el la revuo Monato

Artikoloj pri ekonomio


UKRAINIO

Monfalsado

Antaŭ ol preni ajnan monon, kontrolu, ĉu ĝi ne estas falsa. Laŭ onidira statistiko en Ukrainio ĉiutage (!) oni trovas dekojn kaj eĉ centojn da falsaj monbiletoj.

La plej vaste konataj manieroj de monfalsado nun estas komputila grafiko kaj fotokopiado. Plej ofte oni falsas ĉe ni usonajn dolarojn kaj niajn ukrainajn hrivnojn, kiuj laŭ opinio de specialistoj estas tre bone protektitaj kontraŭ la falsado.

Monfalsado havas sian historion. Ĉiam al tiuspecaj krimuloj oni rilatis negative, escepte se la falsadon faris registaro.

Dum la periodo de caro Petro la Granda la verdikto por rusaj falsantoj de monbiletoj estis mortigo. Same severe oni rilatis al la krimuloj dum la periodo de Katarina la 2a. Dum la sovetia reĝimo oftis verdikto „mortpafo”. Malgraŭ tiu severeco la monfalsantoj multis; ili abundas ankaŭ nun.

La plej talenta specialisto dum la sovetia periodo estis la 30-jara Viktor Baranov el Stavropol (Rusio), kiu en la 70aj jaroj tre serioze ekinteresiĝis pri poligrafio, eĉ speciale vizitis Moskvon, kie li plurajn semajnojn en biblioteko legis fakan literaturon. Poste li iun tempon elektadis farbojn kaj paperon kaj produktis kliŝon. Entute Baranov falsis 23 000 rublojn, kiujn li distribuis en 70 (!) urboj de la lando. Kontrolante la monon, produktitan de Baranov, la sovetiaj specialistoj ne povis diveni, kiuj el la monbiletoj estis veraj, kaj kiuj estis falsaj.

Antaŭ tri jaroj en Lugansk (orienta Ukrainio) estis arestita grupo da monfalsantoj, kiuj kreis komputilan programon, kiu ebligis produkti preskaŭ originalajn hrivnojn. Ili presadis 5-, 10- kaj 20-hrivnajn monbiletojn kaj distribuis ilin tra la tuta Ukrainio. En Kievo antaŭ nelonge oni arestis veran majstron pri monfalsado. Specialistoj el la ŝtata monfarejo eĉ miris, kiam ili trovis, ke la falsitaj hrivnoj havas pli da protekto-elementoj ol la originalaj.

Dmitrij Cibulevskij
artikolo el Monato, de jaro 2000.


Recepto kontraŭ senlaboreco kaj ŝtataj ŝuldoj en EU

Hartmut Traunmüller

Dum la nuna jarcento la produktado de tio kion ni konsumas daŭre pliefikiĝis. Pro tio ni nun ĝuas pli altan vivnivelon kvankam ni laboras malpli ol antaŭaj generacioj. La efikoj de tiu evoluo estis unue klare videblaj en la agrikulturo, kiu en la komenco de la jarcento okupis proksimume ĉiun duan laboranton. Nun ĝi okupas nur proksimume unu el dudek. Tio ebligis kreskon de la industrio, kiu dum longa tempo absorbis la laborantojn kiuj ne plu estis bezonataj tie. Intertempe tamen la produktado en la industrio ankaŭ pliefikiĝis tiom, ke ĝi sukcesas kontentigi niajn bezonojn per malkreskanta nombro da dungitoj. Komence, la tiel liberigitaj laborantoj trovis okupon en la sektoro de publikaj servoj. Plua kresko de la dungitaro en tiu sektoro tamen apenaŭ eblas, ĉar tio kaŭzus kreskon de la impostaj ŝarĝoj al nivelo tro alta por esti tolerata de la impostpagantoj.

La politikaj paŝoj, kiuj estus konvenaj sub tiuj cirkonstancoj, tamen ne efektiviĝis. Sekve la senlaboreco atingis altan nivelon en preskaŭ ĉiu membroŝtato de eŭ. Krom la atenco kontraŭ sia digno, kiun multaj homoj devas sperti pro senlaboreco, tiu ankaŭ kaŭzis malboniĝon de la ŝtataj financoj, pro malkresko de enspezimpostoj kaj kresko de subtenpagoj al senlaboruloj kaj pro kostoj por evidente ne sufiĉe efikaj aranĝoj por malaltigi la nivelon de senlaboreco. La enormajn monsumojn necesajn por tio, la demokratie elektitaj regantoj ĉie decidis prunti en la monmerkato. En tiu oportuna maniero ili evitas rekte ŝarĝi sian elektantaron per la kostoj, kiuj tamen devas esti pagotaj, grandaparte de la venonta generacio. En ĉiuj membroŝtatoj de eŭ, kun nura escepto de Luksemburgo, la ŝuldiĝo jam atingis malaprobindan nivelon de pli ol 90 procentoj de la malneta jara produktado. Kvankam en kelkaj landoj signife kontribuis aldonaj faktoroj, la senlaboreco estas sendube la ĉefa kaŭzo de tiu ŝuldiĝo.

Kvankam ni povas atendi, ke ĉiam ekzistos unuopaj ekspansiaj entreprenoj kaj branĉoj de la ekonomio, ni devas kompreni, ke sukcesa evoluo de la industrio ankaŭ estonte sekvigas pluan malkreskon de la bezonata kvanto da homa laboro. Aranĝoj por stimuli investadon, kiuj povas esti dezirindaj pro aliaj kaŭzoj, tipe ne kondukas al pliigiata, sed al malpliigita bezono de laborantoj. La problemon de senlaboreco tiaspecaj aranĝoj povas mildigi, nur se ankaŭ la salajrokostoj estas signife sub la averaĝo de la komuna merkato. En la industrie pli evoluintaj regionoj, tiu kondiĉo ne estas plenumita.

En kelkaj landoj, la budĝetaj streĉoj sekvigis redukton de la ŝtataj elspezoj, malaltigon de subvencioj al senlaboruloj kaj malsanuloj, kaj maldungigon de laborantoj en publikaj servoj. Tiel, la plua kreskado de la ŝuldoj ja povas esti bremsata, sed la malsano de la socio eĉ pli severiĝas.

La baza problemo nur estas solvebla, se oni distribuas la labortaskojn kaj salajrojn tiel, ke oni povas oferti laboron al plej multaj el tiuj, kiuj volas labori.

Tion oni diversflanke proponis atingi per ĝenerala mallongigo de la labortempo. Tiu propono tamen renkontas du specojn da malhelpoj. Unu el tiuj konsistas en tio, ke malaltigo de salajro renkontas fortan psikologian reziston, tiel ke apenaŭ eblas malaltigi la salajrojn samagrade kiel la labortempon. Sen tia malaltigo de la salajroj tamen la monvaloro malaltiĝus laŭe, kio havus damaĝajn ekonomiajn konsekvencojn. La dua malhelpo konsistas en la per si mem bonvena cirkonstanco, ke ekzistas profesioj, ekonomibranĉoj, regionoj kaj eble ankaŭ konjunkturaj periodoj, en kiuj ne ekzistas senlaboreco. En tiuj kazoj, ĝenerala mallongigo de la labortempo kondukus al nedezirata redukto de la ekonomia aktiveco kaj ne al malaltigo de la senlaboreco, sed kontraŭe.

Laŭ la propono kies ĉefaj trajtoj esta priskribataj ĉi-sekve, la problemo tamen estas solvebla sen tiaj nedezirataj sekvoj.

La baza ideo de la propono estas tiu, ke dungito daŭrigu labori je la samaj kondiĉoj kiel antaŭe, se lia laboro ne estas aspirata de senlaborulo kun la necesa kompetenteco, dum tiu, kies laboro parte povus esti transprenata de aspiranto, rajtu decidi mem, ĉu li limigu sian deĵortempon aŭ pagu sian parton de la kostoj de la senlaboreco.

Enspezoj ricevitaj pro laboro kiu surpasas certan tempan sojlon, kies plej adekvata alteco varias inter la membroŝtatoj laŭ la tie kutima labortempo kaj laŭ la nivelo de senlaboreco, estu do ŝarĝataj per sufiĉe alta plustempa kotizo al la socia asekuro. La procentaĵo de la enspezoj tiel pagenda estu proksimume la sama kiel tiu, kiu validas por la asekuraj subvencioj al senlaboruloj. En la kazo de Svedio, la plustempa sojlo devas esti je proksimume 32 laborhoroj po semajno kaj la ŝarĝo proksimume 70 procentoj de la supersojlaj enspezoj. Kie subvencioj al senlaboruloj estas ŝargataj per enspezimpostoj, kiel en Svedio, la plustempa kotizo estu esceptata de espezimpostoj. Kie tiaj subvencioj ne estas ŝarĝataj per enspezimpostoj, la plustempa kotizo baziĝu sur la neta enspezo, kiu restas post dekalkulo de la enspezimpostoj.

Supersojla labortempo, kiun la labordonanto intencas anstataŭi per kromaj dungitoj, estu tamen esceptata de la ŝarĝo. Larbordonantoj tiel havu la eblecon oferti al siaj dungitoj liberiĝon de la plustempa kotizo por nombro da laborhoroj kiu egalas la labortempon de la kromaj dungotoj serĉataj. Tie, kie ekzistas ŝtata sistemo de laborperado, kiel en Svedio, tiu transprenu la necesan kontrolan funkcion. Kie ne ekzistas tia, estas rekomendinde registri ĉiujn dungoofertojn en ŝtate administrata datenbazo, kiu estu libere alirebla ankaŭ por la ĝenerala publiko.

Kun tiu reguligo, la dungitoj povas daŭrigi sian deĵoradon en la sama amplekso kaj kun la sama neta salajro kiel antaŭe, se ne troviĝas aspirantoj kiuj posedas la necesan kompetentecon. Post dungado de nova kunlaboranto, la esceptorajto restu dum iom da tempo, ekzemple unu monaton, ĉar inicado de nova kunlaboranto postulas kroman laboron. Krom tio, ĝenerale estu permesata certa kvanto da escepta tempo por ĉiu laborloko, nome tiom ke la anstataŭota labortempo sufiĉu por unu nova kunlaboranto, almenaŭ duontempe dungota.

Dungitoj, al kiuj la dunganto ne ofertas liberiĝon de la plustempa kotizo, havu la rajton mallongigi sian deĵortempon ĝis la temposojlo. Oni povas atendi, ke plej multaj elektos tiun eblecon, taksante la valoron de kroma libertempo pli alta ol la kroman netan salajron, kiun ili povus perlabori plustempe. Ĉio, kio krom tiu novaĵo jam estas leĝe aŭ kontrakte reguligita pri la labortempo tamen restu senŝanĝa. Dungantoj povas do, en kazo de bezono, postuli plustempan laboron, kies amplekson limigas nur la antaŭe validaj reguloj.

Normale estas la dungito kiu pagu la kotizon, sed povas esti konvene doni al dungantoj la rajton pagi ĝin anstataŭe. Sen tia aŭ alia ebleco kun simila efiko iĝus tro koste por dungantoj utiligi por tempe limigitaj labortaskoj pluslaboron de siaj dungitoj, konsiderante la tre altan krompagon, kiu necesus por rekte kompensi la dungitojn por tiu ŝarĝo.

Memstaraj profesiuloj, pro sia labordonanta funkcio, ne estu ŝarĝataj per plustempa kotizo, ĉar tio kontraŭus la intencitan efikon. Dungitoj kies labortempo ne estas reguligita estu esceptataj pro manko de kontrolebleco. Por atingi justecon oni devus ankaŭ escepti tiujn dungitojn, kiuj subtenas senlaboran familianon, kiu ne estas subtenata de socia asekuro.

La sistemo necesigas modifojn de la reguloj kiuj koncernas pagojn al kaj de sociaj asekuroj. Tiuj modifoj tamen devas esti formulitaj aparte por ĉiu unuopa ŝtato, ĉar la asekursistemoj estas tiom malsamaj.

Kun ĝuste elektitaj plustempa sojlo kaj kotizo ne eblas ke la nivelo de senlaboreco, kaj la socia malprofito kaŭzita de ĝi, ne radikale malaltiĝus post enkonduko de tiu sistemo. Per ĝi, la menciitaj nedezirataj efikoj de mallongigo de labortempo estas tamen evitataj. Senlaboreco kaŭzita de tio, ke senlaboruloj ne havas la edukadon adekvatan por la labortaskoj ofertataj, tamen ne povas esti eliminata en tiu maniero. En tiuj kazoj necesas edukaj aŭ translokigaj aranĝoj por ekvilibrigi la labormerkaton.

Täby, Svedio, en februaro 1996
Origina versio de artikolo aperinta en Monato, majo 1996.


ALBANIO

La Oka Koridoro

Okaze de tuteŭropaj konferencoj de ministroj pri transporto (Kreto, 1994 kaj Helsinko, 1997), al jam ekzistanta transport-reto por okcidenta Eŭropo aldoniĝis projekto por simila reto en orienta Eŭropo. Tiu lasta konsistas el dek „koridoroj” (laŭ la eŭropa transportĵargono), numeritaj per romaj ciferoj I ĝis X. Por Albanio gravas koridoro VIII (vojo, fervojo kaj marhaveno; 1300 km; Durrës-Varna) kaj, iom, koridoro X (vojo kaj fervojo; 2360 km; Salzburg-Tesaloniko).

La itala ministro pri eksterlanda komerco, Adolfo Urso, deklaris, ke por Italio Albanio estas la enirejo en Balkanion. Tial, la konstruado de la Oka Koridoro estas gravega por ambaŭ landoj. Per ĝi Albanio iĝos transita punkto inter la okcidenta kaj orienta merkatoj. Ankaŭ la disvolviĝo de suda Italio malrekte estas ligita al ĝi.

Ankaŭ akvo kaj elektro

Italio estas pretiganta elektro-energian ligon kun Albanio. Akvodukto de la akvofontoj de Bistrice kaj Sarandë en suda Albanio provizos per trinkakvo la italan regionon de Puglia.

Investoj en Albanio tre interesas italojn. Siaflanke, Albanio starigis agentejon por stimuli eleksterlandajn investojn. Krom la transportligoj estas bezonataj kreditlinioj, garantiaj sistemoj kaj fiskaj faciligoj. Italio jam estas unu el la ĉefaj komercaj partneroj de Albanio. Ĝiaj eksportoj al Italio atingas 70 % de la tuto, ĝiaj importoj el Italio 30 %. En Albanio agadas ĉirkaŭ 500 italaj produktaj kaj komercaj entreprenoj.

La Deka Koridoro plej grava

Dume la greka registaro, ene de la Eŭropa Komisiono kaj kunlaborante kun Serbio, faras sian plejeblon por kontraŭstarigi al la Oka Koridoro (okcidenta-orienta) la Dekan Koridoron (nordan-sudan) trapasantan Serbion kaj atingantan Tesalonikon.

Bardhyl SELIMI


Meza kaj Orienta Eŭropo

Inflacio jam ne estigas teruron

La inflacio en la mez- kaj orient-eŭropaj (MO-) landoj jam ne timigas. En la lastaj jaroj daŭre reduktiĝis la prezaltiĝo, kiu ekis post la inflacia ŝoko komence de la reformoj en la fruaj 90aj jaroj. Malpliiĝinta inflacio karakterizas la unuan duonon de 2002 en la regiono. Subtenate de la favora internacia situacio, la prezaltiĝo en la MO-landoj estas regata. En kelkaj landoj la inflacio intertempe estas eĉ sub la nivelo de iuj EU-membroŝtatoj. Tion oni skribas en analizo de la viena banka grupo Bank Austria/Creditanstalt (BA/CA).

En majo 2002 malpliiĝis la inflacio en la 10 landoj aliĝontaj al Eŭropa Unio (EU) al averaĝe 5,1 %. Sen konsideri Bulgarion kaj Rumanion, kiuj ne estas inkluzivitaj en la unua EU-plivastigo en 2004, la averaĝo malgrandiĝas eĉ al 2,9 %. En la eŭro-zono la averaĝa prezaltiĝo estis 2 % (de 1 % en Germanio ĝis 5 % en Irlando).

Litovio plej prezstabila

El la rondo de kandidatoj de EU nur Slovenio (7,5 %) kaj Hungario (5,6 %) havas pli altan prezaltiĝon ol Irlando. En Ĉeĥio (2,5 %) kaj Slovakio (3,2 %) estas la inflacio eĉ pli malalta ol en la EU-landoj Grekio, Hispanio, Portugalio kaj Nederlando. Litovio, la plej prezstabila lando en Mez-Eŭropo, superas tiurilate eĉ ĉiun landon de la EU-zono.

Inflacio ree pliiĝas

Troa eŭforio laŭ ekspertoj de BA/CA tamen ne konvenas, ĉar en multaj MO-landoj al tiu sukceso kontribuis unufojaj efikoj, kiuj ja pli aŭ malpli frue finiĝos. En Ĉeĥa Respubliko efikas, krom la kurza stabileco de la krono, kiu kaŭzis faciligon per la importprezoj, ankaŭ la malaltigo de la gasprezoj je 8 %. En Slovakio gravan rolon ludas la ĉi-aŭtune okazontaj parlamentbalotoj. Mankantaj prezliberaligoj jarkomence interalie en la sfero de gaso konsiderinde subtenas la malpliiĝantan evoluon inflacian. En ĉiuj MO-landoj la malpli altaj krudaĵprezoj, unualoke la prezo de kruda petrolo, limigas la inflacion kompare kun la pasinta jaro. Post kiam en la dua duono de 2002 finiĝos la specialaj efikoj el 2001, oni ree atendas tendencon de prezaltiĝo en la regiono. Krome oni povas diveni la unuajn signojn de ekonomia vigliĝo, kiu faros pli grandan premon sur la prezojn.

Ĉefe en Hungario, kie la inflacio evidentiĝis limigita pro pasintjara revalorigo de la kurzo de la forinto kontraŭ la eŭro, la akcelo de la konjunkturo pro la kreskanta postulo kaŭzas altiĝon de la prezoj. La enlanda postulo antaŭ la parlamentbalotoj en aprilo ĉi-jare estis grave plifortigita per relative pli liberala buĝetpolitiko. Ankaŭ en la sekvaj monatoj ekspansia politiko fiska stimulos la postulon, ĉar la okazigo de regionaj balotoj ĉi-aŭtune devigis la novan registaron plenumi elspez-intensan programon kun gravaj altigoj de la salajroj en la publika sektoro. Fine la altigo de la impostoj sur la brulaĵoj la 1an de julio 2002 havos prezaltigan efikon.

Ankaŭ en Pollando interalie la altigo de administrataj prezoj kaŭzos turnon en la inflacia evoluo en la dua jarduono. En julio ĉi-jare oni altigis la prezon de elektro por la finkonsumantoj je 5,7 %.

Alproksimiĝo al la Mastriĥt-normoj

Dum 2002 la inflaciaj ciferoj en la MO-landoj estos konsiderinde sub la nivelo de la pasinta jaro. Post kiam en 2001 nur Latvio kaj Litovio plenumis la gravan Mastriĥt-kriterion – inflacio je ne pli ol 1,5 % super la averaĝo de la tri plej prezstabilaj – laŭ pritakso de BA/CA por la jaro 2002 Ĉeĥio kaj ĉiuj baltaj landoj (Estonio, Latvio kaj Litovio) havos inflacion sub tiu nivelo, kiu laŭ aktualaj prognozoj verŝajne estos je 3,3 % (1,8 + 1,5 %).

Evgeni GEORGIEV
www.esperanto.be/fel/aperinta/007920.html
artikolo el Monato, de jaro 2002.


Ekonomio

KONGO (D. R.): Disrabado de naturaj riĉaĵoj

La interna milito kiu okazas en Kongo (Demokrata Respubliko) alportas multajn malfeliĉojn. La armeoj de Ruando, Ugando kaj Burundo sendis siajn militistojn por militi apud la kongaj ribelaj armeoj kontraŭ la konga armeo. Tiuj landoj asertas ke ili volas sekurigi siajn landlimojn. La konga armeo estas helpata de la armeoj de Zimbabvo, Namibio kaj Angolo.

Jaron post jaro Unuiĝintaj Nacioj (UN) konstatas, ke la naturaj riĉaĵoj de Kongo estas disrabataj de la militantoj. Laŭ raporto, farita post enketo de UN-komisiono, multaj ruandaj kaj ugandaj politikistoj kaj militistoj estas engaĝitaj en tiu disrabado.1 En la raporto estas ankaŭ menciitaj la militistoj el Kongo kaj Zimbabvo kaj la kongaj ribeluloj.

La konga, ruanda kaj uganda registaroj protestis kontraŭ tiu raporto. Kelkaj konganoj sin demandas ĉu ankaŭ la kongaj politikistoj devus esti konsiderataj kiel la ruandaj kaj ugandaj. Ĉu la okcidentaj landoj kiuj ekspluatis la riĉaĵojn kun la kunkulpeco de la politikistoj dum la regado de la prezidanto Mobutu ne povus esti konsiderataj samaj? Kial dum tiu tempo UN ne kreis komisionon?

La raporto montras, ke la veraj organizantoj de la ekspluatado estas personoj kaj kompanioj kiuj havas sian bazon en la norda hemisfero (Ameriko, Eŭropo kaj Azio). Ĝi rekomendas limigi ilian agadon per vojaĝmalpermesoj kaj financaj restriktoj.

Ruando iĝis granda eksportisto de koltano2, oro kaj diamantoj, Ugando de oro, diamanto kaj ligno. Estas klaraj indikoj, ke tiuj riĉaĵoj reale originas el Kongo. Restas multaj demandoj, al kiuj la konganoj sugestas respondojn. Kiu finfine aĉetas la minaĵojn kaj kiu vendas armilojn al la ribeluloj? La okcidentaj landoj. Kiu regas Unuiĝintajn Naciojn? La okcidentaj landoj. Kie estas la mono de tiuj kiuj komercas la minaĵojn? En okcidentaj bankoj. Se UN decidus frostigi tiun monon, kiu profitus? — Okcidentanoj.

Serge ZANDANDU
artikolo el Monato, de jaro 2002.

1 La raporto de la Konsilio de Sekureco de UN (numero S/2002/1146 de la 16a de oktobro 2002, 215 kB) legeblas en http://www.un.org/.

2 „Koltano” estas kunmeto de la nomoj de du maloftaj metaloj: „kolumbio” (malnova nomo de niobo) kaj „tantalo”. Koltano estas bezonata i.a. por produkti poŝtelefonojn.


SUD-ORIENTA EŬROPO

Baldaŭ libera komerco en Balkanio

“Ĝis la fino de 2002 ekfunkcios zono de libera komerco inter la landoj de sud-orienta Eŭropo”, prognozis la aŭstra eksa vickanceliero Erhard Busek, nuna speciala kunordiganto de la Stabilecpakto por tiu parto de Eŭropo. Lia prognozo baziĝas sur la subskribitaj aŭ baldaŭ subskribotaj duflankaj traktatoj pri libera komerco inter ĉiuj landoj de la regiono. Jam estas subskribitaj naŭ, kaj pri aliaj naŭ la intertraktoj plu daŭras, li komunikis.

Busek menciis kiel problemon tri landparojn, ĉe kiuj la intertraktoj ankoraŭ ne komenciĝis – inter Rumanio kaj Albanio, inter Rumanio kaj Bosnio-Hercegovino kaj inter Bulgario kaj Albanio.

Tiu prognozo de la speciala kunordiganto estis farita dum renkontiĝo de ministroj el Balkanio rilate liberigon kaj faciligon de la komerco enkadre de Labortablo 2 “Ekonomia rekonstruo, evoluo kaj kunlaboro” de la Stabilecpakto pri sud-orienta Eŭropo, kiu okazis en Sofio. Partoprenis registaraj reprezentantoj de Albanio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Jugoslavio, Kroatio, Makedonio, Moldavio kaj Rumanio. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de Eŭropa Unio, Turkio, Svislando kaj de Monda Banko.

Erhard Busek memorigis, ke okcidenta Eŭropo havas sian riĉaĵon ne rezulte de registara mono, sed rezulte de eksporto kaj de libera komerco, kaj deklaris, ke la saman skemon oni devas apliki ankaŭ en Balkanio. Li promesis, ke infrastrukturaj projektoj, financotaj de la Stabilecpakto, plu funkcios. La projekto pri konstruo de ponto inter Bulgario kaj Rumanio trans la rivero Danubo, inter Vidin kaj Kalafat, eĉ antaŭas la tempoplanojn. Ties konstruado komenciĝos en 2003. Aliaj du konstruprojektoj de la Stabilecpakto en Bulgario estas la plivastigo de la flughaveno de Sofio kaj de la haveno de Lom ĉe Danubo. Baldaŭ Bulgario kaj Jugoslavio prezentos al la Stabilecpakto por financado komunan projekton pri plilarĝigo de la vojo inter Sofio kaj Niš, la ĉefa vojo inter la du landoj.

La speciala kunordiganto komunikis, ke la landoj de sud-orienta Eŭropo perdas unu milionon da usonaj dolaroj jare pro nepagataj impostoj kaj akcizoj je cigaredoj. Li rekomendis, ke oni ŝanĝu la leĝaron, plialtigu la monpunojn kaj aktivigu la kunlaboron inter la doganaj kaj landlimaj administrejoj de la Balkan-landoj samkiel inter la cigaredaj firmaoj. La informoj pri la damaĝoj rezulte de eksterleĝa eksporto kaj importo de cigaredoj aperis unuafoje en la renkontiĝo de reprezentantoj de la doganejoj en la regiono, kiu okazis en majo 2002 en Priština, Kosovo.

Busek memorigis, ke estas konataj multaj faktoj, kiuj atribuas grandan respondecon de sud-orienta Eŭropo pri la monda krimeco. En la landoj de tiu regiono estas multaj krimaj fenomenoj, kiujn oni devas energie kontraŭbatali – vasta korupto, transporto kaj vendo de narkotaĵoj kaj armiloj, komerco de homoj. Li certas, ke kaŭzoj por tio estas la daŭrantaj malperfektaĵoj en la ŝtata administracio de la landoj, la malaltaj enspezoj de la loĝantaro samkiel la malstabila politika situacio.

Nikolaj Vasilev, bulgara ministro pri ekonomio, informis, ke Bulgario ĉi-momente estas lando kun malpliiĝinta korupto, kiu povas helpi al la aliaj sud-orient-eŭropaj landoj tiurilate.

En marto 2000 okazis monda konferenco de kreditantoj por la Stabilecpakto pri sud-orienta Eŭropo, kiu promesis por realigo de projektoj en Balkanio 2,4 miliardojn da usonaj dolaroj. Per tiu sumo oni ĝis nun realigis 244 rapidajn projektojn en la regiono. La projektoj kaj iniciatoj, kiuj ricevis financadon, estis pretigitaj enkadre de tri tabloj de la Stabilecpakto – “Demokratio kaj homaj rajtoj”, “Ekonomia rekonstruo kaj sekureco” kaj “Sekureco”.

Evgeni GEORGIEV
artikolo el Monato, de jaro 2002.


LITOVIO

Interpuŝiĝado en eksterlanda merkato

Litovaj entreprenistoj penas enpaŝi en la eksterlandan merkaton, sed tio ne ĉiam iras glate. Jen la litova lakta industrio, eksportanta preskaŭ 50 % de siaj produktaĵoj, pli kaj pli ofte rigardas al Usono, kie litovaj fromaĝoj estas bone aĉetataj.

Laŭ informo de la usona ministrejo pri agrikulturo, pasintjare el Litovio estis importitaj 13.550 tunoj (t) da fromaĝo. Laŭ ĉi tiu indiko Litovio estas en la kvara pozicio post Nov-Zelando (39.900 t), Italio (29.400 t) kaj Francio (15 000 t). La litovaj eksportantoj superis Danion (13.400 t), Nederlandon (11.900 t) kaj Svislandon (6000 t), kiuj havas tre evoluigitan laktan industrion.

Litovio estis la kvara ankaŭ en la jaro 2000. Ĉi-jare ĝi planas eksporti ankoraŭ pli multe. Ekzemple, la kompanio “Rokiškio Sūris” [ro:kiŝke suris] intencas pligrandigi la eksporton ĝis 13.000-14.000 t. Plej multe estas vendataj malmolaj fromaĝoj, kiuj estas dediĉitaj al pera uzado, ekzemple por picoj kaj por bongustigi aliajn produktojn.

Plendoj el fora Usono ...

La kreskanta populareco de la litovaj fromaĝoj eklevis tumulton en la usona merkato. En la faka gazetaro jam aperis indignaj deklaroj pro invado de litovaj fromaĝistoj. La eldonaĵo Cheese Reporter publikigis artikolon, en kiu la redaktoro Dick Groves akuzas Litovion pro tro malaltaj prezoj. Li miras, ke Litovio, kiu en 1991 tute ne eksportis al Usono, nuntempe okupas jam preskaŭ 7 % de la usona merkato de importitaj fromaĝoj. La aŭtoro premisas, ke tion influis nenature malgrandaj prezoj de litovaj fromaĝoj.

Donitaĵoj de la ministrejo montras, ke la averaĝa prezo de litovaj fromaĝoj vere estas preskaŭ duone malpli granda ol tiu de la italaj aŭ francaj. La litovaj eksportantoj asertas, ke la statistiko prisilentas la fakton, ke parton de francaj kaj italaj produktoj konsistigas ege multekostaj fromaĝoj, kun kiuj la litovaj ne konkuras. La prezo de la litovaj fromaĝoj kaj tiu de samspecaj importataj fromaĝoj el aliaj landoj diferencas nur je ĉ. 10 %.

... kaj el la najbara Latvio

Pro aplikataj malaltaj prezoj la najbaraj latvoj akuzas ne nur la entreprenistojn de la lakta industrio sed ankaŭ la komercistojn. La komerca kompanio “Vilniaus Prekyba” [vilnjaus prekiba], kies vendeja reto disvolviĝas en baltaj landoj, en la latva ĉefurbo Rigo komencis konstrui duan supervendejon, sed devis haltigi la laborojn, ĉar la urba magistrato suspendis jam eldonitan permeson.

La decidon oni motivis per tio, ke la loĝantaro de la urba distrikto, kie devis elkreski la supervendejo, ĝin ne deziras. Eĉ male: ili ekindignis, ĉar nuntempe vendejoj abundas en la distrikto. Reprezentantoj de la riga magistrato asertis, ke la permeso restas suspendita, ĝis kiam la opinio de la loĝantoj estos esplorita pli detale.

La aserto, ke vendejoj abundas, estas priridinda. Nuntempe la loko, dediĉita por la vendejo, estas dezerta kampo. Kelkaj vendejoj troviĝas, tamen nur ekster kelkkilometra radiuso. Do, la kaŭzoj estas aliaj. La ĝenerala direktoro de Vilniaus Prekyba, Ignas Staškevičius [staŝke:viĉus], opinias, ke en Latvio ekzistas certaj klanoj, kie entreprenoj estas kunligitaj kun la politiko kaj povas esti, ke postenuloj defendas la interesojn de tiaj strukturoj.

La latvaj entreprenistoj estas malkontentaj pro kreskanta eksporto de litovaj varoj. Post veno de la menciita litova kompanio en la latvan merkaton, importo de iuj litovaj varoj kreskis kelkoble. Nuntempe la kompanio en Latvio havas 23 vendejojn. La litova ambasadoro en Latvio, Petras Vaitiekunas [vajtekunas], substrekas, ke la agado de la litovaj entreprenistoj en Latvio ne estas unuflanka invado en la latvian merkaton. La vojo estu ambaŭflanka. Latvaj entreprenistoj devus esti pli agresemaj, por ke pligrandiĝu fluoj de latvaj varoj al Litovio. Dum la unuaj du monatoj de 2002 Litovio eksportis en Latvion varojn je 71 milionoj da eŭroj, dum estis importitaj latvaj varoj nur je 16,6 milionoj.

Ankaŭ aliaj litovaj kompanioj ofte suferas en Latvio arbitrecon de lokaj ŝtataj funkciuloj. Tamen tio nur provizore bremsas, sed ne haltigas efikon de merkataj leĝoj. La kompanio Vilniaus Prekyba ne intencas retiriĝi el Rigo. Se oni ne sukcesos ekmovi la konstruadon de la vendejo, la kompanio ekrealigos aliajn projektojn, ĉar ĝi havas en la latva ĉefurbo kelkajn aĉetitajn terparcelojn, taŭgajn por supervendejoj.

Antanas GRINCEVIČIUS
artikolo el Monato, de jaro 2002.


 

LITOVIO

Eblos pagi ankaŭ per eŭroj

La parlamento de Litovio decidis, ke ne nur lido (dum preskaŭ dek jaroj la sola enlanda valuto) estos oficiala valuto en la lando, sed ke samtempe ankaŭ eŭro estos ebla kiel kontanta pagilo. Kvitiĝi malkontante eblos per iu ajn devizo.

Tiajn ŝanĝojn precipe favoris hoteloj, kiuj ekhavos ŝancon akiri kvarstelan kategorion. Por tion atingi hotelo havu valutŝanĝejon, kio por etaj hoteloj estas malprofita afero. Spertuloj aldonas, ke veran avantaĝon el tio sentos ankaŭ entreprenoj, kiuj ne plu devos fari interŝanĝon de valutoj, pro kio antaŭe ili perdis sufiĉe grandajn sumojn. Ĝis nun entreprenoj unue devis ŝanĝi eŭrojn prunteprenitajn en bankoj al lidoj, ĉar nur per ili eblis interkvitiĝi; poste ili denove devis ŝanĝi lidojn al eŭroj kaj redoni al banko.

Tamen bankestroj rapidis klarigi, ke la parlamentaj korektoj ne signifas, ke tuj pagi per eŭroj estos ebla ie ajn. Tio devus esti ambaŭflanke dezirata. En kutimaj komercejoj pago per eŭroj estos praktike neebla. Komercaj centroj klarigis, ke la litovoj sufiĉe fidas sian propran valuton, kiu ekde februaro 2002 estis kunligita al eŭro per fiksa kurzo 1:3,4528, kaj neniam deziris pagi per eŭroj. Dume eksterlandanoj kutimas pagi per kreditkartoj.

Merkatspertuloj rimarkas, ke la liberigo iom malgajigis bankojn, kiuj perdos parton de siaj enspezoj pro la malampleksiĝo de valuta konvertado.

LAST
artikolo el Monato, de jaro 2002.


 

POLLANDO

Eksporto nur al Okcidento

Du trionoj de la pola eksporto konsistas el varoj kaj servoj por la Eŭropa Unio (EU). El ciferoj de GUS, la ĉefa pola statistika oficejo, videblas ke Pollando ne havas alian notindan vendomerkaton.

De multaj jaroj la komerca saldo de Pollando kun EU estas deficita. Dum la unua duono de la jaro 2002 Pollando importis je tri miliardoj da eŭroj pli ol ĝi eksportis. Tamen la pola eksporto kreskas pli rapide ol la importo. Eĉ pli gravas ke la importoj el EU estas, krom konsumvaroj, duonproduktoj kaj teĥnologioj ege necesaj por la disvolvo de la pola ekonomio. La periodo de inundo de la pola merkato per varoj de malalta kvalito estas jam pasinta.

Dum la lasta jardeko EU-landoj translokis parton de sia produktado al Pollando kaj tio plibonigis la pagbilancon. Plia plibonigo dependas de la investadoj flanke de EU en Pollando. En tiu kampo la situacio dum la lastaj monatoj de 2002 tre malpliboniĝis, ĉefe pro politikaj decidoj de la registaro de la ĉefministro Leszek Miller, kiuj ŝajnas bremsi la privatigadon en la pola ekonomio.

Ekspansio de EU al la pola merkato ne ĉiam ligiĝas kun konkurado kontraŭ la pola entreprenistaro. Iuj varoj, ekzemple vinoj kaj fruktoj, ne estas produktataj en Pollando kaj oni estas devigata ilin importi. Kontraŭe, timiga estas la falo de vendoj de aŭtomobiloj produktataj en Pollando, ĉar la falo de vendoj de aŭtomobiloj importitaj estas malpli alta.

Ĝis la fino de 2002 la deficito en la komerco kun EU devos malgrandiĝi, ĉefe danke al la kresko de eŭro kompare kun pola zloto. Ankaŭ plivigliĝo de la EU-ekonomio apogos la polan eksporton. Aliflanke, en la agrokultura merkato la situacio malpliboniĝos, ĉar Rusio, la tradicia importanto de greno, nun estas memsufiĉa.

La nunaj cirkonstancoj estas senprecedencaj, ĉar en Pollando en la jaro 2002 la inflacio estas malpli alta ol en EU, kaj estas ŝanco ke la prezoj de polaj produktoj kreskos malpli rapide ol de tiuj el okcident-eŭropaj landoj. Kun samtempa falo de zloto kontraŭ eŭro, tio signife plibonigus la polan konkurenckapablon.

Stanisław ŚMIGIELSKI
artikolo el Monato, de jaro 2002.


 

ĈINIO

Funebra ekonomio iĝas krima monopolo

En grandaj ĉinaj urboj al funebrulo kiu portas florkronon aĉetitan ekstere, estas malpermesate eniri la ejon por la funebra ceremonio. Oni povas aĉeti tion nur de la funebroservo.

En privata vendejo de funebraĵoj la plej delikata krono estas vendata kontraŭ 70 ĝis 80 juanoj (1 juano = ĉ. 0,14 eŭroj), sed la funebroservo vendas samkvalitan kronon por 200 ĝis 300 juanoj. Ĉiutage ĝi almenaŭ forvendas 150 tiajn. Se ĉiu krono mezume havas vendoprezon de 200 juanoj, nur per funebraj kronoj la servo en unu tago akiras ĉ. 20 000 juanojn da profito. En unu jaro la profito je tio atingas pli ol kvar milionojn da juanoj.

La ĉinoj jam plendas, ke en hospitalo naskokosto estas tro alta, kaj ili nun ekkonscias, ke ankaŭ por mortinto ili devas elspezi tre multe da mono. Laŭ raporto de ĵurnaloficejo, nun en iuj grandaj urboj tombo de mortinto estas pli kosta ol domo de vivanto. Tombo el marmoro, kun areo de nur unu kvadrata metro, estas ludonata por 70 jaroj kontraŭ lupago de 40.000 ĝis 60.000 juanoj. En Kantono, urbo en suda Ĉinio, kie estas bona ekonomia situacio, konstrukosto de plej luksa tombo estas pli ol 400 000 juanoj. Negocisto el tiu urbo, kiu produktas kaj vendas cindro-urnojn, antaŭ nelonge publike konfesis, ke la superprofito de tre altpreza urno ofte povas esti dekoblo.

Giganta merkato

De multaj jaroj la ĉina ministrejo pri civila administrado speciale traktas pormortintajn aferojn. Statistiko de tiu ministrejo montras, ke en la jaro 2000 en Ĉinio estis 8 milionoj da mortintoj. El tiuj, 3,73 milionoj estis kremaciitaj. Eĉ se oni kalkulas laŭ malaltnorma funebrokosto de po 1000 juanoj, ekzistas merkato de ok miliardoj da juanoj.

La funebra ekonomio iĝis monopola ekonomio. Malantaŭ tiu monopolo estas korupteco. La novaĵ-agentejo Xinhua, la plej aŭtoritata liveranto de novaĵoj en Ĉinio, en aprilo 2000 informis, ke en la pasinta jaro nur en la Zhejiang-provinco la prokurorejo persekutis 16 personojn de la tutprovinca funebroservo rilate al 11 krimagoj. Inter tiuj dek estas estroj de registaraj instancoj aŭ organizoj.

MU Binghua
artikolo el Monato, de jaro 2002.


 

ĈEĤIO

Konsekvencoj de ekonomiaj transformoj

Post 12 jaroj da reformoj la efikeco de la ĉeĥa ekonomio ne signife transpaŝas la nivelon atingitan en la jaro 1989. Dume malboniĝis la pozicio de la lando en internacia komparo kaj malkreskis eĉ la nivelo de t.n. socia konsumo.

La registara ekonomia politiko antaŭ 12 jaroj malhavis koncepton, bazitan sur profunde ellaborita analizo de la evoluo de la nacia mastrumado kaj prognozo rilate al aspektoj materialaj, energiaj, investaj, esploraj, kapitalaj, laboraj, teritoriaj, komercaj kaj socialaj. Elirpunkto por orientiĝo de la ĉeĥa ekonomio devis esti ankaŭ klare strukturita vido bazita sur pli bona uzo de la ekonomiaj iloj.

Bone ellaborita projekto ...

Tamen estis tia koncepto. Pri ĝi okupiĝis Prognoza Instituto en la 80aj jaroj. Oni proponis la necesajn strukturajn ŝanĝojn por atingi pli altajn laborproduktivecon, kvaliton kaj efikecon. Samtempe kun ĉi tiu studo oni komencis diskuton pri tuta aro da reformaj paŝoj, kiujn la tiama stato de la ĉeĥa ekonomio postulis. Krom intervenoj en mastruman meĥanismon tio rilatis al struktura manovro, malpezigonta la ekonomion kaj direktonta ĝin de malintensaj fontoj de disvolvo al pli sciencteknika disvolvo.

Temis pri limigado de multaj branĉoj kiel metalurgio, elterigado de ercoj kaj hejtaĵoj, amasa kemio, produktado de cemento, ktp, sed ankaŭ de peza maŝinkonstruado. Male estis evoluigota produktado de preciza maŝinkonstruado, elektroniko, komputiko, altkvalitaj materialoj, prefabrikaĵoj kaj luksaj produktoj. Strukturaj ŝanĝoj devis trafi ankaŭ la nutraĵindustrion. Tiuj strukturaj ŝanĝoj devis esti tre akraj en la prognozita periodo de la jaroj 1990-2010.

... sed oni ne uzis ĝin

La plene pravigita modernigo de la strukturo post la jaro 1990 estis efektivigata sole helpe de sovaĝa aktiviĝo de la merkato kaj rigora konkurenca batalo. Oni strebis nur al la plej rapida transformo. La ekonomiaj ŝanĝoj ne havis sufiĉan institucian kaj leĝan kadron. La tuta procedo perdis reguligitan karakteron, alportis grandan ekonomian malekvilibron kaj sociajn sekvojn. El tio originas la historio de la ĉeĥa specifaĵo “tunelado” (granda disŝtelado de etaj investantoj kaj ŝparantoj fare de proprietuloj aŭ pintaj estroj de proprietpartoj).

La rapida liberaligo elvokis altan inflacion. Tio kaŭzis, ke kreditoj estis tro multekostaj kaj financaj rimedoj por entreprenoj tre limigitaj. Malfermo de la interna merkato por importo limigis la amplekson de la enlanda postulado kaj la rendimenton de la enlanda produktado de konsumvaroj kaj nutraĵoj. Ankaŭ la disfalo de Ĉeĥoslovakio negative influis la situacion.

Privatigado kiel nur ŝanĝo de proprieteco ne povis alporti kreskon de efektiveco. Okazis nur havaĵrenverso sen determino de la strategia funkcio de la ŝtato, plurismo de proprietoformoj, leĝa protekto kaj kontrolo de la tuta procedo. Investaj fondusoj aĉetis proprietpartojn sen konkreta imago pri la estonto de la akirita entrepreno. Problemaj privatigaj kreditoj malstrukturis la bankan sistemon. Montriĝis, ke kriterio de la privatiga procedo devis esti efektiva plenumo de proprietorajtoj, kio alportus restrukturadon kaj sanigon de entreprenoj anstataŭ de ilia senbrida disvendiĝado je ofte tre malaltaj prezoj.

Lerni el pasinteco

Multaj eksterlandaj ekonomikistoj prijuĝas la trapason de la transformoj en meza kaj orienta Eŭropo negative. Ili atentigas, ke kreskas en la landoj de la estinta sovetia bloko la kvanto de homoj sub la limo de malriĉeco. La evoluo en Ĉeĥio ne kondukis al la dezirata pliboniĝo de la ekonomia strukturo. Pliboniĝo de iuj indicoj (ekologiaj sekvoj, konsumo de energio) estiĝis en konekso kun la ekonomia stagnado. Tuta vico da perspektivaj branĉoj malaperis. Malkresko de okupateco estas sekvo de tiuj spontaneaj strukturaj ŝanĝoj. Al tiu ekonomia strukturo ankaŭ mankas ligo kun la ekonomia evoluo en eksterlando.

Nun staras la demando kiel korekti la erarojn de antaŭaj registaroj. La kadron por apliko de ekonomiaj iloj devus en struktura politiko krei ŝtataj celaj programoj. Komenci laboron en tiuj strategiaj programoj devus centraj organoj, ekzemple ministrejoj. Ankaŭ aro da okcidenteŭropaj landoj uzas metodojn de strategia direktado. Sen ili ne estos eble elteni la senĉese pli grandan konkurencon. Tio estas tasko de la nuna ĉeĥa registaro.

Josef MENDL
artikolo el Monato, de jaro 2002.


 

POLLANDO

Laboro tro multekosta

En Pollando, la kostoj ligitaj kun laboro estas plej altaj kompare kun tiuj en aliaj ŝtatoj de mezorienta Eŭropo. Sekve, okcidentaj kompanioj lokas siajn kapitalojn en najbaraj landoj. Tiel komencas nun fari ankaŭ la polaj entreprenoj.

La pola ekonomio ĉesas esti konkurenckapabla. Kiel rimarkigas same polaj kiel alilandaj ekonomikistoj, unu el la ĉefaj kaŭzoj estas kreskado de laborkostoj por la entreprenoj. Pagoj por diversaj sociaj asekuroj kaj fondusoj, elspezoj ligitaj kun la sekureco kaj higieno de laboro kaj la kostoj de la kuracistaj liberigoj formanĝas tro da mono el la entreprenaj buĝetoj.

En Pollando de preskaŭ dek jaroj senprokraste kreskas la ŝarĝoj je laboro. Dum tiu periodo impostoj kaj diversaj kotizaĵoj je salajroj kreskis de ĉ. 50 % ĝis preskaŭ 90 % de la salajro. Ekonomikistoj el la centro Adam Smith kalkulis ke nun el ĉiu zloto (ĉ. 0,30 eŭro/dolaro) kiu venas al la monujo de laboristo, la labordonanto devas doni al la ŝtata kaso ankaŭ duan sumon egalan al preskaŭ unu zloto. Pro altaj kostoj de laboro lige kun la malfacila situacio en la monda merkato la labordonantoj estas devigataj serĉadi ŝparojn. Ili do limigas investojn kaj malpligrandigas laborigon.

Plej multekostaj en la regiono

En Pollando la kostoj de unu laborhoro estas daŭre malpli grandaj ol en Eŭropa Unio – sepoble malpli ol en Germanio – sed ili estas la plej altaj en mezorienta Eŭropo.

En Ĉeĥio aŭ en Hungario la meza monata salajro estas konstateble pli malgranda ol en Pollando, kaj la indikilo de la malneta nacia produkto kalkulita je unu loĝanto estas ege pli granda. En la jaro 2000 la mezuma salajro en Pollando atingis 480 usonajn dolarojn. En Ĉeĥio tio estis proksimume 380 kaj en Hungario 340 dolaroj. Tio, kaj ankaŭ la pli alta laborproduktiveco, igas tiujn landojn popularaj inter eksterlandaj investantoj.

Dum en Pollando en la jaro 2001 la valoro de alilandaj investoj malpligrandiĝis, en Ĉeĥio kaj Hungario pligrandiĝis. Nun je unu mezuma polo estas 800 dolaroj de fremda investado, sed je unu ĉeĥo aŭ hungaro pli ol 2000 dolaroj.

Merkato en Oriento

Recesio kaj falanta konkurenckapablo okazigas, ke ĉiam pli da polaj firmaoj serĉas lokojn por siaj entreprenoj ekster Pollando. Ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj polaj entreprenistoj volonte investadis en Okcidento, sed nun ili preferas Orienton. Ĝis la jaro 1997 65 % de la polaj eksterlandaj investoj estis en Okcidento, nun 80 % estas lokitaj en orientaj merkatoj. Polaj entreprenistoj pli volas merkatojn en Rusio, Ukrainio, baltaj landoj, Belorusio, sed ankaŭ en Ĉinio kaj Hindio, ĉar tie estas malmultekosta laborforto kaj grandega merkato.

En Oriento siajn fabrikojn havas jam gigantoj de la monda industrio kiel Coca-Cola, Volvo, Fiat, Philips k.a. Polaj firmaoj deziras aliĝi al ili, ĉar la ĉeesto de la gigantoj, signifas, ke tiuj merkatoj iĝas daŭre pli sekuraj. Tiel faras i.a. jenaj polaj firmaoj: Animex (unu el la plej grandaj viando-firmaoj), Inter-Groclin (seĝoj, ankaŭ por aŭtomobiloj) kaj Forte (fabriko de meblaro). Jam baldaŭ sian fabrikon en Rusio planas konstrui Atlas, la pola gvidanto de gluoj por glazuro kaj terakoto.

Pri la altaj laborkostoj en Pollando atestas ankaŭ la fakto, ke multaj firmaoj mendas produktojn ĉe orientaj partneroj kaj poste importas tiujn produktojn hejmen. Malgraŭ tio, ke estas kostoj de transportado, tiu reciproka kunlaborado valoras por ambaŭ flankoj, la pola kaj la orienta.

Stanisław ŚMIGIELSKI
artikolo el Monato, de jaro 2002.


 

JAPANIO

Novtipaj kafejoj prosperas

La Starbucks-kafejoj originas el Usono. La unua tia japana kafejo malfermiĝis en Ginza, la komerca kvartalo de Tokio, en la jaro 1996. Nun estas ĉ. 260 kaj ankaŭ ĉenoj de similaj kafejoj pliampleksiĝas.

Jam ekzistis kaftrinkejoj, sed Starbucks popularas inter junulinoj pro sia ŝika interna dekoracio kaj – malsame al kutimaj kafejoj – malpermeso de fumado.

IGARASI Takeo
artikolo el Monato, de jaro 2002.

>


 

LITOVIO

Ŝuldanta leporo

En la litova urbo Kaunas iun vendredan posttagmezon surstrate aperis homgranda leporo, kiu surhavis ŝildon “Mi ŝuldas”. Tiu neatendita gasto intencis viziti kelkajn entreprenojn de la urbo, kies totala ŝuldo atingas ĉirkaŭ 145.000 eŭrojn.

Leporo estas tute nova maniero por enkasigi ŝuldojn. Tion iniciatis dekjara kompanio Gelvora, certa pri efiko de tiu metodo. Leporo simbolas timon kaj malkapablon kaj informas la socion pri maltaŭga konduto de la ŝuldanto kaj lia maldeziro plenumi akceptitajn devojn.

Komence la leporo devos vizitadi ŝuldantajn entreprenojn, ne nur en la dua litova urbo Kaunas, sed ankaŭ tra la tuta lando. Poste ĝi aperos ankaŭ ĉe ŝuldantaj loĝantoj.

Onidire nun en Litovio diversaj entreprenoj unu al alia ŝuldas ĉirkaŭ ses miliardojn da eŭroj. Por la nova servo Gelvora de sia klientaro petas inter 4 kaj 20 % de la enkasigita sumo. Pri la servo vigle ekinteresiĝis kompanioj, kiuj liveras diversajn komunumajn servojn por loĝantoj kaj kiuj plendas pri kreskantaj ŝuldoj.

LAST
artikolo el Monato, de jaro 2002.


 

LITOVIO

Telefonmonopolisto malprosperas

La plej malpopulara finno en Litovio estas Tapio Paarma, la estro de Lietuvos Telekomas (LT), la litova telefonkompanio.

Jam plurfoje homoj amasiĝis antaŭ LT-ejo por esprimi malkontenton kontraŭ la senĉesa altigo de la telefontarifoj. LT, havante la ekskluzivan rajton ĝis la jaro 2003 esti la unusola liveranto de fiksita telefona kunligo, ekstreme uzis tiun rajton. La litova ĉefministro Algirdas Brazauskas konsterniĝis, kiam en la komenco de la 21a jarcento litovanoj komencis amase rifuzi telefonservon, ĉar ili ne plu kapablis ĝin pagi.

Severaj altiĝoj de la tarifoj puŝis la entreprenon en malfavoran situacion. En la unua duono de la jaro 2002 la enspezoj malkreskis je 8,2 %. Pri la malkontentiga situacio sinjoro Paarma akuzis la konkurantojn – la entreprenojn de la poŝtelefonaj kunligoj. Tiuj entreprenoj jam superas LT laŭ kvanto de klientoj. En la fino de junio poŝtelefonon uzis 35 % de la litovoj; dum la fiksitan kunligon 30,6 %. Dum unu jaro LT perdis 10,1 % de sia klientaro, t.e. ĉirkaŭ 120 000 abonantojn. Spertuloj supozas, ke la klientaro daŭre malkreskos, ĉar estas lanĉitaj novaj planoj por plialtigo de la tarifoj.

Malgraŭ tio la estro de LT supozas, ke dum dua jarduono la enspezoj falos nur je 3 %. Notindas, ke prognozoj de la kompaniaj rezultoj jam antaŭe fiaskis. Meze de 2001 Paarma prognozis, ke lia jara enspezokresko atingos 5-10 %. Poste la prognozoj malaltiĝis ĝis 3-5 %. Reale la enspezoj pasintjare kreskis nur je 1,9 %. Antaŭ tri monatoj li asertis, ke la enspezoj de 2002 estos pli grandaj ol lastjare; tamen nun li ŝanĝis sian opinion.

Malprosperas ankaŭ la servo de fiksita telefonkunligo de la najbaraj landoj. La enspezoj de la latva telekomunika entrepreno dum la unua jarduono de 2002 malaltiĝis je 0,7 %, kaj tiu de la estona je 9 %.

LAST
artikolo el Monato, de jaro 2002.


http://www.eventoj.hu/steb/ Reen al la antaŭa paĝo!