Ŝ
Ŝako.
La ŝakludo estas unu el la fenomenoj, kiuj proksimigas inter si la homojn
kaj naciojn same kiel la lingvo. Ĝi havis jam en la antikvaj epokoj
grandan signifon en la int. sociaj rilatoj. Ĝi estis la unua amuza
okupado, per kiu kuraĝadis la ŝakludantoj migri en fremdajn landojn,
por mezuri siajn fortojn laŭ la sama maniero de la nuntempaj sportistoj.
Historiaj verkoj aludas multofte pri tiaj okazintaĵoj. Th. Hyde raportas
en sia verko, (1694) ke la jugoslavoj eĉ koresponde ludadis kun la komercistoj
Veneciaj.
Al la ŝako dediĉis sian
atenton jam Z, kiu en 1892 aperigis en „La E-isto“ kelke da ŝakproblemoj.
Same okupis sin pri la ŝako en 1910 la „German-Aŭstria E-isto“, kies ŝakfakon
gvidis S. Steiner. En la plej nova tempo estis HDE kaj „La Sulo“, kiuj okupis
sin per la ŝakaĵoj. Gravan atenton por tiu ĉi ludo montris UEA
per fondo de modela ŝakangulo en 1921 en sia oficiala organo. Ĉi tiu
ŝakangulo estis seninterrompe daŭrigata ĝis 1927. Ĝin red.
per sia ŝakarto jam konata faka verkisto Fr. Hájek el Praha. La angulo
reproduktis ne nur la kutiman materialon, sed alportis ankaŭ sufiĉe
da originalaj problemoj de alta arta nivelo. Aktive partoprenis en ĝi 170
s-anoj, apartenantaj al 35 nacioj.
Al la III-a kongreso de la tutmonda
organizaĵo de la ŝakistoj, 1926 en Budapest, estis proponite de P.
Balkányi kaj Fr. Hájek uzi E-n por la organizaj aferoj. La propono ne estis
por la nuna tempo akceptita, sed la organo de la federacio klarigis sin preta
akcepti kunlaboraĵojn presotajn en E.
E montris ankaŭ novan vojon al la ŝaka
problemarto, ebligante la kunlaboron de diversaj problemskoloj. Tion oni povas
vidi ekz. ĉe Bailey kaj Hájek. Apude estas reproduktata karakteriza speco
de simila problemo de tiuj aŭtoroj. Postulata estas sinmato per la 5-a
movo. Al la motivo de B. donis H. la surprizigan ŝlosilon kaj pliriĉigis
la ludpovon de la nigra peono. La solvo estas jena: l. Td4-d8, e7:f6, 2. eb-e7,
f6-f5, 3. e7- e8D, f5:e4, 4. Kh5-f3, e4:f3, 5. De8- b5, f3-f2m.; 3. . . f5-f4,
4. De8-f7, f4:e3, 5. Df7-f2ŝ, e3:f2m; 4... f4-f3; 5. Df7-c4, f3-f2m. - E
aplikas la algebran sistemon de ŝaka notado pro ĝia ĝenerala
int. komprenebleco.
Koncerne la terminaron estu notite, ke
estas plejparte obeataj la spertoj de la miljara historio de sinsekva evoluo de
la ludo. Tiel estis baldaŭ forlasita la maniero, devenanta el la frua
tempo de E, laŭ kiu oni insistis traduki veran aŭ supozatan enhavon
de la fakaj esprimoj. Tiuj esprimoj devenas plejparte el la oriento, kaj ili
estas kvazaŭ la simbola tradicio de la ŝakludo. Tial ne perdiĝis
la antikvaj radikoj el la vorto ono (rememoras la antikvan pedon), kuriero,
damo (ne reĝino), kampo, aroko (rememoras roĥ aŭ rocco), pado
(S. Franz, patt), mato aŭ smato (Paluzie proponis ŝmato, kiu estas
plimallongigo de ŝakmato. Hájek uzas smato, ĉar la radiko „mat“
signifas nian „mort“, kiu ofte transiras en la naciaj lingvoj en „smert“. Per
la sammaniera antaŭmeto de la litero „s“ estas celata diferencigo inter
la du konataj samsonantaj vortoj.)
Per originalaj laboroj el la sfero de la
ŝaka problemo reprezentis sin el la E-istaj vicoj H. T. Baile ,
W. Chmellarz, J. Paluzie, Fr. Hájek, J. Smutný.
Ŝaka literaturo en E: Paluzie: Sesdek
ŝakproblemoj, kun bona faka vortaro kvinlingva, kompilita helpe de F.
Pujula Vallès, Barcelona 1909. „Un artista en Ajedrez“, hispanlingva
biografio de la ŝakproblemisto V. Marin, kun traduko E-a, Barcelona, 1913.
- „The Chess Review“, Manchester, 1907, enhavis specialan ŝakfakon en E,
red. de alia bona ŝakverkisto kaj E-isto E. T. Blanshard. (La cititaj
verkoj mankas el BIL)
FR. HÁJEK
Noto de M. C. Butler. „Mato“ ŝajnas
pli bona, ol „ŝmato.“
Šamla
Jiří, ĉeĥo, oficisto de Radio-stacio en Brno. Nask. 17 sept. 1913 en
Brno. E-isto de 1927. Ofte parolis en E-a disaŭdigo el B. Tradukis plurajn
tekstojn por disaŭdigo. Verkis broŝuron ĉeĥa-E-an „Per poŝtmarko
kaj E ekkonu la mondon“, 1934.
Ŝapiro
Jakobo, ĵurnalisto en Bialystok, prez. de la unuiĝo de ĵurnalistoj
por la B-a regiono. Nask. 26 okt. 1897. Dum 1919-21, sekr. de sia urbo, li uzis
ĉiun okazon por kolekti datojn pri la naskiĝo de Z. Li sukcesis
elmontri al la urbestraro kaj ankaŭ al aliaj oficialaj faktoroj la gravan
signifon, ke Z naskiĝis en tiu pola urbo. Sekvoj: strato kaj memortabulo
pri Z kaj plano de granda monumento, postkongresoj ktp. S. estas tre agema ĉefdel.
de UEA, prez. de la loka EG de pli ol 10 jaroj. Lia prop. laboro estis plej
signifa dum la mondmilito; laŭ la tiamaj spertoj li kompilis la verkon „La
mondmilito kaj E“, 1915. Li estas unu el la plej humorstilaj E-istoj, sub ps.
Joŝo publikigis „Babiladoj de bonhumora Zamenhofano“; verkis ankaŭ
„Humoraj Felietonoj“. Li kunlaboras al L. M. kaj aliaj E-gazetoj. Dum la Int.
Floraj Ludoj li estis ofte premiita.
E. WIESENFELD.
Ŝarapova
Anna, rusino. Nask.1863, mortis 1923. Tre fervora prop-istino en Kostroma. Ŝi
multe kunlaboris en la E-gazetaro. En apartaj libretoj aperis ŝiaj
tradukoj „Kaŭkaza kaptito“; „La morto de Ivan Iljiĉ“ de Tolstoj kaj
„E kaj Vegetarismo“. Dum la milito ŝi loĝis en Svislando kaj ŝia
reveno al Ruslando en 1920 multe helpis al restarigo de int. Erilatoj post la
milito inter rusaj kaj alilandaj E-istoj.
Ŝatunovskij
Samuil, sovetiano, hebreo, matematikisto. Nask. 1859, mortis 1929. Li laboris
en Germanujo kaj Svislando, poste loĝis en Odessa kiel privatdocento en
ties Univ. Post la revolucio Ŝ. fariĝis prof. en instituto de
popolklerigo kaj en politeknika instituto en O. Aŭtoro de gravaj verkoj
pri matematiko kaj logiko. Pioniro de E en la unuaj jaroj de E-movado en O. li
vigle kunlaboris kun V. Gernet kaj A. Kofman. En 1897 li partoprenis en juĝanta
komitato de lit. konkurso de la Peterburga ES. Kunlaboris al la Fund.
Krestomatio.
Ŝĉavinskij
Timofej Aleksandroviĉ“, ruso. Nask. en 1862, loĝis en Melitopol,
poste en Petrogrado, mortis pro malsato kaj aliaj travivitaj krizoj en 1921.
Fervora E-isto jam de la unua epoko. Estis prez. de M-a filio de la ES
„Espero“. Multe tradukis kaj verkis en E, redaktis lit. almanakon „Verda Radio“
kaj eldonis artiste presitan de li mem hektografe, revuon „Feĉo“.
Ŝi.
Romano de H. R. Haggard, trad. de G. J. Degenkamp. 1934, 278 p.
„Majstraĵo de angla literaturo... La lingva stilo estas flua. . . Kiel E-a
literaturaĵo la verko entute estas bona. . . Kiel traduko tamen, ĝi
malaukcesis. . Neniu traduko estu entreprenata de alilingvano.“ (M. C. B.,
„The British E-ist“, nov. 1934.)
Ŝibajama
Kei, japano, bonzo. Nask. 30 nov. 1894 en Kyoto-si. E-isto de 1925. Sekr. kaj
unu el la fondintoj de J. Budhana Ligo E-ista. Red. de „La Lumo Orienta“.
Verkis: „Historieto de la Nanzenĵi templo. La dek bildoj de Bovpaŝtado“,
1930.
Ŝidani
Bahmen, persa princo en Teheran. Unu el la pioniroj de E en Pesujo. Estante
bahaano, en 1919 li sciiĝis, ke Abdul Baha rekomendis al siaj adeptoj
lerni E-n. Post kelkaj monatoj li jam posedis E-n, kaj komencis
propagandon inter la bahainoj. En 1916 li havis inter ili 10 instruistojn de
E. Samjare li edziĝis je E-istino, Muĉu1 Mossover.
Ŝidlovskaja
Maria Ivanova, rusino, sanitara statistikistino (en Dmitrov). Ellernis E-n en
1907. En 1908-12 ĉiusomere entreprenis E-vojaĝojn en Germanujon kaj
Hungarujon. Prop. kaj kursgvida laboro. Ŝi faris tradukon de ĉ. 100
literaturaĵoj, el kiuj 9 aperis en apartaj eldonoj, 38 en diversaj gazetoj
kaj multaj ankoraŭ en manuskriptoj; la plej gravaj: „Princo Serebrjanij“
de A. Tolstoj, „La sonĝo de Makaro“ de V. Korolenko kaj „La kapitanfilino“
de A. Puŝkin.
Ŝidlovskij
Konstantin Ivanoviĉ“, (ps.: Iks Voldiŝ), ruso d-ro, kuracisto, frato
de S. M. I. Nask. 20 febr. l858 en Kazanj, mortis 9 apr. 1920 en Moskva. Ampleksa
fakliteratura agado. E-isto de 1899. Laboris multe por TEKA, verkis artikolojn
pri E, parolis en E dum la int. med. kongreso en Budapest, 1909.
Ŝigemacu
Takizo (-zoo), japano, dir. de ŝovila kompanio. Nask. 9 apr. 1901 en
Hyôgo-ken. En jul. 1923 gvidis E-kurson por Oomoto-anoj, kio estis la unua paŝo
de E en O-ismon. - (Kuw.)
Ŝi
kliniĝas por venki. Unu el la plej bonaj anglaj komedioj, de Goldsmith,
trad. Motteau. 1904, 79 p.
Ŝimizu
Kacuo, japano, estro de agronomia lernejo, Hiratuka. Unu el la dir. de JEI. -
(Kuw.)
Ŝimomura
Joŝiŝi, japano. Nask. 15 jan. 1909 en Nagoya. Laboris ĉe E-fako
de Kiboŝa, Tôkyô. Lastatempe multe tradukis nuntempajn literaturaĵojn:
„Infanmurdo“, teatraĵo, 1930; „Unu Bileto“, detektiva rakonto, 1930; „Ora
Masko“ (same), 1931.
Ŝindo
Seitaro, japano, unuaklasa importisto. Nask. 14 marto 1902 en Osaka-si. E-isto
de 1919 kaj aktive kunagas kun la tutmondo. Prezentis al Komerca Universitato
de Tôkyô kursofinan tezon pri int. lingvo kaj komerco kaj provon de Ekonomia
Terminaro. 1927 kun aliaj fondis kaj gvidas Osaka E-societon, kiu estas la plej
potenca, bone organizita el ĉiuj lokaj grupoj en J-ujo. Ĉeestis
la UK en Budapest, 1929. Per bela, forta voĉo faris E-radiokurson de JOBK
por 1931 kaj 1932 ĉiufoje pli ol dekmil tekstoj venditaj. Prezidis diskutojn
ĉe kelkaj J E-kongresoj.
Ŝirjaev
Ivan Genadieviĉ“ (ps. Ivan Malfeliĉulo), ruso, unue instr., de 1904
pastro vilaĝa en Vologda. Nask. 11 apr. 1877 en Vereteja, gub. Jaroslavl,
mortis 23 okt. 1933. Post lia morto 6 nov., 11 nov. kaj 1 dec. pastro K. M.
Kolobaŝkin okazigis di-servojn en E je lia rememoro en la preĝejo de
Lomigory. E-isto de 1895 kaj dum sia tuta vivo li seninterrompe uzis E-n.
Partoprenis la lit. konkursojn de SFPE, „La Ondo de E“, Int. Floraj Ludoj,
ktp. Kunlaboris al „L' E-iste“, „L. I.“, „La Lumo“, „La Ondo de E“, „Kataluna
E-isto“, „L. M.“, ktp. Verkoj: „Sep rakontoj“, 1906; „La ciganino“, rakonto en
brajla preso, 1907; „Tra la loko ensorĉita“, 1913, „Forta impreso“, 1914
kaj „Peko de Kain“, 1933, ĉiuj tri originalaj rakontoj. Gravaj tradukaĵoj
restis en manuskripto: „Fratoj Karamazov“ de Dostojevskij, „Milito kaj paco“ de
L. Tolstoj, „Liturgio“ laŭ la ordo de S. Johano Orbuŝulo. Al li
apartenas ankaŭ grava iniciato: dum daŭro de kelkaj jaroj ĝis
majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub
titolo „E-Enciklopedio“. Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de la
nuna Enciklopedio kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon „iniciatinto-ĉefredaktoro“.
Ŝiŝmanov
Ivan D., bulgaro, d-ro, univ. prof. de literaturo, eksministro de la instruado.
Nask. 22 jun. 1862 en Sviŝtov, mortis 23 jun. 1928 en Oslo. (Norv.). Donis
senrezerve sian apogon al la E-movado kaj multfoje demonstraciis sian
E-istecon. En 1912 prelegis pri E en la Univ. de Sofia (aperis en broŝuro,
tri eldonoj). Estis honora prez. de BEA.
Ŝkarvan
Albert, slovako, d-ro, kuracisto, verkisto. Nask. 31 jan. 1869 en Tvrdošín,
mortis 29 marto 1926 en Liptovský Hrádok. Verkis kaj eldonis kun Evstifejev la
slovakan tradukon de „Fundamento“ (1907), kiu estis la unua libro slovaklingva
pri E.
Ŝlosiloj“.
„Bonan ideon havis la brita propagandisto Herbert F. Höveler. Estas la Ŝlosilo
de E, malpeza kaj malkara eldonaĵo, kiu estas aldonebla al letero.
Ekzemple E-isto skribas al iu en lando, kies lingvon li ne komprenas. Li
skribu en E, kaj aldonu la ŝlosilon. Tio estis la primitiva ideo, kiu
certe varbis al nia movado pionirojn en multaj lokoj. Laŭ la angla
elparolo de komencliteroj de 1 eldonintoj oni nomis tiujn libretojn „Ĉefeĉ“-„ŝlosiloj“
(Laŭ UEA-Jarlibro 1930, p: 45.) La ŝlosiloj havis gravan rolon
precipe antaŭ la milito, nuntempe plenumas gravan servon ĉefe la ŝlosiloj
en malgrandaj, ekzotikaj lingvoj, kies E-a ŝlosilo ofte estas la unua
serioza pionira paŝo. La ŝlosiloj enhavas la mallongan gramatikon
kaj vortaron nacilingvan E-an, la aranĝo kaj aspekto de la libretoj estas
similaj. La aperigon de la ŝlosiloj prizorgis de 1925 ICK, nun UEA. Laŭ
la normo de ICK ĝis 1933 ekzistis ŝlosiloj en 26 lingvoj. Kelkaj ŝlosiloj
presiĝis en multnombraj e-roj, ekz. la sveda ĝis 1933 en 140 miloj.
(l. la kajerojn de la Oficiala Dokumentaro.)
Ŝmurlo.
v. Szmurlo.
Ŝpicer
Mavro, kroato, majoro en pensio en Zagreb, 71 jara. Pioniro, fondis en 1908 la
organizon Unuiĝo de kroataj E-istoj en Zagreb, eldonis samjare lernolibron
kaj broŝuron. En 1909 verkis gramatikon kaj redaktis gazeton „La Kroata
E-isto“. En 1912 eldonis la antologieton „Kroataj Poeziaĵoj“, en 1932
aperis de li traduko de la nacia hero-eposo „La Morto de Smail Aga Ĉengiiĉ“
de Mazuraniĉ. Originalaj poemoj, recenzoj kaj prop. artikoloj.
Ŝtamers
Rudolfs, latvo, telegrafa oficisto. Nask. 1895. E-isto de 1924. Fondis 1929 E5
„Estonto“ en Liepaja. Kursgvidanto. Del. de UEA en L. de 1933.
Ŝtato
kaj Revolucio. De Lenin, el la
rusa trad. Demidjuk. 1926, 150 p.
„Tiu energia pledado estas ĉefe komentaro de paĝoj ĉerpitaj el
Marx kaj Engels. La tuto apogas sin sur senĉesa akra kritiko de l‘
demokrataj socialistoj. La traduko estas taŭga.“ (U S., ,E , 1926, p: 13.)
Šupichová
Julie, ĉeĥoslovakino, pens. faka instr. en Praha. Nask. 27 jan.
1884 en Studenice. E-isto de 1907. Fondis E-rondojn. Propagandas precipe pere
de gazetoj (ĉefe porinfanaj kaj instrufakaj). Grava sukceso: de marto
1929 aperas preskaŭ ĉiusemajne E-rubriko en la granda ĵurnalo
„Národní Politika“. Verkis lernolibron, lernolibreton por junularo, E-Ĉ
konversacian libron, ampleksan legolibron, prop. broŝurojn ktp.
Kunlaboris al „La Progreso“, „Kulturo“, „E-ista Voĉo“, „Germana E-isto“,
„Int. Ped. Revuo“, ktp. En 1920-23 ŝi eldonis monatan prop. gazeton
„E-ský Zpravodaj“.
Ŝustr
Jaroslav, ĉeĥoslovako, komercisto-detalisto en Praha. Nask. 6
dec. 1901. E-isto de 1917. Partoprenas aktive en prop. de 1921 kiel funkciulo
de ĈAE, UEA kaj aliaj organizoj. De 1927 prez. de EK en Praha, de 1932 ĝen.
sekr. de ĈAE. Komerca reprezentanto de HDE en Praha.
Ŝvebo.
v. Ritmo.