Ĉ
ĈAE: Ĉeĥoslovaka-Asocio
E-ista, v. Ĉeĥoslovakujo.
Ĉaĉe Ints, latvo,
kompostisto. Nask. 23 apr. 1895. E-isto de 1911. Kursgvidanto, precipe inter
blinduloj kaj junularo. Verkis lernolibron
kaj trad. tragedion el latva lingvo. J. Rainis - Amo estas pli forta ol morto, 1933.
Ĉe Andreo, v Cseh
Ĉefeĉ, ps. de H. F. Höveler,
v.
Ĉeĥoslovakujo. La unua
ĉeĥlingva lernolibro aperis en 1890. Eldonis ĝin je propra risko
kaj per propra mono laboristo Fr. Val. Lorenz,
kiu presigis ĝin ĉe Fr. Hoblík en Pardubice. La broŝuro
kaŭzis preskaŭ neniun resonon. La aŭtoro, konvinkita socialisto,
baldaŭ poste estis suspektata de tiama aŭstruja polico, ke li
partoprenas en nacie kaj socie revolucia konspiro kaj li elmigris Brazilon.
En 1900
eldonis juna instruisto Theodor Ĉejka
en negranda urbo Bystr~ice p. Host detalan ĉeĥan lernolibron (188p.;
kunverkintoj: V. Bilík kaj J. Holub.). Ĉejka trovis eminentan
kunlaboranton en sia kolego Josef Krumpholc,
kiu helpis lin ĉe novaj eldonoj de la lernolibro. Ambaŭ aŭtoroj
daŭre plibonigadis sian verkon. Ĉejka sciis organizi presadon kaj
vendadon de lernolibroj kaj vortaroj diversampleksaj kaj donis tiamaniere al
unuaj propagandantoj tre bonajn ilojn. Fina eldono de lia detala lernolibro
estis la kvara aperinta 1908. En la sama jaro aperis ankaŭ detala Vortaro
E-ĉeĥa de C~ejka. (170 p)
En nov.
1902 komencis Ĉejka eldoni tri gazetojn: Revuo internacia estis destinita por tutmonda e-ista publiko.
Ĝia ĉefa kunlaboranto estis Ivan
Seleznjov, kiu tiam vojaĝis tra la mondo kaj haltis en ĉeĥaj
landoj. La revuo havis du "aldonojn" aparte aboneblajn: Bohema e-isto por propagandi inter
ĉeĥoj, kaj Germana e-isto
inter germanoj. De la Revuo int. aperis kvin numeroj bele presitaj kaj kun
rimarkinda enhavo. De la Bohema e-isto unua jarkolekto kaj de la dua 9 n-roj,
de la Germana e-isto 5 n-roj.
Organizo
de la movado komenciĝis en 1901, kiam estis en Brno (Brünn) fondita la unua
klubo nomita: "Unua societo de aŭstriaj e-istoj". Fondis kaj
gvidis ĝin tipografo J. Kajŝ
kaj ĵurnalisto Karel Pelant. Tiu
ĉi verkis (laŭ Einstein) kaj eldonis la unuan prop. kaj informan
broŝuron. En la sama jaro komencis en Praha dekok-jaraj junuloj Eduard Kühnl, studento de alta teknika
lernejo, kaj Fr. Barth, komerca
oficisto, kolekti interesantojn pri E kaj publikigi artikoletojn en
ĵurnaloj duarangaj. Kolektintaj areton da adresoj la du pioniroj fondis E‑istan
klubon en Praha, fonda kunveno okazis 9 dec. 1902, ĉeestis 15 personoj, el
kiuj restis aktivuloj por plua tempo sole tri: Barth, Stan. Kamaryt, Kühnl. Prez. fariĝis librovendisto Ed. Weinfurter, al kiu imponis la nombro
de la ĉeĥaj lernolibroj venditaj en lia butiko. Sed li ne sciis
organizi la novan klubon por interna funkciado kaj ekstera laborado. Tion faris
nur Vojte~ch Kraus, dua prez. de la
klubo, elektita 17 jun. 1903. Sekr. de la Klubo estis komence Kühnl kaj post li
Kamaryt. Sekvis prelegoj kaj kursoj.
La
unuan publikan prelegon havis en tiam tre laŭmoda "Virina klubo"
univ. studento Kamaryt en 1904. En 1901-1904 ekatakis kelkaj propagandantoj la
publikan opinion per gazetaj artikoloj. En tiu sfero plej aktivaj estis tiam
studento de alta teknika lernejo H. K.
Bous~ka en Praha, kaj instruisto J.
Svac~ina en C~. Bude~jovice. La klubo en Praha fariĝis ankaŭ
baldaŭ centro de tendencoj organizi la movadon inter ĉeĥoj.
Laŭ
iniciato de Kühnl ĝi decidis eldonadi novan ĉeha-E-an gazeton kaj
fondi nacian centran societon.
La
fondo de nova gazeto kaj proponata organiza principo trovis kontraŭstaron
de amikoj de C~ejka kaj de Bohema E-isto, pro kio naskiĝis malpacoj kaj
fine rompo inter ĉ. E-istoj rezultinta en fondo de du naciaj centroj
("Unio" de lokaj kluboj kaj "Asocio" de individuoj) kaj
eldonado de du prop. gazetoj. En jan. 1907 eldonis Kühnl la unuan n-ron de
"Oficiala organo de bohemaj E-istoj C~asopis
c~eských esperantistu~". Tiu ĉi ĉeĥa-E-a monata revuo
aperadis sub redakto de la eldonanto ĝis la mondmilito. Kaj en okt. 1908
komencis Kamaryt kaj Bous~ka eldoni monatan revuon por prop. de E inter
ĉeĥoj "Bohema E‑isto,
C~eský esperantista" (daŭrigo de la revuo de C~ejka). Sub nova
gvido aperis kvar jarkolektoj, la lasta (sesa) en 1912. En 1908 estis fonditaj
du konkurencaj naciaj societoj: "Bohema Unio E‑ista" kaj
"Bohema Asocio E-ista". La Unio elektis kiel prez. prof. Dr. Václav Rosický, kiel oficialan
organon la gazeton de Kühnl. La gvidantaj personoj en ĝi estis Kühnl kaj Karel Procházka. La gvidantoj de la
Asocio estis Bous~ka, Kamaryt, Dr. Josef
Barvír~ kaj financa oficisto Mil.
Schmidt. Ambaŭ naciaj centroj akre konkurencis ne unusole en varbado
de membroj sed ankaŭ per prop. faroj.
Tial
estis E-ista vivo inter ĉeĥoj tre vigla. Oni eldonis prop-ilojn,
lernolibrojn, vortarojn, literaturaĵojn. La plej gravaj estis: Detala
lernolibro de Kühnl, Ĉeĥa-E-a vortaro de Kühnl-Procházka,
broŝuro "Slovakoj ka Magiaroj" de Bous~ka, kolekto de
ĉeĥaj "informaj flugfolioj", ĉ. traduko de la traktato
de Unuel "Esenco. . .", "Rakontoj" de Arbes, tradukitaj de
Josef Grn~a, ĉ. eldono de la "Fundamento" de Kühnl ktp. Da
lernolibroj por ĉeĥoj aperis antaŭ la milito 14.
Por
slovakoj eldonis kiel lernolibron slovakan tradukon de la
"Fundamento" d-ro Albert S~karvan helpata de rusa E-isto Evstifejev. La libro aperis en
Turc~iansky Sv. Martin en 1907. (Dua eldono 1918 en Chicago.) Aperis en tiamaj
slovakaj gazetoj kelkaj artikoletoj, sed pli ofte nefavoraj.
Germanoj
kaj hungaroj loĝantaj en la landoj nun ĉeĥoslovakujaj
partoprenis tiam la movadon pere de sialingvaj grupoj kaj asocioj, tial oni
raportas pri ilia agado sub aliaj titoloj. En nuna ĉefurbo de Slovakujo
Bratislava (Pozsony, Pressburg) estis fondita loka E-ista grupo de István Nagy-Molnár kaj Emil Wanitsek. La grupo funkcias
ĝis nun kaj estas daŭre gvidata de la dua de la fondintoj. El
sukcesoj de la germanoj estas menciinda starigo de la E-monumento (la unua en la mondo) en bohemia banloko Frantis~kovy Lázne~ (Franzensbad).
Propagandis ĝian konstruon kaj kolektis monon por ĝi UEA-del. kaj
prez. de la loka grupo Jakob Hechtl,
bavara fervojoficisto. La monumento estis solene inaŭgurita dum la IV-a
Aŭstruja E-kongreso pentekoston 1914.
Jam en
antaŭmilita periodo oni propagandis en fakaj medioj. Kun sukceso estis
inter ĉeĥoj prilaborataj jenaj tri fakoj:
Virinoj. Jam en 1904 estis fondita
"Unua virina klubo E‑ista" en Praha. Ĝia gvidantino estis Matylda Krausová, edzino de Vojte~ch
Kraus. Ŝi aktive kunlaboris en multaj aliaj E-istaj entreprenoj. Gravan
apogon ricevis la movado per persista agado de Julie S~upichová, instruistino, kiu veninte 1911 en Praha
baldaŭ fondis novan "Rondeton de E-istinoj", kiu fariĝis
tre potenca fokuso, en kiu kuniĝadis kaj el kiu eliradis iniciatoj por
laboro inter virinoj.
Blinduloj. Baldaŭ post fondo de la
Klubo en Praha kelkaj iaj membroj komencis kontakton kun blinda instruisto en
la Blindula Instituto Klar, K. Em. Macan,
muzika komponisto sufiĉe ŝatata. Li fariĝis konvinkita E-isto
kaj lia kunlaborado kun E-istoj vidantaj havis rezultojn utilajn por la movado
same kiom por blinduloj. Jam en 1904 li aranĝis helpata de Kühnl kaj V. Riegel kurson por flegatoj de la
Instituto Klar. Depost tiu tempo restis la E-kursoj daŭra aranĝo en
tiu instituto. Nombro de ĉ. blindaj E-istoj kreskis tiom rapide, ke en
1922 estis fondita "Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj
E-istoj". (SOĈNE) Jam pli frue (1920) eldonadis societo
"ĉeĥa blindula preso" kiel aldonon al sia reliefe presita
gazeto monatan E-an gazeteton Aŭroro.
SOĈNE eldonis en reliefe blindula skribo ampleksajn verkojn (lernolibrojn
vortarojn ktp). El la vidantaj E-istoj kunlaboris kiel gvidanto prof. Stan. Stejskal helpata de f-ino Boz~ena Vlc~ková, post lia morto 1929 Vuk Echtner.
Laboristoj. En 1911 fondis juna
fervojoficisto Fr. J. Chaloupecký
"Laboristan unuiĝon E-istan", kiel fakon de socialdemokrata
kleriga asocio "Laborista akademio". En 1912 komencis Chaloupecký
eldoni ĉeĥan prop. gazeton La
kulturo. La nova gazeto, kiu senkaŝe turnis sin al laboristoj
konsciantaj pri sia aparteno al la batalanta klaso, trovis rimarkindan resonon.
Sed Chaloupecký post neplena jaro transiris al Ido. "La kulturo"
restis fidela al E kaj daŭrigis sian ekzistadon sub redakto de Robert Sáda kaj Josef S~ídlo. Kelkan tempon redaktis ĝin ankaŭ R. Fridrich. Ĝi aperadis ĝis
la mondmilito. Ankaŭ fundamentoj metitaj per laborado en tiu ĉi sfero
montriĝis solidaj. Post milito tuj ekstaris en Ĉ. diversaj laboristaj
E-grupoj, kiuj jam en 1920 kuniĝis en "Laborista Ligo E-ista en
Ĉ." precipe sub gvido de J.
Pech el Plzen~. Ĝi funkcias ĝis nun kontentige kaj eldonas por
informo de siaj membroj ciklostilitan Bultenon de L. L. E. (en 1933 sesa
jarkolekto); en 1933 eldonis ĉeĥan tradukon de broŝuro de Lanti.
Inter laboristoj-E-istoj daŭras disputoj pri la socialismaj kaj naciismaj
vidmanieroj. En 1932 estis fondita konkurenca nova "Ĉeĥoslovaka
Laborista Asocio E-ista" en Ústí n. L. (Aussig). (Membro de ISE).
La
ĉeĥaj E-istoj klopodis jam frue akiri aprobojn de ĉeĥaj
eminentuloj aŭ montri taŭgecon de E por propagandi la naciajn
politikajn idealojn en fremdlando. Oni sukcesis ricevi de kelkaj univ.
profesoroj subskribojn sub deklaron de la Delegacio
por akcepto de int lingvo kaj aprobajn deklarojn de kelkaj eminentuloj por E.
El ili la plej grava estis artikolo verkita de la ĉeĥa filozofo Fr. Krejc~í (Bohema E-isto, 1908). Tre
grava sukceso estis kontakto kun "Nacia
konsilantaro ĉeĥa", komitato, kiu volis esti kaj ofte estis
rigardata kiel la plej alta aŭtoritato en naciaj problemoj. Ĝi eldonis
en 1911 E-lingvan broŝuron pri "Popolsumigo en Aŭstrio" (de
J. Hantich, trad Rud. Hromada). E-ista Klubo Praha en 1906 dum preparado de
Aŭstria ekspozicio en London kunlaboris sukcese kun la ĉeĥa fako
kaj ricevis pro tiu laboro honoran diplomon. Pri sokola kongreso en 1912 estis
eldonita E‑lingva propagandilo, kiu elvokis viglan korespondadon. Deklaro
por E de londona urbestro Sir Vezey Strong apogis menciinde situacion de la
movado dum lia vizito en Praha 1911. Komitato de la granda "jubilea"
ekspozicio en Praha 1908 eldonis E-lingvan prospekton, kiu kaŭzis, ke
venis tiam al Praha 214 fremduloj-E-istoj. Specialan atenton pri prop.
taŭgeco de E kaŭzis ne sole en ĉeĥaj landoj, sed ankaŭ
en la tuta Eŭropo la per E-a paroladvojaĝo de d-ro Aug. Pitlik, kiu, kiel unua
Eŭropano, la l7. XII. 1912 ekvojaĝis el Praha por E-e kaj lumbilde
propagandi la kulturajn, historiajn, kaj naturajn memorindaĵojn de sia
patrujo. Ĝis la 30. V. 1913 estis aranĝitaj entute 33 paroladoj en 32
urboj de 11 eŭropaj ŝtatoj. La paroladoj estis tradukitaj en 10
lingvojn naciajn.
La eksplodo
de la mondmilito haltigis inter
ĉeĥoj preskaŭ komplete la movadon, kiu estis tiom vivanta. El la
societoj vivetis sole Rondeto de E-istinoj kun S~upichová. La popola revuo Rozkve~t publikigadis ŝian kurson
de E, el kiu rezultis ampleksa korespondado de la aŭtorino kun legantoj de
la kurso precipe el milita kampo. Nur en fino de 1917 komencis Kamaryt provojn
revivigi la Boheman Asocion E-istan. Kiam en fino 1917 la polica premo
ĉesadis, komencis movetiĝi ankaŭ E-istoj. En Plzen~ proponis B. Titl kaj Fr. Kavan eldoni prop. gazeton kaj ricevinte aprobon de kelkaj
E-istoj en Praha ili eldonis kun E-ista klubo en Plzen~ kiel eldonanto en marto
l918 la unuan n-ron de La Progreso,
"monata organo bohema". La gazeto aperas ĝis nun.
Ankaŭ
en komenco 1918 kunvenis en Praha reprezentantoj de ambaŭ tiamaj naciaj
societoj Unio kaj Asocio kaj decidis kunfandi la du soeietojn tuj, kiam post la
milito estiĝos nova ĉeĥoslovaka ŝtato. La esperoj
plenumiĝis kaj la du societoj kunfandiĝis en l920, kiam la 1-an de
feb. 1920 estis oficiale fondita Ĉeĥoslovaka
Asocio E-ista. Prez. estis elektita registara konsilisto Josef Eiselt, vicprez. Kamaryt (en
Bratislava), ĝenerala sekr. Rudolf Hromada. Partoprenis la laborojn de la
Asocio precipe sindone komitatanoj el diversaj jaroj: Bous~ka, O. Ginz, Josef Friedrich, R. Herzigová,
Kraus, Pitlik, O. Sklenc~ka, Stane~k, Fr. Slavík, Jar. S~ustr, A.
Tarantíková k. a. ĈAE daŭre tenis gvidan lokon en organizado de
la movado. Baraktado kontraŭ seninteteso kaj inerteco eĉ kontraŭ
ia speco de ĵaluzo de la lokaj grupoj postulis multan paciencon kaj
persistemon. Oni provis diversan aranĝon de la kotizoj. De la komence
postulataj 2 Kĉ po membro de la loka grupo oni venis en 1933 al 16 Kĉ
po membro individua kaj 10 Kĉ po ano de la grupo aliĝinta korporacie.
En 1933 pagis kotizojn (po 16 Kĉ) 505 membroj. Tamen la gvidantaj personoj
sciis kolekti tiom da rimedoj, ke la Asocio povis disvolvi agadon tre ampleksan
kaj akiri rezultojn en tre diversaj sferoj. La administron multe malhelpas
nepersisto de anoj. En fino de 1931 estis sole 36 membroj, kiuj pagis kotizon
seninterrompe depost ta fondo.
"La
Progreso" ankaŭ post fondo de la Asocio aperadis en Plzen~ sub
redakto de Titl. En 1921 komencis
komercisto O. Adámek en Praha eldoni
kaj Bous~ka redakti monatan gazeton en ĵurnala formato Ĉeĥoslovaka gazeto kun aldono Nova Eŭropo. Tiu ĉi intencis
esti "E-a tribuno de malgrandaj nacioj". La gazeto aperadis ĝis
komenco de 1923, sume 14 n-roj. En sept. 1920 komencis S~upichová eldoni
ĉeĥlingvan prop. monatan revueton Esperantský
zpravodaj (E-a raportanto por ĉeĥoj), kiu aperadis dum 3 jaroj
ĝis dec. 1923. Ambaŭ gazetoj publikigadis informojn pri la Asocio
varbante por ĝi inter la legantaro same kiel "La Progreso". Sed
en 1923 ankaŭ tiu ĉi gazeto jam tre suferis pro financaj mankoj. De
ĝia sesa jarkolekto aperis sole 6 n-roj. Tiam post sensukcesa propono de
la ĝistiama eldonanto al ĈAE Hromada helpata finance de kelkaj amikoj
transprenis ĝian eldonadon. La Progceso fariĝis oficiala organo de
ĈAE. La unua n-ro sub redakto de Hromada aperis en nov. 1923 en Praha. En
jan 1925 komencis ĈAE eldoni sian Bultenon en La Progreso. Tio daŭris
ĝis marto 1933, kiam estis decidite eldonadi la Bultenon sendepende de La
Progreso kaj sendadi ĝin senpage al la membroj. Hromada estis ĝenerala
sekr. ĝis 1931. Dum diversaj jaroj multe helpadis lin O. Ginz, kiu estis
poste ĝen. sekr. dec. 1931- marto 1932. Post li estis tiu funkcio
dividita; oficialan parton transprenis S~ustr, administran Slavík. Post Eiselt
fariĝis en 1930 prez. Kamaryt. Kasisto estis ĝis 1927 Fr. Novák, post li estis la funkcio
tenata kvazaŭ provizore, nur en 1930 akceptis ĝin Sklenc~ka.
La germanoj en Bohemujo kunigis en 1913 la
grupojn en "Landa asocio de germanaj E-societoj en Bohemio". Post la
milito oni ŝanĝis (1920) la titolon laŭ la nova stato:
"Ligo de germanaj E-societoj en Ĉ." En 1924 estis reorganizita
la tuta movado inter la germanoj en Ĉ. La reorganizita societo
"Germana E-Ligo en Ĉ." konsistas sole el individuaj membroj.
Ĝia unuaprez. kaj reorganizinto de la postmitta movado estas ĝis nun
inĝ. Gustav Scholze, prof. de
germanlingva supera industria lernejo en Liberec (Reichenberg). Krom li
funkciis kiel dua kaj tria prezidantoj d-ro Josef
Fischer, prof. en Weidenau, Franz Ulbert,
poŝtdirektoro en Karlovy Vary (Karlsbad), Josef Süsser, prof. en Z~atec (Saaz), Rudolf
Fenzl, fervojisto en Plzen~, Heinrich
Müller, direktoro en Ústí n. L. (Aussig), Franz Benisch, direktoro en Moravská Ostrava, Rudolf Horn, ŝparkasa direktoro en Krnov (Jägerndorf), Hans Klinger, supera dogana oficisto en
Podmokly (Bodenbach). Sekretarioj estis Karl
Schüller, Fritz Michalek, Rud. Rössl, f-ino M. Kirsten; kasistino f-ino M.
König.
Krom la
nomitaj funkciuloj estas menciindaj: Prof. d-ro Lederer, eldoninto de la "Bela mondo", d-ro Bischitzky, nestoro de la ĉefurbaj
germanaj E-istoj, ekzamenanto pri E ĉe la ŝtata germanlingva Ekzamena
Komisiono por burĝaj kaj popolaj lernejoj en Praha. Tre vigla pioniro
antaŭ milito estis inĝ. Julius
Boschan, kiu multe laboris por starigo de la landa ligo antaŭmilita.
Fervorega disvastiganto de E inter germanoj nordbohemiaj estis Julius Patzelt, fondinto de multaj
grupoj. Kiel oficialan organon GEL prenis monatan gazeton Marto, kiu komencis aperi en 1912 en Graz (Aŭstrujo),
ĉesis aperi dum milito kaj en 1920 estis renovigita de instruisto J. Taubmann en Bor (Haida). La gazeto
estas plene en E, la kovrilo surhavas Bultenon de GEL, germanlingvan. Depost
1924 ĉiuj lokaj kluboj estas likviditaj kaj funkcias kiel grupoj de
GEL-anoj. Ĉiu membro pagas per unusola kotizo (26,50 Kĉ) kotizojn
grupan, distriktan, ligan kaj abonon de la Liga organo. En 1932 GEL havis 395
membrojn. De apr. 1934 Marto ĉesis aperadi kaj GEL eldonas sian Bultenon
memstaran senpage por la membroj.
Ambaŭ
naciaj societoj estas daŭre en amikaj rilatoj. ĈAE turnas sin krom al
ĉeĥoj kaj slovakoj ankaŭ al hungaroj, poloj, rutenoj, GEL al
germanoj. Tiu divido de la agadsfero praktikata de komenco estis proklamita per
komuna rezolucio en 1926 dum la 3-a nacia kongreso en Bratislava.
Ambaŭ
naciaj societoj ĉiam rigardis grava, ke nombro de UEA‑anoj en la
lando estu kiom eble plej granda. Kiam en 1923 Otto Sklenc~ka, banka
librotenisto en Hradec Králové, akceptis funkcion de ĉefdelegito,
komenciĝis grava kresko de nombro de UEA-anoj. La plej granda ĝi
estis en 1928: 1361. En 1932: 1194. En tiu ĉi jaro neniu lando superis
Ĉ. koncerne la nombron. Eĉ Germanujo, kiu ĝin superis en 1928 je
42 anoj, havis en 1932 sole 1185. Vicĉefdel. estas Joh. Klinger en Podmokly (Bodenbach), helpanto Herold Kesík en Bratislava. Kunlaboro inter Teritoria oficejo kaj
ia ambaŭ naciaj societoj estis daŭre bonega, Sklenc~ka estis
preskaŭ seninterrompe komitatano de ĈAE, depost 1930 li estas eĉ
ĝia kasisto. Same Klinger en GEL. Por esti en kontakto kun delegitoj
komencis Sklenc~ka eldoni laŭbezone aperantan gazeton Teritoria tribuno,
kiu estas kolekto de administraj kaj aliaj dokumentoj rilatantaj funkciadon de
UEA. Unua n-ro aperis 1. XI. I925, la dekunua 30. Xl. 1932.
Ĉiuj
tri institucioj (ĈAE, GEL, Teritoria UEA-oficejo) laboris daŭre en
harmonia interkonsento. Ĉiuj iom gravaj entreprenoj estis faritaj
almenaŭ dum reciproka scio. Al iliaj iniciatoj kaj laborpovo oni
ŝuldas preskaŭ ĉiujn iom gravajn rezultojn akiritajn por la
movado en Ĉ. Tamen estas menciindaj ankaŭ diversaj entreprenoj de
unuopuloj, kiuj laboris apud tiuj ĉi tri organizaĵoj:
Ĉeĥoslovaka E Instituto en
Praha fondita laŭ iniciato de Pitlik 27. jun. 1923 kaj konstituiĝinta
11. nov. 1923 prilaboras precipe la instruan (kursoj) kaj prelegan flankojn de
la propagando. Ĝi posedas "Privatan lernejon por E" laŭ
permeso de lerneja ministerio (n-ro 131.488, 7. XII. 1923) kaj rajtas
aranĝi ekzamenojn kaj doni atestojn pri scio de E. La lernejo estas dua
tiaspeca en Ĉ. La unuan fondis en 1922 prof. Süsser en Z~atec (Saaz). La
instituto eldonis (en 1926) 4-an eldonon de ĉeĥa ŝlosilo.
Julie S~upichová, faka instruistino en
Praha, verkis plurajn lernolibrojn kaj sukcesis eldonigi ilin ĉe diversaj
eldonistoj. Ŝi daŭre sendas artikolojn pri E al diversaj gazetoj kaj
sukcese klopodas per E-rubrikoj precipe en porinfanaj gazetoj.
Moraviaj E-Pioniroj en Olomouc estas
unuiĝo de tri viroj: Jar. Mastný,
fabrikisto, Ant. Kudela, juĝa
oficisto, Albín Neuz~il, lernejestro,
kiuj fondis specon de privata eldona entrepreno jam antaŭ milito. Sed nur
en Ĉ. ili eldonis vicon de libroj tre prudente elektitaj: Mahen: Koboldo Ondra; C~apek: RUR; R~ebíc~ek: Int. konvencioj fervojaj; Herben: Malriĉa knabo,
kiu gloriĝis; Welzl: Tridek jarojn en la ora nordo; Herman: Fokso-Nukso;
Vladyka: Mi en li; Kamaryt: Filozofia vortaro.
Inĝ.
Leopold Berger en Pots~tejn eldonas
depost 1919 Adresaron de E-istoj uzante por sia eldonejo indikon Bohema
E-Servo. En 1932 aperis 10-a eldono de tiu BES-a Adresaro. Krom tio li eldonas
diversajn gazetojn kaj librojn. Kunlaborinte kelkajn jarojn en ĈAE li en
1929-30 akre atakis kontraŭ ĝiaj gvidantoj precipe kontraŭ
Hromada kulpigante la Asocion pri germanemo.
Pitlik eldonadis en 1928 dum
pluraj monatoj Ĉeĥoslovakan
E-Preson sendatan i. a. ankaŭ al redakcioj por represo de informoj pri
E.
Robert Bloch depost 193l vendas
diversajn E-aĵojn, donas informojn turismajn kaj afable prizorgas
diversajn aferojn de E‑istoj sub kvazaŭ komerca firmo Neŭtrala E-centro en Praha. Pro tiu
ĉi erariga titolo riproĉas lin oficialaj organizoj.
En
Proste~jov komenciĝis en aŭg. 1930 aperadi ciklostilita prop. gazeto Ligilo. Depost tria jarkolekto aperas
presite, tre regule, sub redakto de Fr.
Heikenwalder.
Komercaj
eldonejoj starantaj ekster la organizo eldonis krom la lernolibroj de
S~upichová ankoraŭ E-lernejon de Bous~ka, lernolibrojn de Z~d~árský,
Eiselt, vortarojn de C~ánský-Riedl, Hromada-Petr, Filip, Kilian gvidlibron
"Moravia karsto" de Barvír~, k. a. - Josef Bednár~, posedanto de
privata komerca lernejo en Brno, eldonis 1925 sian lernolibron kaj en 1926 krestomatieton
"Barono mensogbabilulo". - Hromada eldonis ĉe Progreso
lernolibron de S~ilha (1926).
Ĝenerala propagando, precipe la
individua varbado, estas plejparte farata de la lokaj kluboj, da kiuj ekzistas
ĉirkaŭ 70. Estas citindaj krom la menciitaj: Kos~ice (Kassa), kiu
fidele partoprenas en la centra organizo, Bratislava kun sia biblioteko de 400
vol., Plzen~ eldonadis dum ses jaroj La
Progreson, Rondeto de E-istinoj eldonis ĉeĥan broŝuron de
S~upichová "Konsilanto al la ĉ. E‑isto", Ústí n. Orl.
aperigis ĉ. broŝuron pri la Komerca konferenco en Venezia. Estas
kompreneble, ke la E‑ista klubo en Praha liveras al ĈAE grandan
nombron de membroj kaj apogas la centron diversmaniere. Ĝia biblioteko
havas 1350 volumojn. La centroj helpas al ĝenerala propagando precipe
liverante la necesajn ilojn. Estis eldonita flugfolio ĉeĥlingva
"E-lingva ligilo" aperinta en 1932 en 7-a eldono, en suma nombro da
50.000 e-roj uzitaj dum 12 jaroj, slovaklingva flugfolio, germanlingva varba
broŝuro (GEL) ktp. ĈAE eldonis ĉ. tradukojn de broŝuroj
"Ligo de nacioj kaj E", "E kaj ĝiaj kritikantoj" de
Collinson. En 1926 ĉirkaŭ unu mil personoj lernis E-n en 50 kursoj
ĉeĥoslovakaj en 37 lokoj. Prop. kunvenojn por pli vastaj teritorioj organizas
Regiona Ligo E-ista en C~. Te~s~ín fond. en 1931 por Ostrava-regiono, (prez. L
Krysta, sekr. J. Hladký) kaj amika Rondaro E-ista en Teplice-Sanov
(Teplitz-Schönau), fond. en 1933 por Norda Bohemujo (prez. M. Murath, sekr. L.
Krisl).
Por
publika manifesto estis uzitaj naciaj kongresoj okazintaj en Brno (1922),
Liberec (1924), Bratislava (1926), Teplice (1928), Olomouc 1932. Dum la lasta
estis plantita memorarbo apud memorŝtono. La plej granda tiaspeca
manifesto estis la 13-a UK en Praha (1921) kun 2663 vizitintoj el 42 landoj.
Gazetaro
propaganda estas organizata depost 1921 kaj gvidata preskaŭ sen interrompo
de O. Ginz. Oni redaktas taŭgajn artikoletojn pri okazintaĵoj de la
movado kaj aro de kunlaborantoj dissendas ilin al diversaj redakcioj. La centro
liveras materialon al la ĉefurbaj redakcioj ĉiusemajne, krome regule
ankaŭ al redakcioj, kiujn ne prizorgas la kunlaborantoj. En centro oni
kalkulas ĉiujn aperintajn artikolojn, kiuj iel aludas E-n aŭ int.
lingvon ĝenerale. La rezulto varias en diversaj jaroj. Tamen oni povas nomi
kiel fidindan mezon po mil artikoloj en gazetoj ĉeĥoslovakaj kaj
duonmilo en germanaj en unu jaro.
Propagando
laŭ fakoj kaj profesioj krom la tri medioj tuŝitaj en historio
antaŭmilita povas montri registrindajn rezultojn en sekvantaj medioj: Turismo. Temis precipe pri uzo de E por
varba literaturo. Aperis gvidfolioj pri Bratislava, Brno, Dobs~ina, Hor~ice v
Podkr., Hradec Králové, Jarome~r~, Karlsbad, Lázne~ Be~lohrad (2 eldonoj),
Pies~t~any, Olomouc, Praha (3 eldonoj), Tatry. Reklamaj prospektoj pri
Ekspozicio en Brno 1928, Tutsokola kongreso 1932. Pli ampleksaj gvidlibroj
aperis pri "Moravia karsto", "Schönhegst", "La bohemaj
mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj". Ĉiuj tiuj publikaĵoj
estis eldonitaj per mono de turistaj korporacioj duonoficialaj aŭ pro
ŝtata subvencio aŭ pro ilia graveco. La fervoja ministerio eldonis en
E du varbajn prospektojn por vizito al la Respubliko, serion de ilustritaj
kartoj pri ĉ. kasteloj, luksan gvidlibron pri montaro Tatra (Vysoké
Tatry), ĉeĥan-e-an broŝuron pri montaro Krkonos~e (Riesengebirge),
Ilustritan gvidlibron pri ĉ. fervojlinioj. En Lázne~ Be~elohrad estis en
1931 unua Int. libertempejo organizita de UEA-ĉefdel. Sklenc~ka; en
jul.-aŭg. partoprenis ĝin 39 p. el 8 landoj. Por 1933 ĝi estis
organizata duan fojon de la loka grupo. - En 1932 ricevis ĈAE de la
komerca ministerio subvencion da 5000 Kc~ por celo de turisma propagando por
Ĉ. en fremdlando.
Radio. Kursoj estis disaŭdigataj el
stacioj Brno (Bednár~ 1927) Praha (Eiselt, 1928), Bratislava (Wanitsek, 1930),
Brno (Kilian, 1932). E‑lingvaj prelegoj de Pitlik pri turismaj kaj
kulturaj allogaĵoj de Ĉ. estis disaŭdigataj el stacio de Praha
jam en 1923, tuj post ĝia fondo; ili estis inter la unuaj E‑disaŭdigoj
en la mondo. Ĉiuj ĉ. sendstacioj disaŭdigas neregule sed
daŭre diverstemajn prelegojn en E. En 1932/3 plej ofte Brno (Kilian,
Strejc~ková, S~amla) kaj Bratislava (Jukl). La poŝta ministerio informis
per dekreto n-ro 66.850-XI-31 (26. okt. 1931), ke uzo de E por mallongonda
sendado estas permesita. Komisionon pri Radio-aferoj ĉe ĈAE gvidas
Ginz. Faka firmo "Radiokonstrukce" eldonis en 1927 lian
"Radio-amatora vortaro kvinlingva".
Literaturo. Int. reputacion akiris Stan. Schulhof pro originalaj poemoj kaj
Milos~ Lukás~ kaj R. Hromada pro versaj tradukoj. En 1921
aperis "Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo" de Arne Novák tradukita de inĝ. V. Krouz~il, prof. de supera industria
lernejo en Brno. Tradukoj el la ĉ. literaturo aperadis relative ofte en
diversaj gazetoj sen ia organizo kaj estis preskaŭ nenie kolektitaj. En
1932 aperis ĉeĥoslovaka numero de Literatura
Mondo, kromajn v. en sama ĉapitro, sub titolo Moraviaj E-Pioniroj.
Instruistoj. Tiu ĉi medio estis
prilaborata plej sisteme, precipe de Kamaryt, Neuz~il, S~upichová. Ĉe
"Centra societo de ĉ. profesoroj" unuiganta preskaŭ ĉiujn
ĉ. profesorojn de duagradaj lernejoj estis en 1921 fondita E-a sekcio kun
ĉirkaŭ 40 membroj. Prezidis ĝin direktoro de gimnazio en Brno Rudolf Fridrich, sekr. estis Kamaryt.
Nuna prez. estas Vlado Jukl, prof. de
Komerca akademio en Bratislava, sekr. J.
Havránek, prof. de gimnazio en Uherský Brod. Post pedagogia konferenco
ĝeneva en 1922 eldonigis ĈAE ĉ. tradukon de la manifesto al
gravaj instruistaj kaj profesoraj gazetoj en suma nombro da 25.000 e-roj. La
konferenco Paco per lernejo en Praha 1927 elvokis ĝeneralan intereson pri
E inter pedagogoj.
Lernejoj. Oficiala instruado kiel
nedeviga fako estas aranĝita jene: En burĝaj lernejoj oni povas
instrui post speciala permeso, kiun donas post propono de la direktoro por
ĉiu individua kazo lerneja ministerio. En gimnazioj kaj realaj lernejoj
estas permesite instrui E-n kiel nedevigan fakon per ministeria dekreto n-ro
5545 de 27. III. 1921. En "Provizora instruplano por komercaj
akademioj" (ministeria dekreto n-ro 34.000 de 7. V. 1921) estas E inter
pluraj nedevigaj fakoj, en la definitiva instruplano (n-ro 49.448 el 5. V.
1931) ĝi estis ellasita. En industriaj lernejoj estis donita permeso
instrui E-n en maloftaj kazoj unuopaj, en aliaj unuopaj kazoj la permeso estis
rifuzita. Ankaŭ al popolaj lernejoj estis en nemultaj kazoj donita permeso
instrui E-n. Tiuj ĉi eblecoj instrui estas uzataj ĉiun jaron en 2-10
lernejoj. En oficiala gvidilo por instruistoj pri civitana eduko en popolaj kaj
burĝaj lernejoj estas E kaj E-movado rekomenditaj kiel ekzemploj por montri
aplikon de int. solidareco kaj kunlaboro (minist. dekr. 44.457 de 11. IV.
1923). Ĉe la ĉeĥa teknika altlernejo en Praha estas starigita
lektorato de E depost 1922 (minist. dekr. 115.445 de 13. XII. 1922), lektoro
estas d-ro Pitlik, ĉe la germana teknika altlernejo en Praha (min. dekr.
33.652 de 6 III 1929) estas lektoro d-ro Emil
Michal. Ĉe 3 ĉeĥoslovakaj, 2 germanaj kaj 1 hungara
Ekzamenaj komisionoj por popolaj kaj burĝaj lernejoj estas de ministerio
nomitaj ekzamenaj komisaroj por E kiel nedeviga fako por burĝaj lernejoj.
Du ĉeĥaj kaj du germanaj lernolibroj estis oficiale aprobitaj de
lerneja ministerio por uzo en lernejoj. ĈAE ricevis en 1925 subvencion da
1000 Kĉ de la lerneja ministerio por popolklerigaj celoj.
Katolikoj. En 1923 estis fondita unua
loka unuiĝo en Praha, en 1929 tutŝtata Ligo de Katolikaj E-istoj en
Ĉ. kun celo propagandi inter katolikoj kaj subteni la movadon por
reunuiĝo de eklezioj. En 1932 ĝi havis 190 anojn. Prez. estas
helpepiskopo d-ro Ant. Eltschkner,
ĉefa gvidanto Fr. Buhr. La Ligo
laboras tre vigle kaj sukcese en sia medio, relative oftaj estas ekz. E-lingvaj
predikoj en famaj preĝejoj. En 1928 ĝi iniciatis, ke Komitato de
miljara jubileo de Sankta Venceslao eldonis en E belan broŝuron pri li
(tradukitan de Bor~ivoj Benetka). Depost 1931 ĝi eldonas kvaronjaran
presitan Informilon. STAN. KAMARYT.
Ĉekbanko E-ista fondita 1907 de H.
F. Höveler en London. En- kaj elpagoj baziĝis sur E monunuo spesmilo (=2
oraj ŝilingoj). Transpago ple oportuna kaj malkara. 30 apr. 1914 ĝi
havis 730 kontulojn en 320 urboj, 43 landoj. Post morto de la fondinto la banko
likvidiĝis.
Ĉeklibroj internaciaj. Eldonis
ilin 1908 la E-a konsulejo en Geneve. Ĉiu libro enhavis 50 ĉekojn kaj
kostis 50 Sp. La nomo de la banko, al kiu la ĉeko estis adresota, ne estis
presita sur la ĉekoj, sed devis esti skribita mane, tiamaniere, ke
ĉiu E‑isto povu uzi tiajn ĉekojn, skribante sur ili la nomon de
sia banko. ŜIRJAEV.
Ĉekoj internaciaj. La int. helpa
monsistemo decimala, proponita en 1907 de prof. Saussure, estis bone akceptita
de la E-istaro, kiu volonte uzis ĝin. La Svisa Bankunio (Schweizerische
Bankverein) en 1908 enkondukis int. ĉekojn, kies monvaloroj estis
montritaj en spesmiloj, kaj kies teksto estis nur E-a. Samjare la banko Pictet
en Geneve eldonis similajn ĉekojn ankaŭ kun E-a teksto. ŜIRJAEV.
Ĉejka Teodor, ĉeĥo,
instruisto en Bystr~ice p. H. Nask. en 1878 en B. E-isto de 1900. Verkis kaj
eld. la unuajn ĉeĥajn lernolibrojn: la unua aperis en 1900. Samtempe
li fondis monatan gazeton redaktitan pure en E: Revuo int. Verkis E-Ĉ vortaron, 1908, 170 p. L. K.
Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj
E-istoj estis Luis E. Sepulveda Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902
Sepulveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis
ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario
Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El
Chileno" k. a. 17 jul. 1903 li fondis la "Societon E-istan de
Ĉilo" kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj
hispana lingvoj, Ĉilio E-ista,
kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por
blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en
Liceo de Valparaiso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago,
rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj,
militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj
rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E‑ista Asocio, kiu
grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan
kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado
starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan
Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco.
Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepulveda
invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "E-ista
Junularo de Ĉilo". En sept. Sepulveda fondis per propraj rimedoj en
sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPULVEDA CUADRA.
Ĉinaj noveloj de Erdberg,
elrusigis P. Gavrilov. 1933, 72 p.
Tendenco bolŝevika. "Interna, anima kontakto de l'aŭtoro kun la
sklavaj amasoj neniel sentiĝas. Lingvaĵo entute bona" (N. B., S.
R. 1933, p. 84.)
Ĉinujo. Jam la granda saĝulo,
Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita
formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la
ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li
vivas en la centro de la mondo.
E
trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon
propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.)
Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La
Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj
anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li
Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai forte rekomendis E-n; tiun
ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de
tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.
La
fondiĝo de la respubliko en 1912
malfermis novan epokon. Y. P. Tsai,
ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn
lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro
pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en
Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso.
Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie
la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo
en Kanton.
Sed la
ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj
(samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ
nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de
1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ
individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin,
Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow.
La
ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo.
En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en
Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921.
Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ
Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en
1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio,
kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa
pastro Seriŝev, kiu propagandis
kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.
Samtempe
reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj
malfermiĝis en Fu-Tan Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922.
Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo
en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la
koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan
rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin,
K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin,
Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado
radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan
Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow.
Intertempe
la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi
reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won
Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado,
fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj
Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa
propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo.
Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo.
800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min
Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en
1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj,
gazeto Kantona E-isto en 1931.
En 1929
nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun
neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco.
Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a.
La
movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la
translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931;
granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en
Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ).
Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping,
Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking,
Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua,
Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas
ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj
flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E.
Registara
subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton
al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por
du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia
eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de
Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en
Shantung kaj Manĉurio.
Shanghai,
Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4
centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo,
sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA
(Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA
kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite
venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA
perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la
kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E
havas grandan estontecon en Ĉinujo
WON KENN.
Ĉirkaŭ la mondon kun la verda
stelo. Originate de J. Scherer.
1933, 272 p., kun 107 bildoj. Raporto pri la mondvojaĝo de Sch. en 43
landoj per kaj por E. Tre interesa kaj grava dokumento pri la vivado de E
eĉ en ekzotikaj landoj. Flua, facila stilo.
Ĉu li? Romano originale de Vallienne, 1908, 447 p. "Ĝi
forte tenas la atenton ĝis la lasta paĝo. Ĝi estas historio de
fatala eraro, kiu persekutas senkompate siajn viktimojn. Ĉiuj komplikitaj
situacioj estas lerte prezentataj kaj la motivoj de la roluloj estas tre lerte
klarigataj. Troviĝas en tiu ĉi libro multaj esprimoj, kiujn ni pli
vole rigardas, kiel apartaĵojn de la aŭtoro, ol kiel modelojn por la
ĝenerala E-a stilo." (A. E W., British E-ist, 1908, p. 230.)