B

 

        Baart de la Faille Cornelis Jacob, nederlandano, d-ro de biologio, prof. de natursciencoj en gimnazio. Nask. 20 majo 1880 en Groningen. E-isto de 1901. Starigis en 1903 kun Romein k. a. la unuan vivpovan grupon en Nederlando (Utrecht). Kunverkis kontraŭ-Idan broŝuron en N lingvo.

        Baas (bas) P. W., nederlandano, instr. Nask. 9 jun. 1894 en Winschoten. Prez. de LEEN okt. 1931 - okt. 1933, red. de N. E-isto jan. 1932 - okt. 1933.

        Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano. Verkis originale J. Sapiro, 1921, 44 p. "Tiuj prozaĵoj estas ankaŭ spritaj karikaturaj skizetoj pri niaj samideanecaj moroj. La stilo estas lerta, tre korekta." (G. S. E. 1922, p: 28)

        Babiladoj pri la Radio, v. Fine mi komprenas la Radion.

        Backheuser (bakojzer) Edvardo, brazilano, d-ro, prof. ĉe la Politeknika Lernejo en Rio de Janeiro. Verkis pri geografio, geologio kaj naciaj demandoj. Kunfond. de BKE (1906) kaj BLE (1907), reprezentanto de la brazila registaro ĉe la 20-a UK. Prez. de la 8-a Brazila Kongreso de E. Kiel deputito ĉe la parlamento de Ŝtato Rio de J., li prezentis leĝoprojekton favoran al E. Verkis prop. komedion, faris multajn paroladojn kaj plurajn kursojn. Akademiano.

        Backman (bakman) G. Henrik, svedo, kuracgimnastikisto en Helsingborg. Nask. 4 apr. 1867, mortis 14 jul. 1928 en Ramlösa Brunn. Pioniro de E en Sved. Speciale en la kriza tempo de 1909 li nelacigeble agadis. Konstante gvidis kursojn kaj prop-is ĉiumaniere. Prop. vojaĝo en Germanujo en 1909. Heroaj klopodoj por eldoni la gazeton E-Folket, 1911-12, aranĝo de la unua Skandinava Kongreso de E en Göteborg, 1918. Verkis 4 lernolibrojn, (la unuan en 1892), vortarojn S-E kaj E-S (1921, 1919), trad. La konscienco riproĉas de Strindberg, 1928.

        Baena Nuno, (ps. Forgesito), brazilano, d-ro, mararmea kuracisto. Mortis 11 nov. 1922. Kunfond. kaj unua vicprez. de BKE, fond. kaj unua prez. de la E-grupoj "Norda Matena Stelo" (1909) kaj "Energio" (1921), en Belém (Pará). Prez. de la 6-a Brazila Kongreso de E. Poeto kaj rakontisto, verkis Ama Stelaro, (originalaĵoj kaj tradukaĵoj).

        Baff William Edward, usonano, patenta advokato. Nask. 20 majo 1888 en Newark (New Jersey). E-isto de 1905. Kunfondinto de EG en Worcester (Massachusetts), Washington (District of Columbia) kaj Los Angeles. Unua prez. de EG de Los Angeles.

        Baggi de Araujo (baĝi di arauĵu) Irani, brazilanino, bankoficistino. Sekr. de BLE kaj BKE. Laboris ĉe la organizado de la biblioteko de tiu klubo, kiu enhavas ĉ. 2000 volumojn.

        Baggi de Araujo Jacome Martins, brazilano, supera juĝisto. Mortis 27 jan. 1912. Plej malnova E-isto en B. (1896). Prez. kaj fond. de la Petropolisa EG.

        Bagh (bagi) Julio, hungaro, verkisto kaj E-instruisto, antaŭe aktoro. Nask. 13 jan. 1891 en Szeged; lia patro estis drama aktoro kaj la patrino teatra sufloristino. Post liaj lernejaj studoj ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatroj. La milito rompis lian karieron kaj ses jarojn li devis pasigi for de sia patrujo en rusa militkaptiteco. Ankoraŭ dum sia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li konatiĝis kun E kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis ĝin. Lia ampleksa E-agado komenciĝis jam en la siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj. Alveninte al Hungarujo post ta milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la E-movado: multaj diversgradaj kursoj, gvidado de E-Rondo Amika, aranĝo de lit. vesperoj, ktp. Dum pluraj UK‑j li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj. Por la reorganizo de la int. E-movado ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). B. agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la E‑istaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Z fariĝis la tago de la E-a libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonujo, Latvujo, Nederlando, Francujo, ktp. B. kunlaboras al multaj E‑gazetoj, kaj estis unu el la ĉefred. de LM (ĝis 1933). Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Z kaj la antaŭmilitaj E poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Mem Z povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis, aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna E poezio. Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de B. Lia unua poemaro, la Preter la vivo (1922) montris novan vojon al la E poezio, la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en ta esprimo de siaj sentoj. Feliĉe ti retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen, ke tio forigus nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La vagabondo kantas (1933) B. reiras al la klasika E lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran vers-faran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio. Kiel novelisto, Dancu Marionetoj (1927), Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno (1931) li prezentas sin, kiel batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn, sed kelkfoje la pintigitan krajonon de la satiristo. Sed en la laste citita longa novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato de siaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Lia unua romano la Viktimoj (1926) estas romano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj figuroj, estas ne eble ne ŝati la romanon, ĉar la poeto scias la manieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco. En la Migranta Plumo ni trovas liajn dramprovojn. En la plej nova verkado (La vagabondo kantas; simplaj versoj; Verdaj Donkiĥotoj, romano kaj karikaturoj (1933) B, ŝoviĝas ĉiam pli kaj pli al la satiro kaj li iĝas akra kaj forta kritikanto de la E-movado. Lia freŝdata verko: La teatra korbo (l934) enhavas rememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al la E-ista kariero de B. L. K. de 1923, nun Akademiano. Du el liaj verkoj ricevis akademian premion. Multaj noveloj kaj poemoj de li aperis en diversaj lingvoj: la Hura aperis en germana traduko, 1933. F. SZILAGYI.

 

        Bagnulo (banjulo) Raffaele, italo, ĉefadvokato de la tinanca ŝtata juristaro en Bologna. Pioniro dum la fruaj tagoj de E en Napoli.

        Bahaismo. Religia movado, devenanta el Persujo, multe persekutita siatempe. Antaŭulo: Báb, fondinto: Baha' u'llah, klariganto kaj disvastiganto: Abdul Baha, nuna gvidanto: Ŝogi Effendi. Bahaismo instruas sendependan serĉadon de la vero, forlason de ĉiuj superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj, unuecon de la homaro. Krom la religiaj principoj ĝi postulas universalan pacon, proklamas egalrajtecon de ambaŭ seksoj, limigon de la ekstremoj de riĉeco kaj malriĉeco, universalan edukadon, adoptadon de int. helplingvo. Abdul Baha en multaj siaj verkaĵoj kaj paroladoj montriĝis amiko de E. En siaj vojaĝoj tra Okcidento li plurfoje parolis antaŭ E-istoj kaj fervore kuraĝigadis ilin. En Edinburg 7. jan. 19l3 Abdul Baha diris i. a.: "Ni ordonis al la bahaanoj en Oriento studi zorge tiun ĉi lingvon, kaj baldaŭ ĝi estos disvastigita tra la tuta Oriento." La aktiva simpatio de la bahaanoj multe helpas disvastigadon de E en la orientaj landoj. Personon, kiu lernas E-n, aŭ E-istan turiston oni ofte demandas tie, ĉu li estas bahaano. Dum la UK-j regule okazadas bahaaj fakkunvenoj, informantaj pri la bahaismo; la unua okazis dum la 17-a en Geneve. Pri ĉiuj detaloj informas la verko Baha' u'llah kaj La Nova Epoko, verkita de Esslemont, trad. de Lidja Zamenhof, kaj fa kvaronjara gazeto La Nova Tago, lastan tempon ne aperanta. LIDJA ZAMENHOF.

        Baha' u'llah kaj la Nova Epoko. Verkis J. E. Esslemont, el la angla trad. Lidja Zamenhof. 1930, 192 p. Detala konatigo de la historio kaj instruoj de la Bahaismo, kun indekso de la temoj. Bona stilo.

        Baĥteev Faik, tataro, sovetiano, E-tradukisto de literaturaĵoj el tatara, kazaka kaj baŝkira lingvoj. Nask. 1905. Kunlaboris en Sennacieca Revuo, La Nova Epoko kaj La Nova Etapo.

        Bailey (bejli) Henry Thomas, anglo, stenografiisto. Nask. 23 marto l869 en Portsmouth. E-isto de1902. Faris paroladojn ĉe Stenografia Asocio; artikolojn en Steno-ĵurnaloj. Mankopiis La Batalo de l' Vivo el Z-a ĵurnalo E-isto por posta presado. Dum multaj jaroj helpis Georggon Davidov fari lian faman kolekton de E ĵurnaloj. Membro dum ĉ. 28 jaroj de UEA, BEA, Londona EK.

        Bailey (bejli) T. Grahame, irlandano, prof. Nask. 8. sep. 1872 en Ambala, Hindujo. 1895-1920 misiisto; de 1920 prof. ĉe la Londona Universitato. Verkis 9 librojn kaj multajn artikolojn pri hindaj lingvoj. Hon. prez. de Londona E-a Klubo. L. K. Estris Diservon de la 18-a kaj 22a UK.

        Bailey (bejli) William, anglo muzikisto, ano de la E-ista Akademio. Nask. 24 dec. 1866 en Manchester. E‑istiĝis en 1905 kaj de tiam li kunlaboris en The British E-ist, La E-a Instruisto, The E Monthly kaj Literaturo. Li kunlaboris en la E-A vortaro de Miltidge kaj en la kontrolado de la Bibliaj tradukoj. Estas konata lia traduko de "Thought Power" (Penspotenco) de Anna Mills. Li profunde studis la verkojn de Z kaj ĝisoste sekvas ilin. Li estas "vivanta konkordanco" al la Z-a verkaro.

        Baire (ber) Georges, franco, inĝ. en Boulogne-sur-Mer. De 1908 seninterrompe UEA-del. Vicprez. de la loka EG.

        Baker (bejkr) Arthur Brooks, usonano, prelegisto kaj ĵurnalisto. Nask. 17 aŭg. 1877 en Salem (Kansas). Fondis unuan E gazeton en Usono, La Amerika E-isto, okt. 1906.Verkis prop. broŝuron "Elements of E", 1906; oni disdonis 100.000 e-rojn. En 1907 verkis lernolibron "American E Book"; 40.000 e-roj estis disdonitaj. Trad. en 1907 la Komunistan Manifeston. En 1911 vendis gazeton kaj librorajtojn al ges-roj Reed.

        Balĉiunas Ignas, litovo. Nask. 10 marto 1909 en Gataŭĉiai. E-isto de l923. Gvidas konstante kursojn. Estrarano de LES kaj Kaŭnas-a ES.

        Bálint Gábor, d-ro hungaro univ prof. de uralaltajaj lingvoj. Nask. 13 marto 1844 en Szentkatolna, mortis 25 majo 1913 en Temesvar. Li parolis 21 lingvojn. La unua hungara pioniro de E. En 1897 li gvidis kurson por universitatanoj en Kolozsvar kaj eldonis litografite la regulojn de E. Iniciatis kaj helpis la eldonon de la unua HE gramatiko.

        Balkányi (balkanji) Pal, (ps. Vera Nurhom; P. B.), hungaro, bankoficisto. Nask. 11 marto 1894 en Budapest. De 1912 li laboras energie kaj tre diversflanke por E. En 1918 li fondis la Prop. Komitaton sub prez. de famaj hungaroj samjare aranĝis E-an fakon en la B-a Milita Ekspozicio. De 1918 ĝis 1928 aranĝis ĉiujare E . Standon ĉe la B-a Int. Foiro. 1918 kunhelpis revigligi HES, gvidis kursojn. Multon zorgis pri la gazetara prop. servo. La Int. Foiro kaj la Ĉefurba Fremduloficejo je lia iniciato uzas grandskale E-n. De 1929 organizis viglan movadon inter la skoltoj kun rimarkinda sukceso. Li reprezentis la B-an komercan ĉambron en la konferencoj de Venezia, Paris kaj Frankfurt, parolis eksterlande kaj en B per radio E-e. Entute depost la milito la plej fervora H prop-isto. De 1922 ĉefdet. de UEA. Estis kunlaboranto de La Revuo. HDE k. a. Verkis kelkajn novelojn, eldonis la unuan libreton de Kalocsay (Mondo kaj Koro, 1921), ktp. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Ballard Charles William, anglo, kontisto. Nask 12 jun. 1867 en Edgware, apud London. En lia kvina jaro la familio transloĝiĝis en Nov‑Zelandon. Pioniro de stenografio. Dum la lastaj dudek jaroj li dediĉis semajne unu vesperon al E instruo de novuloj. Estis prez. de Komerca EK kaj ES en Melbourne, Red de La Suda Kruco dum du aŭ tri jaroj, kunlaboris por aliaj gazetoj.

        Balliman (baliman) Jean, franco, komercisto. Nask. 2 majo 1876 en Paris. Prez de la vitrovendistoj en Francujo. Direktis gazeton Paris-E ĝis 1914. En l905 fondis sekcion komercan kun delegitoj en tuta Francujo sed tiu provo montriĝis trofrua. Post la milito eldonis gazeton France - E. Direktas Asocion E et Commerce. Trad.: Francaj Poezioj 1922; Maitre Pathelin, farso de la 15-a jarcento, 1922.

        Banham (benem) Frank Reginald, (ps. Robo), anglo, korektisto. Nask. 11 apr. 1898 en Lowestoft, Anglujo. Alvenis Aŭstralion dec. 1914; akiris diplomon de BEA, 1926; surprenis redaktorecon de La Suda Kruco en apr. 1929. Verkaĵoj: originalaj kaj tradukitaj artikoloj kaj skizoj en LSK de okt. 1927. Lingvaj artikoloj en E gazetoj, prop. artikoloj en la taggazeto "The Age" (Melbourne). Edziĝis febr.193l kun Hilda Dawes, diplomito de BEA. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Bankfakuloj. 9 marto 1926 en Berlin estis fondita Bankfaka E Grupo, kiu celis propagandon de E en bankfakaj rondoj kaj daŭran korespondadon kun eksterlandaj samfakanoj. 28 dec. 1926 ĝi fariĝis Bankfaka E Asocio Tutmonda kies unua jarkunveno estis 10 jan. 1928 en Berlin. Adreso de la prez.: Karl Fischer, Friedrichsruher Str. 3, Berlin-Halensee. Pri elektiva funkcio de BEAT lastatempe mankas informoj.

        Banmer Lucien, franco, bankoficisto. Nask. 12 jan. 1893 en Damvillers. Lernis E-n tute sola en 1906. Soldatiĝis kaj revenis kripla en 1915. En 1918 gvidis kurson en Paris, kaj konatiĝinte kun Lanti kaj Glodeau, kun ili k. a. restarigis "Liberiga Stelo"-n kaj poste kunfondis SAT. Estas ties ĝen. sekr. ĝis nun kaj faris en tiu funkcio multe da laboro. Iniciatis la eldonon de Vortoj de Lanti kaj verkis por ĝi antaŭparolon.

        Bánó Miklós (ps. Ĉuvi Lovostan), hungaro, d-ro, inĝeniero. Nask. 4 jan. 1890 en Miskolc. Perdis la vidpovon en 1915, sed ne ĉesis labori en teknikaj kaj stenografiaj movadoj de l' vidantoj. De l911 E-isto. Prop-isto de La Verda Standardo. Post la milito animo de la E-movado inter hungaraj blinduloj, fondinto de blindula grupo de HES, akiris plurfoje permeson intense instrui E-n en la blindullernejoj. Verkis lernolibron, kritikojn, poemojn, ktp. Unua premio por originata poemo ĉe Katalunaj Floraj Ludoj. Lia edzino, Irén Antal, aktiva E-istino, kaj ilia filineto trijara: Klara Varma, jam paroletas E-e. Kunlaboranto de la Enciktopedio.

        Barabás (barabaŝ) Abel, hungaro, mezlerneja prof., verkisto. Nask. 19 aŭg. 1877 en Verespatak, mortis 1915. Aŭtoro de la unua H gramatiko de E en 1898 (Kolozsvár); verkis ankaŭ prop- artikolojn.

        Baranyal Imre (ps. Emba), hungaro, pentraĵagento. Nask. 14 marto 1902 en Alap. Propagandas E-n en socialdemokrataj rondoj. De 193l sekr. de la lit. sekcio de SAT. Poemoj en SAT-organoj kaj HDE. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Barbaraj prozaĵoj. De Bertrana el la kataluna trad. Jaume Grau Casas. 1926, 59 p. "La verkisto kun preciza observkapablo pentras scenojn el la vivo de simplaj kamparanoj. La stilo de l' traduko estas bona." (Totsche, L. 141. 1932, p: 39.)

        Barbusse (barbüs) Henri, franco, fama verkisto; pacifisto kaj komunisto. Nask. en 1874. Honora prez. de la 1-a SAT-kongreso, 1921. Amiko de la lab. E-movado. Artikolo en Eista Laboristo, 1921.

        Barcelo Andreu (barselo) Juan, hispano, infanteria kapitano. Nask. 7 jan. 1884 en Selanits, Baleares. Sekr. de EK Palma, fondinto de la grupoj "Lumo" kaj "Amikeco". Del. de UEA. Cseh-instruisto, gvidis kurson.

        Barcelo Caimari (barselo kajmari) Francisco, hispano, advokato, urbkonsilanto, sekr. de komerca ĉambro. Nask. 14 nov. 1884 en Palma, Baleares. Politikisto, dum kelka tempo urbestro de Palma. Estrarano de EK Palma.

        Barcelona. Urbo en Hispanujo, la ĉefurbo kataluna, 775.000 loĝantoj. 5-a UK 6--11 sep.1909, 1287 kongresanoj el 32 landoj; ĉefaj temoj: organizo de nacia E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.

        Bardoulet E., la unua pioniro de E en Nova Kaledonio. Aliĝis al E en 1898. Vigla prop. precipe per artikoloj en Numea.

Ŝ.

        Bareluloj kaj Fadenuloj. Moderna fabelo por ge(mal)junuloj, de Maurois, el la franca trad. Berno Fabo 1933, 105 p. Satira historio de du subteraj popoloj, kiuj pro bagatelo malpacas. Multaj tutpaĝaj ilustraĵoj.

        Barni Giovanni, italo, teknikisto. Nask. 7 apr. 1889 en Verona kaj loĝas en Genova. E-isto de 1912. Kunfondis en 1913 "Laboristan E Grupon". Tiu grupo eldonis la Devoj de la Homo de Mazzini. Li estis preskaŭ ĉiam prez. de tiu grupo kaj gvidis multajn kursojn. Prot. de E.

        Barrett John, usonano, diplomato. Nask 28 nov. 1866, en Grafton (Vermont). Direktoro Ĝenerala de Panamerika Unuiĝo 1907-20. Prez. de. EANA 1910-12. Prez. de UK en Washington, 1910. Aŭtoro de diversaj libroj, precipe pri panamerikaj interrilatoj.

        Bartel Karl, aŭstriano, germano, industria oficisto. Nask. 5 febr. 1892 en Graz. E-isto de 1907. Kunfondis int. klubon "Junaj E-istoj", gvidis multajn kursojn, iniciatis 1920 "E-helpon por Aŭ. infanoj". Hispanujo gastigis 324 infanojn dum unu jaro. Trad. en. La Semajno; La Marto; Scienca Gazeto.

        Barthelmess Norbert, germano, ĵurnalisto. Nask. 19 febr. 1897 en Düsseldorf. E-isto de 1911. Trad. artikolojn en E de UEA, 1912-13. Gvidis kursojn en lab. grupo en Düssetdorf, 1922-24. Partoprenis multajn SAT-kongresojn kaj en kelkaj funkciis kiel ĉefprotokolanto. Red. de Sennaciulo, 1924-25 kaj de 1928 ĝis nun. Ankaŭ red. de La Nova Epoko de 1930 kaj de La Lernanto. Trad. Fausto de Goethe, I. parto, 1923. Verkis la rakonton Diablidoj kaj parte la kursan lernolibron por laboristoj Petro (1925, de li reverkita 5-a eldono en 1932). Kompilis: Proletaria Kantaro (1924) kaj Unua Legolibro, l932. Li verkis poemojn, rakontojn, kiuj aperis en SAT-organoj. Larĝaj horizontoj, sociaj kontrastoj. Li preferas la temojn pri infanoj, penetras en la infanan animon, kaj kondukas la leganton en la ĉarman, petolan, tamen preskaŭ ĉiam nubo-ombran mondon de la malriĉaj prolet-infanoj. EMBA..

        Barto ík Dolfa, ĉeĥo, instr., grafikisto kaj desegnisto. Nask 1 majo 1907 en Bor ice. E-isto de 1926. Unua prop. en Krom  í  inter gestudantoj, rezulto 2 kursoj en YMCA. Fondis Slovaka EK en Uh. Hradi t . Gvidis Cseh-metodajn kursojn. Publikaj prelegoj en eksterlando. Kunlaboranto de Ligilo.

        Bárth Franti ek, ĉeĥo, komercisto en Bratislava. Nask. 14 okt. 1884 en Praha. Tie li estis pioniro de 1900: unuaj informaj artikoletoj en la tieaj ĵurnaloj; kunfondo de EK. Multon vojaĝis, vivis multajn jarojn ekster sia patrujo. En Sofia kunlaboris kun G. Atanasof. Dumviva membro de Leningrada ES.

        Basic English. (bejsik ingliŝ). Simpligita formo de la angla lingvo, kompilita de C. K. Ogden, 1932 kaj propagandata ankaŭ kiel int. lingvo. La vorto "Basic" formiĝis el la unuaj literoj de la vortoj "British, American, Scientific, International, Commercial". La bazo de la sistemo estas 850 zorge elektitaj anglaj vortoj, inter ili 18 verboj, 600 substantivoj, ktp. Verbojn, substantivojn ktp., por kiuj mankas vorto en la sistemo, oni devas esprimi per anstataŭigo, parafrazo, difino aŭ analizo. (Kritiko de B. E. en ta 50-a kaj 51-a n-roj de HDE, 1933, de M. C. Butler.)

        Bässler (besler) Otto germano, preseja laboristo en Leipzig; proks. 40-jara. Direktis la SAT-gazetservon de 1925-30 poste eksiĝis el SAT kaj aliĝis al IPE, laboris por PEK. Edzino antaŭ E-istino.

        Bastien (bastjen) Louis, franco, intendanto-generalo. Nask. 21 dec. 1869 en Obernal (apud Strasbourg). E-isto de 1902. Sin okupis multe pri la propagando en norda Francujo, kaj poste en orienta. Post pensioniĝo li rekomencis plej ageme labori. Depost kvin jaroj, li fariĝis, kiel vicprez. de SFPE, unu el la plej sindonemaj prop-istoj en F. Li multe klopodis por la nova int. organizo de la E-movado. Verkis: Naŭlingva Etimologia Leksikono, 1907. Trad. de Bossuet, Funebra Parolado de Princo de Conde, 1911. Kunmetis poŝvortareton por francoj, 1932. LK, 1909, kaj prez. de la sekcio de la Teknikaj Vortaroj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Batalo pri la domo Heikkilä. De J. Linnankoski, el la finna trad. Setälä. 1919, 60 p. "Kontrasto inter fortaj ideoj kaj virineca sentemo. Unu el la perloj de l' Finna literaturo." (Laŭ la tradukinto.)

        Batta Jozsef, hungaro, fertornisto. Estis sekr. de HESL, red. de Munkáskultura. En l926 politika elmigrinto el Hungarujo, poste kunlaboranto en SAT-organoj. Unu el la gvidantoj de IPE kaj red. de Internaciisto ĝis l933.

        Baudet (bode) André, franco, inĝeniero-industriisto. Nask. 18 apr. l876 en Paris. Eminentulo en la komercaj rondoj, en kaj ekster Francujo. Prezidinto de multaj komercaj oficialaj societoj. Prezidis la Parizan Komercan Ĉambron dum 4 jaroj, kaj la kunvenon de la Komercaj Ĉambroj. En 1921, komisiita por raporti at la Komerca Ĉambro de Paris pri utileco kaj elekto de int. helplingvo, li komencis sian studon skeptike, sed rapide fariĝis konvinkoplena E-isto, penetrigis la lingvon en la komercon en kaj ekster Francujo, E-igis multajn komercajn ĉambrojn. Delegito de la Pariza Komerca Ĉambro al la Kongresoj de Geneve (1922), Venezia (l923), Paris (1925). Fondis kaj prezidas la Asocion E kaj Komerco. Al li E dankas siajn progresojn en la komercaj rondoj de Francujo. Verkis broŝurojn pri E kaj Komerco, rimarkindan paroladon kun kurso de E en unu horkvarono, kaj La komerco antaŭ kaj post cent jaroj prelego farita ĉe la 24-a UK.

        L. BASTIEN.

        Baudouin de Courtenay (boduen de kurtnej) Jan Micislaw, polo, devenanta el franca familio, univ. prof. Nask. 3 marto 1845 en Radzymin apud Warszawa, mortis 3 nov. 1929 en W. Eminenta lingvisto, ano de la Pola Akademio. Aktiva liberpensulo, prez. de la Pola Asocio. Kuraĝa defendanto de la interesoj de ĉiuj naciaj malplimultoj. Varma amiko de E, multaj artikoloj en la E kaj pola gazetaro, multaj paroladoj. Kiel vicprez. de la Delegitaro en 1907 defendis tie E-n kontraŭ aliaj projektoj.

        Baxter (bakster) James G., skoto, asekuristo. Nask. 30 jan. 1865 en Liverpool. UEA-ano n-ro 1030. Red. kaj eld. grupan gazeton Nia Propra. Speciala ekzamenisto por BEA.

        Bayol (bajol), franco, oficiro. Nask. 20 jan 1871 en Lille, mortigita en la milito l915. Konata pro sia propagando ĉe la Ruĝ-Krucaj Societoj, al kiuj li faris multajn paroladojn en tuta Francujo. Fondis la societon E-Croix-Rouge (1905), kaj redaktis ĝian bultenon. Verkis: E kaj Croix-Rouge, trad. en sep lingvojn.

        BEA: Brita E-Asocio, v. Britujo.

        BEA: Bulgara E-Asocio, v. Bulgarnjo.

        BEAT: Bankfaka E-Asocio Tutmonda, v. Bankfakuloj.

        Beauchemin (boŝmen) A P., franca kanadano, pioniro de E en Kanado. Fondis grupon "La Lumo" en 1901; red. de gazeto La Lumo. Iama L.K.

        Beaufront (bofron) Louis de, franco, prof. Nask. 3 okt. 1855 en Paris. Ĉe liaj studadoj lingvistikaj li ricevis konsilojn, eĉ lecionojn de Max Müller mem kaj tio faciligis pli malfrue al B. ricevi de tiu granda lingvisto laŭdan mencion pri E. Li ankaŭ studis speciale la Dominikanan filozofion, kiu kondukis lin al la teologio; li ricevis doktorecon pri teologio, sed fakte estis nek monaĥo, nek sacerdoto. Vojaĝante en Hindujo kaj en aliaj landoj, B. spertis mem ne ĝustecon de la aserto, ke oni povas kompreniĝi ĉiuloke per la franca kaj angla lingvoj, sed B ja komprenis ankaŭ la gernanan, hispanan, italan, hungaran kaj araban lingvojn. Tiu fakto inspiris al B. (18-jara) la rimarkon, ke la vortoj "tabako", "teatro" k. a. kompreniĝas internacie malgraŭ formalaj diferencetoj, kaj tio kondukis lin al ideo pri artefarebla lingvo int. Fariĝinte privata instruisto ĉe amikoj en 1877 post financa katastrofo kaj gravega tifo, li provis realigi L I. per sistemo, kiun li nomis "Adjuvanto", sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo.) B. estis la unua franca E‑isto, aliĝis al E jam en 1888, kaj tuj komencis propagandi en la regiono de Toulouse kaj Albi. B. eldonis en jan. 1892, laŭ la rusa lingvo, la unuan lernolibron por francoj. Fondis en jan. 1898 la revuon L' E-iste kaj SPPE, kiu elvokis en Francujo la fondiĝadon de la unuaj grupoj kaj la organizon de instruado, pri E. Ekde la fondo prezidis tiun societon; eksiĝis en 1908. Li la unua ellaboris plenan gramatikon de E, klarigante la manieron por esprimi en bonstila E la naciajn parolturnojn, kaj tiamaniere evitante la danĝeron de naciaj dialektoj en E mem. En la daŭro de kelkaj jaroj (1892-1905) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj vortaroj, i. a. la faman Commentaire sur la grammaire E, 1900; kaj plie Preĝareto por katolikoj 1893. verkis prop. librojn; la unua aperis en 1895. B. altiris al E multajn eminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. En 1894 B. estis kontraŭ reformoj en E. En 1908 li anonime prezentis al la "Delegitaro" (v.) sian projekton de reformoj en E sub ps. Ido. Tio okazigis la "skismon". B. mem fariĝis ĉefa gvidanto de la Ido-movado.

        Beaumel (bomel) Leon, franco, hospitala administranto. Nask. 8 sept. 1870 en Toulouse. Interesiĝas pri "Ligo por Instruado" kaj ĉiuj manifestiĝoj de arto. E-iĝis en 1902. Publikaj kursoj kaj artikoloj. Vicprez. de SFPE.

        Becker (beker) Eduard, germana, katolika pastro, eklezia konsilisto. Nask. 10 okt. 1867 en Mokrone; mortis 2 okt. 1930. Agis por E ĉe la sendstacio Breslau, per kiu li ofte parolis kaj instruis. La modesta viro estis unu el la plej eminentaj pioniroj de E en Silezio.

        Bedekoviĉ Danica, kroatino. Pioniro en Kroatujo (Jugoslavujo) de 1905. Ŝi redaktis la unuan E-gazeton en la lando Kroata E-isto, verkis la unuan plenan lernolibron por kroatoj, 1909, kaj E-K Vortaron.

        Behrendt (berent) Arnold, germano, poŝtkonsilisto. Nask. 29 apr. 1877. E-isto de 1908. Prez., depost "samdirektigo" gvidanto de GEA; prez. de la 25-a UK en Köln. Lia prop. agado estis la kutima: paroladoj, artikoloj kaj instruado. Lia laboro per E rilatas unuavice lian profesion: fakaj artikoloj en la iam eldonita de li Poŝta E-isto informis la anojn de ILDEPO (prezidita de li 1911-14) pri diversaj fakaj aferoj. Dum la milito li kunlaboris en Int. Bulteno, tradukis multajn paroladojn ktp. de germanaj ŝtatistoj, broŝurojn pri la milito, statistikon k. s. Post la milito li tradukis kelkajn broŝurojn pri Supera-Silezio kaj eldonis komence de 1923 unu kajeron Germanlanda Bulteno pro la invado en la germanan Ruhr-teritorion. Verkis kelkajn lernolibrojn de E, inter ili lernolibron por poŝt- kaj telegrafoficistoj. La studado naskis multajn artikolojn prilingvajn por E-Praktiko kaj G. E-isto. En LK de 1911. En iama Revuo aperis liaj unuaj poemoj; poste E-Praktiko publikigis poemojn kaj prozaĵojn de li. Entute: grandega laboro por kaj per E. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Bein, Kazimierz, v. Kabe.

        Bef Henri, franco, bibliotekestro de la Universitato en Montpellier. Unu el la kunfondintoj de SFPE, 1898 kaj el la unuaj propagandistoj per artikoloj kaj paroladoj; kunfondis kaj prezidis la grupon de Montpellier, 1902.

        Bela Joe, aŭtobiografio de hundo, verkis Marshall Saunders, el la angla trad. J. Blaikie kaj N. Hohlov, 1929, 310 p., kun ilustraĵoj. "Bela Joe estis reala hundo. Dum la unua parto de sia vivo "li" apartenis al kruela mastro. Poste li vivis multajn jarojn en feliĉa hejmo". (El la Antaŭparolo.)

        Belga Antologio. Flandra parto. Kompilita kaj kun literatura resumo de Vermuyten. Franca parto. Komp. kaj kun lit. resumo de Jaumotte. 1928, 285 kaj 285 p. Specimenoj kaj biografiaj notoj de ĉ. 100 aŭtoroj. "Ega laboro de seriozaj kaj kapablaj personoj, kolektiva penado, ampleksaj konoj, persistemo kaj kuraĝo. La tradukoj estas bonaj, parfe eĉ tre bonaj." (Butin, HDE, 1930, n-ro 11.)

        Belga Esperantisto. Organo de BLE, fondita en 1908; formato 24x16. Redaktis: L. Champy, Van Laere, Van Der Biest-Andelhof, Oscar Van Schoor, Frans Schoofs.

        Belgujo. La unua belga E-isto estis Armand Dethier, dir. de "L' Annonce Timbrotogique", revuo en kiu li, proks. komence de 1892, publikigis artikolojn pri E, en kiuj li akcentis speciale la utilecon de E por kolektantoj de poŝtmarkoj.

        En la fino de 1897 leŭtenanto (poste kapitano) Charles Lamatre, la konata Kongolanda esploristo belga, konatiĝis kun la ideo de L. I. kaj kun E, kaj ambaŭ trafis tiel forte lian spiriton, ke li tuj decidis ilin ekpropagandi en Belgujo, kie tamen ekzistis jam kelkaj izolitaj sed neagemaj E-istoj, kiel li tion poste diris en la de li fondita gazeto - lia propraĵo - Belga Sonorilo.

        Li publikigis serion de ok artikoloj pri la demando en la tiama belga gazeto ĉiutaga "Le Petit Bleu". Tiuj artikoloj estas kunigitaj en broŝuro 1898, kiu ne estis vendota, sed senpage disdonota de Multlingvaj Rondoj aŭ scienculaj Societoj. La Poliglota Rondo de Bruselo estis ĝia deponejo. La eldonon ebligis diversaj riĉaj scienculoj belgaj, inter kiuj estas citeblaj Somsée, Solvay, Lambert, k. c.

        Samtempe Lemaire, honora membro de l' Poliglota Klubo de Bruselo, donis en ĝi du prop. paroladojn (dec. 1897, jan. 1898). Ili estis sekvataj de unua kurso pri E donita en tiu klubo de P. Blanjean. Baldaŭ alia kurso estis organizata en Gilly apud Charleroi, de Roelandt.

        Post kelka tempo Lemaire devis reforiri por esplora vojaĝo en Afriko, kaj post la reveno, li konstatis, ke ekzistas kelkaj E-grupoj en diversaj lokoj, kies membroj ja tre akurate. kunvenas, sed kiuj estas tute neagemaj je prop. vidpunkto. Li do rekomencis la batalon kaj faris paroladojn en diversaj urboj - nome en Gent'o, en la Universitato. Novaj kursoj estis organizataj, inter aliaj en la societo; "Vastigado de la Lernejo por Instruistoj" kaj en la "Antverpena sekcio de la Federacio de la lernantaj de l' Belgaj Ateneoj". Tiu lasta kurso okazis en la ejo de l'Reĝa Ateneo de Antverpeno, kaj por ĝin sekvi la lernantoj devis sin turni al Skabeno Desguin. Gvidanto de l' kurso estis Lucien Blanjean (okt 1902). Aliparte, leŭtenanto Leopold Jamin, frato de arĥitekturisto Joseph Jamin, el Bruselo, ekdonis kurson en la Antverpena "Taverne Royale".

        Baldaŭ aliaj paroladistoj ekpropagandis la lingvon en diversaj lokoj: en Bruĝo, A. J. Witteryck, presisto, kiu eldonis tiutempe ĉiusemajnan ilustritan revuon flandralingvan "De Lusthof" kun rubriko E-a; en Loveno, de Mattelaer, tiutempe studento en la tiea Universitato; en Antverpeno, de ĥemia doktoro Raymond Van Melckebeke, nome en la "Centra Societo de l' Belgaj ĥemiistoj" k. c.

        Aliparte multaj el la ĉefaj gazetoj belgaj kaj aliaj malpli gravaj revuetoj kaj revuoj, tiom el la Flandra kiom el la Valona parto de l' lando, ekparolis pri la lingvo, kaj poste enhavis ofte artikolojn ĉu favorajn ĉu kontraŭbatalajn pri la demando. Ni citu: Le Matin, La Metropole, Het Handelsblad (Antverpeno), Le Courrier de l' Orueau, Zuid - en - Noord Nederlandsch Tooneel; Le Journal de Courtrai; De Limburger; Klim op (Loveno); La Meuse, Le Journal de Liege (Lieĝo); Le Soir, Le XX-e Siecle, Le Patriote, La Chconique L' Independance Belge (Bruselo); Le Bien Public, La Flandre Liberale (Gento), k. c.

        Tiu agado multe vastigis la ideon kaj pligrandigis la nombron de l' adeptoj de la lingvo int. Kursoj ekdoniĝis; naŭ Asocioj sciencaj nomis delegitojn en la "Delegitaro".

        En sept. 1902 Lemaire fondis sian monatan revuon La Belga Sonorilo, kies ĉefred. estis Joseph Jamin, cenzuristoj P. kaj L. Blanjean, adm. Maurice Seynaeve (tiam studento en la Genta Universitato), presisto A J. Witteryck, Delplace; kunlaboris Caston Chotiau, L. Cogen, L. Jamin, k. c. La apero de tiu revuo okazigis la kreon de E-istaj Grupoj en diversaj urboj kaj aliaj komunumoj: La Antverpena Grupo E-ista estas fondita en marto 1903 kun 50 membroj. Sekvis: la E-ista Katolik-Universitata Grupo (fonda kunveno 17 marto en la Ĉambrego de l' Universitato mem) kun pli ol 50 membroj (fondinto: Mattelaer); la Studenta Grupo en Gento (majo 1903; fondintoj: M. Seynaeve kaj Cauterman) - La E Sekcio de l' Poliglota Klubo de Bruselo; la Lovena Grupo (7 majo, fondintoj: Eug Mathys, filo, Advokato Van Dieren kaj Paul Blaise): la Bruĝa Grupo (fondinto: A. J. Witteryck); la E sekcio de la Popola Universitato en Saint Gilles-Bruxelles; la Grupo en Lieĝo (fondinto: Oudenne) la Grupo en Gilly (fondinto: Roelandt); la Grupoj en Meĥleno, Duffel, Huy, Verviers, Andenne; poste, en 1907, la Brusela "La Pioniro"; k. c.

        Multe favoris la propagandon la kvar paroladoj faritaj de prof. Lambert (de la Universitato de Dijon, Francujo) en la kvar belgaj universitatoj de Gento, Loveno, Bruselo kaj Lieĝo, en nov. 1903, laŭ iniciato de Maurice Seynave. Citindaj faktoj el la tiama propagando estas la grava partopreno de E en la Ekspozicio geografia organizita de la Reĝa Societo de Geografio en Antverpeno dum la somero 1902 kaj en la ekspozicio de fotografaĵoj organizita ankaŭ en Antverpeno, de la "Societo por fotografaj kaj sciencaj lernadoj", dum aŭg 1903.

        Tiuj multnombraj klopodoj kondukis, en 1905, al la fondo de Belga Ligo Esperantista (BLE), 30 julio. Jen en kiaj cirkonstancoj, laŭ la raporto de Seynaeve en "Belga Sonorilo" de sept., 1905:

        "Ĉirkaŭe je la lastaj tagoj de majo 1905, presita letero, subskribita de Sroj L. Blanjean J. Coox, E. de Troyer, J. Jamin, E Matys Dro Seynaeve, kaj Dro R. Van Melekebeke, estis sendata al ĉiuj plej konataj belgaj E-istoj kaj petis ilin bonvoli kunveni por kune decidi pri la rimedoj plibonigi la propagandadon de E en Belgujo. Tiu kunveno okazis la 25 de junio, ĉe la sidejo de la Antverpena Grupo E-ista, en Antverpreno. . . Dum tiu kunveno oni precipe decidis unuvoĉe fondi Ligon de la Belgaj E-istoj kaj oni komisiis Srojn Coox, Seynaeve kaj Van Melckebeke por la elverko de projekto de regularo.

        "La 30 de julio, dua kunveno okazis en Antverpeno. Ĉeestis en ĝi f-inoj Greiner, Daenen, Lecointe, s-roj Blanjean, J.Jamin, Vandersleyen, Verbanek (Bruselo)- Brahm, Champy, De Cae, de Roy, bro Gunsburg, L. Jamin, Van de Kerckhove, A. Van der Biest-Andelhof, Dro R. Van Melekebeke (Antverpeno); L. Cogen (Gento), Coox (Duffel) Mathys (Loveno), Dro M. Seynaeve (Kortrijko), Sloutsky (Lieĝo). Senkulpigis sin pri sia foresto E. De Troyer (Lieĝo), Dro Goffin (Ostendo), Mourton (Bruselo), Dro W. Van der Biest (Antverpeno, Van Oevelen (Zoersel), Witteryck (Bruĝo). Dum la kunveno, oni ricevis entuziasman telegramon de E. d' Artois (Bruselo). Sub la prezido de A. Van der Biest-Andelhof, la kunvenintoj longe diskutis kaj fine akceptis la regularon. Oni ankaŭ decidis, ke la unua jaro de la Ligo daŭros de tiu tago ĝis la 1-a de sept. 1905 kaj ke tiu kunveno povos anstataŭi la ĝeneralan ordinaran kunvenon se la Komitato tion opinias utila. Laŭ la ĵus akceptita regularo, oni devis tiam elekti la ses komitatanojn, ĉiujare elektotajn de la ĝenerala kunveno. Post propono de Dro Maurice Seyneave, oni aklamis komandanton Lemaire kiel membron de la komitato; post voĉdonado, la prez. proklamis kiel aliajn komitatanojn f‑inon E. Lecointe, L. Blanjean, J. Jamin, Dron Seynaeve kaj Dron Van Melckebeke."

        Tiu komitato tuj eklaboris serioze kaj dum komitata kunsido okazinta 1a unuan de okt. 1905 en la loĝejo de komandanto Lemaire, en Bruselo, estis elektata la jena direktanta komitato: prez. komandanto Lemaire; ĝen. sekr. d-ro Seynaeve; aden. sekr. Coox; membroj f-ino Lecointe, L. Blanjean J. Jamin; d-ro Van Melckebeke, al kiuj estonte estis aldonataj L. Jamin, Van der Biest-Andelhof (kiu poste fariĝis vic-prez.)

        En 1905 la interna formo kaj divido de Belga Sonorilo estis tre taŭge ŝangata kaj plilarĝigata; ĝi publikigis de tiam ne nur prop. kaj movadajn artikolojn, sed ĉiuspecajn alitemajn komunikaĵojn; Seynaeve fariĝis ĝia ĝenerala direktoro. Oni ankaŭ starigis la kondiĉojn por la akiro de la "Atesto pri Kapableco", k. c.

        Granda nombro de Delegitoj por la "Delegitaro" estis akirita inter la societoj belgaj (sciencaj, komercaj k. a.) kaj grava petskribo estis organizata inter la univ. profesoroj favore je la alpreno de Lingvo Int., petskribo sendota al la sciencaj akademioj de l' mondo: pli ol cent profesoraj subskriboj estis kunigitaj.

        Tamen la reformemo ekfaris jam sian malbonan disigan agadon en Belgujo kiel alilande kaj Lemaire iom post iom entreprenis en sia Belga Sonorilo lingvostudojn (titolitajn "Al la int. helpa lingvo"), certe tre interesajn, sedanĝerajn por la lingva unueco, ĉar ili igis lin pli kaj pli forlasi la E-an formon por alpreni tiun de Ido: de 1908 ĝis 1914 kiam pro la komenciĝo de la Mondmilito, Belga Sonorilo ĉesis definitive aperi, la gazeto fariĝis tute Idista, kaj ĉiuj ĉisupre cititaj pioniroj de la movado en Belgujo, (esceptante Van der Biest-Andelhof kaj lian filon d‑ron W. Van der Biest, Witteryck, Mattelaer, Paul Blaise, Champy, Roelandt, d-ron Goffin, d-ron Raymond Van Melckebeke, L. Cogen kaj kelkajn aliajn) sekvis Lemaire, kiu propramove forlasis BLE (ĝenerala kunveno de la 20-a de sept. 1908). Multaj honoraj komitatanoj ankaŭ eksiĝis, aliaj restis, sed mortis en la sekvantaj jaroj.

        Tiu reformema spirito naskis skismon en la Ligo kaj en nov.‑dec. 1908 la fundamentfidelaj E-istoj belgaj fondis la monatan gazeton nun ankoraŭ ekzistantan Belga E-isto. En sia kunsido de la 25 okt. 1908 tiuj samaj "Fundamentuloj" elektis la jenan novan estraron de BLE: prez. Amatus Van der Biest-Andelhof; vicprez. A. J. Witteryck kaj abato Richardson; sekr. Leon Champy; kas. Oscar Van Schoor. Post la morto de Van der Biest (22 jan. 1912) Witteryck fariĝis prez.

        En 1924 fariĝis prez. F. Schoofs kaj restis ĝis la morto en 1934. Witteryck fariĝis honora prez. La nuna komitato de BLE aspektas jene: vicprez. L. Cogen kaj P. Kempeneers; sekr. H. Petiau; kas. M. Jaumotte; adm. sekr. Poupeye kaj R Dechesne. Jaumotte estas ankaŭ red. de BE. Konstantaj komitatanoj: Babilon, Champy, S-ino Elwortby-Posenaer, d-ro W. Van der Biest kaj Oscar Van Schoor. Inter la plej malnovaj aŭ plej laboremaj komitatanoj estas plie: s-roj De Katelacre, Fals, kaj Boffejon, s-inoj Thooris, Obozinski, Baiwir, Fr. Van Genechten, Jos Leflot kaj L. Bract.

        La nuna honora prezidanto estas la reĝo Leopoldo III, kiu akceptis tiun titolon post la morto de generalo Graio Leman.

        La Liao kalkulas dudekon da grupoj tre agemaj el kiuj "Verda Stelo" (Antverpeno) kaj la "Bruĝa Grupo" akiris la oficialan titolon "Reĝa Societo" (almenaŭ 25 jara ekzistado).

        Belga E-Instituto, koopera societo fondita en Antwerpen por la eldono, presado kaj vendado de E-verkoj la 1 marto 1926. Hodiaŭ ĝia kapitalo atingas 160.000 belgajn frankojn (2. 23.000 svfr.) kaj eldonis multajn gramatikojn, propagandilojn, krome Belgan Antologion kaj Rimvorta-on de Jaumotte. La unua administrantaro konsistis el s-roj Schoofs, Jaumotte, De Coster, De Kateleare, Vermandere, Oscar Van Schoor, Van der Veken, De Hondt, Vermuyten kaj f-inoj De Buyser ka Morrens Post la morto de Schoofs (kiu estis la animo de BEI) faras la administron s-roj Boffejon, de Hondt kaj Vanderveken.

        UEA en Belgujo. Ekzistas Belga Teritorio kun Fr. Schoofs kiel ĉefdelegito kaj mulfaj delegitoj en aro da urboj kaj aliaj komunumoj. Membronombro: proks. 300. Post la morto de Schoofs gvidas la UEA-aferojn De Kteleaere.

        Du eksterlandaj laboristaj asocioj havas en B. apartan sekcion. La franca FEO agadas en la franca parto de la lando, la nederlanda FLEN en la flamanda parto. Funkciis ankaŭ kelkaj fakaj E-societoj, ekz. en la postmilitaj jaroj la maristoj havis apartan E-grupon en Antwerpen, al kiu apartenis E-istoj el multaj nacianoj; la gvidanto estis la hungaro J. Poresin. Ankaŭ en aliaj urboj laboris kelkaj elmigrintoj.

        Monda Palaco en Bruselo. Dank' al la klopodoj de Paul Otlet kaj senatano H. Lafontaine, direktoroj kaj kreintoj de la Monda Palaco, E havas en ĝi specialan Ĉambron kie estas elmontrataj aro da dokumentoj: libroj, gazetoj, propagandiloj k. c. Post la Mondmilito la du direktoroj organizis dum diversaj jaroj intersekve "Universitatajn int. Semajno-duojn" en kiuj la "Profesoroj" rajtis uzi ĉiujn lingvojn laŭ sia bontrovo: E tie estis ankaŭ akceptata kaj diversajn fojojn E-istoj-profesoroj donis tie paroladojn pri diversaj sciencaj objektoj.

        Literaturo. Jam en 1904 aperis "Paĝoj el la Flandra literaturo" (v). Post la milito "Belga Antologio" (v). Multe laboris sur literatura kampo s-inoj Elworthy-Posenaer, Lucette Faes-Jansens, s-roj Jaumotte, Osear Van Schoor kaj De Schutter.

        Ni aldonu, ke la Publika Biblioteko de Antverpeno posedas tre gravan kolekton de ĉiuspecaj E-aj broŝuroj, libroj, revuoj.

        En Radio-kampo estas citinde ke tri kursoj pri E estis donitaj en "Radio-Belgique" (nun la ŝtata I.N.R.) dum tri intersekvaj vintroj. Profesoroj estis M. Somerling (en flandra lingvo), F. Mathieux, M. Jaumotte kaj P. Kempeneers (en franca lingvo). Dum pli ol unu jaro tiu lasta donis ĉiusabatajn paroladetojn en E. La sukceso de tiuj kursoj estis tre granda. En "Radio-Belgique" Kempeneers faris ankaŭ la 22 apr. 1929 gravan paroladon E-lingvan pri Belgujo, preparan al la centa datreveno de l' lando en 1930.

        Kongresoj E-istaj, kiuj okazis en Belgujo:

        1909, 27-28 junio en Verviers, 1-a landa k

        1910, 15-16 majo en Bruĝo 2-a landa k.

        1910, 22-26 julio en Bruselo E-ista Semajno-Kongreso en la Mond-Ekspozicio (kun E-ista Oficejo kaj speciala ekspozicio).

        1910, 26-30 aŭg. en Bruselo 2-a kongreso de UEA

        1911, 4-5 junio en Charleroi 3-a landa k.

        1911, 20-27 aŭg. en Antverpeno 7-a UK.

        1912, 26-27 majo en Gento 4-a landa k.

        1913, 11-19 majo en Spaa 6-a landa k.

        1913, 14-20 aŭg. en Gento Int. E-ista Semajno-Kongreso dum la Universala Ekspozicio.

        19l4, 31 majo-1 junio en Meĥleno 6-a landa k.

        1920 23-24 junio en St. Gilles 9-a landa (La 7-a kaj 8-a belgaj kongresoj okazis en Anglujo dum la milito organizitaj kaj ĉeestitaj de belgaj E-istoj, loĝantaj tie provizore.)

        1921, 15-16 majo en Lieĝo l0-a landa k.

        1922, en Sankt' Nikolao en-Flandrio 11-a landa k.

        1923, 20-21 majo en Namur 12-a landa k.

        1924, 7-9 junio en Bruĝo 13-a landa k.

        1925, 30 majo-1 junio en Verviers 14-a landa k.

        1926, 22-24 majo en La Panne 16-a landa k.

        1926, en Spaa l2-a Int. Katolika E-Kongreso.

        1927, 4-6 junio, en Mons 16-a landa k.

        1928, 10 junio en Bruselo 17-a landa k.

        1928 3-11 aŭg. en Antverpeno 20-a UK.

        1929, 18-20 majo en Gento 18-a landa k.

        1930, 7-10 junio en Lieĝo dum la Universala Ekspozicio, kun tutsomera E-a fako, 19-a landa k.

        1931, 23-26 majo 20-a landa k.

        1932, 14-16 majo en Antverpeno 21-a landa k.

        1933, 3-5 junio en Bruselo 22-a landa k.

        Ĉiuj kongresoj ĝuis la oficialan apogon de la lokaj aŭtoritatoj kaj la UK-j staris sub la protektado de la belga reĝo. Prez. de la 1-3-aj landaj kongresoj estis A. V. d. Biest, prez. de la 4-6-aj, 11-a, 13-a landaj kongresoj kaj la Int. Semajo-kongreso en 1910 A. J Witteryck, prez. de la 9, 10, 12, 14-16 kongresoj L. Cogen, prez. de la 17-22 kongresoj estis Fr. Schoofs.

        La LKK de la 7-a UK konsistis el s-roj Van der Biest-Andelhof, D-ro Van Der Biest, Dupont kaj Ritschie, f-ino Posenaer, kiu estis sekretario-kasisto. Tiu de la 20-a UK konsistis el s-ino Elworthy-Posenaer s-roj Schoofs, Oscar Van Schoor, M. Jaumotte, Adv. Roost, Vermandere, kaj Ritschie - En ambaŭ kongresoj profesiaj aktoroj ludis teatraĵon en Esperanto. En la unua "Kaatje" de Spaak (trad. Van Der Biest), en la dua Hamleto-n.

        La artikolon verkis malnova belga E-isto, tralegis H. PETIAU.

        La flandra movado. En julio 1929 aperis en Antverpeno Flandra E-isto per la zorgoj kaj klopodoj de Flandrema Grupo E-ista. La publikigo je ĉi tiu monata revuo decidigis pri la fondo de flandra ligo. Je Pentekosto 1930, en Antverpeno, la 1-a flandra kongreso de E firme starigis sian propran ligon kun advokato Jozef Muys kiel prez. kaj Edgard Verheyden kiel sekr. Flandra E-isto de tiam fariĝis ĝia oficiala organo, kun Jan Van Schoir kiel ĉefred. Dum tiu kongreso oni ankaŭ skizis la statutojn de la nova Ligo, kiuj ricevis definitivan formon la 11-an de sept. en Gent. Art. 2 mencias, ke FLE celas: propagandi E-n inter la flandroj, konigi ĉe la aliaj popoloj la kulturstaton flandran; akceli la mondpacon laŭ sia povo. Montriĝis baldaŭ la neceso havi ankaŭ propran librejon. Tiucele, 30 nov. 1930, f-ino J. Terryn el Gent kaj G. Debrouwere kaj Alb. Cognie el Kortrijk fondis societon Flandra E-Instituto, leĝe registrita. La akcioj de FEI ne donas rentumon. La profitoj servas por la E-propagando. La 2-a flandra kongreso okazis en Aalst kaj aliĝis 175 partoprenantoj; por la 3-a en Kortrijk, je Pentekosto 1932, tiu nombro jam estis 201 kaj la urbestraro subvenciis la eldonon de plaĉa gvidlibreto. En 1932 parte renoviĝis la estraro de FLE, kies prez. nun estas Leo Calloens el Aalst kaj sekr. Gerard Debrouwere el Kortrijk. El la agado de FLE ni mencias precipe publikigon de E-kurso en "Toerisme", organo de la Flandra Turista Asocio, havanta 145.000 membrojn. La programo de la Popoluniversitato "Heran Van den Reeck" en Antverpeno mencias E-kurson. Inter la studentoj de la Genta ŝtatuniversitato okazis vigla propagando kaj kerno estas starigita. Reto da sekcioj kaj delegitoj kovras la flandran landparton de Belgio. G. DÉBROUWERE.

        Belhoro: Blindaj E-istoj Loĝantaj en Hungara Reĝlando, v. Blinduloj.

        Belhoste (belost) Léon, (ps. L. B.), franco, oficisto en la urba administracio de Paris. Nask. 29. jan. 1890 en Rouen. Komitatano de SFPE. Gvidas kursojn depost 1910. Verkis kun Doue la Gvidlibron de la 24-a UK.

        Belmont Leo, ps. de adv. Leopold Blumental, polo, ĵurnalisto, verkisto; loĝas en Varsovio. Nask. 8 marto 1865 en V. Fininte la universitaton fariĝis red. de semajna lit. kaj politika gazeto "Libera Vorto" (pola), kiun li plenigis mem de komenco ĝis fino. Pro artikoloj B. estis malliberigita 5 fojojn, unu fojon ankaŭ ekzilita. Verkis proks. 100 librojn, inter ili en la pola lingvo 3 grandajn volumojn da poeziaĵoj. Liaj historiaj romanoj ("Messalina", "Mme Pompadour", "Dubarry", "Veĉera", k.a.) estas tre legataj libroj. Lerta tradukisto, bona oratoro, majstro de la deklamado. En la E-movado B. okupas same gravan lokon. Jam en 1887 li sendis salutleteron al Z, finante per la profetvortoj: "Vi venkos, sinjoro!" Jam tiam li komencis skribi grandajn artikolojn sur bazo de profunda lingvistika scio; "Libera Vorto" ofte estis preskaŭ plena je defendo de E. Liaj artikoloj pri E ĉu en la pola, ĉu en la rusa gazetaro estas multegaj. Estis gvidanto kaj vicprez. de l'unua rusa ES (en Petrograd) kaj poste de l' unua pola ES (en V.). Dum la 1-a UK li proponis pri ĉiujara kongreso de E. Nun estas vicprez. de PEA, LK kaj Akademiano. En E li ankaŭ verkis multe kaj kunlaboris al multaj E-gazetoj. Libroforme eliris en 1908 liaj Sonoj Esperantaj. Atenton meritas lia pola E-gramatiko en versoj mnemonikaj. Bona oratoro ankaŭ en E.

E. WIESENFELD.

 

        Belogorcev Viktor, sovetiano, ruso, laboristo. Nask 1903 en Tomsk (Siberio). Fariĝis E-isto en 1919. Aktive propagandis E-n kaj organizis rondetojn en Tomsk, Barnaul, Nikolajev. De post 1931 membro de CK SEU.

        Beltrao (beltrau) Antonio Carlos de Arruda, brazilano, d-ro, distrikta ĉefinĝ. telegrafa. Mortis en 1928. Fond. kaj prez. de EK en Maceio (Alagoas, 1909), kie li faris grandan propagandon. Prez. de BKE kaj de la 3-a B. Kongreso de E.

        Bemaldo Luzo, v. Almeida Martins.

        Benárd Agost, hungaro, d-ro, eksministro, ĉefkuracisto. Nask. 3 jan. 1880 en Budapest. Prez. de la Hungara E Ekzamena Komitato.

        Benink Grietje Harmina, nederlandanino, instr. Nask. 20 nov. 1892 en Wedde. Fond. kaj prez. de EG en Almelo de 1925, estrarano de LEEN de okt. 1932. Kursgvida kaj prop. laboro. Verkis lernolibrojn, 1928, 31.

        Bennemann Karl Heinrich Paul, germano, popollerneja instruisto. Nask. 13 marto 1885 en Leipzig. E-isto de 1909; LK de 1927. Gvidis kursojn, precipe por instruistoj, ankaŭ por infanoj. Specialaj kampoj: kritika prilaborado de la E vorttrezoro kaj la muziko. Prelegoj muzikaj ĉe la UK en Edinburgh kaj en Oxford. Tre multaj artikoloj precipe kun populare scienca enhavo. Kunlaboranto de multaj E gazetoj. Presitaj verkoj: Gyges kaj lia ringo, dramo de Hebbel, 1916; La flavaj folioj (la germanaj oficialaj telegramoj de la militkampo, 1914-16 ; Tra la mondo, legolibro I-II, 1921-22; Vortaroj E-G (ankaŭ por blinduloj), 1923 kaj G-E, 1926; Int. Kantaro, (139 popolaj kantoj el 55 landoj, 7 E k. a. kantoj, koncertarioj); tekstaro kaj muzika eldono, 1930; Psikologia Terminaro, 1932. Manuskripto de la trad. de Faŭsto (Goethe). Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Benŝaĥar Jakob A., egipta hebreo; prof. (kelkan tempon en Kaunas). Estas konata prop-isto en Eŭropo kaj Ameriko.   ŝ.

        Benson William S., usonano, kuracisto en Newack. Aŭtoro de originala bildmetodo por la instruado de E. Verkis 10 kajerojn de Universala E-istigilo, 1925-27; kaj la grandiozan Universala E-Metodo, 1933.

        Beraru Miŝu, rumano, presisto. Nask. 30 dec. 1903 en Piatra-Neamt. Lernis E-n en 1925 Gvidis kursojn. Kompilis lernolibreton (1926), portretalbumon de RES (1928), aperigis poemaron kun i. a. lokaj aktualaĵoj Spite la vivon (1928), kompilis (kun P. Firu) la unuan E-R kaj R-E Vortaron (1932). Kunlaboris ĉe ,LM'. Ne plu verkas.

        Berger Joseph Ferdinand, (ps. Jofebo, B. K.), germano, redaktoro de Heroldo de E. Nask. 7 okt. 1894 en Edersdorf, Ĉeĥoslovakujo. E-isto de 1910. Fondis grupon en Waldshut, (Germ), gvidis kursojn tie, en Hispanujo kaj en Köln. Kunlaboris por pluraj E gazetoj. Trad.: La vojo returne, de Remarque, 1931; kunlaboris en la traduko de En okcidento nenio nova, de Remarque, 1929. De 1934 gvidestro de Revelo.

        Berger Leopold, ĉeĥo, ĥemia inĝeniero. Nask. 9 marto 1887 en Vrchoslav. E-isto de 1908. Funkciulo de diverslokaj kluboj. Fondinto de Bohema E-Servo kaj eldonanto de BES Adresaro (v.). Eld. de jarkolektoj de prop. gazetoj. Verkis Ĉ-E Vortareton.

        Bergfers (berjie) Leon, belgo, organizanto. Nask. 30 jun. 1904 en Bruxetles. Prizorgis la interhelpan movadon, lit. kursojn, verkis francan teatraĵon, kunlaboris al ruslingvaj revuoj. E-isto de 1922. Havis gravan rolon en SAT, ĝis proks. 1930, de kiam li ne partoprenas movadan vivon. Verkis multajn rakontojn, priskribojn pri nuntempaj verkistoj por SR, La Nova Etapo. Libroforme aperis: tradukoj Servokapabla de Eekhoud, l927; La Morto de Blanjo de Tousseel, l925; la originalaĵo Ili, 1921.

        Berki Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanujo). Dir. de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekr. de HES) de tre vigla E-movado en Debrecen.

        Berman Oskar, komerc-ekonomia red. en Lodz (Polujo). E-isto ekde 1915. Laboras por E precipe sur turisma kampo; gvidas karavanojn. Prez. de ES en Lodz. Multaj prop. artikoloj pol-, german- kaj hebrelingvaj.

        Bern. Ĉefurbo de Svislando, 113.000 loĝantoj. - 9-a UK 24-31 aŭg.1913, 1015 kongresanoj el 30 landoj; fid. esprimo al la Lingva Komitato; akcento de kunagado.

        Bernfeld Erwin Gerhard, aŭstriano, germano, ŝtata ofic. en Wien. Nask. 10 nov. 1891 en Wien. E-isto de 1924, sekr. en grupo "Ofichavantoj"-Wien, prez. ĉe "Aŭ. Pacifista Soc. E"-Wien. Depost 1926 ĉefdel. de UEA.

        Berthelot (bertölo) Paul, franco. Nask. 1882, mortis 2 nov. 1910 et Conceicao de Araguaya (Brazilo). Lernis E-n 1900, kiam li studis en la liceo de Reims. Fervora propagandisto, li fondis la gazeton Esperanto (18 jun 1905), kiun li transdonis en 1906 al Saussure kaj Hodter. Iniciatinto de Int. Socia Revuo. Li forvojaĝis at Brazilo, kie li daŭrigis sian propagandon. Grave kaptita de tuberkulozo, li pasigis siajn lastajn semajnojn instruante la monaĥojn, kiuj flegis lin, kaj preparante kun ili latinan lernolibron Compendium grammaticae E. Li enpresis en "E" la unuan provon de vortaro E-E (kun E-e redaktitaj difinoj de la radikoj). Verkis (kun Cart kaj Merckens): Vortaro franca-E-a, 1903 - (kun Lambert) Komercaj Leteroj, 1903 - Provo de ĥemia nomigado en E 1904 - Fonetika litera skizo pri kelkaj konsonantoj (sub la ps. Marcelo Verema), 1904. LK. 1909.

        L. BASTIEN.

        Bertoli Alfons, kroato. Nask. en 1895 en Zadar (Zara), mortis 22 okt. 1926 en Zagreb. Frue aliĝis al E. Postmilite multe laboris en Zagreba ES, samtempe estante helpanto de la red. de La Provo kaj Konkordo. Estis sekr. de SEL. Kelkaj literaturaĵoj. ŝ.

        BES: Bohema E-Servo, v.

        BES-a Adresaro de E-istoj el ĉiuj landoj. Eld. de BES (L. Berger). Unua eld. 1919, 40 p., deka eld. l932, 116 p. 1107 adresoj. "Ĝi povas esti grava praktika helpilo al la korespondema kaj interŝanĝanta E-istaro - kondiĉe, ke la personoj vere respondas." (P. B., Bibliografia Gazeto, 1933, p: 24.)

        Beveridge (beveriĝ) John, skota, pastro. Nask. 29 jun. 1857 en Ayrshire E-istiĝis l907 Unua prez. de Skota EF. Unu el la tradukintoj de la Nova Testamento. Artikoloj en multe da E gazetoj.

        Bialystok (elp bjaŭistok, Z uzadis: Bielostoko). Urbo en la orienta parto de Polujo, kun 97.185 loĝantoj. Tie naskiĝis 15 dec. 1859 Z en dometo signita n-ro 6. ĉe strato Zielena (signifas: Verda), kiu nun estas nomata Strato Z-a. Sur la naskodomo de Z pendas marmora tabulo. En la domo troviĝas ora libro, en kiun enskribiĝas ĉiuj vizitantoj. La diverslingveco de la loĝantaro kaj la ofte neamikaj interrilatoj inter la diversaj gentoj donis al Z la impulson krei L. I. Dufoje okazis tre solenaj postkongresoj en la urbo (1927 kaj 1931). En la publika ĝardeno staros 12 metrojn alta monumento de Z laŭ projekto de la fama varsovia skulptisto A. Ostrzega, "Babela Turo". La ĉefdel. de UEA por la pola teritorio, J. Ŝapiro, loĝas en B. - v Stratoj. E. WIESENFELD

        Bianchini J., italo, pastro en Friuli. Verkoj: Hebrea kalendaro, 1906; du E-lernolibroj italaj, l913 ; lernolibro de itala lingvo 19I3; tiu de latina lingvo,1914-l5; (ambaŭ por E-istoj); prop. broŝuro. Kunlaboris je Espero Katolika. L K.

        Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la B. estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. Z mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la B. Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A. E. Wackritl kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Z mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Z konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J. M. Warden. Dum la U. K. en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta E-a Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover. (v. ,E', Geneve, 1926, p: l37.) - Nombro de bibliopartoj venditaj en E ĝis 35 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22,727, Evangelioj kal Psalmaro (aparte eldonitaj): 14,231.

        M. C. BUTLER.

        Bibliografia Gazeto. Kvaronjara eldonaĵo de L. M. en 1933; formato 15x22 cm; tuta paĝonombro 72. Redaktis Kalocsay, multe kunlaboris Totsche. Ampleksan lokon okupis la detalaj recenzoj, estis rubriko Revuo de revuoj, informoj pri AELA, ktp, Ekde 1934 B. G. estis anstataŭata per Lingvo Libro (v.)

        Bibliografio de Internacia Lingvo. Historia sistema katalogo. Ellaboris kaj komentaris P. E. Stojan. UEA, 1929, 560 p., formato 24x16 cm. "S. ne limigis sian serĉadon al E, nek al aliaj sistemoj de helplingvoj; li vastigis ĝin, ampleksante ĉion, kio iel militis, vane aŭ sukcese, kontraŭ la baro de l'diverslingveco. Tial, li studis la provojn de universala alfabeto, de filozofia gramatiko, de logistiko, de pasigrafioj, aŭ la uzatajn gestlingvojn, ciferskribojn, int. stenografiojn kaj signarojn. Ĝi estas esence la listo de ĉiuj verkoj, kiuj traktis la ĵus cititajn temojn, kun montro de l'aperdato, loko, presejo, paĝnombro kaj formato. Pri la gravaj verkoj, tiujn informojn akompanas mallonga resumo, aŭ citaĵoj, aŭ rimarkoj de l' kompilinto. La verko, kaj ĝiaj diversaj ĉapitroj, estas prezentataj per atentindaj enkondukaj artikoloj. Ĉio atingebla estis uzata." (G. S., ,E', 1930, p: 34.) Tiu ĉi gravega verko estis plejmulte uzata dum la redaktado de la Enciklopedio, kaj malgraŭ ĝia nepraktika dividado, ĝi tre faciligis la redaktan laboron.

        Biblioteko de BEA. (Brita E-ista Asocio). En 1922 BEA starigis Konsultan Bibliotekon. Iu amiko donacic 380 volumojn el sia privata kolekto kiel nukleon. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova E-a libro ĉe apero. La gvidanto de la biblioteko estas M. C. Butler, kiu klopodas, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al E aŭ al int-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn. Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝas ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri E aŭ kun E-a teksto. Sur aparta bretaro troviĝas la lastaj n-roj de la E-a gazetaro. La jarkolektojn oni bindigas laŭ eblo. Ĉio en la biblioteko estas klasita laŭ la decimala sistemo (Dewey Decimal Classification) kaj la plibonigoj de la Int. Bibliografia Instituto en Bruxelles. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevas difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-E-a sekcio oni ellaboris apartan klasigon tre detalan. Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉ gazetartikoloj) estas enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogo listas ĉiun eron laŭ numera ordo, kaj montras ĉion, kion la biblioteko enhavas pri ĉiu temo. Troviĝas ankaŭ Alfabeta Indekso de titoloj, temoj, kaj nomoj, kiu ebligas ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo. La ĝeneralan laboron prizorgas la sekr. de BEA, M. C. Butler, la gazetan fakon atentas E.A. Hawkins, helpate lastatempe de F. B. Elwell. La enskriboj en la Katalogo klasiĝis en 1931 jene:

0 Generalaĵo . . . . . . . . . . . . . . . . . .150

1 Filozofio. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .350

2 Religio . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .500

3 Sociologio . . . . . . . . . . . . . . . . . . .900

4 Filologio . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1050

5 Scienco . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .650

6 Teknologio . . . . . . . . . . . . . . . . . .1200

7 Arto, Sporto . . . . . . . . . . . . . . . . . .400

8 Literaturo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1950

9 Historio, Geografio, Biografio . . . . .1850

E 0 Esperanta Movado . . . . . . . . . . . 1500

E - Esperanto Aplikata . . . . . . . . . . . . 600

E 1-E9 Esperanta Lingvo . . . . . . . . . .1600

G. L. Gazetaro (propaganda, literatura) . 100

---------------------------------------------------------------------

                                                               12800

Alfabeta Indekso . . . . . . . . . . . . . . . . 9800

Slipara sumo . . . . . . . . . . . . . . . . . . 22600

        Krom la libroj troviĝas ankaŭ 3720 kartoj kaj fotografaĵoj; 21 metroj da skatoloj plenaj de gazetoj, muziko, kaj bildoj; kaj 80 skatotoj da broŝuroj kaj manuskriptoj. Tial ke la biblioteko estas konsulta kal ne prunta, oni ne permesas la forporton de libroj el la ĉambro; sed la tuta kolekto estas je la dispono de la studantoj. En ĝi troviĝas multe da libroj el la fruaj jaroj de E, kaj amaso da aferoj netakseble valoraj por la studantoj kaj ĝi rimarkinde kreskadas.

Laŭ BRITISH E-IST,1931, p: 120.

        Bibtioteko de C O. (Centra Oficejo). Unu el la celoj de Centra Oficelo (fond. 1905) estis: klasigi kaj konservi arkivojn, organizi bibliotekon, kolekti ĉiujn sciigojn, starigi bibliografion. Jam en 1905 ĝi kotektis en sia legoĉambro (51, rue de Clichy, Paris): bibliotekon enhavantan la ĉefajn verkojn aperintajn de la komenco, kolekton da revuoj kaj gazetoj, bibliografiajn katalogojn ordigitajn laŭ la bibliografia decimala klasigo, specialajn katalogojn (adresaroj ktp.)

        Generalo Sebert, prez. de C. O., daŭrigis tiun kolekton, kiu en 1929 translokiĝis en la grandan Bibliotekon de la Pariza Komerca Ĉambro (27 avenue Friedland, Paris), dank' al la malavara konsento de Sebert kaj al la favora sinteno de André Baudet, tiama prez. de la Ĉambro. Nun ĝi ricevas ankoraŭ nur kelkajn gazetojn.

        Jen ĝia konsisto en 1929:

Fako A - Oficiala Gazeto: Oficiala Dokumentaro, kaj diversaj publikaĵoj de C. O (55 volumoj).

Fako B - Jarlibroj (70 volumoj).

Fako C - Oficialaj raportoj pri la UK-j kaj Kongreslibroj (85 volumoj).

Fako D - Lernolibroj (335 volumoj).

Fako E -- Vortaroj (140 vol.).

Fako F - Propagandaj broŝ. (600).

Fako G - Socialaj sciencoj, filozofio, juro, religioj, ktp. (300 vot).

Fako H - Sciencoj puraj kal aplikataj (220 vol.).

Fako I - Komerco, turismo, internaciaj foiroj (320 vol.).

Fako J - Literaturo (600 vol.).

Fako K - Gazetoj (240 vol.).

Entute 3000 volumoj aŭ broŝuroj, plus 40.000 eltranĉaĵoj de ne-E-al gazetoj. L. BASTIEN.

        Biblioteko de Davidov. En la apudvolga gubernia urbo Saratov, Rusujo. Ĝi estas unu el la pfej famaj E-bibliotekoj. Ĝia katalogo aperis dufoje: en 1908 ĉe Moller kaj Borel en Berlin kaj en 1911 ĉe Germana Akademia E-Ligo. Laŭ tiu ĉi dua eldono la biblioteko havis 1996 titolojn de libroj, broŝuroj kaj prop. folioj presitaj kaj hektografitaj (10.000 titolojn de ĉiaj eldonaĵoj en kaj pri E enkalkulante muzikaĵojn, ilustritajn poŝtkartojn, fotografaĵojn, prop. markojn ktp.) jene dividitajn (statistiko de ECO) laŭ decimala klasifiko:

Filologio-lingvoscienco 53.90%

Literaturo                               18.98%

Historio-geografio          7.16%

Bibliografio                            3.00%

Socialaj sciencoj                     3.26%

Aplikataj sciencoj           5.26%

Belartoj                                  3.66%

Religio                                    1.86%

Ekzaktaj sciencoj                   1.56%

Filozofio                         1.36%

 

Post la rusa revolucio 1917 la soveta registaro naciigis la bibliotekon, sed en 1921 pro malgrandigo de la regna buĝeto, "Saratova Polit-Prosvet" (liberiga regna institucio) rifuzis ĝian admintstran kaj financan prizorgadon. Privataj E-istoj (Sajapin, E. Ananjeva) faris heroajn klopodojn por konservi la bibliotekon, (1. S-ulo,1925, n-ro 33.), kiam tiu magazena ejo, kie estis la biblioteko lokita, estis luigata al privatulo. En 1922 la bibliotekon prenis sub sian protekton Saratova E-Societo, en feb. 1923 la gubernia filio de SEU, kies gen. sekr. Sajapin kun sia familio ekloĝis en ĝia malvasta trapolvita ejo. Ĉar la sama ejo servis ankaŭ kiel E-klubo, kursejo kaj librodeponejo, Sajapin estis devigata por du jaroj sigeli la ŝrankojn, por ke ne pereu la librotrezoro. Fine en 1925 la Saratova Gub. Polit-Prosvet komencis akceptadi kaj inventarigi tiun ĉi multekostan popolan propraĵon, sume 9500 ekzemplerojn ĉiuspecajn. ŜIRJAEV.

        Biblioteko de la Lingvo Internacia. Fondita en 1894 laŭ propono de Z (E-isto, 1894, n-ro 3.), estis la unua kolekto de E lit. verkoj; ĝi estis presata en Nürnberg ĉe W. Tammel kaj ĝia eldonado daŭris ĝis 1898. "La biblioteko, red. kun plej granda zorgemo de nia kara Majstro mem, aperadis laŭ formato 14x21. Ĝi enhavis pleje verkojn de rusaj aŭtoroj, aŭ tradukitaj, aŭ originalaj, kaj ankaŭ lernilojn en diversaj lingvoj. Netakseble valoraj estas por ĉiuj veraj E-istoj tiuj ĉi kajeroj kun verdaj kovriloj." (El artikolo de K. Steier, represita en Mobusz: Dokumentoj, p: 33.)

        Biblioteko de UEA, en Genevo (Geneve). Hodiaŭ la plej ampleksa biblioteko pri E kaj la tutmonda lingvo estas tiu de UEA. Ĝi apartenas al la Asocio kaj estas parte speco de dokumentiga fonto por la oficejo de UEA, la redakcio de ,E' kaj pli vaste por la E-istoj, kiuj deziras informiĝi serioze pri ia detalo de la libraro de E.

        Iam, antaŭ la fondo de UEA, la Svisa E-Societo starigis bibliotekon. Ĝin administris tre zorge du personoj: s-ro Schmid, filo de konata svisa E-isto Jakob Schmid, en Bern, kaj Eduard Stettler, la prez. de UEA. La biblioteko konsistis el kelkcent numeroj, plej parte binditaj libroj. Ed. Stettler veninta al Genevo por libervole labori en la oficejo de UEA prizorgis la bibliotekon. La Svisa Societo tamen ne tre interesiĝis pri tiu ĉi biblioteko kaj estis nefacile trovi iun, kiu daŭrigus la prizorgon. Por forigi balaston la SES cedis la bibliotekon al Hector Hodter, kontraŭ pago de modesta sumo.

        La tiama Centra Oficejo kun siaj sep oficistoj tamen ne havis la tempon nek intereson pri la daŭrigo de la afero. Venis en 1913 nova oficisto, Hans Jakob, kiu okupiĝis en sia libera tempo kaj daŭrigis kompletigi la tiam ankoraŭ tre modestan kolekton. Ĝi apartenis fakte ja al la posedanto de la gazeto ,E', kiu transdonis la librojn ricevatajn por recenzo donace. Modesta kredito permesis akiri interesajn verkojn kaj de tempo al tempo iuj samideanoj donacis sian bibliotekon al ĝi H. Hodler testamente donacis la bibliotekon al UEA (1920).

        La statuto de UEA mencias la administradon sub Art. kiu diras

"50. La Biblioteko de UEA kolektas ĉiujn konservindajn E‑lingvajn presaĵojn, kaj interesajn verkojn en kaj pri lingvoj int. Ĝi akiras ilin laŭeble el redakciaj ekzempleroj, donaco kaj interŝanĝoj. Por la biblioteko kaj por materialo de E-ekspozicioj estu rezervata modesta kredito en la budĝeto. Tiom kiom la Centra Oficejo povas okupiĝi pri bibliotekaj aferoj, la aktivaj membroj rajtas pruntepreni materialon kaj librojn laŭ fiksitaj kondiĉoj."

        La sistemo laŭ kiu estas ordigata la biblioteko, estas tre simpla, plene respondanta al praktika bezono. Starigis ĝin Ed. Stettler kaj el kelkjara sperto kompletigis la bibliotekisto de UEA.

        La tuta materialo estas klasigata en 8 klasoj.

1. Helplingvo: (H) entenas propagandilojn, lernolibrojn kaj vortarojn naciajn-internaciajn, entute la lernadon.

2 Literaturo kaj Arto: (L) entenas la tutan beletristikon, tradukan kaj originalan. Subdivido: Poezio kaj muziko.

3. Scienco kaj Tekniko: (S) entenas sciencajn verkojn en tre larĝa kompreno, plie teknikaĵojn.

4. Periodaĵoj: (P) entenas la E-gazetaron. Fako por periodaĵoj ne-E-aj sed kun E anguto aŭ aldono.

5 Oficialaĵoj: (O) entenas statutojn, dokumentarojn, raportojn de naciaj kaj int. organizaĵoj E-aj, tiom kiom ili estas publikaj kaj riceveblaj.

6. Uzado de E: (U) estas nova klaso, kiu entenas dokumentojn pri la praktika uzado de la lingvo (komerco, turismo, ktp.)

7. Aliaj mondlingvoj: (X) estas la klaso, kiu reunuigas ĉion pri tutmondaj lingvoj. Dokumentoj pri 150 sistemoj de L. I. iafoje fragmentoj, sed plejofte ankaŭ gramatiko.

8. Diversaĵoj: (D) kio ne trovas lokon en la aliaj klasoj, estas klasigata sub D.

        Al la ok klasoj respondas ok koloroj: H (verda), L (blua), S (vinruĝa), P (ruga), O (flava), U (rozkolora), X (blanka), D (ora). La etikedoj kun numeroj estas en tiuj koloroj, kio evitas malĝustan lokigon, precipe de la binditaj libroj.

        La konservon de la libroj oni organizis tiel, ke ĉio, kio ne estas bindita (kaj ne bindigebla parte pro la altaj kostoj) estu en kartonaj kestoj, laŭ sistemo de la Nacia Biblioteko Svisa. La kestoj ekzistas en tri modeloj, malgranda, normala kaj grandega.

La ordigo de la slipoj okazas laŭ plej simpla maniero, pro evito de laborforto ĉiam mankanta por tio. Principe ĉio iras laŭ la aŭtoro, ne laŭ la tradukinto. Do verkon de Moliere oni serĉu sub tiu nomo kaj ne sub tradukinto. Aparte de la serĉ-sliparo ekzistas alia, tiu de la E-aj verkistoj, kio estas speco de repertuaro kaj kie estas notita ĉio pri-E-aj aŭtoroj.

        Je la fino de 1932 la biblioteko enregistrigis 7900 numerojn. Deprenante proksimume 1500 por E-gazetoj, ĉ. 500 klaso X kaj 500 por oficialaĵoj, restas por la efektiva literatura (instrua, beletristika kaj scienca) proks. 5900 verkoj. Tio estas konservata en grandegaj belaj murŝrankoj, en 700 kartonaj kestoj fermitaj. La biblioteka ĉambro troviĝas en la Turo de l' Insulo, kvarangula ĉambrego, kvazaŭ farita por tiu ĉi celo

        La Biblioteko de UEA estas la kaŭzo de la kreo de Bibliografia Servo de UEA, kies tasko estas la sistema kolektado de ĉiuj verkoj en E kaj helpo al la personoj sin interesantaj pri nia literaturo. La jara raporto de UEA mencias tiun agadon. La Bibliografia Servo ankaŭ akiras, interŝanĝas kaj donace akceptas verkojn pri ĉio, kio tuŝas E-n kaj ĝenerale la demandon pri L. I.

                                                                              E. AGRICOLA.

 

        Biblioteko Tutmonda. Kolekto de literaturaj kaj sciencaj verkoj. Formato 17XI0 cm. Eldonis la grava firmo Mosse, Berlin; trompiĝinte je la aĉetpovo de la E-istoj, Mosse transdonis la tutan librokvanton al la firmo Ellersiek, Berlin. Entute aperis 25 n-roj.

        Bicknell (biknel) Clarence, anglo, d-ro de matematiko. Nask. 27 okt. 1842 en Herne Hill (Anglujo), mortis 17 jul. 1918 en Tenda, Cuneo (Italujo). Estis anglikana pastro, poste forlasis la eklezion. Venis Italujon en 1877. Konstruigis muzeon en Bordighera por enteni siajn kolektaĵojn botanikajn kaj arkeologiajn. Multe klopodis por blinduloj. Eksvolapükisto. E‑isto de 1897, ĉeestis la unuan UK. Transskribis E-ajn verkojn brajten. En 1910 fondis grupon en Bordighera, kiun li prezidis ĝis sia morto. Mone subtenis multajn E entreprenojn. Verkis multajn originalajn poemojn, kiuj aperis en La Revuo, The British E-ist, (multaj restis manuskriptoj). Tradukis: Horacio de I.ord Macauley, 1906; Gvinevero de Tennyson, 1907; Rikoltado de la pecoj de Sturgis; Ŝakludo de Giacosa, 1915.

        Biehler (biler) Wolfgang, aŭstrogermano, d-ro fil., lingvo-instr. privata en Graz. Nask. 5 majo 1892 en  áslav (nun en  SR). E-isto de 1921. Sekr. de ES Stirio de 1931. Depost 1926 kunlaboranto de Aŭ. E-isto, rec. kaj trad. multajn verkojn: premiita ĉe Int. Floraj Ludoj.

        BIL: Bibliografio de Int. Lingvo v.

        Biest-Andelhof Amatus van der, belgo, d-ro. Nask. 1850, mortis 1912. Pioniro, estis vicprez. de Antverpena EG, prez. de BLE, dir. de Belga E-isto ka prez. de "La Sepo por la Sepa" (1911). L. K.

        Bildotabuloj por la instruado de Esperanto. Verkitaj de Thora Goldschmidt, prilaboritaj al E de Dietterle 1923, 104 p., tormato 19x26 cm., 36 bildoj kun klariga teksto, ekzercoj, ekzemploj ktp. Uzebla de ĉiuj nacianoj.

        Bischitzky (biŝicki) Adolf, germano, d-ro, kuracisto en Praha. Nask. l8 nov. 1871 en Driz. Humanisto, liberpensulo, prez. de Ĉ. Ligo de Homaj Rajtoj. Kunfondinto (1908) kaj de 1911 prez. de Societo de germanlingvaj E-istoj en Praha. De 1921 ano de ŝtata ekzamena komisiono. Gvidis kursojn, estis prof. de E en la germanlingva Komerca Akademio en P. Kunlaboranto de Int. Med. Revuo, Marto, ktp. Tradukis Maria Magdalena de Hebbel; Suferoj de la juna Werther de Goethe; La aliformigita driado de H. Salus. Verkis ekzercaron por germanoj, -1922.

        Blaas (blas) Leo, aŭstro-germano, d-ro, emerita helpjuĝisto en Netters ĉe Innsbruck. Nask. 14 jan. 1891 en I. E-isto de 1908. Iama prez. de EK de I. Tradukaĵoj en Aŭ. E-isto. Verkis E laŭ Mertner. Kunlaboranto de d-ro Wüster (Enc. Vortaro). Verkadas ampleksan etimologion (morfologion) de E.

        Blackett (blaket) Edmund R., anglo ekspresejestro. Nask. 20 dec. 1843 en Berkshire. E-isto de 1905. Dumviva membro de UEA kaj delegito por Bath. Prez. de la loka grupo.

        Blackham (blakam) C. P, irlandano, mortis en 1931. Unu el la plej fruaj E-istoj en Irlando, de 1904. Ĉeestis la 1-an UK.

        Blaikie (blejki) James Andrew, anglo, konata matematikisto, universitata ekzamenisto, montogrimpisto. Nask. 4 apr. 1846, mortis 21 dec. 1929. E-istiĝis en 1905. Kunlabore tradukis La Malbela Anasido tiujare kaj Bela Joe en sia lasta jaro.

        Blaise (blejz), Margaret Lily, nask. Jones, anglino, edzino de B. P. Nask. 30 apr. 1878 en Chester. Sekretario de 1896, komerca lernejestrino l900 - 06. 1906-10 (edziniĝo) instruis E-n en vesperaj lernejoj de kelkaj urboj. Fondis kaj prezidis: E Fed. de Lancashire kaj Chesire (tri jarojn), Sud-Londona EG, Dua-Dimanĉa Rondo, London. Propagande paroladis multloke. Predikis E-e en la Katedralo de Geneve, 1925. Instruas E-n en Londonaj lernejoj. Verkis The Esperanto Manual, 1908; La Profitoj de E, 1909; A World Language, 1916. Laboras ankaŭ literature. L. K. de 1908.

        Blaise (blejz) Paul, (ps P. B.; PoBo), belgo, sekr. de Belga Komerca Ĉambro en London. Nask. 22 dec. 1880 en Louvain (Belgujo). Prof. de lingvoj kaj komerca korespondanto en Belgujo, Francujo kaj Anglujo. En la tri landoj propagandis, instruis E-n kaj fondis diversajn grupojn. Instruis ĉe "Academie des Beaux Arts", Louvain (1903), "Ass. Polytechnique" k. a., Paris (1904-7), London (1908-32). Helpsekr de UK: Cambridge, 1907; Paris; 1914. kasisto de UK en Oxford, 1930. Direktoro de Int. Propagandejo E-ista; sekr. de Ĉekbanko E-ista (1907-10). Kunfondinto de UEA, ĝia delegito kaj komitatano de 1908; ĝia komisionano. Komitaiano de BEA de 1913, ĝia kasisto (1929-31). Multaj artikoloj diversspecaj por E gazetoj.

        Blake (blejk) Mary L., anglino, artisto. Nask. 4 okt. 1872 en York. Desegnas por sciencaj verkoj, gazetoj, brodado ktp. Medalo, London, l897. Unua E-ista flugpasaĝero en Anglujo,  1911. Sekr. de politikaj kaj aliaj societoj por virinoj. E-isto de 1906. Membro de la Administra Komitato de BEA. Starigis kaj gvidis kursojn en Essex, Birmingham, London.

        Blangarin Fernand (ps.: Fi-Blau-Go), franco, suboficiro en armeo. Mortis 1914 en batalo ĉe la Marne. Fondinto kaj gvidanto de la laborista asocio "Paco Libereco", poste "Liberiga Stelo". Red. de Int. Socia Revuo 1907-09 kaj kunlaboranto al Le Travailleur E-iste. Trad. broŝurojn eld. de nomita asocio. Partoprenis ruĝulajn kongresetojn en Geneve kaj Cambridge.

        Blanka Frataro, v. Novspirito.

        Blankbarbulo. Ps. de prof. Th. Cart ĉe konstanta rubriko de la franca E‑gazeto La Movado.

        Blassberg Maksimiliano, polo, kuracisto en Krakow. Nask. 28 apr. 1875. Aŭtoro de pli ol 60 medicinaj verkoj en lingvoj pola, germana kaj E-a. E-isto de 1912. Kelkajn jarojn estrarano de EG. Ĉefa E agado sur profesia kampo. Estis prez. de TEKA, nun ĝia honora ano. Artikoloj en la antaŭmilita Kuracisto, Int. Med. Revuo, ,E, LM.

        Blaufeldt Rudolf, estono, drogisto. Mortis 4 apr. 1932 en Tartu. Dum 20 jaroj fidela prop-isto, kursgvidanto, UE-del. ktp.

        Blefer (Blejer), Vilmos, hungaro, nask. 14 majo 1903 en Ujpest. Studento en teknika ĉeflernejo, poste foira komercisto, seruristo, 1924-30 administranto de HESL; de 1930 administranto, teknika aranĝanto kaj ĉefa posedanto de LM kaj AELA. E-isto de 1922, de tiam ĝis 1930 aktivulo en la laborista movado. Multaj kursoj, sennomaj artikoloj. En 1932-33 paroladvojaĝoj en kvar landoj. (v parolad-vojaĝoj). Talenta oratoro E-ista; organizanto de la lit. vesperoj en la UK de Kraków kaj Paris. Redaktoro de la Enciklopedio.

        Blinduloj. Prof. Cart ekde 1904 dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de E. Li komencas la unuan E kurson en la blindulejo de Lausanne (Svisujo) kaj konsentinte kun la plej sukcesintaj lernintinoj, Helena Gal kaj Roza Vogt kaj kun Harald Thilander en Stockholm ili fiksis la brajloalfabeton por E donante por la kvin konsonantoj supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam la saman punkton.

        Tiam Cart brajle presigis gramatikojn de E en diversaj lingvoj, presigis la Fundamentan Ekzercaron, kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj de Eŭropo por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poeto Carmen Sylva, patrino de sialandaj blinduloj; fondinto de la iam mondfama "Vatra Luminoasa", kaj la sveda reĝino Margareto estis la solaj, kiu) resp ondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.

        En 1904 Cart aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazeto E-a Ligilo. Dekfoje en la jaro ĝi aperis. Blindulaferaj kaj pri-E-aj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politika kroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindula legantaro akceptis favore "sian ĵurnalon" kaj la nombro de la abonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multaj blindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj E-grupoj kaj en 1909 la UK en Cambridge jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝue partoprenis unuan fojon en tiom granda nombro la kongreson de vidantaj E-istoj.

        Dum la libertempaj monatoj - aŭg. kaj sept. - de 1912 kun permeso de Cart eldonis du n-rojn la surda kaj blinda sveda brajlopresisto, Thilander. Liaj numeroj svarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis la novan enhavon entuziasme, tiel, ke Cart tuj petis Thilander transpreni la redaktadon kaj eldonadon de E. L., kies fidela amiko kaj kunlaboranto Cart tamen restis ĝis sia morto La legantaro kreskis, la Ĝenerala Adresaro aperinta en 1913 enhavis jam adresojn de pluraj centoj da blindaj E-istoj, la nomo "Ligilo" ekhavis specialan signifon: "Gazeto de Blinduloj."

        Post trijara paŭzo (1916-18) en 1919 jam ree aperas tri n-roj de E. L. Grava monhelpo de la Nacia Blindulinstituto de London ebligis regulan ĉiumonatan aperon de la gazeto dum multaj jaroj kun la kondiĉo; ke blinduloj de malbonvalutaj landoj ricevu la gazeton preskaŭ senpage. Oni sukcesis gajni multajn naciajn blindulunuiĝojn, kiuj finance regule helpis E. L. per fiksitaj jaraj kotizoj, tiel la angla Nacia Instituto povis ĉesigi la grandiozan kotizon de 200 pundoj por jaro sen risko, ke ĝia retiriĝo pereigus la gazeton. La interesan enhavon de la blindulaferaj artikoloj interŝanĝis abunde literaturaj, sciencaj, instruaj, kaj ĝeneralinteresaj rubrikoj. Estis aldonitaj desegnaĵoj, landkartoj, ktp. La Ĝenerala Adresaro en 1931 jam superis milon da adresoj de blindaj E-istoj.

        La unua kongreso de blindaj E-istoj okazis en 1921 en Praha La preparajn laborojn gvidis la blinda muzikprof. K. E. Macan kaj la vidanta blindulamiko prof. Stanislav Stejskal. La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. Cart mem direktis Ia kongreson, kies raporto, enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte 1925, samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj E-istoj.

        Dum la dua kongreso en Helsinki deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda "Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj E-istoj" (SOĈNE) fondos la oficejon: Int. Blindulafera Informejo kaj Statistikejo (IBIS). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidas Vuk Echtner en Praha.

        Inter la kongresoj plej grava estis la kvara en Wien, kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: Universala Asocio de Blindaj E-istoj. UABE ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prez. Josef Kreitz, Germ., dua prez. Paul Remy, Franc., unua sekr. Victor Hendricx, vidanto, Belg., dua sekr. Anni Friman, Finnl., kasisto W. P. Merrick, Angl., red. Harald Thilander, Sved., konsilanto prof. Stejskal. Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazeto Ligilo por Vidantoj, kiu per apartaj monsubtenoj aperas de tempo at tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.

        Unu post la alia fondiĝis blindulaj E-istaj grupoj en Ĉeĥoslovakujo, Finnlando, Hungarlando Germanujo, Francujo, Danujo k. a. La ĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigas gazeton Aŭroro, la E-ista Blindulligo de Germanio, la EBLOGO eldonas la gazeton La blinda E-isto, la hungara BELHORO (Blinda) E‑istoj Loĝantaj en Hungara Re lando) ankaŭ eldonas iafoje siajn sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estas brajlepresitaj

        UABE eldonis ankaŭ specialajn insignon kaj glumarkon. La internacia valoro de E montriĝas por blinduloj ĉefe ĉe la brajla presado, kiu okazas per reliefaj punktoj, kies alfabeton ni montras sur la kliŝo de E-a Ligilo. La presado okazas per duoblaj metalkliŝoj, stereotipataj per speciala maŝino. Inter la rellefigitajn metalplatojn oni metas la paperon kaj presas unuope la ekzempleroln. Nia bildo montras la presejon de s-ro Ramadanoviĉ en Zemun, kie oni presas multajn esperantajn brajlajn librojn. En la presejo de Thilander, Svedujo oni presis interesan kajeron de "Naciaj Literaroj", kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj, kolektatajn per E kaj eldonatajn kun E-klarigoj.

        Per brajla preso oni povas prezenti ankaŭ kolorojn kaj bildojn. Diversspecaj strekoj, diversgrandaj kaj densaj punktoj prezentas diversajn kolorojn, muskolojn ktp. Tiuj bildoj instruas por blinduloj multon el tio, kion nevidanto apenaŭ povas kompreni.

        Du grandaj porblindulaj bibliotekoj, la angla nacia libraro en London kaj la germana centra libraro en Leipzig havas grandan provizon de E lingval verkoj brajleskribitaj, kiujn ili senpage pruntas al ĉiuj blinduloj en la mondo. La leganto bezonas nur pagi la poŝtpagon por la resendo aI la biblioteko, nome 5 sv. centimojn por kilogramo (maksimume 5 kg., 25 centimoj). Kelkaj malpli grandaj bibliotekoj ankaŭ funkcias.

        Diversaj brajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj instruajn verkojn en E. Bonaj vortaroj ebligas al E-istaj blinduloj lerni fremdajn lingvojn. UABE ankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn konkursojn tiamantere, ke ilian brajleskribitajn verkojn oni transkribis senkoste en nigran skribon. En kelkaj Int. Floraj Ludoj blinduloj havis gravajn sukcesojn. En multaj blindulaj lernejoj oni instruas E-n, en kelkaj devige.

        Depost novjaro 1932 UABE ŝanĝiĝis je UABO: Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj, kies nuna estraro estas unua prez. Kreitz, dua prez. Jan. Silhan, Poll, unua sekr. Thilander, dua sekr. d-ro Taneredi, it, Kas. W. P. Merrick kaj du konsilantoj, direktoro Veljko. L. Ramadanoviĉ,, vidanto, jugosl., kaj d-ro Miklos Bano, Hung. La asocio havas delegitojn en preskaŭ ĉiuj landoj.

        Rimarko. La artikolon tralegis Vuk Echtner.

                                                                       MIKLÓS BANÓ

        Blok Heiman, nederlandano, ĉefo de banko. Nask. 22 junio 1883 en Gorinchem. LK de 1910, kunfondinto de la unua EG en Amsterdam 1905 kaj ties prez., sekr. kaj kursgvidanto. Sekr. de NES, 1907, kaj red. de Amsterdama Pioniro en 1907. Prez. la unuan E-ekzamenon en N. en 1910. Gvidis kursojn kaj donis publikajn lecionojn en multaj lokoj. Verkis prop. broŝuron 1906; prilaboris kaj eldonis la N-E ŝlosilon kaj aldonan vortareton N-E. 1908.

        Blokker Hermanus Jacob, nederlandano, vendorganizanto, Nask. 22 dec 1900 en Zutphen. E-isto de 1915. Gvidis kursojn, estis prez. de la NSE, 1926-31, kunred. de Holanda E-isto, 1925-3l kaj membro de la ekzamena komitato.

        Bloomfield (blumfild) Ester, brazilanino. Sekr. de BLE. Multaj kursoj en Rio de J kaj Belo Horizonte (ĉi tie ankaŭ E-kurso per radio).

        Blumental Leopold, v. Belmont.

        Boatman (boŭtmn) Douglas Phillips, anglo, okula optikisto. Nask. l2 junio 1892 en Grays. 1915-1919 servis kiel soldato en Galipolo, Egiptujo, Palestino, Francujo, Belgujo. Unua prez. de ES de Southend‑on‑Sea, 1926. Unua sekr. de Rotaria E Amikaro, 1928. Unua prez. de Interligo Tutmonda de Optikistoj kaj Okulistoj, 1931. Verkis: La Nekonata Konato, originala rakonto, 1932. Multaj artikoloj, rakontoj, versaĵoj publikiĝis en The Rotary Wheer (London), Int. Language kaj HDE.

        Bobin (boben) Marcel, franco, inĝeniero, vitraĵkomercisto. Nask. 19 aŭg 1875 en Paris. Interesiĝas pri agado pacifisma, agado profilaksia, veneraj malsanoj kaj seksa edukado. Zorgas precipe pri instruado de E, kaj gvidas en Paris superan kurson. Verkis: Les Mots E groupes selon le sens, 1906. L. K. 1909.

        Bodini Geometro Franco, italo, direktoro de la "Kaso por Malsanuloj." Nask. 9 sept. 1904. E-isto de 1922. Direktoro de la nacia E organo en 1929-31. Organizis la naciajn kongresojn en Udine, 1929, Como, 1930, Padova, 1931. Estrarano de IEF.

        Bodó Karoly, hungaro, oficisto. Nask. 1903 en Monor. E‑isto de 1921. Resp. red. de LM dum ĝia dua periodo; noveltradukoj ankaŭ en Hungara Heroldo. Varbis por E kelkajn hungarajn verkistojn. Siajn unuajn tradukoln li kontribuis al LM (unua periodo), kaj en 1926 aperis liatraduke novelaro de F. Karinthy, Norda Vento. Tiuj tradukoj jam pruvis neordinaran talenton, kiu brilis en lia traduko de la profunda Babits-romano, La cikoni‑kalifo, (1929) kaj trovis entuziasman laŭdon ĉe recenzistoj kaj la Akademio. En 1933 li amplekse kunlaboris al Hungara Antologio per noveltradukoj, kiuj neniel perfidas liajn antaŭajn sukcesojn. Kio karakterizas liajn laborojn, tio estas unue, trafgusta elekto de tradukindaj verkoj, kaj due, naturstila rekreo de la originalo, tiel ke ĝi ŝajnas nova originalo E-a. Ligate per literaturaj laboroj, la Budapestaj E verkistoj ricevis ian similecon de stilo, kiu ne estas facile difinebla, kaj kies rekoneblo ne dependas simple de konata neologismo; ĉar tio ja ne estas trajto de la Bodó-verkoj. W. B. JOHNSON.

        Bofill M. Granada Narcis, kataluno, inĝ. (ekspluatanto de karbminejoj). Nask. 24 apr. 1882 en Palma de Mallorca E-isto de 1908, fondo de lokaj EG-j kursgvidado, ĉeforganizinto de KEF-kongr. en Palma. Kunlaborinto de int. E-gazetaro. Du trad. libroj: La unika vesto kaj Mi estas anĝelo, 1925. L. K.

        Bogdanov Miloslav, (E-igite: Diodono, Favorgloro), bulgaro, notario, advokato. Nask. en urbeto Trn, loĝis en Sofia, kie li mortis ĉ.1914. Aŭtoro de la unua lernolibro por bulgaroj, 1889, fondinto de la unua ES en B kaj eldoninto de la gazeto Mondlingvisto kaj de La Espero (baldaŭ ĉesintaj, 1889/91). Ĉ. 1908 li proklamis novan projekton de LI, imitaĵon de E kun multa enmikso de bulgaraj vortoj, kun strange kombinita alfabeto.

        Bogh‑Hogsted Agnes, danino. Nask. 15 jul. 1884 en Aarhus. Edziniĝis al oratoro, pastro P. P. Hogsted ĉe "La libera eklezio", en kiu societo ŝi faris liberan, religian laboron dum 30 jaroj. Kun sia edzo fondis en 1909 E konversacian klubon de Aarhus. En dana lingvo aperis kelkaj beletristaj verkoj de ŝi.

        Bohema Esperanto-Servo, entrepreno de inĝ. L. Berger fondita de li en 1918. (v. Ĉeĥoslovakujo.)

        Bohemujo, v. Ĉeĥoslovakujo.

        Boirac (bŭarak) Emile, franco, d-ro fil., fama filozofo kaj rektoro de Akademio. Nask. 26 aŭg. 1851 en Guelma (Alĝerio), mortis 20 sept. 1917 en Dijon. Estis nomita rektoro de la Universitato de Grenoble (1898) kaj de Dijon (1902). Kiel filozofo, lia ĉefa verko estas lia tezo de doktoreco "La Ideo de la Fenomeno"; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj franca filozofoj, Renouvier kaj Fouilée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la idealismo-fenomenismo. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la "pri-vinan" Instituton de Dijon. En 1900 li estis varbita al E per leteroj de Meray. Post iom da hezito li senlace laboris por E. Li prezidis la unuan UK en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de D-ro Z kiel prez. de la Lingva Komitato, li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la Kvara Kongreso pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la Delegacio kaj la konduton de tiu ĉi. En la lingvaj laboroj li partoprenis per gravaj verkoj, kaj lia granda Vortaro E-E-a estis unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj. B. sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la E-istaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al E gravajn Universitatanojn. Krom siaj multaj artikoloj en revuoj francaj (speciale en la Revuo Pedagogia) kaj E-aj (kiel la Revuo), li verkis: Trad. de Leibniz Monadologio, 1902- ŝlosileto kvarlingva 1903 - Perdita kaj retrovita 1905 - Qu'est-ce que l'E? 1906 - Le Congres E-iste de Geneve, 1906 - Pri la homa radiado, 1906 - Trad. de Moliere: Don Juan aŭ la ŝtona festeno, 1909 - Trad. de Van Dyke: La kvara Mago aŭ la alia Saĝulo, 1909 - Plena Vortao E-E-a 1909 - Le probleme de la langue int., 1911 - Vortaro de la Oficialaj Radikoj 1911 - Fundamentaj principoj de la vortaro E 1911.

                                                                              L. BASTIEN.

        Boks kaj Koks. Komedieto de J. M. Morton, el la angla trad. Ch. Stewar. 1907, 2? p. Teatraĵo de la UK en Cambridge, 1907.

        Bolivio, Suda Ameriko. Unuaj pioniroj: Victor Munoz y Reyer kaj Daniel Canedo, kiuj presis artikolojn en la ĵurnaloj de La Paz "La Verdad", "La Integridad" kaj "El Comercio" kaj en 1905 fondis societon. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en tri lokoj. En 1933 UEA ne havis defegiton en B.

                                                                              I. ŜlRJAEV.

        Bonde Viktor, svedo, bindisto. Nask. 8 marto 1892 en Falun. Pacifisto, abstinenculo. E-isto de l916. Kursoj; gvidado de la koresponda kurso de SEF, 1927-32. Del. de UEA, 1919-29. Tradukoj el la sveda en Svenska Arbetar E-isten ktp.

        Bonhumoraj Rakontoj de J. Korczak, el la pola trad. Anna Weinstein. 1927, 64 p. "Sangaj satiroj. La verkisto bonege konas la homan animon kun ĉiuj virtoj kaj malvirtoj. La traduko estas tre klara". (J. F.J., La Socialisto, 1927, p: 80.)

        Bonnet (bone) Fanny, francino, prof. de angla lingvo kaj de stenografio. Nask. 9 sept. 1870 en Paris. E-iĝis en 1903. Kas. de SFPE de 10 jaroj, komitatanino de la "Federation Universitaire Esperantiste de France".

        Bonnevie (bonevi) Honoratus, norvego, licenciato de filologio, pensiulo. Nask. 19 okt. 1858. Studis ĉe la universitato filologion, precipe latinan, germanan, grekan kaj pranorvegan lingvojn, okupiĝis pri kalendaraj demandoj, verkis libron pri la problemo. Eklernis E-n 29 okt. 1906. Prez. de EK en Oslo kaj sekr. de NEL. Ĉefred. de N E-isto 1912- 14, kunred. l915-20, 1922-24, kaj dum 1932. Tradukis literaturaĵojn kaj kunverkis lernolibrojn.

        Bontemplanoj, v. Senalkohola kulturo.

        Booth (budh) Norman, anglo. Nask. 9 apr. 1894 en Netherton, Huddersfield. Estro de skolta grupo. Dum 10 jaroj ĝen. sekr. de Skolta E-ista Ligo. Verkis multajn artikolojn pri E kaj skoltismo.

        Bord (bor) Emile, franco, prof. Nask. 15 febr. 1858, mortis 23 sept. 1919. Fondis grupojn, faris multnombrajn paroladojn kaj varbis membrojn centope, de 1904 ĝis sia morto. Verkis prop. monologojn.

        Borel Emile, franco, radiostaciestro de Lyon (la Doua). Nask. 27 apr. 1884 en Lyon. Fervore propagandis, kaj nome ĉe la radiostacio, kiun li direktas. Lia edzino estas unu el la fondintoj de la feminista ES:UDEV.

        Borel Jean, (ps. J. B.; D. Spero), sviso, publicisto, eldonisto. Nask. 23 aŭg. 1868 en Couvet. Studis diversajn sciencojn, precipe historion kaj ĵurnalismon. Fariĝis E-isto en sia patrolando, kunfondinto de Svisa ES; 1902. En 1903 estis unu el la unuaj kaj plej fervoraj iniciatintoj por E en Germanujo. Kunfondinto de "E Verlag Möller kaj Borel", 1903 kaj de Berlina EG, 1903. Fondinto kaj red. de G E-isto, 1904. L. K. de 1905. Verkoj: germanlingva lernolibro, en 10 eldonoj,100.000 e-roj, 1904-10; broŝuro en 250.000 e-roj, 1903-10. Fondinto kaj red. de E Biblioteko Int., kies plurajn volumojn li verkis aŭ tradukis, ekz. Sub la neĝo de Porchat el la franca. Franclingvaj verketoj kaj artikoloj pri E.

        Borel Jules, sviso, eldonisto, frato de B. Jean. Nask. 14 nov. 1873 en Couvet. De l900 direktoro de la presejo kaj eldonejo Möller kaj Borel, Berlin. Prop-isto kaj estrarano de diversaj E societoj.

        Borisov Nikolaj, sovetiano, ruso, verkisto. Nask. 11 okt. 1889. Aŭtoro de la fama filmromano "Ukrazio" (pri la epoko de civil-milito en Ukrainlando 1919) kaj de la teksto por opero "Ferenĝi", multfoje prezentita en operteatroj de Ĥarkov, Odessa, Tiflis, Taŝkent kaj aliaj urboj de Sovetunio. Malnova E-isto. Ankoraŭ en 1914 en Odessa aperis lia unua libro en E Intima parolad', poezio de ego-futuristoj, unika dokumento de futurismo en E. En 1931 aperis ukrainlingve lia romano Kvint, verkita en stilo de aventur-detektiva filmromano, laŭ materialo de int. laborista E-korespondado. La romano vigle agitas por E kaj rekomendas la aŭtoron kiel majstron de interesa temo. En E li verkis originalan novelaron La hundo de Lia Majesteco k. a. En 1931 B. estis ĉefiniciatinio de IAREV.

        Borovko Nikolaj Afrikanoviĉ, ruso, unu el la unuaj pioniroj en Ruslando. Nask. 1863 en Zaslave (Volinia gubernio), mortis 1913 en Simferopol (Krimeo). Ricevis mititedukon sed la aresto kaj ekzilo en Zajsan (Siberio) interrompis lian militkarieron. Plue li laboris nur kiel privat‑instruisto kaj ĵurnalisto. B. fariĝis E-isto en la ekzilo en la unuaj jaroj de E movado. Post finiĝo de l' ekzilo, li loĝis en Odessa kaj tie vigle partoprenis la propagandon de E. Li tradukis La ŝtona Gasto de Puŝkin. (1895) kunlaboris en La E-isto kaj ,LI' redaktis Jarlibron E-istan (Uppsala, 1897). Laŭ demando de B., Z skribis al li en 1895 (?) sian faman leteron pri la deveno de E. En l895, edziĝinte kun E-istino A. Ĉajkovskaja, B. transloĝiĝis Peterburgon kaj tie daŭrigis sian E-agadon. Post eksiĝo de F. Kanaloŝŝy-Lefler, B. estis elektita prez. de la Societo "Espero" 1896-97. En 191l-12 B. energie disputis kontraŭ Gaston Moch por fonetika skribado de propraj nomoj en E.

        Borovko-Ĉajkovskaja Antonina Justinovna, rusino, nask. 1872 en Simferopol (Krimeo) kaj tie lernis en gimnazio. E-istino de 1890, kiam ŝi konatiĝis kun N. Borovko. En 1893 ŝi iniciatis, eldonis kaj dissendis alvokon, aprobitan de Z, kontraŭ la reformoj en E postkiam Trompeter rifuzis presigi ĝin en "La E‑isto". En 1895 ŝi akompanis tra Krimeo kiel E-gvidisto la svedajn E-istojn V. Langlet kaj Etzel, kiuj entreprenis unuan vojaĝon per E tra Ruslando. Tiun unuan aplikon de E en praktiko B. priskribis en la revuo "Nedelja". Poste ŝi prelegis pri E en vaporŝipoj krozantaj inter Odessa kaj Jalta, organizis loterion por la gazeto ,LI' multe propagandis E-n kaj varbis interalie la faman verkiston V. G. Korolenko.

        Bosque y Carbonell Antonio, hispano, telegrafestro en Alcira. De 1908 seninterrompe UEA-del.

        Boucon (bukon) Herman, franco, prof. Nask. 4 okt. 1856 en Villars‑Saint‑Georges (apud Besancon). E‑isto de 1898. En 1902 post multaj klopodoj fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuaj francaj grupoj. Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj H. B. Gramatikisto, li batalis energie kontraŭ reformemuloj. Verkis tradukon de Moliere: La Mizantropo, en amfibrakaj versoj (1930). LK de l909.

        Boulet (bule) Paul, franco, supera administranto de la Doganoj ĉe la Ministrejo de la Financoj. Nask. 2 jan. 1884 en Brebieres (apud Arras). E-iĝis en 1902. Sekr. de la organiza Komitato de la 1-a UK, 1905. Kunfondis la grupon de Rouen, gvidis kursojn, kunlaboris en la Revuo. Verkis: kun Michaux: Methode pour apprendre seul l' E, (1905). Sola: Kongresa Libro, 1905. - Franca Gramatiko por E-istoj 1907 - Tri Monologoj, l907 - Dumil novaj vortoj, 1909. Kunlaboris kun Cart en F-E kaj E-F vortaroj. - LK, 1909; eksiĝis pro troa laboro.

        Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür-mer, en E-a formo Bulonjo apud maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, la urbo de la I-a UK 7-12 aŭg 1905, kiun ĉeestis 688 E-istoj el 20 landoj. - La unua int. kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en Calais (v.), kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj E-istoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en B. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Z ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en L. I. (1904, p: 271.) en kiu partoprenis krom Z ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio (v.), pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en L. I. en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Paris okazis int. kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Z; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Z por plej talentaj lernantoj en Paris, int. E-koncerto, solena akcepto de Z kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" Z kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Z, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo; ludado de "Mensogo pro Amo" de Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Moliere, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 E-istoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de E por telegramoj, la int. organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de Z pri prononcado, en kiu partoprenis multaj E-istoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la E-a standardo (v.) O. SIMON.

        Bourlet (burle) Carlo, franco, d-ro de sciencoj, prof., scienculo. Nask. 25 apr. 1866 en Strasbourg, mortis 12 aŭg 1913 en Annecy (Savoie) pro malbonŝanca engluto de fiŝosto. De 1906 estis prof. de mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en Paris. Fama kaj klera matematikisto, li ĉiam laboris por pliproksimigi al la praktika vivo la puran sciencon kaj la sciencan instruadon, por igi ĝin plej utila. Lia verkaro entenas multajn raportojn, kompletajn kursojn pri Aritmetiko, Algebro kaj Geometrio, uzitajn en preskaŭ ĉiuj liceoj de Francujo, kaj eĉ ekster Francujo; pli ol dudek verkojn pri puraj kaj aplikitaj matematikoj, el kiuj kelkaj estas aŭtoritataj, speciale pri bicikleto, haltigiloj, k. a. Li estis ano de la teknika komitato de "Touring-Club de France". De 1903 li direktis, kun Laisant kaj Bricard, la revuon "Nouvelles Annales de Mathematiques". B. interesiĝis al E dank' al la persistemo de prof. Méray, kiu varbis lin en 1900. En tiu tempo la Grupo Pariza ekzistis de nur ses monatoj kaj kalkulis tridek membrojn; ĝi havis nek publikajn kursojn, nek kunvenojn, kaj malgraŭ la klopodoj, faritaj de la unuaj pioniroj E estis konata en Francujo de apenaŭ kelkcentoj da personoj. B., tuj post sia aliĝo, dank' al sia alta, scienca situacio, al sia rimarkinda laborpovo, al sia senlima sindonemo, rapide donis decidan antaŭenpuŝon. - Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis la apogon de la franca grava societo "Touring-Club", kaj en majo 1901 komencis en ĝiaj salonoj kurson de E. Ĉe la unua leciono li nenion sciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progreson. La 17 jul. de la sama jaro li akceptis la prez. de la Pariza grupo, kaj de tiam la E-a movado rapide disvastiĝis en Francujo, kaj ankaŭ eksterlande. - Ricevinte dank'al sia persona influo kunvenajn ĉambrojn en la Sorbonne por la Grupo Pariza kaj la helpon de la grava eldonista firmo Hachette por la publikigo de E-aj libroj, li ekorganizis la propagandon en Francujo kun fa apogo de "Touring-Club". De 1902 la paroladoj kaj kursoj pli kaj pli multiĝis. Kun juneca fervoro, kun konstanta bonhumoro kaj mirinda agemo li prenis sur sin preskaŭ la tutan laboron. En la urboj de provinco, kie oni povis organizi paroladon, li sukcesis krei kursojn kaj grupojn, dank' al sia simpla elokventeco, al sia forto de konvinko. En 1902 li fondis 19 novajn grupojn. - La Pariza Grupo mem senĉese prosperis per la fondo de sekcioj, la publikigo de bulteno Paris E, la organizo de monataj vespermanĝoj, de konkursoj kun disdonado de premioj en la Sorbonne, ktp. kaj baldaŭ ĝi kalkulis pli ol mil membrojn. Sed B. plivastigis ankoraŭ sian agadkampon. En sept. 1906 li fondis La Revuo-n, kiun li direktis kun neimagebla zorgo. Li organizis la Florajn Ludojn, verkis artikolojn en la franca ĵurnaloj: "babilis" en la Revuo, helpis al ĉiuj, ricevis centojn da leteroj, senlace respondis, starigis la Komisionon pri Propagando en la Franca Societo, vicprezidis la Konstantan Komitaton, helpis al la organizo de la kongresoj en Cambridge, Dresden kaj Barcelono, unuvorte dediĉis al E pli ol duonon de sia vivo. - Z diris ĉe lia tombo: "Oni multe laboris por E ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio. Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo; al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel ekzemple la "Int. Scienca Asocio". Krom siaj multegaj artikoloj li verkis kelkajn prop. broŝurojn kaj paroladojn; li publikigis la gramatiketon "broŝuro ruĝa", (pli ol 500.000 eroj estas ĝis nun disdonitaj) - L. K. de 1905. L. BASTIEN.

        Bou ka Hynek Karel, ĉeĥo, komunuma oficisto en Praha. Nask. 2 marto l884 en P. E-isto de 1901. Kunfond. de la Praha EK. E-lingva aŭtoritato inter ĉeĥoj. Kunlaboranto de La Progreso, estis red. de Ĉeĥoslovaka Gazeto, de Bohema E-isto. Artikoloj en diversaj ĉeĥaj gazetoj pri E, kaj ankaŭ pri la Delegacio. Verkoj: la politika Slovakoj kaj Magiaroj, 1908; Ĉeĥoslovaka E-lernejo; Lingvaj Respondoj, 1933.

        Boutwood (baŭtŭud), John J., anglo. Nask. 14 nov. 1860 en Luton. Komercista sekretario. Gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. E-istiĝis 1912. Vicprez. de BEA Prez. de grupo Hastings. Verkis kelke da prop. teatraĵoj.

        Bouvier (buvie) Louis, franco, farmaciisto en Poix. De 1908 seninterrompe UEA-del.

        Bouvier Paul, franco svisa, kasisto, UEA-del en Geneve. Verkis Genevo, 1925, kunlaboris je ,E' kaj Jarlibro de UEA.

        Boxhammer (bokshamer) Marta, germanino. Nask. 14 marto 1882 en Sanits Kreis Rothenburg, mortis 30 nov. 1931. Estis pioniro de la laborista E-movado.

        Braga Ismael Gomes, brazilano, librotenisto. Daŭra propagando en spiritistaj rondoj, artikoloj en pluraj gazetoj.

        Brandt Roman, (ps. Oresto Golovnin), ruso germandevena, univ. prof. pri slavaj lingvoj, aŭtoro de multaj sciencaj verkoj. Nask. 16 dec. 1853 en Petrograd, mortis en Moskva 1920. B. estis konata ankaŭ kiel E-a kaj rusa poeto, aŭtoro de originalaj kaj tradukitaj fabloj, eld. 1886, 1899 kaj 1910. En 1908 li ellaboris propran projekton de universala lingvo "Romanizat" kaj en 1909 kompromisan reformon inter E kaj Ido. Tamen jam post unu jaro B. rezignis tion kaj fariĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de la rusa E-movado. En 1914 kontraŭbatalis ŝovinistan haladzon en universitataj rondoj. En 1917 faris grandan funebran publikan paroladon pri Z en Moskva Universitato.

        Brauer Karl, estono, eksinstruisto, nun supera impostinspektoro en Tallinn. E-isto de 1928. Estrarano de EAE, ETK ktp.

        Braun Franz, aŭstro-germano, iama financa ĉefadministranto, en Rodaun ĉe Wien. De multaj jaroj funkciulo en UEU-Wien. Kunlaboranto de Aŭ. E‑isto.

        Braun Stanislaw Zygmunt, (ps. Wiktor Elski) polo, oficisto. Nask 25 jun. 1893 en Czenstochowa. Originalaj poeziaĵoj. Verkis: Unuaj agordoj, 1910 (kune kun poemoj de Eska, S. Karolczyk.)

        Brazila Esperantisto. Organo de BLE, fondita 1908; formato 27.5x18 cm.

        Brazilo. Sur tiu vastega etendaĵo oni parolas la solan lingvon portugalan; dum granda permara aŭ surtera vojaĝo, kiu povas daŭri ĝis dekoj da tagoj, oni ne trovas, kiel en Eŭropo, la diversecon de idiomoj, kiu malebligas la interkompreniĝon. Krom tio, en la limnajbaraj landoj estas parolata la hispana lingvo, idiomo apartenanta al la sama familiobranĉo, kiel la portugala. Kaj, se estas vere, ke en Eŭropo hispanoj kaj portugaloj ne ĉiam sin interkomprenas, en la hispan-amerikaj landoj, kie la prononcado de la du tingvoj estas iomete modifita, la homoj de meza kulturo sin ordinare bone interkomprenas, eĉ se ĉiu parolas sian hejman lingvon. Brazilo estas lando de enmigrado: estas do nature, ke ta fremdulo, tien ĉi veninta por fiksi loĝejon, penas eklerni la lingvon de sia nova loĝloko. La negocoj pri la ĉefa eksportkomercaĵo - la kafo - estas farataj en la brazilaj negocejoj pere de la portugala lingvo. Pri la importkomerco, la fremdaj vendistoj uzas plej ofte, pro sia intereso mem, la lingvon de la brazilaj aĉetantoj. La turismo ekkreskas nun dank' al la koncernaj penoj de la Registaro. Nur malmulte da fremdtandanoj venadis antaŭ hodiaŭ viziti Brazilon, kaj eĉ tiuj malmultaj venis preskaŭ ĉiam el la plej proksimaj landoj, t. e. el la hispanlingvaj nacioj. Estas cetere konata fakto, ke en la novaj landoj, travivantaj ankoraŭ sian epokon de formiĝo, oni ordinare ne atentas kiel gravan aferon la kulturfakojn, kiuj ne havas praktikan aspekton kaj monan valoron. La kleraj homoj studas la francan kaj la anglan lingvojn, la germana kaj la itala estas ankaŭ scipovataj de multaj studemuloj, kiuj devas ilin studi por legi verkojn de siaj respektivaj fakoj (la medicino, la naturscienco ktp.). Ĉar la portugala lingvo ne estas tiel disvastigita kiel la cititaj, tial ne estas malfacile konvinki kulturitan homon pri la teoria utileco de E. Tio klarigas tiun gravan helpon, kiun E jam delonge ricevas de klarvidaj homoj. Estas certe, ke, se ne ekzistus la supre cititaj malhelpoj, tiu subteno estus jam haviginta al E rimarkindajn rezultatojn por ĝia definitiva kaj brila triumfo en la lando.

        La unua brazila E-isto estis d-ro Baggi de Araujo, supera juĝisto en Stato Rio de Janeiro, kiu sciis E-n jam en 1896, ĝin uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj E-istoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. A. C. Coutinho, kiu faris grandan servon al E tradukante la "Unuajn Lecionojn" de Cart en la portugalan lingvon, ŝuldas sian E-iĝon al d-ro Baggi de Araujo. Jam en 1897 la revuo ,LI' havis unu abonanton en Santos, nome F. P. Machado Reis, kaj K. Ostanoviĉ korespondadis kun F. da Silva, loĝanta en Sao Feliciano. Kredeble tiu ĉi lasta estis varbita en la movadon pere de Valdomiro Lorenz, klera ĉeĥo, loĝanta en Sao Feliciano depost 1896; (iam fervora E-isto Lorenz aliĝis al Ido, revenis al E kaj antaŭ nelonge akceptis Nov-E-n de Saussure).

        En 1898 Medeirose Albuquerque, tre konata diverstema verkisto, kaj de tiam simpatianta E-n, skribis en "Revista Brasileira" (15 apr.) artikolon titolitan "Lingvo int. E." La helenisto barono Ramiz Galvao publikigis en 1903, en la grava "Garnier almanako", kies direktoro li mem estis, artikolon pri E. En 1905 anekdotojn en E publikigis la gazeto "O Cinzel" (La Ĉizilo), en urbo Uba. En tiu sama jaro aperis en gazeto de Porto-Alegre (19 apr.) artikolo de C. Kraemer "Solresol kaj E", kaj en gazeto "Raio X", de tiu sama urbo, du artikoloj (31 aŭg. kaj 30 nov.). Ĉirkaŭ tiu epoko Reinaldo Geyer, en Porto-Alegre, skribadis en E-gazetoj artikolojn pri Brazilo.

        Pluraj elmontroj por E estis do registrataj, precipe en Rio de Janeiro, Rio-Grande-do-Sul kaj Minas‑Gerais, sed ĉiuj tiuj E-istoj agadis izole, sen ia komuna asocio por la organizado de sistema propagando.

        Nur 7 marto 1906 d-ro Joao Keating, helpata de sindonaj amikoj, fondis en Campinas la unuan E-grupon "Verda Stelaro", kiu ne ekzistas plu. Ĉar la grupo ne havis propran gazeton, ĝia fondo estis diskonigita al la brazilaj E-istoj pere de la fremdlandaj gazetoj, precipe per "L' E-iste".

        En la lastaj tagoj de majo 1906 d-ro Everardo Backheuser komencis per la gazeto "O Pais", dank' al la granda ĵurnalisto Alcindo Guanabara, serion da E-lecionoj.

        Kiam Backheuser komencis la lecionojn pri la lingvo int., tiu ĵurnalo publikigadis jam de kelka tempo kursojn pri la franca kaj angla lingvoj; post la tria aŭ kvara leciono li komencis ricevi leterojn, skribitajn de personoj, kiuj antaŭ la kursostarigo sciis nenion pri la lernota lingvo. En tiuj leteroj estis malmulte da eraroj, kaj, kontraŭe, la malmulta leteroj redaktitaj en franca aŭ angla lingvo venis al la respektivaj instruantoj preskaŭ nelegeblaj, pro la multaj eraroj.

        Animite de la sukceso de tiu propagando, d-ro Backheuser proponis la fondon de E-Klubo. Lia ideo estis entuziasme akceptita, kaj granda nombro da homoj enskribiĝis kiel anoj. La 29 junio pli ol 100 personoj kunvenis en la sidejo de "O Pais" kaj tie fondis klubon, kiu ricevis la nomon "Brazita Klubo E" (BKE). Estis aklame nomita la jena estraro: prez. d-ro Backheuser; vicprez. d-ro Nuno Baena kaj d-ro Nerval de Gouveia; sekr. Lauriano das Trinas; kas. Honório Leal.

        BKE, kiu ankoraŭ vivas kaj estas la plej aktiva en Brazilo, komencis sian agadon efektivigante brilan serion da paroladoj kaj malfermante kursojn en diversaj oficialaj lernejoj (Nacia Gimnazio, "Pedagogium", Milita Kolegio). Krome en apartaj lernejoj kaj en asocioj (Spencer Lernejo, Colomy Club, Asocio de Komercoficistoj ktp.)

        Sekvis baldaŭ la fondo de aliaj grupoj en Rio de Janeiro. "Verda Stelo", Laboristara Grupo E-ista kaj S oeieto Brazila E-ista.

        Proksimume ĉe tiu epoko alvenis al Rio de Janeiro la franca E-isto Paul Berthelot; tiam la lokaj E-istoj kun tute prava emocio povis la unuan fojon provi siajn praktikajn konojn kaj certiĝi pri la ĝusteco de sia prononcado. Berthelot tre helpis la propagandon, farante kursojn per la rekta rnetodo, ĉar li ja ne scipovis la portugalan lingvon. Li mortis en la interno de Brazilo, Conceicao do Araguaia en 1910.

        La unua ago de la registaro subtene al E estis la decido de la Ministro de Publikaj Laboroj, d-ro Lauro Müller, kiu en nov. 1906 deklaris E-n "lingvo klara" por la tetegrafado en Brazilo. Kunhelpis al tio Medeiros e Albuquerque, tiama prez. de BKE. Brazilo estis la unua, kiu faris tian decidon.

        En apr. 1907 ekaperis la Brazila Revuo E-ista, kies unuaj redaktoroj estis Alberto Vieira, Geyer kaj Backheuser kaj kiu en sept. 1908 ŝanĝis sian nomon je Brazila E-isto. Kiel oficiala organo de Brazila Ligo E-ista, ĝi estas ankoraŭ publikigata.

        La serio de la naciaj kongresoj de E komenciĝis 13 jul. 1907; kiam en Rio de Janeiro estis inaŭgurata la 1-a Kongreso, kies solena malferma kunsido estis prezidata de la Ministro de Interno mem, d-ro Tavares de Lira.

        Tiu Kongreso decidis la fondon de la Brazila Ligo E-ista (BLE), por kunigi ĉiujn grupojn. De tiu tempo aliĝis al ta Ligo 81 grupoj, el kiuj multaj havis efemeran ekzistadon. La unua estraro de la Ligo konsistis el Backheuser, prez. Reinaldo Geyer, sekr., Manuel Paiva Araujo, kas.

        Ĉe la sekvintaj kongresoj regis, kiel ĉe la unua, granda entuziasmo; ili estis la jenaj: 2-a, en Sao Paulo (1909); 3-a, en Petropolis (1910); 4-a, en Juiz de Fora (l911); 5-a, en Rio de Janeiro (1913); 6-a, samloke (1921); 7-a, samloke (1923) kaj 8-a, en Vitoria (1926). Ilin ĉiujn ĉeestis reprezentantoj de pluraj ministroj kaj de prezidantoj de la ŝtatoj; la federacia registaro helpis materiale tiujn kongresojn, konsentante al ilia estraro senpagan telegrafadon pri la kunveno kaj, ankaŭ senpagan veturadon al la kongresanoj, kiuj sin direktis al la kongreslokoj ekster la ĉefurbo. Al la 7-a la prezidanto de la respubliko, d-ro Artur Bernardes, irigis oficialan reprezentanton al la solena malferma kunsido, kaj la ministro de interno, d-ro Joao Luiz Alves, ĝin persone prezidis. Ĉe la 8-a, la registaro de ŝtato Espirito Santo akceptis la kongresanojn kiel oficialajn invititojn kaj pagis tute la elspezojn, kiujn ili faris kiel ŝtataj gastoj.

        Krom la cititaj oficialaj agoj, la brazila registaro ĉiam elmontras sian subtenon al E en diversaj manieroj.

        Okaze de la Nacia Ekspozicio en 1908, la grava "Memoriga Bulteno de l' Ekspozicio" estis presata en tri lingvoj: portugala, franca kaj E; kaj ĝia antaŭparolo estis publikigata aparte en E. E estis ankaŭ uzata por la oficiala propagando de la Int. Ekspozicio en 1922. Tiu ekspozicio kontraktis kun la gazeto "E Triumfonta" la publikigon de speciala numero por propagando de Brazilo. Sekve de tiu propagando estis ricevataj centoj da leteroj kaj kartoj, kun peto pri informoj; kaj multo da fremdaj gazetoj, kiuj publikigis sciigojn, donitajn de la E-istoj, en la respektivaj lingvoj. Ĉe la du cititaj ekspozicioj BKE ricevis oran medalon pro la prezentitaj E-aĵoj.

        La leĝo n-ro 1.162 de la 29 okt. 1913, permesis la sendevigan instruadon de E en la lernejoj de Ŝtato Rio de Janeiro. Per la dekreto n-ro 1.165, de 31 okt. 1917, strato Maria José, en Rio de Janeiro estis eknomata Z. En Brazilo ekzistas du stratoj kun la nomo E: en Realengo, antaŭurbo de Rio de Janeiro, (depost 23 marto 1932). La leĝo n-ro 759, de la 31 okt. 1918, permesis la sendevigan instruadon de E ĉe la Normala Lernejo kaj ĉe la duagradaj lernejoj de Ŝtato Sergipe. La dekreto n-ro 2.083, de la 11 jan. 1919, permesis la sendevigan instruadon de E ĉe la unuagradaj metiaj kaj normalaj lernejoj de la Federacia Distrikto.

        Per dekreto n-ro 4.356, de 26 okt. 1921, BLE estas konsiderita asocio de publika utileco. Kiam la estraro de la Ligo iris danki Epitacio Pessoa, prezidanton de la respubliko kaj unu el la plej eminentaj brazilaj politikistoj, li deklaris, ke li estas sincere konvinkita pri la utileco de E por la homaro, danke ĝian logikecon kaj facilecon, kiujn li mem konstatis.

        En 1922 la Brazila Parlamento voĉdonis subvencion al la Ligo. Tiu subvencio estis komence en valoro de ĉirkaŭ 760 svisaj frankoj, malpliiĝis poste, pro la ekonomie malfacila situacio de la lando, je la hodiaŭaj ĉ. 380 svisaj frankoj. En sia parolado ĉe la 7-a Kongreso, la ministro de interno atentigis al la valoro, plie morala ol materiala, de tiu helpo. La nuna provizora registaro, faranta rigoran ekzamenon pri ĉiuj subvencioj, forstrekis plurajn, sed tenis plu tiun al la Ligo.

        La brazila registaro elektis oficialajn reprezentantojn de la jenaj UK-j 5-a: Vieira Souto, b-a: Melo e Sousa, 7-a: inĝ. Agenor de Miranda, 18-a: d-ro Carlos Domingues, 20-a: prof. E. Backheuser, 21-a: Domingues, 22-a: konsulo Joao Carlos Muniz kaj 24-a: Eliseu Montarroios.

        La Brazila Delegito ĉe la Ligo de Nacioj, d-ro Rodrigo Otavio, estis unu el la subskribintoj de la propono, ke tiu Ligo rekomendu la instruadon de E en la lernejoj.

        La Supera Oficejo de Statistiko, Diskonigado kaj Propagando de la Ministerio de Edukado uzadas E-n por sia oficiala korespondado.

        La plej granda sukceso de E ĉe la publikaj lernejoj en Brazilo estis atingita en 1918, jaro, kiam funkciis kursoj ĉe pli ol 20 lernejoj, vizitataj de pli ol 600 gelernantoj. La E-lecionoj estis donataj tuj post la aliaj, de la 15-a ĝis la 16-a horo. La plinombriĝo de la lernantaro kaj la malebleco konstruigi pli da lernejoj devigis la administrantaron starigi du lerntempojn, nome de la 8-a ĝis la 12-a, kaj de la 12-a ĝis la 17-a. Iĝis do tre malfacile daŭrigi la E-kursojn, malgraŭ la granda volonteco de la lernejestrinoj. Tamen, dum kelkaj sekvintaj jaroj ankoraŭ funkciadis certa nombro da kursoj por geinstruistoj, kaj por lernantoj.

        En 1929 la Supera Direktantaro de la Publika Instruado de Federacia Distrikto adoptis E-n por la antaŭ nelonge starigita servo de Lerneja Internacia kaj -ŝtata Interŝanĝo, servo, kiu tamen ankoraŭ ne ricevis sian plenan forton.

        En 1932 funkciis, rajtigite de la Ministro de Edukado, resp. de la Direktoro de Publika Instruado en Rio de Janeiro, kursoj de E ĉe la Ekster- kaj Internula Fakoj de Lernejo Pedro II (modelo de ĉiuj duagradaj lernejoj en Brazilo), ĉe la Instituto de Edukado, kiu diplomas la unuagradajn geinstruistojn en la ĉefurbo, kaj ĉe la "Grupo Escolar Rodrigues Alves".

        En tiu sama jaro estis kreata katedro de E ĉe la Populara Labor‑universitato, en Recife, por kiu estis nomata instruanto la sindona E-isto Sebastiao Albuquerque.

        De 1925 ĝis 1928 E estis deviga objekto ĉe la komercolernejo tiam tenata de la Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, la plej grava klasasocio en Latina Ameriko.

        Pluraj sciencaj, komercaj edukaj, geografiaj kaj turismaj kongresoj pli ol unu fojon, jam aprobis deziresprimojn favorajn al E.

        Multaj eminentuloj simpatias E-n. La peticion kiun BLE sendis 10 aŭg. 1921 al la Ligo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en Rio de Janeiro.

        Faris paroladojn, skribis artikolojn, aŭ helpis en iu alia maniero la propagandon, krom la supre ĉititaj, la jenaj kleraj brazilanoj. Silvio Romero, filozofo, Olavo Bilac, princo de la brazilaj poetoj; Barbosa Lima, oratoro; Fortunato Duarte, latinisto; Carlos Porto Carreiro, poeto kaj lingvisto; Markizo de Paranagŭa, scienculo; Barono Homem de Melo, geografo; Nerval de Gouveia, prof. ĉe kelkaj superaj lernejoj: la cititaj jam mortintaj; kaj: Otavio Mangabeira kaj Felix Pacheco, iamaj ministroj de eksterlandaj aferoj; generalo Candido Rondon, geografo kaj landesploristo Antonio Carlos, politikisto; Moreira Guimaraes, filozofo; Afonso Pena Júnior, iama ministro de interno; Candido Mendes de Almeida, dir. de la Komerca Akademio; Alfonso Celso, membro de la Brazila Beletristika Akademio; M. A. Teixeira de Freitas, dir. ĉe la ministerio de edukado; la prelatoj Benedito Marinho kaj Goncalves de Rezende, sanktatemaj oratoroj; Dunschee de Abranches publicisto; Manuel Cicero, iama rektoro de la univ. de Rio de Janeiro; Jose Oiticica, filologo. Raul Pederneiras,prof. de int. juro; Ĵuliano Moreira, scienculo; Heitor Beltrao, ĵurnalisto; inĝ. Aarao Reis; Jose Boiteux, historiisto, kaj multaj aliaj.

        Ĉiam montras sian simpation al E ankaŭ gravaj asocioj: Societo de Geografio de Rio de Janeiro (en kies domo estas la sidejo de BLE), Klubo de Inĝenieroj, Societo de Medicino kaj Ĥirurgio, B. Historia kaj Geografia Instituto, Nacia Societo de Terkulturo, B. Gazetara Asocio, B. Instituto de Kontoscienco, B. Botanika Asocio, Komerca Asocio de Rio de Janeiro, Federacio de la Komercaj Asocioj de B., Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, Ligo de Komerco, Touring Club de B., B. Katolika Unuiĝo, Federacio de B-aj Skoltoj, B. Spirita Federacio, B- Radio Klubo, Radio Societo de Rio de Janeiro, k. a.

        Krom la naturaj malfacilaĵoj, kiujn ni aludis ĉe la komenco, estu registritaj du malagrablaj faktoj en la historio de E en Brazilo. La unua estis la kontraŭstaro, ĉe la Ligo de Nacioj, de la Ministro de Brazilo en Svisujo, kiu okaze reprezentis Brazilon en unu el la konferencoj kaj kiu, ne ricevinte instrukcion, atakis E-n. BLE sin turnis al li kun vigla protesto, memorigante al li, ke la registaro ĉiam animis la E-movadon. La dua fakto okazis en 1924, kiam BKE estis avertita de amikoj pri tio, ke ne estus konvena la daŭrigo de E‑kurso tiam farata per la radio, ĉar la registaro estis informata pri tio, ke la E-movado celas la renverson de la institucioj. BKE ĉesigis dum kelka tempo tiun kurson, sed poste tiu ĉi daŭris plu sen iaj ajn malhelpoj.

        Kurioza kaj aparta aspekto de E en Brazilo estas, ke tiu idiomo estas ĝenerale tie ĉi konsiderata kiel la int. helplingvo. Ekzistis aŭ ekzistas en Sao Paulo kelkaj idistoj, sed ilia propagando - se ĝi efektive ekzistas - trovas nenian resonadon. Pri aliaj projektoj nur malmultaj personoj scias.

        En 1907 estis kelkaj opinioj inklinaj al la reformo de E. La granda plimulto, tamen, estis malfavora al tiu intenco, kaj tial venkis la partianoj de la Fundamento-konservado.

        La gazetaro akceptas volonte sciigojn pri E. Inter niaj gazetoj ni aparte menciu "Jornal do Comércio", la plej grava en Brazilo.

        Estis interesa elmontro de la simpatio, ke la 3 marto 1930, dank' al la ĝentileco de "Companhia Radiotelegrafica Brasileira", la prez. de BLE, C. Fernandes, interparoladis kun dir. de "La Movado" en Paris, E. Houbart. La unuan fojon okazis, kiam du personoj rekte interparoladis per senfadena telefono uzante E-n. Kaj aŭtune 1933 sekvis nova sukceso: la poŝta administracio aperigis serion da poŝtkartoj ilustritaj, kies lingvo estis krom la portugala E. Pro la bona akcepto de la eldonaĵoj la poŝta direkcio aperigis komence de 1934 novan serion da tiaj poŝtkartoj. Launua serio konsistas el 20, la dua el 39 diversaj pecoj.

        Kunlaboris ankaŭ al tiu ĉi sukceso Couto Fernandes, prez. de BLE depost 1910, la granda kuraĝiganto, kies entuziasmo ne malpliiĝis kun paso de la tempo.

        C. DOMINGUES.

        Bremon Masgrau Jacint, kataluno, kuracisto-radiologo, red. de kuracista revuo. Nask. 28 jan. 1885 en Banyoles. Fervora pioniro depost 1903. Kunfond. de pluraj societoj, komitatano de la 5a UK. Aŭtoro de multaj prop. artikoloj, de vortaro kaj gramatiko. Red. de Tutmonda Espero, 1909, prez. de Espero Kataluna, kaj de KEF. Verk-oj: E-gramatiko, (vendita en pli ol 60.000 e-roj; ŝlosilo; kelkaj tradukoj kolektitaj sub titolo Hejma Prozo. L. K.

        Breon (breon) Edouard, franco, oficisto. Nask. 1853, mortis 5 feb. 1933 en Blois. E-iĝis 1901. Sekr. de SPPE de 1902, plenumis premegan laboron kun senlima sindonemo. Sekvis de Beaufront idistan, 1908, kaj rikoltis nur maldolĉan elreviĝon.

        Breslaŭ Boris M., sovetiano, hebreo, ĵurnalisto-redaktoro. Nask. 1891. E-isto depost 1909. En 1918 aperigis ruslingvan broŝuron Lingvo int. kaj proletaro. De post 1923 membro de CK SEU, en 1930 kaj 1933 red. de la ruslingva SEU-revuo. Aŭtoro de diversaj artikoloj pri E kaj felietonoj ("Amerikanino" k. a ). En 1934 aperis ruslingva broŝuro de li: E-Sensencaĵo?

        Bricard (brikar) Raoul, franco, prof. ĉe la Konservatorio de Artoj kaj Metioj: matematikisto. Nask. 23 marto 1870. Eksprez. de la Pariza EG. Kunorganizinto de la UK 1914 en Paris. Kunlaboris al Scienca Revuo k. a. Verkis: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, 1905. Trad. de Huntington: La Kontinuo (v.), 1907. LK., 1909.

        Briegleb (brigleb) Karl, germano, d-ro fil., kuracisto en Worms. Nask. jan. 1859 en Alsheim. Volapükisto depost 1886, post studado de la "malgranda Borel" fariĝis E-isto. Vizitis kongresojn de GEA (Gotha ktp.). Agadis multe por E en kontraŭalkoholaj societoj. Prez. de la loka EG.

        Briggs Charles Harold, usonano, analiza kemiisto. Nask. 1878 en Avon (New York). Specialisto kaj verkisto pri la cereala kemio. E-iĝis en 1907. Organizis kaj instruis kurson en Minneapolis (Minnesota). Fondis grupon tie en 1908 kaj en Saint Paut dum 1925. Estis vicprez. de tiu lasta kaj konsilanto de EANA.

        Briggs Louise, anglino, instruistino. Instruas ankaŭ E-n en sia (privata) , knabinlernejo. Ŝi verkis multe da ĉarmaj teatraĵetoj por infanoj, kun vera kompreno de infana psikologio. Aparte eliris: Cindrulino kaj aliaj teatraĵetoj, 1920; Sonĝo de someromeza nokto, trad. de Shakespeare, 1921. Kunlaboris al Literaturo, kaj LM.

        Britujo. La angla Iingvo estas unu el la plej disvastigitaj, kaj en Britujo, krom en partoj de Kimrujo kaj Norda Skotlando, ĝi estas ĉie parolata. La bezono je int. lingvo ne estas tiel multe sentata en Britujo kaj en la Brita Imperio, kiel ekz. en multaj partoj de Eŭropo, kie la lingva diverseco estas pli evidenta. La brito havas reputacion ne esti bona parolanto de alilandaj lingvoj, spite la fakton, ke klasikaj kaj modernaj lingvoj estas bone instruataj en ĉiuj lernejoj. Tamen en tiu ne promesplena kampo E forte enradikiĝis. Ĝia fortika kaj solida stato en B. estas rezulto de persista klopodado de kelkaj pioniroj, kies organizemo, ordemo, sindediĉo kaj entuziasmo kunmetis por ĝi firman fundamenton.

        Kvar monatojn post la apero de la "Unua Libro" de Z (jul. 1887) artikolo en la Londona ĵurnalo "St. James's Gazette" pri lingvo nomata "Internacional" inventaĵo de d-ro E, altiris la atenton de juna irlandano, studento de lingvistiko en la Universitato de Oxford, Richard H. Geoghegan, kiu havigis al si la lernolibron por germanoj, (N-ron 4 el la "Biblioteko"). Lerninte la novan lingvon, li tradukis ĝin por anglolingvanoj, kaj ĝi poste aperis kun la titolo "D-r E-s Int. Language Introduction and Complete Grammar, English Edition, by R. H. Geoghegan, 1889". Poste li tradukis anglen la lernolibron de Trompeter kaj aliajn verkojn.

        Sed estis en la Jorkŝira urbo Keighley, kie E atingis sian unuan grandan sukceson. Tie Joseph Rhodes, loka ĵurnalisto, faris en la komerca ĉambro la unuan prop. paroladon pri E en Anglujo kaj en nov. 1902 kun John Ellis, starigis la unuan E Societon en Granda Britujo. Li fariĝis prez., kaj Rhodes sekr. En la sama monato en la domo de d-ro O'Connor en London kunvenis por studi la novan lingvon malgranda grupo, en kiu troviĝis krom O'Connor, f-ino E. A. Lawrence, kaj junulo nomita H. Bollingbroke Mudie, kies postaj servoj por la E movado estis nekalkuleble valoraj. Tiu grupo estis la nukleo de la Londona E Klubo, kiu stariĝis en jan. 1903, kaj fariĝis unu el la plej potencaj grupoj ĝis hodiaŭ. Ĝi naskiĝis en la oficejo de la int. konata ĵurnalisto W. T. Stead, ĉefredaktoro de la "Review of Reviews", kiu mem alportis al la lingvo ne nur sian fortan apogon, sed dediĉis financajn rimedojn kaj avantaĝojn de sia eldonista organizaĵo por ĝia diskonigo. Felix Moscheles, fama pentristo, fariĝis prez., Lawrence sekr. kaj Stead kasisto.

        Sed la plej granda inspiro de la klubo kaj fine de la tuta movado en B estis Mudie, tiam juna borsisto. Rapide li kolektis ĉirkaŭ si aron da rimarkindaj homoj, kiuj kontribuis, ĉiu laŭ siaj apartaj talentoj, brilan helpon. Inter ili estis d-ro Pollen, antaŭa hinduja juĝisto, Maj.-Gen. Cox, Motteau, Millidge, Wackrill, Ledger, Merrick, f-inoj Schafer kaj O'Brien. Preskaŭ ĉiu rekruto laboradis arde per parolo kaj plumo. O'Connor, Pollen, Mudie kaj aliaj faris prop. paroladojn tra la tuta lando; Motteau tradukis "The Tempest" de Shakespeare kaj kompilis la unuan E-A Vortaron. O'Connor eldonis novan lernolibron kaj, en kunlaborado kun C. F. Hayes, A-E Vortaron. H. F. Hoveler (Ĉefeĉ) komencis eldoni la malkarajn "ŝlosilojn" por diversaj lingvoj.

        En nov. 1903 aperis The E-ist, la unua brita E gazeto, kies red. estis la agema Mudie. Sur la kovrilo de la unua kajero aperis informoj pri grupoj en Bournemouth, Dublin, Edinburgh, Glasgow, Portsmouth kaj London. Rapide la movado disvastiĝis en ĉiuj partoj de la lando: En okt. 1904, por kontentigi la sentatan bezonon por forta centro de ĉiuj britaj grupoj, la "British E Association" (BEA) fondiĝis je la iniciato de la Londona Klubo. Al BEA filiiĝis grupoj ankaŭ el la malproksimaj partoj de la Brita Imperio, kaj aliĝis individuaj membroj pagantaj jarkotizon po kvin ŝilingoj. Ĝi dungis oficistojn, starigis bibliotekon kaj librovendejon, organizis ekzamenojn kaj eldonis monatan gazeton The British E-ist, al kiu The E-ist cedis lokon.

Dum ĝia tuta ekzistado "The B E‑ist" estis gvidata de sinsekvo de brilaj redaktoroj, kiuj atingis kaj konservis por ĝi altan nivelon kiel modesta nacia gazeto kaj gajnis por ĝi la respekton de E-istoj tra la tuta mondo. En 1924 aperis gazeto International Language lerte redaktata unue de C. H. Edmonds poste de L. N. Newell. Ĝi estis ĉefe anglalingva kaj celis interesi ne-E-istojn pri la lingvo. Post ok jaroj ĝi fandiĝis kun "The B E-ist". De 1919 ĝis 1925 trimonata gazeto "Literaturo" alportis multe da helpo  al la studo de la lingvo.

        Grava stadio en la organizo estis la starigo de Federacioj de regionaj grupoj, kiuj kunigis la samprovincajn grupojn E-istajn por komuna agado. Jam en 1908 fondiĝis Fed.-oj en Lancashire kaj Cheshire, Yorkshire, Nord-Oriento, London kaj Mezlando; kaj poste sekvis nacia federacio de Skotlando. (Preskaŭ ĉiu fed. nun eldonas propran bultenon.)

        Sendube la disvastigado de la lingvo ricevis plej grandan akcelon per la tria UK, okazinta en Cambridge en 1907. Neniam antaŭe okazis en B. kongreso, en kiu homoj de diversaj gentoj kaj nacioj kunvenis kaj interkompreniĝis per helpa lingvo. La spektaklo mirigis la ĵurnalojn, en kiuj aperis artikoloj favoraj aŭ malfavoraj, kiuj vekis multe da intereso. Fama univ. prof. en Cambridge, d-ro J. E. B. Mayor, atentigis pri la pedagogia valoro de E kaj rekomendis, ke ĝi estu instruata al infanoj kiel unua lingvo post la gepatra lingvo. Aliaj edukistoj, precipe d-ro A. Scougal, ĉefinspektoro de lernejoj en Skotlando, poste donis al la lingvo fortan aprobon. Novaj lernolibroj kaj tradukajoj aperis, grupoj stariĝis tra la tuta lando, kaj novaj federacioj. Kursoj komenciĝis en vesperaj lernejoj kun ŝtata subvencio.

        Skotaj E-istoj jam havinte du naciajn kongresojn, invitis la britan E-istaron en la ĉefurbon Edinburgh en pentekosto 1908. Tiu kongreso allogis 600 E-istojn el diversaj partoj de la lando, kaj estis la unua el serio de britaj naciaj kongresoj, kiuj okazis preskaŭ ĉiujare laŭ jena ordo: Leeds 1909, Cheltenham 1910,  Southport I9lI, Portrush (Irlando) 1912, Eastbourne 1913, Sheffield 1914, Bath 1915, York 1916, Liverpool l9l9, Birmingham 1920, Harrogate 1921, London 1922, Bournemouth l923, Chester 1924, Leamington 1925, Huddersfield 1926, Cheltenham 1927, Newcastle 1928, Canterbury 1929, Nottingham 1930, Birmingham 1931, Southport 1932, Oxford 1933. Dum tiuj kongresoj okazis la jarkunvenoj de BEA. Ĉiujare de 1913 la Duko de Connaugnt, onklo de la reĝo, estis la protektanto; kutime partoprenis lokaj eminentuloj, kaj urbestraro donis oficialan akcepton. En ĉiuj okazis publika Diservo en E, ofte en la ĉefa preĝejo de la urbo.

        En 1916-17 okazis en Patricroft apud Manchester, la fama "Eccles-Eksperimento", en kiu 200 infanoj en efementa lernejo regule ricevis instruon pri E sub kontrolo de loka Eduka Komitato kaj ŝtata inspektoro. Post tri monatoj la inspektoro konstatis, ke la studado de E efikis ĉe la lernantoj simile al la studado de klasikaj lingvoj. Oni do permesis daŭran instruadon de la lingvo al ĉiuj infanoj en la lernejo kiel parton de ĝia ordinara studprogramo. Aliaj lernejoj sekvis tiun ekzemplon, kaj en 1922 la Edukada Departemento en London oficiale raportis al la Ligo de Nacioj en Geneve, ke E tiam estis instruata en 13 unuagradaj kaj 4 duagradaj lernejoj al 1103 lernantoj, kaj en 10 vesperaj lernejoj al 269 lernanto. La instruado en lernejoj estis multe helpata de "E. Monthly", gazeto ĉefe por lernantoj, kiun eldonis BEA de 1913 ĝis 1919. En 1933 E estas instruata al 635 infanoj en 13 unuagradaj lernejoj: en 10 el tiuj lernejoj oficiale, en la ceteraj kiel temo nedeviga aŭ post lerneja horo. La perspektivo en tiu ĉi kampo estas nuntempe pli hela, ol antaŭe; ĉefa malhelpo estas, ke ankoraŭ E ne estas oficiala temo por lerneja ekzameno.

        En 19l7 kelkaj komercistoj en London organizis gravan eksperimenton, en kiu elektitaj komercistoj en sep diversaj landoj, sen antaŭa scio de la lingvo, entreprenis ĝin lerni dum tri monatoj kun la celo pruvi, ĉu ili povus sukcesplene interkorespondi pri komercaj aferoj. Post la fino de tiu periodo ili publike atestis favoran rezulton. Tiu eksperimento altiris multe da atento, kaj diversaj komercaj ĉambroj deklaris favorajn rezoluciojn. La Komerca Ĉambro de London jam starigis ekzamenojn de E, en kiuj sufiĉe granda nombro da lernantoj prezentis sin. Nuntempe "The Royal Society of Arts" regule ekzamenas pri E. La Brita Asocio por la Akcelo de la Scienco, la plej grava scienca asocio en la tuta Brita Imperio, en 1921 starigis komisionon el eminentaj sciencistoj kaj edukistoj por esplori la temon de int. helpa lingvo. Tiu komisiono, konsiderinte pri la ebleco de la latina, la angla kaj artefaritaj lingvoj por la celo, en 1922 favore raportis por E.

        La UK okazis en 1926 en Edinburgh, kaj allogis 900 samideanojn el 37 landoj. W. M. Page prezidis, kaj la sekr.-oj estis J. M. Warden kaj W. Harvey. Aparta, tre interesa trajto de la Somera Universitato estis fako de folkloro kaj popolkanto. Dum la kongresa Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la Biblio en E estis sotene dediĉata. Ĝia eldonado estis unu el la plej gravaj servoj, kiujn faris britaj E-istoj por la lingvo. - En 1930 la UIC estis aranĝata denove en B, en la univ. urbo Oxford. Bernard Long estis prez. kaj prof. Collinson prezidis la Someran Universitaton.

        En 1931 Collinson estis difinita kiel unua lektoro pri E en la universitato de Liverpool, kiu por tiu celo ricevis kapitalon de 4000 pundoj, testamente de d-ro John Buchanan. - En la knabskolta movado E trovis multajn adeptojn. La brita iniciatinto Lord Baden-Powell rekomendis E-n kiel lingvon por la interpretista insigno, kaj multe da knaboj lernis la lingvon tiucele. Ankaŭ la int. societo Skolta E-ista Ligo fondiĝis en B. en 1918. La ĉefa organizaĵo estas la BEA, kies nuna prez. estas R. Robertson, kaj kiu havas sidejon en centra parto de la ĉefurbo. Tie laboras kun aliaj la sekretario M. C. Butler (de jun. 1916; antaŭaj sekretarioj: H. F. Sexauer, majo 1905-jul. 1906; H. Clegg, aŭg. 1906--febr. 1915; E. A. Allsop, marto 1916-majo 19l6), kaj la administranto C. C. Goldsmith. De feb. 1934 ĝen. sekr. estas C. C. Goldsmith; (ne plu estas ofico "administranto"). M. C. Butler restas sekr. eduka, ekzamena, propaganda. BEA nun havas 1870 individuajn membrojn kaj 98 grupojn, kiuj plejparte estas filiigitaj el 14 regionaj federaracioj. La jara librovendo de la asocio valore sumiĝas al 2000 pundoj. BEA aranĝas ankaŭ ekzamenojn, kursojn per korespondo, oficialan organon "The B E-ist", kaj konstantan propagandon tra la tuta lando, multe helpatan de la fakto, ke ĝi posedas propran aŭtomobilon. La biblioteko (v.) de la asocio estas tre grava kaj ampleksa, unu el la ĉefaj en la E-ista mondo. La funkciado de la asocio atingis altan gradon de efikeco, al kiu kontribuas konstanta monsubteno de donacantoj kaj garantiantoj.

        Britujo estas centro de diversaj religiaj societoj. La Angla Ligo de Katolikaj E-istoj estis fondata en 1912, restarigita en 1926, stato 83 anoj, prez. R. A. Davies, sekr.-kas. J. E. Hookham. Kvakera E-ista Societo fondiĝis en 1921, stato 127 membroj, prez. C. R. Buxton, sekr. Mabel Harrod. Jam de 22 jaroj seninterrompe okazas en London ĉiumonate nesekta Diservo en E.

        La angla literaturo estas inde reprezentata en la traduka literaturo de E. Krom la jam aludita "La Ventego", troviĝas el la teatraĵoj de Shakespeare ankaŭ "Julio Cezaro" kaj "Makbeto", tradukitaj de Lambert, "Venecia Komercisto" de Wackrill, "Sonĝo de Someromeza Nokto" de L. Briggs, kaj "Reĝo Lear" de pastroj Ashley kaj Curry. Estas menciindaj ankoraŭ la tradukaĵoj: "Luno de Izrael" de Rider Haggard (trad. M. C Butler kaj E. S. Payson), "La Dormanto Vekiĝas" de H. G. Wells (A. F. Millward), "Ok Noveloj" de Bennett (A. E. Wackrill.)

        La aparta laborista E movado en B. estas malforta, la B Laborista E Asocio havas 10 grupojn kaj 160 anojn.

        Noto. La artikolon tralegis kaj kompletigis M. C. Butler kaj B. Long. W. M. PAGE.

        Lernejoj. Ĉe la 24-a Kongreso de BEA en Oxford okazis 15 apr. 1933 kunveno por instruistoj kaj aliaj interesitoj pri edukado. Ĉeestis proks. 70 p. Prelegis M. C. Bufler. Li unue pritraktis la pretendojn de E kiel lerneja temo, poste plej oportunan aĝon por ĝia enkonduko. Li proponis la lastan jaron de la Unuagrada Popollernejo, aŭ la unuan jaron de la Liceo, sed opiniis, ke nuntempe ĝia plej bona ŝanco troviĝas ĉe la Daŭriga Popollernejo. Poste li resumis la respondojn ricevitajn al demandaro sendita al lernejoj.

        E nun estas instruata, aŭ oficiale aŭ neoficiale, en 27 ternejoj en Anglujo, pri lernejoj en Kimrujo, Skotlando kaj Irlando mankas informo. E1 la 27 lernejoj 14 estas popollernejoj, en kiuj oni instruas la lingvon oficiale en 8, neoficiale en 6, al 655 gelernantoj entute (454 knaboj kaj 201 knabinoj). En la ceteraj 13 liceoj aŭ aliaspecaj dua- aŭ alt-gradaj lernejoj, 5 havas oficialan, kaj 8 neoficialan instruon; entute 351 gelernantoj (161 knaboj, 190 knabinoj). La sumo da gelernantoj do estas nuntempe 1006; 733 estas instruataj devige, 273 neoficiale. Lernolibroj uzataj: "Step by Step" en 8 lernejoj; "Tra la Jaro" 4; "Concise Course" 3; aliaj 4, nenia 8. Legolibroj: "E por Infanoj" 4, "Cindrulino" 2; 25 aliaj lernejoj ricevis specimenan lecionon.

Butler forte substrekis la mankon de sufiĉe da vere konvenaj legolibroj por infanoj; ankaŭ esprimis sian konvinkon, ke E ne atingos firman lokon en la temaro de lernejoj, ĝis la lingvo troviĝos oficiale en la temaro por la abiturienta diplomo.

        F-ino Edwards (Bishop Auckland) diris, ke la ĉefa malhelpo kontraŭ la progreso de E en la lernejoj estas la manko de modernlingvaj instruistoj, kiuj scias E-n. Ŝia oficiala instruado okazas ĉe Grado I (11-jaraj lernantinoj), prepare al la franca lingvo. Ŝi rakontis pri la granda sukceso de la Ĉe-metodo en sia propra sperto, ankaŭ substrekis la gravecon provizi al la lernantoj okazojn daŭrigi la studadon de la lingvo post lerneja jaro, ekz. per loka grupo. Kroma esencaĵo estas eviti, ke la instruado de E dependu de la entuziasmo de unu persono. Parkin (Sibford) informis, ke li havas ses kolegojn, kiuj povas instrui la lingvon, sed ke la okazoj estas limigitaj pro tio, ke E ne estas, kiel la franca, deviga temo por la abiturienta diplomo. Goodes (Romford) rakontis malfacilaĵojn ĉe reorganizo de klasoj. Ekz., unu klaso, jam komencinte la studon de E, dividiĝis, kaj la du partoj estas kunigitaj kun aliaj infanoj ankoraŭ ne lernintaj la lingvon. Ĉe lia lernejo ses kolegoj lernas E-n. F-ino Nixon Bournville parolis pri la malhelpo, kiu okazas, kiam la lernantinoj havas multe malsimilan menspovon, kiel ĉe Daŭriga Lernejo, en kiu la tipoj similas tiujn de la Vespera Lernejo. Ŝi ankaŭ substrekis la mankon de taŭga legmaterialo por komencantoj. Tussell Scott (Letebworth) emfazis la amatoran kvaliton de la instruado pri E, kaj la bezonon por instruistoj laŭcele preparitaj. F-ino Forfey (Croydon) opiniis, ke estus domaĝe senkuraĝigi tiujn, kiuj instruas la lingvon eĉ post mallonga sperto kaj kun malgranda scio. Kelkfoje mankas aliaj instruistoj, kaj oni tamen povus atingi bonajn rezultojn.

                                                                              Laŭ B. E-ist.

        Laborista movado en Bneniam estis forta. En 1920 restariĝis Brita Ligo de E-istaj Socialistoj, sed havis nur ĉ. 30 membrojn. BLES eldonis flugfoliojn, broŝuron kaj iom post iom akiris kelkan influon ĉe laboristaj organizoj. Grava kleriga revuo "Plebs" enpresigis regule notojn pri aŭ el E. La Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj (marksista kleriga organizo) akceptis E-n en siaj kursoj kaj eldonis tradukon anglan de "La Lab. E-ismo" de Lanti. Diversaj ĉefoj el la laborista movado subskribis alvokon favoran al E (I925). En 1927 BLES alinomiĝis B Laborista E-Asocio. En 1932 BLEA transiris al IPE. La SAT-anoj formas apartan organizaĵon SATEB (-SAT En Britujo) Adreso: H. Spilter, 13 Dewsburg Rd, London, N. W. 10.

                                                                          G. P. de BRUIN.

        Briquet (brike) Maurice, franco, kuracisto-radiologo. Nask. 9 aŭg. 1865 en Lille. Kunlaboris al Int. Med. Revuo kaj direktis ĝin kun d-ro Vanverts. Redaktis la bultenon TEKA. Verkis: E-a Teknika Medicina Vortaro, 1933.

        Brouwer (braŭer) Petrus Micheel, nederlandano, ĉefinstr. Nask. 27 apr. 1897 en Stompwijk apud Hago. Eklernis E-n en 1929 por konvinki la E-istojn, ke E ne estas vivanta lingvo, sed baldaŭ konvinkiĝis pri la malo, kaj fariĝis fervora E-isto. En 1930 prez. de la sekcio de N. K. en Hago Red. de la liga gazeto de N. K.

        Brown Wm, B. Sc., irlandano, prof. Kuntradukinto de la verko Pri la origino de l' homo de A. Keith.

        Browne (braŭn), Giles Leigh, anglo. Nask. en London, 26 jul.1883, mortis 21 feb. 1919. E-istiĝis en 1903. La unuan tagon de lernado faris publikan paroladon en E. La unua E-instruisto sub la "London County Council." Klera lingvisto kaj poeto: trad. E-en el multaj lingvoj. Dum la milito unu el la registaraj cenzuristoj por E. Sciis 24 lingvojn; sur lia leterpapero ili aperis en trikolumna listo, kaj sube: "Skribu en Esperanto".

        Bruijn (bröjn), Jacob Leendert, nederlandano, librotenisto. Nask. 24 nov. 1880 en Haarlemmermeer. E-isto de 1896. Pioniro de la laborista E-movado. Red. de Int. Socia Revuo 1910-11, Holanda Pioniro 1912-13. Direktoro de la Ĝenerala Librejo "Espero" 1911-14 kaj de la Centra E-librejo 1914-22. Membro de la Gazetar-klubo. Iniciatinto de Nederland - E kaj ĝia red. en 1918-19. Sekr. kas. de la l2-a UK.

        Bruin (brojn) Gerrit Paulus de nederlandano, kontoristo. Nask. 3 okt. 1895 en Rotterdam. Fabriklaboristo de la 12-a ĝis 21-a jara aĝo. Lernis E-n en 1912-13. Publikigis artikolojn speciale en laboristaj gazetoj. Kompilis Historion de la laborista E-movado ĝis 1914 (La Nova Epoko, 1931). Aŭtoro de Gvidilo tra la E-movado, 1933 kaj de N-lingva prop. broŝuro. Propagandis por SAT en Nederlando de 1922. Gvidis la Nederlandan Laboristan E-Servon 1922-25. Sekr. kas. de Laborista Ekzamena Komitato. Kunlaboris al SAT-eldonaĵoj. Celkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Brunet (brüne), Charles Jean, (ps. Nazumulo; Li; ŝiŝinet), franco, meĥanikisto pri stebiloj, prez. de la Filio Ĵironda de l'aŭto- motor-ciklo-reparistoj en Francujo. Nask. 5 jun. 1875 en Bordeaux, Ano-fondinto de la EG en B. (okt. 1902) kaj kas. de 1905. Dumviva ano de SFPE kaj UEA, del. de UEA seninterrompe de 1908. Faris gravajn servojn helpe de E per la serĉo de vunditaj kaj malaperintaj soldatoj dum la milito. Gvidis kursojn ankaŭ per radio ("Soud-Ouest"). Verkis amuzaĵojn (ŝaradoj, enigmoj ktp.) por La E-iste; Tra la Mondo, Tra la Filatelio ktp Versaĵo en La Revuo, kanzonoj, kiuj estis kantataj dum grupaj festoj, aperis en La Vagabondo.

        Bruxelles. Ĉefurbo de Belgujo; 833.000 loĝantoj (kun antaŭurboj). Mondpalaco kun E-sekcio. 4-a SAT-kongreso 14-18 aŭg. 1924; ĉ. 90 partoprenantoj el 14 landoj. Honorprez. E. Toller. Malpliseverigo de la kondiĉoj pri membreco. Rekomendo uzi en SAT-eldonaĵoj simplan stiton.

                                                                                      BRUIN.

        Brzostowski (bĵostovski) Aleksandro, polo, ĵurnalisto, bibliotekisto. Nask. 1848 en Ostrog, mortis 1920 en Warszawa. Kun E li konatiĝis en 1887 kaj konsideris sin unua E-isto en Polujo. Unua prop-isto de E en sia lando. Aktiva organizanto. Aranĝis en 1909 faman E ekspozicion en Czenstochowa kaj ankaŭ eu Warszawa en 1910. Dum sia tuta vivo li celis fondi E-an muzeon en W. Eldonis diversajn foliojn kaj broŝurojn pri E, liaj artikoloj pri E-atingas 200.

        Bubalo Niko, kroato, financa konsilanto. Mortis en 1924. Estis kunfond. kaj sekr. de antaŭmilita ES en Sarajevo. Kroatigis poemojn de Z kaj E-igis popolajn poemojn, eldonis bukedon de kroataj versaĵoj kaj plenan E-K kaj K-E Vortarojn; bona vortaristo; gvidis kursojn en Mostar.

        Buchanan (bukanan) George Douglas, skoto, komercisto. Nask. 23 jul. 1874 en Glasgow. Vicprez. de Brita Astronomia Asocio; konsilanto de Reĝa Filozofia Societo; ambaŭ en Glasgow. Prezidinto kaj nun hon. prez. de Glasgow-a ES. Vicprez. de BEA. Del. de UEA 1910-25. Verkis multajn prop. artikolojn.

        Buchanan (Bukanan) John, skoto, kuracisto. Nask. 1859 (?) en Paisley, mortis 27 febr. 1930 en London. Vicprez. de TEKA. Inter la unuaj membroj de BEA. Testamentis 4000 anglajn pundojn al 1a Universitato de Liverpool por starigi tie E-an lektoran postenon.

        Budapest. Ĉefurbo de Hungarujo sur ambaŭ bordoj de la Danubo. 961.000 loĝantoj. (Granda-B.1,262.000 I.) Int. E Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912 kaj la 15-a en 1930 okaze de la festoj de Sankta Emeriko. 1-8 aŭg. 1929 21-a UK; 1256 kongresanoj el 33 landoj; temoj - elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj. - Eldonejo de "Literatura Mondo" kaj AELA; loĝloko de Baghy kaj Kalocsay. B. estas rigardata kiel grava spirita centro nuntempa de E.

        Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento.

                                                                       GEO H. YOXON.

        Bugge Paulsen, Rolf, norvego, antaŭe diversaj profesioj, nun kapitano de infanterio, Oslo. Nask. 11 dec. 1894 en Bergen. Ano de pedagogiaj kaj humanismaj asocioj; artikoloj por revuoj kaj gazetoj, pluraj vojaĝoj eksterlande. E-isto de 1907. Prez. de NEL 1919. Ano de ekzamena komisiono de NEL depost 1923, L. K. 1932; ktp. Restarigis "N E-isto-n en 1922 kaj 1932. Vizitis kvar UK kiel reprezentanto de la norvega registaro. Faris multajn prop. paroladojn diversloke, faris depost 1925 ĉ. 25 radioparoladojn kaj gvidis vintre 1928-29 la unuan radiokurson de E en N. Gvidis multajn kursojn i. a. 7 kursojn en Svedlando invitita de SEI. 1931-32 gvidis 4 Cseh-kursojn por policanoj en Oslo, fondigis klubon inter policistoj. Preparis la kurson de A. Cseh ĉe la Universitato en Osto, 1930. Verkis aŭ eldonigis propagandilojn kaj lernolibrojn.

        Buhr (bur) Franti ek, ĉeĥo, kalkula oficisto en Praha. Nask. 30 aŭg. 1896 en P. E-isto de 1922. Propagandas inter katolikoj kaj skoltoj. Sekr. de la Ligo de Katolikaj E-istoj. Eld.: Kantareto, 1922.

        Bujwid Odo, polo, d-ro, univ. prof. en Krakovo de 1892. Nask. 30 nov. 1857 en Wilno. 4 jarojn studis en la universitato kun Z. Studis la bakteriologion ĉe Koch kaj Pasteur. De tiam int. konata eminentulo sur tiu kampo. El lia plumo eliris 250 sciencaj artikoloj en pola, franca, germana kaj rusa lingvoj. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn pri populara klerigado kaj propagando de higieno kaj sociaj sciencoj. La du urboj, Varsovio kaj Krakovo, kie li ofte laboradis samtempe, antaŭmilite apartenis al diversaj landoj, al Ruslando kaj Aŭstrujo. Post la milito li - kolonelo demobilizita - revenis Krakovon kaj okupiĝas ĝis nun pri fabrikado de vakcinaĵoj. Lia agado por E komenciĝis en 1912, kiam li fariĝis la prez. de UK en Krakovo. Postmilite prez. de la Tutpola Federacio de E Societoj. Li havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte atingis favorojn por E kaj E-istoj (pasportoj, vizoj k. a.). Dank' al liaj pledoj la respublika prez. kaj Pilsudski mem fariĝis favoraj al E: akceptis la patronecon de la UK en 1931, kies prez. estis li mem. Ankaŭ lia merito estas, ke la pola radio de tempo al tempo aranĝas E-ajn prelegojn. En 1924 fondiĝis en Krakovo la PED, kaj li fariĝis ĝia prez. En 1927/28 vojaĝis kiel delegito de sia registaro al Brazilo, por studi la vivon de tieaj polaj koloniistoj. Multe helpis lin en la komisio E-istoj, kion li raportis al la registaro. En 1930 prop vojaĝo tra Nederlando, Danujo kaj Svedujo. L. K., prez. de ISAE, honora ano de UEA, ktp. Multaj artikoloj kaj paroladoj en kaj pri E. De kelkaj jaroj li eldonas proprakoste la P E-iston kaj ĉiujn publikigaĵojn de PED. Ankaŭ aliaj gravaj materialaj subtenoj por E. Entute: la ĉefulo de la E movado en Polujo, lia aŭtoritato ĉe la polaj E-istoj estas senescepta. - Lia edzino, Kazimiera B, pioniro por la virinaj rajtoj, estis fidela helpantino ankaŭ en E-aj laboroj; ŝi mortis 8 okt. 1932.

        E. WIESENFELD.

        Buk Vilim, presisto en Slav. Brod (Jugosl.) Kunfondinto de La Suda Stelo kaj kuneldonanto de E libroj.

        Bulgara Antologio. Kunmetis I. H. Krestanov, kunlaboris Atanasov, Jordanov, Dobrev, Guĝev, Grekov, Stajkov kaj Ŝirakov; la plej grandan parton de la poemoj trad. Kalocsay. 40 aŭtoroj. 1925, 248 p. "La bone elektitaj rakontoj kaj lerte tradukitaj poemoj gvidas la leganton en la romantike ĉarma lando de bulgaroj. La libro aperigas antaŭ ni la historion kaj vivon de la popolo kun siaj suferoj, noblaj aspiroj kaj nedetruebla fido al pli bela estonteco." (jobo, LM 1925, p: 116.)

        Bulgara Esperantisto. Organo de BEA, fondita en 1919; formato 24.5x16 cm. Redaktis A. Grigorov kaj Z. Zahariev. Nuna red. Simeon St. Hesapĉiev.

        Bulgara Lando kaj Popolo. Verkis J. H. Krestanov. 1919, 128 p., kun etnografia karto. Enhavo: geografia, kaj historia superrigardo, popola karaktero, lingvo kaj literaturo, E‑movado en B-ujo.

        Bulgarujo. Juna ŝtato, kun popolo malfruiĝinta en la kultura progreso, kalkulanta tre limigitan kvanton da personoj, kiuj posedus fremdajn lingvojn, prezentas bonan grundon por la E-movado.

        Jam en 1888 troviĝis apartaj E‑istoj, lernintaj la lingvon per rusaj lernolibroj. Tion favoris la proksimeco inter la lingvoj rusa kaj bulgara, kaj ankaŭ la populareco de la rusa literaturo. Unua lernolibro por bulgaroj aperis en 1889, verkita de Miloslav Bogdanov, kiu prezentis sin antaŭ la publiko kun E-igita nomo: Dro Favorogloro Diodono, kio longe liveris materialon al la bulgaraj humoristoj. Kelkaj personoj, lernintaj E-n, aliĝis al Bogdanov kaj li formis jam en 1889 "Societon de la amikoj de tutmonda lingvo," en Sofia, je kies nomo li komencis eldoni monatan gazeton Mondlingvisto, la dua E gazeto laŭtempe en la mondo. (Aperis nur du aŭ tri n-roj). Baldaŭ la societo mortis: la anojn forpelis la malbona famo pri la lingvo, kaŭzita per la konduto de Bogdanov.

        Ĉirkaŭ 1897 komencis viglan propagandon Aristo Popov, kiu eldonis lernolibron, verkis artikolojn en ĵurnalo kaj revuoj, faris paroladojn. Al li helpe venis la entreprenema Georgi Oreŝkov. En 1898 jam estis sufiĉa kvanto da unuopaj E-istoj. Fine de la sama jaro en Tirnovo fondiĝis loka grupo "Lumo" kaj en 1900 en Plovdiv klubo "Stelo", kiu faris efikan propagandon, eldonis lernilojn, aperigis monatan ilustritan gazeton Rondiranto, kiu daŭris tri jarojn kaj duonon (febr. 1902- aŭg. 1904)

        Ĉirkaŭ 1904 en la ĉefurbo fondiĝis loka societo "Aŭroro", sub gvido de Nikola Kovaĉev, Petr Popov, Georgi Aktarĝiev k. a. En 1904 aperis en Ruse la gazeto Trumpetisto de Aristo Rjaĥovski (marto-sept.). En 1905 en Sofia rondo de universitataj studentoj (Rjaĥovski, Simeon Petkov, Georgi P. Genov -- nun univ. prof. de juro, - Georgi Nikolov, Petr Spasov, Georgi Zografski, Georgi Karastojanov k. a.) komencis seriozan laboron kun granda sukceso. Komence ili eldonis litografe tre bonan gazeton Unua Paŝo (jan: dec 1906).

        En 1906 la E-istoj el Sofia kunvokis la unuan E bulgaran kongreson en la ĉefurbo. (La sekvintaj kongresoj okazis en: 1907 Tirnovo, 1908 Ŝumen, 1909 Ruse, 1910, 1919, 1920, 1921, 1922 Sofia, 1923 Tirnovo, 1924 Ruse, 1925 Sofia, 1926 Varna, 1927 du kongresoj: eksterordinara en Sofia kaj ordinara en Plovdiv, 1928 Vraca, 1929 Vidin, 1930 Sofia, 1931 Stara Zagora, 1932 Sofia. Antaŭ la unua kongreso okazis en Tirnovo 1905 interkonatiĝa antaŭkongreso, kiun ĉeestis 25 personoj.) Rezulte de la kongreso fondiĝis "B Societo por propagando de E", kiu en 1907 ekeldonis dumonatan gazeton B E-isto, bone redaktatan, sed de ĝi aperis nur tri n-roj (jan: jun.). La societo ne daŭris longe. Same la rondo de ĝiaj iniciatintoj disiĝis.

        Inter la gvidantoj de la movado en Sofia kaj la grupo "Lumo" en Tirnovo ekestis antagonismo: la sofianoj prefere atentis la sciencan flankon de la afero, la tirnovanoj emis al brua amasa movado, kaj en 1907 ili eldonis propran gazeton Lumo (okt. 1906-jun. l910). Inter tiu gazeto kaj "B E-isto" estis rivaleco. Post kiam ĉesis vivi la Soc. por propagando de E, la tirnovoa grupo kunvokis en sian urbon novan kongreson, kinmetis la fundamenton de la B E-ista Ligo. (La centro de la Ligo alterne lokiĝis en: Tirnovo 1907-1908, Ŝumen 1908-1910, Sofia 1910-1928, Ruse 1928-1930, Sofia 1930).

        En 1911 aperis personaj malkonkordoj en la movado: la agantoj en la ĉefurbo montris tre severan kritikemon al kelkaj ĝistiamaj gvidantoj en la provinco. Tio malfortigis la organizaĵon. Aliparte en la sama jaro la sekr.-kas. de BEL, Teodor Kanev fariĝis idisto kaj per cirkulero invitis la bulgaran E-istaron sekvi lian ekzemplon. Tio konfuzis ankoraŭ pli multe la movadon.

        En la kongreso de 1910 (Sofia), kiun ĉeestis multaj rumanaj s-anoj, oni decidis unuigi la du naciajn E gazetojn "Lumo" kaj "Rumana E-isto"; kreiĝis komuna gazeto, Danubo, red. de miksita dunacia komitato kaj presata en Bucuresti (okt 1910 - jul. 1912). Malĉev D. eldonadis en 1911 monatan Semo dulingve, poste ĉiusemajnan gazeton Kulturo kaj "ĉiutagan" Telegramo. Jam en 1908 la kongreson en Ŝumen partoprenis s-anoj el la najbara Rumanujo. Similaj reciprokaj vizitoj okazis plue en 1909 Bucureŝti, 1910 kaj 1911 Sofia, 1912 Ruse, 1922 Cluj, 1923 Tirnovo kaj Timiaŝoara, 1929 Arad. Krome la bulgarajn kongresojn en 1922 kaj 1930 partoprenis s-anoj el Jugoslavujo kaj tiun en 1932 s-anoj el Rumanujo. Notinda estas la agado de la rusa E-isto Evstifejev Nikolaj, kiu en 1908-10 loĝis en Sofia.

En 1912 la BEL ŝanĝis sian nomon je B E-ista Societo, bazita sur centraliga tendenco, en 1926 EES nomiĝis B E-ista Asocio Depost 1919 oficiala organo estas la B E-isto.

        Ĉ. 1925-26 montriĝis en la organizaĵo kaŝa interna batalo, kun politikaj tendencoj. Sekvo de tio estis financaj embarasoj, tre granda ŝuldo, organiza dekadenco. En 1927 la aferoj trudis kunvokon de eksterordinara kongreso, kiu havis la taskon solvi la internan krizon.

        En la kongreso en 1930 okazis ankaŭ balkanlanda konferenco, partoprenita de E-istoj el Bulgarujo, Jugoslavujo, Grekujo kaj Rumanujo. Estis decidite komenci komunan balkanan E revuon Balkana Konkordo; ĝi aperadis nur de jan. ĝis jul 1931 (7 n-roj).

        Depost 1928 la proletaj E-istoj apartiĝis en specialan landan organizaĵon "Laborista E Asocio en B", kun presorgano unue Balkana Laboristo, poste "Meĵdunaroden Ezik" (Int. Lingvo). Eldonis prop. broŝurojn kaj E-B kaj B-E vortarojn, verkitajn de Grigorov Asen. La organizaĵo estas sufiĉe forta kaj agema.

        Idista Movado aperis en l922--23 tre malforte; fondiĝis grupoj en Plovdiv kaj Kjustendil, dum 11/2 jaroj oni eldonis gazeton "Oriental-Idisto". Baldaŭ la movado plene estingiĝis. En 1926 okazis en Sofia diskuto en du sinsekvaj publikaj kunvenoj inter Krstjo Misirkov kaj Atanas D. Atanasov, pri Ido kaj E.

        Oficialaj sukcesoj estis sperteblaj ĉefe sur la instrua kampo. En 1912 la ministerio de instruado per speciala cirkulero rekomendis al ĉiuj lernejoj de la lando la tiam aperintan Lernolibron de E de Krestanov, kiu en 1908 fondis "Bulgara E. Bibliotekon"). Samjare oni instruis E-n en Dupnica kiel laŭvolan lernobjekton kun oficiala aprobo. En 1920 la ministro de la popola instruado rekomendis la lingvon al la atento de la direktoroj de la mezgradaj lernejoj (cirkulero N 37.923 de 20. XII), kaj sugestis, ke ili akcelu la gimnazianojn lerni la lingvon en la vesperaj kursoj. En 1921 la ministerio rekomendis al la lernejaj bibliotekoj la gazeton B E-isto (cirk. N 1870 de 27. I.) En 1921 per la leĝo pri la popola klerigo (artikolo 143) E estis oficiale enkondukita kiel nedeviga lernobjekto en la programon de la "realaj lernejoj" (geknaboj de aĝo 14-16 jaraj). La lingvo estis oficiale instruata de ŝtate pagataj lektoroj en ĉirkaŭ 30 lernejoj dum 1921/22,1922/23,1923/24 kaj parte dum 1929/25 lernjaroj. En 1925 la leĝo estis modifita, la "realaj lernejoj" kiel aparta lernej-speco forigitaj kaj sekve la instruado de E en ili nuligita.

        En 1928 la ministro de instruado ordonis (per cirk. N 9607 de 10. IV) disformigon de ĉiuj gimnazianaj E grupoj kaj de ilia landa ligo; ankaŭ estis malpermesate al la lernantoj viziti la E kursojn kaj ricevi la gazetojn B E-isto kaj E-ista Gejunularo. Preteksto: E servas kiel kaŝilo de nepermesata propagando de politikaj ideoj inter la gimnazianoj kaj krome ĉar E estas facila lingvo, la studentoj alkutimiĝus al la lernado de facila lernofako kaj pro tio ili ne havus energion lerni pli malfacilajn lernofakojn. BEA kontraŭagis per ekspozo, eldonita broŝure kaj disvastigata en la publiko. Sed jam en 1931 la ministro per nova cirkulero (N 42.402 de 21. XII) nuligis la antaŭan ordonon kaj restarigis la antaŭan favoran sintenadon de la ministerio. E estas oficiale instruata de ŝtate pagata lektoro en la sofia ŝtata blindul-instituto depost 1922 ĝis nun kaj al la poŝt- kaj telegraf-oficistoj en la vesperaj kursoj de fremdaj lingvoj, aranĝataj de la direkcio de PTT en Sofia dum 1929, 1930, 1932. Dum la lernjaroj 1931-32 kaj 1932-33 la komerca knabina gimnazio "Minerva" en Sofia enkondukis devige E-n en la lastaj 2 klasoj. E-n propagandis per paroladoj kaj artikoloj Krestanov, Atanasov, Pamporov kaj Ĥesapĉiev. - Interesa konstato: la movado signis fortan progreson en la jaroj 1900, de 1906 ĝis 1910, 1912, de 1921 ĝis 1925, kaj periodoj de la dekadenco estis: 1902-1905, 1911, 1913-1920, 1926.

        Aldono. En 1931 la stato de BEA estas. 26 lokaj grupoj kun sume 500 membroj. Prez. G. Aktarĝiev. Apud la asocio estas fondita B E Instituto, kun celo organizi ekzamenojn kontroli la E eldonaĵojn, direkti lingvajn studojn, kolekti materialojn pri la enlanda movado, bone iniciatita, sed malvigle aganta. BEA estas en periodo de malforteco, sekve de la organiza krizo de 1926-1927. La budĝeto de BEA en 1931-32 estis 20.000 levoj. La organo B E-isto aperas regule. En B. estas venditaj sume 70.000 lernolibroj kaj 12.000 vortaroj de E. El la pli gravaj lernolibroj, vortaroj kaj tradukaĵoj: Popov kaj Oreŝkov - Plena manokonduko por ellerno de la I:. I. E, 1900; Krestanov - Vortaro de E (E-B kaj B-E kaj gramatiko) III-a eld. 1930; Atanasov - Kurso de E, VII-a eld. 1931. - Bulgara Antologio, (prozo kaj poezio), kompilis Krestanov, 1925 - Versaĵoj de Botjov, trad. Dobrev, 1928; Bulgaraj Rakontoj de Vazov, trad. Atanasov, 1928; Nuntempaj rakontoj de Stamatov, trad. Krestanov, 1922.

        Rimarko. La artikolon tralegis kaj kompletigis Krestanov.

                                                                       A. D. ATANASOV.

        Bullen George W., (ps. Franks), anglo. Mortis preskaŭ 70-jara en Brita Kolumbio 24 dec. 1912. Unu el la sep fondintoj de BEA. Verkis tri lernolibrojn.

        Bulonja Deklaracio, v. Deklaracio de Boulogne.

        Bulteno de CK SEU. Gazeto por praktikaj problemoj de Sovetia E-movado, fondita en 1922; formato 31X 22,5 cm. Red. N. Nekrasov.

        Bulteno de ISAE kaj sekcio de teknikaj vortaroj. Red Rollet de l' Isle. Aperas de 1926 en Paris; kvaronjara.

        Bulthuis (bulthojs) Hindrik Jan, nederlandano, doganoficisto de 1889 ĝis 1924, nun en pens. Nask. 15 sept. 1865 en Warfum, Groningen. En juneco li estis Volapükisto, en 1899 ricevis diplomon en V. kiel ĉefinstruisto. En 1901 D. Uitterdijk sendis al li lernolibron de E kaj post tiu tempo li estis E-isto. Multe korespondis kun alilandaj E-istoj, multe prop-is E-n, precipe en Haag, gvidis kursojn, funkcias kiel sekr. de ekzamena komitato de ĝia starigo ĝis nun. De 1910 L. K. En la lastaj jaroj li laboras nur por E - Kiel originala romanisto, tradukanto kaj verkisto de pedagogiaj libretoj, B. estas unu el la plej persistaj laborantoj en la E-a kampo. Ekde 1907, kiam aperis lia Du Biletoj, trad. el la franca de Florian, li eldonigis 35 librojn ka broŝurojn - Neniam estas pli bone ol malfrue, komedio trad. el la angla, ŝajne lia unua presita verkaĵo, aperis en la lit. aldono de ,L. I.' en 1905. Li famiĝis precipe pro trio de longaj originalaĵoj. Idoj de Orfeo, 1923, malgraŭ iuj nekredeblaĵoj, markis sian aŭtoron klara stilisto kaj homo de elstara rakontista talento. Ankoraŭ ĝi restas eble la plej populara el liaj ĉefverkoj. Sekvis tiun la naive simpla Jozef kaj la Edzino de Potifar, 1926, kaj La Vila Mano, 1928, intimkona bildo el kamparana holanda vivo, en kiu ankoraŭ montriĝas emo de B. al neverŝajneco. - Sekvavice gravaj estas liaj grandiozaj tradukoj: la strange elektita La Leono de Flandrujo, 1929, el la flandra de Conscience; la peztema sed bone tradukita Imperiestro kaj Galileano, 1930, el la norvega de Ibsen. Ambaŭ ĉi verkoj estis kronitaj de la Akademio. Jane Eyre, 1930, laŭ la angla de Ch. Bronte sufiĉe bone transvivis malzorgan tradukadon por resti ankoraŭ tre interesa rakonto, dank' al ĝia esenca valoro. Ankaŭ aperis en 1926 La Malgranda Johano; el la holanda de van Eeden. Kiel poeto B. eldonis nur La Du Ŝipoj; 1909, pro kiu li ricevis premion el Barcelona. Por la teatro li verkis en 1908 la laŭritan Onklo el Ameriko, 1922, dramon Malriĉa en Spirito kaj tradukis laŭ germana teksto en 1910 Salome, dramon de la anglo Wilde. - El liaj ceteraj verkaĵoj menciindaj estas: tradukoj Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1921, kaj Josefa, 1922, ambaŭ el la dana de Blicher; kaj en 1928 Karaktero, el la holanda de Luiscius (tiu verko aperis ankaŭ en finna, ĉeĥa, itala, kataluna lingvoj, trad. ĉiuj el la E teksto.) Liaj naŭ leglernolibroj, plejparte por holandaj geetuloj, kaj lia porjunula reverko de Robinsono Kruso, estas konscience faritaj. - Nun B. tradukas: Don Kiĥoto el la hispana kaj verkas ankoraŭ romanon por gejunuloj. - La plej longtrakta komentariisto de la verkoj de B estas Nekrasov, kiu verkis ampleksajn kritikojn pri liaj originalaj romanoj laŭ la marksisma vidpunkto por la antaŭskisma "La Nova Epoko" (okt. 1929-febr. 1930) kaj por la postskisma "La Nova Etapo" (1932). Tiu tamen estas tro marksisme tendenca por trovi ĝeneralan samopiniecon. -La stilo-lingvaĵo de B. estas simpla, klasika, senornama. Oni malfacile trovus en ĝi provojn al "impresionisma" eksperimento. Li estas pli ĝuste nomata teksisto de rakontoj ol konscia "evoluiganto" de nia lingvo.

                                                                              R. BANHAM.

        Bulyovszky (bnjovski) Gyula, hungaro, d-ro, kuracisto en Kiskunmajsa. Nask. en 1890 en Budapest. E-isto de 1908. Fondinto kaj prez. de la studenta grupo en B. kaj red. de La Pioniro. Iniciatis la fondon de Universala Studenta Unio, 1909, kiu havis "konsulojn" tutmonde. Ĉefsekr. de HES en 1912. Artikoloj, tradukoj, poemoj en H E-isto, H Studento, Belga E-isto, Voĉo de Kuracistoj, Int. Med. Revuo ktp.

        Bünemann August Oskar, germano, komercisto. Nask. 19 jun. 1885 en Hamburg. Ofte restadis en eksterlando; parolas 11 lingvojn kaj komprenas 4 pluajn. Pioniro en la vegetara, liberpensa, pacifista kaj socialista movadoj. Konatiĝis kun E en 1905 en Paris. LK. Fervora kursgvidanto en Hamburg. En 1914 fondis la gazeton Vegetarano, kiun ĝis 1932 li lerte redaktis. Trad. dramon de Ibsen: Reaperantoj, verkis versaĵon, multajn artikolojn en kaj pri E. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Burger Josef, (ps, Kastelano), germano, karbministo. Nask. 21 jul. 1881 en Clarenthal-Saarbrücken. E-isto de 1913. Militservis 3 jarojn, varbis kaj instruis E-n ĉie, eĉ en la tranĉeo. Postmilite multaj kursoj en Essen kaj ĉirkaŭaĵo. De 1921 ano de SAT, poste de ties Lit. Sekcio. Gvidis int. korespondadon en E por la Proleta Liberpensula Asocio e-n la Ruhr-regiono. Verkis kaj mem eldonis lernolibron g-lingvan por infanoj, 1926. Socialista poeto. Liaj kantoj, poemoj, rakontoj kaj artikoloj abundas en la SAT-organo kaj LEA-eldonaĵoj. Fekunda kantisto de aktualaĵoj. Li preferas la formon de kantoj, en kiuj li esprimas sin senpere, ne miskompreneble per simplaj vortoj. Li ne estas amiko de la poeziaj bombastoj, sed la ioman sekon de liaj ofte satirecaj versoj rekompencas tiuj socialistaj instruoj kaj profundaj pensoj, per kiuj plenas liaj strofoj. Ankaŭ en la rakontoj li montras nenian emon al romantiko kaj sentimentalismo. Li ĉiam instruas kaj semadas socialismon. De marto 1933 elmigrinto el Germanujo.                                                                  EMBA.

        Burgemeister (burgemajster) Willy, ĉeĥoslovako, kontoristo; nun E-instr. Nask. 26 jun. 1908 en Varnsdorf,  echy. En 1930 li entreprenis E-an studvojaĝon tra 16 landoj. Ekde 1931 li restadas en Svedujo, kie faris proks. 150 publikajn paroladojn, 40 kursojn komencajn kaj daŭrigajn. En 1932 paroladoj en Holando.

        Burn George Wilson, anglo, kuracisto. Nask. 30 junio 1847 en London. Instruisto por la korespondaj kursoj de BEA 1926-32. Verkis por diversaj gazetoj, precipe por The E Monthly 1912-22.

        Butin Max, germano, instruisto kaj komercisto. Nask. 17 febr. 1888 en Bad Godesberg. E-isto de 1905. LK; multe kunlaboris (recenzis) por HDE. Multe propagandis dum 25 jaroj per gazetartikoloj, gvido de kursoj ktp. Verkis: Faŭsto, konciza komentario al la unua parto de la dramo, 1923; ,E gvidlibro por la komercisto (G-lingve), 1926; kunlabore kun Kreuz: G E Konversacia Libr o, 1924 ; kunlabore kun Jahn: E korespondado por la komercisto (G-e), 1923; kunlabore trad.: Sinjoro Herkules, teatraĵo, 1909.

        Butkus Vladas, litovo, gimnazia instruisto. E-isto de 1920. Prez. de LEA kaj Kaunas-a ES. Gvidis kursojn. Kunlaboranto de kelkaj gazetoj.

        Butler Mtontagu Christie, anglo, sekretario de BEA (1916-34); muzikisto (harpisto, instruisto de diversaj muzikiloj, kantado kaj komponado). Nask. 25 jan. 1884 en London. Kvakero, vegetarano; diversaj premioj ĉe la Reĝa Akademio de Muziko, London. E-isto de 1905. De tiam instruis E-n. LK de 1922. Tradukis i. a. Fundamentoj de la Kvakerismo; valoraj kolektoj: E-a Kantaro (358 kantoj) kaj E-a Himnaro (2l2 himnoj). Adaptis Pitmanan Stenografion al E, verkis lernolibron. Red. de The B E-ist. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Butler Thomas Robinson, anglo, pastro anglikana, patro de M. C. B. Nask. 10 junio 1846, mortis 23 majo 1923 en Kingston-on-Thames. Pioniro de "Tonic Sol-fa" muzikinstruado.

Muzikisto, oratoro, poeto. E-istigis 1906. Multaj E-predikoj, poemoj (ekz. en Kantaro kaj Himnaro). Fervora propagandisto.

        Buxbaum (buksbaum) Leopold, polica konsilisto en Wien. E-isto de 1914. Sukcesis envicigi E-n en la polican faklernejon en W. kaj atingi, ke la policanoj ricevis oficialan E-insignon imititan de aliaj landoj.

        Buxton Charles Roden, advokato. Nask. 27 nov. 1875. Plurfoje membro de la angla parlamento. Eldonis multe da verkoj pri demandoj politikaj kaj internaciaj. Scias E-n kaj publike rekomendis ĝin.

        Bye Rosa, norvegino, instruistino en Oslo. Nask. 23 aŭg. 1883. E-istiĝis febr. 1906, sekr de EK en Oslo 1906-12, membro de gazeta komitato 1908, kunfondinto de asocio de N geinstruistoj E-istaj kaj ĝia prez. 1915-23. Gvidis multajn kursojn 1908-20, i. a. inter blinduloj 1911. Kolektis kaj sendigis al la Int. E ekspozicio en Oviedo, Hispanujo sept. 1929, laboraĵojn de lernantoj kaj ricevis la unuan premion.