J

 

 

        Jaanisto Johannes, estono, instruist­o. Nask. 15 marto 1893 en Tartu. De 1930 prez. de Tartua ES, de 1931 lan­da sekr. de lnt. Cseh lnstituto kaj vicdel. de UEA. En 1932 estrarano de EAE. Red. de la E angulo en la gazeto "Postimees". Gvidis multajn kursojn en Tartu.

        Jackson (Gakson) Wayne, usona­no, komercisto. Nask.16 aŭg. 1895 en Waco (Texas). Prez. de EG de Seatt­le (Washington); sekr. de Nordokci­denta ES; regiona direktoro de EANA.

        Jaĉjo Holm kaj liaj Amikoj. Roma­no de Holst, el la nederlanda trad. Leeuwen, ilustrita de Isings. 1933 235 p. "Ĉarma libro pri knaboj, destinita precipe por junuloj, sed pro la interesa karakter-pentro certe legin­da ankaŭ por plenkreskuloj."  (y, Lingvo Libro, 1934, p: 13.).

        Jadot (ĵado) Paul, franco (de belga deveno) kontisto. Nask. 27 apr. 1883 en Bas-Oha (apud Liége). De 1908 ne ĉesis propagandi sindoneme. Sekr. kaj kursgvidanto en diversaj grupoj. Ko­mitatano de la Pariza Fed. kaj de SFPE. Prez. de la prop. komisiono de SFPE.

        Jaffe (ĝefi) Saul J., usonano, eko­nomisto. Nask. 25 dec. 1894 en Re­zekne, Latvolando. E-isto de 1909. Gvi­dis E kurson en sia naskiĝa urbo. Propagandas E-n en Flint (Mich.) Ofi­ciale reprezentis ŝtaton Michigan ĉe la UK en Budapest.

        Jahns (jans) Kate, germanino, ĵurna­listino. Nask. 2 febr.1881 en Wolfen­büttel Laboras multe por virinaj unu­iĝoj kaj por ties gazetoj Kunfondin­tino de GEA, sekr. de la grupo en Braunschweig preskaŭ de la fondoja­ro. Gvidis kursojn precipe por labor­istoj kaj policistoj. Verkis: Erk; Kantotrezoro.

        Jakob Hans (ankaŭ Hans Jakob‑­Notz), svisa civitano, direktoro de UEA depost 1924; profesio antaŭa: ko­mercisto. Nask. 15 dec. 1891 en Hei­delberg (Germ.). Membro de UEA de 1909, delegito en Heidelberg, 1909-12, de tiam oficisto ĉe la Centra Ofi­cejo de UEA: Administranto de la re­vuo Esperanto ĝis 1914, poste Lib­rejo. De 1920 ĝenerala sekr. Kunlabo­ranto de ,E' kaj teknika aranĝanto. Redaktanto de la Oficiala jar­libro de la E Movado depost 1924 kaj de la antaŭa Jarlibro de UEA (de 1921). Respondeca afera gvi­danto de UEA, konforme al la Statuto Art. 47/48.

        Verkinto de multaj artikoloj en E sub ps. Agricola. Verkis serion da artikoloj s. t. Esperantistaj Problemoj, kiuj atestas pri funda kono de nia movado. Pro ofico parto­preninta preskaŭ ĉiujn UK kaj mult­ajn naciajn kongresojn, unu el la plej konataj gvidantoj de la movado. Multe okupiĝas per kolektado de plej diver­saj aferoj, tamen plej preferata kromokupo estas por li la legado kaj ordiga­do de lia granda biblioteko privata.

        Jalava Leo, finno, direktoro de el­donejo "Suomen Setilas". Nask. 11 febr. 1892 en Turku. E-isto de 1906. Fondinto kaj unua prez. de "E-a Graj­neto" en Turku 1908. Sekr. de "La Polusstelo" 1911, estrarano de EAF 1913-25 (?). Multaj kursoj en Turku kaj Helsinki kaj prop artikoloj en 1908-13 kaj 1917-22. Kunfondinto de EIF. Kunlaboranto de finnaj E gaze­toj, komitafano por UK en Helsinki, 1922. Reprezentis la finnlandan minis­terion por instruado dum la UK en Nürnberg, 1923. Del. de UEA en Helsinki, 1918-25, kaj ĉefdelegito, l928-1932.

        Jamin Joseph, belgo, arĥitekto en Bruxelles. Li multe akcelis la propa­gandon, verkis du broŝurojn; dum 1902-05 estis ĉefred. de La Belga Sonorilo.

        Jammes (ĵam) Fernand, franco. De 1908 seninterrompe UEA-del. (Le Puv­en-Velay).

        Janaliková Antonie, ĉeĥino, instru­istino. Nask. 1874 en Holeŝov, mortis 1924. Propagandis pacifismon, E-is­mon, liberan penson, ktp. Dum la mondmilito arestita pro suspekto de nepatriota sinteno. Multe vojaĝis uzan­te E-n. Post ŝia morto por honorigi sian rememoron, oni eldonis broŝuron, kies kelkaj partoj propagandas E-n efikplene.

        Janjiĉ Fran, kroato, d-ro. Tradukis beletristikaĵojn, i. a. Ano de l' ringl­udo de D. Simunoviĉ.

        Jansson Sam (ps. SJn), svedo, lice­estro. Nask. 9 dec. 1876 en Linde. E‑­isto de 1921. Prez. de SEI, 1922-30, vicprez. de SEF, komitatano de UEA, nacia dir. de Isosek, gvidanto de ABF duonhoro per radio. Verkis korespon­dan kurson de SEF kaj aliajn E-peda­gogiajn verkojn.

        Jansson Sam Owen, svedo, muzea asistanto, filo de J. S. Nask. 19 marto 1906 en Stockholm. E-isto de 1921. Prilaboris svedan eldonon de angla E‑­lernolibro kune kun sia patro kaj S-E vortaron kune kun Linden. Sekr., pos­te rez. de Stokholma EG.

        Japana E-isto, oficiala organo de JEA, Tokio. De aŭg.- dec. 1906 ĝi estis nomata La JE. Ĉefred. d-ro Kroita kaj d-ro J. Takakusu. JE estis riĉe ilustrita kaj enhavis krorm nacia prop. kaj kroniko artikolojn pri la japana vivo, precipe pri la ĉeriz­flora festo, pro kio ĝi baldaŭ ak­ceptis la subtitolon: Int. ilustrita re­vuo, konigas la mondon pri la eks­trema Oriento. De jan. 1914 ĝi aperis tre malgrandigita kaj nur por la prop. en Japanujo. Vol. 1: aŭg. 1906-marto 1907-8 kaj 8xIV+104 p. Vol. 2: apr.-dec: 1907-9 kajeroj 9xIV+174. Vol. 3: jan: aŭg. 1908-7 kajeroj 7xIV+112 p. Vol. 4: jan.-dec. 1909-11 kajeroj. IIxIV+180p. Vol. 5. jan. apr-majo 1910-3 kajeroj. 3xIV+64 p. Vol 6: apr: okt. 1911-6 kajeroj 6xIV+60 p. 27x20. En 1912 kaj 13 ĝi ne aperis. Reaperis jan.1914-10p. 18xl2.

        Japana Esperanto-Instituto v. Nipono.

        Japanlando, Gvidlibreto pri-. Trad. de JEI, eld. de Japana Ministerio de Ŝtatfervojoj, 1927, 102 p., 37 ilustraĵoj, 9 landkartoj. Bela libro, grava dokumento pri la progreso de E en Japanujo.

        Japanujo, v. Nipono.

        Jarlibroj antaŭmilitaj. La unuaj ĉefaj jarlibroj en la diversaj landoj kaj Asocioj, antaŭ la milito, estas la jenaj (krom la adresaro de Z). Jarlibro E-ista de la Societo Espero en Peterburgo (Uppsala, 1897), kun helpo de Klubo E-ista en Uppsala. Ĝi enhavas sciigojn kaj eltiraĵojn pri E, historion pri la ekzistantaj societoj (Nürnberg, Peterburgo, Odessa, Uppsala, Louhans, Societo E-ista en Danujo, liston de agentoj de E, de ĵurnaloj akceptantaj artikolojn, de librovendej, de libroj jam publikigitaj.

        Jarlibro de SPPE (1899-1900). Ĝi enhavas 313 nomojn el 17 landoj; el kiuj 169 francoj. Ĝin anstataŭis:

        Tutmonda Jarlibro E-ista, enhavanta ankaŭ la Adresarojn de Z (eldonejo Hachette), kompilita de De Ménil. Ĝi aperis por la jaroj 1904, 05, 06, 07, 08, 09, 10. En 1908, la kreskado ne ebligis plu, ke oni daŭrigu plenan nomaron; depost tiu jaro oni

enskribis nur la Societojn, Komitatojn kaj Konsul-Agentojn. La lasta aperis en 1910. Ĝin anstataŭis:

        Tutmonda jarlibro E-ista, kiu daŭrigis la antaŭan. Ĝin redaktis Sebert, Chavet, Ferter-Cense (eldonita en E-ista Centra Oficejo). Ĝi aperis en 1912, 1913, 1914.

        Hispana Jarlibro en 1905 (152 nomoj) - en 1906 (347 nomoj)... en 1910 (1544 nomoj); sed tri kvaronoj ne pagis sian kotizon.

        Jarlibro de Pacifistoj (Paris 1906), redaktita de Moch.

        Jarlibro de U.E.A., unua eldono 1908.

        Itala Jarlibro: la unua en 1908 (prof. Luigi Giambeune) enhav­as ĉ. 1500 nomojn.

        Germana jarlibro, unua el­dono Dresden 1908, redaktis Schramm.

        Sveda Jarlibro: la unua en 1908 (Ahlberg) enhavas ĉ. 1200 nom­ojn.

        Angla Jarlibro: la unua en 1909 enhavas ĉ. 1400 nomojn.

        Jarlibro de Centra Aso­cio Bohema Unio E-ista (Kühnl): la unua en 1909 enhavas 551 nomojn.

        Pola Jarlibro: la unua en 1909 enhavas ĉ. 2000 nomojn, sed ĝi kal­kulas la polojn en la tuta mondo.

        Jarlibro TEKA. La unua eldono aperis en 1909 kaj enhavis 414 kura­cistojn kaj 15 studentojn. La dua ape­ris en 1910 kaj enhavis 610 kuracist­ojn kaj 19 studentojn.

        Belga Jarlibro; la unua en 1910.

        Ruslanda Adresaro: la unua en 1912. Ĝin verkis la studento-gru­po ĉe Moskva Universitato. Ĝi dissen­dis pli ol 20.000 demandfoliojn; 6.000 respondis. Se oni deprenas la polojn, restas ĉ. 3000 rusoj. L. BASTIEN.

        Noto. Artikolo - ne tute kompleta - farita laŭ la jarlibroj ekzistantaj en la Biblioteko de C. O, kaj en kelkaj Bibliografioj.

        Jarmiloj Pasas. Mondhistorio, origi­nale de H. Haetker. 1931, 500 p.  "La historiisto donis en teksto, ne tro longa por lacigi, bonegan resumon de l' tutmonda kaj tuttempa evoluo; per lerta elekto inter citindaj faktoj kaj fo­rigendaj detaloj, li evitis tedon oftan ĉe historiaj lernolibroj. Sinteza ka­pablo, klara vido, taŭga stilo." (G. S., ,E' 1932, p: 12.) - "Ĝi estas en la unua triono ne historio, sed hipotez­aro; la lingva stilo estas tre peza; historie ĝi ne estas fidinda kaj ĝi estas vere tendenca kontraŭreligia polemi­kaĵo." (M. C. B.)

        Jarmotoviĉ V. T ruso. Mortis ju­na 2 sept. 1916 en batalkampo en Bu­kovina. Verkis poemojn en E, kunla­boris je La Ondo de E, LI, Pola E-isto.

        Jasuda Jukiĉi, japano, arkitekto de ĉefregistarejo de Formoso Nask. 1 marto 1904 en Kyoto-si. Dum la stu­denta tempo en tria nacia kolegio kun­kompilis J-E vortareton. Trad. Inku­bo (dramo), 1924. De 1927 laboras por E en F.

        Jaumotte (ĵomot) Maurice, belgo, ĵurnalisto. Kunlaboris por la UK 1928. Redaktis la francan parton de la Belga Antologio 1928.

        Jaunvalks, Eduards, latvo, poŝtofic­isto. Nask. 10 aŭg. 1901 en Dungada. E-isto de 1918. Kursgvidanto. Fondis ES de Liepaja 1925. UEA-del en Lie­paja 1925-1929. Trad. unuan kolekt­on de latvaj popolkantoj, 1927. Kun­laboranto de LM.

        Javal (ĵavai) Emile, franco d-ro, fama okulkuracisto. Nask. 5 majo 1839 en Paris, mortis 20 jan. 1907 en Paris. ­Fariĝis inĝeniero. Sed, ĉar lia patro estis straba, kaj ankaŭ lia pli juna fra­tino, li provis kuraci ŝin: li sukcesis, kaj la priokulaj studoj altiris lin; li de­cidis fariĝi okulkuracisto. Dir. de la oftalmologia laboratorio de 1878 (dato de ĝia fondo) ĝis 1900. - Post la franca-germana milito de 1870, li di­vidis sian ĉiumomentan agemon inter la publikaj aferoj kaj la scienco. Al ambaŭ li dediĉis sian klaran spiriton, senlacan paciencon kaj perfektigemon. Deputito (1885-1889), li sin dediĉis precipe al la demandoj pri higieno. Li voĉdonigis la "Leĝon Javal", kiu liberigis de ĉiuj impostoj la gepatrojn de sep infanoj. Li eltrovis mem novajn instrumentojn por la okulmezuroj. Pub­likigis tre gravajn verkojn pri oftal­mologio.

        J. mem iĝis okulmalsana; dum 2l jaroj li luktis, sed sesdekdujara li iĝis tute blinda. Tuj, kun mi­rindega trankvileco li organizis sian novan vivon, kiun li estis preparinta jam de kelkaj jaroj. Ekzemple li skri­bis preskaŭ ĉiujn leterojn propramane, per helpo de skriba aparato elpensita de li mem. Li tiris el la sperto de multaj korespondantoj kaj el la sia tu­ton da perceptoj kaj konsiloj por blin­duloj, kiujn li publikigis en la libro "Entre Aveugles" (Inter Blinduloj), ki­un tradukis E-en lia bofilino: libro plena de filozofio praktika kaj serena, de filantropio tiel alta kiel kortuŝa. Lia granda pasio estis E. Kvankam de lon­ge varbita al E kiel aprobanto, li prak­tikis ĝin nur de 1903. Li ĉeestis Kongresojn en Boulogne kaj Genéve, gastigis Z dum lia loĝado en Paris, kaj de tiam ili fariĝis veraj amikoj. Tuj post la Bulonja Kongreso li faciligis la fondon de la E-ista Centra Oficelo (v.) kaj ĝis sia morto li prenis sur sin la ĉefan monhelpadon de tiu institucio, kaj testamentis kapitalon. - Tuj kiam li lernis E-n, helpita de sia perfekta scio de multaj lingvoj, kaj malgraŭ sia aĝo kaj kripleco li fariĝis baldaŭ unu el la plej lertaj kaj kompetentaj E-ist­oj, ĉar li legigis al si preskaŭ ĉiujn verkojn, novajn aŭ malnovajn, pri la historio kaj la progresoj de la lingvo. Uzante sian grandan influon,- li klopo­dis fervore por favori la oficialajn pro­gresojn de la lingvo, kaj estas li, kiu agis plej efike por havigi al Z la orde­nan de la Honora Legio, okaze de la Bulonja Kongreso. Tre scivolema kaj progresema spirito, ĉiam dezirante perfektigon, li aspiris al reformoj en E, kaj pli ol unu fojon li interparolis pri tiu temo kun Z, kiu fine opiniis danĝera tiun proponon. En siaj lastaj du jaroj li vivis preskaŭ ekskluzive por E. Estis L. K. de 1905.

L. BASTIEN.

        Jayet Charles, franco svisa, komer­cisto en Morges. De 1908 seninter­rompe UEA-del. Kunlaboris je la UEA-J­arlibro.

        Jeitler (jajtler) Franz (ps. JoFo), aŭstriano, popollerneja instruisto, ŝtate dipl. instr. de E. Nask. 17 marto 1895 en Zistersdorf. Laboras multon por gepatraj unuiĝoj kaj infanliteraturo. Estrarano de ALLE de 1927 ĝis 1932. Raportoj precipe pri la interna kaj kleriga laboro en la grupoj Artikoloj en "La Socialisto" kaj TEPS.

        Je la Nomo de l' Vivo. Filozofi-liri­kaj fragmentoj, originale verkitaj de E. Izgur. 1927, 214 p, multaj ilus­traĵoj. "La alta kanto de feliĉa vivo, fajra protesto kontraŭ militarismo subpremo kaj mizero." (O. Simon, la Socialisto,1927, p: 36.)

        Jen. Int gazeto por ŝerco kaj satiro, ilustrita. Red. Pulula. Jul. 1909-majo 1910 en Barcelona. Formato 28x22; 12 kajeroj po 16 p. (Laŭ BIL.)

        Jiik Richard, estono, kemiisto. Nask. 14 marto 1905 en Tallinn. Red. de Informoj de EAE, kunlabor­anto de E Inst. kaj de granda E-Es­tona Vortaro. Eksestrarano de EAE.

        Jobo ps. de J. Baghy (v.).

        Jodko Adam, polo, sovetiano, arĥ­ivsciencisto. Nask. 1892. E-isto de 1910. Kompetenta laboranto de CK SEU (Moskva, Minsk). Trad. La Faktoro de Turgenev, l914; verkis prop. broŝuron. L. K 1925-33.

        Jofre S. Alberich, kataluno. Nask 7 aŭg. 1897 en Barcelona. E-isto de 1913. Kunlaboris al KEF, Int. Floraj Ludoj, estis red. de K. E-isto, 1926-27. Ver­kis prop. artikolojn, originalajn kaj tradukitajn literaturaĵojn.

        Johano, la Brava. Poemfabelo de Petöfi, el la hungara trad. Kalo­csay. 1923, 88 p. "Ĉarma, okazo­plena, idilia versrakonto, vestita en popularan stilon. Tre konvena por le­gigo dum progresaj kursoj." (Totsche, De Paĝo, p. 87)

        Johansson (juhanson) Carl Johan, (ps. Joĉjo; Li; J-n), svedo, kunlabor­isto de gazeto Social-Demokra­ten, Stockholm: Nask. 22 marto 1890 en Eskilstuna. E-isto de 1907, estis ia­ma estrarano de EG en Eskilstuna. Fondinto de Lab. EG en Stockholm, estis sekr. de SLEA. Prez., poste sekr. de Lab. EK en Stockholm, estrarano de SEI. Multaj kursoj depost 1908, precipe inter sindikatanoj. Sukcese prilaboris favorajn decidojn de socialde­mokrata parti-kongreso. Multaj artiko­loj.

        Johansson Gustav Edvin (ps. Geji), svedo, librobindisto-mastro. Nask 4. nov. 1898 en Falun. E-isto de 1916. Prop. paroladoj, kursgvidado (laŭ Cseh-metodo), organizado. Interpre­tis prelegantojn. Lerta gramatikulo. Kunfondis E-distrikton en Dalekarlio kaj SLEF. Multaj artikoloj.

        John (jon) Sári, hungarino, oficis­tino. E-isto de 1929. Bibl. de HES kaj sekr. de la ekzamena komitato: Gvidas kursojn laŭ Cseh-metodo.

        Johnson (ĝonsn) Ernest Bertram, anglo, helpadministranto en kuirista fako de brita mararmeo en Portsmo­uth. Nask.14 okt. 1889 en P. E-istiĝis en 1909. Dum pluraj jaroj gvidis I, grupon en P ĉiuflanke.

        Johnson (ĝonsn) Wilfred B., anglo, arĝentometiisto Nask. 29. dec. en Sheffield. En 1908 transloĝiĝo en Birmingham-on E-isto de dec. 1924. Instruas E-n sub la loka komitato de Edukado. Del. de UEA, kontrola ek­zamenisto de BEA. Kunlaboranto de  la Enciktopedio.

        Johnston (ĝonston) Georgo Jame­son, irlandano, d-ro, prof. de ĥirurgio en Dublin. Mortis okt.1926 en Dublin. Aliĝinte al BEA en 1909, li estis unu el la vicprez. de IEA. En 1913 estis prez. de TEKA.

        Jokl Hugo, ĉeĥa aŭstriano, gimn. prof. por historio, ĉeĥa lingvo. Kaj geografio en Wien. Nask. en Pacov (Ĉeĥosl.). Membro de la ŝtata ekzame­na komisiono. Gvid. E kursojn. Estro de Bohema Klubo E-ista en W. Raportanto de ĉeĥaj gazetoj en W. pri E. Ĉeĥa lernolibro de E kun d-ro E. Pfeffer.

        Jonescu-Capatana (jonesku-kapaca­na), rumano. Nask 27 marto 1915 en Bucureŝti. E-isto de 1931. Sekr. de RES. Red. kaj eld. rumanlingvan "Ve­getarismul" kaj la Vegetarano, organo de Int. V. Ligo E-ista, kies ĝen. sekr. li estas.

        Joó (jó) István, hungaro, d-ro jura, urba konsilisto en Debrecen. Nask. 19 aŭg. 1886 en D. E-isto de 1903, la unua en D., kie elkreskis vigla E movado el lia amika kaj konatula ron­do. La unua kaj la nuna prez de la loka grupo. Poemtraduko en LI, 1905 (L. H. Heroldo, 1930. n-ro 4.)

        Jörgensen Poul, dano, instr. mez­lerneja. Nask. 24 jan.1905 en Ordrup. E-isto de 1924 Prez. de Konversacia EK en Kopenhago de 1930, estrarano de landa societo.

        Josif F., rumano, d-ro, kapitano­kuracisto en Bucureŝti. E-isto de 1923. Tradukis el rumana lingvo por LM kaj HDE.

        Joŝino Sakuzo (-zoo) japano, prof. de Jura Fakultato de Imperia Univ. de Tókyó. Dum kaj post la mond­milito multe gvidis junularon al de­mokratio. Nask. 29 jan. 1878 en Mi­yagi-ken, mortis 18 marto 1933. En 1905 interesiĝis je la artikolo de W. Stead en "Review of Review" kaj ĝin tradukis por "Sinzin".

        Jovanoviĉ P. Jovan, serbo, pens. in­spektoro de ministerio por popola kle­rigado en Beograd. Eldonis en 1908 la unuan serban lernolibron. Retiriĝis de la movado.

        Jozef kaj la edzino de Potifar. Roma­no originale verkita de Bulthuis 1926, 388 p. Spritaj lokoj, amuzaj ĉapitroj, lerta aranĝo, bonstila prozo. (G S., ,E' 1927, p: 185.)

        Joziĉiĉ Antonija, kroatino. Antaŭ­milita pioniro. Trad. en 1913 la rakon­ton La Konfeso de Milka Pogaĉiĉ.

        Jugoslavio. E-istoj el la urbo Ze­mun, ĉijare enurbigita al Beograd, no­mis sian organizon "EK Mojsije Paiĉ". Per tiu ĉi nomo ili interligis kun la E movado aŭtoron de apriora mondling­v-projekto, M. Paiĉ, kiu en 1859 en Za­mun eldonis sian universalan, per ara­baj ciferoj kunmetitan skriblingvon.

        Forpasis jaroj kaj nur antaŭ 25 jaroj aperis la unuaj sudslavlingvaj lerno­libroj sur la teritorio de nuna J., mal­graŭ tio, ke izolulaj E-istoj jam ekzistis, inter ili advokato d-ro Haas en Mari­bor (jam mortinta) kaj (laŭ UEA-jarlibro 1928) M. Avramoviĉ, en Be­ograd, 1904. En 1908 eliris el divers­lokaj presejoj, tute spontanee la kroa­ta lernolibro de Mavro Spicer, la serba de Jovan P. Jovanoviĉ kaj la slovena de Ljudovit Koser. Nur post tiu unua literatura preparo nask­iĝis samjare la unuaj organizoj: Unu­iĝo de kroataj E-istoj en Zag­reb sub gvidado de Spicer kaj Dani­ca Bedekoviĉ, E-ista rondo en Slovenujo, fondita de Koser kaj la Beograda E Grupo kun Sini­ŝa Budjevac kiel fondinto, al kiu en la sekvanta jaro en reformita Ser­ba E-ista Societo aliĝis inĝ. Drag. Andonoviĉ, Rad Klajiĉ (kiu eldonis serban lernolibron), Mi­lica Gjuriĉ, k a.

        Tiujn unuajn fajrujojn sekvis kluboj en diversaj urboj kaj urbetoj precipe en Kroatujo, kie ekzistis jam la unua interligilo Kroata E-isto, kreita kaj red. de la pioniro Spicer kaj diskoniginta inter alilandaj E-istoj la hej­man literaturon. Post du jaroj en 1910 ekaperis Serba E-isto, eld. kaj red de inĝ. D. Andonoviĉ, certe kiel sekvo de la propagando, farita de rusa E-isto Evstifejev, kiu en 1909 vizitis Beogradon kune kun la bulgara E-isto I. H. Krestanov.

        En postsekvaj tri jaroj aperis la unu­­aj beletristikaj verkoj "La trezoro de l' oraĵisto", historia roma­no el la 16-a jarcento de kroata verk­isto A. Ŝenoa, trad. de Fran Kolar, la kroata antologio kun detala lit.-histo­ria enkonduko "Kroataj Poeziaĵoj" el la plumo de Spicer kaj la rakonto de Milka Pogaĉiĉ "La konfeso", trad. de Antonija Joziĉiĉ. Menciindaj estas an­kaŭ du kantoj el la epoko "La morto de l' Smail-agao Cengiiĉ", trad. de D. Bedekoviĉ kaj I. Stalcer en la gazeto K E-isto. Tiutempe agema Spicer verkis diversajn por-kaj pri-E-ajn prop. kaj beletristikajn artikolojn studojn, rakontojn kaj poemojn por hejmaj kaj alilandaj nacilingvaj kaj E gazetoj kaj okazigis en provincaj urboj paroladojn.

        Sur la faka, la ekonomia kampo, la unua eklaboris d-ro P. Staniŝiĉ en Zemun, aperiginta la broŝuron "La re­forma mono de Silvio Gesell."

        Inter aliaj antaŭmilitaj pioniroj en J. troviĝas geedzoj Kellek, Zora Zupic, Slavko Dragiĉ, Paŭlo Kastner, I. Stemberger, Stjepan Vidak, Nedeljkoviĉ.

        La movado iom post iom ekdormis dum la balkanaj kaj la mondmilito, en kiu lasta la naciisma revolucio de sudslavaj serboj, kroatoj ksj slovenoj finiĝis per ilia unuiĝo en la sendependa ŝtato Jugoslavujo (Sudo-Slavujo). En la nova lando la movado ekmarŝis kun freŝa forto. Ve­kiĝis malnovaj, fondiĝis novaj organi­zoj neŭtralaj kaj fakaj: laboristaj, stu­dentaj, fervojistaj, ŝakaj, vilaĝanaj, in­struistaj, blindulaj. La centro de la mo­vado funkciis en Zagreb, kie okazis ankaŭ la unua Sudslava E Kongreso en 1923, kaj agadis tie la Sudslava E Ligo kaj Sudslava E Servo (eldonejo kaj vendejo de libroj) sub gvidado de d-ro Dusan Maruzzi. La aranĝon de la 2-a enlanda kongreso en Split en 1924 kunhelpis kiel daŭrigo de hektografita, jam presita Konkor­do, sub bonstila redaktado de d-ro J. Domac, kiun en 1925 sekvis I. Rotkviĉ. En tiu organo per beletristikaĵoj vigle kunlaboris N. Hohlov, M. Solovjev, F. Janjiĉ, F. Slogar, Ŝkito J. Manojloviĉ, M. Spicer, S. Balkanano, Djuro Vojkoviĉ, Viktorina Lichtenwaller, R. Rakuŝa, L, Kitzler, D Radovanoviĉ, N. Slaviĉ. Krom tiu gazeto en 1924 post fondiĝo de la Int. Asocio de Fervojistaj E-istoj, kies si­dejo kaj estraro estis en J., ekaperis ankaŭ la faka organo fervojista sub gvidado de St. Stojniĉ kaj Ilija Puhalo. ("La Fervojisto".)

        El la aperintaj literaturaj ver­koj estas menciindaj "Ano de l' ring­ludo" de Dinko Simunoviĉ, E-igita de d-ro J. Janjiĉ en 1926, "Orientaj fabeloj" de Doroŝeviĉ, el rusa trad. N. Hohlov kaj de la sama aŭtoro la ori­ginala komedio "La morto de la delegito de UEA", uzata sur scenejoj, ori­ginala rakonteto "La diino de la ma­ro" de S. Balkanano, "Oro kaj paco" de Silvio Gesell, trad. de d-ro P. Sta­niŝiĉ, kiu en la sama jaro 1926 kun samcelanoj el Germanujo eldonis kaj kunredaktis la ekonomisciencan revu­on "La nova ekonomia politiko". Krom tiuj libroj aperis lernolibroj de Maruz­zi, Agoriĉ, Dobravc, prop. broŝuroj, ŝlosiloj, vortaroj, inter ili la plej zorge prilaborita tiu de Niko Bubalo.

        En la movado partoprenis multnom­braj prop-istoj el diversaj regionoj, inter ili krom la jam cititaj: d-ro Crlenj­ak. M. Neŝiĉ, Rupĉiĉ, Herkov, Dinko, Baselli, Bertolli, d-ro Peiĉiĉ, prof. Novljan kaj Ŝaj, Ferhad Kapetanoviĉ, prof. Tavĉar, d-ro Rosenstock, M. Moniĉ, Drad. Wranka, L. Prebil, d-ro Winterhalter, Dohravc, Rajŝiĉ, d-ro Si­dorenko, Spitzer, Schneider, Agoriĉ, Kozlevĉar, Golobiĉ, Predrijevac,  D Jovanoviĉ, Miŝak, Jociĉ, Lapenna, Jev­removiĉ, J. Dornanjko, d-ro F. Sala­mon, k. a.

        Post la 3-a enlanda kongre­so, okazinta en 1926 en Maribor la movado sub influo de enŝteliĝinta ek­onomia krizo same kiel sub premo de akriĝintaj politikaj cirkonstancoj ekstagnis. La Ligo, ne povinte aprobigi siajn statutojn, ne povis solidarigi la latentajn fortojn. La jam preparita 4-a kongreso en Sremska Mitrovica en 1928 ne okazis. La Liga estraro plejparte translokiĝis al Maribor, kie la sekretariajn aferojn gvidis d-ro Winterhalter kaj la Konkordon samloke redaktis L. Kitzler. Post inaŭguro de provizore senparlamenta reĝimo per la reĝa akto de 6 jan. 1929 komenciĝis malfavorigo aŭ fermado de E-istaj organizaĵoj kaj kelkloke persekutado de funkciantoj. Ankaŭ akuzoj antaŭ la ŝtatjuĝejo okazis, sed ili montriĝis nur vanaj senargumentaj suspektoj flanke de policaj organoj, entute ne sciantaj la lingvon. Pro tiaj cirkonstancoj fine en 1929 ekmutis la vigla interligilo "Konkordo".

        Ĉiun defluon sekvas alfluo. En plej malfavora medio ekbatalis Beogradanoj, reorganizis la societon en printempo 1930 kaj per aranĝo de kursoj, regulaj semajnkunvenoj kun devigaj paroladoj kaj diskutoj, per ra­dioprelegoj kaj paroladkurso plifortigis siajn internajn fortojn. Formiĝis laborista kaj ŝaka sekcioj. La societo pere de sia prez. d-ro Stefanĉiĉ kun la edzino kaj L. Prebil parto­prenis la bulgaran kongreson, okazinta en Sofia en 1930, kie kunsidis la Balkana E Konferenco, kun reprezentan­toj el Bulgarujo, Jugoslavujo, Greku­jo, Rumanujo. Ĝi i. a. decidis eldoni komunan organon Balkana Kon­kordo, kiu en la sama jaro ankaŭ aperis kun plejparte beletristika enha­vo kaj kies jugoslavujan parton redaktis I. Rotkviĉ. Samjare en Zagreb formiĝis post kunvokita konferenco prepara komitato por reorganizo de la Ligo. Laŭtiĝis voĉoj, postulintaj deno­van kunvenigon de la E-istaro. Tiun taskon prenis sur sin la filio de la Be­ograda societo en Subotica sub gvido de E. Weis. La plano sukcesis. Post sesj­ara interrompo la samideanaro de J. kunvenis en printempo de 1931 en la plej norda urbo Subotica. La bone vi­zitita kunveno tuj dum la malferma kunsido sin proklamis 4-a kongre­so inaŭgurante novan periodon de la enlanda movado. Sub prezido de R. Klajiĉ, St. Vidak, M. Neŝiĉ kaj I. Rot­kviĉ la kongreso post ĉiuflanka pri­traktado de la E-isma problemo surbaze de la koncerna parolado de J. Stefanĉiĉ akceptis unuanime la internan ideon pri l' unuiĝo de ĉiuj na­cioj kaj popoioj en unu Internacio kiel gvidideon de sia estonta agado. Konstatinte plue, ke la prepara komitato de la Ligo pro eksteraj kaŭ­zoj ne sukcesis funkciigi la centran or­ganizon dum unu jaro, la kongreso komisiis la komitaton de societo Beograd ĝis la venontjara kongreso okazonta en Slav. Brod, finsolvi la demandon de la Ligo.

        Surbaze de tiuj decidoj la societa komitato en Beograd ekagis kiel pre­para Liga estraro, kompilis la statutojn kaj ĝis printempo 1931 ilin aprobigis kun oficialigita interna ideo. Ekaperis litografita Bulteno kun laboristaj sciigoj sub redaktado de S. Zivano­viĉ, resp. d-ro J. Stefanĉiĉ. La re­novigita antaŭpuŝo donis impulson al disigitaj organizoj. Freŝaj fortoj F. Ho­mar, d-ro Kun, presisto Buk, De­metroviĉ kaj Kirchhofer en Slav. Brod preparis la 5-an kongre­son, kies programon propagandis belaspekta kongreslibreto. Krom ĝi ape­ris speciala jugoslava n-ro de LM. Sub prezido de la reaktiviĝinta pioniro 70-jarulo Mavro Spicer, R Klajiĉ, d-ro Duŝan Maruzzi, Herkov kaj d-ro Kraus la kongreso akceptis la novajn ligajn statutojn, elektinte por la kuran­ta jaro Beogradon kiel sidejon de la Ligo, sub gvido de d-ro j. Stefanĉiĉ, d-ro M. Begoviĉ Zupaniĉ, d-ro Kraus, Prebil,  Dim. Jovanoviĉ kaj F. Homar kiel redaktoro. Menciinde estas, ke tiu kongreso unuafoje funkciigis fakajn kunsidojn de laboristoj, instruistoj, studentoj, abstinuloj, blinduloj.

        En samjara julio kiel daŭrigo de "Bulteno" aperis el la presejo Buk en Sl. Brod moderne presita, parte ilust­rita monata Liga organo La Suda Stelo (L 55) sub redaktado de Ho­mar kun ideologia, socikultura, literatura enhavo kaj kun speciala laborista paĝo. En la regule aperanta gazeto kunlaboras M. Ŝpicer, prof. Novl­an kaj Rakuŝa, V. Lichtenwallner, S. Zivanoviĉ, Radovanoviĉ, R. Klajiĉ, Herkov, Kozlevĉar, Golobiĉ, d-ro Kraus, Wranka, d-ro Kun, d-ro Ste­fanĉiĉ, Demetroviĉ, blindulo S. Roth, Kirchhofer, d-ro F. Janjiĉ, I. Rotkviĉ kaj sur la laborisia paĝo D Jovanoviĉ, Lovrekoviĉ, Ŝelem, Anĝelka kaj Danica Jovanoviĉ, Cabriĉ, Miŝak, M. Periĉ, Stojanoviĉ, F. Modrijan, J. Riz­nar. Sur ŝaka fako eklaboris T. Krick.

        En la eldonejo de LSS aperis ĝis nun la fake prilaborita lerno- kaj lego­libro de Novljan, la nacia heroeposo de kroata poeto I. Mazuranoviĉ "La morto de l' Smail Aga Ĉengiiĉ" trad. de Ŝpicer, kaj "Servulrajto" de J. Ste­fanĉiĉ, en 6 kantoj kun prologo kaj epilogo poemigita kaj koncizigita soci­heroa rakonto de slovena verkisto I. Cankar "Servulo Jernej kaj lia rajto". En la eldonejo kaj presejo de la blin­dulinstituto en Zemun aperis samtem­pe "Ni vojaĝas al Jugoslavujo" de l' blindulino Helen Keller, trad. de Bran­ko Rajŝiĉ kaj la Brajlskriba eldono de "Servulrajto" kaj de la "Morto de Smail Aga Ĉengiiĉ". Antaŭ la apero de LSS en 1932 eliris krome kelkaj n-roj de memstara Monda Kuriero parte iI­ustrita informorgano por turismo, tra­fiko kaj komerco sub redaktado de Nik. Lisac en Sarajevo. Krom literatu­raĵoj aperis diversloke broŝuroj por tu­rismo, flugfolioj nacilingvaj kaj prop. artikoloj en tagaj gazetoj kaj revuoj.

        La nombro de l'aktivaj organizoj en la postmilita periodo varias inter 20-30. La agado de la Ligo samkiel ties organo okazas sub influo de soci­scienca direkto de l' internacianismo. Por substreki tiun novan momenton en la movado de l' E-ismo, la JEL-­komitato kunvokis dum la 6-a landa kongreso, okazinta en Beograd en junio 1933 apartan int. E-konferencon, kies programon ĝi antaŭfiksis en la januara n-ro de LSS per la temo: "La ideologia problemo de l' E-ismo". Tiu­sence la komitato jam en 1932 sugestis al la E-centro en Geneve la kunvokon de speciala int. konferenco de elstaraj E publicistoj kaj prop-istoj por pridis­kuti krom la reorganiza ankaŭ la ide­ologian problemon. Ĉar tiu propono ne realiĝis, la komitato mem okazigis la nomitan konferencon, kiun aktive partoprenis H. Jakob el Geneve, Mar­ta Root el New York, V. Bleier kaj edzino el Budapest, Harabagiu kaj Behron el Bukureŝti, Fuchsmann el Byalistok. La parolado de d-ro Stefan­ĉiĉ kaj la prelego de R. Rakuŝa, donintaj la bazon por la diskuto estas publikigitaj en la 8-10 n-roj de LSS 1933. La b-a kongreso en Beograd im­ponis per la ĉeesto de la menciitaj E-istoj, krom kiuj partoprenis ankaŭ la negra prelegisto Kola Ayaji. Ĉees­tis ankaŭ la protektanto, la prez. de la Scienca Akademio, d-ro Bogdan Gavri­loviĉ, reprezentanto de la ministerio por publika klerigado, kelkaj eksmin­istroj kaj pioniroj: La kongreso ak­ceptis la statutojn de la J-a E Institu­to, diskutis pri ta eldono de "J Anto­logio", ktp. La aliĝo al centro restas pendanta ĝis la 7-a kongreso en Koprivnica. Same dum la Beograda kongreso okazis fakaj kunsidoj de laboristoj, instruistoj, studentoj, ŝak­istoj kaj blinduloj

        Pro la morto de juna, entuziasma kaj impulsema F Homar la komitato elektis kiel redaktoron de LSS d-ron Kun.

        Krom la enlanda laboro E-istoj en J. aktive kunlaboras en int. gazetoj, kongresoj, kelkaj retiriĝas, alia reak­tiviĝas, novaj fortoj aperas kaj la mo­vado pluen marŝas sub nova devizo:

"Por ni super ĉio la internacio" J. ŜTEFANĈIĈ.

        Jukl Vlado, ĉeĥoslovako, prof. ĉe la Komerca Akademio en Bratislava. Nask.12 febr. 1892 en Mannheim (Ger­manujo). Funkciulo de diversaj E-or­ganizaĵoj" dum 1911-1913 ankaŭ en Rusujo. Instruis dum vico de sinsekvaj jaroj en sia lernejo. Dum 1933 kunlaboranto ĉe la E-disaŭdigoj en Bratislava.

        Julin Teodor, (ps Jln), svedo, poŝt­oficisto, red. de faka gazeto. Nask. 31 okt. 1880 en Sater. E-isto de 1923, kiam, estante parlamentano, partopre­nis la kurson de A. Cseh por parlamentanoj en Stockholm. Vicprez. de EG en Stockholm, ĉefdel. de ILEPTO. Aranĝis kursojn, ktp. Prez. de la tri­vira komitato por organizi la UK-n St. en 1934.

        Julio Cezaro. Tragedio de Shakes­peare, el la angla trad. D H. Lam­bert, 1406, 86 p. "La tradukinto nenian penadon ŝparadas, por ĝuste kom­preni la sencon, nek por esprimi ĝin per konvene elektitaj vortoj kunligitaj en belsona ritmo." (A. E. W., British E-ist, I906, p: 90.)

        Julivert Aulés (huliver' auleez) Ma­ria, katalunino, prof. de pentro-kaj de­segnoartoj. Nask 31 apr. 1888 en Ven­drell. E-isto de 1911, kursgvidanto de­post 20 jaroj, div. prelegoj kaj propartikoloj. Skribis kelkajn tradukojn kaj originalajn rakontojn, trad. kata­lunen Esenco kaj estonteco el la Fund. Krestomatio.

        Juna E-isto estis la kreaĵo de du junaj, entuziasmaj E-istoj: Privat kaj Hodler en Geneve, kiuj unue intencis nur eldoni Genevan lokan organon, sed post la 2-a n-ro JE jam fariĝis int. ligilo de diverslandaj junaj E-istoj. Dum 1903 aperis de apr. 6 n-roj, ĉiuj hektografiitaj, binditaj ktp. de la el­donantoj mem; de jan.-sept. 1904 ĝi aperis litografiita kun presita kovrilo kaj kun ilustraĵoj kaj de nov. 1904- dec. 1905 presita; la formato estis ĝis tiam 21x14 kaj 24x16, la paĝnombro 4-24. Finan fundamenton ricevis JE kiam en jan. 1906 "Presa E-ista Soci­eto" en Paris prenis sur sin la eldo­nadon; red. Paŭlo Lengyel, Gazeto por Junuloj, Instruistoj kaj E-Lernantoj. De jan. 1910-dec.1911 aperis 24 n-roj. IV+16-18 p. 24x15 kun entute 372 p.; de jan. 1912-julio 1914-31 n-roj. IV-VIII+16-24x16. P. TARNOW.

        Junek (naskiĝinta Bílek) Rosa, in­struistino de lingvoj. Nask. 24 majo 1850 en Tábor (Bohemujo) mortis 27 jul. 1929 en Bordighera (Italujo). Loĝis en Italujo de 1890. E-isto de 1897, dek­lamis poemon en Boulogne ĉe la unua UK. Fariĝis vicprez. de la grupo en Bordighera. Verkis multajn artikolojn en kaj pri E por italaj kaj E gazetoj. Tradukis "Floro de Pasinto", 1906 ?, "Kverko kaj Floro", 1906, ambaŭ de Amicis; trad. en italan la "Fundamen­to de E".

        Juneco kaj Amo. Legendo el Venec­io. Originale de Payson. 1930, 72 p. "Amaventuro de pentristo. Priskri­boj de l' urbkvartaloj, de l' markanalo, de sunsubiĝo. Malnovmoda novelo, bonintenca. Stilo flua". (G. S., ,E', 1930, p:136.)

        Jung Teo (komplete: Theodor Karl August Heinrich Jung), germano, pre­sisto, ĵurnalisto kaj eldonisto (E-ista). Nask. 21 dec. 1892 en Meckenheim. En la 15-a vivjaro pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian studadon. E-istiĝis en 1909-10. Fondis du grup­ojn, gvidis kursojn. En 1919 restarig­is (kun aliaj) la Rejnlandan-Vestfa­lian E-Ligon; fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem bei Koln monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En 1920 sekvis fondo de semajna ĵurnalo E Triumfonta, kiu en 1925 ŝanĝis sian titolon je HDE. Per tiu gazeto li sukcese helpis revigligi la E-movadon en Germanujo kaj ankaŭ internacie. Li batalis por konkorda laboro inter anoj de di­versaj projektoj de int. lingvo (artiko­loj "Ni kaj la aliaj"), poste por unu­eca laborado inter ĉiuj faktoroj de la E-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita UEA. En 1910 li publiki­gis sub ps. sian unuan originalan rak­onton en Germana E-Gazeto, al kiu sekvis vico da aliaj sub vera no­mo. Dum kelkaj jaroj li laboris pri projekto de "ideala lingvo" tutmonda, kiu ideo revenas ankaŭ en lia romano. Skribis multnombrajn artikolojn, poe­mojn, skizojn, rakontojn en multaj E-­gazetoj. Verkoj: La alta kanto de la amo, poemo, 1926, rekantita laŭ malnova legendo flue kaj korektforme: premiita per la Natura floro ĉe la 12-aj Int. Floraj Ludoj; Lando de l' fan­tazio, romano, 1927, fantazia, riĉa je romantikecaj aventuroj. Sakuntal­a, postrakonto, 1927; Mil kaj unu noktoj, postrakonto, 1927; Gersta­cker: La ŝipĉarpentisto, 1928, trad. sub ps. Egruho; Gudrun (post­rakonto), 1928. Kuntradukinto de Re­marque: En okcidento nenio nova, 1929. Kunaŭtoro de Lernol­ibro, 1929. HILDA DRESEN.

        Jungfer Johannes, germana ŝtata oficisto en Lübben. Prez. de la Int. Radio-Komisiono, komisiita de UEA. De jaroj regule kaj sisteme gvidas la prop. laboron en la radio-sfero, re­daktas ĉiusemajne E-radio-programon, preparas statistikojn.

        Jungschaffer (jlungŝafer) Hans, aŭs­tro-germano, fakinstr. en Ried i I. Bona prop-isto, gvidanto de EG. Ver­kis prop. libreton.

        Junker August, germano, komercis­to. Nask. en Köln. Kunfondinto de Revelo. Prez. de la ekzamena komi­tato de la E-Instituto. Aperigis origin­alajn prozaĵojn en gazetoj.

        Junularo. Junuloj estas pli kor­resonaj al idealismo ĝenerale, ol plen­kreskuloj, pli emaj entuziasmiĝi kaj allogiĝi je ia ajn movado kun noblaj tendencoj. Pro tio de la komenco mem de la E-movado ili grandnombre parto­prenis ĝin kaj ofte ludis en ĝi ne mal­gravan rolon. Post diversaj provoj antaŭmilitaj en 1920 fondiĝis Tutmon­da E-Junulara Asocio (TEJA), celanta unuigi la E-istajn junulojn. TEJA el­donis dum kelkaj jaroj gazeton E-­ista junularo. Post kelkjara stag­no en 1933 TEJA denove pli vigle ekagadis; ĝia nuna prez. estas d-ro W. Perrenoud, St. Gallen.

ŜIRJAEV.

        Jürgensen Hermann, germano. Pio­niro. Verkoj: gramatikoj, 1903 kaj 1905; Vortaroj G-E, 1904, 2-a eld. 1906; E-G, 1904, 5-a eld. 1912.

        Juri Tradukacu, japano, firmano. Nask. 23 sept. 1900 en Kyoto-hu. Bo­na E-oratoro. Verkis: Frazaro de E-Interparolado, 1925; Modela E-Konversacio, 1928.

        Juristoj, organizitaj en la Int Soci­eto de E-istaj Juristoj. Celoj: krei per E int. aferajn rilatojn inter juristoj, la­bori per E por evoluo de la int. kaj kompara juro Fondita en Geneve en 1906 dum la UK. Ĝis la milito la so­cieto kalkulis 160 membrojn; gvidis ĝin prokuroro Degon, ĝen. sekr.; pre­zidis ĝis nun adv. Michaux el Boulog­ne sur Mére; ĝia organo estis "La Revuo". Post la milito gvidis la soci­eton adv. Litauer el Warszawa kaj adv. Liebeck el Berlin, ĝen. sekr. estas adv. Chapron el Le Mans. La societo havas siajn kunvenojn dum la UK. Ap­eris kelkaj jarlibroj de la societo kaj en 1932 germana-E jurista vortaro verkita de Liebeck. JOZEF LITAUER.

        Ĵavoronkov Viktor Feodosieviĉ, ru­so, sovietiano, radiometodisto. Nask. 1 majo 1885 en Mologa, gubernio de Jaroslavl, lernis en Rjazana gimnazio kaj en jurfakultato de Moskva univer­sitato. E-isto de 1908, unua diplomito de Moskva instituto de E en 1911. Ĝis 1914 partoprenis en Moskva studenta grupo E-ista. De 1915 ĝis 1922, labo­rante en sanitara vagonaro, li prelegis ĉirkaŭ 350 lekciojn pri E, kaj gvidis kursojn en multaj urboj. De post 1922 membro kaj kandidato de CK SEU. En 1923 j. iniciatis unuan E-radiodis­aŭdigon en Sovetunio kaj de post tiam dum kelkaj jaroj gvidis E-kursojn el la Moskvaj radiostacioj. Aŭtoro de ra­diovortareto. En 1922-26 li estis organizanto de E-movado inter rusaj blinduloj kaj fondis E-bibliotekon ĉe Sovetunia Societo de blinduloj. En 1930 estis administranto de ŝtataj kursoj de E en Moskva, multe propagandis E-n inter PTT-istoj, funkciante dum kelkaj jaroj kiel gvidanto de E-fako en centra librejo de PTT-ista sindikato.

        Ĵeleznjakov Vasilij ruso, sovetiano, fervojisto. Nask 1894. E-isto de 1912. Prop-isto inter fervojistoj en Samara, Sverdlovsk kaj aliaj urboj.