salvio.jpg

Salvio

LA - Salvia officinalis L.; GB - Garden sage; DE - Echter Salbei; FR - Sauge officinale; HU - Orvosi zsálya; BG - Градински чай. RU - Шелфей лекарственный

Plurjara arbusto alta 60-80 cm.
Drogo. La herbo, la folioj, la floroj.
Kemia konsisto. 2,6 % da eteroleo (kiu entenas cineolon, d-tujonon, d-a-pineonon, salvenon, borneolon, d-kamforon), tanacido, alkaloidoj, organikaj acidoj kaj aliaj kemiaj substancoj.
Biologiaj efikoj. La salviaj preparaĵoj estas ĝeneralaj nervaj stimulantoj. Ili ekscitas kortikosurrenajn glandojn, vegetativan nervan sistemon, trankviligas intestajn spasmojn, spirajn organojn, plimultigas diurezon kaj plialtigas sangopremon, ĉesigas inflamajn procesojn kaj favoras koncipon.
Indikoj kaj preparado de la kuracaj formoj. Interna uzado: Oni aplikas salviajn preparaĵojn kiel fortikiganton de la tuta organismo, kontraŭ diversaj malordoj de la digestaj organoj (atonio kaj ulcero de stomako kaj duodeno), de la pulmoj (kronika bronkito, astmo, adenito), de la korangia sistemo (kontraŭ hipotensio), de la renoj (inflamo, nesufiĉa diurezo, renŝtonetoj), de la nerva sistemo (neŭrastenio, apopleksio, vertiĝo, termiga paralizo), hemoroidoj, ankaŭ por ĉesigi laktadon kaj demamigi suĉinfanon.
Kuracaj formoj. 1. Prenu 20 g da folioj kaj floroj kaj surverŝu ilin per 1 l da varmega akvo. Lasu la materialon maceriĝi 15 min. Dividu la filtraĵon je tri porcioj por la tuta tago.
2. Macerigu 80 g da salviaj folioj per 1 l da blanka vino dum dek tagoj kaj filtru. Unuopa dozo estas 2-3 kuleroj post manĝado trifoje tage (kontraŭ ĝenerala malforteco, laciĝo, neŭrastenio) dum 20 tagoj.
Ekstera uzado. Per 4-5-procenta infuzo - gargaro, lavado de la buŝo kontraŭ stomatito, gingivito, aftoj, angino, laringito, denta neŭralgio, vundoj de la buŝa mukozo. Oni povas fari ankaŭ kataplasmojn, kompresojn por kuraci pusajn vundojn, alopecion, inflamon de mamoj.
Kontraŭindiko: mamnutrado.