Macan Karel Emanuel, ĉeĥoslovako, blindulo, muzika komponisto kaj instruisto de blinduloj. Nask. 1858 en Pardubice, mortis 6 febr. 1925 en P. E-isto de 1904. Prop. inter blinduloj en Ĉ. kaj ankaŭ eksterlande. Fond­into de SOĈNE 1922.

        Macauley (mak kaŭli) H., irland­ano. Fond. kaj sekr. de Irlanda Ligo de Katolikaj E-istoj, 1928

        Macfarlane (mkfarlen) Agnes Gib­son, skotino, librotenistino. Prez. de ES en Partick, del. de UEA.

        Machaĉek (maĥaĉek) ĉeho, mortis en Wien. Iama prez. de Bohema EK en W. Sur lia tombŝtono jena enskribo: „Tie ĉi subtere putras nur la korpo morta, Sed ĉe ni animo Via restas, kara, forta; En dolor' senfina, ni konsolon havu nune Ke ni nin revidos en la eterneco kune. - Bohema Klubo E-ista en Vieno.

        Macho (maĥo) Adolf, aŭstro-ger­mano, instr. de burĝlernejo kaj dir. de faka lernejo. Nask. 20 aŭg 1856 en Topkowitz (nun en Ĉeĥosl.) mortis 26 dec. 1932 en Wien. E-isto de 1906. Fondis en 1908 la duan ES en Wien la „Fideleco“, kies prez. li estis ĝis la morto. Multaj kursoj, ankaŭ por lernejanoj. Dum kelka tempo prez. de Instruista ES. Tradukoj de multaj germanaj poeziaĵoj (precipe en nanuskripto.)

        Macuda Cuneĵiro (-roo), japano, kuracisto. Nask. 25 apr. 1869 en Nara-ken, mortis 17 feb. 1931. E-isto de 1906, (sub n-ro 16486). Por provi kompreneblecon de E, sendis sian unuan leteron al Z kaj ricevis resp­ondon de li. Del. de UEA. - (Niŝida)

        Macuzaki Kacumi, japano, oficisto, febr. 1901-en Tokyo-si, mortis 2 febr 1926 tie. E-isto de 1916. Por 1925 reprezentanta komitatano de JEI. Energie laboris por E kaj kunlaboris por E Junula Ligo (iama socialisma grupo). Verkis J. tradukon de Vivo de Z de Privat, 1923, kaj Facilan Legaĵon kun Komentario 1924.

        Maĉernis J., litovo. De 1911 ano de Kaunas-a ES. Multaj kursoj, artikoloj, prop. broŝuro, vortareto E-L. Estis red. kaj adm. de Litova Stelo. Ĉefe per liaj penadoj kaj red. aperis Litova Almanako. Trad. ĉ. 12 verkojn de L. Tolstoj, el kiuj parto jam aper­is presite.

        Madagaskaro, Afriko. Pioniroj estis P. Bourdier kaj M. Ravelojaona en Tananarive en 1901 kaj P. Lemoine en Diego-Suarez en 1903. En 1905 en T. estis fondita EG, samjare fondiĝis EG ankaŭ en Ankadifotsy. La gazeto „Le Courrier de T.“ presis E­-kronikon kaj artikolojn. En 1907 estis fondita grupo malgaŝa kaj grupo en la 13-a regimento de kolonia infan­terio kun 30 membroj. Laŭ Dietterle-­statistiko en 1928 nur unu E-isto troviĝis sur la insulo. Laŭ ICK-raporto 1929 „troviĝas jam notinda nombro de E-istoj indiĝenaj.“ Malgaŝa ŝlosilo en preparo. UEA-del. en 1933 nur en Fianarantsoa.

I. ŜIRJAEV.

 

        Madeiro Insulo. En 1908 estas fondita EG en Funchal, kie ankaŭ nun funkcias grupo. En 1933 UEA-del en Funchal, Ponta Delgada kaj Sao Jorge. „H. J. Gomez de Freitas en Funchal daŭrigis sian regulan gazet­aran laboron.“ (ICK-raporto)                                  I. ŜIRJAEV

        Maeda Tutomu, japano, kemiisto, ano de „The Institute of Physical and Chemical Research“, Tokyo. Nask. 14 febr. 1895 en Kanazawa-si. E­-isto de 1925. Ekskluzive en E li publikigas multajn studojn pri kemio de 1926 kaj donas fortan instigon al sci­encistoj por E. Verkis- Koloidkemia Terminaro E, Angla, Germana, Fran­ca, 1929.

        Maeder (meder) Rudolf, Gottlieb, sviso, d-ro apotekisto. Nask. 22 apr. 1900 en St. Gallen. E-isto de 1928. Li E-iĝis pro tio, ĉar dum sia pol­landa vojaĝo li ne kapablis inter­kompreniĝi kun persono, kvankam li konis 5 eŭropajn lingvojn. Kunfond. kaj prez. de Nova EK en St. Gal­ten, prez. de SES de 1932. Kunlab­oranto de Int. Med. Revuo.

        Mahn (man) Georg, germano, ko­mercisto. Nask. 14 majo 1873 en Breslau, mortis (?). Entuziasmulo por ĉiuj idealaj celadoj li akcelis E-n pre­cipe en pacifistaj kaj laboristaj rondoj. Verkis gramatikon kaj trad. Al la forbuĉataj popoloj de Romain Rot­land.

        Mair Albert, aŭstro-germano, fak­instruisto kaj instr. de itala kaj franca lingvoj, pensiulo de la urbo Wien. Nask. 28 majo 1864 en St. Michael en Eppan (nun en Italujo). Jam antaŭ 1900 li interesiĝis pri Volapük, ĉag­reniĝadis pri ĝia netaŭgeco, poste of­te aŭdis pri E, sed opiniis ĝin nur vantaĵo samkiel Volapük. En 1924 per R. M. Frey estis varbita por E. En febr. 1925 per lia iniciato kaj helpe de Feubler aranĝiĝis 15 kur­soj en la metilernejo Mollardgasse, Wien. En 1925 fondis la EG „Verda Stelo“. De 1925 gvidis multajn kurs­ojn, faris paroladojn. De 1927 loĝas en Innsbruck, kie li estis prez. de la EK. En 1926 verkis kaj eldonis „Kompleta Traktado pri la Prepozi­cioj kaj la Akuzativo“, en 1927 aper­igis la verketon Vienaj Legendoj, en 1933 tradukis al germana kaj eldonis la E-romanon Hura de Baghy.

        Major József, hungaro, prof. de ling­voj, red. de Oomoto Internacia. Nask. 2 febr. 1904 en Cece, Hung. Studis en la Univ. „Sorbonne“ en Paris. Post okjara loĝado en Paris veturis al Japanujo, kie li fariĝis red. de O. I. kaj gvidas kursojn E-ajn kaj naciling­vajn. Lernis E-n en Budapest, Labo­rista Grupo, 1919. De tiam konstante propagandis, gvidis kursojn, verkis artikolojn. Gajnis unuan premion ĉe Floraj Ludoj. Estis sekr. de Oomoto Int. en Paris. Vojaĝadis tra Japanujo, faris pli ol cent paroladojn, int­eresigis japanan gazetaron pri E.

        Makbeto. Tragedio de Shakespeare, el la angla trad. Lambert. 1908, 123 p. „Lerta traduko. La versoj preskaŭ ĉiam facile fluas. Malpli por prezent­ado ol por legado.“ (L. I. 1909, p: 136 )

        Malamikete de las nacjes kadó (= malamikeco de la nacioj falu). Unua verso de himno, verkita de Z, laŭ la praformo de E, en 1878.

        Malĉev Dimitr, bulgaro, teknikisto de arĥitekturo, antaŭe instr. E-isto de 1908. Eldonis prop. gazetojn „Semo“ kaj „Kulturo“, iom da tempo ankaŭ E-folion „Telegramo“ (proveto por krei ĉiutagan E-gazeton). Fondis EG-n en Plovdiv, gvidis multajn kur­sojn.

        Malfeliĉulo: ps. de I. Ŝirjaev (v.)

        Malgrandaj pensoj pri grandaj de­mandoj. Artikolaro kaj leteraro de prelato Dombrowski. 1908, 216 p. „La enhavo - skribas la aŭtoro - volv­iĝas ĉirkaŭ la eternaj demandoj pri Dio, pri homo, pri religio, pri hom­aro.“ „Libro skribita en bonega lingvo E.“ (L. I 1909, p: 334.)

        Maly (mali) Ferdinand, germano, policadministranto. Nask. 1 jun. 1867 en Leitmeritz (Ĉeĥosl.). E-isto de 1903. Fondis 11 grupojn, gvidis 26 kursojn. Hon. membro de la grupoj en Görlitz kaj Eisteben (Germ.). Ver­kis gramatikon, 1910.

        Malmgren Ernfrid Cart, svedo, in­struisto. Nask. 3 nov. 1899 en Köping. Direkciano de SEI kaj fakestro de ĝiaj kursa, financa kaj statistika sekcioj de 1930. Sekr. de SEF de 1931. Sekr. de S. Instruista EF,1929-1931. Prez. de S. E Turista Asocio kaj E Turista Komisiono. Organizis plurajn E kursojn en Stockholm kun ekster- kaj enlandaj instruistoj de 1928; oficialajn E kursojn por sved­aj instruistoj somere 1928 kaj dum 1929-31, subvenciataj de la regista­ro; prelegvojaĝojn de L. Sinha, 1929-30, tiujn de Scherer, 1931. Efektivigis grandajn turistvojaĝojn inter Svedujo kaj Estonujo, 1929-31, kune kun H. Seppik. Ĉefdel. de UEA, 1933. Gen. sekr. por la UK en Stockholm 1934. Verkoj: Sveda Kantareto, 1931; ,Sistema Kurso de E' (kun Seppik), 1932, vendiĝis 5000 e-roj dum 5 monatoj; ,La E-Klubo, 1933.

        Malmkvist Erik Vilhelm, svedo, fervoja oficisto. Nask. 1 sept. 1887 en Grums. E-isto de 1904. Revizoro de Eldona Societo E de 1929, prez. de Stockholma Grupo de 1933, estrarano de SEF de 1932.

        Malriĉa en Spirito. Dramo, origin­aze de Bulthuis. 1923, 66 p.

        Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis. Verkis Herben, Mrázková kaj Pittner, 1930, 136 p. Vivo kaj agado de Masaryk, ĉefa fondinto kaj prez. de la ĉ. res­publiko,(amiko de E).

        Malto. Gustave Busuttil kaj Carua­na Valletta estis la pioniroj de la movado. La unua el ili eklaboris en 1903, kiam en Misida estis fondata la unua EG, kies prez. estis la estro de la edukfako de la insulo, Napo­leone Tagliaferro. 5 febr. 1905 estis fondata EG en Rabata. En 1906 aper­is longaj prop. artikoloj en „Gazetta di Malto“, „Documenti Umani“ kaj „Malta Letteraria“. En Silema aperis EG, same en Malta Virina EG. Sam­jare E Ligo „Malta Stelo“ unuigis ĉiujn grupojn kaj en Silema, laŭ iniciato de Levanzin, estis aranĝata E festo kun paroladoj, kantoj kaj deklamado en E. En la sama urbo la rektoro de la lernejo de S-ta Ignatio kun pastro Dobson instruis la lingv­on al 100 lernantoj. Poste la inditer­enteco mortigis ĉion antaŭe faritan kaj laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj troviĝis nur en 4 lokoj. I. ŜIRJAEV.

        Manders Wilhelmus Johannes Ar­noldus (ps. Rethel), nederlandano, gimnazia docento (greka kaj latina lingvoj). Nask. 24 apr. 1910 en Venlo, Limburg. Anstataŭanta ekzamenanto de NK. Trad. el la antikva greka, Odysseias' de Homeros, 1932.

        Manfred. Drama poemo de Byron, el la angta trad. Venancio da Silva. 1914 56p.

        Mangada Rosenörn Julio, hispano, militisto. Nask. 30 jun. 1877 en Sankti­Spiritus, Kubo, Ameriko. E-isto de 1906 kaj tuj komencis propagandi E-n per framasona gazeto. En 1911 kun­fondinto de la gazeto ,Homaro', kiu publikigis en 1913 la politikan kaj religian deklaracion de Z. Fondis en 1916 la Z-an Federacion kaj ĝian or­ganon ,Hispana E-isto' publikigitan ĝis 1923. De 1928 ĝis 1930 publikigis Hispana E'. De 1912 gvidis multaln kursojn. Reprezentis la hispanan registaron dum 5 UK-j. Nun estas prez. de HEA. Verkoj: ,Helpanta temaro por ĉiuj landoj', por lernigi rapide E-n, 1925;, Ferdinando la 6-a kaj Fa­rinelli', 1925; ,Avila, 1925; ,Pri His­panujo kaj ĝiaj popolkantoj' - Po­polkantaro de Murcio; ,Versaĵard, 1922; ,EI moderna hispana Parnaso' (diversaj poetoj), 1927; ,Du junaj fraŭlinoj kaj Korneliino', de Cervantes, 1927; kaj aliaj malpli gravaj. En 1934 aperis lia poemaro ,Amelia kaj Marina' (amatora poezio).

        Mannez Sanchez (sancez) Francis­co, hispano. Nask. 20 majo 1888 en Cheste. E-isto de 1907. Por altiri la atenton de la samvilaĝanoj al la nova ideo, li skribis leterojn kaj poŝtkar­tojn al fremdaj E-istoj, al kiuj li rekomendis la adreson de la kafejo, kie li kutime iris en Cheste kaj efek­tive la amikoj kaj klientoj de tiu kaf­ejo scivoleme demandis al li pri tiu korespondado kaj tiamaniere li al­tiris la atenton de siaj samvilaĝanoj, ke baldaŭ li starigis EG-n. Li estis ano de la komitato por gastigo de aŭstro-infanoj en Hispanujo pere de E.

        Manon Lescaut, Romano de abato Prévost, el la franca trad. Vallienne, 1908, 188 p. Tiu famega romano ape­ris en Nederlando (1731), kaj estis malpermesita en Francujo pro kon­traŭmoraleco. Profundegan pasion re­liefigas simple natura stilo. Traduko en bela literatura formo. L. BASTIEN.

        Manoussou Roksano, helenino, fi­lino de d-ro Stamatiadis. Nask. 6 dec. 1902 en Samos. Fond. kaj prez. de H. Virina E-Ligo. Ŝi organizis ofte E danckoncertojn, frekventatajn de la „plej bonaj rondoj“ de Athen. Kursgvidantino.

        Maraury Barredo Roberto, hispano, d-ro de med. kaj komercaj studoj, dogana inspektoro. Nask 3 jul. 1888 en Vitoria. Konstanta kunlaboranto de la ampleksa „Enciklopedia Espa­sa“ kun E-a traduko de ĉiu titolvor­to. Publikigis verkojn kaj multajn ar­tikolojn profesiajn. E-isto de 1908, UEA-ano de 1909. Fondinto de mul­taj grupoj kaj kunlaboranto de kelkaj revuoj.

        Marchand (marŝan) Jean, (ps. Marc Hand), franco, ŝtatoficisto. Nask. 19 jan. 1905 en Mehun-sur-Yèvre (apud Bourges). Estis sekr. kaj poste prez. de la grupo de Vanves; helpsekr. de la Pariza grupo kaj de la Pariza fe­deracio; sekr. de la „Verda Kato“; helpsekr. de la LKK por la XXIV-a UK. Senlace laboris kaj propagandis.

        Marchesi (markezi) Mirza, (ps.mo­mo), italino, instr. de 15 jaroj en ele­menta lernejo de sia naskiĝvilaĝo Campo S. Martino, provinco Padova. Artikoloj en instr. gazeto, „I Diritti della Scuola“, kiu publikigis ankaŭ priskribon de ŝia vojaĝo al la UK en Edinburgh; ĝi aperis ankaŭ kiel bro­ŝuro. Aliaj artikoloj en porinfana ga­zeto. Trad. la ĉefverkon de la itala porinfana literaturo, ,La aventuroj de Pinokjo' de Collodi, 1930.

        Marczell (marcel) Agost, hungaro, d-ro, prof. mezlerneja, red. de ped. revuo, aŭtoro de tri hungarlingvaj dramoj. Nask. 24 aŭg 1884 en Nad­szeg. E-isto de 1929. Vicprez de HEKS. Gvidis kursojn laŭ Cseh-me­todo.

        Maresquelle (mareskel) Henri, fran­co, licea prof. Nask. 6 marto 1866 en Strasbourg. Post parolado de Bourlet (1903) li fondis grupon en Nancy, tre gravan en tiu tempo (pli ol 100 anoj), kaj gvidis publikan kurson en la granda amfiteatro de la Scienca Fakultato; poste propagandis en la tuta regiono. Broŝuroj, artikoloj.

        Maria Magdalena. Kvinakta trage­dio de Hebbel, ,el la germana trad. Bischitzky. 1922, 80 p. „La inter­lukto inter personoj kaj sentoj prok­simigas tiun burĝan familian scena­ron al klasika nobla tragedio. Bone E-igita.“ (G. S. ,E', 1923, p' 45.)

        Mariavitismo. Religia movado nask­iĝinta en Polujo (Plock) en 1887, en la naskiĝjaro de E. La Mariavit­oj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de M. devas posedi E-n Iniciatinto estis „panjo“ Mario Kozlowska (v.) antaŭe katolika monaĥino. Komence la movado estis kaŝa, sed post la eks­komuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. M. distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (nuntempe ekzistas 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepis­kopino). Pekkonfesoj okazas ne an­taŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉi­ujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo en Plock. La pastro devige posedas E-n. La eklezio eldonas gazeton en E („La Juna Mariavito“ kaj „Ren­konte al la Suno.“ E. WIESENFELD.

        Marignoni (marinjoni) Daniele, italo d-ro jura. Li loĝis en Crema, Lombardio. Mortis antaŭ multaj jar­oj. Eksvolapükisto. Li estis la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala E-isto. Verkis kaj eldonis la unu­an lernolibron de E en itala lingvo en 1889.

        Maristoj. Antaŭmilite E havis mult­ajn adeptojn inter maristoj de divers­aj landoj, dum kelka tempo ekzistis eĉ „Marista Ligo de E-istoj“, kiu ar­anĝis kursojn en havenoj kaj apud­maraj urboj. En 1906 maroficiro P. Mesny fervore propagandis E-n inter maristoj en Brest kaj en 1907 leŭt­enanto de la franca kirasŝipo „Saint Louis“, K. Tarhner aranĝis kursojn por oficiroj de la ŝipo. Same agis an­glaj maristoj, aranĝintaj ekz. en 1911 sur la militŝipo „Vernon“ ĉiutagajn kursojn por ŝipanoj. Ekzistis minis­teria cirkulero de 21 nov. 1921, laŭ kiu nedeviga instruado de E. estis permesita en maristaj lernejoj de Ital­ujo. Marista Terminaro estas verkita de Rollet de l' Isle. 10 aŭg. 1934 dum ta UK Marista Ligo E-ista refondiĝis. Sekr. oficejo en Kvicksund, Svedujo.

        Marich (mariĉ) Agoston, hungaro, estis poŝtoficisto, poste policoficisto; nuntempe li vivas en Nedertando. Nask. 19 nov. 1883 en Budapest. E-isto de 1901 kaj komencis sian agadon kiel sekr. de la unua EO en B. Baldaŭ fariĝis kaj ĝis la milito restis ĉefa aganto en la hungara E-movado. Post la milito li havis gravegan rolon en la polica E-movado. Fondis kaj eldonis ĉ. 10 gazetojn, el kiuj kelkaj aperis nur unu n-re. Pli gravaj estis la gazetoj „La Verda Standardo“ (fond. 1907) kaj „La Polico“ (fond. 1922). Verkis prop. broŝuron 1909, kiu aperis ankaŭ germane kaj rumane, kompilis gramatikon, 1908, ktp. - Pri lia intecesa kariero 1. en la artikoloj „Hungarujo“ (p-227) kaj „Polico“. Komp. ankaŭ la konstatojn de E. Drezen („Analiza Historio“, p: 63-64, 73), kiu diras i. a., ke M. apartenis al tiuj, kiuj entreprenis iun faron tute sen atento de normalaj ebloj. Li estis ankaŭ unu el la plej grandaj E-kolektistoj.

        Markau Emil Gustav Adolf, germano, popollerneja instr., preĝeja orgenisto. Nask. 26 sept 1877 en Dierberg.  E-isto de 1909. Prez. de la ES en Potsdam de 1910. Verkis germane        malgrandan E-instruilon por la gasteja profesio.

        Marksismo - kiel universala scienca filozofio, bazita sur principoj de dialektika materialismo, celanta revolucian rekonstruon de la tuta homar-socio kaj starigon de nova tutmonda     senklasa kaj sennacia sociordo - liveras solidan teorian bazon por la ideo de L. I. En la verkoj de la kreintoj de marksismo - K. Marx kaj F. Engels - oni povas trovi multajn eldiraĵojn pri la lingvo, ĝia deveno kaj evoluo, kaj ankaŭ gravajn argumentojn pruvantajn necesecon de L.I. En siaj verkoj „La rolo de laboro en procedo de homiĝo de simio“ kaj „Deveno de familio, privata posedaĵo kaj ŝtato“ Engels detale analizis la kondiĉojn, en kiuj kreiĝis kaj evoluis la homa lingvo. En sia komuna verko „Germana ideologio“ Marx kaj Engels skribis: „La lingvo estas same antikva kiel ankaŭ la konscio; la lingvo do estas ĝuste la praktika, ekzistanta ankaŭ por aliaj homoj kaj nur per tio ekzistanta ankaŭ por mi mem reala konscio; kaj simile al la konscio, la lingvo aperas nur el Dezono, el la insista bezono rilati kun la aliaj homoj... La lingvo estas produkto de gento... En ĉiu moderna progresinta lingvo la originale mem­stara idiomo superiĝis ĝis nacia lingvo, parte pro historia evoluado de lingvo el preta materialo kiel en la romanaj kaj ĝermanaj lingvoj, parte pro interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj, kiel en la angla, parte pro kuncentriĝo de dialektoj en unu na­cia lingvo kondiĉita de l' ekonomia kaj politika kuncentriĝo. Estas mem­kompreneble, ke en sia tempo la individuoj plene prenos sub sian kon­trolon ankaŭ ĉi tiun produkton de la gento.“ Koncerne al la L I., el tiuj ĉi marksismaj tezoj logike konsek­vencas ke: 1. la bezono pri int. rila­toj naskas ankaŭ la bezonon pri L. I., 2. la interkruciĝo kaj kunmiksiĝo de lingvoj estas tute natura kaj historie pravigita bazo por L. I. kaj 3. la estonta L I. devas kreiĝi ne spontanee, sed sub plena konscia kontrolo de la homoj, t. e. ĝi devas esti arte orga­izita konforme al aktuala stadio de konomia kaj politika strukturo de la homa scio.

        En unu el siaj leteroj al Marx, En­gels skribis: „Por Weitling estas mal­feliĉo, ke li ne konas persan lingvon: li trovus en ,ĝi langue universelle aute trouvée' (tute pretan universalan ingvon)“. Ankaŭ Marx en sia antaŭ­arolo por „Mizereco de la filozofio“ skribis: „La disĉipla verko de Proud­on pri universala lingvo montras, kun kioma senceremonieco li kapta­dis eĉ tiajn taskojn, por kies solvo mankis ĉe li la plej elementaj konoj“. Tiuj ĉi ambaŭ citaĵoj montras, ke Marx kaj Engels, ne kontraŭdirante problemon pri lingvo universala, konsideris ĝin tre serioza kaj postuli­s almenaŭ, ke la personoj dezirantaj solvi ĝin havu necesajn sciencajn kon­ojn por tio.

        Verŝajne kun konsento de Marx esti­s akceptita la sekvanta rezolucio de 2-a kongreso de Unua Laborista Internacio en Lausanne 1867: „La kongreso opinias, ke lingvo universala ­kaj reformo de ortografio estus universala bonfaro kaj forte akcelus unuecon kaj fratecon de la popoloj“.

        Ankoraŭ pli grandan detaligon de lingva problemo laŭ la marksisma vidpunkto oni trovas en la verkoj de Lenin, pri la nacia problemo. Lenin skribis: „La lingvo estas la plej gra­va rimedo por interrilatado de la ho­moj. . . Neniun privilegion nek por iu nacio, nek por iu lingvo! Nek la plej etan ĝenon, nek la plej etan mal­justaĵon por la nacia minorito - jen estas la principoj de laborista demok­ratio. . . La proletaro subtenas ĉion helpantan al foriĝo de la naciaj dife­rencoj, al falo de la naciaj interbar­oj, ĉion farantan la rilatojn inter la nacioj ĉiam pli kaj pli densaj, ĉion kondukantan al kunfluiĝo de la naci­oj. Agi alimaniere signifas ekstari en la flanko de reakcia naciema filis­traro“. El tiuj ĉi tezoj de Lenin lo­gike konsekvencas ke: 1) neniu na­cia lingvo estas akceptebla kiel L.I., 2) estonte la nacioj devas kuniĝi „en supera unueco“ kun forigo de ĉiuj naciaj diferencoj, do devas ekesti unu tutmonda lingvo.

        Karl Kautsky skribis en sia verko „Liberiĝo de la nacioj“. „Tre stran­ge, sed ekzistas socialistoj, kiuj pasie batalas kontraŭ asimiligo de la nacioj kaj iliaj kulturoj. Ili opinias, ke kun malapero de diverseco inter la na­cioj kaj lingvoj la mondo estus kon­damnita al monotoneco kaj mensmi­zeriĝo. . . Sed oni ne devas bedaŭri pri malapero de multlingveco. . . Di­vidiĝo de la lingvoj malfortigis po­tencon de la homaro. Unuiĝo de la lingvoj signifus ĝian leviĝon ĝis la apo­geo de potenco. Kontraŭstari tion estus reakcio. . .“

        Precipe klaran, netan kaj precizan formuligon de la marksisma rilato al la lingvo universala oni trovas en la verkoj de Stalin. Kontraŭdirante la tezon de Kautsky pri eventualeco de germaniĝo de ĉeĥoj se venkus proleta revolucio en Germanlando kaj Aŭstrio en mezo de la pasinta jar­cento, Stalin diris: „la naciaj diferenc­oj ne povas malaperi en la proksima periodo. . . ili devas resti ankoraŭ por longe eĉ post venko de proleta revolucio en tutmonda skalo. . . ki­am la socialismo plifortikiĝos kaj enradikiĝos en la moraro, la naciaj lingvoj neeviteble devas kunfluiĝi en unu komunan lingvon, kiu certe es­tos nek rusa, nek germana, sed io nova. . . Oni devas ebligi al la naciaj kulturoj elevolui kaj disvolviĝi, elmontri ĉiujn siajn potencojn, por krei la kondiĉojn por ilia kunfluiĝo en unu komunan kulturon kun unu ko­muna lingvo. Plenflorado de la naciaj laŭforme kaj socialismaj laŭenhave kulturoj en kondiĉoj de la diktaturo de proletaro en unu lando por ilia kunfluiĝo en unu socialisman (kaj laŭforme kaj laŭenhave) kulturon en unu komuna lingvo, kiam la proletaro estos venkinta en la tuta mondo kaj la socialismo enradikiĝos en la mo­raro, - ĝuste en tio ĉi konsistas la dialektikeco de la leninista ekspono de la problemo pri nacia kulturo.“

        La problemo pri helpa int. lingvo ĝis nun ne estas prezentita en la marksisma literaturo same klare kiom tiu pri la lingvo universala. Sed ĉiuj necesaj premisoj por ĝia pozitiva solvo logike konsekvencas el la supre eksponitaj tezoj: la neevitebla plua disflorado de la naciaj lingvoj kaj la plua intensiviĝo de l' internaciaj rit­atoj necesigas helpan int. lingvon (sen domaĝi al la estonta komuna lingvo tutmonda) ; samtempe la mark­sisma koncepto pri la lingvo autaŭ­difinas la formon de L. I. (sur bazo de interkruciĝo, miksiĝo, kuncentrigo kaj plua progresigo de la lingvoj konforme al la moderna kulturnivelo de la homaro) kaj ankaŭ la manieron de ĝia kreo (konscia artefara reguligo).

        Senpere pri E ĝis nun nur malmult­aj aŭtoritatuloj de marksismo ion diris en definitiva maniero. Estas konataj favoraj mencioj pri E de la sekvantaj famaj komunistoj: L. Kras­in, Sen Katajama, A. Lunaĉarskij, M. Gorkij, H. Barbusse, F. Kon k. a. La vidvino kaj fratino de Lenin asertas ke li negative rilatis al E., sed en la ver­koj de L. tiu ĉi aserto trovas neniun konfirmon.

        Multaj verkoj pri marksismo estas eldonitaj en E, parte de SAT („Ko­munista Manifesto“, „Kom. Doku­mentaro“, „K. Marx, lia vivo kaj lia verko“), sed precipe de SEU kaj Ek­relo.

                                                                       N. NEKRASOV

        Maroko, Norda Afriko. Unuaj pio­niroj estis en 1906 francaj oficiroj. Kapitano Ferd. Redondo en 1913 fond­is en Melilla ES. Laboris en Tanger R. Manfred (fotografisto, 1925), gvidis ankaŭ kursojn C. V. Richard. E-­istoj troviĝas nun en urboj Ceuta, Tetuan, Casablanca, Meknes, Kenitra, Tanger, UEA del. en 4 urboj.

        Rimarko. La artikoleton traleg­is C. V. Richard.

I. ŜIRJAEV.

        Marr. Eltrovinto de la jafetida ling­voteorio. v. Revolucio en la lingvo­scienco.

        Marriott (marjot) Rhodes, anglo, kontisto. Nask. 24 aŭg. 1856 en Man­chester. Ŝakĉampiono. Iama prez. de MES. Konsilanto de BEA, dumviva membro de UEA. Trad. diversajn literaturaĵojn por la E-gazetaro.

        Marta. Romano de Eliza Orzeszko, el la pola trad. Z. 1910, 237 p, dua eld. 1924. „Ne tre novmoda, sed ĉiam kortuŝanta estas la priskribo pri la malgaja vivado de malfeliĉa vidvino kaj patrino. Nedubebla estas la arta kaj homa valoro de l' historio kaj taŭgeco de la traduko.“ (G. S. , E', 1924, p. 125.

        Martinez Aloy (aloj) José, hispano, eksurbestro; mortis. Atingis daŭran subvencion por E ĉe la Valencia urb­estraro.

        Marto. Gazeto en E kaj germana lingvo. Ekiris en 1912 en Graz, dum­milite ne aperis, reeldonis kaj red. J. Taubmann en 1920 en Bor (Haida), ĉesis en 1934. Formato 28x21. (v. p. 93).

        Maruzzi (maruci) Duŝan, kroato, d-ro de juro, ĉefo de la statistika oficejo en Zagreb. Nask. 1 jul. 1883. E-isto de 1919. Tuj li okupis plej el­staran rolon. Organizinto de la unua jugoslava E-kongreso, 1923. Unu el ĉefaj preparintoj de la tutŝtata aso­cio JEL, 1923. Multjara prezidinto de la zagreba societo. Unua kaj nuna prez. de JEL. Fondinto de la Sud­slava E-Servo, 1922. Iniciatinto de unua jugoslava E-organo „Provo“, „Konkordo“, (1921). Verkinto de E gramatiko (ĝis nun tri kroataj kaj unu slovenaj eldonoj) kaj (kunlabore kun I. Rotkviĉ) de la K-E vortaro. En l929 akiris ĉe la komerca fakult­ato en Zagreb docentecon pri E.. Sen­nombraj prop. paroladoj en multaj jug. urboj, multego da artikoloj en naciaj gazetoj, pluraj kursoj.

        Maschl (maŝl) Otto (ps. Lucien Laurat, ĝis 1928 Lucien Revo), aŭstri­ano, verkisto. Nask. 27 dec. 1898 en Wien. Verkis pri politiko kaj precipe pri ekonumio en servo de la marks­ista idearo ekde 1918, gvidis kursojn pri tiuj temoj. Paroladis en E-grupoj, kunlaboris al ,Sennaciulo' kaj ,La Nova Epoko'. Partoprenis kelkajn SAT-kongresojn.

        Mastný Jaroslav, ĉeĥoslovako, ŝuo­fabrikisto en Olomouc. Nask. 29 apr. 1892 en O., ano de Moraviaj E-Pioniroj, kiu zorgas precipe pri la fi­nanca flanko de la eldon-entrepreno, kun rimarkindaj sukceso kaj oferemo.

        Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikis­toj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Bourlet, Briand, Meray, Berdelle, Dombrows­ki, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikis­toj preskaŭ trovas la idealon en ma­tematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, konten­tigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj pres­kaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la mate­matika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-is­toj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.)

O. SIMON.

        Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj de Mérimée, el la franca trad. Jean Borel. 1926, 62 p. „Malnova Z-a stilo. La noveloj estas ekscitaj, realistaj, psikologiaj.“ (O. S., La Socialisto, 1926, p: 67.)

        Matthews (mathjuz) Paul, anglo, M. A. Nask. 21 febr. 1855 en Stour­bridge. Mortis 11. aŭg. 1933. Intere­siĝis pri E en 1890 kaj faris multajn pionirajn paroladojn. Prez. de grupoj en Letchworth kaj Luton. E-isto n-ro 7799.

        Matthews (mathjuz) William Herbert, anglo, komercisto, desegnisto, radio-amatoro. Nask. 20 jun. 1897 en Hither Green. Sekr. de BEA Radio­ komitato de 1926, membro de Ra­dio-Statistika Komisiono de ICK, iama sekr. de IRA kaj IRS por Britujo. Kunlaboranto de kvinlingva Radio­amatora Vortaro (Ginz).

        Matton (maton) Pierre Ernest, franco, generalo. Nask. 19 jan. 1855 en Grasse (apud Nice). Estis militis­ta reprezentanto de Francujo apud la franca ambasadoro en Rusujo, poste komandanto de Besangon. Jam en 1902 fervore propagandis per mult­egaj paroladoj, gvidis kursojn, sendis poŝtkarton, kiu trakuris la tutan mon­don. Verkis: ,Cours complet d' E', 1906. L. K. de 1905.

        Matuba (-cu) Kikunobu, japano, desegnisto. Nask. 9 apr. 1903 en Yo­kosuka. E-isto de 1921. Multaj arti­koloj pri konstruo de E-a poezio en E-Lernanto kaj LRO, 1934. Bona studanto de E-gramatiko. - (Kuw.)

        Mátyás (matjaŝ) József (ps. M-as; -isto), hungaro, instruisto en Debre­cen. Nask. 13 jul. 1899 en Aak. E-isto de 1929. Kursoj, prop. artikol­oj. Kompilis 25 bildo-albumojn E­lingvajn por eksterlandaj lernejoj. Malgrandaj literaturaĵoj en la Verda Stelo; HDE; Pola E-isto.

        Mawson (mason) Eric Gordon, bri­to, sekr. de norda kaj mezlanda Fe­deracio de Societoj por helpo al eks­krimuloj. Nask. 1894 en Birkenhead. E-iĝis 1918 dum malliberiĝo kiel pa­cifisto. De 1921 multe instruis. Sekr. de Eduka Komitato de BEA. Ekza­menisto pri E por la Reĝa Societo de Artoj.

        Maynar (majnar) Manuel, hispano, advokato. ropisto, prez. de EG en Zaragoza. Li helpis Gaston (v.) al­venigi post la milito la aŭstriajn in­fanojn pere de E.

        Mayor (mejr) John Eyton Bicker­steth, anglo, prof. de latina lingvo en la Univ. Cambridge. Nask 1836 (?) en Beddegawa, Cejlono. Prez. de la Vegetara Societo. Eldonis diversajn tradukojn aŭ komentariojn pri latinaj aŭtoroj, precipe Juvenal. E-istiĝis en 1907. Lia parolado en la UK en C. fariĝis historia. Forte subtenis E-n kontraŭ reformistoj kaj pledis por ĝia enkonduko en la lernejojn.

        Mazepa. Tragedio en 5 aktoj de Slowacki, el la pola trad. Grabowski, 1912, 87 p. Ludita dum la UK en Kraków, 1912. „Historia tragedio pri romantika amo. Unu fojon pli Gr. sin montris vera majstro en nia lingvo.“ C. A., La Revuo, VII. vol, : 94

        Mazzolini (macolini) Alessandro, italo, prof. de desegno, belskribado, lerneja manlaboro. Naskiĝis 28-an de februaro 1857 en Pievetorina (Ma­cerata). Mortis 16. jan. 1934 en Fa­no (Italujo). Pretigis verkon pri „RA­DO“ (Rapida Skribo), speco de steno­grafio, malpli rapida, sed multe pli faci­le lernebla. Li unue aliĝis al Volapük, poste transiris al E. Dum sia mult­jara laborado por E, vere modela kaj nelacigebla, li kunlaboris en la red­aktado de 8 E-gazetoj, verkis 3 gramatikojn kaj 4 vortarojn, kaj gvidis pli ol 20 kursojn en Terni, Citta di Castello kaj en Perugia. Interalie li kunlaboris en ,E' de UEA, en L. M. kaj en ,Ondo de Daŭgava'. Unu el liaj vortaroj estis la ,Geometria Ter­minaro' kun multaj figuroj. Petita de Cart li zorgis kun aliaj E-istoj pri la itala parto de la ,Oficiala Klasika Libro'. Lastatempe aperis liaj verkoj ,Ekzercilo por supera praktika kurso de E' kaj ĝia aldonaĵo, la ,Helpilo'. Liaj verkoj ricevis laŭdojn de diver­saj kompetentuloj, kaj prezentas re­zulton de tre konscienca kaj vastega laborado.

        McCormick (mak kormik) F. R. A., M. A., irlandano, subprofesoro ĉe Univ. Dublin, inĝ. Nask en 1895. E-isto de 1913. Fondis IEA, 1925 kaj estas ĝia sekr. Redaktis ,Irlanda E-is­to'. Tradukis kun Brown ,Pri la ori­gino de l' homo' de prof. A. Keith. Lia biblioteko enhavas pli ol 2500 E librojn.

        McFadyen (mkfadjen) John Edgar, B. A. (Oxon), M. A., D. D., skoto, prof. de lingvo, literaturo kaj teolo­gio de Malnova Testamento ĉe Univ. Glasgow. Nask. 17 jul. 1870 en O. E-istiĝis 1907 en Chautauqua, Usono.

        Mecenoj. Per la vorto „meceno“ oni indikas larĝaniman bonfaranton de arto, de scienco, de movado. Ĝi devenas de persona nomo romana, aristokrato el tempo de imperiestro Aŭgusto, Maecenas, kiu havis tiun kvaliton de subtenemo. Ankaŭ la E-Movado havas siajn mecenojn. Tute precizajn detalojn oni ne povas trovi, sed pri jenaj bonfarantoj la informoj estas tute fidindaj.

        D-ro Emile Javal (1839-1907) kuracisto, postlasis al la tiama Centra Oficejo (v.) en Parizo sumon de 80 000 Fr. (ora valoro).

        Generalo H. Sebert, la fondinto de la Centra Oficejo E-ista, dum jar­oj larĝe subtenis finance. Laŭ prud­entaj taksoj (ciferoj ne estis publike konigitaj) li donacis tiel sumegon de 200.000 Fr (antaŭmilita valoro).

        René de Saussure, ĝeneva patri­ciano, nepo de la fama naturisto kaj scienculo Horace de Saussure, fondis en Genève Sciencan Oficejon E-istan, eldonis la tiutempe imponan Sciencan Revuon kaj ĉiel subtenis la movadon.

        Hector Hodler, kunfondinto de UEA, profesie sed sensalajre laboris kiel dir. de la Asocio. Postlasis al UEA kapitalon de l80.000 Fr. sv. plie la riĉan bibliotekon kaj donacis al ĝi la gazeton ,E'.

        Harold Bolingbroke Mudie (London) multe subtenis finance la Britan Asocion kaj UEA, kies unua prez. li estis. Lia patro testamente je memoro de filo donacis al BEA kaj UEA belan sumon.

        D-ro Albert Steche, Leipzig, eksprezidanto de la GEA, donacis al GEA antaŭ la milito la sumon de l0.000 markoj.

        Kuracisto Buchanan en London  donacis sumon de 4000 funtoj (1930) por fondi katedron de E ĉe la Univ. de Liverpool, donacis al BEA 1000 funtojn.

G. AGRICOLA.

        Krom la nomitaj mecenoj troviĝas multegaj E-istoj, kiuj per grandaj aŭ malgrandaj sumoj subtenas divers­ajn E-societojn, aliaj - kiel lasta­tempe ekz. Gino Catarzi - ebligas eldonon de valoraj libroj.

        Medem Paŭlo, litovo, vickolonelo en la rusa armeo, de 1906 bankiero. Nask. 8 dec. 1862 en Kaunas, mortis 1 jan 1925 en K. E-isto de 1910 gvidinto de la movado en K; post la

1

 

mondmilito la ES kunvenadis en lia loĝejo. Gvidis kursojn, ankaŭ en la universitato. Verkis lernolibron por rusoj. Multe kunlaboris en diversaj E gazetoj, precipe en ,E Triumfonta' kaj ,HDE'. En apartaj libretoj aperis tradukajoj el L. Tolstoj: 2apitro el , La Vojo de 1' Vivo' kaj de Avseĵen­ko:, F-mo Suzano'. Subtenis la eldw non de kefkaj lernolibroj, ankaŭtiun de, Litova Almanako'. Estis L. K. kaj Akademiano.

        Medgyesi (medjeŝi) János, hunga­ro, estas prof. de surdmutula insti­tuto, nun loĝas en Hódmezövásár­hely. Ĉ. 55 jara. Antaŭmilite tre age­ma prop-isto, kursgvidanto, sekr. de HES. Red. de ,H. E-isto', 1910; ,Sci­iganto', 1908 kaj tiu de ,H. Studento', 1910-12. Verkis detalan gramatikon kun vortaroj, 1910.

        Medicino. (Ĝis la TEKA-fon­do.) Pro sia ĉiam plej vigla evolu­ado, ankaŭ pro sia plej profunda kon­centriĝo al la homa vivo, medicino sentas bezonon je int. lingvo pli akre ol aliaj sciencoj. De la komenco de la E movado oni povas vidi en la vicoj de la pioniroj grandan nombron de medicinistoj, ankaŭ multajn med. gazetojn, kiuj iom post iom, malfer­mante siajn kolonojn por artikoloj pri kaj (poste) en E, faris netakseblan servon.

        La unuaj gazetoj, favore rilatintaj al E kaj aperigintaj pri ĝi artikolojn, estis: „Vraĉ“, presinta en 1899 serion da prop. artikoloj de Ostanieviĉ, „Ac­tualite Medicale“, Medecine lnternationale Illustrée“ kaj „Nouvelles Medicales“, enhavintaj en 1900 simil­ajn artikolojn de d-ro Foveau de Courmelles, „Bolettino Medico di Sal­somaggine“ (1903, artikolo de S. Meyer), „Médecin“ (Bruxelles, 1904), „Archives de Thérapeutique“ (1904), „La Chronique medicale“ (1904), „Psikiatria kaj Neŭrologia Revuo“ (Gre­kujo 1905, „Revista Medico Sociala“ (1905, artikolo de M. Monteagado) k. a.

        La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri E estis farataj en Rusujo: 19 okt. 1898 Kazi-Girej legis en la med. societo de urbo Borisog­lebsk raporton pri E kaj la kunveno esprimis la deziron, ke E estu elek­tota kiel oficiala lingvo por int. kon­gresoj de medicino, kaj ke ĉiuj plej grava med. verkoj estu eldonata en E. La saman raporton laŭtlegis d-ro Fedjaevski 25 okt. en la med. societo de Voroneĵ.

        Kun la sama celo en 1904 laŭ ini­ciato de d-ro P. Rodet kelkaj kura­cistoj fondis en Francujo Med. Gru­pon E-istan. Samjare aperis en E la unuaj med. libretoj: „Por niaj filoj kiam ili estos dekokjaraj“ de A. Fo­urnier kaj „Raporto hidrologia kaj med. pri la termala ŝlimbanejo de Saint-Amand-les-Eaux“ de d-ro Thi­roux.

I. ŜIRJAEV.

        Post fondo de TEKA. 1907. Dum la 3-a UK en Cambridge la unua fakkunsido de E-istaj kuracis­toj. Prez. prof. Dor, Lyon, sekr. Whitaker, Liverpool. Mikolajski, red. de pola med. revuo ,Voĉo de Kura­cistoj' (Kraków) komencis aperigadi E aldonon en la gazeto; sekve vek­iĝas kuracistoj en multaj landoj.

        1908. Artikolo de W. Robin en ,V. de K', alvokinta al fondo de E med. organizaĵo, kies fondiĝo okazis dum la UK en Dresden, sub nomo de Tutmonda E-ista Kuracista Asocio (TEKA). Prez. fariĝis prof. Dor, vic­prez. Mybs, Altona kaj Whitaker, kas. prof. Soullier, Lyon, sekr. W. Robin. Oficiala organo: ,V. de K.' TEKA laboris de la komenco konten­tige.

        1909. Estis fondata kiel filio de TEKA: Tutrusa E Kuracista Societo; estis fondata ankaŭ Studenta Sekcio sub gvido de Badert, Tours. Aperis la unua jarlibro de TEKA kun antaŭparolo de Z, kun plena nomaro de 19 landaj konsuloj, 41 urbaj re­prezentantoj kaj 428 anoj.

        1910. Riĉenhava dua jarlibro: 33 landaj konsuloj, 100 urbaj repr. kaj 700 anoj. Dum la grandioza int. med. kongreso en Budapest sukcesa E kunsido, aranĝita de TEKA. Prez. Schatz kaj Kováts, ambaŭ el Buda­pest, med. raportojn en E legis Cail­laud, Monaco; Ŝidlovskij kaj Ŝesta­kov, ambaŭ el Moskva. Ĉeestis 200 kongresanoj. Partopreno de TEKA dum la unua kongreso de UEA en Augsburg. Memstaraj kunsidoj kun med. prelego Perez Domingo, His­panujo; Chyczynski; docento Ro­senberg; W. Robin; Mikolajski.

        1911. Ĉesigo de la eldono de ,V. de K.' La tiama TEKA-estraro (prez. Dor, vicprez. Ŝidlovskij, kas. Chyb­czynski, sekr Robin) transdonis la redaktadon al Thalwitzer, kiu tiel malavare oferis la 2 TEKA-jarlibr­ojn. Sed pro transloĝiĝo al Afriko li aperigis nur 2 n-rojn. Nun TEKA eldonis la ĉiudumonatan: ,Oficiala Bul­teno de TEKA' sub redaktado de Dor.

        1912. La oficiala organo transdonita al Chybczynski, Warszawa, kiu pro materiala sendependeco povis dediĉi sian tempon al la revuo nomata nun ,Kuracisto‘.

        1913. Aperis la I-a TEKA Libro: „Estetiko en Medicino“, verkita de H. Swiecicki. La regule aperanta riĉa organo, energio de la estraro (prez. prof. Jameson-Johnson, Dublin, vic­prez. prof. Bujwid, Kraków kaj Ŝid­lovskij, kas. G. Johnston, London, sekr. Weiss, Stuttgart) multe helpis al disvolvo de TEKA.

        1914. Redaktado de la gazeto (for­lasita pro malsano) transdonita al W. Robin. Nova estraro: prez. prof. Ga­riel, Paris, vicprez. Bujwid, kas. Ale­xander, London, sekr. Nemser, Pet­rograd. Aperis nur 7 monataj n-roj de ,Kuracistd, la milito eksplodis kaj ĉesigis la TEKA-movadon.

        1921. Dank' al penadoj de kelkaj fervoraj anoj, precipe de Bischitzky, TEKA estis oficiale restarigata dum la UK en Praha. Prez. fariĝis prof. Vanverts, Lille, vicprez. Bischitzky, Praha kaj Briquet, Lille, kas. s-ino Cass, Preston, sekr. Austerlitz, Bar­diov.

        1922. Faka kunveno dum la UK en Helsinki, organizita de Salokannel kaj Lappi.

        1923. Ekaperis bulteno TEKA, red. Briquet. Samtempe K. Mezei, Buda­pest, ekeldonis revuon, Int. Medicina Revuo (IMR), kiu enhavis referatojn el med. revuoj.

        1924. TEKA-kunveno dum la UK en Wien. Raportoj de Austerlitz Blassberg, Primmer, Sós. Vizito al Lainz kaj al Steinhofa freneluzejo. Dum la kunsido de Japana Imperia Akademio en Tokio E ricevis unu­animan aprobon, kiel lingvo oficiala por medicino. Dank' al la fervoro de japanaj kuracistoj kaj profesoroj: Nishi, Ogata, Asada, Fuĵinami ktp. E fariĝis en med. rondoj populara. Med. gazetoj aperigis diversajn artikolojn en E. Ne unu scienca verko estas publikita en E.

        1925. Kontrakto kun Mezei, laŭ kiu li transdonas la gazeton IMR al la TEKA-estraro. Red. estis de nun Bri­quet, ĉefred. Vanverts. La gazeto ap­eris regule, kun riĉa enhavo, kaj el­vokis ĝeneralan laŭdon. Prez. Blass­berg, Kraków, (kiu dediĉis multe da energio al sia ofico),  vicprez. prof. Nishi, Tokio (kiu forte kreskigis la movadon en Japanujo) kaj W. Robin, kas. Sós, kaj ĉefsekr. Kempeneers, Bruxelles, (plenuminte sian rolon kun entuziasmo). La red. Briquet donis ekzemplon de modela kaj sistema laboro.

        1926. Briquet komencis aldoni al ĉiu n-ro de IMR sian Teknikan Med. Vortaron. Kunveno en Edin­burgh dum la UK. Raportis Prim­mer, Cowdenbeath; Deuel, Leipzig; Meyer, Saarbrücken kaj Kempeneers. Vizito al Reĝa Hospitalo kaj al Uni­versitato.

        1927. Sukcesa TEKA-kunveno en Danzig, ĉeestis 60 anoj. Prelegoj de prof. Asada, Nagasaki; Bujwid; Kem­peneers; Fels, Lwow.

        1928. TEKA-estraro konsistis: Blass­berg, Asada, Robin, Bluth, Neuenahr, Kempeneers. Bonega kunsido dum la UK en Antwerpen. Ĉeestis 60 anoj el 13 nacioj. Raportoj de Gunzburg, Antwerpen; Torres y Carreras, Bar­celona Robin; Raupp, Kaiserslau­tern; f-ino Wolff, Cleve; f-ino Han­bury. Vizito al Zandera Instituto. Fi­ne de la jaro rezignis pri siaj oficoj Blassberg kaj Briquet, red. fariĝis la agema Kempeneers, (ĝis hodiaŭ). Prez. estis elektita W. Robin, vicprez. Buchanan, London, kaj Ogata, Tokio, sekr. Wysokinski,  Warszawa, kas. Bluth.

        1929. I-a memstara TEKA-konfe­renco en Wien, preparita de Sós. Ra­portoj de Friedjung, Wien; Babadag­ly, Odessa; Adelfang, Warszawa; Crlenjak, Zagreb. Vizito al Instituto pri Historio de Medicino, kie prof. Neuburger legis raporton sciencan. Ekskurso al Kobenzl. Dum la UK en Budapest TEKA-kunsido sub prezi­do de Mezei.

        1930. Fondiĝis Tutsovetia E Med. Sekcio (TEMS). Estraro: prof. Vojaĉek, Nadeĵdin, Gogitidze, Ŝubin, ktp. Estas aranĝataj med. disaŭdigoj per Radio Leningrad en E. Fondita „Ĥemia-Farmacia Sekcio“ de TEKA; prez. Wiltschek, Bratislava; Elwell, London; Maeder, St. Gallen. Areto de TEKA-anoj kolektiĝis dum la UK Oxford.

        1931. TEKA-kunveno dum la UK Kraków, granda sukceso. Raportoj de Blassberg; prof. Canuto, Torino; Bulyovszky, Kiskunmajsa; Leono Zamenhof; dir. de UEA Jakob. Ekskurso al Kobieĵin-a Frenezulejo. Estraro: Robin, Bluth, Wysokinski, Kempeneers, Canuto, Fels, ktp. Granda prop. por E en la franca med. literaturo. (,Le Phare Med.', ,Bruxelles Méd.', ,Courrier Méd.')

        1932. TEKA-kunveno dum la UK Paris sub prezido de Vanverts. Vizito al Pasteur-Instituto. Ekskurso al Farmacia Fabriko Roussel. En la revuo „Le Phare Médical“ sukcesplena enketo pri E dank' al Cligny.  Multaj aŭtoritataj favoraj voĉoj. Apero de la grava verko de Briquet: ,Teknika Medicina Vortaro, 360 p.

W.ROBIN.

        Medrkiewicz (mendrkieviĉ) Jan, polo, d-ro med., ĉefkuracisto ĉe asekurkaso de malsanuloj. Nask. 12 nov. 1888 en Lublin. Eltrovis, fotografis kaj precize priskribis bakteriojn de brasika fermentacio. E-istiĝis en sesa klaso ĉe gimnazio de Chrzanovki en Warszawa en 1906. En la sepa klaso organizis kurson por 40 lernantoj, kiun gvidis A. Grabowski. Sekvan kurson en la gimnazio gvidis li mem. Somere en 1907 organizis unuan kongreson de P E-istoj en Kazimierz, kiun partoprenis ĉ. 40 personoj. Prez. de PEA en Lublin, 1924-29. Gvidanto de Lodza ES de 1929. En 1930 organizis en Lodzo E-istan Scienc-politikan Sekcion, por agi en registaraj kaj diplomataj rondoj por deviga instruado de E. En 1914 publikigis sciencan verketon kun E resumo. Artikoloj en diversaj gazetoj.

        Mees (mes) . C, nederlandano, kuracisto. Nask. 6 jul. 1865 en Stadskanaal. Red. de ,Holanda Pioniro' en 1913-22. Gvidis ekzercrubrikon en ,Holanda E-isto'. Verkis: 'La kaŭzo de la senlaboreco' (1912), kaj lib­reton por nederlandanoj pri malfacila­ĵoj ĉe la traduko. Trad. fragmentojn el ,Camera Obscura' de Hildebrand kaj reviziis la Vortaron N-E de Merkurio.

        Megahy (megaj) Basil P. irlandano. Nask 3 jan. 1854 en County Ant­rim. Edziĝis kun Marah M. Megahy, anglino, nask. 22 jan. 1855 en War­wick. Ambaŭ E-istiĝis en 1908.

        Meier (majer) Ludwig Emil, ger­mano, ekskapitano, verkisto. Parto­prenis la militon 1866; vundita. Mor­tis 1919 en Münchcn. Volapükisto. Unu el la unuaj E-istoj en G-ujo, kiu jam en 1889 konatiĝis kun E. La „Nestoro“ de la g-lingva E-movado fondis en 1891 la „Societon Esper­antistan“ en München, poste trans­lokiĝinte Nürnbergon, daŭrigis tie sian agadon. En 1903 li intencis fondi tutlandan asocion GES, sed je lia al­voko adresita al 100 konataj de li E-istoj alvenis nur 10 aliĝoj. Verkis lernolibron, 1891 (dua eld. 1903); ,E-­istan Kantaron' 1907 (dua eld. 1913); trad. ,Wilhelm Tell‘ de Schiller, 1906; ,Edziĝa festo en Capri' de Heyse, 1906; Ĉapitro el la ,Ama vivo' de Bolsche, 1906; ,La monaĥejo de Sen­domir' de Grillparzer, 1907; ,Fabloj‘ de Lessing, 192l. Kunlaboris al ,La E-isto', ,Revuo Int.' kaj ,Danubo'; red. ,Münchena E-isto', apr-aŭg 1904.

        Meijer K. H., nederlandano, stu­kisto. Kunfondinto de la unua labo­rista EG en Hago ka sekr.-kas. de NFLE (1911-14). Red. ties organon Arbeider E-ist. Kunlaboris al ,Int. Socia Revuo‘.

        Melsieder (majsleder) Moritz, aŭstro-germano, policinspektoro. Prez. de EG en Linz. Kursoj ĉe la polico kaj fervojo.

        Meĵdunarodnij Jazik. (Int. lingvo). Monata gazeto en rusa lingvo kaj en E. Fondita en 1925. Formato 26x18. Red. Nikolskij.

        Meksiklando, Ameriko. Unuaj pio­niroj estis A. Morin (franco) kaj d-ro A Vargas. Dank' al ilia laboro en 1903 en Santa Rosa Necoxtla (Est. de Veracruz) estis fondata „Sociedad Mexicana Propagadora del E“ kaj E-gazeto „La Meksika Lum­turo“. 16 lan. 1904 Vargas faris paroladon en ŝtata kolegio en Orizaba, poste eldonitan broŝure. En 1905 aperis EG en Gvanahuato; poste en 1907 alia societo en Gvadalahara, kie A. Gomez Cruz eldonis ,E Gazeton'. En Meksikurbo estis fondata „Centra Meksika ES“ kaj gazeto Verda Stelo. Ĝi laboris ĝis 1914. En 1918 dank' al agado de inĝ. Jacinto Beltran, es­tis fondata societo „E-ista Amikaro“, kiu laboris ĝis 1925. En 1921 aperis la revuo Arguso, eld. de M. C. Rod­riguez, kiu gazeto atingis pli longan vivon kaj ĝi estis ankaŭ dissendita prop. cele. En 1926 fondiĝis „E Meksika“, kiu ĝis nun laboras. Dank' al tiuj societoj estis multaj E kursoj en diversaj lernejoj kaj ankaŭ en societoj, ekz. „Monda Instituto de Nepersona Vivo“. - La ĉefaj ĵur­naloj volonte helpas al la E-prop. Pere de la du radiostacioj jam estis dissendataj E-kursoj. En la ŝtata te­atro kvar fojojn oni prezentis kome­dietojn pri E kaj koncertojn dum 1927-30. En la lastaj tri jaroj la mo­vado apenaŭ progresis kaŭze de la malfacilaj cirkonstancoj de la E-istoj pro la monda krizo. - La ĉefaj E-­istaj prop-istoj estis A. Morin, inĝ. Luis G. Leon, adv. Ramon Manterola, f-ino Natalia von Schenk kaj inĝ. J. Beltran (mortintaj); nunaj laborant­oj: d-ro A. Vargas, Ernesto Guerra, adv. Fadrique Fernandez, Angel Lu­na, M. C. Rodriguez k. a. En ĉiuj ŝtatoj de la lando ekzistas kelkaj E-istoj, sed precipe izoluloj. UEA-del. en kvar urboj. M. C. RODRIGUEZ.

        Melckebeke van, belgo, d-ro. Estis L. K. Trad. parton de „Paĝoj el la flandra literaturo“, 1904; „Blinda ro­zo“ de Conscience, 1906. Kunlaboris je „Int. Scienca Revuo“, „Belga So­norilo“, „La Revuo“, „Espero Kato­lika“.

        Melo e Sousa (melu i soza), bra­zilano, d-ro, prof. de historio ĉe Ler­nejo Pedro II, kie li instruas ankaŭ E-n. Iama ĝen. sekr. de BLE, kurs­gvidanto, reprezentis la registaron ĉe la 6-a UK, kie li ricevis la unuan premion ĉe poezia konkurso. Publi­kigis plurajn prozaĵojn kaj versaĵojn.

        Memortabuloj. v. Stratoj.

        Menu de Ménil (mönü dö meni) (Barono) Félicien, franco, konsulo kaj muzikisto. Nask. 16 jul. 1860 en Boulogne-sur-Mer, mortis 28 marto 1930 en Neuilly (apud Paris). E-iĝis en 1901. Skribis sennombrajn artikolojn en E en preskaŭ ĉiuj gazetoj E-istaj, kaj fariĝis komitatano de SFPE. Estis dir. de ,Franca E-isto' kaj ,France E­ iste', ĉefred. de ,La Revuo‘. Li estas precipe konata kiel „la muzikisto de E“. Li verkis multajn melodiojn kaj kantojn, kaj ĉiuj samideanoj konas lian muzikon de la himno ,Espero', kiu iom post iom oficialiĝis. Krome li verkis: L' Heritage Klodarec, unu­akta prop. komedio, 1906, Les preju­ges contre l' E', 1908. ,Muzika ter­minaro', 1908 L. K. de 1919.

        Menu de Ménil (Baronino) Sophie Marie-Aline, edzino de la antaŭa, francino. Nask. 10 dec. 1870 en Stras­bourg, mortis 22 jul 1925 en Paris. Sin dediĉis varme al sociaj agadoj. Helpis al sia edzo en liaj E-aj labor­oj kaj prop. Zorgis pri Kongresoj, nome pri la UK en 1907, ĉe kiu si faris paroladojn. Multe helpis al la Katolikaj Kongresoj, kaj al starigo de IKUE. Verkis: ,La Morala Edukado de la popola infano' (france kaj E-e), 1907.

        Méray (mere) Charles, franco, fa­ma matematikisto. Nask. en 1835 en Chalon-sur-Saône, mortis 2 febr. 1911 en Dijon. Li instruis pri mate­matiko en la Fakultato en Lyon (1866) kaj en Dijon (1867). Aŭtoro de tute originala traktato pri infinite­zimala analizo, elpensinto de nova metodo por instruado de geometrio. Li hazarde eksciis pri E ĉe parolado farita en 1900 de lia kolego Lambert. Lia akra kaj penetrema spirito estis tuj frapita de la genia kreaĵo de Z. Arde li sin ĵetis en la bataladon multigante paroladojn, gazetajn artik­olojn, leterojn, personajn klopodojn por diskonigi E-n en ĉiuj sciencaj rondoj: tiel li gajnis fervorajn adept­ojn ne nur en la Diĵona Universitato, sed en la Scienca Akademio, en la Pariza Universitato, en la Parizaj li­ceoj. Li varbis generalon Sebert, kiu jam antaŭe aprobis la ideon Carlo Bourlet, Laisant, Appell, d-ron Bou­chard, dekanon Recoura, rektoron Boirac, prof. Lepine, ktp. Resume li estis la granda propagandisto inter la scienculoj. En Diĵon mem li akiris la aliĝon de la Universitato, urbes­traro, ktp. En 1901 li fondis kaj prezidis la Diĵonan grupon. Samjare, kun Sebert, li prezentis E-n al la Scienca Akademio. Li daŭrigis sian E-agadon ĝis la fino. Kelkaj prop. broŝuroj. L. K., 1905-10.

L. BASTIEN.

        Merchant (meręnt) John, anglo, komerca direktoro. Nask. 12 jul. 1872 en Sheffield. Konsilantarano de YM­CA. Prez. de Reformklubo de S. Ka­sisto de la fama S. Wednesday Kri­keta Klubo. Prez. de SEA dum 14 jaroj. Prez. de EF de Yorkshire, 1921. Prez. de BEA, 1922-31; nun hon. prez. Prez. de ICK de 1928 ĝis 1933. Verkis: ,Tri Angloj Alilande', 1912; ,Jozefo Rhodes kaj la fruaj tagoj de E en Anglujo‘, 1923; ,Kom­patinda Klem', 1931. Entute: grava kaj persista laborado por E.

        Merckens Marcel, franco. Nask. 1873, mortis 1911. Estis sekr. de la ,Lingvo Int.', kunverkis F-E vortaron, trad. ,La Vendetta' de Balzac. (UEA, 1927).

        Merkado la azenpelisto. Romano de Naum Jeruŝalmi, el la mo­derna hebrea trad. Levi Wiener (Le­ono Vienano). 1933, 140 p. Scenejo en Palestino, tempo: la mondmilito, rakonto: interesa, lingvo: facila. „His­torio, kie la kredoj, la familiaj praa tradicioj, eĉ la superstiĉo ludas grav­an rolon dum ankaŭ intervenas epi­zodoj de la granda milito en Pales­tino. Tre agrabla legaĵo.“ (G. S. E, 1933 p : 168).

        Merrick (merik) William Percy, anglo. Nask. 2 nov. 1868 en Shepper­ton. Kolektis tradiciaĵojn. E-istiĝis en 1903. Propagandas inter blinduloj. Kas. de la gazeto E-a Ligilo.

Mesny (meni) René, franco, eks­oficiro marista, prof. ĉe la Supera Elektra Lernejo en Paris. Nask. 19 jul. 1874 en Brest. Laboras super teorio kaj aplikadoj de radio; altvalora scienculo, faris i. a. gravajn la­borojn pri uzo de radio por determini la pozicion de ŝipo sur maro per mallongaj ondoj. E-iĝis 1902. Provis fondi E-istan Maristan Ligon, 1907- Komitatano de la Pariza Grupo. Prez. ­la „Radio-Club E-iste de Fr“. Kun­laboris en ,Int. Scienca Revuo'. Re­daktas la E-ajn resumojn en la „Bul­letin de la Société Française des Electriciens.“  

        Mestan (meŝtan) Franz de Paula, aŭstriano, pastro, dum 18 jaroj pro­vincialo de l' ordeno de piaristoj por Aŭstrujo, konsistoria konsilisto en Krems. Nask. 1 apr. 1865 en Hlinsko (nun ĈSR). Multe laboris en la E­-movado. Estis prez. de IKUE kaj Kat. Unuiĝo E, Wien, vicprez. de AED, komisaro de ŝtata Ekzamen-komisiono de E, Wien. Li verkis ,Tabeloj por intua instruado de E', aprobitaj de l' ministerio por instruaferoj, krome ,E. preĝareto‘, multe uzata.

        Metropoliteno. Romano, originale de V. Varankin. 1933, 200 p. „Te­mas pri juna soveta inĝeniero, kiu vojaĝas al Berlino por studi la met­odojn de konstruo de metropoliteno (subtera elektra fervojo). . . La mo­derna vivo en Sovetio speguliĝas flan­ke de la antaŭ-Hitlera Germanujo.“ (F. E. W., „The British E-ist,“ nov. 1934.)

        Meyer (mejer) Samuel, franco, in­terpretisto kaj ŝipa makleristo. Nask. 8 febr. 1864 en La Rochelle, mortis 16 majo 1921 en L. R. E-iĝis en 1899, kaj tuj gvidis kurson en L. R. kaj faris paroladojn. Dum multaj jaroj kunlaboris en ,L' Esperantiste', batal­is flanke de Beaufront, kaj poste pen­adis por deteni lin de la ida skismo. Komitatano de SFPE, prez. de la Sudokcidenta Federacio. Li scipovis dekduon da lingvoj; lia stilo estis tre pura. Krom multaj artikoloj kaj prop. broŝuro li postlasis multajn valorajn tradukojn: X. de Maistre; ,Vojaĝo interne de mia ĉambro‘, 1904; Molière: ,L' Avarulo‘, 1904. Beaumarchais: ,La Barbiro de Sevilla', 1909. De Hervilly: ,La Supujo', komedieto, 1909. Méri­mée: ,Karmen', 1911. C. Wagner: ,Estu Homo‘, 1912. De Vigny: ,La In­tervidiĝo kaj Nekonita Dialogo‘, 1914. L. K. de 1905.

L. BASTIEN.

        Mezei Károly, hungaro, d-ro, kurac­isto. Nask. 16 febr. 1890 en Budapest. Verkis 4 librojn kaj proks. 200 arti­kolojn pri kozmetiko. Eltrovinto de la „Chromolux-terapio“. E-isto de 1905, fervora propagandisto antaŭ la milito. En 1919 verkis lernolibron, poste fondis kaj en 1923-25 redaktis ,Int. Med. Revuon'.

Mezopotamio, v. Irak.

        Mia penso. Poemo de Z, verkita antaŭ 1887. „Dum ses jaroj li rest­adis sub silento. Ĝi estis tempo mal­facila. Al neniu li parolis pri sia la­borado. . . Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore.“ (Privat, Vivo de Z, p: 32)

        Mia poezio. Originale de San Mil­lan Alonso. 1932, 62 p. „Laboro zorga, honesta, obeanta regulojn de vers­farado, . . . iom didaktika kaj ne tre altfluga.“ (G. S., ,E', 1932, p: 105.)

        Michaux (miŝo) Alfred, franco, ad­vokato. Nask. 5 jul. l859 en Clenleu (apud Boulogne-sur-Mer). Advokat­estro en B. Tre agema, prezidis so­cieton por infanoj laŭleĝe punindaj; okupiĝas pri sportoj, ktp. Li studis kaj povis paroli la „Neo-Latin“ de Courtonne. Li estis varbita al E de Beaufront. La unua kongreso en Bou­logne dum 1905 restos lia gloro. Li iniciatis preparis kaj sukcesigis ĝin. La 7 aŭg. okazis en Calais kunveno de 120 E-istoj. Kelkaj proponis, ke tian feston oni rekomendu en la ven­ontaj jaroj. Tiam M. ekkriis: „Nu, mi invitas vin la venontan jaron en Boulogne por vera, grava E-ista Kongreso“. Tiu historia frazo estas la fonto de niaj UK-j. Dum la unua UK li gastigis Z. lia praktika senco kuraĝigis la Majstron kaj efike help­is al la granda sukceso kaj al la deci­doj alprenitaj. M. viciĝas inter la plej varmaj kaj agemaj propagandistoj de tiu epoko. Li faris sennombrajn parol­adojn en Francujo kaj ankaŭ en Belg­ujo, Nederlando, Britujo: Li prezidas la Societon Int. de Juristoj E-istaj. Li opiniis, ke en kelkaj medioj (ekz. kuracistoj) oni ne povas sukcesigi alian lingvon ol la latinan, kaj li pro­ponis utiligi latinon simpligitan „Ro­manal“. Tiu provo ne havis sukceson. Krom multaj artikoloj en francaj ĵur­naloj li verkis: Kun Boulet:, Nouvelle methode pour apprendre seul l' E', 1905. ,Libera Evolucio aŭ Akademio', 1908. ,Catechisme de l' E'.

        L. BASTIEN.

        Micuiŝi Icumu, japano. Oficisto de fervoja ministerio: Nask 3 jun.1896 en Sizuoka-ken. Direktoro-kasisto de JEI sindoneme kaj sukcese administras ekonomian flankon de JEI preskaŭ de la fondo.

        Midthus Haldor, norvego, instruisto, en Lysekloster ĉe Bergen. Mortis 31 marto 1909. Studis Volapükon antaŭ 1900; en tiu jaro konatiĝis kun     E, rapide ellernis ĝin kaj poste fervore propagandis precipe inter geinstruistoj. L. K. de 1905. Preparis

lernolibron - ne eldonitan - kaj kunverkis la lernolibron de la dana pioniro F. Skeel Giorling.

        Mi en li. Romano de L. Vladyka, el la ĉeĥa trad. Moraviaj E-Pioniroj. 1933, 193 p. „Mistere malkvietiga romano... la eventoj arte kaj komplike interplektiĝas... la stilo streĉe konciza... ofta senpera dialoga formo... lerte tradukita.“ (G. S. ,E', 1934, p: 5.)  „Verko apenaŭ komprenebla kaj certe ne tradukinda.“ (The B.E. 1933. 163.p.)

        Migliorini (mijorini) Bruno, italo; d-ro, lektoro, poste priv. docento kaj komisiita prof. pri itala lingvo en Roma Univ. Ĉefredaktoro de granda Itala Enciklopedio. Nask. 19 nov. 1896 en Rovigo. E-isto de 1912. Fondis grupon en Rovigo (1912, kunfondis en Venezia (1914) kaj en Roma (1921). Verkis gramatikon por italoj (2 eld.), int. E-an Legolibron (kunlabore kun sia frato Elio M.); verkis artikolojn pri lingvaj temoj en diversaj gazetoj (pri ĝenerala lingvistiko, pri E-vortoj, kontraŭ aliaj projektoj de int. lingvo). Prelegis en Someraj Universitatoj de Oxford (1930) kaj Paris (1932).

        Migliorini Elio, italo, d-ro, helpanto ĉe Geografia Instituto de Roma Univ. Nask. 9 marto 1902 en Rovigo. Kunlaboris en italaj E-gazetoj. Del. de UEA en Roma de 1922.

        Migranta Plumo. Verkis Baghy, 1929, 158 g. ,“Poemoj kun prozoj, originalaĵoj kun tradukaĵoj alternas multkolore. La majstra formosento de Baghy ĉiam nove surprizas. Ĉiu poemo estas kvazaŭ muzikaĵo. La kutima interesa rakontmaniero, la bela, eleganta stilo kaj esprimriĉeco ne mankas ankaŭ ĉe ĉi tiuj rakontoj.“ (Rozsi Gondor, Hungara Heroldo, 1930, n-ro l.)

        Migrukunmi. Katolika preĝlibro por viroj kaj junuloj. De J. Sauren, 1913, 336 p.

        Miĥalik Jozsef, hungaro, prof. de instruistina seminario. Nask. 27 aŭg. 1883 en Kassa. (nun Koŝice, en ĈSR). Longajn jarojn militkaptito en Siberio, kie li konatiĝis kun la lingvo. Propag­andas E-n ĉe oficialaj personoj kaj en pedagogiaj rondoj. De 1928 li gvidis la aferojn de HES kaj en 1931-32 estis ĝia prez. En 1932 fondis la H. E - Pedagogian Asocion La ĉefa organizinto kaj prez. de UK en Buda­pest. En la UK en Oxford kaj Kra­ków reprezentis la ministron de la instruado. En 1930 aperis lia hungar­lingva broŝuro. Red. de ,H. Heroldo' en 1931-32.

        Miĥalski Eŭgeno, (ps:-j Torentano, Revulo, Profetivski), ruso, instruisto-­bibliotekisto. Nask. 21 jan. 1897 en Letiĉev, Ukrainio. E-isto de 1911. Nun organiza sekr. de la IAREV. En 1917 li fondis lit. E-revuon ,Li­bera Torento' en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj tra­dukaĵoj. Kunlaboris al ,SAT-organoj', ,Bulteno de SEU', ,Internaciisto' kaj al ,La Nova Etapo'. Aperis de li poemaroj ,La Unua Ondo‘, 1918, ,Du Poe­moj', 1922, ,Prologo', 1929, ,Fajro kuracas', 1932. Flirtvoĉa poeto. Maj­stro de la liberaj formoj. Liajn poe­mojn karakterizas la rapsodieca rit­mokonstruo. La ĉeftemo en liaj unuaj tri libretoj estas la nudigita amo. En ,Prologo' jam troviĝas socialistaj pen­soj, sed en ,Fajro kuracas' li tute forĵetis sian ĝistiaman ĉeftemon kaj grandspire kantas pri mondpolitikaj aktualaĵoj laŭ ekstreme maldekstra revolucia koncepto piedpremante la demokration. Cetere liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo. EMBA.

        Mijake Hisano, japanino. Nask. 1905 en Okayama. Laboristino, iam ĉe la presejo de la eldonaĵoj de JEI. Kuraĝa agitparoladantino en E.­(Kaw.)

        Mijake Ŝihej, japano. De marto 1932 ekskluzive oficas kiel sekr. de JEI. Nask. 16 okt. 1901 en Simane­ken. Iniciatis J. E-Literaturan Societon en 1932, kiu celas plibonigon destilo de J. verkistoj kaj elekton de J. tra­dukmdaj verkoj. Trad.: ,Epizodo en Ŝuzenji', historia dramo de nuntempa verkisto. Red. „E-Lernanto“. 1933.

        Mikkelsen Asta, danino, instr. en Kopenhago. Nask. 23 marto 1869 en Logtved. Prez. de E-Unuiĝo de Danaj Instruistoj, fondita 20 nov. 1911.

        Miĥolalski Stefan, poto, d-ro, ku­racisto kaj ĵurnalisto. Nask. 1861 en Kraków, mortis 27 nov. 1929 en Lwow. Red. dum multaj jaroj la potan revuon „Voĉo de Kuracistoj“, verkis multajn profesiajn scienc-verkojn. Kiel E-isto li famiĝis, ke li, la unua, el­donis profesian E-an revuon, „Voĉo de Kuracistoj“, 1908-11. Estis kun­prez. de la UK en Kraków, 1912.

        Milano kaj lagoj de Lombardio, eld. Touring Club Italiano, 1931, 112 p. kun 9 kartoj kaj 6 planoj. Grava eldonaĵo, kiu informas la turiston laŭ la modelo de ,Baedecker'.

        Mildwurf Adolf, pollandano, d-ro de politikaj sciencoj, ĵurnalisto. Nask. 1900 en Przemysl. E-isto de 1916. Aranĝis studentan fakkunvenon dum la UK 1924 en Wien. Multaj parolad­oj en W. Kiel Ĉe-metoda instruisto gvidis en 1933 multajn kursojn en Danujo; fondis tie tri grupojn. Kunlaboranto de HDE.

        Miletz (milec) József, hungaro poŝt­ŝparkasa oficisto. Nask. 18 dec. 1865 en Örkeny, mortis 20 aŭg.1915 en Kis­pest. Finstudis kvin jarojn de la med. fakultato. Pioniro, la unua aktiva E-­isto en Budapest Fond. kaj prez. de la unua EG en la ĉefurbo, 1901. En 1903 verkis kun Lengyel kaj Schwörer gramatikon, en 1904 red. la gazet­eton „E“ kaj en 1905 ,Hungara E'. Prop laboro ankaŭ en Kispest.

        Milita periodo. „3700 E-istoj en­skribiĝis por la Deka UK en Parizo en 1914, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La sa­lutparolo de s-ro Painleve estis pre­ta. La organizo estis modele prepa­rita.

        Karavanoj de Rusoj, Germanoj, An­gloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte Parizon la 1-an de aŭg., la fremdaj E-istoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj vir­oj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremd­uloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ reven­is hejmen, multaj por forveturi sia­vice al la batalkampoj.

        D-ro Z, haltigita en Köln, rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepre­ni la longan vojaĝon tra Svedujo-­Finnlando-Peterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio. Sovaĝa kanona­do kaj malamaj kantoj eksonis an­stataŭ la espera himno. Diplomatataj intrigoj, kaj imperialistaj ambicioj ĵet­is tutan Eŭropon en ĥaosan buĉadon. Malhela ondego dronigis la noblan revon de la E-istoj sub frakasa ŝaŭmo.

        Dum monatoj oni sciis nenion unu pri aliaj. Tamen la flameto ne estingiĝis. En savita teranguleto, me­ze de l‘ ventego, la UEA-oficejo rest­is malfermita en neŭtrala Svislando. Post ses monatoj da silento la ga­zeto ,E' reaperis en jan. 1915. Hodler donis novaĵojn. Li estis organizinta servon por transsendo de familiaj korespondaĵoj inter malamikaj landoj. Kompreneble politika aŭ militista aludo estis severe malpermesita. Le­teroj devis alveni malfermite al UEA en Genève, kiu transsendis ilin al la dezirata lando kun eventuala traduko en ties lingvon laŭ neceso. Franca patrino skribis al filo en Germanujo. Aŭstria knabino al fianĉo en Ang­lujo. Kortuŝaj korespondaĵoj, homaj amoj, doloroj, mizeroj, esperoj trap­asis la UEA-oficejon, kie multaj lok­aj gesamideanoj helpis. Du aŭ tricent leteroj alvenis kaj resendiĝis ĉiutage. Tiamaniere ioman helpon en homaj suferoj povis alporti E kaj ĝia organ­izo. La faritaj servoj atingis 200.000.

        Sed Hodler faris pli. Per sia gaz­eto li memorigis la E-istojn, ke ili estas homoj. „Ni havas la devon ne forgesi“, li skribis en nobla artik­olo „Super“ (,E', 5 jan. 1915). „Flan­ke de niaj simpatioj, ni havas devojn, kiujn al ni trudas nia E-isteco, devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de ia humaneco. . . Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco. . . Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj. . . La pa­rolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam cent­miloj da homoj kuŝos en la batal­tomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu sol­vo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la int. ril­atoj denove ligiĝos, ĉar super la nacio estas tamen io . . Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laborist­ojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruado. . . Ni E-istoj estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde ple­numi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de bedaŭro.“

        El ambaŭflankaj tranĉeoj venis al Hodler emociaj aproboj de homoj kunsentantaj apud la morto kaj danĝero. Ho ve, la listoj de „Niaj mort­intoj“ pli kaj pli longiĝis. Ankaŭ la milito mem. Tamen la kroniko montris, ke ia movado ne mortis. En aliaj kontinentoj ĝi daŭris ageme, en Brazilo, en Usono, en Aŭstralio, en Ekstrem-Oriento. En aŭg. 1915 eĉ okazis en San Francisko la Dekunua kongreso, kompreneble pli amerika ol universala. El Eŭropo partoprenis neniu delegito krom rusa vojaĝanto, sed kelkcentoj da E-istoj el Kanado kaj Usono tie kunvenis dum la Pacif­ika Ekspozicio. Ĉefe temis pri: Kiel organizi la fortojn de la E-istaro post la fino de la eŭropa milito? La kon­greso voĉdonis deziresprimon, ke UEA tion entreprenu sin turnante al ĉiuj naciaj societoj el sia sidejo en ekstermilita Svislando. En Eŭropo es­tis kursoj en preskaŭ ĉiuj landoj, neiŭtralaj kaj militantaj, sed kompren­eble malpli multaj ol antaŭe. Kiam la gazeto ,E' ne povis plu eniri aŭ trapasi kelkajn landojn, Hodler pres­igis raportojn de UEA, kiujn li dis­sendis en formo de broŝuretoj kun novaĵoj pri ĉiuj naciaj movadoj.

        En kelkaj landoj, i. a. en German­ujo kaj Francujo, aperis militaj pro­pagandiloj en E pravigantaj la nacian vidpunkton. Kelkfoje registara sub­teno, alifoje privataj iniciatoj tion ebligis.

        Pli interesa estis la disvastigo de vera E-ismo en la militkaptitejoj. Kiam s-ro Justin Godard, honora membro de UEA en Lyon, estis ŝtata subsekretario de la saneca fako en 1916, li cirkulere rekomendis al la militistaj flegistoj la lernon de E kaj mendis por disdono 10.000 e-rojn de la lernlibreto Bayol E-Ruĝa Kruco. Afiflanke la Tutmonda Komitato de YMCA disdonigis milojn da E-lerno­libretoj al militkaptitoj en diversaj landoj.

        Tiuj malfeliĉaj junuloj, enfermitaj kiel brutaro inter bariloj, sopiris je ia interesa allogaĵo, kiu forgesigas malsaton kaj hejmosopiron. Hodler rekomendis al delegitoj de UEA viziti tiujn lokojn se permeso ebligas kaj vidi ĉu ne troviĝas iu perdita samideano. En diversaj lokoj ili faris tion kaj ĝoja interfratiĝo okazis. En aliaj tiaj malliberejoj, unu sola kapt­ito instruis la lingvon al centoj da ceteraj, kiuj kopiis vortojn kaj regu­lojn unuj de aliaj. Tio i. a. okazis en Siberio, kie japanaj generaloj eĉ sub­tenis tiun lernadon. E-istaj rondoj fondiĝis. Oni kantis la himnon kaj gaje interparolis la lingvon inter plejdiversgentanoj.

        En tia perdita malproksima loko, la hungara poeto Julio Baghy verkis iujn el sia plej belaj poemoj. Tie atingis lin la malĝojiga novaĵo pri la morto de d-ro Z pro kormalsano (14 apr. 1917) :

„La famon ne brue,       

Nur poste malfrue,

Simite al eĥo de mortkrio

Mallonga sciigo alportis:  

La Majstro mortisc“.

 

        Tiu mallonga sciigo trafis iam kaj plorigis homojn en ĉiuj plej malprok­simaj anguloj de la mondo. Jam de­longe ili aŭdis nenion pri la movado. Ĉu ĝi vivas ankoraŭ? Ĉu ne? Ĉu dronis ankaŭ tiu nobla espero de l' homaro sub la malhelaj ondegoj de l' buŝa teruro? Jen mortis la fond­into, la inspiranto de miloj. Kio estos post li? Ĉu homa verko disbloviĝos al ĉiuj ventoj de forgeso, aŭ ĉu la spirito lasos ian subteran semon po­tencan je eterna vivo kaj iam reflor­onta konsole tra la mondo mizera?“ Ĉapitro, prenita el la ,Historio de la lingvo E', de E. PRIVAT.

        Militrezista movado. Dum la milito izoluloj diverslande rifuzis ĝin parto­preni iel ajn, bazante sian rifuzon sur motivoj aŭ religiaj aŭ moralaj. En Anglujo stariĝis la „No-Conseription Fellowship“, kies membroj kuniĝis por rezisti la milit-servon. En Britujo 16.000 malliberiĝis pro tiu rifuzo. En 1921 diversnaciaj militrezistantoj star­igis la Internacionalon de Kontraŭ­militistoj („War Resisters' Internatio­nal“) religie kaj politike neŭtralan. Ĝiaj membroj unuiĝas en la konvinko, ke ĉia milito estas krimo, kaj ili firme rifuzas subteni ian ajn militon, kaj penadas forigi ĉiajn kaŭzojn de la milito. Ili kredas, ke la plej bona metodo forigi la militon, estas rifuzi ĝin partopreni. De la komenco la I. K. uzadis E-n, kaj eldonis broŝurojn kaj modele redaktatan regule aper­antan informbultenon en E. Pere de E la I. K. enradikiĝis en multaj landoj, kie sen ĝia helpo kontakto ne estus ebla. La Homaranismo de Z havas parencecon al la idealoj de I. K. Pro tio I. K. atendas kaj efektive trovas multe da helpo ĉe la E-istaro. La sekr. de I. K. estas H. Runham Brown, 11 Abbey Rd., Enfield, Middlessex, Anglujo. I. K. havas 48 sekciojn en 27 landoj, kaj individuajn membrojn en 64 landoj. En fino de 1932 pli ol 100 junuloj diverslande estis en mal­liberejo pro rifuzo de milita servo. I. K. multe helpas al tiuj, kiuj tiamaniere suferas por la paco de la hom­aro. M. C. BUTLER.

        Millidge (miliĝ) Edward Alfred, anglo, komercisto. Nask. 13 jul. 1865 en Kingston on Thames. E-isto de nov. 1903. Ĉeestis de 1905 ĝis 1911 la UK-jn en Boulogne, Genève, Cam­bridge, Dresden; Barcelona, Antwer­pen. Redaktis kun kaj sen W. W. Mann kaj A. E. Wackcill, The Bri­tish E-ist'. Verkis multajn artikolojn. Kompilis, E-A Vortaron' (1932, V-a eldono), kaj kun G. E. Gordon in­dekson al la sama vortaro. LK kaj multajn jarojn estis ankaŭ akademiano.

        Milsom Maria, (ps. Ramo), francino. Mortis 82-jara en Bossey 14 aŭg. 1933. Pioniro de E en katolikaj rondoj. En Genève ŝi aktive kunhelpis kaj mone subtenis la movadon. Trad. la faman romanon de Wiseman: ,Fa­biola', 1914. ,En Svislando' 1908, , Eĉ en doloro ni estu ĝojaj' de Kamm, 1910 ktp.

        Mincev (minĉev) Dimitr Nikolov, bulgaro, publicisto. Nask. 18 jun. l905 en Constanta (Rumanujo). Red. de rumana lit. revuo, kunlaboranto de multaj revuoj, batalanto por la bulgara-rumana kultura amikeco. E-isto de 1928 Grandnombraj artikoloj por E. Fondinto kaj red. de la trimonata gazeto, E-istul', 1932. Prop broŝuro, 1929. Prez. de EG.

        Miniaturoj. 50 originalaj poemetoj de G. D. Nash. 1931, 58 p. „Nash sternas mozaikaĵojn ĉie kolektitajn; ili iĝis versoj sub lia mano, kiun estr­as saĝo, mildo, ĉionkompreno, amo al ĉiu subsuna kreaĵo kaj senlima bonkoreco. Lia lingvaĵo estas pure poezia belforma kaj formriĉa.“ (Bu­tm, HE, 1931, n-ro 45.) Ĉarmaj po­emoj, sed kun ĉieaj adasismoj, tro of­taj gramatikaj eraroj kaj aliaj mak­uloj, kiuj povas neniigi eĉ la plej al­logan ĉarmon.“ (Newell, The B. E. 1931 p. 109.)

        Mimbeck (minibek) Arnold, aŭstro­germano, d-ro, jura kaj fil., komerc­ministeria konsilanto. Nask. 15 jul. 1878 en Lienz, Tirot, mortis 17 jul. ­1930 en Wien. Prez. de la l6-a UK en Wien, 1924.

        Minke Jan Willem, nederlandano. Nask. 5 jun. 1896 en Amsterdam. E­-isto de nov. 1926. Estrarano de „Ni volas Lumon“ de 1927-1932. Regiona SAT-peranto, 1931-33. Kunaŭtoro de E-lernolibro.

        Minkov Stefan, bulgaro, prof. de mekanika-elektroteknika lernejo en Sofia. Nask 23 majo 1883 en Razgrad. Fakulo en la metala tekniko; gravaj verkoj, multaj artikoloj. Jam en 1906 li ricevis ateston pri kapableco de SFPE, Francujo, kie li perfektiĝis kiel mekanikisto 5-6 jarojn, samtempe vigle partoprenis la E-movadon kaj spertis ofte la praktikan utilon de E. Ano de BEA, Bulgarujo, de 1912,  io sekr. dum la mondmilito kaj kunred. de, B. E-isto, nun estas vicprez. Ano de UEA de 1915, nun ĝia komitatano. Gvidis kursojn.

 

 


        Minnaia Luigi, italo ŝtatoficisto. Nask. 21 jan. 1899 en Pisticci. E-isto de 1926. Fervora prop-isto. Sekr. de la loka grupo en Roma.

        Minoda Takuma, japano, komerc­isto de konstrua maŝinaro. Nask. 1 sept. 1875 apud Sendai. Unu el la dir. de JEI. Kompilis: „Japanaj Komer­caĵoj,“ 1911

        Minor Karl, anglo, loĝanta en Ger­manujo, reklamisto kaj eldonisto en Hamburg. Nask. 21 septembro 1891 en London. Konatiĝis kun E en 1908, aktiviĝis en la movado en 1921, fariĝis literatura red. de ,G. E-isto', kie ankoraŭ nun estas recenzisto de novaj verkoj. L. K. Prez. de ES. Ver­kis: ,E-G Vortaron', 1924 trad. ,Na­tan la Saĝulo', dramo de Lessing, por la festprezentado ĉe la UK en Nürnberg, 1923.

        Mirejo. De Mistral, tri kantoj unu­aj, el la franca trad. Champion kaj Noel. 1909, 72 p. Ĉefverko skribita en unu el plej malnovaj kaj samtem­pe plej ĉarmaj lingvoj de Eŭropo.“  (El la Antaŭparolo.) Bona traduko.

        Mirinda Amo. Romano, originale de Luyken. 1913. 295 p. Interesa en­havo kun morala subtendenco. Bona stilo. Verko kronita de la Akademio.

        Mirski Boris, (ps Bela Manto). Mortis dum la milito. Estis talenta E-poeto kaj trad. el Lermontov.

        Misiisto. v. Katolika movado

        Miss Esperanto. Dum la UK en Budapest, 1929, okazis beleckonkurso en la kadro de la kostumbalo. Parto­prenis ĉ. 100 fraŭlinoj el multaj lan­doj. Tiun ĉi titolon de la plej bela fraŭlino ricevis Veronika Eksta, es­tona oficistino.

        Mistero de doloro. Dramo el la kampara vivo en 3 aktoj de Gual, el la kataluna trad. Pujulay Vallés, Kolekto de ,La Revuo'. 1909, 92 p. „Bela kaj interesa dramo, lu­dota de profesiaj aktoroj dum la Barcelona Kongreso. Ĝenerale bona estas la traduko“. (P. C. - Th. C., L. I. 1909, p' 380.)

        Mistler Alphonse, franco, instr. Nask. 5 febr. 1873 en Tannenkirch, Alsate-Lorraine, Francujo. En sia patrujo li komprenis E-an grama­tikon en 2 horoj. 1893 venis al Naga­saki, Japanujo, kaj restis tie ĝis 1933. 1902 skribis pri E en iu fremdlingva gazeto en Nagasaki unua voĉo pri E en J-ujo. De 1903 instruisto de fiziko, kemio en Kaisei Tyŭgaku,  kie iam lekciis E-n. Nun instruas francan lingvon en St. Joseph's College, Bluff, Yokohama. Milda, ne­sintrudema, serioza. - (Kaw.)

        Miŝima Miĉiaki, japano, vicgrafo, membro de Supera Domo de Parla­mento, dir. de J-a Ligo de skoltaj grupoj. Nask. 1 jan. 1897 en Tôkyô. Konsilanto de JEI - (Kuw.)

        Mittey (mite) Alfred, franco, liter­pentristo. Nask. 26 nov. 1873 en Pa­rizo. Interesiĝas pri sindikataj aferoj kaj interhelpaj societoj. Propagandis­to de E, dum 8 jaroj gvidis kursojn en la Pariza Laborborso. En jan. 1931 kreis la ĉiulundan tagmanĝon „Agapo“ en Parizo, kunvenejon de multaj E-istoj

        Mladenov Stefan, d-ro, bulgaro, univ. prof. de kompara lingvistiko. Amiko de la int. lingva movado, speciale de E kaj skribis artikolojn pri ĝi.

        Möbusz Albin Friedrich Richard, d-ro, (ps. Amo), germano dir. de reallernejo. Nask. 8 jan. 1871. Iam volapükisto. E-isto de 1901. Faris multajn prop. paroladojn, gvidis mult­ajn kursojn, fondis grupojn en Lü­beck, Flensburg, Schleswig, Kiel, Eu­tin. Estis dua prez. de GEA, 1909-12, prez. de Nordalbinga EL, 1912-21, prez. de la Lübeck-a ES de 1908 ĝis nun: Verkoj: ,E lernolibro por G-oj', (5-a eld. 1424), ,Universala E-Lerno­libro', 1926; ,E-aj Instruleteroj', 1918-20. ,Demonstraciaj tabeloj', 1912, ,Dokumentoj de E' 1921, ,Katalogo de E sigelmarkoj', 1912. Multaj arti­koloj en kaj pri E en gazetoj.

        Moch (mok) Gaston, franco, ofici­ro de artilerio, ĝis 1894, poste verk­isto. Nask. 6 marto 1859 en Saint-Cyr (apud Paris). En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unu­igos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propa­gando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la „Raj­toj de la homo“. En 1879, lernanto en „l' Ecole Polytechnique“, li legis libron pri Leibnitz kaj de tiu momento ne ĉesis pripensi la problemon de int. kompreniĝo, tiom pli ke li estas poligloto. Li aliĝis al E en 1889 (la tria aliĝinto en Francujo kaj dum multaj jaroj propagandis per parolo kaj verkoj. La 31 marto 1900 li faris paroladon, post kiu fondiĝis la Pariza grupo, kiun li prezidis. Sed tuj ĉe la komenco li deziris perfektigojn kaj korektojn, kaj post la rifuzo de Z, li daŭrigis sian porreforman agadon, „al kiu, li diras, li fine altiris de Beaufront, unue timigitan“. Li partoprenis en la laboro de la Delegacio (1907) kiel anstataŭanto de Boirac. Iom post iom li deturnis sin de E, kaj kiam la komisiono elektita de la Delegacio finis sian laboron (1913), li definitive adoptis la reformitan sistemon. Nun li reĵetas eĉ la ideon de artefarita lingvo. Li redaktis ,Espero Pacifista' (1905-1908). Krom multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj en E precipe pri paco kaj malarmo, li verkis ,La question de la langue int. et sa solution par l' E', 1897. ,Pri la elparolado de E', 1907. Traduko de Tristan Bernard: ,Angla Lingvo sen profesoro', komedieto, 1907. Traduko de About:, La Rego de la Montoj', 1909., Pri la transskribo de la propraj nomoj en E', 1910. LK, 1905-12.

L. BASTIEN.

        Moder Hans, germano ĉeĥoslovaka. Longjara sekr. de la EU „Verda Stelo“ en Praha. Instr. por E en blindistejo. Verkis en E aron da humoraj skizoj.

        Modernaj Robinzonoj. En la Siberia Praarbaro. Rakonto, originale de T. Schwartz, (Budapest) 1924, 88 p. Vivo, suferado, forkuro de militkaptitoj tra multa aventuroj. Simpla, vigla stilo.

        Modrijan Fr., jugoslavo, prof. Gvidanto de Isosek-kursoj. Verkis la libron ,Fabeloj', originalaĵoj; tradukis slovenajn beletristikaĵojn.

        Moissenet (mŭasne) Léon, (ps.L. M.), franco, ĉefinĝ. de la ŝtata Pontoj kaj Vojoj. Nask. 3 majo 1860 en Paris. Fondis aŭ prezidis diversajn grupojn. Membro de la patrolanda Komitato de SFPE. Krom artikoloj en lokaj gazetoj kaj en ,Int. Scienca Revuo', propagandis precipe ĉe samprofesiuloj kaj politeknikanoj. Send­is komunikojn pri E-a movado en la grava revuo ,France et Monde', ktp. Sendis al la Komitato Morris (Usono) verkon pri ,E helpa lingvo je praktika uzado'.

        Mojado Mariano, hispano, pastro en Madrid. Prez. de HEI. Faris mult­ajn radioparoladojn pri E. Kunlabo­ris al ,H. E-isto', LK.

        MOKA, Mondjunularo Katolika. Unua alvoko por la fondo de MOKA aperis en 1919 en la E-gazeto ,Blan­ka Kruco', definitiva fondo okazis en 1920 en Hago. En la unuaj jaroj ĝi laboris kiel sekcio de IKA (v.), sed kun organiza sendependeco. Kongre­soj de MOKA okazis en 1921 en Graz, 1922 en Luxembourg, 1923 en Konstanz, 1924 en Lugano, 1925 en Oxford, 1929 en Barcelona int. specia­laj konferencoj en diversaj lokoj. En multaj int. kongresoj organizitaj de aliaj asocioj MOKA kunlaboris. Ĝiaj organoj estis la gazetoj ,Blanka Kru­co', ,Espero Katolika', ,Katolika Mon­do', Justula Angulo en ,K.M.', fine de 1926 ĝia propra gazeto ,La Juna Batalanto'. Aperis kaj aperas kelkaj naciaj informiloj, ĉiuj kun insista E­-propagando. MOKA organizis int. korespond-, inform-, vojaĝservojn, ktp., helpis efike la E-propagandon. Ekz. en 1927 MOKA publikigis al­vokon „Katolika junularo kaj E“, sub­skribitan de pli ol 30 kat. junularaj asocioj. La alvoko estis represata en 20 gazetoj, speciala flugfolio (12000 e-roj) ankaŭ disvastigis ĝin. MOKA eldonis flugfoliojn por E en franca, angla, ĥina kaj aliaj lingvoj. La ĉef­sekr. de MOKA faris paroladojn kun efika E-propagando en 20 eŭropa kaj amerikaj landoj, kelkaj naciaj sekretarioj estas tre fervora prop-­istoj. La organizo estas jena: Ekzis­tas delegitoj kaj lokaj grupoj, naciaj sekr-oj kaj naciaj komitatoj, fine int. komitato, ekzekutiva komitato kaj int. sekr-ejo. Protektoro estas episkopo d-ro Majlath de Transilvanio, Rumanujo. La MOKA-movado estas benita de la papo kaj de multaj episkopoj. La int. sekr-ejo estas en daŭra kontakto kun membroj kaj simpati­antoj en tre multaj landoj, naciaj sekr-ejoj nun laboras en 23 landoj. Adreso de la int. sekr-ejo: d-ro W. Solzbacher 77, Montee de Pilate, Lu­xembourg-Eich, Luks.

W. SOLZBACHER.

        Mölke Marta (Sophie), germanino, sekr. de kunlaborado de IALA. Nask. 20 apr. 1886 en Sommerfeld. De 1927 laboras por E: prop. artikloj kaj pa­roladoj, starigo de statistikoj kaj adresaroj rilate la instruistaron kaj in­struadon de E. Artikoloj en IPR.

        Monako, Eŭropo. La pioniro en ĉi tiu landeto estis en 1900-03 E. Bar­bier, Ed. Pirot la Beaume kaj la fa­ma E-isto Gaston Moch. La lasta en 1903 skribis serion da artikoloj en „Le Petit Monegasque“ kaj aranĝis kurson, post kio estis fondata EG. En 1900 Leger kaj d-ro Richard, dir. de Oceanografia Muzeo de Monako kaj prez. de la EG, enkondukis E-n en bultenon de la Muzeo. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 troviĝis nur unu E-isto en la lando.

        I. ŜIRJAEV

        Monda Poŝto. Aperis de 1900 kiel „Schweizerpost“ en Fischenthal. En 1909 ĝi fariĝis oficiala organo de la „Int. Ligo“ kaj ricevis la titolon: „Welt-Post. Monda-Poŝto“. De majo 1925 estas ĝis hodiaŭ la titolo „Mon­da Poŝto“ 8-16 p. (post la milito ofte nur 4) 33x23. Red. I. Thalmann. De majo 1912-julio 1914 ĝi estis kunigita kun „Svisa Espero“, tiamaniere, ke ambaŭ gazetoj ricevis la sa­man formaton 33x23 kaj estis ambaŭ liverataj al la anoj de Svisa E-Soci­eto. MP reviviĝis en okt. 1919, red. restis ĝis okt. 1922 I. Thalmann en Fischenthal. Poste red. estis: K. Dö­ring en Frankfurt/M., Ferd. Blocher en Hamhurg, R. S. Carter en Balbao Heights, Canal Zone (Panama), I. H. Blackney en Saginaw, Mich. USA. Kelkaj n-roj aperis intertempe en Markneukicch (Saksujo) kaj 2 litogr. en Hamburg (Blecher). MP okupas sin nur pri kolektadaj aferoj (precipe poŝtmarkoj), nur inter majo 1912 kaj julio 1914 ĝi ankaŭ enhavis E-propa­gandon, kursojn, literaturon ktp.

P. TARNOW.

        Mondjunularo Katolika. v. MOKA.

        Mondo kaj Koro. Originalaj poe­mo de Kalocsay, 1921, 32 p. „La verketo montras kunecon de lingva lerteco kaj poezia kapablo altgrad­aj“ (G. 5. , E', 1921, p: 28.)

        Mongolujo. Grandampleksa sende­penda popola respubliko inter Sovet­unio kaj Ĉinlando kun ĉefurbo Ulan­Bator-Roto (Urga). Sur teritorio de M. ankoraŭ en la unuaj jaroj de E­-movado loĝis E-istoj, precipe rusaj, ekz. N. P. Evstifejeff en Urga 1900 kaj I. Puĉkovskij en rus-mongola komerca limurbeto Kjaĥta 1889. Inter la mongoloj mem la E-movado ko­menciĝis nur post sendependiĝo de M. for de Ĉinlando, kiam tien reve­nis el eksterlando en 1924 instruisto  Ĥajan Ĥirob. En 1925 bonan propa­gancion por E faris en M. vizito de sovetia sesaeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanĥajo, tiam okazis renkon­tiĝo inter sovetia ĵurnalisto. G. Ro­zenblat kaj Ĥajan Ĥirob kaj E, ser­vis inter ili kiel interkomprenilo. Pli malfrue, en 1933, multan laboron por E, en M. faris Junŝebu Rinĉino, estro de lingvistika sekcio de la scienca ko­mitato ĉe ministerio de popolklerigo. Sub lia gvido estis organizitaj unuaj kursoj de E en Ulan-Bator-Roto en 1933.

N. NEKRASOV.

        Montezemolo, de Carlo Cordero, markizo, italo, generalo en pens. Nask. 7 aŭg. 1858 en Mondovi. Atin­ginte la rangon de majoro antaŭmi­lite, forlasis la soldatan servon, sin dediĉis al kulturo de siaj granda bienoj. Dum la milito komandis montaran artilerian regimenton; estis vun­data; du liaj filoj mortis en la bata­loj. Li loĝas nun en Castiglioncello apud Livorno. Tuj post la milito li E-iĝis, vigle laboris por E. Post kel­kaj jaroj fariĝis prez. de IEF. Prezi­dis plurajn italajn E-kongresojn. Sin­done helpas en la laboro por E.

        Monumentoj. v. Stratoj.

        Monumento de Zamenhof. Tomboŝ­tono de la Majstro en la hebrea tom­bejo de Warszawa ĉe str. Okopowa. La tombo troviĝas vid-al-vide ĉe la enirejo, sur plej honora loko, kiun la hebrea komunumo donacis senpage kaj helpis aranĝi tre solenan funebro­ceremonion. La komunumo daŭrigas ĝis nun tiun helpon, je propraj kostoj dekoracias la tombejon, kiam okazas ia ceremonio sur la tombo, ktp. Su­per la tombo - kiu troviĝas sur monteto, kies antaŭa deklivo estas ornamita per granda kvinpinta stelo el plantaĵoj - staras ekde 1926 tomboŝtono. La monumento konsistas el kvin grizaj granitaj blokoj unu sur la alia kaj sur ili la terglobo. La dua bloko (el malsupre) estas tre granda (pezas ĉ. 2500 kg.) kaj havas el ĉiu flanko ŝildojn, sur kiuj troviĝas sur­skriboj. Ĉar la tombo troviĝas en an­gulo de aleo, ĝi havas du antaŭajn flankojn. Sur la pli larĝa - super la steligita deklivo - troviĝas sur­skribo:

Doktoro

Ludoviko Lazaro

ZAMENHOF

kreinto de Esperanto

naskita 15. XII. 1859. mortis 14. IV. I917.

Sur la piedestalo, t. e. sub la unua bloko, samflanke, oni vidas mal­dekstre: M. Lubelski, artisto. Ĉe la mallarĝa fronto - sur la dua bloko - ankaŭ sur ŝildeto elgravurita tro­viĝas surskribo:

STARIGITA

DE TUTMONDA

ESPERANTISTARO

Ĝian starigon organizis la Int. Mo­numenta Komitato, fondita dum la UK en Praha, 1921. IMK eldonis kuponojn kaj fondis en Warszawa Lokan Monumentan Komitaton (LMK), kies prez. fariĝis d-ro W. Robin, sekr. E. Wiesenfeld, kas. 8. Weinthal, anoj estis reprezent­antoj de ĉiuj Varsoviaj E-aj Organi­zaĵoj. Por anoncita konkurso alvenis 18 modeloj, el kiuj la jugantaro donis 1-an premion de 20 pundoj al la modelo de M. Lubelski. La skotaj E-­istoj donacis la veran skotan graniton kaj post la kolektiĝo de la necesa sumo IMK farigis la tutan monu­menton en Aberdeen (Skotl.) sub la kontrolo de skulptistoj. Coults kaj honora sekr. Applebaum. Komence de 1926 ĝi estis forveturigita Polujon. La polaj E-istoj kovris ĉiujn elspez­ojn bezonajn por venigi la monumen­ton de Danzig al Warszawa kaj star­igi ĝin sur la tombejo. Helpis multe per favoroj la pola registaro, la heb­rea komunumo, eĉ la laboristoj, pre­nintaj minimuman salajron. En la ta­go de la naŭa datreveno, 18 apr. 1926 (oni prokrastis de 14 apr., ĝis la plej proksima dimanĉo) okazis la solena malkovro de la monumento kun la ĉeesto de reprezentantoj de la pola registaro; belegan parolon aŭdigis ministro Grabowski. Samtage okazis la malkovro de la tomboŝtono de Klara Z, kies tombo troviĝas apude.

E. WIESENFELD.

        La animo kaj ĉefa efektiviganto de la monumenta afero estis la sekr. de IMK, J. D. Applebaum.

        Morariu Eugenia, rumanino, ŝtata oficistino. Nask. 28 marto 1903 en Kassa, (nun Koŝice en Ĉeĥosl.) Dum 1923-28 sekr. de EK en Cluj (Kolozsvár). De jan. 1927 sekr. de UEA por Rumanujo kaj sekr. de EIR.

        Morariu Lizzie; nask. Andersson, svedino, E-instr. Nask. 6 okt. 1409 en Lindesberg. E-iĝis en 1929 pere de T. Morariu, al kiu poste edzin­iĝis. De 1930 ekzamena komitatano de SEI. Propagandas E-n per kurs­gvidado kaj prelegoj ekde 1929 en Svedujo kaj 1931-33 en Germanujo, Svisujo, Aŭstrujo kaj Francujo.

        Morariu Tiberio, rumano, E-instru­isto, redaktoro, kunlaboranto de di­versaj gazetoj ktp. Nask. el geedziĝo de rumano kaj hungarino 28 sept. 1901 en Kassa (Koŝice). E-isto de 1921 pere de A. Cseh. De 1921 sekr. de EK en Cluj, de 1923 sekr. de REC en Bucuresti. En 1924 instruis E-n en la policoficira altlernejo en B. Fondis en 1924 la RE Instituton kaj estis ĝia dir. Estis ĉefdel. de UEA por Ru­manujo. Gvidis Cseh-kursojn en Ru­manujo, 1922-28; en Svedujo 1928-31, 1933. Dum la sama periodo li gvidis plurajn kursojn por instruistoj en Stockholm, Helsingborg kaj en Danujo (Odense). Post lia edziĝo al L. Andersson, ili ambaŭ gvidis kurs­ojn en diversaj landoj. Lian instruis­tan kaj prop-istan sukceson montras la datoj: 100 kursoj, ĉ. 5000 kursanoj, 200 paroladoj, (15 per radio). Kunlaboris al ,E. Triumfonta‘, poste al HDE, ,E' kaj LM (originalaj noveloj, skizoj, kaj tradukaĵoj). Dume aperis liaj fidelaj, artaj kaj esprimriĉaj tra­dukaĵoj el la rumana literaturo: ,Niĉjo-Mensogulo' (de Bratescu-Voinesti, 1927), ,Nobela Peko' (de Sadoveanu, 1929), ambaŭ premiitaj de la Akade­mio, ,Sonorilo kaj Kanono' (de Isac, 1930).  Premiita oratoro dum la UK 1931.

 F. SZILÁGYI

        Moraviaj Esperanto-Pioniroj. v. Ĉeĥioslovakujo.

        Moravujo, v. Ĉeĥoslovakujo.

        Moreau (moro) Arie Leopold (ps. Leo; Adepto), nederlandano, instr en Arnhem. Nask. 6 majo 1888 en Do­orn (Utrecht). 5 jarojn prez de loka EG, nun sekr. Aranĝis la 4-an Ned. E-Kongreson sept. 1929 en Arnhem. Organizis kaj gvidis Cseh-metodajn kursojn en Arnhem kaj en ĉirkaŭajo, instigis la sekcian estraron inviti ek­sterlandajn instruistojn. Fondis kaj gvidas la Nelderlandan E-Rondon. Gvidis la int. balon dum la 24-a UK 1932. Organizis la rondvojaĝon de V. Bleier sept.-okt. 1933 tra Ned. Ar­tikoloj, gramatiko en la loka gazet­aro. Nun mastro de la Esperanto-­Domo en Arnhem.

        Morgaŭ Matene, tragikomedio de Karinthy, el la hungara trad. Ka­locsay, l923, 142 p. „Interesa eks­perimento por rompi novan vojon por la teatro. Sub la facila sprito de l' humoristo saĝa profundo de l' filo­zofio.“ (Totsche De Paĝo, p: 88.).

        Morris Alice V., nask. Vanderbilt, usonanino, edzino de diplomato (nun ambasadoro en Bruxelles). Kreis la asocion IALA (v.), akcelis la kunla­boron inter la diversaj int. lingvoj. La „Bibliografio de Int. Lingvo“ ape­ris per ŝia subteno.

        Morrison (morisn) William, skoto, vinkomercisto. Nask. 16 okt. 1861 en Edinburgh. Ricevis ateston pri kapab­leco de SFPE, en Paris, 10 dec. 1903. Instruis E-n dum kelkaj jaroj. Verkis teatraĵon (el Dickens) por la 4-a UK; du originalajn prop. komedietojn (,A Norman Conquest' kaj ,The Object Lesson'); kaj kunverkis tradukon de ,Doktoro Jekyll kaj S-ro Hyde' (R. L. Stevenson).

        Mortished (mortiŝed) R. J P, ir­landano, iama sekr. de Irlanda Labo­rista Partio. Kunfondinto kaj prez. de IEA. Prelegoj en multaj rondoj.

        Morton (mortn) James F., usonano, kuratoro de muzeo, mineralogo. Nask. 18 okt. 1870 en Littleton. Kunfondin­to kaj prezidinto de ES en New York; estis dufoje ĉefo de la aga komitato de EANA. Artikoloj.

        Moscheles (moŝeliz) Fetix Stone, anglo, portretpentristo. Nask 8 febr. 1833 en London, mortis 22 dec. 1917 en Tunbridge Wells. Baptofilo de F. Mendelssohn; tre konata en ĉiaj rondoj artistaj kaj pacifistaj. Prez de Londona EK kaj vicprez. de BEA. Entuziasma propagandisto kaj pioniro.

        Mosse Rudolf granda eldon- kaj reklamentrepreno en Berlin. Laŭ la instigo de Friedrich Ellersiek ĝi starigis E-fakon en 1926. Kun la celoj eldoni serion de libroj sub titolo Internacia Mondliteraturo. La E-fako laboris per granda reklamo kaj bonaj eldonaĵoj, kies ĉiu n-ro kostis en serio 0.40 Rm. tamen post la eldono de 25 n-roj la firmo ĉesigis la fakon kaj ĝian librostokon transprenis F. Ellersiek.

        Mota Mendes (mendiŝ) Hernani, brazilano, d-ro, ing. Kunfondinto de „Grupo Verda Stelo“ en Rio de J. Estis ĝen. sekr. de BLE. Faris plurajn kursojn kaj paroladojn.

        Motono Seigo, japano, prof. de Teknologia Kolegio en Kyoto. Nask. 15 sept. 1882 en Tokio-si. Verkis „Funkciecaj elementoj de Malnova J Arkitekturo kaj nova sento“ (E-)); „Arkitekturo Internaciac“.

        Motteau (moto) Achille, franco angliĝinta, presisto. Nask. en Francujo, mortis 70-jara 3 marto 1906 en London. Verkis diversajn lit. verkojn en franca lingvo. Antaŭe Volapükisto. E-istiĝis en 1901. Verkis: ,Seria Kurso' (1903?); ,E-A Vortaro‘, 1904. Trad.: ,La Ventego' (Shakespeare), ,Ŝi kliniĝas por Venki', k.m.a. Fondis E G-n en Forest Gate.

        Mouton (muton) Henri, franco, dir. de la Krimaj Aferoj, ano de la ŝtata konsilantaro. Nask. 30 sept. 1873 en Carcassonne. Reprezentis Francujon en la Kongreso de Int. Polico en Monaco, tie voĉdonigis la principon de Int. Polica Ofico, kaj akceptigis principe uzon de E. Honora Prez. de la Amika Asocio de la francaj E-aj policistoj. Prez. de la Int. Polica Ligo.

        Mraz Josef, aŭstro-germano, fak-lerneja instr. Prop-isto, faris kursojn, enkondukis E-n en la „Metilernejon en Linz“, kie li gvidas kursojn jam de 37 jaroj.

        Mr. Tot aĉetas mil okulojn. Ro­mano, originale de Jean Forge. 1931, 242 p. „Detektiv-romano, sed nebul­varda, ne harstariga sanga fantazi­aĵo. Ĝi estas tiel moderna, tiel riĉe saturita de psikaj subpentroj kaj de la pulsanta vivo, ke ĝia valoro alte superas tiujn pretendojn, kiujn oni ĝenerale havas ĉe la tiaspecaj roma­noj“. (Jobo L M 1931, p: 160.)

        Muĉnik Iŝĥak, (ps. Kincum), heb­reo, unue librotenisto, poste, en Pa­lestino, koloniisto. Nask. 5 apr.1894 en Sepetovka, Rusujo. Pioniro por la rekonstruo de Palestino. E-isto de 1910. Starigis E rondojn kaj kurs­ojn en Ŝepetovka regiono, kie li loĝis ĝis 1920. Verkoj: ,Hebreaj Ra­kontoj', traduko de Salom-Aleĥem, 1923; prop. broŝuro, 1925 L. K.

        Mudie (mjudi) Harold Bolingbroke, anglo, borsisto. Nask. 30 jan. 1880 en London, mortis 6 jan. 1916, dum mi­lita deĵoro en Francujo, pro aŭtomo­bila akcidento. E-istiĝis okt. 1902, le­ginte pri E en „The Review of Re­views“. Fondis gazeton ,The E-ist' en nov. 1903, laŭ financa garantio de W. T. Stead. La gazeto tamen live­ris ne perdon, sed profiton. Kiam ,T. E.' kunfandiĝis kun ,The British E-ist‘ en jan. 1906, li aliĝis al ties redakta komitato. Faris multe da ali­landaj prop. vojaĝoj kaj vizitis ok UK. Unu el la Trio por la Tria. Prez. de BEA 1912-16, prez. de UEA de la komenco ĝis sia morto. Multe laboris por la eldono de la ,Nova Testamento‘ en E. LK.

        Mudrak Walter Karl, aŭstro-germano, bankoficisto en Wien. Nask. 24 marto 1904 en W. E-isto de 1924. Speciale laboras en katolikaj, junulaj kaj pacifistaj rondoj. Vicprez. de Kat. Unio E- Wien, sekr. de MOKA, sekr. kaj afergvid. de Int. E. Labor­komunumo por „senalkohola kultu­ro“ kaj por „sentabaka kulturo“, es­trarano de AEA. Poezia verketo ,Kunlaboro‘, 1932. Kunlaboranto de ,La una Batalanto'; ,Espero Katolika' kaj ,Aŭ. E-isto'. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Muffang (müfan) Henri, franco, li­cea prof. Nask. 26 sept. 1864 en Pa­ris. Interesiĝas pri sociologio. Kun­fondis la grupon en Angecs, 1904, propagandis en lokaj ĵurnaloj, kunlaboris en multaj E-aj gazetoj. Trad. de Jules Renard: Karotharulo, 1907.

        Mülller Max, germano, lingvisto, univ. prof. en Oxford. Nask. 1823 en Dessau, mortis 1900 en O. En la fruaj jaroj de E, kiam apenaŭ tro­viĝis aprobantoj de la lingvo int. in­ter famaj lingvistoj, li plurfoje mon­tris siajn simpatiojn ne sole por la ideo de L. I., sed ankaŭ speciale por E kaj skribis en 1894, ke E havas la plej altan lokon inter siaj konkur­antoj.

        Multlingva Intersteno. Stenogazeto en multaj lingvoj por ekzerco de la Intersteno (v.). Aperas de 1930, 21x15 cm. Red. H. Friesz, Duisburg, Germ.

        Münz (münc), Adolf (ps. Amo; Amu) germano, komercisto. Nask. 18 mar­to 1875 en Krakovo. Porgeorfa zorgado. 1925-33 del. kaj ĉefdel. de UEA. en Berlin.

        Muramoto Tatsuzo, (, -cuzoo), ja­pano, antaŭe presejestro, nun sen­okupa. Nask. 13 jun. 1880 en Oka­yama-si. E-iĝis 1904. Unuafoje en J-ujo fabrikis presliterojn E-ajn. Multe helpis al d-ro Kroita pri fondo de JEA. „A short Vocabulary English-E and E-Eng.“, 1906, presita de lia presejo, estas unua libro en J-ujo.­(Kuw.)  

        Murata Masataka, japano, eksdir. de tria oficiala internigejo de lepruloj So­tozima-Hoyoin, Osaka. Lektoro de med. fakultato de Univ. Nippon. Nask. 20 apr. 1884 en Kotiken. Energie klo­podis per varma polemiko por la enkonduko de E en japanajn medi­cinajn rondojn kaj tion akcelis per sia E publikigo de la fama tezo: „La plej simpla metodo por serodiagnozo de sifiliso“, (Medicina monografio, n-ro 1., 1926.) Aliaj verkoj „Serologio de Lepro“, La Lepro, vol. I.n-ro 2, jun 1930. ktp.

        Murath Max, germano, prot. de knabina gimn. en Teplice-Sanov (Teplitz-Schonau) en ĈSR. Nask. 9 aŭg. 1884 en Teplice. E-isto de 1911, daŭre aktiva en prop., organizo, kur­soj. Honora membro de ES en Olo­mouc, hon. prez. de EG en T.

 

 


            Murgatroyd (murgatrojd) William A., anglo, analiza kemiisto. Nask. 5 sept 1893 en Grimsby. E-istiĝis en 1913. Helpis fondi E-grupojn en New­castle kaj Grimsby. Instruis E-n al centoj da lernantoj.

        Muribo Martin, norvego, lignaĵisto en Oslo. Nask. 27 dec. 1884 en Val­dal: Lernis E-n 1917. Estrarano de NEL 1918 kunfondiinto de SAT 1921, fondinto de NALE, 1924. Dumviva ano de UEA. Verkis korespondan kurson por laboristoj 1924, kaj lerno­libron 1932. Kunlaboranto de ,Sennaciulo', ,La Nova Epoko', ,Arbeider ­E-isten'.

        Murray (murey) Robert, skoto, ŝtat­oficisto. Nask. 3 nov. 1897 en Lon­don. Sekr. kaj instr. de Nord-Lon­dona EK.

        Musella Vincenzo, d-ro, italo, blin­da prof. pri beletristiko kaj filozofio en la por vidantoj ŝtataj liceoj. Nask. 27 apr. 1894. Antaŭmilita E-isto, ha­vas la diplomon por la supera instru­ado de E. Kursoj en Napoli, prop. artikoloj. Dufoje gajnis la premion de itala lit. konkurso, E-igante nove­lojn de Boccacio. Kunlaboranto de HDE. Preparas originalan aldonon al „Plena Vortaro“.

        Mustapha Haĝi Raden, javano, ĵur­nalisto. Nask. 11 sept. 1911 en Se­marang (Ned. Hindujo). En 1929 for­lasis sian landon kaj vizitis 16 lan­dojn en- kaj 6 landojn ekster Eŭropo. E-iĝis en Praha 193l. Laŭ la aranĝo de Ĉeĥosl. AE li faris en 15 febr. 27 marto 1934 prelegvojaĝon en ĈSR, parolante en 29 lokoj, antaŭ 10.000 homoj. De sept. 1934 ĝis majo 1935 li faras paroladojn en Svedlando laŭ la invito de SEF, ĉiumonate parolante en 25 lokoj.

        Muto Marks (ps. Armilov), japano, tradukisto kaj verkisto ĉefe pri int. kaj ĉinaj problemoj. Nask. 7 febr. 1906 en Nagaoka, Niigata-ken. E-isto de 1919. Partoprenis la fondon de Instituto por Scienco Proleta, Tokyo, kaj de J. Proleta E-ista Unio. Ĉefred. de ,Kamarado'. Kompilis kun aliaj 6-voluman ,Proletan E-Kurson', 1931.

        Muzika Labirinto. Ludo por muzi­kistoj kaj muzikamantoj, amuza kaj instrua, (kies celo estas eduko de la muzika memoro), elpensita de kom­ponistino prof. Everaerts-Zlica (Bru­xelles). Ĝi konsistas el 400 slipoj, sur kiuj estas presitaj fragmentoj el mu­zikverkoj ĉiuspecaj. Ĉiu slipo havas sur la dorsoflanko ordan numero kaj, en aldonita broŝureto, flanke de ĉiu el tiuj samaj numeroj, staras la titolo de la respondanta muzikverko, ktp. E estas vaste uzata por disvastigo de la M.L., precipe de L. Co­gen, 52 Dreve, Ninove, Belgujo.

        Muziknotado, aŭtonoma, elpensita de belgo J. Hautstont, celas ĝenera­lan revizion de la muzika signaro. Laŭ aserto de ĝiaj adeptoj „A. M. N. estas la ununura solvo plena de l‘ problemo de la reformo de l' muzik­skribo, per la reguligo kaj la pli­simpligo de la signoj.“ Por disvas­tigo de A.M.N. servas int. societo, kiu uzas ankaŭ E-n; ĝia gvidanto: L. Cogen.

        Muziko. Iugrade, muziko estas mem int. lingvo. Ĉe kantado, tamen, ape­ras malfacilaĵoj, kiujn nur E konten­tige solvas. La koncertoj en E-istaj kunvenoj, la kantado de infanoj en lernejaj E-kursoj, kaj la vasta E-a muzika literaturo, pruvas ĝian taŭge­con por kantado. Efektive, pro sia ri­ĉeco de puraj vokaloj, E sone egalas la italan. E-a traduko povas esti pli fidela, ol nacilingva; kaj ebligas in­ternacian kantadon kaj komprenon de naciaj kantotrezoroj. - Inter mul­to da kantaroj naciaj, religiaj, labor­istaj elstaras ,Internacia Kantaro' (Bennemann), ,Koncerta Kantaro' (Zi­ermans), ,Kantaro Esperanta' (But­ler), ,Himnaro Esperanta' (Butler), ,Proletaria Kantaro', aliaj kolektoj de laboristaj kaj popolkantoj, fine rimar­kinda serio de kantoj eldonitaj de la firmo ,Simfonia' en Moskva. ,La Espero' de F. de Ménil estas sur la lipoj de ĉiu E-isto. - Prova ,Muzika Terminaro' estas eldonita de F. de Ménil en 1908 kaj kompletigita de li mem, kaj multe plibonigita de Adela Schaefer, en ,Int. Scienca Revuo' (1910). Tamen la E-a muzika terminaro restas en preskaŭ ties ĥaosa sta­to, kiel la naciaj:  la E-aj tempo, takto, tono, ekz., estas tiel dub­sencaj, kiel la germana takt, la ang­laj tone kaj note.

M. C. BUTLER.

 

        Mybs (mibs) Eduard, germano, d-ro med., kuracisto. Nask. 30 dec. 1858, mortis 4 jun. 1923 en Altona. Estis LK, vicprez. de la Akademio kaj de la 1-a UK en Boulogne 1905, prez. de UK en Dresden 1908, fon­dinto de GEA kaj ĝia prez. dum multaj jaroj, same de Unua EG de Hamburg-Altona kaj de Nordal­binga Ligo. Faris multajn paroladojn kaj multajn kursojn en ĉiu partoj de G., verkis artikolojn por gazetoj, jarlibroj k s.

        Myslik (mislik) Karl, aŭstro-ger­mano, paroĥestro. Nask. 19 sept. 1872, mortis 24 jun. 1930. Trad. ,Un­dine' de Motte-Fouquet, verkis origi­nalajn poeziaĵojn. Multe laboris por E.­