ocimo.jpg

Ocimo, bazilio

LA - Ocimum basilicum L.; GB - Sweetbasil; DE - Echtes Bazilienkraut; FR - Basilic; HU - Bazsalikom; BG Босилек; RU Базилик камфорный

Unujara herbo kun karaktera odoro.
Drogo. La herbo.
Kemia konsisto. 1,5 % da eteroleo, kiu entenas metilhavikolon, linalaolon, cineolon, eŭgenolon, geraniolon, mircenon k.a. Ĝi entenas ankoraŭ tanacidon, glikozidojn, saponinojn, mineralajn salojn, flavonoidon, salojn.
Biologiaj efikoj. Kontraŭspasma, kontraŭtusa, kontraŭmikroba, sendoloriga, trankviliga.
Indikoj. Tusado, bronkito, spasma kolito, konstipo, meteorismo, dispepsio, inflamo de renaj kaj respiraj infektoj, abomeno, vomemo, renŝtonaj kaj galŝtonaj krizoj, rinito, angino, gingivito, stomatito, sendormemo.
Interna uzado. Infuzo 5-procenta per varmega akvo, unuopa dozo 60 ml. Oni povas maceri la drogon en malvarma akvo dum 6-8 horoj.
Ekstera uzado. Per la sama infuzo gargaro, kompresoj.
Ocima oleo - en stomatologio kiel antisepsa kaj kontraŭdoloriga rimedo.