ALDONO

 

        '''Ruslando'''. La unua E-a lernolibro aperis en rusa lingvo. Ankaŭ la unuaj E-istoj estis rusoj aŭ ruslandanoj. En la unua adresaro, el la unua milo de E-istoj pli ol okcent estis rusoj. Speci­alaj soci-kondiĉoj de Ruslando kaŭzis, ke en la reakcia carista lando vaste ekfloris kaj trovis komprenon la internaj ideoj de E. La inteligentularo de tiu lando en longa persista bata­lado kontraŭ la carismo kaj kontraŭ obskurantismo ĉiuspeca - facile en­tuziasmiĝis por la noblaj homamaj ideoj de Z. En plua formigo kaj fik­sigo de tiuj ideoj la unuatempaj rusaj E-istoj ludis gravan rolon. Tiuj iliaj meritoj estas konfesataj de ĉiu  historiisto de E. La rusoj donis el sia anaro  la  unuajn verkistojn. Ili kreis la unuajn literaturajn verkojn. En Ruslando troviĝis plej unuaj, fervoraj propagandistoj.

        De Waal, Lojko, Kofman, Evsti­fejev, Devjatnin, Borovko, Gernet estas nomoj intime ligitaj kun la unua epoko de E. Ĉiuj unuaj libroj en kaj pri E aperis en Varsovio sub severa observo de cara cenzuro. Ad­ministraj baroj tamen treege ĝenis starigadon de iu organizita ruslanda E-movado. Vere jam en 1891 aperis grupetoj en Moskvo, Saratovo kaj en aliaj lokoj. Sed legale organiziĝi tiuj grupetoj ne sukcesis. Same ne estis ebla iu regula eldono de E-a litera­turo kaj de E-aj gazetoj. Nur en 1892 en Peterburgo oni sukcesis legitimi societon „Espero“. Ĉi-foje la afero sukcesis, ĉar pri permeso de la societo petis kelkaj eminentuloj, kiel adminis­tranto de la cara vintra palaco Ka­naloshy-Lefler kaj favorata en administraj rondoj skulptisto Mikeŝin. So­cieto „Espero“ ricevis permeson fondi siajn filiojn en diversaj urboj. Tamen manko de libera eldonagado kaj rigo­ra observado flanke de polico kaŭzis, ke ankaŭ post tiam la plej granda parto de rusaj E-istoj restis ne unu­igitaj en iu komuna organizo.

        En sia verko „Historio de Esperanto“ E. Privat konstatas altan so­cian idealismon, kiu ligis la unuajn rusajn E-istojn al E. Tiu idealismo kaŭzis starigon de pli intimaj rilatoj kun movado iniciatita de granda ver­kisto grafo Leo Tolstoj. Tamen tuj post kiam en 1895 aperis en Nurn­berga gazeto „Esperantisto“ (sola tiu­tempa gazeto) artikolo de Tolstoj, la gazeto estis malpermesita en Rus­lando kaj ĉar la plej multaj de ĝiaj abonantoj estis rusoj - tio antaŭdi­finis ĝian ĉeson. De tiam kaj ĝis 1905 en Ruslando ne aperis eĉ unu E-a eldonaĵo krom la ripetaj eldonoj de verkoj jam antaŭe publikigitaj kaj de cenzuro permesitaj. Ĉe tiuj kon­diĉoj la societo „Espero“ kun multaj siaj filioj apenaŭ vegetis. Nur en 1905 jam post komenciĝo de unua rusa revolucio d-ro Ostrovskij  en Jalta ricevis permeson eldoni gazeton „Esperanto“. Iom pli malfrue similan permeson ricevis ankaŭ la societo „Espero“, kiu komencis eldonadi re­vuon „Ruslanda Esperantisto“. En tiuj jaroj ankaŭ aperis la unuaj libroj E-aj eldonataj en Peterburgo. Apud la pasivema societo „Espero“ de 1907 funkciis la societo „Esperanto“ unu­iginta la pli aktivajn junulajn E-istojn. Gravan servon al propagando far  populara rusa revuo „Vestnik Znanija“ (hleroldo de sciencoj), kiu dum unu  jaro presigis vastampleksan aldonon „Espero“. Ĉe la fino de 1908 la societoj „Espero“ kaj „Esperanto“ unuiĝis  sub la nomo „Ruslanda Ligo Esperantista“. Kiel prezidanto de la Ligo estis elektita A. A. Postnikov. Ĉirkaŭ tiu tempo en la tuta lando komenciĝis pli organizita movado. Aperis multaj grupoj kaj societoj ne nur kiel filioj de la Ligo, sed ankaŭ memstare. La ligo havis je la komenco de 1911 proksimume 30 filiojn kun ĉirkaŭ 900 membroj. Samtempe ekzistis ankoraŭ iom pli granda nombro de diversaj urbaj memstaraj societoj, kiuj evitis organizan kunfandiĝon kun la Ligo, ĉar opiniis ĝin tro oficiala. Vere Postnikov klopodis ĉiel ĉe ministroj kaj eĉ ĉe cara familio por gajni favoron al E. Li ne multe en tio sukcesis. Same kiel ĉe kreo de nova organizo „Universala Ligo“, kiun li intencis prezenti al la propagandaj servoj de la rusa cara registaro. Fiasko por la Ligo okazis en komenco de 1911, kiam Postnikov estis arestita pro spiona agado favore al Aŭstrio. Postnikov estis kondamnita kaj la Ligo kun ĝiaj filioj fermita. Fermita estis ankaŭ la „Universala Ligo“. Tiam montriĝis bonŝanco, ke ne ĉiuj rusaj E-aj societoj estis filio de la Ligo. Pro tio E-a movado daŭris ekzisti sub certaj organizaj formoj. La unua E-a kongreso en Ruslando estis kunvokita en 1910 en Peterburgo de Postnikov, sed la kongreso estis bojkotita de parto de rusaj E-istoj. Cetere ĝin partoprenis ankaŭ Z. En 1909 kreiĝis nova centro - eldonejo kaj librejo „Esperanto“ en Moskvo kaj la gazeto „La Ondo de Esperanto“, ambaŭ iniciatitaj de A. A. Saĥarov. Nur iom post iom la registaro komencis allasi formiĝon de novaj societoj. En 1913 en Peterburgo estis restarigita la societo „Espero“. En la sama jaro en Kiev okazis la dua kongreso de rusaj E-istoj sub prezido de kapitano Iljaŝeviĉ. Ĝenerale la rusa E-movado montris antaŭ la mondmilito ŝancojn plivigliĝi. La milita eksplodo kaŭzis, ke same kiel en aliaj landoj la progreso de la movado estis haltigata. Ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la Februara revolucio en 1917 la registaro trovis ne celkonforma la eldonadon de E-a gazeto en Peterburgo, por kiu klopodis aro de petrogradaj E-istoj. La kunvoko de la tria kongreso estis

prokrastata ĝis la fino de la milito. Ne sukcesis tiam ankaŭ provoj pri iu plia alcentrigo de ekzistantaj E-aj fortoj. Ĉi-tiun problemon solvis jam la E-istaro en Sovetio.

        Sovetio. La E-a movado en Ruslando estis liberigita el katenoj de cenzuro kaj polico post renverso de la cara reĝimo en februaro 1917. Tamen la daŭranta milito kaj politikaj kaj sociaj tumultoj daŭris ĝeni disvolvon kaj disvastigon de E. Ne malpli ĝenis ĝin ankaŭ diversaj ekonomiaj mankoj postmilitaj. Malgraŭ tio tuj post la Oktobra revolucio de 1917 montriĝis konsiderinde granda nombro da E-istoj kaj konsiderinda ilia persisto. En 1918-19 ekzistis ne malpli ol 100 E-aj societoj kaj grupoj sur sovetia teritorio. Preskaŭ saman nombron atingis diversaj hektografitaj gazetoj, kiuj anstataŭis la mankantan centran organon. Pasioj politikaj kaj klasa antagonismo malantaŭenpuŝis problemojn kulturajn, malpli gravajn. Inter ili ankaŭ E estis malatentata. Certe estis eĉ politikaj organizoj, deklarintaj sian simpation por la lingvo internacia, sed la kruda realaĵo instigis la popolajn tavolojn kaj la registaron zorgi pli pri milito, pri pano kaj karbo ol pri E.

        Dum pezaj jaroj 1917-21 la neorganizita ruslanda E-istaro daŭris ekzisti, daŭris dorloti sian lingvon, esperante, ke tiu lingvo ĉe internaciaj tendencoj de la nova revolucia registaro siatempe trovos akcepton, komprenon kaj favoron. Kelkaj koncertaj administraj decidoj kaj agoj de lokaj ŝtataj kaj potitikpartiaj aŭtoritatoj kvazaŭ promesis pravigon de tiuj atendoj. En 1921 dum la 3. Tutruslanda kongreso de E-istoj estis proklamata la fondo de Sovetrespublikara Esperantista Unio, (SEU). Sed la malfacila ekonomia situacio, multkomplikaj politikaj problemoj - ĉu enlandaj, ĉu eksterlandaj - multe ĝenis la movadon kaj ne permesis, ke la ŝtato aŭ vasta publiko komencu pli serioze okupiĝi pri la lingvo internacia. Nur en 1925 komenciĝis la ŝanĝo de la situacio. Tiujare la aŭtoritataj  institucioj proklamis neceson de starigo de konscie gvidata int. eduklaboro por la laborulaj amasoj. Tiu eduklaboro ne estis efektivigebla sen int. korespondado. Por int. korespondado necesis lingvo. Kaj siajn  servojn al la vasta publiko proponis la E-istoj. Laboro, kiun ili faris ĝis tiam nur por si mem, fariĝis nun publika bezonaĵo. Granda parto de korespondaĵoj interŝanĝataj estis en E. Tio tiris atenton de la aŭtoritatoj al E kiel al atentinda kultura faktoro. Kiam en 1928 kun kresko de tiu int. kulturkleriga laboro estis proklamata la neceso, ke ĉiu laborulo studu fremdajn lingvojn por tiamaniere povi pli intime ligiĝi kun eksterlandanoj - ree estis la sovetiaj E-istoj, kiuj atentigis la aŭtoritatojn kaj la publi­kon pri E. La E-istoj ne pretendis, ke la laborularo studu E-n anstataŭ fremdaj lingvoj, sed ili konstatis   multoble li facilan ellernon de E kompare kun fremdaj lingvoj naciaj kaj ili atentigis, ke E-studo estas  ŝa­tinda ponto por pli facila, pliposta ellerno de aliaj lingvoj eŭropaj. Tia taktiko estis plej efika. En multaj lokoj diversaj aŭtoritatoj - ĉu ŝtataj,  ĉu sindikataj, ĉu partiaj - komencis subteni E-movadon, helpi al ĝia gvi­dado kaj organizado. La movadon prenis sub kontrolo kaj gvido jam ne izolaj aŭtoritatuloj, sed certaj publi­kaj vastamasaj institucioj. Dum 1921-28 SEU sukcesis venki multajn barojn kaj atingi la necesan organizitecon kaj unuecon en la sovetia E-a mova­do. Dum tiu sia agado SEU havis diversajn kontraŭulojn, kiuj iom post iom estis aŭ forigitaj aŭ ensorbitaj de SEU. Ankoraŭ en 1921 dum la tria tutruslanda kongreso la iniciatintoj de SEU devis batali same kontraŭ ekstermuloj dezirantaj vidi SEU pure komunista organizo kaj kontraŭ reprezentantoj de „liberecana“ E-ismo, kontraŭantaj ĉiun centran organizon. El 160 partoprenintoj de  la tria kongreso estis 20, kiuj forlasis la kongreson pro sia malkonsento kun SEU-programo celinta centralize unuigi ĉiujn E-istojn de la lando, por poste efektivigi ilian socian reedukon sur bazo de sovetismaj principoj. Ankaŭ post 1921 restis pluraj orga­nizoj kvazaŭ bojkotantaj SEU. Nur post la unua kongreso de SEU (en 1923 en Moskvo) aliĝis al SEU la eldonejo „Nova Epoko“. Nur en 1925 estis garantiita regula aperado de SEU-gazeto. La kongresoj de SEU okazis: la dua  en 1925 en Moskvo, la tria en 1926 en Leningrad. Tiutempe jam estis plene klara la programo de praktika agado de sovetia E-istaro. Malkontentuloj kaj malkonsentuloj pounuope foriradis de SEU, sed an­stataŭ venis novaj grupoj kaj ĉefoj en fabrikoj, uzinoj, laboristaj kluboj ktp. La kvara kongreso de  EU (en Moskvo, en 1928) povis konstati ven­kon de SEU-principoj kaj akceptis  ellaboritan de E. Drezen tezaron pri kolektiva kreo kaj evoluo de la lingvo. Estis kvazaŭ lingva teoria aldono al la tezaro de la praktika aga­do akceptita en 1921 kaj konfirmita de la postsekvantaj kongresoj. La kvina kongreso okazis en Mosk­vo en 1931. Ĝi reesploris la statuton de SEU, aldonis al sia nomo subti­tolon „Tutunia Asocio de amikoj de la lingvo internacia“ kaj konfirmis la okazintan skismon kun SAT, kiu ak­ceptis kritikan pozicion rilate al la ortodoksa marksismo. Ĉe nuna tempo (fino de 1934) SEU havas registritajn 8930 membrojn. Organiza skemo de SEU estas - Centra Komitato, res­publikaj kaj provincaj komitatoj, ur­baj komitatoj, ĉeloj kaj grupoj en fabrikoj kaj kluboj ligitaj kun kon­cernaj komitatoj. Dum la lastaj jaroj streĉo de la ekonomiaj fortoj de la lando efiktiviganta sian  unuan kvin­jarplanon kaj efektiviganta la duan kvinjarplanon, kaŭzis, ke E estis aten­tata kaj subtenata nur en tiuj lokoj kaj fakoj, kie ĝi povis praktike servi al la celoj starigitaj antaŭ la lando.

        Estas konsiderinda fakto, ke en 1924-28 la problemon pri int. lingvo pritraktis lingva sekcio de sovetunia akademio. En 1931 detalan rezolucion pri perspektivoj de int. lingvo akceptis Moskva Instituto de Lingva Sci­enco. Dum sia ekzistado SEU eldonis pli ol 200 librojn pri kaj en E. Inter ili proksimume 60 libroj estis eldo­nataj sub aŭspicioj de SEU en eldo­nejo „Ekselo“.

        SEU havas kvin pagatajn laborantojn. Plej gravaj agantoj en la Centra Komitato estas Drezen, Demidjuk, In­certov, Modenov (ĉiuj en Moskvo). Inter alia aktivularo de SEU notindaj Bezin, Erjuĥin, Filippov, Gavrilov. Javoronkov, Izgur, Kolĉinskij, Lisiĉ­nik, Miĥalskij, Muravkin, Podkami­ner, Rublev, Samojlenko, Sneĵko, Spi­ridoviĉ, Ŝedova, Zamjatnin.

        Biografioj, alvenintaj post ape­ro de la unua volumo:

        Blinov Jevgjeniv Vladimiroviĉ, ŝtatoficisto en Moskvo. Nask. 6 jan. 1906 en Leningrado. E-isto de 1927. En 1930 fariĝis membro de SEU-estr­aro. Tradukis al E la romanon  „Submaristoj“ de Novikov-Proboj. En aŭg. 1931 edziĝis je sia E-ista kores­pondantino el Budapest, Klara Maitin­sky, nun instruistino de la fortepiano kaj germana lingvo en Moskvo.

        Cywinski Ryczard, polo, arki­tekto. Nask. 1884. E-isto de 1908. En 1917 en kunlaboro kun T. Sikora li publikigis „Manifeston de socialistoj ­E-istoj“, kun la devizo: Socialistoj de ĉiuj nacioj unuiĝu per E, Amo kaj Racio! Malgraŭ ke estis anoncita Tut­monda Ligo de Socialistoj E-istoj kaj eĉ fondita unua grupo en Petrograd, la „seismo“ ne progresis.

        Eydelnanth Joseph, d-ro, pe­dagogo. Fariĝis E-isto dum  sia res­tado en Svislando kaj Franclando (1904-12). Fondis en Lausanne Uni­versalan Studentan Union kaj lab. grupon de „Libera Penso“. En 1909 korespondis kun L. Tolstoj kaj ricevis de li manuskripton „Raporto pri paco“, kiun li presigis en E-traduko en Int. Socia Revuo. Post la milito li laboris en Nord-Kaŭkaza lando pri lerneja higieno en urbo Grozny.

        Ĵeltov Nikolaj Matvejeviĉ. Nask. 8 nov. 1895, mortis pro tifo 9 majo 1920 en Moskva. Tre ege aktiva, mul­ton promesinta E-isto. En 1917 sekr. de OKTEF,  en 1918-19 prez. de Moskva ES. En 1919 kune kun V. Polakov multe laboris en la E-biblio­teko de Davidov super la Bibliogra­fio de la E-a literaturo. Tradukis el L. Tolstoj, L. Andrejev, A. Ĉeĥov k. a.

        Ĵirkov Leo Ivanoviĉ, prof. de lingvoscienco, specialisto pri persa kaj kaŭkazaj lingvoj (avara k. a.). Nask. 1885. E-isto de 1902. Aŭtoro de ri­markinda broŝuro (en la rusa kaj E); „Kial venkis E“ (v.). En sia alia ver­ko „Al la nova  etapo“ li klare elmon­tras la veran internaciecon de E rilate al la lingvoj aziaj, afrikaj ktp.

        Ĵukov Inokentij Nikolajeviĉ, pedagogo, fama skulptisto. Nask. 1877 (?) en orminejoj de Nerĉinsk (Sibe­rio). Unu el la iniciatintoj de skol­tismo en Ruslando, kaj tiu de la nova revolucia junpionira movado. E-isto. Li menciis E-n en siaj verkoj.

Noto. Post longa vana atendado de la manuskripto de nia kunlabor­anto rusa, - tiun ĉi historian trari­gardon verkis rusa kompetentulo.