de Klaus SCHUBERT

La interlingvo de DLT

fonto: http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_dlt2.htm


Jen sufiĉe interesa dokumento el la projekto DLT. Ĝi certe ne plu estas tute aktuala, ĉar laŭ miaj scioj fine de la projekto la uzata interlingvo aspektis pli tia, kia norma Esperanto, ol malsupre priskribita. Sed malgraŭ tio la teksto donas bonan ŝancon vidi la problemojn rilate la strukturon de interlingvo en pontlingva tradukilo. [Pejno Simono]

ENKONDUKO

1. Kio estas DLT?

Ni per ĉi tio petas vian kunlaboron en la projekto DLT. Oni sufiĉe multe skribis pri ĝi en la esperanta revuaro, sed por ke vi havu ĉemane aktualajn informojn rekte el la fonto, ni ŝatus tamen ĉi tie tre koncize ripeti la bazajn faktojn pri DLT.
DLT estas mallongigo de "Distribuita Lingvotradukado". La nomo estas origine pripensita en la angla lingvo ("Distributed Language Translation"), kaj se oni ne strebus uzi la saman mallongigon ankaŭ en Esperanto, pli trafa traduko eble estus "Malcentra traduksistemo".
DLT estas esplora kaj evoluiga projekto de la nederlanda programara entrepreno BSO (Buro voor Systeemontwikkeling 'Buroo por sistemevoluigo') en Utrecht. La projekton grave subvencias la nederlanda Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj. DLT nun havas dekon da konstantaj kunlaborantoj, lingvistojn kaj informadikistojn. La celo estas konstrui komputan sistemon, kiu tradukos informajn (do ne beletrajn) tekstojn el unu homa lingvo tra interlingvo en alian homan lingvon. Kontraŭe al aro da konkurencaj projektoj oni en DLT elektis por la rolo de interlingvo homan lingvon kaj ne iun artefaritan simbolstrukturon. Tiu interlingvo estas Esperanto. Necesis iomete adapti Esperanton al tiu nova rolo. Pro tio ni distingas inter Esperanto kaj la Interlingvo de DLT, mallonge nomata IL. Ĉi tiu enketo temas pri la IL.
Jam nun en la industriaj landoj kreskas retoj por komunikado per komputiloj. Tiuj retoj nomiĝas teletekstaj, videotekstaj, ekrantekstaj k.s. Oni povas per ili sendi tekstojn kun informoj, cirkuleroj, leteroj ktp. aŭ al difinita ricevonto aŭ al ĉiu abonanto de la reto, kiu deziras ĝin legi. En tre skiza maniero esprimite, DLT estos sistemo kiu komplementos ĉi tiajn retojn per la ebleco legi tekston en alia lingvo ol tiu, en kiu la sendinto entajpis ĝin.
La traduksistemo DLT estis skizita kun tiu ĝenerala ideo de komputilkomunikaj retoj, kiuj ja esence multe similas al la tradiciaj teleksaj kaj telegrafaj retoj. La ĝenerala ideo de DLT estas, ke la tradukproceso okazu dise en du lokoj (pro tio la nomo "distribuita"), nome en unu komputilo ĉe la sendanto kaj en alia ĉe la ricevanto. Oni imagas malgrandajn, surtablajn komputilojn kaj do ne grandan centran tradukgiganton. Dum la sendado de unu loko al la alia la teksto aperu en formo kiu estu kiel eble plej
En la nuna fazo de la projekto ni laboras nur pri unu lingvoparo. Ni celas traduki de la angla al la franca. Sed tio nur estas la unua paŝo. DLT estas konceptita kiel multlingva sistemo. Ĉiu teksto devas principe esti tradukebla al ĉiu lingvo, kiu estas en la sistemo. Oni do devas bone pripensi, en kiu formo sendi la tekston, ĉu en la origina lingvo, ĉu en la interlingvo, ĉu en lacela lingvo. Se oni sendas en la origina lingvo, la komputilo de la ricevanto devas esti ekipita por traduki el ĉiuj eblaj originaj lingvoj de la sistemo en tiun celan lingvon, kiun la kliento elektis. Se oni sendas en la cela lingvo, la efiko estas eĉ pli malŝpara: Oni devas traduki tuj ĉe la sendanto en ĉiujn lingvojn de la sistemo kaj pagi sendadon por ĉiu el ili, sendepende de la demando ĉu iam iu legos la tekston en ĝuste tiu aŭ tiu alia cela lingvo. Do oni sendu en la interlingvo. Se oni faras tiel, oni bezonas traduki ĉe la sendanto nur en unu lingvon, sendi nur en unu lingvo, kaj traduki ĉe la ricevanto nur el unu lingvo. La interlingvo tiel estas la pivoto de la tuta sistemo.
Alia esenca principo de DLT estas, ke ĝi ne celas esti tutaŭtomata. Oni nuntempe en faka medio ĝenerale samopinias pri tio, ke tutaŭtomata tradukado ne eblas. En DLT do, samkiel en kelkaj aliaj sistemoj, oni antaŭvidas duonaŭtomatan funkciadon. Oni uzos la scion de la homo, kiu laboras per la sistemo, nome de tiu persono, kiu entajpas la tekston. Dum la entajpado ekde la unua vorto okazos tradukado al la IL. Kiam en tio aperos io, kio ne estas aŭtomate solvebla, sur la ekrano de la komputilo aperos demando kun alternativaj respondoj, el kiuj la homo elektu unu. Tiu demando estos en la sama lingvo, kiel la entajpata teksto, tiel ke do la "helpanto" de la sistemo ne bezonos mem scipovi fremdan lingvon, sed ja devas kompreni la tekston. La demandoj estos tiaj, ke oni ne bezonas havi fakajn sciojn pri gramatiko aŭ lingvistiko por respondi.

2. La rolo de Esperanto

La interlingvo de DLT estas Esperanto. Estas do ĝia tasko esti kiel eble plej plutradukebla, kompakta kaj legebla. Legebla Esperanto estas per tio, ke ĝi estas homa lingvo, dum la interstrukturoj, prieksperimentataj en aliaj komputaj tradukprojektoj, ofte estas malfacile malĉifreblaj simbolĉenoj kun parentezoj, ciferoj kaj mallongigoj. Kompakta Esperanto estas jam pro tio, ke ĝi estas lingvo. Informoj esprimitaj per nelingvaj simbolsistemoj kutime estas multoble pli longaj ol tekstoj en normala lingvo. Esperanto cetere estas aparte kompakta ankaŭ en certa teĥnika senco. Por la efektiva sendado oni devas transformi lingvan tekston en kodon. Pro la aglutineco de Esperanto eblas kodigi esperantan tekston ne politere, sed pomorfeme, kio estas multe pli konciza.
Facile plutradukebla Esperanto estas en alta grado pro ĝia forma klareco. En Esperanto (preskaŭ) ĉiam estas evidente, al kiu vortklaso apartenas vorto, sen ke oni devus studi kie en la frazo ĝi aperas kaj kiuj vortoj staras kun ĝi. En Esperanto oni (preskaŭ ĉiam) povas distingi subjekton de objekto sen konsideri ilian pozicion en la frazo. Sed oni ankaŭ en Esperanto ne ĉiam per formaj rimedoj (do sen homa scio pri tio, kio estas verŝajna laŭ enhavo) povas konkludi, al kiu vorto rilatas prepozicia sintagmo. Ekzemple en la frazo Mi vidis lin sur ŝipo ne estas klare, ĉu mi estis sur ŝipo kaj vidis lin (kiu eble staris sur la kajo), aŭ ĉu li estis sur la ŝipo kaj mi vidis lin de iu neindikita loko.
Pro tiuj preskaŭoj kaj aparte pro la restanta malklareco, kiu ne ĝenas homojn, uzantajn la lingvon, sed kiu malfaciligas la perkomputilan analizon de frazoj, oni aplikis al Esperanto aron da modifoj, kiuj igos ĝin pli taŭga por la funkcio kiel interlingvo en DLT. Ni ne celas per tiuj modifoj ŝanĝi Esperanton, sed nur uzas ilin por nia interlingvo, kiu, kiam funkcios la sistemo, ne estos videbla por iu ajn uzanto. Ni konscias, ke la bezonoj de lingva strukturo estas malsamaj por lingvo uzata de homoj kaj lingvo uzata per komputiloj. Por emfazi tiun distingon, ni uzas por la interlingvo de DLT apartan nomon. Ni kutime nomas ĝin per la mallongigo IL.
Pri la principoj, laŭ kiuj estis konstruita la IL, temos la venonta alineo. Ĉi tie tamen eble utilas ankoraŭ kelkaj frazoj pri la speco de modifoj faritaj en Esperanto por krei la IL-on. Homa lingvo estas sistemo de simboloj, kaj tiuj simboloj havas formon kaj enhavon. La gramatiko studas ambaŭ flankojn de la lingva signo, sed estas tre fekunda principo, ke oni tenu la du flankojn aparte, ke oni do ĉiam klare certu kaj evidentigu, ĉu oni parolas pri forma aŭ pri enhava kategorio. Tio estas konata principo, kiu speguliĝas en la distingo inter sintakso kaj semantiko. Bonvolu noti, ke la modifoj en la IL preskaŭ ĉiuj celas atingi pli grandan sintaksan klarecon, do ke temas pri la konkludoj, kiujn oni povas fari pri la strukturo de frazo sen konsideri ĝian enhavon. Nur kelkaj malmultaj el la modifoj, kiujn priskribas la ĉi-kuna teksto "Diferencoj inter Esperanto kaj la IL", okazis pro semantika kaŭzo. En tiuj kazoj temas pri tre kruda semantika distingo en funkciaj vortoj. La fajnaĵoj de la semantiko apenaŭ ludas rolon en la temaro, pri kiu ni nun enketas.
Alia speco de laboro farenda por DLT estas sistema kreskigo de la vortprovizo. Tio necesas aparte sur la tereno de faka lingvaĵo. Fakte temas ĉefe pri terminoj, kiujn oni devas abunde fiksi por la IL. Ĉi tiu bezono ne rezultas el ia eventuala nesufiĉeco de Esperanto, sed ĝi estas kutima bezono ankaŭ de etnaj lingvoj. Pri ĉi tiuj ampleksigoj de la lingvo ĉi tie ne eksplicite temas, sed la demandoj pri vortfarado ja rilatas interalie al terminkreado.

3. La principoj laŭ kiuj estas konstruita la IL

La celo de la sintaksaj modifoj en la IL estas atingi, ke ĉiu frazo en la IL havu nur unu strukturon, kaj ke do ne eblu sintaksa plursenceco (ankaŭ nomata sintaksa ambigueco). Strukturon oni povas priskribi esence laŭ du manieroj: Aŭ oni priskribas la specon de la elementoj (t.e. do de la vortoj), aŭ oni priskribas la rilatojn inter la elementoj. En Esperanto, kaj do ankaŭ en la IL, la speco de vorto estas evidenta: aŭ ĝi portas identigan morfemon de unu el la kvar produktivaj vortklasoj verbo, substantivo, adjektivo kaj adverbo, aŭ ĝi estas en la listo, kie por la tricento da funkciaj vortoj estas indikita la vortspeco (prepozicioj, pronomoj ...). Do estas pli interese studi la rilatojn inter la vortoj. Verbo, ekzemple, povas havi ĉe si subjekton, objekton, predikativon ktp. IL-frazoj devas esti unusencaj en tiu signifo, ke ĉiam estu klare, kiu vorto rilatas al kiu alia vorto kiel subjekto, komplemento aŭ io tia. Strebante al tio, ni celas al facila tradukebleco.
Aliflanke la IL tamen ankaŭ estu legebla kaj kompakta. La ŝanĝoj, kiuj celas al sintaksa neambigueco, do rajtas nek konsiderinde longigi la frazojn per aldono de, ekzemple, strukturpriskribo en la formo de arbostrukturo (pro kompakteco), nek malproksimigi la tekston pli ol nepre necese de normala Esperanto (pro legebleco). La postulo de legebleco implicas plian postulon, nome la rimedoj uzataj por neambiguigi la strukturon de IL-frazo devas esti lingvaj rimedoj, do ne ciferoj, simboloj, parentezoj aŭ io tia.
Oni notu, ke la postulo de legebleco estas esenca pro du nepre gravaj kaŭzoj. Unue sistemo kiel DLT estas treege kompleksa kaj ampleksa interplektaĵo de programoj, gramatikoj, vortaroj, sciobankoj ktp. Tian sistemon necesas vartadi, ĝisdatigadi kaj kreskigadi. En tiu proceso estas decide grava avantaĝo, se la portanto de ĉiuj informoj, la IL, estas legebla. Ĉiu persono, kiu regas Esperanton, sed ne jam laboris en DLT dum aro da jaroj, povu post mallonga enkonduko legi IL-tekstojn. Due ni trovis, ke la tuta manipulado de signifoj per avangardaj komputaj teĥnikoj kiel semantika verŝajnokalkulo, artefarita inteligento k.s. plej praktike okazu en la IL. Tio signifas, ke ne necesas starigi apartan sciobankon por ĉiu nova lingvo, sed "nur" unu por la tuta sistemo. Tio premisas, ke la IL kiel portanto de la tuta konstruo estu kiel eble plej proksima al normala Esperanto. La leksikografoj de DLT, devas juĝi trafajn tradukojn el kaj al etnaj lingvoj surbaze de sia multjara sperta kono de Esperanto. Tian sperton oni ne povas akiri en artefarita simbolsistemo dum kvarsemajna rapidkurso. Proksimeco al Esperanto do estas esenca postulo por la IL.
Tiuj modifoj, kiuj malgraŭ ĉi ĉio ja estas necesaj en la IL, do uzas laŭeble lingvajn rimedojn. Vi vidas en la ĉi-kuna priskribo de la diferencoj afiksojn, faritajn el esperantaj vortoj, novajn afiksojn kaj novajn vortojn, kiuj laŭeble integriĝas en la sistemon de la esperanta gramatiko. La uzataj vortoj kaj morfemoj eĉ ne estas inventaĵoj de la DLT-laborgrupo. Ili plejparte estas ĉerpitaj el ŝanĝoprojektoj kaj reformplanoj publikigitaj kun la intenco "plibonigi" Esperanton. Multaj el ili estas troveblaj en Plena Ilustrita Vortaro aŭ en la malgrande presitaj tekstoj en Plena Analiza Gramatiko. Tiujn ŝanĝoproponojn la esperanta lingvokomunumo grandparte ne akceptis. Ili ofte ne taŭgas por homa lingvo, sed kelkaj el ili ja taŭgas por komputa lingvotraktado.
Tamen ni ankaŭ jen kaj jen forlasis la principon de lingvaj rimedoj, ĉefe per enkonduko de la ekstra spaco. Ĉar ĝi estas eksterlingva rimedo, ni ne inkluzivis ĝin en la ĉi-kunan priskribon de la diferencoj inter Esperanto kaj la IL. Ni do klarigu ĝin ĉi tie. En la supre uzita esperanta ekzemplo Mi vidis lin sur ŝipo la problemo estas, ke oni ne klare scias, al kiu vorto apartenas sur_ŝipo, nome ĉu ĝi rilatas al lin aŭ ĉu al vidis, do ĉu li estis sur la ŝipo, aŭ ĉu la vidado okazis tie. En la IL ni distingas tiujn frazojn per ekstra spaco:
Mi vidis lin sur la ŝipo.
Mi vidis lin  sur la ŝipo.
La aŭtomata analizo procedas jene: Kiam prepozicio estas renkontata, ĝi estas ligata al la plej proksima vorto, al kiu ĝi povas rilati, do lin. Se estas renkontata antaŭ la prepozicio ekstra spaco (do krom la normala spaco, kiu dividas la vortojn), unu ebleco alligi la prepozicion estas transsaltata, kaj la vorto estas ligata al la dua ebla vorto, do vidis. Sintaksteĥnike parolante, la spaco do markas la finon de la sintagmo, en kiu oni estas, tiel ke al la vorto, kiu estas ĉefa en la ĵus analizita sintagmo, nenio plu povas rilati.
Similan, sed tamen iomete alian rolon la spaco havas, kiam temas pri elipsaj sintagmoj. En la frazo
Ni vendis grandajn  kaj malgrandajn tubojn.
la ekstra spaco antaŭ kaj diras, ke la atributo antaŭ ĝi (grandajn) estas elipsa, do ke ĝi rilatas al la substantivo en la sekvanta sintagmo kaj ke do ne venos substantivo en ĉi tiu sintagmo.
La spaco estas elektita por ĉi tiu funkcio pro du kialoj. Unue ĝi ne multe ĝenas la legadon, do kvankam ĝi estas nelingva rimedo, ĝi apenaŭ misformas la frazon (legebleco). Due - tio denove estas teĥnika kaŭzo - la spaco ĉiukaze estas la plej ofta signo en teksto kaj do ricevos la plej mallongan kodon (kompakteco). La ekstra spaco aldonos do kiel eble plej malmulte al la longeco de (kodita) frazo.

4. Estonta laboro pri la IL

Ni dissendas ĉi tiun enketon en momento, kiam la gramatiko de la IL ankoraŭ ne estas definitive fiksita. Ni intence elektis ĉi tiun momenton, por ke vi havu okazon per via kritiko kaj viaj ideoj efektive influi la finan formon de la plej juna ido de Esperanto.
Pro tio eble utilas, ke ni mallonge skizu por vi nian laborplanon rilate al la IL. En la nuna stato estas fiksita la ĉefaj trajtoj de la gramatiko de la IL plus la plej multaj detaloj. Ni ankoraŭ ne fiksis la definitivan version de la regularo pri vortfarado (morfologio, vortgramatiko), ni ankoraŭ ne aŭtomatigis la analizon de elipsaj frazkunordigoj kaj do ankoraŭ havas eblecon decidi, ekzakte kiajn elipsojn permesi en la IL (frazsintakso), kaj ni ankoraŭ ne finokupiĝis pri tekstgramatiko, pro kio ankoraŭ ne estas decidita la grado de libereco permesenda en la vortordo (frazsintakso kaj tekstgramatiko).
Pri ĉi tiuj demandoj ni okupiĝos en junio, kaj la definitiva finpoluro de la tuta IL-gramatiko okazos proksimume en septembro 1986. Viaj komentoj do estos plej efikaj, sed vi sendos ilin kiel eble plej baldaŭ.

5. Kie legi pri DLT

En la paperoj, kiujn ni sendas kun ĉi tiu enketo, ni ne povas informi pri ĉiuj detaloj de la tuta projekto DLT, kvankam niscias, ke ankaŭ la lingvistikaj kaj informadikaj demandoj, kiuj ne rekte rilatas al Esperanto kaj la IL, interesas multajn el vi. Ni tial ŝatus indiki al vi la ĉefajn fontojn por pli da detaloj pri DLT. Bonvolu tamen noti, ke tiuj aldonaj publikaĵoj ne necesas por respondi niajn ĉi-enketajn demandojn.
La ĉefa publikaĵo pri ĉiuj aspektoj de DLT estas la finraporto de la antaŭstuda fazo, verkita de la nuna projektestro kaj prezentita al la Komisiono de la Eŭropa Komunumaro, kiu subvenciis la antaŭstudon:
A. P. M. Witkam (1983): Distributed Language Translation. Feasibility study of a multilingual facility for videotex information networks. Utrecht: BSO, proks. 370 p.
Tiu studo enhavas resumojn en la franca, germana, nederlanda kaj dana kaj estas aĉetebla de la libroservo de UEA. Estas ĉi tiu studo, kiun mi en la ĉi-kunaj tekstoj ofte nomas la "DLT- raporto". Ĝi ne enhavas resumon en Esperanto. Tia resumo tamen aperis kiel aparta artikolo:
A. P. M. Witkam (1985): Distribuita lingvo-tradukado. En: Perkomputila_tekstoprilaboro. Red. Ilona Koutny. Budapest: Scienca Eldona Centro, p. 207-228
El la raporto de Witkam de 1983 Rdiger Eichholz ĉerpis esperantlingvan priskribon de la diferencoj inter Esperanto kaj la IL, kiu laŭ sia amplekso similas al tiu, kiun ni sendas ĉi- kune, sed kiu do reprezentas la staton de 1983:
Rudiger Eichholz (1985): Esperanto kiel interlingvo en maŝina tradukado. En: Akademiaj_studoj_1985. Red. Rdiger Eichholz. Bailieboro: Esperanto Press, p. 219-241
Tiu artikolo ankaŭ estas havebla kiel aparta represaĵo.
La plej nova stato de la IL-gramatiko kaj de la aŭtomata traktado de la IL-sintakso estas raportita en la ĵus aperinta studo
Klaus Schubert (1986): Syntactic_tree_structures_in_DLT. Utrecht: BSO, 211 p.
kiu ankaŭ estas mendebla de UEA. Ĝi enhavas detalan argumentadon por la elekto de sintaksa teorio por aŭtomata analizo de IL- frazoj. La principoj de la elektita teorio, la dependogramatiko, estas priskribitaj kaj aplikitaj al la IL. La dependogramatika analizo de la IL estas plejparte ankaŭ legebla kiel studo pri Esperanto. En la ĉi-kuna papero pri la diferencoj inter Esperanto kaj la IL ni evitis uzi la terminaron de ĉi tiu aŭ de alia gramatika skolo, sed se interesas vin la apliko de nekutima gramatika teorio al nekutima tasko de Esperanto, vi eble trovos ion legindan en tiu raporto.

DIFERENCOJ INTER ESPERANTO KAJ LA IL

Ĉi tiu kompilaĵo priskribas la gramatikajn diferencojn inter Esperanto kaj la IL. Vi trovas en ĝi dike presitajn numerojn en angulaj parentezoj (ekz. [100]), kiujn ni disponigas por via komforto. Bonvolu uzi ilin laŭplaĉe por referenci al iuj el la ekzemplaj frazoj en via respondoj. Ĉi tiujn numerojn parte ankaŭ uzas la demandoj en la ĉi-kuna enketilo.
Kiel kutime en la lingvistiko, ni signas per asterisko vortojn aŭ sintagmojn, kiuj malobservas la gramatikon, kiujn ni do nur montras kiel ekzemplon pri tio, kiel ne estu. Dubindajn formojn ni signas per antaŭmetita demandosigno.
La modifoj aperas ĉi-sekve en la sinsekvo de kreskantaj sintaksaj unuoj.

1. MORFOLOGIO

1.1. Kompleta aglutineco, morfemdividilo

Esperanto estas aglutina lingvo. Tio singifas, ke en ĝiaj vortoj la unuopaj morfemoj (="vortoj" laŭ la zamenhofa termino) kombiniĝas ne aliformante unu la alian. Esperanto tamen plenumas tiun kondiĉon nur 99-procente: La karesaj sufiksoj ĉj kaj nj malobservas la aglutinecon kaj povas gluiĝi al nekompleta morfemo. Pro tiu kombinregulo ili povas havi sian specialan strukturon: ili ne estas silabaj, ne enhavas vokalon.
En la IL ni ne uzas tiujn du morfemojn, per kio la lingvo fariĝas komplete aglutina. Ni profitas ĝian aglutinecon kaj faciligas la analizon de vortoj, indikante la morfemlimojn. Por tio ni uzas la inversan apostrofon `. La vortoj en la IL do aspektas kiel en la unuaj jaroj de Esperanto, kiam oni uzis komojn inter la morfemoj.
Uzante la morfemdividilon, ni evitas ambiguecon pro hazarda literkombino de la tipo
koleĝo   kol`eĝo
kaj ankaŭ evitas, ke la gramatikaj morfemoj (vortklasidentigaj, kaza, nombra, tensaj ...) estu miksitaj kun samspecaj literkombinoj, kiuj ne havas ilian funkcion. Do ni povas facile distingi, ke
uz`u      estas imperativo de verbo, sed
unu       ne estas, aŭ ke

dik`a`j   estas pluralo de adjektivo, dum
kaj       ne estas.
Por vi`a komfort`o ni uz`as la morfem`divid`il`o`n en ĉi tiu enket`o nur, kiam ĝi neceŝas pro klar`eĉo.

1.2. Unu arbitra morfemdivido

Ĉiu etnolingva lingvisto, kiu senscie analizus Esperanton, trovus morfemon ki, kiu en korelativoj signas demandon (kaj simile ĉi, i, neni, ti). En Esperanto ni tamen kutime ne metas morfemlimon inter la komenco kaj la fino de la korelativoj, ĉar ni deziras ne nur dividi vortojn en morfemojn, sed prefere en unusencajn kaj unufunkciajn morfemojn. Do, ĉar *ki`u ne estas imperativo, ĝi nur povas esti kiu. (Kp. Zamenhof: Lingva Respondo 99B.)
En la IL ni agas same, sed etendis tiun principon al tiuj du vicoj el la tabelo, kiujn PIV ja konsideras dumorfemaj, nome kio kaj kia, kiujn ni do ankaŭ konsideras unumorfemaj. Ĉi tiu decido ekestis iom pro teĥnika konveno. Ĝi ne implicas, ke la paraleleco de morfemoj, kiun ni trovas en PIV (ki` apud kiu; ĝiaj aŭtoroj parolas pri radikoj), estus malaperinta en la IL. Fakte ankaŭ en la IL necesas la nuda radiko kiel morfemo, ekzemple por formi neni`iĝi.

1.3. Afiksigo de esperantaj vortoj

-ajn
La postmetitan ajn de Esperanto ni en la IL ligas la la koncerna vorto per ligostreko. Paralele povas, samkiel en Esperanto, ekzisti la radiko ajn`.
ĉi-
Kontraŭe al la reguloj en Esperanto, ni ligas ĉi al la ti-vorto per ligostreko: ĉi-tiu. Tio estas eta ŝanĝo kompare al tio, kion Witkam skribis en 1983: Li ankoraŭ metis la afikson post la pronomo: *tiu-ĉi. Ŝanĝinte tiun sinsekvon ni nun agas same, kiel oni faras kaj en Esperanto kaj en la IL, kiam ĉi kombiniĝas kun ekstertabela vorto, ekz. ĉi-kune.
-do
Ĉie oni trovas la faman tabelon de korelativoj. Tre malofte oni tamen trovas indikon pri tio, ke la vico de ki-vortoj en Esperanto havas du sufiĉe malsamajn funkciojn: Ili povas esti aŭ demandaj aŭ rilativaj. En multaj etnolingvaj lernolibroj kaj vortaroj oni do devus doni du tradukojn.
En la IL ni distingas tiujn du funkciojn per aparta afikso:
kiu     estas nur rilativa pronomo,
kiu-do  estas nur demanda
Tio distingas jam forme la du eblajn signifojn de la esperanta sintagmo la_demando,_kiu_venos [1], kiuj estas 'la venonta demando' respektive 'la demando pri tio kiu [persono, aĵo] venos'.
iam-, ie-
Prepozicioj ofte havas sufiĉe malklaran signifon, kio interalie igas preskaŭ malsukcesivaj ĉiujn klopodojn traduki prepoziciojn sen scio pri la vortoj, kiuj regas la prepozicion kaj estas regataj de ĝi. Por povi almenaŭ iom fajnigi la sistemon helpe al malpli problema traduklaboro, ni per apartaj prefiksoj signas du grandajn signifogrupojn de prepozicioj, nome la tempajn kaj la lokajn. Lokaj ĉi-sence estas kaj la state lokaj kaj la direkte lokaj. Do, el la esperanta en fariĝas en la IL:
[2]     iam-en_la_venonta_jaro
[3]     esti_ie-en_Nederlando
[4]     sendi_ie-en_la_kosmon
[5]     en_tiu_signifo

1.4. Novaj morfemoj

`iĉ`
Oni en Esperantujo iom diskutas pri la demando, ĉu vorto, kiu signifas personon kaj ne enhavas la morfemon in, nepre signifas viron (ekz. sekretario), aŭ ĉu ĝi estas nemarkita rilate sekson.
Por la IL ni simetriigis tion, enkondukante la morfemon iĉ por eksplicite viraj vivantoj, tiel ke vorto kun nek in nek iĉ nepre estas nemarkita.
`b
En la DLT-raporto de Witkam de 1983 estas antaŭvidita la morfemo `b kiel indikilo de baza numeralo, esprimita per ciferoj: 'dudek kvin' do estus '25'`b, dum 'dudekkvina' estus '25'`a. (Rimarku la diferencon inter la apostrofoj, kiuj enkadrigas la ciferojn, kaj la morfemdividilo.)
Ni mem dubas, ĉu efektive uzi ĉi tiun morfemon, kiu lezas la principon de lingvaj (prononceblaj) rimedoj por analizebligi la IL-on.

1.5. Deklinacio

unu
En Esperanto, iom strange, la vorto unu ne povas ricevi kazan morfemon (*unun), sed ja nombran (unuj), kaj oni iom hezitas ĉu do eblu ?unujn.
Por la IL ni kompletigis tiun skemon, deklinaciante unu ankaŭ kaze: unŭn.
Ni deklinacias la aliajn bazajn numeralojn nek kaze nek nombre. (Milion`o kaj similaj vortoj en sintaksa klasifo estas ne numeraloj, sed substantivoj, kiujn ni kompreneble ja deklinacias. Ordaj nombrovortoj [tri`a] en sintaksa klasifo estas ne numeraloj sed adjektivoj kaj deklinacieblaj kiel tiaj.)
Ankaŭ la IL-kreaĵo lo nun estas deklinaciebla, kontraŭe al la unua difino de Witkam en la DLT-raporto (1983). Vidu 3.1. sube.

1.6. Konjugacio

Ne miru trovi ĉi tie sub la rubriko "Morfologio" la paradigmojn de la verbo. En la IL ni uzas nur sintezajn (unuvortajn) verbformojn, per kio la problemo fariĝis tute morfologia kaj ne plu temas pri kmombinado de vortoj, do ne plu estas sintaksa.
Pasivo
Esperanto havas sistemon de voĉoformoj (aktivaj kaj pasivaj), kiu estas pli fajna ol tiu de la gepatraj lingvoj de la plejmulto de la esperantistoj. Kiu volas korekte uzi la esperantajn participojn (kaj la pli ofte uzataj el ili estas la pasivaj), devas do fari decidojn, kiuj anstataŭas kaj ofte plidetaligas tiujn decidojn, kiujn li/ŝi kutimas el sia gepatra lingvo. Ĉi tiu fajneco de la esperanta sistemo estas laŭ mia kompreno unu el la esencaj kaŭzoj, pro kiuj estiĝis la tuta ata/ita-problemo.
Por la IL oni jam en la antaŭstuda fazo decidis eviti devi fari ata/ita-decidon ĉiufoje, kiam oni tradukas verbon el iu fonta lingvo al la IL. Estis decidite, ne esprimi en la pasivaj verboformoj la distingon inter finiĝinta, daŭranta kaj okazonta ago. Por tiu celo estis enkondukita la morfemo `ajt`. Tio havas du konsekvencojn: Unue, la pasivaj formoj de la IL do ne faras tiun fazodiferencon, kiun Esperanto ja faras. Due, la IL-formoj estas sintezaj, unuvortaj, ankaŭ por la pasivo.
La IL do havas la pasivajn formojn
[6]      skrib`ajt`i
[7]      skrib`ajt`as
[8]      skrib`ajt`is
[9]      skrib`ajt`os
[10]     skrib`ajt`us
[11]     skrib`ajt`u
Per tio ne malaperas la kutimaj esperantaj morfemoj de la pasivaj participoj at, it kaj ot, sed ili funkcias nur kiel normalaj adjektivoj. Do ekzemple la_muro_estas_farbita [12] = 'la muro portas farbon, ĝi ne estas nuda betono'.
Tensoj
En la DLT-raporto de 1983 Witkam difinis, ke la verboj en la IL provizore havu nur tri tensojn, signitajn per la morfemoj `is, `as kaj `os. (Ili krome havas la infinitivon, `i, la imperativon, `u, kaj la kondicionalon, `us, pri kiuj ĉi tie tamen ne temas.)
Ni antaŭvidas eventualan etendon de tiu sistemo, sed tiu etendo ne funkcios kiel en Esperanto per plurvortaj (analizaj) tensformoj, sed per unuvortaj (sintezaj). Do ni havos formojn, kiaj ja ekzistas jam en Esperanto ĉe iuj parolantoj kaj verkantoj:
[13]    manĝ`int`as
[14]    manĝ`ont`is
        ...
Bonvolu noti, ke ĉi tiu etendo de la verboparadigmo en la IL ne nepre okazos. Ni ankoraŭ ne decidis pri ĝi. Sed ni volonte ekscius vian opinion. Alternativo estus ekzemple esprimi aldonajn fazosignifojn per adverboj (mi_ĵus_manĝis [15]) aŭ fazoverboj (mi_finis_manĝi [16]).
Interesa demando krome estas, kio okazos pri la pasivo, se ni ja realigos la etendon. Foriginte la pasivajn participojn el sia participa funkcio, ni teorie devus kombini jene:
[17]    manĝ`ajt`int`as
[18]    manĝ`ajt`ont`is
        ...
Sed tio ja estus ekzakte tio, kion ni jam nun povas esprimi en Esperanto, ĉu? Komparu
IL   manĝ`ajt`int`as [17]
E-o  manĝitas [19] = estas manĝita [20]

IL   manĝ`ajt`ont`is [18]
E-o  manĝotis [21] = estis manĝota [22]

...
Tamen, eĉ se ĉi tiuj strangaj formoj ja esprimas tion, kion Esperanto jam nun esprimas, tamen la IL aldone do havas la nemarkitajn formojn manĝ`ajt`as k.s. Ĉu tio estas dezirinda gajno?

1.7. Vortgramatiko

Unu el la plej kutimaj varbargumentoj por Esperanto estas la fakto, "ke oni ne bezonas lerni tiel multe da vortoj", ĉar Esperanto tiel produktive kombinas siajn radikojn por formi novajn vortojn. Ĉi tiu eco kompreneble devas esti utiligata ankaŭ en komputa analizo de la IL. Ĝi estas unu el la plusoj de Esperanto en ĉi tiu rilato.
Ni sekve bezonas gramatikan priskribon pri la interna strukturo de vorto, vortgramatikon do, kiu ampleksas vortsintakson kaj vortsemantikon. Ĉi tiuj problemoj kutime aperas sub la rubriko vortfarado.
La IL ne multe diferencos de Esperanto sur la vortgramatika tereno, sed ni, almenaŭ eksperimente, planas en iuj kazoj igi la strukturon de vortoj pli klara ol ĝi estas en Esperanto. Ni en tio intencas uzi ĉefe rimedojn, kiujn Esperanto jam jen kaj jen en ekstreme malklaraj kazoj uzas, kaj kiujn ni do ĝeneraligos por kazoj, kiuj nur por homa lingvouzanto estas evidentaj, sed kie komputa analizo povas esti plifaciligita per eksplicitigaj morfemoj.
Kelkajn el tiuj rimedoj ni ŝatus jam nun ekspozicii al via kritiko:
poliĉprotekt`ad`o [23]
Ĉu tio signifas, ke iu protektas la policon [a], aŭ ke la polico protektas iun [b]?
Eblaj evidentigoj estus:
         [a]                           [b]

poliĉprotekt`ad`o [23]       [24] far`poliĉprotekt`ad`o

                         aŭ

poliĉo`n`protekt`ad`o [25]   [23] poliĉprotekt`ad`o

                         aŭ

poliĉo`n`protekt`ad`o [25]   [24] far`poliĉprotekt`ad`o
Jen plia simila ekzemplo:
poŝ`brul`iĝil`o [26]
Tio povus fariĝi
en`poŝ`brul`iĝil`o [27]
kontraste al
*poŝ`o`n`brul`iĝil`o, [28]
aŭ ĝi povus fariĝi
poŝ`io`n`brul`iĝil`o [29]
en`poŝ`io`n`brul`iĝil`o [30]
Kiel esprimi la koncepton 'bovinoj, kiujn oni bredas pro la lakto, ne unuavice pro la viando'?
lakt`o`bov`in`o`j [31]
melk`o`bov`in`o`j [32]
melk`ajt`o`bov`in`o`j [33]
Ĉu ekzistas klara gramatika regulo, laŭ kiu oni povas decidi, ĉu nit`maŝin`o [34] nitas aŭ produktas nitojn?

2. VORTPROVIZO

Bonvolu noti, ke ĉi tiu enketo temas plejparte pri la sintaksa, do pri la forma flanko de la IL. Ĉi tial jen temas ĉefe pri ŝanĝoj en la vortprovizo, kiuj rilatas la sintaksaj funkcioj aŭ kiuj permesas tre krudajn semantikajn distingojn en funkcia maniero. Ĉi tie ne temas pri la lavango da vortoj kreata ĉefe por provizi sufiĉe detalan kaj precizan fakan terminaron.

2.1. Novaj vortoj, jam uzataj en Esperanto

far
En la IL la aganton de pasiva verbo aŭ deverba adjektivo aŭ substantivo regas la prepozicio far, kiun ja iuj ankaŭ uzas en Esperanto. En norma Esperanto ĝi respondus al 'fare de'.
aliel
En Esperanto oni emas enkonduki vortojn kun la radiko ali en la tabelon de korelativoj. La kontraŭantoj atentigas, ke per tio oni devus al alie doni la signifon 'aliloke', dum ĝi jam signifas 'alimaniere'.
En la IL ni konsekvence enkondukis ali en la tabelon. Pro la morfemdivido, klarigita supre en 1.2., en la IL ne estiĝas neregulaĵoj per tio. En la IL do alie signifas 'aliloke', dum la morfemo ali` (de kiu ne estas formitaj la tabelvortoj kun ali) permesas la vortojn ali`e 'alimaniere' kaj ali`u, kiu, se oni volas ĝin uzi, konsekvence estas la imperativo de la verbo ali`i.

2.2. Vortoj kreitaj por la IL

La vortoj, kiujn ni ĉi tie nomas kreitaj por la IL, efektive ne estas inventoj de iuj kunlaborantoj de DLT. Ili plejparte aperas en la DLT-raporto de 1983 de Witkam, kiu ĉerpis ilin el reformprojektoj por Esperanto. Iuj el ili estas priskribitaj aŭ eĉ proponitaj en PIV kaj PAG. Se ni tamen ĉi tie listigas ilin aparte de tiuj sub 2.1., ni faras tion pensante, ke la ĉi-tieaj ne atingis eĉ nur iom vastan uzadon.
La novaj vortoj, pri kiuj ĉi tie temas, do estas funkcivortoj, t.e. vortoj, kiuj staras sen unu el la identigaj morfemoj de la kvar produktivaj vortklasoj (verbo, substantivo, adjektivo, adverbo). En la IL-on estis enkondukitaj la jenaj:
artikolo:           le
nepersona pronomo:  lo
personaj pronomoj:  hi, ihi, iŝi
prepozicioj:        pe, kromaŭ
adverboj:           estiel, ĵe 
konjunkcioj:        aŭnome, kaŭ, dum-kiel
(Kompreneble dum-kiel konsistas el ekzistantaj vortoj, sed ja kun neevidenta signifo.)
Pri la signifoj kaj funkcioj de tiuj novaj vortoj, kiuj estis enkondukitaj por rearanĝi la sintaksajn funkciojn de la IL kompare al Esperanto, bonvolu legi en 3. Ni klarigas jam ĉi tie tiujn novajn vortojn, kiuj servas nur por semantika diferencigo.
Pronomoj
En la Esperanto de la plej multaj uzantoj la triapersona pronomo por viro, tute laŭ la kutimoj de multaj etnaj lingvoj, samtempe funkcias kiel sekse nemarkita pronomo, dum tiu por virino eksplicite signas nur inojn.
Paralele al la decido rilate la morfemojn `in` kaj `iĉ` (kp. 1.4.) ni simetriigis la sistemon de la personaj pronomoj por la IL, tiel ke nun ĝi estas:
mi 'la parolanto'ni 'la parolanto kaj aliaj'
vi 'unu aŭ pluraj alparolato(j)'
li 'priparolata persono'ili 'pluraj priparolataj personoj aŭ objektoj
ĝi 'priparolata objekto'
hi 'vira priparolato'ihi 'pluraj viraj priparolatoj'
ŝi 'virina priparolato'iŝi 'pluraj virinaj priparolatoj'
Notu, ke ni ne uzas la pronomon ci.
Prepozicio
La esperanta krom en la IL aperas en diferencigita formo kiel aŭ krom 'escepte de' kaj kromaŭ 'aldone al' (t.e. signifoj 1 kaj 2 en PIV).
Adverboj
Ni enkondukis la adverbon estiel paralele al kiel, tiel ke la esperanta kiel povas tradukiĝi al la IL aŭ per kiel 'laŭ la maniero de' aŭ per estiel 'estante'. Komparu tiujn du signifojn en la esperanta frazo
[35] Li mortis kiel krimulo.
Konjunkcioj
La nova konjunkcio kaŭ diferencigas la esperantan kaj, dum aŭnome diferencigas aŭ. Ambaŭ diferencigoj baziĝas sur distingo de la refera funkcio de la konjunkcie ligitaj vortoj (aŭ sintagmoj aŭ propozicioj). En la IL, do, kaj kaj aŭ ligas vortojn, kiuj referas al du malsamaj objektoj (aŭ fenomenoj), dum kaŭ kaj aŭnome ligas malsamajn vortojn por la sama objekto. Ekzemple:
[36] bona_kolego_kaj_amiko
(du personoj, la adjektivo nur rilatas al kolego)

[37] bona_kolego_kaŭ_amiko
(unu persono)

[38] uzu_nitrogenon_aŭ_hidrogenon
(du malsamaj substancoj)

[39] uzu_nitrogenon_aŭnome_azoton
(du nomoj por la sama substanco)

3. SINTAKSO

3.1. Vortklasoj

En la IL ni distingas dek vortklasojn, tute laŭ la klasika divido. Se ĉar ne ekzistas la klasika klasifo, sed multaj ne tute koincidaj, tamen necesas kelkaj klarigoj. Esperanto, samkiel la IL, havas kvar produktivajn vortklasojn (verbo, substantivo, adjektivo, adverbo), kies membroj estas facile rekoneblaj per identigaj morfemoj (fakte ja ekzistas ankaŭ neproduktiva subklaso kaj de la adjektivoj, kaj de la adverboj). La ceterajn vortojn, la funkciajn vortojn, kiel oni ofte nomas ilin, ni klasas laŭ distribuo, do, alivorte, laŭ sintaksa funkcio. (Ankaŭ la vortoj el la kvar produktivaj grupoj teorie ricevis sian identigan morfemon laŭ tiu kriterio, sed ĉar tio do jam okazis, ja estas pli facile nun simple uzi tiun morfemon kiel klaskriterion.) Kontraste al la cirkonstancoj en Esperanto ni por la IL evitis havi vortojn, kiuj funkcias en pluraj vortklasoj. En PIV oni trovas aron da ili. Por unuklasigi ilin, ni ŝanĝis iliajn sintaksajn funkciojn.
Ĉi tiuj alineoj temas pri tiuj vortoj kun ŝanĝita funkcio kaj pri la funkcio de la novkreitaj vortoj (kp. 2.1.).
Pronomoj
La vorto lo estis enkondukita de Witkam en 1983 kiel unu el la du novaj artikoloj. (Pri la alia, le, vidu ĉi-sube.) Ĝi enkondukas atributon, kiu en Esperanto dependas de nenio, kaj por kiu ankaŭ ne estas trovebla reganto ie en apuda propozicio. Do oni uzas en la IL lo en frazoj kiel
[40] Lo_unua, kion ni povas fari, estas esploro.
[41] Lo plej bona en ĉi-tiu lando estas, ...
Sed ne kiam temas pri elipso, kiel en:
[42] Ĉi-tiu kalkulilo estas la plej malgranda, kiun mi iam vidis.
kie estas konjekteble, ke temas pri la plej malgranda_kalkulilo. Lo ankaŭ servas kiel subjekto de tiuj verboj, kiuj en Esperanto ne havas subjekton (la veteroverboj k.a.). Studante la distribuon de tiu vorto lo ni dume tamen rimarkis, ke ĝi kondutas ekzakte kiel pronomo el la korelativa vico tio ... Kaj ĉar ĝi hazarde kaj praktike ankaŭ finiĝas per la sama vokalo, ni do decidis igi ĝin pronomo, kio faciligas la analizan laboron per tio, ke lo, estante pronomo, fariĝis samkiel tio deklinaciebla. Ni do havas lo`n, kaj (kun la sama semantika neverŝajneco kiun havas la esperanta tioj) lo`j kaj lo`ĵn.
Cetere en Esperanto la vorto lo ne estas tute nova, kvankam ĝi tie havas alian funkcion. Oni trovas en PIV lo kiel interjekcion, dum la aŭtoroj de PAG listigas ĝin kiel interjekcion (iom perforte kreitan, ŝajnas, por povi prononci ha_lo kun akcento sur la o), aldonante, iom mistere, ke ĝi estas la substantiva formo de la artikolo la. Pri tiu vorto en la IL ne temas.
En Esperanto, laŭ PIV, ambaŭ estas kaj pronomo kaj adjektivo, tiel estante unu el du nedeklinacieblaj adjektivoj de Esperanto. (La alia estas ĉi, laŭ PIV nur en poezia uzo.) Ĉar unue tiu nedeklinaciebleco ŝajnas iom neesperanta escepto, kaj ĉar due ambaŭ ankaŭ distribue montras sufiĉe specialan konduton, ni difinis, ke en la IL ĝi estu nur pronomo. La pronomoj ĉiukaze estas iom individue traktendaj, ĉar ili tute ne kondutas ĉiudetale same (ekzemple la personaj kaj la indikaj ...).
Artikolo
La speciala artikolo le estis enkondukita ne kiel vera artikolo, sed kiel signo de komenco por tiaj substantivaj sintagmoj kun atributo, kiuj bezonas tian signon, sed ne havas ĝin en la formo de iu el tiuj determiniloj, kiuj povas aperi nur komence de sintagmo (ekz. la, tiu, mia). Ekzemplo:
[43] La flughaveno posedas ok elektrajn le pasaĝerojn portantajn veturilojn.
kie ne temas pri 'elektraj pasaĝeroj'.
Adverboj
Ni enkondukis en la IL-on la adverbon ĵe (samkiel mem metendan post ĝia reganto), kiu emfazas tion, post kio ĝi aperas. (Kp. 3.4.)
Ni konsideras en la IL la vorton po adverbo, dependanta de numeralo. Tiel ĝi perdas ĉian influon al la kazo de la numeralo kaj la vortoj, kiuj estas ligitaj al ĝi. Tio esence ne estas nur praktika decido por la IL, sed ŝajnas al mi speguli la plej kutiman faktan uzon en Esperanto.
La vorto apenaŭ, kiun PIV konsideras adverbo kaj subjunkcio, ni uzas en la IL nur kiel adverbon.
En la IL ni ne uzas la apostrofan formon dank'. (Nek apostrofitajn substantivojn aŭ artikolojn.)
Prepozicioj
La vortoj dum, ĝis kaj laŭ, kiuj laŭ PIV estas kaj prepozicioj kaj subjunkcioj (ĉe laŭ PIV konsilas eviti la subjunkcian funkcion), en la IL estas nur prepozicioj. Same en la IL estas nur prepozicioj la vortoj antaŭ, malgraŭ kaj anstataŭ, kiuj laŭ PIV estas kaj prepozicioj kaj partoj de kunmentitaj subjunkcioj, sen ke PIV klare diras, ĉu aŭ ne ili, rolante kiel tia parto, estas prepozicioj. Krome kvankam estas prepozicio (en PIV subjunkcio), kaj ankaŭ kvazaŭ (en PIV subjunkcio/adverbo/ "partikulo").
Da estas konsiderata prepozicio, samkiel en Esperanto. Tion mi mencias, ĉar Witkam en 1983 difinis, ke ĝi ne estu tio, sed ero de kunmetita determinilo. Li tion faris pro ĝia speciala, por la IL enkondukita, kaza rego (kp. 3.2.). Montriĝis tamen, ke tian kazan regon krom da havas kaj la lokaj prepozicioj (kvankam ĉe ili la akuzativo signifas ion alian) kaj la prepozicioj de kaj je (tio estas IL-specialaĵo, kp. 3.2.). Do da ne estas tiel speciala, kiel ŝajnis. Ĝi povas bone adaptiĝi al la regaj reguloj por tiuj aliaj dukazaj prepozicioj.
Vidu pri prepozicioj cetere 1.3.
Konjunkcioj
En Esperanto PIV kaj PAG distingas konjunkciojn kaj subjunkciojn. Ni ne faras tion en la IL, sed tio en si mem estas pure arbitra kaj fakte iom teĥnika decido. Ni kompreneble ja distingas kunordigantajn kaj subordigantajn konjunkciojn. Ŝajnas tamen, ke la membroj de tiuj du grupoj ankaŭ inter si sufiĉe diferencas laŭ distribua konduto, tiel ke estas same efike meti ilin ĉiujn en unu grupon kaj apliki regulojn jen al iuj el tiu grupo, jen al aliaj.,/p>
Malgraŭ ĉi tiu decido pri grupigo, ni ja strebis atingi pli da klareco rilate la funkcion de la konjunkcioj kaj klopodis distingi la kunordigan kaj la subordigan funkciojn pli ol tion faras Esperanto. Ni tial difinis, ke ĉar, kiu en PIV estas kaj konjunkcio kaj subjunkcio, havu en la IL nur kunordigan funkcion, dum ĝi povas akiri subordigan, kombiniĝante kun la konjunkcio ke (kp. la alineon "subordigo" tuj ĉi-sube).
Subordigo
La ĉi-supraj alineoj pri adverboj, prepozicioj kaj konjunkcioj lasas unu demandon nerespondita. En ĉiuj tri alineoj ni priskribas la nuligon de la subordiga funkcio de aro da vortoj. Kiel do subordigi en la IL? Kompreneble la IL ja bezonas subordigilojn. Kvankam en ilia kazo ne temas pri aparta vortklaso, ni tamen solvu la enigmon ĉi tie. La IL ja havas ankoraŭ kelkajn subordigajn konjunkciojn, nome ke, ol, se, sed kaj la novkreitan IL-vorton dum-kiel. Sed apud tio, la IL disponas pri granda nombro da vortoj, kiuj povas regi la ĉefan subordigilon, ke, kaj kun ĝi formi tion, kion PIV nomas "kunmetita subjunkcio". Tio tute sekvas la modelon de Esperanto, ekz. por_ke, sen_ke, kondiĉe_ke. En la IL ni tamen regule uzas ĉiam nur ke en tiu funkcio, dum Esperanto uzas ankaŭ ol, kiam kaj aliajn vortojn. Do subordigan funkcion havas en la IL la jenaj vortparoj:
Prepozicio + ke:
antaŭ ke
anstataŭ ke
dum ke
ĝis ke
krom ke
kromaŭ ke
kvankam ke
kvazaŭ_ke
laŭ ke
malgraŭ ke
per ke
por ke
post ke
pro ke
sen ke
Kunordiga konjunkcio + ke:
ĉar_ke
Adverbo + ke:
apenaŭ_ke
tial_ke
tiel_ke
dank`e_ke
help`e_ke
spit`e_ke
...
Ĉi tiu lasta grupo, kies temas pri kombino de produktiva vortklaso kun la konjunkcio ke, jam montras, ke principe ne temas pri listigo de limigita nombro da subordigaj vortparoj, sed pri malferma, produktiva subordigilaro. Oni do devas priskribi ĉi tion kiel kombinregulon inter adverboj kaj ke.
Kiel oni vidas, la rolo de ol estis limigita per etendo de tiu de ke. Ol ankaŭ en la IL plufunkcias kiel konjunkcio, liganta la komparataĵon al komparativa sintagmo (Li_estas_pli_riĉa_ol_mi [44]).

3.2. Rego

Multaj vortoj havas la kapablon regi aliajn vortojn. "Regi" signifas ĉi tie forme influi alian vorton. Povas temi pri du iom malsamaj specoj de rego. Unue, reganta vorto povas postuli vorton de difinita vortklaso aŭ sintagmon de difinita formo. Due, reganta vorto povas postuli vorton de difinita formo (kazo, nombro). Pri la dua el tiuj regotipoj temu unue.
Prepozicioj
En Esperanto la lokaj prepozicioj povas regi kaj nominativon kaj akuzativon, tiel distingante statan de direkta signifo. En la IL, tiun duoblan kazan regon krome ricevis tri aliaj prepozicioj, da, de kaj je. Ili ricevis tiun eblecon pro sufiĉe malsamaj kaŭzoj.
da
Da povas esti regata de adverbo. En tiu kazo en Esperanto mankas la forma indiko de kazo, tiel ke subjekto kaj objekto estas malfacile distingeblaj:
[45] E-o Sur la strato kuŝas multe da sablo. [subjekto]
[46] E-o Ni aĉetis multe da sablo. [objekto]
Ĉar la IL konservis la regulon de Esperanto, laŭ kiu la akuzativo ĉe adverbo havas direktan signifon, ne eblas doni al la vorto mult`e en la IL-traduko de la dua frazo la akuzativan `n por signi, ke ĝi estas objekto. Ni tial decidis ŝovi la akuzativon en la duan parton de la sintagmo (en la prepoziciaĵon do):
IL Ni aĉetis multe da sablon.
Tio implicas, ke da povas regi akuzativon.
Oni povus pensi, ke el kondutas sufiĉe simile al da. Tamen ĝi ne dependas de adverboj, sed de adjektivoj, ĉe kiuj ja eblas signi la objektan rolon per akuzativo (kelkajn_el_niaj_klientoj). Iom problema restas la propozicioj, kie el dependas de numeralo alia ol unu (du_el_niaj_klientoj).
de
La plej ŝarĝita prepozicio de Esperanto havas aparte multajn funkciojn, el kiuj kelkaj estas forme distingeblaj. La aganton de la pasivo en la IL signas far, ne de. Alia ofta ĝia funkcio estas enkonduki la agaton (pacienton) de ago, kiu estas esprimita per substantivigita verbo (ĉu kun aŭ sen `ad`):
[47]E-o La aĉetado de libroj fariĝis temporaba tasko.
Ĉi tiun sufiĉe specialan kazon ni distingas de la aliaj de-aperoj donante al de la kapablon regi akuzativon. La motivo por tio estas, ke kiam la agon esprimas aktiva verbo, la agato (paciento) ankaŭ aperas en akuzativo, nome kiel objekto (aĉeti_librojn), do:
[48] IL La aĉetado de librojn fariĝis temporaba tasko.
je
En Esperanto je origine havis "nedifinitan" signifon, sed per la uzado akiris kelkajn sufiĉe specifajn. Por la IL ni fiksis, ke ĝi havu nur tiujn specifajn funkciojn. Ili estas du kaj distingiĝas per la kazo de la regata prepoziciaĵo. Kun nominativo je enkondukas indikon de tempopunkto en la formo de horo aŭ dato, kun akuzativo ĝi enkondukas mezurindikon:
[49] Je la dudeksepa de februaro ni venos.
[50] Je la sesa matene ni alvenos.
[51] Por tiu rakedolanĉado, du je naŭdek metrojn altaj muntadoturoj estas necesaj.
[52] La dua eldono estas je dudek guldenojn pli kosta ol la unua.
La rolon de la "nedifinita signifo" transprenis en la IL la prepozicio pe.
Akuzativo de direkto
En Esperanto multaj vortoj povas regi akuzativon de direkto. En la IL tio nur eblas, kiam la direktindika vorto estas adverbo, sed ne, kiam ĝi estas alia deklinaciebla vorto (substantivo, adjektivo, pronomo). Do en la IL eblas
[53] IL Ĝi_flugas_supren.
sed ne
[54] E-o Ĝi flugas Hamburgon.
[55] E-o ? La flugo Hamburgon ...
En la Il oni devas skribi
[56] IL Ĝi flugas ie-al Hamburgo.
[57] IL La flugo ie-al Hamburgo ...
Rego de sintagmoj
En Esperanto, predikativo de verbo havas la formon de adjektivo, kiam la subjekto de la sama verbo estas substantivo aŭ pronomo, sed havas la formon de adverbo, kiam mankas subjekto aŭ kiam la subjekto estas propozicio. En la IL la predikativo en ĉi ĉiuj kazoj havas la formon de adjektivo (tamen en la IL ne eblas frazo sen subjekto):
[58] Ĝi estas granda.
[59] La domo estas granda.
[60] Tio estas granda.
[61] Lo estas varma.
[62] Ke vi venu al nia oficejo estas necesa.
[63] Dormi estas necesa.
Pri la jenaj demandoj, kiuj ankaŭ apartenas al la rubriko "rego de sintagmoj", ni ankoraŭ ne okupiĝis same detale, kiel pri la aliaj, supre traktitaj. Ĉi tial pri tiuj demandoj viaj ideoj, proponoj kaj kritikoj trafos nian gramatikofiksan laboron en aparte muldebla stato.
Ofte infinitivaj sintagmoj rolas kiel dependantoj de alia, kutime finitiva, verbo. Estus interese studi, kiuj funkcioj efektive necesas, kaj kiuj eventuale nur kopias en alian formon tiun signifon, kiun jam esprimas `ad`o-substantivo aŭ alia formulo. Do la jenaj frazoj estas diskutinstigoj.
[64] Dormi estas necesa.
[65] Dormi helpas la korpon resti sana.
[66] Ni devas dormi.
[67] Li lernis skii.
[68] Li instruas skii.
[69] Skii estas ĝoji. [70] Li venis por skii.
[71] Li parolis pri skii.
Iuj el la verboj kun tri dependantoj (ekz. doni, diri) kutime esprimas la aganton per la subjekto, la agaton (pacienton) per la objekto kaj la profitanton (ankaŭ por ĉi tiu semantika rolo ekzistas aro da terminoj) per prepozicia komplemento. En Esperanto tiuj verboj povas, kiam la agato (paciento) ne estas esprimita, meti la profitanton en la objektan funkcion en la frazo. En la IL ni ne uzas tiun eblecon:
[72] E-o Ŝi instruas la danan lingvon al infanoj.
[73] E-o Ŝi instruas infanojn.
[74] IL Ŝi instruas la danan lingvon al infanoj.
[75] IL Ŝi instruas al infanoj.
Aro da prepozicioj regas ke-propoziciojn (kp. ankaŭ 3.1.). Ĉu ili devus ĉiuj ankaŭ povi regi ĉu-propoziciojn? Ĉu do eblu
[76] Ni ne parolis pri ĉu ni veturu ie-al Hamburgo.

3.3. Akordo

En Esperanto eblas pluraj modeloj de komplika nombra akordo inter kunordigitaj atributoj kaj substantivoj, sed tiu ebleco ne estas ĉiam sentata kiel nepra regulo. Por la IL ni preskribis ĝin:
[77] Ili lernas la danan kaj svedan lingvojn.
[78] Ili rigardis multekostan kaj malmultekostan urbajn domojn.
[79] Ili ne plu povis pagi la fiksitajn tre altajn interezon kaj repagon.

3.4. Vortordo

Kiam oni konsideras temo de la sintakso ne nur frazojn, sed ankaŭ tekstojn, fariĝas interesa la demando pri la sinsekvo, en kiu la vortoj aperas en la frazo. Oni kutimas nomi tion vortordo, sed efektive en la plej multaj kazoj oni tamen ne parolas pri la pozicio de unuopaj vortoj, sed iom pli grandaj blokoj da vortoj kaj ties loko en la frazo. Do efektive temas pri la sinsekvo de sintagmoj aŭ sintagmordo.
En la antaŭstudo por DLT Witkam en 1983 fiksis sufiĉe striktan sintagmordon por la IL, kiu multe limigas la tiel nomatan tute liberan vortordon de Esperanto. (La afero ankaŭ en Esperanto ja estas pli komplika ol ke la priskribo "libera" sufiĉus.) Tiu strikta ordo helpas interalie por
Aliflanke necesos por tradukado tekstgramatiko (kiun ni en DLT ankoraŭ ne ekprilaboris), kiu temas pri la reguloj laŭ kiuj oni povas konstati, ĉu aro da frazoj formas koheran tekston aŭ al kiu vorto rilatas pronomo kaj pri similaj problemoj. Tiu postulo, etendi la sferon de la gramatiko ĝis teksto, kaj ne limigi ĝin al frazo, implicos, ke ni devos
La emfaza adverbo ĵe servu por esprimi fortan emfazon; ĝi ne povas samtempe servi la komunikan frazostrukturon (el la konfuza terminaro de ĉi tiu ero de la gramatiko ni menciu: temo/remo, fundamento, topiko/komento). La dua ĉi-supre menciita ebleco estas proksimume tio, laŭ kio reguliĝas la sintagmordo en bona, ne etnolingve influita Esperanto, dum la unuan eblecon devas uzi tiuj lingvoj, kies la sintaksaj funkcioj de vortoj estas signataj per la vortordo kaj ne, kiel en Esperanto, per morfemoj. Kio preferindas en la IL?

3.5. Elipso

En la ĝenerala, eksteresperantuja sintaksa diskuto unu el la ĉefaj problemoj estas elipsaj frazoj. La vorto "elipso" aludas certan teorian koncepton pri tiuj frazoj, nome ke oni kredas kompreni ilin "remetante" iujn vortojn, kiujn oni imagas "ellasitaj". Tiu koncepto ne estas la sola ebla klarigo de tiuj frazoj kaj propozicioj, sed ĝi almenaŭ estas tre kutima. La ĉefa kaj verŝajne plej ofta formo de elipso okazas en Esperanto en kunordigitaj frazoj, kie iuj sintagmoj estas komunaj elementoj de ambaŭ (aŭ ĉiuj) kunordigitaĵoj.
Interesa demando estas, kiuj el tiuj elipsoj ekzistu en la IL. Mi jen donas kelkajn iom eksperimente formulitajn frazojn.
[80] Li alvenis kaj [] sidiĝis.
[81] Li aĉetis [] kaj [] tuj denove vendis tiun libron.
[82] Li aĉetis [] kaj vi donace ricevis la libron.
[83] Li aĉetis la libron kaj vi [] la videokasedon.
[84] Unuj elektis Markoson prezidanto kaj aliaj [] Akinon [].
[85] La estraro elektis ŝin honora membro kaj la komitato [] []_revizoro.
[86] Hodiaŭ ni estas en Hamburgo, sed morgaŭ [] jam [] en Stokholmo.
[87] Oni multe verkis pri [] kaj pro la nova projekto.

4. SEMANTIKO

La ŝanĝoj, faritaj en IL kompare al Esperanto ĉefe celas igi la strukturon de IL-tekstoj pli facile manipulebla. Ili do havas sintaksan kaŭzon. Tamen jen kaj jen (ekz. en 2.2.) okazis ŝanĝoj ankaŭ por distingi du signifojn de oftaj vortoj, do pro semantikaj kaŭzoj. Krom tio kompreneble la sintaksaj ŝanĝoj faritaj implicas por la koncernaj vortoj signifoŝanĝon.
Ĉi tie tamen necesas mencii ankoraŭ unu relative funkcian signifoŝanĝon, kiun ni aplikis ĉe du tre oftaj kaj tre vastasignifaj verboj, povi kaj devi. Oni uzas ilin por esprimi aron da signifonuancoj, el kiuj ni por la IL nuligis la modalan nuancon. Do la frazo Ili_nun_devas_jam_esti_ie-en_Romo [88] en la IL ne povas signifi 'mi forte supozas, ke ili nun estas en Romo', sed nur ekzemple 'ili nun estu en Romo (sed pro trajnmalfruo ankoraŭ ne alvenis)'. La modalan funkcion plenumas tiuradikaj adverboj, kiuj aperas kun aparta komo, kiu evidentigas ilian rolon, en difinita pozicio en la frazo, do 'mi forte supozas, ke ili nun estas en Romo' estas en la IL Deve,_ili_nun_jam_estas_ie- en_Romo [89]. Tiun modalan funkcion ne nur povas havi la du adverboj, kiuj anstataŭas esperantajn verbojn, pove kaj deve, sed ankaŭ aro da aliaj, nome eble, certe, evidente, honeste, konfidence, kompreneble, miaopinie, niaopinie, prave, saĝe, serioze, sincere, supozeble, teorie, verŝajne.

5. RESUMO DE LA DIFERENCOJ

La vortoj, ĉe kiuj evidentiĝas diferencoj inter la IL kaj Esperanto jen aperas en alfabeta sinsekvo. Ni indikas ĉe la esperantaj vortoj la vortklaso(j)n laŭ PIV. PIV ofte aldone klasas la radikojn kiel prefikson aŭ vorteron. Tiujn kategoriojn ni ĉi tie ne citas.



Esperanto PIV IL
ajn adverba -----> -ajn sufikso (t.e. neniam memstara partikulo vorto, sed ja radiko de kiu eblas derivi vortojn)
ambaŭ adjektivo -----> ambaŭ pronomo pronomo --|
anstataŭ prepozicio -----> anstataŭ prepozicio subjunkcio -----> anstataŭ_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion
antaŭ prepozicio -----> antaŭ prepozicio (antaŭ krome havas la parto de kun- signifodiferencigon, ilustritan metita sub- per en) junkcio -----> antaŭ_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion (ĉi tio ne vere estas vortklasŝanĝo kompare al PIV)
antaŭ_ol -----> antaŭ_ke
apenaŭ adverbo -----> apenaŭ adverbo subjunkcio -----> apenaŭ_ke adverbo reganta subordigan konjunkcion
at, it, ot indikiloj -----> at, it, ot indikiloj de deverbaj adjektivoj de pasivaj |---> ajt indikilo de pasivo participoj
aŭ konjunkcio -----> aŭ konjunkcio (liganta vortojn kiuj | referas al malsamaj fenomenoj) |---> aŭnome konjunkcio (liganta vortojn kiuj referas al la sama fenomeno)
ĉar konjunkcio -----> ĉar konjunkcio subjunkcio -----> ĉar_ke kunordiga konjunkcio reganta subordigan
ĉi adverbo -----> ĉi- prefikso (t.e. neniam memstara adjektivo vorto)
da prepozicio -----> da prepozicio reganta nominativon aŭ reganta akuzativon nominativon
dank'_al, danke_al -----> dank`e_ke
de prepozicio -----> de prepozicio reganta nominativon aŭ reganta akuzativon nominativon
do konjunkcio -----> do adverbo (kiu ligas propoziciojn) adverbo -----> do adverbo |---> -do sufikso, kiu distingas demandajn de rilativaj pronomoj (notu, ke la esperanta do ankaŭ povas funkcii ĉi tiel, kvankam kiel memstara vorto)
dum prepozicio -----> dum prepozicio subjunkcio -----> dum_ke prepozicio reganta subordigan | konjunkcion (tempa signifo) |---> dum-kiel subordiga konjunkcio (signifo de kontrasto aŭ kontraŭo)
en prepozicio -----> en prepozicio (nek tempa nek loka | signifo) Same por ĉiuj lokaj |---> iam-en prepozicio (tempa signifo) aŭ tempaj prepozicioj. |---> ie-en prepozicio (loka signifo)
estiel partikulo : vidu ĉe kiel (neologismo)
ĝis prepozicio -----> ĝis prepozicio subjunkcio -----> ĝis_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion
helpe_de -----> help`e_ke
ili pronomo -----> ili pronomo (objektoj aŭ personoj, | nemarkita rilate sekson) |---> ihi pronomo (eksplicite vira) |---> iŝi pronomo (eksplicite ina)
je prepozicio -----> je prepozicio reganta nominativon reganta | (tempoindiko) aŭ akuzativon nominativon | (mezuro) |-> pe prepozicio (nedifinita signifo)
kaj konjunkcio -----> kaj konjunkcio (liganta vortojn kiuj | referas al malsamaj fenomenoj) |---> kaŭ konjunkcio (liganta vortojn kiuj referas al la sama fenomeno)
kiel adverbo -----> kiel adverbo (vidu krome ĉe do) subjunkcio -----> kiel adverbo (kiu enkondukas subpropozicion) partikulo -----> estiel adverbo
kiu --> kiu-do : vidu ĉe do
krom prepozicio -----> krom prepozicio (PIV signifo 1) |---> kromaŭ prepozicio (PIV signifo 2)
kvankam subjunkcio -----> kvankam_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion
kvazaŭ kvazaŭ prepozicio subjunkcio -----> kvazaŭ_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion partikulo -----> kvazaŭ_kiel prepozicio reganta subordigan adverbon adverbo -----> kvazaŭ`e adverbo
laŭ prepozicio -----> laŭ prepozicio subjunkcio -----> laŭ_ke prepozicio reganta subordigan (malreko- konjunkcion mendita uzo)
li pronomo -----> li pronomo (nemarkita rilate sekson) |---> hi pronomo (eksplicite vira)
malgraŭ prepozicio -----> malgraŭ prepozicio parto de kun- metita sub- junkcio -----> malgraŭ_ke prepozicio reganta subordigan konjunkcion (ĉi tio ne vere estas vortklasŝanĝo kompare al PIV)
per_tio_ke -----> per_ke |---> per_tio_ke
po prepozicio -----> po adverbo
post_kiam -----> post_ke
pro_tio_ke -----> pro_ke paralele al por_ke, kiu ekzistas en | Esperanto kaj la IL |---> pro_tio_ke
spite_al -----> spit`e_ke
ulo -----> ul`o nemarkita rilate sekson |---> ul`iĉ`o eksplicite vira ulo
unu, unuj, ?unujn -----> unu, unŭn, unŭj, unŭĵn
1 -----> '1'`b
- lo pronomo (sen esperanta modelo)
- le artikolo (sen esperanta modelo)
- ĵe adverbo (sen esperanta modelo)