timiano.jpg

Timiano, serpilo

LA - Thymus serpyllum L.; GB - Thyme; DE - Thymian; FR - Thym, serpolet; HU - Kakukkfû; BG - Мащерка; RU - Тимьян

La timiano estas plurjara herbo.
Drogo. La herbo.
Kemia konsisto. 1 % da eteroleo (kun 40 % da timolo), amaraj substancoj, tanacidoj, 20 % da karvakrolo, cimolo, borneolo, glikozidoj.
Proprecoj kaj indikoj. Kontraŭspasma, kontraŭinflama, sendoloriga. Oni uzas timianajn preparaĵojn ĉe kronika bronkito (seka kaj spasma tusado), kokluŝo, bronka astmo, pulma inflamo, kronika stomaka kataro, stomaka kaj duodena ulcero, diareo.
Interna uzado. Infuzo. Du supkulerojn da ete dispecigita drogo surverŝu per 300 ml da varmega akvo, lasu la materialon maceriĝi 20 min kaj trinku dum la tago gluton post gluto.
Ekstera uzado. Gargaro per la sama infuzo kontraŭ buŝa inflamo.