E

 

        EANA: E-a Asosio de Norda Ameriko, v. Usono.

        Eberler Otto, germano, advokato. Nask. 9 marto 1891 en Altusried. Komponisto de moderna dancmuziko. Propagandisto en G kaj eksterlando.

        EBI: E-a Biblioteko Int. (v)

        Eblogo: E-Blindulligo de Germanujo, v. Blinduloj kaj Germanujo.

        Ebner Adolf, germano, d-ro med., kuracisto por kirurgio kaj ginekologio. Nask. 17 jan. 1875 en Königsberg. Fariĝis E-isto en 1897 per okaza legado de verketo de Trompeter pri E. Fondis grupon en K.

        Edelmann-Banendregt (A. H. de Ruyter) estas en Amsterdam librejo, instalinta E-fakon, ĉiam plivastiĝantan.

        Edinburgh. Ĉefurbo de Skotlando, 428 000 loĝantoj. -18-a UK 1-7 aŭg. 1926, 960 kongresanoj el 36 landoj; solena dediĉado de la E-a Biblio en katedralo. altnivelaj koncertoj.

        Edmonds A. J., anglo, anglikana pastro. Mortis 71-jara 19 jun. 1914 en Great Gransden. Pioniro en Britujo. Trad. Hiawatha de Longfellow, multon el Homeros, k. a., kaj partoprenis la tradukon de la Nova Testamento.

        Ege Christian Ringstrup, dano, policestro en Hobro Nask. 16 apr. l886. Membro de la ĉefestraro de la dana pacfederacio. Vigle laboris por int. infaninterŝango, partoprenis en packongresoj en London, Genève kaj Budapest, en kiuj li konvinkiĝis pri int. helplingvo. Fondis en 1932 klubojn en Hobro kaj Andrup, gvidante multajn kursojn. Vigle kaj tre efike laboras por E en ĉiuj pacifistaj grupoj.

        Egiptujo. La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussae kaj Rene Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj. Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperanta) prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj dekoresponda kurso en araba lingvo". (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin-El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon." (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo." (1933). UEA-del. en 1933 en Alexandria, (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.

        Eik Edgar, svedo-estono, juristo, vicnotario. Nask. 29 nov. 1902. Estrarano de EAE ktp., prez. de la patronaro de EIE.

        Einstein (ajnŝtajn) Leopold, germano, ĵurnalisto. Nask. 1834, mortis 8 sept. l890 en Nürnberg. Unu el la unuaj pioniroj. Z. skribis pri li, ke lia nomo devas esti enskribata per oraj literoj en la historio de E. Mondlingvano jam de longa tempo, li publikigis en 1885 traktaĵon G-e. Al la historio de la mondlingvaj provoj de Leibniz ĝis la nuntempo. Fariĝis volapukisto kiun li propagandis per ĉ. 200 artikoloj. Sed ricevinte okaze en 1888 la Unuan Libron de Z, li tuj konvertiĝis al E. Li tuj komencis energian laboron, malgraŭ la atakoj de liaj iamaj volapükistaj amikoj. Liaj broŝuroj G-lingvaj kreis la fundamenton por la movado en G ĝuste en momento, kiam en Rusujo pro politikaj kaŭzoj ĝi estis preskaŭ sufokiĝanta. Sub lia influo la "Nürnberger Welt. sprachenverein", fondita 18 febr. l885 kiel centro de la volapükita movado, transiris en dec. 1888 al E. (L. OV, p: 69-71.)

        Eiselt (ajzlt) Josef, ĉeĥo, pens. gimnazia dir. "registara konsilisto", loĝas en Praha. Nask. 12 marto 1858. Pioniro de E en Sarajevo. Tradukis la kroatan ŝlosilon, fondis en 1910 la klubon "La stelo Bosnia", kies unua prez. li estis. Prez. de ĈAE de 1920 (fondiĝo) ĝis 1929. Verkis lernolibron E por ĉiu, 1930.

        Ejdelman Boris Lvoviĉ, malnova rusa revotuciulo-bolŝeviko, kuracisto. Nask. 1867. En 1898 li estis prez. de la I-a kongreso de Rusa social-demokrata laborista partio. E-isto de 1927. En 1930 li publikigis, helpite de N. Nekrasov, broŝuron Sennaciismo kaj internaciismo, kiu estis akra kritiko kontraŭ sennaciismo de Lanti el vidpunkto de ortodoksa marksismo.

        Eklumo en la Abismo. Verkis Barbusse, el la franca trad. Else. 1923, 96 p. "La traduko de tiu alvoko al detruo de l' imperiismo kaj kapitalismo ne forprenis la energion de l' originalo. Akrega kritiko de l' nuna sociordo." (G. 5., ,E' 1923. p. 223)

        EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia E. Literaturo) fondiĝis en 1930 kiel memstara int. E-eldonejo kaj estas proksime ligita kun SEU. La sidejo ĝis 1933 estis en Leipzig sub gvido de W. Kampfrad kaj poste en Amsterdam adm. F. Wisser. Ekrelo cldonis precipe multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj, pri socialisma konstruado en USSR kaj pri antireligia movado tie. Sed ne malpli gravaj estas ĝiaj primovadaj verkoj, la originalaj kaj tradukitaj romanoj kaj gramatikoj por rusoj, germanoj, francoj. Dum la mallonga tempo de sia ekzistado. Ekrelo montriĝis tre aktiva, la nombro de la verkoj, eldonitaj de ĝi atingas 60 kaj la vendovaloro 51- svfr. Nun Ekrelo entreprenas grandegan taskon: eldoni Elektitan Verkaron de Lenin en E-a traduko kaj 16 volumoj.

        Ekspozicioj. Grava tereno de la propagando. 1. Estas eksnozicioj, kie oni montras nur E-aĵojn; tiuj interesas kutime nur malgrandan publikon. 2. Pere de E oni kolektas aĵojn, apartenantajn al la sama fako, kaj tiel oni aranĝas fakan ekspozicion (ekz. gazetaro orientaj religioj), kie E havas nur peran roton. Tiaj ekspozicioj povas interesi almenaŭ parton de fakuloj. 3. Oni utiligas la grandajn aranĝaĵojn, kiel Foiroj, Mondekspozicioj kaj en ties kadro oni aranĝas ankaŭ E-ekspoziciojn; tie E havas kutime nur tre modestan rolon, sed inter la grandnombraj vizitantoj ĉiam troviĝas multegaj personoj, kiuj rigardas ankaŭ la elmontritajn E-aĵojn. Por helpi al la propagandistoj, UEA starigis apartan Ekspozician Servon, kiu vendas diversajn kolektojn de dokumentoj.

        Ekstereŭropa karaktero de E-a morfologio. "La gramatikaj finaĵoj elmontras tendencojn esti ne nur afiksoj, sed esti ankaŭ memstare uzeblaj vortar-elementoj. Tiamaniere entute stariĝas la principo, ke formale ĉiu E-lingvo-elemento troviĝas en la vortaro kaj ke iu speciala gramatika-morfologia regularo en E fakte eĉ ne necesas. Ĉion difinas la vortaro kaj la senco-ideoj atribuataj al la vort-elementoj en la vortaro. Tia morfologia strukturo de E estas tre parenca al lingvoj malproksim-orientaj monosilabaj (ĉina) kaj speciale al la lingvoj aglutinaj (turktataraj). Ne nur sufiksoj kaj prefiksoj, sed ankaŭ la tuta afiksaro necesa por deklinado kaj konjugacio-praktike povas esti konsiderata kiel memstaraj, ne ŝanĝeblaj vort-elementoj, kies kuniĝo ĉiam difinas la logikan sencon de vorto kunmetita. Speciale la azianoj preferas tiun econ de E kaj ŝatas la esprimojn similajn al vagonarhaltigilo anstataŭ bremso. Tiu karaktero de E cetere pruvas, ke E estante laŭ vortaro lingvo okcident-eŭropa kaj roman-devena, samtempe Iaŭ sia strukturo pli similas la lingvojn ekstereŭropajn. Konservinte homogenecon (samformecon) de la vortaro, ĝi sukcesis adaptigi tiun vortaron at la lingvostrukturaj tradicioj ekster-eŭropaj. Do E estas iusence lingvo efektive internacie, interlingve farita." v. Drezen, Skizoj. v. Agtutina karaktero de E. Drezen, Skizoj, p : 59

        Ekström Ilmari, finno, elektro-inĝ. en Turku. Nask. 7 jan. 1890 en Piikkio. E-isto de 1907. Prez. de la loka grupo. Tradukis: Lea, teatraĵo de Kivi, 1920.

        Ekzamenoj. Jam ĉ. 1900 SPPE en Francujo aranĝis E-ekzamenojn kaj unu el la ĉefaj celoj de Int. Instituto de E estis la organizo de ekzamenoj. Dum la 5-a UK en 1909 la Instituto aranĝis ekzamenojn sub kontrolo de Cart, Corret, Marie Hankel pri gramatiko, Ostrovski, S. Meyer, Kühnl pri literaturo, Hodler kaj Rousseau pri historio kaj organizo, Mann, Blaise kaj Privat (la fondinto de la Instituto) pri la instruaj metodoj. La Int. Instituto ne daŭrigis sian agadon post la milito, do nuntempe ne funkcias ekzamena komitato kun int. karaktero, nur la Cseh-Instituto faris kelkajn paŝojn tiurilate. Sed kreiĝis ekzamenaj komitatoj en ĉiuj landoj, kie E atingis seriozan progreson. En Aŭstrujo kaj Ĉeĥoslovakujo la komitatoj estas ŝtate komisiitaj. La ekzamenado eĉ sen oficiala karaktero estas celkonscie aranĝita en Britujo, Nederlando, Estonujo, Germanujo ktp:, kaj helpas plialtigi la nivelon de la E-istaro. v. detalojn en la laŭlandaj artikoloj.

        Ekzercaro de la lingvo int. E. eld. de Z en 1894, Warszawa, 43 p., 7-a eld. 1910, 55 p. La sola plena lernolibro de E, verkita de Z. Ĝi konsistas el 42 ekzercoj, el kiuj la kvar unuaj instruas pri la ĝusta legado (alfabeto, akcento), la ceteraj prezentas gradigitajn E tekstojn (apartaj frazoj kaj fabelo La Feino); al tiu ekzerco estas aldonita kvinlingva komentario klariganta ĉiun novan vorton kaj ĉiun gramatikan regulon. En 1905 ĝi konsistigis la duan parton de Fundamento de E (v) do ĝi fariĝis netuŝebla. M. ŜIDLOVSKAJA.

        ELA: E-ista Literatura Asocio. v.

        Elektitaj Fabeloj de Grimm, el la germana trad. Kabe. 1906, 19p p. "Pro simpleco kaj boneco de stilo, intereso de materialo, kaj preskaŭ neesto de preseraroj, ĝi estas ideala legaĵo por niaj kursoj." (M. C. B., British E-ist, 1907, p: 71.)

        Elektital Noveloj de Baekelmans, el la flandra trad. Jan van Schoor, 1931, 84 p. "Ĉiu novelo de B. respegulas al ni la vivon de grizaj, ĉiutagaj homoj, vivantaj preskaŭ ĉiuj en iu antaŭurbo de Antverpeno. Ĝenerale la stilo de la traduko estas bona." (Totsche, L. M. 1931, p: 198)

        Elektitaj Noveloj de Turgenjev, el la rusa trad. A. Mexin. 1923, 81 p. "Montro de l' rusa popola animo, ĝia subcara socia stato, ĝiaj superstiĉoj." (G. S., E, 1923, p: 183.)

        Elektitaj Poemoj de Heine, el la germana trad. Zanoni. 1914, 33 p., dua eld. 1920, 47 p. "Ofte kritikita, sed tamen vere granda poeto. Dudeko da mallongaj aŭ pli ampleksaj poeziaĵoj. Fidela laboro." (G S, ,E', 1921; p: 118.)

        Elektitaj Prozaĵoj de Heine, el la germana trad. Zanoni 1930, 87 p. Lirika prozaĵo. "En la animoj de la poeto kaj tradukinto egalsone fluas harmonio inter lingvo-beleco kaj versoritmeco. Zanoniaĵoj ne mankas en la traduko." (Butin, H. D. E, 1930 n-ro 13.)

        Elektitaj Versaĵoj de Marie Under, el la estona trad. Hilda Dresen. 1929, 94 p. "Tre lerte la tradukintino konservis la ritmon kaj harmonion de l' estona teksto. Unu el la juĝantoj opinias, ke tia laboro ne malpli valoras ol niaj plej bonaj versaĵoj en E-a lingvo." (Akademia Raporto, 1930.)

        Eleno Vinfero. Ps. de L. N. Newell

        Eliot (eljot) Ralph, anglo, solicitoro. Nask. 12 apr. 1879 en Plymouth, mortis 28 marto 1926 en Lausanne (Svislando). En 1916-19 kasisto en Francujo de la Kvakera Komitato por helpo al la Militviktimoj. Unua prez. de Kvakera E Societo. Tradukis anglen Vivo de Z (Privat). 1931.

        El la Camera Obscura. De Hildebrand el la holanda trad. Mees. l923, 64 p. "Tri noveloj. Traduko bona kaj flua." (LM, 1923, p: 160.)

        El la Intima Libro de la Verd-urbaj E-istoj. Verkis Atanasov. 1927, 72 p. "Rakontoj aŭ scenetoj pri la ĉegrupa vivo. La lingvo estas tre bona, la humoro ofte tikle agrabla." (G. S. 'E' 1928, p: 8)

        El la Skizlibro. De W. Irving, el la angla trad. H. L. Elvin. 1924, 65 p. "Kvar rakontoj, laŭ romantika iom malnova modo, sed tamen tre plaĉaj, kaj tradukataj en facila fluanta lingvo." (G. S., ,E, 1924, p :198.)

        Ellerbeck (elerbek) Leopold, germano, ministeria konsilisto. Nask. 14 jan. 1872 en Bromberg. LK. Verkis lernolibron, 1928.

        Ellersiek (elerzik) Friedrich Wilhelm (ps. Argus; Eko, k. a.), germano, eldonisto kaj redaktoro. Nask. 2 jun. 1880 en Calvorde. Ĉefe E eldonisto de 1909. Red. de G E-isto kaj E Praktiko. LK. Ĉefo de vojaĝoficejo. Transmondo-Reisedienst. Praktike uzis E-n ankaŭ por aranĝo de ĉiujaraj karavanoj al UK. Verkis: Argus: Pro kio? Originala romano, 1921. Multaj originalaj artikoloj kaj tradukaĵoj en siaj gazetoj. Babiladoj en E Praktiko.

        Elliott (eljot) Michael J., anglo, metodista pastro, d-ro teol. Nask 28 okt. 1852 en Carlisle. Ricevis ateston de Z mem en la unuaj tagoj Ceestis la UK en Boulogne, 1905. Partoprenis la kontroladon de la trad. de Malnova Testamento.

        Ellis Ethelmer, anglo, (ps. Ben Elmy). Nask. 15 marto 1838, mortis 3 marto 1906. Pioniro en Britujo. Tradukis multe da poemoj E-en, inter ili La Princino de Tennyson.

        Ellis (elis) John, anglo solicitoro. Nask. 1863 (?), mortis 2l marto 1923 en Keighley. Okupis multajn oficojn en movadoj muzika, ŝakluda, abstinenca. Pioniro de E en Britujo, kunlabore kun Joseph Rhodes. Unua sekr. de la pionira E-a angla grupo de Keighley (1902). LK.

        El Parnaso de Popoloj. Poemoj orginalaj kaj tradukaĵoj el 33 lingvoj, de Grabowski, 1913, 228 p. "G. majstre pruvas, ke E kapablas liveri bonegajn rimajn tradukojn el plej diversaj lingvoj. Li preskaŭ ĉiam elektis poemojn, kies valoro fakte meritas diskonigon per nia ĉien sonanta int. lingvo. Li pravigas sian famon ankaŭ per originalaj versaĵoj, kiujn li aligis al sia multvalora poemaro" (Valc, Germana E-isto, 1914, B. p: 13.) Gr. aperigis en 1921 suplementon al la poemaro sub titolo Postrikolto, 24 p.

        Elparolo de E. La elparolo en E estas fonetika, t. e. al unu litero respondas unu sono kaj reciproke. Tamen ĉi tiu principo ne estas absoluta.

        Ĉe la konsonantoj oni devas zorge atenti pri la klara prononco, kaj ne konfuzi la konsonantojn voĉajn (b, d, g, ĝ, ĵ, v, z) kun la respektivaj senvoĉaj (p, t, k, ĉ, ŝ, f, s). Tamen, ĉe la renkontiĝo de konsonantoj voĉa kaj senvoĉa, estas neevitebla, precipe en rapidaparolo, la sonkonformiĝo de unu el ili; ekzemple- ekdanci (egdanci), okdek (ogdek), ekzisti (egzisti aŭ eksisti).

        Ĉe la vokaloj oni havas diferencojn laŭ longo kaj fermiteco. La akcentaj vokaloj estas iom pli longaj kaj iom pli malfermitaj; ekzemple en ama la unua a estas pli longa kaj pli malfermita ol la dua. Tio estas tute natura fenomeno, ĉar sur akcenta vokalo oni emas pli longe ripozi kaj aliflanke longan vokalon oni nevole prononcas iom pli malferme. Sed se la akcentan vokalon sekvas pli ol unu konsonanto la longeco, estas donita jam per la konsonantoj mem, do la vokalo estas mallonga (kaj sekve ankaŭ fermita); ekzemple en grando la a estas pli mallonga ol en amo, kvankam la silabo and estas same longa, kiel la silabo am. Krome ekzistas vortoj (mia, via, lia, ŝia, ĝia, nia; ili; unu, apud, super: do pronomoj kaj prepozicioj), kies akcenta vokalo estas prononcata mallonge; ĉi tiuj estas la duonakcentaj vortoj, aŭ enklitikoj; se ili sekvas en versoj akcentan vokalon senpere, ili tute perdas sian akcenton, kaj estiĝas ŝvebo (v. Ritmo.)

        Ni do havas en E vokalojn akcentajn longajn (amo, bela) kaj mallongajn (granda, mia, ili).

        La senakcentaj vokaloj estas mallongaj. Sola escepto fariĝas, se en kunmetita vorto apudiĝas du akcentoj. Tiakaze la akcento de la unua vorto perdiĝas, sed ĝi estas markita per la longego de la vokalo; ekzemple en di-servo la silabo di estas senakcenta, sed longa. Ĉe kelkaj ofte uzataj vortoj tamen forviŝiĝas ĉi tiu distingo ekzemple en la vorto aliloke la ,l' prononciĝas mallonge.

        Ĉi tiu prononcmaniero estas neapriorie fiksita, sed ĝi estiĝis kiel rezulto de evoluo. Ĝi ne estas ankoraŭ senmanke obeata, sed la diverĝoj estas okazaj kaj ŝajnas esti influitaj sole de naciaj elparolkutimoj. La sola unueca sistemo, starigebla per la zorga komparado de la elparolo de l' diversnaciaj E-istoj, estas la supre skizita prononcmaniero.

        Literaturo: Privat: Historio de E. p: 68. Eugen Wüster (Germ. E-isto, jun. 1923); Karl Minor (E-Deutsches Handworterbuch p: 195); Paul Nylén (Sonoj kaj vortoj de E: 1930); Krysta (Pri prononcado en E; t931); L. Thomson (L. M. 1931. p: 121); Paul Nylén (L. M. 1931. p: 197); Bulthuis (L. M. 1931. p: 227); Kalocsay: (L M. 1931. p: 14; 121, 197, 227, Lingvo Stilo Formo p: 116); Totsche (De paĝo al paĝo, p : 83), Waringhien (Parnasa Gvidlibro, p: 17). KALOCSAY.

        Elski Wiktor ps. de Braun St. Z. (v).

        Elten Eduard, germano, lernejestro. Nask. 5 dec. 1849. Studinte natursciencon kaj anglan lingvon, li fariĝis estro de privata lernejo en Bockenem, 1878-1909. En la du jardekoj, kiam li vivis pensiita, li dediĉis sian tutan tempon al E. Dumviva membro de UEA. Propagandante ĉie kaj ĉiam kaj gvidante multajn kursojn, li malavare oferis ankaŭ la lastan reston de sia havaĵo, restinta al li post la financa katastrofo en G.

        Eltschkner (elĉkner) Antonín, d-ro teol., ĉeho, episkopo en Praha, titola episkopo de Zephirio. Nask. 4 jun. 1880 en Polièka. E-isto de 1924. Prez. de Ligo de katolikaj E-istoj en Ĉ. Depost 1925 ano de E-a sekcio de l' "Katolika Konsilantaro".

        Elzet: ps. de Leono Zamenhof. (v.)

        Enciklopedia Vortareto Esperanta. Kun klarigoj en E kaj franca traduko. Verkis Verax kun la kontrolo de specialistoj. 1910, XIX kaj 249 p. "Pli ol 12000 vortoj de ĉiuj sciencoj, artoj, metioj estas tre precize difinitaj en E. Ĉiu trovos en ĝi ĉiujn necesajn terminojn por esprimi siajn pensojn kun klareco en iu ajn fako de la homaj konoj. Ĝi estos la gvidlibro nepre necesa de tiuj, kiuj deziras funde scii E-n." (Laŭ Scienca Gazeto, 1912.)

        Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. - Verkis Eugen Wüster. Eld. Hirt. Ĝis 1933 aperis kvar volumoj ĝis "Korno". "La verko ne estas simpla vortaro, ĝi estas samtempe ĝisfunde detala prilaboro de la tuta, precipe de la Z-a lingvouzo: vortkunmetoj, esprimformoj, sentencoj, proverboj, ĉiaflanka uzo de ĉiu vorto estas klare difinita kaj klarigita plejparte per ekzemploj, tiel ke oni tute ne devas scii la germanan lingvon por povi tre bone utiligi la vortaron. La tuta lingva trezoro, la tuta prilingva vivo-verko de Z, kiu ne konsistas nur el la kruda vortmaterialo sed ankaŭ el la multflanka uzo, delikata nuancigo de la vortoj, estas tie ĉi prezentita ekzakte kaj detale. Kaj ĉe ĉiu vorto, esprimo, "suka" frazo, sentencmaniera diro oni trovas la indikon de la Z-a trovloko. La ampleksecon montru, ke la vorto kapo okupas pli ol sep dense presitajn kolonojn. Por vortaristoj la verko estas nemalhavebla fonto, por verkistoj ĝi estas neelĉerpebla trezorejo, por literaturamantoj ĝi estas kvazaŭ plej supera kurso, instruanta vere ĝui nian ĉefverkojn beletristikajn." (Kopar, L. M. 1931, p: 15.)

        Enciklopedio de E. estis kelkfoje pli frue iniciatata antaŭ ol realiĝis la nuna eldono. En 1913 P. Stojan proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. Samtempe estis eldonitaj 5 unuaj slipoj (N1-Slipa enciklopedio kaj ĝia estonteco, N2- Kinematika teorio pri la tempo, N3 - Himno "Espero", N4-Int. transskribo de propraj nomoj kaj NIOI - Kunveno, poemo de L. Levenzon.) En 1917 V. Ŝmurlo eldonis en Petrograd Universalan alfabetan nomaron-adresaron "Ariadna fadeno" (ANA) ĉefe kun nuraj referencoj kiel "unuan provon de enciktopedio de l'esperantismo kun firma kredo ke el tiu ... semo kreskos grandega arbo de l' E. Universala Enciklopedio." La unuaj paĝoj 1-88 de ANA presiĝis en Riga, pro militaj cirkonstancoj la sekvaj paĝoj de la libro aperis en malpli granda amplekso kaj nur de post la vorto "E", kun enhavo tre malabunda kaj skemeca. N. NEKRASOV.

        En Danĝero. Teatraĵo, originale verkita en versoj de R. Unterman. 1911, 96 p. "La lingvan stilon ni trovas meze bona, sed la aŭtoro ne ĉiam uzas vortojn tre ĝuste." (British E-ist, 7911, p : 214)

        Ender Franciszek, polo, ĥemiisto (produktado de fruktovinoj.) Nask. 26 dec. 1858 en distrikto Czortków. Antaŭe Volapükisto poste sub influo de Grabowski, Kabe k. a. fariĝis E-isto kaj fondis filion de PES en Lódz dum 1908, kies prez. li estis multajn jarojn. Trad. Ama Bileto de Balucki kaj A. B. C. de Orzeszko.

        Eneido. Epopeo de Virgilius, trad. el la latina Vallienne 1906, 272 p. "Ĉiu verso estas agrable, kaj preskaŭ laŭvorte tradukita." (Th. C L. I.' 1907, p: 84.) V. alian opinion, en biografio de Vallienne.

        Engholm Stellan, svedo popollerneja instruisto. Nask. 1899 en Stockholm. Konatiĝis kun E en 1920, sed li iĝis aktiva E-isto nur en 1927. Kunlaboranto de L. M. Per sia unua romano Al  Torento (1930) li tuj akiris popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. Lia dua romano Homoj sur la Tero 1932) gajnis la premion de la romankonkurso de L. M. en 1931. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, elkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Li pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en L. M. Liajn prozajn tradukojn karakterizas klara, flua stilo; la plej gravaj: Per balono al la Poluso (la Andrée-libro, 1930) Gösta Berling de Lagerlöf. TOTSCHE.

        Engst Josef, germano instr. de komerco. Nask. 28 febr. 1889 en Tiefenhülen. E-isto de 1911. Prop. precipe en instruistaj rondoj; 1926-29 en la komerca univ. Mannheim.

        En la Fino de la Mondo. Rakonto de Tuglas, el la estona trad. Seppik, 1924, 56 p. "Libro de giganta kaj transmonda fantazio, libro de premaj kaj spirretenaj efektoj, potenca, mistera, katenanta, neforgesebla." (Kopar, L. M. 1924 p : 76.)

        En la mondon venis nova sento - la komenca verso de La Espero. (v.)

        En Okcidento Nenio Nova. Romano de E. M. Remarque, el la germana trad. de kvar. 252 p. Plej granda libro-sukceso post la milito. "La promesita objektiveco dronas en la rememoroj pri la milito kaj la verko prezentas elokventan akuzon, konfeson. La sangaj epizodoj, la drastaj scenoj, la lirikaj meditadoj efikas nur tie kaj sole tiel, kien kaj kiel la majstra plumo de la aŭtoro metis ilin." (Baghy, Hungara Heroldo 1930, n-ro 3.)

        En Rusujo per Esperanto. Originale verkita de A. Rivier 1911, 130 p. Interesaj priskriboj pri la antaŭmilitaj rusaj cirkonstancoj.

        En Svislando. Kvin rakontoj de svisaj aŭtoroj. Trad. E. Ramo 1908, 104 p., kun ilustraĵoj. "Trafe elektitaj rakontoj, tradukitaj en la plej bona, pura kaj klasika E-a stilo." (P. C., L I, 1909, p: 333.)

        Entombigo de la Majstro. Okazis lunde 16 apr. 1917 el la loĝejo ĉe Krolewska 41. (v.) La funebra ceremonio okazis en tre modestaj kadroj. Estis mondmilito, Warszawa estis okupita de la germanoj, do ne povis alveni reprezentantoj el aliaj landoj. Venis nur la personaj konatoj, familio kaj samideanoj el W. Entute eble 150 personoj, el kiuj la plejparto iris antaŭ la veturilo kiel delegitaroj kun 3 florkronoj. Malfermis la procesion la unua florkrono, en la nomo de ĉiuj E-istoj en Polujo, portita de E. Wiesenfeld. La dua, portita de A. Oberrotman, estis en la nomo de UEA. La trian nome de ĉiuj germanaj E-istoj portis majoro von Neubarth, tiutempa havenkomandanto en W. Krom tio akompanis la veturilon Grabowski, Kabe, Belmont, k.a. El la familio sekvis: la vidvino, la filo Adamo kaj filino Lidja. (La alia filino estis tiam en Ruslando.) La procesio iris tra multaj stratoj de W., i. a. ankaŭ tra strato Dzika (v.), kie antaŭ n-ro 9 oni haltis. Sur la tombejo estis jam pli multaj homoj; kelkaj aliĝis ĉe str. Dzika, aliaj venis senpere al la tombejo. Post ĉiuj religiaj ceremonioj, plej solenaj, oni starigis tribunon, sur kiu adiaŭis la mortinton: Neubarth (nome de la germanaj E-istoj), Leo Belmont (polaj E-istoj) kaj Grabowski (tutmonda E-istaro). Poste en la sama ordo la procesio iris al la tombo. La ceremonio daŭris kelkajn horojn kaj estis finita per "La Espero", kantita de la E-istaro. Kelkajn tagojn poste la kinematografejo "Filharmonio" en W. montris filmon pri la tuta ceremonio. E. WIESENFELD.

        EPC. v. The Esperanto Publishing Company Limited.

        Epstein (Epŝtajn) Felix, germano, bankoficisto. Nask. 3 sept. 1882 en Hamburg. Bibliofilo, kolektanto de antikvaj libroj, studas la historion de la mondlingva movado precipe en la meza epoko. Ano de la fako fremdultrafika de GEA.

        Eriksson Bernhard (ps. BEn), svedo, presejo-posedanto en Stockholm. Nask. 21 sept. 1890. Estrarano de SEF 1930-31, prez. de E Distrikto de Dalekarlio 1922-27 kaj de EG Stockholm depost 1929. Redaktanto de Svenska E Tidningen La Espero de jan. 1928. Presis de 1925 ĉiujn E-verkojn aperigitajn de Eldona Societo Esperanto.

        Eriksson Ernst Gustat Eugen, svedo, fervojoficisto, estrarano de la Sveda Fervojista Sindikato. Ano de la dua ĉambro de la parlamento. Nask. 10 feb. 1881 en Vittinge. E-isto de 1901. Estrarano de la SLEA kaj aliaj societoj E-istaj. Kunlaboras al Sveda Laborista E-isto ktp. Trad. kun Johansson La lab. E-ismo de Lanti al la sveda kaj verkis kun la sama gramatikan parton en sveda lingvo al lernolibro de L. Puff. Artikoloj, paroladoj en la parlamento por E. Unu el la plej malavaraj subtenantoj de diversaj organizaĵoj.

        Erjuĥin Aleksandro, ruso, telegrafisto. Nask. 1901 en Ĥolmogori (norda Ruslando). E-isto de 1926. Tre aktiva prop-isto de E en Arĥangelsk. Gvidanto de int. E-korespondado ĉe redakcio de tiea tagĵurnalo "Pravda Severa". Membro de CK SEU depost 1931. En 1932 aperigis rimarkindan ruslingvan broŝuron pri sperto de sia int. E-korespondado.

        Ernits Peeter, estono, instruisto. Nask. 2 marto 1879 en Tartumaa. Funkciis kiel ĥorestro. Fondinto de "E-ista Mondo" en Valga. Multaj artikoloj pri E, estonlingva prop. broŝuro, kursoj en Valga.

        Eroŝenko Vasilij, ruso. Malgraŭ sia blindeco, li multe vojaĝis tra la mondo per helpo de E. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon al Britlando, kie li lernis en instituto por  blinduloj. En printempo 1915 E. venis Japanlandon kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio. Tie li ageme propagandis E-n inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis Siamon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Hindujon, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. En somero 1919 li forkuris tra Ŝanĥajo denove al Japanlando. Bone posedante japanan lingvon, E. verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tiel tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro. La 1 majo t921 pro partopreno en laborista demonstracio kaj en kongreso de japana socialista federacio E. estis arestita kal baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis Ĉinlandon kaj en 1922 prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj. El originalaj verkoj de Eroŝenlco aperis: Turo por fali; Unu paĝeto el mia lerneja vivo, 1923; kaj Ĝemo de unu soleca animo. En 1923 ĉe la UK en Nürnberg li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de E, deklaminte sian originalan poemon "Ciganino". La verkoj de E. ĉarmas per sia treege simpla, sincera, iom naiva kaj sentimentala enhavo. Lastatempe E. multe propagandis E-n en Sovetunia Societo de blinduloj en Moskva

        Eska; ps. de Karolczyk.

        Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Int. Riĉe argumentita grava traktaĵo de ,Z' aperinta unue en Fundamenta Krestomatio, represita en la OV, p' 276-312.

        ESKI E-a sekcio de III Komunista Internacio, fondita en Samara (Ruslando) en 1919 laŭ iniciato de Oĥitoviĉ (Ort Sunnam), E. Drezen kaj S. Hajdovski (Peĉenego). ESKI publikigis respektivan deklaracion pri lingvo int. laŭ komunista vidpunkto, statuton kaj kelkajn aliajn eldonaĵojn. Laŭ indiko de superaj komunistpartiaj instancoj, ke povas ekzisti nur landteritoriaj sekcioj de Komintern, ESKI estis en 1921 reorganizata en Moskvo kiel E-ista Komunista Internacio kaj baldaŭ post tio, en fino de 1921, tute fermita (ĉar laŭ principoj de komunista agado ne devas ekzisti apartaj malvastaj kom. organizaĵoj, kiuj tiamaniere forbaras sin de la senpartia amaso). Aperis po unu numero "Eskiano"-organo de Centra komitato ESKI (Kronŝtadt, sept. 1921) kaj du Inform-bultenoj de ESKI-komitatoj en Kazan (jul l920) kaj Niĵnij-Novgorod (marto 1921). Okazis du malgrandaj konferencoj de ESKI en N.-Novgorod kaj Petrograd dum la III Tutruslanda kongreso E-ista En aliaj landoj fondiĝis nur ESKI-grupo ĉe ruĝarmeaj militkaptitoj en Strzalków (Pollando).. v. Komunista Internacio. N. NEKRASOV.

        Esperanta Biblioteko Internacia. Kolekto de originaloj kaj tradukoj de diversnaciaj E-istoj. Formato 14x10 cm. Eld.: Müller kaj Borel poste Ader kaj Borel, fine Ellersiek kal Borel. (Berlin). La unua n-ro estis "Legolibreto" de Borel, 1909, 44 p. Ĝis nun aperis 33 n-roj.

        Esperanta Evoluo. Red. kaj eld H. Sentis en Grenoble. Jan. 1911- komenco de la milito, organo de grupo de progresemaj E-istoj. Ĝi tute lojale kaj sen akreco pritraktis la evoluon de E laŭ latina vidpunkto. Laŭ BIL aperis 48 kajeroj kun 358 p. 27x22. Post la milito Sentis daŭrigis EE per okazaj kritikoj de artikoloj kaj esprimoj en E-aj gazetoj kaj libroj. P. TARNOW.

        Esperanta Legolibro. Kunmetis B kaj E. Migliorini. 1925, 144 p. Legaĵoj prenitaj ĉefe el la verkoj de bonaj E-istaj verkistoj. Partoj: Tra la Vivo; Tra la lingvo; Tra la Literaturo.

        Esperanta Ligilo. Gazeto por blinduloj en brajla aboco. Fondis en 1904 T. Cart; nuna red. H. Thilander, en Stocksund Svedujo. v. Blinduloj.

        Esperantista Centra Librejo fondiĝis post la milito laŭ iniciato de generalo Sebert. Ĝi estas anonima societo kun variebla kapitalo kaj akcioj po 25 frankoj francaj. La nova entrepreno tuj aĉetis la grandan librostokon de Hachette, kiu ĉesigis la E-fakon jam unu jaron antaŭ la mondmilito, aĉetis stoketojn ankaŭ de aliaj librejoj kaj komencis la eldonon de francaj vortaroj kaj gramatikoj elĉerpitaj. Ĝia komenca kapitalo de 45.600 fr. fr. en 1920 kreskis ĝis 85.575 en 1933 kaj la venditaj libroj en 1920 fr. fr. 21.930 atingis en 1933 fr. fr. 144.678. Tamen ambaŭ ciferoj ne estas tro altaj, se ni konsideras la duman senvaloriĝon de la fr. fr., (1922-26) kvankam la librejo havas ĉiujn Zamenhof-verkojn eldonitajn, kune proksimume 80 diversajn verkojn kaj instalis ankaŭ vendadon de fremdaj eldonaĵoj. De okt. 1931. ECL troviĝas en la librocentro de Parizo (rue de Sevres).

        Esperantista Centra Oficejo. (CO.). Kiam la plej agemaj E-istoj, estroj de la movado en la diversaj landoj, renkontiĝis por Ia unua fojo en la Kongreso de Boulogne-sur-Mer en 1905, ili multe diskutis la demandon pri ĝenerala organizo de la movado, kiu, de la komencaj paŝoj de E, priokupis D-ron Z kaj la ĉefajn varbitojn. La Kongreso dividiĝis en du partiojn; unu partio deziranta fortan centrigitan organizon, alia partio deziranta minimumon da organizo por lasi plenan liberecon al ĉiuj privataj agadoj. Pro tio, la demando ne ricevis kontentigan solvon kaj la partianoj de organizo nur sukcesis krei du organismojn, kies neceseco montriĝis evidenta: Lingvan Komitaton, kies prez. estis Boirac, kaj Organizan Komitaton, (por organizi la sekvontajn Kongresojn) kies prez. estis Generalo Sebert.

        Post la 1 UK Sebert deziris, ke tiuj ambaŭ komitatoj posedu societan sidejon, adreson por korespondado, arkivojn por oficeja laborado, kaj tiucele li luis du ĉambrojn en domo, kie sidis la Franca Societo de Fotografarto, kies prez. li estis, rue de Clichy, 51, Paris; kaj ĉar oficejo bezonas oficiston, li dungis tiucele unu el la plej malnovaj kvankam junaj francaj E-istoj, Gabriel Chavet. Sed bezoniĝis ankaŭ mono. D-ro Javal (v.) oferis sumon de ĉ. l6.000 frankoj. Sebert alian sumon malpli grandan, kaj ambaŭ kunligiĝis per societa akto.

        La CO ne limigis sin al rolo de simpla sekretariejo de la du Komitatoj, sed iom post iom, kun la disvolviĝo kaj kresko de la movado, ĝi fariĝis centra intelekta laborejo de tiu. Jen resumo de ĝiaj diversaj agadoj: Organizo de la laboro de la Lingva Komitato kaj la poste fondita Akademio; alcentrigo de la korespondado, konservo de la arkivoj; publikigo de la raportoj de tiuj du gravaj institucioj. Preparado de la UK-j, (ĝis la Kongreso de Helsinki, 1922); korespondado kun la lokaj Komitatoj; preparado de la laboraj kunsidoj; publikigo de la oficialaj raportoj; monhelpado al la lokaj komitatoj por garantii la elspezojn kaj pagi deficitojn. Publikigo de Oficiala Gazeto, kiu enhavis ne nur la oficialajn dokumentojn de la du Komitatoj, sed plie, en neoficiala parto, riĉan multvaloran kolekton de dokumentoj pri la vivo de nia movado, listo de novaj grupoj, de novaj libroj kaj gazetoj, dokumentoj de specialistaj societoj ktp. - Publikigo de E-ista Societaro, kaj poste de Oficiala Jarlibro, de Bibliografio de E, ktp. - Starigo kaj konservado de Biblioteko, kie oni celis kunigi ĉiujn librojn, broŝurojn kaj gazetojn pri E. - Klopodadoj apud registaroj kaj grandaj administracioj ŝtataj kaj privataj. - Helpado al multaj prop. E-istaj entreprenoj, societoj.

Vole nevole, pro ta cirkonstancoj, la CO alcentrigis multajn disigitajn agadojn kaj fariĝis la centra reprezenta organismo de la tuta movado.

        Post la morto de Javal, Sebert restis sola por finance subteni la oficejon; ĉar la unuaj sumoj de la komenca kapitalo estis elspezitaj, Sebert devis pagi ĉiujare sufiĉe gravajn sumojn kaj dum la tuta ekzisto de la CO, li tiamaniere elspezis pli ol ducentmil frankojn. Vidante, ke li ne povos daŭrigi eterne, kaj dezirante certigi la estontan vivon de la Oficejo, Sebert provis starigi, en la E-istaro, sufiĉan organizon por doni regulan buĝeton al la Oficejo. Sed nek la decidoj de la Kongreso de Krakow (19l2), nek eĉ la kontrakto de Helsinki (1922) sukcesis alporti monon en la kason de la CO.

        Pro tio, post la milito, dum kiu la CO restis malfermata kaj zorgata de helpsekretariino, Sebert ne povis plu daŭrigi sian valoran malavaran helpadon, kaj iom post iom la CO ĉesis ekzisti. La ĝenerala sekr. Chavet, post la milito, ne povis dediĉi kiel antaŭe sian tutan tempon at la Oficejo. Dum kelkaj jaroj, la pordoj de la Oficejo restis malfermataj, dank' al la sindonemo de kelkal parizaj samideanoj, sed oni povas konsideri, ke, depost la kontrakto de Helsinki (1922), la oficiala vivo de la CO estas ĉesinta. Fine, Sebert donacis la bibliotekon kaj arkivojn de la Oficejo al la Komerca Ĉambro de Paris. Pri la Lingva Komitato zorgis la prezidanto kaj sekretario; kaj UEA prenis sur sin la organizon de la UK-j.

        Kvankam la CO estis nejuste kritikata, ne de la izolaj E-istoj, kiuj senpartie konstatis ĝiajn valorajn servojn, sed de kelkaj organizaĵoj, kiuj senmotive timis ian superregadon, kiu neniam okazis, tiu organismo faris de 1905 al 1914 plej gravajn servojn al la movado, kaj estas dezirinde, ke ĝia modela organizo estu imitata estonte.

        (v Biblioteko, Cense, Chavet, Javal, Sebert.) Laŭ G. CHAVET.

        Esperantista Junularo. De jan. 1920 - jun. 1924 A. Robin eldonis ĝin (ĝis julio 1920 aŭtogr.) en Baugé 2-8 p., 33x25, 24x16, 29x22, 27x19. En okt. 1924 prenis sur sin la eld. A. Neupert en Leipzig 12-16 p. 23x15. De jan. 1927-dec. 1929 (fino) la titolo estis E-Junularo 16 p. (kelkfoje kun IV) 23x15.

        Esperantista Literatura Asocio. (ELA). Fondita dum la 7-a UK je la nomo Int. Unuiĝo de E-istaj Verkistoj kaj ricevinta la nunan nomon en 1912. ELA celas kunigi la E-istajn verkistojn, ekzameni iliajn manuskriptojn antaŭ la presigo. Prez. de ELA estas s-ino M. Hankel, poste f-ino J. Zschepank. En la postmilitaj jaroj ELA vigle agadis, aperis multaj raportoj en ,E' informantaj pri la presotaj kaj presitaj literaturaĵoj, ĝi reviziis manuskriptojn ktp. Nuntempe ELA donas malmultajn signojn de la funkciado.

        Esperantista Voĉo l. E-a eldonejo en Jaslo, Polujo (Galicio), kiu apartenas al S. Grenkamp-Kornfeld. La eldonejo eldonis ĉefe originalojn aŭ tradukojn de Grenkamp-Kornfeld. Entute ok verkojn en la vendovaloro de 22.50 fr. sv. -2. Sola monata revuo en E, elirinta en Polujo dum 1919-21 sub red. de S. Grenkamp-Kornfeld.

        Esperanto. Pri la deveno de la nomo de E Z skribas jene: "La unua broŝuro pri la lingvo E aperis en. . .1887, . . . sub la titolo: "D-ro Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro." La lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj "Esperanto" estis la pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo ... sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon mem, kiu portas la nomon "Lingvo Esperanto" aŭ simple "Esperanto". (1893, v. OV, p: 161.)

        Esperanto. Ĉefa gazeto de la E-movado, oficiala organo (monata) de UEA. - Fondis la gazeton la franca E-isto Paul Berthelot en jun. 1905. Post dujara baraktado li transdonis ĝin en 1907 al H. Hodler, kiu estis posedinto kaj redaktoro ĝis 1920. Tiam kaj ĝis 1910 ĝi aperis en 48x34 cm-a formato, en 1909 eĉ 60 cm alta kaj 44 cm larĝa, la "littuka" periodo; paĝonombro: 4-6. Ekde 1911 la formato fariĝis 32x23. Ĝis 1914 la gazeto aperis dufoje monate kun preskaŭ matematika reguleco. La enhavo estis lerta miksaĵo de tagaj kaj E-istaj okazintaĵoj. Jam en la unuaj numeroj montriĝas la talento de Hodler, turni la atenton al praktikaj aferoj. Li tendence atentis sociajn problemojn kaj ĉiam revenis je la ĉefa ideo: harmonia kunlaboro de ĉiuj popoloj pere de E. En 1908 fondiĝis UEA, konkreta solvo de tiu ĉi ideo. La evoluon tranĉis la milito. Post kelkmonata interrompo tamen reaperis la revuo en 1915. En artikoloj ankoraŭ nun legindaj la redaktoro montris la kaŭzojn de la tutmouda katastrofo, laŭgrade evoluigante la ĉefajn ideojn pri la intergenta malordo. Hodler mortis en apr. 1920, la revuon heredis UEA kune kun sumo por kovri eblan deficiton. Nova redaktoro fariĝis E. Privat, kiu fidele sekvis la tradicion de la revuo kaj klopodis igi ĝin tribuno de plej noblaj ideoj Periodaĵo, kiu servas por movado kun nepolitika karaktero, por movado lingva, internacia, kaj kies legantaro grupiĝas ei ĉiuj klasoj sociaj, havas certan malfacilecon. Aŭ ĝi fariĝos senkolora, oficiala komumkilo plej teda, aŭ ĝi estos amuziga kafotabla legaĵo kun rakontetoj infanecaj. Multaj temoj estas neeblaj por ĝi, aliaj postulas atenton, dekstre kaj maldekstre, dume restas ankoraŭ la plia malhelpo, ke la legantaro ne estas unuforma. Nombro de la presitaj ekzempleroj: en 1913 66.000, en 1920 35.000, en 1925 96.000, en 1930 75.000, en 1932 72.000. Paĝonombro en 1913 382, en 1920 244, en l925 234, en 1930 210 en 1932 200. La teknikan aranĝon kaj parte la redaktan laboron prizorgas la direktoro de UEA, H. Jakob, la recenzadon de l' libroj plenumas de 1920 G. Stroele. Al la revuo ĉiam kunlaboris aro da bonaj verkistoj.

        (Noto. Kompilita laŭ UEA-Jarlibro 1933, p: 53-56, 104.)

        Esperanto-Bladet. Organo de la norvega E-movado, fond. en 1932; formato 30x20 cm. Red. H. Bonnevie.

        Esperanto-Domo, domo kun bieno en la holanda urbo Arnhem; apartenas al la Int. Cseh-Instituto. (v. Cseh-metodo.)

        Esperanto kaj Volapük. Traktaĵo de Z aperinta en La E-isto, 1889/90, kaj represita en la OV, p: 258-275.

        Esperantologio. Tiel oni nomas, laŭ Wüster, la specialan E-an lingvistikon, okupiĝantan pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko, transskribo de int. fakvortoj kaj de propraj nomoj. E-logiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de Neceso kaj Sufiĉo (v.) kiuj postulas ekvilibradon inter koncizo kaj klaro de l' vorto. Rilate al vortradikoj la E starigas

        l. la principon de internacieco,

        2. la principon de analogeco kun aliaj lingvaj elementoj,

        3. la principon de vortara ekonomio

        4. la principon de la bonsoneco.

        Kiel oni vidas, ĉi tiuj principoj ne ĉiam estas akordigeblaj inter si; ekzemple la internacieco postulas la vorton internacionala dum la analogeco kaj vortara ekonomio postulas internacia. En la lingvo ŝajnas pli grava la 2-a kaj 3-a principoj ol la 1-a.

        Krome la nepran validiĝon de E-logiaj principoj baras ankaŭ la lingvouzo, kiu povas sankcii formojn ne tute ĝustajn kaj povas igi klaraj formojn per si mem neklarajn.

        Kaj precipe oni devas akcenti, ke laŭ la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn aŭ enradikiĝintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, ĉar ĝenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de l' absoluta akordigebleco de l' principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekz Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti tradukti, kondukti, ktp) estas funde eraraj, ĉar ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol ĉiuj aliaj principoj.

        Literaturo: Wüster: Esperantologiaj principoj (E-Germana Vortaro). Neergard: Fremdvortoj en E. Tie oni trovas ankaŭ bibliografian liston. KALOCSAY.

        Esperanto por Infanoj. De G. Q. Solomon. 1930, 69 p. Lernilo kun multaj ilustraĵoj, uzebla de ĉiu ajn naciano.

        Esperanto-Praktiko. Tuj post la mondmilito F. Ellersiek povis efektivigi planon, kiun li jam havis antaŭ la milito, nome; eldoni gazeton "EP" por beletristiko kaj pliperfektigo. De jan. /febr. 1919-nov./ dec. 1921 EP aperis monate en E kaj germ. lingvoj kaj enhavis krom lingvaj demandoj kaj literaturo ankaŭ ekzercojn en germ.-lingvo kaj E; formato 23x15, 16-24 p. De jan.1923 ĝi fariĝis int. gazeto kun formato 24x17. Pro la malfavora ekonomia situacio EP de okt. 1923 fariĝis parto en Germana E-isto. En jan. 1927 EP fariĝis denove memstara, formato ĝis dec. 1928: 24x17 kaj de jan. 1929-dec. 1931: 22x14; paĝnombro: l927-31: 16-20. P. TARNOW.

        Espero Katolika. Organo de IKUE, la plej malnova E-gazeto aperanta ĝis hodiaŭ Fondinto: pastro Emil Peitler, Tours (Franc.), kiu la unuan n-ron eldonis okt. 1903 kaj estis la animo de la gazeto ĝis 1908. Poste red. estis ĝis l911 Claudius Colas, Paris. De l911-23 red. J. Smulders Holando. (en 19H21 F. Meŝtan, Wien), 1924-32 G. Ramboux, Paris, de 1932 Font Giralt, Hispanujo. Formato nuna 27x18, paĝonombro varia. Jam en la 1-a n-ro estis alvoko akcentita: "For la neŭtralismon!" kaj EK restis ĉiam konscia, eĉ ofte "militanta" defendanto de la katolika dogmaro kaj eklezio. EK aperis ĉiam kun la aprobo de la ekleziaj

aŭtoritatoj kaj akiris triro trifoje apostolan benon de la papo.

        v. detalan historion en la jubilea n-ro de EK, 1928.

        Esprimo de Sentoj en Eaperanto. Verkis Privat. Resumo de kurso farita ĉe la Universitato de Ĝenevo dum 1929 kaj 1930, 1931, 67 p. "La enkonduka parto pritraktas la gramatikan skeleton de E kompare al la "naturaj" lingvoj. La ĉefa parto: mikroskopa kaj sprita analizo de nia lingvo uzata en la vivo, precipe serĉante la esprimmanierojn de l' sentoj." (Totsche, LM, 1931, p: 159.)

        Esselin (eslen) Albert, franco, emerita prefekteja konsilisto. Nask. 26 okt. 1860 en Ecajeul (apud Caen). Fondis grupojn kaj propagandis en diversaj urboj. Verkis: Traduko et D' Estournelles de Constant: Limigo de l'armadoj, 1907. Grammaire et Syntaxe d'E, 1908. Unu el la kvar aŭtoroj de la fama Plena Vortaro de E (v.) LK de 1929.

        Esteban (estevan) Manuel, hispano. Mortis. Estis prez. de HSPE. Kuntradukanto de la H. ŝlosilo, verkis broŝurojn.

        Essigman Stanislaw, polo, dentkuracisto. Nask. en 1868 en Warszawa. Multjara del. de UEA. Agema E-isto en lokaj aferoj. Prez. de la Postkongreso en Warszawa,1927. Prezidis la solenan malkovron de la Z-monumento (sur la tombo).

        Estona Antologio. I. parto. 1932. 136 p. "Bonelektitaj literaturaĵoj de ta estonaj poetoj el la unua periodo. 16 personoj partoprenis la traduklaborojn. La rezulto de la plej zorgeme kaj plej konscience faritaj laboroj estas brila. Polurita, brilpura lingvo, klasike Z-a." (Butin, HDE, 1933, n-ro 8.)

        Estonta Eduko. De Ad. Ferriere, e1 la franca trad. Danneii,. 1929, 72 p. "Estas detale pritraktata la nova, puraera lernejo, kie mem la infano serĉas la vojon de sia evoluo laŭ la preskaŭ nesentebla, prudenta direktado de la instruisto." Szilágyi, LM, 1931, p. 126.)

        Estonujo. Antaŭ ol E penetris Estonujon, ekzistis tie movadeto por Volapük: aperis 2-3 lerniloj por estonoj, propagandis Tartua univ prof. von Oettingen, ĵurnalisto A. Grenzstein, J. Leppik.

        La unuajn E pionirojn varbis reklamoj en estonaj gazetoj kaj prop-iloj disvastigitaj de la Peterburga E Societo "Espero" (fond. 1892). Villem Vaher, Hermann Stahlberg, Jaan Tenisson estis tiel varbitaj. La komencon de memstara estona E movado signas la apero de la unua E lernilo estona kiel aldono al la populara ĵurnalo "Postimees" (1893). Ĝia vortaro E-Estona estis en 1895 represita en Nürnberg. Duan lernolibron estonan aperigis en 1899 H. Stahlberg. Dume en Narva jam en 1896 ekzistas grupo da E-istoj. Vera movado ekestas tie, kiam J. Tenisson en 1901 fervorege varbas, agitas, instruas pri la nova lingvo. Tiam J. A. Rahamagi aperas en Tallinn sur la scenejo kun gazetartikoloj, lernolibroj. Kune kun F. Krass kaj f-ino Marta Reichenbachen 1907 li fondas la unuan estonan E societon. J. A. Rahamagi aperigas kune kun kelkaj fervoruloj en 1907 hektografitan, en 1908 presitan E gazeton Estlanda E-isto. Fondiĝas privata E klubo en Parnu, oficialaj societoj en Narva (1911) kaj Tartu (1914). La "malvasthorizonta" rusa polico ĵaluze ekatentis la novan movadon, kiam ekde 1907 komenciĝis intensa propagando per ekspozicioj, eldono de E-aĵoj, aranĝado de kursoj de vesperfestoj kaj ekskursoj (al Finnlando, kie okazis amika akcepto de la fratgentaj samideanoj). La pioniroj de E aranĝis eĉ prop. E paroladojn de eksterlandaj E-istoj: de Parrish el Usono (1912) kaj Pitlik el Praha (1913).

        Karakteriza trajto de tiu unua estona E movado estas la persista uzado de E en la societa vivo kaj en la intersamideanaj rilatoj. Tio parte estis eĉ nepre necesa, ĉar en Tartu la societo iam havis anojn el 7 nacioj, ĉar Tartu estis universitata, internacia urbo.

        La mondmilito parte haltigis la societan vivon, la februara revolucio en 1917 akcelis pli viglan agitadon kaj propagandon, sed ĉion ĉesigis la invado de la germana armeo en 1918. Ĝia foriro en la aŭtuno samjara ebIigis rekomencon de kulturceladoj estonaj jam en libera lando, sur propra teritorio (la Estona Respubliko estas proklamita 24 feb. 1918). La tri nomitaj societoj ekhavis heredantojn: en Tallinn V. Aro, J. Vahtkerl, Helmi Dresen fondas E-istan Unuiĝon "Espero" (1919), kiu transprenas la bibliotekon de la malnova societo kaj al kiu aliĝas pluraj malnovaj agemaj anoj: J. Rosenberg, A. Tippi, T. Ounapuu, M. Tartu k.a. En Tartu UEA-del. Rudolf Blaufeldt kune kun stud. H. Busch funkciigas novan societon (1921), same fondiĝas societoj en Narva (1921), en Haapsalu (1921) kie estas nominda pioniro Joh. Grünthal, del. kaj dumviva membro de UEA, varbinta por E la eldoniston P. Tamwerk, eldonintan diversajn utilajn E librojn; en Valga (1922), Parnu (1930), Vörn (1929), Sindi (1930), Rakvere (l931), Viljandi (1932) kaj aliloke. Tiuj ĉi neŭtralaj societoj estas unuiĝintaj en E-Asocio de Estonio (fondita en 1922). Krome fondiĝis fakaj E societoj aŭ grupoj en diversaj lokoj: junularaj, laboristaj, instruistaj, fervojista, k. a.

        Ekde 192I la estona E-istaro havas daŭrajn interrilatojn kun eksterlandaj E-istoj. Somere de 1921 okazis memorinda vizito de finnaj samideanoj al Tallinn (partoprenis Vilho Setälä, Leo Jalava, A. Sandström k. a.) Poste tiaj vizitoj fariĝis pli oftaj kaj ankaŭ la estonoj kelkfoje ĉeestis karavane la UK-jn.

        En 1925 fondiĝis E Instituto (EIE), do la estonaj E-istoj povas de nun ekzameniĝi pri korespondist-, instru-, scienca kapablecoj, ricevante diplomojn rekonatajn ankaŭ de oficialaj instancoj. La ekzamenpostuloj respondas proksimume al tiuj de Germana Instituto en Leipzig. Sed la laborkampo de EIE ŝajnas esti pli vasta, estante dividita en aŭtonomajn sekciojn: lingvan, lingvopedagogian kaj lingvohistorian. La nombro de la ekzamenitoj ĝis 1 aŭg. 1932 estas 318.

        La prop-aj metodoj akiras pligrandan amplekson: al la malnovaj rimedoj aldoniĝis radio (ekde 1927 regule okazadas radio-paroladoj en la sendstacio de Tallinn), diskonigo de Estonujo eksterlande per eldono de E-aj broŝuroj, subvenciate de la ŝtato; fondo de propra per E-a Turist-Societo "E-a Turista Komisiono" (1930), aranĝinta jam multajn ekskursojn al Svedlando, Laponujo kaj aliloken, kaj la unuan grandan aŭtobusekskurson al Parizo tra diversaj landoj, (1932)

        En 1920 ekaperis manskriba E-gazeto Estonia E-ista Revuo ĉe la Tallinna societo; ĝin sekvis en 1922 Informoj de E Asocio de Estonio (hektografita). De 1923 la gazeto aperadas presite. Kreskas la estona E literaturo: la modestajn unuajn lernofibrojn de Vaher, Stahlberg, Rahamagi, ekstere kaj enhave nesufiĉajn, sekvis iom pli altnivelaj eldonaĵoj de J. Rosenberg. En 1926 aperas la unua kompleta lernolibro por memstudantoj de magistro M. Arvisto, 1926 la tre kompleta E-Estona Vortaro de "Vo-Ko" (Vortara Komisiono, laborinta ĉe "Espero" gvidate de Helmi Dresen). "Konversacia kurso de E" de Vaher (1930) atingis jam 3 eldonojn. Granda okazaĵo estis la apero de la unuaj E tradukoj de estonaj aŭtoroj: de "Malbonaj flankoj de la sporto"u de d-ro J. Wilms (trad. J. Vahtkerl) kaj de "Kvin Noveloj" de Fr. Tuglas (trad. H. Seppik). Nunamomente la nombro de la estonaj E eldonaĵoj estas taksata je almenaŭ 60 (eldonkvanto proks. 100.000 e-roj. En 1933 aperis ankaŭ la "Estona Antologio", kolekto de klasikaj verkoj de la estona literaturo en E.

        La instruado de E post 1920 tre senteble fariĝis plisukcesa. Okazis post tiu tempo centoj da kursoj diversloke. Dank' al la disvastiĝo de laŭnaturaj instrumetodoj (kun laŭebla evitado de enua libro-laboro) la E kursoj ĝuas nun jam la famon de ekstreme agrablaj kaj utilaj "tempopasigoj". Pastro Cseh mem instruis en Estonujo kelkajn kursojn (1928, 1929 kaj 1931). Li varbis inter la estonoj fervorajn disĉiplojn, el kiuj Henriko Seppik, Elinjo Pahn kaj Neeme Ruus estas instruintaj eksterlande E-n kun granda sukceso. Krom A. Cseh en Estonujo estas gvidintaj E kurson Julio Baghy el Budapest, Gösta Ahlstrand el Alvkarleö, Karl Tunón el Uppsala k. a.

        Jam antaŭ dek jaroj eksperiment-instruis V. Vaher E-n en urba elementa lernejo de Tallinn En 1922 ekinstruis kun daŭra sukceso Elinjo Lübek la lingvon en knabina elementa lernejo samurbe kaj gvidas tie la E lernadon ĝis nun. En 1923 P. Ernits ekinstruis en Valga-j etem. lernejo kaj gimnazio, kun bona sukceso. Dank' al 2 someraj kursoj de pastro Cseh, aranĝitaj por instruistoj en Tartu, la E instruado penetris en tre multajn kamparajn lernejojn, disportite de la kursanoj. Sekve de tio la Int. Cseh Instituto havas en Estonujo specialan reprezentanton, instr. Joh. Jaanisto en Tartu, kiu observas la evoluon de la Cseh-metodo en la lando.

        La registaro kaj ĝiaj organoj jam kelkfoje estas oficiale rekonintaj la E movadon. La Helsinki-an mondkongreson patronadis ankaŭ la estona ambasadoro d-ro Fr. Akel, la Nürnbergan kongreson ĉeestis reprezentanto de la estona klerministerio, en 1924 aperis dekreto de la klerministerio pri laŭdezira instrueblo de E en lernejoj, du jarojn la estona E gazeto ricevis subvencion de la ŝtato, E Turista Komisiono havas oficialan reprezentantlokon en la ŝtata turismokomisiono ktp. En 1925 E estis instruata je ŝtata kosto en la Tallinna instruista seminario, ŝtate subvenciitaj estis ankaŭ la supre menciitaj porinstruistaj Cseh-kursoj (en 1928 kaj 1931). Dum la ŝtate subvenciita kongreso de instruistoj de tremdaj lingvoj en Tallinn (1927) ankaŭ la estonaj E instruistoj oficiale kunsidis en propra sekcio, voĉdonis dum la ĝeneralaj kunvenoj.

        E-Asocio de Estonio. Ĉ. 500 anoj. Monata gazeto: "Informoj de E-Asocio de Estonio." Prez. Vaher, aliaj estraranoj: J. Türn, K. Brauer, Helmi Dresen, E. Lübek, E. Eik, E. Mälson, A. Siitam, d-ro M. Kolomoicev. Societoj aliĝintaj al EAE: "Espero" en Tallinn, prez. J. Türn, en Tartu, prez. J. Jaanisto; en Valga prez. E. Ernits; en Narva, prez. K. Kultman; Akademia E-Klubo en Tartu, prez. prof. d-ro H. Richter; en Sindi, prez. Aŭg. Ots; en Vöru, prez. A. Marju; Rakvere estraranoj Kihlefeldt, Koov, Liiv, Markson kaj Priks; en Viljandi, estraranoj A. Pung ktp. - Laborista E-Asocio. - E-a Turista Komisiono. - E-Instituto de Estonio. Direktoro Vaher, fakestroj Sakaria, Seppik, Türn, Helmi Dresen; Lübek, Eik.

Literaturo. "Informoj de EAE" 1922-32, speciale n-roj 41-44, 48-52.

Rimarko. La artikolo pretiĝis per kunlaboro kaj kontrolo de E-Instituto de Estonio. H. SAKARIA.

        Estu homo. De C. Wagner: trad Sam Meyer. 1912, 97 p "Ĝi studas la fundamentajn leĝojn de la homa naturo kaj vivo. Klara, facila, eleganta stilo de la traduko." (L. I. 1912, p: 453.)

        Eterna Bukedo. Trad Kalocsay. 1931, 352 p. Poemoj el 22 lingvoj, 115 aŭtoroj. "Preskaŭ kronologie, iom laŭlingve kaj laŭskole ordigitaj, ili kondukas nin de egipta faraono al grekaj, latinaj, orientaj klasikuloj, ĝis la ĉefaj aŭtoroj. de l' lastaj jarcentoj, ĝis antaŭmilitaj verkistoj. Grava, rimarkinda, altnivela verko, kiu estos fonto por multaj legantoj de utilaj komparoj, artaj ĝuoj, noblaj pensoj, benaj emocioj." (G. S., ,E' 1932, p: 85.)

        Etiko, I. De Kropotkin, trad. el la rusa. 1926, 236 p. "Filozofia studado pri la deveno de l' moralaj konceptoj. La valoro de la traduko estas nediskutebla, kvankam la frazoj estas ofte longaj." (G. S., ,E' 1926, p: 209.)

        Etimologia Leksikono de Esperanto. Kompilis L. Bastien 1907, 249 p. La verko enhavas 2.445 radikojn de E kaj la parencajn formojn en la lingvoj latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla, rusa. La ideo de la verko: montri, kiun lokon okupas E inter la Iingvoj de l' civilizita mondo.

        Etiopujo. (Afriko.). Laŭ UEA1928 la "unua E-isto estis Karlo Ludvik en Addis Abeba en 1925. Laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj estis nur en A. A.

        Eŭgenino Grandet. Romano de Balzac, el la franca trad. Gasse, 1909, 226 p. Scenoj de la vivo de provinco. "Tiuj, kiuj ŝatas la puran, klasikan lingvon, ĝin legus sen ia plezuro. 'Sciencoza' kaj nenatura lingvaĵo." (Th. C., LI, 1909, p: 92.)

        Eŭgeno Onegin. Romano en versoj de Puŝkin, el la rusa trad. kaj komentis Nekrasov. 1931, 236 p. "Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj." (Aso, La Socialisto, 1931, p: 116)

        Eŭropa lingvo. Gvidantoj de la UŜE-movado (v.) proponas kaj uzas tiun nomon anstataŭ E pro la sekvaj motivoj. Per tiu ĉi nomigo estus pli akcentata la natura deveno de E, ĉar ĉe la amasoj la nomo E ĉiam signifas artefaritan lingvoprojekton. La fakto, ke E estas la sintezo de l' indo-eŭropaj lingvoj, estis ankaŭ ĝis hodiaŭ bone konata, sed oni ne eluzis, ne akcentis sufiĉe ĝian sciencan enordigon kaj envicigon inter la indo-eŭropajn lingvojn. Ne en la strukturo de E estas serĉenda la kaŭzo de tio, ke ĝi ne akiris ankoraŭ la amasojn, sed en la ĝisnuna malĝusta, erara prop. metodo, ktp. (L. UŜE-EĤO, majo 1933.) "La japana E-istaro konstatas, ke se la opinio pri E kiel "la eŭropa lingvo" estus alprenata de la plimulto de niaj eŭropaj samideanoj, la disvastiĝo de nia lingvo en la Oriento estus grave endanĝerigata." (El la rezolucio de 21-a Japana E Kongreso, 3 nov. 1933.)

        Eŭropo. v. la rubrikojn pri ĉiu lando.

        Eŭropo ĉe la Abismo. Verkis: Nitti, iama ministrara prez. de Italujo, al E trad. R. Kreuz. 1924, 179 p. "Homo, kiu mem gvidis la sorton de unu el la ŝtatoj de venkintoj, pro sento de respondeco havis la kuraĝon senindulge malkaŝi antaŭ la konscienco de la mondo la frenezecon kaj konfuzecon de la kontrakto de Versailles". (El la Enkonduko.)

        Evoluo de Esperanto. La koncepto pri evoluo propre apartenas al la biologiaj sciencoj, t. e. al la sciencoj, kiuj pristudas la vivantajn estaĵojn. En ceteraj sciencoj, kaj aparte en lingvistiko, la vorto evoluo, same kiel la vortoj organismo aŭ vivanta, pavas esti uzata nur metafore kaj ricevas sian ĝustan kaj precizan sencon nur kompare al sia malo revolucio. Dum revolucio estas ia abrupta, rapida kaj detrua transformiĝo en ia organizaĵo, evoluo estas vico da malrapidaj iompostiomaj ŝanĝiĝoj konformaj al la naturo de la objekto kaj al la vivbezonoj. La karakterizo de ĉia evoluo estas modifiĝo de tio, kio ekzistas, sed modifiĝo poŝtupa kaj supraĵa, ne tuŝanta la esencajn ecojn. Ĉiuj vivantaj naciaj lingvoj evoluas, ĉar tio, kion oni nomas vivanta lingvo, estas lingvo efektive praktike uzata kaj kies normala evoluo estas certigata per interkonsento de opa sufiĉe multnombra kolektivo da uzantoj. Samo okazas pri E: "Ĝi devas, asertas Z, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estis ellaborataj ĉiuj vivaj Iingvoj." Kaj la faktoj plene pravigis la Z-an koncepton. La evoluo de E efektiviĝas per jenaj procedoj: 1) Analoga kaj logika utiligo de ĉiuj eblaĵoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo kaj en ĝia fleksebleco, sed kiujn oni antaŭe ne atentis. Precipe rimarkinda estas la vasta uzado de diversaj afiksoj kiel memstaraj vortonaskaj radikoj (eta, etulo, etburĝo, etskale, ega, egeco, eke, eki, fora, foreco, fia, fiulo, ktp.). El tiu ĉi utiligo de la kaŝitaj eblaĵoj sekvas ankaŭ la forlaso de kelkaj malpermesoj, kiuj estis nuraj naciismoj senkonscie akceptitaj dum la unuaj periodoj sed kontraŭaj al la logiko. Oni povas ankaŭ konjekti, ke kelkaj dubaj formoj kiel kelkiu, multiuj, antaŭ ke, post ke, post ol, sama ol, iŝi, end ktp., ĝis nun apenaŭ uzataj kaj ankoraŭ ne kontrolitaj de la vivo, eble pli poste estos akceptataj. 2) Ĝenerala emo al plej mallongaj formoj, kiel ĉi anst. ĉi tiu, aŭto anst. aŭtomobilo, fora anst. malproksima, eta anst. malgranda; precipe rimarkinda estas la forlaso de la internaciaj sufiksoj aci, ici, uci, (pli konforma al la

instruo de la Fundamento estus la nura forĵeto de i: Ekz. apelaco laŭ la modeloj donaco, kapitulaco, kuraco) 3) Modifo de la signifo de kelkaj radikoj ĉu per plilarĝigo aŭ metaforigo, ĉu per malplivastigo kaj pliprecizigo. Ekz.: Agiti, agordo, angoro, apogi, aroganta, embaraso, ĝentila, komponi, konfuzi, konsenti, neta, prudenta, planto, svati, torenfo, trakti ktp. Oni devas ne konfuzi tiajn akcepteblajn plilarĝigojn aŭ pliprecizigojn de signifo kun iaj signiforenversoj tute kontraŭaj al la Fundamentaj difinoj, kiel uzo de domaĝi kun la senco difekti. 4) Sed la evoluo de E konsistas precipe en la plimultiĝo de la radikaro. Dum longa periodo tiu ĉi plimultiĝo estis malrapida kaj poioma, sed poste ta verkantoj pli kaj pli kutimiĝis enkonduki konstante kaj amase tiel multajn novajn radikojn, ke estus nesingarde konsideri tian torentan inundon kaj senĉesan ŝveliĝon kiel normalan sendanĝeran evoluon de la lingvo. Certo estas, ke E, same kiel ĉiu ajn kulturlingvo, devas kapabli kontentigi la bezonojn de la artisma literaturo. Tamen ni ne forgesu, ke malpfejmulto lernas E-n pro artismaj celoj kaj ke en la beletro kaj la poezio ne kuŝas la ĉefa utileco de lingvo internacia, kies precipaj esencaj kvalitoj nepre estas kaj restos simpleco kaj facileco. La beletristoj ne troigu siajn postulojn. Ne nur enkonduko de senutilaj duoblaĵoj de jam ekzistantaj vortoj estas evitinda kaj anstataŭo de malhelpo, ŝati, malŝpari, esti permesata, malĝoja, malmola, kompatinda per la nelogismoj obstaklo, aprezi, disipi, lici, trista, dura, povra ne estas pliriĉigo sed plibalastigo kaj plikomplikigo de la vortaro, sed ankaŭ trosubtila nuancigo de la lingvo kaj pretendo rekte traduki per aparta vorto ĉiun ajn apartan vorton de ĉiu nacia lingvo ne estas, eĉ laŭ artisma vidpunkto, aprobinda. "Se en E, skribis prave Cart, ni volas esprimi ĉiujn nuancojn de la homa sento kaj de la homa penso, kiujn cetere tradukas plensukcese neniu el niaj naciaj lingvoj, certe nia lingvo fariĝos

pli riĉa ol iu ajn alia, sed samtempe tiel malfacila, ke ĝi ne atingos plu sian klare difinitan ĉefan celon: esti komuna internacia komprenilo por la popoloj. Ĝian socian rolon subpremos la beletristika rolo, kiun oni ne rajtas malŝati, sed kiu tamen devas resti flanka; ornamaĵo tre dezirinda, sen ia dubo utila, sed ne esenca." Ni do daŭrigu permesi, ke ĉiu povu libere proponi novajn terminojn aŭ formojn, kiujn li bezonas aŭ kredas bezoni, sed ni ne akceptu ĉion ajn tro facile kaj senkritike. Ni akceptu nur la novaĵojn necesajn kaj konformajn al la bezonoj de la uzantoj; plie, ni konsideru tiujn novaĵojn kiel definitivajn nur post kiam ili estos kontrolitaj kaj kribritaj de la vivo kaj ankaŭ oficiale konfirmitaj de la Lingvaj Institucioj, supera aŭtoritato registranta la efektivan lingvan evoluon. La evoluo, t. e. la sorto de E kuŝas, kiel diras la Deklaracio de la Akademio, en la manoj de la E-istoj. Tiu ĉi evoluo povas esti normala kaj sendanĝera nur se ĉiuj E-istoj komprenas kaj plenumas sian devon, submetante sin al memvola disciplino, se ĉiuj recenzistoj montras laŭcelan severecon, kaj se ĉiuj gazetistoj kaj verkistoj atentas ne nur siajn proprajn lingvajn bezonojn kaj facilecojn, sed ankaŭ la ĝeneralajn superajn interesojn de la movado. E. GROSJEAN-MAUPIN.

        Evrot (evro) Joseph, (ps. Verto), franco, licea prof. Nask. 13 apr 1859 en Cliambéry, mortis 3 marto 1920 en Bonneville. Gvidis unu el la unuaj kursoj en liceo pri E. (Grenoble 1902). Prez. de grupoj (Grenoble, Chambery). Faris kursojn, paroladojn, artikolojn en francaj kaj E-aj gazetoj, prop. broŝurojn. Tradukis: Brueys kaj Palaprat: Advokato Patelin, 1904. Postlasis kelkajn nepresitajn manuskriptojn (Georges Dandin, de Moliere). L. K 1909.

        Evstifejev Nikolai, ruso. Malnova E-isto, (jam ĉ. 1890), kiu laboris amplekse kaj diversmaniere por E. Kunlaboris je L' E-iste, Juna E-isto, Èeský E-ista, Lit. Almanako d e L. I., S R. ktp.

        Export E-ist aperis en Chicago de jan.-julio 1909 kaj de jan. l922 sept.-okt. l924. Red. E. M. Pope. 4-8 p. 31x23. Pritraktis komercajn, industriajn, eksport-, ekonomiajn, patent- kaj similajn aferojn. P. TARNOW.

        Eyquem (ekem) Daniel, franco, supera juĝisto. Nask. 13 marto 1852 en Bordeaux, mortis 24 jan. 1926 en Paris. Prokuroro en Limoges; li aliĝis al E en 1906 kaj tuj entuziasmiĝis. Vicprez. de la grupo (1907). Dum sia cetera vivo li laboris por la ideo. En 1923 elektita prez. de la SFPE. La tasko estis malfacila. En tiu momento la Societo aliformiĝas; ĝi estis Asocio de individuoj; ĝi fariĝas unuiĝo de grupoj kaj federacioj. Malgraŭ sia aĝo, li akceptis tiun rolon. Plie li pli speciale klopodis letere kaj persone ĉe la registaro kaj la grandaj publikaj institucioj. Al sia arda idealismo li kunigis flaman esperon kaj laborpovon admirindajn.