malvo.jpg

Malvo

LA - Malva silvestris L.; GB - Common mallow; DE - Wilde Malve; FR - Grand mauve; HU - Erdei mályva; BG - Горски слез, камиляк; RU - Просвирник лесной

La malvo estas unujara herbo; ĝi atingas altecon de 80 cm.
Drogoj. La folioj. La floroj.
Kemia konsisto. Muka substanco, tanacido, karoteno, organikaj acidoj, mineralaj saloj, fitisterolo, vitamino C.
Proprecoj kaj indikoj. Kontraŭspasma, kontraŭtusa, sedativa, kontraŭinflama, ekspektoriga. La preparaĵoj estas indikitaj kontraŭ bronkito, malforteco de la voĉo, traĥeito, spasmoj de la digesta sistemo, cistito.
Interna uzado. Infuzo. Prenu 1 supkuleron da ete dispergitaj folioj, surverŝu ĝin рег 200 ml da malvarma akvo. Post 5-hora macerado filtra kaj trinkupo 1-2 supkulerojn 3-foje tage. Oni faras infuzon el floroj, sed ia dozon eltiras el 1 kafkulero.
Ekstera uzado. Por gargaro kaj kompresoj.