marubio.jpg

Marubio

LA - Marrubium vulgare L.; GB - White Horehound; DE - Gemeine-Andorn; FR - Marube blanc; HU - Orvosi pemetefű; BG - Пчелинок; RU - Шандра обыкновенная

La marubio estas staŭdo.
Drogo. La herbo (la tuta surtera parto dum la florado).
Kemia konsisto. Eteroleo, marubino (amara substanco), alkaloidoj, betonicino, turicino, stahidrino, tanacido, rezinoj.
Baza efiko. Gala pelilo, spasmoforiga, ekspektoriga, kontraŭinflama.
Proprecoj kaj indikoj. Kronika bronkito, astma bronkito, kokluŝo, emfizemo, gastrito, stomaka ulcero, kora aritmio, inflamo de renoj, urina veziko kaj galaj kanaloj, iktero.
Preparaĵo. Kiel dekokto - 2 supkulerojn da drogo oni surverŝas per 500 ml da varmega akvo kaj boligas ĝin dum 30 min. Post unuhora macerado oni filtras la dekokton kaj trinkas po unu trionon (150 ml) 3-foje tage.