satureo.jpg

Satureo

LA - Satureia hortensis L.; GB - Summer savory; DE - Bohnenkraut; FR - Sarriette des jardins; HU - Borsfû, csombord; BG - Градинска чубрица; RU - Чабер садовой

Unujara herbo.
Drogo. La herbo.
Kemia konsisto. Eteroleo, kiu entenas karvakrolon, paracimolon, tanacidon, mukajn substancojn.
Proprecoj. Kontraŭmikroba, kontraŭspasma, kontraŭmeteorisma, adstringa.
Indikoj. Hipertensio, stomakointestaj malordoj, meteorismo, renaj kaj hepataj malsanoj, bronkito.
Preparaĵo. Infuzo - 3 kafkulerojn da pecigita drogo surverŝu per 400 ml da boliganta akvo. Post 30 min de macerado filtru ĝin. Unutaga dozo.