rozo.jpg

Rozo

LA - Rosa damascena L.; GB - Rose; DE - Rose; FR - Rose; HU - Kazanlaki (damaszkuszi) rózsa; BG - Роза; RU - Роза дамасская, казанлыкская

La kazanlaka rozo estas 2-3 m alta arbusto.
Drogoj. La floroj. La roza oleo.
El la floroj oni ekstraktas eteroleon. Ĝi estas malsimpla kemia kombinaĵo, kiu enhavas 37 % da citronelolo, 10 % da nelolo, 10 % da geraniolo, eŭgenolon, citrolon k.a. 300 komponaĵojn. La roza eteroleo agas kontraŭinflame, kontraŭ bronkaj spasmoj, rena litiazo, hepatogala funkcio. La blankaj floroj enhavas rezinajn kaj mukajn substancojn kaj рго tio ili estas rimedo kontraŭ konstipo. Oni faras konfitaĵon el tiaj floroj. La ruĝaj floroj enhavas tanacidajn substancojn, flavonojn, antocianan glikozidan farbon kaj manifestas adstringan efekton konvenan kontraŭ diareoj kaj kataroj de stomakointesta kanalo.
La roza eteroleo eniras en konsisto de kuracaj preparaĵoj, ekzemple - en kapsuloj Rosanol BG. Ĝi efikas inflamon de galaj kaj renaj kanaloj kaj litiazon. Oni faras infuzon 5-procentan kaj trinkas po 1-2 kulerojn 3-4 fojojn tage.
Ekstera uzado de Roza akvo (Aqua Rosae) kiel rimedo kontraŭ konjunktivito, gingivito, hemoragiaj formoj de paradontozo.