899 de SPPE.

- Enciklopedio de Esperanto: la nuna, 1934.

- filmo E-a: la entombigo de Z, prezentita 17 apr. 1917 en la varsovia kinejo Uranja.

- gazeto: 1 sept. 1889 „La E-isto“ en Nürnberg. Ĝia eld. estis L. Ein­stein, red. Z.

-       geedziĝo inter diversnacianoj pere de E: 1899 en Abo inter V. Langlet kaj S. Blomberg.

- insigno E-ista estis fabrikata 1894 en Odesa.

- interparolo en E: 1887 en Var­sovio inter Z kaj Grabowski.

-- iriterparolo inter diversnacianoj: 1889, kiam la rusa E-isto Postnikov vizitis Francujon.

- interŝtata rekono de E: 1924 „klara lingvo“ por la telegrafo pro­ponita de la Ligo de la Nacioj kaj 1925 akceptita de la Univ. Telegrafa Unuiĝo.

- kantĥoro: 1921 en Budapest en kadro de HESL.

- kongreso: I-a UK 1905 en Bou­logne sur Mer.

- kongreso de UEA : 1910 en Dres­den.

- kongreso de SAT : 1921 en Praha.

- kongreso de IKUE: 1910 en Paris.

- korespondado internacia inter infanoj: 1903, aranĝita de instruistoj Čejka (Moravujo) kaj Ducommun (Svisujo).

- kunveno internacia de E-istoj: 7-8 aŭg. 1904 en Calais kaj Dover.

- laborista int. E-Asocio: 1906 la „Paco-Libereco“.

- lektoro de E ĉe altlernejo: 17 apr. 1917 Josef Schamanek ĉe Tek­nika Altlernejo en Wien.

- lernolibro: jul. 1887 en Varsovio.

- listo de la „unua-aĵoj“: en la „Konversacia Gazeto“.

- literatura konkurso: 1896 en Pet­rogrado.

- ministro, kiu parolis en E: 1911, Conybeer, dum la 1-a Aŭstralia E ­Kongreso.

- monumento de Z: 1914 en Fran­zensbad.

- oficiro, kiu havis permeson uzi E-an distingilon: 1917 Carreira Saldanha, Portugalujo.

- opera prezentado: 1912 dum la UK en Kraków; „Halka“.

- poemo originala: 1887 „Mia pen­so“ de Z.

- poŝtmarko kun E-a teksto: 1925 en Sovetio.

- poŝtstampo E-a 24 aŭg. 1913 dum la UK en Bern.

- prediko: 1906 en la 2-a UK en Genève; pastro Rust.

- preĝlibro: 1893, de L. Beaufront.

- prozaĵo originala: 1897, rakonto de M. Abesgus sub titolo „Marko Kraljeviĉ“.

- romano originala: 1907, la „Kas­telo de Prelongo“ de Vallienne.

- senfadena telefonparolado: 3 apr, 1930 inter A. Couto Fernandez, Rio de Janeiro kaj E. Houbart, Paris.

- societo E-ista : dec. 1888 en Nürnberg.

- standardo: 1905 en Boulogne; ĝi flirtis unue sur ŝipoj de Duchochois en 1905.

- strato de Z: 1912 en Sabadell (Hisp.).

- ŝtatestro, kiu diris salutvortojn en E: 1929 Miklas, Aŭstrujo.

- ŝtato, kiu reprezentigis sin ĉe E-a kongreso: 1907 Belgujo (UK en Cambridge).

- tabulo honore je E-ista verk­isto: 1933 Grabowski, Varsovio.

- teatra prezentado: 27 sept. l896 en Smolensk (Rusujo); komedio „Brandfaristo“ de Tolstoj.

- teatra prezentado per profesiaj aktoroj: 1908 dum la 4-a UK en Dresden; „Ifigenio en Taŭrido“ de Goethe.

- telegramo, laŭ la akcepto de E kiel klara lingvo: 1 nov. 1926 de Brita E A al la Radio Ekspozicio en Dublin.

- tradukita verko: 1888  „La Neĝa Blovado“ de Puŝkin, trad. de Gra­bowski.

- vojaĝo per E: 1895; svedaj stu­dentoj V. Langlet kaj Etzel al Rusujo.

        Unuel, ps. de Z.

        Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. v. UŜE.

        Unuiĝo de E-istaj Virinoj. v UDEV

        Uppsala. Urbo en Svedujo kun 30.295 loĝantoj. Loko de la dua oficiala unu­iĝo de E-istoj, 1891, kie fondiĝis la grava gazeto „Lingvo Internacia“, 1895, kaj restis tie ĝis 1899.

        Ura Ryozi, japano, asistanto de anatomio ĉe Imp. Univ. de Tokyo. Nask. 11 apr. 1903 en Tokyo. Landa kasisto de TEKA en J-ujo. Multe klopodas por E en medicinaj rondoj.

        Urugvajo, Suda Ameriko. Pioniro de E estis en 1901 Carlos Charrier. Precipe multon li laboris por E en 1904-5. Dank' al lia fervoro, 24 sept. 1905 estis fondata la unua E-grupo, poste aliformiĝinta je societo. En 1906 la societo aranĝis kursojn en Liceo Carnot kaj por propagandi E-n oni fondis specialan Int. Grupon de Mon­tevideo. Samjare la gazeto „El Dia“, presis portretojn de membroj de la societo. Dum medicina kongreso en la ĉefurbo (1907) Meksika delegito prof. Gr. Mendizabal rekomendis E-n por kongreslaboroj kaj dum samjare okazinta Amerika Kongreso de Stu­dentoj E-istaj studentoj de Monte­video faris raporton pri E. Samjare oni fondis en la urbo societon unu­igantan la prop-istojn de du najbaraj respublikoj Argentino kaj U., poste (en 1911) tie oni fondis EA-n „Semo“. En 1925 oni aranĝis Radio E-Kurson, Fernandez gvidis kursojn por s-inoj de la Ruĝa Kruco kaj por geinstru­istoj, oni fondis UES-n kaj por jun­uloj E Junularo-n. 1-4, jan. 1926 en Montevideo okazis la 1-a Sudamerika E-Kongreso, kiun partoprenis delegi­toj de Ĉilo, Paragvajo, Brazilo, Ar­gentino kaj Urugvajo. Kelkan tempon agadis Sudamerika E-Federacio, kiu aperigis monatan revuon „Sudame­riko“. Samjare fondiĝis ankaŭ U. Kat. ES. En 1927  ĵurnalo „Impercia!“ ĉiu­semajne publikis E-informojn de la E-  junularo. Laŭ la Dietterle-statis­tiko en 1928 E-istoj troviĝis en 9 lo­koj. Laŭ la raporto de I K en 1933 Enrique Munoz, spite al sia granda aĝo, tre vigle sekvis ĝiajn laborojn. UEA-del. en 1933 en 10 lokoj.

I. ŜIRJAEV.

        Usmanov Ŝamil, tataro, sovetiano, verkisto. Nask. 1898. E-isto de 1929. Membro de CK SEU de 1931. Gvidis Moskvan komitaton de SEU 1930-32.

        Usono (populara formo de landno­mo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko). Usono kaj Kanado kune prezentas grandan areon kun pli ol 130 mi­lionoj da loĝantoj, kie la angla lingvo estas preskaŭ la sola parolata. Oni do ne sentas la bezonon de helpa lingvo tiel forte, kiel en aliaj landoj, kies lingvoj ne havas egale grandan dis­vastiĝon, kaj pro tio E ne estas tiel multe akceptata, kiel en multaj aliaj landoj. Ankaŭ la E-istoj de U. ne povas ofte renkonti kaj viziti alilan­dajn kaj alilingvajn E-istojn, kaj ne povas ricevi praktikajn helpojn per  la uzado de E tiom, kiom ekz. la E-­istoj de eŭropaj landoj.

        Tamen E-istoj troviĝis en U. de la unuaj tagoj de la movado. En 1887 Amerika Filozofia Societo (v.) en Philadelphia, post studado de Vola­pük, kiun ili ne povis aprobi, propo­nis al aliaj intelektaj societoj de la mondo kongreson por krei int. ling­von, laŭ principoj tute similaj al tiuj, sur kiuj estas bazita E., pri kiu ili tiam sciis nenion, sed pro manko de respondoj, la proponita kongreso ne efektiviĝis. Tamen Henry Phillips, sekr. de la Societo, tradukis la unuan lernolibron de Z. sub la titolo „An Attempt Towards An International Language, by Dr. Esperanto“, kaj eldonis  ĝin en 1889. Li ankaŭ propo­nis verki vortaron, sed lia longa mal­sano kaj morto (en 1895) malebl­igis tion kaj estis granda perdo rilate al la progresigo de E en U. Nelonge post la apero de E R. H. Geoghegan, unu el la unuaj angleparolantaj E-istoj, venis el Anglujo al U. kaj laboris di­ligente por E. Li tradukis en anglan lingvon la unuajn lernolibrojn de Z kaj lia profunda scio de orientaj kaj aliaj lingvoj estis utilaj en la propa­gando de  E ĉe la neeŭropaj popoloj. En tiuj fruaj tagoj F. G. Morin en Chicago kaj A. G. Beaman en Mil­waukee, inter aliaj, estis pioniroj de la afero.

        Dum multaj jaroj, tamen, la afero, kiel aliloke, kreskis tre malrapide. Nur izolaj fervoruloj laboris en la kampo. Nur en 1905 ĝi komencis antaŭeniri sur la vojo de sukceso. 16 febr. 1905 kelkaj interesatoj en Bos­ton fondis la unuan grupon en U., kies prez. estis John Fogg Twombly, sekr. Edward K. Harvey. 23 marto 1905 la Bostonaj E-istoj fondis nacian asocion, Amerika E-ista Asocio, kies prez. fariĝis Charles A. Matchett, sekr. Harvey kaj Twombly. En tiu jaro aperis ankaŭ grupoj en New­ York, Phiadelphia kaj atiloke; en 1906 en Chicago Seattle kaj multaj aliaj lokoj. Tre konata usona ĵurnalisto, George B. M. Harvey, subtenis la movadon fervore, presante en grava gazeto „North American Review“, kiun li redaktis, propagandajn arti­kolojn kaj lecionojn kaj varbis al la afero multajn gravajn personojn. Laŭ raporto de la sekr. de la nacia asocio, en jan. 1907 ekzistis en Usono kaj Kanado 82 konataj grupoj kaj rondoj. En jan. 1907 la asocio komencis eldoni gazeton „Amerika E-ista Re­vuo“. (Jam en okt. 1906 Arthur Ba­ker en Oklahoma City estis fondinta gazeton   Amerika E-isto“.) En 1908 ĉe la unua landa kongreso en Chau­tauqua (ŝtato New York)  oni renomis la asocion E-ista Asocio de Norda Ameriko (EANA) kaj Edwin C. Reed fariĝis sekr. kun sidejo en Chicago. Amerika E-ista Revuo ĉesis ekzisti kaj Amerika E-isto fariĝis oficiala organo de la asocio. En 1910 la 6-a UK okazis en Washington. 357 E-istoj ĉeestis, el 20 landoj, i. a. Z. 16 regn­estroj estis oficiale reprezentataj. Pre­zidis John Barret;, direktoro ĝenerala de Panamerika Unuiĝo, kaj prez. de EANA. Oni prezentis en parko dra­mon de Shakespeare „Kiel Plaĉas al Vi“, trad. de d-ino Ivy Kellerman Reed.

        Poste en Usono kiel en aliaj landoj, venis malfacilaj tagoj por la afero kaj la nombro de interesatoj malgrand­iĝis. Pro la premo de personaj aferoj, Reed ne povis plu teni la direktadon de la asocio, kaj en 1913 kelkaj fer­voraj E-istoj en ŝtato Massachusetts, i. a. Edward S. Payson, George W. Lee, Ernest F. Dow, d-ro C. H. Fes­senden kaj f-ino E. J. Meriam, entreprenis la malfacilan taskon. Spite de ĉiuj malhelpoj la gazeto aperis regule kaj landa kongreso okazis ĉiu­jare. En 1915 okazis en San Francisco dum la Ekspozicio Panama-Pacifika la 11-a UK, organizita de D. E. Par­rish, prezidis R. Colquhoun. Pro la milito tiam furiozanta nur 163 E-istoj ĉeestis, el 16 landoj; 17 regnestroj estis oficiale reprezentataj.

        Post la milito la afero komencis antaŭeniri malrapide. En 1929 J. J. Sassmuth fariĝis sekr. de EANA kaj danke, ĉefe al liaj nelacigeblaj penoj, la intereso pri E reviviĝis. Oni fondis novajn grupojn kaj ĝenerala intereso ree montriĝis pri la afero. En 1932 20 grupoj estas oficiale filiiĝintaj al la nacia asocio, kiu posedas 644 rekte aliĝintajn membrojn, krom multaj aliaj anoj de la filiaj kluboj. Neniu statistiko ekzistas por montri la nomb­ron de la membroj de filiaj kluboj. Ekzistas ankaŭ ĉirkaŭ 40 aliaj grupoj ne oficiale filiiĝintaj al EANA, kvan­kam en harmoniaj rilatoj kun ĝi, krom diversaj neorganizitaj klasoj kaj ron­doj. La asocio eldonas gazeton kaj jarlibron, vendas kaj eldonas librojn, kaj kondukas viglan propagandon. Sub ĝiaj aŭspicioj kunvenis landaj korgresoj seninterrompe de 1908. Prez. estas Henry W. Hetzel de Phitadelphia (de 1926); sekr. J. J. Süssmuth de Fort Lee (New Jersey). La asocio reprezentas la E-istojn de Usono kaj Kanado kune.

        Oficialaj aproboj de E de naciaj kaj ŝtataj registaroj preskaŭ neniam estis farataj. La parlamento de ŝtato Mary­land en 1908 faris leĝon permesantan la enkondukon de E en la lernejojn de tiu ŝtato; tamen ĝis nun oni ne uzis tiun permeson. En la pli multaj ceteraj ŝtatoj oni povas instrui E-n sen speciala leĝa permeso. E estas instruata en la ŝtataj universitatoj de Minnesota (koresponde) kaj Califor­nia, plue en Univ. de Honolulu (Ha­waii) kaj en superaj lernejoj de Ho­nolulu kaj Los Angeles kaj Pasadena (Cal.). Krom tio la instruado estas tute farata de grupoj kaj privataj klasoj. Diversaj ŝtatoj sendis oficialajn reprezentantojn al E kongresoj. Komerca Ĉambro de Los Angeles sendis D. E Parrish en 1911 kaj Joseph R. Scherer en 1930 sur mondvojaĝon por reklami per paroladoj tiun urbon.

        Laŭ 1932-a jarlibro UEA posedas 119 delegitojn kaj 15 vicdelegitojn en Usono. D. E. Parrish en Buffalo (ŝtato New York) estas nacia sekr. por Usono; B. Schmitz en urbo New York kaj A. S. Vinzent en San Francisco estas ĉefdelegitoj. Usonaj anoj de L. K. estas d-ino Ivy Kellerman Reed, Edwin C. Reed, d-ro James Underhill kaj Herbert M Scott. Antaŭaj anoj estis R H. Geoghegan, d-ro Max Talmey, d-ro D. O. S. Lowell, J. J. Süssmuth kaj W. G. Adams. Henry W. Hetzel estis    reprezentanto de Norda Ameriko en K.R.

        Usono ne donacis multon al   la literaturo de E. D-ino Reed tradukis „Kiel Plaĉas al Vi“ de Shakespeare kaj „La Reĝo de la Ora Rivero“ de Ruskin. La ĉefa E-ista literaturisto en Usono estis Edward S. Payson, kiu verkis originalan romanon „Juneco kaj Amo“ kaj tradukis multajn romanojn. D-ino Reed, d-ro Benson, A. Baker, Max Talmey, A. Kenngott kaj aliaj verkis lernolibrojn. El la ĉefverkoj de la usona literaturo aperis en E nur kelkaj kolektoj de romanetoj de Poe kaj Irving, romano de Jack London, romano de Upton Sinclair kaj krom tio: malmultaj  tradukaĵoj el la verkoj de malpli gravaj usonaj verkistoj. Kelkaj prop. gazetoj aperis, el kiuj ekzistas nuntempe nur „Amerika E-isto“, oficiala organo de EANA. Amerika E Instituto en Madison (Wisconsin) eldonas „Sciencan Gazeton“ (red. Karl Fröding).

        Rimarko. La artikoton tralegis D. E. Parrish, E. C. Reed kaj J. J. Süssmuth, donis plenan helpon      kaj konsilon f-ino E. J. Meriam.

W. G. ADAMS.

        Laborista movado. LEA-NA (Laborista E-Asocio de Norda Ameriko) estas ankoraŭ en organizata stato. Ĉefa malhelpo: granda parto de LEA-anaro estas nova elemento nun spertiĝanta en la lingvo mem kaj en organizaj problemoj. Membrostato en 1934 ĉ. 160. Grupetoj funkcias en New York, Cleveland, Chicago, Win­nipeg, Toronto, Newark; la granda parto de la anaro estas izolitaj E-istoj en diversaj lokoj de Kanado, Usono, Kubo kaj Meksikio. Tre aktivaj anoj: R. Bonesper, Monus, Harwey, Ger­manton, Fridmann, Kardos, Gábor, Mario Vilta, Schenker en New York City; Faltus en Cleveland; Vajner, Guderna en Chicago; Lazurka en Montreal. Gumbinger en Toronto; Franyo kaj Grausdin en Winnipeg; Carlson en Vancouver, Marble en Seattle, ktp.

        Biografio, alveninta post la presigo de la unua volumo:

        Bonesper Ralph (ps. Ruĝamo), laboristo, eksmaristo. 37 jara (pro sengepatra vivado mankas detaloj pri la dato kaj loko de lia naskiĝo). Lernis E-n en 1921 en Hungarujo. Kiel migrulo kaj maristo vojaĝadis en ĉ. 20 landoj, helpite de E kaj  propa­gandinte por E. En 1927 en Antwer­pen organizis maristan E-grupon, kiu  jaron post lia foriro likvidiĝis pro    disvojaĝo de preskaŭ ĉiuj membroj. En 1929 prez. de SAT-Rondo en New York. En 1930 fondis LEA-NA, kaj gvidas ĝin ĝis nun (ĝen. sekr.). Instruis E-n en  New Yorka „Workers School“ (plej granda lab. revolucia lernejo en Ameriko), kiu oficiale en­kondukis E-n. Peranto de IPE. Arti­koloj en S-ulo, HDE, Ĉina E-isto k. a. Multaj artikoloj trad. el E en usonaj, francaj, germanaj, belgaj, sovetaj, ĉinaj kaj hungaraj gazetoj.

        Usui Syuiti, japano, ĵurnalisto de tagĵurnalo „Yomiuri“. Aperigis en 1906 parolon de Kroita pri E en sia ĵur­nalo kaj vekis intereson de publiko. Kunfond. de JEA, 1906 - (Kuw.)

        UŜE (mallongigo de la nomo: Unu­iĝintaj ŝtatoj de Eŭropo). Paralele kun la Paneŭropa-movado (v.) est­iĝis kaj evoluiĝis (longtempe ne pub­like) la U E-ideo kaj fariĝis la UŜE-­programo. La ĉefdiferencoj inter la Paneŭropa- kaj USE-programo estas: a) La estonta mondpotenco dividiĝas - laŭ la Paneŭropa programo - je 5 partoj (USA, Britujo, Paneŭropo, Japanujo, USSR), dume tiu laŭ la UŜE-programo dividiĝas nur je 2 partoj: je la okcidenta hemisfero, gvidata jam nun de USA, kaj je la orienta hemisfero, gvidota de UŜE; b) al UŜE devos aparteni - laŭ di­versaj geopolitikaj kaj sociaj kaŭzoj - ankaŭ Britujo kaj Rusujo; c) la Paneŭropa-movado, kiel oficialan ling­von por la Paneŭropa-Unio, proponas la anglan, dume laŭ la UŜE-programo E estas destinita fariĝi la oficiala helplingvo en UŜE. Por forte kaj daŭre kunligi la eŭropajn ŝtatojn, la UŜE-programo proponas komunajn armeon, dogan- kaj eksterpolitikon kaj unuecan valuton. Taktiko: tondi por tuta Eŭropo ekonomipolitikan organizaĵon (UŜE-partion), kiu havas la taskon parlamentsisteme realigi la UŜE-programon. Laŭ la gvidantoj de UŜE la E-istoj estas destinataj fariĝi la iniciatoroj kaj la ekigantoj de la UE-movado. Organo: UŜE­EĤO, Eldonejo: „Libro“, Timiŝoara I., Rumanujo. Fakliteraturo: Joset Zauner: „Der Weg zur Europa-Par­tei (Der Ausweg UŜE)“, (La vojo al la Eŭropo-Partio, La elvojo UŜE); la sama : L' Eŭropanismo.“

        Laŭ  J. ZAUNER

        UŜE-EĤO. Gazeto por propa­gandi inter E-istoj realigon de UŜE (v.) Fondinto, eld. kaj red. Josef Zauner, Timiŝoara, Str. 1 Lonoviĉi, Rumanujo. Unua n-ro. jan. 1930. ap­eris 4 n-roj entute kun 24 pagoj, formato 24x32 cm. De jan. 1931 ĝis jul. 1933 8 n-roj kun 32 paĝoj, 32x48 cm. Vigla redaktado, interes­aj artikoloj kaj lertaj ilustraĵoj pri la eŭropa problemo kaj por prop. de UŜE.

        Utrechta Esperantisto. Gazeto ap­erinta monate, fondita de UER pro malapero de la nacia gazeto „Ho­landa E-isto“. La 1-a n-ro aperis 1 sept. 1925, la lasta (112-a) en jan. 1934. Presita komence hektografe, poste ciklostile. Kvankam kluborga­no, UE estis sendata al la ĉefaj ned. E-istoj. Red. G. J. Degenkamp; adm. f-ino J. W. Woutersen, poste H. J. Korthals. - (G. J. D.)