Haan J. de, nederlandano.
Kunfondinto de la unua EG en Amsterdam, 1905. Red. de Amsterdama Pioniro kaj
poste de Holanda Pioniro, 1908-09. Prop. kaj kursoj.
Haartman-Harteva v. Kaarlo
Jalmari (Kaarlo Harteva), finno, inĝ., direktoro de F-a oficejo de Int.
Asocio de Bibliostudantoj kaj red. de ĝiaj organoj. E-lingvaj paroladoj en
multaj urboj de Eŭropo, ankaŭ radioparoladoj, kunlaborado de La
Ora Epoko, trad. religian verkon.
Haas (haz) aŭstro-gerrnano,
d-ro, advokato. Nask. en 1864 en Graz, mortis 30 jun. 1925 en Maribor (en
Jugosl.). Unua pioniro de E en M., kie li fondis 13 sept. 1910 EK; prez. li
estis ĝismorte. Laboris multe por E.
Habellok Georg, germano, fervoja
eksinspelctoro. Nask. 1. 1 aŭg.
1850 en Breslau. Prez. de G Asocio de E Fervojistoj, 1919--26; afergvidanto de
Silezia Ligo E-ista, 1923-26. De 1925 sekr. kaj de 1930 afergvidanto de GEA.
Habert (aber) Josefo, franco,
ĉarpentisto. Nask. 30 sept. 1875 en Tours. Organizis kursojn por
laboristoj en Pariza regiono 1910-14 kaj 19l9-21. Fondis E-istan Sindikatan
Fed.-n en Paris, 1912 kaj red. "Le Travailleur E-iste" 1912-14.
Kunaŭtoro de franclingva lernolibro por laboristoj, 1921.
Hachette et Cie (aŝet e
companji). Grava libroeldonejo en Paris, kiu estis varbita al E de Bourlet en
1901. La firmo en multaj urboj de la mondo havis filiojn kaj korespondanatojn
kaj pro tio ĝiaj eldonaĵoj estis facile riceveblaj. La firmo havis
kontrakton kun Z kaj tiel aperis en ĝia eldono la fama Kolekto aprobita
de dro Z (v.), la Kolekto de la Revuo. H. eldonis ankaŭ la
gravan gazeton La Revuo, 1908-11. La firmo, ĉe kiuj montriĝis
ankaŭ tendencoj por monopoli la tutan E-an libroeldonadon, post la milito
likvidis sian E-an fakon.
Hackl (hakl) Karl,
aŭstrogermano, fama kolonelo en Graz. Nask. 11 jan. 1870 en G. Posedas la
plej altajn ordenojn pro dummilita agado. Gvidis E-kursojn por la aŭstraj
infanoj, kiujn sendis Stiria E-Unuiĝo en 1921 al Hispanujo, kondukis ilin
tien kaj reen. Kursoj ĉe polico en Graz.
Haefker Hermann, germano. Nask.
en 1873 en Bremen. Paroladoj, artikoloj, kursoj. Aŭtoro de la grava verko Jarmiloj pasas, universala historio, originale
verkita en E, 1931.
Hageler Alf (antaŭa nomo:
Johnsen), norvego. Nask. 24 jul. 1834 en Drammen, mortis 23 dec 1932.
E-iĝis en 1905 kaj kunlaboris kun la dana pioniro Skeel Giörling en la
Societo de Danaj kaj Norvegaj E-istoj 1907. Gvidis kurson en Oslo 1907. Fondis
E grupon en Draanmen 1924. Artikoloj pri juraj temoj en ,E' Genčve.
Hago (den Haag). Loĝurbo de
la reĝino de Nederlando 443.000 loĝantoj. Pacpalaco. 12a UK 9-15
aŭg. 1920 408 partoprenantoj el 27 landoj. Decidoj pri nova organizado de
Lingva Komitato, pri teknikaj vortaroj, pri komuna centro. Samtempe okazis la 6a Int. Katolika E
Kongreso; fondo de IK. Interreligia
Konferenco por la Paco 31. jul.2 aŭg. 1928. E estas sola traduka lingvo.
Int. Cseh-Instituto de E, fondita en 1930.
Hahn (han) Karl Walter, germano,
lernejestro. Nask. 18 okt. 1882 en Tharandt. E-isto de 1908. Tre sukcesa
propagandisto inter instruistoj kaj infanoj. Jam. de 1909 li instruis E-n al
infanoj en Schönau apud Chemnitz, Leipzig kaj Gohiis apud Dresden. Lia
popollernejo en Gohlis estas la sola en G, kie E estas deviga instrufako. Sekr.
de Saksa E- Instituto ĝis 1914 kaj prez. de E Asocio de Saksaj
Geinstruistoj ĝis 1930. Multaj artikoloj pri E-aj kaj porpacaj temoj;
samsence parolis ĉe int. kongresoj. Kunlaboranto de I n t. P e d. R e v u
o kaj de la G kongreslibroj. Verkis poemojn precipe por prop. inter infanoj.
Hainschegg (hajnŝeg) Adolf,
aŭstrogermano, prof. mezlerneja en Graz. Nask. en 1883. E-isto de 1922.
Lerta tradukanto, dufoje premiita dum Floraj Ludoj.
Hajami Sinŝo, japano. Nask.
5 okt. 1875 en Maebasi-si. E‑isto de 1906. De 1908 ĝis 1920
bonhumora prez. de Yokohama Filio de JEA. 1919 kun Takahaŝi, Hazaana, Asai,
Kodamak. a. fondis JE Komercan Korporacion en Y., kiu uzis En por importo. Pro
paniko li dissolvis ĝin 1921 kaj donis ĝiajn nomon kaj propraĵon
al du el ili. La tertremo en 1923 ĉion detruis. Laŭ lia konstato, la
klientoj koresporadantaj en E estis fidindaj, eĉ se neriĉaj, duan
tiuj en angla lingvo malfidelaj.
Hakansson (hokanson) Eskil,
svedo, inĝeniero. Nask. en Lidintgö. E-isto de 1901. Instruis E-n en
Stockholm kaj Sodertalje. Estinta estrarano de diversaj EG, del. de UEA.
Halász (halás) Jozsef, hungaro,
ŝparkasa dir. Nask. 1874 en Gamás (Somogy), mortis 1928 en Márosvasarhely
(nun Targumureŝ en Rumanujo). Socialisto, pacifisto, nobla gvidanto de
socialaj kaj kulturaj societoj dum tri jardekoj en M. E-isto de 1915, fervora
organizanto, subtenanto (ankaŭ materiale) de la E-movado en R. Kunlaboris
kun A. Cseh kaj instigis lin pri pIi vasta agado. Iniciatis kelkajn
E-kongresojn en R.
Halbedl Adolf,
aŭstrogermano, d‑ro, advokato en Ried i. 1. Nask. 30 majo l893 en
Spital sur Semmering. E-isto de 1909. Reprez. diversajn int. E societojn. Estis
prez. de AKLE kaj ES Peltier; iama estro de EG en Graz. Kunlaboranto de Espero
Katolika, Aŭ. E-isto, .E', HDE. Trad. Respondoj al kontraŭreligiaj
paroloj de Segur, l925.
Halka. Opero en 4 aktoj de S.
Moniuszko, teksto de W. Wolski, el la pola trad. G r a b o w s k i. Populara
teatraĵo en Pollando, ludita ankaŭ dum la UK en Krakovo, 1912.
"La traduko montras ĉiujn bonajn kvalitojn de tiu ĉi eminenta
verkanto." (Käthe Jans, Germana E-isto, 1912, B. p: 30.)
Halka Lászlo, (ps. Parvus Piscis)
hungaro, privatoficito. Nask. 18 jul 1905. E-sto de 1923. Eklaboris en la
laborista E-movado. Instruas E-n depost 1924, precipe progresantojn. Verkis
prop. artikolojn, faris paroladojn. Sekr. de HESL du jarojn. Depost 1930
aktivulo ankaŭ en HES; aranĝis lit. vesperojn. Kunlaboris al H u n g
a r a Heroldo, L. Int., al Hungara Antologio (1932). Verkis artikolon pri
Hodler por la Enciklopedio.
Hall Hilma Agatha Fredrika,
finnino. Nask. 30 sept. 1854 en Kotka, mortis 3 jun. 1922. E-isto de 1906.
Gvidis E studrondojn, agis kiel bibliotekistino en la societo "La
Polusstelo". Tradukis la kvinaktan komedion La botistoj, la
teatraĵetojn La fianĉiĝo kaj Lea (ĉiujn de Kivi) finnajn
proverbojn k. a., helpis multe al la verkado por la F-E Vortaro.
Halldor Albin Henning, svedo,
ĝardenisto, redaktoro. Nask. 18 sept. 1892 en Sumne. E-isto de 1907.
Estrarano kaj afergvidanto de Eldona Societo E. Sekr. de SEF 1922-27. Red. de La
Espero 1921-27.
Hamleto, reĝido de Danujo.
Tragedio de Shakespeare, el angla trad. Z. 1894, 136 p., 5a eld. 1900, 176 p.
Plej profunda kaj pensoriĉa dramo de S. La 71-a libro en E.
Hanauer Julius, germano, d-ro
fil., bibliotekisto. Nask. 21 sept. 1872 en Mannheim. Estis unua vicprez. de
GEA kaj hon, membro de la EG en Frankfurt a. M. Aŭtoro de anonima
broŝuro Germanaj fremdvortradikoj en E. Elpensis metodon de
instruado de E per izolitaj literaĵoj kaj silabaĵoj, montritan je
unua fojo dum la UK en 1908. Poste li unuigis tiun ĉi metodon sur filmo
(por starantaj projekcioj) kaj montrigis ilin dum 1a UK 1929. En la lastaj
jaroj li proponis la prilaboron de int. vortaroj laŭ la decimala sistemo
de klasigo (Melvil Dewey).
Hanbury (hanbri) Florence
Harriet, anglino, red. de Kristana Revuo. Nask. 7 majo 1864 en London.
Bibliotekisto. Verkoj kaj tradukoj en Himnaro E-a, Holanda Pioniro kaj K. R.:
Dio, la Homaro kaj la Milito, 1916, Nova Pandoro, 1925.
Hankel Marie, germanino. Nask. 2
febr. 1844 en Schwerin, mortis 15 dec. 1929 en Dresden. En 1868 ŝi
edziniĝis je universitata prof. H. Hankel en Tübingen kaj vivis en plej
feliĉa edzeco kvin jarojn, post kio la edzo mortis. En 1903 lernis E-n kaj
transloĝiĝante en Dresdenon, tute sin dediĉis al la movado. De
1909 ĝis la morto ĉiulunde ŝi gvidis la orientan grupon de la
loka ES. Kunorganizanto de la UK en Dresden. "Reĝino" de la Int.
Floraj Ludoj, en 1904, fond. kaj prez. de la E-ista Literatura Asocio. LK. Al
ŝia plumo apartenas multaj versaĵoj en la E gazetaro. En apartaj
eldonoj aperis ŝiaj verkoj: La simbolo de l' amo; kaj Sableroj
(poezio kaj prozo). 191l. H. estas la unua E.poetino, portinta siajn modestajn
sablerojn en la trezorujon de la originala poezio. Ŝiaj poemoj respegulas
amon kaj entuziasmon al la verda stelo, same atestas pri idealismo kaj
meditemo.
HILDA DRESEN.
Hansen Holger, dano, instr. de
lingvoj. Nask. 15 febr. 1843 en Odense. Kunfond. kaj prez. de EK en Holbäk.
Aranĝis en 1931 prop. vojaĝon de prof. Bujwid kaj en 1932 tiun de
Elinjo Pähn. Estrarano de landaj ES-j; multaj kursoj, prop. paroladoj.
Hansen Knud Thorbjörn, dano,
apotekisto. Nask. 23 jan. 1902 en Kopenhago. E-isto de 1918. UEA del. de 1921,
de 1932 en Nörresundby. Edziĝis kun germana E-istino Hildegard Gerisch,
Auerbäch.
Harabagiu (harabaĝiu)
Henriko, rumano, oficisto. Nask. 1906. E-isto de 1924. Sekr. de RES; organizis
la rumanajn kongresojn.
Harrod James Tyler, anglo,
lernejestro. Nask. 19 jan. 1870 en Hayes. Instruisto en kvakeraj lernejoj
1891-1930. Komencis E-an instruadon en Sibford-a lernejo, 1922. De 1931 sekr.
de la Kvakera E Asocio.
Harrod Mabel, anglino,
instruistino. Nask. 20 jul. 1871 en Ackworth. Instruis en liceoj kaj
gastlernejoj 1892 1930. Lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de
Nacioj. Multe propagandas E-n.
Hartog (hartoĥ) Johannes,
nederlandano. Nask. 16 majo 1912 en Baarn. Okupas sin ĉefe pri filozofio
kaj literaturo; provizore sen speciala profesio. Redaktas E-rubrikon en Baarna
gazeto; artikoloj. Precipe okupas sin pri literaturo, lingvokonstruo kaj historio
de E. Studoj en H D E, Utrecht-a E-isto, N-a E-isto.
Hartwich (hartviĥ)
Ferdinand, aŭstrogermano, inĝ. Nask. en 1864, mortis 26 okt. 1926.
Senlaca pioniro. Jam en 1907 vicprez. de UEU en Wien. Enkondukis E-kursojn
ĉe blinduloj, verkis vortaron por ili en Braille-skribo. Gvidis por la
aktoroj de la "Burgtheater" kurson por ebligi la prezentadon de Malŝparumo
de Raimund dum la 16a UK. Gvidis la unuan Radio-kurson ĉe Radio-Wien.
Trad. de F. Raimund, Ganghofer k. a.
Harvey (harvi) George Brinton
McClellan, usonano, red. kaj diplomato, posedanto de gravaj gazetoj. Nask. 16
febr. 1864 en Peacham (Vermont), mortis 26 aŭg. 1928 eu Dublin (New
Hampshire). Ambasadoro en Granda Britujo, 1921-23. Propagandis E-n en North
American Review, 1906-08. Prez. de EANA, 1908-09.
Harvey (harvi) William, anglo,
eksŝtatoficisto (en administrejo de skotaj malliberejoj). Nask. 5 okt.
1860 en Coggeshall. LK. Estis sekr. de la 18-a UK, prez. de Edinburgha ES
(3-foje), prez. de Skota EF, dumlonge vicprez. kaj sekr. de la Ekzamena Komitato
de BEA, unu el la tri kompilintoj de la "Edinburgh" Vortaro,
tralegis presprovaĵojn de la Biblio en E, verkis artikolojn aŭ
tradukojn por Lingvo Int., Literaturo, Heroldo, Int. Scienca Asocio,
ktp. Faris multajn prop. paroladojn.
Hasenöhrl (hazenorl) Arnold, aŭstrogermano,
majoro pens. Nask. 1 dec. 1869 en Suceava (Bukovino, nun en Rumanujo). Dum 51/2
jaroj militkaptito en Turkestano; tie li lernis E-n de kapitano J. Überla kaj
faris multe por E ĝis 1920. Alveninte al la naskiĝurbo, ekagis por E
inter la urbanoj "sed tio igis la homojn dubi je lia sana kompreno,
pensigante, ke ĝi suferis dum la longa milito kaj kaptiteco, ĉar
eĉ la vorto E estis tute nekonata." Tamen li gvidis plurajn kursojn,
atingis diversajn sukcesojn, de 1923 ankaŭ en Cernauti. UEA-del. de 1921.
Hasegaŭa Riej, japano, prof.
de int. privatlimleĝo en Imp. Univ. de Keizyo (Seoulo). Nask. 25 nov. 1899
en Tibaken. 1926 li vojaĝis en Eŭropon por studi sian specialan
temon. En 1918 fondis E grupon kun aliaj en Unua Nacia Kolegio, Tokyo. Verkis E
resumon de sia studo: int. privatlimleĝo en Soveta Rusujo, 1932.
Hawlik (havlik) Viktor,
aŭstrogermano, komercministeria konsilanto. Nask. 28 jul. 1876 en Eberau
(Burgenland) mortis 17 okt. 1931 en Wien. Jam antaŭmilite E-isto, unue en
Praha. Estis vicprez. de IEMW.
Haxton (hakston) James T. skoto
spicisto. Nask 3 aŭg. 1879 en Glasgow. Pioniro de E, kunfondinto de BEA.
Hayes Charles Frederic, anglo,
librotenisto. Nask. 4 dec. l857 en Blackheath, London. Lernis Volapükon. Helpis
starigi la Londonan Klubon. Kunverkis kun dro J. C. O'Connor la unuan A-E
Vortaron (1904). Trad. La Serĉado (Hawthorne); La Parizaneto
(Kron.)
Hayton (hejtn) George Markham,
anglo, eksinĝeniero. Nask. 8 majo 1874 en Niton, Wight. E-istiĝis en
1928. Kontrola ekzamenisto de BEA. Prez. de Sudmezlanda Fed., 1928. Sekr. de
Sudorienta Fed. 1929-32. Kelkaj trad. en E gazetoj.
HEA: Hispana E-Asocio.
Hebreaĵ Rakontoj. De
Ŝalom-Aleĥem kaj Perec, el la hebrea trad. J. Muĉnik, 1923, 78
p. "Bone elektitaj eltiraĵoj. Aparta originaleco. IIi elvekas ridon,
simpation aŭ pripensadon. La traduko estas tute kontentiga." (G. S.,
,E' 1923. p: 44)
Hechtl Jakob, germano. Nask. en
1872, rnortis 30 aŭg. 1428 en München. Organizis la 4-an Tutaŭstrian
E-Kongreson en Franzensbad, 1914, kaj iniciatis tie la unuan E-monumenton.
Kunlaboris je "E".
Heek Gerrit van, nederlandano,
kontoristo. Nask. 12 aŭg. 1887 en Hengelo. E-isto de 1910. Terenoj de lia
E laboro: komerco, lernejo, radio. Finance subtenis multajn gazetojn,
organizojn kaj entreprenojn.
Hector Hodler, lia vivo kaj lia
verko. 1928, 168 p. Enhavo: biografio verkita de Stettler; elekto el
ĵurnal-artikoloj de H.
Heid (hajd) Alfred v. d. germano,
preseja laboristo; proks. 50-jara. Aktiva prop-isto en laboristaj medioj (SAT).
Sukcese laboris por E en Leipzig kaj Dartmund. Kontraŭstaris (malsukcese)
kun Deubler la skismigon de la germana E-ista lab. movado en 1930.
Heikenwalder (hajkenveldr)
Frantiek, ĉeĥo, librotenisto en fabrikejo. Nask. 5 okt. 1893 en
Kunvald. Prez. de la Prostějova EK.
Heilker (hejlker) P.,
nederlandano, lernejestro. Nask. 27 marto 1883 en Schiedam. LK de 1931. Estis
prez. de NKEL kaj dum kelkaj jaroj red. de N Katoliko. Membro de la
ekzamena komitato de 1917. Prez. kelkajn katolikajn E-kongresojn. Verkis
lernolibrojn kaj eldonis libretojn enhavantajn parolajn ekzamenajn taskojn.
Radiokurso ĉe la katolika Radio-Disaŭdigo; ĉiudusemajne sciigoj
en E antaŭ la mikrofono. Redaktas lingvorubrikon en N Katoliko.
Heilskov (hajlskaŭ)
Christian Petersen, dano, bibliotekisto kaj verkisto. Nask. 6 apr. 1873 en
Gerslev. E-isto de 1909 Samjare kunfondinto de Konversacia Klubo de Aarhus,
kies prez. li fariĝis. Verkis gvidlibron pri Aarhus.
Heinze (hajnce) Willy, germano,
ŝtata elektroinĝeniero. Nask. 24 febr. 1889 en Netzskau. Kunfondinto
kaj nuna prez. de la loka societo Lössnitz-ortschaften en Radebeul. Kas. de
1889 en Netzskau. Kunfondinto kaj de la Cseh-kursoj, gviditaj de ges-roj
Morariu en 7 urboj de Saksujo, 1931.
Helsing Johan, svedo, kasisto en
Gävle. Nask. 3 sept. 1867 en Dalekarlio. Eisto de 1906. Estis kas. de SEF, adm.
4-aj kunred. de La Espero. Gvidis multajn kursojn; instruis E-n
kantante. Multajn jarojn la gvidanto de la movado en Gävle, kie estis la plej
forta EG en la lando.
Helsinki, ĉefurbo de
Finnlando, 234.000 loĝantoj. 14a UK
9-l5 aŭg. 1922, 820 kongresanoj el 30 landoj; grava kontrakto pri la
organizo inter UEA kaj la naciaj societoj.
Hempel Helena, polino. Nask. 24
apr. 1846 en vilaĝo Ternovo apud Lublin. E-isto de 1899. (Nro 4724
laŭ ZA.) En 7906 elektita al la unua estraro de l' Societo Espero en
Lvovo. Aktoris kaj reĝisoris kelkajn E teatraĵojn. Kunlaboris en
multaj gazetoj, precipe en P E-isto. Trifoje laŭdatino de Floraj Ludoj kaj
aliaj Lit. Konkursoj.
Henderson George (ps. Hoinix),
anglo, eldonisto. Mortis en 1911. Eldonis humoran gazeton "phoenix"
en simpligita latino, 1890-92. Elpensis Iingvajn skemojn: "Lingua",
1888, "Anglofranca", 1889, "Latinecce", 1901. Poste
E-istiĝis kaj multe propagandis kaj verkis E-e. Eldonis E folieton kun
enhavo laŭ la ĉefeĉa ŝlosilo, kiun li multjare reklamis en
ĉiu numero de siaj gazetoj "Pictorial Comedy",
"Seraps" k. a.
Hendriks Pieter, nederlandano,
(friso), ĉefinstr. Nask. 22 nov. 1899 en Hindeloopen. E-isto de 1923.
Gvidis la unuan kurson en la frisa ĉefurbo Leeuwarden kaj iniciatis fondon
de unua grupo en 1926. Estas de tiu tempo la "motoro" de la E-movado
en Frislando. Fondis plurajn grupojn instruis E-n al pli ol 300 personoj. Por
UEA varbis preskaŭ 100 anojn. Estrarano de LEEN.
Henriclundquist Gustaf, svedo,
literaturisto. Nask. 1865 en Ystad, mortis nov. 1930 en Paris. Ĉirkaŭ
1890 li migris al Francujo, prenis al si la nomon Sebastien Voirol, vivis tie
kiel franca verkisto. Tradukis en 1889 la unuan libron de Z al sveda lingvo;
tiu estis la unua sveda lernolibro de E.
Henrique (enrik) Carlos,
portugalo, mara oficiro; prof. de komercaj lernejoj. Nask. 5 apr. 1894 en
Porto. Laborkampo: PEA kaj UEA.
Hermano kaj Doroteo, eposo idilia
de Goethe, el la germana trad. B. Küster, 1911, 86 p., dua eld. 1922. Unu el la
ĉefverkoj de la mondliteraturo. "Küster certe mem pruviĝis poeto
E-igante tiun verkon." (El la Antaŭparolo de Dietterle.)
Heroldo de Esperanto. Unu el la
plej gravaj gazetoj en E, semajna, ilustrita, internacia. HDE estas fondita en
apr. 1920 sub titoio "E Triumfonta" de Teo Jung. Ĝi aperis de 20
nov. 1920 ĉiusemajne, de dec. 1924 ĝis fino de 1925, duonsemajne, dum
la 15a UK 1923 ĉiutage. La nomon HDE ĝi ricevis kun la unua n-ro de
1925. Formato: 46x30 cm, kun kelkfojaj ŝanĝetoj. Paĝonombro:
4-6-8-10. Abonantaro: 20 nov. 1920 ĉ. 500, 3 sept. 1927 2900, fine de 1924
2500, aŭtune 1928 1800, l jan. 1929 pli ol 2000, apr. 1930 ĉ. 2600.
Ĝis aŭtuno 1928 HDE aperis en Horrem apud Köln, de tiam en Köln.
Red., poste ĉefred. la fondinto kaj posedanto Teo Jung, respondeca red. J.
F. Berger, anonca red. M. Wieland, kunlaboras multaj verkistoj kaj prop-istoj.
Apud HDE aperis dum plimalpli longa daŭro diversaj aldonoj, eĉ
apartaj eldonaĵoj, kiel "Verda Stelo". Nunaj regulaj aldonoj:
Lingva Kritiko, monata revuo por lingvaj demandoj (kun lab. prof. Migliorini,
La Colla ktp.); La Bela Mondo, monata paĝo por turismo ktp.; Nia Revueto,
dumonata aldono por junuloj La Strigo, dumonata paĝo pri literaturo kaj
arto; Humoro, Distro, Ludo, dumonata paĝo; La Anteno, radiopaĝo Sur
la kvin linioj, muzika paĝo; La Regno Virina, paĝo por virinoj. La
kuraĝa iniciato - fondo kaj regula
aperigo de semajna gazeto signas
memorindan fakton en la historio de E, kun speciala graveco por la postmilitaj
jaroj. En 1925 HDE fondis Librofakon,
kiu eldonis i. a. du romanojn de Remarque, originalan historian verkon de
Haefker, "Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo" de Scherer,
romanojn originalajn kaj tradukitajn, lernolibrojn ktp. La ĝis nun
eldonitaj 64 diversgrandaj volumoj havas vendvaloron de 2. 140 sv. fr. HDE
havas dekomence propran presejon; presejestro estas L. Goppel.
L. pluajn detalojn en la 500a kaj 566
n-roj de HDE.
HES: Hungarlanda E-Societo.
HESL: Hungara E-ista Societo
Laborista.
Hetzel Henry William, usonano,
instruisto pri arto kaj mekanika desegnado en supra lernejo de Philadelphia.
Nask. 29 marto 1872 en Ph. Eklernis E-n en 1906. Sekr. de E Asocio de
Pennsylvania, 1910-13. Prez. de EANA de 1925. Oficiale reprezentis la ŝtaton
Pennsylvania ĉe UK en 1912, 1914, 1930. Gvidis kursojn de 1907.
Hilelismo. Socipolitika idearo,
propagandita de Z, kiu ricevis sian nomon de la hebrea saĝulo Hillel,
mortinta en Palestino komence de la unua jarcento. H. havas similajn celojn
kiel Homaranismo.(v.)
Hill John Henry (Harrison Hill),
anglo, muzikisto, orgenisto, humoristo. Nask. 5 febr. 1861 en
Ashton-under-Lyne. E-isto de 1908. Verkis multege da kantoj, angle kaj E-e;
inter ili La Vera Frataro, Himno de Danko, Mia Juliet', Esperanto.
Himnaro Esperanta, kompilis M. C.
Butler, 1910, 111 p., dua eld. 1921, 147 p. 211 poeziaj tekstoj uzeblaj de ĉiu
kristano dum diservoj.
Himno Esperantista. Ĝi
konsistas el la vortoj de Z: La Espero - poemeto 24 versa kaj de la
muziko de F. de Ménil. La muziko estas tre marŝiga, veka. Io kvazaŭ
meza inter la Marseljezo kaj la Internacio. Sentiĝas en ĝi la franca temperamento,
malgraŭ ke la vortoj tute tion ne esprimas. Tiu himno, kiun ni nun konas
kaj ne forlasas eĉ unu Kongreson sen ĝia kantado (kaj partoprenas en
tiu kantado ne nur ĥoro, aŭ piano, aŭ orkestro, sed kutime la
tuta ĉeestantaro), ne estas la sola muzikaĵo komponita por La Espero.
Ĝi ankaŭ ne estas la unua. La unua, kiu komponis muzikon por La
Espero estis CI. Adelsköld, membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj en
Stockholm. Li dediĉis ĝin al la Kongreso de la Paco en Roma en 1891
kaj disdonis je memoro al ĉiu kongresano. La januara numero de "La
Esperantisto" 1892 ĝoje salutis tiun fakton kaj substrekis, ke tio
estas nia unua originala rnuzika verko "en nia lingvo." Longan tempon
tiu muziko estis la oficiala himno de E. Ankoraŭ en 1903 Z en respondo al prof.
R. Deshayes proponis (je ties proponita muziko por La Espero) prefere krei
muzikon por La Vojo, por kiu ĝis nun "ankoraŭ neniu faris
muzikon" (Z pli ŝatis "La Vojo"n ol "La
Espero"n). Tamen ne unu ankoraŭ komponaĵo estis kreita poste je
la temo de la Espero. Multaj ankaŭ adaptis jam ekzistantajn melodiojn
(Gavoton de Lulli), aliaj kreis diversajn melodiojn por ĥoroj, solkantoj,
piano ktp. Dum la 1-a UK en 1905 estis proponitaj du himnoj: tiu de Adelsköld
kaj tiu de Ménil. Neniu el ili estis definitive akceptita kiel oficiala. La
koncerna decido estis jena: ". . . la demando pri la universala himno
estas prokrastata ĝis la venonta kongreso." Tamen en la protokoloj de
la 2-a UK nenio estas menciita pri la himno. Dum la 3-a UK okazas jam ia
diskutado kaj estas akceptita, ke la "Kongreso konsilu al niaj Germanaj
amikoj organizi, por la proksima Kongreso, feston en kiu oni ludos ĉiujn
muzikojn, verkitajn sur "La Espero" de Z." En la decidaroj de la
postaj UK-j nenio estas trovebla pri tiu materialo. Tiel do tradicie la muziko
de Ménil fariĝis la oficiala himno.
E. WIESENFELD
Hindoĉinujo. Laŭ
UEA1928 la unua E-isto en Anamo estis J. Ferra en 1897, en Tonkino Lt. Prévost
en 1900 (en Kŭang Jen). Pioniroj en Koŝinĉino: f-inoj Felicidad
kaj Maria Paz Zamora (Saigon, 1902), prof. D. Venturini (Saigon) kaj prof. L.
Barlet (Mytho, 1903) kaj M. Carrere (Giadinh, 1904). Laŭ la ICK-raporto
1929 "en Anamo franca kuracisto d-ro Domec klopodas sukcese enradikigi
E-n. En la lando tre ofte la E-istoj estas eksterlandanoj, restantaj nur dum
certa tempo." "En Anamo indiĝena gazeto favore akceptis prop.
artikolojn." (1930) La gazeto) "France Indochine" kaj "Bao
Dong Phap" publikigis artikolojn pri E, dank' al A. Guerineau en
Vientiane." (1931.} "Sub la gvidado de Guerineats en Hanoi
fondiĝis EG en Tonkino (72 membroj) la grupo aranĝis kurson kun i.
a. 47 anamlingvaj lernantoj, el kiuj 19
partoprenis en ekzameno pri lernado. La kurson faris Huynh-Ba-Duong."
(1933.) UEA-del. estis en 1933 en Hanoi.
I. ŜIRJAEV.
Hindujo, Brita. La ĉefa
plantinto de E estis la fama angla prop-isto kolonelo John Pollen. Pro
sia ofico ofte li vizitis tiun landon kaj varbis por E adeptojn el diversaj
sociaj rondoj. La unuaj E-istoj estis Louis Peltier en Bombay en 1903, I B.
Banerjea en Calcutta kaj T. Adinarayana Chettiar en Salem en 1905, presinta 24
okt. la unuan artikolon pri E en "Indian Review". Samjare aperis la
unuaj E grupoj en Bombay kaj Udipi. En 1906, post E kunveno aranĝita en
"Asiatic Society of Bengal", oni fondis E grupon ankaŭ en Calcutta,
kie A. Sirnper gvidis kursojn. Ankaŭ samjare oni fondis la gazeton La
Pioniro en Marikappan kaj prop. artikoloj aperis en "Madras
Times" kaj "Madras Mail" kaj la estrino de misiista kristana
lernejo en Damoh s-ino I. Franclin enkondukis E-n kiel unu el la novaj lingvoj.
En 1907 E grupoj troviĝis en Penĝab: en Agra kaj Travancur, kaj la
diversaj E grupoj unuiĝis en la societo "The E- Association of
India." En 1914 oni ricevis informon pri la oficiala enkonduko de E en
Supera Lernejo de Benares. La movado kreskis senhalte dum vivis ĝia
inspiranto J. Pollen, sed post lia morto en 1923 haltis ĉio kaj laŭ
la statistiko de Dietterle en 1928 eĉ unu EG ne ekzistis, nur izolaj
E-istoj en 12 lokoj. "Simile kiel Eŭropo, H. kun sia multlingveco
estas antaŭdestinita por prop. de E. Kvankam la hindustana kaj angla
lingvoj tie jam plenumas la servon de helplingvoj, E havos sufiĉe da
ŝancoj, tuj kiam ni povos prop-i E-n per hindlingvaj prop-iloj."
(ICK-raporto 1930.) "Nia speciala delegito, s-ro Scherer, faris paroladojn
en Rangun, Calcutta kaj Bombay, vizitis multajn redakciojn de indiĝenaj
gazetoj. Bedaŭrinde la politika situacio absolute malfavoris publikan
agadon dum la vojaĝo kaj plej granda retenemo estis necesa." (1931.)
"D-ro Privat, post reveno el H (kien li akompanis Gandhion) skribis al ni,
ke li faris paroladojn pri E en la Universitato de Delhi, en Benares ĉe la
Hinda Univ., en Santiniketan kaj en Madraso. En diversaj lokoj fondiĝis
rondo por eklerni la lingvon." (1932) "Por longa tempo ankoraŭ
H. restos malfacila, kvankam tre taŭga teritorio por nia laboro. Marin,
okaze de vojaĝo, kiel antropologo, prop-is en Delhi, Agra kaj aliaj urboj.
L. Sinha klopodis speciale en Bengalio, ankaŭ lia frato skribis en la
gazetaro favore por E." (1933.) UEA-del. estis dum 1933 en Bombay kaj
Calcutta. I. ŜIRJAEV.
Hindujo, Nederlanda: Javo,
Borneo, Sumatra ktp. La unuaj E-istoj estis L. Keidel en Kandaig-Djati en 1902
kaj G. van der Noordaa en Soerabaja (Javo) en 1903. Laŭ la statistiko de
Dietterle en 1928 E-istoj troviĝis el 22 lokoj. "Laboras tre
laŭcele Liem Tjong Hie en Semarang. Dum sia misia vojaĝado pastro
Kyftenbelt aranĝis instruadon por indiĝenoj." (ICK-raporto
1929.) "Kreiĝis laboralianco sub la nomo Unuiĝo de Ge-E-istoj en
N H." (1930) "Dank' al la klopodoj de Scherer kal la bonega helpo de
Liem Tjong Hie unuan fojon okazis radioparoladoj pri kaj en E en Javo."
(1931.) "Post sufiĉaj malfacilaĵoj kaj plurjara atendado, la
malaja ŝlosilo estas disponebla; aŭtoro kaj eld. Liem Tjong Hie."
(1933.) UEA-del. en 12 lokoj.
Hipsley (hipsli) Frederic
William, anglo, civila inĝeniero. Nask. 19 okt. 1876 en London. Dumviva
membro de UEA. Iama sekr. de Birmingham ES, sekr. kaj poste prez. de Mezlanda
EF.
Hirst (herst) William Henry,
anglo, komercisto, instr. de sten. kaj E. Nask. 3 jul. 1880 en Huddersfield.
Unua prez. de la tiea EG, 1908, kaj ofte de tiam sekr. aŭ prez.
Hirt und Sohn, Ferdinand,
Leipzig, (v.) Ferdinand Hirt und Sohn.
Hispanujo. Antaŭ la ekapero
de E ekzistis en H. movadeto pri aliaj projektoj de int lingvoj, nome, tiu de
la hispano Sotos Ochando, klarigata en Ateneo de Madrid (proks. en 1863);
Volapük, propagandita de madrida societo (Reina strato, 11), kiu gvidis kursojn
kaj publikigis broŝurojn. k. c.
Unua parto: 1887-1905. Unuaj
E-istoj estis en Malaga Jozefo Rodriguez Haertas, aŭtoro de la unua
lernolibro por hispanoj (1890), kaj fondinto de la unua societo (1892); en
Madrid Ramon Andreu Rella (1899), kiu gvidis kurson en Ateneo kaj publikigis
gramatikon en "Revista de Taquigrafia y Fonetismo" (Revuo pri stenoarafio
kaj fonetiko); lia lernanto Vicente Inglada Ors. (1899), tiam infanteria
oficiro, kiu propagandis E-n unue en Madrid, poste en Barcelona (1902) kie li
varbis la pionirojn Alfonso Sabadell kaj Francisko Ribot; en Murcia, Manuel
Esteban (1901); en Santander, Andres Bravo del Barrio (poste idisto), kiu
publikigis E-n, unua gazeto en H. (1902). Ankaŭ estas citindaj Frederiko
Pujula, en Barcelona. staba subkolonelo Roman Ayza, infanteria kapitano Ratael
Duyos Sedo kaj telegrafestro Fernando Soler Valls, en Valencio; kaj Manuel
Monteagudo en Coruna.
La ĵurnalo respublikana "El
Nuevo Regimeu" (La nova reĝimo) publikigis artikolon subskribitan de
Francisko Pi y Margall, prezidinto de la unua H. respubliko diskonigante E-n
(Madrid, 29 jan. 1898) kaj semajna madrida revuo "Alrededor del
Mundo" (Tra la mondo) publikigis favoran artikolon (22 marto 1900) kaj
novaĵojn (22 nov. 1900).
Tiuj estis unuaj semistoj de E. La afero
baldaŭ ekfruktiĝis, unuaj lokaj grupoj fondiĝis en Murcia (prez.
Ricardo Codorniu, inĝeniero pri arbaroj), en Logrono (prez. Jozefo
Baigorri Aguado, staba oficiro), en Valencio (prez. Aŭgusto Jimenez Loira)
kaj en Madrid Bravo del Barrio starigis en societo "Fomento de las
Artes" (progresigo de la artoj) fakon titolitan "sekcio int. E-a: en
1904 fondiĝis grupoj en Toledo kaj aliaj urboj. Ankaŭ aperis novaj libroj:
Ramon Andreu publikigis la unuan E-an hispanan vortaron (1899), Codorniu
gramatiketon (1903), Pastro Antono Guinart gramatiketon kaj vortaron (1903).
Inglada altiris al E firmon Espasa de Barcelona, kiu subskribis kun firmo
Hachette de Paris kontrakton por publikigi hispane la "Kolekto"n
(aprobita de Z), kies unua volumo aperis en marto 1904. Firmo Espasa publikigis
ankaŭ gramatikon kaj Vortaron (du eldonoj) de Inglada kaj Lopez Villanueva
(marto 1904). Rafael Duyos kaj Inglada publikigis "Curso practieo de
E." (praktika kurso de E) Pri literaturaĵoj estas menciinda "La
jeso de la knabinoj" (trad. Maelean), kaj "La kuracisto per
batoj" (trad. Inglada), ambaŭ teatraĵoj de Moratin.
Por unuigi la klopodojn de grupoj kaj
E-istoj izolitaj oni starigis 1 febr. 1903 la H. societon por propagando de E
(Valencia) kun la monata gazeto "La Suno H." (okt.1903) kiel oficiala
organo.
2-a parto, 1905-14. Tiu epoko
estas karakterizata de tre aktiva propagando kaj bona sukceso. Fondiĝis
grupoj en Manresa (la unua de Katalunujo 1905); Coruna (prez. Manuel
Monteagudo, 1905); Bilbao (20 majo 1906) kaj S. Sebastian (prez. Julio Carrido
1 nov. 1906) la unuaj de la Baska lando; S. Fernando (Cadiz, jan. 1907, prez.
Jozefo Garzon Ruiz) kaj Gibraltar (7 marto 1907) la unuaj de Andaluzio; Mahon
(18 jul. 1907) kaj Palma (19 jul. 1907), la unuaj de Baleara insularo; Sta Cruz
de Teneriffe (prez. Juan Camberleng, marto 1907), la unua de Kanaria insularo;
Santiago de Galicia (prez. Santalo, febr. 1906) Málaga (prez. Lano, jul. 1907);
Alicante (prez. Miguel Elizaícín, kavaleria subkolonelo, apr. 1907); Tarancón,
Cartagena, ktp. En 1908 Emilio Gaston, Benitez kaj Montagud starigis en
Zaragoza la unuan E-an societon de Aragon, "Frateco" unu el plej
viglaj de la lando.
Ĵurnalaro de multaj urboj
(ĉefe Alieante, Barcelona, Bilbao, Coruna, Gerona, Jaen, Leon Madrid,
Malaga, Melilla, Murcia, Palma de Mallorca., Teneriffe, Valencia, kaj Vigo)
informis siajn legantojn pri tia movado. Firmo Espasa publikigis plej gravan H.
enciklopedion (70 volumoj) kun traduko de ĉiu vorto en pluraj naciaj
lingvoj kaj en E.
H. Societo preparis la 5-an int.
Kongreson; du urboj petis akcepti la kongresanojn. S. Sebastian kaj Bareelona;
en ĉilasta urbo ekzistis kelkaj grupoj kaj ĝi estis elektata por la
kongreso, kiu sub la honora prezido de hispanaj gereĝoj, estis sukcesa (11
sept. 1909); aliĝis 1207 anoj el 32 landoj, kun 19 oficialaj senditoj
regnaj. En Valencia profitante regionan ekspozicion, okazis postkongreso kun
ĉeesto de Z. De tiam progresis multe E en Katalunlando, dank' al klopodoj
de KEF.
En 1908 la E-istoj de Bilbao publikigis
dum iuj monatoj litografite revuon "Bilbao E-ista", kaj en 1910
"Nova Sento"n.
En
1907 Bravo del Barrio, Codorniu, Redottdo kaj aliaj starigis en Madrid
"Centra E-ista Grupo" (prez. Jozefo Perogordo, artileria kapitano),
kiu en 1909 publikigis monatan gazeton "H-a Revuo", kiu nur vivis tri
monatojn (jun.-aŭg.), kaj "El Esperantista" (dulingva).
Sendepende de la grupo, Mangada, Linera kaj Redondo publikigis "Luz
Espanola" (H-an Lumon) h-e kaj E-e, framasona monata revuo (marto
1911 jan. 19l2), al kiu sekvis
"Homaro" tute en E (majo 1912
jul. 1914). En 1911 fondiĝis en Madrid socialista grupo
"Libera homo".
En Cadiz Garzon Ruiz publikigis en 1910
(jan.-dec.) "Gazeto Andaluzia", unua E-a revuo de tiu regiono; tiu
gazeto, post malapero de "La Suno H-a", fariĝis oficiala organo
de H. Asocio por propagando de E kun la nomo Gazeto H-a (jan.-dec. 1911) kaj de
jan. 1912 ludis tiun rolon "Nova Sento" de Bilbao. En 1913 reaperis
"La Suno H."
Krom lokaj bultenoj, estas citindaj
gazetoj "jen", de Barcelona, sprita kaj bonstila revuo,
"Kataluna E-isto", oficiala organo de KEF, ankaŭ en Barcelona
(ekde 1910), "La Korespondanto" (Valencia, 1911) kaj "Tutmonda
Espero" (Barcelona).
Tri kuriozaj notoj de tiu periodo:
1-a, la 6 febr, 1906 oni elparolis
unuafoje la vorton E en la h-a parlamento; tion faris deputito Leopoldo Romeo.
2-a, en 1910 Garzion Ruiz donis en Cadiz al sia ĵusnaskita filo la nomon
E. 3-a, en Granda Teatro de Madrid oni ludis tute en E komedion de Vital Aza
"Halto kaj gastejo" trad. de Redondo, okaze de festo organizita
favore de kelneroj kaj hotelservistoj.
En
15 aŭg. 1911 ministra ordono permesis aranĝi kursojn de E en
ĉiuj oficialaj lernejoj; sekve de tio, 1 okt. 1911 komenciĝis la unua
kurso de E en la Centra Universitato de Madrid (Lingva Fako).
3-a
parto. 1914-23. Kaŭze de la
tutmonda milito, malgraŭ la neŭtraleco de H., E suferis malprogreson;
plimultkostiĝo de la papero helpis malaperigon de ĉiuj E-aj gazetoj,
escepte "Kataluna E-isto"; la cirkonstancoj ne estis taŭgaj por
fari sukcesan propagandon, ĉar ĉiuj sin priokupis precipe pri la
milito kaj ĝiaj sekvoj. KEF daŭrigis sian laboron, ankaŭ Vaska
Federacio, kaj post malapero de H-a Societo, stariĝis en Madrid
"Zamenhofa Federacio" por propagandi E-on en la ceteraj h-aj regionoj
(1916). Ĝia oficiala organo estis "H-a E-isto", revuo plej bela
aperinta ĝis tiam en H., fondita de Mangada (Madrid jan. 1917, marto 1923;
eld. Linera, S. Lucas 5). Lokaj grupoj klopodis konservi "La sanktan
fajron" ĝis la alveno de pli oportunaj tempoj. Oni starigis
ankaŭ Hispanan E-Konfederacion sur la bazo de Federacioj Kataluna, Aragona
kaj Vaska; ĝi havis sian unuan kongreson en Reus (11-13 jun. 1916.)
koincidante kun la Vll-a Kongreso regiona de KEF.
En tia epoko de malvigliĝo de la
movado, kelkaj pioniroj faris dank' al E citindan laboron. Kaŭze de la
milito aŭstraj infanoj pereis aŭ suferadis pro malsato kaj malvarmo.
Aŭstra E-isto Karlo Bartel petis helpon kaj E-istoj de la grupo
"Frateco" de Zaragoza organizis ĝin. Sekvo de ilia klopodo estis
la gastigado en kelkaj h-aj urboj (ĉefe Tarrasa, Zaragoza, Banolas, Oviedo
Barcelona, Sabadell, Cheste, Valeneia, k. a.) de 325 infanoj, kiuj alvenis al
Barcelona de 10 okt. 1920 ĝis 7 apr. 1921 kaj reiris sian landon de 21
jul. 1921 ĝis 24 apr. 1922. Estis gvidantoj de tiu bonfara laboro Emilio
Gaston, de Zaragoza, (direktoro); Valentin Alavedra, de Tarrasa; Jozefo
Casanovas, de Gerona; Jozefo Serrat, de Barcelona; Francisko Mane:, de Cheste
kaj Jacintc Comella, de Vich.
4-a
parto 1923-33. Por unuigi ĉiujn
E-istojn h-ajn oni starigis en 1925 Hispanan E-istan Asocion (HEA), formata de
E-istoj izolaj kaj de tiuj apartenantaj al lokaj grupoj; tiuj siavice povas
esti aliĝintaj senpere al HEA aŭ al regiona federacio, kaj la regiona
federacio aliĝas al HEA - tiamaniere oni respektas individuan kaj asocian
liberecon. Plie ekzistas ankaŭ la antikva Hispana E-a Konfederacio,
restarigita laŭleĝe 7 marto 1932 kaj formata de Federacioj Kataluna,
Aragona, Asturia, Kanaria, kaj Levantina (Orienthispana), la unua la plej
grava. Ankaŭ ekzistas H-a E-ista Fervojista Konfederacio, aliĝinta al
HEA. Nun oni laboras por kunigi tiujn tutlandajn asociojn kaj fari el ili unu
asocion tuthispanan.
Krom la regionaj kongresoj organizitaj
de KEF (la deksesa en Vendrell, dum la somero 1933 okazis naciaj kongresoj.
Ne kalkulante tiun de Reus (jun. l9l6) okazis tri nomataj "Diskutantaj
kunvenoj de E-istoj de Iberaj landoj" en Barcelona (2530 jun. 1920),
Zaragoza (2629 majo 1921) kaj Valencia (printempo de 1923). La IVa okazinta en
Bilbao jam estis nomata Kongreso. La Va en Cordoba (1012 majo 1925) petis kaj
atingis, ke la registaro ordonu akcepti E-n kiel klara lingvo por la
telegramoj. La VI-a (Madrid, jun. 1926) starigis H E-Instituton, kiu, laŭ
la regularo, konsistas el ne pli ol kvardek membroj. La VII-a okazis en Sevilla
(59 nov. 1928) kun la honora prezido de la reĝo kaj ankaŭ la VIII-a
en Oviedo (14-18 sept. 1929) kun internacia ekspozicio de lernejaj
laboraĵoj; la IXa, estis la dua de Madrid (1522 majo 1932), kaj la X-a en
Santander (20-24 aŭg. l933), kun la honora prezido de la respublika
prezidanto. Dum tiu kongreso oni donis la nomon de Z al strato de
Santander; ja aliaj urboj havas kun tiu nomo placon, kiel Tarrasa, aŭ
straton, kiel S Feliu de Guixols kaj Cheste kaj Barcelona (de 1931). En
kongreso de Santander oni nomis komitaton (Fernando Sofer, Luis R. Escartin kaj
Manuel Vazquez) por starigi unu solan tuthispanan asocion, sur la bazo de la
nunaj.
Oficiala organo de HEA estis unue
"La Suno H." (1926), poste "Hispana E" madrida revuo,
fondita de Mangada (jan. 1928), kiu en apr. I931 ŝanĝis sian nomon en
"Ha E-gazeto", kaj Mangada cedis la revuon al HEA.
Kelkaj ĵurnaloj publikigis periode
E-an rubrikon, kiel "Las Notictas" de Barcelona (1928). Aliaj
publikigis int. informaron pri novaĵoj ĉiuspecaj publikigitaj en E-a
gazetaro, kiel "La Libertad" kaj "Correo Eztremeno" de
Badajoz (duonsemajne, 1928-30) kaj "La Ultima Hora" (ĉiusemajne,
1930-33) de Palma de Mallorca. Per Radio ankaŭ oni faris propagandon:
Pastro Mariano Mejcub diaŭdigis sep kursojn (Madrid, 1928-32)
Suplementa parto. Nun HEA
konsistas el 740 membroj (prez. Julio Mangada) kun oficiala organo H. E-Gazeto,
1632 paĝa, formato 20x14, ne estas abonebla sed oni disdonas ĝin
senpage al HEA-anoj. Tiu asoeio (sidejo Sagasta, 10, ĉe la Ruĝa
Kruco) enkalkulas dudek grupojn kaj estas aliĝinta al ĝi H. E-ista
Fervojista Konfederacio kun 300 membroj, multaj el ili estas ankaŭ
HEA-anoj.
Hispana E-ista Konfederacio konsistas el
federacioj Aragona, Asturia, Kanaria, Kataluna, kaj Orienthispana; dum 1932-33
la prezidanto estas ĉe la Aragona Federacio; en Zaragoza publikiĝas
"Progreso E-ista" informa bulteno de la Konfederacio, 4-paĝa,
26x17.5 monata; en Barcelono "Kataluna E-isto", dumonata oficiala
organo de KEF, 16-paĝa, 22x16. "Frateco", plej grava grupo de
Aragona Federacto, publikigas "Nia Vivo"n, ankaŭ 4-paĝa kaj
26x17,5 kie1 "Progreso E-ista". Honora prez. de HEK estas Manuel
Maynar, malnova pioniro de E en Aragon. Prez. de HEK Jozefo Orbs. Prez. de KEF
Sebastian Alberich. Prez. de Orienthispana EF. Miĥaelo Elizaicin. Prez. de
Kanaria EF Viktor Ferraz.
Pri vortaroj, krom tiu de Inglada kaj
Villanueva jam citita, kaj la "Universala Terminologio de la
Arkitekturo" de Francisko Azorin, estas nenio nova. Ekzistas bonaj gramatikoj,
nome tiuj de Inglada kaj Duyos, jam cititaj, tiuj de Fernando Soler, Jozefo
Anglada, Bremon, Inglada (filo), Mangada, GaIzon Ruiz, ktp. Pri literaturaĵoj
ni povas citi la verkojn (originalaj kaj tradukitaj) de Inglada (patro),
versaĵoj de Rafael de S. Millan, kaj verkaro de Julio Mangada. Baldaŭ
aperos H-a Antologio de Jaume Grau, aŭtoro de Kataluna Antologio.
F. REDONDO.
Katalunujo. La lulilo de E estis
la ĉefurbo Barcelona, kvankam la unuaj E-istoj aperis en proksimaj K-aj
urbetoj. Barcelona, ĝiaj najbaraj urboj Sabadell, Terrassa kaj Manresa
ĉiam liveris al la nacia E-movado la plej grandan nombron de batalantoj
kaj pioniroj. La movadon nutris du grandaj kaj romantikaj idealoj, kiuj ofte
konvulsie subskuis la ordon regantan en tiu tempo: proletoj kaj
katalunnaciistoj. Ambaŭ trovis en la alpreno de lingvo int. partan solvon
de iliaj idealistaj sopiroj. La proletoj vidis en E la plej praktikan solvon por
la starigo de solida interrilato kun samklasaj eksterlandanoj.
La direktado de la movado ĉiam
estis en la manoj de tiuj personoj, kiuj en la ne E-a vivo estis sentemaj
patriotoj, kaj ilia agado en la E-ista kampo estis vole-nevole iom saturita de
iliaj patriotaj kredoj, kiuj forte akcentiĝis, kiam iu afero ektuŝis
la prilingvan demandon. K-a lingvo la unua, E la dua lingvo por ĉiuj,
estis ambaŭ esprimoj, kiuj pulsis en iliaj koroj kaj elfluis el iliaj
lipoj. La hispana lingvo oficiala kaj deviga lingvo en tiu tempo estis sisteme
flankenlasata. Egale okazis ĉe la tiam ekzistantaj E-organizaĵoj
"Espero K-a" kaj KEF, kiuj ĉiam zorge konservis sian
sendependecon kaj rekte interrilatis kun la Centra Oficejo de Paris.
Antaŭ 1900. La ideo pri
lingvoj universalaj interesis en ĉiuj tempoj multajn eminentulojn K-ajn,
el kiuj elstaras, pro iliaj projektitaj sistemoj, Ramon Luljo, famkonata
filozofo de la XIIIa jarcento, kaj Sinibald de Mas, aŭtoro de atentinda
pazigrafio en l863. Ankaŭ en 1833, la poeto de la K-a literatura
renaskiĝo, Bonaventura Carles Aribau pledis pri alpreno de lingvo
universala.
En la lastaj jaroj de la pasinta
jarcento apenaŭ ekzistis E-istoj en K. La malmultaj volapukistoj, kiujn
enkalkulis K., aŭ tute forlasis sian aferon, aŭ nur tre malfrue
aliĝis al E. Ekz. d-ro Josep Buxó el Montcada nur ĝis l903
enviciĝis al E, eble kiam jam ne plu ekzistis al Volapuk espero pri savo.
La unua E-isto en K. certe estis Josep
Vidal Llopart el Vilanova i Geltrú, kiu skribis diversajn artikolojn en E
por gazeto "Esperanto" aperinta en Santander. Krom tio, li fondis
rondeton E-istan en sia naskiĝloko, kie li mortis en 1905, transdoninte
sian E-bibliotekon al la tiea "Biblioteca-Museu Balaguer." Ekzistis
en tiuj komencaj tempoj ankaŭ diversaj pastroj, kiuj konis E-n, sed iliajn
nomojn oni trovas nenie, kvankam ili faris meritan taskon en siaj rondoj,
precipe en la ordeno skolapiuloj (Escoles Pies).
Unuaj tempoj (1900-07). En dec. 1901
aperis la sola persono, kiu donis efektivan puŝon al E: Alfons Sabadell
el Barcelona. Li fariĝis E-isto pere de Almanako de librejo Hachette el
Paris, en kies paĝoj aperis kurso de E. Li tuj sentis sin kaptita, ne nur
de la facileco de la lingvo, sed de ĝia enblovita "interna
ideo", kiu liveris al li ĉiujn konvinkajn argumentojn por altiri
novajn simpatiantojn, inter kiuj troviĝis Vicente Inglada, staba kapitano
kiu, loĝante tiam en K., multe helpis al 1a disvastigo de E. Baldaŭ
ĉiuj simpatiantoj kuniĝis kaj fondis la unuan grupon en K. (1903?),
kies prez. fariĝis Sabadell; kunlaboris Inglada, Ribot, Gonzalez de
Escadón kaj aliaj, plejparte el ili militistoj. Oni aperigis artikolojn pri E
en diversaj K-aj gazetoj, kaj iom post iom la unuaj semoj fruktiĝis en
Sabadell, Terrassa, Manresa, Figueras, Igualada, Vilanova, Cardona kaj aliaj ne
tiom gravaj urbetoj.
La nova grupo preparis la unuan publikan
kurson. Inglada estis gvidanto de 25 partoprenantoj, en unu ĉambro de
"Academia de Taquigrafia", ĉe strato Portaferrissa. Post tiu
kurso la grupo akiris freŝajn fortojn, inter kiuj rimarkinde laboris
Rosals kaj d-ro Bremon. Sed jam de la komenco ekestis disputoj inter la
grupanoj, pro la klarigado de la kursoj en hispana lingvo anstataŭ en
kataluna. Por eviti disfalon de la grupo, Sabadell kreis novan grupon por la
nekontentuloj kun la nomo "Verda Ĉambro", sed ĝi malaperis
post mallonga tempo.
Intertempe fondiĝis novaj grupoj en
Manresa kaj Cardona, kaj novaj batalantoj aperis en multaj K-aj urbetoj, en
ilia plejnombro pastroj. La kvanto de K-aj E-istoj en tiu frua tempo (dec.
1903) atingis apenaŭ la nombron 100.
En la lastaj monatoj de 1904 aperis nova
pioniro, Paul Berthelot, kiu sentis fortan simpation al la tiutempa
katalunnaciista movado kaj faris multajn klopodojn por arigi la K-ajn E-istojn
ĉu apartenantajn al la franca aŭ hispana ŝtatoj. En dec. 1901 li
starigis en Ceret (Fran.), la urbo kie li loĝis, la Ligon kun la nomo
"Aplec E-ista de Catalunya". Sekvis tiun fondon la apero de ĝia
organo "Espero de Katalunujo" (aperis nur trifoje), la unua E-ista gazeto
aperanta en K. Tiu "Aplec" baldaŭ enkalkulis 100 membrojn,
dissemitajn en ambaŭ flattkoj de la Pirenea montaro, Delegitoj en
Barcelona, Perpinya, Manresa, Cardona, Beziers, Ceret, k a. komencis labori por
la nova landa societo, kiu jam anoncis por la pentekosto de 1905 sian unuan
ĝeneralan kunvenon aŭ kongreseton en Barcelona. Dudek francoj veturis
al Barcelona, inter kiuj, krom Berthelot, troviĝis E. Boirac, Th. Cart,
f-ino Jeanne Flaureuce, k. a. Tiu kunveno ne vekis ian intereson ekster la ne
E-ista publiko, ĉar ĉiuj kunvenoj kaj festoj okazis tre intime inter
ili. En societo "Esquerra de t'Eixample" oni okazigis literaturan
feston, kiu konsistis el deklamoj, kantoj, paroladoj en franca, hispana,
kataluna kaj E-a lingvoj, kaj fine oni reprezentis komedieton de Meyer "La
Supujo", tradukita de Berthelot. Vespere, kiel kunfrata adiaŭo, oni
aranĝis festenon en la restoracio "Maison Dorée", kie regis
entuziasmo kaj amikeco inter la E-istoj, apartenantaj al tri nacioj: francoj,
hispanoj kaj katalunoj.
Kelkajn monatojn poste okazis en
Boulogne-sur-Mer la unua Int. Kongreso (1905), K. havis sian reprezentanton en
tiu kongreso Sabadell, kiu revenis en sian urbon kun kapo ŝtopita de novaj
ideoj kaj propagandplanoj, kaj preta rakonti siajn impresojn al siaj kamaradoj.
Interternpe en Barcelona unu el la novaj
varbitoj de Sabadell faris rimarkindan propagandon por E de la kolonoj de la
revuo "Joventut", organo de la katalunnaciista movado. La redaktoro
de tiu revuo, konata verkisto kaj unu el la tiamaj gvidantoj de la naciista
movado, Frederic Pujota i Valles, fariĝis fervora E-isto kaj li direktis
la propagandon grandparte en la naciistajn mediojn. Al paroladoj, malfermo de
E-istaj rubrikoj en multaj gazetoj, artikoloj, ktp. estas prefere dediĉata
lia tuta laboro. Du monatojn post la kongreso de BsM li malfermis kurson en la
naciista societo "Progres", antaŭ multa ĉeestantaro. Sed la
25 nov. de 1905 okazis kontraŭkataluna ribelo de hispanaj militistoj kaj
ĉiuj naciistaj gazetoj kaj societoj estis malpermesataj. La kurso en
"Progres" ĉesis, Pujola devis forkuri en Francujon kaj resti en
ekzilo dum kelkaj jaroj.
Malgraŭ tiuj subitaj
malagrablaĵoj, unu monaton (dec.) post lia foriro, estis fondata la unua
serioza societo E-isia, kiu rapide etendas siajn radikojn tra la tuta lando:
"Espero K-a", kiu dum 1906-07 disvolvis grandan propagandon. Pujola
(kvazaŭ patro de tiu socieio), daŭrigis sian laboradon el sia ekzilo
mem. Aperis artikoloj kaj E-rubrikoj en diversaj ĵurnaloj, kaj li
ankaŭ finpretigis la unuan E-gramatikon en K-a lingvo.
En multaj urboj, urbetoj kaj
vilaĝoj fondiĝis novaj grupoj, kies inaŭguran feston
partoprenis, en ilia plejmulto, kelkaj pioniroj de "Espero K-a",
doninte tiamaniere pli altan reliefon al la fondo.
Antaŭmilita epoko (1908-14).
En jan. 1908 aperis "Tutmonda Espero", organo de la sociefo
"Espero K-a", gazeto kiu de 1'unua momento kunligis ĉiujn K-ajn
E-istojn; ĝi aperis ĉiumonate ĝis fino de 1914, en formato
20/25, 16-paĝa kaj ĝi estis unu el la plej gravaj en la tiama E-ista
gazetaro, ne nur pro ĝiaj direktantoj, sed pro la abunda literaturo kaj
lingvaĵo uzata. En tiu sama jaro aperis ses numeroj de scienca kaj arta
revuo nomata "Stelo Kataluna" kaj eldonita en urbo Igualda.
Ankaŭ aperis kelkaj E-gramatikoj en K-a kaj H-a lingvoj, tradukoj de la
K-a aŭtoro Santiago Rossinyol farifaj de Sabadell kaj vortaro EK
prilaborita de Pujola, kiu nur en junio de tiu jaro povis reveni el sia ekzilo
de Paris.
La akcepto de Barcelona kiel urbo por la
V-a UK en 1909 vekis grandan entuziasmon inter la K-a E-istaro. Preskaŭ 50
kursoj okazis en la kornenco de 1909 nur en Barcelona. En la resto de la lando,
novaj grupoj kaj novaj gazetoj (tamen kun tre efemera ekzisto) aperis en
ĉiu loko. "Kataluna Nacio", naciista gazeto;
"Supren!", ankaŭ naciista gazeto; "Tutmonda Sonorilo",
ilustrita; "Jen", humora; kaj diversaj grupa] bultenoj estas eldonitaj
dum tiu jaro. La UK okazis kun granda sukceso, malgraŭ la malbona politika
situacio, kiu ekregis en Barcelona unu monaton antaŭ la UK. Inter la
diversaj festoj, ekskursoj, ktp. okazintaj, elstaris la festo de la Floraj
Ludoj, kiu multe impresis la eksterlandajn E-istojn. Z ricevis de la tiama
reĝo Alfonso XIII, la honoran titolon de Komandoro de la Ordeno de
"Isabel la Catolica", kaj Sabadell en sia privata hejmo gravurigis la
voĉon de la Majstro, Bourlet, Grabowski, de Menil kaj aliaj konataj pioniroj
sur vaksajn malnovajn fonografcilindrojn. Tiuj cilindroj estas ankoraŭ
kouservataj, kaj en 1931 KEF reproduktis en
modernajn gramofondiskojn la voĉon de Z. Resume: la V-a Kongr.
estis la konstruo de solida bazo, sur kiun sin apogis ĝis 1914 la tuta K-a
E-movado, kiu en tiuj tempoj estis unu el la plej rimarkindaj en Eŭropo.
Jam en 1908 oni faris diversajn
esplorojn kun la celo starigi tutlandan Federacion de E-istoj, sed la ekzisto
de la societo "Espero K-a" estis por multaj personoj sufiĉe
kontentiga organizado, kvankam aliaj kontraŭdiris, ke tiu societo nur
kunligis la Barcelonajn E-istojn, sed ĝi ne zorgis pri la ceteraj K-aj
E-istoj. Fine en la komenco de 1910 oni fondis la unuan tutlandan
organizaĵon: "Kataluna E-ista Federacio", (KEF), kies unua kongreso
okazis en Sabadell en majo de la sama jaro. Tuj oni aperigis la presorganon
"K-a E-isto", sub la gvido de Domenec Sarda el Sabadeil, kies laboroj
por la starigo de tiu Federacio merite donis al li la nomon de "1a patro
de KEF". Ankaŭ li meritas tiun
ĉi titoton rilate la starigon de la Int. Floraj Ludoj, ĉar dum la
unua kongr. de KEF en Sabadell li proponis ilian okazigon dum la venonta
Kongreso en Tarragona. (Tiu valora pioniro mortis unu monaton antaŭ tiu
kongreso.)
Dum tiu jaro aperis kelkaj libroj el la
verkoj de la dramisto S. Rossinyol, tradukitaj de Sabadell, du komedietoj en E
de M. Cases, diversaj grupaj bultenoj, la duonmonata gazeto hektografita
"Fulmo", sub la gvido de F. Sabate kaj "K-a Katoliko",
organo dum 8 jaroj de "K-a Ligo de Katolikaj E-istoj".
La movado konservis ankoraŭ la
impulson donitan de la UK en Barcelona, aperis kaj malaperis novaj grupetoj kaj
gazetoj en diversaj partoj de la lando. Nur en Barcelona daŭris la regula
aperado de "Tutmonda Espero" kaj en Sabadell la presorgano de KEF,
"K-a E-isto", nun sub la zorgo de Pujola, kiu prenis ĝian
direktadon post la morto de Sarda.
Nun la tutan atenton altiris al si la
nova tutlanda Federacio, kiu ĉiujare organizis landan kongreson kaj la
respektivajn Florajn Ludojn. KEF arigis apud si 50 el la ekzistantaj grupoj en
K.
Brile okazis kongresoj kaj Floraj Ludoj
en Tarragona (191I), Terrassa (1912), Olot (1913), kaj St. Feliu de Guixols
(1914). Ankaŭ dum tiuj jaroj okazis en kelkaj urbetoj de la provincoj
Girona kaj Tarragona rimarkindaj E-istaj tagoj okaze de la ĝenerataj kunvenoj
de la provincaj Ligoj. Intertempe, la 27 jul. 1911, la hispana registaro
dekretis reĝan ordonon, kiu permesis la instruadon de E en ĉiuj
ŝtataj lernejoj kaj Universitatoj.
La granda milito, kiel en alia] landoj,
kaŭzis al la K-a movado ankaŭ malbonsortan baton. Pli ol 50 E-istoj
K-aj veturis al Paris por partopreni la kongreson, kiu ne okazis. Inter la
karavano estis la K-a trupo de aktoroj, kiuj dum ia UK en Barcelona reprezentis
en K. la dramon de la K-a aŭtoro Adria Guat "Mistero de Doloro".
Ili estis speciale kontraktitaj por reprezenti en tiu Kongr. la komedion de
Moliere "Georgo Dandin". Ĉiuj anoj de la karavano revenis krom
Pujola, kiu, preninte dum sia ekzilo la francan civitanecon por eviti politikan
persekutadon de la hispana ŝtato, estis mobilizita de la franca armeo. La
movado mem malkreskis. "Tutmonda Espero", kiu seninterrompe aperis
dum ses jaroj ne plu estis publikigata. "K-a E-isto" dum la lastaj
ses monatoj de 1914 aperis nur unu fojon.
Milita kaj postmilita epoko
(1915-21). Malgraŭ la forta senkuraĝiĝo sentebla en la vicoj de
la E-istaro, la pioniroj klopodis persvadi siajn kunlaborantojn pri la efemera
vivkapablo de la milito. Nur tiamaniere oni povis konvinki la skeptikulojn pri
la bezono konservi en neŭtrala lando la plej eblan E-istan fajron
neestingeblan, kiu poste taŭgos por reflamigi la cindrojn restintajn en la
resto de E-ista mondo.
En 1915 dir. de "K-a E-isto",
fariĝis Josep Grau Casas. Tiu ĉi presorgano aperis regule dum 1915,
kun kelkaj interrompoj dum 1916, kaj unu sola numero (kiu sciigis pri la morto
de Z) en 19l7. KEF sukcese ankoraŭ organizis kongreson kaj Florajn Ludojn
en Vilanova i Geltrú (1915), kaj sekvontan jaron en Reus. Dum 1918, 1919 kaj
1920 KE ne aperas, kaj ĝin anstataŭas, en malsamaj aranĝo kaj
formato, "Bulteno de KEF", sub la direktado de Marian Sola el
Terrassa. En la daŭro de tiuj tri jaroj, la tuta afero pri KEF estas sub
la zorgo de la E-istoj el Sabadell kaj Terrassa, kiuj ankoraŭ kuraĝis
sukcese organizi unu Kongreson kaj Florajn Ludojn en Manlleu dum 1919.
De 1921 ĝis la hodiaŭaj
tagoj. Joan Gili Norta, reveninte de la UK en Hago en Barcelonon, konvinkis
sian amikon Jaume Grau Casas (kiu tiam estis sekr. de KEF) pri la nepra bezono
revigligi la tutan K-an movadon, kaj en la unua rnomento, kiel plej facile
alirebla vojo, revigligi la tutan entreprenon pri KEF. Du monatojn poste KEF
alvokis al ĝenerala kunveno, en kiu oni decidis reaperigi la presorganon
KE kaj aranĝi landan kongreson kun la tradiciaj Int. Floraj Ludoj. De post
tiu tempo la movado estas denove solidigita, ĉar la presorgano (nun sub la
zorgo de Jaume Grau) regule kaj ĉiumonate aperas, E-kursoj grandnombre
funkcias kaj oni okazigas sukcesplenajn kongresojn kaj brilajn Ftorajn Ludojn.
Dum tiuj ĉi 13 jaroj (1921-1933) la direktilo de la KEF-ŝipo iris de
manoj al manoj de lertaj kaj fervoraj pioniroj, kelkaj antaŭ aliaj
postmilitaj E-istoj: Gili, Grau, Dalmau, Alberich, Sola kaj aliaj, kiuj efike
helpis.
Malgraŭ la malfacila politika
situacio, kiu ekzistis dum sep jaroj (militista diktatoreco de 1923 ĝis
1930, persekuto kaj malperrneso de proletaj, katalunnaciistaj, kunulaj k. a.
movadoj) oni bone sukcesis aranĝi kaj okazigi kelkajn landajn kongresojn
kaj Florajn Ludojn en Girona (1921), Mattresa (l923), Vic (l924), Palma de Mallosca
(1925), St. Coloma de Farnes (1926), Sóller (l927) kaj Vinaroc (1928). Sed en
tiaspecaj diktatorecaj reĝimoj oni celas ekstermi eĉ ta kulturajn
soeietojn plej fremdajn al la politika movado. Ne mankis, do, persekuto por
KEF, kiun oni akuzis pro ĝia separatista agado kontraŭ la hispana
ŝtato. Kaŭzoj de tiu persekuto: la simpatio altirita por K. pere de
eldono de "K-a Antologio", la sistema flankenlasado de la hispana
lingvo sur la paĝoj de "K-a E-isto", la neaparteno al HEA, la
persisto saluti la UK-jn en la nomo de la katalunoj, la rekta interrilato kun
la int. E-organizaĝoj, kaj aliaj. Konsekvencoj de tiu persekutado: monpuno
500 peseta pro artikolo aperinta en KE en 1925, starigo de malfacilaĵoj
antaŭ la preparado de la kongresoj, kaj aliaj. Ekz. generalo, kiu regis
Barcelonon en 1928, postulis de KEF, ke "ĝi en la estonteco ne nomu
sin plu Kataluna kaj aliĝu al la H-a Federacio, efikante tiamaniere
la interfratiĝon kun la ceteraj H-aj regionoj". Sed la KEF-anoj,
antaŭ ol akcepti similan submetiĝon, preferis en Vinaroc (kongresurbo
en 1928), forlasi la subtenadon de KEF kaj atendi ĝis kiam la
cirkonstancoj estos pli favoraj. Tiuj favoraj momentoj alvenis en la komenco de
1930, tri monatojn post la forigo de la diktatoreca reĝimo. Denove estas
starigitaj en aŭg. 1930 la regularoj de la tradicia KEF, reaperis la
presorgano KE, tuj poste sekvis dua eldono de "K-a Antologio",
reprodukto de la voĉo de Z sur modernaj gramofondiskoj, inaŭguro de
Z-stratoj en Barcelona, Vic, Cassa, Vendrell, eldono de propagandfolioj, de
elementa gramatiko en K-a lingvo, okazigo de Ĉe-kursoj dum tuta jaro
(1933), XVI-a Kongreso kaj Floraj Ludoj kun sukceso en Vendrell (1933), ktp.
La movado en K, post la starigo de la
Respubliko, rapide kreskas, precipe en la proletaj medioj, el kiuj naskiĝis
kelkaj novaj grupoj kaj unu Ligo, kiu eldonas propran bultenon nomatan
"Proleta Voĉo". KEF iom post iom reakiras la terenon perditan
pro la diktatoreca reĝimo.
E. CAPDEVlLA.
Rimarko kontraŭdira. Dum
1929-30, post la forlaso de KEF ĉe la Kongreso en Vinaroz pro politikaj
cirkonstancoj, kelkaj senpartiaj kaj sindonemaj E-istoj, sub prezido de Angelo
Valdepenas, entreprenis la malfacilan taskon restarigi KEF, kion ili faris sub
la nomo Katalun-Baleara E-ista Federacio, (KBEF). (Kataluna E-isto, 1929-1930,
n-roj 1 ĝis 9). Tio estis neŭtrala E-ista agado, kiu kreis novan
generacion post la malvarmiĝo de la malnovaj pioniroj, kaj kiu kulminaciis
kun la 16-a Kongreso de KBEF (19-20 apr. 1930), honoreprezidita de A. Sabadell.
Tiam estis okazintaj politikaj ŝanĝoj en Hispanujo, kaj la naciemaj
katalunaj E-istoj sukcesis forpeli la senpolitikajn katalunajn E-istojn, kiuj
dum tiu periodo restarigis kaj regis KEF.
J. ANGLADA.
Noto. Specialan dankon meritas
Juan Barcelo Andreu (Palma de Mallorca), kiu post daŭraj sed vanaj klopodoj akiri
artikolon pri Hispanujo insistis, ke tiu artikolo estu tamen ricevita. (Red.)
Historieto de Esperanto. De A. Fiŝer.
1911, 48 p. "La bela studo perfekte plenumis la malfacilan taskon, resumi
en broŝuro la tutan historion de nia lingvo." (LI, 19l2, p: 38.)
Historio de Esperanto. De Zakrzewski.
1913, 144 p. "Loĝante en Varsovio, en la naskejo mem de E, li havis
sub la mano ĉiujn necesajn dokumentojn, el kiuj kelkaj estas eĉ
netroveblaj aliloke; li povis ricevi de la buŝo mem de nia Majstro multajn
sciigojn kaj rememorojn nenie skribitajn. El tio rezultas la graveco de la nuna
libro kiel kolekto de faktoj;... li nur raportis pri la okazaĵoj laŭ
kronologia ordo, ne serĉante eltiri el la faktoj iun ajn konkludon. . .
Neologisma tendenco de la aŭtoro." (Ned Katryn, LI, 1911, p: 109.)
Historio de Esperanto. De Brüggemann.
1923, 160 p. Okupas sin precipe pri la I-VIII. UK-j, prezentas ĉiujn
kongresparoladojn de Z.
Historio de Kristo. De Papini,
trad. el la itala anonimulo, 1931, 575 p. "Post antaŭparolo, kun
akraj paroloj al nekredantoj, venas multnombraj ĉapitroj, pli ol cent,
kiuj ja sekvas tempe la konatajn faktojn de l' Biblio sed kiuj parafraze ilin
klarigas por eltiri religian aŭ moralan lecionon." (G. S., ,E', 1932.
p: 13.)
Historio de la lingvo Esperanto.
Verkita de Privat. I. parto: Deveno kaj komenco, 1887-1900. 1912, dua
eld. 1923, 74 p. II. parto: La movado,
1900-27, 1927, 199 p. "Tiu ĉi verko estas pli, ol historia
datkolekto, ĝi estas vere, la estinta, sed "estantigita" vivo de
nia movado. La homoj, ideoj, formoj vivas en ĝi kaj la tuta libro estas
freŝa, kiel la naturo. Belega stilo!" (Szilágyi, LM. 1931, p: 16.) La
ĉapitro: "E dum la milito" represita laŭvorte en la
Enciklopedio.
Historio de la Mondolingvo. Tri
jarcentoj da serĉado. Verkis E. Drezen, eld. Ekrelo, 1931, 244 p.
"Post Histoire de la langue universelle de Couturat kaj Leaut, ni ne havis
tian kompendion. Finaj listoj, kun fontlibroj, nomaroj de l' cititaj personoj
kaj de P priparolitaj lingvoj, kiel ankaŭ la marĝenaj titoloj tre
faciligas serĉadon en la tre ampleksa enhavo. La tuta serio de l' malnovaj
strangaj proponoj, pasigrafioj skrib- aŭ simbolaj lingvoj renoviĝoj
de la latino, kalejdoskope pasas antaŭ la leganto. Por la unuaj periodoj,
la ordo estas tiu de l' jaroj por la lastaj, ni havas paralelajn ĉapitrojn
pri la diversaj nuntempaj direktoj en la serĉado al mondlingvo. La verko
ne nur estas per la liveritaj faktoj, referencoj, tabeloj, tre taŭga
laborilo por studemuloj ĉe tiu fako, sed per konsideroj, juĝoj de P
aŭtoro, per detalaj ĉapitroj pri Volapük, E, Ido, per la aldonitaj
portretoj, montroj de strangaj alfabetoj ekzemploj pri malmulte konataj
projektoj per la ĝeneraltemaj ĉapitroj, ĝi fariĝis
ankaŭ verko leginda de ĉiu samideano." (G S., ,E' 1932. p: 106.)
Historio kaj Organizo de la
Esperanto-Movado. Verkis J. R. G. Isbrücker, 1932, 52 p. Konciza kaj
simpla resumo de la historio kaj movado, precipe por kandidatoj pri la
instruista kapableco de E.
Hitrow Panayot, kuracisto, nun en
Sofia. Nask. en 1894. Multe vojaĝis tra la mondo Vivis, studis kaj
propagandis en Odessa, Tirnovo, Bucureŝti, Moskva, Berlin, Milano, Sofia.
Verkis kaj eldonis diversajn traktaĵojn en naciaj lingvoj, E-lernolibrojn
por rusoj, germanoj, kaj bulgaroj, Historieton de i. I. kaj aliajn. Eldonis
ilustritan E revuon E-io, 1923-25. En 1925 fondis "lnt. Unio E-ista"
(v.)
Hodakowski Tadeo Kazimiro, polo,
gimnazia instruisto. Nask 26 jun. 1903 en Galicio. Estrarano de PIE kaj de PED.
Lektoro de E en la Krakowa Univ. kaj de radiostacio en Krakow. Sekr. de LKK por
la UK en Krakow 1931. Verkas ofte prop. artikolojn kaj red. P E-iston.
Hodler Hector, sviso, kunfondinto
kaj dir. de UEA. Nask. l okt. 1887 en Geneve, mortis 31 marto 1920 en Leysin.
Lia patro estis la fama pentristo Ferdinand Hodler. Li lernis E-n en 1903
samtempe kun E. Privat, kiu estis lia lernejkamarado. Ili fondis E-klubon kaj
ĵurnaleton Juna E-isto. La lerneja benko estis la redakcio dum kvin
jaroj, tie ili administris, skribis adresojn, korespondadis. Ili iom poste
Iernis Idiom Neutral kaj Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere
E estas la plej bona int. lingvo. H.
estis idealisto, sed kun granda praktika sento. Li pensadis senĉese, kiel
li povus fari E-n praktike uzebla, per tio preparante int. tuthomaran popolon.
Li opiniis, ke oni ne devas apartigi la mondlingvan movadon de la aliaj sociaj
movadoj. Oni devas fari pere de int. organizo amasmovadon E-n, malgraŭ, ke
li bone sciis, ke E progresas jam per si mem, eĉ sen iuj specialaj
organizaĵoj. Privat skribis pri li: "Al tio, kion iniciatis la genio
de Z sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo
socia." Eĉ ne fininte la
gimnazion, li jam frue dediĉis sin tute al E. Li jam estis konata tiam
pere de la Juna E-isto, artikoloj en Tra la Mondo kaj la traduko
de la novelo de Bernardin de Saint Pierre Paŭlo kaj Virginio
(1905). En 1906, okaze de la dua UK lin
interesisprecipe la organizaj proponoj de Rousseau kaj Carles, pri ia
Ekonsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan
sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj
imciatintoj. En 1907 li transprems la
redaktadon de Esperanto de Paul Berthelot, kiu fondis kaj ĝis tiam
redaktis ĝin. H. poste fariĝis ĝia posedanto 19-jara li estis,
kiam la 12 febr. 1907 li publikigis sian unuan n-ron de ,E', kiu aperis tiam
jam la trian jaron. H. volis redakti la gazeton al la tutmonda E-istaro, kaj
vere ,E' fariĝis la centra organo de la E-istoj. Li aperigis ,E'-n pli ol
l3 jarojn regule (escepte 6 monatojn en 1914). Li verkis multajn gravajn artikolojn,
tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li
signis siajn artikolojn per: A R. La
proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis
pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la UK 1907, ekzistis
jam ĉ. 200 konsuloj. UEA fondiĝis 28 apr. 1908. H. volis per ĝi
"krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj." Dum la
milito H. kun la tiama sekretario de UEA Hans Jakob organizis la Dummilitan
Helpservorl de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon. Al UEA H. postlasis
gravan parton de sia havaĵo kun la celo certigi ĝian ekziston.
Estas karakterize por lia nobla animo
kaj humaneco, ke en Geneve li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj
diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn. Je la fino
de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin
ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan
verkon pri la paca organizo de l' popoloj.
L. HALKA.
Hogg Elizabeth, anglino, instruistino.
Nask. 29 jan. 1889 en Liverpool. Enkondukis E-n en lernejon, en kiu ŝi
ilustruis. Rakonto pri tio Eksperimento de Eccles estas tradukita en
multajn lingvojn. Verkis artikolojn pri instruo de E al infanoj. Ĉeestis
la Int. Konferencon de E Instruistoj en Geneve, 1921.
Hohlov Nikolao, ruso, supera
ekonomiisto ĉe industria trusto. Nask. 1891 en Moskva. Edziĝinta.
E-istiĝis en 1905. Kontribuis al La Ondo de E, Konkordo, LM, HDE,
E' kaj aliaj gazetoj lingvajn kaj kritikajn artikolojn, tradukis el angla, rusa
kaj serba lingvoj. Liaj verkoj: La morto de delegito de UEA, originala
komedieto, 1924; Krucumo, trad. de Drozdov,1922; Orientaj Fabeloj,
trad. de Doroŝeviĉ, 1928; La morto de Danton, trad. de Tolstoj, l928;
Historio de la Mondolingvo, trad. de Drezen. r. n 1928 aperis lia sola
poemaro, La tajdo, kies moton: "De la musique, acant toute chose. .
." li kredeble elektis kun intenca ironio. Ĝin kontraŭdiras jam
la dua poemo, en kiu li sin komparas al Chanteclaire, kiu tro frue
anoncas al dormantoj la venontan matenkrepuskon. Ĉu koka krio estas
antaŭ ĉio muzika? Certe ĝia veka saluto havas valoron nur
socialan. Ankaŭ en aliaj poemoj, Eŭropo, Moskvo kaj Mia patrujo, li
esprimas socialajn sentojn. Tamen li ordinare verkas pli individuece, trovante
sian inspiron en ĉia animstato kaj en simplaj travivaĵoj. Amo kaj
sledveturo sub la steloj liveras inspiron por unu el la plej belaj poemoj en
nia lingvo: Unua suno. Kombino de sentimento kaj realismo efikas virece
en liaj ampormoj: en pasia amanto li vidas la kaŝitan
"odaliskon", dum amanta virino estas mikso "el tigro kaj
mimoz'". Tamen ŝajnas nun, ke la sociala konscienco en H venkis lian
lirikismon. Lia funde serioza menso sin turnis al pli urĝaj laboroj por la
lingvaj instancoj de SEU kaj al tradukado de klasbatalaj poemoj.
W. B. JOHNSON.
Holanda E-isto
estis la kunigo de Nederland-E kaj La Holanda Pioniro. Ĝi aperis en
Amsterdam de jan.-dec. 1922 ĉiusemajne, 4 p. 23x16, entute 104 n-roj kun
426 p., de jan.-dec. 1924 ĉiu semajne, 4 p.28x22 entute 52 n-roj kun 208
p.; de jan.-junio 1925 dusemajne 8 p. 28x22 en. tute 10 n-roj kun 96 p.; de
jan. 1926 dec, 1931 (lasta n-ro) dusemajne 8 20 p. 23x15 entute 150 n-roj kun
2128 p. Red. A Klock. Enhavis propagandon, kronikon, instruleterojn, post jan.
1924 ankaŭ literaturon.
P. TARNOW.
Holando, v. Nederlando.
Holmes (hoŭms) John Thomas
(ps. J. T. H.) anglo, lankomercisto. Nask. 9 dec. 1868 en Morton. Multjare
sekr. kaj prez. grupa kaj federacia; vicprez. de BEA, ano de LKK por Ia Oxforda
UK. Unua alilandano parolinta E-e per radio en Germanujo. Faris centojn da
prop. prelegoj kaj gvidis multajn kursojn.
Homar Franjo kroato, mortigis sin
juna en 1933. Impulsema prop-isto, komitatano de JEL, red. de La Suda Stelo.
Trad. de kroataj poemoj.
Homaranismo. Idearo de Z, por kiu
li pledis en aparta "Deklaracio" kaj en aliaj skribaĵoj.
Laŭ la Plena Vortaro "Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj
amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn." La plej karakterizaj kaj
gravaj estas Ia du unuaj punktoj de la "Deklaracio": "Mi estas homo,
kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro
en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi
rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli
frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo. Mi
vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ
lia persona valoro kaj agoj. Ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro
tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi,
mi rigardas kiel barbarecon." Dietterle en la O. V, p: 313-343 publikis la
tutan materialon kaj aldonis pri Z i. a.: "La tre ideala homaranisma ideo
okupis lin dum lia tuta vivo, kaj kiel
ŝajnas al mi por li estis
ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de int. lingvo, kiu evidente servis al
li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li esprimis per la preskaŭ
sinonimaj vortoj "hilelismo" kaj "homaranismo". Pro
diversaj kaŭzoj li komence timis, publikigi siajn ideojn sub sia nomo: 1.
pro la politika situacio en la tiama Rusujo, 2. pro tio, ke li antaŭvidis
atakojn kaj kritikojn eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo, 3.
ĉar li ne volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe
diversajn ideojn." Z ne sukcesis fondi movadon por H., ja tion malhelpis
ankaŭ la militeksplodo, sed troviĝis multaj, precipe inter la
pacifistoj, kiuj simpatiis kun tiu idearo. Laŭ marksisma vidpunkto la H.
"kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj
socifortoj." (Drezen, Z, p: 13.)
Ho, mia kor'. Poemeto de Z, verkita
nelonge antaŭ eliro de la Unua Libro 1887. "En tiaj tagoj Z verkis
versaĵon tre mallongan. Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo
suprenkurinta kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo
halte." (Privat, Vivo de Z, p: 35.)
Homoj sur la Tero. Romano,
originale de Engholm, eld. 1932, 202 p. "Interesa rakonto, flua
komprenebla stilo, agrablaj naturskizetoj inter la faktoj sinsekvaj, portretoj
tre sukcesaj, se oni atentas, ke la personoj estas preskaŭ senkarakteraj,
lertaj novaj esprimoj kaj komparoj." (G.S., ,E', 1933 p. 60.)
Homulle Rudolphus Henricus,
nederlandano, direktoro de sten. instituto. Nask. 20 jun. 1887 en Amsterdam.
Kreinto de la unueca nederlanda sten. Iniciatis la unuan grupon en A. en 1905
kaj katolikan grupon pn 1910. Trad. broŝuron de Cart Unu horo de E.
Honduraso, Centra Ameriko. Unua
E-isto kaj UEA-del. estis H. Dike, veninta en 1926 el New York kaj loĝinta
iun tempon en San Pedro-Sula. En 1931 alvenis la landon Mauricio Jagoda, juna
sed malnova E-isto, kiu publikigis artikolojn, gvidis la unuan E kurson en
Progreso. Pro la revolucio de generalo Ferrera ĉio estis detruita kaj
kelkaj kursanoj mortis en la fratbatalo. En 1932 Jagoda lokŝanĝis al
Tela kaj varbis por E la nunan UEA-del., David Medina Bangs, kiu nun gvidas tie
kurson. En Olanchito Jagoda varbis por E la kuraciston d-ron Pompilio Romero,
nuna UEA-del, kiu faris diversajn tradukojn el E al hispanaj kaj dank' al li
fariĝis E-isto la verkistino kaj edukistino fino Visitacion Padilla, 1a
unua UEA-del. en la ĉefurbo Tegucigalpa. M. JAGODA.
Hookham (hukm) John Edward,
anglo, urboficisto. Nask. 15 aŭg. 1880 en London. E-istiĝis 1911. De
1922 vicsekr. de IKUE. De 1926 sekr. de Angla Ligo de Katolikaj E-istoj.
Hori Mamiĉi, (ps. Vervojo),
japano, publika prokuroro de distrikta juĝejo de Tokyo. Nask. 25 jul. 1900
en Nara-si. E-istiĝis dum vojaĝo en Siberio, 1918. Vicprez. de 20-a J
Kongreso. Sekr. de sep JE kongresoj.
Horizontoj. Poemoj de Barbarus,
el la estona trad. Hi1da Dresen, 1931, 78 p. "Poeto de fanfaroj,
arda maltrankvilo, grandurba, ŝajna, sistema anarkio zigzagoj kaj
geometrio, harmonio kaj revolucio. La formpreteco de H. D. preskaŭ
ĉiam triumfas pri la malfacilaĵoj." (Szilagyi, LM, 1932, p: 19.)
Horn Isabelle M., usonanino,
aŭtoro kaj ĵurnalisto. Nask. en Washington, E-isto de l910. Helpa
sekr. de EANA 1910-16. Subredaktoro de Amerika E-isto, 1913-16. Ano de
Administra Komitato de EANA.
Horneck (hornek) Rudolf,
aŭstrogermano, dir. kaj posedanto de komerca lernejo (en Graz), kie
ankaŭ E estas instruata. Multe varbas por E kaj gvidas kursojn.
Horner Rodolphe, sviso, int.
sekr. de YMCA (Kristana Unuiĝo de Junaj Viroj). Mortis 62-jara en 1927 en
Zürich. Disponante fundajn lingvajn konojn, li faris grandajn vojaĝojn kaj
laboris en Usono, Portugalujo, Hispanujo por YMCA. Pioniro de E en Portugalujo.
Estis prez. de la EG en Geneve. Estis oficiala delegito de la Ruĝa Kruco
ĉe postmilitaj UK-j.
Hoschek (hoŝek) Rudolf,
aŭstrogermano, revizoro librotenada en Wien. Nask. 10 majo 1881 en W.
E-isto de l911. En 19I5 venis en militkaptitecon en Berezovka (Rusl.). Tie li
pliperfektiĝis en E, konatiĝis kun J. Baghy, kun kiu li estis kune
ĝis 19l8. En 1918-19 en Berezovka estis semajna E-Rondo. Reveninte hejmen
en 1920 li laboris plu por E, ĉefe en la komerca kampo.
Houbart (ubar) Emile, franco,
publicisto. Nask. l9 apr. 1874 en Septeuil (apud Paris). Eldonis en l909 la
gazeton E-Nouvelles, kiu fariĝis, unu jaron poste, La Movado,
monata ilustrita, la grava franca propaganda revuo. Li redaktis kaj publikigis
ĝin de 1910 ĝis 1914 kaj de 1923 ĝis 1933. Li faris multajn
intervjuojn pri E kun eminentaj personoj, multnombrajn prop. artikolojn, ktp.
Hovefer Flerbert F. (plumnomo: E.
Ĉefeĉ, laŭ la angla prononco de la literoj H. F. H.), germano,
industria ĥemiisto; metalurgo. Nask. 1859 en Germanujo, mortis 1 sept.
1918. E-istiĝis en 1904. Elpensis la propagandajn
"ŝlosilojn". La unua (en angla liztgvo) aperis en 1905, verkita
kunlabore kun Millidge. Jam en 1912 ili aperis en 18 lingvoj; ankaŭ
diverslingvaj "Tutoj" (ŝlosifo en pligranda formo): preskaŭ
ĉio je propra elspezo. Fondis je propra financa respondeco Int.
Propagandejon E-istan por daŭrigi tiun laboron. Iniciatis la sistemon de
transpagiloj por int.monpagoj kaj la Ĉekbankon E-istan. Fondis grupojn en
London, Funchal, Sicilio, Italujo, Palestino. Malavare subtenis la movadon
tutmonde. LK de 1908, Akademiano de 1912. Vicprez. de BEA. Verkoj: Kio povas
okazi, se oni donacas surprize; Tutmonda Anekdotaro, La Elparolado de E, k. a.
Hovorka Nikolao,
(antaŭmilite barono de Zderas), aŭstriano, verkisto,
ĉefredaktoro de la germanlingva periodaĵo, "Berichte"
(Wien). Nask. 6 dec. l90l en Tesliĉ, Bosnio. En sia revuo li donis
konstantan rubrikon al E. Prez. de la ES-j: UEU en Wien, EOO de urbo W.
Kunfondinto kaj sekr. de la Laborkomitato de la Wienaj ES-j. Kunorganizanto de
sukcesplenaj Cseh-metodaj kursoj en W. dum printempo 1932. Nun sekr. de AEA.
Subtilvoĉa poeto, al kiu la poemo estas festotaga plezuro. Malgraŭ
tio, ke H. ne verkis ankoraŭ multe da poemoj, lia animklavaro eksonigas
diversajn melodiojn, kelkfoje kun forta kolektiva sento, kies karakteriza
ekzemplo estas la poemo Gefratoj kunigu la manojn. (LM. 1932, p: 150.) F.
SZILAGYI.
Howard (haŭard) Sir
Ebenezer, anglo. Mortis 77-jara 1 majo 1928 en Welwyn Garden City. Pioniro de
la ĝardenurba movado. E-istiĝis antaŭ 1907.
Hromada Rudolf, ĉeĥo,
bankoficisto. Nask. 9. novem. 1890. Depost fondo de ĈAE (1920) ĝia
ĝen. sekr. Red. kaj eld. de La Progreso de 1923. Kunfondinto kaj
kunred. de Ĉeĥoslovaka Gazeto; 1921-23. Gvidanta persono en la ĉ.
E-movado. Estis ano de ICK depost ĝia fondo ĝis 1930, poste
konsilanto. Estis komitatano de UEA. Kunverkinto de Vortaro E-Ĉ., 1926,
II. eld. 1932.
Hsu W. K., ĉino. Studis en
Francujo, 1904. Revenis en Canton, l908, kie li propagandas E-n, 1909. Malfermis
kursojn en la normalaj lernejoj de Nan-Wu, Kaiming kaj Kaochung, 1909-10.
Granda sukceso en la Popola Kolegio, 1912. Fondis E Asocion kun Sifo. Unua
pioniro de E en Suda Ĉinujo. Liaj E lernantoj: Sifo, Sinpak, Kenn.
Artikoloj en La Voĉo de la Popolo. Revenas al la movado en 1926.
Kunlaboras kun Wu Takwong, Sinpak kaj Kenn. Prof. de E en Cantona E-Instituto.
Hübner Louis, germano, d-ro fil.,
gimn. prof. Nask. 7 jun. 1850 en Tiefensee. Verkis matematikajn librojn kaj
disertaciojn. Tutblinda de 1905. Li lernis E-n en 1908. Fondis la E grupon en
Schweidnitz, 1909. Artikoloj, paroladoj.
Hubricht (hubrijt) Kurt, germano,
Nask. 18 febr. 1890 en Leipzig. E-isto de 1914. Kiel fervora aganto en la
liberpensulaj organizaĵoj, ankaŭ sur E-a kampo laboris multe por siaj
ideoj: fondo de Int. Ligo de Liberpensuloj (ne plu ekzistas), poste agado en la
Liberpensula Sekcio de SAT, ampleksa laboro por E en liberpensulaj rondoj
(artikoloj, kursoj, ekspozicioj), en 1924-26 eldono de la gazeto Liberpensulo.
Nuntempe finlaboras la verkon Libro-Leksikono de la E-lingva literaturo,
kun enhavresumoj kaj aliaj informoj.
Huet (üe) Horace, franco. Nask.
en 1860, mortis 28 febr. 1911 en Nice. E-isto de 1902; Fondis kaj prez. la
grupon de Nice, poste vicprez. la grupon de Parizo. Redakcia sekr. de la Revuo.
Mirinda lingvisto, studema kaj analizema spirito, kun vasta kaj firma klereco.
Li komparis la jam aperintajn vortarojn, profunde pristudis la Z-ajn verkojn,
preparis en 1907 liston da 2200 novaj radikoj (presitan en 19l1) kaj amasigis
slipojn de multvaloraj notoj por granda vortaro. Li prezentis tiun laboron al
la LK (1908), sed lia laboro ne estis publikigita. Li sentis progresantan
senfortiĝon, kaj, laŭ lia peto, Bourlet proponis al Grosjean-Maupin,
ke li prenu sur sin la taskon daŭrigi la laboron kaj fari kompletan
vortaron. Tradukis unuaktan komedion La F1uido de John, multfoje
luditan. LK, 1905.
Hogai Ferenc, hungaro, prof. de
lingvoj. Nask. 2 okt. 1884 en Vámosgyörk. Prop. paroladoj, artikoloj, instruado
de E. Aranĝis la HE Kongreson en Gyongyos, 1926.
Humez (ŭme) Alberic, franco,
entreprenisto en Douai. De 1908 seninterrompe UEA-del.
Humoro estas en E samsignifa kiel
itale umore, france humeur, angle humour. En vasta senco
ĝi signifas ĉian, ĉu gajan ĉu malgajan spiritan staton,
strikte humoro estas mallongigo de bonhumoro, kiel peza estas mallongigo
de multepeza. En tiu malvasta senco ĝi estas tre disvastigita en E-ujo: la
ĉefa fonto de E-a humoro estas la idealisma fervoro de la anoj de E.
Precipe la UK-j donas al ili okazon ĝoji kaj gaji. Ju pli multaj estas la
eksteraj malfacilaĵoj barantaj de la "pacaj batalantol" la vojon
al sukceso, des pli senĝena kaj laŭta fariĝas la humoro de la
anoj de lingvo int., kiam ili trovas sin inter si. La seriozaj E-istoj
ĝuas la feston de la E-ista popolo pribabilante la kongresajn
okazintaĵojn kaj poste raportas al la hejmrestintaj samlandanoj kun la
sama kongresa humoro la kongresajn impresojn. La junularo ĉerpas la
kongresan bonhumoron el sia propra kunesto, humorante precipe pri la
"eminentuloj".
Kiel modelo de "kongreshumoro"
povas servi la raporto de Ned Katryn pri la Berna UK en 1913 en L. I.
n-roj VIIIIX. Kun neevitebla efiko li igis nin ridi priskribante en formo de
Leteroj al sia nevino la Naŭan Kongreson. Laŭ tiu modelo ankaŭ
aliaj kongresoj donas konstantan temon al humoraj raportoj kaj oni povas kun
certeco aserti, ke la regula E-ista kongresraportisto estas regula humoristo.
Alian fonton de humoro formis en 1908-14
la bataloj kontraŭ ldo kaj aliaj konkurantoj de E. La penadoj de Rene de
Saussure kunigi E-n kun Ido en lia Antido estis akceptataj de la
E-istaro kun neŝancelebla humoro. Modelajn felietonetojn donis pri tio Era
en la L. I.
En Juna E-isto per bonaj
originalaj aŭ laŭmemoraj humorrakonistetoj riĉigis la E-an
literaturon ĝia ĉefred. Paŭlo Lengyet, aŭtoro de
Libro de Humoraĵoj.
En Paris verkas nuntempe majstro de E
humora poezio Raymond Schwartz, aŭtoro de Verdkata Testamento,
kolekto de versformaj satiraĵoj, miksitaj ofte kun bonaj vortludoj. La
afero de E konkure kun la eterna afero de Amo formas plejan temon de
liaj rikanaĵoj. En 1933 Schwartz ekredaktis humorgazeton ,La Pirato', kiu
"kaperas" ĉiumonate.
Antaŭ la milito aperadis La
Spritulo, multe malpli originala, ĉar simple kopianta el naciaj
gazetoj plimalpli taŭgajn spritaĵojn. La Pirato estas tute alia,
ĝia red. disponas specialan talenton.
La humoro trablovis post la milito
eĉ la E didaktikon. Pastro Ĉe ekuzis tiun potencan korvarbilon kiel
instrumenton de instruado al la amasoj. Aperis eĉ Gaja Lernolibro de Walter,
kiu, cetere, meritas citon pro la bonaj amuzaj ilustraĵoj.
En E aperis kelkaj anekdotaroj, plej
ofte tradukoj el nacilingvaj libroj kaj gazetoj. Ilia destino estas ne tiom
amuzi, kiom instrui E-n al progresemuloj.
Ni ne citas aparte la tradukverkojn kun
humora enhavo, ekz. la komediojn de Moliere kaj Shakespeare, la novelojn de
Dickens aŭ la lirikaĵojn de Heine, kiuj aperis en E. Verkistoj
kun humoraj tendencoj en multaj siaj verkoj estas: J. Merchant, J. Baghy, J.
Kenngoff, I. Lejzerowicz, R. Schwartz, Dreves Uitterdijk, F. Szilagyi kaj
kelkaj aliaj.
(v. Vortudoj, karikaturo.)
L. DRCHER.
Hungara Antologio. Redaktis kaj
grandegan arton de la poemoj tradukis Kalocsay, kunlaboris Baghy,
Bodo, Halka, Szilagyi, Totsche. Poemoj kaj noveloj de 50 hungaraj
verkistoj. 1933. 473 p. kaj 24 kliŝopaĝoj kun la portretoj de 47
verkistoj. Simila verko eĉ en grandaj naciaj lingvoj ne ekzistas pri la
hungara literaturo. "La redaktantoj celis "konigi hungarajn
literaturajn trezorojn kaj samtempe doni kiel eble plej valoran
kontribuaĵon al la E-a literaturo". Ĉiu justa juĝanto
verdiktos honore realigita tiun duoblan taskon, kaj deziros sukceson al tiu
nesuperebla libro al la AELA-entrepreno." (G. S. E', 1933. p 167.)
Hungara E-isto. Pro malkonsentoj
kun la eld. de La Verda Standardo, A. Marich, HES estis devigata krei
propran informilon. Ĝi tion faris unue per Sciiganto, kiu komencis
aperi en majo 1903 kaj ĉesis per la 3-a n-ro jan. 1909. Ĝin
anstataŭis en marto 1909 HE, IV+812 p. 24x16-17. En 1911 HES
akordiĝis kun LVSt kaj akiris ĝin per la societo, do HE malaperis.
Red. Miletz, poste d-ro Schatz. En julio 1918 HE reaperis en Szeged 836 p.
23x16 kaj restis tie ĝis okt. 1923. Red. Turzo De jan. 1924 HE
transloĝis al Budapest kaj ĉesis tie en febr. 1926, 410 p. 24x16. Red.
dro Takács. Entute aperis de julio 1918 83 n-roj kun 700 p.
P. TARNOW.
Hungara E-Muzeo provizore en
Nagymaros, fondita en 1932. La bazo estas kolektaĵo de la gvidanto, dro
Jozefo Takacs: 230 libroj, 70 gazetoj, ĉ. 1000 gazeteltranĉajoj, 40
murafiŝoj, 500 flugfolioj, 250 leteroj, poŝtkartoj 20 vizitkartoj, 60
fotografaĵoj, plena kolekto de H glumarkoj. Celo: kolekto de ĉio pri
la mondlingva movado en H-ujo.
Hungara Heroldo. Gazeto movada,
aperanta en Budapest, fondita jan. 1928 de L. Kökény, kiu red. kaj eld.
ĝin ĝis dec. 1930. La programo de H. H. eti tiu unua periodo estis 1.
Disvastigo de E. 2. Kunlaboro de la E-Societoj. 3. Servo por la paco kaj
progreso. 4. La eksterlanda konatigo de la hungara kulturo. 5. Akcelo de la
hungara fremdultrafiko kaj de la Budapesta Int. Foiro. 1928-30 aperis 28
kajeroj kun 360 paĝoj. De 1931 H H. aperas nur kvaronjare, ĝin eld.
HES. Red. de 1931 ĝis okt. 1932 J. Mihalik, de tiam dro J. Takacs. Formato
15x 23 cm.
Hungarujo. Malgranda nacio kun
lingvo neapartenanta al la hindoeŭropa lingvofamilio, popolo vivanta en la
multlingva Mez-Eŭropo: jen bona tereno por lingvo int., tamen E atingis la
landon nur en 1897.
La unua E-isto estis dro Gábor Balint,
univ. prof. en Kolozsvár, (nun ĉiuj en Rumanujo) varbita por E.
verŝajne per la propaganda laboro de L. de Beaufront. En 1897 Balint
eldonis litografite la regulojn de E kaj gvidis kurson por univ. studentoj.
Partoprenis ĝin ankaŭ juna ĵurnalisto Abel Barabas, kiu
verkis kaj en 1898 eldonis la unuan E-lernolibron en H lingvo. La instiganto
kaj verkinto de la antaŭparolo estis mem Bálint, kiu sprite kaj energie
rifuzis la atakojn kaj mokojn, dirante i a., ke manion havas tiu, kiu ne kredas
la progreson de la homaro kaj kiu preferas la disigon de la homaro per
ĥinaj muroj.
Sekvis multaj artikoloj atakaj en la
gazetaro, nur malmultaj defendaj, kaj mem la gramatikon aĉetis nur kelkaj,
inter ili Pal Lengyel, posedanto de malgranda presejo en Szekszard. Li
fariĝis tiel fervora E-isto, ke en 1900 li transprenis la eldonadon kaj
presadon de la gazeto "Lingvo Internacia", eĉ en 1904 almigris
al Paris, por kunfondi kaj direkti la "Presa E-ista Societo"n.
Intertempe dum 1901 en Budapest
ekfunkciis la unua E-grupo, kun gvidanto Jozsef Miletz; tie
eklaboris ankaŭ Agost Marich. La kunvenoj okazis en trinkejo (Kecskeméti
Borház, Dobstrato 100), pri kiuj Geza Nyulaszy skribis en "H-landa
Informilo" (1912) jene: "Malhela petrollampo pendis suben de la
plafono kaj per flama lumo videbligis la riĉan meblaron, kiu konsistis el
nerabotita tablo, kovrita per tuko jam du semajnojn ne purigita, apud la muroj
benkoj, sur kiuj sidis la unuaj "hirundoj" de E. Fervora junulo, J
Süssmuth instruis la lingvon, sed la animo de la tuta societo estis J. Miletz.
La 10 krejceraj kotizaĵoj de ĉ. 20 membroj kaj la "grandaj"
donacoj ebligis al ni aĉeti malgrandan tabulon, kreton kaj spongon."
En 1903 jam aperis la dua gramatiko, verkita de Lengyel, Schwörer kaj Miletz
kaj en la sama jaro fondiĝis la Unuiĝo de la H-aj E-istoj; prez.
Miletz. La Unuiĝo en 1904 eldonis litografitan gazeton:
"Esperanto", de la dua n-ro sub la titolo "Hungara
Esperanto". red. Miletz.
En 1905 Marich fondis la H E-istan
Societon kaj en majo 1905 aperis la unua presita prop. gazeto per subteno de
Lud. Makay en Budapest sub titolo "Esperanto", kiu post du jaroj
ŝanĝis la titolon je La Verda Standardo (LVSt). En tiu tempo
funkciis grupoj aŭ rondoj en Versec (kie prof. Tholt laboris tre
ageme), Szeged, Debrecen kaj Kolozsvár. Vizitoj de kelkaj eksterlandanoj, kiel
tiu de Fructier en 190?, prof. Offret el Lyon en 1903, G. Kolowrat el Ruslando
en 1904 estis bonefikaj. La propagando estis fekunda ĉefe ĉe la
stenografoj, Lajos Jakab kaj Zoltan Baranyai en 1907 sukcesis voĉdonigi la
sten. societon en Szeged. (v. Stenografio) La propagando havis sukceson
ankaŭ okaze de la Int. Kuracista Kongreso en 1909. (d-roj Robert Schatz,
Leo Lorand kaj Jozsef Kovacs).
En tiu tempo jam laboras tute grandskale
Marich, kiu ĝis la mondmilito restis la plej agema H E-isto. Li
laboris tre multe, vojaĝis tra la tuta lando, faris prop. paroladojn,
kolektis monon, aranĝis kursojn, eldonis kaj redaktis la gazeton LVSt, kiu
estis bonega en kelkaj rilatoj. LVSten okt. 1908 jam anoncis, ke ĝi havas
1400 abonantojn, de majo 1905 ĝis majo 1910 la enspezoj de la gazeto, kiu
estis ne nur gazeto, sed ankaŭ prop. servo kaj libera organizaĵo,
estis 20.544 kronoj. "La sumon - tiel skribis Marich - ni kunskrapis per
niaj dek ungoj." Laŭ lia artikolo en "Közbiztonság" (1908)
E havis tiam 13.5 milionojn (!) da adeptoj. En la marta n-ro de LVSt li
komunikis novan statistikon, laŭ kiu en 1887 estis 100 kaj en 1910
8,550.000 E-istoj. En la jan. n-ro li skribis: se ĉiu el la abonantoj
akiros po unu 13 novajn abonantojn, en junio LVSt jam povas aperi kiel
taggazeto. En la sama jaro li komunikis, ke lasttempe li instruis E-n en 16
diversaj lernejoj
La vigla kaj ampleksa agado de Marich
donis fortan puŝon al la movado, kvankam kelkaj strangaj flankoj de tiu
ĉi agado kaŭzis ankaŭ malbonŝancajn konsekvencojn. Jam en
1909 granda parto de la HES-anoj estis malkontenta pri la agado de Marich kaj
pro tio ili elektis novan prezidanton: ĉefapelacian juĝiston Dezsö
Szentmáriay. Marich kaj liaj amikoj eksiĝis, restis nur 98 anoj, sed jam
en 1910 la laboro de la societo plivigliĝis kaj la membraro
duobliĝis. Tiam jam aperis la H E-isto, posteulo de la litografita
"La Sciiganto", red de Janos Medgyesi, poste de Schatz.
24 majo 1911 la du disigitaj societoj
kunfandiĝis subnomo de H-landa E. Societo kaj prez. fariĝis tutlande
konata politikisto, gvidanto de sociaj reformmovadoj, d-ro Sandor Giesswein,
kiu restis prez., de ĉiuj estimata, ĝis sia morto en 1923. Jam 23
majo 1911 Giesswein pledis en la parlamento por la instruado de E kaj li
ricevis komision reprezenti la ministron de la edukado dum la UK en Krakow kaj
poste en Antwerpen. Okazis tiutempe vizitadoj de kelkaj konataj eksterlandaj
E-istoj. Parrish en nov. 1911, Ciklari kaj Privat komence de 1912 restadis en
Hungarujo. La eldonejo de Lud. Kokai komencis eldoni E-librojn eĉ
aranĝis literaturan konkurson en 19l2, la konkurson gajnis Jeno Forster
per Mikszathtraduko.
La movado estis jam tiel
fortiĝinta, ke 21-23 aŭg. 1912 oni povis aranĝi en la
ĉefurbo la unuan H E-kongreson, kiun ĉeestis ankaŭ multaj
alilandanoj, venintaj de la UK en Kraków. La kongreso bone sukcesis, oni
prezentis en la Urania teatro la komedion triaktan "Tri Gardistoj" de
Herczeg en la traduko kaj ĉefrolo de Olga Liebner. Samokaze estis en
Budapest ankaŭ la Tria Katolika E-Kongreso. La dua landa kongreso okazis
en 1913 en Arad, la tria en 1914 en Szeged, kie kaŭzis akran debaton la
problemo, ĉu la sekva kongreso okazu en Pozsony (Bratislava) kune kun la
aŭstria kongreso; fine la plimulto (52: 16) aprobis la komunan
aranĝon. (Sed ĝi ne okazis pro la milito.)
E-istoj sukcese propagandis ankaŭ ĉe
int. kongresoj de feministoj, stenografiistoj kaj libroeldonistoj, okazintaj
ĉiuj tri en 1913. En kongreso de komerca instruado estis E-ekspozicio
aranĝita de P. Balkanyi, kiu tiam funkciis unue, kiel memstara
propagandisto. Majoro Mavro Spicer aranĝis publikan ludon de la
"Espero" per militorkestro en kafejĝardeno. E atingis
ankoraŭ aliajn sukcesojn. "H E-isto" en 1909 ricevis ŝtatan
subvencion por presigo de kajero pri H banlokoj (1500 ekz.), en 1910
komenciĝis la prop. laboro ĉe la Printempa Foiro, estis ebleco gvidi
kelkajn kursojn en lernejoj, eĉ en la universitato de Budapest, mem la
rektoro en 1912 teol. prof. dro Janos Kiss, estis E-isto.
La vasta laborado alportis siajn
fruktojn ankaŭ en la provinco. Eble la plej vigla movado estis en Pozsony,
kie 2 jun. 1912 okazis standardofesto, partoprenita ankaŭ de E-istoj el
Wien.
Fondiĝis ankaŭ nova, grava
societo: la H-ia E-ista Societo Laborista (HESL). La fondiĝkunvenon
partoprenis 30 personoj, prez. fariĝis Izso Polgar, la ĉefa
iniciatoro kaj en la fondo havis gravan rolon ankoraŭ Jozsef Nagy, Pal
Balkanyi, Mihaly. Zsamboky ktp. HESL eklaboris vigle, ne timante pro la
malhelpoj, el kiuj unu tiutempe kaŭzis publikan pritraktadon. En
Székesfehérvár la polico malpermesis la prop. kunvenon, kun la motivo, ke E
estas kvazaŭ ŝtelista lingvo ("slango"). Kiam kelkaj
gazetoj atakis la policestron, lia nova motivo estis "Estas nepermesate,
ke laboristoj lernu lingvon, kiun ne komprenus la labordonanto". Giesswein
5 nov. 1913 faris interpelacion en la parlamento kun sufiĉa sukceso. HESL
eklaboris ankaŭ province, en Kassa (Koŝice) Julio Baghy havis sian
unuan kurson en la HESL-grupo.
Meze de 1914 la movado montris
konstantan progreson, sed la militeksplodo igis duonsvena la tutan
movadon. Ĝi mutigis la plej entuziasmajn E-istojn per la cenzuro,
malhelpis jam de la militkomenco la E-lingvan korespondadon kun la eksterlando,
distranĉis la int. rilatojn. ("H. E-isto 1918 okt. kaj 1919 apr.)
LVSt aperis ankoraŭ kaj ĝi petis foje "la militistajn s-anojn,
ke ih en la milito ĉiam portu la E-an stelon", sed ankaŭ ĝi
ĉesis en okt. 1915.
Nur en 1917 montriĝis kelkaj signoj
de la reviviĝo. En 1918 en la militekspozicio sur la Margaretinsulo estis
ŝranko (aranĝita de Balkanyi)
- apud grenado de 42 cma kanono! - kiu montris interesajn dokumentojn
pri la milita rolo de E. Samloke okazis vesperkunveno por honori la malnovajn
pionirojn, d-rojn Loránd kaj Schatz, kiuj revenis el la militkaptiteco. László
Izsó komencis presigi abunde flugfotiojn pri E. Komenciĝis regulaj grupkunvenoj,
precipe laboris Geiger Elek Tolnai, Balkanyi kaj Bela Raci. En jul. aperis la H
E-isto, red. kaj eld. Peter Turzci en Szeged; kaj tiu ĉi ligilo donis
freŝan forton al la movado. Ankaŭ la Orienta Foiro denove donis lokon
por E-ekspozicio. Okazis komuna ekspozicio de filatelio kaj E.
Tuj post la militfino eklaboris sub
afergvidado de d-ro Bela Rácz la Komitato por Disvastigo de LI, kies ĉefa
viviganto estis Balkányi, inter la membroj famaj protektantoj: F.
Karinthy, prof. J. Balassa, prof. Zs. Simonyi k. a. Propagando vigla, kursoj
multloke. Refortiĝo ankaŭ en la provinco. 9 marto 1919 okazis E-tago
en Budapest.
Pri la tempo de la soveta reĝimo
(21 marto - 1 aŭg. 1919) ni legas
en "H E isto" (1919, n-ro 5.), ke la publikinstruada popolkomisarejo
eldonis unufoje 25.000, dufoje 5.000 flugfoliojn kaj 5.000 prop. glumarkojn pri
E, permesis la instruadon en la ĉef- kaj mezlernejoj, kreis apartan
E-Oficejon ĉe la poŝto, oni instruis E-n en 12 lernejoj kaj oficiale
ĉe kelkaj institucioj, HESL eldonis kajeron en multmil ekzempleroj pri la
komunistaj celadoj, ricevis belan klubejon, ktp. Sed E estis uzata ankaŭ
de la kontraŭrevolucia registaro en Szeged, kie tri E-istoj estis
envokataj en la ministerion por propagandaj aferoj.
La politiko, ĉefe la dispecigo de
Hungarlando per la kontrakto en Trianon, influis la E-movadon ankaŭ en la
postaj jaroj. La naciismo plifortiĝis kaj kelkaj gravaj institucioj, kiel
la Universitato en Budapest, Scienca Akademio aperigis siajn broŝurojn
kontraŭ la trianona kontrakto ankaŭ en E. Tiaspecan broŝuron
eldonis jam ankaŭ la bolŝevika registaro, tiun celon havis la 5 n-roj
de la "H Revuo", sed la plej ampleksan laboron plenumis de 1928 la H
Nacia Asocio, kiu aranĝis eksterlandajn vojaĝojn de d-ro Gyula Lukacs
kaj Istvan Puskas, sendis flugfoliojn al miloj da adresoj de E-istoj ktp.
La reorganizo de la societoj post la
militaj kaj revoluciaj tempoj okazis kontentige. La budapesta grupo de HES
akiris por jaroj konstantan kunvenejon en la Socia Muzeo, kie oni aranĝis
regule kursojn, kunvenojn, literaturajn vesperojn. En jan. 1921 Julio Baghy
revenis el la siberia militkaptiteco kaj gvidis kurson en HES (poste multajn
aliajn), kies partoprenantoj fondis la grupon ERA. Ĝiaj 18-25 membroj
laboris tre aktive dum kelkaj jaroj (1921-24), gvidis kursojn, aranĝis la
gazetservon E-festenojn. La redakta komitato de Literatura Mondo varbiĝis
plejparte el tiu ĉi grupo: J. Baghy, Balkanyi Bela Bayer (la lasta verkis
gramatikon por la revuo "Tolnai Vilagiapja"). En 1921 post la UK en
Praha okazis bone vizitata postkongreso en Budapest, per la persista laborado
de ERA, kun multaj ara anĝaĵoj.
En 1922 oni jam aranĝis la IV-an
landan kongreson en Miskok, kie ĉeestis 214 E-istoj el 19 lokoj. Tiuokaze
oni fondis la H E-Instituton, kiu funkciis dum kelkaj jaroj, sub la gvidado de
polickapitano d-ro Vince Toth kaj ĝia ĉefa merito estis, ke ĝi
eldonis unu el la ĉefverkoj de la H literaturo, "La Tragedio de l'
Homoc", de Madách, en la majstra traduko de Kalocsay. Kaj de tiu ĉi tempo
la literaturo havis gravan rolon en la H movado, almenaŭ pro la fakto, ke
Baghy kaj Kalocsay, du eminentaj verkistoj de E, estas hungaroj, kaj mem Literatura
Mondo aperis de okt. 1922 en Budapest, (unua eldonanto de LM estis d-ro
Tivadar Schwartz). En 1923 la V-a H kongreso okazis en Pecs, kiun partoprenis
190 anoj (el Pecs 90, el Budapest 30, el Miskok 14, el Kaposvár 7, el Szegéd 5,
el Szombathely 4 E-istoj ktp.). Ankaŭ la sekvaj kongresoj la VI-a en Szombathely 1924, la VII-a en
Budapest 1925, (tiam la nova budapeŝta radio ebligis tuthoran koncerton
de. LM) la VIlI-a en Gyöngyös 1926 faris
plimalpli da propagando. En 1924 post la UK en Wien la budapestaj E-istoj
denove aranĝis postkongreson, kiu revekis multajn izolajn E-istojn, kiujn
ne interesas la prop. aŭ organizaj laboroj.
La terenoj de la laborista societo
estis ĉefe la sindikatoj, la organizaĵoj de la socialdemokrata
partio. Ĝis 1921 HESL fondis 6 ĝis 1929 30 grupojn, el kiuj tiam
funkciis 22 grupoj. HESL superis en kelkaj rilatoj la neŭtralan societon:
la instruado, la supera kurso (gvidita dum jaroj de Baghy), la biblioteka
afero, la propagando estis prizorgataj pli sisteme, la societo havis eĉ
kantistaron de 1922 ĝis 1927, sub profesia gvidado, eble la unuan
E-kantistaron tiom ampleksan en la mondo. La ĉefan organizan kaj administran
laboron de HESL plenumis de 1924-1930 kiel oficista Vilmos Bleier.
Jen kelkaj ciferoj pri la evoluo de la
du societoj. HES havis en 1909 100 en 1910 200, en 1912 241, en 1913 128, en
1914 113, en 1921 98, en 1922 329 anojn (9 grupoj) en 1923 435, en 1924 537, en
1925 524, en 1928 105, en 1929 116, en 1930 132 en 1931 123, en 1932 214 anojn.
HESL havis en 1922 1000 anojn, en 12 grupoj, en 1923 510 anojn, en 1924 836
anojn, el kiuj 702 estis aktivaj, 134 subtenantaj, en 1925 1097 (852 kaj 245),
en 1926 1415 (947 kaj 468) en l927 1467 (868 kaj 599), en 1928 1331 (868 kaj
463) en 1929 1397 (948 kaj 440), en 1930 234, en 1931 372, en 1932 697, en 1933
826 anojn. En 1928 el la 868 aktivaj anoj estis 699 viroj kaj 169 virinoj; la
subtenantaj anoj estis ĝenerale kursanoj.
La sinteno de la magistratoj ne estis
unueca rilate al E. Ekz. HESL laŭ interveno de la soc. dem. partio ricevis
de la ĉefurbo de 1926 ĝis 1931 jaran subvencion, sed samtempe en
multaj provincaj lokoj diversaj magistratoj malhelpis la organizan laboron.
Eĉ la neŭtrala HES devis plendi kelkfoje. En 1923 oni anoncis
el Debrecen, ke la "grupfondiĝon malhelpas la konduto de la polico
kaj oficialaj rondoj." En 1925 la departementa magistrato malpermesis la
fondon de HES-grupo en Mezökövesd kaj la motivoj estis i. a., ke la klereco de
la loĝantaro havas tiel primitivan gradon, ke eĉ la elementa
instruado ne havis kaj ne havas la deziratan rezulton; ke la instruhorojn oni
uzos eble por disvastigi kontraŭŝtatajn klopodojn ktp.: kaj la
direktoro de la loka realgimnazio ne donis ejon por kurso, "ĉar la
E-istoj estas komunistoj".
Ĝenerale ĉefe en la unuaj
postmilitaj jaroj la kvinpinta verda stelo kaŭzis multajn suspektojn,
eĉ kelkfoje ofendojn. Mem la laborista societo konstante plendis pro
burokrataj malhelpoj kaj kelkaj socialdemokrataj deputitoj Anna Kethly, F. Reisinger, K. Peyer, L. Kabok
kaj G. Malasits parolis pri la
malhelpadoj en la parlamento. Ili menciis ankaŭ la motivojn de la
malpermesoj, ekz. "la loka grupo en Pecs havas nur 26 tiajn anojn, kiuj
havas anoncitan loĝejon, pro ĉi tiu malgranda anaro la loka grupo ne
povas servi la komunan intereson, eble nur la individuajn interesojn de la
anoj;" (1927); "estas pli necesa la instruado de la hungara lingvo
kaj la ortografio" (Tótkomlós, 1927); "la laboristaro havas tute
sufiĉan terenon por la memklerigado eĉ krom la scio de E;"
(Pomaz, 1927): "la E-istoj antaŭvideble interrilatiĝos kun
eksterlandanoj;" (Oroshaza,1929) "kurso en privataj loĝejoj ne
estas permesebla pro higienaj motivoj kaj ankaŭ pro tio, ĉar tie la
polica kontrola estus neebla;" (Ujszentivan, 1927). Kelkloke oni konfiskis
eĉ la E-lernolibrojn, ekz. en Miskolc en 1925. (Vidu: H. Heroldo, 1929. B.
6. Halka: Historio de HESL). En 1928 la estraro de la vilaĝo Csev alvokis
la Naturamikan Societon en Ujpest, kiu apud la vilaĝo konstruis
"Esperantofonton", ke la fonton oni senprokraste malkonstruu kaj la
E-subskribon oni deprenu aŭ la fonto ricevu alian nomon. Nur post unujara
batalo oni sukcesis savi la E surskribon, sed la fonton mem kelkaj
vilaĝanoj detruis. Plej interese estis, ke la ministerio por internaj
aferoj ne konfirmis la regularon de la H Oficista E-Ligo, kiu fondiĝis 30
okt. 1927, kaj kies preskaŭ ĉiuj anoj estis konservativuloj.
Sed ne ĉie kaj ĉiurilate
montriĝis nekomprenemo aŭ malamikeco, restis multaj eblecoj por la
laborado. En 1926 la organiza forto de HES grave refalis, "H E-isto"
ĉesis aperi, ankaŭ H E-Insituto bankrotis kune kun LM, kiu reaperis
nur en 1931; jam en jan. 1926 fondiĝis la gazeto H Heroldo (Lajos Kokeny),
22 jun. ĉefe laŭ iniciato de deputito Frahwirth H Katolika E Societo,
kelkaj famuloj, kiel Rakosi, Karinthy, Vikar, Suranyi, Hegediis, Falu aperigis
amikajn artikolojn pri E.
La fremdultrafikaj oficejoj kaj la Int.
Foiro eldonis jaron post jaro tre multajn prospektojn. La prospekto de la
Ĉefurba Fremdultrafika Oficejo (Budapest, V., Deák Ferenc-u. 2.)
"Vizitu Budapeston, la Reĝinon de la Danubo" en 1931 aperis en
20.000 eroj kaj ankaŭ en la antaŭaj kaj postaj jaroj oni eldonis
grandegan kvanton da prospektoj, ekz la "Plano de Budapest" kun
detalaj klarigoj aperis en 1931 en 5.000 eroj. La Budapeŝta Int. Foiro (V.
Alkotmany. u. 8.) laŭ sia oficiala komuniko ricevas jare ĉ. 1.000
leterojn kaj kartojn en E kaj en 1932 la eldonnombro de la E-lingvaj afiŝoj:
prospektoj kalendaretoj, glumarkoj superis 45.000. Per la E propagando la Foiro
ricevas vizitantojn precipe el la najbaraj landoj. Ambaŭ institucioj estas
kontentaj pri la uzo de E kaj tiu ĉi daŭra sukceso estas dankebla
precipe al Balkanyi.
En 1928 kelkaj kongresoj (stenografia,
fremdultrafika, finnugra) donis bonan okazon paroli pri aŭ en E. La
Fontaine Literatura Societo aranĝis dufoje sukcesajn E-koncertojn.
Mezeŭropa Konferenco de E en Budapest en 1928 akcentis la int. rilatojn de
E. Dumtempe multaj grupoj de HES disfalis, inter la restintaj la grupo en
Debrecen sukcesis akiri sufiĉan aŭtoritaton, eĉ ĝeneralan
helpon de la loka gazetaro.
Komence de aŭg. 1929 estis abunda
rikolto de la multaj semadoj: la UK en Budapest venigis ĉ. 1000
eksterlandajn samideanojn krom la enlandanoj. Granda aro da laboruloj, inter
ili ĉefe la prez., Jozsef Mihalík, sekr-oj Pal Tolnai kaj Balkanyi la kas.
Elek Tolnai, faris certa la eksterordinaran sukceson. Kvankam ne ĉiuj
magistratoj helpis la gravegan fremdultrafikan aranĝon, aliaj kontribuis
sufiĉan subtenon, eĉ subvencion de la ĉefurbo kaj de la
ministerio por edukado. La kongreson oficiale invitis la ĉefurbo kaj la
Societo Budapest-Banurbo. Kiel kutime, tre multaj altranguloj aŭ famuloj
estis patronoj (nur la ŝtatestro ne akceptis) aŭ honoraj anoj, la
gazetaro skribis multe pri la kongreso, la plej amika sinteno montriĝis
ĉe la gazeto "Magyarság", kiu enpresis ĉiutage
unu-dupaĝajn artikolojn dum la kongreso en H kaj E lingvoj. La filmoficejo
faris kinofilmon, la radio peris koncerton kaj intervjuon de fremduloj. Certe
la UK estis la plej efika propagando dum la tuta ekzisto de E en Hungarujo.
Similaj, sed relative malgrandaj
aranĝaĵoj, kiel 1a XVa Katolika Kongreso en 1930 (dro Lukacs kaj
István Zoldy) kaj la postkongreso en 1931 (Béla Szasz kaj dro F. Szilagyi)
estis ankaŭ sukcesaj. La enketo, aranĝita de la "H
E-Jarlibro", en 1931, pruvis, ke E jam havas multajn amikojn inter la
verkistoj, scienculoj kaj pedagogoj. HES ricevis en 1930 subvencion da 2.000
pengoj de la ĉefministerio, 800 pengojn en 1931 de la ĉefurbo.
Tamen en kelkaj rilatoj ĝi ne havis
sukcesojn. Ekz. la instruado en mezlernejoj estas permesata per ministra ordono
jam de 1920, sed ĉiujare oni instruis E-n nur en kelkaj lernejoj kaj kun
malgranda sukceso. Kaŭzoj: laŭ la ordono HES rajtas aranĝi
kursojn por la lernantoj, sed ne rajtas postuli lernkotizon kaj la ministerio
ne publikigas la permeson en sia oficiala organo. Alia grava batalkampo estas
la radio, sed ĝis nun oni dissendis nur kelkfoje E-paroladojn.
Multe pli sukcesa estas la laboro
ĉe la skoltoj, nova tre sukcesa tereno de Balkanyi. En 1931 estis
malgranda int. tendaro apud Budapest, oficiale invitita de H Skolta Federacio.
De 1931 oni aranĝis multajn kursojn inter la skoltoj, por uzi ĝin dum
la mondtendaro en aŭg. 1933 en Gödöllö (apud Budapest); la ĵamboreo
alportis rimarkindan sukceson por E.
En sept. 1932 laŭ iniciato de HES
(Kökény) fondiĝis E Ekzamena Komitato, sub prezido de eksministro d-ro
Ágost Benárd. En okt. 1932 la H E-Muzeo en Nagymaros fondiĝis sub gvidado
de d-ro Jozsef Takács (ĉefsekr. kaj gvidanto de la HES-laboro ĝis
1927). En dec. 1932 J. Mihalik fondis la HE Pedagogian Societon. En febr.1933
aperis grava verko, la Hungara Antologio, unu el la plej valoraj
samspecaj libroj. En majo 1933 la hungara poŝto 1aŭ iniciato de la
ĝeneraldirektoro barono Szatay eldonis oficialajn poŝtkarfojn kun
E-teksto. E estas daŭre uzata ankaŭ en la stenografa oficejo de la
parlamento, kie kun subteno de la ĉefo d-ro Siklossy oni aranĝis pere
de E int. profesian enketon kaj fondiĝis kolektejo de profesiaj
dokumentoj.
Malgraŭ
la krizaj tempoj kaj ĉefe la senlaboreco, E ŝajnas konservi sian
ĝisnunan staton, eĉ sukcesoj montriĝas en diversaj rilatoj, sed
la nuna socia kaj politika stato ne donas esperon por rapida progreso de E en
Hungarujo.
Suplemento. E-istoj, kiuj multe
laboris antaŭmilite (krom la menciataj aliloke): en Pozsony István Nagy
Molnár, Emil Wanitsek, Rezsö Spalek, István Krausz (Kéthelyi), kaj d-ro Mátyás
Dobrovits, en Arad d-ro András Végh, József Czukor, Béla Kardos, en Bártfa d-ro
Vilmos Austerlitz, en Déva s-ino Bottyán, en Fiume Tódor Kovács, en Györ f-ino
Berta Jurássy, en Hátszeg Béla Muzsnay, en Kaposvár majoro József Tihanyi, S.
Rónai, en Kispest István Széchenyi, en Kolozsvár Imre Rákóczy kaj Otto Amon, A.
Biró, en Komárom Ferenc Kády, en Nagykörös prof. Endre Bánóczy, Antal
Khirer, en Nagyszombat Leó Devay, en
Petrozseny Lajos Jámbor, en Pecs Aladár Tóth, en Sopron prof. Antal Zsigmond,
en Szabadka f-ino Etelka Sátor, en Szeged Lájos Szücs, Peter Turzó, en Temesvár
Alfred Bambach, Mark Pavlovits, en Ujvidek fino Adel Nemessányi. En la unuaj postmilitaj jaroj en Vac Rafael
Bartal, en Miskolc la fratoj Gyori-Nagy, poste prof. Lajos König, en
Diósgyorvasgyar L Szabo, en Füzesabony Erno Reinitz, en Gyor Gyorgy Steiner
estis la gvidantoj de la laboro. Pluaj
fervoraj anoj de ERA estis: Laszlo Zimmermann, dro Jozsef Mateffy, Imre Redely,
Erzsebet Szekely, Karoly Bodo, Lajos Totsche.
Ĉefaj centraj gvidantoj de HESL estis de 1918 Mihaly Zsamboky,
Gyula Keth1y, Aron Meszaros, Janos Toman K. Schreiter Artur Schwarez, Janos
Sturm, Laszlo Izso, Le& Hercz, Bela Schuller, Ferenc Csikos, Jozsef Nagy,
Jozsef Batta, Gy6rgy Toth, Katalin Haman, Ferenc Polgar, Vilmos Bleie:, Bela
Bleier, Ferenc Farkas Bela Farkas, Tibor Czitrom, Boriska Szeremi, Andor
Glanez, Miklos Kertesz (parlamentano), Ernö Langfelder, Ferenc Kabok, Imre
Baranyat, Dezsö Sándor, Ferenc Prohászka, Károly Stern, Sándor Berger, Antal
Schlesinger, Géza Horváth, Ferenc Braun, Zoltán Fürst, Gyula Piller, Pal
Sztricskovics, Zsigmond Tieder, d-ro Ferenc Szilagyi, Géza Zachar, Ede
Gischitz, Antal Szilagyi; en provinco: Imre Tombacz (Szeged), Ferenc Korányi
(Szombathely), Sándor Szalay kaj József Tóth (Kaposvar), Mihaly Szverlet, Pal Dobrovszky
(Oroshaza), Jozset Ruzsics (Pecs), Róza Szatmári (Hödmézövásarhély), Piroska
Hadel (Bekesesaba), Lászlo Tóth kaj Lajos Kiss (Debrecen), Imre Gold kaj Lászlo
Bergl (Györ), Peter Butry (Tatabanya), János Daneza (Eger) ktp. Cefaj la. borantoj ĉe la neŭtrala
movado en Debrecen: Péter Török (mortis), d-ro István Joó, Géza Berki, d-ro
Gyula Zempleui, József Mátyás, József Boczán ktp.
Societoj. HES. Patrono eksministro dro Georgo Lukács,
prez. Fr. Karinthy, afergvid. vicprez. Kökény, vicprez. d-ro Lorand,
ĉefsekr. kaj prokuroro d-ro Jeno Szilagyi sekr Miklos Klein, kontr. Elek
Tolnai, bibl. s-ino Sári John, red. d-ro Takács, klubmastro Mária Kleinberger
Enspezoj en 1931 651.26 P (kotizoj 388.30 P, en 1932 721.53 P (kotizoj 665,-
P). Elspezoj en 1931 1537.68 P, en 1932 1267.11 P. Stato de la centra
biblioteko 980 volumoj.
HESL. Prez. Arthur Schwartz, sekr. Ede
Gischitz, red. Laszlo Bergl. Komitatanoj: János Csuti, Jenö Molnár, József
Gemesi, Zsigmond Pap, Károly Finzler, Káoly Szabó, Károly Ernszt, Gyula
Szekeres. HESL laboris ĝis febr. 1934 en la kadro de la socialdemokrata
partio kaj de la sindikatoj; tiam la nomitaj faktoroj "pro materialaj kaj
rilataj moralaj kaŭzoj" eksigis la societon kaj plimulto de la
socialistaj Ei-stoj nun agadas en la partio kaj sindikatoj por E.
Katolika ES. Prez. M. Frühwirfh,
vicprez. St. Zöldy kaj d-ro A. Marczelf, ĉefsekr. Imre Károly Kovarc.
HE Pedagogia Asocio. Prez.
Mihalik, vicprez s-inoj Szvoboda kaj Ilona Barabas (Reiszmann), ĉefsekr.
István Ferenczy, kas. Valeria Peteri ( Politzer).
E-Sekcio de H Nacia Asocio.
Gvidanto d-ro St. Puskas, anoj Zöldy, Marczell, Kovarcz.
Skolta E-Rondo. Prez. O.
Schelken, gvidantoj. P. Balkanyi kaj I. Papp, sekr. Garam, Thuranszky kaj
Ritter.
Literaturo. Aŭtoroj de prop.
broŝuroj: Altenburger, Boda, Kovacs, Kökény, Lombos, Marich,
Mihalik, Pazmany, Schuller, Takács, Tholt, Tieder. Aperis 40 diversaj lerniloj H-aj.
Aŭtoroj de la pli grandaj lernolibroj Baghy, Bano, (ankaŭ por
blinduloj), Barabas, Leugyel, Medgyesi, Polgár, Szilágyi, Török, Lernolibro de
HESL; tiuj de vortaroj: Takács (E-H, H-E), Toman (E-H, H-E), Török,
Schatz. Pli gravaj tradukaĵoj
el la H literaturo: H antologio, red. de Kalocsay, Madách: Trag. de 1' Homo,
Petöfi: Johano, la brava: Karinthy: Morgaŭ matene; ĉiuj tri trad. de
Kalocsay; Karinthy: Norda Vento; Babits: La cikonikalifo, ambaŭ trad. de
Bodó; Herczeg: La marĉfloro, trad. de Göltl; Mikszáth: La fantomo de
Lublo, trad. de Forster; Jókai: Du noveloj, trad. de Lutzenbacher, ktp.
Rimarko. La artikolon tralegis aŭ
kompletigis Baghy, Balkanyi, König, Lorand, Rózsi Tolnai-Gondor.
J.
TAKÁCS.
Hura. Romano, originale de Baghy.
1930, 411 p. "La aŭtoro intencis pripensigi nin, trakti gravajn
sociajn etikajn problemojn, sed elektis formon ironian, amuzan, eĉ
burleskan; tiu ega kontrasto inter la seriozaj kaj humoraj partoj estas la
ĉefa trajto de Hura. La dueco, kiu tute apartigas la romanon, estas
ĝia diskutebla propraĵo. Bona stilo, ofta je lertaj esprimoj kaj
trafaj parolturnoj." (G S., ,E', 1931, p: 42.)
Huyng ba Duong, anamano,
poŝtoficisto. Nask. 5 marto 1910 en Hue. Aktiva propagandisto en
Hindoĉinujo, prof. de E-a kurso per la lingvo anama, kaj de perkoresponda
kurso en anamaj gazetoj. Lernolibro anama-E (Hanoi 1932).
Hvorslev (vorsleŭ) Carl
Adolph, dano, instruisto de natursciencaj fakoj en Aarhus. Nask. 10 jun. 1880
en Rindsholm. E-isto de 1912. Energia propagando skriba kaj buŝa.
Estrarano de la loka grupo kaj landa societo. Ano de la ekzamena komisiono.
Hyama H. B. (ps.Tagulo), anglo,
arkitektura desegnisto kaj pentristo. Kunlaboris al Int. Socia Revuo, al Antaŭen,
LEA organo germana, kaj post la milito al Sennacieca Revuo; Literaturo.
Verkis originale romanon, Nova Sento, (1915), kiu havigis al li
niĉeton en nia literatura historio, ĉar kun 1a antaŭmilitaj romanoj
de Vallienne kaj Luyken ĝi helpis konduki nian originalan literaturon el
ĝia legoteksta junaĝo. Tagulon ĉefe inspiris liaj teozofiaj
konvinkoj pri la esenco de la vivo, sed Nova Sento propagandis plurajn
ideojn malpli mistikajn, kiuj poste trovis pli ĝeneralan atenton, eĉ
aprobon, ekz. la Ligo de Nacioj, senarmiĝo, vegetarismo, socialismo kaj
certaj reformoj malliberejaj, kiajn oni jam aplikas en Sovetlando. Entute la
ismoj ŝajnas fantazie miksitaj en lia romano, sed aparte ili prezentas
multon pripensindan. La animo de londona senlaborulo teozofie reenkorpiĝas
sur Marson, kie Tagulo imagis sian utopion. Memorante la mizerojn, kiuj
malbeligas la homan "civilizon", la reenkorpigito povas kontrastigi
ilin kun la feliĉa socio, kiun la marsanoj konstruis per racia ekonomio
kaj simpligita vivmaniero.
W. B. JOHNSON.
Hyde (hajd) Arthur Maurice, (ps.
Antoni Delsudo), anglo, ŝtatoficisto. Nask. 5 apr. 1891 en Melbourne.
Prez. de AEA, 1921. Starigis E kurson inter ĉinoj en Nov-Gvineo.
Aŭtoro de lernolibro, 1918; Aŭstralio: Lando kaj Popolo, (kunlabore
kun Lauri Laiho, finno), 1927. La unua red. de La Suda Kruco.
Ĥabibi
Aĥmed, sovetiano, tataro, instruisto kaj redaktoro, prop-isto de E inter
tataroj kaj baŝkiroj. Nask. 18 sept. 1893 en vilaĝo Janasal apud Tetjuŝi
(Tatario) E-isto de 1914. Ĉefo de Baŝkiria Literaturadministrejo en
Ufa, membro de CK SEU, sekr. de Ba komitato de SEU.
Hajan Ĥirob
Namĝilob, mongolo, unua pioniro de E inter mongoloj. E-istiĝis dum
sia vojaĝo en fremdaj landoj -
Turklando, Sovetunio 1920-23. Reveninte Mongolujon 1924, li propagandis tie E-n
laŭpove en malfacilaj kulturkondiĉoj de sia nomada lando kiel estro
de lernejo de la popolrevolucia partio en la ĉefurbo Ulan-Bator-Ĥoto
(Urga).
Ĥaralambev Ĥristo,
bulgaro, oficisto. Nask. en 1881 en Tirnovo, mortigita dum la balkana milito de
1912 en la batalo apud Bunar Risar. Studis teologion en Rusujo, el kie en 1900
revenis kiel bona E-isto kaj fervora propagandisto. Animigis la grupon
"Lumo" en T, gvidis multajn kursojn, red. la gazeton Lumo en
1907-08 kaj estis samtempe prez. de BEA.
Ĥesapĉiev Simeon St.,
bulgaro, studento de slava filologio. Nask. l6 apr. 1910 en Sevlievo. Red. de
B. E. dum 1931-33. Multaj paroladoj, precipe en gimnaziaj rondoj. Prilingvaj
artikoloj.
Ĥrima (Ĥristo Marinov),
bulgaro, laboristo. Nask. 1907 en vilaĝo Gorno Brodi ap. Seres, Makedonio,
frue orfiĝis en infanaĝo kaj pasis krudan vivon. Aŭtoro de la
originale en E verkitaj libroj: Poemo de l' plugisto, poemaro (1930), Ĉe
abismo, rakontaro, (1931) kaj Du frontoj, novelo (1932).
Ĥristoskof Nikifor, bulgaro.
Nask. en 1888 en Bulgarujo, mortis 25 jara dum la milito bulgara-rumana en
1913. En 1909 pro sia Tolstoja kredo devis forlasi B-ujon, iris al Rum-ujo kie
li fariĝis sekr. de Robin kaj de RES; alportis multon al la disvastigo de
E. Kunlaboris al R. E-isto, LI k. a., red. de Danubo ĝis la
ĉeso.