menianto.jpg

Menianto

LA - Menyanthes trifoliata L.; GB - Buckbean, marsch trepoil; DE - Sumpf-Fieberklee; FR - Trefle d'eau; HU - Vidrafű; BG - Горчивче, водна детелина; RU - Вахта трехлистная, трилистник водяной

La menianto estas plurjara herbo.
Drogo. La folioj (kolektitaj dum la florado).
Kemia konsisto. Eteroleo, amaraj glikozidoj (meniantino), flavonoidoj, tanacido, vakso k.a.
Proprecoj. Stimulas sangokreadon, plibonigas apetiton, forpelas gasojn, ekscitas stomakointestan kaj galan sekrecion, plibonigas digestadon.
Indikoj. Stomaka hipacideco, gastrito, meteorismo, malsanoj de la hepato kaj galaj kanaloj, febro, kapdoloro, migreno.
La drogon oni uzas kiel malvarman infuzon. Du kafkulerojn oni surverŝas per 400 ml da ordinara akvo kaj macerigas dum 8 horoj. La eltiraĵo estas unutaga dozo, po unu triono 3-foje, 10 min antaŭ manĝado.