meliso.jpg

Meliso

LA - Melissa officinalis L.; GB - Common balm; DE - Zitronen Melisse; FR - Melisse, Citronelle; HU - Citromfû; BG - Маточина; RU - Мелисса лекарственная

La meliso estas plurjara herbo kun citrona odoro.
Drogo. La herbo kaj la folioj.
Kemia konsisto. Eteroleo (kun citralo, citronelalo, geraniolo, linalolo), aldehidoj, tamiloj, rezinoj, amaraj substancoj, vitamino C k.a.
Biologiaj efikoj. Melisaj preparaĵoj trankviligas nervan supereksciton, dolorojn, spasmojn kaj fortikigas funkciojn de la digesta sistemo, plibonigas apetiton.
Indikoj kaj preparado de la kuracaj formoj. Oni aplikas melisajn preparaĵojn kontraŭ malsanoj de la nerva sistemo, kiel sedativo kontraŭ palpitacio, kora neŭrozo, kapdoloro, hipertonio, neŭrastenio, migreno, seksa ekscito, kapturniĝo, brustangio, vomado, por plifortigo de la vidkapablo, kontraŭ inflamo kaj stomakointestaj spasmoj. Ili plibonigas la stomakan sekrecion.
Interna uzado. Surverŝu du kulerojn da pecigita drogo per du glasoj da bolanta akvo. Macerigu la materialon 30 min kaj filtru ĝin. Tiu ĉi kvanto, dividita je 3 porcioj, estas la dozo por unu tago.
Ekstera uzado (la sama infuzo). Kataplasmoj kontraŭ kontuzoj, reŭmatismaj ŝvelaĵoj, ventraj doloroj (regionoj de Hed), furunkoj (per kaĉo el freŝaj folioj); gargaro kontraŭ tonsilito.
Kontraŭindikoj. Akra inflamo de stomako kaj intestoj.