primolo.jpg

Primolo

LA - Primula officinalis L.; GB - Cowslip, Paigle, Primrose; DE - Echter Schlusselblume; FR - Primevere, Conçu; HU - Kankalin; BG - Жълга иглика; RU - Первоцвет весенний

La primolo estas plurjara herbo.
Drogo. La radiko, la radikaro, la floroj kaj la folioj.
Kemia konsisto. La radikoj entenas saponinojn, tanacidon, 0,25 % da eteroleo. La folioj entenas 2 % da saponinoj, tanacido, 5 % da vitamino C, vitamino A. La floroj - saponinojn, flavonoidojn.
Proprecoj kaj uzado. La saponinoj, ĉefa komponanto de la radikaro de primolo, posedas ekspektorigan efikon, fluidigas bronkan sekrecion kaj faciligas ĝian forĵeton. La saponinoj kaŭzas ankaŭ ŝvitigan kaj diurezigan efektojn, plifortigas stomakan sekrecion, trankviligas nervan sistemon. La aliaj indikoj de la preparaĵoj estas kapdoloro, sendormo, kataroj de gorĝo, bronkito, gripo, inflamo de renaj kanaloj kaj malfacila urinado.
Oni preparas infuzon 5-procentan el ete dispecigita radikaro per boliganta akvo dum 10 min de bolado ordinare en miksaĵo kun aliaj drogoj kaj dolĉigo. Ekzistas ankaŭ pretaj farmaciaj formoj - tablojdoj k.a.