tilio.jpg

Tilio

LA - Tilia L. (T. argentea, T. cordata, T. Platyphyllos Scop.); GB - Small, Leaved Lime; DE - Silberlinde, Winter Linde, Sommer Linde; FR - Tilleul argente, tilleul a petites feuilles, tilleul a grandes feuilles; HU - Hárs; BG - Липа сребролистна, дребнолистна, едролистна; RU - Липа пушистая, липа сердцевидная, липа крупнолистная

La tilioj estas arboj altaj ĝis 20-30 m.
Drogo. La floroj.
Kemia konsisto. 0,1 % da eteroleo, mukaj substancoj, tanacidoj, flavonoidoj, kvarcetino, tilirozido (kiu havas ŝvitigan influon), saponinoj, karoteno, vitamino C k.a.
Proprecoj kaj uzado. La baza efiko de la tiliaj floroj estas ŝvitigo, diurezigo kaj mallevigo de la korpa temperaturo (kontraŭ febroj). Oni uzas infuzon el tiu drogo kontraŭ gripo, bronkito, pneŭmonio, alta temperaturo, inflamo de renoj kaj urinveziko; ĝi kuracas inflamojn de supraj spiraj organoj kaj malsanoj de stomako kaj intestoj, plimultigas la galan sekrecion.
Preparaĵo. 10 g da floroj verŝu per 200 ml da bolanta akvo kaj post 10-15 min filtru. Tiu ĉi estas unutaga dozo. Dum la tago oni povas fari similan teon 2-3 fojojn.