lupolo.jpg

Lupolo

LA - Humulus lupulus L.; GB - Hop; DE - Hopfen; FR - Houblon; HU - Komló; B. - Хмел; R. - Хмел обыкновенный

Plurjara volviĝanta herbo.
Drogo. La floroj. La strobilo. La lupolaj glandoj.
Kemia konsisto. 1 % da eteroleo, cineolo, kamfeno, lupulino, amaraj substancoj, holino, organikaj acidoj.
Biologia efiko. Sedativa. Dormiga.
Indikoj. Manko de apetito, maldormo, rena litiazo, seksa superekscitiĝemo, malspasmigo.
Preparaĵoj. Malvarma macerado - 5 % da drogo dum 12 horoj. Unuopa dozo po 50 ml 3 fojojn tage. Infuzo. 2 kuleroj da drogo verŝitaj per 400 ml da varmega akvo. Filtru post 30 min. Unutaga dozo.
La planto estas venena.