En mia faklaboraĵo mi trarigardis la problemojn ligitajn al la transformiĝo de la agrikulturaj kooperativoj kaj la agadon de tiuj kooperativoj post la transformiĝo. Mian analizadon mi pravigas per la koncernaj leĝoj, per la koncernaj fakliteraturaj pecoj lastatempe aperintaj, per la koncernaj ĵurnalaj artikoloj, kaj per la informoj ricevitaj ĉe la agrikultura kooperativo Vörösmarty.
Oni povas preni kiel elirpunkton, ke la komenca periodo de tiu transformiĝo estis la politika ŝanĝo en 1989. La determina plejmulto de la politikistoj havis la opinion, ke la agrikulturaj kooperativoj - ĉar en ili ne funkcias la motiva energio de la privata posedaĵo - ne estas taŭgaj por efikeca produkta agado, do la agrikulturaj kooperativoj devas transformiĝi kaj per senhalta progreso ili devas fariĝi similaj al la Okcident-Eŭropaj kooperativoj. Kun tio firme ligiĝis ankaŭ la pretendo krei potencan privatan sektoron. Por realigi tion aperis leĝoj pri la transformiĝo de kooperativoj, kiuj devige preskribis la manieron kaj programon de la transformiĝo. La malavantaĝaj konsekvencoj de la transformiĝo efikas eĉ nuntempe.
- la membroj dungitaj de la kooperativo
- la simplaj dungitoj
- la senlaboraj membroj
- la eksteraj posedantoj sen membro-rilato
La unuaj du grupoj estas interesitaj precipe pri la daŭrigo de la dungita stato, kaj pri la plej alta salajro, dum la ceteraj grupoj estas interesitaj pri la divideno kiel eble plej alta.
Por likvidi la interesokarambolon inter la posedantaj grupoj de la kooperativoj povus helpi tio, se la posedaĵfrakcioj estus poseditaj de la aktivaj membroj respektive de la kooperativo. La bone funkciantaj kooperativoj plej ofte priuzas la modestan ŝtatan protektadon. Eble ankaŭ la ŝuldoŝarĝitaj kooperativoj povos priuzi tiun eblon en la futuro.
La plejmulto de novtipaj agrikulturaj kooperativoj sukcese akomodiĝis al la ŝanĝitaj juraj, ekonomiaj, kaj merkataj cirkonstancoj do ili povas havi determinan rolon en la agrikulturo ankaŭ en la futuro.
La ŝanĝiĝo de la posedantoj konsiderinde influis la pli frue determinajn uzinajn strukturojn, la grandajn uzinojn nuntempe karakterizas la multflankeco. Diversaj ekonomiaj grupoj okupiĝas pri agrikultura agado.
La hungara agrikulturo estas en krizo jam ekde unu jardeko kaj duono. Tiu krizo havis diversajn periodojn, sed nuntempe la krizo fariĝis ĝenerala. La efektiviĝo de tiu stato povas esti kaŭzita de ne unu faktoro. Tiu krizo aperis kaj efektiviĝis meze de la okdekaj jaroj kiel parto de la ekonomia krizo. La politika ŝanĝiĝo pro politikaj decidoj ŝarĝis ĝin ankoraŭ per la krizo de la posedantoj. La politika ŝanĝiĝo mem, kaj la paralelaj mondmerkataj eventoj pluŝarĝis ĝin eĉ per merkata krizo. Fakte, el la elementoj de la krizo estus eviteblaj la politikaj faktoroj, respektive la vera tasko de la politiko estus la agado kontraŭ la objektivaj kaŭzoj.
La elektita maniero de la rekompencado kaj la funkcianta uzina srukturo rezultita de ĝi, praktike detruiĝis. La agrikulturaj produktantoj perdis la plej fundamrentan produktrimedon, la terposedaĵon. Apartiĝis la terposedaĵo kaj la terouzado, disfalis la integriĝoj de la mikrouzinoj (privata mastrumado, individuaj produktantoj). La produktantoj estas eliminitaj el la nutraĵindustrio, la membroj de la kooperativoj estas turnitaj kontraŭ sia propra kooperativo. La hungaroj vigle observas la ŝanĝiĝojn de la agrikulturo. Tal estas surprize, ke tiuj homoj kiuj samtempe estas politikistoj, eĉ se ili povas fondi kabineton forgesas tiun simplan fakton. Tia senemocia traktado karakterizis plejparte ĉiujn kabinetojn de la kriza periodo.
La kabineto de Antall detruadis kun damaĝa intenco trans limoj. La kabineto de Horn havis bonajn intencojn sed ĝi nur observis la eventojn. Ĝiaj promesitaj agoj sisteme fariĝis neplenumitaj, aŭ plenumiĝis tiel malfrue, ke ili restis senefikaj. Ŝajnas, ke la kabineto de Orbán kreskis per la mamoj de la kabineto de Antall. La partio FIDESZ ne havas agraran programon, kaj la partio Független Kisgazda Párt por rezervi la potencon iom post iom transprenas la ecojn de FIDESZ. Ili faras ciferobatalojn pri la grado de la agrara helpmono, kaj je la fino de tiu ciferobatalo ili pruvas, ke 259 miliardoj da forintoj estas pli multe ol 413 miliardoj da forintoj. Per la batalo de la potenculoj denove malprofitas la agrikulturistoj.
La agrikulturo estas ne nur simpla branĉo de la nacia ekonomio, sed determina parto de la ebloj de provinco, de la vivrimedoj kaj de la homoj vivantaj tie. La hungara agrikulturo estas unu el la plej gravaj trezoroj de la lando, kiun apenaŭ eblas karakterizi per la indikoj de la makroekonomio, ja ĝia materiala produkto estas proksimume 5% de la nacia totala produkto. Se iu lasas perei tiun 5%-ojn, tiu amputas unu brakon de la hungara nacia ekonomio. La hungara agrikulturo eĉ paralele kun sia krizo povis produkti 1-1,5 miliardojn da dolaroj kiel netan eksportan profiton. Sur la hungara politika paletro nur la partio MSZP povas fieri pri tio, ke ĝi praktikas politikon tute harmonian kun la akceptitaj kaj praktikataj pricipoj de la Unio. Ne egzistas kooperativoj malnovaj kaj novtipaj. La esenco de ĉiuj kooperativoj estas la priservo de la interesoj de ĉiu membro. Kiu organizo plenumas tiun kondiĉon, tiu - sen iu ajn epiteto - estas kooperativo, kiu ne plenumas tiun kondiĉon, tiu ne estas kooperativo.
La partio MSZP estas la partio de de simplaj homoj. Ĝian ŝancon kaj tiun de la homoj vivantaj province, fortigas tio, se la koncernaj homoj povas ekzisti kiel anoj de vivpova komunumo. Tia, vivpova komunumo estas la kooperativo, kion oportune pruvas tiu fakto, ke en la mondo preskaŭ unu miliardo da homoj estas anoj de ia kooperativo. La ekzistado de vivpovaj komunumoj povas armi la homojn kontraŭ la malavantaĝaj efikoj de la tutmondiĝo, kaj povas realigi tiun principon, ke ĉiu laboru tie, kie li vivas.
Verkis: Lázár Éva
Tradukis: Vizi László
Al la starta paĝo de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |