mento.jpg

Mento

LA - Mentha piperita L.; GB - Peppermint; DE - Pfefferminze; FR - Menthe poivre, Menthe poivrée; HU - Borsmenta; BG - Лютива мента; RU - Мята перечная

La mento estas plurjara herba kulturita hibrida kreskaĵo.
Drogo. La folioj.
Kemia konsisto. 2-3 % da eteroleo (ĝi entenas 50 % da mentolo, mentonon), terpenoj, aldehidoj, tanacido, amaraj substancoj.
Proprecoj. La mentaj preparaĵoj incitas gustadon, sekreciajn organojn, dilatas sangovazaron, havas kontraŭsepsan influon, sedativan efikon, trankviligas glatan muskolaron, forigas dolorojn, infektojn.
Indikoj. Manko de apetito, vomado, stomakaj kaj intestaj spasmoj, hepatogalaj perturboj, meteorismo, bronkito, bronkiektazio (per inhalado), doloroj, kapdoloroj, kapvertigo, melankolio.
Preparaĵoj. Infuzo. Du kafkuleroj da drogo surverŝitaj per 200 ml da varmega akvo. La filtraĵo estas unutaga dozo, po 60 ml (post manĝado).
Mentolo - unuopa dozo - 0,05-0,10 g. Menta akvo 1-procenta, po unu kuleron 2-3 fojojn tage. Mentatinkturo po 10-20 gutojn ĉe stenokardio. Mentaj tablojdoj (mentaj bombonoj).