L

        La Alta Kanto de la Amo. Origi­nale de T. Jung. l927, 38 p- „Rimverkita legendo, bela, interesa, emo­ciplena. La formo estas preskaŭ per­fekta: ritmo kaj rimoj agrablaj al la orelo. Ĉarma poemo, kiun la Akade­mio senhezite rekompencis.“ (Ak. Ra­porto, 1929)

        La Amo en la jaro Dekmil. Fanta­zia romano de José de Elola, el hispana trad. Berenguer,1933, 353 p. Du gefianĉoj, kiujn en 2000 trafas mortosimila dormado, estas vekitaj en la jaro 10.000 kiam ĉiuj naciaj lingvoj jam mortis, kaj ĉiuj homoj parolas nur E.  „La tradukinto plej lerte kaj fidele faris la tradukon.“ (Inglada, H DE,1933 n-ro 21.)

        La Antikva Romo surmare. Prelego de la ĉefministro Mussolini. Trad. el la itala. 1927, 69 p.

        La Arĝentjubilea Kongreso. De T. Jung. 1933, 51 p.  „Kroniko pri la jubilea kongreso. Plej interesa parto estas  motivado de la speciala situ­acio, en kiu la kongreso okazis.“ (F. Szilagyi, „Lingvo Libro“, 1934, p: 30.)

        (La) Arthistorio. Vol. I. Ĝis la re­nesanco. Verkis A. Hekler, por la E-eldono prilaboris A. Kampiss el la hungara trad. K. Kalocsay.1934, 104 teksto- kaj 112 kliŝopaĝo . „Tre valora libro, kiu kondukas min tra la jarmiloj de arta evoluo, montranta la homan deziron trovi esprimojn pri enanimaj sentoj. Kun komenciĝo en Egipto la fama profesoro ĉe la buda­pesta universitato igas la leganton ra­pide marŝi tra la jarmiloj.“ (Li, „Sven­ska Arbetar E-isten“ , sept- 1934.) La dua volumo aperos en 1935.

        La Arto de Memdisciplino: Psika­gogio. Originale de Ch. Baudouin. 1926, 96 p.: „Bonega enkonduko en la problemojn de la psikoanalizo, mir­inda stilo, . . . aldono de listo de fakaj esprimoj kaj de faka literaturo.“ (O. Simon, La Socialisto, 1926; p: 100.)

        La Batalo de l' Vivo. De Dickens, laŭ la germana traduko E-igis Z. Unue aperis en La E-isto, 1891; en 1910 aparte, 88 p. Unu el la unuaj traduk­oj al E.

        La Bela Mondo kaj Universo. La plej belaj, plej artaj kaj plej luksaj E-aj periodaĵoj, kiu  ĝis nun aperis. Vere valoraj artaĵoj. LBM eliris nur de julio 1908-julio 1909, IV-j-32-48 p. entute 2 vol. kun 376 p. 24x16. Red. d-ro Schramm, en Dresden. U. aperis de sept. 1909-aŭg. 1912 en 3 vol. kun 384, 384, 29  p. 24x16. Red. prof. Lederer kaj d-ro Schramm, eldonejo: Heckner, Wolfenbüttel.

        P. TARNOW.

 

        Labkoro. Mallongigo de laborista gazeta korespondisto.

        Laborista movado. Se la maloportu­no de la multlingveco kaj la bezono pri int. lingvo estas sentata de la la­borantoj sur la kampo de scienco, ko­merco kaj trafiko, kiu kutime pose­das kelkajn fremdajn  lingvojn, des pli forte sin trudas la neceso de tutmonda interkomprenilo al la agantoj en la lab. movado, kies plimulto ĝenerale ne scias iun fremdan lingvon krom sia gepatra. Estis plejparte simplaj la­boristoj, eĉ sengramatikuloj, kiuj la unuaj ekkonsciis pri la valoro de E, kun granda peno proprigis al si la lingvon kaj pionire laboris por ĝia disvastigo.

        La unuaj lab. E grupoj fondiĝis en 1905-08 en Den Haag, Hamburg, München, Paris, Stockholm kaj aliaj lokoj. En Britujo stariĝis en l907 Bri­ta Ligo de E-istaj Socialistoj, sed ŝajne ne estis lokaj grupoj. En 1911 fon­diĝis lab. E Asocioj (LEA-oj), en Ĉeĥoslovakujo, Germanujo kaj  Neder­lando. Aperis naciaj gazetoj Antaŭ­en (Germ.), Arbeider-E-ist (Ned.), Kulturo, (Ĉeĥosl.) kaj Le travailleur E-iste (Francujo). Jam pli frue aperis int. organo por lab. E-istoj. Marcel Verama (ps. de Paul Berthelot) iniciatis ĝin, eldonan­te en l906 Rondirantan Folion por la kreado de tutmonda Socia Revuo. Sekve de ĉi tio kaj laŭ de­cido de la Ruĝula Kongreseto en Ge­nève 1906, eliris en jan. 1907 la unua n-ro de monata gazeto „Int. Socia Revuo“. Redaktoroj estis: Fi Blan Go (ps. de P. Blangarin) 1907-09, J. L. Bruijn 1910-11 kaj W. Nutters, 1912-14. Multan laboron por ĝi faris an­kaŭ R. Louis, 1907-09. Okazis kelk­foje, ke en la lasta parto de la jaro ne plu estis sufiĉe da mono kaj oni povis aperigi nur unu n-ron en 2 aŭ 3 monatoj, sed en 1912-13 la abo­nantaro jam estis pli ol 600 en preskaŭ 20 landoj; legantoj kaj kunlabor­antoj troviĝis eĉ en la cara Ruslando. En la eldonejo de ISR aperis en l912-14 serio da verketoj de Berthe­lot, Ferri, Domela Nieuwenhuis, Kro­potkin, Lassalle, Liebknecht, London, Staniŝiĉ kaj V. Hugo; gravan traduk­laboron faris D. Ivanski kaj W. Nut­ters. Pro la militeksplodo en 1914 ISR ĉesis aperi. (En 1920 Nutters klopo­dis revivigi la revuon, sed li sukcesis aperigi nur 6 n-rojn).

        Organizo tutmonda stariĝis en 1906.

        Ĝi estis la Int. Asocio Paco-Libereco, poste nomata Liberiga Stelo. Ĉefaj aktivuloj: Fi Blan Go kaj R. Louis; celoj: batali kontraŭ militismo, kapi­talismo ktp., disvastigi E-n ĉe inter­naciistoj, liberecanoj, socialistoj ktp. La asocio eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭ militismo, patriotismo kaj religio; ĉi tiuj verketoj estis la unuaj lab. E eldonaĵoj. Tamen la asocio, kiu akceptis kiel membrojn nur pers­onojn kaj lokajn grupojn, ne trovis multe da adeptoj ekster Francujo. La ĉeĥa kaj germana LEA-oj ellaboris du diferencajn projektojn de int. organ­izo; ambaŭ celis kun igi la LEA-ojn en lab. E kongreso, kiu pritraktus la prob­lemon kaj  kiu okazus samtempe kun la U. K.  en Paris, 1914, ne efektiviĝis. Jam pli frue ĉe la U. K. en Genève, Cambridge, Antwerpen, Kraków kaj Bern, la lab. partoprenantoj aranĝis apartan kunvenon, t.n. ruĝulan kongreseton. Ĉi tiuj ebligis konatiĝon kaj interŝanĝon de spertoj, sed ne havis praktikajn rezultojn. En 191l UEA klopodis starigi lab. fakon, sed ne sukcesis. Ĝenerale la lab. E movado ĝis l914 laboris ĉefe por E.

        Kelkaj el la agantoj sur int. kampo ankoraŭ ne nomitaj: P. Asselin, G. Bastide, E. Chapelier, (mortis en 1933), N. P. Evstifejev, E. Hakanson (mortis en 1907), J. Hoyle, H. Hyams (Tagulo), D. A. Klaĝin (mortis en 1929), W. Padfield, A. Panlou, E. Par­ker, V. Richard, Sifo (eldonis: La voĉo de la popolo, en ĉina kaj E lin­gvoj, mortis en 1915), W. Thielking.

        Dum la mondmilito la lab. E mo­vado stagnis. En 1919 ĝi reekvivis. En tiu jaro grupo da francaj lab. E­-istoj, inter kiuj E. Lanti, faris la unu­ajn paŝojn por restarigi la int. kon­takton. Reeldoninte la gazeton „Le Travailleur E-iste“, ili aperigis en ĝi int. rubrikon sub la titolo „E-ista Laboristo“, kiu post mallonga tempo el­kreskis al memstara monata gazeto. Plie ili revivigis la asocion Liberiga Stelo kaj konformis ĝian statuton al la novaj cirkonstancoj.

        En E-ista Laboristo la redaktoro, Lanti, publikigis serion da artikoloj, poste eldonitaj kiel broŝuro sub la titolo For la Neŭtralismon, en kiu li detale pritraktis la organizan demandon kaj konkludis 1. ke E por laboristoj ne estas celo, sed rim­edo, 2. ke tial la lab. E-istoj devas organizi sin tute memstare, 3. ke ne­cesas ne nur propagandi, sed ankaŭ uzi, apliki la lingvon, 4. ke la fab. E-istoj ne devas organizi sin en speco de Internacio kuniganta la naciajn as­ociojn (LEA-ojn), sed ke ili devas interligiĝi unu kun la aliaj senpere en mondorganizo sennacieca.

        Ĉi tiuj ideoj renversis multajn el la ĝistiamaj perceptoj pri la tutmonda organizado, tamen iom post iom ilin akceptis la plej aktivaj kaj plej klar­vidaj lab. E-istoj. Liberiga Stelo gaj­nis membrojn en multaj landoj kaj la kreskanta influo de E-ista Laboristo, kiu depost okt. 1920 estis ĝia oficiala organo, plifortigis ĝian pozicion. En aŭg. 1921 okazis en Praha ĝia unua kongreso kun preskaŭ 80 partopren­antoj de 75 nacioj: inter ili estis : L. Banmer, K Deubler, Guiheneuf, P. Kockeritz, Lanti, L. Revo. Laŭ decido de ĉi tiu kongreso Liberiga Stelo ali­nomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj ĝia organo Sennacieca Re­vuo (S. R.). La gvidadon oni komisiis al la ĝistiama estraro de L. S., kies ĉefaj funkciuloj estis: Banmer, sekr., L. Glodeau, kas. kaj adm., Lanti, red. kaj gvidanto. La celon de la asocio oni formulis jene:

        a) utiligi praktike la int. lingvon E por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda; b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortik­an senton de homeca solidaro; c) ler­nigadi, instruadi, klerigadi siajn mem­brojn tiele, ke ili fariĝu la plej kap­ablaj kaj plej perfektaj el la tiel nom­ataj internaciistoj. ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT; d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj ori­ginaloj) spegulanta la idealon de la asocio.

 

        Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, ĝi restis  ĝis nun valida. En 1928 oni ­precizigis la celon per jena aldono:

 

        SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo cel­as, ke ĝiaj membroj estu kompre­nemaj kaj toleremaj rilate al la poli­tikaj  kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klas­batalaj laboristaj partioj kaj sindikat­movadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝ­on de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.

        Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj  ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiri­toj, kapablaj bone kompari, ĝuste  kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun  li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la hom­aro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo. La membreco de SAT estas individua; lokajn aŭ land­ajn sekciojn ĝi ne havas. Karakteri­za trajto el la organizformo de SAT estas, ke ĝia gvidinstanco, nun nom­ata Ĝenerala Konsilantaro, elektata de la tuta membraro, ne reprezentas land­ojn aŭ naciojn, sed t. n. , sektorojn. Por eviti naciisman influadon en la gvidado oni dividis la tersurfacon laŭ arbitraj partoj: sektoroj (nun laŭ me­ridianaj horzonoj) kaj po unu reprezentanto de ĉiu sektoro konsistigas la konsilantaron. Ĉi tiu elektas inter si la estraron de la asocio, kiun ĝi helpas kaj konsilas. De 1933 ankaŭ la estraro estas elektata de la tuta membraro kaj estos en la konsilant­aro ankaŭ reprezentantoj de la LEA­oj, kiu subskribis la Konvencion kun SAT,  v. poste).

        En 1922 aperis unuafoje la Jarlibro, kiu enhavante la adresojn de ĉiuj membroj, ebligas al 1a SAT-anoj in­terrilati unu kun la aliaj kaj efek­tivigi la reciprokan servadon, al kiu devigas la SAT-membreco. Sekvintan jaron SAT havis jam pli ol 2000 membrojn. S. R. eliris regule kaj kreskis laŭ amplekso kaj kvalito. La plimultiĝo de la administra laboro ne­cesigis dungi salajratan oficiston. Ĉi tiun funkcion ekplenumis en la mezo de 1923 R. Lerchner, Leipzig. En 1924-25 la membronombro estis 2404, 2705. Tiutempe estis malpermesite al SAT-anoj esti membro de t. n. neŭt­ralaj E organizoj, ekde 1925 la tiuril­ata statutartikolo estas malpli severa.

        En 1923 kelkaj Moskvaj fervoruloj, G. Demidjuk, N. Futerfas, S Aaj­dovski, N. Nekrasov eldonantaj re­vuon „La Nova Epoko“, kies enhavo montris ideologian parencecon al SAT, konsentis rezigni pri ties aper­igo kaj redakti Lit. Sciencan aldonon de S. R. Ĉi tiu aldono aperis unu jaron. Tiam montriĝis, ke ĉi ambaŭ organoj ne sufiĉis. En okt. 1924 ek­aperis semajna gazeto Sennaciulo (S­ulo) kaj S. R. mem iĝis lit. scienca organo. En 1928 S R. alinomiĝis La Nova Epoko; redaktoroj estis Nekras­ov kaj Demidjuk kaj de 1930 Barthelmes. De 1924 la revuo ankaŭ havis pedagogian fakon, kiun prizorgis M. Boubou kaj J. Zilberfarb.

        Kunlaborantoj de la SAT-organoj estis i. a.: L. Bergiers, G. P. de Bruin, J. Burger, E. Drezen, K. Frod­inĝ, D. Dambe, Emba (ps. de E. Bara­nyai) L. Ivn, J. Jurista, K. Johanson, N. Krassovski, M. Krjukov, Lanti, C. F. Magashazi-Hochhauser, E. Miĥals­ki, H. Muravkin, M. Muribo, Neniu, H. Remers, L. Revo, V Riedel, S. Rublev, G. Saville, Mark Starr, E. Spiridoviĉ, Senheredigito (ps de P. Kökeritz), Stebek, H. Wenhengst.

        Tria gazeto estis „La Lernanto“, al­dono de S-ulo kaj de kelkaj LEA-­organoj, kiu en 1928-30 havis la el­donkvanton de l0.000 e-roj. En 1930 eliris Sennacieca Pedagogia Revuo, red. H. Stay, presata en Moskvo. El­iris nur 4 n-roj (148 p.).

        Por progresigi la eldonadon de li­teraturo, stariĝis en 1922 Eldon-Ko­operativo, komence gvidata de Bart­helmess kaj Remers en Dilsseldorf, poste transformita en fakon de SAT sub prizorgo de la SAT-estraro. Per eldono de akcioj ĝi havigis al si mal­grandan kapitalon kaj sukcesis en deko da jaroj aperigi pli ol 50 divers­ajn verkojn, el kiuj la plej gravaj est­as: „Faŭsto“ de Goethe, I-a parto, trad. Barthelmess, „Eklumo en ab­ismo“ de Barbusse, trad. Else, „Je la nomo de la vivo“, originalo de Izgur, „Kandid“ de Voltaire, trad. Lanti, „Ruĝa Stelo“ de Bogdanov, trad. ko­lektivo, gvidis Nekrasov kaj Rublev, „La fera kalkanumo“ de London, trad. Saville, „Komunista Manifesto“ de Marks kaj Engels, trad. Pfeffer, „Ŝtato kaj Revolucio“ de Lenin, trad. Demidjuk, „Naciismo“, originalo de Lanti, „Etiko“ de Kropotkin, „ABC de Sennaciismo“, originalo de Elsu­do (Kolĉinski), „Proletaria Kantaro“ (74 kantoj kun notoj), „La Laborista E-ismo“ de Lanti. Ĉi lasta verk­eto jam aperis en angla, franca, ĉeĥa, germana, nederlanda kaj sveda  lingvoj. - Apartan mencion meritas la  Plena Vortaro, verkita de prof. E. Grosjean-Maupin, A. Esselin, S. Gren­kamp-Kornfeld, kaj prof. G. Waring­hien, sub gvidado de la unue nom­ita. Por organizi la literaturan laboron stariĝis Lit. Komisiono (poste Lit. Sekcio), kiun gvidis sinsekve Barthel­mess, Rublev, kaj Baranyai.

        Ne ĉiuj SAT-anoj konsentis pri la taskoj de SAT, pri ĝia starpunkto, organizformo, taktiko ktp. Sekve de tio aperis kelkfoje proponoj pri ŝanĝ­oj en statuto. Plej radikala tia propono estis tiu de kelkaj sovetiaj SAT­-anoj, inter kiuj E. Drezen, A. Jodko, N. Incertov, B. Modenov, P. Robi­csek, pri aliĝo de SAT al la Komu­nista Internacio. Kiam en la kongreso en Cassel (1923) montriĝis, ke ĝi ne havis ŝancon esti akceptata, oni rep­renis ĝin. Ĉi sama kongreso reko­mendis la starigon de fakoj (sekcioj) kaj frakcioj, por ebligi praktikan laboron en fakaj, profesiaj kaj partiaj rondoj. Stariĝis iom post iom sekcioj de edukistoj, gejunuloj, sportuloj ktp. La plej aktivaj sekcioj disponis pri propra „Paĝo“ en la asocia organo. Speciale la Edukista Sekcio, gvidata de M. Boubou, faris gravan kaj mo­delan laboron. La frakcioj ĉefe labor­as por kaj per E en partiaj rondoj kaj instancoj. Ekzistis anarkiista, komunista, sennaciista kaj socialista frak­cioj.

        En 1924-25 SAT travivis malgrand­an krizon. Anarkiistaj SAT-anoj, inter kiuj J. Migny, A. Bolle, A. Lewin, malaprobantaj, ke en SAT-organoj ne povas aperi artikoloj kontraŭ Sovetio, kontraŭ la komunismo, starigis pro­pran organizon, la Tutmondan Ligon de E-istaj Senŝtatanoj (TLES) kaj el­donis dumonatan gazeton „Libera La­boristo“. S-ulo, la oficiala organo de SAT, ĉefe pro la tre aktiva kunlabo­ro de komunistaj kaj sovetiaj SAT­-anoj kaj pro manko de alitendencaj kunlaborantoj aspektis iom unutend­enca kaj kaŭzis malkontentecon ĉe parto de la SAT-anaro. Krome estis en SAT bataleto sur lingva kampo pro la troa uzado de novaj vortoj kaj de sciencaj afiksoj, kaj pro la eks­perimentado kun novaj formoj kiel „morge“ (morgaŭ), „balde“ (baldaŭ), „konfero“ (konferenco), „difero“ (diferenco) k.s.      

        Ĉi tiuj faktoj kaŭzis ian maltrankvilon ĉe la anoj, kiu esprimiĝis per        multaj proponoj pri reorganizo, pri aliigo de la strukturo ktp. La kongreso en Wien, 1925, pritraktis ĉi tiun situacion, fiksis la ĝustan linion kaj restarigis la ekvilibron. Ĝi ankaŭ malaprobis la eksperimentadon kun lingvaj novaĵoj en SAT-organoj. Post tiu ĉi kongreso la redaktadon de S-ulo prizorgis redakcia komisiono, konsistanta el diverstendencaj SAT-anoj en Leipzig. Tio daŭris ĝis la mezo de 1926, kiam Lanti dum kelka tempo provizore prizorgis la redaktadon. Post malagrablaj spertoj kun aliaj redaktoroj, fine Barthelmess venis Parizon kaj de tiam ĉi tiu, sub gvidado de Lanti, redaktis S-ulon.

        Ĉar ne estas eble el Sovetio rekte transsendi kotizojn kaj abonmonojn al la administrejo, funkciis tie kiel agentejo komence La Nova Epoko kaj poste la Centra Komitato de la Sovet-respublikara E-ista Unio (CK SEU).

        En 1926-27 SAT havis kelkajn mallacilaĵojn pro stagno en la montranssendo el Sovetio tiel ke S-ulo povis aperi nur ĉiudekkvartage je 12 paĝoj. Monkolektado okaze de la kvinjara ekzisto de SAT helpis venki ĉi tiun krizeton. En 1927 ekfunkciis Gazetar-Servo, gvidata de O. Bässler, kiu havigis informojn kaj novaĵojn al multaj naciaj lab. gazetoj. Dum unu jaro 1929-30 ĝi havis propran paĝon en S-ulo. En la dua jarkvino SAT progresis pli rapide ol antaŭe. En 1929 -30 S-ulo aperis ĉiusemajne en 12 paĝoj; kiam eliris ĝia 300-a n-ro ĝi havis pli ol 4200 abonantojn.  Tiutempe la membraro superis la nombron 6500, el kiu ĉ. triono estis en Sovetio. Cetere en tiu nombro ne estas enkalkulitaj la membroj en Hungarujo, Italujo kaj Rumanujo, kie estas malpermesite esti membro de SAT. Komparante la membronombrojn de la plej gravaj landoj kun tiuj de la LEA-oj, oni konstatas, ke en 1929-30 en Aŭstrujo la nombro de SAT-anoj estis preskaŭ 20% de la kvanto da LEA-anoj, (270-14001, en Francujo iom pli ol 40% (370-850), en Germanujo 50o o (1800-3500), en Ne­erlando 40% (140-350), en So­vetio 50% (2000-4100), en Svedujo 20% (220-1060). Tute alia estis la proporcio en Britujo, tie estis 426 SAT-anoj kaj 160 LEA-anoj.

        En la komenco estis malmultaj rila­toj inter SAT kaj LEA-oj. Unuflanke kelkaj LEA-oj preferantaj int. organiz­formon ne tre simpatiis al SAT, ali­lanke SAT ne multe okupis sin pri arto kaj agado de la LEA-oj. Sim­patiis al SAT la franca kaj germana LEA-oj, pli malpli pasivaj estis la aŭstra kaj sveda. La nederlanda ĝis 1928 forte kontraŭstaris al SAT, eĉ faris klopodojn por starigi Internacion. Tute apartan pozicion okupis SEU, kiu faris rezervojn pri la starpunkto kaj ideologio de SAT, sed tamen provizore subtenis ĝin kaj servis kiel peranto inter SAT kaj sovetiaj E-istoj.

        En 1927-28 la estraro de SAT in­terrilatis kun la LEA-oj por trovi komunan bazon por kunlaboro. Sekve de tio estiĝis t. n. „Konvencio“, kiun aprobis la kongreso en Göteborg kaj kies ĉefa enhavo estis la jena: la LEA-oj prizorgas la por-E-an labor­on kaj SAT la per-E-an, LEA-oj el­donas nacilingvajn kaj dulingvajn pu­blikaĵojn kaj SAT la E-lingvajn, en lokaj grupoj estu starigataj SAT-rond­oj, kiuj prizorgas la SAT-laboron kaj SAT-propagandon, LEA-oj donas al SAT spacon en siaj gazetoj, kaj SAT faras la samon al LEA-oj, LEA­oj povas elekti unu el siaj estraran­oj kiel konsultantan membron de la SAT-gvidantaro.

        Iom post iom preskaŭ ĉiuj LEA-oj subskribis la konvencion. Montriĝis tamen, ke ĝi ankoraŭ ne prezentas idealan solvon por la problemo pri kunlaboro inter SAT kaj LEA-oj kaj la germana kaj sovetia LEA-oj romp­is ĝin en 1930 per sia kontraŭ SAT-a agado.

        Grava perioda okazaĵo en la SAT-­vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona inter­ŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon  por parola interrilatado kun aliland­anoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la lab. E-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.

        En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unu­aj SAT-kongresoj kaj esprimante si­an favoran opinion pri E,  li havigis al la E-istaro valoran prop. materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en mult­aj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.

        Tempo, loko kaj decidoj de la SAT-kongresoj estis la jenaj:

        1921, 1-3 aŭg. Praha. Honorprez. H. Barbusse. Ĉ. 80 partoprenantoj el 15 landoj. Malakceptis neŭtralecan starpunkton, akcentis la neceson praktike uzadi E-n por lab. celoj.

        1922, 12-16 aŭg. Frankfurt a. M. Honorprez. Romain Rolland. 230 el 12 landoj. Malpermesis al SAT-anoj esti membro de neŭtrala E-organizo.

        1923, 11-15 aŭg. Cassel. Honor­prez. A. Einstein. 250 el 18 landoj. Propono pri komunistigo de SAT. Malaprobis ĉiun emon enŝovi en SAT batalon inter diversaj tendencoj.

        1924, l4-18 aŭg. Brussel. Honor­prez. Ernst. Toller. 90 el 14 landoj. Malpliseverigo de la statuto. Reko­mendo uzi simplan stilon.

        l925, 11-15 aŭg. Wien. 150 parto­prenantoj el 7 landoj. Decidis, ke SAT restos ĉiutendenca, per-E-a organizo. Malaprobis la tendencon eksperim­enti en SAT futurisman, nefundament­an stilon. Starigis komisionon por SAT-programo.

        1926, 6-10 aŭg. Leningrad. Honor­prez. Lunaĉarski. 400 el 14 landoj. Raportoj pri „E en lernejoj kaj  lab. kluboj“, „E kaj radio“, „Int. Lab. Korespondado“ k. a. Rekomendo sta­rigi lokajn SAT-grupojn. Tezoj pri rilatoj inter LEA-oj kaj SAT. La so­vetia poŝto aperigas SAT-poŝtmarkon.

        1927, 12-16 aŭg. Göteborg. Pli ol 400 el 24 landoj, inter kiuj deko da  sovetianoj. Akceptis la Konvencion in­ter SAT kaj LEA-oj kaj aldonon al la statuto, per kiu estis akcentata la kultura, eduka, nepolitika kaj kon­traŭdogmeca karaktero de SAT.

        1929, 4-10 aŭg. Leipzig. 650 el 22 landoj, Kritiko de komunistaj SAT-­anoj pri la laŭ ili oportunisma, neklas­batala gvidado de SAT, kaj pri laŭ ili malaprobinda eldono de broŝuro La Laborista E-ismo. Decido, ke ak­tivaj membroj devas aboni la oficialan organon de SAT. Likvido de la Programkomisiono.

        1930, 3-7 aŭg. London. 340 el 16 landoj. Sovetiaj SAT-anoj bojkotas la kongreson per laŭdire intenca neĉe­esto. Batalo inter komunistaj parti­anoj unuflanke kaj la SAT-gvidantaro kaj ĝiaj aprobantoj aliflanke.

        1931, 1-8 aŭg. Amsterdam. 400 el 14 landoj. Partiana opozicio klopodas akiri la gvidadon de SAT, sed mal­sukcesas. Ĝi forlasas la kongreson: Decido, ke SAT restos senpartieca, ĉiutendenca.

        1932, 6-11 aŭg. Stuttgart. 24  el 12 landoj.

        1933, 5-10 aŭg. Stockholm. 599 el 15 landoj.

        1934, 3-8 aŭg. Valencia. 376 el 13 landoj.

        Organizo kun preskaŭ 7000 mem­broj eldonante 3 gazetojn, aperiginte ampleksan kolekton da diversspecaj verkoj, kaj organizante ĉiujare sukce­san int. kongreson, estas jam rimar­kinda faktoro en la E-movado. Pli kaj pli oni agnoskis ĝian gravan signifon. Sed ankaŭ ekster la E movado efikis ĝia agado. La servoj de SAT sur la kampo de interligo de diversnaciaj la­boristoj kaj lab. organizaĵoj, la int. korespondado, la multa grava mate­rialo liverita de SAT al diversaj lab. gazetoj, ktp. konvinkis parton de la gvidantoj pri la praktika utilo de E.

        Sekve de tio kelkaj organizoj mem ekuzis la lingvon. La Int. Transport­laborista Federacio (ITF), kies sekr. Nathans mem estas E-isto, aperigas monatan gazetarsciigon en E. La Int. Laborista Olimpiado ankaŭ uzis E-p por siaj eldonaĵoj. La Internacio de militrezistantoj aperigis en E revuetojn kaj kelkajn broŝurojn. La Internacio de Socialista Kunbatalo (ISK) publik­igas trimonatan revuon en E. Ankaŭ la Int. Lab. Asocio kaj la Int. Anti­militista Oficejo eldonis sciigojn en E. ­En Sovetio la Unio de Militantaj Ate­istoj, la Profesia Unuiĝo de Edukla­borantoj, la Profesia Unuiĝo de PTT ­Laborantoj, la revuo Vojo de Klerigo aperigis eldonaĵojn en E. Krom tio sennombraj aliaj sovetiaj organizoj, fabrikaj komitatoj, gazetredakcioj, ktp. per E interrilatas kun alilandaj  lab. organizoj.

        Dum ĉ. 20 jaroj la lab. E movado estis, tiel sur nacia kiel sur int. kam­po, pli malpli unuece organizita. Ĉi tiu situacio ekaliiĝis en 1930, kiam la germana LEA en sia kongreso en Es­sen ŝanĝis sian senpartiecan bazon kaj alproksimiĝis al la komunista ten­denco. Sekve de ĉi tio parto de ĝiaj membroj forlasis la asocion kaj star­igis la Socialistan E Asocion (SEA); alia parto restis sen nacia kunligo. Proks. samtempe komenciĝis en SAT opozicio kontraŭ ties gvidantaro, pre­cipe kontraŭ Lanti, kiun oni akuzis pri revizio de SAT-principoj pri atak­oj al Sovetio, pri prop. de reakcia teorio de sennaciismo ktp. Siaflanke la SAT-direkcio argumentis, ke ĝuste la opozicio revizias la SAT-principojn trudante al SAT politikajn taskojn, kiujn ĝi laŭstatute ne havas, ke ĝi per sia agado malutilas al Sovetio kaj ke la sennaciistoj, kiuj agnoskas la klas­batalon, laŭstatute havas la rajton es­primi siajn ideojn en SAT.

        Ĉi tiun konflikton pliakrigis la fak­to, ke jam de kelka tempo ne plu okazis transpagoj de SAT-mono al SAT. Tiel amasiĝis ĉe CK SEU ĉ. 12.000 germ. markoj. Laŭ CK SEU ne eblis transsendi ĉi tiun monon pro la financaj aranĝoj de la registaro. Sed la SAT-direkcio dubis, ĉu tio estis la kaŭzo, almenaŭ la sola kaŭzo. Ĝi konstatis, ke CK SEU neniel klopodis malpliigi la ŝuldon al SAT per presi­go de SAT-verkoj en Moskva, kion la direkcio plurfoje instrukciis al ĝi. En la 10-a SAT-kongreso, London 1930, kiun ne ĉeestis sovetiaj SAT­-anoj, la opozicio forte atakis la SAT-­direkcion. Tamen la plimulto aprobis la direkcian gvidadon.

        Je la sama tempo okazis en Moskva kunveno de CK SEU, kiun ankaŭ ĉe­estis 2 estraranoj de la germana LEA. Ĉi tiu kunveno decidis eldoni int. gaz­eton, starigi eldonejon de revolucia E literaturo (EKRELO) kaj prepari kon­greson de revoluciaj E-istoj. La gaz­eto, nomata „Internaciisto“ jam baldaŭ eliris. En ĝi aperis i. a. alvoko de ta t. n. Interliga Oficejo de la klas­batala SAT-opozicio, instiganta al boj­koto de SAT-eldonaĵoj, nepagado de kotizo ktp.

        Defendante SAT kontraŭ tiuj agad­oj, la Plenum-Komitato laŭ propono de la kontrolkomitato, eksigis la skribintojn de ĉi tiu alvoko. Dume SAT ne rericevis siajn l2.000 markojn deponitajn en Moskva. Ankaŭ poste, kiam eblis transpagi monon al la Moskva filio de la presejo de S-ulo, oni ne faris tion. La SAT-anaro ege indignis pro la reteno de la mono ŝuldata al SAT pro liveritaj libroj, gazetoj ktp. La opozicio defendis sian agon argumentante, ke ĉi tiu mono ja apartenis al sovetiaj SAT-anoj, kiuj ne aprobas la taktikon de la direkcio. Ce­tere SAT liveris por ĉi tiu mono libr­ojn, gazetojn ktp. al sovetianoj, do la mono apartenis al ĝi. La samon oni povas diri pri la stoko da SAT-libroj pli frue presitaj en Moskva, kiun SEU proprigis al si.

        En Amsterdam 1931 okazis la lasta decida batalo. Post kelkaj tumultaj kunsidoj, la opozicio konstatante, ke la plimulto ne estas ĉe ĝia flanko, forlasis la kongreson. Poste okazis voĉdono pri la raportoj de la direkcio. Aprobis ilin 105 voĉoj kontraŭ 6 kun 6 sindetenoj. Pli poste referendumo inter la tuta membraro aprobis la ag­adon de la direkcio kun 887 voĉoj por kaj 171 kontraŭ.

        Post la skismo en SAT la opozicio, sub la nomo Int. Unuiga Komitato koncentris sian agadon al la konkero de la naciaj asocioj. Sekve de tio en kelkaj landoj la LEA-oj disiĝis. Kro­me ĝi klopodis starigi LEA-ojn en landoj, kie ili ankoraŭ ne estis, por krei bazkolonojn por la starigota in­ternacio. En aŭg. 1932 okazis en Ber­lin la fonda kongreso de la Internacio de Proleta E-istaro (IPE), kiun ĉeest­is, laŭ raporto en Int-isto, 348 person­oj el 11 landoj. En la estraro oni elek­tis: Kissler,  ĝenerala sekr., A. Schwenk. Schwarz, Wiehach, H. Mu­ravkin. Sidejo: Berlin. Celo: Servigi E-n al la klasbatalo de la tutmonda proletaro kaj al la socialisma konstru­ado unuigi organizi kaj gvidi la lab. E movadon  sur bazo de revolucia klasbatalo, de proleta int-ismo evo­luigi kaj pliriĉigi la teorion, teknikon kaj aplikon de la lingvo. Int-isto red. Batta, poste Schwarz (aŭ Schwenk?) iĝis oficiala organo de IPE. Krome IPE eldonis revuon La Nova Etapo, kiun redaktis N. Nekrasov. EKRELO, kiu jam aperigis konsiderindan kvan­ton da verkoj, ĉefe kun komunista tendenco, iĝis la oficiala eldonejo de IPE.

        Laŭ la gvidrezolucio, akceptita en ĝia fonda kongreso, IPE estas ideolo­gie bazita sur la marksista mondkon­cepto, la dialektika materialismo. Ĝi kontraŭbatalas la oportunisman sen­naciismon kaj ankaŭ „la reformisman ideologion de la socialdemokratio sub­tenantaj la imperialismajn rabadojn kaj militojn, kiu  plenumas la taskon deteni la laboristojn de la klasbatalo kaj malhelpas la efektivigon de la ruĝa unueca fronto“. La diferenco inter SAT kaj IPE estas, ke SAT volas kunigi ĉiujn lab. E-istojn klas­batalajn kaj  meti E-n je la servo de ĉiuj klasbatalaj organizoj, ke en IPE nur estas loko por komunistaj aŭ komunistemaj E-istoj, kaj ke ĝia agado speciale rilatas al komunistemaj organizoj, ke SAT akcentas la kul­turan, klerigan, edukan laboron kaj IPE la politikan, agitecan, ke SAT havas organizformon sennaciecan baz­itan sur individua membreco kaj ke IPE estas int. organizo, kies bazo es­tas la naciaj sekcioj: la LEA-oj.

        Perdinte, per la skismo relative grandan kvanton da membroj, pre­cipe sovetiaj, (ĉi tiuj pro la agado de CK SEU eĉ ne povis resti membroj de SAT, se ili volis tion), perdinte grandsuman monon, grandan stokon da libroj, kiujn CK SEU ne redonis al ĝi, SAT grave malfortiĝis. La kre­skanta ekonomia krizo ankoraŭ pli­malbonigis la situacion. Kiam la an­taŭa presejo de SAT-organoj postul­is tujan pagon de granda monsumo, tio preskaŭ bankrotigis la organizon. Nur dank' al grava financa helpo de kelkaj SAT-amikoj SAT venkis ĉi ti­ujn malfacilaĵojn. En 1933 S-ulo iĝis monata oficiala organo kun aldono La Lernanto kaj anstataŭ La Nova Ep­oko elirinta dumonate dum 1932 re­ekvivis monata Sennacieca Revuo. La starigo de faŝisma reĝimo en Germa­nujo kaŭzis novajn malfacilaĵojn al SAT kaj i. a. necesigis la transigon de ĝia administrejo al Paris. Krome la SAT-vivo en Germanujo estis tute malebligata.

        Dum la SAT-kongreso en Stuttgart, 1932, estis propono pri ŝanĝo de la sennacieca organizformo de SAT en internacian.  Ĉi tiu propono ne estis akceptita. Pro tio ĉi la Aŭstria Labo­rista Ligo E-ista en 1933 iniciatis starigi Internacion de Socialistaj E-ist­oj (ISE). Kvankam ALLE siatempe subskribis la Konvencion de Göte­borg, ĝi neniam agis laŭ ĝi. El ĝia organo La Socialisto ĝi faris pli mal­pli int. gazeton. Ĝi altiris al si la hun­garan kaj ĉeĥoslovakan LEA-ojn kaj  kun ili starigis supre nomitan Inter­nacion, kaŭzante per tio novan skis­mon en la lab. E-movado. Sed ankaŭ la sekvojn de ĉi tiu bato SAT suk­cesis venki. Regule eliris ĝiaj 3 gaz­etoj, aperis novaj libroj, i. a. la dua eldono de Plena Vortaro, J. Haŝek, Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, J. London, Jimmy Higgins, okazis sukcesaj kongresoj ktp. De la Stock­holma kongreso E. Lanti, kiu de ĝia fondo estis gvidanto de SAT kaj kun grandega sindono kaj kapablo plenumis tiun funkcion, rezignis pri sia posteno. Anstataŭe oni elektis H. Platiel. De tiam la direkcio de SAT estas jena: H. Platiel, prez., L. Devarennes, vieprez., L. Banmer, adm.-­sekr., Barean, helpsekr., N. Barthel­mes, red., F. Paquier, helpprotokol­anto.

        Aktivuloj, iamaj kaj ankoraŭaj, ne jam menciitaj: S. Aarse, E. Adamson, van Aelst, L. Avid, J. W. J. Ben­jamin, P. Bareira, A. Barrot, J. S. Borel, E. Eriksson, W. Fedorski, A. von der Heid, K. Hubricht, J. Jo­hansson, W. Kampfrad, J. M. Kerr, E. K. Limouzin, Nikolski, Polakov, C. Richter, M. Roux, C. Roux, D. Snejko, H. Stay, C. W. Spiller, Wald­mann, Th. Weder, A. Wendt, W. Wildebrand.

        Noto. La artikolon tralegis E. Lan­ti. (v kaj komp.: ISE kaj Proleta movado.) G. P. de BRUIN

        La Botistoj. Komedio en kvin akt­oj verkita de A. Kivi, el la finna trad. Hilma Hall. 1919, 142 p. „Amuzaj cirkonstancoj, komikaj respondoj, simpleco de l‘ vilaĝaj moroj. Sperta tradukisto.“ (G. S. . ,E', l920, p: 34.)

        Lacalendola (lakalendola) Adam, italo, prof. de la albana lingvo; li in­struis aukaŭ la japanan, rusan, ger­manan kaj hispanan lingvojn. Fond­into de la E-movado en Suda Italujo (Apulio). Komencis instruadi E-n en Bari en 1919. Fondis en 1920 la Aka­demion Balkanan E-istan, kiu atingis grandan prosperon kaj sendis la plej bonajn lernantojn al UK-j. Li fondis kaj direktis la revuon Corriere Balcanico E-ista, kiu tre efikis por la prop. en Apulio. Pro lia agado E estis enkondukita en 1924 en 8 ler­nejoj de Bari, en unu el ili (Arkie­piskopa Seminario) kiel deviga in­struado. En 1925 kune kun d-ro Koch li estris IEF kaj organizis italan E-­kongreson en Bari.

        La Cikoni-kalifo. Romano de M. Babits, el la hungara trad. de Bo­do. 1929, 187 p. „Historio de duviva junulo (bela, sana, talenta, riĉa), kiu estas premata de sinsekvaj inkub­sonĝoj, vivante  en ili la malnoblan viv­on de mizera trompanto kaj murdanto kaj fine pereante pro tiu ĉi fatala du­obligo de sia vivo. La tradukinto ab­solute disponas pri la tuta esprimkapablo de E.“ (Kopar, Hungara Heroldo, 1929. B. 6.)

        La Colla Stefano, italo, arkivisto, paleografo red. de „Enciclopedia Ita­liana“ en Roma. Nask. en 1889 en Sa­lemi (Trapani). E-isto de 1906 (ler­nanto de Nalli). Fondis en 1907 kune kun G. Castiglia kaj E. Monreale (nuna korespondanto de la ĵurnalo „Popolo d' Italia“) la asocion „Junu­lara Amikaro E-ista“, kiu en 1908 iĝis EG de Palermo. Honora mem­bro de UEA, ties delegito en Palermo dum 20 jaroj. Red. de Notizie E-­iste kaj I E-isto, 1907-10. L. K. de 1925. Redaktas la monatan al­donon de HDE: Lingva Kritiko. Speciale interesiĝas pri I-E vortaro.

        Lacroix (lakrŭa) Paul, franco, ko­mercisto, prez. de la Asocio por Ko­merco kaj Industrio en Grenoble. Unu el la kunfondintoj de SPPE, 1898. Per lia apogo okazis la unua prop. en Sudoriento de Fr.

        Ladevèze Rene, franco, interpretisto de la „Hamburg-Amerika Linie“. Nask. 28 nov. 1885 en Agen (Franc.)­ mortis mallonge antaŭ gefianĉiĝo kun Hamburg-a E-istino, 14 jul. 1913. E-­isto de ĉ.1905. Laŭ ekzemplo de Cart li instigis al E-aj ekzamenoj ankaŭ en Germanujo kaj kompilis Demand­aron (v.), 1911. Gvidis kursojn, ar­anĝis kun d-ro Mybs E-ajn festojn, kiuj montris la gajan flankon de la mondlingvo per vorto, kanto kaj ludo. Estis sekr. de la Vegetara Ligo E-ista.

        La Dormanto Vekiĝas. Romano de Wells, el la angla trad. Millward 1929, 210 p. „Multaj el la antaŭdiraĵ­oj, faritaj jam antaŭ 30 jaroj, efekti­viĝis; aliaj feliĉe ne. La traduko ĝenerale bona kaj komprenebla, tamen parte montras stilon malglatan.“ (G. S. ,E' 1929, p: 183.)

        La Du Amatinoj. La kapricoj de Mariano. De  Musset, el la franca trad. Jan van Schoor. 1930, 112 p. La unua estas novelo kaj temas pri duobla amo de junulo, la dua est­as teatraĵeto pri malfeliĉa amo tragikomika. Bona traduko.

        La Esperantisto. La unua gazeto en E. La unua n-ro estis datita: Nürn­berg, 1. Sept. 1889 kaj havis la titol­on: „La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. Sub la kunlaborado de Dr. Esperan­to (Dro L. Zamenhof) eldonata de Chr. Schmidt, prezidanto de la klubo mondlingva en Nürnberg. Eliras unu fojon en la monato.“  Ĝi estis 8 paĝa provnumero kaj enhavis arti­kolon „Prospekto“ en germana, fran­ca kaj E-a lingvoj, artikolon pri „E kaj Volapük“ en germana, kaj E-a, versaĵon ,Al la E-isto‘ kun germana traduko, fine bibliografion kaj anonc­ojn pri aperontaj libroj. „Ĉe la fino de l889 la gazeto havis 113 abonintojn, plejparte rusajn. . . LE tuj fariĝis plej efika centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj adeptoj, kiaj antaŭe havis kvazaŭ neniun alian ligilon ol sian ko­respondadon kun D-ro Z. La gazeto donas bonajn tekstojn, kiuj helpas pli profundan studadon de la lingvo, ĝi ebligas la aŭtoron de la lingvo doni ĝeneralajn klarigojn al ĉiuj per siaj ,Respondoj al amikoj' kaj samtempe ĝi informadas pri la progresoj de E...

        En 1890 LE entute transiris en la manojn de D-ro Z, sed nur tre mal­facile kaj multekoste li povis aperigi la gazeton kun tiel malmultaj abonin­toj. En aŭ  1891 li proponas orga­nizon de Akcia Societo E-ista. . . Ĉir­kaŭ fino de tiu jaro la personaj cirkon­stancoj de D-ro Z fariĝis tiel preman­taj, ke li trovis sin devigata forlasi la kondukadon de la tuta afero. . . Feli­ĉe tiam aperis nobla, malavara savan­to... W. H. Trompeter... Lia energio ebligis al li oferi la necesan sumon por subteni la tutan entrepre­non de la gazeto ĝis 1894. . . En lite­ratura parto de LE aperis (en 2-a n-ro de 1895) traduko de verketo de Tolstoj ,Prudento kaj kredo'. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la eniradon de LE en Ruslandon, kie la gazeto havis la plej grandan parton de siaj abonantoj. . . La 5-6-a n-ro de LE (majo-junio 1895) estis la lasta de tiu organo, kiu dum ses jaroj estis la centro de la tuta movado. Dum sek­vantaj monatoj okazis komprenebla senkuraĝiĝo inter la E-istoj kaj eĉ ĉe ilia Majstro“. (Privat, Hist. de E, I-­p: 44-55.) La lasta n-ro aperis fakte en aŭg. 1895. Entute eliris 66 n-roj. Nombro de la abonantoj en 1894: 717, el kiuj 60% estis ruslandanoj. (BIL, p: 306).

        La Esperanto-Klubo. De E. Malm­gren. 1934 48 p. „Koncize kaj klare li pritraktas gravajn aferojn en la gru­pa vivo, donas instrukcion pri fondo de grupo kaj pri laboro de la funkci­uloj.“ (R, Svenska Arbetar E-isten, apr. 1934.)

        La Espero. Poemo de Z. „La gvi­danto parolas al siaj adeptoj kaj an­kaŭ al tiuj, kiuj ne jam sekvas lian standardon, kaj montras al ili la logan bildon de l' estonteco.“ (Artikolo de Behrendt en „Kongresa Jubilea Lib­ro“ 1933.) v. Himno E-ista.

        La Eŭropa Milito. Germanaj ofici­alaj raportoj E-igitaj. 31. aŭg. 1914 - 5 junio 1915. 29x22. Entute 151 flavaj folioj po 1 p. P. TARNOW.

        La Evoluo de Telefonio. Originale de inĝ. Isbrücker, 1928, 62 p. „Re­sumas vorte kaj bilde, kion ĉiu devus scii pri la temo.“ (G. S. ,E', 1929, p : 62.)

        La Familio Gerak. De Elin Pelin, el la bulgara trad. Atanasov. 1924, 83 p. „Tipa priskribo de vila­ĝana moro kun temo pri maldolĉa disiĝo de familio. E-igo tre bona.“ (G S ,E' 1924, p: 124.)

        (La) Fanny. Romano de E. Fer­ber, trad. el la angla Berno Fa­bo 1934, 240 p. „Leginda kaj rimar­kinda studaĵo pri la vivo de juda knabino en Usono. . . Ĝi estas vigle kaj lerte rakontita.“ („The British E-ist“, 1934, p: 401.)

        La Faraono. Romano de Prus, el la pola trad. Kabe, 1907-08, 630 p., dua eld. 1912. Scenejo: la antikva Egiptujo. Ĉeftemo: batalado inter la pastraro kaj la kronprinco, kiu volas akiri al si mem la plenpotencon. Pris­kribataj: moroj, eĉ la intima vivo de la egiptoj. Traduko: tute modela, kla­sika stilo. Unu el la plej famaj verk­oj en E.

        La Fera Kalkanumo. De London, el la angla trad. Saville. 1930, 362 p. „Ne vera romano ĝi estas, sed so­cia aŭ socialista pledado, en formo de memorlibro. Bona traduko.“ (G. S. ,E' 1930, p : 182.)

        La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto. Tri­akta komedieto, originale de Roksa­no, 1909, 31 p., dua eld. 1922, 47 p. „Amuza, vigla, senpretenda. Ĝia stilo estas tiel viva kiel la temo mem.“ (G. S. ,E' 1923, p: 45.)

        La Fina Batalilo. De T. W. Wilson, trad. el la angla. Novelo kon­traŭ la militismo. 1916, 173 p.

        La Firmao de la Kato, ki u pilkludas. De Balzac, el la  franca trad. P. Benoit. 1924, 75 p. „La vivo, la movo ŝajnas preskaŭ foresti, anstataŭ­ataj de longaj detalegaj priskriboj. Tamen. . . impreso de tre neta neforge­sebla bildo. Traduko tro laŭvorta.“ (G. S ,E' 1924, p  188.)

        La Floretoj de S. Francisko, E-igi­taj de Pizzi. 1926, 174 p. „La itala originalo datas de la 13-a jarcento. La animo de Fr., lia amo al proksi­muloj, lia rezigno. . . jen la bonodora parfumo de la Floretoj. Troviĝas tro komplikaj frazoj.“ (G. S. ,E' 1926, p: l81.)

        Lagörlöf-romano:  Gösta Berling. El la sveda trad. S. Engholm. l934, 568 p., kun ilustraĵoj. „Svedlingve  ĝi aperis en 34 eldonoj kaj ĝi estas tradukita en 37 lingvojn. En G. B. la aŭtorino majstre pentras ne nur la vivon en la bela provinco Vermlando kaj la tieajn bravajn, harditajn hom­ojn, sed ŝi montras, kiel en ĉiu ho­mo, eĉ la plej simpla, malriĉa kaj mizera, estas troveblaj bono kaj eĉ heroeco, oferemo kaj amo.“ (El la prospekto Aliaj verkoj de. L. aperintaj en „La mono de Sinjoro Arne“. „La infanoj de Betlehem“ kaj „La junulino el Stormyr“.

        La Gefratoj. Komedieto de Goe­the, el la germana trad. Grabows­ki. 1889, 28 p., dua eld. 1909. La dua literaturaĵo trad. al E.

        La Hirundlibro. De Toller (kies verkojn oni bruligis publike en Ger­manujo), el la germana trad. Helene Wolff. 1930, 64 p. La poeto en for­tikaĵa malliberejo. En la celo paro da hirundoj eknestis sed la neston la gardistoj ripete detruis. Liberaj, ne­regulaj versoj, kortuŝa liriko, bona traduko.

        La Holanda Pioniro. Unue aperis en Hilversum. Red. Uitterdijk. 1-a ja­ro majo 1902-dec. 1903, 11 kajeroj (12 n-roj.) l1xIV+224 p. holande-E. 2-a jaro marto 1904-dec. 1905, 4 n-roj. 4xIV-113 p. nur E-e, ĉar la plejmulto de la abonantoj estis ek­sterlandanoj, 22x13-14. Pro malmul­te da enspezoj ĝi devis ĉesi. En 1906 Uitterdijk, kiu de komenco estas la ruĝa fadeno en la holanda E-a mov­ado, provis reaperigi LHP en Utreĥt, sed sen sukceso. Fine en okt. 1908 la ES „La Estonteco estas Nia“ reeldonis en Amsterdam sub la red. de J. de Haan LHP, anstataŭante per ĝi „Am­sterdama Pioniro“-n, kiu aperis de aŭg 1907-okt. 1908 regule. Ĝis sept. 1909 aperis 12 n-roj. 256 p. 23x16. De okt. 1909-1914 ĝi alprenis formaton de ĉiutaga gazeto 4 p. 50x33 sub la redaktado de H. Block kaj de 1914- 1923: 16 p 14x16 sub J. Ziermans kaj poste H. C. Mees. De julio 1925-28 Hengel kaj Uitterdijk eldonis gazeton kun simila titolo, nome „Holanda E Pioniro“ IV+12-16 p. 28x22.

P. TARNOW.

        La Homa Lingvo. Originale de W. E. Collinson. 1927,. 96 p. Enkon­duko en la lingvosciencon. Titoloj de la ĉapitroj: La naturo de la lingvo. Skizo de fonetiko. La bestaj krioj. La infana lingvo. Lingvaj ŝanĝoj. Dis­iĝo kaj unuiĝo Fremdaj influoj. Lin­gvo kiel karakterizilo de la parolantoj. La klasifiko de la lingvoj.

        Laĥovicki Pinĥas, judo, inĝ.-arĥitek­to. Nask. 8 sept. 1892 en Pinsk (Rusl., nun Pollando). UEA-del. en Jerusa­lem. Iniciatis la unuan E-kongreson en Palestino (20 jan. 1934) en J., kaj la unuan E-ekspozicion en la Levante­-foiro en Tel Aviv, apr. majo 1934. 

        Laignier (lenje), Marcel, franco, ad­vokato. Nask. 9 nov. 1881 en Reims. Unu el la unuaj francaj E-istoj, var­bita en 1892 de Beaufront. Propagan­dis unue inter siaj kunlernantoj, par­toprenis en la fondo de la ES  Reims-­Soissons, 1894, helpis por la fondo en Reims de EG de SPPE, 1901, gvid­is kursojn, kunlaboris por la fondo de la Int. Societo de E-istaj Juristoj, re­organizis la grupon de Annecy, 1920, kaj de Nancy, 1926. L. K. de 1930.

        Laiho (lajho) Lauri Isak, finno, dir. de reklamfirmo. Nask. 19 jul. 1895, mortis 4 jan. 1932. Loĝis kelkajn jarojn en Aŭstralio, kie laboris i. a.  kiel red. de anglalingva gazeto. Verkis fin­ne libron pri Nova Gineo. Ĉiam gaja funkcianto en la Helsinka Societo „La Polusstelo“; faris mondonacon por la movado en F. Verkis kun aŭstraliano Delsudo: Aŭstralio, lando, kaj popolo, kiu poste aperis ankaŭ fin­ne en lia traduko.

        (La) Infanoj en Torento. Skizo de S. Engholm. 1934, 116 p. „Li en­igas la leganton en la medion de torentaj infanoj, kies malsamajn edu­kon kaj vivon ni kun streĉo sekvas... La stilo ĉiam klara kaj bona.“ („Sven­ska Arbetar E-isten“ sept. 1934)

        La Instruo de Karl Marks. Tezoj de Instituto de Marks-Engels-Lenin. 1934, 54 p. „La tezoj, koncize skiz­ante la Marksismon laŭ vidpunktoj politika, ekonomia kaj filozofia celas montri, ke la komunistoj estas la solaj fideluloj al la malnova orto­doksa instruo de Marks, kaj ke la ceteraj socialistoj estas „renegatoj“. La temo malebligas tre fluan stilon.“ (J. Farrand, „The British E-ist“, aŭg. 1934.)

        La Interligilo de l' PTT. Oficiala informilo de ILEPTO. Fondis en 1922 la fratoj Filliâtre, Paris. Formato 26,5x18.5. (v. PTT )

        La Interrompita Kanto. Verkis: Eliza Orzeszko, el la pola trad. Kabe. 1905, 2-a eld. 1908, 79 p. „Belega am­rakonto majstre tradukita.“ (A. E. W. British E-ist, 1906, p  54.)

        Laisant (lezan) Charles, franco, ma­tematikisto kaj politikisto. Nask. 1 nov. 1841 en La Basse-Indre (apud Nantes), mortis 5 majo 1920 en Asnières (apud Paris). Oficiro ĝis 1876, sed jam de 1871 li interesiĝis pri la politiko. Deputito, red. kaj dir. de politikaj ĵurnaloj, li apogis la faman generalon Boulanger, kaj pro tio estis kondamnita. De 1893 li dediĉis sin nur al la scienco. Li verkis plurajn librojn pri supera matematiko. Var­bita de Meray al E en 1900, li propagandis ĝin inter la scienculoj. Vic­prez. de SFPE. Kunlaboris en kelkaj E-aj gazetoj, kaj verkis broŝurojn pri kaj en E. Vicprez. de la Pariza E G, 1901.

        Lajarte (Dufaure de Lajarte) (dö laĵart), René, franco, juristo kaj pre­fekteja oficisto. Skribis pri E en Pa­rizaj ĵurnaloj, kunlaboris en multaj E-aj gazetoj. Sekr. de L K., estis la helpanto de Cart por administro de LK (1924-1931). Poste prizorgis sola la funkciadon de la Lingvaj Institucioj (1931-1933). Kunlabore verkis kelk­ajn listojn de fakaj terminoj. Kolektis kunlabore kun Grenkamp: Vortoj de Prof. Cart, (1927). L. K. de 1925.

        Lajos (lajoŝ) Gyula, hungaro, dir. de rom. kat. eklezia kantlernejo. Nask. 1 apr. 1877 en Villany. De multaj jaroj gvidanto de la movado en Pécs kaj prez. de la loka grupo.

        La Juna Batalanto. Organo de la int. katolika junulara kaj paca mova­do, eld. de MOKA (v), dumonata gazeto, red. nur en E. Ĝi fondiĝis en 1926 kiel daŭrigo de la antaŭa Junu­la Angulo en Katolika Mon­do. En 1926-28  ĝi estis aldono al K. M. Ĝia tendenco estis internacie­ma pacifista, sociala, vivreforma. En 1929, kiam K. M. malaperis, fondiĝis Eldona Kooperativo por sendepende publikigi la gazeton. Redaktoro estis de la komenco d-ro W. Solzbacher, redaktejo kaj administrejo troviĝis antaŭe en diversaj lokoj de Germanujo (Honnef, Elberfeld, Werl, Köln) kaj estas nun en Luksemburgo. La libro­vendejo de la gazeto estas la plej kompleta librejo de kat. E-literatnro.

        W. SOLZBACHER.

        La junulino de Stormyr. De S. Lagerlöf trad. el la sveda de S. 1930 94 p. „Sentoplena rakonto pri amo kaj malfeliĉo de  juna, brava knabino. La personoj estas prenitaj el la kampara popolo sveda.“ (D-ro Gr., La Socia­listo, 1930 p : 92.)

        La Kapitanfilino. De Puŝkin, el la rusa trad M. Sidlovskaja. 1927, 176 p. „Valora verko. Ĝi unue mon­tras al ni la vivadon de la aristokrataj oficiroj kaj ties morojn. Poste ni vidas manieron de rusa ribelo, „sensenca kaj senindulga“, kiel diras Puŝkin. La traduko estas modela.“ (g-K, La Socialisto, 1927, p: 72.)

        La Karavano. Verkis W. Hauff, el la germana trad. J. W. Eggleton, 1910, 107 p., dua eld. 1921. „6 ra­kontoj el oriento, iom similaj al la fabeloj de Mil kaj unu noktoj. La tradukinto uzis facilan fundamen­tan stilon.“ (G. S ,E' 1922, p: 92.)

        La Komerco. Oficiala bulteno de KEU (v.). Fondita en 1929. Aperas neregule. Formato 30x22.

        La Konfeso. De L. Tolstoj, el la rusa trad. Tenner 1911, 87 p. „Alt­scienca, pure filozofia verko. Temo porreligia La stilo estas tre agrabla.“ (L I. 1911, p: 528).

        La Konscienco Riproĉas. Rakonto de Strindberg, el la sveda trad. Backman. 1928, 60 p.  „Dum la mi­lito en 1870, sciencisto,  rusa oficiro, estas devigata mortpafigi tri neregulajn soldatojn francajn; la konscienc­riproĉoj lin frenezigas; fine resaniĝas kaj lia iama patriotismo cedas al pli nobla tuthomara sento. La traduko estas laŭdinda.“ (G. S. ,E' 1928, p; 176.)

        La Kontinuo. De Huntington, el la angla trad. Bricard 1907 X. kaj 125 p. Elementa teorio starigita sur la ideo de ordo kun aldono pri transfi­nitaj nombroj. La unua grava matematika verko en E.

        La Kreitaj Profitoj. Pulĉinela kome­dio de J. Benevente, el la hispana rad. Inglada, 1932, 96 p. „Serio da trompaĵoj, perfidaĵoj, tre lerte ar­anĝitaj.“ (G S. ,E' 1932 p: 165.)

        La kurso de Andreo Ĉe. Tuta tek­sto laŭ vortvorte stenografitaj notoj de la Ĉe-kursoj en 1929, kun kon­siloj kaj prikursaj informoj por la instruantoj. Mimeografita VIII kaj 143 p. Formato 23x29  cm. (v. Cseh-me­todo.)

        La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio.

        La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per mul­taj bildoj kaj sugesta teksto iom mal­kaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,E' 1923 p: 183.)

        La Laborista Esperantismo. Verkis Lanti. SAT, 1928, 40 p. „Ĝi ne nur estas informilo por laboristaj E-istoj, sed ĝi estas iagrade ankaŭ sociologia studaĵeto, atribuanta al la SAT-mov­ado specialan kulturhistorian signifon.“ (La Socialisto, 1929, p: 8.). Aperis an­kaŭ en naciaj lingvoj.

        La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Za­menhof kaj la funebra ceremonio. Eld. A. Oberrotman kaj T. Jung, 1921, 48 p., kun ilustraĵoj. Artikoloj, paroladoj, poemoj de diversaj aŭtoroj.

        La Leono de Flandrujo. Romano de Conscience, el la ftandra trad. Bulthuis. 1929, 311 p.  „Ampleksa historia romano, potenca multkolora bildo, vera popola eposo. Tre belajn paĝojn ĝi enhavas kaj ne duba estas en ĉi tiu verko kiel en multaj aliaj la merito de l' tradukinto, kiu klopodis por verki bele kaj korekte.“ (Akade­mia Raporto,1930.)

        La Malgranda Johano. De Eeden, el la holanda trad. Bulthuis. 1926, l84 p. „Fabelo por maturuloj. Per simplaj rimedoj la aŭtoro kreis poezi­plenan bildaron; lian harmonian stilon la tre lerta tradukinto havigis al la E-a teksto.“ (G. S, ,E' 1926, p: 181.)

        La Malsanulo pro Imago. Komedio de Molière, el la franca trad. W. Velten, 1911, 98 p. „La traduko ĝe­nerale estas bonega, kaj bone repro­duktas la klaran, precizan kaj elegantan stilon de M.“ (R. M., La Ondo de E, 1912 p. 30)

        La Malŝparulo, teatraĵo de F. Raimund, el la germana trad. Zwach, 1924, ludita dum la UK en Wien, 1926, 97 p. Amuza enhavo, lerta traduko.

        Lambert  (lanber) Charles, franco, univ. prof. ĉe la lit. fakultato. Nask. 9 febr. 1866 en Mouzon (apud Se­dan.) E-iĝis en 1899 hazarde, leginte gramatikon de Beaufront. La 10 jan. 1900 faris en la Universitato de Dijon publikan paroladon, kiu varbis Meray, kaj tio estis la fonto de E-igo de mult­aj francaj eminentaj prof-oj. Kun Meray li propagandis buŝe kaj skribe kaj gvidis kursojn sukcesplenajn. Parolad­is en pluraj urboj en Francujo kaj Bel­gujo. Publikigis kursojn en „Le Chas­seur Francais“ kaj en gazeto en Cana­da. Redaktis la gazeton ,E', (v. Berthe­lot) Skribis en E-aj gazetoj (Revuo k. a.) Verkis: kun Berthelot: Komerc­aj Leteroj, 1903. Sola: Cours pratique d'E, 1905. Vojaĝo de Uliso, 1905. Bukedo (kolekto da artikoloj precipe pri lit. temoj), 1908.

        Lambert Daniel Henry, anglo, soli­citoro. Nask. jan.1852, mortis 11 nov. 1930. Lingvisto, dum la milito regist­ara cenzuristo. La lasta restinto el la sep fondintoj de BEA. Trad. dram­ojn de Shakespeare: Makbeto, Ju­lio Cezaro.

        La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l' Internacio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5x14. (v. Militrezista mov­ado.)

        La Mirinda Historio de Petro Schle­mihl. De Chamisso, el la germana trad. Wüster. „Fantazia rakonto pri la homo perdinta sian ombron. Fide­la, preciza traduko.“ (G. S. ,E' 1922, p: 214).

        La Mistero de l' Sango. De Otto Forst de Battaglia, el la ger­mana trad. T. Jung. 1934, 156 p. „La libro rezultas el multjara detala studado pri la scienco genealogia. Kvankam plene scienca, ĝi estas fa­cile komprenebla.“ (J. C. F., „The British E-ist“, sept. 1934.)

        La Mizantropo. Komedio de Molière, el la franca trad. Boucon. 1930, 104 p. „Profunda satiro pri la socio; en ĝi la sincera, verdirema Alceste staras kontraŭ la mensogema, facilanima, eleganta mondo. . . La tra­duko estas ĝenerale tre bona kaj laŭdinda. . . Sed la versformon mem mi opinias malfeliĉe elektita.“ (y, Lingvo Libro 1934, p:14)

        La Mondon al ni! De E. Kilian, 1934, 72 p. „Du junuloj forlasas siajn studojn por senmone kaj senpasporte vojaĝi  per faldebfa boato tra orienta Eŭropo... Trovante, ke per E ili pli facile renkontos helpemajn amikojn, ili decidas lerni la lingvon. La lingvo estas bona, la stilo interesa  kaj vigla.“ („The British E-ist“,1934 p : 346.)

        La Mono de Sinjoro Arne. Verkis Selma Lagerlöf, el la sveda trad. Engholm 1933, l10 p. „Rakonto el la deksesa jarcento. Ĉarma, riĉa stilo.“ (,E' 1933, p: 155.)

        La Morto de Blanjo. Romaneto de Tousseul, el la franca trad. Bergiers, 1925, 72 p. „Terura sinsekvo de malfeliĉoj. . .  kun celo kontraŭ­batali homan ekspluatadon kaj alkoholismon.“ ( G. S. ,E' 1926, p: 56.)

        La Morto de la Delegito de UEA. Komedio el la vivo de  E-istoj de N. Hohlov, 1924, 36 p.

        La Morto de Smail-Aga Ĉengijiĉ. Heroa eposo de Mazuraniĉ, el la kroata trad. Ŝpicer, 1933, 76 p. La poemo, ĉerpita el la krudaj tempoj de porekzistaj liberbataloj, impresas forte kaj freŝe.“ (Kopar, Bibl. Gazeto, 1933, p: 25.)

        La Movado. Fondis kaj red. E. Hou­bart en 1909, aperis ĝis jul. 1914, poste de okt. 1923 ĝis 1933. Formato 33x25. Estis  „plej efika propagandilo ilustrita, bonstila, interesa, tute aktu­ala centra franca organo.“ (BIL, p: 324 )

        Landenne Armand, belgo, kalkulisto en Huy. De 1908 seninterrompe UEA-­del.

        Landnomoj. Malfacile solvebla estas la demando pri la land- kaj popol­nomoj ĉar estas tute neeble respekti la principon de int-eco nek la princi­pon de simpleco kaj senescepteco.

        Oni multe kritikis la duoblan kom­promisan procedon, kiun Z, post kelk­aj ŝanceliĝoj, definitive alprenis. Laŭ tiu ĉi procedo la gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l' sufikso uj, kiam temas pri ta Antikva mondo (Eŭropo, Azio kaj Egiptujo; sed, kiam temas pri la Nova mondo (Afriko, esceptante Egiptujon, Ameri­ko, Aŭstralio kaj Oceanio estas la lando, kiu donas sian nomon al la regnano per aldono de l' sufikso an. Tiu ĉi duforma procedo estas ankoraŭ pli malsimpligata per kelkaj esceptoj, kiujn postulas la int-eco: kvankan eŭropaj aŭ  aziaj, la sensufiksaj nomoj „Nederlando, Holando, Finnlando, Ir­lando, Islando, Sirio, Asirio, Armenio, Anamo, Tonkino, Manĉurio, Siberio  montras ne la popolon, sed la regn­on kaj oni devenigas de ili la popol-nomon: „Nederlandano, Asiriano“ ktp.

        Aliflanke oni kontraŭas al int-eco devenigante Italujo el Italo, Portugal­ujo el Portugalo, Japanujo el Japano. Egiptujo el Egipto, ĉar en la koncern­aj lingvoj (kaj ankaŭ en la latina por Egiptujo) oni uzas la inversan pro­cedon.

        Por simpligi kaj unuformigi la du­oblan Z-an procedon, oni proponis sensufiksigi senescepte ĉiujn landnom­ojn sufiksigante ĉiujn nomojn de gentoj aŭ nacianoj kaj rezervante al tiu ĉi signifo la sufikson an, dum oni montrus la loĝantojn, laŭ la kons­tanta ekzemplo de la naciaj lingvoj, ne per ia plursenca sufikso, sed per la preciza, oportuna kaj int-e uzata es­primo: „loĝanto en“. Tiu ĉi procedo certe estas simpla kaj konforma al la efektiva etnografia realeco, kiu mon­tras al ni, ke senmiksaj rasoj kaj gentoj, jam ekde la antaŭhistoria tem­po, ne plu ekzistas. Jam en la jaro 1909, S-ro Rektoro Boirac, prez. de la L. K., starigis kiel principon, kaj tiu ĉi procedo estas la ĉefa kaj plej ĝenerala maniero, ĉiam preferinda. Z mem konsideris ĉi tiun sistemon kiel la plej bonan kaj estonte definitive venkontan. Ankaŭ aliaj kompetentuloj ripete esprimis la opinion, ke tiu solvo estus la plej taŭga, se ĝi estus ĉiuoka­ze aplikebla. Fine tre atentinde estas, ke laŭ la interesa rimarko de S-ro Hans jakob, „en ĉiuj nia  Kongresoj oni konstante aŭdas tielajn reciprok­ajn prezentiĝojn : „Mi estas sved­ano; li estas francano; ĉu vi estas svisano? Ne, mi estas italano.“ Tiuj uzoj montras senvolan emon al analogia ĝeneraligo kaj unu­formigo. Bedaŭrinde, ankaŭ tiu ĉi alloga procedo prezentas malbonaĵojn kaj  precipe la elekto pri la baza land­noma radiko estas malfacila. Ĉu Ger­maniano, Turkiano, Hispaniano estas taŭgaj vortoj? Ĉu, akceptante form­ojn kiel Danano, Polano, Hispanano, Grekano, Britano, oni ne estos dev­igata preni duan diferencan radikon por signifi la landon, ĉar ŝajnas mal­facile asigni la landan signifon al la vortoj Dano, Polo, Hispano, Greko, Turko, Brito. Aliflanke, ŝajnas ke for­moj kiel Svedo, Svedano - Norvego, Norvegano - Portugalo, Portugalano - Japano, Japanano - Franco, Fran­cano - Egipto, Egiptano - Hunga­ro, Hungarano, estas tute taŭgaj el ĉiuj vidpunktoj.

        Alian solvon oni proponis, tute kon­forman al la germanlingva kutimo, kiu plej ofte diferencigas la landnomon je la popolnomo nur per malsama fin­igo: „Schweiz, Schweizer - Schwe­den, Schwede - Belgien, Belgier - ­Polen, Pole ktp.“ E povus montri la landnomon per la substantiva finiĝo -o kaj la popolnomon per adjektiva finiĝo -a. Bedaŭrinde estas neeble trovi por ĉiu lando radikon, kiu egale taŭgus por popolnomo.

        La procedo, kiu ŝajne plej sukcesis, kvankam en efektiveco ĝi tute ne est­as pli plene taŭga ol la aliaj, estis provita de UEA kaj estas uzata precipe de la SAT-anoj. Ĝi konsistas en la senescepta formado de ĉiuj landnom­oj per la nova sufikso ,i' laŭ la mo­delo Franco (radiko), Francio (land­nomo), Francia (adjektivo), Francia­no (popolnomo). Kontraŭ tiu ĉi proc­edo oni prave argumentis, ke estas eraro rigardi la sufikson ,i' kiel int-e ĝenerale uzatan landnoman suf­ikson. Ekz.  England (angle, germa­ne, svede), Angleterre, Inghilterra, In­glaterra (fr, hisp., port.) Angolország Switzerland, Schweiz (germ., svede), Suisse, Svizzera, Suiza, Suissa; Swed­en, Schweden, Suede, Sverige; Fran­ce (angle, france), Frankreich, Frank­rike; Denmark, Dänemark, Danemark, Danimarca, Dinamarca, Danmark; Greece, Griechenland, Grece, Grekland, Hellas; Norway, Norwegen, Nor­vege, Norge (svede, norv., dane), Noruega, Norsko; Poland, Polen (germ., dane, norv., svede), Pologne, Polska, ktp. Formoj kiel Francio, Ho­landio, Istandio, Finnlandio, Kanadio, Marokio, Svedio, Kubio, Flandrio, Tonkinio, Kongio kaj ceteraj tute ne estas pli int.-al nek pli taŭgaj ol la  samsencaj formoj kun la sufikso uj. Ĉu ankaŭ Germaniano, Turkiano, Franciano, Hispaniano ktp. estas, laŭ int. vidpunkto, akcepteblaj formoj? Plie, oni ne sufiĉe rimarkis, ke la suf­ikso ,i' en la lingvoj, kiuj uzas ĝin, estas tre diverssenca kaj konfuziga, ĉar ĝi montras ne nur iafoje kontin­enton, aŭ regnon, aŭ provincon, sed ankaŭ ofte multajn aliajn aferojn: sci­enco, arto, propra nomo de virino, abstrakta kvalito, abstraktaĵo, rezulto de ago, aro aŭ kolektivaĵo, profesio aŭ metio, ejo, ktp.

        Fine: laŭ fonetika vidpunkto, la su­fikso ,i' prezentas gravan malbonaĵon. Certe estas, ke oni ne devas troigi la gravecon de la belsoneco, pri kiu ce­tere ĉiuj oreloj neniam plene kon­sentas. Tamen oni ne povas nei, ke la akcentataj i-sonoj vere tromultiĝas en nia lingvo kaj pro sia troofteco pinglopike vundas la orelon. Ne estas do mirige se la L. K. rifuzis oficialigi la sufikson ,i' por landnomoj.

        Konklude ni devas konstati, ke ne­nia solvo estas plene kontentiga nek absolute kaj nediskuteble preferinda super la aliaj. Sekve pli saĝe kaj sen­danĝere estas pacienci kaj provizore kontentiĝi je la solvo liverita de Z, kiu ne estas pli kritikebla ol la aliaj pro­ponitaj solvoj. Tio ebligos, ke ni konservos nian unuecon ĝis la tago, kiu certe pli malpli frue venos, kiam pli multaj regnoj, akceptinte tutmondan helpan duan lingvon, decidos per ĝenerala interkonsento neŭtraligi  kaj unuformigi la geografian kaj etnog­rafian terminaron.

        V. io-ujo-batalo.

        E. GROSJEAN-MAUPIN.

        Landoj de l' Fantazio. Romano, ori­ginale de Teo Jung. 1927,  24p. „La aŭtoro aviade nin gvidas al lando perdita inter nepaseblaj altmontaroj, kaj per fleksiĝema - iom noviĝema - lingvo li pentras siajn sorĉbildojn. Poste li kondukas du princojn en ni­ajn centrojn de l' civilizacio, eĉ al Horrem en Eŭropo. (J. P. R., 1928. n-o 6-7.)

 

        La Nekonata Konato. Mistera rak­onto, originale de D. P. Boatman. 1933 124 p. „Ventfrape rapida, glata, agrabla rutina facila stilo.“ (Bibl. Ga­zeto, 1933, p: 13.)

        Langlet (lanlé) Valdemar B., svedo, verkisto, redaktoro, de 1932 lektoro de sveda lingvo en la Budapeŝta Universitato. Nask. 17 dec. 1872 en Lerbo. Verkis librojn pri Rusujo, pri la mondmilito ktp. Multe vojaĝis en Eŭropo, Azio kaj Afriko. Unu el la pioniroj de E en Svedujo. Kunfondinto de EK en Uppsala, 1891, ĝia prez., 1892-99. Unuaj E-istaj vojaĝ­oj en Rusujo ktp. Kunfondinto de Lingvo Int. en 1895. Prez. de SEF de ĝia fondo, 1906 ĝis ĝia fendo per la Ido-skismo paske 1909. L. edziĝ­is en 1899 kun Signe Blomberg el Abo, Finnlando, fervora E-istino, kun kiu li konatiĝis per E; post ŝia morto, 1921, li denove edziĝis en 1925 kun Nina Borovko el Moskva, filino de sia E-ista amiko N. A. Borovko.

        La Nigra Galero. De W. Raabe, el la germana trad F. Wicke, 84 p., dua eld. 1922, 64 p. „Historia roman­eto el la deksesa jarcento. La stilo de la traduko estas korekta kaj impresa.“ (G. S. ,E', 1922, p:218.)

        La Nova Epoko. Klasbatala revuo tute en E. Fondita en 1922. Aperis ĝis aŭg. 1923, poste de okt. 1928 ĝis febr. 1933. De 1923 ĝis 1928 kaj de febr. 1933 anstataŭ ĝi servis aliaj SAT-organoj. (v. p:182; v. Laborista movado.)

        La Nova Tago. Int. Bahaa Gazeto. Fondita en 1925. Aperas neregule. Formato 22x15. Red. d-ro H. Gross­mann. (v. Bahaismo.)

        Lanti E. (ps. de Eŭgeno Adam), normando, instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado. Nask. 19 jul. 1879 en Nehou de farmistaj ge­patroj. Estis sinsekve terkulturisto, lignaĵisto, meblofaristo, meblodesegn­isto. Studis ĉe vesperaj kursoj en di­versaj lernejoj ĝis 1914. Kunlaboranto al fakrevuoj kaj al antaŭmilitaj anar­kiistaj gazetoj. Lernis E-n en 1914-15 ĉe la fronto, kie li estis mobilizita en ambulanco. Post la malmobilizo, fariĝinte tre skeptika pri anarkiismo, sia politika kredo, ekdediĉis sin al la mondlingva movado; en 1919 ankoraŭ hezitis ĉu aliĝi al E aŭ al Ido, fine decidis por E. Kiam tiutempe parizaj laboristaj E-istoj klopodis restarigi la movadon, oni proponis al li la taskon de redaktoro al la noveldonota „Le Travailleur E-iste.“ El tiu ĉi gazeto naskiĝis „E-ista Laboristo“, ankaŭ red. de li. En ĝi li skizis la taskojn de la lab. E-istaro, pledis por ties memstara organiziĝo, („ni fosu nian propran sulkon“), per sennacieca or­ganizformo, por praktika utiligo de E por lab. celoj. Kun L. Banmer, L. Glodeau k. a. li restarigis la antaŭ­militan asocion: „Liberiga Stelo“, kiu en 1921 transformiĝis en Sennacieca Asocio Tutmonda“. (SAT). Ĉi tiun or­ganizon li gvidis ĝis 1933 kaj mon­tris ĉe tio eksterordinaran kapablon. La malfacilan taskon kunlaborigi di­verstendencanojn en unu organizo li plenumis kun granda takto. Lia labor­povo estas senkompara. Krom ampleksega korespondado, li redaktis aŭ gvidis la redaktadon de L T E; L' E-­iste Revolutionnaire; L' An­timationaliste H, „Sennacieca Revuo“ Sennaciulo; La Nova Epoko. Krom franclingvaj broŝuroj pri E li verkis: For la Neŭtralismon (1922), La Laborista E-ismo (1928 40 p.), kiu aperis ankaŭ en angla, ĉeĥa, franca, germana, nederlanda kaj sveda lingvoj (ĝi estas kvazaŭ pro­gramo de SAT movado); Naciismo, studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj (1930, 124 p.), Vortoj de Kamarado Lanti, kun antaŭparolo de L. Banmer, kolekto de artikoloj (1931, 192 p.); Manifesto de sennaciistoj (1932, 32 p.), aperis ankaŭ france. Trad. Kandid de Vol­taire kun antaŭparolo (1929, 162 p.) kaj Skizo pri filozofio de l‘ homa digno de Gilles, 1934. Kunlaboranto de la Enciklopedio (v. Laborista Movado.) BRUIN.

        La Okuloj de la Eterna Frato. Le­gendo de St. Zweig, el la germana trad. H. Wolf, 1932, 65 p. „Temo: la peza problemo pri la respondeco de l' homa ago. La stilo estas intence simpla, kaj tio feliĉe helpis la trad­ukintinon. Ĉi tiun libron mi metus en la manon de l' junularo. (Totsche, Bibl. Gazeto, 1933, p:27.)

        La Ondo de E. Estis feliĉa cirkontanco, kiam, post la malsukcesoj de ,E', „Ruslanda E-isto“ kaj precipe „Es­pero“  de Bitner, troviĝis persono­ A. Saĥarov en Moskvo - kiu oferis nonon kaj tempon por komenci en febr. 1909 la eldonon de LOdE. Dum la unua jaro aperis 10 kajeroj (12 n­roj) entute 44 p. 54x35. En jan. 1910 la formato  ŝanĝiĝis en 27x19 kaj testis tia ĝis la lasta n-ro en apr.-­majo 1917; de tiu formato aperis en­tute 89 n-roj. (75 kajeroj) kun 1320 p. Krom ampleksa rustanda kroniko LOdE enhavis modelan literaturon kaj poezion kaj serion de 137 portretoj de konataj E-istoj. La abonantoj ric­cvis senpage la jenajn donacojn: 1912: Princo Serebrjanij de A. Tolstoj; 1913: Orienta Almanako; 1914: E-a Poŝkal­endaro por 1915. P. TARNOW.

        La Ora Epoko. Gazeto religia, „ba­zita je fakto, espero kaj kuraĝigo.“ Fondita en 1928. Aperas neregule. Formato 30x21. Red. A. Egg, Baden.

        La Orienta Revuo. Monata organo de JEI; ĉefe japanlingva. Fondita en 1919. Red. K. Ossaka.

        La Padova Lilio. Mallonga biografio de S. Antono. Originale de Carolfi, 1926, 119 p.

        La Paŝoj de Jarkvino. Skizoj pri socialisma konstruado. Kunmetis N. Potapĉik. 1932, 110 p. „Tre in­strua libro por tiu, kiun interesas fak­toj kaj ne blindigis ia partia fanatikteco“ (Butin, HDE, 1932, n-ro 22.)

        La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun speci­alaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. „Uz­ebla kiel lernolibro.“ (L. I. 1908, p: 91.)

        La Patrino. Dramo de Rusinol el la kataluna trad. Sabadell. 1909 (?), 148 p. „Historio de juna, malriĉa pentristo, kiu forlasas la patrinan do­mon por serĉi en la granda urbo la gloron kaj la feliĉon. . . Flua estas la stilo de la traduko kaj vere tute kla­sika.“ (Th. C., L. I., 1910, p: 473)

        La Pentroarto en la Malnova Hung­arujo. Verkis I. Genthon, el la hungara trad Fr. Szilágyi. 1932, 12 p., kaj 72 bildopaĝoj. Eleganta eksteraĵo. „La E-a eldono estas speci­ale grava, ĉar per ĝi estas eble konigi al ĉiuj popoloj de l' mondo ĉi tiujn antikvajn hungarajn trezorojn, eble tu­te ne diskonigeblajn sen E.“ (El la Enkonduko.)

        La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R.  Schwartz.“

        La Ponto. Organizaĵo, formiĝinta en Bern 1910, kiu celis la starigon de unu sola plano por ĉiuj kulturaj entre­prenoj de la nuntempo Inter aliaj tezoj de sia laboro, ĝi decidis prak­tike utiligi E-n kaj publikigis en E solidan verkon (1911), temantan pri la bazaj principoj de sia estonta aga­do. Ostwald oferis al LP 100.000 markojn kun kondiĉo, ke ĝi akceptu kaj uzu Idon. Ido do fariĝis la lingvo de LP. En 1913, post la ĉeso de la subvencio de O., LP-n trafis bankro­tiĝo kaj ĝia agado ankaŭ ĉesis. (Laŭ Drezen, Hist. de Mondlingvo, p: 194.)

        Lappi Lauri Ilmari, kuracisto. Nask. 15 okt 1899 en Suonenjoki. E-isto de 1918. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (por Finnlando).

        La Praktiko. „La gazeto, kiu instru­as kaj amuzas.“ Fondita en 1930. Ap­eras monate, 12-16 p. Formato 31x24 Eld. la Int. Cseh-Instituto, red. A. Cseh. Konstantaj rubrikoj: Lernu per la eraroj!  Al la venko; La mondo ri­das; La mondo estas interesa; Infor­moj; Konkursoj; Grafologio; Kores­pondu. Multaj fotoj pri la E-ista vivo. Interese redaktata.

        La Progreso. Gazeto en Ĉeĥoslova­kujo, fondita en 1918. De 1923 of. org. de ĈAE. Red. R. Hromada. For­mato 28x29. (v. p: 92 93.)

        La Rabistoj. Dramo de Schiller, el la germana trad. Z. 1908, l44 p. Junaĝa verko, plena je forto kaj ribe­lo kontraŭ la leĝoj, ,,pro kiuj el aglo­flugo fariĝas limakirado.“ Legante tiun tradukon „ni denove kaj profunde sentas, ke la lingvo de Z ne estas ia senviva ligita aŭtomato, kies ĉiuj mo­voj estas fikse antaŭregulitaj de ia logikema mekanikisto.“ (Bourlet.)

        La Revuo. Monata gazeto en E. La E-movado ricevis bonan impulson, kiam prof. Karlo Bourlef komencis en 1900 propagandi E-n. Li instigis la konatan francan librejon Hachette kaj Ko (v.) eldoni sub kontrolo de Z multajn bonajn E-ajn librojn kaj ko­menci en sept. 1906 la eldonon de pure literatura revuo sub lia redakta­do, kiu tute ne okupiĝis pri diskutoj, sed rigardis E-n kiel fakton. La gaze­to aperis dum 8 plenaj jaroj de sept 1906 ĝis aŭg. 1914. Aperis entute 6164 paĝoj. Ĉiu jarkolekto havis 12 kaj­erojn kun po 48 paĝoj da literaturo kaj 16 p. da informoj de societoj, diversaj sciigoj kaj anoncoj. Sur la unuaj 4-22 paĝoj L. R. havis nur verkojn, tradukojn, kongresparolad­ojn ktp. de Z kaj sur la ceteraj verkojn de la plej bonaj E-tradukistoj kaj verkistoj. Z fine, post morto de La E-isto en 1895 havis denove gaz­eton, en kiu li povis publikigi siajn modelajn tradukojn el la Biblio kaj de diversaj verkistoj (Gogol, Schiller, Andersen, Goethe,  Orzeszko, Molière). Inter la kunlaborantoj estis la plej bonaj verkistoj: Kabe, Grabowski, Hodler, Lambert, Bicknelt, Valienne, Kabanov, Boirac, Privat, Ŝidlovskaja, Haukel, De Menil, Inglada, Aymonier, Noel, Rust, Čejka, Pillath, Simon, Dalmau, ktp. La redakcio de L. R. havis grandajn meritojn instigante la E verkistojn ankaŭ per ĉiujara Litera­tura Konkurso. P. TARNOW.

        Larroche (laroŝ) Marie, francino. Nask. 18 marto 1854 en Metz. Okupis sin precipe pri blinduloj, por ke ili povu akiri siajn vivrimedojn ne per almozoj, sed per laboro E-iĝis en 1909, sub entuziasma gvidado de Co­las. Helpis lin propagandi, precipe ĉe katolikoj, partoprenis en starigo de kvin kongresoj de IKUE. Dum kelkaj jaroj adm. de Espero Katolika. Vicprez. de IKUE, kies „Avino“ ŝi estas nomata.

        Larson Gustav Adolf, svedo, ĉef­kontisto. Nask. l dec. 1888 en Falun. E-isto de 1905. Kas. de SEF. Kunfon­dinto kaj kas. de Eldona Societo E-a de 1908. Ĉefdel. de UEA.

        La Reformanto. Popola biografio de S. Francisko el Assisi. Origi­nale de Carolfi 1927, 88 p.

        La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. J. Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio „ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.“

        La Reĝo de la Montoj. De E. About, el la franca trad. G. Moch. 1909, 248 p., kun 158 ilustraĵoj.  La ĉefa merito, se ne la sola, de la verko estas ĝia mirinde klara, rapida, flua, gaja kaj ĉiam klasika stilo. Vane oni serĉus unu e1 tiuj lit. ecoj en la „an­guloza“ traduko de s-ro Moch.“ (Th. C., L. I 1909, p:189.). „Tre viva kaj lerta stilo. Bonega kaj pura E-a lin­gvo.“ (C B, La Revuo, 1909, p: 574.)

        La Reĝo Judea. Dramo en 4 aktoj de K. R. (Romanov), el la rusa trad. Devjatnin. 1914-15, 182 p.; dua eld. 1923. „La temo: turmentado de Kristo, lia morto kaj reviviĝo, res­pektas la evangelian tekston:  la vers­oj de l' traduko estas ĉiam regulaj kaj tuj kompreneblaj.“ (G. S. ,E' 1923, p :223)

        La Rejna Stelo. Jam antaŭ la mond­milito estis eldonita en Elzaso en la urbo Mühlhausen bela E-a gazeto „Elzasa Sonorilo“. Post la milito Stras­burgo fariĝis la centro de tre vigla E-a movado, precipe subtenata de Hu­bert Ferez, kiu en aŭg. 1921 komencis eldoni LRS, 4 p. 47x31 en E-a, fran­ca kaj germana lingvoj. Tiu bone re­daktata gazeto jam malaperis post la 2-a n-ro. Sed Ferez ne pacienciĝis: en 1924-25 li eldonis „La Stelo“-n (entute 7 n-roj, 4-6 p. 31-33x23-25 presita kaj en junio 1926 li reeldonis LRS  bone aŭtografiita kun multaj bildoj 4-6 p. 38-40x28-29. Jan: sept 1929. LRS estis presita 4 p. 43-45x31-32 kaj de jan 1930 ĝi far­iĝis parto de „La Tribune E-iste“ (v.). P. TARNOW.

        La Revizoro. Komedio de Gogol el la rusa trad Z. 1907, Satiro pri la korupteco de la rusa burokrataro.

        La Samanta-Mukla-Parivarto aŭ Evangelio de Avalo-kiteŝvaro. Trad. el la sanskrita kaj komparis kun la ĉina traduko K. Nohara. 1933, 36 p. Parto el sankta budaisma verko: ĉa­pitro pri la virtoj kaj agoj de A. K. Traduko peza.

        La Sankta Biblo. v. Biblio.

        La Sendanĝereco de Francujo, Tek­stoj kaj dokumentoj. Verkis A. Hon­norat; diversaj tradukantoj 1924, 154 p. Titoloj de la du partoj: La kon­trakto de 1919 kaj ĝia fiasko; Evolu­ado de la problemo de 1920.

           La Socialisto. Gazeto en E kaj ger­mana lingvo. Fondita en 1926. Organo de ALLE, en l933 ankaŭ tiu de ISE Formato 24x16, de 1931 32x24. Bone redaktita. Pereis kune kun la detruo de la demokratio en Aŭstrio, febr. 1934. Reviviĝis en Francujo.

        La Sonĝo de Makaro. Kristnaska rakonto de Korolenko, el la rusa trad. M. Ŝidlovskaja. 1927, 48 p. „Ĝi unue priskribas la malgastem­an nordan Siberion kaj due vive pen­tras popolanon. Bona traduko.“ (G. S. E, I927 p: 64.)

         La Sorĉistino el Kastilio. Historia bildo de Ŝalom Asch el la juda trad. Lejzerowicz, 1933, 148 p. „Torturiĝas kaj mortas judoj en la tempo de l' papa inkvizicio - la ten­denco de l‘ libro do estas ekzalti la judajn animojn al persisto kaj ortodokseco. La lingvaĵo de l' traduko estas bona, tre flua.“ (N. B., S. R. 1933, p :100.)

        La Stranga Butiko. Poemoj origi­nale verkitaj de R. Schwartz. 1931, I24 p. „Ĝi montras la poeton jam egalranga al la prozisto. La viv­filozofio de l' poeto manifestiĝas kun plena matureco. Ĉion li esprimas per delikata, facila, serena stilo, li scias trakti seriozajn kaj profundajn tem­ojn en la plej klara, plej simpla for­mo.“ (Totsche, De Paĝo, p:102.)

        La Suda Kruco. Estis organo de Aŭstralaziaj E-istoj, La 1-a n-ro aperis jul 1920, la lasta (165-a) 12 okt. 1934. Formato 22x14. En la lastaj jaroj ĝi estis aparte bone redaktata  kaj ĝia redaktisto R. Banham fa­ris en ĝi recenzojn kaj lingvajn not­ojn neordinare valorajn kaj atent­indajn. M. C. BUTLER.

        La Suda Stelo. Organo de la E-­movado en Jugoslavujo. Fondita en l932. Aperas monate Formato 28x20. Red. Fr. Homar, poste d-ro Kun. (v p: 268.)

        La Suno Hispana. La plej ofte tre vigla kaj serioza E-a vivo en Hispan­ujo estis multe malhelpata kaj ofte sufokata de la naciaj kaj personaj kontraŭbataloj. Ĝis 1910, kiam la movado ne estis ankoraŭ ampleksa, regis entute unueco, kaj LSH, of. org. de la HSPE, kiu komencis aperi en okt. 1903, povis bone vivi kaj tute regule aperi ĉiumonate. Sed de 1910, la jaro, en kiu estis fondata la KEF, kaj komencis aperi „Kataluna E-isto“, ĝi eliris tre malregule kaj ĉesis en jan. 1913. Ĝi estis en majo 1913 an­stataŭata per „El E-ista“. Kvankam „Kataluna E-isto“ daŭris aperi en la kataluna parto de H., la hispana parto restis sen gazeto, ĝis kiam Mangada Rosenörn en Madrid komencis eldoni en jan. 1917 „Hispana E-isto“-n. LSH estante pure prop. gazeto, HE estis tute skribita en E kaj favoris krom la propagando, la poezion kaj literaturon kaj donis en ĉiu n-ro bonajn priskrib­ojn pri hispanaj pejzaĝoj, urboj ka konstruaĵoj kun multaj belaj bildoj. Ĝi aperis tute regule monate ĝis febr. 1923, kiam Mangada devis translogiĝi al Afriko. Dum ĉi tiu tempo kelkaj malnovaj E-istoj restarigis LSH kaj fondis HEA-n, kies of. org. estis LSH. Mangada, kiu revenis el Afriko, cedis la intencon, reeldoni HE-n, por ne malhelpi la movadon. Tiu epoko daŭ­ris 3 jarojn, de jan. 1924 - dec. 1927. Nun la vojo por Rosenörn estis denove libera kaj li eldonis de jan. 1928 - ?  „Hispana E-isto“ kaj de ?-­hodiaŭ „Hispana E Gazeto“-n kiel of. org. de HEA. P. TARNOW.

        La Tajdo. Poemoj lirikaj, originale de Hohlov. 1924, 64  p. Unusola poemaro de talenta poeto. Plejmulto de la poemoj kantas pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj.

        La Teatra Korbo. De J. Baghy. 1934, 112 p. „En tiu ĉi pensiga vo­lumeto oni trovas diverstemajn medi­taĵojn kaj skizetojn simple kaj bon­stile esprimitajn en la formo de ,senpretenda babilado'. Por tiu, kiu konas  la aŭtoron persone, ili ricevas aldo­nan ĉarmon el la fakto, ke granda­parte ili havas aŭtobiografian karak­teron.“ („The British E-ist“, 1934, p: 348.)

        La Tragedio de l' Homo, drama po­emo, ĉefverko de la hungara literatu­ro, verkita de E. Madách en 1861; trad. de Kalocsay. 1924. XXIV kaj 237 p. 21 bildoj. Adamo, la ĉefa persono de la verko, travivas la tutan historion de la homaro. „La verko havas sian ĉefan valoron ne en sia arta forto, sed en la forto de la penso, en la grandiozeco de la koncepto, en la abundo de l‘ ideoj.“ (El la Enkon­duko.)

        La Tragedio de Reĝo Lear. De Shakespeare, el la angla trad. A. L. Curry kaj A. J. Ashley. 1924, 172 p. „Certe laŭ precizeco kaj ĝustigo al la originalo superas la an­glaj tradukintoj, sed kion ili gajnas je fideleco, tion ili perdas je facileco kaj komprenebleco.“ (G. S. ,E', 1924, p: 125.)

        La Trezoro de l' Oraĵisto. De A. Ŝenoa, el la kroata trad. Kolar Krom, 1911, 290 p. „Belega bildo de la mezepoka kruela kaj persista inter­batalado de l‘ Zagreba burĝaro kaj aristokrataro. La stilo tute ne estas malbona. La traduko enhavas strang­aĵojn, kredeble naciismojn.“ (M.  Ŝidl., Ondo de E, 1912, p: 72.). „Maro da eraroj.“ (P. J. Cameron, „The British E-ist“, apr. 1912.) Simile al P. J. C. recenzis ankaŭ aliaj.

        La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ re­daktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60x 45 formato.

        Latvolando. Antaŭ la mondmilito tiu ĉi teritorio apartenis al cara Ruslando. La registaro ĝenerale ne volonte donis permeson por fondo de societoj, ankaŭ multaj personaj rajtoj estis limig­itaj. En la urboj tre multaj parolas 3 lingvojn: latva, germana, rusa. Krome oni studas en lernejoj anglan kaj fran­can lingvojn. La loĝantaro ne multe sentas bezonon de komuna interkom­prenigilo. Jen la kaŭzoj, kial E ne havas tre fekundan grundon en la lando.

        Unua pioniro estis instruisto R. Li­beks, kiu en 1889 verkis la unuan lernolibron por latvoj. Post lia for­migro al Brazilo dum 90-aj jaroj, pri E oni aŭdas nenion. En 1904 en Riga fondiĝis filio de Peterburga ES „Es­pero“. Tiutempe multe helpis la mov­adon M. Klaczko, donante ejon kaj monrimedojn. Vl. von Szmurfo fon­dis en 1910 ES  „Riga Stelo“ kaj eld. monatan revuon Riga Stelo 1910-1911.

        Riga ES estas fondita 29 marto 1912 de K. Busch, J. Alksnis, P. Rodd. Ĝia regularo estis peza, kreinte konsilantaron 12 personan kaj estraron 6 anan. La agado ne estis sukcesa. E-n posedis nemultaj. Ĉar ĉefe oni uzis rusan lingvon, multaj baldaŭ eksiĝis, tial post 1 jaro el 36 anoj restis kelk­aj. Oni denove eklaboris en 1913 at­ingante jarfine 47 anojn, en la biblio­teko estis 31 libroj. Kursoj ne okazis. Malsukcese aranĝita vesperbalo tute disigis la anaron. Tiutempe ĉefe agis: J. Alksnis, A. Abel, A. Krasting. La lasta kun siaj fratinoj ankaŭ zorgis pri konservo de societa havaĵo dun mondmilito kaj registrado ĉe la est­rantoj - germanoj kaj bolŝevikoj.

        De 1920 la movadon aktive parto­prenis: A. Krauze, T. Indra, K. Kac­ens, E. Grots, A. Krastinŝ, K. Leiŝ­kalns, A. Kaĵoks, A. Libers, G. Tup­icin, f-ino R. Dvarionoviĉ, kaj (precipe kursgvidante) Kr. Strazds, E. Jaŭnvalks, N. Blumbergs, f-ino E. Ba­lode, s-ino M. Pirkst, I. Ĉaĉe, Fr. Krogers (la lasta havis en 1 kurso 100 kursanojn).

        Pro enketo de Ligo de Nacioj, Lat­va Kleriga Ministerio en 1922 favore raportis pri E kaj en 1923 la ministro disponigis al Riga ES senpagan ejon en Kastelo, ĉambroj de historia arĥivo, kie la societo kunvenadis ĝis 1930. Interna Ministerio subvenciis en 1923 E-kurson por fervojaj policanoj. Samjare estis registrita nova statuto, donanta pli da aglibero. E. Grots multe propagandis per gazetoj. La tag­gazeto  „Latvijas Sargs“ presis E-an kurson.

        La societo partoprenis en 1923 kaj 1924 en Riga Foiro-Ekspozicio, por kio klopodis E. Grots kaj T. Ind­ra. La foiro en 1924 eĉ presis E-an reklamilon. Riga ES partoprenis en 1926 ankaŭ 2 radioekspoziciojn, organ­izis T. Indra, kaj en 1932 en Latva Produktaĵekspozicio, organizis J. Kal­ninŝ (la standon oni premiis per reko­natesto).

        En 1923 komenciĝis ankaŭ inten­sa interna vivo, kursoj, vesper­baloj. 20 jan. 1923 unuafoje oni prez­entis E-an teatraĵon „Konvenaĵoj“. Ak­toris: K. kaj T. Indra, f-inoj M Dzef­zite, L. Berzin, s-ro I. Ĉaĉe. Samjare oni prezentis ankoraŭ unu teatraĵon, en 1929 „Konvenaĵoj estas ripetitaj, en 1933 printempe estas luditaj 2 teatraĵoj.

        En 1924 Riga ES dissendis al ĉiuj lernejoj 2000 latvalingvajn propagandilojn de Kr. Strazds. En 1925 la societo ekeldonis sian organon Ondo de Daŭgava, monata revuo. En somero 1926 A. Krastinŝ unuafoje prelegis radie pri E, 15 dec. 1929 prelegis T. Indra, 4 febr. 1932 H Steiner (el Wien) pri Aŭstrio. En 1927 Riga ES organizis la unuan Latvan E-Kongreson.

        Jam en 1924 estis ellaborita projekto pri Latva E-Asocio. Ĉar la fondiĝantaj provincaj ES-j malemis partopreni la Asocion, Riga ES 1928 ŝanĝis sian sta­tuton tiel, ke ĝi sub nova nomo „Latva ES“ rajtas akcepti kiel anojn ankaŭ ES-jn. 1929 registara oficiala el­dono „Valdibas Vestnesis“ (Registara Kuriero) presis deklaracion pri neŭ­traleco de E.

        Aŭtune 1929 A. Cseh gvidis grandskalan kurson por 130 partopre­nantoj, inter ili 28 instruistoj. En l930 la societo kunvokis somere 1-an Baltlandan E-kongreson. En 1931 Lat­va ES invitis por 3 monatoj la faman hindan propagandiston L. Sinha. Li faris 40 prelegojn por 7450 aŭskultant­oj en Riga kaj  provinco, prelegante 18 foje por lernantoj kaj 22 foje publike. 1932 Latva ES invitis dufoje J. Baghy por kursgvidado. J. Kalnins malfermis E librejon. En lernejoj private ĝis nun instruadis A. Aizpurtis en Auksne, G. Tupicin en Riga Poŝta kaj teleg­rafa departemento korespondas en E kun ILEPTO.

        Organizo. Latva ES (mallon­ge LatES) oficiale reprezentas neŭtral­an E-movadon en Latvolando. En 1928 ĝin reorganizis el Riga ES. A. Kaĵoks, A. Krauze, T. Indra, E. Grots, A. Li­bers, N. Blumbergs. Anoj en 1932: 106+25 (en filio de Aloja). Budĝeto en 1932: 778 orfrankoj, el kio kotizoj 265, vesperbaloj 136; ĉefaj elspezoj: ejo 230, balvesperoj, kursoj. Fakoj: drama (J Kalninŝ), propaganda (T. Indra). Kursojg ĝis 1929 havis nur kelkajn dekojn da vizitantoj, en 1929 A. Cseh gvidis kurson por 130 personoj, en 1932 J. Baghy 3 kurs­ojn por 220 kaj 2 daŭrigajn kursojn por 100. Biblioteko en 1932 enhavis 263 volumojn je 641 orfrankoj. El ili instruaj 46, historiaj 7, beletristikaj 112, sciencaj 20, diversaj 28, gazetkol­ektoj 50. Dum 1932 35 anoj legis 129 libron. Filio en Aloja havas 75 librojn.  LatES estraro en 1933: A. Kraŭze prez., s-ino E. Ziedinŝ,  vicprez., V Krievs kas., f-ino R. Dvarionoviĉ sekr., H. Hazenfuss vicsekr, f-ino J. Krievs bibl., E. Sedlenieks tre­zoristo. Krome por informoj kaj propagando kunagas f-ino L. Jevsejeva. Societa organo Ondo de Daŭga­va ĝis 1932 mimeografata, de 1933 presata. Red. A. Kaĵoks, de 1932 G. Tupicin.

        ES de Liepaja, fondita en 1925 de E. Jaŭnvalks vigle laboris ĝis 1929, lastatempe ree reviviĝis. ES „Est­onto“ fondita en 1929 de R. Stam­ers en Liepaja. Li aranĝis multajn kursojn, propagandis per gazetartikol­oj kaj  klopodis ĝis oni alinomis en Lepaja straton „E-strato“. ES de  Zemgalio, Jelgava kiun fond­is en 1924 Kr. Strazds, aranĝis en 1932 2 foje kurson de J. Baghy, ES de Vents­pils, fondita en 1926 de A. Pornieks, kiu ankaŭ gvidas kursojn de E. Tuta nombro de E-istoj  en 1932 en Lat­volando: 1200 en Riga, 800 en provinco, sume 2000 inter ili organizitaj 300. Latvia Laborista ES en Riga fondiĝis en 1927, estas fermita en 1929 pro aparteno al SAT. Baldaŭ fondiĝis Riga Laborista ES, kiu eldonas monaton revuon ,Proleta E-isto'. Ĉefa aganto A. Krastinŝ, kiu ankaŭ gvidas kursojn ĉe Popola Alt­lernejo.

        Kongresoj: I-a Latva E-Kon­greso estis 30-31 okt. 1927 en Riga (Kastelo). Prez. A. Fridenbergs, par­toprenis 62 personoj  14 gastoj kaj  3 delegitoj el Estonujo kaj 5 el Litovujo, Decidoj: ĉiu e-isto aliĝu al UEA kaj al tiuj ES-j, kiuj estas reprez­entitaj en KR. Unua Baltlanda Esp. kongreso estis 22-24 unio 1930 en Riga (Kastelo). Prez. ,Indra‘ par­toprenis 41 personoj, inter ili 6 eston­oj, 8 svedoj. La kongreso rekomendis E-n al turismaj organizaĵoj kaj de­ziresprimis, ke e-isto skribu pro­prajn nomojn nur per E-aj literoj.

        Literaturo. Unua aparteldona vortaro latva-E estas Ulmanis kaj Straŭbe, Jelgava 1925, iom malsukce­sa. Ĝin sekvis pli ampleksa latva-E vortaro de T. Indra, Riga 1932 „Ile­va“. En 1928 aperis latva ĉefeĉ-ŝlosilo, trad. T. Indra. En 1933 j. Kal­ninŝ aperigis la unuan pli ampleksan E-latvan vortaron. El lernolibr­oj la unua estas R. Libeks, Riga 1889, ĝin sekvis en 1912 lernolibro de P. Kikauka kaj J. Elert. De ĝi pre­siĝis nur 16 paĝoj, ĉar eldona firmo bankrotis. Longan tempon oni uzis rusajn kaj germanajn lernilojn. En 1924 Strazds kaj Bormanis aperigis pli modernan lernolibron kun aldonita E-latva vortareto. Ĝin baldaŭ sekvis Strazds, Kurso de E en 20 lekcioj (nun jam 2. eld.) kaj luksa lernolib­ro de I. Ĉaĉe. La unua latvalingva propagandilo estas tiu laŭ A. Fried, eld. Riga 1904, ĝin sekvis en 1907 germanlingva libreto. En 1923 Kr. Strazds verkis pli efikan varbilon „Lingvo Int. E“, kie estas ĉefe skiz­ataj sukcesoj de E laŭ enketo de Ligo de Nacioj. Krome presigis kelkaj varbfolietoj, poŝtkarto . El la belet­ristiko la unua estas novelo de J. Ioruks „Vakciniuja krono“, trad. P. Kikaŭ, Paris 1909. Li ankaŭ du­ontrad. grandan romanon de A Ni­edra „En fumo de hakitejo“, sed dum mondmilito la manuskripto pereis. En 1933 aperis tragedio el latva lingvo J. Rainis „Amo estas pli forta ol mor­to“, trad. I. Ĉaĉe, lukse eldonita kun ilustraĵoj. Ĝin antaŭmendis multaj lat­vaj eminentuloj, ankaŭ la respublika prezidanto Kviesis. En 1927 E Jaŭn­valks trad. latvajn popolajn kantojn, eldonitajn aparte. Kelkaj tradukaĵoj el latva lingvo (trad. E. Jaŭnvalks, R. Ejhenbaŭms, A. Kaĵoks, f-ino E. Bal­ode) aperis en LM kaj ankaŭ en „On­do de Daŭgava“. La unua gazeto E-ista estis „Riga Stelo“, Riga 1910-1911 (ruse kaj E-e); en Liepaja en 1914 presiĝis ĉefe por bezonoj de la biblioteko de G. Davidov 200 e-roj de „Latva Stelo“ nur n-ro 1 (en latva lingvo). De 1925 en Riga aperas „On­do de Daŭgava“, organo de Latva ES (nur en E.) T. INDRA.

        La Urbestro de Zalamea. Dramo en versoj de Calderon, el la hispana trad. E. Legrand 1925 13b p. „Fortefikaj scenoj, trafaj diroj, sprit­aj ekpensoj, poeziaj kaj tre dramaj paroloj.“ (L. M. 1925 p:132)

        Laurenti Gioacchino, italo, prof. mezlerneja de beletristiko, poste oficejo ĉe la senato. Nask. 21 nov. 1882. Kunlaboras en filologiaj revu­oj. E-isto de 1905. Kunfondis en 1905 la ES en Roma „Imperiosa Civitas“, kies vicsekr. estis ĝis 1908. Kunlabor­is al Roma E-isto.

        Laŭroj. Kolekto de originalaj verk­oj (de Artigues, Inglada, Hodler, Van Melckebeke, Ellis, Boucon, s-ino Vallienne, Gambier, Deligny, Bulthuis, Trinite) premiitaj de La Revuo. 7908, 139 p.

        La Vagabondo: nomata de jan.-­marto 1908: „La Vagabonda Monat­aĵo“, de apr.-julio 1908: „La Vagabondisto“ kaj de sept. 1908: LV. Ĝis fino 1913 ĝi estis aŭtografiita kaj dum 1914 presita. Ĝi ĉesis pro la mondmi­lito. Red-ino C. Oxenford en Howe. LV estis la oficiala organo de la „E-­ista Vagabonda Klubo“, kiu estis int. ligo de artistoj pri muziko, arto kaj literaturo. LV enhavis multajn artajn desegnaĵojn, originalajn literaturaĵojn kaj eĉ muzikaĵojn. IV+16-48 p . 23x18.

        P. TARNOW

        La Vagabondo Kantas. Simplaj ver­soj. Originale verkitaj de Baghy. 1933, 60 p. „B. estas denaska lirikisto; en liaj poemoj manifestiĝas lia var­ma koro, senartifika, snontanea, melankolia, pasia poezio en formo per­fekta. La volumo enhavas 74 poem­ojn.“ (J. Major, Oomoto Int., 1933, jun.)

        L‘ Avarulo. Komedio de Molière, el la franca trad. Meyer. 1904, 80 p., dua eld. 1907. Fama verko de la mondliteraturo. La traduko ricevis la unuan premion ĉe la dua konkurso litera­tura de la SFPE. „Fidela reprodukto de la fizionomio de la teksto.“ (L' E-iste, 1904, p  181.)

        Lavén Bernhard, svedo, remburisto en Örebro. Nask. 31 dec. 1865 en Ljungby. Pacifisto kaj teozofiano. E­-iĝis kiel 64-jara maljunulo. Prez. de la EK en Örebro.

        La Vendetta. Novelo de Balzac, el la franca trad. M. Merckens. 1911, 120 p. „Modelo de bela litera­turo, dank' al tre laŭdinda traduko.“ (L. l.1911, p. 394 )

        La Vendreda Klubo. 11 diversaj or­iginalaj artikoloj, de la „Vendredo­klubanoj“ en Leipzig.1921 116 p. En­havo: E kaj Frey-Ligo, Unuaj jaroj de E en Leipzig Saksa E-Biblioteko, Pri la Lingvaj Respondoj de Z, Pri la E-movado en Britujo, ktp. Modela stilo.

        La Venecia Komercisto. Dramo de Shakespeare, el la angla trad. Wackrill. 1914, 102 p.

        La Ventego. Dramo de Shakes­peare el la angla trad. Motteau. 1904, 98 p.

        La Vera Historio de Ah Q. De LuŜin, el la ĥina trad. Chun. 1930, 140 p. „Temas pri vivo de iu mizera vagulo, stultulo, kiu iras de unu mal­feliro al alia. La verko liveras unu eklumon sur mistera mondo. La stilo ne estas sen meritoj.“ (G. S. ,E' 1930, p : 136.)

        La Verda Standardo. Dum la fruaj tempoj de E plej multe propagandis en Hungarujo A. Marich en Budapest. Jam en majo 1905 li eldonis ,E'-n, kiu aperis ĝis marto 1907-IV-16 p. 23x15 entute 18 n-roj kun l42 p. da teksto. En okt. 1907 ĝi alprenis la titolon LVS kaj fariĝis samtempe ofi­ciala organo de HES, kiu ĝi restis ĝis nov 1908. De tiam ĝi havis la sub­titolon: „Int. propaganda, literatura, arta, scienca, filatela, industria, ko­merca, amuza, polica, reklama, ilustri­ta monata revuo. En ĉiuj eŭropaj lingvoj“. Do, sufiĉe multflanka! La presformato restis la sama kiel tiu de ,E', sed la paperformato kaj la kovriloj multe ŝanĝiĝis; paĝnombro de okt. 1907-okt.-nov 1910 (n-roj. 49-50): 482. De jan.-julio 1911 LVS ak­ceptis la formaton de ĉiutaga gazeto 42x29, entute 8 n-roj, kun 28 p. De sept. 1911-julio 1914 aperis entute 45 n-roj kun 552 p. 32x23-24 De sept. 1911 LVS fariĝis denove oficiala organo de HES. Sed ĉar la kunlaboro inter la societo kaj la red. kaj pose­danto A. Marich neniam bone funk­ciis,1a societo akiris la gazeton; red. fariĝis ĝis dec. 1913 Paŭl Robicsek kaj ĝis julio 1914 d-ro. Béla Rácz. Pro la milito LVS reaperis en tre modesta formo en jan.-febr. 1915 kaj finiĝis finfine per la n-ro, de nov. -dec. 1915, 8-16 p. entute 12 n-roj p kun 76 p. 24x16.

P. TARNOW.

        La Vila Mano. (Idoj de Cereso.) Romano, originale de Bulthuis l928, 316 p.  „La romanoj de B. iel similas unu la alian; la loko, kie ok­azas la rakontataj faktoj, estas la nor­da parto de Nederlando, kiun la aŭt­oro intime konas; ties teraspekton kaj homkutimojn li ame priskribas. Kiom amuzaj la scenoj en la trinkejo, kiom nature pentrita la superstiĉo de l' kamparano.“ (G. S. ,E' 1929, p: 49.)

        La Vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de Barono Münchhausen. El la angla trad. Applebaum.1927, 88 p. „Lernantoj trovos en ĝi legaĵon tiel agrablan, ke ili ne haltos antaŭ fino. La E-gita teksto estas tre bona.“ (G. S. ,E‘ 1927,. p: 186.)

        La Vojo. Poemo de Z, verkita en 1896; presita en jun.- jul. n-ro de L.I. En ĝi Z aludis je ĵus venkitaj mal­facilaĵoj („voĉdono en 1894“ (v.) kaj ĉeso de La E-isto). „Vortoj, kiuj ha­vos sian valoron tiom longtempe, kiom oni ankoraŭ devos batali pro agnosko por E.“ (Artikolo de Beh­rendt en „Kongresa Jubilea Libro“, 1933.)

        La Vojo de formiĝo kaj disvastiĝo de la lingvo internacia. De E. Dre­zen, el la rusa trad. N. N. SAT, 1929, 64 p. „Fortaj argumentoj por la diskutoj kun kontraŭuloj kaj skepti­kuloj“ (Jofo, La Socialisto,1930, p : 8.)

        La Vojo Returne. Romano de E. M. Remarque, trad. el la germana J. Berger 1931, 369 p. „La ekssoldato ne povas retrovi sian vivcelon; unu suferas pro malfideleco de sia edzino, alia freneziĝas, alia memmortigas... La aŭtoro tiun nigran pesimistan revuon vidigas per sinsekvaj ĉapitroj, kiuj plurfoje rondiras. R. skribas preskaŭ pli vere ol la vero mem. La stilo de la traduko estas tre bona.“ (G. S. ,E', 1932, p: 39.)

        Lawrence (lorens) Eliza Ann, ang­lino, sekretario. Nask. 24 aŭg. 1851 en Wimbledon, Surrey. E-istiĝis en 1901 pro renkonto kun germana prof. en Ĝermanujo, kiu promesigis ŝin lerni po 30 minutoj ĉiutage dum du semajnoj. De tiam ĝis nun fervora kaj senlaca laboranto por la movado. „La patrino de la brita E-istaro.“ Sekr. de Londona Klubo, 1903. Hon. vicprez. de BEA. Mortis 4 apr. 1934.

        Lawrence (lorens) Wiliiam Francis, anglo, helpadministranto de fervojaj varstacioj en Newcastle-upon-Tyne ; prizorgas funkciadon de trafikrimedoj. Nask. 6 majo 1883 en London. E-isti­ĝis en 1912. Multaj prop. artikoloj kaj paroladoj. Sekr. de B. E-Kongre­so, 19I6, sekr. de York ES., 19l6-31. Prez. de EF de Yorkshire, 1927-29.

        Lazica (ŭazica) Stanislavo, polo. Agema E-isto en Lwów. Fondinto de la unua ES en P-ujo en 1906. Unua red. de P. E-isto, 1906-08, unua lektoro de E en la Lvowa reala altlernejo. Verkis lernolibron.

        Leakey (liki) James, anglo, komer­cisto. Nask. 21 nov. 18 9 en London. E-isto de 1909. Verkis Leakey's Introduction to E. Multe propa­gandas. Mortis 1 nov. 1934.

        Le Cornec (1ökornek) Ludovic-Ale­xandre, (ps. Else), franco, privata ofi­cisto. Nask. 15 dec. 1873 en Saint-­Brieuc. Vicprez. de la Pariza grupo, gvidis kursojn dum 15 jaroj; estis agema membro de la „Verda Kato“. Tradukis de Barbusse: Eklumo en la abismo, 1923.

        Lederer Siegfried, germano, gimn. prof. de la latina kaj greka lingvoj. Nask. 30 jun. 1861, mortis 8 nov.1911 en Praha. Estis la unua, kiu faris lumbildparoladojn en Wien kaj poste ankaŭ en Praha. Aktiva Volapükisto, li transiris al E kaj estis kunfondinto de ES Verda Stelo en Praha en 1908. De 1908 li instruis E-n, ankaŭ en komerca lernejo en P., faris parol­adojn pri E en Dresden, Berlin ktp. Estis red. de Universo kaj Rund um die Welt-Ĉirkaŭ la Mon­do. Verkis: Vojaĝrememoroj el Grekujo (en Ĉ. la M.), trad.: Bildolibro sen Bildoj de Andersen; Judito de Hebbel; Sufero de Carmen Sylva.

A. BISCHITZKY

        Ledermann Richard, germano, d-ro fil., prof., verkisto de historiaj kaj dramaj verkoj. Nask. 25 jul. 1875. E-isto de 1910. Gvidanto de la E-mo­vado en Bavarujo, 1912-20. Prez. de LKK por UK en Nürnberg. Red de „E ein Kulturfaktor“, 1912. Kunlaboris al ,E'.

        Ledger (leĝer) George, anglo, ste­nografia instr. Nask. en Yorkshire, Mortis 54-jara 18 majo 1916. E-istiĝ­is 1903. LK. Adaptis Pitmanan Sten­ografion al E.

        Lee (li) George Winthrop, usonano, bibliotekisto. Nask. 27 feb. 1867 en Roxbury (Mass.). E-isto de 1905. Prez. de EG de Boston de 1912. Sekr. de EANA 1920-22.

        LEEN: La Estonto Estas Nia, ES en Nederlando. (v.)

        Leeuwen (leŭven) Hendrick Corne­lis, van, nederlandano, lernejestro (ĉe kristana lernejo) en Wijhe; estrarano de la provinca komitato por la kon­traŭrevolucia partio. Nask. 18 majo 1884 en Veenendaal. Prez. de NKEU, ĉefred. de la Kristana Gazeto, vicprez. de KELI. Trad. en 1933 la faman junularlibron Jaĉjo Holm kaj liaj amikoj.

        Lefebvre, (ps. Ned Katryn), franco, estis kapitano en Versailles antaŭ la milito. Artikoloj en L.I., tre inter­esaj estis liaj humorplenaj raportol pri UK-j.

        Legendoj. De A. Niemojewski, el la pola trad. Br. Kuhl. 1911, 232 p., dua eld. 1923, 74 p. „Bildoj el la vivo de Palestino en la tempo de Je­suo. Ĝenerale la E-a stilo estas super kritiko.“ (P. J. C., British E-ist, 1911, p: 231.)

        Legolibroj en E ekzistas de 1903, kiam aperis la Fundamenta Krestomatio de la lingvo E, (v.) verko preskaŭ 500 paĝa, jam plur­foje reeldonita, klasikaĵo por ĉiuj, kiuj volas ĉerpi el la malnovaj fonto  de E. En 1907 aperis Int. Krestomatio kaj Unua Legolibro (v.), ambaŭ de Kabe. Post la milito mul­tiĝis legolibroj en E, inter kiuj plej famaj estas Tra la Mondo (v.) de Bennemann, Universala Legolibro de Fricke, Ni legu de Bru­nulo k. a. - La Anekdotaro (v.) de Dreher prove enkondukis marĝen­ajn tradukojn de vortoj en 4 ĉefaj eŭropaj, kaj parte en E mem, por eviti serĉadon de malfacilaj vortoj en vortaroj. - La tipo de E-a legolibro ne posedas vorttradukojn, nek klarig­ojn, sed konsistas el serio da arti­koloj aŭ rakontoj, plej ofte anekdotoj aŭ spritaĵoj, kaj la lernanto devas el­trovadi la nekonatajn vortojn en nacia vortaro. Tiaj estas ankaŭ la plej mul­te uzataj legolibretoj Karlo (v) de Privat kaj Petro (v.) de SAT. Karlo estas bonstila rakonto pri la vivo de brava junulo; Petro estas uzata en laboristaj rondoj, en kies medio okazas ia agado - La kaŭzo, kial la tipa  E-a legolibro senumas vorttradukojn kaj -klarigojn, konsistas en la fakto, ke la facileco de E permesas, ke la komencanta E-isto povas rnalhavi mul­tan kaj penan gramatikan klarigaron kaj tamen atingi per nura legado ian gradon de perfekteco. Krome, la E-aj vortaroj estas ordinare tre mal­dikaj, kaj malmultekostaj tiel, ke pres­kaŭ ĉiu komencanta E-isto posedas al­menaŭ unu plenan radikaron, kiun li (ŝi) povas konsulti uzante legolibron.

- Krom la supre cititaj menciindas ankaŭ la legokajeroj eld. de la Ĉe-­Instituto por ties kursfinintoj kaj la faka gazeto por E-studentoj La Praktiko, kiuj ankaŭ plenumas saman taskon, kian la legolibroj. ­Mankas en E vera, gradigite aranĝita lerno-legolibro kun lingva klarigaro kaj kies temo servus por enkonduki la studenton en la E-istan movadon. Tian nun planas eldoni Literatura Mondo sub titolo  „Nova Krestomatio“ en la redakto de E. Pfeffer kaj K. Kalocsay.

L. DREHER.

        Leipzig. Urbo  en Gertnanujo (Sak­sujo). 700.000 loĝantoj. Sidejo de la E-Instituto por la Germana Respub­liko kun granda biblioteko. Konata E­eldonejo: F. Hirt und Sohn. - 9-a kongreso de SAT 4-10 aŭg. 1929; ĉ. 650 partoprenantoj el 22 landoj. Kriti­ko de komunistaj SAT-anoj pri laŭ ili neklasbatala, oportunisma gvidado de SAT. Likvido de la program-komisi­ono. Deviga abono al Sennaciulo por aktivaj membroj.                               BRUIN.

        Leite (lejti) Tobias Rabelo, brazila­no, d-ro, inĝ. Mortis 16 jul. 1920. Kunfond. kaj  unua vicprez. de Grupo Suda Stelaro en Campinas. Aŭtoro de E-P kaj P-E Vortaroj kaj ankaŭ de Konversacia Gvidlibro.

        Lejzerovicz (lejzeroviĉ) Izrael, (ps. Ilo, Georgo Verda), hebreo, ĵur­nalisto, komercisto. Nask. 4 jun. 1901 en Lodz. Gvidanto de la E-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj E-istoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn E-istojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj  gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agad­on de L. Kelkjara prez. de la Tut­monda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola E-isto, HDE kaj LM. Kiel origi­nala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej indi­viduaj fenomenoj en la E-ista litera­turo. Kiel tradukisto li estas en la  unua vico; aperis de li Dibuk (mis­tera dramo de An-Ski) el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio (romano de Salom Aŝ) el la juda ling­vo, 1933. LK.              F. SZILÁGYI.

        Lemaire (lömer) René, franco, komercisto. Nask. 2 marto 1876 en Eper­nay (apud Reims). Varbita de Beau­front en aŭg. 1892, li estis lia unua kaj, ĝis 1897, preskaŭ sola kunbatalanto. Tuj interrilatis kun Z, kaj mal­avare helpis al eldono de kelkaj el liaj unuaj libroj. De 1898 ĝis 1902 estis sekr. de SPPE kaj de L' Espe­rantiste; krom siaj artikoloj li redaktis la kronikojn, korektis la eraro­plenajn tekstojn de la korespondantoj, kaj prenis sur sin la tutan administra­don. Nur dank' al li, dum tiuj jaroj, Beaufront povis sukceseplenumi sian taskon. Tiu tro granda laboro, kuni­gita kun lia profesia tasko malsanigis lin. De multaj jaroj, eĉ pli frue ol Beaufront, li opiniis necesaj reform­ojn en la lingvo. Tial en 1908 li tuj fariĝis Idisto, kaj de tiam laboris por Ido tiom, kiom ebligis lia farto. Krom artikoloj verkis filatelian F-E vorta­reton, 1903. L. BASTIEN.

        Le Monde Esperantiste. Prop. ga­zeto, aperinta regule de dec. 1908 ĝis jul. 1926 en Paris. 33y25 cm. 16 p. Red. A. Fréchas.

        Lengyel (lendjel) Pal, hungaro, pre­sejposedanto. Nask 1 apr. 1868 en Szabadka (nun Subotica en Jugosl), mortis 4 okt 1932 en Budapest. En sia 4-a jaro li fariĝis tutorfa, edukis lin lia avino. En 1883 li fariĝis pre­sisto. En 1897 li hazarde ekvidis anon­con pri la unua hungara E-lernolibro de Barabas, antaŭmendis ĝin (en kel­kaj e-roj, ĉar li esperis, ke ankaŭ liaj amikoj lernos E-n, sed vane) kaj du tagojn post la ricevo li sendis leteron al la klubo en Uppsala, kaj korespon­dis kun P. Nylen. Li baldaŭ fariĝis unu el la plej memoferaj batalantoj de la heroa epoko de E. La gazeto Lingvo Int. troviĝis en grava krizo kaj L., presejposedanto en la urbo Szek­szárd en 1900-04 je sia propra ris­ko eklonis (kelkan tempon ankaŭ re­daktis) la gazeton. En sept. 1900-04 li migris kun sia familio al Parizo kaj kunfondis tie la presejon Presa E-ista Societo, kies teknika dir. fariĝis li mem. Li restis ĝis 1914 unu el la ĉefaj kolonoj de L. I., konsekvenca  „fundamentisto“ kaj fidela amiko de Cart. Kiam en 1905 la L. K. fondiĝis, li tuj estis elektita ĝia ano, kaj en 1910 fariĝis ankaŭ akademiano. Okaze de la militeksptodo 1914 la francaj magistratoj metis lin (kiel hungaran ŝtatanon) en internigejon kaj li restis tie kune kun la familio ĝis la milit­fino. Ĉiu havaĵo estis konfiskita, eĉ el la propraj verkoj restis nek unu ekzemplero. Lian kvinjaran suferadon kaj la mizeron foje-foje mildigis la helpoj de L Moreau, Cart, Frechas  kaj Hodler kaj ankaŭ du E-istaj sol­datoj, troviĝantaj inter la gardistoj, faris, kion ili povis fari. En jun. 1919 li revojaĝis al Budapest kaj provis re­komenci la vivon kiel ĉefkorektisto de granda presejo. En la postmilitaj ja­roj li ne partoprenis la movadon ak­tive pro malriĉo, malsano kaj animaj postsignoj de la militjaroj. Li verkis du gramatikojn, en 1903 kunlabore kun Schwörer kaj Miletz, en 1921 kun Kalocsay. Trad. hungaren la Fund. de E, 1909 kaj la ŝlosilon de Ĉefeĉ. Jam en 1899 li verkis la ampleksan Libro de l' humor­aĵo, dua eld. en 1908. Trad. la ra­konton de d. Abonyi Mallumaĵo. 1906 kaj kompilis verketon La Kalendaro, 1907. La plimulto de liaj artikoloj aperis en L. I. (ankaŭ en ties lit. almanako), kaj en la Juna E-isto, kies red. li estis 1909-14. Arti­koloj ankaŭ en L' E-iste, La Re­vuo kaj en L. M., kie aperis liaj interesaj Rememoroj, (1922 kaj jan. 1923).

        Leningrad (antaŭe Petrograd). An­taŭa ĉefurbo de Ruslando; 1,614.000 loĝantoj. - 15 apr. 1892 fondo de ES „Espero“. - 6-a kongreso de SAT 6-10 aŭg. 1926; 2.400 partoprenan­toj el 14 landoj. Honorprez. Luna­ĉarski. Raportoj pri E en lernejoj kaj lab. grupoj, E kaj radio, int. lab. korespondado. Tezoj pri rilatoj inter SAT kaj LEA-oj. Sovetia poŝto eldo­nis SAT-poŝtmarkon.                                   BRUIN.

        Leo Belmont. v. Belmont Leo.

        Leono Vienano: ps. de Wiener Leo (v.).

        Leo Turno: ps. de d-ro Leopold Dreher (v.).

        Lerchner (lerhner) Richard, germa­no, administranto, antaŭe bierfaristo. Nask. 19 nov. 1886 en Geyer. Antaŭ­milite funkciis en sindikato kaj parte en lab. partio. Aktiva E-isto de 1910. Gvidis kursojn kaj kunlaboris al  „An­taŭen“, organo de LEA en Germanujo ĝis 1914. Partoprenis la fondon de SAT kaj de 1923, ĝis la transiĝo de SAT al Parizo, estis la adm. Iniciatis la SAT-verkon Petro kaj kunverkis ĝian unuan tekston.

        Lernejoj. La plej ampleksaj laboroj estas faritaj por sukcesigi E-n en la lernejoj. Sukcesoj montriĝis en la pli­multo de la kulturitaj landoj. E-n oni jam instruis en multegaj, ne facile kalkuleblaj lernejoj diversgradaj. Sed nur en maloftaj kazoj la instruado de E havis daŭran karakteron, kaj nur en kelkaj landoj en nemultaj lernejoj oni instruis E-n en deviga formo. Estu menciataj kelkaj kaŭzoj de la ŝajne malrapida progreso. La lernejo estas konservativa institucio, kiu - eĉ en progresemaj landoj - pli atentas la tradiciojn ol la postulon de la mo­dernaj bezonoj. Estas ĝenerala plendo pro la troŝarĝo de la lerneja progra­mo, do enkondukon de nova fako - aŭ E aŭ alia - ne konsentas pli­multo de la kompetentaj faktoroj. Preskaŭ ĉie en la mezgradaj lernejoj oni instruas kelkajn lingvojn kaj kvan­kam la universala akcepto de E estus la solvo ankaŭ de la lingva instruado, la transiron malfaciligas i. a. ĝuste la ampleksa instruado de la antikvaj kaj modernaj lingvoj. En diversaj landoj sekve de registar- aŭ reĝimŝanĝo perd­iĝis antaŭe jam uzitaj permesoj aŭ fav­oroj. Pri la stato de la E-a instruado orientas la artikoloj laŭlandaj, la kon­cernajn paĝojn montras la Indekso. (v. Instruistoj; Ligo de Nacioj; Pedagogia valoro de E; Studentoj; Universitataj katedroj.)

        L' Esperaniste, komencis aperi jan. 1898 kaj havis la jenajn subtitolojn: ĝis dec. 1903: „Organe propagateur de la langue int. E“, de jan. 1904- junio 1908: „Organe propagateur et conservateur de la langue int. E“, de julio 1908-dec. 1909: „Organe pro­pagateur de la langue int. auxitiaire“ - kaj per tio ĝi jam transiris al Ido. En jan. 1910 L'E akceptis la titolon „La Langue Auxiliaire, Organe pro­pagateur de L'Ido“ - kaj aperis tia ĝis la komenco de la mondmilito. En nov. dec. 1918 ĝi reaperis kiel „Bulletin Francais-Ido de La Langue Auxiliaire“ (4 p. 22x14), kiu aperas an­koraŭ hodiaŭ. De jan. 1904- junio 1908 L'E estis oficiala organo de SFPE. Red. Louis de Beaufront ĝis ju­nio 1903 en Epernay kaj poste en Louviers. L'E atingis tre grandan­ - eble ĝis nun la plej grandan - influ­on je la publika opinio ne nur en Francujo, sed ankaŭ en aliaj landoj kaj per ĝi estis varbitaj multaj fer­voraj adeptoj. Plue ĝia apero okazis en tempo, en kiu - krom „Lingvo Internacia“ - aperis neniu alia E-a gazeto. Z kaj la plej eminentaj E-istoj el la tuta mondo uzis ĝin kiel paro­lilon. De marto 1899 L'E havis tut-E­-an aldonon „supplement de L'E“.

        P. TARNOW.

        L' Esperanto. Gazeto de la itala E-­istaro, en la unua formo fondita jam en 1902. La gazeto kelkfoje ŝanĝi  sian titolon kaj havis diversajn eldon­antojn. Nuna formato 52x37. Aperas ĉefe en itala lingvo, kun interesa en­havo. Red. N. La Colla. (v. p: 171, 260.)

        Leteroj al Brigito. La socialista par­tio, ĝiaj principoj kaj ĝiaj taskoj. De J. B. Severac. 1933, 207 p.

        Levenzon L., ruso. Nask. 25 jun. 1887 en Ekaterinoslav. E-isto de 1906. En 1909 eldonis „Poŝtkart-ĵurnalon“. Verkis multajn E-ajn versaĵojn, teat­raĵojn, ktp., kiuj aperis en „La Ondo de E“, ,L. I' kaj „Verda Stelo“.

        Libeks Rudolfs, latvo, instr. Elmig­ris dum la 1890-aj jaroj Brazilon, kie mortis. Unua pioniro de E en Latvo­lando. Verkis la unuan lernolibron por latvoj. Ĝi estis la unua lernolibro, pre­sita ekster Varsovio, aperis 1889 ĉe Sichman, Riga, notita en la listo de unuaj E-libroj kiel n-ro 29.

        Liberiga Stelo. Int. organizo lab. E-­ista (antaŭe nomata Paco-Libereco). Fondita en 1906. (v. Laborista mov­ado.)

        Libero. Monata revuo de movadoj por reformigo de la vivo. Interese re­daktita. Aperis en 1925-26; 244 p. Formato 29x31. (BIL, p: 319.) 

        Liberpensuloj. Sekvantoj de l' dok­trino de liberpensado, deveninta el Anglujo en la 18-a jarcento. La liber­pensado volas por sia celo ricevi ob­jektivajn rezultojn per senantaŭjuĝa esplorado de la naturo, de l‘ materio, de la homara historio kaj precipe de la sociologia historio. Tial ĝi preteras la malhelpojn de la libera pensado, evoluiĝintajn dum la jarcentoj; superstiĉon, religion, ŝovinismon kaj naci­econ. La liberpensuloj konsideras re­ligion kaj naciecon ĉefaj kaŭzoj de la militoj kaj malhelpo de homa prog­reso. Pro la lasta kaŭzo ili jam frue kontaktiĝis kun E kaj ankaŭ nun uzas ĝin por siaj celoj. - Dum la 3-a UK en Cambridge fondiĝis Int. Societo E-ista de Liberpensuloj; oni reorgan­izis ĝin en 1923 sub la titoto Int. Ligo de Liberpensuloj. Ĝia celo estas unu­igi la samcelanojn, disvastigi liberpen­sadon, propagandi E-n en liberpens­ulaj rondoj kaj eldoni E-lingvan li­berpensan literaturon. 1908-14 la movado havis sian propran organon Libera Penso, en 1925-27 la Li­berpensulo. Post 1927 la Ligo ne plu funkcias. - La Internacio de la Proletaj Liberpensuloj, fondita en 1925, kies celo estas li­berigi la penson el mistikaj ideologioj kaj per tio plirapidigi la finon de la klasbatalo, ankaŭ favoras E-n, kune kun ĝia prez. prof. Hartwig.

                F. CSUTAK.

        Aktivuloj estis ĝis 1914 René Des­hays, post la milito Kurt Hubricht. ­Antaŭ 1914 ankaŭ la int. asocio Paco ­Libereco agis kontraŭ la religio  kaj eldonis broŝuron „La krimoj de dio“, de S. Faure. - En SAT estis Ateista Sekcio, kiu dum la jaroj 1929-33 havis ateistan paĝon en Sennaciulo. Ĉe SAT ankaŭ aperis broŝuro „Kon­traŭ dio“ (represo de ateista kajero de SR). - En la Komunista Biblio­teko (Moskvo 1929-30) aperis: Ŝejn­man,  „Milito kaj religio“, Lenin, „Pri religio,“ Buĥarin,  „Financa kapitalo en la papa mantelo“. - Ankaŭ EK­RELO eldonis kelkajn broŝurojn kon­traŭreligiajn. - Tre vaste uzis E-n por sia agado la Unio de Militantaj Ateistoj (UMA) en Sovetio. Ĝi el­donis ampleksajn E-lingvajn resum­ojn de siaj gazetoj Militanta Ateismo (1931, 206 p.) kaj Anti-Religiulo  (1932, 244 p.) aperigis broŝurojn: Lukaĉevskij, „Marks kaj Engels pri la religio“, Jakroslavskij, „Respondoj al ekstersovetiaj ateistoj“ Ŝervud, „La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR“, kaj „UMA en USSR kaj ĝia laboro.“ Krome ĝi korespondis E-e kaj dissendis E-lingvajn ciklostilitajn cirkulerojn pri ateisma agado.

        G. P. de BRUIN.

        Libroj. E diferenciĝas de la naciaj lingvoj ankaŭ per tio, ke dum la las­taj estas unuavice paroltingvoj kaj el tiuj naskiĝis la skrib- kaj literaturaj formoj, E jam naskiĝis kiel skrib­lingvo, ĝiaj vivo kaj unueco estas ligitaj al la skribo kaj nur duavice al la parolo. La unua E-libro nask­iĝis pli frue, ol la unua interparolo, se ni ne kalkulas al tio la konversacion en la kadro de la familio Z, kie la lingvo ankaŭ parole estis elprov­ata.

        Kompreneble la unuaj libroj en E estis gramatikoj kaj vortaroj. Sed jam la 14-a libro estis literaturaĵo kaj de tiam ambaŭ specoj de libroj aperis proksimume samkvante. La unuajn librojn eldonis la aŭtoroj aŭ tradukintoj mem. Tamen gramatikoj kaj vortaroj estis jam eldonataj de profesiaj eldonejoj antaŭ ol litera­turaj verkoj. La serioza eldono de E literaturaĵoj komencis per la fama kontrakto inter de Baufront kaj Z, post kio de B. kun helpo de Bourlet  kontraktis kun la firmo Hachette et Cie, Paris pri starigo de E-fako. Ĝis 1904 la firmo ne havis konkuranton, tiam Lengyel fondis en Paris la Cent­ran E-Presejon (v) kaj poste kun Cart kaj aliaj la Presan E-Societon por egalpezi la „novismajn“ klopo­dojn de Bourlet. Tamen, Hachette restis ĝis la milito la plej signifa el­donejo, regule aperigante kelkajn ga­zetojn, multajn librojn. Tre multe laboris ankaŭ PES, ekde 1910 la libro­fako de Brita Esperantista Asocio kaj de la firmo Ellersiek (v.).

        La plejparto de la antaŭmilitaj lib­roj estis malgrandaj kajeroj, ne super­antaj kvindek paĝojn. Ili celis plej­parte esti daŭrigaj perfektigiloj post ellerno de kurso kaj lego de unua legolibro. Ofte oni ankaŭ presis par­tojn el klasikaj verkoj por kvazaŭ mistifiki la neesperantistan publikon pri la ekzisto de tiuj verkoj en E. Nur tre malmultaj libroj el la antaŭ­milite eldonitaj povas esti komparataj kun la literaturo nacia. Al ili apar­tenas: „La Faraono“ de Prus, „Fa­biola“ de Wiseman, originalaj roma­noj de Vauienne kaj Luyken, ktp.

        La milito forblovis preskaŭ ĉiujn eldonistojn. Post ĝia paso restis sur tereno nur la firmoj BEA kaj Eller­siek. Tamen ne ili estas, kiuj daŭr­igis la aperigadon de bonaj libroj, sed la E-fako de fama germana libr­ejo Ferdinand Hirt und Sohn (v.). La libroj de ĉi tiu librejo tute dife­rencis de la antaŭmilitaj eldonaĵoj. Ili estis ne nur seriozaj, kelkcent­paĝaj verkoj, sed estis diferenco an­kaŭ en la ekstera aspekto de la lib­roj. La antaŭmilitaj ĉefe francaj el­donaĵoj estas ĉiuj presitaj sur malbona ligna, la kovrilo sur simpla ruĝa aŭ alikolora papero, dum la eldonaĵoj de Hirt aspektas kiel zorge dorlot­itaj infanoj. Ĉi tiu diferenco lasis grandan impreson ankaŭ ĉe la poste eklaborantaj eldonejoj. La gvidrolo en la libroeldonado post la milito transiris el francaj manoj en germa­najn, aldonante al la E-libroeldonado la unuarangan teknikon de la ger­mana pres- kaj eldonarto. En 1925 ankaŭ Heroldo de Esperanto fondis sian libroeldonan fakon kaj de tiam la E-libro daŭrigas sian evoluon. Unu post la alia aperas gravaj kaj serio­zaj libroj, kies  ekstero kaj enhavo al­ligas al la E-movado multe da libro­ŝatantoj. La E-libro fariĝis unu el la plej bonaj propagandiloj por la lingvo mem. Sed ĝi ankoraŭ ne okupis sian indan lokon.

        La meza eldonnombro de iu libro estas 2000. Tamen, la plejparto de la eldonejoj presas ne pli ol 1000 ekzemplerojn kaj unu el niaj plej grandaj postmilitaj eldonejoj en la lasta tempo de sia aktiveco presis el iuj libroj nur po 600 ekzempleroj. La plej granda vendita kvanto el iu E-libro literatura estas laŭ nia scio 5000 dum kelkaj jaroj kaj 1500 en la unuaj du jaroj.Tial okazas, ke la E-libroeldonadon ne prenas en la manon grandaj alilingvaj eldonejoj, kreante por tio E-fakojn. Se tamen tio okazas iufoje, tiuokaze tiu E-fako vivas plejparte per la profito, kiun donas la eldonataj prilingvaj  verkoj kaj per kiu eble oni kovras la perdojn ĉe la literatura fako. Tion plej multe karakterizas la sorto de la E-fakoj ĉe la Verlag Steyrermühl en Wien kaj Rudolf Mosse en Berlin. La unua komencis per eldono de malgrandaj E-gramatikoj, vortaroj, ekzercaroj. La verkoj  eldonitaj simple, sed tre malkare, sukcesis kaj post tio la eldonejo intencis transiri al  eldono de literaturaj verkoj. Post la dua verko la eldonejo devis formeti sian intencon „al pli bonaj tempoj“ kaj decidis ne plu eldoni provizore iun novan volumon de sia biblioteko. La firmo Mosse en 1926 fondis E-fakon, decidante eldoni serion de malgrandaj, plaĉaspektaj libroj, vendante dek numerojn por 9 markoj afrankite. Laŭ la planoj estis necesa la eldonnombro de 10.000  ekzempleroj por ne havi deficiton. Malgraŭ la ĝis tiam ne okazinta grandstila reklamo, la firmo ne havis la necesan kvanton da abonoj. La dua serio estis kalkulata nur je 5000 abonantoj, sed ankaŭ tiu kvanto ne estis vendata kaj tial la firmo ĉe la 24-a numero ĉesigis la eldonadon de tiuj vere bonstilaj kaj interesaj verkoj. La verŝajna kaŭzo, ke la E-libro ne vendiĝas grandkvante, estas unuparte la ĉiama granda kvanto de eternaj komencantoj, aliparte la ega grandeco de la merkato (la tuta mondo - dum por aliaj eldonejoj nur po unu aŭ du landoj), kio ege malfaciligas la konatigon, reklamadon kaj eĉ aĉetadon de la E-libro, sed neniukaŭze la manko de malkaraj bonaj libroj. Tiun aserton pruvas la sorto de la Mosse-eldonejo kaj tio, ke AELA malgraŭ plej malkaraj libroj, plej randa reklamo, apenaŭ atingis en la nua jaro la minimume necesan nomb­on de l000 membroj. Tion pruvas ankaŭ la lastatempa sorto de Popul­ara E-Biblioteko, kies eldonantoj kal­kulis pri la eldonkvanto de 3000 ek­zempleroj kaj kiu eldonkvanto, akom­anate de nesufiĉe eltenema kapitalo,  bankrotigis la entreprenon.

        La nuna krizo de la mondekonomio kompreneble grave influis ankaŭ la konsumkapablon de la E-istaro. Tiu malbono estos forigebla nur, se la gvidantoj sukcesos konvinki la E-istaron, ke la evoluo kaj grandeco de la E-literaturo dependas ne de la laboremo de kelkaj entreprenoj, sed de tio, ke E-istoj legu la interesajn verkojn aperintajn, en E mem kaj ne en la nacia lingvo, kaj ke la plej taŭga donaco estas E-libro. Al ĉi tiuj du konvinkoj devas aliĝi ankaŭ la pli­faciligo de la ebleco  de proprigo de E-libroj. Tio povas okazi trimaniere: per bone organizita reto de revend­istoj, per kvazaŭa kooperativo por eldoni kaj aĉeti E-literaturon kaj per la maniero, kiun UEA faris en lapost­militaj jaroj.

        La apliko pligrandskala de la unua maniero estas ebla nur en landoj, kie la E-movado estas relative forta (Ja­panujo, Nederlando, Svedujo). En aliaj landoj la organizo de tia reto kostus pli da mono kaj peno, ol la tuta atingebla rezulto valorus. En ĉiuj aliaj landoj do estus ebla nur la dua maniero, kies sanan evoluon ta­men malhelpas la motivita malfido de la E-istaro kaj la ofta principa kontraŭstaro de la ekzistantaj librej­oj, kiuj timas pri sia vivo pro la dis­vastigo de organizaĵo, kiu finfine el­puŝus ilin mem. La libropremiado de UEA estas ideo, kiu multe estis kon­traŭbatalata. La argumentoj de tiuj kontraŭbatalantoj estis, ke tiu ma­niero kutimigas la homojn ricevi lib­rojn senpage kaj ne aĉeti ilin kaj ke la eldonejoj ricevas nur tre mal­altan prezon por siaj libroj. Ricev­ante senpage librojn, plejparto de ri­cevantoj eble opinias, ke ili ne plu aĉ­etu libron, ĉar ili ja faris sian de­von. La porparolantoj vicigis tiun grandan nombron da novaj E-istoj, kiuj ricevas nur per tiu premio-libro unuafoje kvazaŭ impulson por aĉeto de novaj libroj kaj ke la transpreno de granda, ofte nevendebla kvanto multe helpas la koncernan eldoniston.

        Ĉiuokaze la eldono de E-libroj en la nuna tempo estas ankoraŭ plie afero de entuziasmo, ol tiu de neg­oco. La karakterizaj ecoj de la libro­eldonado komprenebligas, ke eĉ la eldonejoj, laborantaj kun profito, ha­vas sian profiton en la ĉiam pligrand­iĝanta librostoko, anstataŭ en necesaj monsumoj kaj tial la kapitalo, inves­tita en E-libroeldonejojn nur plej malfacile kaj tre malofte povas pagi ren­tumon, ĉar ĝi ne alportas pli da profito, ol kiom estas la administraj kostoj mem.

        Laŭ la statistiko de la ECO en 1889 estis 29 E-libroj, en 1894 88, en 1899 123, en 1904 211, en 1909 en­tute 1330 libroj. Laŭ BIL ĝis 1928 eldoniĝis ĉ. 3200 libroj en E (krom la gazetoj). Nombro de la en E ap­erintaj libroj laŭ la Bibliografia Ser­vo de UEA: 1931-138, 1932-145, 1933-97 libroj.

        Gravaj antaŭmilitaj eldonejoj: Ha­chette et Cie, Paris; Interesa Esper­antista Societo, Paris; Ellersiek und Borel, Berlin; Internacia Socia Re­vuo, Haga; Ondo de Esperanto, Moskva; Brita Esperantista Asocio, London.

        Aktive laborantaj eldonejoj inter 1921-30; (eldonintaj pli ol unu volumon dum unu jaro): Esperanto Publishing Co. Ltd. London; Eldona Societo Esperanto, Stockholm; Friedrich Ellersiek Berlin; Ekrelo, Moskva; Eldona Kooperativo de SAT, Leipzig-­Paris; Esperantista Centra Librejo Pa­ris; Heroldo de Esperanto, Köln; Ferdinand Hirt und Sohn; Leipzig; Hungara Esperanto-Instituto, Buda­pest; Japana Esperanto Instituto, To­kio; Rudolf Mosse, Berlin; A. Paolet St. Vito al Tagliameuto; Stey­rermühl Verlag Wien; Thieme et Cie Zutphen.

        En la lastaj du jaroj plej aktivaj eldonejoj, eldonintaj almenaŭ po du libroj dum jaro kaj laŭ la vico de ilia aktiveco: Literatura Mondo, Buda­pest; Ekrelo, Moskva; Populara Esperanto Biblioteko, Amsterdam (bank­rotinta en 1934, fondita en 1933); Eldona Societo Esperanto, Stockholm; Esperanto Publishing Co. Ltd., Lon­don; Japana Esperanto Instituto, To­kio; Eldona Kooperativo de SAT, Paris (ne kalkulante la duan eldonon de la Plena Vortaro); Thieme et Cie Zutphen; Heroldo de Esperanto, Köln.

        v. la artikolojn  pri Bibliotekoj; Li­teraturo; eldonejojn sub iliaj nomo.

        Libro de l' Humoraĵo. Verkita  de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdo­toj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj,  simpla, klasika stilo.

        Lichtenwallner Viktorino, instruist­ino en Maribor (Jugosl.) Prez. de EK en M, prop-isto. Vizitis plurajn UK-jn. Artikolo en Konkordo, La Suda Stelo ktp.

        Lidin (Moĥov) Ivan Grigorieviĉ, sovetiano, ruso. Nask. 1891 en Ardatov (Mordovio). E-isto de 1914. Aŭtoro de kelkaj rusaj E-lernolibroj (1925,26.27), ankaŭ por blinduloj. En 1924-­25 li eldonis E-lernogazeton por rusoj „E-hejme“, Kazanj (Tatario). Ar­tikoloj en SEU kaj SAT-organoj. Membro de CKSEU. 1925-28.

        Lidl Rudolf von, aŭstro-germano, pens. oficisto. Prop-isto (nun 71-jara), unue en Silezio, poste en Stirio, nun en Salzburg, jam de 25 laroj. Dediĉas sian tutan tempon kaj multan monon al E. Multaj kursoj, paroladoj.

        Liebeck (libek) Siegfried, germana d-ro jura, advokato kaj notario. Nask. 12 febr. 1885 en Konigsberg. Propagandas inter juristoj. Verkis: Juris­ta Terminaro, G-E lingva, 1931.

        Liem Tjong Hie, javano. Nask. 15 jan. 1906 en Semarang, Java. Li stud­is en tieaj nederlandaj lernejoj. E-isto de 1919. Tradukis: Javaj legend­oj kaj fabloj, 1924;  kaj Historio de Saidjah kaj Adinda de Multatuli, 1927. Fond. kaj red. de Hinda E-isto.

        Ligilo. Monata revuo por ĉeĥoslov­akoj. Fondita en 1930. Formato 25x18.

        Ligilo por Vidantoj. De 1925 preskaŭ ĉiujare foje eldonita kajero de la blindaj E-istoj por informi la vid­antojn pri iliaj vivo kaj agado. Red. H. Thiander, Stockholm.

        Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj detegitoj proponis rekomendan rezolucion por E, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata. En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, pet­anta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝe­nerala de la Ligo, d-ro Nitobe (v.) estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la sup­re nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata kaj la Konferenco pri E en Lernejoj (v. Konferenc­oj), okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan ma­terialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis ofi­ciale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdon­ata al la Komisiono por intelekta Ko­operado. La rezolucio, kiun tiu komi­siono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de viv­antaj  lingvoj, kiel unu el la plej pot­encaj rimedoj por la intelekta alprok­simiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori E-n. Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis kaj la afero do restis kia ĝi estis. La raporto de la sekretariaro ankaŭ ente­nis paragrafon por rekomendi facilig­on al E en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, reko­mendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata „klara lingvo“ (ne ko­do) por E. Tiu rezolucio estis unuan­ime akceptata kaj ĝi estis do la unua iuterŝtata rekono de E kiel uzata lin­gvo. En 1925 la Universala Teleg­rafa Unio en sia tutmonda konfe­renco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke E estas allasata kiel „kla­ra“ lingvo flanke de la latina. - La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al E. Privat.

        Laŭ la „Historio kaj Organizo de la E-movado“  de J. R. G. ISBRÜCKER.

        Ligo Esperantista. La unua provado por organizo de la E-istoj, 1890-94.

        Liĥtenstejno. Eŭropa ŝtateto (12.000 loĝantoj), kiu dufoje eldonis oficial­ajn poŝtkartojn kun E-a surskribo kaj trifoje E-lingvajn prospektojn. Kva­zaŭ rekompence multaj E-istaj prop­istoj faris turisman reklamon por la princlando ankaŭ en multaj naciling­vaj gazetoj. Efektiviganto de tiu ĉi prop. maniero estas R. Kreuz.

        Liljer Aleksandro, ruso, En 1928-29 troviĝis en Manĝurio estinte ruĝ­armeano, en 1930-31 restadis en Arĥangelsk en politika ekzilo, de kie li revenis malsana. E-isto de 1924. En 1926 fondis en Moskva E-Asocion „Reciprokhelpo“, kies devizo estis: Ni hel­pu la alian. La asocio estis baldaŭ malpermesita. Aŭtune de 1927 efektiv­igis rondvojaĝon por E: dum unu monato ĉ. l0 000 kilometroj.

        Lindhagen Carl A., svedo, urbestro (magistratestro kaj ĉefjuĝisto) de Ŝtockholm, socialdemokrata parlamentano. Nask. 17 dec. 1860 en S. En 1911 li metis la problemon de tutmonda lingvo al la decido de la sveda parlamento; revenis poste kun sia pro­pono preskaŭ ĉiujare, de 1928 klare proponante E-n. Sekvo: en 1929, 1930, 1931 la parlamento voĉdonis sumon da 2900 kronoj por instruistaj kursoj de E. Li vizitis la UK en  Danzig-­Warszawa, 1927. Partoprenis la kurson de A. Cseh por svedaj parlament­anoj. Prelego dum la Somera Univ. 1934.

        Lingvaj Respondoj, verkitaj de Z. unue aperintaj en La Revuo. Plena kolekto: 7925, 94 p. „Malnovaj kaj novaj E-istoj ĉiam trovas en tiuj res­pondoj ĉu bezonatan klarigon, ĉu la spiriton de sia majstro, netrudema, sed liberama, mirinde klara, pruden­ta kaj pacigema. Flanke de l' Fun­damento, de l‘ Fund. Kresto­matio, ĝi estas la tria bazo de nia konstruaĵo.“ (G. S., ,E' 1926, p: 56.)

        Lingva Komitato kaj Akademio: I. Historio. En la unua UK en 1905 estis starigata „Komitato simple lingva kun Dro Zamenhof kiel prezidanto  por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo“.

        Laŭ propono de Z mem estis elek­tataj 102 membroj el 28 nacioj, kaj rektoro Boirac efektivigis direkta­don de tiu L. K.

        En la 2-a UK en 1906 Z petis, ke la L. K., kiu estis elektita provizore nur por unu jaro, restu kia ĝi estas, kiel definitiva komitato, kaj ke la prezi­danto konservu sian postenon.

        En 1908 por forigi la malutilon de la granda nombreco de la L. K., la prezidanto proponis dispartigi ĝin, formante en ĝi konstantan superan ko­misionon aŭ Akademion. Per cir­kulero la prezidanto sendis projekton de regularo, kiu estis akceptata de la L. K.-anoj, kaj ne multe diferenc­as de la nuna alprenita en 1912.

        II. Regularo a) La L. K. kons­istas el lingvaj kompetentuloj, kies nombro ne estas limigata. Ili estas proponataj de la E-societoj aŭ grupoj, kaj de anoj de E-institucioj; la Aka­demio elektas la kandidatojn post ri­cevo de la opinio de la nacia societo de ĉiu kandidato, kaj de respondo de tiu kandidato al demandaro koncerne iliajn prilingvajn kompetentecon kaj opinion.

        b) La L. K.-anoj estas elektataj de la L. K. per absoluta plimulto kaj i),  konservas sian oficon dum 9 jaroj. (laŭ la regularo de 1906 ili estis ĉi­amaj).

        c) La akademianoj, kies nombro ne povas superi 18, estas elektataj de la L. K. per absoluta plimulto laŭ listo starigita de la Akademio mem, inter la membroj „montritaj per speciala lingva kompetenteco kaj kiuj povas efike partopreni la laborojn de la Ko­mitato.“ Ili estas elektataj por 9 jaro) kaj rebalotataj ĉiun trian jaron, po tri­ono. (En 1919 okazis la elektoj, kiuj ne povis okazi en 1914).

        d) Saman estraron havas Akademio kaj L. K., kiu konsistas el prezidanto, 2 vicprezidantoj, 1 ĝenerala sekretario, se necese; direktoroj de la Laboraj Sekcioj; ili estas elektataj de la Akademio por 3 jaroj, kaj novaj elektoj okazas ĉiun  trian jaron post reelekto de la triono de la Akademio.

        III. Laboraj Sekcioj. En 1908 estas fonditaj konstantaj komisionoj (nun nomataj sekcioj) por Komuna Vortaro, Gramatiko, Tekni­ka Vortaro. La Sekcio por intern­aj kaj aliaj aferoj ne plu ekzistas. Laŭ la regularo oni povas, laŭbezone, fon­di aliajn.

        Sekcio de Komuna Vorta­ro. Estis unue prezidata de prof. Cart; en 1912 ĝi  fariĝis Sekcio pri Vortaro kun du subsekcioj: Komuna lingvo, direktata de Elb, kaj Tek­nika lingvo, de Verax. Post morto de Elb en 1913 Grosjean Maupie fariĝis direktoro de la Sekcio pri ko­muna vortaro, kaj la Sekcio pri tek­nikaj vortaroj fariĝis sendependa sub direkto de Verax.

        Jen listo de la laboroj, kiuj estis publikigataj.1906, Zamenhofaj Vortoj. En t906 la prez de L. K. petis kelkajn mem­brojn, ke ili ĉerpu el Hamleto ĉiujn radikojn netroveblajn en Universala Vortaro. En 1907 estis kreata Subko­mitato por fari saman laboron pri aliaj verkoj de la Majstro. Tiu listo estis publikigata de Wackrill en Ofici­ala Gazeto n-ro 2, kaj en aparta bro­ŝuro. Simila laboro estis farata de Boulet (2 000 novaj vortoj) pri la verkoj de Bein kaj ankaŭ publiki­gita en broŝuro.

        1906-1909, Propraj nomoj. En 1906 Moch estis komisiata por raporti pri tiu demando. Li redaktis la raporton en 1907, kaj subkomitato estis elektata por daŭrigi la laboron (Beaufront, Bein, Matton, Millidge, Moch, Schröder); laboradis nur Bein, Moch kaj Schröder, kiuj ne ĉiam interkonsentis. Fine, raporto estis redaktita de Moch, kaj publikigita en Of. Gaz. 1909 kun listo de propraj nomoj geografiaj kaj personaj.

        1906-1913, Korekto de er­araj tradukoj en U. V. En 1906  estis starigita komisiono por studi la subajn naciajn tradukojn en U. V. Ĝi finis sian laboron en 1908, kaj estas  publikigitaj en Kolekto de la Akademio, broŝuroj entenantaj la erarajn tradukojn en angla, franca, ger­nana, pola kaj rusa lingvoj.

        1908-1929, Oficialaj Aldonoj al U.V. La ĉefa tasko de L. K. estas oficialigi novajn vortradikojn proponitajn de la Sekcio de Komuna Vortaro, post ekzameno de la Akade­rnio. Jam en 1906 Huet estis komisi­ata por kotekti la radikojn aldonotajn al la U.V. La unua aldono estis publi­kigata en 1909 kaj entenis 800 radik­ojn; preskaŭ ĉiuj devenis de la verko de Wackrill (vidu Z vortojn). De tiu dato aperis 4 aldonoj: la dua, kvankam preparita de 1914, aperis en 19l9 kaj entenis 3l2 radikojn; la tria en 1922 entenis 193 radikojn; la kva­ra en 1929 entenis 122 radikojn. Ili estas publikigitaj en O. O (en 1929 la prefikso mis estas oficialigita).

        Ĉar la nombro de la radikoj de U. V. estas ĉ. 2.800 kun antaŭparolo kaj gramatiko ktp. nun la nombro de oficialaj radikoj  estas ĉ. 4200.

        1922, Vortaro de la Oficialaj Radikoj. Publikigita en 1922 en la Kolekto de la Akademio. Entienas ĉiujn  oficialajn radikojn; ĝi mon­tras per speciafaj presliteroj la plej gravajn vortojn, kiujn unue devas scii ĉiuj lernantoj de la lingvo. (prof. Cart kaj Grosjean-Maupin aŭtoroj).

        1924-1927, Oficiala Klasi­ka Libro de Esperanto. Ente­nas ĉiujn oficialajn radikojn kun naci­lingvaj tradukoj. En 1924 aperis la tradukoj angla, franca, germana; en 1927 la tradukoj itala, hispana kaj por­tugala (ĉ. 2850 vortoj) kaj radikoj  ĝenerale internacie kompreneblaj, t. e. de eŭropaj lingvanoj, ĉ. 1.200 vortoj. Publikigita en apartaj broŝuroj de la Kolekto de la Akademio.

        1927, Pri la landnomoj. En 1922 la L. K. rifuzis oficialigi la su­fikson „io“ por la nomoj, kiun uzis kelkaj gazetoj. Longa polemiko oka­zis. Fine prof. Cart publikigis en la Kolekto de la Akademio broŝuron titolitan: Pri la Nomoj: la sistemo de dro Zamenhof, sekvata de rimarkoj pri la propraj nomoj en E kaj ilia transskribo.

        Jen listo de la ĉefaj aliaj laboroj nepublikigitaj: 1906 - Uzado de la literoj sursignitaj en telegrafio. - 1907 - Uzo de la for­moj amintas, ktp. - 1910 Kritika esploro de la Komuna Vortaro. - ­1911 Gramatikaj karakteroj de la ra­dikoj, kaj principoj de neceso kaj su­fiĉo prezentataj de Saussure. 1912 - Pri la litero W. - 1913 - Listo de komune uzitaj vortoj, kiu  troviĝas en ĉiuj naciaj vortaroj kaj kontraŭ kies uzado neniu protestis; listo de internaciaj vortoj, kiuj troviĝ­as en la 3 ĉefaj E naciaj vortaroj, kaj apartenas plej-rajte al E laŭ la 15-a regulo. - 1925 - Pri la pseŭdos­ufiksoj (aci, ici, uci, ek, ent, enc ktp.; konkludo estas, ke oni ne povas nun solvi la demandon per unu nura re­gulo).

        Sekcio de Gramatiko. Estas unue prezidita de Grabowski; kaj poste, en 1924 de Lippmann. Ne estis konstanta personaro en tiu sek­cio, kiu mem ne efektivigis specialan laboron. Nur la sekcio kolektis kaj plej ofte publikigis en O. G. ĝis 1914, la verkojn de L. K. anoj pri temoj, kiuj interesis ilin. Jen la ĉefaj el tiuj verkoj:

        1910. Eggleton, pri la prepozicio al; Saussure pri derivado; Han­kel pri Gramatiko pli detala; Höveler pri uzo kaj signifo de prepozi­cioj. - 1911 Saussure: logika bazo de vortfarado; Zamenhof, pri participa substantivo, nomoj de landoj, okupita kaj okupata, daŭri kaj ĉesi. - 1912. Artikoloj pri senco de la participa sufikso; pri akuzativo post anstataŭ; pri vortoj kun ĉi; pri senco de ŝati; pri elparolo en teorio kaj  praktiko; pri uzado de ambaŭ; pri senco de certa; pri plena vortarego: pri duoblaj konsonantoj. - De 1924 la direktoro Lippmann publikigas en sia ĉiujara raporto gramatikajn monografiojn: 1925, pri uzado de la ref­leksiva pronomo; 1926, pri la pasivaj participoj - 1927 la adjektivo atributo kaj la adjektivo predikato; 1928, la komencliteroj en E; 1929, la dekses reguloj de gramatiko laŭ Behrendt.

        Sekcio de teknikaj vorta­roj. Estas unue prezidita de Saussure, kiu fondis en Ĝenevo Scien­can Oficejon, kies celo estis ko­lekti laborojn de ĉiuj membroj de Sci­enca Asocio laŭ plano bazita sur la Bibliografia Klasigado decimala. Ĉiu­jare devis esti publikigata listo de faritaj vortoj.

        Sed jam en 1909 mono kaj tempo mankis por tiu publikigado. Saussu­re proponis krei „Akademian Komisionon“ por oficialigi la vortojn pro­ponitajn de „Teknika komisiono“, kiu ankaŭ donus konsilojn al la vort­faristoj. Rollet de  l' Isle, el­ektita direktoro de tiu komisiono, organizis ĝin kaj en 1910 aperis en Scienca Revuo la Konsilaro por la Farado de la Tekni­kaj Vortoj. Poste tiu komisiono laboradis pri la vortaro de la puraj sciencoj, kaj publikigis en Scienca Gazeto Kemian Nomenkla­turon kaj parton de la vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.

        En 19211 d-ro Corret estas elek­tita direktoro de Sekcio pri la Sciencaj kaj teknikaj vor­taroj, kaj proponis starigi dek ĝe­neralajn fakojn kaj subfakojn; sed li ne sukcesis funkciigi tiujn aranĝojn.

        En 1922 Corret pro troa okupi­teco estis anstataŭata de Rollet de t' Isle. La Sekcio ricevis helpon de la Scienca Asocio. Li klopodis varbi fakestron por ĉiu fako, kaj iom post iom sukcesis trovi 17 el ili. Plie li proponis metodon de publikigado de la vortaroj, kiu ebligus ilian uzon de ne E-istoj, kaj klasigis sciencojn, kaj teknikojn laŭ terminologia vidpunkto. (l.  Raporton al la 18-a UK.)

        IV. Tasko de Akademio kaj L.K. Estas redaktita kaj aprobita de L. K. la sekvanta deklaro pri la rolo de L.K.: „La tasko de L.K. estas zorgi pri la konser­vado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn, kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj prin­cipoj. Neniel la Fundamento kaj la Lingva Komitato povas esti baro por la normala evoluo de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas.

        La Akademio esploras ĉiujn dem­andojn elektitajn de ĝi mem aŭ sen­ditajn de ĝiaj komisionoj, aŭ prezentit­ajn de almenaŭ 5 L. K.-anoj. Se pli ol unu triono de la komitato malapro­bas decidon de la Akademio, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.

        V. Naciaj Subkomitatoj. Devus esti organizita en ĉiu lando Nacia Subkomitato, kies mem­broj estas la L. K.-anoj de tiu lando, kaj kies tasko estas esplori la verk­ojn aperintajn en la lando, sendi rim­arkojn al aŭtoro, elĉerpi interesajn ekstraktojn el tiuj rimarkoj por „Oficiala Bulteno“, kaj eventuale fari pro­ponojn al Akademio. Tiuj komitatoj povas ankaŭ helpi la propagandajn societojn por organizo de ekzamenoj kaj diplomoj.

        En 1912 ekzistis tiaj komitatoj en Danujo, Francujo, Germanujo, Hispa­nujo, Italujo, Rusujo, Usono, Finnlan­do, Flandrujo, Katalunujo, Meksikujo, Nederlando, Svisujo. Dum la milito ili malaperis. En 1924 la prezidanto de Akademio esprimis la deziron, ke ili estu restarigitaj por prepari laboron de L. K. De 1925 franca kaj germana subkomitatoj restarigis, sed ili pres­kaŭ nenion faris pro malfacileco or­ganizi tian laboron.

        VI. Korespondantoj. Akade­mio havas la rajton elekti eĉ ekster la L. K., se bezone, Akademiajn Ko­respondantojn, kiam mankas kompe­tentulo en la L. K., pri lingvo ne su­fiĉe aŭ tute ne reprezentata, aŭ pri fako necesiganta specialan lingvan kompetentecon. En 1933 estis kores­pondantoj por teknikaj vortaroj, kaj la lingvoj rusa, kataluna, ladina, pola, portugala.

        VII. Premioj. Akademio re­kompencas verkojn rimarkindajn laŭ la stilo. Pri tiuj verkoj ĝi decidas laŭ proponoj de speciala komisiono. Nur la membroj de L K.  povas prezenti tiajn verkojn. La komisiono estis unue prezidata de Cart, poste de Privat. Listo de la premiitaj verkoj de 1914 ĝis 1928 estas publikigita en la Ra­porto de la prezidanto de Akademio al UK de 1929.

        VIII. Financoj. Ĉiujare estas prezentata al U.K. la kalkuloj de la Akademio. La enspezoj konsistas el donacoj de E-istoj (en 1930 200 Sv. Fr.) kaj subvenco de ICK: (500 Sv. Fr.); elspezoj konsistas el poŝtelspezoj, presaĵoj, salajro de sekretario. La buĝeto estas ĉ. 1000 sv. fr. ĉiujare.

        IX. Membro. En 1905 estis unue elektitaj pli ol cent membroj de L.K., kaj en 1908 12 Akademianoj, nome: Boirac, Bein, Cart, Grabowski, Moch, Saussure, Nylen, Mybs, Villanueva, Evstifejeff kaj Wackrill; Boirac estis elektita prezidanto. Post lia morto en 1917, Cart fariĝis prez. Warden anstataŭis lin en 1931, kaj post Warden Rollet de l' Isle fariĝis prez. en 1933.

        Nun la Akademianoj estas: Isbrü­cker, Aymonier, Lippmann, Rollet d  l' Isle, Migliorini, Nylen, Belmont, Bastien, Stamatiadis, Bennemann, Ba­ghy, Inglada, Cseh, Setäla, W. Bailey, Corret.

        En la L. K. estas reprezentataj la lingvoj (la sekvanta nombro estas tiu de iliaj reprezentantoj):

        Angla, 11; franca, 19; germana, 16; rusa, 11; pola, 7; hispana, 5; itala, 6: armena, 1; bulgara, 1; ĉeĥa, 5;   dana, 1; estona, 1; finna, 1; flandra, 2; greka, 1; hebrea, 3;  holanda, 5; hun­gara, 5; ĥina, 1; japana, 3; kataluna, 6; ladina, 1; litova, 1; norvega, 2; persa, 1; portugala, 4; rumana, 1; sve­da, 3. Entute 28 lingvoj kaj 124 anoj. (Stato en 1934.)

        X. Publikigaĵoj. De 1923 ĉiu­jare estas publikigita jarlibro en­tenanta la Regularon de la L. K. kaj de la Akademio, kaj la liston de Aka­demianoj kaj  L. K.-anoj, tiuj lastaj estas ankaŭ grupigitaj laŭ lingvoj.

        Ĝis 1914 la cirkuleroj kaj dokumen­toj de la Lingvaj Institucioj estis pub­likigitaj en Oficiala Gazeto de la Pariza Centra Oficejo. Nur per tiu gazeto kaj per la ĉiu­jaraj Raportoj de la Prezidanto kaj de la Direktoroj de la Laboraj Sek­cioj, la E-istaro sciiĝis pri la laboroj de L. K. kaj de Akademio.

        En 1929 prez. Cart decidis publikigi Oficialan Bultenon, kiu ente­nos oficialajn dokumentojn kaj, se eble, artikolojn pri E laŭ metodo severe lingvistika. Ĝi estis sendata senpage al la L. K.-anoj, interŝanĝe al E-gazet­o , kaj al la ne-L. K.-anoj, kiuj pagoj ĉiujare almenaŭ 5 sv. fr. Numeroj aperis en 1929, febr. 30, - junio 30, - aprilo kaj junio 1931.

        Ĉiujare la prezidanto kaj la direk­toroj de la Laboraj Sekcioj prezentas al UK raportojn pri la laboroj efek­tivigitaj de la antaŭa kongreso, tiuj raportoj estas publikigitaj en la doku­mentaro de la UK-j.

        XI. Delegacio. En historio de L. K. devas esti menciataj gravaj oka­zintaĵoj, kiuj preskaŭ endanĝerigis nian movadon, kiun savis la neŝance­liĝa fideleco de la Akademio (v.  delegacio). ROLLET de l' ISLE.

        Lingvo Internacia. Oficiala organo de Helena EA. Fondita en 1928. For­mato 24x17. Aperas ĉefe en greka lingvo. Red. d-ro A. Stamatiadis.

        Lingvo Internacia. Monata gazeto en E. Post la ĉeso de „La E-isto“ V. Langlet, univ. studento dum vizito ĉe VI. Gernet en Odessa (Rusujo) je la somerfino de 1895 interkonsen­tis kun li, ke ili solvu la urĝan prob­lemon de E-gazeto tiel, ke nova ga­zeto, L. I. estos eldonata de la K1u­bo E-ista en Uppsala kun Gernet kiel ĉefa redaktoro kaj financa direktoro. La prova n-ro aperis en 1895, kaj de 1896 ĝi aperis kiel 16-paĝa monata organo. Komence Gernet-helpata de Langlet prizorgis la redaktadon ĉiuj presprovaĵoj estis sendataj al Odessa, kio kaŭzis tempoperdojn kaj malfruiĝ­ojn. De aŭtuno 1897 post kelke da malfruiĝoj P. Nylén, tiama vicprez. de la Uppsala Klubo prenis sur sin petite de Gernet, la redaktadon kaj prizorgis ĝin ĝis fino de 1898. Dum la komenco de 1899 L. I. ne aperis pro manko de mono. Tiam Hj. Bäck­ström en Lulea (Sved-) proponis sian helpon kiel eld. kaj adm., pro kio L. I. aperis dum la dua duonjaro de 1899 per po du 8-paĝaj n-roj en ĉiu monato, ankoraŭ presata en Upp­sala kaj red. de Nylén. Komence de 1900 la presadon kaj dissendadon prenis sur sin la presisto Paŭlo Len­gyel en Szekszard (Hungarujo), nova vigla kaj energia E-isto. Nylén restis red. dum tiu jaro kaj dum grand­parto de la sekvinta, sed en sept. tute lasis la redaktorecon, kiun heredis post kelktempa red. ofico de Len­gyel P. Fruictier en Paris. En sept. 1904 L. I. kune kun Lengyel trans­migris ankaŭ al Paris, kie ĝi vivis ĝis la milito de 1907 majstre re­daktata de Th. Cart.       P. NYLÉN.

        Pri la periodo de L. I. en Paris l. la artikolon „Francujo“ (p: 148.), en kiu la aŭtoro tamen tro severe juĝ­as pri la rolo de Th. Cart kaj de L. I. Formatoj estis  22x15, 25x20 kaj 21x13. Laŭ la „Katalogo de la E-Gazetaro“ entute 252 kajeroj sur 6 74 p.

        Lingvo Internacia (historia skizo). v. Int. lingvo

        Lingvo Libro v. Literatura Mondo.

        Lingvo Stilo Formo. Studoj de Ka­locsay. 1931, 144 p. Enhavo: E-a Vort­farado; La evoluo de nia poezia ling­vo; Sendemandaj respondoj; La E-a rimo; E-a elparolo; Pri la E-a ritmo; Klasika ritmo en E; La mezepoka E.

        Linnebank H., nederlandano, katoli­ka pastro. Nask. 1875, mortis 13 apr. 1927. Kunfond. kaj estrarano de NKEL. Paroladoj, artikoloj; aŭtoro de broŝu­ro Kvin jaroj de E.

        Linse Otto, germano, d-ro, sindiko de industria ligo, magistratano de Frankfurt a. M. Nask. 27 febr. 1879 en Aachen, mortis 20 apr. 1932 en F. Laboris multe por E ankaŭ en Kö­nigsberg Vogtland, Kattowitz kaj F. Gvidis kursojn. Kunlaboris al E (UEA).

        Lippmann (lipman) Walter, germa­no, d-ro jura, advokato kaj prokuro­ro. Nask. 13 okt. 1895 en Leipzig. Multspeca prop. laboro ekde 1908, in­struado, paroladoj, societa laboro. LK kaj dir. de la gramatika sekcio de la Akademio. Multaj artikoloj, precipe gramatikaj kaj literaturaj en E gazetoj. Tradukis literaturaĵojn, kunlaboris (plej ofte per kontrolado de manuskrip­toj) en multaj literaturaj, gramatikaj ka  vortaraj verkoj. Trad. la Z-an ver­kon Lingvaj Respondoj al G, 1921; La refleksiva pronomo en E, 1927; Raportoj de la Gramatika Sekcio de la Aka­demio (ekde 1924) kutime kun disertacioj pri lingvaj problemoj.

        Lisac N., poŝtoficisto en Sarajevo (Jugosl.). En 1930 eldonis kaj red. la gazeton Monda Kuriero. ­

        Lishman (liŝmn) Richard, anglo, eks­lernejestro. Nask. 25. nov. 1850 en Newcastle-on Tyne. Hon. prez. de Nordorienta EF. Dum kelkaj jaroj in­struis E-kursojn.

        Lisiĉnik Ida, sovetianino, hebreino. Nask. 1898 en Kiev, finis jurinstituton 1920 kaj instituton de eksterrilatoj 1924. Aktiva E-istino de 1912. Komita­tanino kaj poste prez. de ES en Kiev. Kunaranĝis la 2-an tutruslandan kon­greson en Kiev 1913. Dir. de Kieva E-instituto 1918- De 1926 loĝas en Sebastopol (Krimeo), tie iniciatis gran­dan laboron pri organizo de vasta kolektiva int. E-korespondado sub aŭ­spicioj de la loka ĵurnalo „Majak Kommuny“. Riĉan sperton de tiu la­boro ŝi rakontis en ruslingva libro  „K-do Mac Millan al K-do Satov“, 1933.

        Litauer Józef, polo, advokato. Nask. 7 jan. 1894 en Lodz. Kunlaboranto de ĉiutaga organo de la pola socialista partio. Kunfond. de ER „Konkordo“  en Varsovio. Gen. sekr. kaj prezidinto de LEA „Lahoro“ en P-ujo. Gen. sekr. (ĝis 1931) de Int. S. de E-Juristoj. Dum la milito sekr. de E-ista Ami­karo en Lyon (Francujo).

        Literatura Mondo. Neŭtrala litera­tur-arta revuo aperanta en Budapest. Ĝia fondinto estis d-ro T. Schwartz, kiu eldonis la revuon kaj estis ĝia resp. red. de okt. 1922 ĝis sept. 1924. Poste la eldonon transprenis Hungara E-Instituto, resp. ĝia gvidanto d-ro V. Toth. La revuo ĉesis aperi en apr. 1926. Ĝiaj redaktoroj estis en tiu ĉi unua periodo d-ro K. Kalocsa  kaj J. Baghy. La revuon refondis en jan. 1931 V. Bleier, kiu fariĝis la el­donisto kaj administranto de L. M. Ĉefred. estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca red. K. Bodó kaj red. d-ro F. Szilagyi kaj L. Totsche. Baghy eksiĝis en jan 1933 pro personaj kaj principaj motivoj. LM havas la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de ekstrema oriento. Plej ŝatataj estas ĝiaj observoj kaj objektive det­alaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis nun la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. LM estas ankaŭ la debutejo de la nova poetogeneracio. La for­mato estis ĉiam la sama: 30x23. En la unua periodo aperis entute 838 p., en la dua 830 p. (sen la aldon­aĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: „Biblio­grafia Gazeto“ (72 p.), de jan 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon: „Lingvo Libro“. L. M. aperis ĉian en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵ­oj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la E-a literaturo. ­En la dua periodo L M estas an­kaŭ la plej aktiva E-eldonejo. Lia celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe do­nante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado  ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svfr. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantist­aj Libro-Amikoj. Inter la verkoj donitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kalocsay, la originalajn verkojn de Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Totsche, Weinhengst, Aisberg, Adam­son, la unuan arthistorion en nia lin­gvo, ĉi tiun Enciklopedion. La pro­gramo por 1935 antaŭvidas 15 verk­ojn en proks. 5000 paĝoj. La eldon­aĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vart­as la neologismajn verkistojn. Tian aserton senbazigas la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tem­po laboras por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác. (Presejo apud Buda­st en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno bone informas nin ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934. Ĝi estas la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj.

        Literaturo. Tutmonda Gazeto E-a, London. Ĝi ne nur enhavis modelan li­teraturon (ĉefe anglan kaj el ĝi pre­cipe verkojn de Ŝekspir), sed ankaŭ tre bonan lingvan fakon kaj lit. fakon kun recenzoj de novaj verkoj. Red. estis ano de la „Brita Literatura kaj Debata  Societo“, precipe B. Long kaj F. R. Shelton - Vol. l: jan-marto 1919 okt.-dec. 1920, 8 kajeroj 8xIV+192 p. Vol. 2: jan-marto 1921 okt-dec. 1922, 8 kajeroj 8xIV en­tute 224 p. Vol. 3: jan-marto 1923 okt-nov. 1924, 8 kajeroj 8xIV+192 p. Vol. 9: jan-marto okt-dec. 1925, 4 kajeroj 4xIV+96 p. 18x12. - En okt. 1930 aperis la 1-a n-ro de alia L. en Malmö, IV+l8 25x17. Sed post interkonsento kun LM ĝi tuj ĉesis aperi.                                                            P. TARNOW

        Literaturo. (Tradukaĵoj.) La unuaj provoj traduki Iiteraturaĵojn en E-n havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Z (tiam ĉefredaktoro de La E-isto) kiu, antaŭ ol ape­rigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889-95) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Grabowski, de Wahl, Devjat­nin, Kofman kaj L. E. Meier.

        Ĝis 1904 aperis libroforme nur mal­multaj tradukoj, ĉar la E-scianta pub­liko estis tro malgranda. Plej in­teresaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La Gefratoj (Goethe) kaj La Neĝa Blovado (Puŝkin) de Grabowski; Hamleto (Shakespea­re) de Z, Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Devjatnin; Iliado (Homer) kaj Kain (Byron) de Kofman; Princino Mary (Lermontov) de Wahl. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el lin­gvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la ge­patraj lingvoj de la plimultaj E-istoj.

        Kun la plivastiĝado de la E-mov­ado kaj la sekva plioftiĝo de int. ren­kontiĝoj, pli-vastiĝis kaj plioftiĝis an­kaŭ la tradukoj el la naciaj literatur­oj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nom­oj - Pujula, Inglada, Bicknell, Kotzin, Cederblad, Lengyel, Hodler, Meyer, Noel, Motteau, Roksano, Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okci­denteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La Ventego (trad. Motteau), Julio Cezaro (Lam­bert), Makbeto (Lambert); Ma­caulay - Horacio (Bicknell) - Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L' Avarulo (Meyer), Edziĝo Kontraŭvola (Dufeu­trel), Don Juan (Boirac), Geor­go Dandin (Z); Conscience Blin­da Rozo (van Metekebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Ma­ria Posenaer), Kion patrino po­vas suferi (Schoofs); Racine - At­halie kaj Esther (Noei), Pré­vost - Manon Lescaut (Valli­enne); Goethe - Ifigenio  en Taŭrido (Z); Schiller - La Rab­istoj (Z), Wilhelm Tell (L. E. Meier); Grimm - Elektitaj Fa­beloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupas­sant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj.

        La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉe­sigis la orienteŭropan agadon;  tie ak­tivis: Z mem (La Revizoro de Go­gol, Marta de Orzeszko), Grab­owski (verkoj de Slowacki kaj Sien­kiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont Turgenev), kaj Dev­jatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Kril­ov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sve­da, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj - latina, greka, hebrea. El la lasta Z tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testam­ento.

        Malgraŭ la plivastiĝo de la E-istaro, ankoraŭ persistis en tuj rondoj la ĝe­nerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis alme­naŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eks­teraj cirkonstancoj, sed oni rajtas be­daŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne lim­igis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis ti­un principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l' Po­poloj, kiu enhavas krom poemoj or­iginalaj ankaŭ tradukojn el tridek lin­gvoj.

        Antaŭ la eksplodo de la mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale in­teresaj: Fabiola (Wiseman-Ramo), La Venecia Komercisto (Sha­kespeare - Wackrill), Bulgaraj Rakontoj (Vazov - Atanasov), Eŭgenino Grandet (Balzac-­Gasse), Elektitaj Poemoj (Hei­ne- Pillath), Hispanaj Dramoj kaj Angora Katino (Benavente - ­Inglada), Japanaj Rakontoj (Chif Toshio), Hebreaj Rakont­oj (Ŝalom-Aleĥem kaj Perec-Muĉnik), Kroataj Poeziaĵoj (M. Spicer), Fantomoj (Turgenev­Fiŝer), Novaj Versaĵoj  (Lerm­ontov - Bela Manto), kaj tri tradukoj de Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij (A. Tolstoj), Stranga Historio (Turgenev) kaj Arbaro Bruas (Korolenko). Dum la milita periodo la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post 1918 ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la E-istaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej gravis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L. E. Meier (Fabloj - Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La Sonĝo de Makaro de Korolenko: La Kapitanfilino de Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri Rakontoj de Puŝkin).

        Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen - estonino; Bulthuis - nederlandano; Morariu - rumano; Kalocsay kaj Bodó - hungaroj. Hilda Dresen konigis al int. legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj Versaĵoj) kaj de Barbarus (Horizontoj) kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona Antologio. Skribante pri estona literaturo en E oni devas ne forgesi la novelaron Kvin Noveloj (Tuglas) bonege tradukitan de Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Morariu (Niĉjo Mensogulo - Bratescu-Voinesti kaj Nobela Peko - Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de van Eeden, laŭdi­re unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, el la flandra de Conscience, Imperiestro kaj Galileano el la norvega de Ibsen  kaj Taglibro de Vilaĝpedelo el la dana de Blicher.

        El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon: La Tragedio de l' Ho­mo (Madách), la popolfabelon Johano la Brava (Petöfi) kaj Mor­gaŭ Matene (Karinthy); Karlo Bo­dó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro Norda Ven­to (Karinthy) kaj la romano La Ci­koni-Kalifo (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj proz­kolekto Hungara Antologio, kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy.

        Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Ka­locsay en la sfero de lingvo-eksperi­mentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko Eterna Bukedo enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta E-poeto. Kaj lia traduko de la Infe­ro de Dante estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo E-a.

        Nur post la morto de Z aperis ties traduko de la  Fabeloj de Anders­en, en tri volumoj (1923, 1926, 1931). R.U.R. (Karl Čapek) kaj Tridek jarojn en la Ora Nordo (Jan Welzl), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en E dank' al la tradukistoj de Moraviaj E-Pioniroj. El Bulgarujo ve­nis la interesaj novelaroj: Nuntemp­aj Rakontoj (Stamatov-Krestan­off) kaj Novaj Bulgaraj Rak­ontoj (Vazov-Atanasov); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran Antologion aperintan en 1925. La kata­lunan literaturon vaste konigis la Ka­taluna Antologio en la redak­to de Jaume Grau Casas, la belgan literaturon la Belga Antologio (Flandra kaj Franca Partoj), la litov­an: Litova Almanako.

        Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la labor­on sur aliaj kontinentoj. En malprok­sima oriento ni trafas plurajn mezep­okajn teatraĵojn kaj modernajn krimi­nalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Ariŝima: Deklaracio kaj Senbedaŭre Amo Rabas­en tradukoj de T. Tooguu.  Ĝis nun Ĉinujo preskaŭ nenion kontribuis al la E-a literaturo; escepto estas la mo­derna dramo Ribelemaj Virinoj de M. C. Kuo, tradukita de S. M. Chun.

        Post vojaĝo mensa trans la Pacifi­kan Oceanon kaj Amerikon, ni ating­as la laborejon de la usonano Payson, kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el angla lingvo: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Pa­laco de Danĝero de Wagnalls, Mimi de Giesy, Luno de Israel de Rider Haggard (kunlabore kun Butler) kaj plurajn aliajn verkojn.

        Lasta rigardo ĵetita sur la eŭropan laborkampon videbligas faskon da tra­dukoj el dek unu lingvoj; el la angla venis La Dormanto Vekiĝas (H. G. Wells - Millward), Jane Eyre (Charlotte Bronte - Bulthu­is); el la flandra - Pallieter (Timmermans - Jan van Schoor), Servokapabla - Marcus Tybout (Eekhoud - Bergiers); el la franca - Kandid (Voltaire - Lan­ti), La Mizantropo (Molière - ­Boucon), Bareluloj kaj Faden­uloj (Maurois - Berna Fabo) - el germana - En Okcidento Ne­nio Nova (Remarque - Kvar), La Vojo Returne (Remarque - Ber­ger), La Hirundlibro (Ernst Tol­ler - H. Wolff), La Okuloj de la Eterna Frato (Stefan Zweig­t - I. Wolff), Romaj Elegioj kaj La Taglibro (Goethe - Kalocsay) ; el la holanda - Akbar (Limburg-­Brouger - Isbrücker kaj Ziermans), Gysbreght van Aemstel (van den Vondel - Isbrücker); el la itala - Historio de Kristo (Papini ­Anonima), Infero (Dante - Kalo­csay), Pinokjo (Collodi - Mar­chesi); el la kroata - La Morto de Smail-Aga Cengi­jiĉ (Mazuraniĉ - M. Spicer); el la juda - La Sorĉistino el Kas­tilio (Ŝalom-Asch - Lejzerowicz); el la hebrea- Merkado la Azenp­elisto (Naum Jeruŝalmi - Leono Vi­enano); el la rusa - Ruĝa Stelo (Bogdanov) kaj Per Voĉo Plena (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin - Nekras­ov); el la sveda - Per Balono al la Poluso (Andree, Strindberg, Fraenkel - Engholm), Tra Sova­ĝa Kamĉatko (Bergman - Gerd­man). La Mono de Sinjoro Arne (Selma Lagerlof - Engholm.)

        (Originalaj verkoj). Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talent­on: bezonata estis nur iagrada pos­edo de la lingvo kaj iom da libera tempo.

        La unuaj provoj de originala verk­ado estis tiuj de Z mem., kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis si­ajn poemojn Mia Penso kaj Ho, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo  de nia poezio. En la fruaj numeroj de La E-isto presiĝis originalaĵoj de L. E. Meier, Grohn, Fez (Felix Zamen­hof), kaj Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Devjatnin. En la se­rio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Mar­ko (M. Abesgus), El la Vivo de la E-istoj (V. Stankeviĉ), En la Brikejo (J. Wasniewski), kaj Du Mirrakontoj (O. Zeidlitz). La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grand­aparte jam aperis dise en la kajeroj de La E-isto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Int.

        La Kongreso en Bulonjo (1905) an­taŭis grandan progreson en la literatu­ro originala; aperis Du Rakontoj (Rothau), Urso - En Montoj (Sentis); Sep Rakontoj (Ivan Malfeliĉulo), kaj la poemaroj Vers­aĵareto (Dombrowski), Verdaj Fajreroj (Frenkel). Al franca ku­racisto, d-ro Vallienne, ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi tem­as pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servist­oj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu Li? Ambaŭ verkoj est­as tre interesaj; ilian lingvan neper­fektecon oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke Vallienne estis pioni­ra verkisto en periodo, kiam la ĝener­ala lingva nivelo estis ankoraŭ mal­alta.

        Al la kresko de la antaŭmilita po­ezio kontribuis precipe poloj Elski kaj Elska (Unuaj Agordoj - 1910),  ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis - 1911; Aŭtunaj Floroj - 1912), sviso Edmond Privat (Tra l' Silento - ­1912), polo Juliusz Kriss (Melodioj de l' Nokto - 1914) kaj Charles Bicknell, anglo loĝinta longe en Ital­ujo, kiu kontribuadis poemojn al plu­raj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspintaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko.

        Marie Hankel kaj Roksano (Jane Flourens), du el la malmultaj E-istaj verkistinoj, aperigis respektive Sab­leroj (1911) kaj La Senlaca Si­nofero (1912); ĉi tiuj verkoj ta­men havas intereson sole historian. Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de H. A. Luyken Paŭlo Debenham kaj Mirinda Amo; ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en sia  literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj  malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tu­te malsimilan humoron naskas la spri­ta rakonto de John Merchant - Tri Angloj Alilande - kiu, pre­tendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la ker­non de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭto­biografian verkon Travivaĵoj de Ro Ŝo.

        Dum la mondmilito preskaŭ ĉesis la verkado en E; solaj atentindaj ver­koj de tiu periodo estis la poemaro La Dorna Karesilo de Bela Manto (Boris Mirski) kaj, pli grave, la filozofia romano Nova Sento de Tagulo (H. Hyams). En ĉi lasta verko utopia, la aŭtoro eksponis sian vivfi­lozofion, konsistantan el ideoj socia­lismaj, teozofiaj, vegetaranaj.

        Baldaŭ post la militfino denove la­boris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj E-istoj en La Nova Epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapest du hungaroj, Kalocsay kaj Baghy, ekpaŝis sur vojo, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio E-a.

        En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poe­zia; tamen oni sentas kelkfoje dezi­ron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kafocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto Streĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetntrezo­ron, ne estas antaŭvideble, ke Stre­ĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas  poemojn kantantajn la E-ismon, la seuiluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko.

        Preter la Vivo (1923) kaj Pilgrimo (1926) konigis al la E­istaro Julion.,Baghy, la amatan va­gabondon, la poeton de la E-ista po­polo, la „kavaliron de l' tutmonda pa­co“. Konfesendas, ke ne ĉiam li atin­gas same altan gradon; kaj oni trovas en liaj poemoj pli romantikan espri­mon de la emocioj ol en tiuj de lia samurbano. Liajn verkojn distingas lia profunda kompato kaj kunsento por ĉiuj viktimoj de la premanta vivo. Lian profundan sentemon, lian melankolion, lian romantikon, ĉion ĉi oni po­vas atribui al lia heredo kaj al la me­dioj en kiuj li vivis; precipe lia pro­fesio - la dramaktora - kaj lia mili­tista vivo lasis nepre rekoneblajn impresojn sur liaj poemoj kaj prozaj verkoj. Lia unua romano Viktimoj estas bazita sur liaj spertoj en Siberio dum la mondmilito; ĉi tiu verko iĝis eksterordinare populara ĉe la E-istoj, por kiuj ĝi okupas rolon iom similan al la rolo de la verkoj de Charles Dickens ĉe la angla popolo. En kel­kaj el la noveloj de Baghy montriĝas satirtendenco, kiu iugrade kompensas la troan sentimentalecon de aliaj ver­koj. Tiu maliceta flanko de lia karak­tero naskis ankaŭ la longan romanon Hura! (1931), kiun la aŭtoro mem nomis grimaco; kaj en la sama jaro aperis Printempo en la Aŭtuno, verko prezentanta en alta grado lian romantikon.

        Aliaj debutantaj poetoj de la post­militaj jaroj estis: Mangada-Rosenorn (Versaĵaro - 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj - 1924; Novaj Amaj Poemoj - 1927), Olŝvanger (Eterna Sopiro ­1925), Teo Jung (La Alta Kanto de la Amo - 1927), Jan van Scho­or (Amo kaj Poezio - 1928), Hohlov (La Tajdo - 1928) El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revo­lucia literaturo; La Tajdo rajtas lo­kon sur la sama breto kun Streĉi­ta Kordo kaj Preter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj es­primteknikon.

        En la epoko de postmilita reorien­tiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn Stranga Heredaĵo kaj Pro Iŝtar. El la plumo de la senlaca ne­derlandano Bulthuis fluis la trankvilet­osaj verkoj Idoj de Orfeo, Jo­zef kaj la Edzino de Poti­far, kaj La Vila Mano. Jean Forge, pola filmscenariisto, aper­igis Abismoj kaj Saltego trans jarmiloj pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en 1920 de Argus (F. Eller­siek) per la kriminalromano Pro Kio? Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon Mis­ter Tot Aĉetas Mil Okulojn.

        La poemaro Verdkata Testa­mento (1926) de R. Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofen­das multajn personojn, kiuj ne parto­prenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj ver­diktoj, por vortludoj kaj malicaj paro­dioj. Trafinte per sia unua verko suk­cesan vejnon, li eldonis en 1928 sam­humoran novelaron Prozo Ride­tanta kaj en 1932 sian duan poema­ron La Stranga Butiko, „honore al la granda krizo“. En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituci­ojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bo­na afero, precipe se oni partoprenas la opinion de G. K. Chesterton, ke „kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili“. Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstre­koj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano Anni kaj Montmartre.

        En 1930 aperis sur la horizonto du novaj kaj atentindaj figuroj: Steflan Engholm kaj Kenelm Robinson. La unua, svedo, eternigis sur la paĝoj de sia novelo Al Torento la idilian amaferon de juna sveda lignoha­kisto kun knabino de najbara vilaĝo. Flanke de la centra temo de la ra­konto, Engholm lerte kaj konvinke tuŝas tiujn gravajn aferojn, kiuj de tempo al tempo frontas la maturiĝan­tan junulon. En Homoj sur la Te­ro, la sama verkisto pentras similan bildon pli grandskale, sed ne pli suk­cese.

        Se Grenereto... de Kenelm Robinson, kelkajn jarojn pseŭdoni­mo de anglo, antaŭe eldoninta nur kelkajn novelojn en la gazetoj, vekis intereson samjare en multaj literatu­raj rondoj, ĉar ĝi alportis ion novan al la internacia kulturo konstruata de la E-istaj verkistoj. Dediĉita „al la majstro, André Gide“, ĝi enhavas de­kon da noveloj kaj eseoj kun pli lon­ga novelo La Fremda Knabo, en kiu la aŭtoro prezentas kun akuta observado la vivon de knaboj en ang­la pensionlernejo. Robinson verkis an­kaŭ Vol. II. dulingva kolekto de no­veloj kaj poemoj, kaj la drameton Homarisma Laboro, morda at­ako kontraŭ la moralo de la brita burĝa klaso. Pri lia valoro estis granda diskuto en nia literaturo, ĉar liaj verkoj vekis fortan indignon ĉe iuj. ALEC VENTURE.

        Litova Almanako. 1923, 284 p. Po­eziaĵoj kaj noveloj  el la litova litera­turo; artikoloj pri la historio, nacia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.

        Litovujo. Ĉar la rusa cara registaro, sub kies jugo estis la lando ĝis 1918, malpermesis presadi librojn kaj ali­ajn presajojn en litova lingvo (ĝis 1905), do ankaŭ ia ajn kultura ag­ado litova ne povis prosperi dum longa tempo. Ĝis 1905 la litovaj pre­saĵoj estis preparataj en Germanujo kaj kontrabandvoje portataj en la landon. Ankaŭ la unua lernolibro de E por litovoj estis eldonata en Ger­manujo en Tilsit, verkita de A. Dam­brauskas (Dombrovski) en 1899, kiu lernis la lingvon jam en 1887. Sed ankaŭ tiu ĉi verketo ne povis esti disvastigata. La unua E-grupo fond­iĝis en 1892 en Vilno, (tiu ĉefurbo nun apartenas al Polujo). Pioniran laboron plenumis krom Dambraus­kas A. Nedoŝivin, P. Medem, A. Klimas, A. Opulskis, J. Maĉernis, E. Janickiene. En 1910 fondiĝis en Kaunas, la nuna ĉefurbo de la lando, vigla E-societo, kies gvidanto estis A. Nedoŝivin, altranga rusa oficisto; la societo havis fine de tiu jaro 134 an­ojn. Dum la milito la tuta havaĵo de la societo pereis. Printempan tagon de 1919 reveninta pioniro Maĉernis rimarkis, ke estas vendataj E-libroj kiel envolvpapero. Post demandado li trovis sub loĝejtegmento la mizer­ajn restaĵojn de iam riĉa biblioteko. Iom post iom la grupo en Kaunas ekvivadis, 10 dec. 1919 fondiĝis tutltanda organizaĵo Litova E-Asocio, kun la partopreno de A. Dambrauskas, J. Maĉernis, A. Opulskis, T. Kocin, A. Timiuskis, ktp. LEA progresis ankaŭ en provincaj lokoj, havis sekciojn en 17 urboj. La plej  grava gru­po funkcias en Kaunas, kie gvidis kursojn P. Medem, B. Giedra, V. Butkus, Pakeviĉius, Kutra, Baleiun­as; la biblioteko de la grupo enhavas ĉ. 600 librojn. En 1922 aperis la gazeto Litova Stelo subvenci­ata de la registaro ĝis 1926, kun el­donkvanto de 1500 e-roj (el kiuj nur 208 por litovoj en 1926). Post la ĉeso de la subvencio la gazeto baldaŭ ĉesis aperi. Poste aperis Lito­va E-Revuo, sed ankaŭ ĝi ne havis longan vivon. Laŭ la statistiko de Di­etterle en 1928 en la lando troviĝis 18 E-grupoj kaj E-istoj en 76 lokoj. La litova radio-stacio unu aŭ dufoje en semajno dissendas E-lingvajn parol­aĵojn. Aŭtoroj de lernolibroj- Dam­brauskas, Tijunaitis, Klimas. Plej gra­va verko eldonita de litovaj E-istoj estas Litova Almanako, presi­ta per registara subvencio.

        (Kunmetita laŭ informoj de Butkus, Klimas, Maĉernis kaj Ŝirjaev.)

        Ljubin Marin, bulgaro, oficisto. Nask. 1903. Aktiva funkciulo de Bul­gara LEA, red. de ties eldonaĵoj. Aŭt­oro de originalaj E-poemaro Ruĝa Aŭroro (du eldonoj 1930 kaj 1932) kaj novelaro La himno (1931). Membro de IAREV.

        LK: Lingva Komitato. (v.)

        LKK: Loka Kongresa Komitato. v. Kongreso

        Llinás Bellvehi (ljinas beljvehi) An­tono, hispano, ĝis 1921 komercisto, nun ŝtata oficisto. Nask. 13 sept. 1893 en Santa Colona de Farnes. E-isto de 1911, starigis grupojn, verkis artikol­ojn. Aktiva SAT-ano.

        Lloyd (lojd) Richard John, M. A., D. Litt., anglo, lektoro pri fonetiko ĉe Universitato de Liverpool, 1898-1906. Bopatro de la romanisto Silas Hocking. Dronis en Rhone 29 aŭg. 1906, vizitante la UK en Genève. Ver­kis la bonegan libreton „The E Lan­guage, practically conside­red and described“, kaj artikolojn pri E-gramatiko.

        LM: Literatura Mondo. v.

        Lobo Acacio, portugalo, majoro in­fanteria. Parolis sep lingvojn. Estis E ­cenzuristo dum la milito. Verkis: E tiel kiel oni ĝin parolas, kaj gramatikon.

        Loira Jimenez (lojra ĥimenez) Aŭg­usto, hispano, fregata kapitano. Mor­tis. Fond. La Suno Hispana, 1903. Trad. la faman verkon de Fray Luis de Leon La Perfekta Edzino kaj aliajn amuzaĵojn.

        LOK: Loka Organiza Komitato.

        Lombard (lonbar) Emile, franco, d-ro fil., licea prof. en Paris, mortis 28 apr. 1903. E-iĝis jam en 1890. Li estis dir. de la revuo „L' Etranger“, (titolita „Concordia“ en 1899), kies celo estis disvastigo de fremdaj lingvoj; li enkondukis E-n en sian revuon sam­nivele kun la angla kaj la germana lingvoj. Tio estis la unua revuo favora por E; ĝi publikigis preskaŭ ĉiumona­te artikololn pri E, kaj altiris al nia movado kelkajn niajn pionirojn (f-ino Zabiton D 'Her, f-ino Roux, ktp.).

        Lombos (lomboŝ) Alfred, hungaro, antaŭe luterana, nun kalvinana pastro en Bonyhad, ĉ. 50 jara. Aktiva E-isto ĉefe en la antaŭmilitaj jaroj. Verkis prop. broŝuron kaj E-H vortartabelon, ambaŭ en 1910, kompilis E-ludkarta­ron en 1920, por servi al E kaj la pacifismo.

        London. Ĉefurbo de Britujo; kun 4,700.000 loĝ. (Granda- L. 8,203 000 loĝantoj.) Grava  biblioteko kaj arkivo de E: 36 Penrhyn Rd. Kingston. Parolado de Z en 1907 en Guildhall (Urbodomo). - 10-a kongreso de SAT 3-7 aŭg. 1930, ĉ. 340 partoprenantoj el 16 landoj. SEU bojkotas la kon­greson per intenca neĉeesto de soveti­anoj. Diskuta batalo inter komunistaj partianoj unuflanke kaj la SAT-gvi­dantoj kun ĝiaj aprobantoj aliflanke. - Postkongreso 9-11 aŭg 1930 kun plimulto de la partoprenantoj de la UK en Oxford.

        Long Bernard, anglo, ŝtatoficisto. Nask. 14 majo 1879 en Oakhill. Labo­ras en oficiala teknikejo en London. Lernis E-n pro ĵurnalaj raportoj pri la UK en Boulogne, 1905. De 1911 konsi­lantarano de BEA. Prez. de la UK en Oxford, 1930. Verkis multajn artikol­ojn kaj broŝurojn pri E; inter ili The Passing of Babel, (1912), kaj E, its Aims and Claims (1930); ankaŭ artikolojn por diversaj E-gazet­oj. Cefred. de kvaronjara E gazeto L i t e r a t u r o 1919-24, kunverkinto de la ĉefa A-E vortaro, Fulcher and Long.

        Lonkopolanski Edvardo, ps. de Ed­vardo Wiesenfeld (v.).

        Loránd Leo, hungaro, d-ro, kurac­isto. Antaŭmilite ĉefsekr., poste vic­prez. de HES. En 1919 kurso en la Universitato de Budapest. Kunaran­ĝinto de la UK 1929. Persista labor­anto, multaj paroladoj en kaj pri E, artikoloj.

        Lorenz Fr. Vladimir, ĉeĥo, labo­risto. Aŭtoro de la unua ĉeĥa E-ler­nolibro, 1890. De 1890 loĝis en Bra­zilo, Sao Feliciano, kaj daŭre parto­prenis la movadon. Aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al E. (Bohema E-isto, 1910, V. p: 39.) En 1930 aliĝis al Nov-­Esperanto, rezigninte pri sia propra projekto „Mundial“. (v. p: 62 kaj 89.)

        Louis (luis) R., franco. Kunfond­into de la asocio „Paco Libereco“. Adm. kaj kunlab. de Int. Socia Re­vuo, 1907-09 kaj red. de Le Trava­illeur E-iste, 1912-14. Trad. broŝ­urojn.

        Lowell (loel) Daniel Ozro Smith, usonano, edukisto, Nask. 13 apr. 1851 en Denmark (Maine), mortis 12 mar­to 1928. Estro de „Roxbury Latin School“ en Boston 1909-21. Prez. de EANA 1909-10. Ano de LK 1908-18. Tradukis Evangelion de Sankta Johano en 1910. Helpa red. de Ame­rika E-isto 1911-12. Verkis lerno­libron.

        Loy (loj) Karl Josef, germano, dis­trikta vicprefekto. Nask. 30 marto 1888 en Passau. Kunfond. de ES en Bamberg, 1908, fondis la FS en Er­langen, 1909. Ekzamena komisaro kaj ĝis 1930 LK. Fervora kursgvid­anto. Tradukis kaj verkis poemojn, skribis multajn artikotojn en kaj pri E. Verkoj: Lehrbuch der Welthitfssprache E, 1921; Spielend E, 1921; Mehrsinnige deutsche Worter in E, 1921; Die erste E Stunde; Vortareto G-E, 1923.

        Lozo: ps. de Leono Zamenhof (v.)

        Lu Ŝi-Ŝin, ĉino. Unua pioniro en centra kaj norda Ĉinujo. Lernis E-n de rusa E-isto. Ekpropagandis en 1909. E-igis K. C. Ŝan. Fondis EA-n en Shanghai, 1912. (refondis ĝin, 1919). Gvidis la tutan movadon kun Ŝan en Centra Ĉinujo antaŭ la milito. Revivigis la movadon tuj post la milito. Kunlaboras energie kun Nu­juez. Verkis la libretojn: E; E por Rino; Konversacio.

        Lübek Elisabeth, estonino, instr. Nask. 6 dec. l896 en Tallinn. Multe prop-is E-n en la lernejaj sferoj. In­struis la lingvon en la rusa popola univ. 1917-18, en la instr. semi­nario 1924 kaj de 1922 ĝis nun en la II. urba elementa lernejo (ĉiuj en Tallinn). Ano de la ekzamena komi­siono. Funkciulo de E-Societoj. Kun­laboris al la E-Estona Vortaro de Vo­Ko kaj por la Estona Antologio.

        Luczenbacher (lucenbaĥer) János, hungaro. Mortis dum la milito. Lerta tradukisto. Trad. Du Noveloj de Jó­kai. Kunlaboris al Juna E-isto, La Revuo.

        Lukács (lukaĉ) György, d-ro, hun­garo, politikisto, eksministro. Nask. 1865 en Nagyvárad. Patrono de HES. Dum la UK en Budapest malfermis per parolado la Som. Univ.-on.

        Lukács (lukaĉ) Gyula, d-ro jura, hungaro, financkonceptisto. Nask. 1897 en Siklós. E-isto de 1926. Fondis la E-Sekcion de la H. Nacia Asocio, kiu sendis lin en 1929 Aŭstrujon kaj Italujon, en 1930 Bavarujon, Neder­landon, Belgujon kaj Anglujon, en 1931 Francujon por fari prezentadojn pri Hungarujo; entute 40 prezentadoj. Estinta ĉefsekr. de HKES kaj ĉef­organizanto de la Kat. E-kongreso en Budapest (1930). De 1933 agadas en Pécs.

        Lukáš Miloš, ĉeĥoslovako, gimn. prof. en Trnava. Nask. 15 sept. 1897 en Jilemnice. Tradukinto de multaj  ĉeĥoslovakaj prozaĵoj kaj precipe po­eziaĵoj. Memstare aperis traduko de historia komedio de J. Vrchlický: Nokto en Karlův Týn, 1921.

        En lia brila interpreto

        Poemoj ĉeĥaj elokventas.

        Trasento, formo, rimo-meto

        Pri vers-genio dokumentas.

                        (Kalocsay-Rimportretoj)

        Luksemburgo. En ĉi tiu landeto (300.000 enloĝantoj) agadis kelkaj E­-istoj en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Laŭ la artikolo en UEA-jarlibro, 1928, la unuaj E-istoj en L estis M. Yuckun en Rodange (1902) kaj f-ino J. Jacques; laŭ detalo  en la Ŝirjaeva manuskripto la unuaj pioniroj estis (en 1901) d-ro Foveau de Courmelles, kiu aperigis prop. artikolon en „L'Independance Lu­xembourgeoise“ (11 apr.), M. Yuc­kun en la Madeleine kaj Jos. Heymes en Rodange. En la Ido-skismo ĉiuj fariĝis Idistoj. Ekzistis kelkaj viglaj Ido-grupoj, okazis kelkaj int. Ido­-kongresoj, sed iom post iom la mo­vado malvigliĝis kaj disfalis. Diver­saj klopodoj estas faritaj por reen­konduki E-n, precipe en 1922, kiam la kongresoj de IKA (v.) kaj MOKA (v.) okazis en L. kaj uzis E-n, kaj en 1931, kiam R. Kreuz, dir. de ICK, vizitis la landon. En kelkaj int. kon­gresoj okazintaj en L. E-istoj parto­prenis kaj propagandis. Organizita movado ankoraŭ ne ekzistas; E-istaj gazetoj havas kelkajn abonantojn; de 1933 estas del. de UEA en la ĉefurbo Luxembourg. En L. aperas la E-gazeto:  La Juna Batalanto.

                                                               W. SOLZBACHER         Lumbildmetodo. Nova instrumeto­do en E, kies iniciatantoj kaj aŭtoroj estas d-ro F. Szilágyi  kaj T. Czit­rom. La unuaj provoj okazis en 1932. La metodo, kiun la aŭtoro   uzis kaj uzas en siaj svedlandaj kursoj, baziĝas, sur la konsidero, ke la pro­jekciitaj simplaj karikaturoj kun la parolo de la instruisto fiksas la me­morkapablon el pli multaj direktoj ol la kutimaj instrumetodoj. La pro­jekciitaj bildoj ne prezentas ĝenerale objektojn (substantivojn), sed movojn, sentilustraĵojn (verbojn), kaj kvalitojn (adjektivojn), ĉar laŭ la aŭtoroj tiuj estas pli gravaj al la komencantoj ol la montreblaj, aŭ anstataŭeblaj - per pronomoj - substantivoj.

        Lundgren John Valentin (ps. Rigardanto), svedo, fervoja supera ofi­cisto. Nask. 22 aŭg. 1870 en Upp­land. Kunreorganizinto de la E-mo­vado en Svedujo, 1908. Honor-  membro de SEF. LK. Tradukaĵoj kaj artikoloj en La Revuo, Tra la Mondo k. a.

        Lundström S. Alfred, svedo, dua pastro en Jettendal. Nask. 23 apr. 1862 en Hofby. Unu el la pioniroj de E en la lando. Fond. kaj unua prez. de la unua sveda EK, Uppsala, 1891. Kunverkis la unuan S-E vortar­on, 1893.

        Lüneman J., nederlandano. Nask. en 1887, mortis en 1920 en Hindujo. Helpis fondi la unuan laboristan E ­grupon en Hago, 1907 kaj administris ties organon Frateco, 1908-09. Poste faris pioniran laboron por la katolika movado. Skribis prop. artikolojn, ad­ministris la gazeton Ned. Katoliko kaj eldonis katolikajn E-broŝurojn.

        Luno de Izrael. Romano de Hag­gard, el la angla trad. Payson kaj Butler. 1928, XII kaj 220 p. „Intere­sa romano de konata verkisto de aventuraj rakontoj. La lingvo estas sim­pla, flua, ĉiam facile komprenebla.“  (Akademia Raporto, 1930.)

Lutkie (lutki) W., nederlandano. Pioniro de la katolika E-movado. Es­trarano de NKEL. Paroladoj, broŝuro.

        Luyken (lojken aŭ luken) Heinrich August, nask. germano, angliĝis en 1910. Nask. 10 dec. 1864 en Allenkirchen; Germ. Edukiĝis en Düsseldorfa gimnazio. En 1885 venis en Angluj­on; edziĝis al anglino. En 1904 kon­atiĝis kun E kaj tuj entuziasme pro­pagandis ĝin. Liaj originalaj E-romanoj, Paŭlo Debenham, 1912; Mi­rinda Amo, 1913; Stranga Heredaĵo, I922; kaj Pro Iŝtar, 1924, estas ĉiuj konstruitaj sur unuforma skeleto: ­inter la ĉeffiguroj troviĝas ĉiam unu, kies kristanan kredon subfosis iaj herezaj delogo aŭ personaj malfeliĉ­oj. Tio kondukas lin - aŭ eble ŝin - en periodon de anima turmentiĝo kaj materialaj danĝeroj, el kiuj  lin savas aliaj herooj,  ies „simpla kre­do“ restis tra ĉio neŝancelebla. Tiun moralan armaturon la aŭtoro uzis, de­zirante servigi E-n al la disvastigo de liaj religiaj idealoj. Konforme al sia simpla, klare fiksita vivkoncepto li kreis figurojn, kiuj nekonfuzeble re­prezentas la potencojn de bono aŭ de malbono. Efektive liaj ĉefherooj estas, karaktere tiel perfektaj, ke ili perd­as sian naturan homecon. Sekvas, ke en tempo de psikologiema kaj realis­ma literaturo liaj romanoj impresas iom arkaike, kaj estas facile taksi maljuste ilian valoron. Formetinte si­an kritikan analizemon, oni devas kon­fesi, ke en la limoj de eksmoda skolo L. sciis verki bonstilajn romanojn, kiuj ĝisfine tenas la intereson dank' al la intrigaj aventuroj kaj amhistori­oj, kiujn li plektis ĉirkaŭ la moralan kernon. Cetere la kredkonflikto en la animo de la „herezema“ heroo estas tiel simpatie pentrita, ke la leganto kunsente sekvas ĝin. Postmilite en Stranga Heredaĵo L. eĉ pli forte em­fazis sian evangelismon, opiniante, ke renaskiĝinta Kristanismo devas doni moralan forton al la nebuleca E-ismo, kiu, kun ĉiuj aliaj pacmov­adoj, ne povis eĉ iomete malhelpi la sangan interbuĉadon. Pro Iŝtar, la plej sukcesa el la kvaro, havas kiei historian fonon la antikvan Babilon­on, en la tempo de la biblia Ijob, kin aperas kiel figuro en la romano: Ĉiuj liaj verkoj transskribiĝis Brajlen. Verkis aŭ tradukis multajn aliajn verkojn; lastatempe: Palestino kaj la Biblio en la Kristana Revuo.

        W. B. JOHNSON

        Lyndridge (lindriĝ) Alfred Whee­ler, anglo, instr. komerca. Nask. 25 dec. 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaro de Pit­mana Stenografio al E.

        Lyon. Urbo en Francujo; 571.000 loĝantoj, kies urbestro estas la po­litikisto Herriot, amiko de E. Radio­stacio kun konstantaj E-disaŭdigoj; staciestro la E-isto E. Borel. - 7-n kongreso de SAT 12-16 aŭg. 1927; ĉ 200 partoprenantoj el 15 landoj. Rilatoj kun LEA-oj. Program-pro­jekto.  RUIN.