tusilago.jpg

Tusilago

LA - Tussilago farfara L.; GB - Cott Colt's foot; DE - Gewönlicher Huflattich; FR - Pas d'âne, tussilage; HU - Martilapu; BG - Подбел; RU - Мать-и-мачеха

Plurjara trudherbo.
Drogo. La folioj.
Kemia konsisto. Mukaj substancoj, fitosterino, tanacido, poma kaj vina acidoj, amaraj substancoj, karoteno, vitamino C.
Proprecoj kaj aplikado. Moliga, kontraŭinflama, muciliganto, sekrecihaltiganto. Oni uzas la drogon kontraŭ inflamo de supraj spiraj organoj (bronkito, faringito, trakeito, laringito, bronka astmo, sufoko, tusado, ankaŭ kiel rimedon kontraŭ stomakointesta inflamo, manko de apetito, hipertonio, aterosklerozo.
Preparaĵoj. 1 supkuleron da drogo boligu en 400 ml da varmega akvo, macerigu unu horon kaj filtru. Dividu je tri partoj рог la tuta tago.
Ekstera uzado. Dekokto el folioj aŭ kataplasmo kun freŝa drogo (dispistita) efikas favore inflamon de vejnoj de la kruroj.