A

        Aarse (arse) Simon, nederlandano. Nask. 28 dec. 1900 en A'dam. E-isto de jan. 1930. 38 kursoj, multaj paroladoj en Nederlando kaj Svedujo, tradukoj, artikoloj.

        Abaŝidze Georgo, sovetiano, kartvelo (georgiano), pedagogo. Nask. 1873. Energia propagandisto kaj instruisto de E en Transkaŭkazio. En 1931 A. atingis gravan sukceson por E en Intersindikata Konsilantaro en Tiflis. Sekr. de Kartvelia komitato de SEU.

        Abesgus M., ruso, bankoficisto, komence en Baku, poste en Teheran, kie li estis unua pioniro de E. Al lia plumo apartenas belaj originalaj skizoj pri Baku en ,LI' kaj originala rakonto Kraljevie Marko premiita en la lit. konkurso de 1896.

        Abismoj. Romano originale de Jean Forge. 1923, 150 p. "La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed F. povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto. . . Frapante klara stilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco." (Jobo, ,LM' 1923, p: 140.)

        Aborta Rimo. v. Rimo.

        Abstinenculoj, v. Senalkohola kulturo.

        Ada, ps. de A. D. Atanasov, v.

        Adam Eŭgeno, v. Lanti.

        Adam Z., ps. de A. Zakrzewski (v.)

        Adams (admz) Alfred John, anglo. Nask. 30 marto 1846, mortis 3 marto 1930 en Hastings. Ĉeestis la UK-ojn 1905-14. Fondis la grupon en Hastings. Vigle kaj malavare subtenis la blindulan E movadon.

        Adams William George, usonano, daktiloskopiisto. Nask. 21 apr. 1886 en San Jose (California). E-isto de 1903. Kunfondinto de EG en Seattle (Washington) 1906, kaj sekr. 1906-08. Subred. de gazeto Amerika E-isto 1908-09. Estinta LK. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Adamson Einar, (ps. Eran; E-r A-n), svedo, redaktoro. Nask. 4 majo 1894 en Mora, Agis en la lab. movado, 1916-30; traveturis la tutan landon per paroladoj. De 1930 eldonas sendependan kulturan semajngazeton "Minareten", kiu enhavas regule artikoiojn pri E. Jam en 1913 eldonis la hektografitan gazeton La folio, en 1914 la presitan La espero. Faris paroladojn pri E en proks. 300 lokoj, fondis 30 E-grupojn, gvidis kursojn en multaj lokoj. Kunfondis SLEA en 1922 kaj ĝian gazeton; estis prez. kaj red. ĝis 1930. Organizis la 8-an SAT-kongreson en Göteborg 1928. Nun prez. de EK en Göteborg. Verkis prop. libretojn 1915,17,18, 20, 24, lernolibron por-maristoj, 1926, alian lernolibron, 1928, adresaron de svedaj Eistoj, 1928. kompilis Kongres-Albumon pri la 8-a SAT-kongreso, verkis du interesajn verkojn pri la nova Ruslando: Studvojaĝo en Sovet-Rusio, 1926, kaj Sub ruĝaj standardoj, 1928.

        Adamson Hendrik, estono, instruisto. Nask. 24 sept. 1891. Estona poeto kaj verkisto kun intime elegia humoro, granda reaga sentemo al la krudeco de l'vivrealaĵo. Ekde 1932 li verkas poemojn ankaŭ en E. Liaj poemoj aperis plejparte en L.M. Li verkas recenzojn en la estonaj Informoj.

        Adasismo. Tiel nomis Grabowski rimadon per la samaj gramatikaj elementoj (adas-adas, ema-ema, ita-ita). v. Rimo.

        Adelsköld (adelŝöld) Claes A., svedo, majoro en la voj- kaj akvokonstrua korpuso Nask. 7 sept. 1824, mortis 1 okt. 1907 en Stockholm. Unua eminentuloj favoranta E-n en S., per malavara monhelpo al la Upsala klubo por eldoni lernolibron, per simpatia deklaro pri E, 1896, Unua komponis muzikon al La Espero (l89l).

        Adresaroj. La plej utilaj helpiloj por la praktika uzo de E, kiuj havas gravan signifon ĝis la ĝenerala akcepto de E. Ili ebligas la orientiĝon de la E-istoj, bezonantaj ĉu informojn aŭ konstantajn rilatojn, ĉu helpon aŭ amikan rondon dum eksterlanda vojaĝo. La unua adresaro estis la Adresaro de E-istoj (v.). Jam en la antaŭmiIitaj jaroj kaj precipe post la milito int. E-societoj eldonis la nomaron de sia membraro. UEA jaro post jaro aperigas en sia jarlibro la adresaron de siaj delegitoj, kaj tiu ĉi Jarlibro estas la plej grava inter la nun ekzistantaj. Ankaŭ SAT, TAGE, IKUE kaj aliaj societoj eldonis diversajn jarlibrojn aŭ simplajn adresarojn. Rimarkindaj adresaroj estas ankoraŭ la BES-a Adresaro (v.) kaj la Adresaro de Polaj E-istoj (v.). Estas multaj adresoj troveblaj, ĉefe tiuj de korespondemuloj, en HDE, ,E' La Praktiko kaj en aliaj gazetoj.

        Adresaro de Esperantistoj. La unua serio enhavanta unuan milon da E-istoj estis eldonita de Z en 1889. 39 p. Ĝi entenis adresojn de tiuj personoj, kiuj leginte la unuan broŝuron de Z, sendis al Z la deŝireblan folion el la broŝuro. (v. Promesoj.) El tiu ĉi unua aro poste multaj fariĝis fervoraj E-istoj. La pluaj serioj aperis de tempo al tempo en La E-isto aŭ en apartaj broŝuroj. La serioj de 1904 ĝis 1909 estis eldonataj de Hachette, kompilataj de Ménil. La broŝuroj entenis krom listo de novaj E-istoj ŝanĝitajn adresojn, ripetitajn adresojn, alfabetan registron de la nomoj, kiuj sin trovis en la broŝuroj, kaj nomaron de E literaturo kal gazetaro.

        "Kuna sumo de la enskribitoj kreskis jene, 1889 : 1000, 1896 : 4000, 1903 : 7700, 1905 : 11000, 1906 : 13000, 1907 : 16000, 1908 : 19000, 1909 : 22000. (,BIL' p: 437.) I. ŜIRJAEV.

        Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj Prilaboris Zawada. 1931, 208 p. Kun 4000 nomoj, troveblaj ankaŭ laŭ fakoj kaj inklinoj.

        AEA: Aŭstria E-Asocio, v. Aŭstrujo.

        AED: Aŭstria E-Delegitaro, v. Aŭstrujo.

        AELA: Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, fondita de Literatura Mondo. Celo: doni belajn, bonajn kaj malkarajn librojn al la membroj de la Asocio. Fondjaro 1933. Membronombro en la unua jaro 960. Kotizo sv. fr. 13.50 por frualiĝintoj kaj 17,- por ceteraj plus sendkostoj. La membroj ricevis en 1933 ses librojn kun 1800 paĝoj, inter ili ankaŭ Enciklopedio de Esperanto; en 1934 10 librojn kun 2400 paĝoj. Per tiu sistemo la prezo de la donataj libroj trioniĝis. v. Literatura Mondo.

        Aelita aŭ la Marso formortanta. Romano de Alekseo Tolstoj, el la rusa trad. de L. Pil 1928, 200 p. "La vigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la tempon kaj flugigas nin per sia raketa aerŝipo sur la Marson. La stilo estas senriproĉa." (Jobo, Hungara Heroldo, 1929, A. 2.)

        Afriko, v. Alĝerio, Egiptujo, Etiopio, Kanarioj, Madagaskaro, Madeiro, Maroko, Sudano, Sudafriko, Tunizio.

        Agache (agaŝ), Alfred, franco, urbarkitekto. Nask. 24 febr. 1875 en Tours. Efektivigas artan plivastigon de urboj: Dunkerque, Rio de Janeiro, k. a. Faris prelegojn kaj verkojn pri tiu temo. Faris multajn paroladojn pri E en diversaj landoj, precipe en Brazilo.

        Aglutina karaktero de E. Aglutini: formi vortojn, kunmetante memstarajn vorterojn, kiuj konservas ĉie sian propran signifon. (Plena Vortaro).

        "Kiel en la lingva grupo nomata finna aŭ uralo-altaja, vorteroj senŝanĝe preskaŭ kaj meĥanike aliĝas aŭ pli bone algluiĝas unu al alia, tute neŝanĝinte siajn formojn, tiel ankaŭ en nia racia E, pura tipo de aglutina lingvo, apartaj elementoj de vortoj, gluiĝante, formas tutan vorton. Pro tia principo de algluado, kiun nenia alia lingvo tiel plene posedas, E fariĝas tre simpla, facila kaj multe pli riĉa ol iu ajn natura lingvo. Ekz. la vorto "pralingvo" formiĝas el tri apartaj vorteroj: "pra" (prefikso), "lingvo" (radiko), kaj "o" (sufikso). Tiuj ĉi vorteroj, gluiĝinte formis novan vorton, tute ne perdinte memstaran signifon kaj neniom aliformiĝinte. Oni ne povas diri tion saman pri la procedo, kiun sekvas en la vortkonstruo la Hindo-Eŭropaj lingvoj. En ili la vorteroj, formante novajn vortojn, ŝanĝiĝas kaj perdas sian memstaran signifon. La vorteroj ne gluiĝas en ili, sed alfandiĝas, por tiel diri unu al alia, aliformigante kaj ricevante novajn ecojn de la fandaĵoj."

        v. Ekstereŭropa karaktero de la E-a morfologio.

STAMATIADIS.

NOVA GRAM. LIBRO.

 

        Agoriĉ A., serbo, oficisto de ŝtatkontrolejo, nun en Niŝ. Verkis en 1925 lernolibron kaj red. litografitan gazeton Antaŭen.

        Agourtine (agurtin), Leon, franco, ĵurnalisto. Nask. 27 apr. 1895 en Bialystok (Polujo). E-iĝis en 1911. Faris prop. broŝurojn en rusa kaj franca lingvoj. De 1922 sekr. de la gazetara Komisiono de SFPE.

        Agren (ogren) Arvid, svedo, telefonriparisto en Eskilstuna. Nask. 25 jun. 1887 en Vastmanland. E-isto de 1906. Kunfondinto de Klubo E-ista de la laboristoj en Stockholm. Prop. kaj kursgvidado.

        Aguilar Blanch (agvilar blanĉ) José, hispano, urba konsilanto, okulkuracisto, mortis. Prez. de la Valencia Grupo. Estis amiko de Z.

        Aguilo Valenti Juan, hispano, d-ro jurista; estis vicurbestro de Palma. Nask. 22 jun. 1884 en Palma, Baleares. Kunfondinto kaj sekr. de EK Palma.

        Ahlberg (alberg) Per, svedo. Nask. 21 nov. 1864 en Vestergoetland. Unu el la unuaj svedaj E-istoj, agema propagandisto ĝis la Ido-skismo. De 1908 propagandis Ido-n, de 1928 Novialon.

        Ahnfeldt (anfelt) Fritiof, svedo, popollerneja instruisto Nask. 9 majo 1888 en Tving. E-isto de 1921. Del. de UEA de 1923. Prez. de distrikta unuiĝo E-a. Faris prelegojn pri E, ankaŭ en radio; aranĝis prelegvojaĝojn por eksterlandaj prop-istoj kaj interpretis tiujn, ktp.

        Aibara Susumu, japano, oficisto de Tokia Filio de la Sekr‑ejo de Ligo de Nacioj. Nask. 14 jul. 1900 en Kanazawa-si, mortis 20 dec. 1931 en Tokyo-si. En 1921 fondis E-grupon en Keio Universitato kaj prezentis al la Univ. kursofinan tezon pri Bahaa Movado kun resumo en E. Konsitanto de JEI. Multe verkis por japanoj artikolojn pri Hungarujo. Estis honora membro de Hungara Turana Asocio.

        Aisberg Eŭgéne (ps. Glacimonto; Sam O'var), ruso, inĝ. Nask. 10 sept. 1905 en Odessa. Ĉefred. de fkaj revuoj pri radio kaj televido. Loĝas en Paris de 1925. Verkis multajn teknikajn kaj popularajn librojn. Fondis la unuan eŭropan revuon pri televido kaj la francan Asocion de Televido. Dir. de la franca radiofako de la Int. Instituto de mikrofonaj studoj. E-iĝis 1919. Faris multajn prelegojn, gvidadis kursojn, organizis ekspoziciojn. En 1925 fondis kun Corret la Int. Radio-Revuo, (14 numeroj) La Babiladol pri Radio, kiujn li verkis por tiu revuo, estis poste eldonitaj en 13 lingvoj.

        Aiza Roman, hispano, staba kolonelo. Mortis. Dua prez. de Hispana Societo por prop. de E. Kunfond. de Grupo Valencia, 1903.

        Aiziere (ezjer) Jules, franco, instruisto. Mortpafita dum la mondmilito. Sekr. de la Int. Asocio de Instruistoj. Prez. de la Unuiĝo de la Federacioj, kiu kunfandiĝis kun SFPE, 1910. Gen. sekr de SFPE, 1912-19.

        Aizpuritis Ateksandrs, latvo, gimnazia dir., antaŭ la mondmilito instruisto ĉe Moskva Instituto de E. UEA‑del. de 1922. Verkis int. krestomatieton kun laŭartikola vortaro en latva kaj 5 aliaj lingvoj, 1912.

        Ajayi (aĝaji) Kola, (kristana antaŭnomo: Nathaniel), yoruba-negro, angla ŝtatano, aktoro, E-a prelegisto. Nask. 23 apr. 1906 en Warri, (Nigerio). Restadis longe en Usono. E-istiĝis 1931 en Bydgoscz. (Fratoj Fethke.) Depost 1932 prelegas en E pri Afriko antaŭ ne-E-ista publiko. Li havis en Polujo 45 prelegojn en 22 urboj antaŭ 8100 personoj, radio‑kantadon; en Ĉeĥoslovakujo 33 prelegojn en 21 urboj antaŭ 12400 p. (apr.-majo 1933), du radioprezentadojn; en Jugoslavujo ĉ. 25 prelegojn (jun‑sept 1933).

        Akademio, la supera komisiono de la Lingva Komitato (v.).

        Akbar. Romano de Van Limburg Brouwer, trad. el la holanda J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans, 1923, 256 p. Orienta atmosfero, homarama tendenco, senriproĉa stilo.

        Akita Tokuzo (ps. Akita-Ujaku), japano, verkisto, socialisto. Nask. l883 en Aomori-ken. Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto de 19l3. Gvidanto de J proleta E movado. Liajn dramojn junuloj tradukis: Danco de Skeletoj, l927.

        AKLE: Aŭstria Katolika Ligo E-ista v. Aŭstrujo.

        Aktarĝiev Georgi, bulgaro, ĵurnalisto korespondanto de Wolff-agentejo; antaŭe ŝtata oficisto. Nask. 18 okt. 1868 en Tirnovo, loĝis en Sofia, mortis 30 jul. 1933 en Sofia. Unu el la plej malnovaj kaj aŭtoritataj E-istaj en B. E-isto de l898. En 1904 redaktis la kvaran jarkolekton de Rondiranto. Gvidis kursojn faris paroladojn. Estis prez. de BEA 1910-12, 1920-27 (BES), kaj ankaŭ post l930 ĝis la morto.

        Aktuaroj (asekur-matematikistoj). La int. organizo de la aktuaroj plurfoje okupis sin pri E kaj en 1931 aperis faka vortareto en E, angla, franca kaj germana lingvoj.

        Akuzativo kun infinitivo. En ĉi tiu frazkonstruo apud la rekta komplemento staras infinifivo, kiu signas la agon de l' rekta komplemento. En E la AKI estas uzata nur post la verboj de perceptado (vidi, aŭdi, senti); ekz. mi vidis lin fali; mi aŭdis lin paroli, ktp. Ĉi tiu formo propre ne estas "klasika", tamen, mem Z rekte konsilas ĝin anstataŭ la peza predikata adjektivo: mi vidis lin falanta; mi aŭdis lin parolanta.

        Ĉe aliaj verboj AKI ŝajnas kontraŭa al la E-a lingvospirito. Do frazoj, kiel ekz: mi esperas lin veni; mi kredas lin sukcesi; ŝajnas evitindaj.

KALOCSAY.

 

        Albages Ventura (albaĥes') Josep, kataluno, instr., red. de pedagogiaj revuoj. Nask. 25 dec. 1877 en Vimbodi. E-isto de 1907. Fond. de EG-j en Vic, Manresa, kursgvidanto depost sia E-iĝo. Premiito de Int. Floraj Ludoj, organizinto de KEF-kongreso en Manresa.

        Albanujo. La unua E-isto estis Lazar Shantja en Skutari (Shkodra) en l913. (v. ,E' 1914, p: 22-23). Unua lernolibro aperis en 1928. E‑lingva verko pri Skanderbeg estis eldonita en 1929, 144 p., ĝin kompilis Cuk Simoni. Laŭ la statistiko de Dietterle en la lando troviĝis nur 6 E-istoj. En 1933 UEA-del. nur en Skutari. En la raporto de la Ligo de la Nacioj estas legeble, ke la albana registaro en 1922 enkondukis devigan instruadon de E en la duagradaj lernejoj, sed tiu detalo ŝajnas esti eraro aŭ mistifiko.

        Alberda Jouke, nederlandano, policisto. Nask. 11 julio 1885 en Rauwerderhem, Frislando. Ampleksa socia kaj faka agado. Prez. de la EG Verda Stelo en Nymegen, landa defegito de Int. Polica Ligo.

        Alberich Jofre (alberiĉ ĥofre) Sebastiŕ, kataluno, agento de transportoj. Nask. 7 jul. 1897 en Barcelona. E-isto de 1911, prez. kaj ekssekr. de KEF, sekr. de Int. Floraj Ludoj. Sub la. ps. Saljo verkis kelkajn originalajn rakontojn kaj skribis multajn tradukojn kaj recenzojn por Kataluna E-isto.

        Albumo de konataj E-istoj. Red. Fritz Schuck 1906. 55 p. kun 111 fotoj. Unika dokumento pri la pioniroj de la unua epoko de E.

        Aldono al la Dua Libro de l' lingvo int. estas broŝuro (19 p.) eldonita de Z en 1888 anstataŭ promesitaj ses kajeroj. Z anoncas la decidon de la Amerika Filozofia Societo (v.), kiu proponis aranĝi int. kongreson. Z esperis, ke "la tuta sorto de l' lingvo int. transiros en la manojn de l' kongreso," kio tamen ne efektiviĝis. Sed estante singarda, Z atentigis, ke "ĉiuj diligente laboru laŭ la vojo jam unu fojon montrita." (1. Privat, I. p: 38-42. - La tuta teksto en OV, p: 29-40.)

I. ŜIRJAEV.

 

        Aldridge G, pastro. Nask en 1854, mortis 12 okt. 1926 en Auckland. Unu el la plej fruaj pioniroj de E en Novzelando, kie kunfondis la unuan ES-n, kies prez. estis multajn jarojn. Antaŭmilite instruis E-n al pli ol 200 p.

        Alegorioj el la naturo. De Gatty, el la angta trad. Gego. Dua eld. 1922, 66 p. "Ĝia ĉarmo ravas la animon de ĉiu meditanta homo. Stilo elegante fundamenta." (Jobo, L M. 1923, p. 119)

        Alessio Alberto, italo, d-ro pri pura matematiko, admiralo ĉe la marino. Nask. 19 nov. 1872 en Venecia regiono. Verkis multajn sciencajn librojn pri navigado, partoprenis sciencan ekspedicion en Karakorum. Post la milito multe laboris por E, ĉefe per artikoloj. Reprezentis italan ministerion ĉe la UK en 1920.

        Al Eterna Paco. Filozofia traktaĵo de Kant, el la germana trad. P. Christaller. 1924, 88 p. "La penso de l' geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda tradukon (G. S., E, 1924, p: 125.)

        Ale^ander Frederick William, anglo, kuracisto. Nask. 16 febr. 1859 en London. Dum 45 jaroj konata sanitaristo en orienta London. E-istiĝis en 1913. Verkis por Ondo de E, k. a.

        Alfus Jozefo, (ps. Alf.), polo, librotenisto. Nask. 9 dec. 1892. Sekr. de PED. Kas. dum la UK en Krakovo, l931. Artikoloj en Pola E-isto, E-ista Voĉo, HDE.

        Alĝerio. (Afriko) La unuaj E-istoj estis en 1899 P. Decor (ankaŭ laŭ UEA-1928) en Alger, A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier. La lasta komencis en 1903 neordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. Tarry li fondis E grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alger kaj aliajn altrangulojn; la grupo 8 marto l904 jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon  da prop. artikoloj en "La Nouvelliste d' Alger", "Les Nouvelles", "La Dépéche Algerienne" kaj "Vigie Alg." Dank' al la gazetaro E estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laboro helpis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en E grupoj. En 1904 la kapitano entreprenis prop. vojaĝon tra l' landoj paroladoj kaj ekinteresigo eĉ de italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis prop. gazeton "Turco‑Revue" kaj ellaboris bonan prop. broŝuron. En 1905 venis en Setifa la itala E-isto grafo Gallois kaj eklaboris tie por E. En 1905 Cape-Montrosier devis reiri Francujon, la prez. de la grupo fariĝis Bresson. En apr 1905 okazis granda E-ekspozicio en Alger, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj. En 1906 aperis E grupo en Caen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alger, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la int. interesojn de la proletaro. Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928, E-istoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto 1931 en A. loĝas izolaj s-anoj, sed ilia helpo estas ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasas la landon post unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis E-n: pro politika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por E ankaŭ en oficialaj rondoj s-ino Tiard el Paris. En 1933 UEA-del. estis en Alger (ankaŭ ES), Constantine, Philippeville kaj Sétif I. ŜIRJAEV.

        Aline. Rakonto de C. F. Ramuz, trad. Saussure. 1911, 138 p. "Eleganta traduko de bone elektita verko. . . Vero de la personoj. . . akurateco de la naturaj priskriboj." (La Revuo, 1911-12, p: 194.) "La traduko. . . preskaŭ ĉiam plaĉas. Tamen ĝi kelkfoje haltigas la leganton per novaj formoj aŭ uzo de teĥnika vorto tute senutila en neteĥnika verko." (Noel ,LI' 1919, p: 442.) "Modela stilo." (BIL, p: 361.)

        Alings Hendrik Walter, nederlandano, bankoficisto. Nask. 28 okt 1895 en Amsterdam. E-isto de 1926--27. Tuj eklaboris por E, iĝante sekr. de grupo kaj poste estrarano de Fed. de Lab. E-istoj. Red. de ties organo Lab. E-isto. Kunlaboris por Holanda E-isto. Prop. artikoloj.

        Al la fratoj. Poemo de Z, kiu unue aperis en 1889 en La E‑isto. "Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia." (Privat, Vivo de Z, p: 43.)

        ALLE: Aŭstria Laborista Ligo E‑ista, v. Aŭstrujo.

        Allum J., norvego; menciita en Hist. de E de Zakrzewski kiel pioniro en N, kaj en Privat: Hist. de E, II. p: 33 kiel LK‑ano. Lia nomo kaj laboro kiel E-isto estas tute nekonata al samtempaj E-istoj, certe pro tio, ke li vivis izolule.

        Almeida Martins d' Bernardino (ps. Luzo Bemaldo), portugalo, librotenisto. Nask. 27 jul. 1891 en Lisboa. Aktivulo en la pacifista movado. Unuaranga propagandisto jam helpe al la svisa pioniro Horner. Rimedoj: paroladoj, lecionoj, artikoloj, verkoj poeziaj kaj prozaj. Tereno: Lisboa EG, LES, PEA, kiun li prezidas, la gazeto PE, kies direktoro li estis. Gramatiko kunlabore kun Carreira.

        Alomar Serragut Gabriel, hispano, elektra inĝ. Nask. 8 jun. 1885 en Palma, Baleares. Agado en la liberala partio kaj en la Ruĝa Kruco. E-isto de 1905. Kunfond. (1907) kaj ĉ. 10 jarojn prez. de EK Palma. Kursoj en la Nacia Instituto de Baleares.

        Alonso Sanz Vicente, hispano, vickolonelo de la vagonara korpuso, nun en pens. Nask. 19 jul. 1863 en Albendiego. E‑isto de 1907, laboris unue en Burgos, post 1911 en Madrid. Estis prez. de HEA, 1927-29 kaj de la Centra Madrida EG, 1920-27 Paroladoj, kursoj, artikoloj. UEA-ano de ĝia fondo.

        Altenburger Adolf, hungaro, estis mezlerneja prof. en Szeged. En 1906 verkis prop-ilon kun gramatiketo (60 p.) kaj en 1910 gramatikon.

        Al Torento. Novelo originale verkita de St. Engholm 1930, 93 p. "Torento estas la urbo de la junecaj revoj, poste la ripozejo de laca viro. Ĉirkaŭ tiun ĉi simbolan signifon havanta urbeto fluas trankvile, famen dolore, la simpla, sed problemplena historio, kies aŭtoro elokvente, arte kaj kuraĝe pruvas sian talenton. La stilo estas tre bela, kelkloke ĝi estas surprize eleganta kaj sprita." (Silabo, Hungara Heroldo, 1930, n-ro 5.)

        Amades Gelats (ĥelats) Joan, kataluno, publicisto kaj folkloristo. Nask. 23 jul 1890 en Barcelona. Verkoj pri folkloro kaj popoldanco E-isto de 1907, fond. kaj prez. de KEF, de la loka EG, kunorganizinto de la 5a UK. Eldonis milojn da diversaj, artaj E-aj sigelmarkoj kun 243 diversaj bildoj.

        Amaj Poemoj. Deko da originalaj versaĵoj kaj ok verstradukoj de J. Grau Casas 1924, 32 p. "Agrabla melodio lulanta per amaj revoj kaj rememoroj. Tute korekte kaj ofte lerte verkitaj." (G. S., ,E' 1924, p: 124.)

        Ama Stelaro. Tradukaĵoj kaj originalaĵoj de La Forgesito, 1922, 119 p. "Interesa kolekto kun tre diversa enhavo; du unuaktaj komedioj, humoraj aŭ dramaj rakontoj, amaj poezioj. La ĉefa arto estas tradukaĵoj el portugala lingvo." (G. S., ,E', 1922, p: 92)

        Amerika Esperantisto. Organo de EANA, fondita en 1906; formato 26^18. Redaktis: A Baker kaj Ivy Kellermann; J. J. Süssmuth en 1933.

        Amerika Filozofia Societo. Fondita en 1743 de Franklin kaj aliaj amerikanaj sciencistoj por favori la sciencojn kaj helpi enkonduki utilajn eltrovaĵojn. En 1887 AFS elektis komitaton por ekzameni la sciencan valoron de Volapük. La komitato, sciante nenion pri E, kondamnis Volapükon kaj konstatis la verajn principojn, sur kiuj la L. I. devas esti bazita, tute similajn al la principoj de E. La Societo dissendis al ĉiuj klerulaj societoj de la mondo proponon pri int. kongreso por starigi L. I. laŭ tiuj principoj. Z informite pri la proponita kongreso, en sia "Aldono al la dua libro" anoncis intencon lasi la decidon pri ta eventuala formo de la L I. kaj la kontrolon de ĝia sorto al tiu kongreso. Tamen pro nesufiĉa respondo al la alvoko de la AFS la kongreso ne okazis. Henry Phillips, sekr de la Societo fariĝis varma amiko de E kaj tradukis la unuan libron de Z. W. G. ADAMS.

        Ameriko. v. Argentino, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro, Ĉilo, Gvatemalo, Honduraso, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Paragvajo, Peruo, Salvadoro, Urugvajo, Usono, Venezuelo.

        Amfitriono. Komedio de Moličre, el la franca trad. E. Legrand, 1922, 126 p. Laŭ la antaŭparolo la traduko estis verkata kiel ekzercado apenaŭ du monatojn post la tago, kiam la tradukinto eklernis E-n. Tamen la traduko estas "tute korekta, tre facile komprenebla." (,E' 1923 p: 27.)

        Amo estas pli forta ol morto. Tragedio en kvin aktoj de Janis Rainis, el la latva trad. Ints Ĉaĉe, 1933: ^VI kaj 111 p. "Lit. prilaboro kaj dokumente pruvita okazintaĵo el la 17-a jarcento. . . senfina kaj ideala amo de Maija." (G. Eckelmann, HDE, 1933, n-ro 39.)

        Amo kaj Poezio. Originalaj poemoj de Jan van Schoor 1928, 95 p. "Iom malnovmodaj, sed tamen freŝaj, facilaj, amindaj sonoj de sentanta homa koro, kiuj ofte montriĝas en lerte kunmetitaj rimoj kaj naive karesas la orelojn. S. apartenas al la malmultaj, kiuj ne nur provas, sed ankaŭ povas pensi kaj poemi en E." (Hungara Heroldo, okt. 1928.)

        Amon Otto, hungaro, ĵurnalisto, poŝtoficisto, instr. de stenografio. Nask. en 1879, mortis 8 aŭg. l921. Aktiva pacifisto. Poeto. Li estis iniciatinto de la E-movado en Transilvanio (antaŭe en Hung., nun en Rum.), fondis klubon en Kolozsvár (Cluj), kies sekr. li estis. Ĉeestis la unuan kaj poste multajn aliajn UK.

        Amsterdam. Ĉefurbo de Nederlando; 749.459 loĝantoj. 1l-a kongreso de SAT, 2-7 aŭg. 1931, ĉ. 400 partoprenantoj el 14 landoj. Komunista opozicio sensukcese klopodas akiri la gvidadon de SAT. Skismo. Opozicio forlasas la kongreson. SAT restos nepartieca. BRUIN.

        Analiza Historio de la Esperanto‑Movado. Verkis E. Drezen, l931, 96 p. "Kritika verko, kiu analizas la E movadon ne kiel apartan movadon, sed kune kun la aliaj social movadoj kaj malkovras la interrilatojn kun la nuntempa sociordo, mondmilito, kaj postmilitaj novaj socialaj tendencoj." (Parvus Piscis L. M. p: 180.) (V. "Konsisto de la E-istaro".)

        Andersen A^el dano, pentristo. Nask. 10 okt. 1886 en Svendborg. E-isto de 1919. Gvidis multajn kursojn en Odense kaj en aliaj urboj. Sekr. de CDEL.

        Anderson (andersn) Euphemia, skotino, instruistino. Nask. 1 aŭg. 1882 en Rattray. Prez. de Skota EF, 1929-30.

        Anderson (andersn) John, skoto, pastro. Mortis 27 marto 1922, 101 ara. Li komencis lerni E-n 85-jara, kaj restis entuziasma ĝis sia morto: la plej aĝa E-isto en la mondo.

        Andersson Erik Emanuel (ps. Emanuello de Andero), svedo, pentristmastro de fervojaj kompanioj. Nask. 31 marto 1896 en Malmö. Konatiĝis kun E per korespondo kun milit‑kaptitoj en 1916. Sekr. kaj depost 1927 prez. de EK en Malmö. Fondis E hejmon de Malmö kaj E-distrikton de provinco Skane. Pli ol 25 kursoj, 2 radioparoladoj. Tradukis E-en Datoj kaj Faktoj pri la porpaca movado de Nilsson, 1928, La Lakta Vojo de Topelius, 1929, kelkajn komedietojn; faris muzikon al du poemoj de Z.

        Andonoviĉ Drag., serbo, inĝ., univ. prof. ĉe teknika fakultato en Beograd. Fondis kaj red. en 1910 la gazeton Serba E-isto, estis prez. de SES en Beograd dum 1909.

        Andrejev Andrej Petroviĉ, sovetiano, ruso. Nask 24 aŭg 1864 en gubernio de Poltava (Ukrainlando) en familio de arbaroficisto. Oficis kiel militjuĝisto en Kaŭkazio, Varsovio, Moskvo. E-istiĝis en 1910. En 1913 verkis originalan 168-paĝan ruslingvan libron ("riĉaj kaj tre lerte kunmetitaj informoj" laŭ Z.) Post la revolucio A. okupiĝis kun oferemo ekskluzive pri la lingvaj problemoj kaj atingis en tiu rilato gravajn rezultojn. Li estis unu el la unuaj popularigantoj de la jafetida lingvo‑teorio, ĝian ĝeneralan eksponon kaj rilaton al E li prezentis en broŝuro Revolucio en la lingvoscienco, l929. Samjare aperis (ruslingve) lia provo de pli profunda lingvesploro sur bazo de materialisma dialektiko: Lingvo kaj pensado. Lastatempe A. multe laboris super metodologio de marksisma lingvistiko, revolucia rekonstruo de la rusa lingvo, ties ortografio, gramatiko ktp. LK de 1930.

        Anekdotaro. Studo per rido. De Dreher. 1931, 64 p. Uzebla kiel lernilo por progresa kurso. Lingvaj klarigoj kaj vorttradukoj en franca, germana, pola kaj angla lingvoj.

        Anglada José, hispano, komerc‑oficisto. Nask. 29 apr. 1893 en Barcelona. E-isto de 1908. Del. de USE‑Movado, membro de HEI, sekr. de la ZI. Direktoro de Kataluna E‑isto. Skribis gramatikon, kompilis vortaron.

        Anglic. Nomo de orfografia sistemo de la angla lingvo, verkita de R. E. Zachrisson, prof. de la Upsala Univ. Precipe en Anglujo kaj Svedujo estis (kaj estas) farata vasta prop. por tiu ĉi ortografie plisimpligita angla lingvo kaj principe kontraŭstarigata al E. La sistemo, laŭ sia esenco, tute ne povas esperi sukceson. Dum la lastaj 40 jaroj aperis entute 7 similaj projektoj de reformado de la angla lingvo, kaj ĉiujn ilin trafis la sama sorto: la forgeso. Vere, la angloj povus akcepti reformon de sia lingvo konforme al ĝia fonetiko, sed ankaŭ por ili tio estus tre peniga afero, ĉar ja dum certa periodo paralele kunekzistus du literaturoj kun du manieroj de skribado. Sed por ne-angloj eĉ la ortografie simpligita Anglic restos tamen "tro angla", ne sufiĉe int., kaj precipe ĝi malplaĉos pro sia ortografio, akomodita al angla prononco, - kripligante eĉ plej konatajn int. terminojn: ekz. "internashunal" anstataŭ international, "asoesiaeshon" anstataŭ association ktp.

        Anglujo, v. Britujo.

        Anni kaj Montmartre. Romaneto de R. Schwartz 1930, 128 p. "Malgaja aventuro de l' juna germanino, delogita, trompita, forlasata en Parizo. . . estas rakontata tiel sprite, tiel moke, per tiaj neatenditaj figuroj kaj komparoj, ke ĝi elvekas nevenkeblan emocion." (G. S, E, 19;0, p: 136.)

        Ano de l' ringludo. De Ŝimunoviĉ, el la kroata trad. F. Janjiĉ, 1926, 86 p. "Romaneto kun kavalireca karaktero. Duobla amo de patro kaj filo al la sama junulino." (G. S., E, 1926, p: 209.)

        Anstataŭa Edzino, romano de aŭstralia verkistino E. Ma^well, trad. el la angla M. Sampson, 1931, 212 p. "Ĝi tuj komenciĝas per edziĝo, sed fiktiva, kaj dece finiĝas per edziĝo, ĉi tiu reala kaj feliĉa. E ludas rolon en la romano. Bona lingvo." (G. S. E, 1931, p: 97.)

        Antaŭen E-istoj. Se oni ne kalkulas la folieton EIE aperinta ununumere en Valparaiso en majo 1901, AE estis la unua E gazeto en Sudameriko kaj ĝis hodiaŭ la sola, kiu tiel longe (13 jarojn) kaj tute regule aperis. La unua n-ro eliris en julio 1903 kaj ĝi finiĝis verŝajne en 1916. Paperformato 23-25^16-17 (presformato ĉiam la sama) IV-12-20 p. Ĝi enhavis propagandon, en- kaj eksterlandan kronikon, bibliografion, literaturon, lingvajn demandojn ktp. I'. TARNOW.

        Antaŭen kun kredo. Literatura jarlibro de Pola E-isto por 1911. 203 p. "Interesa, bela, bonstila libro. La nomoj de Kabe, Grabowski, k.a. atestas jam pri pura E-a stilo." (M. Ŝidl., Ondo de E, 1912, p: 106.)

        Antologioj en E. La A-oj en E celas konigi per reprezentaj pecoj la literaturon de unuopaj nacioj, precipe de la malgrandaj. Ĉi-rilate ili estas tre gravaj parte per la akcelo de la E-a kulturo, kiu ja sinteziĝas el la diversaj kulturoj naciaj, parte el la vidpunkto de propagando: montrante la eblojn, kiujn E prezentas al siaj adeptoj por intelekta plezuro kaj riĉiĝo, kaj al ĉiuj nacioj por la konatigo de siaj kulturtrezoroj. La unua A. estis la Pola Antologio de Kabe (1905), ankoraŭ eta ĝermo. Vastaj A-oj, redaktitaj laŭ la supre skizitaj vidpunktoj, aperis en la lasta tempo: Kataluna Antologio (1925; dua eldono: 1931); Bulgara Antologio (1925), Belga Antologio (du volumoj, 1928); Estona Antologio, unua parto (1932); Hungara Antologio (1933). La lasta estas la unua A. eldonita de la AELA (v), kiu prenis en sian programon eldoni ĉiujare A-on de alia nacio. Preskaŭ prespreta estas la Ĉeĥoslovaka Antologio, krome en preparo estas A-oj sveda, pola, itala, hispana, jugoslava ktp. KALOCSAY

        Anttila Werner, finno, instruisto de rusa kaj germana lingvoj, poste oficisto de eldonaj societoj, nun pensiumita. Nask. 14 jun. 1869 en Hausjarvi. Kunfondinto de EAF. Estinta L- K. Verkis lernolibron, 1906, vortarojn (E-F kaj F-E, 1905; F-E, l911, 241 p. E-F, 1913, 90 p.)

        Antwerpen. (Anvers) Grava havenurbo en Belgujo, 427 247 loĝantoj. 7-a UK 20-27 aŭg. 1911, 1733 partoprenantoj el 42 landoj; oni provis novan formon de la organizo: rajtigitaj delegitoj. - 20 a UK, 3-11 aŭg. 1928, 1494 partoprenantoj el 36 landoj. 20-jara jubilea festo de UEA; ĉefa temo: E en radio.

        Aoro. Sistemo de int. stenografio, de R. Sprotte, 1911, disvastigita antaŭmilite.

        APA, mallongigita nomo de la int. societo "All Peoples' Association" (Asocio ĉiupopola), fondita en 1930 kun celo interkonigi la popolojn de la mondo kaj fortigi la amikecon inter ili. Ĝi faras nenian distingon de raso, rango, kredo, koloro aŭ politika partio kaj deziras kunlabori kun ĉiu organizaĵo, celanta mondamikecon kaj int. kunlaboron. La membreco ne konfliktas kun la devoj de civitano aŭ kun lojaleco al la propra lando. APA klopodas interkonigi la popolojn per kontakto persona, per la preso, per radio, per korespondo, kaj per interŝango de univ. profesoroj, studentoj kaj ĵurnalistoj; kaj sentigi al alilandano, ke li estas en hejma atmosfero, kie ajn li troviĝas. Centro: 99 Gower Street, London, W. C. I. Fondinto: Evelyn Wcench, red. de "The Spectator". Subkomitato estis starigita por konsideri la helplingvan demandon. E estas unu el la lingvoj studataj (parolataj) ĉe la lingvovesperoj de la London-a filio.

        Applebaum (apl'baŭm), Jakob David, hebreo, komercisto. Nask. 14 nov. 1877 en Mszoznow, Polujo. Rotariano, pacifisto. E-istiĝis 1910. Prez. de Lancs. kaj Cheshire Federacio, 1915-20. Multaj oficoj en BEA. Iniciatanto kaj Sekr. de Z-a Monumento. Trad. Struvelpetro, Barono Munchausen, k. a.

        Arabeno Michele, italo. Nask. 3l marto 1872 en Genova. E‑isto de 1911. Vizitis de la sepa UK en Antwerpen ĉiujn aliajn. Ĉe la kongresoj tre konata sub nomo: Onklo Miĉjo. UEA-del. kaj subtenanto de 1913. Tradukis novelojn, rakontojn, sonetojn, monologojn kaj Devoj de la Homo de Mazzini, kiu libro estas eldonita en 100 000 e-roj pagita per monkolekto kaj disdonita tra la mondo en 1922. Pro tiu ĉi traduko li ricevis prof. titolon.

        Arabujo. En 1905 en Aden prop-is Cap. H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.

        Archdeacon (arŝdik'n), Ernest, franco. Nask. 28 marto 1863 en Paris. Unue fariĝis advokato. Dum sia tuta vivo interesiĝis pri ĉiuspecaj sciencaj problemoj, eltrovis plej diversajn perfektigojn en fotografarto, kartografio, ktp. Li staras inter la unuaj apostoloj kaj praktikantoj de la interkomunikigaj sportoj: sfera balono (1885), aŭtomobila veturado, aviado. Dank' al lia kuraĝigo kaj malavareco, Serpollet, kiu estis eltrovinta la multotubetan vaporkaldronegon, povis konstrui la unuan praktikan vaporveturilon, kaj ambaŭ vojiris de Paris al Lyon (500 Kilometroj) en dekunu tagoj! Tio estis la unua vojaĝo en aŭtomobi'o, naskiĝo de nova tempo. En 1896 A. kunfondis la Aŭtomobile-Club, kiu estis energie antaŭenpuŝonta la uzadon de aŭtomobilo. A. serĉis alian progreson diskutatan, li konstruis diversajn aparatojn por aerveturado, kaj, jam en 1904 aldonacis duone premion da 50 000 fr. por la unua eksperimentisto traflugonta unu kilometron ronde; tiun premion gajnis Farman la 13 jan. l908: naskiĝo de nova tempo. A. serĉis alian progreson diskutatan por helpi al ĝia triumfo, kaj E-iĝis en 1908. Li verkis sennombrajn artikolojn en multaj E-aj kaj francaj ĵurnaloj kaj revuoj. Fariĝis prez. de la Pariza Grupo, poste de SFPE (de 1925). Malavare fondis kun Warnier la Domon de E, kiu celas helpi al la propagando per ĉiuspecaj rimedoj, precipe per monoferoj. Kreis multajn premiojn por kuraĝigi la lernantojn ktp. Klopodis por unuigi ĉiujn aktivajn E-istojn. Ĉiama propagandisto per paroladoj, artikoloj, personaj klopodoj, li altiris aŭ helpis altiri al E multajn valorajn aliĝantojn el altaj medioj. Verkis prop. libron, 1910. LK, 1932 L. BASTIEN.

        Argentina Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1917; formato 25^17.

        Argentino. (Suda Ameriko). La unua E-isto estis E. Gosta en Buenos Aires en 1899, sed la propagando komenciĝis nur post 5 jaroj, kiam la lingvo ree estis enportita, kredeble el Peruo. La pioniroj estis d-ro C. C Dassen (1904) kaj Jos. Olivares, Enr. Brusses kal J. Juameda (1905) en Chacabuco. Artikoloj aperis de Juameda kaj Olivares en la gazetoj "Revista de Menorca" kaj "El Mentor". En 1906 en Buenos Aires estis fondata E societo kaj poste ankoraŭ du grupoj. En 1909 estis aranĝataj kursoj en la lernejo "Presidente Roca" kaj en Cordoba estis fondata societo. En 1913 multe laboris por E en Bahia Blanca Delfi Dalmau, konata kataluna E-isto. En 1916 oni fondis Argentinan E Asocion kaj de tiam la movado ĉiam progresis. Grandan helpon alportis kelkaj influaj homoj kaj precipe urbkonsilistoj de Buenos Aires altiritaj al E en 1925. Unu el ili, Remigio Iriondo petis de la urbo subvencion de 2000 pesetoj por AEA. De 1917 aperis (neregule) la A E-isto. En amatora "Radio Revista" aperis regule kursoj de E kaj ofte interesaj artikoloj pri la E movado; red. de la fako estis M. Gomez. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E‑istoj estis en 37 urboj. AEA etendis sian agadon ĉefe pere de siaj korespondaj kursoj ankaŭ al aliaj sudamerikaj landoj. Laŭ la ICK-raporto 1930 "AEA sukcese interesigis oficialajn rondojn. Ankaŭ kelkaj sciencaj asocioj enkondukis E-n kiel helpilon por siaj celoj." Laŭ la raporto en 1931 "AEA daŭrigis sian kutiman viglan laboron. La revolucio kaj la registara ŝanĝo iom interrompis progreson de diversaj entreprenoj." Laŭ la raporto en 1933 "la ekonomia situacio malfavoris pli vastan agadon." En 1933 UEA-del. estis en 12 lokoj. I. ŜIRJAEV.

        Ariste Paul, estono, magistro de filozofio kaj filologio, fonetikisto. Nask. 3 febr. l905 en paroĥo Torma. Kursoj en Tallinn kaj Tartu. Kunlaboranto de E gazetoj kaj tiu de EIE, membro de la komisiono por la granda vortaro E Estona.

        Arnaudov Miĥail, bulgaro, d-ro, univ. prof. de literaturo. Prezidis publikan kunvenon dum prop. E‑semajno en Sofia en 1924 kaj faris paroladon pri E.

        Arnessen Arne, norvego, antaŭe: telegrafisto, librotenisto, kontorĉefo, nun: revizoro en Bondernes Banken Oslo. Nask. 11 nov. 1884. Ekstudis Volapükon en 1903 kaj E-istiĝis 16 majo 1904. Fondis E klubon kaj gvidis la unuan kurson en Narvik 1907, la duan en Bergen 1910. Kas. de NEL depost 1923, ĝia ĝen. sekr. de 1932. Prez. de EK en Oslo 1924-26, kaj de-post 1929. Del. de UEA de-post 1922 kaj ĉefdel de 1932, ktp. Skribis sian unuan artikolon pri E en 1906 kaj poste multajn en diversaj gazetoj, redaktas regulan ĉiusemajnan E-kronikon en ĉefaj por-instruistaj gazetoj de-post 1931. Organizinto de ĉiuj (ĉ. 50) Cseh-metodaj kursoj, gviditaj de eksterlandaj instruistoj dum 1930-33, gvidanto de la unua somera E kurso por instr. en 1930. Multaj paroladoj pri E ankaŭ en radio. Laboro precipe inter geinstruistoj kaj rotarianoj. Prop. broŝuro, 1933: Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Arnhold Georg, germano, bankisto, sekreta komerca konsilanto Würtemberg-a konsulo. Nask. 1 marto 1859 en Dessau. Unu el la gvidantaj ekonomiaj fakuloj de G. Eminenta pacifisto. Precipe pro pacifistaj motivoj li lernis kaj propagandis E-n, grave helpis la movadon idee kaj materie. Li kunfondis la Saksan E Instituton kaj estis ano de ties patrona societo.

        Arnbold Heinrich Gustav, germano, bankisto, bavara konsulo, d-ro de jurscienco. Nask 22 jul 1885. Instigite de la konata pacifistino Bertha von Suttner li fariĝis E-isto. Ĉefe al li oni dankas la prezentadon de Ifigenio ĉe la UK en Dresden. De 1912 kasisto de GEA, l911-14 prez. de la Saksa E Ligo. Partoprenis en ĉiuj UK ĝis la milito. L K Dumviva membro de UEA, ktp. Senlaca propagandisto per paroladoj kaj artikoloj. Enkondukis E-n en la propra bankejo (kreditleteroj, diversaj formularoj, korespondado.) Per disponigo de ĉambrego en la bankejo li donas konstante belan hejmon al la E Societo en Dresden. Atingis multe ĉe aŭtoritatuloj por E.

        Artigas Lasala Jozefo, hispano, lernejestro en Madrid. Nask. 21 nov. 1870 en Pina. E-isto de 1911. Membro de HEI. Kursgvidado, grupfondado. Artikoloj en nacia gazetaro.

        Artigues (artig). René, (ps. ERA), franco, militkuracisto, Nask. 21 majo 1860 en Besangon Konata precipe pro literaturaĵoj: La Marmalsano, La filino de la feinoj, La Filo de la Sorĉisto, La Maskito (L. I, Revuo, ktp) kaj kritikaj saĝoplenaj flugfolioj (LI 1908-19l3). Faris raporton pri pluraj Kongresoj. Agema propagandisto en medicinaj kaj ruĝ-krucaj medioj. - LK, 1909.

        Artikolo. En E ekzistas nur la difina artikolo la. Ĝia uzo prezentas malfacilon ĉefe al tiuj, en kies lingvo ĝi ne ekzistas, ĉar la Fundamento ne orientas pri ĝia uzo, dirante nur, ke ĝi estas uzata kiel en la naciaj lingvoj.

La A-on oni devas uzi:

l. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita;

2. se temas pri io kiel reprezentanto de sia klaso, kategorio;

3. se temas pri io ununura, sola en sia speco.

Do la A. propre anstataŭas la vortojn: tiu, tiu certa, ĉiu, sola, ununura; kaj ĝi estas kaj devas esti uzata nur, se anstataŭ ĝi prove estas meteblaj tiuj ĉi vortoj sen la aliigo de l' senco.

        Pli vastan pritrakton pri la uzo de l' A. oni trovas en: Fruictier Grenkamp: Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado, 1930; Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo: 1931.

        A. nedifina ne ekzistas en E. Tamen oni renkontas la vorton unu uzatan tiasence. Tio estas, se ne eraro, almenaŭ nekorekteco de stilo; en ĝia uzo oni estas gvidata de nacilingvaj kutimoj. En okazo de efektiva neceso oni povas uzi iu (se temas pri io apartigita el certa grupo), aŭ ia (se temas pri io tute nedifinita). Ekzemple: "Mi vidis iun serviston" (iun el certa nombro de servistoj). "Mi vidis ian serviston" (ian ajn, neniel difinitan).

        Kelkaj lastatempe pretendas la uzon de unu, kiel nedifina A. Sed ĝia enkonduko estus tute kontraŭ la ĝisnuna lingvokutimo. Tiamaniere ja oni devus diri: "Li estas unu bona homo", kiel germane onidiras: "Er ist ein guter Mensch" v. Sintakso. KALOCSAY.

        Arvisto Ma^ Erik, estono, magistro de kemio en Nomme. Kunorganizinto de la Tartua ES, de la unua Estonuja E-kongreso (1922) ktp. Verkinto de la plej detala E lernilo estona por memlernantoj, 1926, 2. 200 p.

        Asai Erin, japano, prof. de lingvoscienco, malaja lingvo en Kolegio por fremdaj lingvoj de Osaka; bonzo. Nask. 25 marto 1895 apud Kanazawa-si. 1918, finonte studentan vivon, al Imp. Univ. de Tokyo li prezentis tezon, skribitan en E "Polineziaj popoloj kaj iliaj lingvoj". Unu profesoro opiniis, ke E ne estas lingvo, malgraŭ tio tezo akceptita. Poste kelkaj imitis tiun ekzemplon. Estis ano de J E Komerca Korporacio. Unu el la tri fondintoj de JEI.

        Ashby (aŝbi) Joseph, anglo, svedenborga pastro. Nask 1847 en Ellington, mortis 30 okt 1922 en Southport. E-isto de 1904. Tradukis kaj disdonis multe da E flugfolioj pri Svedenborgismo

        Ashley (aŝli) Archibald John, anglo, anglikana pastro. Nask 1 aŭg. 1884 en Kent. De 1915 paroĥestro en Farntey Tyas, apud Huddersfield. E-istiĝis 1906. Iniciatis fondon de Eklezia E-ista Ligo, 1913; ĝia sekr. 1913-25; poste neoficiale daŭrigis tiun laboron. Red. kaj parte trad. La Libron de Komuna Preĝo; kunlabore kun pastro Curry trad. Reĝo Lear de Shakespeare. Red. de La Eklezia Revuo, 1917-22.

        Asocio de E-istaj Libro-Amikoj, v. AELA.

        Aspazio. Tragedio en 5 aktoj el la antikva greka tempo. Verkis A. Svjentoĥovski, el la pola trad. Leono Zamenhof. Kolekto de La Revuo. 1908, 157 p. "Vi trovos en la dramo perlojn de malvarma penso filozofa kaj rubenojn de varma kredo je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj." (El la Postparolo de Belmont.)

        Atanasov D. Atanas, (ps. Ada), bulgaro, privata oficisto, antaŭe gimnazia instruisto de literaturo. Nask. 12 febr 1892 en Sofia, loĝas samloke. En 1910 fondis kaj prezidis studentan E grupon ĉe la Sofia Universitato. En 1911 sekr. de BEL, de 1920 ĝis 1926 vicprez. de BEA kaj red. de BE-isto. Prez. de BEA 1927-28. Tradukis kelkajn verkojn, aŭtoro de lernolibroj, el kiuj unu aperis en 7 eldonoj kaj 36.000 e-roj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Atanasov Georgi, bulgaro, pianisto. Nask. 12 dec. 1881 en Nova Zagora, loĝas en Sofia. Kunlaboris por Rondiranto, trad. Unuaj lecionoj de Cart, verkis E. muzikaĵojn, estis kunred. de Danubo.

        Ateistoj, v. Liberpensuloj.

        Atta Troll. Somernokta sonĝo (poeziaĵo) de Heine, el la germana trad. Zanoni. 1925, 96 p. "Peni redoni en E la esencon de la spriteco kaj lerteco de la aŭtoro, estas kvazaŭ elekti plej armitajn malamikojn, por ke la venko estu pli triumfa. La tradukinto laboris sukcese." (G. &, ,E' 1925, p: 170.)

        Aŭroro. Organo de SOĈNE, blindula societo en Ĉeĥoslovakujo, fond. en 1920; formato 28^25. Red. Vuk Echtner.

        Austerlitz (austerlic) Vilmos, hungaro, d-ro, kuracisto en Bardejov-Bártfa (Ĉeĥos).) Nask. 28 majo 1873 en Eperjes.(nun Prešov en ĈSR). Aŭtoro de pluraj verkoj sciencaj. Fondinto de EG en B., UEA-del. Estis sekr. de TEKA. Faris vojaĝon por propagandi E-n tra Finnlando ĝis la nordpolusa cirklo en 1925. Artikoloj en Int. Med. Revuo ktp.

        Aŭstralio: Lando kaj Popolo. Originale verkita de A. Delsudo kaj Lauri Laiho. 1927, 93 p., 29 fotoj. Bela kaj interesa libro pri la nuna Aŭstralio. Aperis ankaŭ en finna traduko.

        Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento la progreso de E estis en A. malrapida. Krome la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.

        Certe antaŭ 1900 lernolibroj en angla lingvo ekatingis A-on, eĉ kelkaj personoj provis lerni E-n. Ĉ. 1909 d-ro John Pollen vizitis antipodojn kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de univ. prof. Naylor (amiko de prof. Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al E, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando.

        Prof. Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke E "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekcion. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis, - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parolmaniero. La studentoj malatentis, oscedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libroŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis E-istoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi) translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tricent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan prop. paroladon.

        Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis E-istojn en Melbourne (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 ministroj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom ministro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepagitajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E‑istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pagi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malutilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkciigi la radojn.

        Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Wellington (Novzelando) kaj tie starigis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Williams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain‑Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane negranda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Waterman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa  organizo AEA.

        Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Nov-Sud-Kimrujo promesis starigi Eksperimenton laŭ la Ecclesplano en iu lernejo de Sydney, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la deziron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Meredith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Universitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj.

        Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj.

L. E. THOMSON

        Aŭstria Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1924 de H. Steiner, kitas red. ĝis nun. Formato 24^16 cm.

        Aŭstrio. (Ĝis 1914.) Aŭ. pro sia multlingveco estis taŭga grundo por int. helpa lingvo. Fakte kelkaj provoj por tia idiomo okazis en la 19-a jarcento. Ankaŭ Volapük tie ĉi bone prosperis, sed ĝia malsukceso malbone influis la unuajn paŝojn de E. La unua lingvisto en la tempo de Schleyer, kiu favore prijuĝis la problemon de int. lingvo, estis prof. Schuchardt en Graz.

        Estis negermanoj, kiuj unuaj propagandis E-n, precipe ĉeĥoj. La unua grupo fondiĝis en Brünn-Brno. La unua E-gazeto, la E-a Revuo estis eldonata de ĉeĥa instruisto Čejka. Li, kiel granda parto de la loĝantaro de la provinco Moravujo, ankaŭ bone komprenis la germanan lingvon kaj tiel aldone aperigis ankaŭ germanajn numerojn de sia gazeto (1902-04). Sed detala lernolibro por germanoj tiam ankoraŭ ne ekzistis. En 1903-06 aperis lernolibroj, verkitaj de Jean Borel el franca Svisujo, de Johan Schröder el Hungarujo (lernolibro en 1906, vortareto en 1912), kaj de Alfred Fried, la fama pacifisto el Berlin.

        Schröder, redaktoro de ĉiutaga gazeto, estis la iniciatinto de E-propagando en Wien. Lia ĉefa helpanto estis Fred Ahlgrimm. Ili kun malmultaj amikoj ĉiusemajne kunvenis en restoracio en Schauflergasse por ekzercadi la lingvon. Ilin kelkafoje vizitis Otto Simon, juna gimnazia profesoro, tiam en Ung. Hradisch. Simon, kiu ne komprenis la boheman lingvon, dum paska festo 1904 vizitis Čejka en Bistritz kaj okazis plurhora interbabilado en E inter germano kaj ĉeĥo, cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi ambaŭ nacioj.

        En somero 1905 okazis la unua UK en Boulogne: el Aŭ. germanlingva ĉeestis nur Schröder kaj Simon; ambaŭ fariĝis anoj de LK. La efiko de la kongreso por germana Aŭ. estis sufiĉe granda, multaj gazetoj raportis, i. a. "Zeit", "Neuigkeits-Weltblatt", "Mährisch-schlesischer Tagesbote" ktp. En "Neue Freie Presse" aperis artikolo de W. Ostwald, kiu multege efikis.

Tiam en kelkaj urbo fondiĝis lokaj grupoj. Krom Wien ankaŭ en Graz, kien du studentoj el Moravujo (Pettera kaj Teltschik) importis E-n, en Reichenberg, okaze de landa ekspozicio al kiu partoprenis E-istoj, la unua E-a ekspozicio en Aŭ. - sub gvidado de Schade kaj Richter, en Leitmeritz per Wilhelm Heller, en Teplitz-Schönau per kuracisto d-ro Freisinger naskiĝis grupoj, kiuj en 1908 okaze de la 4-a UK en Dresden kuniĝis al Ligo de Germanlingvaj E-istaj Grupoj en Aŭstrio. Oni eĉ provis eldoni apartan gazeton Informaj Raportoj, poste oni pligrandigis ĝin sub titolo German‑Aŭstria E-isto.

        Ĉar paŝo post paŝo la publiko interesiĝis por E, el kiu kelkaj eĉ esperis la solvon de la lingvaj konfliktoj en Aŭ., jam en 1905 tri gravaj Wien-aj organizaĵoj (la komerca unuiĝo, la etika societo, la pedagogia asocio) aranĝis po unu vesperon kun E-parolado. Aliaj gravaj unuiĝoj sekvis, ili akceptis rezoluciojn favore al E. En katolikaj preĝejoj okazis la unuaj E-lingvaj predikoj, Martin Klein ("Moko") propagandis E-n inter la laboristaro. Novaj grupoj naskiĝis; en Wien post la E-Klubo (1904) "La Fideleco" (1907), kiu sin okupis kaj okupas ne pri propagando, sed pri traduko de lingve malfacilaj tekstoj, la "Junularo" (fondo en 1910), kiu propagandis inter gejunuloj; la Katolika Grupo (1912); Virina Sekcio (1909). En 1909 estis 142 grupoj kaj 60 informejoj en la tuta antaŭmilita regno. J. Glück kaj d-ro Sós en 1910 verkis sukcesplenan lernolibron. Sós kiel delegito de UEA povis konstati, ke multaj eksterlandaj E-istoj traveturis Wien-on kaj ofte la Wien-anoj povis helpi al ili.

        Kongresoj okazis en Wien, 15-16 majo 1910, en Praha 15 aŭg 1911, en Graz 10-15 majo 1913 kaj en Franzensbad, 31 majo-1 junio 1914, kie oni malkovris Z-monumenton, la unuan en la mondo. Kun la negermamanaj E-istoj en Aŭ. okazis antaŭlaboroj por komuna organizo, sed sen sukceso.

        En 1909-11 la E-istoj en Aŭ. sukcese kontraŭbatalis ĉiun provon, propagandi por Ido aŭ aliaj ŝanĝoj de Fundamento. En kolonelo Zwach ili trovis talentan poeton, kiu per originalaj poemoj kaj tradukoj el Schiller riĉigis jam antaŭ la milito la literaturon.

        Kelkaj instruistoj, krom Simon ankaŭ Sacher, Macho, Fanta Süsser kaj la fama scienculo Fuchs fondis en 1913 la unuan fakan instruistan societon inter la aŭ. E-istaro. Ili eĉ starigis privatan ekzamenan komitaton, por faciligi al la grupoj elekti taŭgajn kursestrojn. En la jardeko antaŭ la milito okazis ankaŭ la unuaj paŝoj por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. La E-a organizo de la instruistoj sukcesis gajni la oficialan administracion por E-instruado nur en 1919, sed jam en 1909 en komerca akademio okazis kurso (Simon), en 1910 en komerca lernejo (Kapamadzia), kaj vesperkursoj en publika unuagrada lernejo (Macho), en I913 Kaftan fondis prlvatan lernejon (Antaŭen), ŝtate rekonitan.

        Estis grava sukceso ĉe la ministerio por fervojoj, ke ĝi aperigis du belegajn librojn turismajn en E: "Pejzaĝoj de Aŭstrio" (1911, 120 p) kaj "La novaj fervojoj tra Aŭstriaj Alpoj" (1912, 64 p.). E-istoj atingis sukcesojn eĉ ĉe la militistaro: la ministerio por milit-aferoj donis la permeson (1908), ke oficiroj kaj militist-oficistoj aliĝu al E-unuiĝo, Wien; en 1910 kapitano Engel parolis en Milit-Scienca Asocio; en 1911 okazis kurso kun 56 oficiroj en Wien (Lochner).

        O. SIMON. (E k d e 1914) Post la eksplodo de la milito German-Aŭstria E-isto ĉesis en dec. kaj kun ĝi grandparte ankaŭ ekripozis la movado. Nur kelkaj povis daŭrigi la laboron. Steinhauser kaj Steiner faris kursojn en diversaj lokoj ĉe "Nordbahn", kie ili deĵoris dum la milito. Steiner eĉ fondis grupon en Korneuburg. Kelkaj kursoj funkciis en Wien (Kaftan), Innsbruck, Graz, Plzen~, Praha, Capodistria ktp., Simon gvidis kurson en Nova Komerca Akademio en Wien (1916).

        En 1917 la movado fariĝis iom pli vigla, oni gvidis kursojn en multaj lokoj. Ankaŭ grava sukceso ne mankis: 17 apr. 1917 dir. Schamanek komencis prelegi en la Teknika Altlernejo en Wien, li estis la unua lektoro de E ĉe altlemejo en la mondo. Ĝis fino de 1918, kiam la iama Habsburg-monarĥio disfalis kaj estiĝis la nova, malgranda Aŭ., laboris en ĉiuj partoj de la regno fervoraj E-istoj, el kiuj estu citataj kelkaj: Schulhof, Ghez, Kamaryt, Steinhauer, Kaffan, Zwach, Hartwich, Sós, ktp.

        En 1919 komenciĝis nova vivo. Akademia E-Asocio estis restarigita de W. Illing. En Leoben kaj Donnawits laboris Lidl, en Innsbruck Bederlunger kaj Blaas, en Graz Bartel, Halbedl kaj Rogler, en Eggenberg Pernegg, en Wien Frey, Schamanek, Schroder, Siedl, Cech, Kaftan, Steinhauer ktp. Post 5 jara manko aperis gazeto Nova Tempo, (vivis ĝis 1922), fondita de F. J. Schade; krome La E-isto de d-ro E. Pfeffer (ĉesis en 1921).

        3 apr. 1920 estis fondita E-Delegitaro en Wien, ĉefe laŭ iniciato de Kaftan kaj Zimmermann. Fondiĝis en 1921 grava grupo en Salzburg kaj okazis kursoj (ankaŭ poste) en la tiea Borromaum kaj en la Popolaltlernejo en Villach. E alportis ankaŭ praktikan utilon: 4 majo 1921 326 infanoj, speciale el Graz, forveturis al Hispanujo per helpo de hispanaj E-istoj kaj restis tie 1-3 jarojn. En 1921 la membroj de la kursoj pliiĝis. Okazis multaj kursoj en Wien, Melk (Österreicher), en Graz en la burĝlernejo Paulinum por 105 lernantoj (instr. Lander) kaj ankaŭ por la infanoj kaj ties gepatroj, kiuj veturis al Hispanujo (Hackl), en Leoben,(Puntigam) es Innsbruck (Blaas, Egger), en Villach ktp.; krome en ĉeĥa gimnazio estis enkondukata E pere de d-ro Jokl. Viena Foiro en 1921 la unuan fojon eldonis varbprospektojn en E kaj daŭrigis tion ĝis 1926.

        Je Pasko 1922 okazis en Salzburg la 1-a Sudgermana E-Kongreso kaj samtempe granda E-ekspozicio, kiun vizitis ĉ. 15.000 personoj. En 1922 novaj grupoj fondiĝis en Saalfelden kaj Hallein. En Wien fondiĝis tramista grupo, en 1923 la grupo Progreso, en 1924 R. M. Frey fondis E-Organizon de Ofichavantoj de Urbo Wien kuu 962 anoj kaj la komunumo Wien disponigis al ĝi hejmon en la magistrata domo.

        Montriĝis klopodoj por fondo de landa organizo. Jam en 1922 centro por la propagando estis kreita per la entrepreno Nova Tempo, Wien kaj 6 jan. 1923 estis fondata tutlanda organizo sur neŭtrala bazo Aŭstria E-Delegitaro (AED), kiu havis 32 grupojn; prez. fariĝis Schamanek, Bartel kaj Simon; ĝen. sekr Schade; en l926 oni elektis prez. Steiner, ĝen. sekr. Cech; en 1927 ĝen. sekr. Bernfeld.

        Okazis kursoj oficialaj aŭ duonoficialaj: Schamanek per dekreto Z II/1008 25 febr l922 ricevis permeson instrui en 1a burĝlernejo de Purkersdorf kaj en la blindullernejo. Ankaŭ li faris en 1923 kursojn por instruistoj kiel sekvo de Ĝeneva konferenco. Frey sukcesis gvidi kurson en la grava popoleduka societo "Urania".

        En 1923 oni komencis prepari la 16-an UK en Wien. Ankaŭ policistoj lernis E-n kaj ili portis dum la kongreso brakrubandon kun la vorto E. La 16-a UK okazis 6-14 aŭg. 1924 sub la prezido de ministeria konsilanto Minibeck. Prez. de LKK estis J. Schroder, ĝen. sekr. Schade kaj krome estis en la LKK Hartwich, Sós, Zimmermann, Simon, Smital, Zwach, Schamanek kaj Pfeffer. Aliĝis 3400 anoj el 40 landoj, sed la kongreson malhelpis la terura ekonomia situacio en multaj landoj kaj speciale en Germanujo; parte tio estis la kaŭzo de grandega deficito, pagita nur jaron poste. Dum la UK oni prezentis la dramon de Raimund "La Malŝparulo" kun aktoroj de la fama "Burgtheater". Okazis granda pacifista manifestacio, kiun aranĝis lerte Frey. En la kongresa jaro okazis ankaŭ fondo de Aŭstria E‑isto de H. Steiner, la 2-a Kongreso de la Tutmonda Polica Ligo en Wien, en ĉeesto de multaj oficialaj personoj.

        En 1925 oni daŭrigis la aranĝon de landaj kongresoj. En Salzburg 9-12 aŭg. okazis la 5-a Tutaŭstria E‑Kongreso sub la protekto de landestro Rehrl kaj sub prezido de prof. Christanell; ĉeestis 200 personoj. 6-a Kongreso en Graz 22-24 majo 1926 sub la protekto de landestro Rintelen kaj prezido de ĉefŝtabkuracisto Dietl; ĉeestis 250 partoprenantoj. 7-a kongreso en Wien 4-6 junio 1927 sub la protekto de ministroj por instruaferoj kaj komerco, policprez. Schober ktp; ĉeestis 700 personoj en la festsalonego de "Hofburg" sub la prezido de Steiner. Samtempe dum 6 semajnoj en majo kaj junio okazis granda E-ekspozicio, kiu ampleksis tutan etaĝon de grandmagazeno Herzmansky; kaj kiun vizitis ankaŭ la kanceliero Seipel, kardinalo Piffl, policprez. Schoter ktp. La 8-a okazis en Baden ĉe Wien 26-28 majo 1928 sub la projekto de landestro Buresch kaj sub prezido de Steiner; bone preparis Pronay en Baden; ĉeestis 200 personoj. La 9-a Kongreso okazis en Linz en 1930 sub lerta aranĝo de Wannek; protektoro estis landestro Schlegel, prezidis Steiner. Oni elektis prez. de AED dir. Wannek.

        Intertempe fondiĝis grupoj en Grammat-Neusiedl (F. Svehla) en Baden (Pronay), Steyr (Wimmer), Braunau (Haselbauer), Siegmundsherberg (Scheuer), Katotika Grupo en Wien ^VI (H. Schiebl). Sed jam en 1928 aro da grupoj eksiĝis el AED kaj 6 jan.1929 fondis novan landan organizon Aŭstria E‑Asocio (AEA). Fondiĝis ankaŭ Ligo de E-amikoj kaj ankaŭ prop. gazeto "Weltsprache", sed baldaŭ malaperis ambaŭ.

30 julio - 2 aŭg. 1929 estis grava antaŭkongreso en Wien, kun malfermo de Int. E-Muzeo, kies fondo estas merito de Hugo Steiner, la ĉefa gvidanto de la Aŭ. E-movado. La 31 julio la prez. de la respubliko, Miklas, akceptis la reprezentantojn de la diversaj landoj en aŭdiencio. Sekvis akcepto en la Urbodomo kaj poste malfermo de Int. E-Muzeo (v.) Okaze de la malfermo Steiner eldonis ilustritan gvidlibron pri Wien kaj samjare strateto en Wien laŭ la klopodoj de ALLE estis nomata Z-strato.

        La organiza malpaco ne daŭris longe. 18 dec. 1930 sub prezido de R. Kreuz (Geneve) okazis en Wien ta reunuigo de la du partioj AED kaj AEA, kiuj de nun laboras sub nomo AEA. Ĉefkunveno de AEA estis aranĝita 28-29 jun. en Salzburg, kune kun la 10-jara jubileo de la tiea grupo; ĉeestis ĉ. 100 E-istoj. En la ĝeneralkunveno de AEA 4 jun. 1933 Steiner estis elektata prez., Frey kaj Pfeffer vicprez. kaj Hovorka ĝen. sekr.

        Vizitoj de konataj E-propagandistoj havis rimarkindan sukceson. Scherer el Los Angeles (1931) faris dum sia mondvojaĝo 8 paroladojn en Wien (1 per radio) kaj krome en Graz, Krems, Linz, Steyer ktp. Scherer estis akceptata de prez. Miklas, kanceliero Buresch kaj urbestro Seitz. 5 apr.1932 pastro Cseh venis al Wien kaj faris radio-paroladon, publikan provlecionon kaj per tio enkondukis la kursojn de la Morariu-geedzoj; la kursojn partoprenis 450 personoj. La organizantoj estis Hovorka, Cech, Kaftan, Pfeffer, la kvar anoj de la Labor-Komitato-Wien, kiu eklaboris jam en 1931. Por certigi pli efikan kunlaboron, 20 feb. 1933 fondiĝis Viena E‑Unio, kun la celo agadi per la unuigitaj fortoj de ĉiuj Vienaj grupoj. Prez. fariĝis Kaftan, afergvidanto Hovorka.

        Kelkaj fremdaj aranĝaĵoj estis utiligitaj je la bono de la movado. Mondkongreso de la Inform-Oficejoj okazis en Wien 14-18 dec. 1930. B. Selzer el Wien kaj R. Kreuz el Geneve atingis en tiu nova laborkampo gravan sukceson, Selzer aranĝis ankaŭ fakan E-ekspozicion. Sur la programo de 1a Rotary-Mondkongreso, Wien, 22-27 junio 1931 estis propono de Sir Charles Mander, "Diskuto pri E". La demonstracio de E-istoj Warnier kaj Le Blanc (Paris), Applebaum (Britujo) Frenckell (Finnlando), Arnhold (Dresden), Mejhuizen (Holando) bone sukcesis antaŭ 2000 personoj, kaj oni akceptis favoran rezolucion; la tutan aranĝon preparis Frenckell kaj Steiner

        En la kadro de "Katholikentag" en Wien sept. 1933 la katolikaj E-istoj havis apartan aranĝaĵon, kiun partoprenis ankaŭ episkopoj Majláth el Cluj kaj Gföllner el Linz kaj anstataŭanto de kardinalo Innitzer. Multe klopodis prez. Chiba, dir. Schiebl; Steiner varbis por la aranĝoj per radio. La katolika E-societo AKLE fondiĝis jam en 1924 kaj trovis simpation ĉe diversaj ekleziuloj, okazis diservoj en E, (Minoriten-preĝejo) kaj kelkfoje kursoj en teologiaj fakultatoj ktp;

        La plej gravaj sukcesoj estis akiritaj ĉe la fremdultrafiko. La ministerio por komerco kaj trafiko en 1927 eldonis la unuan faldprospekton en E "Tra Aŭstrio" en 20.000 e-roj kaj ankaŭ en postaj jaroj la ministerio presigis denove tiujn belajn faldprospektojn en E, la 5-an fojon en 1933 en 10.000 e-roj. La prospektoj varbis efike por tiu ĉi malgranda lando, kaj la gvidanto de la fremdultrafikaj aferoj en la ministerio, sekcia konsilanto Deinlein raportis pri bonega sukceso pere de E-propagando (ĉe la 4-a int. kongreso en l929). La iniciaton sekvis ankaŭ la Fremdultrafika komisiono de Wien, la Aŭ. Trafik-Oficejo, la Foiroficejo de Graz, la Landa Unuiĝo por Fremdulfrekvento en Linz, ktp.

        Steiner, Frey kaj Cech entreprenis ankaŭ eksterlandajn vojaĝojn, por varbi al la fremdultrafiko pere de E-paroladoj. Steiner faris en okt 1939 lumbildparoladojn pri Aŭ. tra l8 lokoj germanlingvaj en norda Ĉeĥoslovakujo, ĉiam varbante ankaŭ al E per provlecionoj. Li ekveturis la 14 jan. 1932 al granda prop. vojaĝo por sia patrujo tra Polujo, Danzig, Litovujo, Estonujo, Latvujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. Steiner vojaĝis 67 tagojn 12.843 kilometrojn, faris 46 paroladojn antaŭ 9500 personoj, parolis en 6 landoj antaŭ la mikrofono. Li estis subtenata de la aŭ. registaro kaj de ICK en Geneve kaj ricevis registaran rekonon por sia laboro. Frey vojaĝis same kun ministeria subteno en 1930 al Svedujo, Norvegujo kaj Danujo, faris varb-paroladojn kun lumbildoj kaj filmoj, parolis per la radio ktp. Okazis ankaŭ reciproka propagando. Ekz. 3 junio 1930 Freg parolis per Radio-Wien kaj pli poste per 30 lumbild- kaj filmparoladoj en Wien pri la nordaj landoj. La ĉefparoladon ĉeestis la iama ŝtatprez. Hainisch, la tiama kaj la nuna kardinalĉefepiskopoj Pifil kaj Innitzer, kaj aliaj altranguloj.

        Ĉefe fremdultrafikaj motivoj kaŭzis ke E estis favore konsiderata ankaŭ ĉe la fervojoj. En 1925 la ĝeneraldirekcio de la fervojoj oficiale rekomendis (n-ro 33.037 la lernadon de E kaj permesis al la fervojistoj la portadon de la E-insigno ankaŭ dum la deĵoro. En 1926 estis aranĝitaj 6 kursoj por fervojistoj sub la gvido de Steiner; la partoprenantojn varbis Presselmayer kaj Panis. En 1928 la aŭ. fervojdirekcio proponis al la direktoroj de la eŭropaj fervojoj aldonon al la int. funkci-regularo, laŭ kiu en la translimaj vagonoj ankaŭ E-surskriboj estu permesataj; la propono estis akceptata. En majo 1932 la direkcio eldonis reskripton, laŭ kiu sur rapidvagonaroj povas deĵori nur konduktoroj, kiuj parolas fremdan lingvon; ankaŭ E estis menciata. La federaciaj fervojoj ĉiujare ekzamenigas siajn konduktorojn pri ilia lingvokono kaj ĝis 1933 193 faris ekzamenon pri E.

        La favora akcepto de E flanke de la polico estas dankebla ankaŭ precipe al la fremdultrafikaj interesoj. La unua oficialaj permesoj okazis antaŭ la UK en 1924. En 1927 al la policistoj scipovantaj E-n estis permesata porti brakrubandon kun verda stelo, poste la polica prez. en Wien permesis portadi dum deĵoro sur la maldekstra brustflanko nikelumitan metalŝildon (3:10 cm.) kun la vorto E kaj la verda stelo; E estis enkondukata kiel nedeviga fako en la horaron de la polica lernejo pere de klopodoj de Steiner, kiu fariĝis ankaŭ instruisto; en 1932 la E-kurson partoprenis ankaŭ 6 ĉinaj polic-oficiroj. Poste ankaŭ en Graz, Linz kaj Salzburg la policistoj, kiuj parolas E-n, portis la E-ŝildeton. Kurso de E en 1928 okazis ankaŭ ĉe la ĝendarma taĉmento en Wien.

        Ankaŭ la radio apartenas al la terenoj, kie E akiris fortikan bazon. La unuan fojon oni parolis per radio en E dum la 16-a UK 1924 el la tiama Teknologia Metia Muzeo. En apr.1925 E‑kurso estis enkondukata en Radio‑Wien, kiun gvidis inĝ. Hartwich, de sept. 1925 W. Smital gvidis la duan E-kurson. De okt.1927 el Radio-Wien ne plu estas kursoj, sed ĉiusemajne dum 10 minutoj E-varbado por Aŭ. La 18 okt. 1933 je instigo de Steiner komenciĝis disaŭdigoj el Radio-Wien ĉiun merkredon en la malfruvesperaj horoj por la eksterlando. La celo estas, diskonigi sciindaĵojn pri Aŭ. kaj la oficialaj instancoj disponigas la koncernajn artikolojn.

        La gazetaro estis same favora al E Ekz. la gazeto "Kleines Volksblatt", Wien, en 1930 aranĝis konkurson pri la plej bona E‑traduko de la Aŭ. Ligohimno; la unuan premion (100 S.) ricevis prof. Ellinger. La sama gazeto en 1933 enkondukis E‑kurson kaj aperigis ĉiusemajne E-rubrikon. La tag. gazeto "Volks-Zeitung", Wien (250.000 abonantoj) dum du jaroj (1930-31) havis E-kurson kaj ĉiusemajne E-rubrikon.

        Krom kursoj efemeraj aŭ nur kelkjaraj en tiu aŭ alia lernejo troviĝis ankaŭ rimarkindaj iniciatoj. Baldaŭ post la milito (18. jan. 1920) la tiama estro de la publika instruado, Glocket, informis la E-unuiĝon de instruistoj, ke la lernantoj de mezaj lernejoj kaj de la supraj klasoj de popollernejoj povas viziti la E-kursojn. La agado de la instruista unuiĝo kaj la sukcesoj de la kursoj konvinkis la registaron krei Ŝtatan ekzamenan komitaton por instruistoj de E. La iniciato apartenis al la komunumo Wien, sed la ŝtato ne nur konsentis, sed ankaŭ alprenis la tutan regularon kaj egaligis la komitaton al la aliaj lingvaj ekzamenaj komitatoj. (30 apr. 1925, nr-o 2.163) Prez. fariĝis Fr. Wollmann, membroj A. Macho, Joh. Schroder, J. Schamanek, H. Jokl, Fr. Meŝtan, kaj O. Simon. En la unuaj jaroj okazis multaj ekzamenoj kaj la komunumo Wien enkondukis E-n kiel nedeviga fako anstataŭ la franca lingvo en aron da burĝlernejoj en Wien por la lerneja jaro 1926-27; la lingvo estis instruata ankaŭ en aliaj lernejoj. La oficiala lernolibro, liverita senpage al la lernantoj de la komunumo, estis Casari-Seheibenreiter: Lernolibro laŭ moderna, rekta metodo. Sed la ekonomia situacio devigis la komunumon ĉesigi multajn fakojn, inter ili ankaŭ E-n. Ekde tiam la interesiĝo ankaŭ por la ekzameno silentiĝis. En la lastaj jaroj okazis kursoj en Wien nur en kelkaj lernejoj per la memofero de  la instruistoj. La ministerio por instruado mem en jun.1929 permesis, ke E povas esti instruata kiel nedeviga fako en la mezlernejoj kiel la latina, greka, angla, franca, itala kaj slovena lingvoj.

        Oni gvidis kursojn ankaŭ en iaj provincaj lernejoj. Ekz. lerneja konsilantaro de Graz en 1929 enkondukis E-n en la mezlernejoj kaj ĉ. 300 lernantoj lernis tiam E-n kaj tiu ĉi urbo en 1930 ordonis, ke la lernej-direkcioj akcelu ĉe la gepatroj de la lernantoj la intereson por la E-instruado; en la gimnazio Melk en 1930 22 abiturientoj ricevis en siaj atestoj noton pri E; tio okazis ankaŭ en kelkaj aliaj lernejoj.

        La reĝimŝango mem trafis la E-istojn en Aŭ. meze de grava laboro. En dec. 1933 komenciĝis la laboroj por prepari la Int. Konferencon en Wien kun la celo "enkonduki E-n en la lernejon kaj praktikon". La prepara komitato konsistas el Fr. Übelhör, H. Steiner kaj R. M. Frey kaj la konferenco okazos 20-24 majo 1934, kun helpo de oficialaj instancoj, en kunlaboro kun UEA kaj aliaj fakforoj.

        Eminentuloj, kiuj helpas E-n.

        Miklas Wilhelm, federacia prezidanto de Aŭ. Favore skribis pri E en l927 estante tiam parlamenta prezidanto. Okaze de la inaŭguro de IEMW li akceptis en aŭdienco 60 E-istojn, malfermis la Muzeon, parolante ankaŭ en E. Vizitis IEMW 2 okt. 1930 kaj enskribis sin kiel unuan en "Oran Libron".

        Piffl (pifl) Friedrich Gustav, d-ro, kardinalo, princĉefepiskopo. mortis en 1932. Dum jaroj li favoris E-n, vizitis diversajn E-aranĝojn, speciale en katolikaj rondoj. Vizitis IEMW 10 jan. 1931.

        Innitzer (iniĉer) Theodor, d-ro, kardinalo, princĉefepiskopo. Jam de jaroj li favoras E-n, vizitis IEMW kaj ĉeestis E-aranĝojn. Enkondukis E-n en la episkopan seminarion.

        Seipel (sajpel) Ignaz, d-ro, fama kanceliero, prelato; mortis en 1932. Li estis la unua eminentulo, kiu salutis la p roponon pri IEMW kaj tuj konsentis helpi. Al li E ŝuldas multon.

        Schober (ŝober) Johann, d-ro, policprez. de Wien kaj poste kanceliero; mortis en 1932. Li estis granda amiko de E: kreis E-kursojn en la polica lernejo de Wien, ordonis E-insignojn por la deĵorantaj policistoj, kiuj scipovis E-n. Helpis IEMW akiri hejmon en Neue Hofburg, vizitis la Muzeon 8 febr.1931.

        Dollfuss Engelbert, d-ro, kanceliero. Akceptis la hon. prez‑econ de Int. Konferenco 1934 kaj la hon. membrecon de IEMW. Skribis belajn vortojn pri E.

        Fey (faj) Emil, vickanceliero. Interesiĝis jam delonge pri E kaj helpis ofte. Bela eldiro pri E.

        Buresch (bureŝ) Karl, d-ro, landestro, poste kanceliero, nun financministro. Nask. l2 okt. 1878 en Gross Enzersdorf jam de multaj jarol li helpas E-n. Vizitis IEMW. Belaj eldiroj pri E.

        Stockinger (ŝtokinger) Fritz, ministro por komerco. Nask. 22 sept. 1894 en Wien. Bonega eldiro pri la granda de la rninisterio rekonita valoro de E.

        Neustädter-Stürmer (najŝteter-ŝtümer) Odo, barono, ministro. Nask. 1885 en Laibach. Bonega eldiro pri E, (kiam li estis ŝtatsekretario por fremdulfrekvento), per kiu li asertas ke li ĉiam uzos E-n, la plej bonan, varbilon, por la fremdultrafiko.

        Streeruwitz (ŝtreruvic) Ernst, Ritter von, iama kanceliero, nun prez. de la komerca ĉambro en Wien. Ĉeestis la aŭdiencon de la E-istoj okaze de l' inaŭguro de IEMW, ktp.

        Heinl (hajnl) Eduard, iama ministro por komerco, nun prez. de "Oficejo por metifavorigo" kaj prez. de Radio-Wien. Je ĉiu okazo estas preta helpi la progresigon de E. Bonega eldiro pri E.

        Übelhör Franz, d-ro, iama unua sekcia ĉefo en la kancelariejo. Nask. 30 dec. 1870 en Wien. Estis la "bona anĝelo" de la E-Muzeo, estas ano de ties Int. Hon. Komitato. Li ankaŭ lernis E-n kaj estas ano de la prepara komitato por Int. Konferenco 1934.

        Bick (bik)Josef, d-ro fit., ĝen. direktoro de Nacia Biblioteko, univ. prof. ktp. Al li la E-istaro dankas, ke IEMW estis aligita al la mondfama N. B. Bonege parolis en la inaŭguro de IEMW.

        Deinlein (dajnlajn) Erwin, inĝ., ministeria konsilanto en la mintsterio por trafiko kaj komerco, sekcio por fremdulfrekvento, kiun li estras. En 1928 li ekuzis E-n kaj de tiam ĉiujare - laŭ la bonaj faritaj spertoj - li denove eldonas vere elegantajn, belaspektajn faldprospektojn. D. tuj montris sian simpation al la aranĝo de Int Konferenco 1934.

        Fuchs (fuĥs) Alfred, ministeria ditektoro, sekcia ĉefo. Nask. 12 apr. 1876. En nobla maniero ĉiam subtenis E-n. Kiel estro de la trafiko subtenis la eldonadon de la propagandiloj en E kaj ankaŭ unuavice ebligis la regulajn radiodissendadojn por la eksterlando en 1933.

        Jary Rudolf, d-ro, direktoro de la fervojoj federaciaj. Nask. 2 febr. l884 en Wien. Jam kiel sekr. de la tiama ĝen. direktoro li multege helpis E-n. Preskaŭ ĉiuj sukcesoj de E ĉe la aŭ. fervojoj okazis laŭ liaj helpoj.

        Propagandistoj, kiuj multe laboris por E (krom tiuj, kiuj havas apartan biografieton): Dürschmid Karl en Klagenfurt (katolika movado); Gaidosch Franz, polica insepktoro, estis prez. de Polica EL en Wien; Grossinger Richard, dentisto en Salzburg, multajn jarojn laboris fervore; Heeber Wilhelm d-ro, kortega konsilanto, nask. en 1873, estro de la senato de Viena E-Unio; Hirz Franz polica inspektoro en Wien, kun polica konsitanto Bŭbaum kaj inspektoro Gaidosch li sukcesis, ke policistoj scipovantaj E-n, ricevis oficialan E-insignon; Maier Hugo d-ro, helpanto en IEMW, nask. 25 se. 1889 en Wiznitz (nun en Rumanujo), ŝtate ekzamenita E-instr.; Müller Otto, oficisto, prez. de EK Klagenfurt, laboris multe; Nedwid Wolfgang, paroĥestro, prioro, iama prez. de Katolika UE, Wien, faris ofte la predikojn dum la E-diservoj ; Paar Fritz, prof. de komerca akademio en Wels, klopodis multe por E speciale inter instruistoj de komercaj lernejoj; Piank Georg, paroĥestro en Karlo-Preĝejo, Wien, nask 20 dec. 1886 en Oberndorf (nun en ĈSR), E-isto de 1913, faris E-predikojn dum diservoj; Raff Emma, pollingva aŭstrianino, en Wien, de pli ol 25 laroj laboras por E, gvidis kursojn, honora membro de UEU; Scholz Franz d‑ro, registara konsilanto, en Liesing ĉe Wien, longjara E-isto; Sikor Kar1 Offo, industriisto en Wien, multe laboris en komercistaj rondoj kaj ĉe la Viena Foiro; Stanke Franz, komercisto en Krems ĉe Danubo, longjara Prez. de loka EG; Stegmüller Fritz, prez. de EG en Salzburg, bona prop-isto; Tuchler Robert, episkopo de la malnov-katolika eklezio en Aŭ., lernis E-n ĉe Steiner kaj nun varbas en sia medio; Ulbrich Rudolf, poŝtoficisto en Mattinghofen, afergvidanto de AEA, multaj kursoj; Wagnleitner Anton, fervojisto, fondis E-grupon en Wels, kies estro li estas; Weber Oustav, instr. por stenografio kaj E, nask. 21 majo 1886 en Wien, kunlaboris en IEMW de la komenco kiel sola helpanto.

        Noto. La artikolo estis kompilita laŭ la detala kronologia manuskripto de Hugo STEINER kun kelkaj kompletigoj kaj komentarioj de la redaktoro.

        Laborista movado. Laŭ artikoto de J. F. J. en "La Socialisto" (1927, p: 23.) la lab. movado en Wien naskiĝis 1912, kiam oni fondis "Bohema E-Societo Frateco", kiu konsistis nur el laboristoj kaj preskaŭ ĉiu membro apartenis al alia nacio. En aliaj partoj de la nuna Aŭ. antaŭ la milito, montriĝis nur etaj signoj de aparta lab. E-movado. Post la milito la plifortiĝo de la socialdemokratio en Aŭ., kaj ĉefe en Wien, (du trionoj de la loĝantaro socialistoj), multe favoris la disvastiĝon de E. Kvankam ne ĉiuj gvidantoj de tiu partio konsideris E-n grava socia faktoro, tamen E havis vastan terenon en la laboristaj medioj, kaj por parto de la sukcesoj oficialaj aŭ duonoficialaj oni ŝuldas al socialista influo.

        En 1922 fondiĝis en Linz la Aŭstria Laborista Ligo, kies sidejo fariĝis post unu jaro Wien. En 1924 ĝi estis reorganizita kaj ricevis la nomon Aŭstria Lab. Ligo E-ista (ALLE). En 1924 fondiĝis samcela organizo, la Socialdemokrata E-Federacio de Aŭstrio (SEFA) sed en 1927 ĝi kunfandiĝis kun ALLE kaj de tiu tempo la lab. E-movado montris konstantan kreskon ĝis 1933-34, pri kiu atestas la jenaj nombroj:

                               1927        1930        1933

Grupoj                    39            61            53

Anoj                        948 1549        1729

Wien:

Grupoj                    18            22            20

Anoj                        456 690 746

Provinco:

Grupoj                    21            39            33

Anoj                        496 859 864

 

        En la kursojaro l926-27 ALLE aranĝis 69 kursojn kun 1630 partoprenantoj kaj 10 progresajn kursojn, en 1927-28 74 kursojn por 1840 personoj, en 1928-29 59 kursojn por 1176 personoj. En 1932 la enspezoj de la societo estis 10.293, la elspezoj 10.429, la prezo de la venditaj libroj 4.029 ŝilingoj.

        La ideologio de la gvidado estis pure socialdemokrata, kaj ALLE estis efektiva kultura organizo de la partio. Mem la titolo de la oficiala organo "La Socialisto" esprimis la socialistan karakteron de ALLE. La gazeto estis fondata en 1926. Antaŭe, (de sept. 1924) la oficiala organo de ALLE estis "Arbeiter E‑ist", la lab. E-gazeto en Germanujo. De 1930 okazis reciproka servo: kiam tiu gazeto fariĝis komunisttendenca, la Socialista E-Asocio en Germanujo akceptis La Socialisto-n kiel oficialan organon.

        Unua prez. de ALLE estis Oscar Zimmermann, poste Slezak, de 1925 ĝis 1932 la prez. estis Otto Simon, kies estreco en 1930-3I estis interrompata de unujara prez-eco de F. Jeiter. Redaktoroj de la Socialisto estis Martin Klein, Adalbert Klatil, Ferd. Seidl kaj Hans Weinhengst. La lasta gvidantaro de ALLE konsistis el prez. Alfred Berdan, vicprez. Franz Jonas (la vera animo de la asocio), kas. Rasztoczky Stöckl kaj Kapp, sekr. Haagen, gvidanto de la instrufako Simon, prop. kaj gazetservo d‑ro Grimme.

        En febr. 1934 post la venko de la Heimwehr-movado la registaro neniigis ankaŭ la socialistan lab. E-movadon. Kuratoro de ALLE fariĝis N. Hovorka kiu volas revivigi la lab. E-grupojn en la kadro de Popolkleriga Institucio.

 

        Aviado. H. Farman, la mondfama aviadisto, P. Painleve, la ĵus mortinta franca politikisto, jam antaŭ longe estis amikoj de E. Archdeacon, pioniro de aerflugado, unu el la gvidantoj de la franca E movado. Sed preskaŭ ĉiuj aviadistoj spertas la necesecon de komuna helplingvo. Kiel H. Farman diris, per aeroplano oni atingas dum kelkaj horoj aliajn landojn, sed kaŭzas multajn malagrablojn kaj tempoperdon la fakto, ke la aviadisto ne povas komprenigi sin kun la loĝantaro, kvankam ties servon oni ofte bezonus. La sekvaj detaloj signas la iniciatojn sur tiu ĉi grava tereno. En 1909 en Int. Aviadista Ekspozicio en Frankfurt estis aranĝita speciala E informejo. Samjare la gazeto "L' Aéro" en Paris presis lecionojn de E kaj en 1911 ĝi ĉiusemajne enpresis artikolojn en E; la E-parton redaktis Rienzi. En 1911 Gaston Guillaume, prez. de E Sporta Unio, lernis aviadarton en la lernejo de Pauthan, por propagandi E-n inter aviadistoj. En Vladivostok oni enkondukis E-n en Societo de amatoroj por korespondado eksterlanda. La 1913 la "Sachsonia", aerŝipo de Zeppelin plenumis aerflugojn kun E-flago. En sept. 1925 ISAE prezentis al la III-a Int. Kongreso de Aera Navigado en Brŭelles, deziresprimon, subskribitan de la Aero-Kluboj de Francujo kaj Hispanujo. "La kongreso, konsiderinte la gravajn servojn, kiujn farus al la aeronaŭtiko la uzado de la helpa lingvo E en la int. rilatoj, decidis starigi Int. Komisionon komisiitan por defendi kaj proponi mezurojn ebligantajn la enkondukon kaj disvolvon de la uzado de E, kiel teknika lingvo de la aera navigado kaj petis s-rojn Torres y Quevedo, Paul Renard, Emilio Hirrera, Henry Kapferer, E. Archdeacon, kaj M. Rollet de l'Isle starigi ĝin, aligante kompetentulojn, kiujn ili juĝos utilaj." En 1927 la gazeto "Les Ailes" presis regule informojn pri E. Samjare prof. Cart gvidis E kurson por anoj de Int. Ligo de Aviadistoj en Paris, kies prez. Clitford B. Harmon esprimis favoron al E. en La Movado. En turista konkurso por aeroplanoj, starigita en 1929 de "Aero Club de France" kaj akceptita de la federacioj de aera turismo de la ĉefaj eŭropaj ŝtatoj, E estis akceptita kune kun la germana kaj itala lingvoj. En 1930 dun la Aŭstria E Kongreso en Linz la aviadisto Vess Wannek ĉirkaŭflugis la urbon per aeroplano, sur kiu estis pentrita konvena prop. teksto.

        I. ŜIRJAEV.

        Avril Georges, verkista nomo (lia vera nomo: de Courmont), franco. Ĉefredaktoro de grava sudfranca ĵurnalo L' Eclaireur de Nice. Nask. 19 jan. 1874 en Cannes. Pristudas precipe demandojn literaturajn, muzikajn, belartajn. Talentoplena gazetisto kal paroladisto. Verkis francajn romanojn kaj diversajn broŝurojn. Havigis al E multajn sukcesojn, precipe en Sudfrancujo. Verkas multnombrajn artikolojn pri kaj en E, en sia ĵurnalo (ĉiusemajna rubriko) kaj aliaj gazetoj. Direktoro de la Gazeta Komisiono de ICK. De febr. 1934 red. de Nia Gazeto.

        Aymonier (emonie) Camille, franco, prof. de liceo. Nask. 17 sept. 1866 en Boujailles (apud Besancon). Verkis dek francajn librojn kaj ankaŭ artikolojn pri literaturo kaj pri francaj verkistoj. De 1900 multe laboris por propagando de E per paroladoj, artikoloj kaj libroj. Teoriisto kaj talentoplena gramatikisto, kies Metoda Kurso estas modelo. Skribis en diversaj E-aj gazetoj Verkis: Parolado pri E, (1902) - (kun Grosjean‑Maupin) Cours méthodique d' E, kaj modela traduko, (3 vol), (1909-10). - Autour de l' E, (1912) - Réponse á des critiques, (1909) - Une langue vivante artificielle, (1917) - Histoire d'une Délégation., (1915) - Essai sur la dérivation comparée (1921) - l'E, langue premiere de 1'enseignement, (1925) - L. L. Zamenhof, (1918) - L. K, 1909, Akademiano 1932.

        Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo.

        Azorin Izquierdo Francisko, hispano, arkitekto, urbkonsilisto de Cordoba, parlamenta deputito Nask. 12 sep. 1885 en Monfonte de Teruel. Akceptigis en kongreso de la socialdemokrata partio proponon favoran al E. Reprezentis tiun partion en la SAT-kongresoj en Göteborg kal Stuttgart. Verkis lernolibron, 1924, kaj la gravan oklingvan vortaron: Terminologio de la Arkitekturo, kun 2000 desegnoj, la klariga lingvo estas E (1932).