sinapo.jpg

Sinapo

LA - Brassica nigra L. (Sinapys nigra L.); GB. - Black Mustard; DE - Schwarzer Senf; FR - Mustard noir; HU - Fekete mustár; BG - Черен синап; RU - Горчица черная

La sinapo estas unujara herbo. La trunko atingas 3 m.
Drogo. La sinapaj semoj. La sinapa faruno.
Kemia konsisto. 30 % da grasa oleo, 3-7 % da glikozido, mukaĵo. La glikozido sub influo de la enzimo mirozino kaj akvo malkomponiĝas ĝis glukozo, kalia bisulfato kaj sinapa eteroleo, kiu estas forta haŭta incitilo provokante sangoplenigon de la regiono.
Proprecoj kaj indikoj. Jam estis menciite, ke la sinapa eteroleo forte incitas nervajn receptorojn kaj tiel kaŭzas hiperemion. Plibonigante la sangocirkuladon ĝi varmigas la haŭtan regionon kaj kuracas inflamajn procesojn. La popola kaj la oficiala medicinoj aplikas sinapajn preparaĵojn kontraŭ malvarmumo, inflamo de spiraj organoj (bronkito, faringito, tonsilito, pneŭmonio), sur diversaj partoj de la korpo kontraŭ lumbago, artrito, reŭmatismo. La kataplasmon oni preparas tiel: miksas en telero 2 kulerojn da sinapa faruno kaj 3 kulerojn da tritika faruno, poste enverŝas malvarman akvon (la varma akvo povas detrui la enzimon mirozino, pro kio sinapa eteroleo ne liberiĝos!). La kvanto de la akvo devas esti tia, ke formiĝu kaĉo per knedo . Oni metas la kaĉon sur la haŭton, rekte, aŭ pere de subbandaĝa ŝtofo. La kataplasmon oni tenas ĉirkaŭ 15 min, ĝis kiam la regiono ruĝiĝos, kaj tiam oni deprenas ĝin. Ekzistas fabrikaj preparaĵoj Spiritus sinapis, Charta sinapisata.