Da. Per ĝi oni apartigas certan
kvanton en nedifinita (kvazaŭ senfina) nombro aŭ kvanto. Se la
kvanto, el kiu oni apartigas, estas unu tuto, aŭ ĝi estas difinita
(per si mem, aŭ per la artikolo, aŭ per posedaj, montraj pronomoj,
aŭ per ĉiu, ĉiuj,
aŭ per numeralo) oni devas uzi el,
aŭ de.
Ekz.
"du kaj duono da jaroj" (ĉar jaroj
estas nedifinita, senfina nombro, "multe da panoj", "glaso da
vino", "glaso da ruĝa vinoc", "trupo da
soldatoj".
Sed:
"duono de jaro", "kvarono de pano", (ĉar jaro, pano estas difinitaj unuoj), "la grupo de la
kondamnitoj", "peco el tiu tero", "iom el lia mono",
"kvarono de ok".
Specialaj
esprimoj: "nubo da birdoj", "maro da mizero",
"laĉo da koraletoj".
Krome,
per da ni akcentas la kvanton, per de aŭ el la kvaliton. "Roto da
soldatoj" emfazas la roton,
"roto de soldatoj" emfazas la soldatojn.
KALOCSAY.
Dahl (dal) Einar (ps. Valo), svedo,
instruisto en Uddevalla. Nask. 1 marto 1904 en Falun. E-isto de 1921. Estrarano
de S Instr. EF. Prez. de Universala E Pacifista Ligo de 1931. Originalaĵoj
kaj tradukaĵoj, multaj artikoloj.
Dalmau Delfi, kataluno, prof. de
hispana, franca kaj angla lingvoj. Nask. 31 jul. 1891 en Figueres. Fondinto de
Dalmau-Liceo en Barcelona, 1920, kun filioj en kvin aliaj urboj. Aŭtoro de
du katalunaj romanoj. E-isto de 1909. Plurfoje komitatano kaj prez. de KEF.
Fondinto de E movado en Bahia Blauca (Argentino). Kunlaborinto, red. de K. E-isto. Premiito kaj juĝantarano
de la Floraj Ludoj. Kunlaboris al La
Revuo, E, H, D E.
Dambe David, litovo, komercisto. Nask.
en 1895 en Telŝiai. E-isto kaj SAT-ano de 1924. Kunlaboras al la
SAT-organoj. Siajn rakontojn li ĉerpas el la nigrega vivo kaj sorto de la
nigra raso. Kun granda lerto kaj observkapablo li pentras la vivon, animstaton
kaj pensmanieron de la subpremitaj negroj, kiuj sopiras la iaman liberon. La
rakontoj estas interesaj kaj la fakto, ke ili efikas per la forto de la realo,
ne vualante la maljustojn de la "blanka kulturo", altigas iliajn
literaturajn kvalitojn.
EMBA
(SAT).
Dambrauskas Aleksandro, (Dombrovski,
ps. A. Jakstas), litovo, prelato, prof. Nask. 26 aŭg 1860 en Kuroniai.
Ekzilita l889-95 de la rusa cara registaro, ĉar li malpermesis al
katolikaj lernantoj obei ordonon pri vizitado de rus-ortodoksa preĝejo. De
1907 prez. de katolika libroeldona societo kaj red. de diversaj revuoj. Multaj
verkoj en lingvoj litova, pola, rusa, latina kaj E. Kiel studento en la
Petrograda Pastra Akademio en l887 li eksciis pri la apero de E kaj tuj skribis
al Z poŝtkarton kun promeso tuj lerni E-n. Semajnon post la ricevo de la
unua libro li skribis al Z sian unuan poŝtkarton en E (sen eraroj). L. K.
Estis prez. de LEA, dir. de IKA por L-ujo, redaktoro de L Stelo. Verkis la unuan L lernolibron, 1890, Tilsit. Multaj
artikoloj en diversaj E gazetoj. Verkis: du matematikajn libretojn, 1905 kaj
1906; Versaĵareto, 1905, 29 p.; Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj,
215 p. Kunlaboranto de Litova Almanako, 1923.
Damen Henri, nederlandano, komercisto.
Nask. 29 majo 1892 en 's Hertogenbosch. E-isto de 1908. Prez. de NKEL kaj red.
de N Katoliko 1912-16 kaj 1930-31.
Dancu, Marionetoj. Originala novelaro
de J. Baghy. 1927, 176 p. "La
samaj kvalitoj, kiuj distingas lin kiel poeton, montras sin klare ankaŭ
ĉi tie: profunda sento, sincera kor-ektremo kaj plenkora homa komprenemo
por la elpuŝitoj de l' vivo, aparta inklino por la filozofia profundigo de
l' temoj, penetra kaj tial ofte pesimisma vidmaniero, kolora kaj
sukoŝvela, tamen konciza kaj rapida lingvo." (K. Bodó, Hungara
Heroldo, febr. 1928.)
Dandová Ludmila,
ĉeĥoslovakino, fotografistino en Praha. E-istino de 1914, laboras
precipe en katolikaj rondoj, redaktas la bultenon Informilo.
Dansk Esperanto-Blad. Organo de CDEL,
fondita en 1928; formato 23x17 cm. Red. M. Palsberg.
Danubo. 1. Organo de la rumanaj kaj
bulgaraj E-istoj. Bucureŝti. Red. D-ro. Robin. Nur skribita en E. Ĝi
estis la kunigo de Lumo kaj Rumana E-isto, 1-a jaro okt. 1910-
aŭg sept. 1911-11 kajeroj (12 n-roj) 11xIV+360 p.; 2-a jaro dec. 1911-
julio 1912-6 kajeroj, (7 n-roj.) 6xIV.+200 p. 24x16. Krom propagando, kroniko,
organizaj kaj lingvaj demandoj D. enhavis modetajn proz- kaj
literaturaĵojn. - 2. De majo-junio 1931 aperis ankaŭ D monata gazeto
por org. kaj prop. eld. ES "Solidareco", Red. D. Ivanov. 3 kaj po 8
p. 24x16. P. TARNOW.
Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj,
la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la
komedi-verkisto Thomas Overskou
sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed
la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol
Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis.
La unua
dana lernolibro de E, verkita de Christian Nielsen
aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de E
troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de
la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg
ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li
daŭrigis sian laboron kun granda sukceso.
La
konata lingvisto, prof. Otto Jespersen
(aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis
pri E kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata
revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm
Thomsen verkis kaj eldonis broŝuron
pri "la komuna lingvo de la scienco."
Fine en
1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies
unua prez. estis magistro Holger Wiehe
kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar Monster.
Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris
paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster.
En 1907
la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri E
kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin.
Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis
kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez.
fariĝis Svend Rehling. En
laboristaj rondoj gvidis Leo Abraham
kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe.
Ankaŭ
ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder
kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en
Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en
Odense, kie N. C. Carlsen faris
gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n.
Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis
1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo.
En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling
faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300
telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Sehroder Centra Dana E-ista Ligo (CDEL). 1909
fondiĝis "Aaiborg EK" (prez E
Friis), "EK de Vejle" (M.
Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Chr. Heilskov) kaj en 1910 "ES de
Esbjerg." La unua jarkunveno
de danaj E-istoj okazis en Aarhus 1909. Poste en Kopenhago 1910, Odense 1911,
Vejle 1912, Aarhus 1913, Horsens 1914, Odense 1915, Kopenhago 1916, Kolding
1919, Grenaa 1925, Sönderborg 1927, Odense 1928, Holbak 1929, Kopenhago 1930,
Odense 1931, Aarhus 1932, Odense 1933.
Post la
granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli
malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en
Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la
militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por
serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni
informojn al iliaj parencoj.
Post la
apero de Ido venis malfacila tempo
por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen,
kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon
kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan
Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la
ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte
ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto" kiun
vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la
kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino M. Noll,
Kopenhago.
En la
vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per 1a danaj radiostacioj.
Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo.
Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj
monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.)
Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur
kiel ĉiusabata programresumo. 31 dec. 1927 vespere la dana radiofonio
sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj.
Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n.
Ne
ekzistas multaj lernolibroj en dana
lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Packness ne estas multe konataj. La plej
bona estis la lernolibro de Skeel-Giorling. Unua eldono baldaŭ
elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi
ne plu estis eldonata. En 1918 P. Zoffmann
eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. 1924 aperis lernolibreto de M
Noll. 1930 aperis nova lernolibro de L. Friis.
Vortaroj. La unuan E-vortaron eldonis
Skeel-Giorling (1907). En 1909 eldonis K. Bendix sian D-E vortaron. Post la
morto de Skeel-Gibrling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed A. P. Dueholm eldonis bonegan E-D vortaron.
1922 P. Zoffmann eldonis sian vortaron kun E-dana kaj dana-E partoj. Ĝi
estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ
partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj. - Korespondan kurson,
kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre
konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando.
Post
fondiĝo de CDEL aperis multaj danaj E-gazetoj: 1907-12 Dana E-isto, red. A. Nissen, 1912-13 Danlando, sama redaktoro. Dum la
mondmilito ne aperis dana E-gazeto l919-20 E-raporto
de CDEL. 1920-22 denove ne ekzistis dana E-gazeto.1922-26 aperis raporto
pri dana E-movado en ,E' de UEA 1926-28 eldonis P. Neergaard je propraj kostoj
kaj risko "La Forta Voko"-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo
"Sind og Samfund" pri aperigo de "La Forta Voko" en
ĝi, decidis CDEL mem eldoni sian gazeton Dansk E-Blad (dana E-gazeto), redaktoro M. Palsberg, Aarhus.
E-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post
tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute
novan ekzamenregularon. Ĝi konsistas el 3 gradoj: I, II kaj III. La lasta
estas por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en
diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj.
La
stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj.
Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj nepovas esti membroj de CDEL
sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en
Danlando.
En
diversaj urboj fondiĝis laboristaj
grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan
organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj,
faris tiurilate grandan laboron.
En 1929
okazis Ĉe-kurso en Odense
gvidata de T. Morariu. 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je
propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese
faris. Li propagandis kaj instruis en Sönderhorg, Lunderskov, Kolding, Aarhus,
Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg
Ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tiuj pli ol 30
geinstruistoj ne nur lernis la lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ
ĉiuj propagandis kaj gvidis E-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis
Ĉe-instruistino M. Saxl, Berlin,
por gvidi kursojn. Ŝi instruis en Silkeborg, Aarhus, Aalborg, Hobro,
Hjorring, Brönderslev, kaj Randers.
CHR.
HEILSKOV kaj L. FRIIS. Danzig. Libera urbo en la ŝtateto D. kun 238.000
loĝantoj. Laŭ UEA1928 pioniroj estis s-ino A. Tuschinski kaj L. Rajkowski.
DEA estis fondita en 1907 de s-ino Tuschinski. Dum ĝia 25-jara ekzistado
la Asocio plenumadis neinterrompitan varbad- kaj instrulaboron. Okazis kurso en
popolaltlernejo, krom tio por komercistoj, fervojistoj, tramistoj, soldatoj,
policistoj, doganoficistoj ktp. En 1927 (28 jul. 4 aŭg.) tie okazis la
19-a UK kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de B. Aeltermann. Dum
la malfermo C. Lindhagen, ĉefurbestro de Stockholm, parolis E-Iingve. Oni
plantis jubilean kverkon sur la E-Placo, kie staras ankaŭ E-monumento.
Okazis enketo pri la lerneja instruado de E. Por E laboradas krom DEA
ankaŭ Katolika, Laborista, Bontemplana kaj Pacifista Grupoj.
Darberi Francesco, italo,
ŝtatoficisto; fondinto de entrepreno pri elektra lumigo de Tomboj. Nask.
29 marto 1861 en Roma, mortis 1 marto 1930. E-isto de 1903. En 1905 kunfondis E
societon en Roma kaj estis prez. ĝis sia morto.
Datoj kaj faktoj pri la paca movado. De
Nilsson. 1926, 48 p.
"Laŭteme kaj laŭdate ordigita tabelo kaj informaro pri ĉiuj
klopodoj, verkoj, organizoj, konferencoj celantaj al homara paciĝo.
Laŭdinda traduko." (G S, E' 1926, p. 182.)
Davidov Georgo K., armeno. Nask. 1879
en Armavir (Norda Kaŭkazo). Al E aliĝis en 1892. En 1903 venis urbon
Saratov (Ruslando) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905-07. D.
subtenis multajn E-gazetojn, eldonis prop. broŝurojn kaj sigelmarkojn,
E-igis kelkajn literaturaĵojn el kaŭkazaj lingvoj, sed famigis lin
precipe lia unika E-biblioteko, por kiu li penis akiri ĉion presitan en
aŭ pri E. En Berlin 1908 kaj en
Wolfenbüttel 1911 estis eldonita kompleta katalogo de la biblioteko de
D. Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de D. pri eldonitaj
E-lernolibroj, originala kaj tradukita E literaturo ("titolaroj") kaj
pri E-gazetaro. v. Biblioteko de Saratov.
Davidson Tellef, norvego, distrikta
lernejestro. Nask. 1848, mortis 3 okt. 1921. Vojaĝinta sekr. de IOGT.
Elokventa oratoro, kiu multe kaj lerte propagandis per paroladoj kaj per
bontemplana gazetaro. E-isto de 1905. Ellaboris elementan korespondan kurson
1906 kaj fondis koresp. klubon 1907 kun sekcioj en 8 urboj. Verkis N-E vortareton, l907.
Davis (dejvis) Robert Augustus anglo,
romkatolika pastro. Nask. 2 dec. 1860 en Bath. Prez. de Angla Ligo de Katolikaj
E-istoj Artikoloj en The E-ist, 1903.
Ankoraŭ estas aktiva E-isto.
Decourt (dökur) Lucien, franco, prof.
Nask. 3 majo 1868 en Macon, mortis 31 dec. 1923 apud Paris. E-istigita de
Bourlet kiam li estis prof. en la militista kolegio en La Fleche, li havis la
ideon krei Federaciojn kaj organizis ilin. La unuaj estis fonditaj en 1907-08.
Dek ekzistis en 1910.
Degen Artur, germano, popollerneja
instruisto. Nask 6 jun. 1879 en Leipzig. Ekzamena komisaro de la E Instituto
por G. Vigla propagandisto en meza G per paroladoj, montro-lecionoj laŭ la
rekta metodo kaj per gvido de kursoj. Fondis en 1910 la Leipzigan E
Instruistaron. Estis prez. de E Asocio de G Instruistoj. Fondis TAGE en Wien,
1924. Verkis: Kleines Lehrbuch, lernolibro, 1915 ; (kune kun Kotz) Vortareto E-G kaj G-E, E Lernolibro por popollernejoj, 1930-32; Du Fabeloj de Grimm, 1929; La Sorĉistina Kanto, melodramo de
Wildenbruch-Schillings, 1932.
Degenkamp (deĥenkamp) Gijsbertus
Johannes, nederlandano, pentristo. Nask. 24 febr. 1895 en Utrecht. E-isto de
1915. Kunlaboris al Holanda Pioniro, Nederland-E, Holanda E-isto. Red. kun F. Faulhaber la lingvo-aldonon de Laborista E-isto; kaj Utreĥtan E-iston. Aŭtoro de
Konsilanto pri E-gramatiko.
Kursgvidanto kaj prez. de loka grupo.
Degon Paul, franco, d-ro, adv, en
Neully-sur Seine. L. K., UEA-del. Kunlaboris je La Revuo kaj Jarlibro de UEA.
Deguĉi Onisabro, japano, ĉefo
de Oomoto-ismo, prez. de Universala Homama Asocio. Nask. 12 jul. 1871 en
vilaĝo Asao, Kyoto-hu. Eklernis E-n en 1923, kaj samtempe enkondukis
ĝin en O-ismon, kiel la ĉefan lingvon por eksterlanda propagando de O.
1924 fondis E Propagandan Asocion en Kameoka. Verkis : Poemetaroj (por facila memorigo de E-aj vortoj); 1924.
Dejean (döĵan) Pierre, franco,
scienculo. Nask. 11 jun. 1877 en Lussaeles-Chateaux (apud Poitiers).
Inĝeniero, li laboris ĉe la firmo Schneider (le Creusot) ĝis 1914.
Post la milito li eniris en la Universitaton. Prof. ĉe la Scienca
Fakultato en Grenoble, ktp. Sekr., poste prez. de grupoj kaj prez. de la
Burgonia federacio ĝis 1912. Kreis en 1913 la sekcion de fizikistoj kaj
ĥemiistoj de ISAE. En 1932 komitatano de ISAE. Fervora propagandisto.
Sciencaj artikoloj en Scienca Revuo.
Deklaracio. Romano verkita de T. Ariŝima, el la japana trad.. T. Toogu, 1924, 125 p. "Romano sub
formo de leteroj interŝanĝitaj de du junuloj, kiuj fine
malkaŝiĝas kiel amkonkurantoj. Adeptoj de psikoanalizo trovos
argumentojn en la senkaŝa konfeso de junulo pri knabecaj amdeziroj."
(G S., ,E' 1924, p. 188)
Deklaracio de Boulogne. En la unua
kunsido de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 7 aŭg. 1905, Z legis sian
deklaracion, kies teksto iom ŝanĝita de la komitato, estis prezentita
al la kongresanoj de Boirac en la kvara kunsido en ĝia definitiva formo
kaj akceptita de la kongreso. La D. fariĝis kvazaŭ lingva E-ista
"Kredo". Jen estas ĝia tuta teksto:
"Ĉar
pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni
subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la
mondo, kunvenintaj al la internacia kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer,
trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni
la sekvantan klarigon:
l. La
Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la
popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn",
donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu
povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie
diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti
publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj.
Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun
la Esperantismo, estos lia afero pure privata,
por kiu la Esperantismo ne respondas.
2.
Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio,
ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta,
kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la
lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo
efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj
rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la
amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos
al nenio kaj ke la celo povas esti atingata nur per laborado praktika, jam de
longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia
disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.
3.
Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu
fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun
lingvon, tial Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilato
materiala, nek en rilato morala.
Materiala
mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas
eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li
deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj
de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la
mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj
verkistoj en tiu ĉi lingvo.
4.
Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta
homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al
la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia Esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola
unu folon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la
lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esperanto", en kiu
neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la
reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per
la vortoj "tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de
Esperanto". Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu
materialo, kiu troviĝas en la "Fundamento de Esperanto",
ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la
plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro
plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi
kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verko de la kreinto
de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone
konas ĝian spiriton.
5.
Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon
Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva
societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne
deviga."
Deklaracio pri homaranismo. De Z. 1913,
14 p. "Li ne nasku al matura E malpli aĝan fraton, kiu deprenas de la
amata unuanaskito la patrajn karesojn." ktp. (N. K., L. 1. 1913, p: 469.)
Delegacio. En 1900 francoj L. Couturat
kaj L. Leau, eluzante la lingvajn malfacilaĵojn en int. kongresoj, dum
tutmonda ekspozicio en Paris iniciatis Delegacion por alpreno de la lingvo int.
La delegitoj 17 jan. 1907 fondis ĝin kaj ellaboris programon kun la celo -
peti Int. Ligon de Akademioj (fonditan 1900) elekti Lingvon Int., aŭ, se
tiu rifuzus, mem krei komisionon por la elekto. Ĝis okt. 1907 Couturat
kolektis sub la deklaracio pri dezirindeco de lingvo int. subskribojn de 307
societoj kaj 1251 scienculoj. Multajn subskribojn havigis e-istoj N.
Evstifejev, rusa e-isto, monsubtenis Couturat per pluraj milfrankoj. Per tiu
mono estis eĉ dungita sekretario, angla e-isto. Couturat diplomate
asertis, ke E havas ĉiujn ŝancojn triumfi, kaj nur pro taktiko li ne
malkovras sian laboron por E. En 1906 la Delegacio petis Int. Ligon de la
Akademioj fari la elekton. 29 majo 1907 la lasta rifuzis, decidinte (12
kontraŭ 8 kaj 1 detena) ne pridiskuti demandon pri lingvo int. 25 jun 1907
Couturat aranĝis etekton de 12-ana Komisiono de la Delegacio (la
kandidatoj ricevis pli ol 242 voĉojn el 253 balotantoj kaj el 331 delegitoj).
La e-istoj elektis dum la UK en Cambridge specialan komisionon por trakti kun
la Delegacio. La Delegacia Komisiono kunvenis l8 foje en Paris 15-24 okt. 1907
por ekzameni la proponitajn sistemojn de lingvo int. Laŭ peto de Z mem E
estis defendata de L. de Beaufront, la 2-a patro de E. Ne povantaj veni Parizon
kelkaj anoj sin anstataŭis per aliaj personoj. 29 okt. 1907 dum la lasta
kunsido la ĉeestantaj 9 anoj W. Ostwald, L Couturat, L. Leau, Baudouin de
Courtenay, O. Jespersen, Dimnet, P. Hugon. G. Moch, Rodet ĉiesvoĉe
akceptis principe E-n, sed sub la kondiĉo de kelkaj ŝanĝoj
efektivigotaj de la Konstanta Komitato, laŭ la senco difinita en la
konkludoj de la raporto de la sekretarioj (Couturat kaj Leau) de la komisiono
kaj de la projekto "Ido", provante interkonsenti kun la E-ista L. K.
Samtage en la Konstantan Komitaton estis elektataj: W. Ostwald, prez.,
Baudoŭin de Courtenay, O. Jespersen anoj; L. Couturat, L. Leau,
sekretarioj. Poste oni alelektis L. de Beaufront "pro lia speciala
kompetenteco". 2 nov.1907 la Konstanta Komitato informis oficiale pri
ĉio Z kaj E-istan L. K. kaj petis respondi antaŭ 6 dec. La decido
prokrastiĝis, ĉar L. K -anoj respondis malrapide. 14 dec. W. Ostwald
deklaris, ke la Konstanta Komitato de nun agos libere kaj rezervas al si la
rajton sin turni al la publiko en ĉiu formo opiniata utila. 7 jan. 1908
prez. de E-ista L. K., E. Boirac publikigis la respondon: el 61 L. K.-anoj nur
8 plene aprobis la Delegaci-reformojn en E. 18 jan. li deklaris al la Konstanta
Komitato, ke konsente kun Z kaj plimulto de la L. K-anoj al E-istoj ne eblas
fleksiĝi sub postuloj de la Delegacio. Samdate Z alvokis per
"Cirkulera letero al ĉiuj E-istoj" resti fidelaj al E, ĉar
nur per severa unueco estas akirebla konfido de la mondo. La tasko de 1a
Delegacio estis nur elekti, sed ne reformi. 29 marto 1908 Z rifuzis la nomon E
(reformita) por la nova lingvo. Oni ĝin poste nomis definitive
"Ido". Ĝis majo 1908 L. de Beaufront energie kontraŭbatalis
reformojn en E. Nur tiam li demetis la maskon kaj deklaris, ke aŭtoro de
Ido estas li. Ĉ.. 20% de gvidaj E-istoj komence transiris al Ido. Poste la
% de idistoj-eks-E-istoj malkreskis ĝis 3-5%. El 307 societoj ĝis
1910 nur 14 aprobis Idon. La rompo inter la Delegacio kaj e-istaro estas
klarigebla per tio, ke ambaŭ flankoj esperis venki apartiĝinte de la
alipartianoj. T. INDRA. Noto de M. C.
Butler. La "Delegitaro" estis unu-homa afero, sen kunvenoj aŭ
difinita regularo. La unu klara regulo, ke aŭtoroj de lingvoprojekto ne
rajtas partopreni, estis rompita. El la 12 membroj de la komitato nur du estis
lingvistoj, kaj nur 4 partoprenis; oni aldonis nomojn de anstataŭantoj
aŭ novaj membroj sen rajtigo. La fina rezolucio estis voĉdonita de
nur tri el la 12 plus 4 anstataŭantaj kaj la sekretarioj. Oni sendis al la
L. K. 25 kopiojn de la projekto, por disdoni ilin mter 100 membroj de la L. K.
(loĝantaj ankaŭ ekster Eŭropo) kaj postulis respondon post unu
monato.
Delegito de UEA, estas reprezentanto de
la Asocio, plenumas la servopetojn de la membroj, enkasigas la kotizojn kaj
laŭ propra iniciato klopodas por UEA en taŭga maniero laŭ la
cirkonstancoj. Ĝi estas honora ofico, plenumata por pruvi al la skeptika
mondo la utilon de la lingvo per ĝia organizaĵo. Ĉiu membro de
UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj, sed la
uzanto devas repagi la elspezojn de la delegito, rezultantajn de la petita
servo. Oni povas peti informojn pri komerco, industrio, trafiko, laboro,
dungado, salajroj, vojaĝoj, turismo instruado, junulaj, studentaj kaj
virinaj aferoj ktp. Oni ne povas peti informojn pri komerca pagokapablo; morala
indeco de persono (konfidencaj informoj). Tamen, tiuokaze la delegito rajtas
interrilatiĝi kun loka agentejo, kiu sin okupas pri tio. La delegito
ankaŭ rajtas rifuzi servojn, kies plenumon li juĝas kontraŭa al
sia konscienco aŭ honoro. (Laŭ la praktitika gvidilo: La Servaro de UEA, 1932.)
Delegitoj rajtigitaj. v. Organizo.
Deligny (dölinji) Ernest, franco, licea
prof. Nask. 9 dec.1864 en Fauquembergues (apud Boulogne-sur-Mer): Direktis dum
30 jaroj sportajn societojn. Estis Volapükisto; li fariĝis E-isto en 1900.
Propagandisto, fondis grupojn kaj, kun kelkaj samideanoj, la nordfrancan
federacion (1908), kies prez. li estas. Kreis en 1908 la Norda Gazeto, kiu ĉesis aperi en 1914 kaj reaperis en 1930.
Gen. sekr. de la XII. U. Kongreso (Hago,1920); organizis 4 E-ajn ekspoziciojn
en Saint-Omer kaj Boulogne-sur-Mer. Li verkis Cours elémentaire d'E,
1905; Traduko el la greka lingvo. Ranratbatalo,
1908; La vivo de liceano, dialogoj
1925; Traduko de Dumas: Tri rakontoj
1933.
Delmas Gabriel, franco, direktoro de
presejo. Nask. 12 aŭg. t861 en Bordeaux. Okupas sin ankaŭ pri teknika
instruado, kaj precipe pri ekonomiaj kaj sociaj demandoj. Patro de la revuo
"Sud-Ouest Economique". Lia patro estis kreinta la famajn
"Tableaux auxiliaires Delmas" (Delmas'aj Helpaj Bildoj) por instruado
de vivantaj lingvoj per senpera metodo. Estante el la unuaj francaj E-istoj, D
kreis tiajn bildarojn kun libreto koncerne la lingvon E, kun kunlaboro de
Beaufront. Li publikigas artikolojn pri E.
Demandaro, pri la historio, literaturo
kaj organizaĵoj de E por ekzamenoj. Kompilis R. de Ladevèze, reviziis kaj kompletigis A. Göhl. 1923, 112 p. Lerte aranĝita manlibreto.
Demarcy (dömarsi) Léon, franco,
juristo. Nask. 1 apr. 1860 en Breteuil (apud Amiens), mortis 25 febr. 1928.
Propagandis fondante grupojn en Norda Francujo kaj skribante artikolojn. Verkis
kun Dumenil L' E sans maitre, 1917.
Demarest (demare) Louis, franco,
instruisto. Unu el la kunfondintoj de SPPE, 1898 kaj el la unuaj
propagandistoj, nome en "Journal des instituteurs"; 1899. Prezidis la
grupon de Reims ĝis 1902, poste forveturis al Konakry (Gvineo).
Demidjuk G., ruso. Estis red. de La
Nova Epoko, S. R., Bulteno de CK SEU, kunlaboris je La Ondo de E, S-ulo, E Hejme. Verkis Radio-E kun E-rusa radiovortareto, 1926, tradukis Ŝtato kaj revolucio,1926 kaj Pri religio, 1929, ambaŭ de Lenin
kaj Komunista movado, historia skizo,
1923. Estas L. K.
De Paĝo al Paĝo. Literaturaj
profiloj de L. Totsche pri Baghy,
Bodó, Hilda Dresen, Engholm, Jean Forge, Hohlov, Kalocsay, Kenelm Robinson, R.
Schwartz, Sturmer kaj Szilagyi. 1932, 120 p. "Ĝia eldono signis
literaturan daton, ĉar ĝi estis la unua serioza provo altigi nian
kritikadon ĝis kritik-arto, kian oni trovas en la kulturlingvoj."
(Artikolo de Johnson en la Facila Legolibro 1932 p. 60.)
Deshays (dehe) René, franco, licea
prof. Nask. 11 febr. 1870 en Sens. Okupas sin ankaŭ pri muziko, pri
kooperacio kaj pri Libera Penso. Fondis plurajn grupojn en Orient-Francujo.
Sekr. kaj red. de la bulteno de la societo "Libera Penso"
(1907-1914). Krom diversaj E-istaj muzikaĵoj li verkis: Traduko de
Chateaubriand: Aventuroj de l' lasta
Abenceraĝo, 1907. Popola Frazlibro, 1908.
Deŝkin Georgo, ruso, oficisto.
Nask. 23 febr. 1891 en Vilno. E-isto. de 1908. Kune kun litovo Kepalas kaj polo
Niewenglowski li fondis Vilnan societon E-istan, estis delegito de UEA. En
1909-15 kaj poste en 1922-23 li presigis multajn originalajn versojn en E
gazetaro. Tiujn versojn distingas tre delikata lirikismo, flua kaj eleganta
bonstilo, simpleco kaj melodio. La temaron de Deŝkin limigas tamen la
nuraj motivoj pri amo kaj naturo. En kondiĉoj de rusa revolucio tia temaro
ne multe harmonias kun la epoko kaj do D. jam delonge nenion plu verkis. Solan
tributon al la revolucio li faris per sia ruslingva poemkolekto En tiaj tagoj, 1917. Liaj versoj en
aparta libreto aperis en 1912. En 1922- 27 D. estis komitatano de Tutruslanda
unuiĝo de poetoj. N. NEKRASOV.
Deubler (dojbler) Konrad, germano,
telefonteknikisto ĉe la poŝto.. Nask. 30 okt. 1885 en Rosenheim.
Politike kaj sindikate agas en la laborista movado. E-isto de 1911. Organizis
post la milito la laboristan E movadon en Bavarujo. Kunfondinto de SAT. Red. de
Arbeiter E-isten 1927-29. Post la
skizmo en LEA li aniĝis al Socialista E Asocio, kie li estras grupon kaj
regionon. Verkis lernolibron, (1927)
kaj multajn artikolojn pri E en socialistaj gazetoj.
Deutsche Esperanto Buchhandlung estas
fondita en 1908 kaj funkcias de tiu tempo en Leipzig, vendante E-librojn.
Deutsche Esperanto Centrale v.
Friedrich Ellersiek G.m. b. H.
Dévay (devai) Leó, hungaro, hospitalkuratoro.
En 1927 aperis de li la unua parto de detala H-E Vortaro.
Devjatnin Vasilij Nikolajeviĉ,
ruso. Nask. en 1862 kaj pasigis siajn infanjarojn en la sovaĝa Orlova
regiono. Fariĝis instruisto de la latina kaj rusa literaturoj en Kiew,
poste en Vilna. Antaŭe li estis Volapükisto. En 1891 li ekkonis E-n. Post
unu monata studado li jam tradukis la poemon de Lermontov: Anĝelo, presita en jul. n-ro de La E-isto. De nun li fariĝis korespondanto, poste amiko de Z.
partoprenis la 1-an UK kaj iĝis LK. Ĉe la UK 1911 gajnis la unuan
premion de lit. konkurso. El Antwerpen, laŭ la invito de Sebert, li iris
Parizon, kie dum unu jaro vigle laboris por E; poste piediris (kun la turka
E-isto Roman) dum 42 tagoj al la Krakova UK. Post ia kongreso laboris en
München por la entrepreno Parkurbo
Esperanto (v.), post kies fiasko li vojaĝis al Leipzig por labori en
la E-a Instituto. Fine de jul. 1914 li ekveturis al Paris por la UK, sed nokte
la vagonaro estis haltigata, ĉiuj al-Parizaj vojaĝantoj estis
arestataj kaj per longaj flankvojoj oni resendis ilin al Leipzig. D.
fariĝis militkaptito en urbeto Traunstein apud Leipzig ĝis 1918. Post
la unua jaro D. povis daŭrigi sian E-istan agadon, donis E-lecionojn al
germanaj suboficiroj, ricevis eĉ salajron. En 1918-22 li laboris en
Leningrad, gvidis kursojn, estris societon ktp.; de tiam li vivas en Kiew. La
literatura agado de D. estis ampleksa. De li aperis en Fund. Krestomatio versaĵoj originalaj kaj tradukitaj kaj la
originala rakonto Arturo. Tradukis la
poemon de Lermontov: Demono (1894, 57
p., la 73-a libro E-a); verkojn de Puŝkin: Boris Godunov, 1894-95; Poltava,
1906; Ruslano kaj Ludmila; kaj
multajn aliajn poemojn rusajn kaj alilingvajn. Verkis la komedietojn
originalajn: Edziĝo; Nefinita dramo;
La instruita mimikisto; verkis la rakonton en versoj Nevola mortiginto, 1896; kaj Unuaj
E-Satiroj, 1919. Kolekto de liaj lit. verkoj aperis en kvar volumoj de
Plena Verkaro (1906-11, 584 p.). Aliaj verkoj: Prop. piedvojaĝo al la oka, 1913 (94 p.); Elementa E-a Sintakso, 1924; E-a
Afiksaro, 1914; lernolibroj por
rusoj. Kunlaboris al La E-isto, Ondo de E,
ktp.
(Mallongigita
laŭ la artikolo de D. V. Ĉeĥoviĉ, LM, 1931, p: 118.)
Devoj de la Homo. Penso kaj agado. Dio
kaj Popolo. De G. Mazzini, el la
itala trad. M. Arabeno. 1922, 164 p.
Eldonita en 10 000 e-roj per publika monkolektado kaj senpage dissendata.
(Okaze de la kvindeka datreveno post morto de la fama batalanto por la
libereco.)
Dia Regno. Organo de KELI, fond. en
1908; formato 28x22 cm. Red. Pau1 Hübner.
Diablidoj. Rakonto por la klasbatala
junularo. Originale verkita de Barthelmess.
1928, 48 p. Aventuroj de la "ruĝaj pioniroj" dum ekskursoj.
Facila stilo.
Diakonov P., ruso, d-ro, prof. de
ĥirurgio ĉe la Moskva Univ. Nask. en 1855, mortis 21 dec. 1908. Dum
junulaj jaroj malliberigita kaj ekzilita. En sia gazeto
"Ĥirurgio" li faris resumojn en E. 26 sept. 1908 okazigis kunvenon
de Moskvaj kuracistoj dediĉita al la prop. kaj praktika aplikado de E
inter la kuracistoj.
Dibuk. Inter du mondoj. Teatraĵo
de S. Anski, el la juda trad. Lejzerowicz. 1927, 96 p. "Hebreaj
moroj, tradicioj, kredoj kaj eĉ superstiĉoj. La traduko estas tre
bona". (G. S., E' 1927, p: 162.)
Dickinson (dikinsn) George, skoto,
ekspoŝtoficisto. Nask. 10 junio 1865 en Haddington. E-istiĝis en
1910. 14 jarojn prez. kaj nun hon. rez. de grupo Leith.
Dietl (ditl) Wilhelm Ernst,
aŭstro-germano, d-ro, ĉefstaba kuracisto en pensio. Nask. 23 dec.
1852 en Bosing ĉe Pressburg (tiam en Hungarujo). En 1887 ellernis
Volapükon kaj estis sekr. de V. Asocio en Wien. E-isto de 1908. Estis prez. de
EG en Graz kaj en 1926 prez. de Aŭ. E Kongreso.
Dietterle (diterle) Johannes, germano,
d-ro fil., prof., supera studkonsilisto en studejo por fraŭlinoj. Nask. 7
aŭg. 1866 en Chemnitz. Estis direktoro de la Saksa E Instituto. Fondis la
E Instituton por la G Respubliko kaj estis ties direktoro LK, estis vicprez. de
la Akademio; komitatano de UEA; prez. de la UK en Nürnberg, 1923; prez. de la
Interfoira Komisiono; gvidanto de la kunlaborado kun IALA; kunlaboranto de la
firmo Hirt; gvidis E kursojn ĉe la radio-sendstacio en Leipzig ktp.
Organizis tutmondan statistskon pri la E-istoj en 1928. Kunlaboranto de
diversaj gazetoj. Verkoj. Goldschmidt-Thora: Bildotabuloj por la instruado de
E, 1921; La Vendreda Klubo, 1921; Originala Verkaro de Z, 1929 (unu el la plej
gravaj verkoj pri E-ismo); kelkaj prop. kaj gram. verkoj.
Diez Felikso, hispano, instr., prof. ĉe
komerca universitato. Nask. 29 ju1. 1889 en Villaviudas. Publikigis hispane
diversajn lernolibrojn kaj multajn verkojn trad. el germana, rusa, franca kaj
angla lingvoj. E-isto de 1906, L. K. de 1921. Instruis E-n en publikaj
lernejoj, gvidis ĉiutagan E-an fakon en hispana ĵurnalo kaj
"praktikan metodon" de E. Kunlaboris je L. M. kaj aliaj revuoj.
Disertacioj (por akiri doktoran
gradon). Ili povas esti trispecaj: a, disertacio kun resumo de l' enhavo en E
ĉe la fino de la kajero; b, la temo mem estas pri E, ekz. la lingvo kiel
objekto de l' studo, ĝia utilo, socia signifo; c, la detaloj de la
studobjekto estas ricevitaj per enketo dank' al E, per delegitoj de UEA, ktp.
En UEA-Jarlibro 1930, p: 40, estas troveblaj aŭtoroj kaj titoloj de 6 tiaj
disertacioj.
Diservoj. Katolikaj. La unua kat. diservo en E okazis dum la unua UK en 1905
en Boulogne sur Mer, en la preĝejo de S. Nikolao, al kiu estis invititaj
ĉiuj kongresanoj, ankaŭ Z ĝin ĉeestis. Sed la episkopo de
B. s. M. ankoraŭ ne permesis prediki E-lingve. Dum la 2-a UK en Genève,
pastro Peltier ricevis de Papo Pio X-a
la aprobon al sia laboro, kaj dum la kat. diservo li la unuan fojon predikis
E-lingve. Depost tiam ĉe ĉiu UK la katolikoj okazigis regule siajn
diservojn, dum kiuj predikis en E diversnaciaj pastroj. En 1907 Richardson,
belga, Frohns, germana; 1908 Kanoniko Pichot el Monaco; 1909 Bazilio kaj
Sacher, hisp. Post la kongreso en Barcelona, 15 sept. 1909 Pro Marko Lliro en
Montserrat. Hisp. predikis tre elokvente, post kio Pro Richardson per solena
beno inaŭguris la standardon de IKUE. En 1911 Richardson kaj Parker,
angla; 1912 J. Szurek, pola, 1913 J. Lajos, hung. Certe tre grava kat. diservo
okazis 26 aŭg. 1913 en Bern, kiu estis funebra diservo pro la subita morto
de Richardson, prez. de IKUE. Ankaŭ ĉi tiun diservon ĉeestis Z
kun sia familio. En 1925 predikis Pro Carolfi, itala, 1927 Pro Cseh hung., 1928
Font Giralt, hisp., 1929 Pro Holik, hung., 1930 Pro Gaffey, Irlando, 1931 d-ro
Kukulko, pola, 1932 d-ro Christanell, Aŭstrujo, 1933 la ĉina
franciskana monaĥo J. B. Kao.
Depost
1910 la kat. E-istoj dum siaj int. kongresoj ĉiam okazigis diservojn.
Predikis i. a.: 1910 Richardson, 1911 Richardson kaj Parker, 1912 Parker kaj
Bianchini, itala, 1913 Bianchini kaj Carolfi, 1920 (Hago) Pro Lutkie kaj Poell,
ned. 1922 Meŝtan, Aŭstrujo, 1923 Mons. Giesswein, hung., 1924
Carolfi, 1926 Ramboux, franca kaj Carolfi 1927 Font Giralt kaj Carolfi, 1928 F.
Giralt kaj Verschure, ned, 1929 prof. Schmalbaug, Aŭstr., Poell, Ramboux,
kaj F. Giralt, 1930 Ramboux kaj Kiglits (Ákos., hung).
Tre
menciinde estas ankoraŭ, ke Pro Decoene, belga misiisto en la urbo
Brandaro, Manitoba-ŝtato, Kanado, uzis praktike E-n en ĉiuj Diservoj
inter siaj paroĥanoj el ĉ. 17 malsamaj lingvoj: li tie
kateĥizis, predikis kaj admmistris la sakramentojn E-lingve. Same faris
Pro Jubenville en Saint Félix, Kanado; kaj aliaj misiistoj en Ĥinujo.
Frato
W. van ZON.
Laŭ
la Konversacia Gazeto, (1931) la unua
Diservo kun E-lingvaj kantoj okazis 26 okt. 1896 en la katolika preĝejo de
Smolensk (Rusujo).
Protestantaj.
E
ĝis nun nur private estis uzata en prot. Diservoj. Laŭ mia scio la
unua prot. Diservo en E okazis en la 2-a UK en Genève, 1906. Predikis pastro
Schneeberger. Sekvis en 1907 la Diservo dum la 3-a UK en Cambridge; predikis
pastro Rust. Grandioza Diservo okazis en la 4-a UK en Dresden, kie laŭ
tiamaj informoj preskaŭ 2000 personoj ĉeestis en la fama preĝejo
"Kreuzkirche". Oni prezentis la belegan oratorion de Schubert
"La Ĉiopovo", kiu estis tradukita en E. Predikis pastro Kühn.
- En la pluaj kongresoj ĉiam okazis prot
Diservo. La LKK-j afable aranĝis ĝin kaj la ekleziaj komunumoj de la
kongresurboj permesis la uzadon de la preĝejo. La Kristana E-ista Ligo
Int. (KELI) dum la UK en Paris, 1932, decidis, ke estonte ĝi aranĝos
la kongresajn prot. Diservojn sub propra respondeco. Tiu en la 25-a UK en Köln
bone sukcesis; predikis pastro Koopmann, la ĥoro de la Blu-Kruc-Societo
kantis du psalmojn en E. - Krom la kongresaj Diservoj okazis ankaŭ
privataj, precipe en Anglujo, kie prot. E-istoj jam de 1907 aranĝis
Diservojn.
P.
HÜBNER.
Ekde
1909 en London okazas seninterrompe ĉiumonataj Diservoj. "La Diservo
estas definitive kristana laŭ karaktero sur la bazo de la Biblio kaj la
Apostola Kredkonfeso; sed tute nesekta. La kondukanto, memorante, ke
partoprenas homoj kun diversaj religiaj kredoj, celas trovi la aferojn
komunajn, kaj eviti diskutonaskajn temojn." La tuta Diservo okazas en E-a
lingvo. Ĝin partoprenas homoj el multaj diversaj kristanaj sektoj,
predikis eĉ romkatoliko. Ordinare ĉeestas nuntempe preskaŭ 100
personoj. Loko de la Diservo de kelkaj jaroj: la preĝejo St Ethelburga, 72
Bishopsgate, E. C. 2. Sekr. de la Diserva Komitato: 1909-33 M. C. Butler.
Laŭ
M. C. B.
Hebreaj. La unua hebrea Diservo dum UK
okazis en 1912 en Krakow. Predikis Saphra. Sekvis pluaj Diservoj.
Dmitriev Vladimir, ruso,
inĝ.-konstruisto. Nask. en 1870. Aliĝis al E en 1907, gvidis en
Petrograd multajn kursojn. Li verkis E-R
vortareton; Grafikajn figurojn de la
kresko de ES-j kaj gazetaro. Kunverkis prop. verkon.
Dobravc F., financa inspektoro en
Maribor (Jugosl.). Prop-isto. Verkis post la milito slovenan gramatikon de E
kaj vortaron.
Döhler (doler) Walter, d-ro, germano.
Laboris multe por E, speciale sur la radio-kampo. Verkis E kaj Radio 1928, kunlaboris je Int.
Scienca Revuo, Wüster-Vortaro. L. K.
Dokumentoj de Esperanto. Kunmetita de A. Mobusz, 1921, 200 p. informilo pri la
historio kaj organizo de la E-a movado. Enhavo: Historio de L. I de Leibniz ĝis
la nuna tempo; Biografio de Z; La unua tempo de E en Germ.; Einstein; La unua
E-ista gazeto; Hachette kaj E; La UK-j; Kongresparoladoj de Z; regularoj,
leteroj ktp., kiuj havas dokumentan karakteron.
Dokumentoj de Komunismo, SAT, 1923, 132
p. Enhavo: K. Manifesto de Marx kaj Engels; Konstitucio de Ruslanda Soveta
Respubliko; Programo de Rusa K. Partio; Manifesto de K. Internacio.
Domac Julio, kroato, d-ro kuracisto.
Mortis en 1933. Prez. de ES en Zagreb, 1923-27. En 1924 red. de konkordo. Bona parolanto.
Dombrovski, v. Dambrauskas.
Domènech (domeneĉ) Mas Artur,
kataluno, librotenisto, prot. de latina lingvo, kunred. ĉe sindikalistaj
ĵurnaloj. Nask. 13 jul. 1878 en Barcelona. E-isto de 1914. Konstanta
kursgvidado. Estis prez. kaj sekr. de Int. Floraj Ludoj, sekr. de KEF, prez. de
l' loka EG. Tri monatojn post sia E-iĝo li gajnis la naturan floron dum
FI. Ludoj. Depost tiu tempo (1919) li fariĝis flua kaj lerta E-poeto kaj
gajnis ankoraŭ trifoje premion dum la Fl. Ludoj.
Domingues (domingiŝ) Carlos,
brazilano, d-ro, advokato, prez. de BKE depost 1923, vicprez. de BLE,
ĉefdel. de UEA, red de Brazila E-isto. Reprezentis la registaron ĉe
la 18-a kaj 21-a UK-j. LK de 1932. Kunredaktas kompletan Portugala-E vortaron.
Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Domo de Esperanto, societo en Paris por
disvastigo de E. (v. Francujo.)
Domo de Homamo, v. Oomoto.
Don Juan. Komedio de Molière, el la franca trad. Boirac. 1906, 108 p. "La rakonto
rememorigas al ni la scenon muzike prezentitan per la genio de Mozart. La
mirinda fleksebleco de la lingvo vidigas per la diversaj interparoloj inter la
kamparaninoj, ktp.a (D. H. L., British E-ist, 1906, p: 101)
Donker Hendrik Sierik, nederlandano,
supera poŝtoficisto. Nask. 25 febr. 1889 en Amsterdam. Estis sekr. de la
NSE, reprezentanto de ILEPTO kaj estrarano de loka grupo. Kompilis
broŝuron N-lingvan Kial E-instruo en
1a unuagrada lernejo?
Dor Henri, sviso, d-ro, kuracisto.
Nask. 4 okt. 1835, en Vevey, mortis 29 okt. 1912. Fama oftalmologo: li studis
en dek Universitatoj de sep, landoj; en 1866 vokita de la Berna Universitato,
li direktis tie la instruadon de la oftalmologio. En 1876, vokita de Lyott-aj
profesoroj, li fondis gravan senpagan oftalmologian klinikon, kiun li direktis
ĝis sia morto. Li estis prez. de "Medicinaj Sciencoj", ktp. - Sciencemulo,
artemulo, li estis ankaŭ poligloto, flue parolis kaj skribis dekunu
modernajn lingvojn, kaj legis la latinan kaj la grekan. En 1902, jam
sesdek-sepjara, post parolado de Boirac en Lyon, li aliĝis al E, kaj estis
unu el la unuaj membroj de la Lyona grupo, baldaŭ li prezidis ĝin,
poste li fariĝis vicprez de SFPE, kaj rapide akiris nediskutatan
aŭtoritaton. En l908, kunfondinto de TEKA, kies prez. li restis ĝis
la morto; li redaktis ĝian oficialan bultenon. Li propagandis per paroladoj
kaj gazetartikoloj, kaj igis favoraj al E multajn scienculojn. Pro lia
aĝo, lia boneco, la glorkrono de liaj blankaj haroj ĉirkaŭ nobla
alta frunto, oni nomis lin "la patriarko de la dua generacio de
E-istoj". LK, 1905.
L.
BASTIEN.
Dore Fernand, franco, fabrikisto de
trikotaĵoj. Nask. 19 marto 1860 en Fontaineles-Gres (apud Troyes), mortis
7 febr. 1922 en Troyes. Fondis en 1920 la muzikan Konservatorion de Troyes.
Prez. societojn turistajn kaj sportajn. Fondis en 1904 la grupon de T., kiun li
prez. ĝis la morto. Multaj paroladoj en la regiono, kunlaboro en E
gazetoj. Trad. kelkajn broŝurojn.
Döring Franz, germano, komercisto.
Nask. 5 aŭg. 1889 en Helmstedt. E-isto de 1908. Organiza kaj instrua
laboro en Berlin, de 1917 en Konigsberg, de 1919 en Freiburg (Baden), kie li
fondis novan grupon. Kursoj, ankaŭ por blinduloj. Tradukaĵoj en
manuskripto. Liaj edzino kaj filino estas E-istoj.
Dottarelli Primo, italo. Nask. 1 dec,
1864 en Roma, mortis 6 dec. 1919. E-isto de 1905. Vigla kaj fervora prop-isto.
De 1905 konsulo, poste del. de UEA en Roma ĝis sia morto.
Dover. Havenurbo, banloko kaj
fortikaĵo en Anglujo; 42.400 loĝantoj; loko (kune kun Calais) de la
unua iom grava int. E-a kunveno. v. Calais.
Dratwer Isaj, hebreo, bakteriologo.
Nask. 1 jan. 1905 en Warszawa. Fervora prop-isto. Prez. de l' Akademia E Rondo.
Sekr. de komitatoj postkongresaj en 1927 kaj 1931. Ofte aperigis artikolojn
(leterojn) en HDE, P E-isto, k. a.
Aparte eliris Noveloj el la rusa de
Romanov, 1932.
Dreber Leopold, (pseŭdonomo: Leo
Turno) hebreo, d-ro, advokato. Nask. 24 okt.1896, loĝas en Krakow. Aktiva
cionisto, multe verkis en la antikva hebrea lingvo. E-isto de 1911. En 1912 dum
la UK en Krakow li jam estis ano de la organiza komitato. En 1918 li instigis
al eldono de E-a Voĉo kaj estis
la red. dum kelkaj jaroj. Ano de la ekzekutiva komitato de PED. Lia unua
tradukaĵo aperis (el la germana) en 1913 en Juna E-isto. Poste multaj aperis en P E-isto, E Voĉo, E
Triumfonta, HDE, k.a. Li verkis ankaŭ prilingvajn studartikolojn. En 1922
aperigis kompletan lernolibron por
poloj, (eliris jam 4 eldonoj), en 1925 superan kurson de E, en 1931 anekdotaron
"Studo per Rido". Multaj
kursoj. L. K. Kunlaboranto de la Enciklopedio.
Dresden. Urbo en Germanujo,
ĉefurbo de Saksujo, 632.700 loĝantoj. 4-a UK 17-22 aŭg. 1908,
1368 kongresanoj el 40 landoj; unua kunveno de UEA; E-teatraĵo kun famaj
aktoroj.
Dresen (drezen) Helmi, estonino,
oficistino. Nask 4 jul. 1892 en Kolga. E-isto de 1912. Fond. membro kaj
multjara estrarano de "Espero" en Tallinn, EAE kaj ETK. Ĉefdel.
de UEA peranto de SAT. Kunred. de Informoj
de EAE. Kunlaboranto de LM kaj aliaj gazetoj. Kunaŭtoro de E-Estona
Vortaro VoKo kaj Estona Antologio. Depost la mondmilito "la animo de la E
movado en Estonujo", tra kies manoj iras la fadenoj de la E laboro. Gvidis
multajn kursojn. L. K.
Dresen Hilda, (ps Hido) estonino,
radiotelegrafistino. Nask.11 majo 1896 en Kolga, Harjumaa. E-isto de 1913.
Kunlaboranto de L. M. Ektradukis en 1922. Ŝi estas nia plej aktiva
verkistino. Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma sento,
riĉa rimtrova preteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca
ĉarmo de l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco,
ia lingva malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas
en ŝiaj originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en L. M. En ili ekparolas
la melankolio de l' malgajaj nordaj pejzaĝoj, melankolio, kies sincerecon
kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ek-eklubiloj de l'
vivĝojo kaj vivovolo. Pri ŝia vasta kulturo atestas ŝia
plurlingva literatura orientiĝo. (Ŝi tradukis el la estona, liva,
rusa, germana lingvoj.) Ŝiajn tradukojn ampleksas la jenaj volumoj: Marie
Under: Elektitaj versaĵoj
(1929), J. Barbarus: Horizontoj
(1931), Estonaj kantoj (1931), Estona Antologio ( 1932). TOTSCHE.
Drezen, Ernst, sovetiano, latvo,
inĝeniero. Nask. 1892 en Liepaja-Libau (Latvio), lernis en reallernejo en
Kronŝtadt kaj en teknologia instituto en Petrograd. En 1915-17 fenriko de
rusa armeo, en 1918-21 okupis diversajn postenojn en Ruĝa armeo. En 1921-24
laboris en Centra ekzekutiva komitato de Sovetoj. De post 1924 laboras en
scienca kampo pri racia labororganizo kaj pri lingvistiko. En 1926-30 dir. de
l' instituto de komunikado (poŝto, telegrafo, telefono, radio), poste
vicdir. de trusto "Orgenergo" speciala redaktoro de la eldonejo pri
administra tekniko, prof. de Moskva universitato kaj de aliaj teknikaj
altlernejoj, estrarano de Sovetunia societo por kultur-rilatoj kun eksterlando
(VOKS) k. a. E-isto de 1910. D. estis prez. de Peterburga Societo "Espero"
1917-19, unu el iniciatintoj de ESKI en l919. Ĉe la 3-a Tutruslanda
kongreso E-ista en Petrogrado 1921 li estis elektita prez. de Centra Komitato
de SEU tiam fondita. De tiam senŝanĝa gvidanto kaj inspiranto de la
tuta Sovetunia E movado. Aŭtoro de diversaj gravaj verkoj pri E: unika kaj
plej kompleta Historio de la
Mondolingvo, priskribanta ĉiujn konatajn projektojn de lingvo universala
(1931); Analiza historio de E movado
(1931); Skizoj pri teorio de E
(1931); Zamenhof - bioideologia studo
(1929); La vojoj de formiĝo kaj
disvastiĝo de la lingvo int. (1929) k a. De post 1929 LK kaj akademia
korespondanto por rusa lingvo. N. NEKRASOV
Droogendijk C. Ch., nederlandano.
Mortis. Prop-isto en la provinco Zeeland Laboris i. a. sukcese por E ĉe la
Konsilantaro N. kontraŭ la milito kaj trad. por ĝi artikolojn en E
gazetoj. Aŭtoro de E-aj kantoj.
Drudin (drüden) François, franco, borsa
kunagento. Nask. 15 nov. 1866 en Riom apud Clermont-Ferrand); mortis 3 okt.
1926 en Lyon. Dum preskaŭ 25 jaroj li batalis por E, propagandis precipe
per tre multaj paroladoj en la Lyona regiono. Prez. de la "Amicale
E-iste" de 1909 ĝis la morto, kaj de la Federacio E-ista Rodana, kiun
li fondis en 1908.
Dua Libro. Eldonita de Z komence de
1888. Dato de la cenzura aprobo: I8 jan. 1888. Ĝi estis verkita nur en E
kaj havis la jenan titolon: D-ro Esperanto. Dua Libro de l' lingvo internacia.
Kajero n-ro 1, kosto 25 kopekoj. Varsovio 1888. Tiu ĉi broŝuro (50
p.) devis esti unua parto de libro, enhavonta ses kajerojn, aperontajn dumonate
dum 1888. En la antaŭparolo (16 p.) la aŭtoro respondas publike al
ĉiuj skribintoj, ne povantc respondi aparte je diversaj demandoj, proponoj
de reformoj en la lingvo ktp. Krome la libro enhavis tradukon de La ombro de Andersen, Popoldirojn, trad. de Hemza, Kanto de studentoj kaj tradukaĵojn
el Heine de K. D. (l. Privat, I p: 34-36. La tuta antaŭparolo en OV, p:
21--29.)
I.
ŝIRJAEV.
Dubois (dübüa) René, franco, komerca
direktoro. Nask. 16 sept. 1886 en Saint-Amand-les-Eaux (apud Lille).En 1906
fondis E-grupon en tiu urbo, kaj en 1908 helpis fondi la Federacion de Norda
Francujo. Redaktis kun Couteaux la revuon Vekiĝo.
En 1921 estis unu el la reorganizintoj de la Federacio de la Pariza regiono. Li
partoprenis en la fama "Verda Kato". De 1920 sekr. de 1a Pariza grupo
kaj red. de la monata Paris-E. Li
helpis al la organizo de la X Kongreso en Paris, 1914. De 1925 franca
reprezentanto en KR. Li redaktis en 1929 la konatan "Projekto
Dubois", kiu celis la unuecon de la movado, kunfandante en unu solan
Asocion la duspecajn sendependajn organojn (Naciaj Societoj kaj UEA). Dum la
Pariza Kongreso la 4 aŭg. 1932 la KR adoptis laŭ lia propono la
"Konvencion de Parizo", kiu nuligis la kontrakton de Helsinki. La
ĝenerala Estraro elektis Komisionon por redakti la novajn statutojn; D.
estis elektita prez. Ĉar la novaj statutoj ne kontentigis ĉiujn
faktorojn, alia konferenco okazis en Geneve 22 majo 1933. Tie interkonsento
estas subskribita, kiu estis la bazo de la interkonsento de Köln. En tiu
kvarjara diskuto D. ĉiam energie partoprenis.
L. BASTlEN.
Duchochois (düŝoŝŭa)
Maurice, franco, direktoro de akvoglaciejoj. Nask. 6 jun. 1862 en
Boulogne-sur-Mer. Eksjuĝanto ĉe la komerca tribunalo en Boulogne, kaj
ŝipekipisto por fiŝkaptado. Unu el la organizintoj de la unua UK,
iniciatinto de la E-ista standardo (v.). Sur liaj ŝipoj flirtis je la unua
fojo la E-ista flago. Prez. grupon en B.
Dueholm Anton Peder, dano, instruisto.
Nask. 4 dec. 1882 en Sevel. Kiel junulo li vojaĝis multe. En 1910 komencis
ellabori artan lingvon. La 4 dec. 1910 li fariĝis E-isto. Eldonis E-D Vortaron, 1912.
Dufrenne Jean, Baptiste Betfort,
nederlandano, ĉefoficisto ĉe la poŝto. Nask. 7 jan. 1884 en
Leiden. Ĉefdel. de Ilepto, korespondanto kaj patrono de ICK. Faris prop.
paroladojn kaj gvidis kursojn.
Du Majstro-noveloj de Th. Storm el la germana trad. Heitmüller 1929, 158 p. "La unua: La blankĉevala rajdanto estas vere
klasika, tipa norda novelo. Ĝi priskribas la heroan bataladon de la
frizlandanoj kontraŭ la norda maro. La stilo estas tre konciza kaj
sugestiva." (Halka, Hungara Heroldo, 1930, n-ro 5.)
Du mil Novaj Vortoj, ĉerpitaj el la
verkaro de d-ro L. Zamenhof,
netroveblaj en la Universala Vortaro (v.) kun tradukoj en franca, angla,
germana, hispana, itala, rusa kaj pola Iingvoj. Kun referencoj montrantaj la
lokon, kie ĉiu vorto troviĝas. Kompilis Boulet. 1908, XV kaj 72 p "Oni ne povas konsideri kiel
oficiala, kiel "deviga" ĉiun vorton de d-ro Z, kaj nia majstro
mem protestis kontraŭ tiu teorio." (Th. C., L. I. 1908, p: 482 )
Duobla akuzativo. Du rektaj
komplementoj apud la sama verbo, ekz: "oni min sciigis gravan famon"
Ĝi estas gramatika eraro. KALOCSAY.
Duoblaj literoj. Z en la Fundamenta
Vortaro ne faris vortojn kun DL-oj samaj; anstataŭ kollego, intelligenta li
prenis kolego, inteligenta. Sed
ĉi tiu utilisma principo nenie estas deklarita kiel regulo kaj ankaŭ
Z mem uzis poste DL-ojn en vortoj, kiuj transskribite unulitere estus samformaj
kun vortoj jam ekzistantaj en la lingvo (brutto, netto, mokko, bullo, finno,
villo).
Pri
ĉi tiu demando okazis diskuto ankaŭ en la L. K. (Oficiala Gazeto, dec
1911), kie Esselin protestis kontraŭ
la vortoj villo, regatto, bullo,
enkondukitaj en la Marista Terminaro. LK-anoj Nylén, Ellis, Villanueva, Boirac,
Mybs, Inglada, Cart samopiniis kun Esselin, sed ne povis proponi taŭgajn
vortojn. Kontraŭe Christaller, Evstifejeff, Ĉefeĉ, Wackrill kaj
Grabowski voĉdonis por la DL. Evstifejeff
opiniis: la DL-oj saĝe evititaj en la komuna vortaro, ĝuste pro tio
povas servi kiel distingiloj de int. homonimoj. Villo, villa, villano estas pli oportunaj, ol vilao, vilaa,
vilaano. Wackrill same opiniis. Grabowski akcentis, ke pli bone estas sekvi la
ekzemplon de Z, kiu en siaj vortaroj ne kripligis ĉi tiujn int. vortojn
per la senmotiva elimino de la DL.
KALOCSAY.
Dupuis (dŭpŭi) Marcel,
franco, inĝeniero de fervojoj. Nask. 25 febr. 1880 en Paris. Propagandas ĉefe
sur la kampo de fervojoj kaj turismo per artikoloj, paroladoj, organizo de
karavanoj, ktp. Vicprez de la Pariza grupo. Gen. sekr. de ISAE.
Dürer, Albrecht. Lia vivo kaj elekto el
liaj verkoj. Verkis F. Nüchter, trad. el la germana de kelkaj. 1911, 95 p. kaj
54 tabuloj kaj bildol. Formato 33x26. Luksa, serioza eldonaĵo pri la fama
mezepoka pentristo. Modela teksto. - Alia verko pri D. verkita de Koch, 1923 (?), 48 p. Dudekok bildoj pri
liaj verkoj kun biografio kaj klarigo.
Durieux (dŭrjö) Firmin, franco,
instruisto, lernejestro. Nask 21 jan. 1857 en Bruille (apud Lille).
Interisiĝis ankaŭ pri pedagogio, stenografio, interhelpado. E-isto de
1898. Per senĉesa klopodo li sukcesis konvinki sian inspektoron kaj
organizi instruadon de E ĉe unuagradaj lernejoj, kun ekzameno kaj diplomo.
Tiu provo, kiu daŭris ses jarojn, ĝis la mondmilito, kaj tre bone
sukcesis (vidu Gautherot, "La question de la langue int.") kredeble
la plej grava iam farita, restas kiel valora pruvo de la profito, kiun povas
alporti la enkonduko de E en la lernejojn. En 1907, D. fondis kun kolegoj la
int. Asocion de Instruistoj kaj ĝian organon, la Int Pedagogian Revuon, kaj estis ilia sekr. Multaj artikoloj en
E-istaj gazetoj.
Durrant Ernest Donald, anglo,
asekuristo. Nask. 24 jul. 1907 en Woodbridge. Okupas sin aparte pri nacigazeta
propagando. Pro liaj klopodoj la angla Unio por la Ligo de Nacioj nun instigas
la Ligon rekonsideri la helplingvan demandon. Artikoloj en HDE.
Duval (düval) Maurice, franco, oficisto
ĉe borsagento. Nask. 8 febr. 1904 en Paris. Propagandas precipe en la
skoltaj kaj lernejaj medioj. Direktas la E-an fakon en la franca revuo por
lernejoj "Les Heures Nouvelles". Gvidas plurajn kursojn en gravaj lernejoj, kaj la perkorespondajn
kursojn de l' "École Universelle."
Duviard (düvjar) Ferdinand, franco,
licea prof. Nask. 11 jun. 1889. Verkisto, romanisto. E-isto de 1905, skribis en
multaj gazetoj: okupis sin pri junularo; kun Pichon fondis "Franca
Federacio de junaj E-istoj" kaj redaktis: Juneco, 1909-10. Estis L. K, tuj post la milito eksiĝis.
Duyos Sedö (dujos) Rafael, hispano,
infanteria kolonelo. Nask. 27 apr. 1879, mortis antaŭnelonge. Malnova
E-isto, gvidis kursojn, verkis bonan gramatikon. Aŭtoro de Prozo kaj Verso (kun Inglada.)
Dzika 9. en Warszawa. 21 jarojn (l895-1916)
loĝis tie Z kaj ĝi estis pilgrim-revo de ĉiuj E-istoj. Nuntempe
la strato portas la nomon: "Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa". En tiu domo
Z havis du loĝejojn. Sur la dua etaĝo estis lia privata loĝejo
kaj sur la unua (identa) estis lia laborejo, kliniko. De ambaŭ
loĝejoj la fenestroj eliras al la strato Pawia (la domo staras angule de
Pawia). En la angulo de l' fronto ĉe Pawia flanko, apud la strata
tabuleto, estas videbla bela marmora tabulo (l00x70 cm.) kun kvinpintaj steloj
kaj surskribo (pollingve): "En tiu domo loĝis d-ro Ludwik Zamenhof,
nask. 1859, mortis 1917, kreinto de la int. lingvo Esperanto."(E-lingve):
Internacia Esperanta Postkongreso. Varsovio 9. VIII. 1931. Nuntempe la privata
loĝejo - ekde l916 - estas translokigita al str. Krolewska 41, sed la
kliniko funkcias ankoraŭ ĝis nun. Dum longa tempo la klinika
loĝejo servis kiel kunvenejo kaj adreso de l' Varsovia ES Konkordo.
E.
WIESENFELD.