ursobero.jpg

Ursobero

LA - Arctostaphyllos uva ursi L.; GB - Bear berry; DE - Gemeine Barentraube; FR - Busserobe, raisin d'ours; HU - Medveszőlő; BG - Мечо грозде; RU - Толокнянка обыкновенная, медвежья ягодка

La ursobero estas eterne verda arbusto, alta 20-30 cm.
Drogo. La ursoberaj folioj.
Kemia konsisto. Glikozidoj arbutino kaj metilarbutino (6 %), galotanino, elagotanino, kvarcetino, miricitrino, formika acido, malmulte da eteroleo k.a.
Proprecoj kaj uzado. Kontraŭsepsa rimedo por la urina kanalo, pielito, cistopielito, rena kaj gala litiazo, adstringa influo, diureziga efiko kaj multaj aliaj.
Oni dekoktas la drogon. Du kuleroj da ete dispecigitaj folioj estas macerataj en 400 ml da malvarma akvo dum 12 horoj, poste la materialon oni boligas dum 5-6 min. Oni trinkas la filtraĵon dum unu tago, po 1-2 kulerojn, sub kontrolo de kuracisto. La malsanulo devas antaŭe trinki 1 kafkulereton da bikarbonata natrio, ĉar la urino devas esti alkala por pli bona efekto. Se la dozo estas troa por la paciento, li komencas naŭzi kaj vomi.