rosmareno.jpg

Rosmareno

LA - Rosmarinus officinalis L.; GB - Rosemary; DE - Echter Rosmarin; FR - Encensier, Romarin; HU - Rozmaring; BG - Розмарин; RU - Розмарин лекарственный

La rosmareno estas eterne verda arbedo.
Drogoj. La folioj (kolektitaj dum la florado) kaj la branĉetoj. La rosmarena oleo.
Kemia konsisto. 2 % da eteroleo (kiu konsistas el 30 % da cineolo, 15 % da borneolo, terpenoj), kamforo, pineno k.a.
Proprecoj kaj indikoj. La preparaĵoj de rosmareno - stimulantoj ĝeneralaj (kiel mento, meliso, salvio, timiano), kontraŭ korpa laciĝo, stomakointestaj disordoj, kontraŭ inflamo de stagnado de galaj kanaletoj, plibonigas digestan sistemon, vigligas koron.
Ekstera uzado. La rosmarena oleo en ungventa formo penetras per la haŭto en kontuzian regionon de la korpo kaj favore ĝin influas.