K

 

        Kaatje. De Spaak, el la flandra trad. Van der Biest. 1911, XIV kaj 111 p. Teatraĵo de UK 1911. "Sceno en la deksepa jarcento. La tradukinto, kvankam li rimarkeble sentas la simplecon de la rakonto, tamen ne ĉiam ĝin prezentas per simplaj vortoj. " (P. J. C. , British E-ist, 1911, p: 51. )

        Kabanov N. , ruso, d-ro, privatdocento de med. fakultato de Univ. en Moskva. Estis unu el la plej fervoraj antaŭmilitaj rusaj E-istoj. Estis prez. de TEKA kaj ano de LK. Verkis lernolibrojn (1909-10), tradukis verketojn de Mamin Sibirjak (1909, EBI), Naĵivin (1915), L. Tolstoj (1912), kompilis legolibron (1909), historion de la E-movado en Saratov (1913). Kunlaboris je Tra la Mondo, La Revuo, Oficiala Gazeto 'E', Danubo, Int. Scienca Revuo, red. la Buttenon de Tutruslanda E Kuracista Societo, 1911-l4.

        Kabe (d-ro Kazimierz Bein), polo, okulkuracisto. Nask. en 1872. En siaj junaj jaroj li miksiĝis en kontraŭrusan movadon, pro kio li estis ekzilita por pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la med. fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn, fondis la Varsovian Instituton por Okulmalsanoj, kies dir. li estas ĝis nun kaj la Polan Oftalmologian Societon. Li estas konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto. - En la E-a mondo li famiĝis, sub la ps. Kabe, per la traduko de la Fundo de l' Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en LI en 1904. Ekde 1906 li estis vicprez. de la Akademio. En 1911 li forlasis la movadon, kaj de tiam tute ne okupiĝas plu pri E. La motivoj de ĉi tiu decido estas ankoraŭ neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Gra­bowski, Zakrzewski kaj aliaj), sed ali­parte estas nekompreneble, ke lokaj kaŭzoj difinu ies sintenon al tia vaste int. afero, kia estas E. Intervjuate en 1931 (L. M. p :144.), li parolas pri neprogreso de E, kiun li ne rigardas solvo de la int. lingvo. Laŭ tio ĉi, do lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la E-istaron vig­le okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia E-ista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj labor­oj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rik­oltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la sim­bolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la e-istoj scias, pri kiuj temas. ­La du ĉefverkoj de K. estas: Vorta­ro de Esperanto (vortaro E-a, en kiu la E-ajn vortojn li difinas, tre kla­re, tre trafe, en ia eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, granda romano de Prus. - La granda merito de K. estas lia influo rilate al la evoluo de la E-a prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas pura klara, simpla, ve­re eleganta, libera de ĉiu naciismo: la "spirito de la lingvo" vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj es­tas perfekte ekvilibritaj, ĉiu vorto sur sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li skribas vere int. E-n, lingvon ag­rable glatan, lude legeblan. Li mem klarigas tion, en la supre nomita in­tervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: "por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn". Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo,  kiam E ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-

post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo. - Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio,  "la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili." Same prava opinio; sed aliflanke la lingvo certe bezonas ankaŭ originalajn verkistojn kiuj, eĉ se ili malpli evoluigos la lingvon mem, uzos kaj per tio sankcios kaj fiksos la profiton akiritan de la tradukistoj - Verkoj krom la menciitaj: Orzeszko: La Interrompita Kanto; Pola Antologio; Int Krestomatio; Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj; Unua Legolibro; Turgenev: Versaĵoj en prozo; Turgenev: Patroj kaj Filoj.

KALOCSAY.

        Kadik Peter, prof. de matematiko en Riga, Latvujo. Mortis en 1924. E-isto de 1892. Aŭtoro de lingvaj studoj. Trad. "Libreto pri transmorta vivo" de Fechner, 1907. (UEA,  1927).

        Kaftan Rudolf, aŭstro-germano, instruisto, poste fondinto (1917) kaj dir. de horloĝ-muzeo en Wien. Nask. 13

apr. 1870en Haslach. Por E eklaboris en 1908, estis kas., poste prez. de EG "Danubio". Multaj kursoj, ankaŭ la unua kurso por policanoj. Fondis privatan E-lernejon, kiu funkciis ĝis 1917. Laboris ĉiam por la unuigo de la E-istoj en W. Nun prez.  de "Viena Unio."

        Kain. Drama poemo de Byron, el la angla trad. Kofman. 1896, 102 p.

        Kajaba Makoto, japano, fizika asistanto de Imperia Univ. Tohoku. Nask. 21 marto 1886 en Sendai,  mortis 7 marto 1931 tie. E-isto de 1918. Entuziasma homaranisto,  kristano. Kiel preparo al XII-a JE-Kongreso en Sendai, vendis E-kukojn k. a. al la urbanoj, mobilizante pli ol 200 lernej-knabinojn. Kunfondinto de Kristana E-ista Asocio, Sendai Fratara Klubo (homaranisma societo por interamikiĝi kun alinaciaj loĝantoj en S,), Sen­ai ES, ktp. - (Kuw.)

        Kaĵi Hirokazu, japano, eksdentisto, eldonisto, verkisto. Nask. 17 majo 1898 en Aita-ken. Per sia sola forto li fondis grupojn, redaktis gazetojn, eldonis verkojn siajn kaj aliajn. Eldon­is gazetojn Juna Azio, 1926-32 kaj La E-isto, 1927, ABC de E-isto, 1931-32. Fondis en 1931 J E lernejon. Verkis: Komentario al Filino de Maro (Z-a); trad. Patro Rev­enas, fama dramo de Kikuti; trad Zamenhof de Drezen; E-J kaj J-E Vortaretoj; Frazfarado; Mo­delo de leteroj, k. a.

        Kalocsay (kaloĉai) Kolomano, hun­garo, kuracisto. Nask. 6 okt. 1891 en Abaujszántó. Lernis en Miskolea gim­nazio kaj en Budapesta universitato. D-ro med. en 1916. Tri jarojn en batalkampo kuracisto. Ĉefkuracisto en Urba Hospitalo por Infektaj Malsanoj de 1929; docento ĉe la med. fakultato B. samjare. Edziĝis en 1929. - Alta, facilgesta viro, kun moviĝemaj manoj kaj tre karakteriza kapo: longa, ĝu­ama nazo, profundaj brunaj okuloj, alta nuda frunto kaj ĉio substrekita de la ironia, iom diabla ridstreĉo de la li­poj. Li parolas per velura voĉo kaj pro­noncas la o longe kaj akute, laŭ la hungara maniero. Li scipovetas piano­ludi, kaj eĉ komponas. - E-isto ekde 1913. En la postmilitaj jaroj partoprenis la movadon, bona parolanto, evidenti­gis ankaŭ deklamajn kaj aktorajn kapablojn. Ĉefred. de L. M. dum ambaŭ periodoj, kunlaboris al diversal E-aj revuoj. - Lia, verkaro metas lin sur la unuan rangon de la E-verkistoj: Mondo kaj koro (originalaj po­emoj, 1921); Kantanta kamparo (traduko de 101 hungaraj popolkant­oj, 1923). Johano la Brava (ver­sa popolfabeto de Petöfi, 1923) - La Tragedio de l' Homo (drama poemo de Madách, ĉefverko de la hun­gara literaturo, 1924); Morgaŭ ma­tene (triakta dramo de Karinthy, 1923); Streĉita Kordo (originalaj poemoj, 1931); Lingvo, Stilo, Formo (originalaj lingvaj eseoj, 1931); Rimportretoj (originalaj humuraĵoj, 1931); Eterna Buke­do (tradukita int. poemantologio,  1931); Romaj elegioj kaj la Tagl­ibro (poemoj de Goethe, 1932); Parnasa gvidlibro (kun G. Wa­ringhien, 1932) - Hungara Antologio (la tuta poezia parto, krom 11 poemoj, 1933). La Infero (epopeo de Dante, 1933); Arthistorio de Hekler (traduko, 1934) kaj Encikl­opedio de E (redakto de la lin­gva fako, 1934). - La artismo estas efektive la eble plej rimarkinda trajto de K. Neniu tiel klare konsciis la prop­ran valoron de l' E-a vortmaterialo, la plastikajn eblojn de la sonŝtofo, la elvokivecon de ta radikaro. Oni hav­as la impreson, ke por K. la vortoj vi­vas per vivo, pli intensa ol por ĉiu alia, ke ili longe vibras ĉe lia orelo per pli pura sonoro, ke li karesas il­in kvazaŭ multekostajn ŝtonojn, ŝanĝ­ante ilian brilon laŭ la lumfalo kaj in­krustante ilin en siajn versojn, ĝuste sur tiu loko, kie ili ravas la rigardon. Al tia vortamatoro ĉia trezoro ŝajnas malmulta. Tial li emas elekti en la eŭropaj ĉeflingvoj, kies povoscion eb­ligas al li vasta memoro, la plej dras­tajn, la plej pitoreskajn vortojn; el ti­uj neologismoj certe pli ol unu velk­os kaj restos nur kiel "kaloĉaismo" - sed la ceteraj enradikiĝos, kaj al li iam ni ŝuldos la saman ŝuldon, kiel la italoj al Dante aŭ la francoj al Ron­sard. - Cetere tiu vorta eltrovemo, tiu majstrado super la lingvo ne kon­dukis lin al ia brila, senenhava vers­tekniko, al ia poezia ĵonglisteco. Oni aŭdas resoni en liaj originalaj versoj la tonon de profunde humana voĉo; kaj ĉiuj sentoj de la homa koro, amo al infanoj, al la virinoj, al la homoj, al la naturo, ĉiuj meditoj pri la vivsigni­fo, la sorto kaj la morto potence eĥas en liaj poemoj. Apogita de tre forta humanisma kulturo, tia penso amplek­sas ĉiujn temojn, kaj de neniu estas subpremata. Dank' al tiu intelekta po­vo, al ia klasika koncizo (des pli me­rita, ju pli vortriĉa li estas!) li atingas suprojn ĝis nun ne alflugitajn en la E-a poezio. (La himno de la "Homo", ekzemple, estas unu el tiuj punktoj, kie la E-a poezio egaliĝas kun la alil­ingvaj, kaj ĝia fino: "la tragika mut­eco de l' ŝtonoj", al kiu rifuĝas la po­eto for de la civilizaj hontoj, tiuj tri vortoj, ŝajnas al mi tiel potence el­vokanta formulo, ke ĝi indas fariĝi unu el tiuj eternaj citaĵoj, en kiu resumiĝas momento de la homa penso.) - Tiu alttona poeziemo ne malhelpas lin verki versojn jen sprite humurajn (Rimportretoj), jen klare didaktikajn (Arto Poetika): pruvo de mirinde fleksebla talento, kies alian pruvon al­portas liaj tradukoj el 22 lingvoj, pre­cipe el la hungara, germana, franca, angla kaj itala (Eterna Bukedo, Infero). - Por redoni en E la apartan harmonion, la individuan atmosferon de la originalo, la tradukisto bezonas esceptajn konojn pri la elvokiveco de la E-a lingvo; se ĝi mankas, la tra­duko eble estos ĝusta, eĉ eleganta, sed ĝi ne konservos la esencon de la originalo. Simile al malbona gramofono, ĝi ebligas kompreni la sencon, sed la voĉo ne estos rekonebla. La supereco de la K-aj tradukoj estas, ke oni ĉiam rekonas la voĉon, eĉ kiam tio ŝajnis neebla. - Tion oni povis atingi nur per la uzo de pluraj vortoj pli taŭgaj por la poezia lingvo ol la ordi­naraj prozaj kunmetaĵoj. Postuli, ke oni traduku la delikataĵojn de la alta poezio per la sama vortaro, kiun oni uzas en la gazetoj, estas kvazaŭ pos­tuli ke oni kopiu la Veronez-an "Edziĝfeston en Kana" per la nuraj farb­oj de murŝmiristo. Oni atentu aparte la riĉon de dirmaniero, la flekseblec­on de la stilo, la novecon de la es­primilaro, la kompletan utiligon de l' oficiala materialo, kaj tradiciaj formoj, kiuj ebligis al la poeto efektivigi, kun mirinda facileco, sian gigantan labor­on: nur la traduko de la Infero sufiĉus al la gloro de la verkisto, kaj oni ne povas tro emfazi la unuarangan valo­raĵon, kiun ĝi prezentas por nia lin­gvo. Ne plu estas eble, de nun, kon­testi la altajn kapablojn de E kiel artlingvo. - Ne kompleta estus tiu ĉi skizo, se mi ne mencius la lingvistikan agadon de K. En "Lingvo Stilo Formo", en multaj recenzoj en la du serioj de L. M. li esprimis ĉiam traf­ajn, ĉiam sagacajn ideojn pri multaj dubaj punktoj en la gramatiko kaj stilistiko (modo post "kvazaŭ", la a-­finaĵo de la virinaj propraj nomoj, la alterno ik-ist ktp. ktp.). Sed la ĉefa verko sur tiu ĉi kampo estas lia sistemo pri la E-a vortfarado. La eltrovo de la "inversa vortefiko" estas genia klarigo de multaj kunmetitaj vortoj, ĝis tiam konsideritaj kiel ekstermindaj monstroj. Kaj tiun eltrovon ni dankas ĝuste al lia fervora amo al la vortoj, kiu ŝajnas ja esenca trajto de la figuro de tiu granda artisto, la plej granda, kiun ĝis nun posedis E.

        Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, - y.

G. WARINGHIEN.

 

        Kamaryt (kamarit) Stanislav, ĉeĥo, d-ro fil, prof. de reallernejo en Bratislava, filozofia kaj popularscienca verkisto ĉeĥoslovaka. Nask 10 nov. 1883 en Veleŝin. E-isto de 1900. Laboris inter unuaj pioniroj de la movado en Praha, organizis la movadon en Bohemujo kaj poste daŭre en Ĉeĥoslovakujo en gvidaj funkcioj sukcese klopodis precipe pri oficiala enpenetro de E en la lernejojn. Estis ĝenerala sekr. kaj prez. de Bohema AE; de la fondo vicprez., 1930 prez. de ĈAE. Prez. de 13-a UK. Red. kaj kunred. Bohema E-isto; La Progreso. Verkinto de multaj originalaj kaj trad. artikoloj, plue Int. Lingvo (ĉehlingve), 1921, Slovaka ŝlosilo, 1929 kaj Filozofia Vortaro, 1933. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Kanado. La unua E-isto en K. estis maljuna katolika pastro F X. Solis, en la seminario de Saint Hyacine en Montreal, en 1895. Li sukcesis varbi kelkajn E-istojn, kiuj grupiĝis sub lia prezido en rondeto en 1901. La sekr. de la rondeto, P. Beauchemin daŭrigis la komencitan propagandon pere de la loka gazetaro kaj en 1901 fondis prop. revueton L' E-iste Canadien kiu en 1902jam aliformiĝis je pli granda ilustrita La Lumo. Baldaŭ sekvis neordinara gazeta pritraktado de la LI, multaj atakoj ekŝutiĝis sur la pionirojn, inter kiuj L. Leymaire kaj A. Saint-Martin estis gravaj defendantoj. Tre agemaj estis tiam aperintaj Klubo Progreso kaj Virina Klubo Progreso. Angla lernolibro, aperinta en Montreal 1903, tre multe helpis al ili en la plua agado. Sed en 1904 La Lumo komencis uzi reformitan alfabeton, kiu elvokis energian proteston ĉe la E gazetaro. La Lumo ĉesis aperi kaj la movado ekdormis en K. Tamen la malrapida, sed senhalte kresk­inta monda sukceso de E efikis ankaŭ al la kanadanoj, precipe kiam la The British E-ist fariĝis oficiala organo de la K-aj E-istoj. En 1906-07 peris novaj kluboj en Winnipeg kaj Toronto (R. Sangster), tre sukcese ekla­boris la plej malnova Klubo Prog­eso, granda firmo Vannevar komenc­is vendadon de E eldonaĵoj, ekfunkc­iis Kanada E-Asocio. Grupoj, kaj ron­loj ekzistas nuntempe en pli ol 10 lokoj. La K-aj E-istoj kune kun la usonaj estas kunligitaj en EANA.

Laŭ W. G. ADAMS kaj I. ŜIRJAEV.

        Kanariaj insuloj, Afriko. Pioniroj de E estis en 1905 en Las Palmas Alfred­o Cabrera, A. Rodriguez Alvarez, F. Gonzales Correa kaj en 1907 en La­guna E. Rivero kaj S. Ferreira, fondintaj la unuan E grupon. Laŭ la Diet­terle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 3 lokoj, UEA-del. en 1933 same en 3 lokoj.

I. ŜIRJAEV.

        Kandid aŭ la optimismo. Romano de Voltaire, el la franca trad. de Lan­ti. 1929, 160 p., kun ilustraĵoj. "La malbonoj, kiujn kontraŭbatalis V. , daŭ­ras ekzisti maltoteremo, superstiĉe­mo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo" (el la Enkonduko), do la verko ne perdis la aktualecon. Stilo rimarkinda pro granda ŝparo de sufiksoj.

        Kanev Teodor, bulgaro, sekr. de la komerco-industria ĉambro en Sofia. Nask. 1 marto l881 en Kalofer, loĝas en Sofia. Trad. de lernolibro de Cart. En 1911 transiris al Ido, en 1922-23 provis organizi Ido-movadon; sen daŭra sukceso.

        Kantanta Kamparo. 101 tekstoj al hungaraj popolkantoj trad. Kalo­csay, 1923, 48 p. "Belegaj, perfektaj kaj tamen preskaŭ laŭvortaj tradukoj." (Abo, LM, 1923, p: 40.)

        Kantaro Esperanta. Kompilis M. C. Butler. 1926, 112 p., 358 poeziaĵoj: E-istaj, anglaj, irlandaj, kimraj skotaj, modernaj, religiaj. . . kantoj. Traduko lerte kaj ame plenumita." (G. S. , E', 1926, p: 102)

        Kantaro Katolika. De L. Chiba. 40 preĝejaj kantoj kun notoj. 1927. 78 p.

        Kantas la hungara skolto. Hungaraj kaj skoltaj, kantoj kun muziknotoj. Trad. Baghy, Balkanyi, Katocsay, Mátyas kaj Szikszay. 1933, 40 p.

Kantoj. v. Muziko.

        Kantoj de Amo kaj Sopiro. De E. Miĥalski. 1934, 48 p. "La kajero entenas poemojn el la jaroj 1917 kaj 1918. . . La poemoj estas ne seninte­resaj provoj de poeta studtempo." (G. Karezag, "Lingvo, Libro", 1934, 30 P.)

        Kapitalo de d-ro L. Zamenhof, estas fondita en 1897, okaze de la dekjara ekzistado de E, kaj celis eldonadon de diverslingvaj prop. broŝuroj kaj lerno­libroj. Ĝin administris la ES "Espero" en Petrograd. Ĝi neniam estis granda, tamen sufiĉis por eldoni anglan lerno­libron (n-ro 52 laŭ Z-a nomaro) de Geoghegan (en la dua eldono) kaj prop. broŝuron (n-ro 85) en kelkaj lingvoj. Dank' al oftaj ŝanĝoj de la administrantoj de la societo, la kapitalo post iom da jaroj - tute mal­aperis. I. ŜIRJAEV.

        Karambolo. v. Ritmo.

        Karczag (karcag) György, (ps. Q; Kagge), hungara lingvisto, oficisto. Nask. 14 dec. 1913 en Szeged. E-isto de 1932. Ĉefkunlaboranto de L. M., "Bibl. Gazeto" kaj "Lingvo, Libro": recenzoj, kritikaj kaj lingvaj eseoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Karikaturo. La unuaj karikaturoj pri E aperis en la antaŭmilitaj gazetoj humoraj (La Spritulo k. a.). Antaŭ la kongreso en 1914. Paris la LKK eldonis serion da poŝtkartoj kun kari­katuroj pri la plej bone konataj fran­caj kaj aliaj E-istoj. La antaŭmilita karikaturprovizo per tio estas finita, krom kelkaj poŝtkartoj. Postmilite ankaŭ manke de ilustrita gazeto kun multaj abonantoj ĉi tiu arto ne povis evolui kaj restis same malofta, kiel antaŭmilite. Post l933 la apero de la Pirato ebligas iufojan aperon de iuj karikaturoj, en Literatura Mondo ape­ras kelkfoje kaj ankaŭ aliaj E-gaze­toj presigas en la kongresa tempo iujn fotojn aŭ desegnojn, iel rilatajn al la karikaturo. Gravan nombron de tiaj desegnoj ni trovas en la verko "El la verda biblio" de I. Lejzerowicz. Inter la bonaj malmultaj kari­katuristoj E-istaj ni povas nomi R. Laval (Paris), S. Bartha (Budapest).

        Karinthy (karinti) Frigyes, hungaro, eminenta verkisto. Nask. 25 jun. 1888 en Budapest. Verkis spritajn, valorajn artikolojn pri E. Kelkaj el lia verko Morgaŭ matene (dramo), Norda vento (noveloj), Vojaĝo en Faremidon (novelo) aperis E-e. De 1932 prez. de HES.

        Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko. Kompil-E-igis. V. Elsudo. 1926, E p. "La kompilaĵo precize informas ni pri unu el la plej gravaj teoriistoj de socialismo." (G. S. , E' 1926, p: 209).

        Karlo. Facila legolibro de Privat 1909. 9-a eld 1926, 46 p. 31-40 milo "Delikatstruktura romaneto, kiu kun ĉarma naiveco kaj bonhumoro pritraktas la vivadon de junulo.", (kiŝ, L. M, 1925, p: 164.)

        Karnas Juul, belglandano, instr prof. de E 2e la Antverpenaj vespei kursoj. Nask. 5 febr. 1902 en Bet ehem (Antwerpen). Kompilinto de Int. Kantaro, 1930. Liaj tradukitaj kaj originalaj poemoj regule aperas en la Flandra E-isto.

        Karolczyk (karolĉik) Stanislaw, polo, oficisto. Nask. 14 apr. 1890 en Lodzo, loĝas en Varsovio. Estis prez. de PEA, vicprez. de postkongreso e V., 1931, kaj kelkajn jarojn red. de P E-isto. Poeziaĵoj en diversaj E gazetoj Aparte eliris lia libro Unua agordoj - kolekto de originala poeziaĵoj, kiujn li verkis sub ps. Eska L. K.

        Karsch (karŝ) Johannes Waldemar, germano, ŝtata kalkulinspekt. Nask. 7 majo 1881 en Dresden. E-isto de 1908 Sekr. de loka grupo de GEA, 1910-14, ĝia prez. de 1924. Postmilite laboris multe por UEA, ĝis 1934 estis ĝia vicprez. Laboras multe por la turisma servo de UEA. Verkis: Neue Wege für die Verkehrswerbung (broŝuro de UEA), 1929. Multaj kongresraportoj k. s. por G E-isto prop. artikoloj por la lokaj gazetoj.

        Kastelo de Prelongo. La unua originala E-romano. Verkita de Vallienne I907, 515 p. "Mi estis kortuŝata, kiam mi ricevis la dikan volumon. Amoj, ne salonaj, konvenegaj, sed jen sovaĝe pasiaj, amoj kaj sango kaj ploro, jen flame, rave malsingardaj. Neniu nenecesa priskribado neniu filozofa disertacio; vigla rapida

rakonto, simpla stilo, klara lingvo." (R. Deshays, L I, 1907, p. 473.) Nun­tempan kritikanton v. ĉe Vallienne.

        Katalogo de la biblioteko (1888- 1911) de G. Davidov en Saratov 1911, 130 p. "En la daŭro de proks. 25 jaroj s-ro Davidov, avarante nek mo­non, nek tempon, kolektadis E-ajn librojn kaj nun la katalogo de lia lib­raro prezentas liston de 10. 000 nomoj. Inter alie la katalogo enhavas 66 libr­ojn de originalaj verkoj kaj 201 muzik­verkojn." (B, K., Ondo de E, 1912, p: 10.)

        Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Kompilis kaj komentariis J. Ta­kacs, reviziis kaj kompletigis P. Tarnow. 1934, 168 p. "Ĝi estas ne nur utila, valora, necesa, dokumenta, sed ankaŭ interesa. Ni trovas la tito­lojn de la E-istaj gazetoj kaj folietoj de gazetoj, kiuj enhavis E-ajn rubri­kojn kaj de gazetoj de la diversaj mondlingvoj. Oni povas aparte trovi, en kiuj lokoj kaj landoj aperis la nomitaj kaj statistikon pri 1276 ga­zetoj el 59 landoj kaj 459 lokoj." (P. B. , "Lingvo, Libro", 1934, p: 58.)

        Kataluna Antologio. Kompilis Jau­me Grau Casas, kunlaboris Josep Grau Casas, Ventura, Amades, Pelli­cer, Sola, Guardiet, Jofre, Capdevila, Torne, Pujula, Rossello, Torrents, Del­fi kaj Josep Dalmau 1925, 416 p. Dua eld. 1931. Enhavo: Studoj pri la ka­talunaj lingvo kaj literaturo; Antikvaj aŭtoroj; Popolkantoj; Modernaj aŭto­roj. "La libro estas abunda fonto de klasika beleco. Pli ol 50 verkistoj, poe­toj kun pli ol 140 prozaj kaj versaj verkoj pledas elokvente por siaj lingvo kaj popolo". (jobo, L M, 1925, p: 165).

        Kataluna Esperantisto. Of. org. de KEF. Aperas de 1910; 16-24 p. 24x17. Red. Pujula, poste Dalmau. "Bonega nacia organo, de tempo al tempo nur en E, dediĉita precipe al bela litera­turo konkursado de Floraj Ludoj, na­cia E-movado, E-ismo."  (BIL, p: 327).

        Katalunujo. v. Hispanujo.

        Kategorio-sufiksoj. La o-finaĵo, teorie, entenas en si ĉiujn kategoriojn de pensado: konkreto (subkatego­rio: persono), abstrakto (sub­kategorio: kvalito) kaj ago, do ĉiujn ĉi ĝi povas signi. Ekzemploj: altaj konstruoj (konkreto, re­zulto de ago); li estas mia fie­ro (persono); la belo (abstrak­to); dum rapido (ago); en ĉi tiuj ekzemploj la radiko mem ne esprimas la ideon per sia radikkaraktero, do la kategorion certigas sole la finaĵo o. Tamen, sen la helpo de kunteksto tiaj vortoj estas plursencaj, kaj tial la sup­raj formoj estas uzeblaj prefere nur en poezio. En la ordinara prozo oni fiksas la kategoriojn per sufiksoj: aĵo, ulo, eco, ado. Aĵo signas konkretaĵ­on, ulo personon, eco kvaliton ĉe adj. radikoj (beleco) kaj abstrakton aŭ kvaliton ĉe subst. radikoj (hom­eco), ado agon. La finaĵo o restas por signi konkreton ĉe substantivaj kaj abstrakton ĉe adjektivaj radikoj. La analizo de ĉi tiuj sufiksoj okazas per simpla apudmeto (analizo epiteta) ­Do:

Belo estas abstrakto belo;

beleco estas belo eco: kvalito belo;

belaĵo estas belo aĵo: konkreto belo;

belulo estas belo ulo: persono belo;

Konstruo estas ago aŭ rezulto;

konstruaĵo estas nepre konkre­to (rezulto de) konstruo;

konstruado estas nepre ago konstruo.

Ado servas krome por anstataŭi ĉe pluformado de neverbradikaj ver­boj la elfalintan i-finaĵon:

marteli - martelado.

Aĵo ĉe konkretaj, eco ĉe adjek­tivaj, ado ĉe verbaj radikoj estas propre pleonasmaj. Ĉi tiun pleonasmecon la lingvo uzas por doni al la su­fiksoj alian funkcion. Kiel ni vidis, eco signas ĉe adjektivaj radikoj kvali­ton (malsano: abstrakto; malsaneco: kvalito de iu malsanulo). Aĵo post. subst. radikoj signifas ripeton aŭ daŭ­ron, precipe kun verba finaĵo, (adi). Ekz.:

        Infano estas konkreto (persono);

        infaneco estas infano eco, infa­no kiel kvalito (stato);

        infanaĵo estas konkreto rilata al infano.

Pafo estas ago;

pafado estas ago ripetata.

        Iro estas ago;

irado estas ago daŭra.

        v. Vortfarado. KALOCSAY.

        Kato (-too) Misao, japano, inĝenier-­oficiro. Nask. 23 okt. 1882 en Tokyo-si. En marto 1906 en Yokosuka fond­is la unuan E-grupon en J-ujo "Nip­pon ES", kiu fariĝis filio de poste fondita JEA. Verkis memlernolibron por japanoj, 1906. - (Kuw.)

        Katoh (katoo) Masami, japano, ci­vila aerinspektisto de oficejo de Kwan­tung distrikto kaj estro de Dairen-­aerhaveno Sudmanĉurio; subkolonelo-­aviadisto. Nask. 5 nov. 1888 en Tokyo-si. Klarigo pri kelkaj aeronaŭtikaj ter­minoj en "La Revuo Orienta", jan. febr. 1930.

        Katolika Mondo. La katolikoj havis antaŭ la milito fortan E-an organiza­cion IKUE. Kiel ĉe la laboristoj, in­struistoj ktp. ankaŭ inter la katolikoj stariĝis grupo, al kiu ne plu plaĉis burĝmodera konduto; ili fondis en 1920 sub la gvidado de d-ro Metzger en Graz IKA (v.) kun la devizo: Ka­tolikoj ĉiulandaj unuigu vin! Ili eĉ sukcesis unue, gajni ankaŭ IKUE, sed nur por mallonga tempo, ili disiĝis kaj fariĝis kontraŭuloj. En majo 1921 "Ika" komencis eldoni KM en Graz, poste en Zug, London, Elberfeld kaj Köln. La formato estis ĝis 1924 48x32, ĝis dec. 1925 42x29, de jan. 1926 - apr. 1928 43x31 kaj apr: nov. 1928 35-31x25-27. KM estis ankaŭ Ia or­gano de la Moka (v.) kaj havis de jan. 1926 kiel aldonon ties bultenon La Juna Batalanto, kiu post la ĉesigo de KM fariĝis memstara kaj samtempe provizore la organo de "IKa", ĝis apr. 1928 4-8 p. 31x2l, majo-nov. 1928 25x18, de apr. l929 IV+12-24-24x16. De majo 1923 ĝis 1924 KM havis ilustritan aldonon Re­vuo Katolika, 4 p. 29x21.

P. TARNOW.

        Katolika movado. Tuj post la apero ie la unua lernolibroj kaj vortaroj de Z kelkaj kleraj katolikoj en Rusujo interesiĝis pri la nova lingvo, i. a. la episkopo Zerr en Saratov kaj la progresoro nuntempe prelato, A. Dom­rrowski el Kaunas. En Francujo Beaufront, fervora katoliko, direktis sian atenton, krom al 1a ĝenerala propa­gando, ankaŭ al la disvastigado de E inter la katolikoj kaj verkis la unuan E-preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo Pio X-a.

        Sed la iniciatinto de la speciale kat. E-movado estis pastro Emile Pelti­er, kiu en 1903 komencis la eldonon de int. revuo Espero Katolika. En Boulogne sur Mer (1905) okazis la unua kunveno de kat. E-istoj kaj la unua Kat. E-a Diservo, ĉe kiu, prediki E-lingve, ankoraŭ ne estis per­mesate. Ankaŭ Z ĉeestis tiun Diser­von. La sekvantan jaron en Geneve Peltier ricevis tiun permeson. En la samaj tagoj atingis lin en Geneve la Apostola Beno de Papo Pio X-a. Laŭ la deziro de multaj E-istoj tiu ĉi letero estis legata de la prez. de la UK, la protestanta pastro Schneeberger, la legado estis salutata per unuammaj kaj longaj aplaŭdoj, ĉar, deklaris Carlo Bourlet, tiu fakto estas tre grava por la propagando de E.

        En 1909 dum la UK en Barcelona la Katolikoj okazigis diversajn kun­venojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Kat. E-istoj en Paris, en 1910. En tiu kongreso IKUE estis fondata. Post la Pariza Kongreso la kat. kongresoj okazis regule ĉiujare ĝis la mondmilito.

        La unua postmilita Kongreso, kiu okazis en Hago en 1920, kondukis al konflikto. Dum tiu kongreso d-ro Metzger el Graz, prez. de la Blanka Kruco, iniciatis la fondon de nova int. organizo, nomata Internacio Katolika (IKa), kiu ne estis ekskluzive E-ista, sed kiu uzos E-n kiel sian int. ling­von. Kongreso en Graz en 1921 orga­nizita sub la aŭspicioj de IKa, kie krom E, ankaŭ aliaj lingvoj estis uz­ataj, pliakrigis la konflikton kaj estis kaŭzo, ke, precipe pro la instigo de la Nederlandanol d-ro Smulders kaj Schendeler, IKUE absorbita en IKa, reprenis sian sendependecon kaj rea­perigis la gazeton Espero Katolika kiu intertempe estis anstataŭita de Katolika Mondo, organode IKa. IKUE rompis la rilatojn kun IKa, kiu de tiu tempo pli kaj pli perdis la kon­takton kun E. La kat. kongresoj estis plue organizataj denove de IKUE.

        IKUE mem estas unuiĝo de tutmon­daj kat. E-istoj, kies celo estas: Laŭeble plej efike servi la interesojn de la katolikismo kaj de la katolikaro per E. IKUE klopodas starigi kat. E-­istajn ligojn en diversaj landoj aŭ re­gionoj; ĝi okazigas int. kongresojn; ĝi faras enketojn pri diversaj movadoj, problemoj, ktp. kiuj rilatas la kato­likismon; ĝi ebligas la eldonon de adresaro, revuoj, libroj, kaj aliaj pre­saĵoj, kaj ĝi starigas servan organiz­adon en ĉiuj landoj en laŭeble ptej multaj urboj.

        Membro de IKUE estas nur tiu ka­tolika landa ligo aŭ federacio, kies regularon aprobis la ĉefestraro de IKUE kaj kiu ekzistas el minimume 20 personoj kaj estas paginta la koti­zon. En landoj, kie ankoraŭ ne ekzis­tas membriĝinta ligo aŭ federacio, ka­tolikaj individuoj povas aliĝi kiel indi­viduaj membroj, kondiĉe ke ili pagu la kotizon kaj abonu la oficialan or­ganon. Int. ligoj povas aliĝi kiel int. membro. La oficiala organo de IKUE estas Espero Katolika (v.).

        IKUE havas Int. Komitaton, konsis­tantan el la prezidantoj kaj unu repre­zentanto de ĉiu aliĝinta Landa Ligo aŭ Federacio (Ligaj Komitatanoj). Tiuj landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas aliĝin­ta ligo aŭ federacio, estas reprezen­tataj en la Int. Komitato per unu in­dividua membro polande, nomita por tiu celo de la Ĉefestraro kiel Indivi­dua Komitatano. Int Ligoj estas rep­rezentataj en la Int. Komitato per unu membro, nomata Int. Komitatano.

        IKUE petas Ia aprobon de siaj sta­tutoj de la Papo, kiu indiku pastron, kiu, kiel "Religia Konsilanto" de IKUE, esploras ĝian agadon. Neniu decido valoras, kiu ne havas la aprob­on de tiu religia konsilanto, kiu rajt­as ĉeesti ĉiujn kunvenojn. La signo de la IKUE-anoj estas: kvinpintaver­da stelo, kun blank-flava kruco.

        Jam antaŭ la Pariza kongreso, apr. 1910 (la unua de IKUE) estis stari­gita la Kat. E-ista Ligo: "Nederlanda Katoliko" (N. K.) en 's-Hertogen­hosch, 4 aŭg. 1909, kies samnoma or­gano aperis ĉiumonate de jan. 1910.

        Tiu ĉi modele organizita landa ligo, pro siaj grandnombra membraro kaj vigla agado ludis de la komenco gravan rolon en IKUE. Baldaŭ sekvis landaj ligoj, en Belgujo (al kiu poste ankaŭ aliĝis la redemptorista Pastro W. M. van Rossum, la poste mondfama kardinalo), en Francujo, Germanujo, Anglujo kaj Aŭstrujo.

        La nuna stato de IKUE estas: prez. pastro J. Font Giralt, vicprez.: f-ino M. Larroche, Paris. Sekr. kas: P. A. Schendeler, Eindhoven, Prins Hendrikstraat 30-e, Nederlando, vicsekr-kas.: J. E. Hookham, Teddmgton, Anglujo.

        Landaj Ligoj nun estas en: Aŭstrujo kun 135 membroj Britlando 73; Ĉeĥoslovakujo 171; Francujo 67; Germanujo 99; Irlando 31 kaj Nederlando kun 934 membroj. La 7 Landaj Ligoj havas ĉ. 1600 membrojn; la nombro de la individuaj membroj en

31 diversaj landoj estas ĉ. 400. IKUE havas do proks. 2000 membrojn en 38 landoj.

        Post la Pariza kongreso la Kat. E Kongresoj okazis jene: 2 en Hago 1911; 3. en Budapest 1912; 4. en Roma 1913; 5. en Lourdes 1914; ĉi tiu estis malebligata pro la mondmilito; 6. en

Hago 1920. En 1921 ne okazis aparta IKUE-kongreso, pro la IKa -afero. La 7-a okazis en Nijmegen (Ned.) en 1922; 8. en Nürnberg 1923 9. en Wien 1924; 10. en Paris 1925; 11. en Spaa (Belgujo) 1926' 12. en Assizio fermita en Roma, Italujo 1927; 13. en, Tilburg (Nederlando) 1928;14. en Praha 1929; 15. en Budapest 1930. En 1931 ne okazis kongreso pro la grava politika krizo en Hsspanujo, kie estis okazonta la 16-a kongreso. Tial nur

okazis Generala Kunveno de la Estraro de IKUE en Eindhoven, samtempe kun la Jarkunveno de Ned. Katoliko. La 16-a kongreso okazis en Lourdes 1932.

        En tiuj kongresoj estis pritraktataj pluraj temoj i. a. Unuiĝo de la Eklezioj (tial ankaŭ kelkaj nekatolikoj ĉeestis kongresojn de IKUE, ekz la unuan kaj la duan), Uniformeco de la latina lingvo, Organizado materiala de la Eklezio, Socia katolika agado, Protektado de la junulinoj, Tutmonda apologia Asocio, E kaj la blinduloj, Ka­tolikoj kaj la pacifismo, E kaj la el­migrado, Kontraŭ-alkohola movado, Int. rilatoj inter junuloj de diversaj landoj, Misioj katolikaj, Int. presagen­tejo, ktp.

        IKUE havis ĝis nun 4 prezidantojn: la unua pastro Austin Richardson; la dua prez. estis pastro Patrick Par­ker (Irlando) elektita en Roma, 7 sept. 1913. Li akceptis por unu jaro. La 3-a prez. estis pastro Fr. Meŝtan, elektita en Nijmegen (Ned. ) 22 aŭg. 1922. Dum tiu kongreso P. A. Schen­deler estis provizore prez. Pro la IKa afero f-ino Larroche estis la ununura restinta ano de la Ĉefestra­ro; la aliaj estis eksiĝintaj. Tial f-ino Larroche estis nominta s-ron Schende­ler kaj pastron Becker (Breslau) provizoraj estraranoj. Dum la Nimega Kongreso estis elektitaj por la Ĉef­estraro: prez. pastro Meŝtan, Piaristo, Wien, vicprez. f-ino M. Larroche, Pa­ris, 1-a sekr. P. A. Schendeler, 2-a sekr. Hookham, London. La 4-aprez. estas J. Font Giralt de 1927.

        Izolite laboris por E fervoraj kato­likoj. Multnombre vizititaj E-tagoj ok­azis en Nederlando: Veghel, Tilburg, Breda kaj Oisterwijk; kiel ankaŭ en Franzensbad, kiuj konatigis E-n en pli vastaj rondoj.

        Praktike uzadis E-n i. a. katolikaj misiistoj en Kanada, ekz. la redemp­torista pastro J. M. Decoene, ĉe Bran­doro, urbo en Manitoba Stato, kie li katekizis, prenis konfesojn, predikis, administris la sakramentojn al parofi­anoj el pli ol 17 malsamaj lingvoj per helpo de E.

        Sammaniere faris pastro Jubinville en Saint Felix, Kanada, kaj aliaj Misi­istoj en Ainujo E-ista apostolo fariĝis frato Izidoro Clé. el la Kongregacio de la Fratoj de la Karitato, prof. ĉe la Reĝa Blindul-Instituto de Woluwe-­Bruselo. Lian proponon, enkonduki E-n en la blindulejojn, la Napola Blindulara Kongreso (1909) aplaŭde anrobis je la ĝojo de Papo Pio X-a.

        Sep oficialaj organoj en 1912 servis al la interesoj de la tutmonda Kat. E-­istaro. L' Esperantiste Catho­lique, Germana Katoliko Kataluna Katoliko, Nederlanda Katoliko, Belga Katoliko kaj Germana Katoliko por la Bavara, Saksa, kaj Okcidenta Ligoj, estis legataj en 43 div­ersaj landoj. La plej grava organo est­is kaj ankoraŭ estas Espero Katolika, oficiala organo de IKUE, en kiu ĝi ludis kaj ludas gravan rolon.

        En 1926 pastro Ramboux fondis la Societon "Sankta Miĥaelo" (SSM) kies celo estis kolekti monon por eb­ligi la eldonadon de kat. literaturo. Precipe el Ned. pere de frato Wigbertus van Zon, SSM ricevis tiom da mono, ke ĝi povis aperigi la duan el­donon de Fabiola. Pastro Ramb­oux, kiu ĉiam volis antaŭen, eldonis ankoraŭ por la geknaboj La Etulon kaj por la skoltoj Skolta Her­oldo-n. En 1930 EK eliris dusemajne kaj en pli bela eksteraĵo. En jan. 1931 ĝi fariĝis denove monata revuo, sed la abonantoj ricevis krome, la gravan kaj belaspektan de Ramboux redaktitan kaj eldonitan Katolika Vivo-n. Tamen baldaŭ pruviĝis, ke Ramboux estis trotaksinta siajn mon­rimedojn.

        Spite de la riĉa donaco (10, 000 fran­koj) de frato W v. Zon kolektita in­ter la Ned. katolikoj, Ramboux devis rezigni la eldonadon de siaj karaj re­vuo kaj gazeto. Tamen la kuraĝa kaj ĉiam optimista prez. de IKUE Font Giralt, transprems la laboron, kaj en jan. 1932, je sia persona respondeco, sen ia rilato kun la Ĉefestraro de IKUE, li reelirigis la monatan revuon Espero Katolika.

        Interdume pluraj katolikaj verkoj estis aperintaj: La kvar Evange­lioj; Respondoj al kontraŭ­religiaj paroloj de Segur; Fabiola; Kie estas la Eklezio de Kristo; Historio de Kris­to de Papini; Floretoj de S. Fran­cisko; Sankta Antonio; Pia Versaro de S. Alfonso; Infero de Dante; Pentroarto en la Mal­nova Hungarujo ktp. kaj ankaŭ kelkaj kat. preĝaroj.

        Pli kaj pli la katolikoj interesiĝis pri E. precipe en Nederlando, kie la Kat. E-movado ĉiam estis tre vigla. La K. R. O. (Katolika Radio-Disaŭdigilo) Huizen, de 1930 konsentas al P. Heilker, pritrakti ĉiusemajne la Skriban E­kurson de Nimego, al kiu ĉiujare par­toprenas ĉ. 5000 personoj. Nederlan­da Katotiko kune kun aliaj unuiĝoj starigis gazetarservon, direktoro por N. K. estas Frato W. van Zon, Re­usel; Kat. E-Librejo fondiĝis ĉe W. van Eupen, Eindhoven; Kat. Inform­oficejo, kies korespondanto estas Fr. Monulfus, Papenhulst. Den Bosch. Ĉi tiu oficejo eldonas katolikajn apologi­ajn verkojn kaj sendas ilin al person­oj, kiuj deziras konatiĝi kun la kat. Eklezio.

        Flanke de la ĝenerala organizo Ka­totika, devas esti menciata Mondju­nularo Katolika (MOKA), fond­ita en Hago 1920, samtempe kun IKa. MOKA eldonas dumonatan revuon La Juna Batalanto, kiu en 1929, ankaŭ fariĝis provizore la organo de la F-sekcio de IKa por anstataŭi Ka­tolika Mondo-n, kiu, pro grava krizo, ne plu povis aperi.

        La Int. Kat. E-Movado ĉiam ĝuis la aprobon kaj helpon de kat. altranguloj: la Papoj Pio X-a, Benedikto XV-a, Pio XI-a, Kardinalo van Ros­sum. Precipe Msro. Giesswein kaj Kar­dinalo Piffl komprenis la grandan util­on de E, ankaŭ Msro. Diepen de 's Hertogenbosch, en kies eparĥio tro­viĝas ne nur la sidejo de Nederlanda Katoliko, sed ankaŭ tiu de IKUE, plue en Nederlando la senatano P. De Jong van den Heuvel kaj d-ro Mol­ler, parlamentano.

        (Plejparte ĉerpita el Espero Ka­tolika kaj Nederlanda Katoliko.) v. IKa, MOKA.

         FRATO W. van ZON.

        Katolika Preĝaro. De S. Radeg­onde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj di­manĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l' jaro. 1908, 180 p.

        Katolika Preĝlibro. De Carolfi. Latina kaj E-a teksto. 1922, 160 p.

        Kauer Elmar, estono, laboristo. Nask. en Tartu. Partoprenis aktive la lab. movadon kiel kom. partiano ekde 1922. Pro organizo de junkomunistaj ĉeloj kaj bataltaĉmentoj kondamnita al 15 jara punlaboro, sed post 11/2 jaroj amnestiita. Gvidis multajn kursojn laŭ la Cseh-metodo en Tallinn. Red. de la gazeto "Onto". Prez. de E LEA kaj Tallinna LES.

        Kawahara (kaŭahara) Jikichiro, japano, prof. de Tyuo Univ. Tokyo. Nask. 19 majo 1896 en Kanazawa-si. Studis politikan sciencon. J reprezentanto de int. kongreso de la asocioj de Ligo de Nacioj en Budapest, 1931. Dir. de JEI. Vicprez. de 23-a UK.  Verkis multajn E-lernolibrojn, ekz. Komentario al Karlo. Vicĉefdel. de UEA.

        Kawasaki Naokazu,  japano. Nask. 31jan. 1902 en Osaka-si. Studis francan literaturon en Waseda Univ. E-isto de 1919; LK de 1933. Enkondukis en J-ujon diversajn teoriojn de eŭropaj E-gramatikistoj. Prilingvaj artikoloj kaj verkoj 119. Iniciatis en 1928 aranĝon de lekcioj pri E-logio en JE Kongreso. En 1930 kun Okamoto eldonis gazeton E-logio (J). Lia ĉefverko "Kie estas amo, tie estas Dio", 1930, estas detala komentario kaj unika

"Bibliografio de la libroj, kiuj utilas por praktike studi E-n"; dua pligrandigita eldono en 1934. Kompilis: Lit. Legolibro, Franca Parto, 1934. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Kazi-Girej Nikolaj Aleksandroviĉ, ruso el Kaŭkazo, civila ĉefinĝeniero en Ĉina Orienta Fervojo. Nask. 9 nov. 1866 en Petrograd,  mortis 30 dec. 1917 en Ĥarbin. Kunfondinto kaj prez.

de Manĉuria ES. Trad. du rakontojn de Garŝin. 1896 kaj 1912. En 1902 li publikigis (en sep eŭropaj lingvoj kaj E) leteron pri E, adresitan al Geografia Societo en Antwerpen.

        Kazoks (kaĵoks) Augusts, latvo, telegrafa inspektisto. Nask. 1880. E-isto de 1908. Estrarano de Latva ES 1925-32. Red. de Ondo de Daugava 1925-31. Prop-is E-n per gazetartikoloj. Unu el la plej eminentaj latvaj poemtradukistoj: Kunlaboranto de L. M.

        Kazo post kiel. Post kiel la substantivo devas havi la saman kazon, kiun havas la vorto, al kiu ĝi rilatas.

        Ekzemploj :

1. Petro amas Paŭlon kiel vera amiko.

        Li elektis nin kiel prezidanto.

2. Petro amas Paŭlon kiel veran amikon.

3. Ni elektis lin kiel prezidant­on.

        La ekzemplojn sub 1. oni povas kompletigi per la ripeto de l' verbo:

        Petro amas Paŭlon kiel vera amiko amas.

        Li elektis nin kiel prezidanto el­ektas.

 La ekzemplon sub 2. oni kompletig­as per oni. . . as:

        Petro amas Paŭlon kiel veran am­ikon oni amas.

 La ekzemplon sub 3. oni kompletig­as per por ke li estu. . .

        Ni elektis lin por ke li estu prezid­anto.

Anstataŭ la lasta kazo oni povas uzi simplan nominativon (predikativon):

        Ni elektis tin prezidanto.

KALOCSAY.

 

        Kearney (kerni) Elfric Leofwin, an­glo, edukada ekzamenisto. Nask. 3. aŭg. 1856 en Wimbledon, mortis 29 nov. 1913. Pioniro de E. Trad. Ali­cio en Mirlando de Carroll, 1910, 132 p.

        Keating (kitin) Joao, brazilano, d-ro, prof. de franca lingvo en gimnazio de Campinas. Mortis. Estis vicprez. de BLE prez. de la 1-a B. Kongreso de E. Unua prez. kaj kunfond. de EG en C.

        KEF: Kataluna E-ista Federacio. v. Hispanujo.

        KELI, Kristana E-ista Ligo Int. La protestanta (aŭ evangelia) E-movado estas organizita en KELI, kies anaro konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la prot. ektezio, ekz. de Luteranoj, Kalvinanoj, Metodistoj, Baptistoj, ktp. - La ceto de KELI es­tas la enkonduko de E en la interri­latoj de tiuj int. misio-societoj, kiuj ce­las ta disvastigon de la biblia evange­lio de Jesuo Kristo. Oni klopodas at­ingi tiun ĉi celon per kolektado de anoj en ĉiu nacio kaj en ĉiuj prot. organizaĵoj, per eldonado de int. lig­organo, per organiza subdivido en naciaj ligoj kaj lokaj grupoj, ktp. - La prot. E-movado komenciĝis en 1907, kiam barono von Starek, Genéve, pub­likigis artikolojn pri E en germanaj prot. gazetoj. En febr. 1908 inĝ. Paul Hübner eldonis regule presitajn rap­ortojn, kiuj en 1909 estis anstataŭitaj per la E-a organo de la KAJV (Krist­anaj Asocioj de Junaj Viroj): Dia Regno. En la UK en 1911 la kunveno de prot. E-istoj decidis fondi prot. E-istan ligon kaj dum la UK en 1913 la fakkunsido konfirmis la plen­an konstitucion de KELl, kies organo nun estis Dia Regno. Dum la mi­lito KELI ĉesigis la agadon. Nur en la UK en 1928 la laboro denove ko­menciĝis. Per vigla kunlaboro la ligo en Nederlando denove travivis rapidan kreskadon. La centra oficejo estas en Germanujo; adreso: Paul Hübner, Pol­kenstrasse 4, Quedlinburg. La oficejo de la nederlanda sekcio (NCEV) estas ĉe H. C. van Leeuwen, Wijhe.

P. HÜBNER.

        Kelter Ĥ. firmo de l' presejo, kiu unua en la mondo akiris supersignojn kaj presigis la unuan broŝuron de L. I. de d-ro E, 1887. La presisto, kiu an­kaŭ poste presigis multajn verkojn de Z, estis la filo de R. Kelter, Jakobo (1869-1922 en Varsovio), sed en 1887 li presigadis ankoraŭ ĉion ĉe sia patro, ĉe strato Nowolipe. La firmo J. Kelter ekzistas ankoraŭ nun ĉe Strato Rymarska en V.

        Kenelm Robinson - estas nomo, sub kiu aperis du novelaroj. Se Gre­nereto. . . (1930), Vol. 2. (1931), kaj eta unuaktaĵo, Homaranisma Laboro (1931): en la posta jaro mortis la aŭtoro en London. Lia ver­kado ĝenerale apartenas al la sama skolo kiet tiu de K. C. R. C. Sturmer. Ambaŭ aŭtoroj psikologie lumigis kvi­etajn epizodojn el la societa aŭ indi­vidua vivo. Tamen ia Freudisma ten­denco de K. R. emigis lin preferi seksajn temojn, kiujn li tiom divers­guste tuŝis, ke tiaj skizoj varias de lirika sentimentalo (Apud Staci­domo Viktoria), kaj amara malvarmo (La Manio) ĝis kruda ri­kano (La Fivivo). Aplikante al ilia aŭtoro lian propran sondilon, la psiko­logion, oni povas opinii, ke tiaj kon­trastoj indikas animan ŝanceliĝon post junaĝaj eltrovoj pri la ekstreme tereca bazo de multo, kion li iam kredis ide­ala. Verkante divershumore li subjek­tive lumigis interesajn aspektojn de "la vero". Lia plej serioza novelo, La Fremda Knabo, troviĝas en Se Grenereto. . . Realece priskriban­te la vivon en iu angla pensionlernejo, ĝi verŝajne estas aŭtobiografia pre­zento de la medio, en kiu la aŭtoro travivis fruajn disreviĝojn. Se jes, ĝi havas ŝlosilan valoron koncerne liajn ceterajn verkojn. W. B. JOHNSON.

        Kenn Won, ĉino, d-ro de beletrist­iko, univ. prof. Nask. 1900 en Can­ton. E-istiĝis antaŭ la milito. Studis en Lyon, Francujo 1921. Delegito al: Int. Edukista Konferenco, Geneve, 1922; Int. Komerca Konf., Venezia, 1923; Int. Radia Konf., Paris, 1925. Partoprenis la UK en Wien kaj Ge­neve, 5 landajn kongresojn en Eŭropo. Membro kaj konsilanto de ICK; LK. Preleganto de la Somera Univ. en Ge­neve. Artikoloj en diversaj gazetoj. Dir. de E-Inststuto en Canton, 1926. Gvidas la movadon en Canton kun Wu, Hsu, Sinpak k. a. Ĉefkunlabor­anto de la Enciklopedio.

        Kenngott Alfred, usonano, docento de franca lingvo en Univ. de Texas, de 1927. Nask. 14 apr. 1878 en Zürich, Svisujo. Aŭtoro de Ilustritaj Ra­kontetoj; Ĉiutaga Vivo; Usono; kaj lernolibro. Ko­lektis kaj aranĝis - Dialogaro; Int. Frazaro; Int. Teatraĵe­taro; Int. Legolibro; kaj ali­ajn verkojn.

        Kesik (keŝik) Herold, hungaro, ofi­cisto de la urbo Bratislava (Ĉeĥoslo­vakujo). Nask. 2 jan. 1888 en Soly­már (Hungarujo). E-isto de 1919 UEA CD-Helpanto. Instruis oficiale E-n en burĝa knabina lernejo 1925-1930.

        Kéthelyi (ketheji) E. István hunga­ro, aerĉefinspektoro; antaŭmilita no­mo: Krausz. Nask. 24 febr. 1889 en Kassa. E-isto de 1908 dum sia soldata servo en Wien. De 1909-1912 fervore laboris en Pozsony (Bratislava). En 1918 kunfondinto de H E-isto. En 1922 gvidis la unuan oficialan kurson ĉe la hungara polico.

        KEU, Komercista E-Unio. Fondis: okt. 1922 sub nomo E Komercista Grupo W. Ranft, bankoficisto en Dresden. Celo: enkonduko de E en komercon kaj industrion per la apliko praktika de E en la komercado mem. La unua tasko estis, proponi la servojn de KEU al la E-istoj, por havi interesatojn por plej diversaj varoj. Post kiam tio estis sukcese farita, oni sin turnis al fabrikoj transdoninta la ofertpetojn kaj mendojn skribitajn en E. Konvinkite per tiaj praktikaj sugestoj, multaj firmoj ekuzadis E-n en la korespondado, aperigis diversajn reklamilojn, mendis anoncon en la ofert-bulteno de KEU La Komerco, (aperanta 3-4 foje jare). KEU facis propagandon precipe por germanaj varoj. Adreso: Dresden-Radebeul, Friedrich

August Str. 4.

        Kial venkis Esperanto? E ankoraŭ ne estas ĝenerale rekonita kaj oficiale akceptita, tamen oni povas jam paroli pri ĝia venko, ĉar ĝi estas praktike elprovita kaj uzata, ĝi pruvis sin taŭga por la rolo de int. lingvo, ĝi estas vivanta, dum ĝiaj rivaloj mortis antaŭ ol vere ekvivi. La kaŭzoj de ĉi tiu venko estas multaj, jen la ĉefaj el ili.

        1. E frue venkis la internajn reform-movadojn, el lingvo diskutata ĝi frue iĝis lingvo uzata. "Ni fosu nian sulkon!" La E-istoj ekfosis anstataŭ disputi pri l' fosilo. E, kiel ĉiu alia lingvoprojekto komence altiris amason da amatoraj lingvistoj, kiuj sur la kampo de int. lingvo intencis travivi siajn inklinojn. Kiam la reformmovado estis subpremita, ĉi tiuj parte eksiĝis por feliĉigi aliajn lingvoprojektojn, parte submetis sin al la plimulto, kaj donis sin al praktika laborado. La restintan parton obstinan la Ido-skismo forbalais el la movado.

        2. En la tempo, kiam la praktika uzeblo de E estis ankoraŭ nula, tre grava estis la helpo de puraj idealistoj. Ĉi tiujn altiris la "interna ideo", kiu ja ne estis oficiate prononcita, sed kies fidela reprezentanto estis la lingvoaŭtoro mem. Ĉi tiu idealisma flanko mankis ĉe aliaj lingvo-projektoj: tiuj akcentis nur la praktikajn avantaĝojn de la int. lingvo, do altiris nur la danĝerajn lingvist-

amatorojn, ĉar praktikan utilon doni ili ne povis, sekve la praktikuloj preferis atendi.

        3. Diference de ĉiuj aliaj projektoj, E elektis kiel ĉefan agadkampon la literaturon. Aliaj projektoj klopodis kapti unuavice la sciencajn rondojn.

        Sed estas evidente, ke ĉe komenco de lingva movado mankas materialaj ri­medoj por eldoni gravajn, reprezent­ajn sciencajn verkojn, do int. lingvo en scienculoj absorbitaj de sia propra fako povas veki nur surfacan kaj efe­meran interesiĝon. Male, la literaturo estas komuninteresa, povas altiri vast­ajn rondojn, ebligas eldoni komence malgrandajn librojn (do ne necesas granda kapitalo kaj risko), kaj poste, post la eduko de l' legantaro per varb­forto al inteligentaj larĝaj socitavoloj povas aperi iom post iom pli ampleksaj, pli altnivelaj verkoj, dum la sim­plulojn servas libroj simplaj kaj facil­aj. Krome, la literaturo grave efikas al la evoluo de la lingvo, kaj al E vere la literaturo donis la propran spiriton, ĝi faris ĝin lingvo vivanta. Ĉi tiun gravecon de la literaturo rekonis an­kaŭ la E-istoj mem, kiam ili festas laŭ la propono de Baghy, la 15-an de decembro kiel la Tagon de Libro.

        Lastatempe aŭdiĝas riproĉaj voĉoj kontraŭ la literaturemo en E. Oni di­ras, ke la literaturo ne povas esti tas­ko de int. lingvo. Nu, oni povas res­pondi: E ne estu malfidela al la litera­turo, ĉar propre al la literaturo ĝi dankas sian vivon. TOTSCHE.

 

        . . . kiel kaj kiamaniere E sukcesis superi multnombron da similaj, ankaŭ aposterioraj kaj relative ankaŭ bonaj, lingvo-projektoj? 

        Por tion kompreni, ni notu ankoraŭ pliajn favorajn faktorojn por plua dis­vastiĝo de E:

        1. Z. estante mem produkto de po­litike kaj nacie premita regiono de la rusa Polujo, kvazaŭ koncentris en sia rusa menso la tutan energion kaj per­siston, pri kiu nur povis revi la minoritata loĝanto de la iama rusa imperio. Tiun energion li uzis por efektivigi sian, laŭ li tre gravan - socian labo­ron, celantan egalecigon de la nacioj. Tiu energio kaj persisto kaŭzis, ke Z. ne laciĝante, fordonis dum jaroj sian tempon kaj monon por propagandi la novan lingvon kaj ĝin diskonigi. Tion li faris eĉ dum la krizaj momentoj, kiam la movado ŝajne malkreskis kaj kiam al ĝi ŝajne minacis pereo.

        2. Ĉe Z estis en intima kunvivado certa idealismo kun altgrada prakti­kismo rilate al la penadoj efektivigi sian revon. Tial tre lerte kaj antaŭvi­deme li aranĝis la propagandadon de E eldonante la lernolibrojn samtempe en ĉiuj plej gravaj eŭropaj lingvoj kaj malavare dissendante ilin tra la tuta terglobo.

        3. E aperis en Rusujo - lando ideologie tre favora por la propa­gando de E-ismo, en lando ĝis tiu­tempe neniagrade tuŝita de la ĝene­rala mondlingva propagando kaj an­kaŭ en relative malgranda grado tu­ŝita de la propagando de Volapük, kie propagando de Volapük estis krom tio ofte ĝenata. Por E en Ru­sujo, almenaŭ dum la unuaj 7 jaroj, tiaj ĝenoj ne ekzistis. Rezulte, dum nuraj 2 jaroj post apero de la unua libro, en Rusujo jam estis varbitaj 1000 E-istoj - nombro sufiĉa por ke la lingvo int. ekkresku.

        4. La momento, kiam aperis E kaj kiam ĝi komencis fariĝi konata en la mondo, kiel plene uzebla lingvo int., - tiu momento koincidis kun la peri­odo, kiam en Volapük-movado okazis plej gravaj bataloj, kiam plej akre kreskis la opozicio kontraŭ la lingva aŭtokrateco de Schleyer. Z, male al Schleyer, deklaris, ke la int. lingvo estas nenies propraĵo, kaj li mem rifuzis ĉiujn rajtojn de la lingvo-aŭto­ro. Aldone Z en tiu kriza por Vola­pük periodo plej klare kontraŭmetis al la arbitreco de la Volapük-kons­truo principon de eltrovo de la internaci-lingvaj elementoj el la elementoj de la moderna eŭropa lingvaro. Pro tiuj du kaŭzoj certa nombro da opo­ziciantaj kaj malkontentaj volapükist­oj, . . venis tuj de l' komenco al E kaj kvazaŭ aranĝis ian fizikan lig­on inter la vast-kreskinta Volapük-­movado kaj la nova movado E-ista.

        (Prenita el Historio de Mondolin­gvo, p: 180. ) DREZEN

        Prof. D. Jirkov (Ruslando) de­diĉis apartan studon pri la temo kun sama titolo (t931, 40 p. ). „La ĉefa afero, en kiu Jirkov tute prave vidas ateston pri absoluta plifirmiĝo de E kaj pri ĝia venko, estas la preterigo de la interna krizo de la jaro 1908, ligita kun la reformema tendenco, konata sub la nomo Ido, kaj ankaŭ la klasa dissplitiĝo de la movado E­-ista post la mondmilito. Efektive, ti­uj ĉi du faktoj difinas ne nur stabilecon de E kaj ĝian vivkapablon, fortikiĝintan pro la preskaŭ duon­centjara batalado por ĝia ekzisto, sed ankaŭ ĝian internan forton po­tencialan, kiu ebligas kun plena kon­vinko paroli pri neevitebla definitiva venko de E.“ (El la Antaŭparolo.)

        Kiboŝa. Morala societo, havinta pli ol unu milionon da anoj en Japanujo, nun disigita, ĝia gvidanto S. Gotoo, troviĝis en malliberejo. Ĉu la dis­falo ka  malliberigo okazis pro politikaj motivoj aŭ pro efektiva  krimoj, tion la redakcio ne povis konstati fid­eble v. Nipono.

        Kidosaki Masutosi, japano, bankis­to. Nask. 24. apr. 1907 en Hukuoka­si, kaj tie laboris multe por E. Verk­oj. E-a Frazaro, 1929, Z-a Legolibro, 1931. Edziĝis al bela riĉega E-istino, f-ino Owada-Hinako.

        Kie estas la eklezio de Kristo. De v. d. Hagen, S. J. , el la nederlan­da trad. f-ino M. Borret, 1912, 160 p. Kun eklezia aprobo. Tre disvastigita verko en Ned. Vere ora libreto por ĉiuj, kiuj senpartie deziras ekkoni la katolikan eklezion. W. v. ZON.

        Kiel fariĝi Poeto. v. Parnasa Gvid­libro.

        Kiel fariĝis nia movado? Artikolo de Stojan en la UEA-jarlibro 1928, p: 72-91. Tabela historio pri la ko­menco de la E-movado en ĉiuj part­oj de la mondo, montro de la unuaj pioniroj, grupoj, societoj kaj gazetoj. „Kiel unua provo de tia speco, la ta­belo neeviteble havas kelkajn erarojn kaj mankojn, korekteblajn nur per ko­lektiva kunhelpo.“

        Kiel Plaĉas al Vi. De Shakes­peare, teatraĵo de la 6-a UK, el la angla trad. Ivy Kellerman. 1910, 137 p.

        Kifermann Mikaelo. v. Gabrielo.

        Kihlberg (ĉilberj) Hjalmar, svedo, popollerneja instr. en Vingaker. Nask. 1 jan. 1881 en Kilanda. E-isto de 1928. Prop. kaj kursgvidado Artikotoj.

        Kilomf Rokuro (-roo), japano verk­isto. Nask. 11 okt. 1886 en Tôkyô-si. E-isto de 1922. J-a traduko de „Mar­ta“ el E 1927. ( Kaw.)

        Kikauka (kjikjaŭka) Peteris (ps. P. Kikaŭ), latvo, prof. de la greka lin­gvo ĉe Univ. en Riga. Nask. 28 nov. 1886 en Mihanoviĉi. E-isto de 1907. Trad. latven La Espero kaj novelon el latva lingvo: J. Poruks - Vak­ciniuja krono, 1909.

        Kilian Teodor, ĉeĥo, ŝtata instru­isto ĉe Komerca Akademio en Třebíč. Nask. 26 sept. 1894 en Ivančice. Gvid­is pli ol 20 E-kursojn, ankaŭ el radio-­Brno en 1932-33, kiun sekvis vico de Radio-kurso el Brno ankaŭ en 1934/35. E-lingvaj prelegoj pri diversaj temoj. Verkis lernolibron en 1933.

        Kim Verda E. , koreo, redaktoro. Nask. 30 nov. 1893 en Pjeng-An, Ko­reujo. Verkis elementajn instrulibrojn, tradukis koreajn rakontojn. Kunlabo­ranto de la Enciklopedio.

        Kimel S. , rumano, kuracisto. Nask. en 1875, mortis en 1930. E-iĝis en 1907. Kunfondinto de RES, gvidis la unuan publikan kurson en Bucureŝti, 1907, verkis la unuan rumanan lerno­libron, 1908.

        King Johano Lowe, novzelandano. Mortis 25 sept. 1927 en Auckland. Pre­cipe multe laboris por E en Gisborne, kie li starigis kaj instruis E-klason, disaŭdigis per la loka radiostacio kaj estis del. de UEA. 

        Kio estas Oomoto? 5-a eld. 1933, 96 p. kun ilustraĵoj. Enhavo: Ajabe, Kameoka, La profetino, Majstro De­guĉi, Mirakla epizodo, Granda profeto, Kio estas O, Ĉefinstruo de O, Ka­rakterizaj trajtoj de O-Instruo, Prak­tika agado de O, Statistiko de O-Mov­ado, sept 1933.

        Kiss (kiŝ) Janos, hungaro, d-ro, un­iv. prof. de la kristana filozofio, pa­pa prelato. Nask. 1857 en Szeged, mortis 13 aŭg. 1930 en Spaa (Belgu­jo.) Eminentulo en ŝia fako estis fer­vora E-isto. En 1913 parolado por E dum la int. kongreso de la libroeld­onistoj. Artikoloj.

        Kitzler Leopold, germano jugoslav­uja, privata oficisto en Maribor. Red. en 1928 de Konkordo, trad. ger­manajn beletristikaĵojn, gvidas kurs­ojn, faras propagandon.

        Kizaki Horisi, japano, adv. , eks­membro de prefektura deputitaro de Tôkyô. Nask. 18 okt. l899 en Mie­ken. E-isto de 1919. Estis dir. de JEI, iniciatis kolekton de fundamenta kapitalo por ĝi. - (Kuw. )

        KKK: Konstanta Komitato de l' Kongresoj, v. Kongresoj.

        Klajiĉ Rad. , serbo financa inspek­toro pens. en Beograd. Nask. en 1876. Persista prop-isto, verkis lernolibron en 1910, estas prez. de ES Beograd, del. de UEA. Prez. de 5-a jugoslava E-kongreso.

        Klara lingvo. Esprimo uzata en te­legrafaj rilatoj. Estas kodaj lingvoj, por kiuj oni devas pagi telegramojn laŭ nombro de literoj kaj klaraj lin­gvoj, por kiuj oni pagas laŭ nombro de vortoj. En okt. 1925 la Univ. Te­legrafa Unio deklaris E-n klara lin­gvo. v. PTT. (I. Privat, Hist. Il. p : 171.)

        Klari. Religia romano de M. Ca­talany, el la franca trad. E. Ro­bert. 192G, I36 p. „La celo, montri neceson de religiaj sentoj, ne tro trud­iĝas. Bone tradukita.“ (G. S., ,E' 1929, p: 9.)

        Kleĉka Karel, aŭstro-ĉeĥo, d-ro, pens. policoficisto, „kortega konsil­anto.“ Nask. 1. jul. 1864. Laboris diversmaniere por E, estis prez. de AED kaj de Bohema EK en Wien. Nun prez. de EG „Fideleco,“ kiu ĵus festis sian 25-an fondiĝjaron. Verkas en E.

        Klein (klajn) Alfred, hungaro, ko­mercisto. Naskiĝis 15 aprilo 1900 en Miskolc (Hung.) Ellernis E-n en 1921 en Miskolc, daŭrigis la E-an la­boron en Freiberg i. S. De 1923 ag­adas en la vienaj E-aj grupoj, precipe en Danubio. Estis estrarano de AED ktp. Kunfond. kaj gvidanto de la EG de la Naturamikoj. Artikoloj en HDE. La Socialisto kaj Sennaciulo, precipe pri naturamika movado.

        Klemm Moritz, germano, emerita supera instr. Nask. 18 jul. 1859 en Gahlenz. Specialisto de instruado de infanoj en la unuaj klasoj, por kio li kreis specialan metodon kaj aparat­ojn por legi, skribi, kalkuli. Antaŭ­batalanto por plisimpligo de la G or­tografio. E kursoj laŭ propra metodo; gazetartikoloj. Mondenketo pere de „Chemnitzer Tageblatt“, 1928.

        Klerk Kees de, nederlandano, strat­purigisto. Nask. 29 jan. 1886 en Ben­nebroek. Aktiva sindikatisto, kaj ad­epto de anarĥiista idealo, kontraŭmi­litismo. De 1926 seninterrompe gvidis kursojn, precipe konversacion. Paro­ladoj kaj artikoloj.

        Kliem (klim) Karl (ps. Koko), ger­mano, ŝtata imposta oficisto. Nask. 27 marto 1888 en Winzig. E-isto de 1920: Stariginto de la Z monumento en Bad Reinerz, inaŭgurita 16 aŭg. 1931. Kun­fondinto de Silezia Ligo E-ista (Sileo). Estro por propagando kaj gazetservo en GEA. Prop. artikoloj en komercaj fremdultrafikaj gazetoj. Eldonis gvid­ilojn. Originala teatraĵo duakta: Ra­pidu nur kun paŭzo, parte german- kaj E lingve, ofte ludita.

        Kliemke (klimke) Ernst, (ps. Hein­rich Nienkamp) germano, d-ro jura, ĉefoficisto ĉe  „Deutsche Bank.“ Nask. 2 jan. 1870, mortis 20 febr. 1929 en Frankfurt am M. Multajn jarojn vojaĝ­is en Orienta Afriko, parolis kun la indiĝenoj en ilia lingvo. Pacifisto kaj adepto de Bahaismo. Estis prez. de GEA. Verkis du interesajn verkojn en G lingvo, pri E. (I. E. , 1929, p: 86.)

        Klimas A., litovo. E-isto de 1910. Laboris ĉefe en la suda landparto, di­striktoj Mariapole kaj Kalvarija. Verk­is lernolibron, 1921, kunlaboris al Lit­ova Almanako.

        Klingenberg B. Johss., norvego, in­fanteria kapitano, pacifisto. Mortis 28 apr. 1920. E-isto de 1911. Prez. de EK en Oslo 1912. Estrarano de NEL 1912-13. Verkis kaj eldonigis kelkajn E-aĵojn, precipe kun pacifista enhavo, en la gazeto Intermita Sciigo, 1972-17.

        Kloek (kluk), Adriaan, nederlanda­no, pandisportisto. Nask. 7. majo 1888 en Enkhuizen. E-isto jam antaŭ 1914, kiam li por kaj per E kunlaboris en laboristaj gazetoj. Red. de Neder­land-E, poste Holanda E-isto 1920-31, sekr. de la Ned. Fed. de Laboristaj E-istoj 1920-28, red. ties Intermembran Informilon l922-25, verkis broŝurojn.

        Knock, aŭ La Triumfo de Medici­no. Komedio en tri aktoj, verkis Romains, el la franca trad.  Corret, 1932, 80 p., ludita dum la 24-a UK. „Temas pri  unu malnovmo­da kaj unu modernega kuracistoj; ili trompas unu la alian, sed la nova, Knock, sukcesas. La traduko estas tu­te klasika, ortodoksa.“ (G. S., ,E', 1932, p   165.)

        Kobajaŝi Mokiĉi japano, desegn­isto de Militŝipa Konstruejo. Nask. 1899 en Yokosuka, mortis 23 okt. 1919. Ekstudis E-n 15-jaraĝa. Sindona laboranto en Y. post foriro de Ossaka. - (Kaw.)

        Kobajaŝi Tomeki, japano, estro de Kihoku Cissen Knabina Liceo, en kiu E estas instruata oficiale. Nask. 26 sept. 1897 en Sendai. - (Kaw)

        Koch (koĥ) Anatolo, (ps. Ako), uk­rainano, eksparlamentano ruslanda. Nask. 16 jul. 1887 en Zinkiv, Ukr. E­-isto de 25 jaroj, Del. de UEA en Luck, Polujo, dumviva memhro de UEA. Kunlaboris en Ondo de E, Juna E-­isto k. a. Aparte eld. Deziro de Diakono, de S. Mardas, trad. el la ukraina.

        Koffman A., ruso, librotenisto en Odessa (Rusujo), estis unu el eminen­taj E-poetoj kaj arttradukistoj de la unua periodo (1892-1906). Li verkis originale poemojn kaj tradukis la dramon Kain de Byron, parton de Ili­ado kaj partojn el Faust de Goe­the. La unuaj du aperis en librofor­mo, la lasta troviĝas en malnova jarkolekto de L. I. Liaj stilo kaj tra­dukmaniero distingiĝas per arta sim­pleco kaj viva klareco. Lia pionira laboro meritas atenton de la posteuloj. En la komenca periodo de la litera­tura lingvo li vekis admiron per sia esprimkapableco. En 1896 li planis aperigi poemaron, tradukitan de li el 18 lingvoj. La reformema ondo lin for­portis en la tendaron de la idistoj, (poste li iĝis Occidentalisto), tamen liaj postlasitaj verkoj kaj tiama lingvo­kulturado restas rimarkindaj.

        J. BAGHY

        Koivu (kojvu) Johan Isak, finno, instr. Nask. 19 dec. 1882 en Paavola. . . Komunuma agado en la hejmurbo Vi­ipuri. Fervora agado por E en instr. kaj lab. rondoj. Multaj kursoj.

        Kókai Ludoviko, E-a librejo. La unua librovendejo en Hungarujo, kiu apogis la disvastigon de E. La bon­famo de la firmo multe helpis al la  E-ista afero. La librovendejo (Budaprot, Kamermayer Karoly-utca 3. ) es­tis ofte renkontejo de la ĉefurbaj kaj provincaj E-istoj. La firmo aranĝis en 1911 lit. konkurson. Ĝi eldonis divers­ajn gramatikojn kaj vortarojn, scienc­ajn verkojn de Vorös, multajn propa­gandilojn, glumarkojn, insignojn ktp. La nuna posedanto estas Rezsö Kókai.

        Kókai Rezsö, hungaro, posedanto de librovendejo. Nask. 1879 en Budapest. Dum multaj jaroj komitatano de HES. Faris multon por la disvastigo de E pere de sia firmo, kolektis la E-librojn aperintajn en Hungarujo kaj eldonis listojn pri ili.

        Kökény (kokenj) Lajos, hungaro, parlamenta stenografo (antaŭe ĵurna­listo kaj mezlerneja prof.). Nask. 31 majo 1897 en Sátoraljaujhely. E-isto de 1919. Fond. en 1928 H. Heroldo, red. kaj eld. ĝin ĝis 1930. Verkis prop. broŝuron 1928. De 1930 aperigis kvar kajerojn de E-Jarlibro H-lingve. Aran­ĝis lit. vesperojn, ankaŭ en la Muzik­akademio, organizis skribenketon pri E, 1931. De 1932 afergvid. vicprez. de HES. Iniciatis (1932) kaj gvidas la ek­zamenan komitaton. Alfaris la Radnai-­stenografion al E, 1928 kaj samjare faris E-paroladojn dum la int. kongre­so de stenografoj en Budapest. Laŭ komisio de sia oficejo li interrilatas pere de E kun la parencaj oficejoj de la mondo por fondo de kolektelo pri dokumentoj de la parl. stenografoj. Laboris por E ankaŭ en la Paneŭro­pa movado. Diversaj artikoloj, ankaŭ en tri H. Enciklopedioj pri E. Redaktoro de la Enciklopedio.

        Kolar Fran, kroato, financa konsi­lanto. 1877-1927. Pioniro, fondis en Bjelovar 1906 la unuan E-grupon en Kroatujo. Trad. en 1911 la historian romanon La Trezoro del' oraĵ­isto de A. Ŝenoa.

        Kolektado. La kolekta instinkto kunnaskiĝas kun kelkaj homoj. Oni kolektas la plej diversajn aĵojn. El kul­turhistoria vidpunkto estas grava la kolektado de bildoj, libroj, gazetoj, presaĵoj, landkartoj, statuoj, bestoj, floroj, armiloj, roboj, monoj, porcela­noj, komunikiloj, ktp. Sed estas kolek­tataj ankaŭ la plej diversaj objektoj, kies kolektado unuavide ŝajnas sen­senca, kiel bastonoj, tabakujoj panto­floj, perukoj, ŝlosiloj, amuletoj, glumarkoj, poŝtkartoj poŝtmarkoj, tram­vojbiletoj, alumetskatoloj, ktp., sed ili per la kolektado akiras gravecon. La kolektantoj sentas plej forte la neces­econ de LI, ĉar por la kolektado oni bezonas tutmondajn interrilatojn. In­ter la E-istoj estis ĉiam multaj kolek­tantoj. Ekzistis jam diversaj efemeraj E kolektantaj societoj, kluboj kaj gaz­etoj, ankaŭ UEA havis antaŭ la mond­milito kolektan fakon, sed ĉiuj tiuj ĉesis. En jan. 1932 fondiĝis „Tutmon­da Asocio Kolektanta“ (TAK), kiu jam havas 140 anojn en 14 landoj, ankaŭ propran gazeton   Tutmonda Kolektanto, eldonatan en Jablonné n. Orl. (Ĉeĥosl.) Prez. estas d-ro Jo­zefo Takács, Nagymaros, (Hung.), vicprez. F. Schreibenreiter, Wien, VII. Hermanng. 31/26. Kasisto F. V. Mi­zera, Jablonné n. O.

J. TAKÁCS.

        Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof. En 1901 Z, dank' al perado de Beau­front, subskribis kontrakton kun gran­da eldonfirmo Hachette (v.) en Paris pri eldono de la kolekto. Ĉi enhavis verkojn nur ekzamenitajn de Z mem kaj la firmo ricevis ekskluzivan mono­polon por eldonado de ili. Tiamaniere estis garantiita apero de vere bonaj, rekomenditaj verkoj E-aj. Sed baldaŭ la firmo pretendis, ke ĝi sola havas la rajton eldonadi E-verkojn, kio ne trovis ĝeneralan konsenton. Z mem en 1905 ĉesigis la „kolekton aprobitan“ kaj de tiam la firmo eldonis nur liajn proprajn verkojn. En tiu ĉi modela serio aperis lernolibroj kaj vortaroj por francoj kaj multaj lit. verkoj (E-aj Prozaĵoj Hamleto  und Krestoma­tio; Elektitaj Fabloj k. a.).

I. ŜIRJAEV.

        Kolev Panajot bulgaro, liberprofe­siulo. Nask. en 1892 en Sofia, loĝas samloke gvidis multajn kursojn. Unua lektoro de E en la ŝtata blindula in­stituto en Sofia. Organizis la laboris­tan E-movadon en B.

        Koln. (Kolonjo). Urbo en German­ujo sur ambaŭ bordoj de la Rejno; 740. 000 loĝantoj. 25-a UK 29 jul. 5 aŭg. 1933; la kongreson antaŭis grav­aj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; okazis interkonsento pri la organizo. Tie aperas la grava E-a gazeto HDE.

        Kolobaŝkin K. M., ruso, ortodoksa pastro. Nask. 20 dec. 1892 en vilaĝo Nataljevka (Orel). E-n li ellernis dum junula aĝo. Li kunlaboris je Litera­turo, Espero Katolika kaj HDE. („Leteroj el USSR“). Faris di­servojn  en E.

        Kolombio, Suda Ameriko. Supozeb­le la unuaj E-istoj troviĝis tie en 1904-05. En 1909 la movado estas sufiĉe forta: tiam ekzistis E grupoj en Cucuta, Altamira kaj Bucaramanga, en la unua aperis ta gazeto K-a Stelo, la prop-on kaj kursojn gvidis d-ro Abel de Rico. Laŭ UEA-1928 pioniro estis en 1909 ankaŭ San José de Cu­rula. Poste la grupo unuiĝis en Li­gon de K-aj E-istoj, kiun en 1911 ak­ceptis sub sian patronadon la respub­lika prez. Laŭ la Dietterle-statistiko 1928 E-istoj ekzistis en 7 lokoj. „K-a E Asocio estas definitive fondita.“ (ICK-raporto 1931) UEA-del.  en 1933 en Sogamoso.

                                                                              I. ŜIRJAEV.

        Kolportista Asocio, v. Interniaro.

        Komerca konfereneo en Venezia, v. Italujo kaj Komerco.

        Komercista Especanto-Unio: KEU. (v. )

        Komerco. Helplingvo ĉie uzata estus faciligo por korespondo, por eldono de prospektoj, reklamoj, ĝi signifus ŝparon kaj raciigon. Tamen ĝuste pro tio, ke la relative malgranda disvast­iĝo de E ne promesis sufiĉe da pro­fito, la komerca mondo nur hezitante kaj iom post iom provis ekuzi E-n. La ĉefa uzadkampo estis la reklamado en E gazetoj kaj per prospektoj, precipe por varoj, kiuj interesas ĉiujn homojn. Eldonaĵoj por specialaĵoj kaj por cer­taj branĉoj ne povis trovi intereson su­fiĉan. La plimulto de tiaj reklamoj ne havis grandan efikon, krom tio, ke la E-istoj fiere montris ilin kaj uzis ilin ĉe ekspozicioj por pruvi la praktikan uzon. Nur kelkaj amasartikoloj ricevis aĉetantojn per la E-a reklamo kaj nur en limigita nombro oni sukcesis fari negocojn per E-a korespondado.

        Jam antaŭmilite oni rekomendis, ke la komercistoj simile, kiel ili surpresas sur la leterpaperon la tetefonnumeron, telegramkodon, surpresu „Oni kores­pondas Esperante“, por ke alilandanoj vidu la uzon. Malmultaj E-emaj firmoj faris tion, sed la efiko estis ĉefe propaganda. Tamen kelkajn tiajn korespondojn oni ĝoje priskribis en la E-aj gazetoj.

        Komercaj ĉambroj kaj kon­ferencoj. Jam ia „Kongreso por Int. Ekonomio“ en 1905 en Mons es­primis la deziron, ke E estu instruata en lernejoj. - La unua komerca ĉam­bro, kiu oficiale helpis E-n, estis la Londona, kiu deklaris sin favora en l905 kaj jam, en 1906 aranĝis publik­ajn ekzamenojn en E kaj daŭrigis ilin ankaŭ poste. Tiuj ekzamenoj daŭris  ĝis ĉ. 1930, kiam eĉ pli grava aŭto­ritato, la „Royal Society of Arts“ de­cidis aranĝi la E-ekzamenojn. ­La dua komerca ĉambro, kru demonstraciis antaŭ la mondo sian fa­voron, estis tiu de Los Angeles, kiu en 1912 sendis tra la mondo Par­rish (v. ). Li vizitis 19 landojn kaj faris paroladojn pri sia patrujo. Tiu ĉi ĉambro eldonis 64 paĝan gvidlibron pri Kalifornio, bele ilustritan. Ĝis 1914 51 francaj, 3 anglaj, 7 germanaj, 1 hispana, kaj 1 usona komercaj ĉam­broj deklaris sin por E. - La kongreso de la komercaj ĉambroj en Mad­rid rekomendis la instruadon de E. ­En 1917 la Londona Komerca Ĉambro presigis l000 e-rojn de la broŝuro „A  ommon Commercial Language“. La brita komitato pri komuna komerca lingvo, - fondita en 1917 - eldonis pluajn 9000 e-rojn. Samjare ĝi organizis paroladojn en britaj urboj.

        Post la milito Andre Baudet (v.) atingis ĉe la Pariza Komerca ĉambro, ke tiu gvidu la propagandon inter la komercaj ĉambroj kaj per ili inter la komercistaro. Li submetis al la kunsido de la ĉambro 9 febr. 1921 plenan raporton pri E, ĝiaj konkurantoj, ĝia disvastiĝo, kaj ankaŭ rezolucion, laŭ kiu la ĉambro rekonas la gravecon de E, enkondukas ĝin fakultative en sian propran komercan lernejon kaj rekomendas ĝin al la komercaj ĉambroj de la mondo. La kunsido akceptis  la rezolucion kaj la tuta teksto de la raporto estis aldonita al la raporto de la Ligo de la Nacioj.

        La saman raporton prezentis Baudet en 1923 dum pasko en Venezia  ĉe la Int. Konferenco por Komerca Helplingvo, kunvokita per la Itala-Svisa Komerca Ĉambro,  Genève, kaj sub protekto de itala ministro de l' Industrio kaj komerco. La konferenco, ĉe kiu reprezentigis sin (preskaŭ nur per konataj E-istoj) 90 komercaj ĉambroj, 8 ministerioj de komerco, 21 foiroj, 61 komercaj institutoj entute el 27 landoj de 5 kontinentoj, uzis E-n, kiel konferencan lingvon, akceptis similan rezolucion, kiel la Pariza Ĉambro kaj akceptis rekomendajn rezoluciojn pri foira, rad­ia kaj turisma uzado de E. Kiel mo­delon, oni prezentis la parizan komercan jarlibron de „Bottin“, kiu enhavis partan signon ĉe la nomoj de komercistoj, kiuj uzas E-n. La konferenco estis kunligita kun oficialaj vizit­oj ĉe estraroj, institucioj, akceptoj ktp. La Komerca Ĉambro Itala por Svisujo en Genève eldonis en kelkaj lingvoj, ankaŭ en E, la protokolon de la konferenco, kiun oni dissendis al ĉiuj ĉambroj.

        La ICK kun la franca societo „E et Commerce“ kaj la Pariza Komerca Ĉambro aranĝis duan komercan konferencon dum majo 1925 oka­ze de la Foiro en Paris. La ĉambro mem invitis kaj subvenciis. Reprezentigis sin 155 ĉambroj kaj 100 aliaj ko­mercaj organizaĵoj. La malferma kunsido okazis kune kun la samtempa int. scienca konferenco en la halego de la Universitato (Sorbonne), kiun ĉeest­is 200 personoj. Parolis famaj scienc­uloj kaj reprezentantoj de registaroj. La kunsidon disaŭdigis pariza radio­stacio. La laboro de la konferenco mem ne estis grava.

        Laŭ iniciato de ICK la direkcio de la Int. Foiro de Frankfurt a. M. kaj la Organiza Oficejo de la urbo invitis por pasko 1929 int. konfer­encon por turismo kaj rek­lamo. La organizan laboron plenu­mis Robert Kreuz. Venis gravaj parolistoj (ne E-istoj), sed E estis la ofic­iala traduka lingvo. Reprezentigis sin 86 korporacioj el 14 landoj, inter ili 15 pere de ne E-istoj. Ankaŭ tiu ĉi kon­erenco akceptis favorajn proponojn rilate E-n, tamen la oficialaj int. ko­mercaj reklamoficejoj ne okupiĝis plu pri E pro manko de taŭgaj personoj, kiuj estus daŭrigantaj la laboron en tiu medio.

        La prez.-oj de la komercaj ĉambroj de Francujo kaj Alĝerio en 1931 adop­tis deziresprimon pri la utileco de E. La komerca ĉambro en Sheffield or­ganizis klason por lernado de E en 1931.

        Ministerioj, instruado. La rusa cara ministerio por komerco kaj industrio sendis Nedoŝivin kiel dele­giton al la UK en Antwerpen en 1911. Pri tio la ministerio aperigis amplek­san raporton ruslingve kaj en 1913 pa­gis subvencion por E-a komerca ofic­ejo en Petrograd. - Poste ankaŭ aliaj ministerioj reprezentigis sin ĉe la konferencoj por komerca lingvo kaj ĉe UK-oj. - La nederlanda ministerio de publika instruado eldonis 2 febr. 1931 dekreton N-ro 41.241., laŭ kiu E povas esti fakultative instruata en ko­mercaj lernejoj kaj kursoj. Tiuj kursoj povas ĝui ŝtatan subvencion laŭ pli frua tiurilata dekreto.

        La fama katalogo de Davidov (v.) jam en 1911 enhavis la nomojn de 6 lernolibroj por komercistoj. La unua aperis en 1903 ĉe Hachette, Paris, Komercaj leteroj de Berthelot kaj Lam­bert. Grava estis la E-a eldono de O' Connora komerca korespondaro, eld. en 1907 de Guilbert. Pitman. - Ĝis 1914 en 22 landoj en 52 komercaj lernejoj okazis kursoj laŭ tiam eldonita statistiko. El tiuj 16 estas ger­manaj lernejoj. - Plej grandan aten­ton ricevis antaŭ la milito la donaco de mondfama franca kaŭĉukindustri­isto Michelin de fr  20. 000 al la Societo SFPE por disdoni kiel pre­miojn al junuloj lernantaj E-n. La E-aj gazetoj enhavis reklamojn de la aŭto­gumradoj de Michelin. - La Int. Aso­cio por Komerca Instruado eldonis sian programon por sia int. kongreso en Wien en germana kaj E lingvoj. Estas menciinde, ke en 1908 E. Wucher aperigis kajeron dulingvan: ger­manan kaj E-an pri Duobla Librotenado. - Post la milito la komercaj fakvortaroj kaj frazaro de R. Kreuz kaj A. Mazzolini, ankaŭ komerca koresponda libro de R. Kreuz estas la Plej valoraj eldonoj. En la lasta en­estas la transportletero de la Pariza Komerca Ĉambro, kiu estas presita en franca ka  E-a lingvoj.

        Prospektoj. En la katalogo de Davidov (1911) estas listo de 11 ko­mercaj prezaroj, katalogoj kaj pros­pektoj. Laŭ tiu listo oni eldonis ĉefe 1-2 paĝajn foliojn, sed jam troviĝas ankaŭ rimarkindaj eldonaĵoj. Eble la plej farnaj estas tiuj de la granda angla farmacia firmo kaj fabriko Bor­roughs, Wellcome and Co., kiu ĝis nun ofte ree eldonis prospektetojn en E. La plej malproksime eldonita estis „Prezaro de Nov-Zelandaj Produktaĵ­oj de Carswell“ eldonita en 1907. La plej ampleksa el ta fruaj eldonoj estis la 36 paga prospekto de la Consett­ferofabriko el 1907 kaj la 48-paĝa ilustrita katalogo de tiam granda foto­fabriko Hüttig A. S. en Dresden. - ­Menciinde estas, ke tiamaj konataj skribmaŝinfabrikoj, kiel la Ideal, Yost, Hammond kaj Oliver eldonis il. kata­logojn en E. - Laŭ la supra listo la unuaj komercaĵoj, kiuj portis la no­mon „Esperanto“, kaj havis pri tio prospekteton, estis la ,E' sapo de ang­la firmo Goodliffe, Nottingham, la ,E' bonbonoj de A. Perkowski, Kovno, kaj ,E' ĉokolado de svisa fabriko Tobler kaj Kio, Bern, (kiu poste fab­rikis ĉokoladojn kun Ido-reklamoj). ­Jam en 1910 la pariza fabriko De­berny et Cie eldonis sur 18 paĝoj prospekton pri la E-aj kaj „supersig­nitaj“ presliteroj. - Samjare aperis la unua prospekto pri aŭtomobiloj, eldo­nita de Clement Bayard, Paris. Plej grandan sukceson signifis antaŭ la milito la apero de prospekto de la Por­celan-Fabriko en Meissen Saksujo, kiu laŭ reklamo en E gazeto ricevis konsiderindan mendon el An­glujo. Ankaŭ la germana firmo Rei­ner, Berlin, publikigis en 1914, ke laŭ reklamo en E gazetoj ĝi ricevis dum du monatoj 439 mendojn el 32 landoj. - Tiutempe precipe la Saksa, Bavara kaj Würtemberga E Institutoj okupiĝ­is pri disvastigado de komercaj reklamoj en E. La lastnomita atingis gra­vajn sukcesojn. Al ili oni povas danki, ke ĉe la Int. Kongreso de Komerca Instruado en Budapest en jaro 1913 estis aparta E ekspozicio. - Listo el 1914 jam montras 172 prospektojn, katalogojn, reklamfoliojn. La aldono de „E Triumfonta“: Int. Komerco enhavis en 1923-24 sub nomo „Int. Adresaro“ senpagan firmo-registron pri komercaj firmoj, entreprenoj k. s., kiuj iamaniere uzis E-n. La sama publikigis partojn de leteroj de komercaj ĉambroj por E.

        Mono. La int. komercon deziris plifaciligi kaj plisimpligi la spesmilo (v.) kaj la „Ĉekbanko E-ista“ (v), kiu jam uzis tiun monsistemon kaj peris la transpagon de monsumetoj inter E-istoj ĝis eksplodo de la mond-milito. Oni uzis 20.000 ĉekojn kaj 40.000 transpagilpoŝtkartojn, la banko havis 700 konto-posedantojn en 40 landoj.

        Int. varborso. Al alvoko de H. Fischer, grandindustriisto en Bucureŝti kunvenis 3 apr. 1923 en Venezia okaze de la Int. Konferenco por Komerca Helplingvo 24 komercistoj kaj oficistoj por ebligi interrilaton per E kaj ekkoni reciproke la vendatajn varojn. La kunveno estis simila al malgranda specimenfoiro. La ĉeestantoj montris specimenojn aŭ prezarojn de varoj kaj provis fari negocon. Kelkaj sukcesis. Ili fondis societon sub nomo „Inf. Varborso“, kiu havis duan kunvenon dum la UK en Nürnberg. Poste la societo ĉesis doni vivsignon. - Similan celon havis rubriko en „Int. Komerco“ nomita „Borso de IK“ publikigante senpage ofertojn kaj serĉojn de varoj (1923-24).

        Societoj kaj gazetoj. La unuaj komercaj gazetoj estis la Export E-ist, eld. en Chicago, (1909-24) kaj la Komerca Bulteno, organo de la komerca fako de UEA, eld. en Dijon en 1911. (Red W. Vogler). UEA havis kiel apartan fakon la unuan komercan organizon por E-istoj. Alia klopodo estis, ke komercaj gazetoj nacilingvaj enhavu E-ajn partojn, resumojn simile al aliaj fakgazetoj naci-lingvaj. Laŭ la katalogo de Davidov la gazeto „Organisation“, germanlingva fakrevuo komerca kaj industria, eld. de H. Th. Hoffmann, Berlin, en   1907 havis unuafoje konstantan E-an fakon.

        UEA estis inter la unuaj, kiuj servis ankaŭ praktike por komercistoj. Jam en 1914 inter la delegitoj estis 285 el komerca branĉo, el ili 126 komercistoj, 15 agentoj, 47 komercoficistoj, 41 bankoficistoj kaj 16 industriistoj. En sia gazeto sub „Reciproka Informado“ estis konstanta rubriko, kiu

enhavis demandojn kaj ofertojn pri vendotaj kaj aĉetotaj varoj. Similan rubrikon ĝi enhavis en postmilitaj jarkolektoj sub rubriko „Int. Komerco“.

        La komercaj servoj estis ofte gravaj kaj videble kreskis Laŭ statistiko la delegitoj anoncis al Centro plenumitajn komercajn servojn: en

  1909      1910        1911        1912        1913

  1120      1513        2698        2835        3710

  Post la venecia konferenco aperis unuafoje propono en la gazeto de UEA ke ĝi havu apartajn delegitojn nomitajn „Komercaj Delegitoj“ (K. D.) en ĉefaj lokoj, por esti je dispono en specialaj komercaj servoj, informdonoj, ktp.

        En 1913 fondiĝis en Paris „E-ista Komerca kaj Industria Asocio“, kiu enhavis konstantan komercan ekspozicion en sia ejo kaj deziris aranĝi grandan komercan E-an ekspozicion okaze de la UK en Paris.

        En 1917 s-ino Farges aranĝis ĉe Lyon-a Foiro E-an oficejon kun ekspozicio, post la milito oni imitis tion en preskaŭ ĉiuj gravaj foiroj, sed kelkaj (ekz. en Budapest) havis jam antaŭmilite E-standojn.

        En 1914 SFPE eldonis franclingvan broŝuron por komercistoj de Rollet de l' Isle.

        Laŭ la statistiko el 1914 tiam estis dek komercaj fakgrupoj, en 7 landoj. En 38 landoj 968 firmoj kaj komercistoj havis E-istojn (ĉu kiel ĉefojn, ĉu kiel oficistojn). Tamen en tiu nombro enestas ankaŭ la apotekistoj, inĝenieroj, ktp., kiuj funkciis kiel delegitoj.

        Dum la milito eklaboris en Britujo kaj en kelkaj landoj (ekz. Argentino, Polujo, Belgujo, Svisujo) komitatoj por, la prop. D-ro H. Unger eldonis de 1919-22 bone redaktitan gazeton Int. K-a Revuo, Zürich. Poste provis la E Triumfonta (HDE) aperigi kiel aldonon en marto 1923-okt. 1924 grandformatan, interesan gazeton Int. K. red. de H. Unger kaj R. Kreuz. La intereso denove ne estis sufiĉa kaj post ĉesigo UEA donis aldonon al sia ,E', sub titolo Ekonomia Kuriero, red. de R. Kreuz. Ĝi aperis nur en 1925.

        Tiutempe eklaboris sub gvido de d-ro H. Unger simila komitato „Svisa Asocio por la Universala Komerca Lingvo“, fondita en 1919. En Gand la nomo de simila belga komitato estis „Pro Belgica“. Tiuj komitatoj akiris por prez-oj gravajn personojn.

        Dum la milito la en London fondita Komitato por Komuna Komerca Lingvo aranĝis interesan eksperimenton. En diversaj landoj - apartenantaj ĉefe al la „ententec“-ŝtatoj, samtempe komencis lerni E-n komercaj oficistoj kaj poste ili samtempe korespondis unu kun la alia. La celo estis pruvi, ke komercistoj el diversaj landoj povus jam post kelkmonata studado de sia oficistaro enkonduki E-n. La eksperimento estis nek sufiĉe konigata al komercistaro nek energie daŭrigata, por

konstante dokumenti la eblecojn per E.

        La ekkomenca entuziasmo postmilita baldaŭ ĉesis kaj la komitatoj eksilentis. Similan sorton havis E-fako de japana ampleksa komerca revuo „The World Salesman“ kaj la franca ledindustria gazeto „Le Cuir“, kiu en 5 lingvoj, ankaŭ E-e publikigis listojn de ledindustriaj firmoj.

        En 1919 fondis Leander Tell en Stockholm svedan societon por komerca lingvo, kiu fariĝis poste „Int. Federacio por komuna komerca lingvo“ sub lia prezido kaj havis grandan

fakkunvenon en 1922 dum la UK en Helsinki. Dua kunveno estis dum la UK en Nürnberg, sed la kunveno en Wien estis jam parte malsukceso. La gazeto „Int. K-a Revuo“ estis oficiala organo de la federacio, poste la „Int. K.“ de „E Triumfonta“, sed la komerca movado denove montriĝis malforta, la fakrevuoj kaj fakaldonoj ĉesis kaj ankaŭ eksilentis la federacio.

        Similan sorton havis la Komerca Muzeo, fondita kun simila celo (var-interŝanĝo, konstanta ekspozicio), post la milito en Paris per Meras, kiu eldonis gazeton parte en E.

        Estas menciinde, ke en 1924 oni fondis en Fulde, Germanujo, „Ekonomian Unuiĝon de Inf. Katolikaj Komercistoj“, kiu deziris precipe la katolikajn komercistojn interrilatigi per E.

        En Aŭstrujo estis projekto pri apuddanuba komerca societo sed ĝi eksilentis. En Paris fondiĝis la E kaj Komerco, asocio por la disvastigo de franca komerco per E, kiu funkcias ankaŭ nun. Ĝi eldonis aparte bultenon, kiu aperis sur la paĝoj de La Movado.

        En Japanujo mallongtempe laboris E Komerca Korporacio.

        Apud Dresden fondiĝis en 1922 la Komercista E Unio, (KEU, v.), kiu tamen ne estas societo de komercistoj sed propejo por precipe germanaj varoj per E, havante agentejojn en diversaj landoj. Ĝi eldonas informan bultenon kun ofertoj kaj anoncoj.

        Terminaro Komerca aperis en n-ro 2. (majo 1923) de „Int. K.“ Similan oni eldonis, kiel projekton por aldoni al ŝlosiloj, red. de prof. Cart, dum la komerca konferenco en Paris 1925. Liston de varoj aperigis E-e la Foiro de Leipzig en 1918 (Listo de la Komercaj Branĉoj) kaj poste ankaŭ la Foiro de Frankfurt. P. BALKÁNYI.

        Foiroj. En la postmilitaj jaroj la plimulto de la int. foiroj unupost la alia ekuzis E-n por reklamo. Kelkaj foiroj, ekz. tiu de Leipzig, Frankfurt, Budapest, Lyon, Reichenberg, ktp. eldonis afiŝojn, prospektojn, glu-markojn, cirkulerojn regule kaj en rimarkinda nombro. La Unio de l' Int. Foiroj en Milano rilatas favore al E. En la lastaj jaroj pro la malkresko de la int. komercaj rilatoj ankaŭ la uzo de E malkreskis ĉe la foiroj. (l. la ĉiujarajn raportojn de ICK.)

        Informoficejoj. Ilia unua mondkongreso, okazinta 1930 en Wien, unuvoĉe akceptis rezolucion pri enkonduko de E en la sferon de la informoficejoj. Josef Eugen Kun, la ĝeneraldirektoro de „Confidentia“, aranĝinto de la kongreso, ankaŭ estas amiko de E.

        Kompatinda Klem. Rakonto originale verkita de Merchant. 1931, 90 p. „Amuza rakonto, kiu neniam enuigas la leganton. La stilo estas senriproĉe agrabla.“ (Totsche, L M, 1932, p: 57.)

        Kompleta Gramatiko kaj Vortfar­ado en Esperanto. De Fruictier, reviziita kaj kompletigita de Gren­kamp-Kornfeld. 1930, 200 p. „La libro kunigas la antaŭajn verkojn de Fruictier; sed ĝi enhavas ankoraŭ la 16-regulan gramatikon, ĉapitron pri fonetiko, koncizan, sed sufiĉan trak­taĵon pri versfarado Klara, objektiva kaj bonlingva instruilo por homoj en­penetrema  en nian lingvon.“ (Berger, H D E, 1930, n-ro 30.)

        Komunismo. v. Marksismo

        ­Komunista Internacio (komintern) pridiskutis la demandon pri E en sia 2-a kongreso, 6 aŭg. 1920, kiam hispana delegito Pestana proponis, „ke ĉiu oratoro en int. kongreso“ parolu en la plej facila por li lingvo kaj ke el ĉiu parolado estu farata nur unu traduko en helpa lingvo E.“ La propono  estis transdonita al Ekzekutiva komitato por pristudo. Similan proponon prez­entis al Komintern skribforme Raj­mond Lefebvre, Bombacci kaj 23 ali­aj subskribintoj. Rezulte la sekretari­aro de Komintern formis specialan studkomisionon en konsisto de J. Po­gany (ekskomisaro en Hungara Sovet­respubtiko), Henri Guilbeaux kaj Hans Itschner. En la 3-a kongreso de komintern, 12 julio 1921, la demando pri LI. denove estis priparolita kaj oni denove komisiis la aferon al la Ekz. Komitato. Sub influo de l' idisto Itschner, sekr. de la studkomisiono, tiu ĉi lasta nemulton studis. Per du voĉoj de Itschner mem kaj Guilbeaux, malgraŭ sindeteno de la prez. Po­gány la komisiono decidis aprobi E-n kaj Idon samtempe; sed rekomendis al ĉiuj komunistoj lerni prefere Idon kiel „pli perfektan“ ol E. Tiu ĉi „de­cido“, neniam aprobita de komintern mem, estis blufe uzita de l' idist­oj por propagando de Ido en komun­istaj medioj kaj sur ĝia bazo kelkaj kom. partioj, ekz. Ĉeĥoslovaka, Mek­sika, Greka, Luksemburga, Ruĝa Sport-Internacio, Int. Laborista Helpo k. a. organizaĵoj alprenis respektivajn rezoluciojn. Baldaŭ tamen la sekretari­ejo de Ekz. komitato de K. I. oficiale likvidis la komisionon sen alpreno de ia ajn decido ĉu pri E. ĉu pri Ido. De post tiu fuŝafero la demando pri L. I. neniam estis retuŝata en la kongresoj de K. I., sed ĝia sekretariejo ofte in­teresiĝis pri la movado.

v. ESKI. N. NEKRASOV.

 

        Kondicionalo estas uzata

        l. en ĉefpropozicioj:

        a) por montri emon por io, aŭ la eblon de ago okaze de l' estonta ple­numiĝo de io. Ekz: mi volonte ko­respondus kun vi; ni bedaŭrus vian  malfeliĉon; mi irus promeni, se la vet­ero iĝus pli bona.

        b) en esprimoj necertaj pro ĝentilo aŭ dubo, anstataŭ indikativo. Ekz: mi  volus ion diri; mi dezirus vin vidi; ĉu vi donus al mi fajron? ĉu mi dev­us vin forlasi?

        c) por esprimi, ke supozo fiktiva, ne plenumita, kunportus certan agon aŭ staton. Ekz.: mi estus feliĉa, se mi estus riĉa (mi ne estas riĉa); ĉe bonaj cirkonstancoj mi entreprenus tiun afe­ron (la cirkonstancoj ne estas bonaj);

        2. en dependaj propozicioj:

        a) por montri, post se, ke la su­pozo dirita ne estas plenumita. Ekz.: se vi estus farinta vian taskon, mi vin rekompencus (supozo fiktiva: la tasko ne estas farita);

        (Se la supozo estas ebla, oni uzas indikativon. Ekz.: se vi faris vian taskon, mi vin rekompencos.)

        b) por akcenti, ke la enhavo de l' dependa propozicio ne respondas al la realo. Ekz.: ni diris al vi nenion, kio estus malvera (Z).

        c) post la konjunkcia kvazaŭ, kiu same montras, ke la diro estas nere­ala. Ekz.: li aspektas, kvazaŭ li estus maljuna (li ne estas maljuna, sed se li estus, li aspektus same).

        (Ĉe la adverba kvazaŭ oni uzas indikativon. Ekz.: mi kvazaŭ falis el la ĉielo. La adverban kvazaŭ (kvazaŭe) oni povas ekkoni per tio, ke ĝi estas en ĉefpropozicio, aŭ se ĝi troviĝas en propozicio dependa tie estas ankaŭ konjunkcio. Ekz.: ĉu vi memoras la vintron, kiam ni kvazaŭ glaciiĝis en nia ĉambro?)

        3. en ekkriaj frazoj, por montri de­ziron. Ekz.: se li venus! se mi suk­cesus! KALOCSAY.

        Kondo Kuniomi, japano, bibliotek­isto. Nask. 17 majo l905 en Kagos­ima. E-isto de 1923. Studis lingvo­sciencon en Imperia Univ. de Kyôto kaj prezentis al ĝi kursofinan tezon pri kompara studo de artefaritaj lin­gvoj. Prez de XXI-a JE-Kongreso en Kyôto. Diligenta gvidanto de E-ista Ligo en Kyôto - (Kuw)

        Konferencoj. La Kontrakto de Hel­sinki antaŭvidis ankaŭ la okazigon de teknikaj konferencoj, sub la aŭspici­oj de ICK, aplikantaj E-n en praktika maniero. Tia konferenco jam estis okazinta je pasko 1922 en Genève, nome la Int. Konferenco pri E en Lernejoj. Ĝin kunvokis la Pedagogia Instituto J. J. Rousseau en Genève kaj partoprenis centoj da instruistoj el 28 landoj kaj ne malpli ol 16 reprezentantoj de registaroj. Mult­aj raportoj pri la kongresoj de la E-a instruado estis prezentataj al la Konferenco kaj samtempe  multe da in­teresa materialo estis kolektata por la sekretariaro de la Ligo de Na­cioj, kiu tiam okupis sin pri E.

        En 1923 en la paskaj tagoj okazis la Int. Konferenco por komuna komerca lingvo en Venezio, invitita de la Ko­merca ĉambro por Svisujo. Krom diversaj ŝtataj reprezentantoj kunven­is kelkaj centoj da delegitoj de Ko­mercaj Ĉambroj, Foiroj kaj ekono­miaj organizaĵoj. La konferenco liver­is interesajn raportojn pri la jam far­itaj spertoj kun E en la komerco.

        En aprilo 1924 Prepara Konferen­eo por int. Radiotelefona interkonsen­to en Genève okupis sin pri la divido de la ondlongoj por radio-disaŭd­igo kaj pri la uzo de E en tiu  disaŭdigoj.

        Je pasko 1925 okazis en Parizo samtempe 2 konferencoj, nome la Int. Konferenco por uzado de E en Sciencoj puraj kaj aplikitaj organiz­ita de la Int Scienca Asocio E-ista, kaj la Dua Konferenco por la uzado de E en Komerco kaj Industrio sub aŭspicioj de la Societo „E et Com­merce“ kaj la Komitato de la Pariza Foiro.

        Dum la diversaj konferencoj, en ki­uj ĉeestis multaj reprezentantoj de nacia Societoj, okazis ankaŭ kunsidoj de IK kun KR kaj la komitato de UEA. Tiamaniere prezentis sin la ok­azo havi kunsidojn de la gvidantaj komitatoj ankaŭ inter la ĉiujaraj kon­gresoj.

        La paska tempo de 1926 ne vidis specialan teknikan konferencon, sed tamen okazis kelktaga kunveno de la nomitaj komitatoj en la historia sa­lono en Locarno, kie estis subsignita antaŭe la interŝtata Pakto de Lo­carno.

        La antaŭaj konferencoj estis oku­pintaj sin senpere pri la problemo de int. lingvo kaj akceptis rezoluciojn, favorajn al E. Pli grava tamen estis la uzo de E praktike kaj kiel nura traduka lingvo en Konferenco Paco per Lernejo, kiun dum la paskaj  tag­oj de 1927 la Int. Eduka Oficejo el Genève kunvokis en Praha. Kaj same la interreligia Konferenco por la Paco en Hago, tuj antaŭ la Antwerpena Kongreso en 1928 realigis la aplikon de E kiel nura traduka lingvo.

        Denove je pasko 1929 sub aŭs­picioj de la Foira Oficejo kunvenis en Frankfurt am Main Int. Konfe­renco por Turismo kaj Reklamo, kie ankaŭ ĉiuj paroladoj, se ne faritaj en E, estis tradukataj nur en tiun lingvon.

        Kvankam ne tiel plene, E faris an­kaŭ utilajn servojn por tradukado en la Tutmonda Kongreso de la Uni­versala Federacio de Pedagogiaj Aso­cioj en Aŭg. 1929 en Genève, en kiu kongreso partoprenis multa E-istoj.

 J. R- G. ISBRÜCKER.

        20-24 majo 1934 okazis en Wien Int. Konferenco: E en la lernejon kal la praktikon. La eksteraĵoj, ĉefe la oficialaj akceptoj (Miklas, Dollfuss, Schusehnigg) pruvis, ke la aŭtoritat­uloj en Aŭsfrujo rekonis la praktikan valoron de E.

        Konfuciismo. Verkoj en E: l. La vortoj de Konfucio, 1-a parto. t923, 95 p. Esenco de la K., kompilita de disĉiploj de tiu granda filozofo. La karakteriza koncizemo de l' originala stilo bone respegulita en la traduko. - 2. Granda lernado kaj doktrino de mezeco 1932, 68 p. La du unuaj libroj de la Konfuciana Biblio, ĉefe konsiloj kaj instruoj precipe al la regantoj de l' popolo. La traduko atente sekvis la esprimmanierojn de l' klasika originalo tiel, ke  ĝi estas bonvena legaĵo por la sciencaj stud­antoj, sed la stilo monotona ka  enua. - 3. La libro-konstantaĵo de fila pi­eco. 1933, 50 p. Esenco de la praktika etiko de la K.: instruoj pri la gefiliaj devoj. Peza stilo. - Ĉiuj tri verkoj tradukitaj el la ĉina klasika lingvo, la I-a de K. Ossaka, la 2-a kaj 3-a de K. Nohara.

Laŭ MATUBA-K.

        Kongo Belga, Afriko. La unuaj in­formoj pri E-agado datas el 1905. Pio­niroj estis Fr. Hela en Shangugu (Lac Kiou kaj Lucien Christiaens (belgo el Bruxelles), mortinta en 1905. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 5 lokoj. UEA-del. en 1933 en Costermansville kaj Panga.

        I. ŜIRJAEV

        Kongresoj Universalaj. (UK). UK estas ĉiujare videbla pruvo de ekzisto kaj vigleco de E. El ĝi, E-isto, kiu ĉeestas, ĉerpas freŝigitan entuziasm­on, kaj plifortigon de la interna ideo, kiujn hejmen reveninta, li transdonas al siaj samideanoj; la unua kongreso, kiun ĉeestas nova E-isto, havigas al li neforgeseblajn impresojn. UK ankaŭ impresas forte la ne-E-istojn, kaj pro tio, konsistigas mirindan propaĝand­ilon.

        I. Oficiala Organizo.

        En la kongreso de Genève (1906), estis decidata: Krei konstantan komitaton de la kongresoj (KKK), konsistantan el Int. Orga­niza Komitato (OK), elektita de ĉiu kongreso por prepari la sekvantan; Loka Komitato, apudmetita al ĝi por difinita loka tasko; konstanta ĝenerala sekretariejo de la kongresoj, kiun disponas la OK.

        En la kongreso de Cambridge  (1907), estis akceptata Kongresa Regularo - ĝi difinas la personojn, kiuj povas partopreni la kongresojn, la celon de tiuj kongresoj, la temojn pri­parolotajn la konsiston de KKK, la estrarojn de la kongresoj.

        En la kongreso de Dresden (1908), KKK estis reorganizata; ĝi enhavos kiel membrojn: du anojn de la OK de la antaŭa kongreso, du anojn de tiu de la nuna kongreso, du anojn de la venonta, unu prezidanton elektitan de la kongreso mem, unu ĝeneralan sekretarion, same elektitan.

        Estis antaŭ aprobita fondo de Kongresa Kaso, kun la celo al­centrigi ĉiujn elspezojn rilatajn al la kongreso, enspezi la kotizojn, donac­ojn, subvenciojn, ktp. La loka komi­tato povas esti rajtigita de la KK por fari mem la elspezojn, aŭ parton de li. La profito lasita de antaŭaj kongresoj estas, laŭ decido de KKK, uzata por pagi eventualajn deficitojn aŭ konservata por helpi venontan kon­greson.  

        Laŭ la deziro esprimita de la 5-a kongreso (1909), estis kreata Int. Konsilantaro, por zorgi pri la fi­nancaj rimedoj de oficialaj Institucioj (Lingva Komitato kaj Konstanta Ko­mitato de la Kongresoj).

        En 1911, laŭ propono de Z, estis decidita de la kongreso, ke partopre­ni en la kongresoj kaj en ĝiaj diskutoj havas la rajton ĉiu, kiu pagis la kotiz­on kaj submetiĝas al la kongresa re­gularo, sed rajton de voĉdono havas nur la regule elektitaj delegitoj de E-­istaj grupoj aŭ societoj. Tiuj rajtig­itaj delegitoj estis ankaŭ elekt­itaj en 1912 kaj 1913.

        Laŭ la kontrakto de Helsinki (1922), la Int. Centra Komitato (ICK) decidas pri okazigo de la kongresoj, kaj komisias ilian organizon al Kon­stanta Kongresa Komisiono, kiu en­tenas du reprezentantojn de la ICK, du anojn de la loka komitato de la estinta kongreso, du de la estanta, kaj du kuratorojn de la Kongresa Kaso. La kontrakto ankaŭ difinas la komi­taton de la kongreso.

        Laŭ Interkonsento de Kolonjo (1933), la nova UEA organi­zas la Kongresojn.

        II. Aranĝoj, Festoj, Kunsid­oj, ktp.

        La diversaj aranĝoj de kongreso es­tas ĉiam la samaj, kaj  fakte fariĝas tradiciaj. Efektive eksperimento montris, ke ili estas plej taŭgaj por atingi la celon: laborigi  la kongresanojn, sed ankaŭ distri ilin sufiĉe, por ke ili ne enuu, kaj ne tro, por ke ili ne estu tro lacaj por labori.

        Urbo de Kongreso estas el­ektita de la ĵus antaŭa kongreso, laŭ propono de la loka grupo aŭ nacia so­cieto; invito devas ankaŭ esti farata de oficiala nacia aŭ urba institucio. KKK (kaj poste ICK) ekzamenas plie ĉu la E-istoj de la urbo estas sufiĉe multnombra) kaj agemaj por garantii sukceson, ĉar la organizo necesigas grandajn ag- kaj monrimedojn kaj lertan personaron.

        La kongreso daŭras ok tagojn, de la monato de julio, aŭgusto aŭ septemb­ro. Antaŭ ĝi okazas kelkafoje antaŭkongreso en alia urbo, tra kiu devas vojaĝi multaj kongresanoj; an­kaŭ iafoje, postkongresoj okaz­as. Karavanoj estas organizitaj de privatuloj aŭ E-istaj societoj.

        Laboro de la kongreso efektiviĝas en kunsidoj, kiujn povas kaj eĉ devas ĉeesti ĉiuj kongresanoj. La unua estas malferma kunsido, solena kaj, pro tio, impresa. En ĝi, oni aŭdas ĉefan paroladon, iam faritan de Z. mem, kaj poste de prez. de ICK, kaj saluton de reprezentantoj de kongres­anoj de ĉiu nacio; kaj fine de la de­legitoj de estraroj aŭ naciaj institucioj.

        Dum kongreso okazas kunsidoj de la oficialaj institucioj de la movado; Lingva Komitato kaj Aka­demio, ICK, ktp. Estas la nura okazo, kiu permesas al la membroj de tiuj institucioj interkonatiĝi, kaj parole disk­uti la gravajn demandojn, kiujn ili de­vas solvi.

        De 1922, la ĝenerala kunsido de UEA, okazas dum la UK.

        Ankaŭ kunsidas la diversaj fakaj societoj, kiuj se eble, vizitas la samfakajn societojn de la urbo por propagandi. Diservoj estas farataj en la diversreligiaj preĝejoj.

        Raportoj de la oficialaj in­stitucioj (Lingva Komitato, ICK), estas legataj, kaj laŭokaze aprobataj de la kongreso post diskutado. Ili estas publikigataj en broŝuro disdon­ata al la kongresanoj (Dokumentaro).

        Tiuj lastaj ankaŭ ricevas diversajn dokumentojn, inter kiuj Kongresan libron, kiu entenas programon de la kongreso, kaj sciigojn pri la naciaj kutimoj kaj vidindaĵoj de ta urbo; Kongresan Gazeton, kiu aperas ĝenerale ĉiumonate antaŭ la kongreso.

        Por distri la kongresanojn estas or­ganizitaj: interkonatiĝa vesp­ero, la unuan tagon, dum kiu kong­resanoj libere interparoladas; teatra prezentado de verko de nacia aŭtoro E-en tradukita kaj, se eble, lu­dita de naciaj aktoroj;   Int. balo; kiun ĉeestas la kongresanoj en naciaj kostumoj; komuna festeno, tre malkara por ke ĉiuj povu ĉeesti; ĝe­nerala ekskurso, kiu daŭras unu tutan tagon, por viziti rimarkind­an vidindaĵon de la urbo aŭ ĉirkaŭ­aĵoj. Postkongresaj vojaĝoj estas organizitaj de privataj entrepren­oj tra la lando.

        Akceptejo, aranĝita en taŭga domo, ricevas la kongresanojn tuj post ilia alveno; tie oni sciigas ilin pri loĝ­ejoj kaj oni donas al ili la dokument­ojn, pri kiuj ni parolis supre; ili ankaŭ trovas en ĝi vendejon de E-aĵoj, ekspozicion, ripozĉambron, poŝtoficejon, ktp.

        III. Kongresoj.

        I-a (1905) - Boulogne sur Mer (Francujo). (En l904 kelkaj anglaj kaj francaj samideanoj kunsidis, kaj la sukceso estis tiel granda, ke oni de­cidis kuniĝi denove la sekvantan jaron.) D-ro Z ĉeestis; neimagebla en­tuziasmo. Provizora starigado de Ling­va Komitato. Deklaracio pri difino de E-ismo. Unua prezento de la E-a fla­go. - 2-a (1906) - Genève (Svisujo). Definitiva starigado de L. K. Deklara­cio pri la neŭtraleco de la kongresoj. 3-a (1907). - Cambridge (Britujo). Organizata de tri E-istoj, kiuj alprenis la nomon: la trio por la tria; unua oficiala sukceso: la urbestro de Lon­dono publike aprobas E-n. - 4-a (t908) Dresden (Germanujo). Prezen­tado de Ifigenio de Goethe, tradukita de Z, ludita de la fama germana ak­toro Reicher kaj de lia filino, kiuj speciale por tiu okazo lernis E-n. - 5-a (1909) Barcelona. La unuan fojon ok­azis Floraj Ludoj imitataj de la kata­lunaj. - 6-a (1910) Washington (Uso­no). D-ro Z, malgraŭ sia malbona far­to, transiris Oceanon por ĝin ĉeesti. Prezidata de la direktoro de Paname­rika Oficejo; akcepto ĉe la ministro de Eksteraj aferoj de Usono. - 7-a (1911) Antverpeno (Belgujo). Ĉeestis la rajti­gitaj delegitoj de la E-istaro, elektitaj laŭ propono de Z mem. - 8-a (1912) Krakovo (Polujo). Z diris:   „Tiu kongreso estas la lasta, ĉe kiu vi vidos min antaŭ vi; poste, se mi povas veni al vi, vi ĉiam vidos min inter vi.“ Kaj klarigis la kaŭzon de tiu decido. ­9-a (1913) Bern (Svisujo). - 10-a (1914) Parizo: ne okazis, kvankam tu­te organizita, pro la ĝenerala mobili­zado okazinta la tagon je kiu devis malfermiĝi la kongreso. - 11-a (1916) San Francisco (Usono). Pro la milito, la kongreso ne povis okazi en Edin­burgo (Britujo) kiel estis projektita; nur la usonaj samideanoj sukcesis ar­anĝi tutamerikan E-an kongreson kiu anstataŭis la dek-unuan. - 12-a (1920) Hago (Holando), kiu montris fidon de niaj holandaj samideanoj. - 13-a (1921) Prago (Ĉeĥoslovakujo); kom­enco de revivo de nia afero. - 14-a (1922) Helsinki (Finnlando); kontrak­to inter UEA kaj la naciaj societoj de propagando. La unuan fojon ŝtatestro, la prezidanto de la Finna Respubliko, oficiale akceptis la kongresanojn. ­15-a (1923) Nürnberg (Germanujo). ­16-a (1924) Wien (Aŭstrujo), entenis 3.600 kongresanojn, sed dank' al kriza valuto estis grava deficito malfacile kompensita de la tuta E-istaro. -17-a (1925) Genève (Svisujo).     18-a (1926) Edinburgo (Britujo) - 19-a (1927) Danzigo - 20-a (1928) Antverpeno (Belgujo) - 21-a (1929) Budapest  (Hungarujo) - 22-a (1930) Oxford (Britujo) - 23-a (1931) Krakovo (Po­lujo) - 24-a (1932) Parizo - 25-a (1933) Köln (Germanujo). Jubilea Kongreso. - 26-a (1934) Stockholm (Svedujo). - 27-a (1935)  Roma

ROLLET DE L'ISLE.

        Noto. Pluaj detaloj pri la unuopaj UK-j en la laŭlandaj artikotoj. Krome aparta rubriketo pri ĉiu kongresurbo. Aliajn kongresojn v. Katolika movado, Laborista movado ktp.

        Konjunktivo. v. Subjunktivo.

        König Lajos, hungaro, prof. de ko­merclernejo. Nask. 19 aŭg. 1889 en Szekszárd. Li estis la gvidanto de la movado en Miskolc, verkis gramati­kon (en la gazeto „Reggeli Hirtap“), gvidlibron pri Miskolc.

        Konsisto de la Esperantistaro. (Pa­rolinte pri la movado post 1908): Tiu E-istaro ne estis plu unuforma, kiel tio eblis en la komenca periodo. Hector Hodler ĝuste traktis en la decembra No de gareto ,E' de la jaro 1913 la diversspececon de homoj aliĝintaj al E-movado, kiun partopre­nis liavorte samtempe: „elementoj progresaj kaj idealistaj, homoj kun utopia mentaleco, stranguloj mani­uloj kaj aliflanke malkontentuloj, am­biciuloj aŭ simple amatoroj.“ Daŭris veni al la lingvo idealistoj kaj idealis­manoj de pura speco. Multaj ama­tore ekinteresiĝintaj pri la lingvo,   poste estis kaptitaj per la  „ideo in­terna.“ Tiu unua parto de E-istoj estis sendube plej fortika kaj plej fi­dela por la lingvo. Tiuj personoj estis plej konstantaj legantoj, kunlaborant­oj kaj abonantoj de la E-gazetaro. Ili estis aĉetantoj de la libroj. IIi estis la ĉefaj konservantoj de la lingvo. Al E venis jam ankaŭ aliaj personoj, celantaj tujan aŭ eventuale estontan bonuzon aŭ profiton per-E-an. Tiuj personoj, trovinte en E ion, kio ligis ilin al la lingvo, estis lojalaj, inertaj, kontraŭreformemaj. Ili formis la re­zistan povon de la E-ista popolo. Tiu dua parto de E-istoj enhavis veran miksaĵon, respegulantan ĉiujn soci­tavolojn kaj tendencojn. Al ĝi apar­tenis fitatelistoj korespondanto, utiligantoj de E por propagando de iuj alaj ideoj, entreprenistoj diversspec­aj, eldonantoj de certa parto de ĉiujare naskiĝantaj kaj malaperantaj E-gaz­etoj ktp. Inter tiuj personoj troviĝis kandidatoj por organizi novajn societ­ojn, tigojn, asociojn - ĉu naciajn, ĉu internaciajn. Ili ofte emis al bru­aj titoloj kaj al brua agado. Ili ofte ellaboradis plej grandiozajn projekt­ojn. Ili luktis inter si por gvidoroloj. Se personoj de tiu dua kategorio komencis disreviĝi en E, se ne estis por ili ligiloj ĉu ekonomiaj, ĉu moralaj, retenantaj ilin ĉe la lingvo, tiuokaze ili aŭ iris for el la movado, aŭ eko­kupis sin pri rezonado, reformado lingva eksperimentado ktp. Por la praktika E-movado ili perdiĝis. Bo­nan ekzemplon tiurilatan prezentas R.  de Saussure, ne sukcesinta en prak­tika uzigo de E inter la scienculoj, malsukcesinta en daŭrigo de la gaz­eto „Int. Scienca Revuo“, kaj fine sin okupinta nur pri ellaboro de sen­nombraj diversaj reformo-projektoj. Ĉiuokaze la nombro de la restantoj ĉiam superis la nombron de la forir­antoj. La E-istaro kreskis.

E. DREZEN.

        Al ĉi tiuj ofte tre trafaj konstatoj cititaj el la Analiza Historio (p: 57.) estu aldonata interesa statistiko. En 1928 Reuben Algot Tanquist akiris doktoran gradon ĉe la Universitato en Minnesota per disertacio, kies te­mo estis, kial oni lernas E-n. Alvenis 750 demandiloj kaj inter la kaŭzoj estis: internaciaj aferoj (pacafero, homa frateco ktp.) en 29, lingvistiko en 24, korespondado en 14, vojaĝo en 13, politika kaj religia propagando en 8, amuzo en 4, kolektado en 3, radio en 2, diversaĵoj en 3%-oj.

        Konstanta Komitato de l‘ Kongres­oj. (KKK.) Estis fondita en 1906 dum la dua UK laŭ propono de G. Moch. Ĝi havis la taskon interkonsenti kun la Loka Komitato pri organizo de la kongresoj, prizorgi la starigon de tag­ordo kaj aranĝi ĉiujn nelingvajn kun­venojn de la kongresoj. Ĝi konsistis el po du anoj de la du lastaj kaj de la okazonta kongresoj. Kiel sidejo de la KKK estis etektita la Centra Oficejo en Paris.

        Konstanta Reprezentantaro. La tuto de la reprezentantoj de la naciaj E-so­cietoj laŭ la Kontrakto de Helsinki. (v.)

        Konstantopoulos G. Demetrio, gre­ko milita farmaciisto. Nask. 12 aŭg. 1893 en Arta. Malnova E-isto, kiu fon­dis grupon en Arta jam 1909. En Joan­nina li instruis E-n en la klasika gim­nazio kaj varbis multajn eminentulojn de sia restadejo.

        Konsuloj. Antaŭuloj de la nuntem­paj UEA-delegitoj. Laŭ propono de A. Carles el Beziers (Franc.) la dua UK en Genève 1906 decidis la starigon de konsuloj por plenumi reciprokajn serv­ojn. La konsuloj estis elektitaj de la societoj kaj grupoj.  Ilia nombro estis en 1906 120, 1907 232, 1908 303.

        Kontrakto de Göteborg. v. Labo­rista movado.

        Kontrakto de Hachette. (inter Z kaj H) Noto:   la teksto estas france redaktita  la ĉi-suban tradukon verkis G. Waringhien.

        I. Unuflanka Cedo.

Parizo, la 30 Julio 1901.

        Mi subskribinto, Dro Lazaro Lu­doviko Zamenhof, elpensinto de la internacia lingvo Esperanto, loĝanta en Varsovio, strato Dzika n-o 9, dek­laras per ĉi tiu dokumento, cedi al Sro de Beaufront, laŭ kondiĉoj parole konsentitaj inter ni, la ekskluziv­an rajton por ĉiuj landoj publikigi ĉi­ujn verkojn destinitajn al la propa­gando kaj instruado de tiu lingvo, laŭ la praktika kaj literatura vidpunktoj; kontrakti tiucele por Francujo kun de li elektota eldonisto, kiu mem rajtos subkontrakti kun la eldonistoj de la diversaj fremdaj landoj. Tiuj verkoj, kiuj devos esti antaŭe prezentitaj al mi, estos aprobitaj de mi ekskluzive je ĉiuj aliaj; ili surhavos la mencion de tiu aprobo. Mi devontigas min persekuti, konsente kun Sro de Beau­front kaj liaj eldonistoj (tiuj eldonistoj prenos sur sin ĉiujn kostojn de la persekutoj kaj entualaj procesoj) ĉian konkurencan publikigon aŭ fals­aĵon, kiu povus esti farita je la mal­profito de niaj komunaj interesoj.

        2. Duflanka Kontrakto. Inter Dro Zamenhof kaj Sro de Beaufront.

        Dro Zamenhof devontigas sin:

        l. eldonigi neniun el siaj verkoj rilataj al tiu lingvo, krom per la el­donistoj elektitaj de Sro de Beaufront.

        2. doni sian aprobon al la aliaj verkoj rilataj al tiu lingvo, nur se iliaj aŭtoroj konsentas eldonigi ilin per la ĉi-supre difinitaj eldonistoj.

        3. permesi al neniu traduki liajn verkojn en aŭ pri tiu lingvo, krom se la tradukisto konsentas eldonigi ilin per la de Sro de Beaufront elektitaj eldonistoj. Pri la persekutoj aluditaj en la supra cedo, ĝi kon­cernas nur la verkojn, kiuj surhavus ian ajn aprobon de Dro Za­menhof, kontraŭe al la kondiĉoj de ĉi tiu kontrakto. . (Artikolo I-a)

        Siaflanke Sro de Beaufront devon­tigas sin:

        pagi al Dro Zamenhof kaj al liaj heredontoj aŭ reprezentantoj la ⅔ de la sumoj, kiujn li ricevos kiel rajto­pagojn aŭ de la aŭtoroj kaj tradukistoj, aŭ de la eldonistoj de tiuj verkoj. . .

        Por la verkoj rilataj al Esp-o, kies aŭtoro estos li  mem, Sro de Beaufront devontigas sin pagi al Dro Za­menhof ⅓ de la sumoj, kiujn li rice­vos de la eldonistoj, kiam tiuj verkoj estos nur tradukoj de libroj verkitaj en Esp-o aŭ en ia ajn lingvo de Dro Zamenhof. Por la verkoj rilataj  al Esp-o, kiuj estos pli originala kaj persona verko de Sro de Beaufront li pagos al  Dro Zamenhof l0% de la ricevotaj sumoj. . (Art. 2-a)

        Sro de Beaufront absolute nenion deprenos por li mem pri la verkoj de Dro Zamenhof, kiuj estos eldon­ataj aŭ reeldonataj jen per la firmo Hachette, jen per aliaj kun tiu kontraktintaj. . . (Art. 4-a)

        En okazo de morto de Dro Za­menhof, estas konsentite per ĉi tiu do­kumento, ke Sro de Beaufront here­dos la rajton pri ekzameno kaj ap­robo dum la tempo, dum kiu daŭros la literatura posedrajto, (proprieteco) de la Doktoro kaj de lia heredonto) aŭ reprezentantoj. Tiuj ĉi devos he­redi nur la financajn rajtojn de Dro Zamenhof. En okazo de morto de Sro de Beaufront antaŭ la ĉeso de la aludita literatura posedrajfo la rajto pri ekzameno kaj aprobo tran­siros al Sro René Lemaire, doktoro pri juro, loĝanta al Epernay (Marne) por la tuta cetera tempo. . . (Art. 10-a. )

        Historieto de tiuj kontraktoj, skiz­ita de Carlo Bourlet (franclingve):

        En 1901 (februaro aŭ marto), per miaj personaj rilatoj kun Breton mi decidigis la firmon Hachette eldoni E-ajn librojn. Mi rilatigis Sron de Beaufront kun Bréton Mia solo tie finiĝis. Estas Sro de Beaufront, kiu, kun Sro Lemaire, aranĝis la aferon, elpensis la  „Aprobita  de Z“ kaj re­daktis la du suprajn kontraktojn. Mi ne konis tiujn du kontraktojn dum unu jaro.

        En Junio 1902, Breton komunikis al mi la cedon, en Julio 1902 Carl komunikis al mi la Kontrakton. Mi pasigis la tutan vintron 1902-03 provante rompigi tiujn kontraktojn. De Beaufront kontraŭstaris sovaĝe („a opposé une resistance farouche“). Mi publikigos lian sugestan korespondadon. Li cedis nur, kiam Z fine skribis al li (mi havas la respondan leteron  de Z), ke, ĉar oni ne volas detrui la kontraktojn, li mem nuligos ilin rifuzante sian aprobon al ĉiuj verkoj.

        La du kontraktoj estas rompitaj, kaj anstataŭigitaj per ununura rekta kontrakto inter Z kaj Hachette. Mi ne havas la precizan tekston, sed mi konas ĝuste la enhavon:

        l. Hachette havas la ekskluzivan rajton eldoni la verkojn de Z kaj la verkojn de li aprobitajn.

        2. Z. ricevas 20% por aŭtorrajtoj, kaj 2% por aproborajtoj.

        3. Hachette estas devigata publikigi aŭ aranĝi publikigon en la Kolekto de gramatikoj, vortaroj ktp. en la 7 ĉefaj eŭropaj lingvoj.

        (Noto: la letero) de Beaufront al Sro Bourlet en tiu jaro 1902 malaperis. Ankaŭ la de li aludita letero de Z.)

        Kontrakto de Helsinki. v. Organizo.

        Kontrakto de Kolonjo. (Interkonsento). v. Organizo.

        Kontraŭmilitistoj, v. Militrezistado.

        Kopar ps. de K. Kalocsay, (v.)

        Köppen Vladimir, germano, d-ro, meteorologo, univ. prof. nun en Graz. Nask. 25 sept 1846 en Petrograd (Leningrad). Proks. 350 sciencaj traktaĵoj. . . Artikoloj en E en Scienca Revuo kaj Germana E-isto.

        Korespondado. Ne ekzistas nacia lingvo, kiu havas en la privata korespondado inter diversnacianoj tiel gravan rolon, kiel E. Multaj personoj lernas E-n nur por letere interrilati kun alilandanoj; specialan altirforton havas la korespondemuloj en malproksimaj landoj. La motivoj kaj celoj estas la plej diversaj. Troviĝas multaj, kiujn interesas la fremdaj homoj kaj kutimoj; aliaj volas interŝanĝi diversajn aĵetojn, plej ofte poŝtmarkojn; denove aliaj  ŝatus trovi amikon,  kiu estas adepto de la sama idearo; troviĝas personoj, ĉe kiuj la motivoj eliras el amo; alia parto korespondadas pro profesiaj aŭ sciencaj kaŭzoj: La korespondado pere de E havas specialan valoron por la paca eduko de la junularo. La gravecon de la korespondado en E pruvas i. a. , ke la japanaj E-istoj eldonis 310 paĝan libron pri la praktika gvido de la korespondo en E (de Ishiguro).

        v. Adresaroj.

        Koreujo, Azio. Korea E Asocio (KEA) estis fondita de Verda E. Kim en sept. 1920. Ĝi estis la unua ES en K. Antaŭ tiu tempo estis nur izoluloj. En jul. 1922 Oojana fondis Seoulan ES. Dank' al la energia funkcio de ambaŭ grupoj aperis multaj fervoraj E-istoj. En jun. 1924 SES ŝanĝis sian nomon je Korea E-Instituto. Poste fon­diĝis ankoraŭ kvin grupoj, fondintoj: S. Yamamoto, O. Col, Rju Kidong, Stelaro Pajk, N. Hŭang, k. a. Gazet­oj eldonitaj: Verda Tajdo, 1925; aperis 2 n-roj, Orienta Lumo, 1925, dek kelkaj n-roj, Verda Ĝar­deno, 1 n-ro, La Voĉo, 4 n-roj. La ĉiutaga ĵurnalo „La Dong-A Ilbo“ helpis multe en la prop.

SOKTAJ ĈANG kaj STELARO PAJK

        Kornfeld Salo, v. Grenkamp.

        Korte Pieter, nederlandano, instr. popollerneja (estro). Nask. 17 jun. 1894 en Beerta. Gvidis multajn kurs­ojn laŭ Cseh-metodo. Agis ekde 1927 kiel agento de TAGE, post la germa­na nacisocialista ekrego 1933 aranĝis, ke la funkcioj de la laborkomitato por TAGE kaj IPR transiris al Nederlan­do; nun ĉefa laboranto por TAGE. Verkis artikolojn, kuntradukis la Flo­retoj.

        Koser Ljudovit, d-ro, inspektoro de la ministerio por eksteraj aferoj en Be­ograd. Pioniro antaŭmilita. Verkis  en 1908 la imuan slovenan lernolibron de E fondis samjare la unuan E-grupon en  Slovenujo.

        Kostatiko, Centra Ameriko. En 1905 aperis tie la gazeto E-a Skarabaro. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en du lokoj. UEA ­del. en 1933 en San José.

        Kostiainen (kostiajnen) Ville Jussi, finno, sekr. de Laborista Sporta Asocio de Finnlando, estrarano de Socia­lista Sportinternacio. Nask. 1 majo 1889 en Sulkava. Kunfondinto kaj prez. de FLEA. Verkis artikolojn en E pri sporto.

        Kötz (köc) Bernhard, germano lib­risto. Nask. 7 jan. 1882 en Walden­burg. Eklernis E-n 1902, aktiviĝis 1907. Prezidis la tiaman Saksan-Taringan E-­istan Ligon, kaj fondis eldonejon de la Ligo, kiu ŝanĝiĝis en 1908 al Germana E-Librejo. Eldonis multajn E lernilojn kaj literaturon. En 1910 akiris la E­-Eldonejon Hoffmann, kaj en 1919 la E-eldonaĵojn de Germana E-Gazeto. En l921 kunfando de la Germana E-Eldonejo kaj Librejo kun la firmo Ferd. Hirt und Sohn, Leipzig. Tie li oficas kiel dir. de la E-fako. Parto­prenis 13 int. E-kongresojn kaj kon­ferencojn. Prez. de ES en Leipzig. Verkis krom prop. artikoloj Hirts E Taschenwörterbuch (kunver­kinto A. Degen), el kiu disvendiĝis 35.000 e-roj; mallongan lernilon; Int. Kantaron.

        Kotzin Boris, sovetiano, hebreo, ĵur­nalisto-redaktoro, nevo de Z. Nask. en Kovno 1887. E-isto de 1902. Kunlabo­ris en LI kaj aliaj E-gazetoj, tradukis multajn verkojn de Ĉeĥov, Gorkij k. a. En 1910-15 K. estis red. de La Ondo de E kaj en 1911-13 vicprez. de Moskva Societo E-ista. K. verkis la plej kompletan kritikon kontraŭ Ido Historio kaj teorio de Ido, 1913, kiu aperis ankaŭ en germana traduko, 1916. En 1920 K. enkondukis E-n en Soveta sindikato de artistoj kaj en ties organo   „Rabis“. Estis membro de CK de SEU 1926-28.

        Kovács (kováĉ) Tódor, hungaro, pens. ŝtata fervojoficisto; instr. de sten. Nask. 31 dec. 1879 en Jászberény. E-­isto de 1904 kaj eklaboris por E en Fiume (nun en Italujo). Multaj parol­adoj kaj artikoloj, propagando inter la stenografoj kaj fervojistoj. En 1929 broŝuro pri E ĉe la fervojoj. Red. de eta gazeto Revuo, 1932-33.

        Kowalski Johano Mario Miĥaelo, d-ro, arĥiepiskopo, ĉefulo de la mari­avita religio, (v.) loĝas en Plock, Po­lujo. Nask. 25 dec. 1871. Laŭ lia or­dono ĉiuj m-aj pastroj devas posedi E-n kaj en ĉiuj m-aj lernejoj E estas instruata.

        Kožený Josef, ĉeĥo prof. mezlern­eja en Mladá Boleslav, Nask. 16 apr. 1904 en Nymburk. Multaj prop. paro­ladoj en vasta ĉirkaŭaĵo  de lia naskiĝ- ­kaj loĝurboj kaj trad. E-ajn publikajn paroladojn de Scherer, Ajayi, Niŝimu­ra, ktp. Komitatano de ĈAE. Kunlaboras al Ĉeĥoslovaka Antologio.

        Kozlowska (kozŭoska), „Panjo“, fondintino de la mariavita religio (v-),  kiu aprobas E-n.

        Kozma János, hungaro, grekkatolika pastro. Nask. 19 okt. 1884 en Mezözombor. Prop. broŝuro 1911. En 1922 eld. kaj red. de Katolika Revuo. Artikoloj.

        K. R.: Konstanta reprezentantaro (v).

        Kraemer Cristiano, brazilano, publika tradukisto kaj ĵurnalisto. Mortis en 1923. Pioniro en B. (1896). Fond. kaj unua prez. de ES Sud-Rio Granda (1906); fond. kaj unua vicprez. de „Gremio E-ista E. Backheuser“ en Porto Alegre (1923).

        Kraków. Urbo en Polujo, iama rezidejo kaj kroniĝurbo de polaj reĝoj; 205,260 loĝantoj. - 8-a UK 11-18 aŭg. 1912; 946 kongresanoj el 28 landoj; 25-jara jubileo; lasta kongresa parolado de Z. - 23-a UK I-8 aŭg. 1931; 713 kongresanoj el 30 landoj; inaŭguro de Z-strato.

        Kraljeviĉ Marko, la unua proza originalaĵo en E, verkita de M. Abesgus, 1897, 15 p. Aperis ankaŭ en rusa traduko, 1915.

        Kramers Martina Gezina, nederlandanino. Nask 24 junio 1863 en Veur, † 15 okt.  1934. Batalantino por la rajtoj de la virinoj havis diversajn funkciojn en la movado tiucela.  E-istino de 1926. De tiam fervore laboris por E, gvidis kursojn kaj verkis multajn prop. artikolojn.

        Kraner Fritz, germano, d-ro fil., supera lerneja konsilisto. Nask. 6 febr. 1867 en Einsiedel. Sukcesa peranto inter la saksa instruistaro kaj la ministerio por popolklerigo. Artikoloj en I PR kaj aliaj periodaj gazetoj.

        Kraus Vojtěch, ĉeĥo, urba oficisto. Nask. 13 febr. 1865 en Praha, mortis 26 sept 1928. Prez. de EK en P., del. de UEA de la fondo ĝis sia morto. Kunfond. de Bohema Asocio E-a. Organizis la movadon en P.

        Krenicki Iz., d-ro, kuracisto en Varsovio. Nask. 26 jan. 1874 en Wilno, Polujo. E-isto de 1895. Kunorganizinto de E-Rondo en V. Membro de la Loka Monumenta Komitato en V. Artik­loj en E-aj med. revuoj.

        Kreatanov Ivan H., bulgaro, lektoro de fremdlingvoj. Nask 28 okt. 1896 en Pirdop. Loĝas en Sofia. Dum sia 15-jara vivado en eksterlando vizitis preskaŭ tutan Eŭropon E-isto de 1905. Eldonis dudekon da libroj kaj libretoj en kaj pri E, gvidis kursojn faris par­oladojn. Senlaca kaj entreprenema aganto. L. K. Inter liaj verkoj: Bulga­ra Antologio; La bulgara lando kaj popolo; Vortaro de E por bulgaroj (aperis 3 el­donoj, 10000 e-roj). Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Krestomatio. v. Fundamenta Kres­tomatio.

        Kreuz (kreŭc) Robert, germano, dir. de UEA. Nask. 2 jun. 1894 en Mainz. Antaŭe oficisto kaj fakestro en la industrio Vojaĝoj kaj restadoj en diversaj landoj faris lin vasthorizonta homo, kiu parolas multajn lingvojn. Eminentulo sur la stenografia kampo: Fariĝis E-isto en 1908-9, post la milito reviviganto de SOL kaj kunlaboranto de REVELO, ĉefdelegito de UEA, sukcesa kontraŭbatalanto de Ido, red. de E Triumfonta, en 1925 ĝen. sekr. de ICK, en 1930 direktoro, de 1933 dir. de UEA. Konst. ĝenerala sekr. de UK-j, eminenta oratoro, unuagrada interpretisto plurlingva kaj tradukisto plej rapida E-stenografo Iniciatinto de la foira reklamo per E, kiam oni kreis la int. foirojn en Frankfurt. LK kaj kunlaboranto de ĉiuj grandaj E-gazetoj. Verkoj:Vortaro de komercaĵoj E-G, 1920; Komerca Vortaro en E (kunlabore) 1927 - Varolisto en E, 1919-24; La problemo de int. helplingvo por komerco kaj trafiko (dulingva), 1924; konversacia libro G-E, 1926; komerca ekzercaro; 500 komercaj frazoj en E, 1928;  Debata stenogr. E-a laŭ  Stolze-Schrey, 1926; Eŭropo ĉe la Abismo (trad. de Nitti), 1923; Eŭropo sen Paco (trad. de Nitti, finpresita, sed retenita de la eldonejo), Frankfurt, 1926. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Krijt (krejt) Pieter, nederlandan bankoficisto. Nask. 16 sept. 1894 Zaandijk. Prez. de sekcio Amsterdam II. de FLE. Gvidis kursojn.

        Kriminologio. Verko de R. Vam­bery, el la hungara trad. V. Tóth 1924, 86 p. „Ĝi temas pri la deveno, la historio, la diversaj skoloj, la rilato al punsistemoj, de l' prikrimaj stud­oj, pri la sociaj kaj  individuaj kaŭz­oj de l' diversspecaj atencoj. K, (G. S. , , E' 1924 p :188.)

        Krisl Ladislav, ĉeĥo, faka instr. en Lom u  M. Nask. 26 jan 1894 en Slaný. E-isto de 1912. Gvidas ĉiujare kurson. Sekr. de Amika Rondaro E-­ista, eld. ĝian ciklostilitan bultenon.

        Kriss Juljusz, polo. Nask. en Lwow 1891. Organizis la studentan E-mov­adon en Kraków (kursoj, klubo). Mul­taj prop. artikoloj. Originala poemaro Melodioj de l' nokto: 1914, 31 p. Kunlaboris al Pola E-isto; E-­ista Voĉo; La Revuo.

        Kristana E-ista Ligo Int. v. KELI.

        Kristanismo kaj  Patriotismo, de Leo Tolstoj, el la rusa trad. I. Maĉernis. 1931, 112 p. „Tolstoj post la efektive iom ridindaj renkontiĝoj de la franca-rusa maristaro dum 1893 verkis tiun pamfleton, en kiu li montris, ke tiuj ŝajne porpacaj aranĝoj trompas la popolojn, ke patriotismo troigita kaj  miskomprenata rekte kon­dukas al militoj.“ (G. S., ,E' 1931, p   97.)

        Kristnaska Sonorado. Rakonto de Dickens, el la angla trad. Martyn Westcott. 1905, 83 p.

        Kritiko en E. La historia evoluo de la recenzo reprezentiĝas per ta gvid­principoj de la tri ĉefaj recenzologoj.

        H. Aspremont (XVI. jarcento): „La recenzo estas superflua kaj maf­utila akcesoraĵo de l' literaturo, ĝia parazito.“

        Taine: „Recenzi estas nepre ne­cese. La tasko de l' konstrua kritiko estas klarigi la jam ekzistantan litera­turon, evoluigi la verkistojn kaj tiel plibonige efiki je l' estiĝantaj verkoj.“

        Wilde: „Kritiko estas arto potenc­umita, ĉar dum la materialo de l' arto estas la naturo, tiu de l' kritiko estas la arto mem.“

        Ĉi tiuj tri principoj respegul­iĝas ankaŭ en la E-a recenzo, kiel evoluogradoj. Antaŭ la milito la recenzo preskaŭ tute mankis en  E. La bibliografian rubrikon en la gazetoj „La Revuo“ kaj „Lingvo Internacia“ gvidis brilaj nomoj kaj bonaj plum­oj: Cart, Bourlet, Noel, Ned Katrin (tre sprita kronikisto de kon­gresoj), Paŭlo Lengyel, Cor­ret ktp., sed ili tute ne faris al si la penon skribi verajn recenzojn, iliaj skribaĵoj konsistis en laŭda saluto al la „pliriĉigo de nia literaturo“ kaj en prilingva kritikado koncernanta pres­kaŭ ekskluzive la gramatikon kaj la vortaron. Kelkaj pli diligentaj recenz­istoj (ekz. Verto en „Esperanto“) fervoris pri la longa rakontado de l‘ enhavo. Vere valormezuranta kritiko, rigardanta la verkojn kiel artkreaĵojn, pritraktanta stilvalorojn, internan kon­struon, esprimforton, la artistan indi­viduecon de l' verkisto, serĉanta la adekvatan stilefekton en tradukoj - ­ĉio ĉi eĉ ĝerme ne ekzistis. Kaj ĝi ankaŭ ne povis ekzisti - por tio mankis loko en la gazetoj, mankis tempo kaj emo - estis la epoko de Aspremont.

        Post la milito montriĝas certa evo­luo. En la recenzoj de Stroele, (Es­peranto) Butin (Heroldo), Ban­ham (La Suda Kruco) oni jam klare vidas la tendencon: okupiĝi pri la literatura kaj stila valoro de l' verkoj. Sed aliflanke, en aliaj gazetoj daŭras plu la antaŭa stato, eble eĉ pli mal­hone: ia flankenparolemo, harfendado, virina kapricemo, trudo de personaj (ofte ne ĝustaj) opinioj karakterizas multajn recenzrubrikojn.

        Apartan lokon okupas de komence Kalocsay en L. M. En liaj recenz­oj (aperintaj ofte sub ps. Kopar, -y) la estetikaj vidpunktoj iĝas estrantaj, la unueca starpunkto de l' kritikisto es­primiĝas en ĉiu juĝo, la lingva kaj stila kritiko estas severa, sed neniam harfenda, ĉiam instrua, neniam per­sona: oni vidas la konsekvencan klo­podon por la konstruo de literatura stilo (1. recenzojn pri Natan la Saĝulo, Idoj de Orfeo, Reĝo Lear, Saltego trans jarmilojn ktp.).  En L. M. aperis ankaŭ la literaturaj studoj de Hohlov, kiu per ili iĝis iniciatinto de la kritika eseo. En la „International Lan­guage“ la delikata valortrovemo, bel­amo kaj certa juĝkapablo de Newell (Eleno Vinfero) ekftoris en mal­longaj, sed trafaj kaj leginspiraj recenzoj. Samloke recenzis Sturmer: subjektiva, kelkfoje malcerta kaj iom kaprica, sed ofte sagaca kaj sprita. Johnson skribas koncize kvazaŭ kundensigante paĝojn en unu linion sed liaj frazoj ĉiam trafas, kvazaŭ martelo najlokapon. En la dua peri­odo de L. M. la recenzoj de Warin­ghien distingiĝas per larĝa kulturo, delikata kompreno pri stilvaloroj kaj formproblemoj. Samloke Totsche, kun siaj severaj principoj estetikaj, prefero al intelektaj valoroj, klopodo al absoluta, sentempa artperspektivo, ofte donas memstare ĝueblajn literaturaĵojn;  skribinte  la unuan memstar­an kritikan libron (De paĝo al paĝo) li fariĝis ekiriginto de la tria periodo: kritiko kiel arto memstara.

        Recenzistoj, krom la menciitaj: Ne­krasov, Barthelmess kaj Em­ba (La Nova Epoko), Weinhengst (La Socialisto) okupiĝantaj precipe pri la sociala tendenco de la verkoj kaj aŭtoroj; Major (Oomoto): vastaj re­cenzoj, sed ofte longa rajdado sur „amata ĉevaleto“; Karl Minor (Germ. E-isto), same, sed en recenzoj mallongaj; T. Jung (Heroldo), mal­ofta reeenzanto, sed klarvida kaj klar­juĝa rekonanto; Szilagyi (L. M.): iom senpacienca kaj subita, sed kun oftaj ekbriloj de sprito; Lejzero­wicz (L. M.): certa gusto, objekti­va juĝo. Jaume Grau Casas (Ka­taluna E-isto): entuziasma adepto de poezia belo. Krome sennombraj rec­enzantoj funkcias en diversaj gazetet­oj, sed ili ne disvolvis individuecon sufiĉan por esti karakterizataj.

         GEORGO KARCZAG.

        Noto de M. C. Butler. La artikolo estas tro unuflanke prezentita: en sia  entuziasmo pri unu flanko oni forge­sas esti justa al la alia. Oni povas ja diri, kaj vere, ke en la unua periodo grandparte mankis verkoj originalaj. Pro tio, oni emis ne kritiki la origi­nalan klasikan aŭtoron, kies verkon oni tradukis, sed pli atenti la stilon de la tradukinto, kaj la ĝustecon de la traduko, eĉ la gramatikan ĝust­econ. Kaj tio, aparte en la unua sta­dio de la lingvo, estis aparte grava, kaj ĝuste tion la legantoj deziri legi. Nuntempe, kiam oni pli multe verkas originale, kaj kiam la verkoj estas pli ampleksaj, estas pli da ebleco kaj motivo kritiki la verkon mem.

        Kroataj Poeziaĵoj. Trad. M. Spi­cer. 1912, 62 p. „Riĉa kolekto de bel­aj, harmoniaj pecetoj de la kroata lite­raturo.“ (LI 1912, p : 417.)

        Kroita Kacumi, japano, prof. de ja­pana historio en Imperia Univ. de To­kyo, membro de Imp. Akademio. Nask. 3 sept. 1874 en Nagasaki-ken.  Patro de la J E-movado: energie klo­podis por organizo de la movado en la komencaj jaroj. En 1908 kun Sinmu­ra partoprenis la 4-an UK kiel unua japano. De la fondo de JEI ne agas aktive. Unu el la direktoroj de JEI. Kun  aliaj verkis: E-J Vortaro, 1906; Plena E-J Vortaro, 1914.

        Królewska 41. (elp. Kruleska, sig­nifas: reĝa). Strato en Varsovio, kaj n-ro de domo en ĝi, kie loĝis dum siaj lastaj jaroj Z kaj lia edzino. 16. apr. 1917 je la 15-a horo tie eliris la     funebra ceremonio de Z (v. Entombigo de Z) kaj 8 dec. 1924 sama sed jam pli multnombra procesio de Klara Z. La infanoj: Adam kun sia familio, Sofio kaj Lidja loĝas ankoraŭ en tiu   loĝejo. Dum ĉiu E-a okazantaĵo en V. „la Familio“ invitas la samideanaron je teo kaj aranĝas varman akcepton. Estas nun la deziro de la pola E-istaro aĉeti tiun domon kaj aranĝi tie   muzeon E-an.

E. WIESENFELD

        Kronenberg Leopold, polo, instr., poste diversaj profesioj de 1921 okupis sin nur pri E. Nask. 15 okt.  1890 en Bochnia, mortis 7 aŭg. 1929 en Varsovio. Eldonis multajn verkojn en pola lingvo. Liveris al la pola lite­raturo pere de tradukado el la E-a:  „Derviŝoj“ de Tigr Pogosian el la araba kaj novelojn de la hungara F. ­Herezeg. Estis kunlaboranto kaj eldonanto de polaj gazetoj. Kun E  li konatiĝis en 1909. En 1912 akiris prof. diplomon ĉe Int. Instituto de E. Samjare li eldonis lernolibreton por memlernantoj (33.000 e-roj). En 1912 red. de l' Kongresa (ĉiutaga) Bulteno. Post  la milito li reeldonadis sian lernolibron, gvidis kursojn en diversaj  urboj,   (ankaŭ en profesiaj societoj), veturis tra la tuta lando kun prelegoj. En 1926 la P Eksterlanda Ministerio ar­anĝis E-an Presservon (agentejon) kaj li estis ĝia gvidanto. Aperis de li pli ol 100 prop. artikoloj en la plej legataj polaj gazetoj, enkondukis en multajn revuojn sisteme kursojn de E. La lastajn jarojn de sia vivo li vivtenis sin nur per la E-a agado, kaj ekkonis la veran mizeron. E. T. kaj H D E ofte publikigis liajn tre interesajn artikol­ojn. Entute: la plej aktiva E-isto en Polujo inter 1912 kaj 1929, neelĉerpeb­la, nelacigebla optimisto.

 E. WIESENFELD

        Kronitaj verkoj de  la Akademio. Jam antaŭ la milito la Akademio starigis komisionon por proponi el la aperintaj libroj tiujn, kiuj pro sia bon­lingveco kaj bonstileco meritas esti laŭdataj de la Akademio. Tia, publi­kigo de la laŭdoj okazis unuafoje en l914, kiam la laŭditaj verkoj estis: Estu Homo! (Waguer-Meyer), Rik­ke Tikke Tak (Conscience-Posenaer), Mirinda Amo (Luyken); La Ven­detta (Balzac - Merekens); Roland­kanto (Noël). Post la milito en 1923 la Akademio restarigis tiun ko­misionon, sed ĝi funkciis ne konten­tige. Unuparte la  granda kvanto da libroj, kiujn la eldonejoj devis dissendi al ĉiuj Akademianoj (ĝis 20 el ĉiuj libroj) igis la eldonejojn ofte ne sendi librojn, kiuj sendube estus ricevintaj la laŭdon, aliparte tiuj laŭ­doj publikiĝis ĉiam longe post la apero de la libroj, perdante tiel ĉiun efikon je la favoro de ilia disvastiĝo kaj perdigante al la eldonejoj la valoron de la tiel dissenditaj libroj. Pro tiu kaŭzo post la jaro 1930 tiu ofici­ala akademia laŭdo de la verkoj ĉesis, ĉar la koncerna komisiono dum jaroj ne ricevis librojn laŭdotajn.

        Kompreneble la nuna listo estas nenia valortakso de la esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj (ekz. neniu verko de Forge aŭ Engholm estas laŭdata, de Kalocsay nur la plej  malgranda traduko), sed nur kvazaŭa vicigo de la ensenditaj, por tiu celo „oferitaj“ verkoj. Tio, ke el la tuta kronita verkaro iu aŭ alia verkisto rolas per granda procento de la lib­roj, montras (krom ke tiu libro ne estas malbonlingva) nur la ofere­mon kaj entuziasmon de la koncer­naj eldonistoj, aŭ de la verkistoj, sed neniel lian pozicion en nia litera­turo.

        La Akademia iniciato estis bela, sed por ĝin fakte efektivigi, nia movado bezonus finance fortan kaj pro tio bone organizitan akademion ne kun memvolaj, sed kvazaŭ honorariataj kunlaborantoj.

        Jen la listo de la postmilite kron­itaj verkoj :

        1923: Hermann kaj Dorotea (Goe­the-Küster); Idoj de Orfeo (Bulthuis), 1924; Preter la vivo (Baghy); ­Johano la Brava (Petöfi-Kalocsay); 1927: Kataluna Antologio; 1928: Dan­cu Marionetoj (Baghy); 1929: Prozo ridetanta (Schwartz);   La tajdo (Hoh­lov); La alta kanto (Jung); Fabiola (Wiseman-Ramo); Luno de Izrael (Haggard-Payson kaj Butler). 1930: La Leono de Flandrujo (Conscience-Bulthuis).

        Krucumo. De Drozdov, el la rusa trad. Hohlov. 1922, 56 p. „Epizodo de l' lasta rusa revolucio kaj akre montras la diversecon de opinioj pri ĝi en unu sola familio. La tradukinto majstras nian lingvon.“ (G. S. ,E', 1923 p: 44.)

        Krumpholc Josef, ĉeĥo, dir. de la Přerov-a burĝa lernejo. Nask. 19 okt. 1870 en Hradĉany. Ŝatata pedagogia verkisto, kunlaboris kun Čejka pri un­uaj ĉeĥaj lernolibroj.

        Krysta (krista) Ludwig, germano, ŝtata eksoficisto, urba konsilantarano en Český-Těšín (Ĉeĥoslovakujo.) Nask. 7 dec. 1877 en Lipowiec. E-isto de 1920. Prez. de loka EK kaj de 1931 de la Regiona E-ista Ligo fondita de li. Fervora kursgvidanto, kunlabaranto de pluraj E-gazetoj. Liaj beletristikaj verketoj aperis parte en la eldonaĵoj de Kenngott, parte memstare (Pri la prononcado en E; Marionet­aj ludoj; La senvola svatan­to).

        Kubo, Centra Ameriko. Pioniro estis d-ro E. F. Rodriguez. La movado ko­menciĝis en 1904, la unua gazeto pres­inta pri E (en hispana lingvo) estis „Eseritura Veloz“, stenografia gazeto. En 1907 en Santiago aperis la unua societo, samjare en tiu ĉi urbo oni instruis E-n en superaj lernejoj. En 1909-10 aperis E-gazetoj Kuba Stelo kaj Cuba E-ista. En Hab­ana en 1910 oni fondis Societon Kub­an por la prop. de E. kiu, reorganiz­ita en 1913, ekzistas ĝis nun. En 1914  ia prez. estis fama verkisto Mocha­do, eksambasadoro en Ĉilo. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj tro­viĝis en 43 urboj. En 1933 UEA-del. nur en Habana.

I.  ŜIRjAEV.

        Kubo (antaŭe: Okonogi) Sadaĵiro (-roo), japano, studento de pedagogio en Imperia Univ. de Tôkyô. Nask 12 majo 1909 en Asikaga, Totigi-ken. E-isto de 1928. Agema konsilanto de JEI; UEA-del.

        Kudela Antonín, ĉeĥo, juĝa oficisto en pens. Nask  21 nov. 1870 en Svi­nov. E-isto de 1908. Del. (de 1910) kaj honora membro de UEA. Prez. de la loka grupo. Ano de la Moravi­aj E-Pioniroj, komitatano de ĈAE dum pluraj jaroj. Kursgvidinto.

        Kühbacher (kübaĥer) Roland, aŭs­tro-germano, Prez. de EK Innsbruck. Bona prop-isto; kursgvidanto.

        Kuhl Bronislaw, (ps. Baroko), polo. Nask. 19 aŭg. 1886. E-isto de 1906. Aktiva prop-isto en Krakovo. Lerta tradukisto kaj kritikisto. En 1912 ap­erigis lernolibron de E. Originale verkadis plejparte recenzojn kaj kritik­ojn en P E-isto, British E-ist, La Bela Mondo, Universo, k. a. Tradukoj: Ni sekvu Lin de Sienkiewicz, Legendoj de A. Ni­emojewski kaj Lupo, Hundoj kaj Homoj de Dygasinski.

        Kühnl (künl) Eduard, ĉeĥo, oficisto de ĉeĥoslovaka diplomatia servo. Nask. 16 majo 1884 en Praha. E-isto de 1900, pioniro de E. Kunfondinto de EK en P. Fond. de Bohema Unio E­-ista en 1908 kaj gvidis ĝin ĝis la mondmilito. Estis unu el tiam maloftaj E-istoj-turistoj. En 1903 vojaĝis tra Germanujo, Svisujo, Francujo, serĉan­te kaj vizitante E-istojn, (l. liajn re­memorojn en Bohema E-isto). Es­tante en jul. 1914 en Paris por ĉeesti la UK li estis ekspedita Hispanujon, kie li vivis dum la mondmilito inter E-istoj, partoprenante aktive en la prop. laboro por restarigo de la Ĉeĥoslovaka  ŝtato. Eld. kaj red. la monatan E-gazeton Časopis Českých E-istů, 1907-14. Verkis kaj eld. detalan gvidlibron tra Praha; de­talan ĉeĥan lernolibron; ĉeĥan tradu­kon de la Fundamento, ĉeĥan ŝlosilon. Estis ano de la Akademio. ­Post forveturo al Usono, li donacis sian ampleksan E-bibliotekon al Bib­lioteko de la Nacia Muzeo en Praha.

        Kultman Karl, estono, bankoficisto. Nask. 20 aŭg. 1890 en Puhkovo. E-­iĝis 1917. Gvidis multajn kursojn. Prez. de la Narva E Unuiĝo de 6-7 jaroj.

        Kun Leo, d-ro, kuracisto en Slav. Brod (Jugosl.). Komitatano de JEL. Red. de La Suda Stelo de 1933. Recenzisto.

        Kun Pafilo kaj Libro. De A. Is­baĥ, trad. V. Zamjatin 1934, 266 p. „Taglibro de simpla soldato en la Ruĝa Armeo, kiu lernas ne nur la militarton, sed ankaŭ ricevas edukon sciencan, industrian, kaj politikan. . . Certe la libro ne plaĉos al pacifisto. La stilo estas simpla kaj klara.“ (F., „The British E-ist“ 1934, p: 40).

        Kurachi (kuraĉi) Haruo, japano, meĥanika inĝ. Nask. 25 nov 1899 en Nagoya-si. E-isto de 1922. Kunlaboris kun Iŝiguro. Antaŭe taboris por E en N., nun en Kiboŝa, Tokyo. Trad. al J „Esenco kaj Estonteco de L. I.“ de  Z, 1927.

        Kuracistoj, v. Medicino.

        Kurijama Ioe, japanino, ofieistino de : Centra Poŝtoficejo de Tokyo. Nask. 10 febr. 1909 en Tokyo-si. E-isto de 1931. Post la morto de s-ino Sasaki zorgas Klaran Rondeton. Partoprenas laboron de Studejo de Z-a Grama­tiko, gajnis unuan premion ĉe lit. kon­kurso de JE Lit. Societo, 1933.

        Kurioza Okazaĵo. Komedio de Goldoni, el la itala trad. Mevo. 1932, 64. p. „La tuta komedio estas mirinde viva kaj majstre lerta. Traduko en bona E. . . Tamen kun peketoj.“ (Kopar, Bibl. Gazeto, 1933, p: 49.)

        Kursa Lernotibro laŭ praktika  pa­rola metodo, verkis E. Privat. 1910, 64 p, 7-a eld. 1930, 78 p. Ĝis nun aperis en 40.000 e-roj. Populara lernilo uzata en multaj landoj.

        Kürsteiner (kürstajner) Hans, sviso, komercisto. Nask. 14 nov. 1885 en St. Gallen. E-isto de 1908. Fondis EG en St. G. Havas gvidajn funkciojn en la loka grupo kaj en SES. Estis ĉefdel. de UEA. Kunlaboris al la Enciklo­pedio.

        Kurzens Nikolajs, latvo, ŝtata ofi­cisto. Nask. 25. junio 1910 en Aluks­ne, loĝas en Riga. En 1932 vicprez. de Lat ES, de 1932 ĝis aŭgusto 1934. red. de „Ondo de Daugava“. Kunlaboranto de „LM“ kaj „Norda Literaturo“. Unu el la plej talentaj originaiaj poetoj: Majstro de etaj for­moj, per kiuj li diras la krudan re­alon, sen poezia ornamo, sed liaj komparoj ofte aperas kvazaŭ per forto de revelacio. Liaj traduko  el 1a latva apartenas al la plej bonaj tra­dukitaj poemoj.

        Küster Benno, germano, kalkulkonsilisto. Nask. 9 jul. 1861 en Wildes­hausen, mortis 24 okt. 1916 en Bres­lau. Tradukis el la germana Herma­no kaj Doroteo, de Goethe, 1911. Kunlaboris al La Revuo kaj Vaga­bondo.

        Kutscher (kuĉer) Ludwik, finin­to de la medicino. Nask. en Krakovo, Polujo. Lernis E-n kiel 15-jara gimna­ziano. De l926 aktiva ano de Societo ,E' en K., gvidis junularajn rondojn. En 1929 iniciatis la fondon de sekcio de medicin- kaj farmacistudantoj ĉe TEKA. De 1927 adm. de P E-isto, de 1931 sekr. de PED. Estrarano de UK 1931.

        Kuwahara (-ŭa-) Tosihide (-ŝi-), ja­pano kemiisto de Ŝtata Industria La­boratorio, Oosaka. Nask. 20 jan. 1910 en Ooita-ken. Post Sisido gvidis EG en Tria Nacia Kolegio, Kyôto. Aranĝis postkongreson en Kyôto 1928. Kun­fondinto kaj eksprez. de Sendai ES. Finis kurson de Tôhoku Imperia Univ. Sendai, 1932. Del. de UEA en Oosaka 1934. J-a delegito de ISAE, 1934.  Ĉefaj artikoloj: Statistika rig­ardo al nuna stato de E-movado en la mondo, LRO 1932 marto; ABC de E-movado en Jarlibro de JEI 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. (Kaw.) 

        Kuzma Orest, ukrajnano, gimn. prof. Nask. 24 jan. 1893. Fond. kaj prez. de l' landa societo por ukrajnaj E-istoj „Progreso“ (Kolomyja, Pol­lando), UEA-del. de 1913. Verkis multajn ukrajnajn verkojn. Verkis di­versajn E-lernilojn, kunlaboris al mul­taj E-gazetoj.

        Kuzmiĉ Vladimir Savviĉ, sovetiano, ukraina verkisto proleta, aŭtoro de la ukrainlingvaj romanoj „Flugiloj“, „Turbinoj“ kaj multaj rakontoj. Nask. en 1904. Aktiva E-isto, verkas ankaŭ en E, membro de IAREV. En E aperis lia originale verkita noveto Solida­reco, 1931. Kunlaboris en SAT-organoj.

        Kuznecov, ruso. Venis en Japanu­jon en 1919, instruis per rekta me­todo E-n en Nippon E-Sya, Tôkyd, en 7920. - (Kaw.)

        Kvakeroj. v. Societo de Amikoj.

        Kvardek Jaroj. Verketoj dediĉitaj al la 40-jara jubileo de E. SAT, 1927. 48 p. Enhavo: E kaj lingvoscienco; Provo de kvanta elementanalizo en E; El la unuaj tagoj de E; Ĉu estis Z - sen­naciulo?; Evoluo de la interna ideo; Nuntempa stato kaj plua evoluo de laborista E-movado. E kaj edukado, ktp.

        Kvinmilionoj. (5.000.000). Rakontoj originale verkita  de Grenkamp­-Kornfeld. 1931, 113 p. „La lirikaĵ­oj, rakontaĵoj estas tre multspecaj, ta­men io komuna estas trovebla en ili: la pala anemio. Du aŭ tri paĝoj tamen konsolas min.“ (Szilagyi, LM, 1931, p: 70.)

        Kvin Noveloj. De Tuglas, el la estona trad. Seppik. 1924, 159 p. Du el la noveloj: En la fino de la mondo (v.) kaj Popikaj Huhuu aperis ankaŭ en apartaj eldonoj. (56 p. kaj 32 p.) „Pri la granda estona no­velisto donas tiu ĉi libro tre bonan kaj sufiĉe plenan prezenton. Bonega inter­pretado.“ (Kopar, LM, 1924, p: 180.)

        Kyffin-Taylor Gerald, brita, solici­toro kaj notario. Brigad-generalo. Nask. 9 marto 1863 en Liverpool. Bri­ta parlamentano, 1910-15. Protektanto de E grupo en L.